Zechariah 10




esperanto@Zechariah:10:1 @ Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por cxiuj kreskajxoj sur la kampo.

esperanto@Zechariah:10:2 @ La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas pasxtiston.

esperanto@Zechariah:10:3 @ Kontraux la pasxtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antauxirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian sxafaron, la domon de Jehuda, kaj faros gxin kiel ornamita cxevalo en batalo.

esperanto@Zechariah:10:4 @ El gxi eliros la angula sxtono, el gxi la cxefa stango, el gxi la batala pafarko, el gxi eliros cxiuj regantoj.

esperanto@Zechariah:10:5 @ Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaux koton sur la strato; kaj ili batalos, cxar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur cxevaloj.

esperanto@Zechariah:10:6 @ Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin, cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi auxskultos ilin.

esperanto@Zechariah:10:7 @ Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj gxojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.

esperanto@Zechariah:10:8 @ Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, cxar Mi elacxetis ilin; kaj ili multigxos, kiel ili multigxis antauxe.

esperanto@Zechariah:10:9 @ Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos.

esperanto@Zechariah:10:10 @ Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne trovigxos suficxe da loko por ili.

esperanto@Zechariah:10:11 @ Malfelicxo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekigxos cxiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltigxos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.

esperanto@Zechariah:10:12 @ Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofZechariah] [Zechariah:9] [Zechariah:10] [Zechariah:11] [Discuss] Tag 10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: