Romans:9:30-10:21




esperanto@Romans:9:30 @ Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;

esperanto@Romans:9:31 @ sed ke Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon.

esperanto@Romans:9:32 @ Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;

esperanto@Romans:9:33 @ kiel estas skribite: Jen Mi kusxigas en Cion sxtonon de falpusxigxo kaj rokon de alfrapigxo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

esperanto@Romans:10:1 @ Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia pregxo al Dio pri ili estas por ilia savado.

esperanto@Romans:10:2 @ CXar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laux scio.

esperanto@Romans:10:3 @ CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio.

esperanto@Romans:10:4 @ CXar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu kredas.

esperanto@Romans:10:5 @ CXar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi.

esperanto@Romans:10:6 @ Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene:Ne diru en via koro:Kiu suprenirus en la cxielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),

esperanto@Romans:10:7 @ nek:Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).

esperanto@Romans:10:8 @ Sed kion gxi diras? La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;

esperanto@Romans:10:9 @ cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos;

esperanto@Romans:10:10 @ cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.

esperanto@Romans:10:11 @ CXar la Skribo diras:CXiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.

esperanto@Romans:10:12 @ CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas;

esperanto@Romans:10:13 @ cxar:CXiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.

esperanto@Romans:10:14 @ Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto?

esperanto@Romans:10:15 @ kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel cxarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

esperanto@Romans:10:16 @ Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. CXar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis?

esperanto@Romans:10:17 @ La fido venas do per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo.

esperanto@Romans:10:18 @ Sed mi diras:CXu ili ne auxdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj gxis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.

esperanto@Romans:10:19 @ Sed mi diras:CXu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.

esperanto@Romans:10:20 @ Kaj Jesaja estis tre kuragxa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.

esperanto@Romans:10:21 @ Sed pri Izrael li diris:CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.


Seeker Overlay: Off On

[BookofRomans] [Romans:8] [Romans:Romans] [Romans:10] [Discuss] Tag Romans:9:30-10:21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: