Romans:7:7-25
esperanto@Romans:7:7 @ Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru;
esperanto@Romans:7:8 @ sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva.
esperanto@Romans:7:9 @ Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;
esperanto@Romans:7:10 @ kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
esperanto@Romans:7:11 @ cxar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per gxi min mortigis.
esperanto@Romans:7:12 @ Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.
esperanto@Romans:7:13 @ CXu do tio, kio estas bona, farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko farigxu treege peka.
esperanto@Romans:7:14 @ CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.
esperanto@Romans:7:15 @ CXar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; cxar mi ne agas laux tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.
esperanto@Romans:7:16 @ Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la legxo, ke gxi estas bona.
esperanto@Romans:7:17 @ La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.
esperanto@Romans:7:18 @ CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.
esperanto@Romans:7:19 @ CXar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.
esperanto@Romans:7:20 @ Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras gxin jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.
esperanto@Romans:7:21 @ Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi.
esperanto@Romans:7:22 @ CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo;
esperanto@Romans:7:23 @ sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj.
esperanto@Romans:7:24 @ Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto?
esperanto@Romans:7:25 @ Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.