Bible:
Filter: String:

NONE.filter - esperanto Josxija:



esperanto@1Kings:13:2 @ Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.

esperanto@2Kings:21:24 @ Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.

esperanto@2Kings:21:26 @ Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.

esperanto@2Kings:22:1 @ La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.

esperanto@2Kings:22:3 @ En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la skribiston SXafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon de la Eternulo, dirante:

esperanto@2Kings:23:16 @ Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.

esperanto@2Kings:23:19 @ Ankaux cxiujn domojn de la altajxoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la regxoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Josxija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.

esperanto@2Kings:23:23 @ nur en la dek-oka jaro de la regxo Josxija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en Jerusalem.

esperanto@2Kings:23:24 @ Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn, kiuj montrigxis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro HXilkija trovis en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:23:28 @ La cetera historio de Josxija, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:23:29 @ En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.

esperanto@2Kings:23:30 @ Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin regxo anstataux lia patro.

esperanto@2Kings:23:34 @ Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.

esperanto@1Chronicles:3:14 @ la filo de cxi tiu:Amon; la filo de cxi tiu:Josxija.

esperanto@1Chronicles:3:15 @ La filoj de Josxija estis:la unuenaskito Johxanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara SXalum.

esperanto@2Chronicles:33:25 @ Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.

esperanto@2Chronicles:34:1 @ La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:34:33 @ Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:35:1 @ Josxija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.

esperanto@2Chronicles:35:7 @ Kaj Josxija donis donace al la filoj de la popolo sxafojn, sxafidojn, kapridojn, cxion por la Paskoj, por cxiuj, kiuj tie trovigxis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havajxo de la regxo.

esperanto@2Chronicles:35:16 @ Tiamaniere estis arangxita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laux la ordono de la regxo Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:18 @ Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:35:19 @ En la dek-oka jaro de la regxado de Josxija estis farita tiu Pasko.

esperanto@2Chronicles:35:20 @ Post cxio cxi tio, kion Josxija arangxis en la domo, Nehxo, regxo de Egiptujo, eliris milite kontraux Karkemisxon cxe Euxfrato. Kaj eliris kontraux lin Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:22 @ Sed Josxija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraux li; li ne obeis la vortojn de Nehxo el la busxo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.

esperanto@2Chronicles:35:23 @ La pafistoj pafis sur la regxon Josxija; kaj la regxo diris al siaj servantoj:Forkonduku min, cxar mi estas grave vundita.

esperanto@2Chronicles:35:24 @ Liaj servantoj deprenis lin de la cxaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:25 @ Ankaux Jeremia plorkantis pri Josxija; kaj cxiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Josxija gxis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj cxe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.

esperanto@2Chronicles:35:26 @ La cetera historio de Josxija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,

esperanto@2Chronicles:36:1 @ La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem.

esperanto@Jeremiah:1:2 @ al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia regxado,

esperanto@Jeremiah:1:3 @ kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.

esperanto@Jeremiah:3:6 @ La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.

esperanto@Jeremiah:22:11 @ CXar tiele diras la Eternulo pri SXalum, filo de Josxija, regxo de Judujo, kiu regxis post sia patro Josxija kaj foriris de cxi tiu loko:Li ne plu revenos cxi tien;

esperanto@Jeremiah:22:18 @ Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!

esperanto@Jeremiah:25:1 @ Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, regxo de Babel,

esperanto@Jeremiah:25:3 @ De post la dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne auxskultis.

esperanto@Jeremiah:26:1 @ En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo:

esperanto@Jeremiah:27:1 @ En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia:

esperanto@Jeremiah:35:1 @ Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:

esperanto@Jeremiah:36:1 @ En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo:

esperanto@Jeremiah:36:2 @ Prenu al vi libron-rulajxon, kaj skribu en gxin cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Josxija gxis la nuna tago.

esperanto@Jeremiah:36:9 @ En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.

esperanto@Jeremiah:37:1 @ Kaj ekregxis la regxo Cidkija, filo de Josxija, anstataux Konja, filo de Jehojakim, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faris lin regxo en la Juda lando.

esperanto@Jeremiah:45:1 @ Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruhx, filo de Nerija, kiam cxi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:

esperanto@Jeremiah:46:2 @ Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, kiu estis cxe la rivero Euxfrato en Karkemisx, kaj kiun venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:

esperanto@Zephaniah:1:1 @ Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kusxi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de HXizkija, en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo.

esperanto@Zechariah:6:10 @ Prenu de la forkondukitoj, de HXeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Josxija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel;

esperanto@Matthew:1:10 @ kaj al HXizkija naskigxis Manase, kaj al Manase naskigxis Amon, kaj al Amon naskigxis Josxija,

esperanto@Matthew:1:11 @ kaj al Josxija naskigxis Jehxonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la translogxigxo en Babelon.


Bible:
Filter: String: