Zechariah:9:1-8




esperanto@Zechariah:9:1 @ Profeta vorto de la Eternulo pri la lando HXadrahx kaj pri gxia ripozejo Damasko (cxar la Eternulo rigardas cxiujn homojn, kiel cxiujn tribojn de Izrael),

esperanto@Zechariah:9:2 @ kaj pri HXamat, kiu havas sian limon apud gxi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre sagxaj.

esperanto@Zechariah:9:3 @ Tiro konstruis al si fortikajxon, kaj kolektis argxenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton;

esperanto@Zechariah:9:4 @ sed jen la Sinjoro faros gxin malricxa kaj jxetos en la maron gxian remparon, kaj gxi mem estos ekstermita de fajro.

esperanto@Zechariah:9:5 @ Asxkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaux Ekron, cxar gxia fido kovrigxos per honto; pereos la regxo de Gaza, kaj Asxkelon ne plu estos logxata.

esperanto@Zechariah:9:6 @ En Asxdod logxos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filisxtujo.

esperanto@Zechariah:9:7 @ Mi forigos la sangon el gxia busxo kaj la abomenindan mangxajxon el gxiaj dentoj, kaj gxi mem farigxos apartenajxo de nia Dio, kaj gxi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron farigxos kiel la Jebusidoj.

esperanto@Zechariah:9:8 @ Mi gardos Mian domon kontraux la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al gxi premanto; cxar Mi rigardas gxin nun per Miaj okuloj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofZechariah] [Zechariah:8] [Zechariah:9] [Zechariah:10] [Discuss] Tag Zechariah:9:1-8 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: