Romans:15:14-22
esperanto@Romans:15:14 @ Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkigxis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per cxia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.
esperanto@Romans:15:15 @ Tamen mi iom pli kuragxe skribas al vi, kvazaux rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
esperanto@Romans:15:16 @ ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
esperanto@Romans:15:17 @ Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
esperanto@Romans:15:18 @ CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,
esperanto@Romans:15:19 @ en la potenco de signoj kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;
esperanto@Romans:15:20 @ jenon ambiciante:tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;
esperanto@Romans:15:21 @ sed kiel estas skribite: Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li, Kaj komprenos tiuj, kiuj ne auxdis.
esperanto@Romans:15:22 @ Pro tio ankaux mi ofte estis malhelpita veni al vi;