Romans:2:1-16




esperanto@Romans:2:1 @ Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar dum vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la jugxanto, faradas la samajn agojn.

esperanto@Romans:2:2 @ Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio estas laux vero kontraux tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.

esperanto@Romans:2:3 @ Kaj cxu vi kalkulas, ho homo, kiu jugxas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la jugxon de Dio?

esperanto@Romans:2:4 @ Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?

esperanto@Romans:2:5 @ sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

esperanto@Romans:2:6 @ kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;

esperanto@Romans:2:7 @ al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;

esperanto@Romans:2:8 @ sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,

esperanto@Romans:2:9 @ aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;

esperanto@Romans:2:10 @ sed gloron kaj honoron kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;

esperanto@Romans:2:11 @ cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

esperanto@Romans:2:12 @ CXar cxiu, kiu pekis sen legxo, ankaux pereos sen legxo; kaj cxiu, kiu pekis sub legxo, estos jugxata per legxo;

esperanto@Romans:2:13 @ cxar ne la auxskultantoj de legxo estos justaj antaux Dio, sed la plenumantoj de legxo estos pravigitaj

esperanto@Romans:2:14 @ cxar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la legxon, faras nature la aferojn de la legxo, cxi tiuj, ne havante legxon, estas legxo por si mem;

esperanto@Romans:2:15 @ kiuj elmontras la faradon de la legxo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aux defendas ilin.)

esperanto@Romans:2:16 @ en la tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia evangelio, per Jesuo Kristo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:1] [Romans:2] [Romans:3] [Discuss] Tag Romans:2:1-16 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: