Romans:8:18-27




esperanto@Romans:8:18 @ CXar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkasxota al ni.

esperanto@Romans:8:19 @ CXar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkasxon de la filoj de Dio.

esperanto@Romans:8:20 @ CXar la kreitaro subigxis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,

esperanto@Romans:8:21 @ ke la kreitaro mem ankaux liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.

esperanto@Romans:8:22 @ CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun.

esperanto@Romans:8:23 @ Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.

esperanto@Romans:8:24 @ CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas?

esperanto@Romans:8:25 @ Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

esperanto@Romans:8:26 @ Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;

esperanto@Romans:8:27 @ kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por la sanktuloj laux la volo de Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:7] [Romans:8] [Romans:9] [Discuss] Tag Romans:8:18-27 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: