Romans:12
Seeker Overlay ON
*
Mi do vin petas ,
fratoj ,
pro la kompatoj de Dio ,
ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon ,
sanktan ,
placxantan al Dio ,
kio estas via racia servo .
*
Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo ;
sed aliformigxu per renovigado de via menso ,
por ke vi provu ,
kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio .
*
CXar mi diras al cxiu el vi ,
per la graco al mi donita ,
ke li ne tro estimu sin ,
sed estimu sin kun modereco ,
laux mezuro de la fido ,
kiun Dio disdonis al cxiu .
*
CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo ,
kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion ,
*
tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo ,
kaj cxiuj aparte membroj unu de alia .
*
Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni ,
cxu profetadon ,
ni profetu laux la mezuro de nia fido ;
*
aux servadon ,
ni laboru en nia servado ;
aux instruanto ,
en sia instruado ;
*
aux admonanto ,
en sia admonado ;
la disdonanto agu malavare ,
la administranto kun diligenteco ,
la kompatanto kun gxojo .
*
Via amo estu sen hipokriteco .
Abomenu tion ,
kio estas malbona ;
algluigxu al la bona .
*
En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia ,
honore preferantaj unu la alian ;
*
en diligenteco ne malviglaj ,
en spirito fervoraj ,
servantaj la Sinjoron ;
*
en espero gxojaj ,
en aflikto paciencaj ,
en pregxado persistaj ;
*
kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj ,
sekvantaj gastamecon .
*
Benu tiujn ,
kiuj vin persekutas ;
benu ,
kaj ne malbenu .
*
GXoju kun gxojantoj ,
ploru kun plorantoj .
*
Estu simpatiaj unu al alia .
Ne pripensadu altajn aferojn ,
sed klinadu vin al humilaj aferoj .
Ne opiniu vin sagxaj .
*
Redonu al neniu malbonon pro malbono .
Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj .
*
Se estos eble ,
restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj .
*
Ne vengxu vin ,
amataj ,
sed cedu lokon al kolero ;
cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo ,
Mi repagos ,
diras la Sinjoro .
*
Sed se via malamiko malsatas ,
donu al li mangxi ;
se li soifas ,
donu al li trinki ;
cxar tion farante ,
fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo .
*
Ne venkigxu de malbono ,
sed venku malbonon per bono .