Romans:15:23-33
Seeker Overlay ON
*
sed jam ne havante lokon en cxi tiuj regionoj ,
kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi ,
*
kiam mi veturos al Hispanujo ,
mi venos al vi (
cxar mi esperas vin viziti travojagxante ,
kaj esti helpata de vi sur la vojo ,
se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi );
*
sed nun mi veturas al Jerusalem ,
farante servon al la sanktuloj .
*
CXar Makedonujo kaj la Ahxaja lando volonte decidis fari monoferon por la nericxaj sanktuloj en Jerusalem .
*
Volonte ili decidis ,
estante iliaj sxuldantoj .
CXar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj ,
tiuj siavice devas servi al ili ankaux en materiaj aferoj .
*
Tial ,
plenuminte cxi tion ,
kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton ,
mi ekiros Hispanujon ,
kaj vizitos vin survoje .
*
Kaj mi scias ,
ke venante al vi ,
mi venos en la pleneco de la beno de Kristo .
*
Sed mi petas vin ,
fratoj ,
pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito ,
ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi ;
*
ke mi liberigxu de la malobeemuloj en Judujo ,
kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj ;
*
por ke mi venu gxoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon cxe vi .
*
Kaj la Dio de paco estu kun vi cxiuj .
Amen .