Romans:5:1-11




esperanto@Romans:5:1 @ Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@Romans:5:2 @ per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la gloro de Dio.

esperanto@Romans:5:3 @ Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;

esperanto@Romans:5:4 @ kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;

esperanto@Romans:5:5 @ kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

esperanto@Romans:5:6 @ CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj.

esperanto@Romans:5:7 @ CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti.

esperanto@Romans:5:8 @ Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni.

esperanto@Romans:5:9 @ Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.

esperanto@Romans:5:10 @ CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

esperanto@Romans:5:11 @ kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:4] [Romans:5] [Romans:6] [Discuss] Tag Romans:5:1-11 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: