Titus:3
Seeker Overlay ON
*
Memorigu ilin ,
ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj ,
ke ili estu obeemaj ,
pretaj por cxiu bona laboro ,
*
ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn ,
estu ne malpacemaj ,
sed dolcxanimaj ,
montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj .
*
CXar ni ankaux estis iam malsagxaj ,
malobeemaj ,
trompitaj ,
servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj ,
vivantaj en malico kaj envio ,
malamindaj ,
kaj malamantaj unu la alian .
*
Sed kiam aperis la boneco de Dio ,
nia Savanto ,
kaj Lia amo al homoj ,
*
ne per laboroj faritaj en justeco ,
kiujn ni mem farus ,
sed laux Sia kompato Li savis nin ,
per la lavado de renasko ,
kaj per la renovigo de la Sankta Spirito ,
*
kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo ,
nia Savanto ;
*
por ke ni ,
justigite per Lia graco ,
farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo .
*
Fidinda estas la diro ,
kaj mi volas ,
ke pri tio vi atestadu kun certeco ,
por ke tiuj ,
kiuj ekkredis al Dio ,
zorgu pri bonaj faroj .
Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj ;
*
sed evitu malsagxajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prilegxajn disputojn ,
cxar ili montrigxas senutilaj kaj vanaj .
*
Se iu estas herezulo ankoraux post unua admono kaj dua ,
evitu tiun ,
*
sciante ,
ke tia homo perversigxis kaj pekas ,
estante memkondamnita .
*
Kiam mi sendos al vi Artemason aux Tihxikon ,
rapidu veni al mi al Nikopolis ;
cxar mi decidis travintri tie .
*
Antauxen irigu Zenason ,
la legxiston ,
kaj Apoloson sur ilia vojagxo kiel eble plej rapide ,
por ke nenio manku al ili .
*
Kaj niaj amikoj ankaux lernu dauxrigi bonajn laborojn ,
por necesaj bezonoj ,
por ke ili ne estu senfruktaj .
*
CXiuj ,
kiuj estas cxe mi ,
vin salutas .
Salutu vi tiujn ,
kiuj amas nin en la fido .
Graco estu kun vi cxiuj .