Romans:2:17-29
esperanto@Romans:2:17 @ Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj fieras pri Dio,
esperanto@Romans:2:18 @ kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo,
esperanto@Romans:2:19 @ kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,
esperanto@Romans:2:20 @ edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero;
esperanto@Romans:2:21 @ vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas?
esperanto@Romans:2:22 @ vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn?
esperanto@Romans:2:23 @ vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo?
esperanto@Romans:2:24 @ CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.
esperanto@Romans:2:25 @ CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido.
esperanto@Romans:2:26 @ Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido?
esperanto@Romans:2:27 @ kaj cxu la lauxnatura necirkumcidulo, se li plenumas la legxon, ne jugxos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpasxas la legxon?
esperanto@Romans:2:28 @ CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno;
esperanto@Romans:2:29 @ sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.