Bible:
Filter: String:

NONE.filter - esperanto Ni:



esperanto@Genesis:1:22 @ Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero.

esperanto@Genesis:1:26 @ Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.

esperanto@Genesis:1:28 @ Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.

esperanto@Genesis:1:29 @ Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.

esperanto@Genesis:1:30 @ Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.

esperanto@Genesis:2:1 @ Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

esperanto@Genesis:2:2 @ Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

esperanto@Genesis:2:3 @ Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

esperanto@Genesis:2:5 @ Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

esperanto@Genesis:2:7 @ Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

esperanto@Genesis:2:12 @ Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

esperanto@Genesis:2:15 @ Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.

esperanto@Genesis:2:16 @ Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

esperanto@Genesis:2:19 @ Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

esperanto@Genesis:2:20 @ Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

esperanto@Genesis:2:21 @ Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

esperanto@Genesis:2:22 @ Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

esperanto@Genesis:2:23 @ Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

esperanto@Genesis:3:2 @ Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi;

esperanto@Genesis:3:6 @ Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.

esperanto@Genesis:3:11 @ Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi?

esperanto@Genesis:3:12 @ Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis.

esperanto@Genesis:3:14 @ Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.

esperanto@Genesis:3:17 @ Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.

esperanto@Genesis:3:19 @ En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

esperanto@Genesis:3:20 @ Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj.

esperanto@Genesis:3:22 @ Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne.

esperanto@Genesis:3:23 @ Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita.

esperanto@Genesis:3:24 @ Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

esperanto@Genesis:4:1 @ Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.

esperanto@Genesis:4:5 @ sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis.

esperanto@Genesis:4:6 @ Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?

esperanto@Genesis:4:11 @ Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via mano.

esperanto@Genesis:4:17 @ Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis HXanohxon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laux la nomo de sia filo: HXanohx.

esperanto@Genesis:4:19 @ Kaj Lemehx prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.

esperanto@Genesis:4:25 @ Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: CXar Dio metis al mi alian semon anstataux Habel, kiun mortigis Kain.

esperanto@Genesis:4:26 @ Kaj al Set ankaux naskigxis filo, kaj li donis al li la nomon Enosx. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.

esperanto@Genesis:5:2 @ kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskigxo.

esperanto@Genesis:5:3 @ Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskigxis filo laux lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.

esperanto@Genesis:5:24 @ Kaj HXanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis.

esperanto@Genesis:5:29 @ Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: CXi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.

esperanto@Genesis:6:2 @ tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.

esperanto@Genesis:6:4 @ Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.

esperanto@Genesis:6:11 @ Kaj la tero malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj.

esperanto@Genesis:6:13 @ Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.

esperanto@Genesis:6:15 @ Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto.

esperanto@Genesis:6:17 @ Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos.

esperanto@Genesis:6:18 @ Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.

esperanto@Genesis:6:20 @ El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.

esperanto@Genesis:6:22 @ Kaj Noa tion faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.

esperanto@Genesis:7:1 @ Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.

esperanto@Genesis:7:5 @ Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.

esperanto@Genesis:7:6 @ Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.

esperanto@Genesis:7:7 @ Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.

esperanto@Genesis:7:9 @ po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.

esperanto@Genesis:7:10 @ Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.

esperanto@Genesis:7:13 @ GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;

esperanto@Genesis:7:15 @ Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.

esperanto@Genesis:7:16 @ Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.

esperanto@Genesis:8:1 @ Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis.

esperanto@Genesis:8:9 @ Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon.

esperanto@Genesis:8:11 @ Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero.

esperanto@Genesis:8:12 @ Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li.

esperanto@Genesis:8:20 @ Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.

esperanto@Genesis:9:1 @ Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron.

esperanto@Genesis:9:2 @ Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.

esperanto@Genesis:9:3 @ CXio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion.

esperanto@Genesis:9:4 @ Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne mangxu.

esperanto@Genesis:9:5 @ Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.

esperanto@Genesis:9:14 @ Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montrigxos la arko en la nubo;

esperanto@Genesis:9:23 @ Kaj SXem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.

esperanto@Genesis:9:25 @ Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj.

esperanto@Genesis:10:4 @ Kaj la filoj de Javan: Elisxa kaj Tarsxisx, Kitim kaj Dodanim.

esperanto@Genesis:10:8 @ Kaj Kusx naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero.

esperanto@Genesis:10:9 @ Li estis potenca cxasisto antaux la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca cxasisto antaux la Eternulo.

esperanto@Genesis:10:11 @ El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx,

esperanto@Genesis:10:12 @ kaj Resen inter Nineve kaj Kalahx (gxi estis la granda urbo).

esperanto@Genesis:10:14 @ kaj la Patrusidojn kaj la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj) kaj la Kaftoridojn.

esperanto@Genesis:10:17 @ kaj la HXividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj

esperanto@Genesis:10:19 @ Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon gxis Gerar kaj Gaza, gxis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim gxis Lasxa.

esperanto@Genesis:11:1 @ Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.

esperanto@Genesis:11:3 @ Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko.

esperanto@Genesis:11:4 @ Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero.

esperanto@Genesis:11:7 @ Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.

esperanto@Genesis:11:9 @ Tial oni donis al gxi la nomon Babel, cxar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero.

esperanto@Genesis:11:29 @ Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.

esperanto@Genesis:11:31 @ Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie.

esperanto@Genesis:12:3 @ Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.

esperanto@Genesis:12:5 @ Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en HXaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.

esperanto@Genesis:12:6 @ Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko SXehxem, gxis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando.

esperanto@Genesis:12:8 @ Kaj de tie li translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo.

esperanto@Genesis:12:10 @ Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la malsato en la lando.

esperanto@Genesis:12:13 @ Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi.

esperanto@Genesis:12:14 @ Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela;

esperanto@Genesis:12:15 @ kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono, kaj ili lauxdis sxin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.

esperanto@Genesis:12:16 @ Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.

esperanto@Genesis:12:17 @ Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.

esperanto@Genesis:12:19 @ kial vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.

esperanto@Genesis:12:20 @ Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.

esperanto@Genesis:13:1 @ Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio, kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo.

esperanto@Genesis:13:7 @ Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando.

esperanto@Genesis:13:8 @ Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.

esperanto@Genesis:13:18 @ Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en HXebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

esperanto@Genesis:14:3 @ CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.

esperanto@Genesis:14:5 @ Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim,

esperanto@Genesis:14:7 @ Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar.

esperanto@Genesis:14:11 @ Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan mangxeblajxon, kaj foriris.

esperanto@Genesis:14:12 @ Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, cxar li logxis en Sodom, kaj ili foriris.

esperanto@Genesis:14:13 @ Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.

esperanto@Genesis:14:14 @ Kaj Abram auxdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis gxis Daniel.

esperanto@Genesis:14:16 @ Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon.

esperanto@Genesis:14:17 @ Kaj la regxo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la regxojn, kiuj estis kun li, en la valon SXave, kiu estas Valo de la Regxo.

esperanto@Genesis:14:19 @ Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero;

esperanto@Genesis:14:20 @ kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio.

esperanto@Genesis:15:2 @ Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

esperanto@Genesis:15:3 @ Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.

esperanto@Genesis:15:7 @ Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.

esperanto@Genesis:15:13 @ Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

esperanto@Genesis:15:19 @ la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn

esperanto@Genesis:15:21 @ kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

esperanto@Genesis:16:2 @ Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj.

esperanto@Genesis:16:3 @ Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon.

esperanto@Genesis:16:4 @ Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj.

esperanto@Genesis:16:5 @ Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:16:10 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos gxin kalkuli.

esperanto@Genesis:16:14 @ Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj Bered.

esperanto@Genesis:16:15 @ Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael.

esperanto@Genesis:17:6 @ Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi.

esperanto@Genesis:17:14 @ Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el sia popolo: Mian interligon gxi rompis.

esperanto@Genesis:17:20 @ Ankaux pri Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.

esperanto@Genesis:17:23 @ Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.

esperanto@Genesis:18:2 @ Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.

esperanto@Genesis:18:4 @ Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.

esperanto@Genesis:18:7 @ Kaj ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin.

esperanto@Genesis:18:8 @ Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili mangxis.

esperanto@Genesis:18:13 @ Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: CXu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis?

esperanto@Genesis:18:14 @ CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.

esperanto@Genesis:18:16 @ Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.

esperanto@Genesis:18:18 @ Abraham farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj popoloj de la tero.

esperanto@Genesis:18:21 @ tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, cxu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aux ne; Mi sciigxos.

esperanto@Genesis:18:22 @ Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraux antaux la Eternulo.

esperanto@Genesis:18:25 @ Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.

esperanto@Genesis:19:1 @ Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere.

esperanto@Genesis:19:2 @ Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.

esperanto@Genesis:19:3 @ Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili mangxis.

esperanto@Genesis:19:5 @ Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu.

esperanto@Genesis:19:8 @ Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.

esperanto@Genesis:19:9 @ Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.

esperanto@Genesis:19:10 @ Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis;

esperanto@Genesis:19:13 @ cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por gxin pereigi.

esperanto@Genesis:19:17 @ Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.

esperanto@Genesis:19:19 @ Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus.

esperanto@Genesis:19:20 @ Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva.

esperanto@Genesis:19:22 @ Rapide savu vin tien, cxar Mi nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar.

esperanto@Genesis:19:23 @ La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis Coaron.

esperanto@Genesis:19:25 @ Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero.

esperanto@Genesis:19:29 @ Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot.

esperanto@Genesis:19:31 @ Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero;

esperanto@Genesis:19:32 @ tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.

esperanto@Genesis:19:33 @ Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.

esperanto@Genesis:19:34 @ La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.

esperanto@Genesis:19:37 @ Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun.

esperanto@Genesis:19:38 @ Kaj la pli juna ankaux naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben- Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj gxis nun.

esperanto@Genesis:20:2 @ Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: SXi estas mia fratino. Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.

esperanto@Genesis:20:3 @ Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.

esperanto@Genesis:20:6 @ Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.

esperanto@Genesis:20:9 @ Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi.

esperanto@Genesis:20:11 @ Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.

esperanto@Genesis:20:13 @ Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al sxi: Faru al mi cxi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato.

esperanto@Genesis:20:14 @ Kaj Abimelehx prenis sxafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara.

esperanto@Genesis:20:16 @ Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil argxentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaux cxiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaux cxiuj vi estas pravigita.

esperanto@Genesis:20:17 @ Kaj Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.

esperanto@Genesis:21:2 @ Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.

esperanto@Genesis:21:3 @ Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.

esperanto@Genesis:21:4 @ Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.

esperanto@Genesis:21:12 @ Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.

esperanto@Genesis:21:14 @ Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba.

esperanto@Genesis:21:19 @ Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.

esperanto@Genesis:21:21 @ Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

esperanto@Genesis:21:25 @ Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx.

esperanto@Genesis:21:27 @ Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon.

esperanto@Genesis:22:3 @ Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.

esperanto@Genesis:22:5 @ Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.

esperanto@Genesis:22:6 @ Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune.

esperanto@Genesis:22:9 @ Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.

esperanto@Genesis:22:10 @ Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la trancxilon, por bucxi sian filon.

esperanto@Genesis:22:12 @ Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

esperanto@Genesis:22:13 @ Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.

esperanto@Genesis:22:14 @ Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraux nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.

esperanto@Genesis:22:18 @ Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.

esperanto@Genesis:22:19 @ Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune al Beer-SXeba; kaj Abraham logxis en Beer-SXeba.

esperanto@Genesis:22:20 @ Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor:

esperanto@Genesis:23:2 @ Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri sxi.

esperanto@Genesis:23:6 @ Auxskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.

esperanto@Genesis:23:7 @ Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de HXet.

esperanto@Genesis:23:10 @ Kaj Efron sidis inter la filoj de HXet, kaj respondis Efron la HXetido al Abraham auxdeble por la filoj de HXet, antaux cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:

esperanto@Genesis:23:12 @ Kaj Abraham profunde klinigxis antaux la popolo de la lando.

esperanto@Genesis:23:18 @ posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de HXet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.

esperanto@Genesis:24:1 @ Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en cxio.

esperanto@Genesis:24:2 @ Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;

esperanto@Genesis:24:3 @ kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas;

esperanto@Genesis:24:5 @ Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?

esperanto@Genesis:24:6 @ Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.

esperanto@Genesis:24:7 @ La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.

esperanto@Genesis:24:8 @ Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien.

esperanto@Genesis:24:10 @ Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor.

esperanto@Genesis:24:14 @ kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.

esperanto@Genesis:24:15 @ Kaj antaux ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Nahxor, frato de Abraham; kaj sxia krucxo estis sur sxia sxultro.

esperanto@Genesis:24:16 @ Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris supren.

esperanto@Genesis:24:18 @ Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki.

esperanto@Genesis:24:22 @ Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.

esperanto@Genesis:24:23 @ Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?

esperanto@Genesis:24:25 @ Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton.

esperanto@Genesis:24:26 @ Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.

esperanto@Genesis:24:31 @ Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj.

esperanto@Genesis:24:32 @ Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furagxon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.

esperanto@Genesis:24:35 @ Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li farigxis granda; kaj Li donis al li sxafojn kaj bovojn kaj argxenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn.

esperanto@Genesis:24:36 @ Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion li havis.

esperanto@Genesis:24:37 @ Kaj mia sinjoro jxurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi logxas.

esperanto@Genesis:24:42 @ Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!

esperanto@Genesis:24:44 @ kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos -tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:24:45 @ Antaux ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj mi diris al sxi: Volu trinkigi min.

esperanto@Genesis:24:46 @ Kaj rapide sxi deprenis sian krucxon de la sxultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaux viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaux la kamelojn sxi trinkigis.

esperanto@Genesis:24:48 @ Kaj mi klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per gxusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo.

esperanto@Genesis:24:50 @ Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan.

esperanto@Genesis:24:52 @ Kaj kiam la sklavo de Abraham auxdis iliajn vortojn, li klinigxis gxis la tero al la Eternulo.

esperanto@Genesis:24:53 @ Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al sxia frato kaj al sxia patrino.

esperanto@Genesis:24:55 @ Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros.

esperanto@Genesis:24:57 @ Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion sxi diros.

esperanto@Genesis:24:60 @ Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.

esperanto@Genesis:24:61 @ Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.

esperanto@Genesis:24:62 @ Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto- Vidanto; li logxis en la suda lando.

esperanto@Genesis:24:65 @ Kaj sxi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.

esperanto@Genesis:24:67 @ Kaj Isaak enkondukis sxin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj sxi farigxis lia edzino, kaj li ekamis sxin. Kaj Isaak konsoligxis pri sia patrino.

esperanto@Genesis:25:1 @ Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.

esperanto@Genesis:25:5 @ Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.

esperanto@Genesis:25:6 @ Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.

esperanto@Genesis:25:11 @ Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.

esperanto@Genesis:25:20 @ Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.

esperanto@Genesis:25:24 @ Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.

esperanto@Genesis:25:25 @ Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.

esperanto@Genesis:25:26 @ Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.

esperanto@Genesis:25:29 @ Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.

esperanto@Genesis:25:30 @ Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.

esperanto@Genesis:25:34 @ Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.

esperanto@Genesis:26:4 @ Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero;

esperanto@Genesis:26:10 @ Kaj Abimelehx diris: Kion do vi faris al ni! preskaux jam kusxigxis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.

esperanto@Genesis:26:12 @ Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.

esperanto@Genesis:26:15 @ Kaj cxiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filisxtoj sxtopis kaj plenigis ilin per tero.

esperanto@Genesis:26:16 @ Tiam Abimelehx diris al Isaak: Foriru de ni, cxar vi farigxis multe pli forta ol ni.

esperanto@Genesis:26:18 @ Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filisxtoj sxtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.

esperanto@Genesis:26:20 @ Kaj disputis la pasxtistoj de Gerar kun la pasxtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, cxar oni disputis pri gxi.

esperanto@Genesis:26:21 @ Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaux pri gxi ili disputis; kaj oni donis al gxi la nomon Sitna.

esperanto@Genesis:26:22 @ Kaj ili forigxis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri gxi oni ne disputis. Kaj li donis al gxi la nomon Rehxobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multigxos sur la tero.

esperanto@Genesis:26:27 @ Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.

esperanto@Genesis:26:28 @ Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,

esperanto@Genesis:26:29 @ ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.

esperanto@Genesis:26:32 @ Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.

esperanto@Genesis:26:33 @ Kaj li donis al gxi la nomon SXiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-SXeba gxis hodiaux.

esperanto@Genesis:26:34 @ Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la HXetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la HXetido.

esperanto@Genesis:26:35 @ Kaj ili multe cxagrenis Isaakon kaj Rebekan.

esperanto@Genesis:27:1 @ Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.

esperanto@Genesis:27:2 @ Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos;

esperanto@Genesis:27:4 @ kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos.

esperanto@Genesis:27:12 @ eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon.

esperanto@Genesis:27:14 @ Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan mangxajxon, kian amis lia patro.

esperanto@Genesis:27:15 @ Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn sxi havis cxe si en la domo, kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob;

esperanto@Genesis:27:17 @ Kaj sxi donis la bongustan mangxajxon kaj la panon, kiujn sxi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.

esperanto@Genesis:27:18 @ Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?

esperanto@Genesis:27:19 @ Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu levigxi, sidigxu, kaj mangxu mian cxasajxon, por ke via animo min benu.

esperanto@Genesis:27:20 @ Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: CXar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.

esperanto@Genesis:27:23 @ Kaj li ne rekonis lin, cxar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin.

esperanto@Genesis:27:25 @ Kaj li diris: Alsxovu al mi, kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alsxovis al li, kaj tiu mangxis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.

esperanto@Genesis:27:27 @ Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;

esperanto@Genesis:27:29 @ Popoloj vin servu, Kaj gentoj klinigxu antaux vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.

esperanto@Genesis:27:30 @ Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaux Jakob eliris de antaux sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia cxasado.

esperanto@Genesis:27:31 @ Kaj ankaux li faris bongustan mangxajxon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Levigxu, mia patro, kaj mangxu la cxasajxon de via filo, por ke via animo min benu.

esperanto@Genesis:27:33 @ Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!

esperanto@Genesis:27:35 @ Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.

esperanto@Genesis:27:36 @ Kaj li diris: GXuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: CXu vi ne rezervis por mi benon?

esperanto@Genesis:27:37 @ Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?

esperanto@Genesis:27:41 @ Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.

esperanto@Genesis:27:42 @ Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de sxia pli maljuna filo Esav; tiam sxi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;

esperanto@Genesis:27:45 @ gxis la kolero de via frato deturnigxos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaux en unu tago?

esperanto@Genesis:28:1 @ Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.

esperanto@Genesis:28:4 @ Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.

esperanto@Genesis:28:6 @ Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;

esperanto@Genesis:28:9 @ Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton, filinon de Isxmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.

esperanto@Genesis:28:11 @ Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, cxar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la sxtonoj de tiu loko kaj metis gxin sub sian kapon kaj kusxigxis en tiu loko.

esperanto@Genesis:28:14 @ Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

esperanto@Genesis:28:15 @ Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.

esperanto@Genesis:28:17 @ Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas cxi tiu loko! gxi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj cxi tie estas la pordego de la cxielo.

esperanto@Genesis:28:18 @ Kaj Jakob levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj versxis oleon sur gxian supron.

esperanto@Genesis:28:19 @ Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz.

esperanto@Genesis:29:2 @ Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da sxafoj kusxas apud gxi; cxar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda sxtono estis sur la aperturo de la puto.

esperanto@Genesis:29:3 @ Kaj kiam tie kunvenis cxiuj gregoj, tiam oni deruladis la sxtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la sxafojn kaj denove remetadis la sxtonon sur gxian lokon, sur la aperturon de la puto.

esperanto@Genesis:29:4 @ Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el HXaran.

esperanto@Genesis:29:5 @ Kaj li diris al ili: CXu vi konas Labanon, filon de Nahxor? Kaj ili diris: Ni konas.

esperanto@Genesis:29:8 @ Kaj ili diris: Ni ne povas, gxis kolektigxos cxiuj gregoj kaj oni derulos la sxtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la sxafojn.

esperanto@Genesis:29:9 @ Dum li ankoraux parolis kun ili, venis Rahxel kun la sxafoj de sia patro, cxar sxi pasxtis ilin.

esperanto@Genesis:29:13 @ Kaj kiam Laban auxdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion.

esperanto@Genesis:29:21 @ Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi.

esperanto@Genesis:29:22 @ Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.

esperanto@Genesis:29:23 @ Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi.

esperanto@Genesis:29:24 @ Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.

esperanto@Genesis:29:26 @ Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaux ol la pli maljunan.

esperanto@Genesis:29:28 @ Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel kiel edzinon.

esperanto@Genesis:29:29 @ Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.

esperanto@Genesis:29:30 @ Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn.

esperanto@Genesis:29:32 @ Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.

esperanto@Genesis:29:33 @ Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon.

esperanto@Genesis:29:34 @ Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.

esperanto@Genesis:29:35 @ Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

esperanto@Genesis:30:4 @ Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al sxi.

esperanto@Genesis:30:6 @ Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Daniel.

esperanto@Genesis:30:8 @ Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali.

esperanto@Genesis:30:9 @ Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon.

esperanto@Genesis:30:11 @ Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad.

esperanto@Genesis:30:13 @ Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.

esperanto@Genesis:30:15 @ Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.

esperanto@Genesis:30:16 @ Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto.

esperanto@Genesis:30:18 @ Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar.

esperanto@Genesis:30:20 @ Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun.

esperanto@Genesis:30:21 @ Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.

esperanto@Genesis:30:23 @ Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron.

esperanto@Genesis:30:24 @ Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.

esperanto@Genesis:30:27 @ Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.

esperanto@Genesis:30:30 @ cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo?

esperanto@Genesis:30:31 @ Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn:

esperanto@Genesis:30:32 @ mi pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.

esperanto@Genesis:30:33 @ Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi.

esperanto@Genesis:30:35 @ Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.

esperanto@Genesis:30:37 @ Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis.

esperanto@Genesis:30:40 @ Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.

esperanto@Genesis:30:42 @ sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj farigxis apartenajxo de Laban, kaj la fortaj farigxis apartenajxo de Jakob.

esperanto@Genesis:31:1 @ Li auxdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan ricxecon.

esperanto@Genesis:31:9 @ Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.

esperanto@Genesis:31:14 @ Kaj Rahxel kaj Lea respondis kaj diris al li: CXu ni havas ankoraux parton kaj heredon en la domo de nia patro?

esperanto@Genesis:31:15 @ Li rigardas ja nin kiel fremdulinojn; cxar li vendis nin kaj ecx formangxis nian monon.

esperanto@Genesis:31:16 @ CXar la tuta ricxo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun cxion, kion Dio al vi diris, faru.

esperanto@Genesis:31:22 @ Oni diris al Laban en la tria tago, ke Jakob forkuris.

esperanto@Genesis:31:23 @ Tiam li prenis kun si siajn fratojn, kaj kuris post li distancon de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto Gilead.

esperanto@Genesis:31:32 @ Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.

esperanto@Genesis:31:33 @ Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Rahxel.

esperanto@Genesis:31:34 @ Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.

esperanto@Genesis:31:37 @ Vi trapalpis cxiujn miajn apartenajxojn; kion vi trovis el la apartenajxoj de via domo? elmetu cxi tie antaux miaj parencoj kaj viaj, kaj ili jugxu inter ni ambaux.

esperanto@Genesis:31:38 @ Jam dudek jarojn mi estas cxe vi; viaj sxafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virsxafojn el via brutaro mi ne mangxis;

esperanto@Genesis:31:42 @ Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin hieraux.

esperanto@Genesis:31:44 @ Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj gxi estu atesto inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:31:45 @ Tiam Jakob prenis sxtonon kaj starigis gxin kiel memorsignon.

esperanto@Genesis:31:46 @ Kaj Jakob diris al siaj parencoj: Kolektu sxtonojn. Kaj ili prenis sxtonojn kaj faris monteton; kaj ili mangxis tie sur la monteto.

esperanto@Genesis:31:47 @ Kaj Laban donis al gxi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al gxi la nomon Galeed.

esperanto@Genesis:31:49 @ ankaux la nomon Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia.

esperanto@Genesis:31:50 @ Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:31:53 @ La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.

esperanto@Genesis:31:55 @ Laban levigxis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.

esperanto@Genesis:32:2 @ Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.

esperanto@Genesis:32:4 @ Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi logxis cxe Laban kaj restis tie gxis nun.

esperanto@Genesis:32:6 @ Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.

esperanto@Genesis:32:12 @ Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.

esperanto@Genesis:32:13 @ Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:

esperanto@Genesis:32:15 @ tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.

esperanto@Genesis:32:16 @ Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj cxiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaux mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.

esperanto@Genesis:32:17 @ Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaux vi?

esperanto@Genesis:32:18 @ tiam diru: Al via sklavo Jakob; gxi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaux mem estas post ni.

esperanto@Genesis:32:19 @ Kaj li ordonis ankaux al la dua, ankaux al la tria, ankaux al cxiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.

esperanto@Genesis:32:20 @ Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. CXar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi, kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.

esperanto@Genesis:32:22 @ Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.

esperanto@Genesis:32:23 @ Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.

esperanto@Genesis:32:29 @ Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.

esperanto@Genesis:32:30 @ Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.

esperanto@Genesis:33:3 @ Kaj li mem pasis preter ilin, kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn, antaux ol li atingis sian fraton.

esperanto@Genesis:33:4 @ Sed Esav kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin, kaj jxetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.

esperanto@Genesis:33:5 @ Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.

esperanto@Genesis:33:6 @ Tiam alproksimigxis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde klinigxis.

esperanto@Genesis:33:7 @ Poste alproksimigxis ankaux Lea kaj sxiaj infanoj kaj klinigxis; fine alproksimigxis Jozef kaj Rahxel kaj klinigxis.

esperanto@Genesis:33:11 @ Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.

esperanto@Genesis:33:12 @ Kaj Esav diris: Ni levigxu kaj iru, kaj mi iros apud vi.

esperanto@Genesis:33:13 @ Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la sxafoj kaj bovoj cxe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.

esperanto@Genesis:33:18 @ Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de SXehxem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaux la urbo.

esperanto@Genesis:34:2 @ Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.

esperanto@Genesis:34:3 @ Kaj algluigxis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.

esperanto@Genesis:34:7 @ Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili auxdis, la viroj cxagrenigxis kaj forte kolerigxis, ke li faris malnoblajxon en Izrael, kusxinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.

esperanto@Genesis:34:8 @ HXamor ekparolis al ili, dirante: SXehxem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu sxin al li kiel edzinon.

esperanto@Genesis:34:9 @ Kaj boparencigxu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.

esperanto@Genesis:34:10 @ Kaj logxu kun ni, kaj la lando estos antaux vi; logxu kaj faru negocojn kaj akiru posedajxojn en gxi.

esperanto@Genesis:34:14 @ kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; cxar tio estus por ni hontindajxo.

esperanto@Genesis:34:15 @ Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos cxe vi cxiun virseksulon.

esperanto@Genesis:34:16 @ Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni logxos kun vi, kaj ni estos unu popolo.

esperanto@Genesis:34:17 @ Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.

esperanto@Genesis:34:20 @ Kaj HXamor kaj lia filo SXehxem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la logxantoj de sia urbo, dirante:

esperanto@Genesis:34:21 @ Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili logxu en la lando kaj faru en gxi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.

esperanto@Genesis:34:22 @ Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas logxi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos cxe ni cxiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.

esperanto@Genesis:34:23 @ Ilia akiritajxo kaj havajxo kaj cxiuj iliaj brutoj farigxos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili logxos kun ni.

esperanto@Genesis:34:25 @ En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn.

esperanto@Genesis:34:26 @ Kaj HXamoron kaj lian filon SXehxem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de SXehxem kaj eliris.

esperanto@Genesis:34:27 @ La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.

esperanto@Genesis:34:28 @ Iliajn sxafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj cxion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.

esperanto@Genesis:34:30 @ Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.

esperanto@Genesis:34:31 @ Sed ili diris: CXu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?

esperanto@Genesis:35:3 @ Kaj ni levigxu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.

esperanto@Genesis:35:4 @ Kaj ili donis al Jakob cxiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud SXehxem.

esperanto@Genesis:35:5 @ Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.

esperanto@Genesis:35:6 @ Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaux la nomon Bet-El, li kaj cxiuj homoj, kiuj estis kun li.

esperanto@Genesis:35:7 @ Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; cxar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato.

esperanto@Genesis:35:8 @ Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni sxin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Bahxut.

esperanto@Genesis:35:9 @ Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin.

esperanto@Genesis:35:10 @ Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.

esperanto@Genesis:35:12 @ Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.

esperanto@Genesis:35:15 @ Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.

esperanto@Genesis:35:16 @ Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraux negranda interspaco, por veni al Efrata, Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila.

esperanto@Genesis:35:18 @ Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.

esperanto@Genesis:35:19 @ Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem.

esperanto@Genesis:35:27 @ Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas HXebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.

esperanto@Genesis:36:2 @ Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la HXetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la HXivido,

esperanto@Genesis:36:6 @ Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj cxiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj cxiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritajxon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob.

esperanto@Genesis:36:7 @ CXar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis logxi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.

esperanto@Genesis:36:35 @ Kiam mortis HXusxam, ekregxis anstataux li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit.

esperanto@Genesis:37:7 @ ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.

esperanto@Genesis:37:8 @ Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj.

esperanto@Genesis:37:9 @ Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi.

esperanto@Genesis:37:10 @ Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?

esperanto@Genesis:37:14 @ Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la sxafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de HXebron, kaj tiu venis SXehxemon.

esperanto@Genesis:37:17 @ Kaj la viro diris: Ili foriris de cxi tie; cxar mi auxdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris sercxi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.

esperanto@Genesis:37:20 @ nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni jxetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovagxa besto lin formangxis; kaj ni vidos, kio farigxos el liaj songxoj.

esperanto@Genesis:37:21 @ Sed tion auxdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.

esperanto@Genesis:37:22 @ Kaj Ruben diris al ili: Ne versxu sangon; jxetu lin en cxi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. CXar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.

esperanto@Genesis:37:23 @ Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;

esperanto@Genesis:37:24 @ kaj ili prenis lin kaj jxetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en gxi.

esperanto@Genesis:37:26 @ Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kasxos lian sangon?

esperanto@Genesis:37:27 @ Venu, ni vendos lin al la Isxmaelidoj, por ke nia mano ne metigxu sur lin; cxar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.

esperanto@Genesis:37:28 @ Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Isxmaelidoj por dudek argxentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.

esperanto@Genesis:37:29 @ Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.

esperanto@Genesis:37:31 @ Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj bucxis kapron kaj trempis la veston en la sango.

esperanto@Genesis:37:32 @ Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis gxin al sia patro, kaj dirigis: CXi tion ni trovis; rigardu, cxu gxi estas la vesto de via filo aux ne.

esperanto@Genesis:37:33 @ Kaj li rekonis gxin, kaj diris: GXi estas la vesto de mia filo! sovagxa besto lin formangxis! dissxirita estas Jozef!

esperanto@Genesis:37:35 @ Kaj cxiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoligxi, kaj diris: En funebro mi iros en SXeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.

esperanto@Genesis:37:36 @ Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.

esperanto@Genesis:38:2 @ Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata SXua, kaj li prenis sxin kaj envenis al sxi.

esperanto@Genesis:38:3 @ Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.

esperanto@Genesis:38:4 @ Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Onan.

esperanto@Genesis:38:5 @ Kaj ankoraux plue sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon SXela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam sxi naskis tiun.

esperanto@Genesis:38:6 @ Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj sxia nomo estis Tamar.

esperanto@Genesis:38:9 @ Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elversxadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.

esperanto@Genesis:38:13 @ Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn sxafojn.

esperanto@Genesis:38:14 @ Tiam sxi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidigxis apud la pordo de Enaim, kiu trovigxas sur la vojo al Timna. CXar sxi vidis, ke SXela grandigxis kaj sxi ne estas donita al li kiel edzino.

esperanto@Genesis:38:16 @ Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?

esperanto@Genesis:38:18 @ Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li.

esperanto@Genesis:38:20 @ Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiajxon el la manoj de la virino; sed li sxin ne trovis.

esperanto@Genesis:38:22 @ Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi sxin ne trovis, kaj ankaux la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.

esperanto@Genesis:38:23 @ Tiam Jehuda diris: SXi prenu gxin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja cxi tiun kapron, sed vi sxin ne trovis.

esperanto@Genesis:38:24 @ Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu.

esperanto@Genesis:38:25 @ Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono.

esperanto@Genesis:38:26 @ Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: SXi estas pli prava ol mi, cxar mi ne donis sxin al mia filo SXela. Kaj li sxin ne plue konis.

esperanto@Genesis:38:28 @ Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua.

esperanto@Genesis:38:29 @ Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.

esperanto@Genesis:38:30 @ Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.

esperanto@Genesis:39:1 @ Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin acxetis Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Isxmaelidoj, kiuj venigis lin tien.

esperanto@Genesis:39:4 @ Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.

esperanto@Genesis:39:5 @ Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super cxio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super cxio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.

esperanto@Genesis:39:6 @ Kaj li lasis cxion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li mangxis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.

esperanto@Genesis:39:8 @ Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas cxe mi nenion en la domo, kaj cxion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn;

esperanto@Genesis:39:9 @ neniu en cxi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, cxar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros cxi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaux Dio?

esperanto@Genesis:39:11 @ okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo;

esperanto@Genesis:39:14 @ sxi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; cxi tiu venis al mi, por kusxigxi kun mi; sed mi ekkriis per lauxta vocxo;

esperanto@Genesis:39:16 @ Kaj sxi kusxigis lian veston apud si, gxis lia sinjoro venis en sian domon.

esperanto@Genesis:39:17 @ Kaj sxi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;

esperanto@Genesis:39:20 @ Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la regxo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.

esperanto@Genesis:39:22 @ Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo.

esperanto@Genesis:39:23 @ La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, cxar la Eternulo estis kun li; kaj cxion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.

esperanto@Genesis:40:1 @ Post tiuj okazintajxoj la vinisto de la regxo de Egiptujo kaj la bakisto kulpigxis antaux sia sinjoro, la regxo de Egiptujo.

esperanto@Genesis:40:2 @ Kaj Faraono kolerigxis kontraux siaj du korteganoj, kontraux la vinistestro kaj kontraux la bakistestro.

esperanto@Genesis:40:4 @ Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.

esperanto@Genesis:40:5 @ Kaj ambaux songxis songxon, cxiu sian apartan songxon en la sama nokto, cxiu kun aparta signifo de la songxo, la vinisto kaj la bakisto de la regxo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.

esperanto@Genesis:40:6 @ Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas cxagrenitaj.

esperanto@Genesis:40:7 @ Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizagxoj estas cxagrenitaj hodiaux?

esperanto@Genesis:40:8 @ Kaj ili diris al li: Ni songxis songxon, sed estas cxi tie neniu, kiu gxin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.

esperanto@Genesis:40:9 @ Tiam la vinistestro rakontis sian songxon al Jozef, kaj diris al li: En mia songxo mi vidis antaux mi vinbertrunkon;

esperanto@Genesis:40:11 @ kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.

esperanto@Genesis:40:12 @ Kaj Jozef diris al li: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri brancxoj estas tri tagoj;

esperanto@Genesis:40:13 @ post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laux la maniero de antauxe, kiam vi estis lia vinisto.

esperanto@Genesis:40:15 @ CXar oni sxtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaux cxi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.

esperanto@Genesis:40:16 @ Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaux havis songxon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;

esperanto@Genesis:40:18 @ Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;

esperanto@Genesis:40:20 @ En la tria tago, tago de naskigxo de Faraono, li faris festenon por cxiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.

esperanto@Genesis:40:21 @ Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;

esperanto@Genesis:40:23 @ Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.

esperanto@Genesis:41:8 @ En la mateno lia spirito afliktigxis; kaj li sendis kaj vokigis cxiujn sorcxistojn de Egiptujo kaj cxiujn gxiajn sagxulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian songxon; sed neniu povis signifoklarigi gxin al Faraono.

esperanto@Genesis:41:9 @ Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaux.

esperanto@Genesis:41:11 @ Kaj ni songxis songxon en unu nokto, mi kaj li; cxiu havis songxon kun aparta signifo.

esperanto@Genesis:41:12 @ Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn songxojn, al cxiu li klarigis laux lia songxo.

esperanto@Genesis:41:13 @ Kaj kiel li klarigis al ni, tiel farigxis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.

esperanto@Genesis:41:14 @ Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj sxangxis siajn vestojn kaj venis al Faraono.

esperanto@Genesis:41:15 @ Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis songxon, kaj neniu povas gxin klarigi; sed pri vi mi auxdis, ke kiam vi auxdas songxon, vi tuj gxin klarigas.

esperanto@Genesis:41:21 @ kaj tiuj enigxis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili enigxis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antauxe. Kaj mi vekigxis.

esperanto@Genesis:41:24 @ kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorcxistoj, sed neniu klarigis al mi.

esperanto@Genesis:41:35 @ Kaj oni kolektu la tutan mangxajxon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu mangxeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni gxin konservu.

esperanto@Genesis:41:38 @ Kaj Faraono diris al siaj servantoj: CXu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?

esperanto@Genesis:41:42 @ Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis gxin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran cxenon sur lian kolon.

esperanto@Genesis:41:43 @ Kaj li veturigis lin sur sia dua cxaro; kaj oni kriis antaux li: Genuigxu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.

esperanto@Genesis:41:44 @ Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aux sian piedon en la tuta Egipta lando.

esperanto@Genesis:41:45 @ Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneahx, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.

esperanto@Genesis:41:49 @ Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, gxis li cxesis kalkuli, cxar oni ne plu povis kalkuli.

esperanto@Genesis:41:50 @ Antaux ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskigxis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.

esperanto@Genesis:41:51 @ Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.

esperanto@Genesis:41:52 @ Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, cxar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.

esperanto@Genesis:41:53 @ Kaj finigxis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.

esperanto@Genesis:41:57 @ Kaj el cxiuj landoj oni venadis Egiptujon, por acxeti de Jozef, cxar la malsato estis tre granda en cxiuj landoj.

esperanto@Genesis:42:1 @ Kiam Jakob sciigxis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?

esperanto@Genesis:42:2 @ Kaj li diris: Mi auxdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.

esperanto@Genesis:42:5 @ Kaj la filoj de Izrael venis, por acxeti grenon, kune kun aliaj venintoj; cxar estis malsato en la lando Kanaana.

esperanto@Genesis:42:6 @ Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.

esperanto@Genesis:42:7 @ Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.

esperanto@Genesis:42:8 @ Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.

esperanto@Genesis:42:9 @ Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

esperanto@Genesis:42:10 @ Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon.

esperanto@Genesis:42:11 @ Ni cxiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.

esperanto@Genesis:42:12 @ Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

esperanto@Genesis:42:13 @ Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.

esperanto@Genesis:42:16 @ Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne, tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.

esperanto@Genesis:42:19 @ Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato.

esperanto@Genesis:42:20 @ Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.

esperanto@Genesis:42:21 @ Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis; por tio venis sur nin cxi tiu sufero.

esperanto@Genesis:42:24 @ Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaux iliaj okuloj.

esperanto@Genesis:42:25 @ Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al cxiu en lian sakon kaj doni al ili mangxajxon por la vojo. Tiel oni faris al ili.

esperanto@Genesis:42:27 @ Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

esperanto@Genesis:42:28 @ Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?

esperanto@Genesis:42:29 @ Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li cxion, kio okazis al ili, dirante:

esperanto@Genesis:42:30 @ La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.

esperanto@Genesis:42:31 @ Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;

esperanto@Genesis:42:32 @ ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.

esperanto@Genesis:42:33 @ Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkigxos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu cxe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;

esperanto@Genesis:42:34 @ kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.

esperanto@Genesis:42:35 @ Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montrigxis, ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timigxis.

esperanto@Genesis:42:36 @ Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!

esperanto@Genesis:42:37 @ Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.

esperanto@Genesis:42:38 @ Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; cxar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfelicxo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:43:2 @ Kiam ili formangxis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj acxetu por ni iom da pano.

esperanto@Genesis:43:3 @ Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

esperanto@Genesis:43:4 @ Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj acxetos por vi panon;

esperanto@Genesis:43:5 @ sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; cxar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

esperanto@Genesis:43:7 @ Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: CXu via patro ankoraux vivas? cxu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. CXu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?

esperanto@Genesis:43:8 @ Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni levigxos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.

esperanto@Genesis:43:9 @ Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaux via vizagxo, tiam mi estos kulpa antaux vi dum la tuta vivo.

esperanto@Genesis:43:10 @ Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.

esperanto@Genesis:43:14 @ Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.

esperanto@Genesis:43:15 @ Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaux Benjamenon; kaj ili levigxis kaj iris Egiptujon kaj starigxis antaux Jozef.

esperanto@Genesis:43:18 @ Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antauxe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por jxeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.

esperanto@Genesis:43:20 @ Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por acxeti panon;

esperanto@Genesis:43:21 @ sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laux gxia plena pezo; tial ni gxin realportis per niaj manoj.

esperanto@Genesis:43:22 @ Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por acxeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.

esperanto@Genesis:43:23 @ Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.

esperanto@Genesis:43:24 @ Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis mangxon al iliaj azenoj.

esperanto@Genesis:43:26 @ Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj klinigxis al li gxis la tero.

esperanto@Genesis:43:28 @ Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraux. Kaj ili klinigxis kaj jxetis sin antaux li sur la teron.

esperanto@Genesis:43:30 @ Kaj Jozef forrapidis, cxar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan cxambron kaj ploris tie.

esperanto@Genesis:43:31 @ Sed li lavis sian vizagxon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!

esperanto@Genesis:43:32 @ Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj mangxis kun li, aparte; cxar la Egiptoj ne povas mangxi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindajxo por ili.

esperanto@Genesis:43:34 @ Kaj oni portis al ili mangxajxon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de cxiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriigxis kun li.

esperanto@Genesis:44:1 @ Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de cxiu en la aperturon de lia sako;

esperanto@Genesis:44:3 @ Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.

esperanto@Genesis:44:8 @ Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni sxtelus el la domo de via sinjoro argxenton aux oron?

esperanto@Genesis:44:9 @ Tiu el viaj sklavoj, cxe kiu oni gxin trovos, mortu, kaj ankaux ni farigxu sklavoj al mia sinjoro.

esperanto@Genesis:44:12 @ Kaj li sercxis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo trovigxis en la sako de Benjamen.

esperanto@Genesis:44:14 @ Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraux tie, kaj ili jxetis sin antaux li sur la teron.

esperanto@Genesis:44:16 @ Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaux tiu, en kies manoj trovigxis la pokalo.

esperanto@Genesis:44:20 @ Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.

esperanto@Genesis:44:21 @ Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.

esperanto@Genesis:44:22 @ Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; cxar se li forlasos sian patron, tiu mortos.

esperanto@Genesis:44:24 @ Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:44:25 @ Nia patro diris: Reiru, acxetu por ni iom da greno.

esperanto@Genesis:44:26 @ Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; cxar ni ne povas aperi antaux la vizagxo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.

esperanto@Genesis:44:27 @ Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;

esperanto@Genesis:44:29 @ se vi ankaux cxi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfelicxo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:44:30 @ Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,

esperanto@Genesis:44:31 @ tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:44:32 @ CXar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaux mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaux mia patro por cxiam.

esperanto@Genesis:45:1 @ Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj, kiuj staris cxirkaux li, kaj li ekkriis: Elirigu cxiujn for de mi. Kaj neniu restis cxe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.

esperanto@Genesis:45:13 @ Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj cxion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron cxi tien.

esperanto@Genesis:45:16 @ Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio placxis al Faraono kaj al liaj servantoj.

esperanto@Genesis:45:21 @ Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laux la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.

esperanto@Genesis:45:22 @ Al cxiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.

esperanto@Genesis:45:23 @ Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, sxargxitajn per bonajxo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, sxargxitajn per greno, pano, kaj mangxajxo por lia patro por la vojo.

esperanto@Genesis:45:25 @ Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.

esperanto@Genesis:46:1 @ Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.

esperanto@Genesis:46:4 @ Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.

esperanto@Genesis:46:6 @ Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.

esperanto@Genesis:46:7 @ Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.

esperanto@Genesis:46:8 @ Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.

esperanto@Genesis:46:10 @ Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino.

esperanto@Genesis:46:15 @ Tio estas la filoj de Lea, kiujn sxi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de cxiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri.

esperanto@Genesis:46:16 @ Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj HXagi, SXuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli.

esperanto@Genesis:46:18 @ Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj sxi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn.

esperanto@Genesis:46:22 @ Tio estas la filoj de Rahxel, kiuj naskigxis al Jakob, kune dek kvar animoj.

esperanto@Genesis:46:24 @ Kaj la filoj de Naftali: Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem.

esperanto@Genesis:46:25 @ Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Rahxel; sxi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.

esperanto@Genesis:46:26 @ La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.

esperanto@Genesis:46:27 @ Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.

esperanto@Genesis:46:28 @ Jehudan li sendis antaux si al Jozef, por ke li informu lin antauxe pri Gosxen. Kaj ili venis en la landon Gosxen.

esperanto@Genesis:46:31 @ Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;

esperanto@Genesis:46:34 @ tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco gxis nun, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj; por ke vi enlogxigxu en la lando Gosxen; cxar cxiu pasxtisto estas abomenindajxo por la Egiptoj.

esperanto@Genesis:47:1 @ Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj cxio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Gosxen.

esperanto@Genesis:47:2 @ Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaux Faraono.

esperanto@Genesis:47:3 @ Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj.

esperanto@Genesis:47:4 @ Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por logxi en la lando; cxar ne ekzistas pasxtajxo por la brutoj de viaj sklavoj, cxar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj logxu en la lando Gosxen.

esperanto@Genesis:47:5 @ Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;

esperanto@Genesis:47:6 @ la lando Egipta estas antaux vi; en la plej bona loko de la lando logxigu vian patron kaj viajn fratojn; ili logxu en la lando Gosxen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.

esperanto@Genesis:47:7 @ Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaux Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.

esperanto@Genesis:47:10 @ Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.

esperanto@Genesis:47:11 @ Kaj Jozef enlogxigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedajxon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.

esperanto@Genesis:47:14 @ Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu trovigxis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni acxetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.

esperanto@Genesis:47:15 @ Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, cxiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaux vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?

esperanto@Genesis:47:17 @ Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro cxevaloj, sxafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro cxiuj iliaj brutoj en tiu jaro.

esperanto@Genesis:47:18 @ Kiam finigxis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kasxos antaux nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas cxe nia sinjoro; nenio restis antaux nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;

esperanto@Genesis:47:19 @ kial ni pereu antaux viaj okuloj, ni kaj nia tero? acxetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertigxu.

esperanto@Genesis:47:22 @ Nur la teron de la pastroj li ne acxetis; cxar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili mangxadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.

esperanto@Genesis:47:25 @ Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.

esperanto@Genesis:47:31 @ Kaj li diris: JXuru al mi. Kaj tiu jxuris. Kaj Izrael adorklinigxis sur la kapa parto de la lito.

esperanto@Genesis:48:1 @ Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.

esperanto@Genesis:48:2 @ Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito.

esperanto@Genesis:48:3 @ Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.

esperanto@Genesis:48:7 @ Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis cxe mi Rahxel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraux iom da tero gxis Efrata; kaj mi enterigis sxin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaux Bet-Lehxem.

esperanto@Genesis:48:9 @ Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio cxi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.

esperanto@Genesis:48:10 @ La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin.

esperanto@Genesis:48:12 @ Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj klinigxis antaux li vizagxaltere.

esperanto@Genesis:48:13 @ Kaj Jozef prenis ambaux, Efraimon per sia dekstra mano, kontraux la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraux la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.

esperanto@Genesis:48:15 @ Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago,

esperanto@Genesis:48:16 @ la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.

esperanto@Genesis:48:17 @ Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne placxis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni gxin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.

esperanto@Genesis:48:20 @ Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.

esperanto@Genesis:48:21 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.

esperanto@Genesis:48:22 @ Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaux viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.

esperanto@Genesis:49:4 @ Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

esperanto@Genesis:49:6 @ En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.

esperanto@Genesis:49:7 @ Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.

esperanto@Genesis:49:8 @ Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.

esperanto@Genesis:49:9 @ Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?

esperanto@Genesis:49:10 @ Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

esperanto@Genesis:49:11 @ Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.

esperanto@Genesis:49:15 @ Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo.

esperanto@Genesis:49:23 @ CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li;

esperanto@Genesis:49:28 @ Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis.

esperanto@Genesis:49:29 @ Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektigxas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu trovigxas sur la kampo de Efron la HXetido,

esperanto@Genesis:49:31 @ Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,

esperanto@Genesis:49:33 @ Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.

esperanto@Genesis:50:2 @ Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.

esperanto@Genesis:50:5 @ Mia patro jxurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.

esperanto@Genesis:50:10 @ Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.

esperanto@Genesis:50:12 @ Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.

esperanto@Genesis:50:14 @ Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj cxiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.

esperanto@Genesis:50:15 @ Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?

esperanto@Genesis:50:16 @ Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaux sia morto jene:

esperanto@Genesis:50:18 @ Kaj iris liaj fratoj mem kaj jxetis sin teren antaux li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.

esperanto@Genesis:50:26 @ Kaj Jozef mortis en la agxo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en cxerkon en Egiptujo.

esperanto@Exodus:1:1 @ Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj:

esperanto@Exodus:1:5 @ Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

esperanto@Exodus:1:7 @ Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

esperanto@Exodus:1:8 @ Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon.

esperanto@Exodus:1:9 @ Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;

esperanto@Exodus:1:10 @ ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando.

esperanto@Exodus:1:11 @ Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

esperanto@Exodus:1:12 @ Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multigxis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj farigxis terurajxo.

esperanto@Exodus:1:22 @ Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:CXiun filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.

esperanto@Exodus:2:1 @ Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.

esperanto@Exodus:2:3 @ Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.

esperanto@Exodus:2:5 @ Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. SXi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.

esperanto@Exodus:2:9 @ Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Prenu cxi tiun infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris gxin.

esperanto@Exodus:2:10 @ Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

esperanto@Exodus:2:12 @ Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo.

esperanto@Exodus:2:14 @ Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.

esperanto@Exodus:2:16 @ La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.

esperanto@Exodus:2:17 @ Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn.

esperanto@Exodus:2:18 @ Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux?

esperanto@Exodus:2:19 @ Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn.

esperanto@Exodus:2:21 @ Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.

esperanto@Exodus:2:22 @ Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

esperanto@Exodus:2:23 @ Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.

esperanto@Exodus:3:1 @ Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto HXoreb.

esperanto@Exodus:3:8 @ Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

esperanto@Exodus:3:9 @ Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

esperanto@Exodus:3:16 @ Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

esperanto@Exodus:3:17 @ Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Exodus:3:18 @ Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:3:22 @ CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

esperanto@Exodus:4:6 @ Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo.

esperanto@Exodus:4:7 @ Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno);

esperanto@Exodus:4:9 @ Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.

esperanto@Exodus:4:18 @ Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.

esperanto@Exodus:4:20 @ Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.

esperanto@Exodus:4:21 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.

esperanto@Exodus:4:25 @ sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fiancxo vi estas por mi.

esperanto@Exodus:4:28 @ Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.

esperanto@Exodus:4:29 @ Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis cxiujn cxefojn de la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:4:31 @ Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

esperanto@Exodus:5:1 @ Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.

esperanto@Exodus:5:3 @ Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aux glavo.

esperanto@Exodus:5:6 @ Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj kontrolistoj, dirante:

esperanto@Exodus:5:8 @ Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.

esperanto@Exodus:5:9 @ Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.

esperanto@Exodus:5:11 @ iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.

esperanto@Exodus:5:14 @ Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun?

esperanto@Exodus:5:15 @ La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?

esperanto@Exodus:5:16 @ Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.

esperanto@Exodus:5:17 @ Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:5:18 @ Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.

esperanto@Exodus:5:21 @ Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.

esperanto@Exodus:5:22 @ Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?

esperanto@Exodus:5:23 @ De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

esperanto@Exodus:6:8 @ Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo.

esperanto@Exodus:6:11 @ Eniru, diru al Faraono, la regxo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

esperanto@Exodus:6:13 @ Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:6:15 @ Kaj la filoj de Simeon:Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.

esperanto@Exodus:6:17 @ La filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei, kun iliaj familioj.

esperanto@Exodus:6:20 @ Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.

esperanto@Exodus:6:23 @ Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.

esperanto@Exodus:6:25 @ Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj.

esperanto@Exodus:7:6 @ Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.

esperanto@Exodus:7:10 @ Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.

esperanto@Exodus:7:20 @ Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.

esperanto@Exodus:7:23 @ Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion.

esperanto@Exodus:8:10 @ Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:8:12 @ Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.

esperanto@Exodus:8:14 @ Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis.

esperanto@Exodus:8:21 @ CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.

esperanto@Exodus:8:26 @ Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos?

esperanto@Exodus:8:27 @ Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.

esperanto@Exodus:8:32 @ Sed Faraono obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

esperanto@Exodus:9:4 @ Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.

esperanto@Exodus:9:5 @ Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando.

esperanto@Exodus:9:7 @ Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.

esperanto@Exodus:9:10 @ Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono, kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.

esperanto@Exodus:9:11 @ Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.

esperanto@Exodus:9:12 @ Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.

esperanto@Exodus:9:16 @ sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

esperanto@Exodus:9:20 @ Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;

esperanto@Exodus:9:24 @ Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en gxi aperis popolo.

esperanto@Exodus:9:34 @ Kiam Faraono vidis, ke cxesigxis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.

esperanto@Exodus:10:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;

esperanto@Exodus:10:3 @ Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

esperanto@Exodus:10:4 @ CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;

esperanto@Exodus:10:5 @ kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;

esperanto@Exodus:10:6 @ kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.

esperanto@Exodus:10:7 @ Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?

esperanto@Exodus:10:8 @ Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?

esperanto@Exodus:10:9 @ Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la Eternulo.

esperanto@Exodus:10:11 @ Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.

esperanto@Exodus:10:14 @ Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.

esperanto@Exodus:10:15 @ Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:10:19 @ Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.

esperanto@Exodus:10:20 @ Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.

esperanto@Exodus:10:23 @ Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.

esperanto@Exodus:10:25 @ Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:10:26 @ Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

esperanto@Exodus:10:27 @ Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.

esperanto@Exodus:11:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.

esperanto@Exodus:11:3 @ Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

esperanto@Exodus:11:6 @ Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.

esperanto@Exodus:11:10 @ Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

esperanto@Exodus:12:4 @ Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.

esperanto@Exodus:12:5 @ La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

esperanto@Exodus:12:11 @ Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.

esperanto@Exodus:12:15 @ Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

esperanto@Exodus:12:16 @ Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

esperanto@Exodus:12:19 @ Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.

esperanto@Exodus:12:20 @ Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

esperanto@Exodus:12:22 @ Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.

esperanto@Exodus:12:23 @ Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

esperanto@Exodus:12:26 @ Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?

esperanto@Exodus:12:27 @ tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.

esperanto@Exodus:12:28 @ Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

esperanto@Exodus:12:29 @ Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.

esperanto@Exodus:12:33 @ Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; cxar ili diris:Ni cxiuj mortos.

esperanto@Exodus:12:36 @ Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

esperanto@Exodus:12:41 @ Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:12:43 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin.

esperanto@Exodus:12:48 @ Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.

esperanto@Exodus:12:50 @ Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.

esperanto@Exodus:13:5 @ Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato.

esperanto@Exodus:13:11 @ Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li jxuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos gxin al vi,

esperanto@Exodus:13:14 @ Kaj kiam via filo morgaux vin demandos, dirante:Kio tio estas? tiam diru al li:Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;

esperanto@Exodus:13:15 @ kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo gxis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo cxiun utermalfermintan virseksulon, kaj cxiun unuenaskiton el miaj filoj mi elacxetas.

esperanto@Exodus:13:16 @ Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.

esperanto@Exodus:13:19 @ Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, cxar tiu jxurigis la Izraelidojn, dirante:Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi.

esperanto@Exodus:14:4 @ Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.

esperanto@Exodus:14:5 @ Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?

esperanto@Exodus:14:6 @ Kaj li jungis sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon.

esperanto@Exodus:14:7 @ Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro.

esperanto@Exodus:14:8 @ Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.

esperanto@Exodus:14:11 @ Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?

esperanto@Exodus:14:12 @ Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.

esperanto@Exodus:14:13 @ Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.

esperanto@Exodus:14:17 @ Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

esperanto@Exodus:14:20 @ kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.

esperanto@Exodus:14:23 @ Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.

esperanto@Exodus:14:24 @ Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.

esperanto@Exodus:14:25 @ Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj.

esperanto@Exodus:14:27 @ Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro.

esperanto@Exodus:14:28 @ Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu.

esperanto@Exodus:15:4 @ La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.

esperanto@Exodus:15:9 @ La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

esperanto@Exodus:15:17 @ Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

esperanto@Exodus:15:19 @ CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.

esperanto@Exodus:15:20 @ Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

esperanto@Exodus:15:23 @ Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara.

esperanto@Exodus:15:24 @ Kaj la popolo ekmurmuris kontraux Moseo, dirante:Kiam ni trinkos?

esperanto@Exodus:15:25 @ Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis.

esperanto@Exodus:15:26 @ Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

esperanto@Exodus:15:27 @ Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron cxe la akvo.

esperanto@Exodus:16:1 @ Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:16:3 @ Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.

esperanto@Exodus:16:7 @ Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni?

esperanto@Exodus:16:8 @ Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

esperanto@Exodus:16:10 @ Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.

esperanto@Exodus:16:13 @ Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro.

esperanto@Exodus:16:15 @ Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

esperanto@Exodus:16:16 @ Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo.

esperanto@Exodus:16:18 @ Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi.

esperanto@Exodus:16:19 @ Kaj Moseo diris al ili:Neniu restigu iom el gxi gxis la mateno.

esperanto@Exodus:16:21 @ Ili kolektadis gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis.

esperanto@Exodus:16:22 @ Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu; kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.

esperanto@Exodus:16:24 @ Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi.

esperanto@Exodus:16:29 @ Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.

esperanto@Exodus:16:31 @ Kaj la domo de Izrael donis al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.

esperanto@Exodus:16:32 @ Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Plenigu per gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:16:34 @ Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi.

esperanto@Exodus:16:35 @ Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.

esperanto@Exodus:17:1 @ La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

esperanto@Exodus:17:2 @ Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?

esperanto@Exodus:17:3 @ Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?

esperanto@Exodus:17:7 @ Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:CXu la Eternulo estas inter ni, aux ne?

esperanto@Exodus:17:8 @ Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraux la Izraelidoj en Refidim.

esperanto@Exodus:17:9 @ Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.

esperanto@Exodus:17:10 @ Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto.

esperanto@Exodus:17:12 @ Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno.

esperanto@Exodus:17:15 @ Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo.

esperanto@Exodus:18:2 @ Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;

esperanto@Exodus:18:5 @ Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare cxe la monto de Dio.

esperanto@Exodus:18:7 @ Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.

esperanto@Exodus:18:11 @ Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol cxiuj dioj; gxi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraux ili.

esperanto@Exodus:18:12 @ Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj bucxoferojn; kaj Aaron kaj cxiuj cxefoj de Izrael venis, por mangxi panon kun la bopatro de Moseo antaux Dio.

esperanto@Exodus:18:22 @ Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

esperanto@Exodus:18:26 @ Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.

esperanto@Exodus:19:1 @ En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.

esperanto@Exodus:19:2 @ Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto.

esperanto@Exodus:19:3 @ Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:

esperanto@Exodus:19:4 @ Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

esperanto@Exodus:19:7 @ Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

esperanto@Exodus:19:8 @ Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:CXion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

esperanto@Exodus:19:11 @ Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.

esperanto@Exodus:19:12 @ Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita.

esperanto@Exodus:19:13 @ Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.

esperanto@Exodus:19:14 @ Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.

esperanto@Exodus:19:18 @ Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

esperanto@Exodus:19:20 @ Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.

esperanto@Exodus:19:23 @ Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.

esperanto@Exodus:19:24 @ Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.

esperanto@Exodus:19:25 @ Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.

esperanto@Exodus:20:5 @ ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

esperanto@Exodus:20:10 @ sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;

esperanto@Exodus:20:11 @ cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

esperanto@Exodus:20:19 @ Kaj ili diris al Moseo:Parolu vi kun ni, kaj ni auxskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.

esperanto@Exodus:20:20 @ Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.

esperanto@Exodus:20:26 @ Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.

esperanto@Exodus:21:3 @ Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.

esperanto@Exodus:21:4 @ Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola.

esperanto@Exodus:21:8 @ Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi.

esperanto@Exodus:21:13 @ Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.

esperanto@Exodus:21:16 @ Kaj se iu sxtelas homon por vendi lin, aux oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.

esperanto@Exodus:21:20 @ Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;

esperanto@Exodus:21:21 @ sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono.

esperanto@Exodus:21:22 @ Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj.

esperanto@Exodus:21:23 @ Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo,

esperanto@Exodus:21:28 @ Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.

esperanto@Exodus:21:29 @ Sed se la bovo estis kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu.

esperanto@Exodus:21:30 @ Se oni metos sur lin elacxeton, tiam li donu pro sia animo tian elacxetan sumon, kia estos metita sur lin.

esperanto@Exodus:21:31 @ Se filo aux filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.

esperanto@Exodus:21:36 @ Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antauxe, kaj gxia mastro gxin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.

esperanto@Exodus:22:2 @ Se iu trovos sxtelanton cxe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne jugxu lin pro la sango.

esperanto@Exodus:22:3 @ Sed se lumis super li la suno, tiam oni jugxu lin pro la sango. La sxtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia sxtelo.

esperanto@Exodus:22:10 @ Se iu donos al sia proksimulo azenon aux bovon aux sxafon aux alian bruton, por konservi, kaj gxi mortos aux estos difektita aux forkaptita, kaj neniu tion vidos,

esperanto@Exodus:22:12 @ Sed se oni gxin sxtelos de li, tiam li devas kompensi al gxia mastro.

esperanto@Exodus:22:16 @ Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fiancxinigita, kaj kusxos kun sxi, tiam li donu al sxi doton kaj prenu sxin al si kiel edzinon.

esperanto@Exodus:22:17 @ Se sxia patro ne volos doni sxin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.

esperanto@Exodus:22:29 @ Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.

esperanto@Exodus:23:1 @ Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

esperanto@Exodus:23:2 @ Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.

esperanto@Exodus:23:9 @ Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:23:15 @ La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;

esperanto@Exodus:23:20 @ Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.

esperanto@Exodus:23:23 @ Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

esperanto@Exodus:23:26 @ Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.

esperanto@Exodus:23:28 @ Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi.

esperanto@Exodus:24:1 @ Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.

esperanto@Exodus:24:2 @ Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li.

esperanto@Exodus:24:3 @ Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.

esperanto@Exodus:24:6 @ Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.

esperanto@Exodus:24:7 @ Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.

esperanto@Exodus:24:8 @ Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.

esperanto@Exodus:24:9 @ Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael.

esperanto@Exodus:24:12 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.

esperanto@Exodus:24:13 @ Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.

esperanto@Exodus:24:14 @ Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.

esperanto@Exodus:24:15 @ Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.

esperanto@Exodus:24:18 @ Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

esperanto@Exodus:25:2 @ Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.

esperanto@Exodus:25:7 @ sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:25:20 @ Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

esperanto@Exodus:25:28 @ Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.

esperanto@Exodus:25:29 @ Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin.

esperanto@Exodus:25:38 @ Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.

esperanto@Exodus:25:39 @ El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn.

esperanto@Exodus:26:3 @ Kvin tapisxoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapisxoj estu ankaux kunigitaj unu kun la alia.

esperanto@Exodus:26:4 @ Kaj faru masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

esperanto@Exodus:26:5 @ Kvindek masxojn faru sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn faru sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estas la dua flanko de la kunigxo; la masxoj devas esti reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

esperanto@Exodus:26:6 @ Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo farigxu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:26:9 @ Kaj kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo.

esperanto@Exodus:26:10 @ Kaj faru kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

esperanto@Exodus:26:11 @ Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:26:24 @ Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel gxi estu kun ili ambaux; por ambaux anguloj ili estu.

esperanto@Exodus:27:5 @ Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro.

esperanto@Exodus:27:7 @ Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos.

esperanto@Exodus:27:8 @ Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

esperanto@Exodus:28:3 @ Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.

esperanto@Exodus:28:4 @ Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

esperanto@Exodus:28:6 @ Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.

esperanto@Exodus:28:7 @ Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj du finoj, por ke gxi estu ligita.

esperanto@Exodus:28:9 @ Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:

esperanto@Exodus:28:14 @ kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj.

esperanto@Exodus:28:20 @ kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.

esperanto@Exodus:28:22 @ Kaj faru al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

esperanto@Exodus:28:27 @ Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

esperanto@Exodus:28:28 @ Kaj oni alligu la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo.

esperanto@Exodus:28:29 @ Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la jugxa surbrustajxo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por cxiama memoro antaux la Eternulo.

esperanto@Exodus:28:30 @ Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

esperanto@Exodus:28:31 @ Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksajxo.

esperanto@Exodus:28:34 @ Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu cxirkauxe sur la malsupra rando de la tuniko.

esperanto@Exodus:28:35 @ GXi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni auxdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaux la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.

esperanto@Exodus:28:36 @ Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur gxi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO.

esperanto@Exodus:28:43 @ Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.

esperanto@Exodus:29:3 @ Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn.

esperanto@Exodus:29:4 @ Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

esperanto@Exodus:29:5 @ Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.

esperanto@Exodus:29:8 @ Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la hxitonoj.

esperanto@Exodus:29:10 @ Kaj alvenigu la bovidon antaux la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.

esperanto@Exodus:29:28 @ kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porcxiama destinitajxo de la Izraelidoj; cxar gxi estas levofero, kaj levofero gxi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.

esperanto@Exodus:29:35 @ Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi cxion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.

esperanto@Exodus:30:4 @ Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin.

esperanto@Exodus:30:12 @ Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.

esperanto@Exodus:30:13 @ Jen kion devas doni cxiu, kiu pasas la kalkulon:duonon de siklo laux la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.

esperanto@Exodus:30:14 @ CXiu, kiu pasas la kalkulon, de la agxo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:30:15 @ La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

esperanto@Exodus:30:16 @ Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

esperanto@Exodus:31:3 @ kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto,

esperanto@Exodus:31:6 @ Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:

esperanto@Exodus:31:11 @ kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.

esperanto@Exodus:31:14 @ Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo.

esperanto@Exodus:31:15 @ Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.

esperanto@Exodus:31:18 @ Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

esperanto@Exodus:32:1 @ Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li:Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.

esperanto@Exodus:32:3 @ Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron.

esperanto@Exodus:32:4 @ Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:32:8 @ Rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorklinigxis al gxi kaj alportis al gxi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:32:15 @ Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambauxflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.

esperanto@Exodus:32:20 @ Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis gxin per fajro kaj disfrakasis gxis pulvoreco kaj dissxutis sur akvo kaj trinkigis gxin al la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:32:21 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Kion faris al vi cxi tiu poplo, ke vi venigis sur gxin grandan pekon?

esperanto@Exodus:32:23 @ ili diris al mi:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.

esperanto@Exodus:32:24 @ Kaj mi diris al ili:Kiu havas oron, tiu deprenu gxin; kaj ili donis al mi, kaj mi jxetis gxin en fajron, kaj eliris cxi tiu bovido.

esperanto@Exodus:32:25 @ CXar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, cxar Aaron sendisciplinigis gxin gxis honto antaux la malamikoj,

esperanto@Exodus:32:30 @ La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.

esperanto@Exodus:32:31 @ Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris:Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn;

esperanto@Exodus:32:32 @ nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.

esperanto@Exodus:33:2 @ Kaj Mi sendos antaux vi angxelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn.

esperanto@Exodus:33:4 @ Kaj la popolo auxdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamajxojn.

esperanto@Exodus:33:7 @ Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis gxin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis gxin Tabernaklo de Kunveno; kaj cxiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.

esperanto@Exodus:33:8 @ Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo levigxadis, kaj cxiu starigxadis cxe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, gxis li eniris en la tabernaklon.

esperanto@Exodus:33:9 @ Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, mallevigxadis nuba kolono kaj starigxadis cxe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.

esperanto@Exodus:33:10 @ Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris cxe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo levigxadis kaj adorklinigxadis cxiu cxe la pordo de sia tendo.

esperanto@Exodus:33:15 @ Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie.

esperanto@Exodus:33:16 @ Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero.

esperanto@Exodus:34:2 @ Kaj estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj starigxu antaux Mi tie sur la pinto de la monto.

esperanto@Exodus:34:3 @ Kaj neniu supreniru kun vi, kaj ankaux neniu montrigxu sur la tuta monto; ecx sxafo aux bovo ne pasxtigxu antaux tiu monto.

esperanto@Exodus:34:4 @ Kaj li skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo levigxis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du sxtonajn tabelojn.

esperanto@Exodus:34:7 @ kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

esperanto@Exodus:34:8 @ Kaj rapide Moseo klinigxis gxis la tero kaj faris adoron.

esperanto@Exodus:34:9 @ Kaj li diris:Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, cxar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedajxo.

esperanto@Exodus:34:10 @ Kaj Li diris:Jen Mi faros interligon; antaux via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Mi faros por vi.

esperanto@Exodus:34:11 @ Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn.

esperanto@Exodus:34:18 @ La feston de macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, cxar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.

esperanto@Exodus:34:20 @ Utermalferminton el azenoj elacxetu per sxafido:kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elacxetu. Kaj oni ne montrigxu antaux Mi kun malplenaj manoj.

esperanto@Exodus:34:24 @ CXar Mi forpelos gentojn antaux vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montrigxi antaux la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.

esperanto@Exodus:34:29 @ Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la hauxto de lia vizagxo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.

esperanto@Exodus:34:31 @ Sed Moseo vokis ilin, kaj returnigxis al li Aaron kaj cxiuj cxefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili.

esperanto@Exodus:34:32 @ Poste alproksimigxis cxiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili cxion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.

esperanto@Exodus:34:34 @ Kiam Moseo venadis antaux la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon gxis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li.

esperanto@Exodus:34:35 @ Kaj la Izraelidoj vidis, ke la hauxto de la vizagxo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizagxon, gxis li eniris, por paroli kun Li.

esperanto@Exodus:35:1 @ Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:

esperanto@Exodus:35:4 @ Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

esperanto@Exodus:35:9 @ kaj sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:35:10 @ Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo:

esperanto@Exodus:35:21 @ Kaj venis cxiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj cxiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la arangxo de la tabernaklo de kunveno kaj por gxia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.

esperanto@Exodus:35:22 @ Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:35:25 @ Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon.

esperanto@Exodus:35:26 @ Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon.

esperanto@Exodus:35:27 @ Kaj la princoj alportis sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo,

esperanto@Exodus:35:29 @ CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:35:31 @ kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto,

esperanto@Exodus:35:34 @ Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Daniel.

esperanto@Exodus:35:35 @ Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.

esperanto@Exodus:36:1 @ Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo.

esperanto@Exodus:36:2 @ Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin.

esperanto@Exodus:36:3 @ Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene.

esperanto@Exodus:36:4 @ Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.

esperanto@Exodus:36:5 @ Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.

esperanto@Exodus:36:6 @ Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.

esperanto@Exodus:36:10 @ Kaj li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaux unu kun la alia.

esperanto@Exodus:36:11 @ Kaj li faris masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

esperanto@Exodus:36:12 @ Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

esperanto@Exodus:36:13 @ Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.

esperanto@Exodus:36:16 @ Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.

esperanto@Exodus:36:17 @ Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

esperanto@Exodus:36:18 @ Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:36:29 @ Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaux en la du anguloj.

esperanto@Exodus:37:9 @ Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

esperanto@Exodus:37:16 @ Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.

esperanto@Exodus:37:23 @ Kaj li faris gxiajn sep lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.

esperanto@Exodus:37:27 @ Kaj du orajn ringojn li faris al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu gxin.

esperanto@Exodus:38:4 @ Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo.

esperanto@Exodus:38:7 @ Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.

esperanto@Exodus:38:17 @ Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj el argxento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj cxiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per argxentaj ligajxoj.

esperanto@Exodus:38:19 @ Kaj al gxi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el argxento, iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:22 @ Kaj Becalel, filo de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;

esperanto@Exodus:38:29 @ Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.

esperanto@Exodus:39:1 @ Kaj el la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:4 @ Sursxultrajxojn kunigantajn ili faris al gxi; sur siaj du finoj gxi estis ligita.

esperanto@Exodus:39:5 @ Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estis kontinuajxo de gxi, la sama laborajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:6 @ Kaj ili faris la oniksajn sxtonojn, cxirkauxe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laux la nomoj de la filoj de Izrael.

esperanto@Exodus:39:7 @ Kaj li metis ilin sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:13 @ kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.

esperanto@Exodus:39:15 @ Kaj ili faris al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

esperanto@Exodus:39:20 @ Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

esperanto@Exodus:39:21 @ Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:22 @ Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksajxo.

esperanto@Exodus:39:23 @ Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu.

esperanto@Exodus:39:24 @ Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj rugxa sxtofo, tordita.

esperanto@Exodus:39:25 @ Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe inter la granatoj;

esperanto@Exodus:39:26 @ tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:29 @ kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:31 @ Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:32 @ Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.

esperanto@Exodus:39:42 @ Konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.

esperanto@Exodus:39:43 @ Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

esperanto@Exodus:40:5 @ Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaux la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon cxe la eniro de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:40:6 @ Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:40:12 @ Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

esperanto@Exodus:40:16 @ Kaj Moseo faris konforme al cxio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.

esperanto@Exodus:40:19 @ Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur gxin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:20 @ Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.

esperanto@Exodus:40:21 @ Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:23 @ Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:25 @ Kaj li ekbruligis la lucernojn antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:27 @ Kaj li bruligis sur gxi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:29 @ Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:32 @ kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:33 @ Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.

esperanto@Exodus:40:34 @ Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

esperanto@Exodus:40:35 @ Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

esperanto@Leviticus:1:6 @ Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn.

esperanto@Leviticus:1:9 @ Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:1:12 @ Kaj oni dishaku gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.

esperanto@Leviticus:1:13 @ Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:2:11 @ Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:3:17 @ GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.

esperanto@Leviticus:4:4 @ Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:4:12 @ la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni sxutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.

esperanto@Leviticus:4:14 @ kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu gxin antaux la tabernaklon de kunveno.

esperanto@Leviticus:4:15 @ Kaj la plejagxuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:4:20 @ Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.

esperanto@Leviticus:4:26 @ Kaj gxian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:4:31 @ Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:4:33 @ Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni bucxas bruloferon.

esperanto@Leviticus:4:35 @ Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:5:3 @ aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;

esperanto@Leviticus:5:10 @ Kaj el la dua li faros bruloferon laux la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:5:13 @ Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restajxo estu por la pastro, kiel farunofero.

esperanto@Leviticus:5:16 @ Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:5:18 @ tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:6:2 @ Se iu pekos kaj krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,

esperanto@Leviticus:6:4 @ tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis, aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la perditajxon, kiun li trovis;

esperanto@Leviticus:6:7 @ Kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri cxio, kion li faris kaj per kio li kulpigxis.

esperanto@Leviticus:6:17 @ GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.

esperanto@Leviticus:6:18 @ CXiu virseksulo el la Aaronidoj povas gxin mangxi kiel eternan destinitajxon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; cxiu, kiu ektusxos ilin, devos esti sankta.

esperanto@Leviticus:6:25 @ Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Jen estas la legxo pri la pekofero:sur tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas.

esperanto@Leviticus:6:28 @ Kaj la argilan vazon, en kiu gxi estis kuirita, oni disrompu; kaj se gxi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu cxi tiun kaj lavu gxin per akvo.

esperanto@Leviticus:6:30 @ Sed cxiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu mangxata:per fajro oni gxin forbruligu.

esperanto@Leviticus:7:2 @ Sur la loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la kulpoferon, kaj per gxia sango oni aspergu la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:7:3 @ Kaj gxian tutan sebon oni alportu el gxi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn,

esperanto@Leviticus:7:4 @ kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni gxin apartigu.

esperanto@Leviticus:7:10 @ Kaj cxiu farunofero, miksita kun oleo aux seka, apartenu al cxiuj Aaronidoj, al cxiuj egale.

esperanto@Leviticus:7:15 @ Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.

esperanto@Leviticus:7:16 @ Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi.

esperanto@Leviticus:7:18 @ Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.

esperanto@Leviticus:7:19 @ La viando, kiu ektusxis ion malpuran, ne estu mangxata, oni gxin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas mangxi cxiu purulo.

esperanto@Leviticus:7:20 @ Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:7:21 @ Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:7:23 @ Diru al la Izraelidoj jene:Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam mangxu.

esperanto@Leviticus:7:24 @ La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas.

esperanto@Leviticus:7:25 @ CXar cxiu, kiu mangxos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la mangxinto ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:7:26 @ Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.

esperanto@Leviticus:7:33 @ Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto:

esperanto@Leviticus:7:34 @ cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:7:36 @ parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna legxo en iliaj generacioj.

esperanto@Leviticus:7:38 @ kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:8:3 @ Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:8:4 @ Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:8:5 @ Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.

esperanto@Leviticus:8:6 @ Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.

esperanto@Leviticus:8:7 @ Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.

esperanto@Leviticus:8:9 @ Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:10 @ Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin.

esperanto@Leviticus:8:13 @ Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per hxitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:15 @ Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.

esperanto@Leviticus:8:16 @ Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.

esperanto@Leviticus:8:17 @ Kaj la bovidon kaj gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian malpurajxon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:21 @ La internajxojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan sxafon sur la altaro; gxi estis brulofero por agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:23 @ Kaj li gxin bucxis, kaj Moseo prenis iom el gxia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

esperanto@Leviticus:8:25 @ Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.

esperanto@Leviticus:8:26 @ Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaux la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron.

esperanto@Leviticus:8:28 @ Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero:tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odorajxo; gxi estis fajrofero al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:8:29 @ Kaj Moseo prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo:de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:30 @ Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.

esperanto@Leviticus:8:31 @ Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu.

esperanto@Leviticus:8:33 @ Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, gxis la tago, en kiu finigxos la tempo de via konsekrado; cxar sep tagojn dauxros via konsekrado.

esperanto@Leviticus:8:34 @ Kiel estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.

esperanto@Leviticus:8:35 @ Kaj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; cxar tiel estas ordonite al mi.

esperanto@Leviticus:8:36 @ Kaj Aaron kaj liaj filoj faris cxion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.

esperanto@Leviticus:9:5 @ Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:9:6 @ Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:9:7 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.

esperanto@Leviticus:9:10 @ Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:9:15 @ Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj bucxis gxin kaj faris el gxi pekoferon kiel el la antauxa.

esperanto@Leviticus:9:17 @ Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.

esperanto@Leviticus:9:21 @ Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.

esperanto@Leviticus:9:22 @ Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.

esperanto@Leviticus:9:23 @ Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.

esperanto@Leviticus:10:1 @ Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.

esperanto@Leviticus:10:13 @ Kaj mangxu gxin sur sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas ordonite al mi.

esperanto@Leviticus:10:14 @ Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:10:15 @ La femuron de levado kaj la brustajxon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitajxo, kiel ordonis la Eternulo.

esperanto@Leviticus:10:17 @ Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:10:18 @ Jen gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.

esperanto@Leviticus:11:10 @ Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi;

esperanto@Leviticus:11:11 @ kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu.

esperanto@Leviticus:11:12 @ CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi.

esperanto@Leviticus:11:13 @ Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon

esperanto@Leviticus:11:19 @ kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton.

esperanto@Leviticus:11:20 @ CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi.

esperanto@Leviticus:11:23 @ Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi.

esperanto@Leviticus:11:30 @ kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono.

esperanto@Leviticus:11:32 @ Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.

esperanto@Leviticus:11:34 @ CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.

esperanto@Leviticus:11:35 @ Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.

esperanto@Leviticus:11:41 @ CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata.

esperanto@Leviticus:11:42 @ CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo.

esperanto@Leviticus:11:43 @ Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj.

esperanto@Leviticus:11:44 @ CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.

esperanto@Leviticus:11:47 @ por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.

esperanto@Leviticus:12:3 @ Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

esperanto@Leviticus:12:4 @ Tridek tri tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo; nenion sanktan sxi tusxu kaj en la sanktejon sxi ne venu, gxis finigxos la tagoj de sxia purigxo.

esperanto@Leviticus:12:6 @ Kaj kiam finigxos la tagoj de sxia purigxo post filo aux filino, sxi alportu jaragxan sxafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aux turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:2 @ Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj.

esperanto@Leviticus:13:9 @ Se sur iu homo estos infektajxo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:18 @ Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resanigxos,

esperanto@Leviticus:13:31 @ Sed se la pastro rigardos la infektajxon de la favo, kaj vidos, ke gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto kaj ne estas sur gxi nigraj haroj, tiam la pastro ensxlosos la favo-infektiton por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:33 @ tiam oni lin razu, sed la favajxon oni ne razu; kaj la pastro ensxlosos la favulon denove por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:37 @ Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur gxi, tiam la favo sanigxis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.

esperanto@Leviticus:13:45 @ Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo, oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura!

esperanto@Leviticus:13:49 @ kaj la infektajxo estos verdeta aux rugxeta sur la vesto aux sur la felo, sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur la felajxo, tiam gxi estas infektajxo de lepro, kaj oni devas montri gxin al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:52 @ Kaj oni forbruligu la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon el lano aux el lino aux cxian felajxon, sur kiu estos la infektajxo; cxar gxi estas lepro pereiga, per fajro oni devas gxin forbruligi.

esperanto@Leviticus:13:54 @ tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektajxo, kaj li ensxlosos gxin denove por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:55 @ Kaj la pastro rigardos la infektajxon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektajxo ne sxangxis sian aspekton kaj la infektajxo ne disvastigxis, tiam gxi estas malpura, per fajro oni gxin forbruligu; gxi estas penetrigxintajxo sur la antauxa aux malantauxa flanko.

esperanto@Leviticus:13:57 @ Se gxi denove aperos sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo, tiam gxi estas florantajxo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektajxo.

esperanto@Leviticus:13:58 @ Sed la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon aux cxian felajxon, de kiuj post la lavo forigxos la infektajxo, oni lavu duan fojon, kaj gxi estos pura.

esperanto@Leviticus:14:2 @ Jen estas la legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro;

esperanto@Leviticus:14:3 @ kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo,

esperanto@Leviticus:14:4 @ tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon.

esperanto@Leviticus:14:13 @ Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo.

esperanto@Leviticus:14:35 @ tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektajxo.

esperanto@Leviticus:14:36 @ Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon.

esperanto@Leviticus:14:40 @ tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.

esperanto@Leviticus:14:41 @ Kaj la domon oni priskrapu interne cxirkauxe, kaj la kalkajxon, kiun oni deskrapis, oni jxetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.

esperanto@Leviticus:14:42 @ Kaj oni prenu aliajn sxtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj sxtonoj, kaj oni prenu alian kalkajxon kaj kalku la domon.

esperanto@Leviticus:14:43 @ Se la infektajxo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la sxtonojn kaj cxirkauxskrapis la domon kaj kalkis,

esperanto@Leviticus:14:45 @ Kaj oni detruu la domon, gxiajn sxtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkajxon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.

esperanto@Leviticus:14:46 @ Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu gxi estos sxlosita, tiu estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:14:48 @ Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, cxar la infektajxo sanigxis.

esperanto@Leviticus:14:57 @ por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la legxo pri la lepro.

esperanto@Leviticus:15:12 @ Kaj argilan vazon, kiun ektusxos la elfluulo, oni rompu; kaj cxiun lignan vazon oni lavu per akvo.

esperanto@Leviticus:15:17 @ Kaj cxiun veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:16:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaux la Eternulon kaj mortis.

esperanto@Leviticus:16:2 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.

esperanto@Leviticus:16:17 @ Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, gxis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.

esperanto@Leviticus:16:22 @ Kaj la kapro forportos sur si cxiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikigxan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.

esperanto@Leviticus:16:23 @ Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.

esperanto@Leviticus:16:26 @ Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

esperanto@Leviticus:16:27 @ Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpurajxon.

esperanto@Leviticus:16:28 @ Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

esperanto@Leviticus:16:29 @ Kaj tio estu por vi eterna legxo:en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi.

esperanto@Leviticus:16:30 @ CXar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de cxiuj viaj pekoj antaux la Eternulo vi farigxos puraj.

esperanto@Leviticus:16:31 @ Sabato de plena ripozo gxi estu por vi; kaj premu viajn animojn; gxi estu legxo por eterne.

esperanto@Leviticus:16:34 @ Kaj tio estu por vi legxo eterna:pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:17:2 @ Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis:

esperanto@Leviticus:17:11 @ CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo.

esperanto@Leviticus:17:12 @ Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon.

esperanto@Leviticus:17:13 @ Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.

esperanto@Leviticus:17:14 @ CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos.

esperanto@Leviticus:18:3 @ Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laux iliaj legxoj ne kondutu.

esperanto@Leviticus:18:6 @ Neniu alproksimigxu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:18:22 @ Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino:tio estas abomenajxo.

esperanto@Leviticus:18:23 @ Kaj kun nenia bruto kusxu, malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antaux bruto, por kunigxi:tio estas fiajxo.

esperanto@Leviticus:18:30 @ Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laux la abomenindaj legxoj, laux kiuj oni agis antaux vi, kaj por ke vi ne malpurigxu per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:6 @ En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.

esperanto@Leviticus:19:7 @ Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.

esperanto@Leviticus:19:8 @ Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:19:16 @ Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:20 @ Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera.

esperanto@Leviticus:19:22 @ Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.

esperanto@Leviticus:19:29 @ Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.

esperanto@Leviticus:20:3 @ Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.

esperanto@Leviticus:20:6 @ Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.

esperanto@Leviticus:20:9 @ CXiu, kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, estu mortigita:sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.

esperanto@Leviticus:20:10 @ Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.

esperanto@Leviticus:20:14 @ Kaj se iu prenis virinon kaj sxian patrinon, tio estas malcxastegeco:per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malcxasteco inter vi.

esperanto@Leviticus:20:16 @ Kaj se virino alproksimigxis al ia bruto, por sekskunigxi kun gxi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

esperanto@Leviticus:20:17 @ Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aux filinon de sia patrino, kaj li vidis sxian nudecon kaj sxi vidis lian nudecon, tio estas maldecajxo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaux la okuloj de sia popolo:la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.

esperanto@Leviticus:20:20 @ Kaj se iu kusxis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo:ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj.

esperanto@Leviticus:20:21 @ Kaj se iu prenis la edzinon de sia frato, tio estas malpurajxo:la nudecon de sia frato li malkovris, seninfanaj ili estos.

esperanto@Leviticus:20:23 @ Kaj ne agu laux la legxoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaux vi, cxar cxion cxi tion ili faris kaj Mi ekabomenis ilin.

esperanto@Leviticus:20:25 @ Kaj faru diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per cxio, kio movigxas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin kiel malpurajn.

esperanto@Leviticus:20:27 @ Kaj viro aux virino, se ili estos magiistoj aux sorcxistoj, estu mortigitaj; per sxtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.

esperanto@Leviticus:21:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;

esperanto@Leviticus:21:3 @ kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per sxi li povas sin malpurigi.

esperanto@Leviticus:21:9 @ Se filino de pastro senhonorigxis per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron:oni forbruligu sxin per fajro.

esperanto@Leviticus:21:11 @ Kaj al neniu mortinto li venu; ecx per sia patro aux sia patrino li sin ne malpurigu.

esperanto@Leviticus:21:18 @ CXar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

esperanto@Leviticus:21:20 @ nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.

esperanto@Leviticus:21:21 @ Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

esperanto@Leviticus:22:3 @ Diru al ili:Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux Mi:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:10 @ Kaj neniu laiko mangxu sanktajxon; logxanto cxe pastro kaj ankaux dungito ne mangxu sanktajxon.

esperanto@Leviticus:22:12 @ Se filino de pastro edzinigxis kun viro laika, sxi ne mangxu el la levataj sanktajxoj.

esperanto@Leviticus:22:13 @ Sed se filino de pastro farigxis vidvino aux eksedzino kaj sxi ne havas infanojn, kaj sxi revenis en la domon de sia patro, kiel sxi estis en sia juneco, tiam sxi povas mangxi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas gxin mangxi.

esperanto@Leviticus:22:20 @ Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon.

esperanto@Leviticus:22:21 @ Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi.

esperanto@Leviticus:22:30 @ En la sama tago oni devas gxin mangxi; ne lasu iom el gxi gxis la mateno:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:3 @ Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.

esperanto@Leviticus:23:7 @ En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:23:8 @ Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:23:21 @ Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.

esperanto@Leviticus:23:25 @ Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:27 @ Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:28 @ Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:23:29 @ CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.

esperanto@Leviticus:23:30 @ Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo.

esperanto@Leviticus:23:31 @ Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.

esperanto@Leviticus:23:32 @ Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.

esperanto@Leviticus:23:35 @ En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:23:36 @ Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:24:8 @ En cxiu tago sabata oni cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu eterna interligo.

esperanto@Leviticus:24:11 @ kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis SXelomit, filino de Dibri el la tribo de Daniel.

esperanto@Leviticus:24:12 @ Kaj oni metis lin en malliberejon, gxis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:24:17 @ Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.

esperanto@Leviticus:24:19 @ Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:

esperanto@Leviticus:24:20 @ rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.

esperanto@Leviticus:24:23 @ Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:25:20 @ Kaj se vi diros:Kion ni mangxos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktajxojn?

esperanto@Leviticus:25:28 @ Sed se li ne havos suficxe, por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi foriru, kaj li revenu al sia posedado.

esperanto@Leviticus:25:31 @ La domoj en la vilagxoj ne cxirkauxitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reacxeti, kaj en jubilea jaro ili foriras.

esperanto@Leviticus:25:38 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.

esperanto@Leviticus:25:42 @ CXar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.

esperanto@Leviticus:25:46 @ Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

esperanto@Leviticus:25:50 @ Kaj li faru prikalkulon kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li.

esperanto@Leviticus:25:54 @ Kaj se li ne elacxetigxos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj.

esperanto@Leviticus:26:1 @ Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:26:6 @ Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

esperanto@Leviticus:26:11 @ Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.

esperanto@Leviticus:26:15 @ kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:

esperanto@Leviticus:26:16 @ tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.

esperanto@Leviticus:26:17 @ Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

esperanto@Leviticus:26:22 @ Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos.

esperanto@Leviticus:26:25 @ Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.

esperanto@Leviticus:26:30 @ Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.

esperanto@Leviticus:26:31 @ Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn.

esperanto@Leviticus:26:33 @ Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.

esperanto@Leviticus:26:36 @ Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.

esperanto@Leviticus:26:37 @ Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.

esperanto@Leviticus:26:41 @ Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

esperanto@Leviticus:26:43 @ La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis.

esperanto@Leviticus:26:44 @ Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Leviticus:27:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu faros sanktan promeson dedicxi animon laux via taksado al la Eternulo,

esperanto@Leviticus:27:8 @ Kaj se li estas tro malricxa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaux la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.

esperanto@Leviticus:27:9 @ Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam cxio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.

esperanto@Leviticus:27:10 @ Oni ne devas gxin sxangxi nek anstatauxigi gxin, bonan per malbona aux malbonan per bona; se tamen iu anstatauxigos bruton per bruto, tiam gxi kaj ankaux gxia anstatauxigito farigxu konsekrita.

esperanto@Leviticus:27:11 @ Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaux la pastro;

esperanto@Leviticus:27:18 @ Sed se post la jubilea jaro li dedicxos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laux la jaroj, kiuj restas gxis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.

esperanto@Leviticus:27:24 @ En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni gxin acxetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.

esperanto@Leviticus:27:26 @ Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dedicxu:cxu gxi estas bovo, cxu gxi estas sxafo, gxi apartenas al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:27:27 @ Se gxi estas bruto malpura, tiam oni devas elacxeti gxin laux via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se gxi ne estos elacxetita, oni vendu gxin laux via taksado.

esperanto@Leviticus:27:33 @ Oni ne devas esplori, cxu gxi estas bona aux malbona, kaj oni gxin devas ne anstatauxigi; se iu gxin anstatauxigos, tiam gxi kaj gxia anstatauxajxo estu sanktajxoj kaj ne estu elacxetataj.

esperanto@Leviticus:27:34 @ Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.

esperanto@Numbers:1:11 @ de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;

esperanto@Numbers:1:17 @ Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laux iliaj nomoj.

esperanto@Numbers:1:18 @ Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombroj de la nomoj, de la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, lauxkape,

esperanto@Numbers:1:19 @ kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.

esperanto@Numbers:1:54 @ Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.

esperanto@Numbers:2:7 @ Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de HXelon;

esperanto@Numbers:2:10 @ La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur;

esperanto@Numbers:2:12 @ Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj;

esperanto@Numbers:2:22 @ Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;

esperanto@Numbers:2:25 @ La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de Amisxadaj;

esperanto@Numbers:2:33 @ Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:2:34 @ Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo:tiel ili starigxis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmovigxadis, cxiu laux sia familio, laux sia patrodomo.

esperanto@Numbers:3:6 @ Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin.

esperanto@Numbers:3:9 @ Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:3:12 @ Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;

esperanto@Numbers:3:16 @ Kaj Moseo prikalkulis ilin laux la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.

esperanto@Numbers:3:18 @ Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj:Libni kaj SXimei.

esperanto@Numbers:3:21 @ De Gersxon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la SXimeiidoj; tio estas la familioj de la Gersxonidoj.

esperanto@Numbers:3:23 @ La familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la tabernaklo, okcidente.

esperanto@Numbers:3:24 @ Kaj la estro de la patrodomo de la Gersxonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.

esperanto@Numbers:3:25 @ Kaj sub la gardado de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, gxiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,

esperanto@Numbers:3:27 @ Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la HXebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.

esperanto@Numbers:3:31 @ Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj.

esperanto@Numbers:3:42 @ Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, cxiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:3:49 @ Kaj Moseo prenis la monon de la elacxeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elacxetitaj per la Levidoj.

esperanto@Numbers:3:50 @ De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laux la sankta siklo.

esperanto@Numbers:3:51 @ Kaj Moseo donis la monon de la elacxetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laux la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.

esperanto@Numbers:4:5 @ Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per gxi la keston de atesto.

esperanto@Numbers:4:9 @ Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas uzataj cxe gxi.

esperanto@Numbers:4:12 @ Kaj ili prenu cxiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.

esperanto@Numbers:4:14 @ Kaj ili metu sur gxin cxiujn gxiajn objektojn, per kiuj oni servas sur gxi, la karbujojn, la forkojn kaj la sxovelilojn kaj la kalikojn, cxiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur gxi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.

esperanto@Numbers:4:19 @ sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimigxos al la plejsanktejo:Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin cxiun cxe lia servo kaj cxe lia portotajxo;

esperanto@Numbers:4:20 @ sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktajxojn, por ke ili ne mortu.

esperanto@Numbers:4:24 @ Tio estas la laboro de la familioj Gersxonidaj, por servi kaj por porti:

esperanto@Numbers:4:26 @ kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj iliajn sxnurojn kaj cxiujn iliajn servajn objektojn; kaj cxion, kion oni devas fari cxe ili, ili faru.

esperanto@Numbers:4:27 @ Laux la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gersxonidoj, koncerne cxian ilian portadon kaj cxian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon cxion, kion ili portas.

esperanto@Numbers:4:28 @ Tio estas la laboro de la familioj de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.

esperanto@Numbers:4:49 @ Laux la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, cxiu laux sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:5:6 @ Diru al la Izraelidoj:Se viro aux virino faros ian pekon kontraux homo, farante per tio krimon kontraux la Eternulo, kaj tiu animo kulpigxos,

esperanto@Numbers:5:8 @ Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virsxafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.

esperanto@Numbers:5:13 @ kaj iu viro kusxos kun sxi sekskunigxe, kaj tio estos kasxita antaux sxia edzo, cxar sxi malpurigxis kasxe, kaj ne estos atestanto pri sxi kaj sxi ne estos kaptita;

esperanto@Numbers:5:18 @ Kaj la pastro starigos la virinon antaux la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en sxiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de jxaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolcxa, malbeniga.

esperanto@Numbers:5:19 @ Kaj la pastro sxin jxurligos, kaj diros al la virino:Se neniu viro kusxis kun vi kaj se vi ne forflankigxis per malpurigxo kun alia viro anstataux via edzo, tiam restu sendifekta de cxi tiu maldolcxa malbeniga akvo;

esperanto@Numbers:5:22 @ kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!

esperanto@Numbers:5:24 @ Kaj li trinkigos al la virino la maldolcxan malbenigan akvon, kaj eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo.

esperanto@Numbers:5:27 @ Kaj kiam li estos trinkiginta al sxi la akvon, tiam, se sxi malpurigxis kaj pekis kontraux sia edzo, eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo, kaj sxvelos sxia ventro kaj maldikigxos sxia femuro; kaj la virino farigxos malbeno inter sia popolo.

esperanto@Numbers:6:3 @ tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi.

esperanto@Numbers:6:4 @ Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.

esperanto@Numbers:6:5 @ Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.

esperanto@Numbers:6:13 @ Kaj jen estas la legxo pri la konsekrito:kiam finigxos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;

esperanto@Numbers:6:21 @ Tio estas la legxo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laux la legxo pri lia konsekriteco.

esperanto@Numbers:6:23 @ Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:

esperanto@Numbers:7:1 @ En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis gxin kaj sanktigis gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,

esperanto@Numbers:7:2 @ tiam alportis la estroj de Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon-

esperanto@Numbers:7:3 @ ili alportis siajn oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj ili venigis tion antaux la tabernaklon.

esperanto@Numbers:7:6 @ Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.

esperanto@Numbers:7:7 @ Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gersxon laux la speco de ilia laborado;

esperanto@Numbers:7:8 @ kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laux la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

esperanto@Numbers:7:9 @ Sed al la filoj de Kehat li ne donis, cxar ili havis laboradon sanktan; sur la sxultroj ili devis porti.

esperanto@Numbers:7:24 @ En la tria tago-la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de HXelon.

esperanto@Numbers:7:30 @ En la kvara tago-la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de SXedeur.

esperanto@Numbers:7:36 @ En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, SXelumiel, filo de Curisxadaj.

esperanto@Numbers:7:60 @ En la nauxa tago-la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni.

esperanto@Numbers:7:65 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.

esperanto@Numbers:7:66 @ En la deka tago-la estro de la Danidoj, Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

esperanto@Numbers:7:89 @ Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li auxdis la Vocxon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

esperanto@Numbers:8:3 @ Kaj Aaron tiel faris; sur la antauxan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:8:9 @ Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:8:10 @ Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.

esperanto@Numbers:8:15 @ Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.

esperanto@Numbers:8:16 @ CXar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataux cxiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el cxiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi.

esperanto@Numbers:8:18 @ Kaj Mi prenis la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:8:19 @ Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimigxus al la sanktejo.

esperanto@Numbers:8:20 @ Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:8:22 @ Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaux Aaron kaj antaux liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.

esperanto@Numbers:8:24 @ Jen estas, kio koncernas la Levidojn:de la agxo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:9:2 @ La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.

esperanto@Numbers:9:5 @ Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:9:6 @ Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;

esperanto@Numbers:9:7 @ kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj?

esperanto@Numbers:9:13 @ Sed se iu estas pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu homo.

esperanto@Numbers:9:23 @ Laux la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laux la ordono de la Eternulo ili elmovigxadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

esperanto@Numbers:10:3 @ Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:10:4 @ Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.

esperanto@Numbers:10:6 @ Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.

esperanto@Numbers:10:7 @ Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.

esperanto@Numbers:10:16 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.

esperanto@Numbers:10:17 @ Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.

esperanto@Numbers:10:19 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj.

esperanto@Numbers:10:21 @ Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno.

esperanto@Numbers:10:24 @ Kaj super la tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.

esperanto@Numbers:10:25 @ Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

esperanto@Numbers:10:29 @ Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.

esperanto@Numbers:10:31 @ Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;

esperanto@Numbers:10:32 @ se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

esperanto@Numbers:11:3 @ Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.

esperanto@Numbers:11:4 @ Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?

esperanto@Numbers:11:5 @ Ni memoras la fisxojn, kiujn ni mangxis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.

esperanto@Numbers:11:6 @ Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj.

esperanto@Numbers:11:13 @ Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.

esperanto@Numbers:11:18 @ Kaj al la popolo diru:Preparigxu por morgaux, kaj vi mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos.

esperanto@Numbers:11:20 @ sed dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo?

esperanto@Numbers:11:22 @ CXu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili?

esperanto@Numbers:11:25 @ Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.

esperanto@Numbers:11:30 @ Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejagxuloj de Izrael.

esperanto@Numbers:11:34 @ Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, cxar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.

esperanto@Numbers:12:1 @ Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.

esperanto@Numbers:12:2 @ Kaj ili diris:CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis.

esperanto@Numbers:12:8 @ Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?

esperanto@Numbers:12:10 @ Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.

esperanto@Numbers:12:11 @ Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis;

esperanto@Numbers:12:13 @ Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin.

esperanto@Numbers:12:15 @ Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.

esperanto@Numbers:13:16 @ Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo.

esperanto@Numbers:13:22 @ Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)

esperanto@Numbers:13:23 @ Kaj ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj.

esperanto@Numbers:13:24 @ Al tiu loko oni donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis tie la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:13:25 @ Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj.

esperanto@Numbers:13:26 @ Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.

esperanto@Numbers:13:27 @ Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;

esperanto@Numbers:13:28 @ sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.

esperanto@Numbers:13:29 @ Amalek logxas en la suda parto de la lando, kaj la HXetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj logxas sur la monto, kaj la Kanaanidoj logxas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan.

esperanto@Numbers:13:30 @ Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki.

esperanto@Numbers:13:31 @ Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol ni.

esperanto@Numbers:13:32 @ Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj;

esperanto@Numbers:13:33 @ kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.

esperanto@Numbers:14:2 @ Kaj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron cxiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili:Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aux se ni mortus en cxi tiu dezerto!

esperanto@Numbers:14:3 @ Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon?

esperanto@Numbers:14:4 @ Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.

esperanto@Numbers:14:7 @ kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene:La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona.

esperanto@Numbers:14:8 @ Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Numbers:14:9 @ Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

esperanto@Numbers:14:10 @ Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per sxtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaux cxiuj Izraelidoj.

esperanto@Numbers:14:16 @ CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto.

esperanto@Numbers:14:18 @ La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.

esperanto@Numbers:14:20 @ Kaj la Eternulo diris:Mi pardonis konforme al via diro;

esperanto@Numbers:14:24 @ Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin.

esperanto@Numbers:14:25 @ Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro.

esperanto@Numbers:14:30 @ neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

esperanto@Numbers:14:31 @ Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.

esperanto@Numbers:14:36 @ Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraux li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando-

esperanto@Numbers:14:40 @ Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis.

esperanto@Numbers:14:43 @ CXar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi.

esperanto@Numbers:14:44 @ Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro.

esperanto@Numbers:14:45 @ Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin gxis HXorma.

esperanto@Numbers:15:9 @ tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo;

esperanto@Numbers:15:11 @ Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj.

esperanto@Numbers:15:13 @ CXiu indigxeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:15:23 @ cxion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj;

esperanto@Numbers:15:25 @ Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; cxar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaux la Eternulo pro sia peko.

esperanto@Numbers:15:26 @ Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu logxas inter ili; cxar la tuta popolo eraris.

esperanto@Numbers:15:28 @ Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaux la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Numbers:15:34 @ Kaj oni metis lin en gardejon, cxar ne estis ankoraux klarigite, kion oni devas fari al li.

esperanto@Numbers:15:36 @ Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:16:1 @ Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,

esperanto@Numbers:16:11 @ Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraux li?

esperanto@Numbers:16:12 @ Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj Abiramon, filojn de Eliab; sed ili diris:Ni ne iros!

esperanto@Numbers:16:13 @ CXu ne suficxas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraux regi super ni?

esperanto@Numbers:16:14 @ Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedajxon el kampoj kaj vinbergxardenoj! cxu vi volas blindigi la okulojn de cxi tiuj homoj? ni ne iros.

esperanto@Numbers:16:15 @ Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo:Ne turnu Vin al ilia ofero; ecx unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.

esperanto@Numbers:16:18 @ Kaj ili prenis cxiu sian incensujon kaj metis sur gxin fajron kaj sxutis sur gxin incenson, kaj ili starigxis cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, ankaux Moseo kaj Aaron.

esperanto@Numbers:16:19 @ Kaj kunvenigis kontraux ili Korahx la tutan anaron cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.

esperanto@Numbers:16:26 @ Kaj li diris al la komunumo:Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj.

esperanto@Numbers:16:30 @ Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en SXeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj blasfemis kontraux la Eternulo.

esperanto@Numbers:16:31 @ Apenaux li finis paroli cxion tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili;

esperanto@Numbers:16:33 @ Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.

esperanto@Numbers:16:34 @ Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj estis cxirkaux ili, forkuris cxe ilia krio; cxar ili diris:Ke nin ankaux la tero ne englutu.

esperanto@Numbers:16:38 @ la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; cxar oni alportis ilin antaux la Eternulon, kaj ili sanktigxis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:16:39 @ Kaj Eleazar, la pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron

esperanto@Numbers:16:42 @ Kaj kiam kolektigxis la komunumo kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, ili turnigxis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris gxin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo.

esperanto@Numbers:16:43 @ Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antauxan parton de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:16:47 @ Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komencigxis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon.

esperanto@Numbers:16:50 @ Kaj Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la frapado cxesigxis.

esperanto@Numbers:17:6 @ Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.

esperanto@Numbers:17:8 @ Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.

esperanto@Numbers:17:9 @ Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon.

esperanto@Numbers:17:11 @ Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.

esperanto@Numbers:17:12 @ Kaj la Izraelidoj diris al Moseo:Jen ni mortas, ni pereas, ni cxiuj pereas;

esperanto@Numbers:17:13 @ cxiu, kiu alproksimigxas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; cxu ni cxiuj mortos?

esperanto@Numbers:18:6 @ Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:18:8 @ Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.

esperanto@Numbers:18:11 @ Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

esperanto@Numbers:18:12 @ CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.

esperanto@Numbers:18:19 @ CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

esperanto@Numbers:18:21 @ Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:18:24 @ CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon.

esperanto@Numbers:18:28 @ Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.

esperanto@Numbers:19:2 @ Jen estas la instrukcio de la legxo, kiun la Eternulo starigis, dirante:Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon rugxan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo.

esperanto@Numbers:19:3 @ Kaj donu gxin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku gxin ekster la tendaron, kaj oni bucxu gxin antaux li.

esperanto@Numbers:19:5 @ Kaj oni forbruligu la bovinon antaux liaj okuloj:gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian sangon kune kun gxia sterko oni forbruligu.

esperanto@Numbers:19:17 @ Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu sur gxin akvon vivan en vazon;

esperanto@Numbers:20:1 @ Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.

esperanto@Numbers:20:3 @ Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris jene:Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaux la Eternulo!

esperanto@Numbers:20:4 @ Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?

esperanto@Numbers:20:5 @ Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?

esperanto@Numbers:20:8 @ Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn.

esperanto@Numbers:20:9 @ Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li.

esperanto@Numbers:20:10 @ Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon?

esperanto@Numbers:20:12 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.

esperanto@Numbers:20:14 @ Kaj Moseo sendis senditojn el Kadesx al la regxo de Edom, por diri:Tiel diras via frato Izrael:Vi scias cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis nin;

esperanto@Numbers:20:15 @ niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni logxis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj kontraux niaj patroj;

esperanto@Numbers:20:16 @ kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;

esperanto@Numbers:20:17 @ permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn.

esperanto@Numbers:20:19 @ Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.

esperanto@Numbers:20:22 @ Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.

esperanto@Numbers:20:27 @ Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo.

esperanto@Numbers:20:28 @ Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.

esperanto@Numbers:21:1 @ Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la Sudo, auxdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraux Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.

esperanto@Numbers:21:3 @ Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon HXorma.

esperanto@Numbers:21:4 @ Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

esperanto@Numbers:21:5 @ Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.

esperanto@Numbers:21:7 @ Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraux la Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo.

esperanto@Numbers:21:15 @ Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turnigxas al la kolonio Ar Kaj apogigxas al la limo de Moab.

esperanto@Numbers:21:16 @ Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo:Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

esperanto@Numbers:21:17 @ Tiam kantis Izrael cxi tiun kanton: Levigxu, puto, ni kantu pri gxi;

esperanto@Numbers:21:20 @ kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, cxe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.

esperanto@Numbers:21:22 @ Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn.

esperanto@Numbers:21:23 @ Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael.

esperanto@Numbers:21:24 @ Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj.

esperanto@Numbers:21:25 @ Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj.

esperanto@Numbers:21:26 @ CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon.

esperanto@Numbers:21:30 @ Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba.

esperanto@Numbers:21:33 @ Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei.

esperanto@Numbers:21:35 @ Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

esperanto@Numbers:22:4 @ Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.

esperanto@Numbers:22:6 @ Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.

esperanto@Numbers:22:7 @ Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.

esperanto@Numbers:22:9 @ Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?

esperanto@Numbers:22:12 @ Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita.

esperanto@Numbers:22:14 @ Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.

esperanto@Numbers:22:16 @ Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li:Tiel diris Balak, filo de Cipor:Ne rifuzu do iri al mi;

esperanto@Numbers:22:20 @ Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.

esperanto@Numbers:22:21 @ Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.

esperanto@Numbers:22:22 @ Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.

esperanto@Numbers:22:23 @ Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.

esperanto@Numbers:22:25 @ Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.

esperanto@Numbers:22:26 @ Kaj la angxelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.

esperanto@Numbers:22:27 @ Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.

esperanto@Numbers:22:28 @ Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?

esperanto@Numbers:22:29 @ Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.

esperanto@Numbers:22:30 @ Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.

esperanto@Numbers:22:31 @ Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.

esperanto@Numbers:22:32 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.

esperanto@Numbers:22:33 @ La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.

esperanto@Numbers:22:36 @ Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.

esperanto@Numbers:22:38 @ Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.

esperanto@Numbers:22:39 @ Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-HXucot.

esperanto@Numbers:22:41 @ En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

esperanto@Numbers:23:6 @ Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras cxe sia brulofero, li kaj cxiuj cxefoj de Moab.

esperanto@Numbers:23:7 @ Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Regxo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraux Izrael.

esperanto@Numbers:23:10 @ Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!

esperanto@Numbers:23:11 @ Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.

esperanto@Numbers:23:14 @ Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro.

esperanto@Numbers:23:17 @ Kaj li venis al li, kaj jen li staras cxe sia brulofero, kaj kun li la cxefoj de Moab. Kaj Balak diris al li:Kion parolis la Eternulo?

esperanto@Numbers:23:24 @ Jen la popolo starigxas kiel leonino Kaj levigxas kiel leono; GXi ne kusxigxos, antaux ol gxi mangxos rabakiron Kaj antaux ol gxi trinkos sangon de mortigitoj.

esperanto@Numbers:23:28 @ Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.

esperanto@Numbers:24:1 @ CXar Bileam vidis, ke al la Eternulo placxas beni Izraelon, li ne iris, kiel antauxe, por auxguri, sed li turnis sian vizagxon al la dezerto.

esperanto@Numbers:24:2 @ Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laux siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.

esperanto@Numbers:24:9 @ Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

esperanto@Numbers:24:10 @ Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!

esperanto@Numbers:24:11 @ Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.

esperanto@Numbers:24:21 @ Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto;

esperanto@Numbers:24:22 @ Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.

esperanto@Numbers:24:25 @ Kaj Bileam levigxis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaux Balak iris sian vojon.

esperanto@Numbers:25:2 @ Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antaux iliaj dioj.

esperanto@Numbers:25:4 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.

esperanto@Numbers:25:6 @ Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaux la okuloj de Moseo kaj antaux la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:25:7 @ Kiam tion vidis Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li levigxis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.

esperanto@Numbers:25:11 @ Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, cxar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.

esperanto@Numbers:25:14 @ La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, cxefo de patrodomo el la Simeonidoj;

esperanto@Numbers:25:15 @ kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.

esperanto@Numbers:25:17 @ Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin;

esperanto@Numbers:26:4 @ Kalkulu la popolon en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.

esperanto@Numbers:26:6 @ de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.

esperanto@Numbers:26:7 @ Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.

esperanto@Numbers:26:12 @ La filoj de Simeon laux iliaj familioj:de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jahxin, la familio de la Jahxinidoj;

esperanto@Numbers:26:14 @ Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.

esperanto@Numbers:26:15 @ La filoj de Gad laux iliaj familioj:de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de HXagi, la familio de la HXagiidoj; de SXuni, la familio de la SXuniidoj;

esperanto@Numbers:26:16 @ de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;

esperanto@Numbers:26:21 @ Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj.

esperanto@Numbers:26:24 @ de Jasxub, la familio de la Jasxubidoj; de SXimron, la familio de la SXimronidoj.

esperanto@Numbers:26:26 @ La filoj de Zebulun laux iliaj familioj:de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jahxleel, la familio de la Jahxleelidoj.

esperanto@Numbers:26:27 @ Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laux ilia nombro sesdek mil kvincent.

esperanto@Numbers:26:35 @ Jen estas la filoj de Efraim laux iliaj familioj:de SXutelahx, la familio de la SXutelahxidoj; de Behxer, la familio de la Behxeridoj; de Tahxan, la familio de la Tahxanidoj.

esperanto@Numbers:26:36 @ Kaj jen estas la filoj de SXutelahx:de Eran, la familio de la Eranidoj.

esperanto@Numbers:26:40 @ Kaj la filoj de Bela estis:Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj.

esperanto@Numbers:26:48 @ La filoj de Naftali laux iliaj familioj:de Jahxceel, la familio de la Jahxceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj;

esperanto@Numbers:26:54 @ Al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; al cxiu laux lia nombro estu donita lia posedajxo.

esperanto@Numbers:26:55 @ Sed per loto oni dividu la teron; laux la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedajxon.

esperanto@Numbers:26:56 @ Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.

esperanto@Numbers:26:57 @ Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.

esperanto@Numbers:26:58 @ Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram.

esperanto@Numbers:26:62 @ Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:26:64 @ Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.

esperanto@Numbers:26:65 @ CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

esperanto@Numbers:27:3 @ Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraux la Eternulo en la anaro de Korahx; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.

esperanto@Numbers:27:4 @ Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, cxar li ne havis filon? Donu al ni posedajxon inter la fratoj de nia patro.

esperanto@Numbers:27:11 @ kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedajxon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu gxin. Kaj tio estu por la Izraelidoj legxa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:27:12 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:27:17 @ kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston.

esperanto@Numbers:27:21 @ Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

esperanto@Numbers:27:22 @ Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo;

esperanto@Numbers:27:23 @ kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.

esperanto@Numbers:28:17 @ Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.

esperanto@Numbers:28:18 @ En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

esperanto@Numbers:28:24 @ Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero.

esperanto@Numbers:28:25 @ Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

esperanto@Numbers:28:26 @ Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

esperanto@Numbers:29:1 @ Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi.

esperanto@Numbers:29:7 @ Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;

esperanto@Numbers:29:12 @ Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;

esperanto@Numbers:29:35 @ En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

esperanto@Numbers:29:40 @ Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:30:1 @ Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

esperanto@Numbers:30:2 @ Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aux jxuros jxuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al cxio, kio eliris el lia busxo, li faru.

esperanto@Numbers:30:4 @ kaj sxia patro auxdos sxian promeson, kaj la ligon, kiun sxi metas sur sian animon, kaj sxia patro silentos pri tio; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.

esperanto@Numbers:30:5 @ Sed se sxia patro malpermesos al sxi en la tago, kiam li auxdis, tiam cxiuj sxiaj promesoj kaj cxiuj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al sxi, cxar sxia patro malpermesis al sxi.

esperanto@Numbers:30:6 @ Se sxi farigxos edzino, kaj sur sxi estos sxiaj promesoj, aux vorto, kiu elglitis el sxia busxo kaj ligis sxian animon,

esperanto@Numbers:30:7 @ kaj sxia edzo auxdos, kaj li silentos en la tago, kiam li auxdis; tiam valoras sxiaj promesoj, kaj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, valoras.

esperanto@Numbers:30:8 @ Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

esperanto@Numbers:30:9 @ La promeso de vidvino kaj de eksedzino, cxio, per kio sxi ligis sian animon, valoras sur sxi.

esperanto@Numbers:30:10 @ Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aux per jxuro metis ligon sur sian animon,

esperanto@Numbers:30:11 @ kaj sxia edzo auxdis kaj silentis, ne malpermesis al sxi; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.

esperanto@Numbers:30:12 @ Sed se sxia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li auxdis; tiam cxio, kio eliris el sxia busxo, sxiaj promesoj kaj la ligoj de sxia animo, ne valoras:sxia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

esperanto@Numbers:30:13 @ CXiun promeson kaj cxiun ligigxon per jxuro fari premon al sia animo sxia edzo povas valorigi aux sxia edzo povas neniigi.

esperanto@Numbers:30:15 @ Kaj se li neniigis ilin, post kiam li auxdis, tiam li prenis sur sin sxian kulpon.

esperanto@Numbers:30:16 @ Tio estas la legxoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en sxia juneco en la domo de sxia patro.

esperanto@Numbers:31:2 @ Faru vengxon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektigxu al via popolo.

esperanto@Numbers:31:5 @ Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el cxiu tribo, dek du mil armitojn por milito.

esperanto@Numbers:31:7 @ Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn.

esperanto@Numbers:31:9 @ Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis.

esperanto@Numbers:31:11 @ Kaj ili prenis la tutan kaptitajxon kaj rabitajxon, kiel la homojn, tiel ankaux la brutojn.

esperanto@Numbers:31:12 @ Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitajxon kaj la rabitajxon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan.

esperanto@Numbers:31:14 @ Kaj Moseo ekkoleris kontraux la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.

esperanto@Numbers:31:16 @ Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laux la vortoj de Bileam, instigo por deturnigxi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.

esperanto@Numbers:31:17 @ Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu.

esperanto@Numbers:31:18 @ Sed cxiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kusxejon de viro, lasu viva por vi.

esperanto@Numbers:31:21 @ Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon:Tio estas la legxa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:

esperanto@Numbers:31:23 @ cxion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj gxi estos pura, tamen per puriga akvo oni gxin pekpurigu; cxion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.

esperanto@Numbers:31:24 @ Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj farigxu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

esperanto@Numbers:31:26 @ Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitajxo, kiel de la homoj, tiel ankaux de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.

esperanto@Numbers:31:27 @ Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.

esperanto@Numbers:31:28 @ Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la sxafoj.

esperanto@Numbers:31:31 @ Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:31:35 @ kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro, la nombro de cxiuj estis tridek du mil.

esperanto@Numbers:31:40 @ kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.

esperanto@Numbers:31:41 @ Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:31:47 @ Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitajxon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:31:49 @ kaj ili diris al Moseo:Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;

esperanto@Numbers:31:50 @ tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion cxiu el ni trovis, orajn vazojn, cxenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaux la Eternulo.

esperanto@Numbers:31:51 @ Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.

esperanto@Numbers:31:52 @ Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.

esperanto@Numbers:31:54 @ Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis gxin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigajxon de la Izraelidoj antaux la Eternulo.

esperanto@Numbers:32:2 @ Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:

esperanto@Numbers:32:3 @ Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-

esperanto@Numbers:32:5 @ Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.

esperanto@Numbers:32:9 @ Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.

esperanto@Numbers:32:12 @ krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min.

esperanto@Numbers:32:15 @ Se vi deturnigxos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.

esperanto@Numbers:32:16 @ Kaj ili aliris al li, kaj diris:Barajxojn por sxafoj ni konstruos cxi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj;

esperanto@Numbers:32:17 @ sed ni mem rapidos armitaj antaux la Izraelidoj, gxis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj logxos en la fortikigitaj urboj pro la logxantoj de la lando.

esperanto@Numbers:32:18 @ Ni ne revenos al niaj domoj, gxis la Izraelidoj ekposedos cxiu sian posedajxon.

esperanto@Numbers:32:19 @ Ni ne prenos kun ili posedajxon transe de Jordan kaj plue; cxar ni ricevos nian posedajxon sur cxi tiu orienta flanko de Jordan.

esperanto@Numbers:32:25 @ Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.

esperanto@Numbers:32:26 @ Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead;

esperanto@Numbers:32:27 @ sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.

esperanto@Numbers:32:28 @ Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;

esperanto@Numbers:32:31 @ Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante:Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.

esperanto@Numbers:32:32 @ Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan.

esperanto@Numbers:32:33 @ Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe.

esperanto@Numbers:32:36 @ kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj.

esperanto@Numbers:32:38 @ kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

esperanto@Numbers:32:40 @ Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie.

esperanto@Numbers:32:41 @ Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair.

esperanto@Numbers:32:42 @ Kaj Nobahx iris kaj militakiris Kenaton kaj gxiajn vilagxojn, kaj donis al gxi la nomon Nobahx, laux sia nomo.

esperanto@Numbers:33:7 @ Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Hahxirot, kiu estas kontraux Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaux Migdol.

esperanto@Numbers:33:9 @ Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.

esperanto@Numbers:33:38 @ Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

esperanto@Numbers:33:40 @ Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la sudo de la lando Kanaana, auxdis, ke venas la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:34:4 @ kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon;

esperanto@Numbers:34:5 @ kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro.

esperanto@Numbers:34:13 @ Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante:Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naux triboj kaj al duontribo;

esperanto@Numbers:34:14 @ cxar la tribo de la Rubenidoj laux iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laux iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;

esperanto@Numbers:34:15 @ la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jerihxa Jordan, oriente, sur la flanko de sunlevigxo.

esperanto@Numbers:34:20 @ kaj por la tribo de la Simeonidoj, SXemuel, filo de Amihud;

esperanto@Numbers:34:22 @ kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;

esperanto@Numbers:34:23 @ por la filoj de Jozef:por la tribo de la Manaseidoj, la estro HXaniel, filo de Efod,

esperanto@Numbers:34:25 @ kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnahx;

esperanto@Numbers:34:29 @ Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedajxojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.

esperanto@Numbers:35:7 @ La nombro de cxiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj.

esperanto@Numbers:35:8 @ La urbojn, kiujn vi donos el la posedajxoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; cxiu konforme al sia posedajxo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.

esperanto@Numbers:35:11 @ tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.

esperanto@Numbers:35:15 @ Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la paslogxanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifugxo, por ke forkuru tien cxiu, kiu mortigis homon senintence.

esperanto@Numbers:35:16 @ Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

esperanto@Numbers:35:17 @ Kaj se li batis lin per mana sxtono, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

esperanto@Numbers:35:18 @ Aux se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.

esperanto@Numbers:35:21 @ aux se li malamike per sia mano batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la vengxanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.

esperanto@Numbers:35:22 @ Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis lin, aux se li jxetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,

esperanto@Numbers:35:23 @ aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:

esperanto@Numbers:35:25 @ kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.

esperanto@Numbers:35:28 @ cxar en sia urbo de rifugxo li devas resti gxis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedajxo.

esperanto@Numbers:35:30 @ CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.

esperanto@Numbers:35:31 @ Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.

esperanto@Numbers:35:32 @ Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro.

esperanto@Numbers:36:2 @ kaj ili diris:Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedajxon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofhxad al liaj filinoj.

esperanto@Numbers:36:3 @ Sed se ili farigxos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedajxo estos forprenita el la posedajxo de niaj patroj, kaj aligxos al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedajxo gxi estos forprenita.

esperanto@Numbers:36:4 @ Kaj kiam ecx estos jubilea jaro cxe la Izraelidoj, ilia posedajxo restos aligita al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedajxo de la tribo de niaj patroj ilia posedajxo restos forprenita.

esperanto@Numbers:36:5 @ Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laux la instrukcio de la Eternulo, dirante:Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.

esperanto@Numbers:36:6 @ Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofhxad:Ili povas farigxi edzinoj de tiuj, kiuj placxos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edzinigxu;

esperanto@Numbers:36:8 @ Kaj cxiu filino, kiu heredas posedajxon en la triboj de la Izraelidoj, devas edzinigxi kun iu el la familioj de la tribo de sxia patro, por ke la Izraelidoj heredu cxiu la posedajxon de siaj patroj;

esperanto@Numbers:36:10 @ Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofhxad;

esperanto@Numbers:36:11 @ kaj Mahxla, Tirca kaj HXogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofhxad, edzinigxis kun filoj de siaj onkloj.

esperanto@Numbers:36:12 @ En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edzinigxis, kaj ilia posedajxo restis en la tribo de la familio de ilia patro.

esperanto@Numbers:36:13 @ Tio estas la ordonoj kaj la legxoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.

esperanto@Deuteronomy:1:3 @ Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.

esperanto@Deuteronomy:1:6 @ La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur HXoreb jene:Suficxe vi logxis sur cxi tiu monto;

esperanto@Deuteronomy:1:7 @ turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato.

esperanto@Deuteronomy:1:14 @ Kaj vi respondis al mi kaj diris:Bona estas la afero, kiun vi proponis fari.

esperanto@Deuteronomy:1:15 @ Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.

esperanto@Deuteronomy:1:16 @ Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.

esperanto@Deuteronomy:1:17 @ Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

esperanto@Deuteronomy:1:18 @ Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi devas fari.

esperanto@Deuteronomy:1:19 @ Kaj ni foriris de HXoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadesx-Barnea.

esperanto@Deuteronomy:1:20 @ Kaj mi diris al vi:Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;

esperanto@Deuteronomy:1:22 @ Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris:Ni sendu antaux ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni.

esperanto@Deuteronomy:1:23 @ Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo;

esperanto@Deuteronomy:1:24 @ kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin.

esperanto@Deuteronomy:1:25 @ Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris:Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.

esperanto@Deuteronomy:1:27 @ kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin;

esperanto@Deuteronomy:1:28 @ kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis.

esperanto@Deuteronomy:1:31 @ kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko.

esperanto@Deuteronomy:1:35 @ Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj;

esperanto@Deuteronomy:1:40 @ Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro.

esperanto@Deuteronomy:1:41 @ Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.

esperanto@Deuteronomy:1:45 @ Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin.

esperanto@Deuteronomy:2:1 @ Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.

esperanto@Deuteronomy:2:5 @ Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.

esperanto@Deuteronomy:2:7 @ cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.

esperanto@Deuteronomy:2:8 @ Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.

esperanto@Deuteronomy:2:9 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:2:11 @ Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.

esperanto@Deuteronomy:2:12 @ Kaj sur Seir logxis antauxe la HXoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)

esperanto@Deuteronomy:2:13 @ Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.

esperanto@Deuteronomy:2:14 @ Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:2:19 @ kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:2:20 @ (Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;

esperanto@Deuteronomy:2:29 @ kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.

esperanto@Deuteronomy:2:30 @ Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.

esperanto@Deuteronomy:2:31 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.

esperanto@Deuteronomy:2:32 @ Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.

esperanto@Deuteronomy:2:33 @ Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.

esperanto@Deuteronomy:2:34 @ Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;

esperanto@Deuteronomy:2:35 @ nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.

esperanto@Deuteronomy:2:36 @ De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;

esperanto@Deuteronomy:2:37 @ nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Deuteronomy:3:1 @ Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.

esperanto@Deuteronomy:3:2 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

esperanto@Deuteronomy:3:3 @ Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis cxe li.

esperanto@Deuteronomy:3:4 @ Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana.

esperanto@Deuteronomy:3:6 @ Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;

esperanto@Deuteronomy:3:7 @ sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakirajxon.

esperanto@Deuteronomy:3:8 @ Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon gxis la monto HXermon

esperanto@Deuteronomy:3:9 @ (la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir),

esperanto@Deuteronomy:3:11 @ (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)

esperanto@Deuteronomy:3:12 @ Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;

esperanto@Deuteronomy:3:13 @ kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj.

esperanto@Deuteronomy:3:14 @ Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.)

esperanto@Deuteronomy:3:15 @ Kaj al Mahxir mi donis Gileadon.

esperanto@Deuteronomy:3:16 @ Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;

esperanto@Deuteronomy:3:18 @ Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi posedu gxin; armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj, cxiuj militkapablaj.

esperanto@Deuteronomy:3:19 @ Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;

esperanto@Deuteronomy:3:20 @ gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:3:21 @ Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du regxoj; tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi trairos.

esperanto@Deuteronomy:3:27 @ Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.

esperanto@Deuteronomy:3:29 @ Kaj ni restis en la valo, kontraux Bet-Peor.

esperanto@Deuteronomy:4:5 @ Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:4:7 @ CXar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni vokas al Li?

esperanto@Deuteronomy:4:9 @ Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj

esperanto@Deuteronomy:4:10 @ pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.

esperanto@Deuteronomy:4:13 @ Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.

esperanto@Deuteronomy:4:14 @ Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:4:15 @ Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro;

esperanto@Deuteronomy:4:19 @ Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

esperanto@Deuteronomy:4:20 @ Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.

esperanto@Deuteronomy:4:23 @ Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:4:29 @ Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:4:32 @ CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila?

esperanto@Deuteronomy:4:34 @ Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?

esperanto@Deuteronomy:4:38 @ por forpeli de antaux vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedajxon, kiel nun.

esperanto@Deuteronomy:4:42 @ por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:

esperanto@Deuteronomy:4:43 @ Becer en la dezerto, sur la ebenajxo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Basxan por la Manaseidoj.

esperanto@Deuteronomy:4:44 @ Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj;

esperanto@Deuteronomy:5:2 @ La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur HXoreb.

esperanto@Deuteronomy:5:3 @ Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun cxi tie cxiuj vivas.

esperanto@Deuteronomy:5:5 @ mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:

esperanto@Deuteronomy:5:9 @ ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

esperanto@Deuteronomy:5:12 @ Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:5:14 @ sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi.

esperanto@Deuteronomy:5:15 @ Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

esperanto@Deuteronomy:5:16 @ Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:5:22 @ Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.

esperanto@Deuteronomy:5:24 @ kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta.

esperanto@Deuteronomy:5:25 @ Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos.

esperanto@Deuteronomy:5:26 @ CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

esperanto@Deuteronomy:5:27 @ Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.

esperanto@Deuteronomy:5:32 @ Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.

esperanto@Deuteronomy:5:33 @ Laux tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe dauxru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

esperanto@Deuteronomy:6:1 @ Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin;

esperanto@Deuteronomy:6:4 @ Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.

esperanto@Deuteronomy:6:5 @ Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

esperanto@Deuteronomy:6:10 @ Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,

esperanto@Deuteronomy:6:11 @ kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata:

esperanto@Deuteronomy:6:17 @ Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi.

esperanto@Deuteronomy:6:20 @ Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?

esperanto@Deuteronomy:6:21 @ tiam diru al via filo:Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;

esperanto@Deuteronomy:6:22 @ kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaux niaj okuloj;

esperanto@Deuteronomy:6:23 @ kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li jxuris al niaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:6:24 @ Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn legxojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone cxiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.

esperanto@Deuteronomy:6:25 @ Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi cxi tiun tutan ordonon antaux la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.

esperanto@Deuteronomy:7:1 @ Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;

esperanto@Deuteronomy:7:14 @ Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.

esperanto@Deuteronomy:7:24 @ Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.

esperanto@Deuteronomy:7:25 @ La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptigxu per tio; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:8:3 @ Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas vivi.

esperanto@Deuteronomy:8:9 @ en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.

esperanto@Deuteronomy:8:10 @ Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:8:15 @ kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;

esperanto@Deuteronomy:8:16 @ kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.

esperanto@Deuteronomy:8:19 @ Kaj mi avertas vin hodiaux, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj klinigxos antaux ili, tiam vi pereos;

esperanto@Deuteronomy:9:4 @ Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaux vi:Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi cxi tiun landon; pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaux vi.

esperanto@Deuteronomy:9:9 @ Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj akvon mi ne trinkis:

esperanto@Deuteronomy:9:10 @ tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.

esperanto@Deuteronomy:9:11 @ Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.

esperanto@Deuteronomy:9:12 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, rapide iru malsupren de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon.

esperanto@Deuteronomy:9:15 @ Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.

esperanto@Deuteronomy:9:16 @ Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;

esperanto@Deuteronomy:9:17 @ kaj mi prenis la du tabelojn kaj forjxetis ilin el miaj ambaux manoj kaj disrompis ilin antaux viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:9:21 @ Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis gxin per fajro kaj disbatis gxin, disfrakasante tiel, ke gxi farigxis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi jxetis gxian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.

esperanto@Deuteronomy:9:24 @ Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.

esperanto@Deuteronomy:9:28 @ por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.

esperanto@Deuteronomy:10:1 @ En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.

esperanto@Deuteronomy:10:4 @ Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.

esperanto@Deuteronomy:10:5 @ Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.

esperanto@Deuteronomy:10:8 @ En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaux la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, gxis la nuna tago.

esperanto@Deuteronomy:10:12 @ Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;

esperanto@Deuteronomy:10:22 @ En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.

esperanto@Deuteronomy:11:5 @ kaj kion Li faris al vi en la dezerto, gxis vi venis al cxi tiu loko;

esperanto@Deuteronomy:11:13 @ Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:

esperanto@Deuteronomy:11:16 @ Gardu vin, ke ne forlogigxu via koro, kaj ke vi ne forflankigxu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne klinigxu antaux ili.

esperanto@Deuteronomy:11:18 @ Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:11:25 @ Neniu povos kontrauxstari al vi:timon kaj teruron antaux vi la Eternulo venigos sur cxiun teron, sur kiu vi ekpasxos, kiel Li diris al vi.

esperanto@Deuteronomy:11:29 @ Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;

esperanto@Deuteronomy:11:30 @ ili estas transe de Jordan, malantaux la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj logxas en la stepo, kontraux Gilgal, apud la kverko More.

esperanto@Deuteronomy:11:31 @ CXar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi.

esperanto@Deuteronomy:12:7 @ Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:12:8 @ Ne faru simile al cxio, kion ni faras cxi tie hodiaux, cxiu tion, kio placxas al li;

esperanto@Deuteronomy:12:9 @ cxar vi nun ankoraux ne venis al la ripozo kaj al la posedajxo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:12:15 @ Tamen, kiom deziros via animo, vi povas bucxi kaj mangxi viandon laux la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en cxiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas mangxi gxin, kiel gazelon aux cervon.

esperanto@Deuteronomy:12:20 @ Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros:Mi mangxos viandon-cxar via animo ekdeziros mangxi viandon:tiam laux la tuta deziro de via animo mangxu viandon.

esperanto@Deuteronomy:12:21 @ Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam bucxu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux la tuta deziro de via animo.

esperanto@Deuteronomy:12:22 @ Sed mangxu tion tiel, kiel oni mangxas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion mangxi.

esperanto@Deuteronomy:12:23 @ Nur detenu vin, ke vi ne mangxu la sangon; cxar la sango estas la animo, kaj vi ne devas mangxi la animon kun la viando;

esperanto@Deuteronomy:13:2 @ kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:

esperanto@Deuteronomy:13:3 @ tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:13:4 @ La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu.

esperanto@Deuteronomy:13:5 @ Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:13:6 @ Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,

esperanto@Deuteronomy:13:11 @ Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

esperanto@Deuteronomy:13:12 @ Se vi auxdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por logxado, ke oni diras:

esperanto@Deuteronomy:13:13 @ Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;

esperanto@Deuteronomy:13:16 @ Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon, absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna ruino, oni neniam gxin rekonstruu.

esperanto@Deuteronomy:13:17 @ Kaj nenio el la anatemajxo algluigxu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li jxuris al viaj patroj,

esperanto@Deuteronomy:14:3 @ Nenian abomenajxon mangxu.

esperanto@Deuteronomy:14:18 @ kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton.

esperanto@Deuteronomy:14:19 @ Kaj cxia rampajxo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin mangxi.

esperanto@Deuteronomy:14:21 @ Mangxu nenian kadavrajxon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas gxin doni, ke li gxin mangxu; aux vi povas vendi al alilandulo; cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

esperanto@Deuteronomy:14:24 @ Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, cxar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis:

esperanto@Deuteronomy:14:25 @ tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos;

esperanto@Deuteronomy:14:26 @ kaj vi acxetos pro tiu mono cxion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aux malgrandaj brutoj, el vino aux el drinkajxo, aux el cxio, kion postulos via animo; kaj vi mangxos tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio.

esperanto@Deuteronomy:15:2 @ Jen estas la esenco de la forlaso:cxiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aux de sia frato; cxar estas proklamita forlaso pro la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:15:14 @ sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li.

esperanto@Deuteronomy:16:4 @ Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta limitajxo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno.

esperanto@Deuteronomy:16:7 @ Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj.

esperanto@Deuteronomy:16:10 @ Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:16:17 @ cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:17:3 @ kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorklinigxos antaux ili aux antaux la suno aux antaux la luno aux antaux la tuta armeo de la cxielo, kion mi ne ordonis;

esperanto@Deuteronomy:17:11 @ Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren.

esperanto@Deuteronomy:17:16 @ Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo.

esperanto@Deuteronomy:17:17 @ Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne deklinigxu lia koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro multigu al si.

esperanto@Deuteronomy:17:20 @ por ke ne altigxu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne deklinigxu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia regxeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.

esperanto@Deuteronomy:18:3 @ Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbucxantoj de bovo aux sxafo:oni donu al la pastro la sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;

esperanto@Deuteronomy:18:6 @ Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,

esperanto@Deuteronomy:18:14 @ cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:18:20 @ Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.

esperanto@Deuteronomy:18:21 @ Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?

esperanto@Deuteronomy:19:4 @ Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antauxe;

esperanto@Deuteronomy:19:5 @ aux se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;

esperanto@Deuteronomy:19:8 @ Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn, kiel Li jxuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;

esperanto@Deuteronomy:19:12 @ tiam la plejagxuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovengxanto, por ke li mortu.

esperanto@Deuteronomy:19:14 @ Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:19:15 @ Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.

esperanto@Deuteronomy:19:21 @ Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.

esperanto@Deuteronomy:20:7 @ kaj kiu fiancxigxis kun virino kaj ne prenis sxin, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia viro sxin prenos.

esperanto@Deuteronomy:20:9 @ Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.

esperanto@Deuteronomy:20:14 @ nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion, kio estos en la urbo, la tutan militakirajxon prenu al vi, kaj konsumu la militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.

esperanto@Deuteronomy:20:16 @ Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al neniu animo;

esperanto@Deuteronomy:20:17 @ sed ekstermu ilin:la HXetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:20:19 @ Se vi dum longa tempo siegxos urbon, por militakiri gxin kaj preni gxin, ne ruinigu gxiajn arbojn, levante kontraux ilin hakilon; cxar vi povas mangxi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; cxar cxu arbo de kampo estas homo, ke gxi povus foriri de vi en la fortikajxon?

esperanto@Deuteronomy:20:20 @ Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke gxi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraux la urbo, kiu militas kontraux vi, gxis vi gxin venkos.

esperanto@Deuteronomy:21:1 @ Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:

esperanto@Deuteronomy:21:3 @ Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;

esperanto@Deuteronomy:21:5 @ kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);

esperanto@Deuteronomy:21:6 @ kaj cxiuj plejagxuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,

esperanto@Deuteronomy:21:7 @ kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne versxis cxi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;

esperanto@Deuteronomy:21:8 @ pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.

esperanto@Deuteronomy:21:12 @ tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,

esperanto@Deuteronomy:21:13 @ kaj sxi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj sxi logxu en via domo, kaj sxi priploru sian patron kaj sian patrinon en la dauxro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi estos por vi edzino.

esperanto@Deuteronomy:21:16 @ tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito;

esperanto@Deuteronomy:21:17 @ sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.

esperanto@Deuteronomy:21:20 @ kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo.

esperanto@Deuteronomy:21:23 @ tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; cxar pendigito estas malbenita antaux Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:22:3 @ Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun cxia perditajxo de via frato, kun cxio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos:vi ne devas forturni vin.

esperanto@Deuteronomy:22:7 @ la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.

esperanto@Deuteronomy:22:8 @ Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de gxi.

esperanto@Deuteronomy:22:9 @ Ne prisemu vian vinbergxardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbenigxu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinbergxardeno.

esperanto@Deuteronomy:22:14 @ kaj li akuzos sxin kalumnie kaj kurigos pri sxi malbonon famon, kaj diros:CXi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimigxis al sxi kaj ne trovis cxe sxi virgecon:

esperanto@Deuteronomy:22:16 @ kaj la patro de la junulino diru al la plejagxuloj:Mian filinon mi donis al cxi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis sxin;

esperanto@Deuteronomy:22:17 @ kaj jen li akuzis sxin kalumnie, dirante:Mi ne trovis cxe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaux la plejagxuloj de la urbo.

esperanto@Deuteronomy:22:21 @ tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael, malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:22:22 @ Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.

esperanto@Deuteronomy:22:25 @ Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan junulinon, kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi:tiam oni mortigu sole la viron, kiu kusxis kun sxi;

esperanto@Deuteronomy:22:26 @ sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin;

esperanto@Deuteronomy:22:27 @ li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino eble kriis, sed neniu sxin savis.

esperanto@Deuteronomy:22:28 @ Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fiancxigitan kaj kaptos sxin kaj kusxos kun sxi, kaj oni ilin trovos:

esperanto@Deuteronomy:22:30 @ Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.

esperanto@Deuteronomy:23:1 @ Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:23:2 @ Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:23:3 @ Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;

esperanto@Deuteronomy:23:4 @ pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraux vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.

esperanto@Deuteronomy:23:5 @ Sed la Eternulo, via Dio, ne volis auxskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.

esperanto@Deuteronomy:23:8 @ La infanoj, kiuj naskigxos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:23:11 @ kiam farigxos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.

esperanto@Deuteronomy:23:14 @ cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.

esperanto@Deuteronomy:23:19 @ Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.

esperanto@Deuteronomy:23:20 @ Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:23:24 @ Kiam vi eniros en vinbergxardenon de via proksimulo, vi povas mangxi vinberojn kiom vi volos, gxissate; sed en vian vazon ne metu.

esperanto@Deuteronomy:24:2 @ Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun alia viro;

esperanto@Deuteronomy:24:3 @ kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos sxin el sia domo; aux mortos tiu lasta viro, kiu prenis sxin kiel edzinon:

esperanto@Deuteronomy:24:4 @ tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredajxon.

esperanto@Deuteronomy:24:5 @ Se iu antaux nelonge edzigxis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.

esperanto@Deuteronomy:24:6 @ Neniu prenu kiel garantiajxon muelilon aux supran muelsxtonon, cxar tiam li prenus garantiajxe animon.

esperanto@Deuteronomy:24:7 @ Se oni trovos iun, kiu sxtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu sxtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:24:8 @ Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.

esperanto@Deuteronomy:24:10 @ Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiajxon;

esperanto@Deuteronomy:24:11 @ staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.

esperanto@Deuteronomy:24:16 @ Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.

esperanto@Deuteronomy:24:19 @ Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:25:1 @ Se estos disputo inter homoj, ili venu al la jugxo, kaj oni jugxu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.

esperanto@Deuteronomy:25:3 @ Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaux viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:25:5 @ Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi.

esperanto@Deuteronomy:25:7 @ Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.

esperanto@Deuteronomy:25:8 @ Tiam la plejagxuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li starigxos, kaj diros:Mi ne volas preni sxin:

esperanto@Deuteronomy:25:9 @ tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la plejagxuloj, kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.

esperanto@Deuteronomy:25:10 @ Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de sensxuigito.

esperanto@Deuteronomy:26:3 @ kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaux antaux la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al niaj patroj, ke Li donos gxin al ni.

esperanto@Deuteronomy:26:6 @ kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;

esperanto@Deuteronomy:26:7 @ kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo auxskultis nian vocxon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon;

esperanto@Deuteronomy:26:8 @ kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj;

esperanto@Deuteronomy:26:9 @ kaj Li venigis nin al cxi tiu loko kaj donis al ni cxi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;

esperanto@Deuteronomy:26:10 @ kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:26:11 @ Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu logxas inter vi.

esperanto@Deuteronomy:26:13 @ tiam diru antaux la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitajxon el la domo, kaj mi donis gxin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laux Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpasxis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;

esperanto@Deuteronomy:26:14 @ mi ne mangxis el gxi en la tagoj de mia malgxojo, kaj mi ne apartigis el gxi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el gxi por mortinto; mi auxskultis la vocxon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al cxio, kion Vi ordonis al mi.

esperanto@Deuteronomy:26:15 @ Ekrigardu el Via sankta logxejo, el la cxielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi jxuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Deuteronomy:26:16 @ En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:27:1 @ Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:27:3 @ kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:27:11 @ Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:

esperanto@Deuteronomy:27:12 @ CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen.

esperanto@Deuteronomy:27:15 @ Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:16 @ Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:17 @ Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:18 @ Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:19 @ Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:20 @ Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:21 @ Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:22 @ Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino, filino de sia patro aux filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:23 @ Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:24 @ Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:25 @ Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:27:26 @ Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:28:3 @ Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo.

esperanto@Deuteronomy:28:4 @ Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.

esperanto@Deuteronomy:28:5 @ Benita estos via korbo kaj via pastujo.

esperanto@Deuteronomy:28:6 @ Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado.

esperanto@Deuteronomy:28:12 @ La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.

esperanto@Deuteronomy:28:14 @ kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.

esperanto@Deuteronomy:28:16 @ Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo.

esperanto@Deuteronomy:28:17 @ Malbenita estos via korbo kaj via pastujo.

esperanto@Deuteronomy:28:18 @ Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.

esperanto@Deuteronomy:28:19 @ Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado.

esperanto@Deuteronomy:28:26 @ Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.

esperanto@Deuteronomy:28:27 @ La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi.

esperanto@Deuteronomy:28:29 @ Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos.

esperanto@Deuteronomy:28:31 @ Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.

esperanto@Deuteronomy:28:32 @ Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:28:33 @ La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo.

esperanto@Deuteronomy:28:35 @ La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto.

esperanto@Deuteronomy:28:36 @ La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono.

esperanto@Deuteronomy:28:45 @ Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:28:49 @ La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,

esperanto@Deuteronomy:28:51 @ Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.

esperanto@Deuteronomy:28:52 @ Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:28:53 @ Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko.

esperanto@Deuteronomy:28:55 @ donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj.

esperanto@Deuteronomy:28:56 @ Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon,

esperanto@Deuteronomy:28:61 @ Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita.

esperanto@Deuteronomy:28:64 @ Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:28:65 @ Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.

esperanto@Deuteronomy:28:68 @ Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

esperanto@Deuteronomy:29:1 @ Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur HXoreb.

esperanto@Deuteronomy:29:4 @ Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por auxdi, gxis la nuna tago.

esperanto@Deuteronomy:29:7 @ Kaj vi venis al cxi tiu loko; kaj eliris Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj Og, regxo de Basxan, kontraux nin milite, kaj ni venkobatis ilin;

esperanto@Deuteronomy:29:8 @ kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis gxin kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.

esperanto@Deuteronomy:29:15 @ sed kun tiuj, kiuj staras hodiaux cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaux cxi tie kun ni.

esperanto@Deuteronomy:29:16 @ CXar vi scias, kiel ni logxis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;

esperanto@Deuteronomy:29:18 @ Eble trovigxas inter vi viro aux virino aux familio aux tribo, kies koro deturnigxas hodiaux de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble trovigxas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolcxajxon kaj absinton;

esperanto@Deuteronomy:29:20 @ La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraux tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en cxi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la cxielo;

esperanto@Deuteronomy:29:23 @ sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-

esperanto@Deuteronomy:29:25 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,

esperanto@Deuteronomy:29:26 @ kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:

esperanto@Deuteronomy:29:27 @ pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro;

esperanto@Deuteronomy:29:28 @ kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

esperanto@Deuteronomy:29:29 @ La kasxitajxo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekasxitajxo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

esperanto@Deuteronomy:30:2 @ kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj auxskultos Lian vocxon konforme al cxio, kion mi ordonas al vi hodiaux, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:

esperanto@Deuteronomy:30:3 @ tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter cxiuj popoloj, inter kiujn disjxetis vin la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:30:5 @ Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi gxin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.

esperanto@Deuteronomy:30:6 @ Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.

esperanto@Deuteronomy:30:7 @ Kaj la Eternulo, via Dio, venigos cxiujn cxi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.

esperanto@Deuteronomy:30:10 @ se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:30:12 @ Ne en la cxielo gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu suprenirus por ni en la cxielon kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?

esperanto@Deuteronomy:30:13 @ Kaj ne trans la maro gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?

esperanto@Deuteronomy:30:15 @ Rigardu, mi proponis al vi hodiaux la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;

esperanto@Deuteronomy:30:17 @ Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj servos al ili:

esperanto@Deuteronomy:30:18 @ en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:30:19 @ Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,

esperanto@Deuteronomy:31:2 @ Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros cxi tiun Jordanon.

esperanto@Deuteronomy:31:5 @ Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laux cxiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:31:7 @ Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.

esperanto@Deuteronomy:31:9 @ Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.

esperanto@Deuteronomy:31:10 @ Kaj Moseo ordonis al ili, dirante:Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de lauxboj,

esperanto@Deuteronomy:31:12 @ Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

esperanto@Deuteronomy:31:17 @ Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj?

esperanto@Deuteronomy:31:18 @ Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.

esperanto@Deuteronomy:31:20 @ Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili mangxos kaj satigxos kaj grasigxos:tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.

esperanto@Deuteronomy:31:21 @ Sed kiam trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj, tiam cxi tiu kanto sonos antaux ili kiel atesto, cxar gxi ne estos forgesita el la busxo de ilia idaro. CXar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaux, antaux ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris.

esperanto@Deuteronomy:31:22 @ Kaj Moseo skribis cxi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis gxin al la Izraelidoj.

esperanto@Deuteronomy:31:23 @ Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

esperanto@Deuteronomy:31:24 @ Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de cxi tiu instruo en libron,

esperanto@Deuteronomy:31:25 @ tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:

esperanto@Deuteronomy:31:28 @ Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la teron.

esperanto@Deuteronomy:31:29 @ CXar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:32:3 @ CXar la nomon de la Eternulo mi vokas; Donu honoron al nia Dio.

esperanto@Deuteronomy:32:5 @ Ili malbonigxis antaux Li, Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; Generacio malhumila kaj malhonesta.

esperanto@Deuteronomy:32:8 @ Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li dislogxigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laux la nombro de la idoj de Izrael;

esperanto@Deuteronomy:32:11 @ Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.

esperanto@Deuteronomy:32:12 @ La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.

esperanto@Deuteronomy:32:13 @ Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,

esperanto@Deuteronomy:32:15 @ Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

esperanto@Deuteronomy:32:17 @ Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:32:19 @ Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;

esperanto@Deuteronomy:32:22 @ CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.

esperanto@Deuteronomy:32:24 @ Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero.

esperanto@Deuteronomy:32:26 @ Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;

esperanto@Deuteronomy:32:27 @ Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.

esperanto@Deuteronomy:32:31 @ Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, Niaj malamikoj mem tion povas jugxi.

esperanto@Deuteronomy:32:35 @ CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.

esperanto@Deuteronomy:32:39 @ Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.

esperanto@Deuteronomy:32:44 @ Kaj Moseo venis kaj eldiris cxiujn vortojn de cxi tiu kanto antaux la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun.

esperanto@Deuteronomy:32:45 @ Kaj kiam Moseo finis la paroladon de cxiuj cxi tiuj vortoj antaux la tuta Izrael,

esperanto@Deuteronomy:32:49 @ Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraux Jerihxo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedajxon;

esperanto@Deuteronomy:32:50 @ kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo:

esperanto@Deuteronomy:32:52 @ CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

esperanto@Deuteronomy:33:1 @ Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaux sia morto.

esperanto@Deuteronomy:33:2 @ Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.

esperanto@Deuteronomy:33:4 @ Instruon transdonis al ni Moseo, Heredajxon por la komunumo de Jakob.

esperanto@Deuteronomy:33:5 @ Kaj li farigxis regxo en Jesxurun, Kiam kunvenis la cxefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.

esperanto@Deuteronomy:33:9 @ Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;

esperanto@Deuteronomy:33:13 @ Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la cxielo, per roso, Kaj per la profundajxo, kusxanta malsupre,

esperanto@Deuteronomy:33:21 @ Li elrigardis al si komencajxon, CXar tie la legxdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la cxefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael.

esperanto@Deuteronomy:33:24 @ Kaj pri Asxer li diris: Benita inter la filoj estas Asxer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon;

esperanto@Deuteronomy:34:1 @ Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraux Jerihxo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, gxis Dan,

esperanto@Deuteronomy:34:4 @ Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.

esperanto@Deuteronomy:34:6 @ Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraux Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon gxis hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:34:9 @ Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco, cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Deuteronomy:34:10 @ Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizagxon kontraux vizagxo;

esperanto@Joshua:1:5 @ Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

esperanto@Joshua:1:7 @ Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

esperanto@Joshua:1:9 @ Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

esperanto@Joshua:1:10 @ Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:

esperanto@Joshua:1:12 @ Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:

esperanto@Joshua:1:13 @ Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron;

esperanto@Joshua:1:14 @ viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin,

esperanto@Joshua:1:15 @ gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.

esperanto@Joshua:1:16 @ Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.

esperanto@Joshua:1:17 @ Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.

esperanto@Joshua:1:18 @ CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.

esperanto@Joshua:2:1 @ Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el SXitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo estis Rahxab, kaj ili dormis tie.

esperanto@Joshua:2:2 @ Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.

esperanto@Joshua:2:3 @ Tiam la regxo de Jerihxo sendis al Rahxab, por diri:Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; cxar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.

esperanto@Joshua:2:4 @ Sed la virino prenis la du virojn kaj kasxis ilin, kaj diris:Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;

esperanto@Joshua:2:5 @ kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, cxar vi kuratingos ilin.

esperanto@Joshua:2:6 @ Sed sxi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kasxis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kusxis cxe sxi sur la tegmento.

esperanto@Joshua:2:7 @ La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.

esperanto@Joshua:2:8 @ Kaj antaux ol la kasxitoj kusxigxis, sxi supreniris al ili sur la tegmenton,

esperanto@Joshua:2:9 @ kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;

esperanto@Joshua:2:10 @ cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.

esperanto@Joshua:2:11 @ Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

esperanto@Joshua:2:13 @ ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto.

esperanto@Joshua:2:14 @ Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.

esperanto@Joshua:2:15 @ Kaj sxi malsuprenigis ilin per sxnuro tra la fenestro; cxar sxia domo estis en la muro de la urbo, kaj sxi logxis en la muro.

esperanto@Joshua:2:17 @ Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin:

esperanto@Joshua:2:18 @ jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;

esperanto@Joshua:2:19 @ kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.

esperanto@Joshua:2:20 @ Sed se vi rakontos cxi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin.

esperanto@Joshua:2:22 @ Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, gxis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj sercxis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.

esperanto@Joshua:2:23 @ Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transigxis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li cxion, kio okazis al ili.

esperanto@Joshua:2:24 @ Kaj ili diris al Josuo:La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj cxiuj logxantoj de la lando havas timon antaux ni.

esperanto@Joshua:3:1 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.

esperanto@Joshua:3:3 @ kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.

esperanto@Joshua:3:6 @ Kaj Josuo diris al la pastroj jene:Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaux la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaux la popolo.

esperanto@Joshua:3:10 @ Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:

esperanto@Joshua:3:15 @ kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),

esperanto@Joshua:4:4 @ Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo;

esperanto@Joshua:4:8 @ Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie.

esperanto@Joshua:4:10 @ Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, gxis finigxis cxio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al cxio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.

esperanto@Joshua:4:12 @ Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.

esperanto@Joshua:4:16 @ Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.

esperanto@Joshua:4:17 @ Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante:Supreniru el Jordan.

esperanto@Joshua:4:18 @ Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj.

esperanto@Joshua:4:20 @ Kaj la dek du sxtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.

esperanto@Joshua:4:21 @ Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj?

esperanto@Joshua:4:23 @ cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris;

esperanto@Joshua:5:1 @ Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:5:6 @ CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Joshua:5:7 @ Iliajn filojn Li starigis anstataux ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; cxar ili estis necirkumciditaj, cxar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.

esperanto@Joshua:5:8 @ Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, gxis ili resanigxis.

esperanto@Joshua:5:13 @ Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?

esperanto@Joshua:5:14 @ Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?

esperanto@Joshua:6:1 @ (Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)

esperanto@Joshua:6:2 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.

esperanto@Joshua:6:4 @ Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.

esperanto@Joshua:6:5 @ Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen.

esperanto@Joshua:6:9 @ Kaj la armitoj iris antaux la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.

esperanto@Joshua:6:10 @ Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.

esperanto@Joshua:6:11 @ Kaj la kesto de la Eternulo ekiris cxirkaux la urbo, cxirkauxiris gxin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.

esperanto@Joshua:6:13 @ Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo, iris kaj sencxese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaux ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni sencxese trumpetis per trumpetoj.

esperanto@Joshua:6:14 @ Kaj ili cxirkauxiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.

esperanto@Joshua:6:15 @ En la sepa tago ili levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn.

esperanto@Joshua:6:16 @ Kaj cxe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo:Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon.

esperanto@Joshua:6:17 @ Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis.

esperanto@Joshua:6:20 @ Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekauxdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per lauxta vocxo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, cxiu rekte antauxen, kaj ili prenis la urbon.

esperanto@Joshua:6:24 @ Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.

esperanto@Joshua:6:26 @ Kaj en tiu tempo Josuo faris jxuron, dirante:Malbenita antaux la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos cxi tiun urbon Jerihxo. Sur sia unuenaskito li gxin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos gxiajn pordegojn.

esperanto@Joshua:7:1 @ Sed la Izraelidoj pekis kontraux la anatemo:Ahxan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitajxo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraux la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:7:3 @ Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li:Ne iru la tuta popolo, nur du mil aux tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, cxar ili estas malgrandnombraj.

esperanto@Joshua:7:7 @ Kaj Josuo diris:Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis cxi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?

esperanto@Joshua:7:8 @ Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?

esperanto@Joshua:7:9 @ Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?

esperanto@Joshua:7:11 @ Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.

esperanto@Joshua:7:15 @ Kaj tiun, cxe kiu montrigxos la anatemitajxo, oni forbruligu per fajro, lin kaj cxion, kio apartenas al li; cxar li agis kontraux la interligo de la Eternulo, kaj cxar li faris malnoblajxon en Izrael.

esperanto@Joshua:7:21 @ Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.

esperanto@Joshua:7:23 @ Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaux la Eternulo.

esperanto@Joshua:7:24 @ Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Ahxanon, filon de Zerahx, kaj la argxenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn sxafojn, kaj lian tendon, kaj cxion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Ahxor.

esperanto@Joshua:7:25 @ Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn.

esperanto@Joshua:7:26 @ Kaj oni amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.

esperanto@Joshua:8:1 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.

esperanto@Joshua:8:4 @ kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj.

esperanto@Joshua:8:5 @ Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimigxos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraux nin, kiel antauxe, ni forkuros de ili.

esperanto@Joshua:8:6 @ Kaj ili eliros post ni, gxis ni ellogos ilin el la urbo; cxar ili diros:Ili forkuras de ni, kiel antauxe. Kaj ni kuros de ili.

esperanto@Joshua:8:11 @ Kaj cxiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimigxis, kaj venis antaux la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.

esperanto@Joshua:8:12 @ Kaj li prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.

esperanto@Joshua:8:14 @ Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido malantaux la urbo.

esperanto@Joshua:8:15 @ Kaj Josuo kaj la tuta Izrael sxajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.

esperanto@Joshua:8:17 @ Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.

esperanto@Joshua:8:19 @ Kaj la insidanoj rapide levigxis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.

esperanto@Joshua:8:20 @ Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn.

esperanto@Joshua:8:21 @ Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj.

esperanto@Joshua:8:22 @ Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.

esperanto@Joshua:8:23 @ Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.

esperanto@Joshua:8:27 @ Nur la brutojn kaj la militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.

esperanto@Joshua:8:29 @ Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux.

esperanto@Joshua:8:31 @ kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.

esperanto@Joshua:8:33 @ Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.

esperanto@Joshua:8:35 @ El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.

esperanto@Joshua:9:1 @ Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,

esperanto@Joshua:9:2 @ ili kolektigxis kune, por militi unuanime kontraux Josuo kaj kontraux Izrael.

esperanto@Joshua:9:6 @ Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.

esperanto@Joshua:9:7 @ Kaj la Izraelidoj diris al la HXividoj:Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?

esperanto@Joshua:9:8 @ Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?

esperanto@Joshua:9:9 @ Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,

esperanto@Joshua:9:11 @ Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.

esperanto@Joshua:9:12 @ CXi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj sximigxis.

esperanto@Joshua:9:13 @ Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.

esperanto@Joshua:9:14 @ Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.

esperanto@Joshua:9:17 @ Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.

esperanto@Joshua:9:19 @ Kaj cxiuj estroj diris al la tuta komunumo:Ni jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tusxi ilin;

esperanto@Joshua:9:20 @ tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili.

esperanto@Joshua:9:22 @ Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi logxas apude de ni?

esperanto@Joshua:9:23 @ estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.

esperanto@Joshua:9:24 @ Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.

esperanto@Joshua:9:25 @ Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.

esperanto@Joshua:9:27 @ Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.

esperanto@Joshua:10:1 @ Kiam Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, auxdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis gxin; ke kiel li agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo, tiel li agis kun Aj kaj kun gxia regxo; kaj ke la logxantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:

esperanto@Joshua:10:3 @ Kaj Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, sendis al Hoham, regxo de HXebron, kaj al Piram, regxo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Lahxisx, kaj al Debir, regxo de Eglon, por diri:

esperanto@Joshua:10:4 @ Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke gxi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:10:5 @ Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.

esperanto@Joshua:10:6 @ Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxas sur la monto.

esperanto@Joshua:10:8 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi.

esperanto@Joshua:10:9 @ Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal.

esperanto@Joshua:10:12 @ Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.

esperanto@Joshua:10:15 @ Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron cxe Gilgal.

esperanto@Joshua:10:17 @ Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.

esperanto@Joshua:10:19 @ sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.

esperanto@Joshua:10:20 @ Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato gxis preskaux plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,

esperanto@Joshua:10:21 @ kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn,

esperanto@Joshua:10:23 @ Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.

esperanto@Joshua:10:24 @ Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.

esperanto@Joshua:10:27 @ Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj jxetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kasxintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn sxtonojn, kiuj restis gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:10:28 @ Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

esperanto@Joshua:10:30 @ Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

esperanto@Joshua:10:32 @ Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna.

esperanto@Joshua:10:33 @ Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton.

esperanto@Joshua:10:35 @ Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx.

esperanto@Joshua:10:37 @ Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi.

esperanto@Joshua:10:39 @ Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.

esperanto@Joshua:10:40 @ Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Joshua:10:42 @ Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.

esperanto@Joshua:10:43 @ Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.

esperanto@Joshua:11:3 @ al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.

esperanto@Joshua:11:5 @ Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraux Izrael.

esperanto@Joshua:11:8 @ Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.

esperanto@Joshua:11:10 @ Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis HXacoron, kaj gxian regxon li mortigis per glavo; cxar HXacor antauxe estis la cxefa el cxiuj tiuj regnoj.

esperanto@Joshua:11:11 @ Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro.

esperanto@Joshua:11:12 @ Kaj cxiujn urbojn de tiuj regxoj kaj cxiujn iliajn regxojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.

esperanto@Joshua:11:14 @ Kaj la tutan akireblajxon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur cxiujn homojn ili mortigis per glavo, gxis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.

esperanto@Joshua:11:15 @ Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Joshua:11:16 @ Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Gosxen kaj la malaltajxon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun gxia bazo;

esperanto@Joshua:11:17 @ de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

esperanto@Joshua:11:19 @ Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.

esperanto@Joshua:11:20 @ CXar de la Eternulo venis la obstinigxo de ilia koro al milito kontraux Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Joshua:11:21 @ Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en HXebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.

esperanto@Joshua:11:23 @ Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.

esperanto@Joshua:12:2 @ Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;

esperanto@Joshua:12:6 @ Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

esperanto@Joshua:12:7 @ Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj;

esperanto@Joshua:12:8 @ sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj:

esperanto@Joshua:13:1 @ Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.

esperanto@Joshua:13:3 @ komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;

esperanto@Joshua:13:4 @ kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;

esperanto@Joshua:13:6 @ cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.

esperanto@Joshua:13:8 @ Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;

esperanto@Joshua:13:10 @ kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj;

esperanto@Joshua:13:14 @ Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

esperanto@Joshua:13:15 @ Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:13:23 @ Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:13:24 @ Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:13:25 @ Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu estas antaux Raba;

esperanto@Joshua:13:26 @ kaj de HXesxbon gxis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir;

esperanto@Joshua:13:27 @ kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.

esperanto@Joshua:13:29 @ Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:13:31 @ kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:13:33 @ Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

esperanto@Joshua:14:2 @ Laux loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naux triboj kaj duono.

esperanto@Joshua:14:3 @ CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;

esperanto@Joshua:14:4 @ cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.

esperanto@Joshua:14:5 @ Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.

esperanto@Joshua:14:6 @ Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.

esperanto@Joshua:14:11 @ Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.

esperanto@Joshua:14:13 @ Tiam Josuo benis lin, kaj donis HXebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedajxon.

esperanto@Joshua:14:14 @ Tial HXebron farigxis posedajxo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, gxis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.

esperanto@Joshua:15:3 @ Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka

esperanto@Joshua:15:7 @ Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.

esperanto@Joshua:15:9 @ Kaj de la supro de la monto la limo turnigxas al la fonto de la akvo Neftoahx kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turnigxas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.

esperanto@Joshua:15:10 @ Kaj la limo turnigxas de Baala okcidenten al la monto SXeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al Bet-SXemesx kaj iras al Timna;

esperanto@Joshua:15:11 @ kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turnigxas al SXikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas cxe la maro.

esperanto@Joshua:15:13 @ Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron).

esperanto@Joshua:15:17 @ Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.

esperanto@Joshua:15:18 @ Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

esperanto@Joshua:15:19 @ Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

esperanto@Joshua:15:34 @ kaj Zanoahx kaj En-Ganim, Tapuahx kaj Enam,

esperanto@Joshua:15:50 @ kaj Anab kaj Esxtemo kaj Anim

esperanto@Joshua:15:62 @ kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:16:1 @ Kaj la loto por la Jozefidoj donis:de Jordan kontraux Jerihxo, cxe la akvo de Jerihxo, orienten, la dezerton, kiu etendigxas de Jerihxo gxis la monto Bet-El.

esperanto@Joshua:16:3 @ kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro.

esperanto@Joshua:16:6 @ Kaj la limo iras al la maro cxe Mihxmetat norde; kaj la limo turnigxas orienten cxe Taanat-SXilo, kaj trapasas gxin orienten al Janoahx.

esperanto@Joshua:16:7 @ Kaj gxi mallevigxas de Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas cxe Jordan.

esperanto@Joshua:16:8 @ De Tapuahx la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finigxas cxe la maro. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Efraimidoj laux iliaj familioj;

esperanto@Joshua:16:10 @ Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel tributuloj.

esperanto@Joshua:17:1 @ Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan.

esperanto@Joshua:17:2 @ Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:17:4 @ Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro.

esperanto@Joshua:17:9 @ Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la maro.

esperanto@Joshua:17:10 @ La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Asxer ili kuntusxigxis norde, kaj kun Isahxar oriente.

esperanto@Joshua:17:11 @ CXe Isahxar kaj Asxer apartenis al Manase Bet-SXean kaj gxiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo.

esperanto@Joshua:17:12 @ La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.

esperanto@Joshua:17:13 @ Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.

esperanto@Joshua:17:14 @ Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?

esperanto@Joshua:17:16 @ Kaj la filoj de Jozef diris:Ne suficxos por ni la monto; kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-SXean kaj en gxiaj urbetoj, kaj ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel.

esperanto@Joshua:17:18 @ sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.

esperanto@Joshua:18:3 @ Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:GXis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?

esperanto@Joshua:18:6 @ Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi cxi tien; kaj mi faros lotadon cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Joshua:18:7 @ La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.

esperanto@Joshua:18:8 @ Kaj la viroj levigxis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:Iru kaj trairu la landon kaj priskribu gxin kaj revenu al mi, kaj cxi tie mi faros al vi lotadon antaux la Eternulo en SXilo.

esperanto@Joshua:18:9 @ Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis gxin laux la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al SXilo.

esperanto@Joshua:18:11 @ Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.

esperanto@Joshua:18:12 @ Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo levigxas al la norda flanko de Jerihxo, kaj levigxas sur la monton okcidente, kaj finigxas en la dezerto Bet-Aven.

esperanto@Joshua:18:14 @ Kaj la limo turnigxas kaj deklinigxas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-HXoron; kaj gxi finigxas cxe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.

esperanto@Joshua:18:15 @ Kaj la suda flanko komencigxas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finigxas cxe la fonto de la akvo Neftoahx.

esperanto@Joshua:18:17 @ Kaj gxi turnigxas de norde, kaj eliras al En-SXemesx, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraux la altajxo Adumim; kaj gxi mallevigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.

esperanto@Joshua:18:19 @ Kaj la limo iras preter Bet-HXogla norden; kaj la limo finigxas cxe la golfo de la Sala Maro norde, cxe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.

esperanto@Joshua:18:20 @ Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj laux gxiaj limoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:18:21 @ Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laux iliaj familioj estis:Jerihxo kaj Bet-HXogla kaj Emek-Kecic

esperanto@Joshua:18:24 @ kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:18:28 @ kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:1 @ Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj.

esperanto@Joshua:19:2 @ Apartenis al ili en ilia posedajxo:Beer-SXeba (kun SXeba) kaj Molada

esperanto@Joshua:19:8 @ Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:9 @ El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

esperanto@Joshua:19:10 @ Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laux iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedajxo estis gxis Sarid.

esperanto@Joshua:19:14 @ Kaj la limo turnigxas de nordo al HXanaton, kaj finigxas en la valo Jiftahx-El.

esperanto@Joshua:19:16 @ Tio estas la posedajxo de la Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:21 @ kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-HXada kaj Bet-Pacec.

esperanto@Joshua:19:22 @ Kaj la limo kuntusxigxas al Tabor kaj SXahxacima kaj Bet-SXemesx; kaj ilia limo finigxas cxe Jordan:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:27 @ Kaj gxi returnigxas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntusxigxas al Zebulun kaj al la valo Jiftahx-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.

esperanto@Joshua:19:29 @ Kaj la limo returnigxas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al HXosa, kaj finigxas cxe la maro, de HXebel gxis Ahxzib;

esperanto@Joshua:19:33 @ Kaj ilia limo estis de HXelef, de la kverkaro cxe Caananim, Adami- Nekeb, kaj Jabneel, gxis Lakum; kaj gxi finigxas cxe Jordan.

esperanto@Joshua:19:34 @ Kaj la limo turnigxas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al HXukok, kaj kuntusxigxas al Zebulun sude, kaj al Asxer gxi kuntusxigxas okcidente, kaj al Jehuda cxe Jordan oriente.

esperanto@Joshua:19:40 @ Por la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, eliris la sepa loto.

esperanto@Joshua:19:47 @ Kaj tie finigxas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraux Lesxem, kaj prenis gxin kaj batis gxin per glavo, kaj ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi, kaj donis al Lesxem la nomon Dan, laux la nomo de Dan, ilia patro.

esperanto@Joshua:19:48 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:49 @ Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon inter si.

esperanto@Joshua:19:50 @ Laux la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Serahx sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj logxis en gxi.

esperanto@Joshua:19:51 @ Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

esperanto@Joshua:20:5 @ Kaj kiam la sangovengxanto postkuros lin, ili ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; cxar senintence li mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antauxe.

esperanto@Joshua:20:8 @ Kaj transe de Jordan, oriente de Jerihxo, ili donis:Becer, en la dezerto, sur la ebenajxo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Basxan, de la tribo de Manase.

esperanto@Joshua:20:9 @ Tiuj urboj estis destinitaj por cxiuj Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili, por ke tien povu forkuri cxiu, kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke li ne mortu de la mano de sangovengxanto, gxis li starigxos antaux la komunumo.

esperanto@Joshua:21:2 @ kaj ekparolis al ili en SXilo, en la lando Kanaana, dirante:La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por logxi, kaj iliajn cxirkauxajxojn por niaj brutoj.

esperanto@Joshua:21:3 @ Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedajxoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.

esperanto@Joshua:21:4 @ Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.

esperanto@Joshua:21:5 @ Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.

esperanto@Joshua:21:6 @ Kaj al la filoj de Gersxon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isahxar kaj de la tribo de Asxer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Basxan, per loto, dek tri urboj.

esperanto@Joshua:21:7 @ Al la filoj de Merari, laux iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.

esperanto@Joshua:21:8 @ Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.

esperanto@Joshua:21:9 @ Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.

esperanto@Joshua:21:11 @ al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon HXebron), sur la monto de Jehuda, kaj gxiajn suburbajxojn cxirkaux gxi.

esperanto@Joshua:21:12 @ Kaj la kampon de la urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel proprajxon.

esperanto@Joshua:21:13 @ Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifugxo por mortiginto HXebron kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Libna kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:19 @ La nombro de cxiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

esperanto@Joshua:21:21 @ Kaj oni donis al ili la rifugxurbon por mortiginto SXehxem kaj gxiajn cxirkauxajxojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:27 @ Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

esperanto@Joshua:21:29 @ Jarmut kaj gxiajn cxirkauxajxojn, En-Ganim kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

esperanto@Joshua:21:33 @ La nombro de cxiuj urboj de la Gersxonidoj, laux iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

esperanto@Joshua:21:34 @ Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:43 @ Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi.

esperanto@Joshua:21:44 @ Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.

esperanto@Joshua:22:1 @ Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;

esperanto@Joshua:22:2 @ kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi.

esperanto@Joshua:22:4 @ Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

esperanto@Joshua:22:5 @ Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Joshua:22:6 @ Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.

esperanto@Joshua:22:7 @ Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.

esperanto@Joshua:22:9 @ Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.

esperanto@Joshua:22:10 @ Kaj ili venis en la distriktojn cxe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron cxe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.

esperanto@Joshua:22:11 @ Kaj auxdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:22:13 @ Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la pastro Eleazar,

esperanto@Joshua:22:15 @ Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:

esperanto@Joshua:22:16 @ Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo?

esperanto@Joshua:22:17 @ CXu ne suficxas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne purigxis gxis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?

esperanto@Joshua:22:18 @ Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.

esperanto@Joshua:22:19 @ Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Joshua:22:21 @ Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:

esperanto@Joshua:22:22 @ Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux.

esperanto@Joshua:22:23 @ Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aux ke ni alportu sur gxi bruloferon kaj farunoferon, aux ke ni faru sur gxi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.

esperanto@Joshua:22:24 @ Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaux ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?

esperanto@Joshua:22:25 @ kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.

esperanto@Joshua:22:26 @ Tial ni diris:Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,

esperanto@Joshua:22:27 @ sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.

esperanto@Joshua:22:28 @ Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.

esperanto@Joshua:22:29 @ Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraux la Eternulo kaj defali hodiaux de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por bucxofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaux Lia tabernaklo.

esperanto@Joshua:22:30 @ Kaj la pastro Pinehxas, kaj la cxefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, auxdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio placxis al ili.

esperanto@Joshua:22:31 @ Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano de la Eternulo.

esperanto@Joshua:22:32 @ Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, kaj la cxefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.

esperanto@Joshua:22:33 @ Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.

esperanto@Joshua:22:34 @ Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro:ke gxi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.

esperanto@Joshua:23:1 @ Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.

esperanto@Joshua:23:2 @ Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.

esperanto@Joshua:23:6 @ Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu cxion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forklinigxante de gxi dekstren nek maldekstren,

esperanto@Joshua:23:7 @ ne komunikigxante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne jxuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;

esperanto@Joshua:23:9 @ Kaj la Eternulo forpelis de antaux vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaux vi gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:23:11 @ Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.

esperanto@Joshua:23:12 @ CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:

esperanto@Joshua:23:13 @ tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:14 @ Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.

esperanto@Joshua:23:15 @ Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:16 @ Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

esperanto@Joshua:24:1 @ Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.

esperanto@Joshua:24:3 @ Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.

esperanto@Joshua:24:4 @ Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu gxin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon.

esperanto@Joshua:24:6 @ Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per cxaroj kaj rajdantoj gxis la Rugxa Maro.

esperanto@Joshua:24:7 @ Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo.

esperanto@Joshua:24:8 @ Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj logxas transe de Jordan, kaj ili militis kontraux vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaux vi.

esperanto@Joshua:24:9 @ Kaj levigxis Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, kaj militis kontraux Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.

esperanto@Joshua:24:10 @ Sed Mi ne volis auxskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.

esperanto@Joshua:24:11 @ Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo; kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Girgasxidoj, la HXividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.

esperanto@Joshua:24:13 @ Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas.

esperanto@Joshua:24:16 @ Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;

esperanto@Joshua:24:17 @ cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.

esperanto@Joshua:24:18 @ Kaj la Eternulo forpelis antaux ni cxiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio.

esperanto@Joshua:24:21 @ Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos.

esperanto@Joshua:24:22 @ Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.

esperanto@Joshua:24:24 @ Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos.

esperanto@Joshua:24:25 @ Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al gxi legxojn kaj regulojn en SXehxem.

esperanto@Joshua:24:26 @ Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan sxtonon, kaj starigis gxin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.

esperanto@Joshua:24:27 @ Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.

esperanto@Joshua:24:30 @ Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Serahx, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.

esperanto@Joshua:24:32 @ Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en SXehxem, sur la kampoparto, kiun Jakob acxetis de la filoj de HXamor, patro de SXehxem, pro cent kesitoj, kaj kiu farigxis posedajxo de la filoj de Jozef.

esperanto@Joshua:24:33 @ Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pinehxas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.

esperanto@Judges:1:1 @ Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?

esperanto@Judges:1:3 @ Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.

esperanto@Judges:1:4 @ Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.

esperanto@Judges:1:5 @ Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraux li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.

esperanto@Judges:1:6 @ Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.

esperanto@Judges:1:7 @ Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.

esperanto@Judges:1:8 @ Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.

esperanto@Judges:1:9 @ Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo.

esperanto@Judges:1:10 @ Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.

esperanto@Judges:1:13 @ Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.

esperanto@Judges:1:14 @ Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

esperanto@Judges:1:15 @ Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

esperanto@Judges:1:16 @ Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj eklogxis kune kun la popolo.

esperanto@Judges:1:17 @ Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Cefat, kaj detruis gxin, kaj donis al la urbo la nomon HXorma.

esperanto@Judges:1:18 @ Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun gxiaj limoj kaj Asxkelon kun gxiaj limoj kaj Ekron kun gxiaj limoj.

esperanto@Judges:1:20 @ Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

esperanto@Judges:1:21 @ Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

esperanto@Judges:1:24 @ Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.

esperanto@Judges:1:25 @ Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.

esperanto@Judges:1:26 @ Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.

esperanto@Judges:1:27 @ Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.

esperanto@Judges:1:28 @ Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.

esperanto@Judges:1:29 @ Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer.

esperanto@Judges:1:30 @ Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj.

esperanto@Judges:1:32 @ Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.

esperanto@Judges:1:33 @ Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-SXemesx, nek la logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx kaj de Bet-Anat farigxis liaj tributuloj.

esperanto@Judges:1:34 @ Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.

esperanto@Judges:2:1 @ Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;

esperanto@Judges:2:5 @ Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim. Kaj ili tie bucxis oferojn al la Eternulo.

esperanto@Judges:2:9 @ Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-HXeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.

esperanto@Judges:2:10 @ Kaj ankaux tiu tuta generacio alkolektigxis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.

esperanto@Judges:2:14 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.

esperanto@Judges:2:17 @ tamen ankaux la jugxistojn ili ne obeis, sed ili malcxastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide deklinigxis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis.

esperanto@Judges:2:19 @ tiam, apenaux la jugxisto mortis, ili denove farigxis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne deklinigxis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.

esperanto@Judges:2:20 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li diris:CXar cxi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne auxskultis Mian vocxon,

esperanto@Judges:2:21 @ tial Mi ankaux forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;

esperanto@Judges:2:23 @ Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.

esperanto@Judges:3:2 @ por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antauxe ne konis gxin:

esperanto@Judges:3:3 @ kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.

esperanto@Judges:3:4 @ Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.

esperanto@Judges:3:5 @ Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj.

esperanto@Judges:3:6 @ Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.

esperanto@Judges:3:8 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.

esperanto@Judges:3:9 @ Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.

esperanto@Judges:3:10 @ Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-Risxataim.

esperanto@Judges:3:11 @ Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.

esperanto@Judges:3:13 @ Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.

esperanto@Judges:3:15 @ Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, regxo de Moab.

esperanto@Judges:3:16 @ Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro.

esperanto@Judges:3:18 @ Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.

esperanto@Judges:3:19 @ Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.

esperanto@Judges:3:20 @ Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.

esperanto@Judges:3:21 @ Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis gxin en lian ventron tiel,

esperanto@Judges:3:22 @ ke ecx la tenilo eniris post la trancxfero, kaj la graso kovris la trancxferon; cxar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj gxi trapenetris la postan parton de la korpo.

esperanto@Judges:3:24 @ Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.

esperanto@Judges:3:25 @ Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.

esperanto@Judges:3:26 @ Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.

esperanto@Judges:3:27 @ Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaux ili.

esperanto@Judges:3:28 @ Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.

esperanto@Judges:3:29 @ Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.

esperanto@Judges:4:2 @ Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana regxo, kiu regxis en HXacor; lia militistestro estis Sisera, kiu logxis en HXarosxet- Goim.

esperanto@Judges:4:6 @ Kaj sxi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;

esperanto@Judges:4:10 @ Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.

esperanto@Judges:4:11 @ HXeber, la Kenido, apartigxis de la Kenidoj, de la idoj de HXobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedesx.

esperanto@Judges:4:12 @ Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.

esperanto@Judges:4:14 @ Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.

esperanto@Judges:4:16 @ Kaj Barak persekutis la cxarojn kaj la militistaron gxis HXarosxet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.

esperanto@Judges:4:17 @ Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido HXeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de HXacor, kaj la domo de la Kenido HXeber.

esperanto@Judges:4:18 @ Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li:Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al sxi en la tendon, kaj sxi kovris lin per litkovrilo.

esperanto@Judges:4:19 @ Kaj li diris al sxi:Donu al mi por trinki iom da akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.

esperanto@Judges:4:20 @ Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.

esperanto@Judges:4:21 @ Kaj Jael, edzino de HXeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallauxte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke gxi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.

esperanto@Judges:4:22 @ Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi sercxas. Kaj li venis al sxi, kaj li vidis, ke Sisera kusxas malviva kaj najlo estas en lia tempio.

esperanto@Judges:5:8 @ Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

esperanto@Judges:5:10 @ Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!

esperanto@Judges:5:11 @ Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.

esperanto@Judges:5:14 @ De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.

esperanto@Judges:5:18 @ Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo.

esperanto@Judges:5:19 @ Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

esperanto@Judges:5:20 @ El la cxielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraux Sisera.

esperanto@Judges:5:21 @ La torento Kisxon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kisxon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn.

esperanto@Judges:5:23 @ Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn; CXar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.

esperanto@Judges:5:24 @ Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita.

esperanto@Judges:5:25 @ Akvon li petis, lakton sxi donis; En belega kaliko sxi alportis buteron.

esperanto@Judges:5:27 @ Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis; Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis; Kie li klinigxis, tie li falis pereinta.

esperanto@Judges:6:1 @ Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la dauxro de sep jaroj.

esperanto@Judges:6:2 @ Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraux la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikajxojn.

esperanto@Judges:6:3 @ Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin,

esperanto@Judges:6:8 @ tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,

esperanto@Judges:6:9 @ kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;

esperanto@Judges:6:11 @ Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.

esperanto@Judges:6:13 @ Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.

esperanto@Judges:6:14 @ Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.

esperanto@Judges:6:16 @ Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.

esperanto@Judges:6:19 @ Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.

esperanto@Judges:6:24 @ Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo estas Paco. GXis la nuna tago gxi estas ankoraux en Ofra de la Abiezridoj.

esperanto@Judges:6:27 @ Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed cxar li timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en la tago, tial li faris en la nokto.

esperanto@Judges:6:29 @ Kaj ili diris unu al alia:Kiu tion faris? Kaj ili sercxis kaj demandis, kaj oni diris:Gideon, filo de Joasx, faris tion.

esperanto@Judges:6:31 @ Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antaux li:CXu vi bezonas batali por Baal? cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.

esperanto@Judges:6:32 @ Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante:Baal batalu kontraux li, cxar li detruis lian altaron.

esperanto@Judges:6:33 @ Kaj cxiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektigxis kune, kaj transiris kaj starigxis tendare en la valo Jizreel.

esperanto@Judges:6:34 @ Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.

esperanto@Judges:7:2 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.

esperanto@Judges:7:5 @ Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon:CXiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaux cxiun, kiu klinigxos sur siaj genuoj, por trinki.

esperanto@Judges:7:6 @ Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la busxo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo klinigxis sur siaj genuoj, por trinki la akvon.

esperanto@Judges:7:7 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.

esperanto@Judges:7:8 @ Kaj ili prenis al si la mangxotajxon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj cxiujn Izraelidojn li forsendis cxiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.

esperanto@Judges:7:10 @ Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,

esperanto@Judges:7:11 @ kaj auxskultu, kion oni parolas; tiam fortigxos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita tacxmenteto de la tendaro.

esperanto@Judges:7:12 @ La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj cxiuj orientanoj kusxis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.

esperanto@Judges:7:13 @ Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.

esperanto@Judges:7:14 @ Tiam lia kamarado respondis, dirante:Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joasx, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.

esperanto@Judges:7:15 @ Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.

esperanto@Judges:7:16 @ Kaj li dividis la tricent homojn en tri tacxmentojn, kaj donis al cxiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn krucxojn, kun torcxoj interne de la krucxoj.

esperanto@Judges:7:19 @ Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj.

esperanto@Judges:7:20 @ Tiam ekblovis la tri tacxmentoj per la trumpetoj kaj rompis la krucxojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torcxojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis:Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!

esperanto@Judges:7:22 @ Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.

esperanto@Judges:7:23 @ Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Asxer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.

esperanto@Judges:7:24 @ Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri:Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan. Kaj kolektigxis cxiuj Efraimidoj kaj baris la vojon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan.

esperanto@Judges:7:25 @ Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon cxe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis cxe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.

esperanto@Judges:8:1 @ Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.

esperanto@Judges:8:3 @ En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.

esperanto@Judges:8:4 @ Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.

esperanto@Judges:8:6 @ Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

esperanto@Judges:8:11 @ Kaj Gideon iris laux la vojo de la tendologxantoj orienten de Nobahx kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdangxera.

esperanto@Judges:8:13 @ Kaj revenis Gideon, filo de Joasx, de la milito, de la deklivo de HXeres.

esperanto@Judges:8:15 @ Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

esperanto@Judges:8:16 @ Kaj li prenis la plejagxulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la logxantojn de Sukot.

esperanto@Judges:8:21 @ Kaj Zebahx kaj Calmuna diris:Levigxu mem kaj frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

esperanto@Judges:8:22 @ Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.

esperanto@Judges:8:25 @ Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj cxiu jxetis tien orelringon el sia militakiro.

esperanto@Judges:8:28 @ Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

esperanto@Judges:8:31 @ Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.

esperanto@Judges:8:32 @ Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

esperanto@Judges:9:3 @ Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem cxiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inklinigxis al Abimelehx; cxar ili diris:Li estas nia frato.

esperanto@Judges:9:4 @ Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin.

esperanto@Judges:9:5 @ Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu sxtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, cxar li kasxigxis.

esperanto@Judges:9:7 @ Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte ekkriis, kaj diris al ili:Auxskultu min, logxantoj de SXehxem, kaj auxskultos vin Dio.

esperanto@Judges:9:8 @ Iris la arboj, por sanktolei regxon super si; kaj ili diris al la olivarbo:Regxu super ni.

esperanto@Judges:9:10 @ Kaj la arboj diris al la figarbo:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:12 @ Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:14 @ Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:23 @ Kaj Dio venigis malbonan spiriton inter Abimelehx kaj la logxantoj de SXehxem; kaj la logxantoj de SXehxem perfidis Abimelehxon,

esperanto@Judges:9:24 @ por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimelehxon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la logxantojn de SXehxem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn.

esperanto@Judges:9:25 @ Kaj la logxantoj de SXehxem starigis kontraux li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis cxiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimelehx.

esperanto@Judges:9:26 @ Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra SXehxem; kaj fidis lin la logxantoj de SXehxem.

esperanto@Judges:9:27 @ Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.

esperanto@Judges:9:28 @ Kaj Gaal, filo de Ebed, diris:Kiu estas Abimelehx, kaj kio estas SXehxem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de HXamor, patro de SXehxem, sed al tiu kial ni servu?

esperanto@Judges:9:29 @ Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.

esperanto@Judges:9:31 @ Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi;

esperanto@Judges:9:36 @ Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj.

esperanto@Judges:9:37 @ Kaj Gaal parolis plue, kaj diris:Jen popolo malsupreniras de la altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de sorcxistoj.

esperanto@Judges:9:38 @ Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi.

esperanto@Judges:9:42 @ En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimelehx.

esperanto@Judges:9:43 @ Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin.

esperanto@Judges:9:45 @ Kaj Abimelehx batalis kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur gxia loko salon.

esperanto@Judges:9:47 @ Kaj oni diris al Abimelehx, ke kolektigxis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem.

esperanto@Judges:9:48 @ Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.

esperanto@Judges:9:50 @ Kaj Abimelehx iris al Tebec kaj siegxis Tebecon kaj prenis gxin.

esperanto@Judges:9:51 @ Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.

esperanto@Judges:9:52 @ Kaj Abimelehx venis al la turo kaj siegxis gxin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi gxin per fajro.

esperanto@Judges:9:53 @ Tiam iu virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al li la kranion.

esperanto@Judges:9:54 @ Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis.

esperanto@Judges:9:57 @ Kaj la tutan malbonagon de la logxantoj de SXehxem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.

esperanto@Judges:10:2 @ Kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en SXamir.

esperanto@Judges:10:4 @ Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.

esperanto@Judges:10:5 @ Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.

esperanto@Judges:10:6 @ Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.

esperanto@Judges:10:7 @ Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.

esperanto@Judges:10:9 @ Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaux kontraux Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.

esperanto@Judges:10:10 @ Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.

esperanto@Judges:10:11 @ Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj.

esperanto@Judges:10:12 @ Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;

esperanto@Judges:10:15 @ Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux.

esperanto@Judges:10:17 @ Kaj kolektigxis la Amonidoj kaj starigxis tendare en Gilead; kolektigxis ankaux la Izraelidoj kaj starigxis tendare en Micpa.

esperanto@Judges:10:18 @ Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj:Kiu komencos batalon kontraux la Amonidoj, tiu estos estro de cxiuj logxantoj de Gilead.

esperanto@Judges:11:2 @ Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandigxis, ili forpelis Jiftahxon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; cxar vi estas filo de alia patrino.

esperanto@Judges:11:4 @ Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraux Izrael.

esperanto@Judges:11:5 @ Kaj kiam la Amonidoj militis kontraux Izrael, la plejagxuloj de Gilead iris, por preni Jiftahxon el la lando Tob.

esperanto@Judges:11:6 @ Kaj ili diris al Jiftahx:Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:7 @ Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?

esperanto@Judges:11:8 @ Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj, kaj vi estos cxe ni estro de cxiuj logxantoj de Gilead.

esperanto@Judges:11:9 @ Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Se vi revenigas min, por batali kontraux la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, cxu tiam mi estos via estro?

esperanto@Judges:11:10 @ Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:La Eternulo estu auxskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.

esperanto@Judges:11:12 @ Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux mia lando?

esperanto@Judges:11:13 @ Kaj la regxo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftahx:Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon gxis Jabok kaj gxis Jordan; nun redonu gxin al mi en paco.

esperanto@Judges:11:14 @ Tiam Jiftahx duan fojon sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj,

esperanto@Judges:11:15 @ kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftahx:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;

esperanto@Judges:11:16 @ cxar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto gxis la Rugxa Maro kaj venis al Kadesx;

esperanto@Judges:11:18 @ kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.

esperanto@Judges:11:19 @ Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, regxo de HXesxbon, kaj Izrael diris al li:Permesu al ni trairi vian landon gxis mia loko;

esperanto@Judges:11:21 @ Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Sihxonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj logxis en tiu lando.

esperanto@Judges:11:23 @ Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaux Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni gxian posedajxon?

esperanto@Judges:11:24 @ Tion, kion posedigas al vi Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.

esperanto@Judges:11:26 @ De la tempo, kiam Izrael eklogxis en HXesxbon kaj en gxiaj dependajxoj kaj en Aroer kaj en gxiaj dependajxoj, kaj en cxiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?

esperanto@Judges:11:27 @ Mi ne pekis kontraux vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraux mi. La Eternulo, la Jugxanto, jugxu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:29 @ Kaj venis sur Jiftahxon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:30 @ Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,

esperanto@Judges:11:31 @ tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi felicxe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.

esperanto@Judges:11:32 @ Kaj Jiftahx venis al la Amonidoj, por batali kontraux ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn.

esperanto@Judges:11:33 @ Kaj li venkobatis ilin de Aroer gxis Minit, dudek urbojn, kaj gxis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiligxis antaux la Izraelidoj.

esperanto@Judges:11:34 @ Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.

esperanto@Judges:11:35 @ Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.

esperanto@Judges:11:36 @ Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:39 @ Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,

esperanto@Judges:12:1 @ Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftahx:Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.

esperanto@Judges:12:2 @ Kaj Jiftahx diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.

esperanto@Judges:12:3 @ Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi, por malpaci kontraux mi?

esperanto@Judges:12:7 @ Kaj Jiftahx estis jugxisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftahx, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.

esperanto@Judges:12:9 @ Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj.

esperanto@Judges:12:10 @ Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Lehxem.

esperanto@Judges:12:11 @ Kaj post li estis jugxisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dek jaroj.

esperanto@Judges:12:12 @ Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.

esperanto@Judges:12:15 @ Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.

esperanto@Judges:13:1 @ Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj por kvardek jaroj.

esperanto@Judges:13:4 @ Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran;

esperanto@Judges:13:6 @ Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene:Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de angxelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.

esperanto@Judges:13:7 @ Kaj li diris al mi:Jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran; cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro gxis la tago de lia morto.

esperanto@Judges:13:8 @ Tiam Manoahx ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Mi petas Vin, ho mia Sinjoro:la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.

esperanto@Judges:13:9 @ Kaj Dio auxskultis la vocxon de Manoahx; kaj la angxelo de Dio venis denove al la virino, kiam sxi estis sur la kampo; kaj Manoahx, sxia edzo, ne estis kun sxi.

esperanto@Judges:13:10 @ La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li:Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.

esperanto@Judges:13:11 @ Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:CXu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.

esperanto@Judges:13:14 @ nenion el tio, kio devenas el vinberbrancxo, sxi mangxu, vinon aux ebriigajxon sxi ne trinku, kaj nenion malpuran sxi mangxu; cxion, kion mi ordonis al sxi, sxi plenumu.

esperanto@Judges:13:15 @ Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.

esperanto@Judges:13:17 @ Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumigxos via vorto.

esperanto@Judges:13:19 @ Kaj Manoahx prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis:

esperanto@Judges:13:22 @ Kaj Manoahx diris al sia edzino:Ni certe mortos, cxar ni vidis Dion.

esperanto@Judges:13:23 @ Sed lia edzino diris al li:Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni cxion tion, kaj nun Li ne auxdigus al ni tion, kion Li auxdigis.

esperanto@Judges:13:24 @ Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon SXimsxon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.

esperanto@Judges:14:3 @ Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:CXu ne trovigxas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed SXimsxon diris al sia patro:SXin prenu por mi, cxar sxi placxas al mi.

esperanto@Judges:14:5 @ Kaj SXimsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.

esperanto@Judges:14:6 @ Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.

esperanto@Judges:14:7 @ Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.

esperanto@Judges:14:8 @ Post kelka tempo li iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.

esperanto@Judges:14:9 @ Kaj li prenis gxin en siajn manojn kaj iris, mangxante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili mangxis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.

esperanto@Judges:14:10 @ Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.

esperanto@Judges:14:11 @ Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.

esperanto@Judges:14:12 @ Kaj SXimsxon diris al ili:Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos gxin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;

esperanto@Judges:14:13 @ sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:Proponu vian enigmon, kaj ni auxskultos.

esperanto@Judges:14:14 @ Kaj li diris al ili: El mangxantajxo devenis mangxatajxo, Kaj el fortajxo devenis dolcxajxo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.

esperanto@Judges:14:15 @ En la sepa tago ili diris al la edzino de SXimsxon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. CXu por senhavigi nin vi invitis nin cxi tien?

esperanto@Judges:14:16 @ Tiam la edzino de SXimsxon ekploris antaux li, kaj diris:Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris gxian solvon. Kaj li diris al sxi:Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj cxu al vi mi gxin diru?

esperanto@Judges:14:17 @ Kaj sxi ploris antaux li dum la sep tagoj, kiujn dauxris cxe ili la festeno; en la sepa tago li diris al sxi la solvon, cxar sxi tre insistis. Kaj sxi diris la solvon de la enigmo al la filoj de sxia popolo.

esperanto@Judges:14:18 @ Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno:Kio estas pli dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

esperanto@Judges:14:19 @ Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Asxkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.

esperanto@Judges:14:20 @ Kaj la edzino de SXimsxon farigxis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

esperanto@Judges:15:1 @ Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, SXimsxon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan cxambron. Sed sxia patro ne permesis al li eniri.

esperanto@Judges:15:2 @ Kaj sxia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis sxin, kaj mi donis sxin al via amiko. Jen sxia pli juna fratino estas ja pli bela ol sxi; sxi farigxu via, anstataux tiu.

esperanto@Judges:15:4 @ Kaj SXimsxon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torcxojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torcxo meze inter cxiuj du vostoj.

esperanto@Judges:15:6 @ Kaj la Filisxtoj diris:Kiu tion faris? Kaj oni respondis:SXimsxon, bofilo de la Timnaano; cxar cxi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis sxin al lia amiko. Kaj la Filisxtoj iris kaj forbruligis per fajro sxin kaj sxian patron.

esperanto@Judges:15:10 @ Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraux nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi SXimsxonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.

esperanto@Judges:15:11 @ Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al SXimsxon:CXu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

esperanto@Judges:15:12 @ Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filisxtoj. Tiam SXimsxon diris al ili:JXuru al mi, ke vi ne mortigos min.

esperanto@Judges:15:13 @ Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj sxnuroj kaj elkondukis lin el la roko.

esperanto@Judges:15:14 @ Kiam li venis al Lehxi, la Filisxtoj gxojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la sxnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, farigxis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.

esperanto@Judges:15:15 @ Kaj li trovis fresxan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis gxin kaj mortigis per gxi mil homojn.

esperanto@Judges:15:17 @ Kiam li finis paroli, li forjxetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Lehxi.

esperanto@Judges:15:19 @ Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Lehxi, kaj eliris el gxi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li revivigxis. Tial gxi ricevis la nomon gxis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Lehxi.

esperanto@Judges:16:1 @ SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi.

esperanto@Judges:16:2 @ Al la Gazaanoj oni diris:SXimsxon venis cxi tien; kaj ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaux la matenigxo ni lin mortigos.

esperanto@Judges:16:5 @ Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.

esperanto@Judges:16:6 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

esperanto@Judges:16:7 @ Kaj SXimsxon diris al sxi:Se oni ligos min per sep fresxaj ne sekigxintaj sxnuroj, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

esperanto@Judges:16:9 @ Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia cxambro, sxi diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Tiam li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo, kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.

esperanto@Judges:16:10 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.

esperanto@Judges:16:11 @ Kaj li diris al sxi:Se oni min ligos per novaj sxnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

esperanto@Judges:16:12 @ Tiam Delila prenis novajn sxnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Dume la embuskuloj sidis en alia cxambro. Kaj li desxiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.

esperanto@Judges:16:13 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:GXis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo.

esperanto@Judges:16:16 @ Kaj cxar sxi tedadis lin per siaj vortoj cxiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte lacigxis.

esperanto@Judges:16:17 @ Kaj li malkasxis al sxi sian tutan koron, kaj diris al sxi:Tondilo ne tusxis mian kapon, cxar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

esperanto@Judges:16:18 @ Kiam Delila vidis, ke li malkasxis al sxi sian tutan koron, sxi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filisxtoj, dirante:Venu cxi tiun fojon, cxar li malkasxis al mi sian tutan koron. Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj kaj alportis la argxenton en siaj manoj.

esperanto@Judges:16:21 @ Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

esperanto@Judges:16:23 @ La estroj de la Filisxtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon SXimsxon.

esperanto@Judges:16:24 @ Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.

esperanto@Judges:16:25 @ Kiam ilia koro gajigxis, ili diris:Voku SXimsxonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis SXimsxonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.

esperanto@Judges:16:30 @ Kaj SXimsxon diris:Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en gxi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis cxe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.

esperanto@Judges:16:31 @ Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Esxtaol, en la tombo de lia patro Manoahx. Li estis jugxisto de Izrael dum dudek jaroj.

esperanto@Judges:17:2 @ Li diris al sia patrino:La mil kaj cent argxentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaux miaj oreloj, jen la argxento estas cxe mi; mi prenis gxin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo.

esperanto@Judges:17:3 @ Kaj li redonis la mil kaj cent argxentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dedicxis la argxenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas gxin al vi.

esperanto@Judges:17:4 @ Sed li redonis la argxenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent argxentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Mihxa.

esperanto@Judges:17:8 @ Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Lehxem de Jehuda, por eklogxi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa.

esperanto@Judges:18:2 @ Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:18:3 @ Kiam ili estis kun la domanoj de Mihxa, ili rekonis la vocxon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin cxi tien? kaj kion vi faras cxi tie? kaj kion vi bezonas cxi tie?

esperanto@Judges:18:5 @ Kaj ili diris al li:Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, cxu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.

esperanto@Judges:18:7 @ Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laisxon, kaj vidis la popolon, ke gxi tie logxas senzorge, laux la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aux regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.

esperanto@Judges:18:8 @ Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Esxtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili:Kion vi raportos?

esperanto@Judges:18:9 @ Kaj ili diris:Levigxu, kaj ni iru kontraux ilin; cxar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.

esperanto@Judges:18:10 @ Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri dangxero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas gxin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.

esperanto@Judges:18:11 @ Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

esperanto@Judges:18:12 @ Kaj ili iris, kaj starigxis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni gxis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; gxi estas post Kirjat-Jearim.

esperanto@Judges:18:13 @ Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Mihxa.

esperanto@Judges:18:15 @ Kaj ili turnigxis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Mihxa, kaj salutis lin.

esperanto@Judges:18:16 @ La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego.

esperanto@Judges:18:17 @ Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

esperanto@Judges:18:18 @ Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?

esperanto@Judges:18:19 @ Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?

esperanto@Judges:18:20 @ Kaj tio bone placxis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.

esperanto@Judges:18:21 @ Kaj ili turnigxis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakajxojn antaux sin.

esperanto@Judges:18:22 @ Kiam ili malproksimigxis de la domo de Mihxa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Mihxa, kun krio kolektigxis kaj kuris post la Danidoj.

esperanto@Judges:18:23 @ Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa:Kio estas al vi, ke vi faras krion?

esperanto@Judges:18:24 @ Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?

esperanto@Judges:18:25 @ Kaj la Danidoj diris al li:Ne auxdigu vian vocxon antaux ni, cxar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.

esperanto@Judges:18:26 @ Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Mihxa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returnigxis kaj revenis en sian domon.

esperanto@Judges:18:27 @ Sed tiuj prenis tion, kion faris Mihxa, kaj la pastron, kiu estis cxe li; kaj ili venis en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis gxin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.

esperanto@Judges:18:28 @ Kaj estis neniu savanto, cxar gxi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj gxi estis en la valo, kiu trovigxas apud Bet-Rehxob. Ili konstruis la urbon kaj eklogxis en gxi.

esperanto@Judges:18:29 @ Ili donis al la urbo la nomon Dan, laux la nomo de sia patro, kiu naskigxis de Izrael; antauxe la nomo de la urbo estis Laisx.

esperanto@Judges:18:30 @ Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gersxom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, gxis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.

esperanto@Judges:19:1 @ En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.

esperanto@Judges:19:3 @ Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.

esperanto@Judges:19:4 @ Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:19:8 @ En la kvina tago li levigxis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris:Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, gxis finigxos la tago. Kaj ili ambaux mangxis.

esperanto@Judges:19:9 @ Kaj la viro levigxis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li:Jen finigxis la tago kaj farigxas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finigxis, tranoktu cxi tie, ke via koro faru al si gxojon; morgaux frue vi levigxos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.

esperanto@Judges:19:10 @ Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino.

esperanto@Judges:19:11 @ Kiam ili estis antaux Jebus, la tago jam forte klinigxis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro:Venu, ni eniru en cxi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en gxi.

esperanto@Judges:19:12 @ Sed lia sinjoro diris al li:Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, gxis Gibea.

esperanto@Judges:19:13 @ Kaj li diris al sia junulo:Iru, ke ni alproksimigxu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aux en Rama.

esperanto@Judges:19:14 @ Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaux ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.

esperanto@Judges:19:15 @ Kaj ili turnigxis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.

esperanto@Judges:19:16 @ Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj logxis tiutempe en Gibea; kaj la logxantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.

esperanto@Judges:19:18 @ Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.

esperanto@Judges:19:19 @ Ni havas pajlon kaj mangxajxon por niaj azenoj, ankaux panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.

esperanto@Judges:19:21 @ Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis mangxajxon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj mangxis kaj trinkis.

esperanto@Judges:19:22 @ Dum ili gxojigadis sian koron, jen la logxantoj de la urbo, homoj malmoralaj, cxirkauxis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.

esperanto@Judges:19:23 @ Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili:Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; cxar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblajxon.

esperanto@Judges:19:24 @ Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio placxas al vi; sed kun cxi tiu viro ne faru tian abomenindajxon.

esperanto@Judges:19:25 @ Sed la homoj ne volis auxskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis sxin, kaj faris al si amuzon kun sxi dum la tuta nokto, gxis la mateno; kaj ili forliberigis sxin, kiam levigxis la matenrugxo.

esperanto@Judges:19:26 @ Kaj la virino venis antaux la matenigxo, kaj falis antaux la pordo de la domo de tiu homo, kie estis sxia sinjoro; kaj sxi kusxis, gxis farigxis lume.

esperanto@Judges:19:28 @ Kaj li diris al sxi:Levigxu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis sxin sur la azenon, levigxis, kaj iris al sia loko.

esperanto@Judges:19:29 @ Kiam li venis en sian domon, li prenis trancxilon, prenis sian kromedzinon kaj distrancxis sxin kun sxiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en cxiujn regionojn de Izrael.

esperanto@Judges:20:2 @ Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, cxiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.

esperanto@Judges:20:3 @ La Benjamenidoj auxdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris:Diru, kiamaniere okazis tiu malbonajxo?

esperanto@Judges:20:4 @ Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.

esperanto@Judges:20:6 @ Tiam mi prenis mian kromedzinon, distrancxis sxin kaj dissendis en cxiujn regionojn de Izrael; cxar ili faris malcxastajxon kaj malnoblajxon en Izrael.

esperanto@Judges:20:8 @ Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;

esperanto@Judges:20:9 @ sed jen estas, kion ni faros al Gibea:ni lotos pri gxi;

esperanto@Judges:20:10 @ kaj ni prenos po dek homoj el cxiu cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael.

esperanto@Judges:20:11 @ Kaj kolektigxis kontraux la urbo cxiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.

esperanto@Judges:20:13 @ Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la vocxon de siaj fratoj, la Izraelidoj.

esperanto@Judges:20:14 @ Kaj la Benjamenidoj kolektigxis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraux la Izraelidojn.

esperanto@Judges:20:15 @ Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la logxantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej tauxgaj.

esperanto@Judges:20:17 @ Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; cxiuj ili estis batalkapablaj.

esperanto@Judges:20:18 @ Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

esperanto@Judges:20:20 @ Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraux la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraux ili antaux Gibea.

esperanto@Judges:20:21 @ Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.

esperanto@Judges:20:23 @ Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:CXu ni devas plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraux ilin.

esperanto@Judges:20:24 @ Kaj la Izraelidoj alpasxis al la Benjamenidoj en la dua tago.

esperanto@Judges:20:25 @ Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraux dek ok mil homojn sur la teron; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

esperanto@Judges:20:26 @ Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.

esperanto@Judges:20:28 @ kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

esperanto@Judges:20:30 @ Kaj la Izraelidoj eliris kontraux la Benjamenidojn en la tria tago kaj starigxis kontraux Gibea kiel antauxe.

esperanto@Judges:20:31 @ Kaj la Benjamenidoj eliris kontraux la popolon, malproksimigxis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antauxaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.

esperanto@Judges:20:32 @ Kaj la Benjamenidoj diris al si:Ili falas antaux ni kiel antauxe. Kaj la Izraelidoj diris:Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.

esperanto@Judges:20:34 @ Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.

esperanto@Judges:20:35 @ Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

esperanto@Judges:20:36 @ La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea.

esperanto@Judges:20:37 @ Kaj la embuskuloj rapidis kaj jxetis sin kontraux Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.

esperanto@Judges:20:38 @ Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.

esperanto@Judges:20:39 @ Kiam la Izraelidoj retirigxis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris:Ili falas antaux ni kiel en la unua batalo:

esperanto@Judges:20:40 @ tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo.

esperanto@Judges:20:41 @ Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis.

esperanto@Judges:20:42 @ Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,

esperanto@Judges:20:43 @ cxirkauxis la Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin gxis la orienta flanko de Gibea.

esperanto@Judges:20:44 @ Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; cxiuj ili estis fortaj militistoj.

esperanto@Judges:20:45 @ Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn.

esperanto@Judges:20:46 @ La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.

esperanto@Judges:20:47 @ Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis cxe la roko Rimon kvar monatojn.

esperanto@Judges:20:48 @ Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.

esperanto@Judges:21:1 @ Kaj la Izraelidoj jxuris en Micpa, dirante:Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.

esperanto@Judges:21:2 @ Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris,

esperanto@Judges:21:5 @ Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? CXar estis farita granda jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.

esperanto@Judges:21:6 @ Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaux unu tribo el Izrael!

esperanto@Judges:21:7 @ kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni jxuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.

esperanto@Judges:21:8 @ Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montrigxis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabesx en Gilead.

esperanto@Judges:21:9 @ Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis, ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead.

esperanto@Judges:21:10 @ Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj infanojn.

esperanto@Judges:21:11 @ Kaj tiel agu:cxiun virseksulon, kaj cxiun virinon, kiu ekkonis kusxejon de viro, ekstermu.

esperanto@Judges:21:12 @ Kaj ili trovis inter la logxantoj de Jabesx en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en SXilon, kiu estas en la lando Kanaana.

esperanto@Judges:21:13 @ Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis cxe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.

esperanto@Judges:21:14 @ Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabesx en Gilead; sed ne estis suficxe por ili.

esperanto@Judges:21:16 @ Kaj la plejagxuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.

esperanto@Judges:21:17 @ Kaj ili diris:La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;

esperanto@Judges:21:18 @ kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, cxar la Izraelidoj jxuris, dirante:Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.

esperanto@Judges:21:20 @ Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinbergxardenoj;

esperanto@Judges:21:21 @ kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de SXilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinbergxardenoj kaj kaptu al vi cxiu edzinon el la knabinoj de SXilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.

esperanto@Judges:21:22 @ Kaj se venos iliaj patroj aux fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; cxar ni ne prenis por cxiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.

esperanto@Judges:21:23 @ Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laux sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedajxo kaj konstruis urbojn kaj eklogxis en ili.

esperanto@Ruth:1:2 @ La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

esperanto@Ruth:1:5 @ Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.

esperanto@Ruth:1:10 @ Kaj ili diris al sxi:Ni volas iri kun vi al via popolo.

esperanto@Ruth:1:11 @ Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili?

esperanto@Ruth:1:12 @ Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj ecx se mi naskus filojn:

esperanto@Ruth:1:13 @ cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min.

esperanto@Ruth:1:17 @ Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.

esperanto@Ruth:1:19 @ Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi?

esperanto@Ruth:1:21 @ kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?

esperanto@Ruth:1:22 @ Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.

esperanto@Ruth:2:3 @ Kaj sxi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimelehx.

esperanto@Ruth:2:4 @ Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu!

esperanto@Ruth:2:6 @ Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;

esperanto@Ruth:2:9 @ rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro cxerpas.

esperanto@Ruth:2:11 @ Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux.

esperanto@Ruth:2:15 @ Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;

esperanto@Ruth:2:16 @ kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin.

esperanto@Ruth:2:18 @ Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.

esperanto@Ruth:2:20 @ Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.

esperanto@Ruth:2:22 @ Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.

esperanto@Ruth:2:23 @ Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, gxis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste sxi logxis kune kun sia bopatrino.

esperanto@Ruth:3:1 @ Naomi, sxia bopatrino, diris al sxi:Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie plibonigxos via stato.

esperanto@Ruth:3:2 @ Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kunigxis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo;

esperanto@Ruth:3:6 @ Kaj sxi iris en la drasxejon, kaj faris tion, kion sxia bopatrino ordonis al sxi.

esperanto@Ruth:3:7 @ Kiam Boaz estis mangxinta kaj trinkinta kaj gajigxis, li iris por kusxigxi malantaux grenamaso; kaj sxi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxis.

esperanto@Ruth:3:8 @ En la noktomezo la viro ektimigxis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kusxas cxe liaj piedoj.

esperanto@Ruth:3:14 @ Kaj sxi kusxis cxe liaj piedoj gxis la tagigxo; sed sxi levigxis, antaux ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris:Mi ne volas, ke iu sciigxu, ke cxi tiu virino estis en mia drasxejo.

esperanto@Ruth:3:15 @ Kaj li diris:Alportu la sxalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu gxin. SXi gxin tenis, kaj li enmezuris en gxin ses mezurilojn da hordeo kaj metis gxin sur sxin, kaj sxi iris en la urbon.

esperanto@Ruth:3:16 @ Kiam sxi alvenis al sia bopatrino, cxi tiu demandis:Kiel la afero iras cxe vi, mia filino? Kaj sxi rakontis al sxi cxion, kion la viro faris al sxi.

esperanto@Ruth:3:17 @ Kaj sxi diris plue:La ses mezurilojn da hordeo li ankaux donis al mi; cxar li diris al mi:Ne revenu malplena al via bopatrino.

esperanto@Ruth:3:18 @ Kaj cxi tiu diris:Restu, mia filino, gxis vi sciigxos, kiel la afero finigxis; cxar tiu homo ne ripozos, gxis la afero estos finita hodiaux.

esperanto@Ruth:4:2 @ Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:Sidigxu cxi tie. Kaj ili sidigxis.

esperanto@Ruth:4:3 @ Kaj li diris al la parenco:Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimelehx, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab;

esperanto@Ruth:4:7 @ Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elacxetado kaj sxangxado, por firmigi cxion:oni detiras sian sxuon kaj donas gxin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael.

esperanto@Ruth:4:9 @ Kaj Boaz diris al la plejagxuloj kaj al la popolamaso:Hodiaux vi estas atestantoj, ke mi acxetis el la mano de Naomi cxion, kio apartenis al Elimelehx kaj al Kiljon kaj Mahxlon;

esperanto@Ruth:4:11 @ Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis cxe la pordego, kiel ankaux la plejagxuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Lehxem;

esperanto@Ruth:4:13 @ Kaj Boaz prenis Ruton, kaj sxi farigxis lia edzino; kaj li envenis al sxi, kaj la Eternulo donis al sxi gravedecon, kaj sxi naskis filon.

esperanto@Ruth:4:16 @ Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis gxin sur sian bruston kaj farigxis gxia vartistino.

esperanto@Ruth:4:17 @ Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David.

esperanto@1Samuel:1:2 @ Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn.

esperanto@1Samuel:1:3 @ Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:4 @ Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn;

esperanto@1Samuel:1:5 @ kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron.

esperanto@1Samuel:1:13 @ HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.

esperanto@1Samuel:1:15 @ Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:16 @ Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.

esperanto@1Samuel:1:19 @ Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin.

esperanto@1Samuel:1:20 @ Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis.

esperanto@1Samuel:1:22 @ Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam.

esperanto@1Samuel:1:24 @ Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna.

esperanto@1Samuel:1:25 @ Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli.

esperanto@1Samuel:1:26 @ Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:28 @ Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:2:2 @ Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; CXar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.

esperanto@1Samuel:2:4 @ La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zonigxas per forto.

esperanto@1Samuel:2:12 @ La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,

esperanto@1Samuel:2:16 @ Se la homo diris al li:Antauxe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto.

esperanto@1Samuel:2:18 @ Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.

esperanto@1Samuel:2:19 @ Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li cxiujare, kiam sxi venadis kun sia edzo, por alporti la cxiujaran oferon.

esperanto@1Samuel:2:27 @ Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li:Tiel diras la Eternulo:Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;

esperanto@1Samuel:2:28 @ kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.

esperanto@1Samuel:2:32 @ kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.

esperanto@1Samuel:2:33 @ Sed Mi neniun ekstermos cxe vi de antaux Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumigxu kaj via animo turmentigxu; cxiu, kiu naskigxas en via domo, mortos en la vira agxo.

esperanto@1Samuel:2:34 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj du filoj, sur HXofni kaj Pinehxas:en unu tago ili ambaux mortos.

esperanto@1Samuel:2:35 @ Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laux Mia koro kaj laux Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li irados cxiam antaux Mia sanktoleito.

esperanto@1Samuel:2:36 @ Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj klinigxos antaux li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros:Mi petas, lasu min aligxi al ia el la pastrajxoj, por ke mi povu mangxi pecon da pano.

esperanto@1Samuel:3:7 @ Samuel ankoraux ne konis la Eternulon, kaj ankoraux ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:3:8 @ Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.

esperanto@1Samuel:3:10 @ Kaj venis la Eternulo kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, cxar Via sklavo auxskultas.

esperanto@1Samuel:3:13 @ Mi sciigis al li, ke Mi jugxos lian domon por cxiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.

esperanto@1Samuel:3:14 @ Kaj tial Mi jxuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberigxos la krimo de la domo de Eli per bucxofero nek per farunofero.

esperanto@1Samuel:3:18 @ Kaj Samuel rakontis al li cxion, kaj nenion kasxis antaux li. Kaj li diris:Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio placxas al Li.

esperanto@1Samuel:3:19 @ Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.

esperanto@1Samuel:4:3 @ Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj.

esperanto@1Samuel:4:4 @ Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas.

esperanto@1Samuel:4:5 @ Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.

esperanto@1Samuel:4:6 @ Kiam la Filisxtoj auxdis la lauxtan kriadon, ili diris:Kion signifas cxi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron.

esperanto@1Samuel:4:7 @ Kaj la Filisxtoj ektimis, cxar ili diris:Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris:Ve al ni! cxar ne estis tiel antauxe.

esperanto@1Samuel:4:8 @ Ve al ni! kiu savos nin kontraux la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per cxiaj frapoj en la dezerto.

esperanto@1Samuel:4:11 @ Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas, mortis.

esperanto@1Samuel:4:12 @ Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en SXilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.

esperanto@1Samuel:4:13 @ Kiam li venis, Eli sidis sur segxo, rigardante sur la vojon, cxar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo.

esperanto@1Samuel:4:14 @ Kiam Eli auxdis la kriadon, li diris:Kion signifas cxi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.

esperanto@1Samuel:4:16 @ Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo?

esperanto@1Samuel:4:17 @ Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaux viaj du filoj, HXofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.

esperanto@1Samuel:4:19 @ Lia bofilino, la edzino de Pinehxas, estis graveda, baldaux naskonta. Kiam sxi auxdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, sxi klinigxis kaj naskis, cxar subite atakis sxin la naskaj doloroj.

esperanto@1Samuel:4:20 @ Kaj dum sxi estis mortanta, la virinoj, kiuj sxin cxirkauxis, diris:Ne timu, cxar vi naskis filon; sed sxi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.

esperanto@1Samuel:4:21 @ Kaj sxi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante:For estas la gloro de Izrael; cxar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis sxia bopatro kaj sxia edzo.

esperanto@1Samuel:4:22 @ Kaj sxi diris:For estas la gloro de Izrael, cxar forprenita estas la kesto de Dio.

esperanto@1Samuel:5:1 @ La Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj portis gxin el Eben-Ezer en Asxdodon.

esperanto@1Samuel:5:2 @ Kaj la Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj enportis gxin en la templon de Dagon kaj starigis gxin apude de Dagon.

esperanto@1Samuel:5:3 @ Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.

esperanto@1Samuel:5:5 @ Pro tio la pastroj de Dagon, kaj cxiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Asxdod, ne pasxas sur la sojlon de Dagon gxis la nuna tago.

esperanto@1Samuel:5:7 @ Kiam la Asxdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris:Ne restu cxe ni la kesto de la Dio de Izrael, cxar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.

esperanto@1Samuel:5:8 @ Ili sendis kaj kunvenigis al si cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris:Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris:Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael.

esperanto@1Samuel:5:9 @ Sed kiam oni transportis gxin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la logxantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaux la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.

esperanto@1Samuel:5:10 @ Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante:Oni alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon.

esperanto@1Samuel:5:11 @ Ili sendis kaj kunvenigis cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris:Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke gxi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; cxar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.

esperanto@1Samuel:6:2 @ Kaj la Filisxtoj vokis la pastrojn kaj la auxguristojn, kaj diris:Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu gxin sur gxian lokon.

esperanto@1Samuel:6:3 @ Kaj tiuj diris:Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu gxin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resanigxos, kaj ekscios, kial ne forigxas de vi Lia mano.

esperanto@1Samuel:6:4 @ Kaj ili diris:Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris:Laux la nombro de la estroj de la Filisxtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; cxar la sama frapo trafis vin cxiujn kaj viajn estrojn.

esperanto@1Samuel:6:5 @ Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.

esperanto@1Samuel:6:6 @ Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.

esperanto@1Samuel:6:9 @ Kaj rigardu:se gxi iros laux la vojo al sia regiono, al Bet-SXemesx, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.

esperanto@1Samuel:6:10 @ Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du sucxigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al cxaro, kaj iliajn idojn ili ensxlosis hejme;

esperanto@1Samuel:6:14 @ La cxaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-SXemesxano, kaj haltis tie; tie estis granda sxtono. Kaj oni dishakis la lignon de la cxaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:6:15 @ La Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud gxi kaj enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan sxtonon; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx faris bruloferojn kaj bucxis bucxoferojn al la Eternulo en tiu tago.

esperanto@1Samuel:6:17 @ Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filisxtoj donis kiel prokulpan oferon al la Eternulo:unu pro Asxdod, unu pro Gaza, unu pro Asxkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron.

esperanto@1Samuel:6:18 @ La oraj musoj, laux la nombro de cxiuj urboj Filisxtaj en la kvin provincoj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaux de la nesxirmitaj vilagxoj, kaj ankaux la granda sxtono, sur kiun oni metis la keston de la Eternulo, estas kasxitaj gxis nun sur la kampo de Josuo, la Bet-SXemesxano.

esperanto@1Samuel:6:20 @ Kaj la logxantoj de Bet-SXemesx diris:Kiu povas stari antaux la Eternulo, tiu sankta Dio? kaj al kiu Li iros de ni?

esperanto@1Samuel:6:21 @ Kaj ili sendis senditojn al la logxantoj de Kirjat-Jearim, por diri:La Filisxtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu gxin al vi.

esperanto@1Samuel:7:1 @ Kaj venis la logxantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis gxin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:7:5 @ Kaj Samuel diris:Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi pregxos por vi al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:7:6 @ Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj cxerpis akvon kaj versxis antaux la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie:Ni pekis antaux la Eternulo. Kaj Samuel jugxis la Izraelidojn en Micpa.

esperanto@1Samuel:7:8 @ Kaj la Izraelidoj diris al Samuel:Ne cxesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraux la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:7:9 @ Tiam Samuel prenis unu sucxantan sxafidon kaj oferis gxin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo auxskultis lin.

esperanto@1Samuel:7:10 @ Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filisxtoj venis, por batali kontraux la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filisxtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaux Izrael.

esperanto@1Samuel:7:12 @ Kaj Samuel prenis unu sxtonon, kaj metis gxin inter Micpa kaj SXen, kaj donis al gxi la nomon Eben-Ezer, dirante:GXis cxi tiu loko helpis nin la Eternulo.

esperanto@1Samuel:7:13 @ Tiamaniere la Filisxtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filisxtoj dum la tuta vivo de Samuel.

esperanto@1Samuel:7:14 @ Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filisxtoj prenis de Izrael, de Ekron gxis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filisxtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.

esperanto@1Samuel:8:1 @ Kiam Samuel maljunigxis, li faris siajn filojn jugxistoj de Izrael.

esperanto@1Samuel:8:4 @ Kaj kolektigxis cxiuj plejagxuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman,

esperanto@1Samuel:8:5 @ kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj.

esperanto@1Samuel:8:6 @ Ne placxis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj Samuel ekpregxis al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:8:19 @ Sed la popolo ne volis obei la vocxon de Samuel kaj diris:Ne, regxo estu super ni;

esperanto@1Samuel:8:20 @ kaj ni ankaux estu kiel cxiuj popoloj, kaj nia regxo jugxadu nin kaj iradu antaux ni kaj kondukadu niajn militojn.

esperanto@1Samuel:9:1 @ Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.

esperanto@1Samuel:9:2 @ Li havis filon, kies nomo estis Saul; cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

esperanto@1Samuel:9:3 @ Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.

esperanto@1Samuel:9:5 @ Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.

esperanto@1Samuel:9:6 @ Kaj tiu diris al li:Jen en cxi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; cxio, kion li diras, nepre plenumigxas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri.

esperanto@1Samuel:9:7 @ Kaj Saul diris al sia junulo:Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? cxar la pano elcxerpigxis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas?

esperanto@1Samuel:9:8 @ La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano trovigxas kvarono de argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.

esperanto@1Samuel:9:9 @ (En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)

esperanto@1Samuel:9:10 @ Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.

esperanto@1Samuel:9:12 @ Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:CXi tie; jen li estas antaux vi; nun rapidu, cxar hodiaux li venis en la urbon, cxar hodiaux la popolo alportas bucxoferon sur la altajxo.

esperanto@1Samuel:9:13 @ Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno, cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj. Iru do, cxar nun vi lin trovos.

esperanto@1Samuel:9:14 @ Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaux ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altajxon.

esperanto@1Samuel:9:20 @ Kaj pri la azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?

esperanto@1Samuel:9:21 @ Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?

esperanto@1Samuel:9:22 @ Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la mangxocxambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de cxirkaux tridek homoj.

esperanto@1Samuel:9:23 @ Kaj Samuel diris al la kuiristo:Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu gxin cxe vi.

esperanto@1Samuel:9:25 @ Kaj ili malsupreniris de la altajxo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.

esperanto@1Samuel:10:1 @ Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel cxefon super Sia heredajxo.

esperanto@1Samuel:10:2 @ Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?

esperanto@1Samuel:10:5 @ Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.

esperanto@1Samuel:10:9 @ Kaj kiam li turnis siajn sxultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj cxiuj tiuj antauxsignoj plenumigxis en tiu tago.

esperanto@1Samuel:10:10 @ Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.

esperanto@1Samuel:10:11 @ Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?

esperanto@1Samuel:10:12 @ Kaj unu el tie respondis kaj diris:Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?

esperanto@1Samuel:10:13 @ Kaj cxesinte profeti, li venis sur la altajxon.

esperanto@1Samuel:10:14 @ Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.

esperanto@1Samuel:10:16 @ Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.

esperanto@1Samuel:10:17 @ Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.

esperanto@1Samuel:10:19 @ Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.

esperanto@1Samuel:10:20 @ Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.

esperanto@1Samuel:10:21 @ Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis.

esperanto@1Samuel:10:22 @ Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro.

esperanto@1Samuel:10:23 @ Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo, kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

esperanto@1Samuel:10:27 @ Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.

esperanto@1Samuel:11:1 @ Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx en Gilead. Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.

esperanto@1Samuel:11:2 @ Sed Nahxasx la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.

esperanto@1Samuel:11:3 @ Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.

esperanto@1Samuel:11:4 @ Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo lauxte ekploris.

esperanto@1Samuel:11:5 @ Sed jen Saul venas de la kampo malantaux la bovoj. Kaj Saul diris:Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la logxantoj de Jabesx.

esperanto@1Samuel:11:7 @ Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en cxiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaux la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.

esperanto@1Samuel:11:9 @ Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead:Morgaux venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.

esperanto@1Samuel:11:10 @ Kaj la logxantoj de Jabesx diris:Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel placxos al vi.

esperanto@1Samuel:11:11 @ En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri tacxmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaux ol la tago farigxis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis ecx du kune.

esperanto@1Samuel:11:12 @ Kaj la popolo diris al Samuel:Kiuj estas tiuj, kiuj diris:CXu Saul regxos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.

esperanto@1Samuel:11:13 @ Sed Saul diris:Neniun oni devas mortigi en cxi tiu tago, cxar hodiaux la Eternulo faris savon al Izrael.

esperanto@1Samuel:11:14 @ Kaj Samuel diris al la popolo:Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la regxecon.

esperanto@1Samuel:12:2 @ Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago.

esperanto@1Samuel:12:3 @ Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.

esperanto@1Samuel:12:4 @ Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.

esperanto@1Samuel:12:5 @ Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.

esperanto@1Samuel:12:8 @ Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi tiu loko.

esperanto@1Samuel:12:9 @ Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de HXacor, kaj en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la regxo de Moab, kiuj militis kontraux ili.

esperanto@1Samuel:12:10 @ Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.

esperanto@1Samuel:12:12 @ Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi:Ne, regxo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo.

esperanto@1Samuel:12:18 @ Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.

esperanto@1Samuel:12:19 @ Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Pregxu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni regxon.

esperanto@1Samuel:12:20 @ Sed Samuel diris al la popolo:Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturnigxu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.

esperanto@1Samuel:12:21 @ Kaj ne forklinigxu al la vantajxoj, kiuj ne helpas nek savas, cxar ili estas vantajxo.

esperanto@1Samuel:13:3 @ Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion auxdis la Filisxtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante:Auxdu tion la Hebreoj.

esperanto@1Samuel:13:4 @ Kaj la tuta Izrael auxdis jenon:Saul venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kaj Izrael farigxis malamata por la Filisxtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.

esperanto@1Samuel:13:8 @ Kaj li atendis sep tagojn gxis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disigxi de li.

esperanto@1Samuel:13:10 @ Apenaux li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin.

esperanto@1Samuel:13:11 @ Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj kolektigxis en Mihxmasx;

esperanto@1Samuel:13:12 @ kaj mi diris:Nun la Filisxtoj atakos min cxi tie en Gilgal, kaj mi ankoraux ne pregxis antaux la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon.

esperanto@1Samuel:13:13 @ Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.

esperanto@1Samuel:13:14 @ Sed nun via regxado ne longe dauxros:la Eternulo elsercxis al Si viron laux Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, cxar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

esperanto@1Samuel:13:19 @ Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon.

esperanto@1Samuel:13:20 @ Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon.

esperanto@1Samuel:14:1 @ Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de la Filisxtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.

esperanto@1Samuel:14:4 @ Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filisxtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene.

esperanto@1Samuel:14:6 @ Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto.

esperanto@1Samuel:14:8 @ Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.

esperanto@1Samuel:14:9 @ Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;

esperanto@1Samuel:14:10 @ sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.

esperanto@1Samuel:14:11 @ Kaj ili ambaux aperis antaux la garnizono de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj diris:Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kasxis.

esperanto@1Samuel:14:12 @ Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.

esperanto@1Samuel:14:15 @ Tiam farigxis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaux ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.

esperanto@1Samuel:14:17 @ Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis cxe li:Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montrigxis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto.

esperanto@1Samuel:14:18 @ Kaj Saul diris al Ahxija:Venigu la keston de Dio; cxar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj.

esperanto@1Samuel:14:20 @ Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.

esperanto@1Samuel:14:21 @ Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filisxtoj antauxe kaj venis kune kun ili en tendaro cxirkauxen, ili ankaux aligxis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.

esperanto@1Samuel:14:24 @ La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu mangxos panon antaux la vespero, antaux ol mi vengxos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.

esperanto@1Samuel:14:25 @ Kaj cxiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero.

esperanto@1Samuel:14:26 @ Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la jxuron.

esperanto@1Samuel:14:28 @ Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis.

esperanto@1Samuel:14:30 @ Se la popolo mangxus hodiaux el la militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la Filisxtoj?

esperanto@1Samuel:14:32 @ Kaj la popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la popolo mangxis kune kun la sango.

esperanto@1Samuel:14:33 @ Oni raportis al Saul, dirante:Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj li diris:Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi grandan sxtonon.

esperanto@1Samuel:14:36 @ Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio.

esperanto@1Samuel:14:39 @ CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.

esperanto@1Samuel:14:45 @ Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.

esperanto@1Samuel:14:47 @ Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis cxirkauxe kontraux cxiuj siaj malamikoj, kontraux Moab kaj kontraux la Amonidoj kaj kontraux Edom kaj kontraux la regxoj de Coba kaj kontraux la Filisxtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.

esperanto@1Samuel:14:52 @ Forta estis la milito kontraux la Filisxtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj cxiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.

esperanto@1Samuel:15:5 @ Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon cxe la torento.

esperanto@1Samuel:15:6 @ Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.

esperanto@1Samuel:15:11 @ Mi bedauxras, ke Mi faris Saulon regxo; cxar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malgxojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.

esperanto@1Samuel:15:12 @ Kaj Samuel levigxis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon.

esperanto@1Samuel:15:13 @ Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li:Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:15:14 @ Sed Samuel diris:Kion do signifas tiu vocxo de sxafoj en miaj oreloj, kaj la vocxo de bovoj, kiun mi auxdas?

esperanto@1Samuel:15:15 @ Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.

esperanto@1Samuel:15:20 @ Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la vocxon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis.

esperanto@1Samuel:15:21 @ Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.

esperanto@1Samuel:15:25 @ Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:15:27 @ Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj gxi dissxirigxis.

esperanto@1Samuel:15:28 @ Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.

esperanto@1Samuel:15:30 @ Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Samuel:15:31 @ Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorklinigxis antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:15:32 @ Kaj Samuel diris:Alkonduku al mi Agagon, regxon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris:Ho, alproksimigxas la maldolcxeco de la morto.

esperanto@1Samuel:15:33 @ Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal.

esperanto@1Samuel:16:1 @ Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.

esperanto@1Samuel:16:2 @ Kaj Samuel diris:Kiel mi iros? Saul auxdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris:Prenu kun vi bovidinon, kaj diru:Mi venis, por fari bucxoferon al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:16:4 @ Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Lehxemon. Kun timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:CXu en paco vi venas?

esperanto@1Samuel:16:5 @ Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.

esperanto@1Samuel:16:6 @ Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris:Jen antaux la Eternulo estas Lia sanktoleito.

esperanto@1Samuel:16:11 @ Kaj Samuel diris al Jisxaj:CXu tio estas jam cxiuj knaboj? Kaj cxi tiu diris:Restas ankoraux la plej juna, li pasxtas nun la sxafojn. Kaj Samuel diris al Jisxaj:Sendu, kaj venigu lin, cxar ni ne sidigxos al la tablo, antaux ol li venos cxi tien.

esperanto@1Samuel:16:12 @ Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li.

esperanto@1Samuel:16:13 @ Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.

esperanto@1Samuel:16:16 @ tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elsercxu homon, kiu povoscias ludi harpon:kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam farigxos al vi bone.

esperanto@1Samuel:16:17 @ Kaj Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi.

esperanto@1Samuel:16:20 @ Tiam Jisxaj prenis azenon, sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.

esperanto@1Samuel:16:21 @ Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaux li; kaj cxi tiu tre ekamis lin, kaj li farigxis lia armilportisto.

esperanto@1Samuel:17:1 @ La Filisxtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kunigxis apud Sohxo de Jehuda, kaj starigxis tendare inter Sohxo kaj Azeka, en Efes-Damim.

esperanto@1Samuel:17:7 @ La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaux li iris sxildoportisto.

esperanto@1Samuel:17:8 @ Kaj li starigxis, kaj ekkriis al la tacxmentoj de Izrael, kaj diris al ili:Por kio vi eliris batale? cxu mi ne estas Filisxto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi.

esperanto@1Samuel:17:9 @ Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni.

esperanto@1Samuel:17:10 @ Kaj la Filisxto diris:Mi hontigos hodiaux la tacxmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaux interbatalu.

esperanto@1Samuel:17:20 @ Kaj David levigxis frue matene, lasis la sxafojn al la gardisto, prenis la portotajxon kaj iris, kiel ordonis al li Jisxaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin arangxi kaj oni trumpetis por batalo.

esperanto@1Samuel:17:28 @ Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.

esperanto@1Samuel:17:29 @ Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?

esperanto@1Samuel:17:30 @ Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antauxe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.

esperanto@1Samuel:17:31 @ Kiam oni auxdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj cxi tiu venigis lin.

esperanto@1Samuel:17:32 @ Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuragxon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraux tiu Filisxto.

esperanto@1Samuel:17:39 @ Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, cxar li ne kutimis; sed David diris al Saul:Mi ne povas iri en cxi tio, cxar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si.

esperanto@1Samuel:17:40 @ Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn sxtonojn el la torento, kaj metis ilin en la pasxtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la jxetilo en la mano li iris al la Filisxto.

esperanto@1Samuel:17:43 @ Kaj la Filisxto diris al David:CXu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filisxto malbenis Davidon per siaj dioj.

esperanto@1Samuel:17:47 @ Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

esperanto@1Samuel:17:49 @ Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie sxtonon, jxetis per la jxetilo kaj trafis la Filisxton en lian frunton, kaj la sxtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizagxo sur la teron.

esperanto@1Samuel:17:50 @ Tiamaniere David venkis la Filisxton per la jxetilo kaj per la sxtono, kaj batis la Filisxton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David.

esperanto@1Samuel:17:51 @ David alkuris, starigxis super la Filisxto, prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per gxi lian kapon. Kiam la Filisxtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.

esperanto@1Samuel:17:52 @ Tiam levigxis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filisxtojn gxis la eniro en la valon kaj gxis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filisxtoj sur la vojo al SXaaraim, gxis Gat kaj gxis Ekron.

esperanto@1Samuel:17:53 @ Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filisxtoj kaj disrabis ilian tendaron.

esperanto@1Samuel:17:54 @ Kaj David prenis la kapon de la Filisxto, kaj alportis gxin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.

esperanto@1Samuel:17:55 @ Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraux la Filisxton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas cxi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi jxuras per via animo, ho regxo, ke mi ne scias.

esperanto@1Samuel:17:57 @ Kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaux Saulon, kaj la kapo de la Filisxto estis en lia mano.

esperanto@1Samuel:18:1 @ Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:18:2 @ Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.

esperanto@1Samuel:18:3 @ Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:18:4 @ Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David, ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.

esperanto@1Samuel:18:6 @ Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj.

esperanto@1Samuel:18:8 @ Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne placxis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraux nur la regxeco.

esperanto@1Samuel:18:11 @ Kaj Saul jxetis la lancon, kaj pensis:Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.

esperanto@1Samuel:18:12 @ Tiam Saul ektimis Davidon, cxar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.

esperanto@1Samuel:18:16 @ Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaux ili.

esperanto@1Samuel:18:19 @ Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, sxi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Mehxolatano.

esperanto@1Samuel:18:20 @ Dume Mihxal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero placxis al li.

esperanto@1Samuel:18:22 @ Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la regxo vin favoras, kaj cxiuj liaj servantoj vin amas; boparencigxu do nun kun la regxo.

esperanto@1Samuel:18:23 @ Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:CXu vi opinias, ke estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo malricxa kaj ne eminenta.

esperanto@1Samuel:18:25 @ Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La regxo ne deziras alian edzigxan donacon krom cent prepucioj de Filisxtoj, por vengxi al la malamikoj de la regxo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:18:26 @ Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David placxis la afero, ke li boparencigxos kun la regxo. Kaj antaux ol venis la destinita tempo,

esperanto@1Samuel:18:27 @ David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:18:28 @ Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.

esperanto@1Samuel:19:9 @ Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.

esperanto@1Samuel:19:11 @ Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita.

esperanto@1Samuel:19:12 @ Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis.

esperanto@1Samuel:19:13 @ Poste Mihxal prenis doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto.

esperanto@1Samuel:19:14 @ Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana.

esperanto@1Samuel:19:15 @ Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.

esperanto@1Samuel:19:16 @ La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra felo.

esperanto@1Samuel:19:18 @ Dume David forkuris kaj savigxis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li cxion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.

esperanto@1Samuel:19:19 @ Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.

esperanto@1Samuel:19:20 @ Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaux ekprofetis.

esperanto@1Samuel:19:21 @ Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaux ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaux ili ekprofetis.

esperanto@1Samuel:19:22 @ Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Sehxu, kaj demandis:Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis:En Najot, en la regiono de Rama.

esperanto@1Samuel:19:23 @ Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaux sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris cxiam profetante, gxis li venis en Najoton en la Rama regiono.

esperanto@1Samuel:19:24 @ Kaj li ankaux demetis siajn vestojn, kaj li ankaux profetis antaux Samuel, kaj li kusxis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?

esperanto@1Samuel:20:1 @ Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian animon?

esperanto@1Samuel:20:2 @ Sed tiu diris al li:Tio certe ne farigxos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun aferon? tio ne farigxos.

esperanto@1Samuel:20:3 @ Tiam David plue jxuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu pasxo.

esperanto@1Samuel:20:4 @ Kaj Jonatan diris al David:Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi.

esperanto@1Samuel:20:8 @ Faru do favorkorajxon al via sklavo, cxar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaux la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro?

esperanto@1Samuel:20:9 @ Sed Jonatan diris:Neniam tio farigxu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraux vi, kaj mi ne sciigus tion al vi.

esperanto@1Samuel:20:11 @ Jonatan diris al David:Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaux eliris sur la kampon.

esperanto@1Samuel:20:16 @ Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David.

esperanto@1Samuel:20:17 @ Kaj Jonatan plue jxuris al David pri sia amo al li, cxar li amis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:20:18 @ Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.

esperanto@1Samuel:20:21 @ Kaj poste mi sendos junulon, dirante:Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo:Jen la sagoj estas antaux vi, prenu ilin kaj venu-tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo.

esperanto@1Samuel:20:23 @ Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por cxiam.

esperanto@1Samuel:20:26 @ Sed Saul diris nenion en tiu tago, cxar li pensis:Io okazis al li, versxajne li estas malpura, li ne purigxis.

esperanto@1Samuel:20:27 @ Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan:Kial la filo de Jisxaj ne venis hieraux nek hodiaux al la tagmangxo?

esperanto@1Samuel:20:29 @ kaj li diris:Forliberigu min, cxar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la regxo.

esperanto@1Samuel:20:31 @ CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton.

esperanto@1Samuel:20:32 @ Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li:Pro kio oni mortigu lin? kion li faris?

esperanto@1Samuel:20:33 @ Tiam Saul jxetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke cxe lia patro gxi estas afero decidita, mortigi Davidon.

esperanto@1Samuel:20:34 @ Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de cxe la tablo; kaj li nenion mangxis en tiu dua tago de la monatkomenco; cxar li malgxojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.

esperanto@1Samuel:20:37 @ Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafjxetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante:La sago kusxas ja post vi malproksime.

esperanto@1Samuel:20:38 @ Kaj Jonatan kriis al la knabo:Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro.

esperanto@1Samuel:20:39 @ Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon.

esperanto@1Samuel:20:40 @ Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis cxe li, kaj diris al li:Iru, portu en la urbon.

esperanto@1Samuel:20:42 @ Kaj Jonatan diris al David:Iru en paco, kiel ni jxuris ambaux per la nomo de la Eternulo, dirante:La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li levigxis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.

esperanto@1Samuel:21:1 @ Kaj David venis en Nobon al la pastro Ahximelehx, kaj Ahximelehx time eliris renkonte al David, kaj diris al li:Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi?

esperanto@1Samuel:21:2 @ Kaj David respondis al la pastro Ahximelehx:La regxo ion komisiis al mi, kaj diris al mi:Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian.

esperanto@1Samuel:21:4 @ Kaj la pastro respondis al David kaj diris:Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.

esperanto@1Samuel:21:5 @ Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li:Virinoj estas for de ni de hieraux kaj antauxhieraux, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenajxoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, gxi ankoraux hodiaux sanktigxos per la apartenajxoj.

esperanto@1Samuel:21:6 @ Tiam la pastro donis al li la sanktajxon, cxar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaux la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.

esperanto@1Samuel:21:8 @ Kaj David diris al Ahximelehx:CXu vi ne havas sub via mano lancon aux glavon? cxar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, cxar la afero de la regxo estis urgxa.

esperanto@1Samuel:21:9 @ Tiam la pastro diris:La glavo de Goljat, la Filisxto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen gxi estas, envolvita en vesto, malantaux la efodo. Se vi volas preni gxin al vi, prenu, cxar ne havigxas alia krom cxi tiu. Kaj David diris:Ne ekzistas simila al gxi, donu gxin al mi.

esperanto@1Samuel:21:10 @ Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Ahxisx, regxo de Gat.

esperanto@1Samuel:21:11 @ Kaj la servantoj de Ahxisx diris al li:Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!

esperanto@1Samuel:21:13 @ Tial li sxangxis sian aspekton antaux iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon.

esperanto@1Samuel:21:14 @ Tiam Ahxisx diris al siaj servantoj:Vi vidas ja, ke cxi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?

esperanto@1Samuel:21:15 @ CXu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis cxi tiun, ke li faru frenezajxojn antaux mi? cxu tia povas eniri en mian domon?

esperanto@1Samuel:22:1 @ Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam. Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.

esperanto@1Samuel:22:5 @ Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron HXeret.

esperanto@1Samuel:22:8 @ cxar vi cxiuj faris konspiron kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraux mi, por fari insidon, kiel nun.

esperanto@1Samuel:22:9 @ Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub.

esperanto@1Samuel:22:10 @ Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.

esperanto@1Samuel:22:11 @ Tiam la regxo sendis voki la pastron Ahximelehx, filo de Ahxitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili cxiuj venis al la regxo.

esperanto@1Samuel:22:13 @ Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun?

esperanto@1Samuel:22:15 @ cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.

esperanto@1Samuel:22:18 @ Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.

esperanto@1Samuel:22:22 @ Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri cxiuj animoj de via patrodomo.

esperanto@1Samuel:22:23 @ Restu cxe mi, ne timu; cxar kiu sercxos mian animon, tiu sercxos ankaux vian animon; sed vi estos gardata cxe mi.

esperanto@1Samuel:23:1 @ Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filisxtoj militas kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn.

esperanto@1Samuel:23:3 @ Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la tacxmentoj de la Filisxtoj?

esperanto@1Samuel:23:5 @ Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.

esperanto@1Samuel:23:7 @ Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.

esperanto@1Samuel:23:10 @ Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.

esperanto@1Samuel:23:13 @ Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.

esperanto@1Samuel:23:14 @ Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul cxiam sercxis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.

esperanto@1Samuel:23:15 @ David vidis, ke Saul eliris, por sercxi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetajxoj.

esperanto@1Samuel:23:19 @ Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kasxas cxe ni en nealirebla loko, inter arbetajxoj, sur la monteto HXahxila, kiu estas sude de la dezerto;

esperanto@1Samuel:23:20 @ kaj nun laux la tuta deziro de via koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la regxo.

esperanto@1Samuel:23:22 @ Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.

esperanto@1Samuel:23:25 @ Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.

esperanto@1Samuel:23:26 @ Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.

esperanto@1Samuel:23:27 @ Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, cxar la Filisxtoj atakis la landon.

esperanto@1Samuel:23:28 @ Tiam Saul cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo.

esperanto@1Samuel:24:1 @ Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi.

esperanto@1Samuel:24:2 @ Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.

esperanto@1Samuel:24:3 @ Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.

esperanto@1Samuel:24:8 @ Post tio levigxis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho regxo! Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon al la tero kaj adorklinigxis.

esperanto@1Samuel:24:10 @ Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:24:11 @ Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin.

esperanto@1Samuel:24:16 @ Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj Saul levis sian vocxon kaj ekploris.

esperanto@1Samuel:24:18 @ Kaj hodiaux vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; cxar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.

esperanto@1Samuel:24:19 @ Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi.

esperanto@1Samuel:25:2 @ Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.

esperanto@1Samuel:25:7 @ Mi auxdis, ke oni tondas al vi la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.

esperanto@1Samuel:25:8 @ Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.

esperanto@1Samuel:25:12 @ Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn tiujn vortojn.

esperanto@1Samuel:25:13 @ Tiam David diris al siaj homoj:Zonu cxiu sian glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj ducent restis cxe la armilaro.

esperanto@1Samuel:25:14 @ Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;

esperanto@1Samuel:25:15 @ kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdigxis cxe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;

esperanto@1Samuel:25:16 @ muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, pasxtante la sxafojn;

esperanto@1Samuel:25:17 @ tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.

esperanto@1Samuel:25:18 @ Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.

esperanto@1Samuel:25:19 @ Kaj sxi diris al siaj servantoj:Iru antaux mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris.

esperanto@1Samuel:25:21 @ Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;

esperanto@1Samuel:25:22 @ tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el cxio, kio apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun virseksulon.

esperanto@1Samuel:25:23 @ Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.

esperanto@1Samuel:25:26 @ Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.

esperanto@1Samuel:25:27 @ Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.

esperanto@1Samuel:25:28 @ Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.

esperanto@1Samuel:25:29 @ Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo.

esperanto@1Samuel:25:34 @ Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, gxis la matenigxo restus cxe Nabal neniu virseksulo.

esperanto@1Samuel:25:35 @ Kaj David prenis el sxia mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi:Iru pace al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian vizagxon.

esperanto@1Samuel:25:36 @ Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion malgrandan nek grandan gxis la matenigxo.

esperanto@1Samuel:25:39 @ Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:25:40 @ Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al sxi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:25:41 @ Tiam sxi levigxis, kaj klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.

esperanto@1Samuel:25:43 @ Ankaux Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj edzinoj.

esperanto@1Samuel:25:44 @ Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.

esperanto@1Samuel:26:1 @ Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris:David ja kasxas sin sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto.

esperanto@1Samuel:26:3 @ Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin sercxi.

esperanto@1Samuel:26:4 @ Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkigxis, ke Saul efektive venis.

esperanto@1Samuel:26:5 @ Tiam David levigxis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kusxis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kusxis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo cxirkaux li.

esperanto@1Samuel:26:7 @ Kaj David kaj Abisxaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kusxas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kusxas cxirkauxe.

esperanto@1Samuel:26:8 @ Tiam Abisxaj diris al David:Dio transdonis hodiaux vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.

esperanto@1Samuel:26:11 @ La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.

esperanto@1Samuel:26:12 @ Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekigxis, sed cxiuj dormis; cxar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.

esperanto@1Samuel:26:15 @ Tiam David diris al Abner:CXu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la regxon? cxar venis unu el la popolo, por pereigi la regxon, vian sinjoron.

esperanto@1Samuel:26:17 @ Tiam Saul rekonis la vocxon de David, kaj diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj David diris:GXi estas mia vocxo, mia sinjoro, ho regxo.

esperanto@1Samuel:26:19 @ Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj.

esperanto@1Samuel:26:20 @ Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.

esperanto@1Samuel:26:21 @ Tiam Saul diris:Mi pekis; revenu, mia filo David, cxar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaux viaj okuloj hodiaux. Jen mi agis malsagxe kaj tre multe eraris.

esperanto@1Samuel:26:23 @ kaj la Eternulo repagu al cxiu laux lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaux en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:26:24 @ Jen, kiel via animo havis hodiaux grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de cxia mizero.

esperanto@1Samuel:27:1 @ Tamen David diris al si mem:Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filisxtoj, por ke Saul cxesu sercxi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi savigxu kontraux lia mano.

esperanto@1Samuel:27:3 @ Kaj David eklogxis cxe Ahxisx en Gat, li kaj liaj viroj, cxiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@1Samuel:27:4 @ Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu sercxis lin.

esperanto@1Samuel:27:5 @ Kaj David diris al Ahxisx:Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi eklogxu tie; por kio via sklavo logxu en via regxa urbo kune kun vi?

esperanto@1Samuel:27:6 @ Kaj Ahxisx donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag farigxis apartenajxo de la regxoj de Judujo gxis nun.

esperanto@1Samuel:27:9 @ Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Ahxisx.

esperanto@1Samuel:27:10 @ Kiam Ahxisx demandis:CXu vi ne faris hodiaux atakon? David respondis:Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jerahxmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj.

esperanto@1Samuel:27:11 @ Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante:Ili ne parolu kontraux ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li logxis en la regiono de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:27:12 @ Kaj Ahxisx fidis Davidon, dirante:Li faris sin abomeninda antaux sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por cxiam.

esperanto@1Samuel:28:4 @ Kiam la Filisxtoj kolektigxis, kaj venis kaj starigxis tendare en SXunem, tiam Saul kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj ili starigxis tendare en Gilboa.

esperanto@1Samuel:28:8 @ Tiam Saul sxangxis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris:Auxguru al mi, mi petas, per via auxgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.

esperanto@1Samuel:28:9 @ Sed la virino diris al li:Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorcxistojn kaj la auxguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?

esperanto@1Samuel:28:14 @ Kaj li diris al sxi:Kia estas lia aspekto? Kaj sxi diris:Levigxas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizagxo gxis la tero, kaj faris adorsaluton.

esperanto@1Samuel:28:15 @ Tiam Samuel diris al Saul:Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis:Mi estas en tre premita stato; la Filisxtoj militas kontraux mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per songxoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.

esperanto@1Samuel:28:16 @ Sed Samuel diris:Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?

esperanto@1Samuel:28:20 @ Tiam Saul tuj falis laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.

esperanto@1Samuel:28:21 @ Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, sxi diris al li:Jen via sklavino obeis vian vocxon, kaj mi metis en dangxeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;

esperanto@1Samuel:28:24 @ La virino havis en la domo grasigitan bovidon; sxi rapide gxin bucxis, kaj sxi prenis farunon, knedis gxin, kaj bakis el gxi macojn.

esperanto@1Samuel:29:3 @ Kaj la estroj de la Filisxtoj diris:Por kio estas cxi tiuj Hebreoj? Sed Ahxisx respondis al la estroj de la Filisxtoj:Tio estas ja David, servanto de Saul, regxo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aux ecx jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo gxis nun.

esperanto@1Samuel:29:4 @ Sed ekkoleris kontraux li la estroj de la Filisxtoj, kaj la estroj de la Filisxtoj diris al li:Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne farigxu nia kontrauxulo dum la batalo; cxar per kio cxi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?

esperanto@1Samuel:29:5 @ CXu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?

esperanto@1Samuel:29:9 @ Kaj Ahxisx respondis kaj diris al David:Mi scias, ke vi estas bona antaux miaj okuloj, kiel angxelo de Dio; sed la estroj de la Filisxtoj diras:Li ne iru kun ni en la batalon.

esperanto@1Samuel:29:10 @ Levigxu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; levigxu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.

esperanto@1Samuel:29:11 @ Kaj David, li mem kaj liaj viroj, levigxis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filisxtoj; kaj la Filisxtoj direktis sin al Jizreel.

esperanto@1Samuel:30:1 @ Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro.

esperanto@1Samuel:30:2 @ Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.

esperanto@1Samuel:30:3 @ Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.

esperanto@1Samuel:30:5 @ La du edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@1Samuel:30:9 @ Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.

esperanto@1Samuel:30:11 @ Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon.

esperanto@1Samuel:30:12 @ Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj ne trinkis akvon.

esperanto@1Samuel:30:13 @ Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar mi malsanigxis antaux tri tagoj.

esperanto@1Samuel:30:14 @ Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.

esperanto@1Samuel:30:16 @ Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disjxetitaj sur la tuta landpeco, mangxas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filisxta kaj el la lando Juda.

esperanto@1Samuel:30:17 @ Kaj David batis ilin de la mateno gxis la morgauxa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.

esperanto@1Samuel:30:18 @ Kaj David savis cxion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.

esperanto@1Samuel:30:19 @ Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis.

esperanto@1Samuel:30:20 @ Kaj David prenis cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David.

esperanto@1Samuel:30:21 @ Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj cxe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.

esperanto@1Samuel:30:22 @ Tiam kelkaj malbonaj kaj sentauxgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al cxiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.

esperanto@1Samuel:30:23 @ Sed David diris:Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.

esperanto@1Samuel:30:26 @ Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejagxuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;

esperanto@1Samuel:30:29 @ kaj al tiuj, kiuj estis en Rahxal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jerahxmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,

esperanto@1Samuel:31:4 @ Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

esperanto@1Samuel:31:6 @ Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.

esperanto@1Samuel:31:7 @ Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili.

esperanto@1Samuel:31:8 @ En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.

esperanto@1Samuel:31:9 @ Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.

esperanto@1Samuel:31:12 @ tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-SXan, kaj venis en Jabesxon kaj forbruligis ilin tie.

esperanto@1Samuel:31:13 @ Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabesx, kaj ili fastis dum sep tagoj.

esperanto@2Samuel:1:1 @ Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,

esperanto@2Samuel:1:2 @ okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis.

esperanto@2Samuel:1:5 @ Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?

esperanto@2Samuel:1:6 @ Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin.

esperanto@2Samuel:1:9 @ Kaj li diris al mi:Starigxu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, cxar kaptis min agonio; cxar mia animo gxis nun ankoraux estas en mi.

esperanto@2Samuel:1:10 @ Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien.

esperanto@2Samuel:1:18 @ (kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):

esperanto@2Samuel:1:22 @ Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.

esperanto@2Samuel:2:1 @ Post tio David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:Eniru. Kaj David diris:Kien mi eniru? Kaj Li respondis:En HXebronon.

esperanto@2Samuel:2:2 @ Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@2Samuel:2:4 @ Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel regxon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la logxantoj de Jabesx en Gilead enterigis Saulon,

esperanto@2Samuel:2:8 @ Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Isx-Bosxeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Mahxanaimon,

esperanto@2Samuel:2:14 @ Kaj Abner diris al Joab:La junuloj levigxu, kaj amuzigxu antaux ni. Kaj Joab diris:Ili levigxu.

esperanto@2Samuel:2:16 @ Kaj ili kaptis cxiu la kapon de sia kontrauxulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontrauxulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.

esperanto@2Samuel:2:20 @ Abner turnigxis malantauxen, kaj diris:CXu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis:Mi.

esperanto@2Samuel:2:21 @ Tiam Abner diris al li:Flankenigxu dekstren aux maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.

esperanto@2Samuel:2:23 @ Sed tiu ne volis forigxi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantauxa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantauxa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj cxiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis.

esperanto@2Samuel:2:24 @ Kaj Joab kaj Abisxaj postkuris Abneron. Kiam la suno mallevigxis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraux Giahx sur la vojo al la dezerto Gibeona.

esperanto@2Samuel:2:25 @ Kaj la Benjamenidoj kolektigxis cxirkaux Abner kaj formis unu tacxmenton kaj starigxis sur la supro de unu monteto.

esperanto@2Samuel:2:29 @ Abner kaj liaj viroj marsxis sur la ebenajxo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Mahxanaimon.

esperanto@2Samuel:2:30 @ Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naux viroj kaj Asahel.

esperanto@2Samuel:2:31 @ Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.

esperanto@2Samuel:3:2 @ Al David naskigxis filoj en HXebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino;

esperanto@2Samuel:3:3 @ lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Absxalom, de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur;

esperanto@2Samuel:3:4 @ la kvara, Adonija, filo de HXagit; la kvina, SXefatja, filo de Abital;

esperanto@2Samuel:3:7 @ Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Isx- Bosxet diris al Abner:Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?

esperanto@2Samuel:3:8 @ Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Isx-Bosxet, kaj li diris:CXu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraux Jehuda faras favorkorajxon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riprocxas al mi hodiaux krimon pro la virino!

esperanto@2Samuel:3:10 @ por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan gxis Beer-SXeba.

esperanto@2Samuel:3:12 @ Tiam Abner sendis senditojn al David anstataux si, por diri:Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.

esperanto@2Samuel:3:14 @ Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet, filo de Saul, por diri:Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:3:15 @ Tiam Isx-Bosxet sendis, kaj prenis sxin de la edzo, de Paltiel, filo de Laisx.

esperanto@2Samuel:3:19 @ Ankaux al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaux iris, por diri al la oreloj de David en HXebron cxion, kio placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.

esperanto@2Samuel:3:20 @ Kiam Abner venis al David en HXebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.

esperanto@2Samuel:3:21 @ Kaj Abner diris al David:Mi levigxos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la regxo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi regxu super cxio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.

esperanto@2Samuel:3:22 @ Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en HXebron, cxar cxi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco.

esperanto@2Samuel:3:23 @ Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab, dirante:Abner, filo de Ner, venis al la regxo; kaj cxi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco.

esperanto@2Samuel:3:24 @ Tiam Joab venis al la regxo, kaj diris:Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?

esperanto@2Samuel:3:25 @ Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni cxiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii cxion, kion vi faras.

esperanto@2Samuel:3:26 @ Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio.

esperanto@2Samuel:3:27 @ Kiam Abner revenis HXebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.

esperanto@2Samuel:3:32 @ Kaj oni enterigis Abneron en HXebron; kaj la regxo levis sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.

esperanto@2Samuel:3:34 @ Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo.

esperanto@2Samuel:3:35 @ Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante:Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux ion ajn.

esperanto@2Samuel:3:36 @ Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio placxis al gxi, tiel same, kiel cxio, kion faris la regxo, placxis al la tuta popolo.

esperanto@2Samuel:3:37 @ Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la regxo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner.

esperanto@2Samuel:4:1 @ Kiam la filo de Saul auxdis, ke mortis Abner en HXebron, tiam liaj manoj mallevigxis kaj la tuta Izrael konsternigxis.

esperanto@2Samuel:4:2 @ Du viroj tacxmentestroj estis cxe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Rehxab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; cxar Beerot ankaux estis kalkulata kiel apartenajxo de la Benjamenidoj.

esperanto@2Samuel:4:4 @ De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama. Lia nomo estis Mefibosxet.

esperanto@2Samuel:4:5 @ Rehxab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Isx-Bosxet, kiam li kusxis sian tagmezan kusxadon.

esperanto@2Samuel:4:6 @ Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaux por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Rehxab kaj lia frato Baana forkuris.

esperanto@2Samuel:4:7 @ Kiam ili eniris en la domon, li kusxis sur sia lito en sia dormocxambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laux la vojo al la ebenajxo dum la tuta nokto.

esperanto@2Samuel:4:8 @ Kaj ili alportis la kapon de Isx-Bosxet al David en HXebronon, kaj diris al la regxo:Jen estas la kapo de Isx-Bosxet, filo de Saul, via malamiko, kiu sercxis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la regxo, vengxon hodiaux pro Saul kaj pro lia idaro.

esperanto@2Samuel:4:9 @ Sed David respondis al Rehxab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili:Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el cxiuj malfelicxoj,

esperanto@2Samuel:4:11 @ kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?

esperanto@2Samuel:4:12 @ Kaj David ordonis al la servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en HXebron; kaj la kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en HXebron.

esperanto@2Samuel:5:1 @ Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

esperanto@2Samuel:5:2 @ jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.

esperanto@2Samuel:5:3 @ Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.

esperanto@2Samuel:5:6 @ Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien.

esperanto@2Samuel:5:7 @ Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

esperanto@2Samuel:5:8 @ Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.

esperanto@2Samuel:5:9 @ Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

esperanto@2Samuel:5:11 @ Kaj HXiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.

esperanto@2Samuel:5:13 @ Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj.

esperanto@2Samuel:5:17 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.

esperanto@2Samuel:5:18 @ Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.

esperanto@2Samuel:5:20 @ Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

esperanto@2Samuel:5:22 @ Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.

esperanto@2Samuel:5:25 @ Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

esperanto@2Samuel:6:2 @ Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.

esperanto@2Samuel:6:3 @ Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.

esperanto@2Samuel:6:4 @ Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.

esperanto@2Samuel:6:6 @ Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin.

esperanto@2Samuel:6:8 @ Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

esperanto@2Samuel:6:9 @ Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:6:11 @ Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.

esperanto@2Samuel:6:12 @ Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo.

esperanto@2Samuel:6:14 @ Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.

esperanto@2Samuel:6:16 @ Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

esperanto@2Samuel:6:17 @ Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

esperanto@2Samuel:6:18 @ Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.

esperanto@2Samuel:6:19 @ Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris cxiu al sia domo.

esperanto@2Samuel:6:20 @ Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris:Kiel majesta estis hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!

esperanto@2Samuel:7:1 @ Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,

esperanto@2Samuel:7:7 @ Kien ajn Mi iris kun cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

esperanto@2Samuel:7:8 @ Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin el sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

esperanto@2Samuel:7:11 @ kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:12 @ Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.

esperanto@2Samuel:7:15 @ Kaj Mia favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul, kiun Mi forigis antaux vi.

esperanto@2Samuel:7:18 @ Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

esperanto@2Samuel:7:19 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:22 @ Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

esperanto@2Samuel:7:26 @ Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaux Vi.

esperanto@2Samuel:7:29 @ Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

esperanto@2Samuel:8:1 @ Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:8:4 @ Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

esperanto@2Samuel:8:5 @ La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

esperanto@2Samuel:8:6 @ Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@2Samuel:8:7 @ Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:8:8 @ Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro.

esperanto@2Samuel:8:12 @ de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba.

esperanto@2Samuel:8:13 @ Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.

esperanto@2Samuel:8:14 @ Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@2Samuel:8:16 @ Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;

esperanto@2Samuel:9:2 @ El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la regxo diris al li:CXu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:5 @ Tiam la regxo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar.

esperanto@2Samuel:9:6 @ Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis. Kaj David diris:Mefibosxet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:8 @ Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?

esperanto@2Samuel:9:9 @ Kaj la regxo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:CXion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;

esperanto@2Samuel:10:1 @ Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo HXanun farigxis regxos anstataux li.

esperanto@2Samuel:10:2 @ Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:10:3 @ Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?

esperanto@2Samuel:10:4 @ Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

esperanto@2Samuel:10:5 @ Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

esperanto@2Samuel:10:6 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.

esperanto@2Samuel:10:8 @ Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo.

esperanto@2Samuel:10:10 @ kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj batalarangxis ilin kontraux la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:10:11 @ Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.

esperanto@2Samuel:10:12 @ Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.

esperanto@2Samuel:10:14 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:10:16 @ Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en HXelamon; kaj SXobahx, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.

esperanto@2Samuel:10:17 @ Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li.

esperanto@2Samuel:10:19 @ Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:11:1 @ Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

esperanto@2Samuel:11:2 @ Okazis, ke vespere David levigxis de sia kusxejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la regxa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.

esperanto@2Samuel:11:3 @ Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke sxi estas Bat-SXeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la HXetido.

esperanto@2Samuel:11:4 @ Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia malpureco, sxi revenis en sian domon.

esperanto@2Samuel:11:7 @ Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.

esperanto@2Samuel:11:9 @ Sed Urija dormis cxe la enirejo de la domo de la regxo, kune kun cxiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.

esperanto@2Samuel:11:10 @ Kaj oni raportis al David, dirante:Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija:Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?

esperanto@2Samuel:11:11 @ Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.

esperanto@2Samuel:11:15 @ Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu.

esperanto@2Samuel:11:19 @ Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,

esperanto@2Samuel:11:20 @ kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?

esperanto@2Samuel:11:22 @ La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por kio sendis lin Joab.

esperanto@2Samuel:11:23 @ Kaj la sendito diris al David:Kiam tiuj homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;

esperanto@2Samuel:11:27 @ Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.

esperanto@2Samuel:12:1 @ Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;

esperanto@2Samuel:12:3 @ kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino.

esperanto@2Samuel:12:4 @ Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li.

esperanto@2Samuel:12:8 @ kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian.

esperanto@2Samuel:12:9 @ Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:12:10 @ Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino.

esperanto@2Samuel:12:11 @ Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno.

esperanto@2Samuel:12:15 @ Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj gxi dangxere malsanigxis.

esperanto@2Samuel:12:16 @ Kaj David ekpregxis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.

esperanto@2Samuel:12:18 @ En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; cxar ili pensis:Jen dum la infano ankoraux vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.

esperanto@2Samuel:12:19 @ Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj:CXu la infano mortis? Kaj ili respondis:GXi mortis.

esperanto@2Samuel:12:20 @ Tiam David levigxis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj sxangxis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorklinigxis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li mangxis.

esperanto@2Samuel:12:21 @ Tiam diris al li liaj servantoj:Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi levigxis kaj mangxis!

esperanto@2Samuel:12:23 @ Sed nun gxi mortis; por kio do mi fastos? cxu mi povas ankoraux revenigi gxin? mi iros al gxi, sed gxi ne revenos al mi.

esperanto@2Samuel:12:24 @ Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.

esperanto@2Samuel:12:25 @ Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.

esperanto@2Samuel:12:26 @ Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon.

esperanto@2Samuel:12:27 @ Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;

esperanto@2Samuel:12:28 @ nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin per mia nomo.

esperanto@2Samuel:12:29 @ Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.

esperanto@2Samuel:12:30 @ Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

esperanto@2Samuel:12:31 @ Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:13:2 @ Kaj Amnon suferis multe kaj preskaux malsanigxis pro sia fratino Tamar; cxar sxi estis virgulino, kaj al Amnon sxajnis malfacile fari ion al sxi.

esperanto@2Samuel:13:5 @ Tiam Jonadab diris al li:Kusxigxu en vian liton, kaj sxajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li:Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj sxi donu al mi mangxi kaj sxi pretigu antaux mi la mangxajxon, por ke mi vidu kaj mi mangxu el sxiaj manoj.

esperanto@2Samuel:13:6 @ Amnon kusxigxis, kaj sxajnigis sin malsana; kaj venis la regxo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la regxo:Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke sxi pretigu antaux miaj okuloj du kuketojn, por ke mi mangxu el sxiaj manoj.

esperanto@2Samuel:13:8 @ Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kusxis. Kaj sxi prenis paston, knedis gxin, preparis antaux liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn.

esperanto@2Samuel:13:9 @ Kaj sxi prenis la paton, kaj elskuis antaux li; sed li ne volis mangxi. Kaj Amnon diris:Forigu de mi cxiujn. Kaj cxiuj eliris de li.

esperanto@2Samuel:13:10 @ Tiam Amnon diris al Tamar:Alportu la mangxajxon en la internan cxambron, por ke mi mangxu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn sxi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan cxambron.

esperanto@2Samuel:13:18 @ SXi havis sur si diverskoloran veston, cxar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la regxo. Kaj lia servanto elkondukis sxin eksteren kaj sxlosis la pordon post sxi.

esperanto@2Samuel:13:19 @ Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston, kiu estis sur sxi, sxi dissxiris; kaj sxi metis sian manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis.

esperanto@2Samuel:13:23 @ Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal- HXacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo.

esperanto@2Samuel:13:24 @ Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo.

esperanto@2Samuel:13:25 @ Sed la regxo diris al Absxalom:Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin.

esperanto@2Samuel:13:26 @ Tiam Absxalom diris:Se ne, tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi?

esperanto@2Samuel:13:28 @ Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.

esperanto@2Samuel:13:29 @ Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.

esperanto@2Samuel:13:30 @ Kiam ili estis ankoraux sur la vojo, al David venis la famo, ke Absxalom mortigis cxiujn filojn de la regxo kaj neniu el ili restis.

esperanto@2Samuel:13:36 @ Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.

esperanto@2Samuel:13:37 @ Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.

esperanto@2Samuel:14:2 @ Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

esperanto@2Samuel:14:4 @ Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo!

esperanto@2Samuel:14:6 @ Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.

esperanto@2Samuel:14:7 @ Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero.

esperanto@2Samuel:14:13 @ Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la regxo farigxas kvazaux kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.

esperanto@2Samuel:14:14 @ CXar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li.

esperanto@2Samuel:14:15 @ Nur nun mi venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino;

esperanto@2Samuel:14:18 @ Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli.

esperanto@2Samuel:14:19 @ Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn.

esperanto@2Samuel:14:21 @ Tiam la regxo diris al Joab:Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Absxalom.

esperanto@2Samuel:14:22 @ Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj dankis la regxon. Kaj Joab diris:Hodiaux via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho regxo, cxar la regxo plenumis la vorton de sia sklavo.

esperanto@2Samuel:14:23 @ Kaj Joab levigxis, kaj iris en Gesxuron, kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:14:24 @ Sed la regxo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizagxon li ne vidu. Kaj Absxalom revenis en sian domon, sed la vizagxon de la regxo li ne vidis.

esperanto@2Samuel:14:25 @ En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Absxalom:de la plando de lia piedo gxis lia verto estis en li nenia mallauxdindajxo.

esperanto@2Samuel:14:29 @ Kaj Absxalom sendis al Joab, por sendi lin al la regxo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraux duan fojon, sed tiu ne volis veni.

esperanto@2Samuel:14:31 @ Tiam Joab levigxis, kaj venis al Absxalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?

esperanto@2Samuel:14:32 @ Absxalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu cxi tien, por ke mi sendu vin al la regxo, por demandi, kial mi venis el Gesxur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizagxon de la regxo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.

esperanto@2Samuel:14:33 @ Kaj Joab iris al la regxo, kaj diris al li tion; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon, kiu venis al la regxo, kaj adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo; kaj la regxo kisis Absxalomon.

esperanto@2Samuel:15:5 @ Kaj kiam iu alproksimigxis, por adorklinigxi antaux li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin.

esperanto@2Samuel:15:8 @ cxar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.

esperanto@2Samuel:15:11 @ Kune kun Absxalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante.

esperanto@2Samuel:15:13 @ Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom.

esperanto@2Samuel:15:14 @ Tiam David diris al cxiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem:Levigxu, kaj ni forkuru, cxar alie ni ne povos savigxi kontraux Absxalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfelicxon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.

esperanto@2Samuel:15:15 @ Kaj la servantoj de la regxo diris al la regxo:Kion ajn elektos nia sinjoro la regxo, ni estas viaj sklavoj.

esperanto@2Samuel:15:19 @ Kaj la regxo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni? iru returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko.

esperanto@2Samuel:15:20 @ Hieraux vi venis; kaj cxu mi povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi.

esperanto@2Samuel:15:25 @ Kaj la regxo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon;

esperanto@2Samuel:15:30 @ Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante.

esperanto@2Samuel:15:31 @ Kiam oni diris al David, ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel.

esperanto@2Samuel:15:32 @ David venis sur la supron, kie oni adorklinigxas al Dio; kaj jen renkonte al li iras HXusxaj, la Arkano; lia vesto estas dissxirita, kaj tero estas sur lia kapo.

esperanto@2Samuel:15:37 @ Kaj HXusxaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaux Absxalom venis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:16:1 @ Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.

esperanto@2Samuel:16:4 @ Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.

esperanto@2Samuel:16:5 @ Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis.

esperanto@2Samuel:16:8 @ la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo.

esperanto@2Samuel:16:11 @ Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la Eternulo tion ordonis al li.

esperanto@2Samuel:16:14 @ La regxo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.

esperanto@2Samuel:16:15 @ Dume Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Ahxitofel kun li.

esperanto@2Samuel:16:16 @ Kiam HXusxaj, la Arkano, amiko de David, venis al Absxalom, li diris al Absxalom:Vivu la regxo! vivu la regxo!

esperanto@2Samuel:16:20 @ Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.

esperanto@2Samuel:16:21 @ Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.

esperanto@2Samuel:16:22 @ Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:16:23 @ La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.

esperanto@2Samuel:17:3 @ Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.

esperanto@2Samuel:17:5 @ Tamen Absxalom diris:Alvoku ankoraux HXusxajon, la Arkanon, por ke ni auxdu ankaux tion, kion li diros.

esperanto@2Samuel:17:6 @ Kiam HXusxaj venis al Absxalom, Absxalom diris al li:Jen kion diris Ahxitofel; cxu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.

esperanto@2Samuel:17:7 @ Tiam HXusxaj diris al Absxalom:Ne bona estas la konsilo, kiun donis Ahxitofel cxi tiun fojon.

esperanto@2Samuel:17:8 @ Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.

esperanto@2Samuel:17:9 @ Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon,

esperanto@2Samuel:17:12 @ Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos ecx unu.

esperanto@2Samuel:17:14 @ Tiam diris Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj:La konsilo de HXusxaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Ahxitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Ahxitofel, por ke la Eternulo venigu malfelicxon sur Absxalomon.

esperanto@2Samuel:17:17 @ Jonatan kaj Ahximaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.

esperanto@2Samuel:17:18 @ Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Absxalom; dume ili ambaux rapide iris, kaj venis en Bahxurimon en la domon de unu homo, sur kies korto trovigxis puto, kaj ili malsupreniris tien.

esperanto@2Samuel:17:19 @ Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj sxutis sur gxin grion, por ke oni nenion rimarku.

esperanto@2Samuel:17:20 @ Kiam la servantoj de Absxalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Ahximaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili sercxis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:17:22 @ Tiam levigxis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaux la matenigxo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.

esperanto@2Samuel:17:23 @ Kiam Ahxitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, levigxis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

esperanto@2Samuel:17:24 @ Dume David venis en Mahxanaimon, kaj Absxalom transiris Jordanon, li kaj cxiuj viroj de Izrael kun li.

esperanto@2Samuel:17:25 @ Kaj Amasan Absxalom starigis super la militistaro anstataux Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Nahxasx, fratino de Ceruja, patrino de Joab.

esperanto@2Samuel:17:27 @ Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam SXobi, filo de Nahxasx, el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,

esperanto@2Samuel:18:3 @ Sed la popolo diris:Ne iru; cxar se ni ecx forkuros, ili ne tre atentos nin; ecx se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.

esperanto@2Samuel:18:5 @ Kaj la regxo ordonis al Joab kaj al Abisxaj kaj al Itaj:Estu singardaj kun la junulo Absxalom. Kaj la tuta popolo auxdis, kiel la regxo ordonis al cxiuj estroj koncerne Absxalomon.

esperanto@2Samuel:18:12 @ Sed la homo diris al Joab:Se vi donus en miajn manojn ecx mil argxentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraux la filo de la regxo; cxar antaux niaj oreloj la regxo ordonis al vi kaj al Abisxaj kaj al Itaj, dirante:Gardu al mi la junulon Absxalom.

esperanto@2Samuel:18:13 @ Kaj se mi farus falsajxon kontraux mia animo, nenio kasxigxus antaux la regxo, kaj vi starus flanke.

esperanto@2Samuel:18:14 @ Joab diris:Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Absxalom, kiam cxi tiu ankoraux estis vivanta inter la brancxoj de la kverko.

esperanto@2Samuel:18:17 @ Kaj oni prenis Absxalomon kaj jxetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da sxtonoj; kaj cxiuj Izraelidoj forkuris cxiu al sia tendo.

esperanto@2Samuel:18:18 @ Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento de Absxalom.

esperanto@2Samuel:18:21 @ Kaj Joab diris al Etiopo:Iru, diru al la regxo, kion vi vidis. La Etiopo adorklinigxis antaux Joab kaj ekkuris.

esperanto@2Samuel:18:28 @ Kaj Ahximaac ekkriis, kaj diris:Paco al la regxo! Kaj li adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraux mian sinjoron la regxon.

esperanto@2Samuel:18:30 @ Tiam la regxo diris:Deturnigxu, kaj starigxu tie. Kaj li deturnigxis, kaj starigxis.

esperanto@2Samuel:18:31 @ Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la regxo; la Eternulo hodiaux faris al vi juston kontraux cxiuj, kiuj levigxis kontraux vin.

esperanto@2Samuel:18:32 @ Kaj la regxo diris al la Etiopo:CXu bone fartas la junulo Absxalom? La Etiopo respondis:Kio farigxis al la junulo, tio farigxu al la malamikoj de mia sinjoro la regxo, kaj al cxiuj, kiuj malbonintence levigxis kontraux vin.

esperanto@2Samuel:19:1 @ Oni sciigis al Joab:Jen la regxo ploras kaj malgxojas pri Absxalom.

esperanto@2Samuel:19:3 @ Kaj la popolo kvazaux sxtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel sxtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo.

esperanto@2Samuel:19:5 @ Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;

esperanto@2Samuel:19:6 @ cxar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux, ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al vi.

esperanto@2Samuel:19:8 @ Tiam la regxo levigxis, kaj sidigxis cxe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante:Jen la regxo sidas cxe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaux la regxon. Sed la Izraelidoj forkuris cxiu en sian tendon.

esperanto@2Samuel:19:9 @ Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!

esperanto@2Samuel:19:10 @ Kaj Absxalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon?

esperanto@2Samuel:19:11 @ Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri:Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda, kaj diru:Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en lian domon?

esperanto@2Samuel:19:12 @ Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la regxo?

esperanto@2Samuel:19:14 @ Kaj li inklinigis la koron de cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la regxo, kaj diris:Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj.

esperanto@2Samuel:19:15 @ Kaj la regxo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la regxo, por akompani la regxon trans Jordanon.

esperanto@2Samuel:19:16 @ Tiam SXimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David.

esperanto@2Samuel:19:20 @ CXar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la regxo.

esperanto@2Samuel:19:22 @ Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?

esperanto@2Samuel:19:24 @ Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis.

esperanto@2Samuel:19:25 @ Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet?

esperanto@2Samuel:19:27 @ Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi.

esperanto@2Samuel:19:30 @ Sed Mefibosxet diris al la regxo:Li prenu ecx cxion, post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian domon.

esperanto@2Samuel:19:31 @ Ankaux Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la regxon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.

esperanto@2Samuel:19:35 @ Mi havas nun la agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo?

esperanto@2Samuel:19:39 @ La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaux la regxo transiris. Kaj la regxo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj cxi tiu reiris al sia loko.

esperanto@2Samuel:19:40 @ La regxo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la regxon, kaj ankaux duono de la popolo Izraela.

esperanto@2Samuel:19:41 @ Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo, kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li?

esperanto@2Samuel:19:42 @ Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis al ni donacojn?

esperanto@2Samuel:19:43 @ Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:20:1 @ Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis SXeba, filo de Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj:iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.

esperanto@2Samuel:20:3 @ Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.

esperanto@2Samuel:20:5 @ Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.

esperanto@2Samuel:20:6 @ Tiam David diris al Abisxaj:Nun SXeba, filo de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj okuloj.

esperanto@2Samuel:20:8 @ Kiam ili estis cxe la granda sxtono, kiu trovigxas en Gibeon, Amasa venis antaux ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur gxi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo cxe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.

esperanto@2Samuel:20:9 @ Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.

esperanto@2Samuel:20:12 @ Amasa kusxis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.

esperanto@2Samuel:20:14 @ CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin.

esperanto@2Samuel:20:15 @ Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.

esperanto@2Samuel:20:18 @ Tiam sxi diris:En antauxaj tempoj oni diradis:Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.

esperanto@2Samuel:20:19 @ Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:20:20 @ Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;

esperanto@2Samuel:20:22 @ Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.

esperanto@2Samuel:20:24 @ kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;

esperanto@2Samuel:21:2 @ Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

esperanto@2Samuel:21:4 @ La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi.

esperanto@2Samuel:21:5 @ Tiam ili diris al la regxo:Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraux ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en cxiuj limoj de Izrael,

esperanto@2Samuel:21:6 @ oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.

esperanto@2Samuel:21:8 @ Kaj la regxo prenis Armonin kaj Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul, kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.

esperanto@2Samuel:21:9 @ Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj cxi tiuj pendigis ilin sur la monto antaux la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.

esperanto@2Samuel:21:10 @ Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis gxin super si cxe la roko, de la komenco de la rikolto gxis ekpluvis sur ilin el la cxielo; kaj sxi ne permesis, ke la birdoj de la cxielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.

esperanto@2Samuel:21:11 @ Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.

esperanto@2Samuel:21:12 @ Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis ilin el la strato de Bet-SXan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.

esperanto@2Samuel:21:13 @ Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.

esperanto@2Samuel:21:14 @ Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kisx; kaj oni faris cxion, kion ordonis la regxo. Post tio Dio repacigxis kun la tero.

esperanto@2Samuel:21:16 @ Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.

esperanto@2Samuel:21:17 @ Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.

esperanto@2Samuel:21:19 @ Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.

esperanto@2Samuel:22:10 @ Li klinis la cxielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

esperanto@2Samuel:22:16 @ Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la maro, Nudigxis la fundamentoj de la universo, De la minaca vocxo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.

esperanto@2Samuel:22:22 @ CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

esperanto@2Samuel:22:32 @ CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

esperanto@2Samuel:22:36 @ Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.

esperanto@2Samuel:23:6 @ La malbonaguloj cxiuj estas kiel dornoj forjxetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;

esperanto@2Samuel:23:8 @ Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David:sidanta en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.

esperanto@2Samuel:23:10 @ tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri.

esperanto@2Samuel:23:12 @ tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.

esperanto@2Samuel:23:13 @ Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim.

esperanto@2Samuel:23:14 @ David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

esperanto@2Samuel:23:16 @ Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

esperanto@2Samuel:23:19 @ De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.

esperanto@2Samuel:23:20 @ Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago.

esperanto@2Samuel:23:23 @ Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

esperanto@2Samuel:23:29 @ HXeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,

esperanto@2Samuel:23:36 @ Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,

esperanto@2Samuel:23:37 @ Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,

esperanto@2Samuel:24:6 @ kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Tahxtim-HXodsxi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la cxirkauxajxon de Cidon.

esperanto@2Samuel:24:7 @ Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba.

esperanto@2Samuel:24:8 @ Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naux monatoj kaj dudek tagoj.

esperanto@2Samuel:24:9 @ Kaj Joab transdonis al la regxo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.

esperanto@2Samuel:24:13 @ Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li:CXu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto.

esperanto@2Samuel:24:14 @ Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

esperanto@2Samuel:24:15 @ Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno gxis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan gxis Beer-SXeba sepdek mil homoj.

esperanto@2Samuel:24:18 @ En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

esperanto@2Samuel:24:19 @ Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo.

esperanto@2Samuel:24:20 @ Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis al la regxo vizagxaltere.

esperanto@2Samuel:24:21 @ Kaj Aravna diris:Por kio mia sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis:Por acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

esperanto@2Samuel:24:23 @ CXion tion donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, favoru vin.

esperanto@2Samuel:24:24 @ Tamen la regxo diris al Aravna:Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da argxento.

esperanto@1Kings:1:1 @ La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.

esperanto@1Kings:1:2 @ Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme.

esperanto@1Kings:1:3 @ Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo.

esperanto@1Kings:1:4 @ La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.

esperanto@1Kings:1:5 @ Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li.

esperanto@1Kings:1:6 @ Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom.

esperanto@1Kings:1:7 @ Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.

esperanto@1Kings:1:8 @ Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.

esperanto@1Kings:1:9 @ Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo.

esperanto@1Kings:1:11 @ Kaj Natan diris al Bat-SXeba, patrino de Salomono, jene:CXu vi ne auxdis, ke Adonija, filo de HXagit, farigxis regxo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?

esperanto@1Kings:1:12 @ Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.

esperanto@1Kings:1:13 @ Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo?

esperanto@1Kings:1:15 @ Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo.

esperanto@1Kings:1:16 @ Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi?

esperanto@1Kings:1:18 @ Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias.

esperanto@1Kings:1:20 @ Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li.

esperanto@1Kings:1:22 @ Dum sxi ankoraux estis parolanta kun la regxo, venis la profeto Natan.

esperanto@1Kings:1:23 @ Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere.

esperanto@1Kings:1:24 @ Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono?

esperanto@1Kings:1:25 @ CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija!

esperanto@1Kings:1:28 @ Tiam la regxo David respondis kaj diris:Voku al mi Bat-SXeban. Kaj sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo.

esperanto@1Kings:1:29 @ Kaj la regxo jxuris kaj diris:Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el cxiuj malfelicxoj,

esperanto@1Kings:1:31 @ Tiam Bat-SXeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!

esperanto@1Kings:1:32 @ Kaj la regxo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon.

esperanto@1Kings:1:33 @ Kaj la regxo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Gihxonon.

esperanto@1Kings:1:39 @ Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono!

esperanto@1Kings:1:40 @ Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.

esperanto@1Kings:1:41 @ Tion auxdis Adonija, kaj cxiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la mangxadon; kaj auxdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris:Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?

esperanto@1Kings:1:42 @ Kiam li estis ankoraux parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris:Eniru, cxar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.

esperanto@1Kings:1:43 @ Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija:Jes, nia sinjoro la regxo David faris Salomonon regxo;

esperanto@1Kings:1:45 @ kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin regxo en Gihxon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultigxis; tio estas la bruo, kiun vi auxdis.

esperanto@1Kings:1:47 @ Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli nian sinjoron, la regxon David, dirante:Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la kusxejo.

esperanto@1Kings:1:48 @ Kaj ankaux tiele diris la regxo:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.

esperanto@1Kings:1:49 @ Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de Adonija, kaj foriris cxiu sian vojon.

esperanto@1Kings:1:50 @ Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.

esperanto@1Kings:1:51 @ Kaj oni raportis al Salomono jene:Jen Adonija timas la regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante:La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne mortigos sian servanton per glavo.

esperanto@1Kings:1:53 @ Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.

esperanto@1Kings:2:4 @ por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

esperanto@1Kings:2:8 @ Kaj jen cxe vi estas SXimei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo.

esperanto@1Kings:2:9 @ Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.

esperanto@1Kings:2:10 @ Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.

esperanto@1Kings:2:13 @ Adonija, filo de HXagit, venis al Bat-SXeba, patrino de Salomono. SXi diris:CXu kun paco vi venas? Kaj li respondis:Kun paco.

esperanto@1Kings:2:15 @ Kaj li diris:Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi cxiuj Izraelidoj turnis sian vizagxon, ke mi regxu; sed la regxado deturnigxis kaj transiris al mia frato, cxar de la Eternulo gxi estis destinita al li.

esperanto@1Kings:2:17 @ Kaj li diris:Diru, mi petas, al la regxo Salomono (cxar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la SXunemaninon Abisxag kiel edzinon.

esperanto@1Kings:2:19 @ Kaj Bat-SXeba venis al la regxo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La regxo levigxis renkonte al sxi kaj adorklinigxis antaux sxi kaj sidigxis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la regxo, kaj sxi sidigxis dekstre de li.

esperanto@1Kings:2:21 @ Kaj sxi diris:La SXunemanino Abisxag estu donata kiel edzino al via frato Adonija.

esperanto@1Kings:2:22 @ Tiam respondis la regxo Salomono kaj diris al sia patrino:Kial vi petas la SXunemaninon Abisxag por Adonija? petu por li ankaux la regxecon, cxar li estas mia pli agxa frato-por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.

esperanto@1Kings:2:23 @ Kaj la regxo Salomono jxuris per la Eternulo, dirante:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraux sia vivo Adonija diris tiujn vortojn.

esperanto@1Kings:2:24 @ Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos mortigita.

esperanto@1Kings:2:28 @ La famo pri tio atingis Joabon (cxar Joab aligxis al Adonija, kvankam al Absxalom li ne aligxis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.

esperanto@1Kings:2:29 @ Oni raportis al la regxo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun cxe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li:Iru, mortigu lin.

esperanto@1Kings:2:30 @ Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li:Tiele diras la regxo:Eliru! Sed tiu respondis:Ne, cxi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la regxo, dirante:Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi.

esperanto@1Kings:2:34 @ Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto.

esperanto@1Kings:2:36 @ Kaj la regxo sendis por voki SXimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj logxu tie kaj nenien eliru el tie;

esperanto@1Kings:2:39 @ Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.

esperanto@1Kings:2:40 @ Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.

esperanto@1Kings:2:41 @ Kaj oni raportis al Salomono, ke SXimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis.

esperanto@1Kings:2:46 @ Kaj la regxo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj cxi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikigxis en la manoj de Salomono.

esperanto@1Kings:3:1 @ Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.

esperanto@1Kings:3:6 @ Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.

esperanto@1Kings:3:7 @ Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.

esperanto@1Kings:3:11 @ Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi,

esperanto@1Kings:3:12 @ tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

esperanto@1Kings:3:13 @ Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.

esperanto@1Kings:3:15 @ Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.

esperanto@1Kings:3:16 @ Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.

esperanto@1Kings:3:18 @ En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.

esperanto@1Kings:3:20 @ Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.

esperanto@1Kings:3:24 @ kaj la regxo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo.

esperanto@1Kings:4:3 @ Elihxoref kaj Ahxija, filoj de SXisxa, skribistoj; Jehosxafat, filo de Ahxilud, kronikisto;

esperanto@1Kings:4:5 @ kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la regxo;

esperanto@1Kings:4:6 @ kaj Ahxisxar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.

esperanto@1Kings:4:7 @ Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn.

esperanto@1Kings:4:10 @ Ben-HXesed, en Arubot; al li apartenis Sohxo kaj la tuta regiono HXefer;

esperanto@1Kings:4:13 @ Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;

esperanto@1Kings:4:15 @ Ahximaac, en la regiono de Naftali; ankaux li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;

esperanto@1Kings:4:19 @ Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj de Og, regxo de Basxan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.

esperanto@1Kings:4:27 @ Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.

esperanto@1Kings:4:29 @ Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.

esperanto@1Kings:4:34 @ Kaj oni venadis el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.

esperanto@1Kings:5:1 @ HXiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro; cxar HXiram estis amiko de David en la tuta tempo.

esperanto@1Kings:5:4 @ Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon cxirkauxe; ne ekzistas kontrauxulo nek ia malbona malhelpo.

esperanto@1Kings:5:6 @ Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.

esperanto@1Kings:5:7 @ Kiam HXiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj diris:Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon sagxan super tiu grandnombra popolo.

esperanto@1Kings:5:9 @ Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.

esperanto@1Kings:5:10 @ Kaj HXiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis.

esperanto@1Kings:5:11 @ Kaj Salomono donis al HXiram dudek mil kor’ojn da tritiko kiel mangxajxon por lia domo kaj dudek kor’ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al HXiram cxiujare.

esperanto@1Kings:5:12 @ Kaj la Eternulo donis sagxon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter HXiram kaj Salomono, kaj ili ambaux faris inter si interligon.

esperanto@1Kings:5:13 @ La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.

esperanto@1Kings:5:14 @ Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil cxiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.

esperanto@1Kings:5:17 @ Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn, multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el sxtonoj cxirkauxhakitaj.

esperanto@1Kings:6:1 @ En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la regxado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.

esperanto@1Kings:6:8 @ La pordo de la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.

esperanto@1Kings:6:9 @ Kaj li konstruis la domon kaj finis gxin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.

esperanto@1Kings:6:14 @ Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis gxin.

esperanto@1Kings:6:18 @ Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.

esperanto@1Kings:6:19 @ La plejsanktejon li arangxis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.

esperanto@1Kings:6:31 @ CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.

esperanto@1Kings:6:33 @ Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;

esperanto@1Kings:6:38 @ Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en cxiuj siaj detaloj kaj laux sia tuta plano; li konstruis gxin dum sep jaroj.

esperanto@1Kings:7:1 @ Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.

esperanto@1Kings:7:8 @ Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.

esperanto@1Kings:7:13 @ La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon.

esperanto@1Kings:7:14 @ Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.

esperanto@1Kings:7:21 @ Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.

esperanto@1Kings:7:22 @ Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.

esperanto@1Kings:7:25 @ GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

esperanto@1Kings:7:26 @ GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat’ojn.

esperanto@1Kings:7:35 @ Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem.

esperanto@1Kings:7:36 @ Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe.

esperanto@1Kings:7:40 @ Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:

esperanto@1Kings:7:49 @ kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;

esperanto@1Kings:7:51 @ Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:1 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@1Kings:8:2 @ Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato.

esperanto@1Kings:8:3 @ Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston.

esperanto@1Kings:8:4 @ Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.

esperanto@1Kings:8:5 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@1Kings:8:6 @ Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

esperanto@1Kings:8:9 @ En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.

esperanto@1Kings:8:10 @ Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:11 @ Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:14 @ Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

esperanto@1Kings:8:16 @ De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

esperanto@1Kings:8:21 @ Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.

esperanto@1Kings:8:24 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@1Kings:8:31 @ Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:34 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.

esperanto@1Kings:8:36 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

esperanto@1Kings:8:40 @ por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

esperanto@1Kings:8:44 @ Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@1Kings:8:47 @ sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

esperanto@1Kings:8:48 @ kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@1Kings:8:53 @ CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

esperanto@1Kings:8:54 @ Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo.

esperanto@1Kings:8:55 @ Kaj li starigxis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per lauxta vocxo, dirante:

esperanto@1Kings:8:56 @ Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al cxio, kion Li diris:ne forfalis ecx unu vorto el cxiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo.

esperanto@1Kings:8:57 @ La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu nin;

esperanto@1Kings:8:58 @ Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laux cxiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj.

esperanto@1Kings:8:59 @ Kaj cxi tiuj miaj vortoj, kiujn mi pregxis antaux la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justajxon al Sia servanto kaj justajxon al Sia popolo Izrael en cxiuj tagoj;

esperanto@1Kings:8:61 @ Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.

esperanto@1Kings:8:63 @ Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:64 @ En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.

esperanto@1Kings:8:65 @ Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.

esperanto@1Kings:8:66 @ En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

esperanto@1Kings:9:1 @ Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj de cxio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,

esperanto@1Kings:9:4 @ Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:

esperanto@1Kings:9:6 @ Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:

esperanto@1Kings:9:7 @ tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.

esperanto@1Kings:9:8 @ Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?

esperanto@1Kings:9:9 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

esperanto@1Kings:9:11 @ (por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.

esperanto@1Kings:9:12 @ Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.

esperanto@1Kings:9:13 @ Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:9:16 @ (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)

esperanto@1Kings:9:28 @ Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

esperanto@1Kings:10:1 @ Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.

esperanto@1Kings:10:2 @ Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.

esperanto@1Kings:10:3 @ Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

esperanto@1Kings:10:7 @ mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.

esperanto@1Kings:10:10 @ Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.

esperanto@1Kings:10:11 @ Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.

esperanto@1Kings:10:12 @ Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:10:13 @ Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.

esperanto@1Kings:10:15 @ krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.

esperanto@1Kings:10:21 @ Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.

esperanto@1Kings:10:24 @ Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.

esperanto@1Kings:10:28 @ La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.

esperanto@1Kings:11:1 @ La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,

esperanto@1Kings:11:3 @ Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.

esperanto@1Kings:11:4 @ En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

esperanto@1Kings:11:5 @ Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj.

esperanto@1Kings:11:7 @ Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.

esperanto@1Kings:11:9 @ Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,

esperanto@1Kings:11:10 @ kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.

esperanto@1Kings:11:11 @ Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj donos gxin al via servanto.

esperanto@1Kings:11:15 @ Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo

esperanto@1Kings:11:18 @ Ili elmovigxis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al li.

esperanto@1Kings:11:19 @ Hadad tre ekplacxis al Faraono, kaj cxi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la regxino Tahxpenes.

esperanto@1Kings:11:28 @ Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.

esperanto@1Kings:11:30 @ Kaj Ahxija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj dissxiris gxin en dek du pecojn.

esperanto@1Kings:11:33 @ pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.

esperanto@1Kings:11:37 @ Vin Mi prenos, kaj vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo super Izrael.

esperanto@1Kings:11:41 @ La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.

esperanto@1Kings:12:1 @ Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.

esperanto@1Kings:12:3 @ sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Rehxabeam, dirante:

esperanto@1Kings:12:4 @ Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

esperanto@1Kings:12:8 @ Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.

esperanto@1Kings:12:9 @ Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

esperanto@1Kings:12:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@1Kings:12:12 @ Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.

esperanto@1Kings:12:13 @ Kaj la regxo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;

esperanto@1Kings:12:15 @ Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumigxu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.

esperanto@1Kings:12:16 @ Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

esperanto@1Kings:12:19 @ Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:12:20 @ Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

esperanto@1Kings:12:21 @ Kaj kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam, filo de Salomono.

esperanto@1Kings:12:24 @ Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@1Kings:12:26 @ Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;

esperanto@1Kings:12:27 @ se cxi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de cxi tiu popolo returnigxos al ilia sinjoro, al Rehxabeam, regxo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Rehxabeam, regxo de Judujo.

esperanto@1Kings:12:29 @ Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Daniel.

esperanto@1Kings:12:30 @ Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Daniel.

esperanto@1Kings:13:1 @ Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.

esperanto@1Kings:13:3 @ Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:CXi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendigxos, kaj la cindro, kiu estas sur gxi, dissxutigxos.

esperanto@1Kings:13:5 @ Kaj la altaro disfendigxis, kaj la cindro de la altaro dissxutigxis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laux la ordono de la Eternulo.

esperanto@1Kings:13:6 @ Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.

esperanto@1Kings:13:9 @ cxar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.

esperanto@1Kings:13:10 @ Kaj li iris laux alia vojo, kaj ne reiris laux la vojo, laux kiu li venis en Bet-Elon.

esperanto@1Kings:13:11 @ Unu profeto maljunulo logxis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaux en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la regxo, ili rakontis al sia patro.

esperanto@1Kings:13:12 @ Kaj ilia patro diris al ili:Laux kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laux kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.

esperanto@1Kings:13:14 @ kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li:CXu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris:Mi.

esperanto@1Kings:13:16 @ Sed tiu diris:Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos cxe vi akvon en cxi tiu loko;

esperanto@1Kings:13:17 @ cxar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.

esperanto@1Kings:13:18 @ Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.

esperanto@1Kings:13:20 @ Dum ili sidis ankoraux cxe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.

esperanto@1Kings:13:21 @ Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi malobeis la busxon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,

esperanto@1Kings:13:23 @ Post kiam li mangxis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis.

esperanto@1Kings:13:26 @ Kiam tion auxdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris:Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la busxon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu dissxiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li.

esperanto@1Kings:13:29 @ Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis gxin sur la azenon kaj veturigis gxin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.

esperanto@1Kings:13:31 @ Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene:Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn.

esperanto@1Kings:14:1 @ En tiu tempo malsanigxis Abija, filo de Jerobeam.

esperanto@1Kings:14:2 @ Kaj Jerobeam diris al sia edzino:Levigxu kaj aliaspektigxu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en SXilon; tie trovigxas la profeto Ahxija, kiu antauxdiris al mi, ke mi estos regxo super cxi tiu popolo.

esperanto@1Kings:14:4 @ Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; sxi levigxis kaj iris en SXilon kaj venis en la domon de Ahxija. Ahxija ne povis vidi, cxar liaj okuloj cxesis funkcii pro maljuneco.

esperanto@1Kings:14:6 @ Kaj kiam Ahxija ekauxdis la sonadon de sxiaj piedoj, kiam sxi eniris en la pordon, li diris:Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.

esperanto@1Kings:14:8 @ kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio placxas al Mi;

esperanto@1Kings:14:10 @ tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino.

esperanto@1Kings:14:12 @ Kaj vi levigxu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.

esperanto@1Kings:14:15 @ Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu sxanceligxas en la akvo, kaj Li elsxiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.

esperanto@1Kings:14:17 @ Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.

esperanto@1Kings:14:18 @ Kaj oni enterigis lin, kaj cxiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Ahxija.

esperanto@1Kings:14:19 @ La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li regxis, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@1Kings:14:21 @ Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@1Kings:14:24 @ Ankaux malcxastistoj estis en la lando; ili faris cxiujn abomenindajxojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj.

esperanto@1Kings:14:26 @ Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux cxiujn orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.

esperanto@1Kings:14:27 @ Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.

esperanto@1Kings:14:29 @ La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@1Kings:14:31 @ Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.

esperanto@1Kings:15:3 @ Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

esperanto@1Kings:15:4 @ Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;

esperanto@1Kings:15:5 @ pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.

esperanto@1Kings:15:7 @ La cetera historio de Abijam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.

esperanto@1Kings:15:8 @ Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa.

esperanto@1Kings:15:13 @ Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron.

esperanto@1Kings:15:17 @ Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.

esperanto@1Kings:15:18 @ Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:

esperanto@1Kings:15:19 @ Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.

esperanto@1Kings:15:23 @ La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj.

esperanto@1Kings:15:24 @ Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.

esperanto@1Kings:15:29 @ Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Ahxija, la SXiloano;

esperanto@1Kings:15:31 @ La cetera historio de Nadab, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@1Kings:16:1 @ Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:

esperanto@1Kings:16:5 @ La cetera historio de Baasxa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@1Kings:16:6 @ Kaj Baasxa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ela.

esperanto@1Kings:16:7 @ Per la profeto Jehu, filo de HXanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.

esperanto@1Kings:16:10 @ tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li.

esperanto@1Kings:16:11 @ Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.

esperanto@1Kings:16:14 @ La cetera historio de Ela, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@1Kings:16:18 @ Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,

esperanto@1Kings:16:20 @ La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@1Kings:16:21 @ Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn:duono de la popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la dua duono aligxis al Omri.

esperanto@1Kings:16:22 @ Kaj la popolo, kiu aligxis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aligxis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekregxis Omri.

esperanto@1Kings:16:24 @ Kaj li acxetis la monton Samario de SXemer pro du kikaroj da argxento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laux la nomo de SXemer, la mastro de la monto.

esperanto@1Kings:16:27 @ La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@1Kings:16:28 @ Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxab.

esperanto@1Kings:16:31 @ Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.

esperanto@1Kings:17:4 @ El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.

esperanto@1Kings:17:5 @ Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.

esperanto@1Kings:17:9 @ Levigxu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon.

esperanto@1Kings:17:10 @ Kaj li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.

esperanto@1Kings:17:11 @ Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.

esperanto@1Kings:17:12 @ Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos.

esperanto@1Kings:17:15 @ Kaj sxi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj mangxis sxi kaj li kaj sxia domo dum kelka tempo.

esperanto@1Kings:17:17 @ Post tiu okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri.

esperanto@1Kings:17:18 @ Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!

esperanto@1Kings:17:19 @ Kaj li diris al sxi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton.

esperanto@1Kings:17:21 @ Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de cxi tiu infano en lian internon.

esperanto@1Kings:17:22 @ Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis.

esperanto@1Kings:17:23 @ Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas.

esperanto@1Kings:18:4 @ kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)

esperanto@1Kings:18:5 @ Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj.

esperanto@1Kings:18:7 @ Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:CXu tio estas vi, mia sinjoro Elija?

esperanto@1Kings:18:10 @ Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.

esperanto@1Kings:18:13 @ CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?

esperanto@1Kings:18:19 @ Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.

esperanto@1Kings:18:20 @ Kaj Ahxab sendis al cxiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.

esperanto@1Kings:18:21 @ Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.

esperanto@1Kings:18:23 @ Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos.

esperanto@1Kings:18:26 @ Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris.

esperanto@1Kings:18:29 @ Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.

esperanto@1Kings:18:31 @ Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.

esperanto@1Kings:18:34 @ Kaj li diris:Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni versxu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris:Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris:Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon.

esperanto@1Kings:18:35 @ Kaj la akvo versxigxis cxirkauxen de la altaro, kaj ankaux la tuta foso plenigxis de akvo.

esperanto@1Kings:18:36 @ Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.

esperanto@1Kings:18:40 @ Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.

esperanto@1Kings:18:42 @ Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn.

esperanto@1Kings:18:43 @ Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn.

esperanto@1Kings:18:46 @ Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaux Ahxab gxis Jizreel.

esperanto@1Kings:19:2 @ Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili.

esperanto@1Kings:19:3 @ Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.

esperanto@1Kings:19:4 @ Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.

esperanto@1Kings:19:5 @ Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu.

esperanto@1Kings:19:7 @ Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo.

esperanto@1Kings:19:9 @ Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras cxi tie, Elija?

esperanto@1Kings:19:10 @ Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

esperanto@1Kings:19:13 @ Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris:Kion vi faras cxi tie, Elija?

esperanto@1Kings:19:14 @ Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

esperanto@1Kings:19:16 @ kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.

esperanto@1Kings:19:21 @ Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

esperanto@1Kings:20:5 @ La senditoj venis denove, kaj diris:Tiele diras Ben-Hadad:CXar mi sendis al vi, por diri, ke vian argxenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,

esperanto@1Kings:20:9 @ Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la regxo:CXion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.

esperanto@1Kings:20:10 @ Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da gxi.

esperanto@1Kings:20:17 @ Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.

esperanto@1Kings:20:23 @ Kaj la servantoj de la regxo de Sirio diris al li:Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, ni certe venkos ilin.

esperanto@1Kings:20:25 @ kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel.

esperanto@1Kings:20:27 @ Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.

esperanto@1Kings:20:30 @ La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo.

esperanto@1Kings:20:31 @ Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.

esperanto@1Kings:20:32 @ Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato.

esperanto@1Kings:20:33 @ La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.

esperanto@1Kings:20:34 @ Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

esperanto@1Kings:20:39 @ Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.

esperanto@1Kings:20:41 @ Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la regxo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.

esperanto@1Kings:20:42 @ Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.

esperanto@1Kings:20:43 @ Kaj la regxo de Izrael iris hejmen malgxoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.

esperanto@1Kings:21:4 @ Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante:Mi ne donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.

esperanto@1Kings:21:5 @ Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?

esperanto@1Kings:21:10 @ kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.

esperanto@1Kings:21:11 @ Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.

esperanto@1Kings:21:13 @ Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.

esperanto@1Kings:21:14 @ Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis.

esperanto@1Kings:21:15 @ Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.

esperanto@1Kings:21:21 @ Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

esperanto@1Kings:21:25 @ (Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.

esperanto@1Kings:21:26 @ Li farigxis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.)

esperanto@1Kings:21:29 @ CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

esperanto@1Kings:22:1 @ Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.

esperanto@1Kings:22:2 @ En la tria jaro Jehosxafat, regxo de Judujo, venis al la regxo de Izrael.

esperanto@1Kings:22:3 @ La regxo de Izrael diris al siaj servantoj:CXu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni gxin el la manoj de la regxo de Sirio!

esperanto@1Kings:22:6 @ Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.

esperanto@1Kings:22:7 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

esperanto@1Kings:22:8 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

esperanto@1Kings:22:9 @ Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Mihxajan, filon de Jimla.

esperanto@1Kings:22:13 @ La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

esperanto@1Kings:22:15 @ Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li:Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

esperanto@1Kings:22:25 @ Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

esperanto@1Kings:22:31 @ La regxo de Sirio ordonis al la tridek du cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.

esperanto@1Kings:22:32 @ Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.

esperanto@1Kings:22:33 @ Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

esperanto@1Kings:22:37 @ La regxo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la regxon en Samario.

esperanto@1Kings:22:38 @ Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.

esperanto@1Kings:22:39 @ La cetera historio de Ahxab, kaj cxio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj cxiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@1Kings:22:43 @ Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.

esperanto@1Kings:22:45 @ La cetera historio de Jehosxafat, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@1Kings:22:48 @ Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.

esperanto@1Kings:22:50 @ Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

esperanto@1Kings:22:53 @ Kaj li servadis al Baal kaj adorklinigxadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.

esperanto@2Kings:1:2 @ Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.

esperanto@2Kings:1:5 @ Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis?

esperanto@2Kings:1:6 @ Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

esperanto@2Kings:1:7 @ Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?

esperanto@2Kings:1:9 @ Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru.

esperanto@2Kings:1:10 @ Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

esperanto@2Kings:1:11 @ Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide.

esperanto@2Kings:1:12 @ Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

esperanto@2Kings:1:13 @ Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj.

esperanto@2Kings:1:14 @ Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj.

esperanto@2Kings:1:18 @ La cetera historio de Ahxazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:2:2 @ Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.

esperanto@2Kings:2:4 @ Kaj Elija diris al li:Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.

esperanto@2Kings:2:6 @ Kaj Elija diris al li:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.

esperanto@2Kings:2:8 @ Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.

esperanto@2Kings:2:9 @ Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.

esperanto@2Kings:2:14 @ Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.

esperanto@2Kings:2:15 @ Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.

esperanto@2Kings:2:18 @ Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.

esperanto@2Kings:2:19 @ Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa:Jen do la logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.

esperanto@2Kings:2:20 @ Tiam li diris:Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.

esperanto@2Kings:2:21 @ Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas cxi tiun akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.

esperanto@2Kings:2:24 @ Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn.

esperanto@2Kings:2:25 @ Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.

esperanto@2Kings:3:8 @ Kaj li diris:Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris:La vojon de la Edoma dezerto.

esperanto@2Kings:3:10 @ Kaj la regxo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

esperanto@2Kings:3:11 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.

esperanto@2Kings:3:13 @ Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

esperanto@2Kings:3:17 @ CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.

esperanto@2Kings:3:19 @ Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj.

esperanto@2Kings:3:20 @ Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero plenigxis de akvo.

esperanto@2Kings:3:21 @ CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.

esperanto@2Kings:3:22 @ Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango.

esperanto@2Kings:3:23 @ Kaj ili diris:Tio estas sango! la regxoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.

esperanto@2Kings:3:24 @ Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.

esperanto@2Kings:3:25 @ Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.

esperanto@2Kings:3:26 @ Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.

esperanto@2Kings:3:27 @ Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.

esperanto@2Kings:4:1 @ Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.

esperanto@2Kings:4:2 @ Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.

esperanto@2Kings:4:4 @ Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.

esperanto@2Kings:4:7 @ Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.

esperanto@2Kings:4:8 @ Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.

esperanto@2Kings:4:9 @ Kaj sxi diris al sia edzo:Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu cxiam preteriras antaux ni;

esperanto@2Kings:4:10 @ ni faru malgrandan supran cxambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj segxon kaj lumingon, kaj cxiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.

esperanto@2Kings:4:11 @ Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran cxambreton kaj kusxigxis tie.

esperanto@2Kings:4:12 @ Kaj li diris al sia junulo Gehxazi:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj tiu vokis sxin, kaj sxi aperis antaux li.

esperanto@2Kings:4:13 @ Kaj li diris al li:Diru al sxi:Jen vi prizorgis por ni cxion cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas ion diri al la regxo aux al la militestro? Sed sxi respondis:Mi logxas ja meze de mia popolo.

esperanto@2Kings:4:14 @ Kaj li diris:Kion do ni povas fari por sxi? Tiam Gehxazi diris:Ho, sxi ne havas filon, kaj sxia edzo estas maljuna.

esperanto@2Kings:4:20 @ Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis sur sxiaj genuoj gxis tagmezo, kaj mortis.

esperanto@2Kings:4:22 @ Kaj sxi vokis sian edzon, kaj diris:Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.

esperanto@2Kings:4:24 @ Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.

esperanto@2Kings:4:25 @ Kaj sxi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio sxin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Gehxazi:Jen estas tiu SXunemanino;

esperanto@2Kings:4:26 @ kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi:Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? SXi diris:Ni fartas bone.

esperanto@2Kings:4:27 @ Kaj sxi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Gehxazi aliris, por forpusxi sxin; sed la homo de Dio diris:Lasu sxin, cxar sxia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kasxis antaux mi kaj ne sciigis al mi.

esperanto@2Kings:4:30 @ Sed la patrino de la knabo diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.

esperanto@2Kings:4:31 @ Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxon de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante:La knabo ne vekigxis.

esperanto@2Kings:4:32 @ Tiam Elisxa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kusxigita sur lia lito.

esperanto@2Kings:4:33 @ Kaj li eniris kaj sxlosis la pordon post ili ambaux, kaj ekpregxis al la Eternulo.

esperanto@2Kings:4:35 @ Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.

esperanto@2Kings:4:36 @ Tiam li vokis Gehxazin, kaj diris:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj li vokis sxin, kaj sxi venis al li, kaj li diris:Prenu vian filon.

esperanto@2Kings:4:37 @ Kaj sxi venis kaj jxetis sin al liaj piedoj kaj adorklinigxis gxis la tero; kaj sxi prenis sian filon kaj eliris.

esperanto@2Kings:4:39 @ Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.

esperanto@2Kings:4:41 @ Tiam li diris:Alportu farunon. Kaj li ensxutis en la kaldronon, kaj diris:Versxu al la homoj, ke ili mangxu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.

esperanto@2Kings:4:42 @ Venis homo el Baal-SXalisxa, kaj alportis al la homo de Dio unuaajxon de pano:dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu.

esperanto@2Kings:4:43 @ Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos.

esperanto@2Kings:4:44 @ Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@2Kings:5:1 @ Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda homo antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.

esperanto@2Kings:5:5 @ Kaj la regxo de Sirio diris:Iru, kaj mi sendos leteron al la regxo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da argxento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj.

esperanto@2Kings:5:9 @ Kaj venis Naaman kun siaj cxevaloj kaj cxaroj, kaj haltis cxe la pordo de la domo de Elisxa.

esperanto@2Kings:5:12 @ CXu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.

esperanto@2Kings:5:13 @ Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura!

esperanto@2Kings:5:15 @ Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom cxe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.

esperanto@2Kings:5:17 @ Tiam Naaman diris:Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; cxar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek bucxoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.

esperanto@2Kings:5:18 @ Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton:kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorklinigxi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorklinigxos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.

esperanto@2Kings:5:20 @ Gehxazi, la junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.

esperanto@2Kings:5:22 @ Tiu respondis:Bona; mia sinjoro sendis min, por diri:Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da argxento kaj du kompletojn da vestoj.

esperanto@2Kings:5:23 @ Kaj Naaman diris:Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis cxe li, kaj ligis du kikarojn da argxento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaux li.

esperanto@2Kings:5:24 @ Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kasxis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris.

esperanto@2Kings:5:25 @ Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris.

esperanto@2Kings:5:26 @ Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?

esperanto@2Kings:6:1 @ La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;

esperanto@2Kings:6:2 @ ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie cxiu po unu trabo, kaj ni arangxu al ni tie lokon, por tie logxi. Li diris:Iru.

esperanto@2Kings:6:4 @ Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.

esperanto@2Kings:6:5 @ Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja prunteprenita!

esperanto@2Kings:6:7 @ Kaj li diris:Levu gxin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.

esperanto@2Kings:6:11 @ Maltrankviligxis la koro de la regxo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili:CXu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la regxo de Izrael?

esperanto@2Kings:6:13 @ Kaj li diris:Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante:Jen li estas en Dotan.

esperanto@2Kings:6:14 @ Tiam li sendis tien cxevalojn kaj cxarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj cxirkauxis la urbon.

esperanto@2Kings:6:15 @ Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?

esperanto@2Kings:6:16 @ Sed li diris:Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.

esperanto@2Kings:6:18 @ La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la Eternulo kaj diris:Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa.

esperanto@2Kings:6:20 @ Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.

esperanto@2Kings:6:23 @ Kaj li faris por ili grandan tagmangxon, kaj ili mangxis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu tacxmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.

esperanto@2Kings:6:28 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? SXi respondis:CXi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux.

esperanto@2Kings:6:29 @ Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon.

esperanto@2Kings:6:32 @ Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li, li diris al la plejagxuloj:CXu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li.

esperanto@2Kings:6:33 @ Dum li estis ankoraux parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris:Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraux povas atendi de la Eternulo?

esperanto@2Kings:7:3 @ Kvar homoj lepruloj estis cxe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia:Kial ni sidas cxi tie, gxis ni mortos?

esperanto@2Kings:7:4 @ Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos cxi tie, ni ankaux mortos; ni iru do kaj jxetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.

esperanto@2Kings:7:5 @ Kaj ili levigxis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.

esperanto@2Kings:7:6 @ La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.

esperanto@2Kings:7:8 @ Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj mangxis kaj trinkis, kaj prenis de tie argxenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kasxis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kasxis.

esperanto@2Kings:7:9 @ Kaj ili diris unu al la alia:Ne gxuste ni agas; la hodiauxa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos gxis la lumo de la mateno, ni montrigxos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la regxo.

esperanto@2Kings:7:10 @ Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.

esperanto@2Kings:7:12 @ Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj:Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kasxi sin sur la kampo, pensante:Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.

esperanto@2Kings:7:13 @ Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris:Oni prenu do kvin el la restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aux kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.

esperanto@2Kings:7:14 @ Kaj oni prenis du cxarojn kun cxevaloj; kaj la regxo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante:Iru kaj rigardu.

esperanto@2Kings:7:15 @ Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo.

esperanto@2Kings:7:17 @ La regxo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon cxe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la regxo venis al li.

esperanto@2Kings:8:3 @ Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo.

esperanto@2Kings:8:6 @ Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.

esperanto@2Kings:8:7 @ Elisxa venis en Damaskon. Ben-Hadad, regxo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante:La homo de Dio venis cxi tien.

esperanto@2Kings:8:8 @ Tiam la regxo diris al HXazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.

esperanto@2Kings:8:9 @ Kaj HXazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:CXu mi resanigxos de cxi tiu malsano?

esperanto@2Kings:8:10 @ Kaj Elisxa diris al li:Iru, diru al li:Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.

esperanto@2Kings:8:14 @ Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.

esperanto@2Kings:8:15 @ Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.

esperanto@2Kings:8:19 @ Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

esperanto@2Kings:8:23 @ La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:8:24 @ Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.

esperanto@2Kings:8:29 @ Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

esperanto@2Kings:9:2 @ Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.

esperanto@2Kings:9:5 @ Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.

esperanto@2Kings:9:10 @ Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.

esperanto@2Kings:9:11 @ Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.

esperanto@2Kings:9:12 @ Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.

esperanto@2Kings:9:13 @ Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo.

esperanto@2Kings:9:14 @ Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux HXazael, regxo de Sirio.

esperanto@2Kings:9:15 @ Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.

esperanto@2Kings:9:16 @ Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon.

esperanto@2Kings:9:18 @ Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis.

esperanto@2Kings:9:19 @ Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.

esperanto@2Kings:9:20 @ La gardostaranto raportis, dirante:Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimsxi, cxar li kondukas rapidege.

esperanto@2Kings:9:21 @ Tiam Joram diris:Oni jungu! Kaj oni jungis lian cxaron. Kaj eliris Joram, regxo de Izrael, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, cxiu sur sia cxaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.

esperanto@2Kings:9:23 @ Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Ahxazja:Perfido, ho Ahxazja!

esperanto@2Kings:9:27 @ Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.

esperanto@2Kings:9:30 @ Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion auxdis, sxi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.

esperanto@2Kings:9:31 @ Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris:CXu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?

esperanto@2Kings:9:33 @ Kaj li diris:Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis sxin per la piedoj.

esperanto@2Kings:9:34 @ Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas regxidino.

esperanto@2Kings:9:35 @ Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.

esperanto@2Kings:9:36 @ Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel;

esperanto@2Kings:9:37 @ kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.

esperanto@2Kings:10:2 @ Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:

esperanto@2Kings:10:4 @ Sed ili tre forte ektimis, kaj diris:Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros?

esperanto@2Kings:10:5 @ Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.

esperanto@2Kings:10:7 @ Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.

esperanto@2Kings:10:8 @ Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene:Oni alportis la kapojn de la regxidoj. Kaj li diris:Kusxigu ilin en du amasoj antaux la enirejo de la pordego gxis mateno.

esperanto@2Kings:10:10 @ Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Ahxab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.

esperanto@2Kings:10:11 @ Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.

esperanto@2Kings:10:13 @ Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris:Kiuj vi estas? Ili respondis:Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj de la regxino.

esperanto@2Kings:10:14 @ Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.

esperanto@2Kings:10:15 @ De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.

esperanto@2Kings:10:16 @ Kaj li diris:Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro.

esperanto@2Kings:10:17 @ Kiam li venis Samarion, li mortigis cxiujn, kiuj restis de Ahxab en Samario, gxis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Elija.

esperanto@2Kings:10:18 @ Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;

esperanto@2Kings:10:19 @ kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.

esperanto@2Kings:10:20 @ Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.

esperanto@2Kings:10:21 @ Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando.

esperanto@2Kings:10:23 @ Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.

esperanto@2Kings:10:24 @ Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.

esperanto@2Kings:10:25 @ Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal.

esperanto@2Kings:10:26 @ Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin.

esperanto@2Kings:10:27 @ Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la nuna tempo.

esperanto@2Kings:10:29 @ Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Daniel.

esperanto@2Kings:10:31 @ Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:10:33 @ oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas cxe la torento Arnon, Gileadon kaj Basxanon.

esperanto@2Kings:10:34 @ La cetera historio de Jehu, kaj cxio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:10:35 @ Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoahxaz.

esperanto@2Kings:11:2 @ Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.

esperanto@2Kings:11:4 @ Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la regxo.

esperanto@2Kings:11:5 @ Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la regxo;

esperanto@2Kings:11:8 @ Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.

esperanto@2Kings:11:9 @ Kaj la centestroj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.

esperanto@2Kings:11:10 @ La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn, kiuj apartenis al la regxo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:12 @ Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis:Vivu la regxo!

esperanto@2Kings:11:14 @ Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono, laux la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

esperanto@2Kings:11:15 @ Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Oni ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:16 @ Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris laux la vojo de la cxevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.

esperanto@2Kings:11:19 @ Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la regxon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la regxan domon; kaj li sidigxis sur la trono de la regxoj.

esperanto@2Kings:11:20 @ Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa domo.

esperanto@2Kings:12:3 @ Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

esperanto@2Kings:12:4 @ Kaj Jehoasx diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,

esperanto@2Kings:12:5 @ la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.

esperanto@2Kings:12:6 @ Sed cxar gxis la dudek-tria jaro de la regxo Jehoasx la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,

esperanto@2Kings:12:7 @ la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo.

esperanto@2Kings:12:8 @ Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.

esperanto@2Kings:12:9 @ La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris cxe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Kings:12:12 @ kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.

esperanto@2Kings:12:13 @ Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;

esperanto@2Kings:12:14 @ sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.

esperanto@2Kings:12:15 @ Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.

esperanto@2Kings:12:16 @ La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:gxi estis por la pastroj.

esperanto@2Kings:12:17 @ En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon.

esperanto@2Kings:12:18 @ Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.

esperanto@2Kings:12:19 @ La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:12:21 @ Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.

esperanto@2Kings:13:2 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.

esperanto@2Kings:13:3 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.

esperanto@2Kings:13:5 @ (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.

esperanto@2Kings:13:6 @ Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)

esperanto@2Kings:13:8 @ La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:13:9 @ Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Joasx.

esperanto@2Kings:13:11 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.

esperanto@2Kings:13:12 @ La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:13:13 @ Kaj Joasx ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joasxon en Samario kun la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:13:14 @ Elisxa malsanigxis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joasx, regxo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!

esperanto@2Kings:13:15 @ Kaj Elisxa diris al li:Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn.

esperanto@2Kings:13:18 @ Kaj li diris:Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la regxo de Izrael:Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.

esperanto@2Kings:13:20 @ Elisxa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.

esperanto@2Kings:13:21 @ Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.

esperanto@2Kings:13:23 @ Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.

esperanto@2Kings:13:25 @ Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de HXazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.

esperanto@2Kings:14:6 @ Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome:Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed cxiu povas esti mortigata nur pro sia peko.

esperanto@2Kings:14:7 @ Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al gxi la nomon Jokteel gxis la nuna tago.

esperanto@2Kings:14:8 @ En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.

esperanto@2Kings:14:10 @ Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

esperanto@2Kings:14:13 @ Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Jehoasx, filo de Ahxazja, kaptis Jehoasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.

esperanto@2Kings:14:14 @ Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

esperanto@2Kings:14:15 @ La cetera historio de Jehoasx, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:14:16 @ Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam.

esperanto@2Kings:14:18 @ La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:14:19 @ Oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.

esperanto@2Kings:14:20 @ Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.

esperanto@2Kings:14:21 @ Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

esperanto@2Kings:14:22 @ Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.

esperanto@2Kings:14:24 @ Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:14:26 @ CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.

esperanto@2Kings:14:28 @ La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj HXamaton de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:15:6 @ La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:15:7 @ Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

esperanto@2Kings:15:9 @ Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:15:11 @ La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:15:14 @ Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis SXalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

esperanto@2Kings:15:15 @ La cetera historio de SXalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:15:18 @ Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:15:19 @ Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano.

esperanto@2Kings:15:20 @ Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.

esperanto@2Kings:15:21 @ La cetera historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:15:24 @ Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:15:26 @ La cetera historio de Pekahxja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:15:28 @ Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:15:29 @ En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.

esperanto@2Kings:15:31 @ La cetera historio de Pekahx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:15:36 @ La cetera historio de Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:15:38 @ Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

esperanto@2Kings:16:3 @ Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj ecx sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

esperanto@2Kings:16:5 @ Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni.

esperanto@2Kings:16:6 @ En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago.

esperanto@2Kings:16:8 @ Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:16:9 @ Kaj la regxo de Asirio obeis lin, kaj la regxo de Asirio iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis gxiajn logxantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.

esperanto@2Kings:16:11 @ Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko.

esperanto@2Kings:16:12 @ Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon

esperanto@2Kings:16:15 @ Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi.

esperanto@2Kings:16:16 @ Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio, kiel ordonis la regxo Ahxaz.

esperanto@2Kings:16:17 @ La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon.

esperanto@2Kings:16:18 @ Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:16:19 @ La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:16:20 @ Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.

esperanto@2Kings:17:5 @ Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.

esperanto@2Kings:17:6 @ En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.

esperanto@2Kings:17:13 @ Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.

esperanto@2Kings:17:15 @ kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;

esperanto@2Kings:17:16 @ kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;

esperanto@2Kings:17:17 @ kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.

esperanto@2Kings:17:20 @ Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si.

esperanto@2Kings:17:21 @ CXar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel regxon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.

esperanto@2Kings:17:26 @ Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando.

esperanto@2Kings:17:27 @ Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando.

esperanto@2Kings:17:28 @ Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li eklogxis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.

esperanto@2Kings:17:31 @ la Avaanoj faris Nibhxazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adramelehx kaj Anamelehx, la dioj de Sefarvaim.

esperanto@2Kings:17:33 @ La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.

esperanto@2Kings:17:34 @ GXis la nuna tempo ili agas laux la moroj antikvaj:ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laux siaj legxoj kaj siaj moroj, nek laux la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,

esperanto@2Kings:17:35 @ kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante:Ne timu aliajn diojn, ne adorklinigxu antaux ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;

esperanto@2Kings:17:36 @ sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;

esperanto@2Kings:18:4 @ Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.

esperanto@2Kings:18:6 @ Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.

esperanto@2Kings:18:10 @ Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de HXizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis prenita.

esperanto@2Kings:18:12 @ pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.

esperanto@2Kings:18:13 @ En la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.

esperanto@2Kings:18:15 @ Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.

esperanto@2Kings:18:16 @ En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:18:17 @ La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la regxo HXizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj.

esperanto@2Kings:18:18 @ Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.

esperanto@2Kings:18:20 @ Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

esperanto@2Kings:18:21 @ Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.

esperanto@2Kings:18:22 @ Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.

esperanto@2Kings:18:25 @ Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.

esperanto@2Kings:18:26 @ Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.

esperanto@2Kings:18:30 @ Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:18:32 @ gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.

esperanto@2Kings:18:36 @ Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li.

esperanto@2Kings:18:37 @ Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.

esperanto@2Kings:19:5 @ Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.

esperanto@2Kings:19:8 @ Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.

esperanto@2Kings:19:9 @ Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Tiam li denove sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:

esperanto@2Kings:19:10 @ Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:19:11 @ Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?

esperanto@2Kings:19:14 @ HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.

esperanto@2Kings:19:17 @ Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron,

esperanto@2Kings:19:19 @ Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

esperanto@2Kings:19:23 @ Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.

esperanto@2Kings:19:25 @ CXu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

esperanto@2Kings:19:28 @ Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

esperanto@2Kings:19:32 @ Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.

esperanto@2Kings:19:33 @ Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.

esperanto@2Kings:19:35 @ En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

esperanto@2Kings:19:36 @ Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.

esperanto@2Kings:19:37 @ Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.

esperanto@2Kings:20:1 @ En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.

esperanto@2Kings:20:2 @ Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante:

esperanto@2Kings:20:5 @ Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Kings:20:7 @ Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni alportis kaj metis sur la sxvelajxon, kaj li resanigxis.

esperanto@2Kings:20:8 @ Kaj HXizkija diris al Jesaja:Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo?

esperanto@2Kings:20:13 @ Kaj HXizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.

esperanto@2Kings:20:14 @ Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.

esperanto@2Kings:20:15 @ Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

esperanto@2Kings:20:17 @ Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

esperanto@2Kings:20:18 @ Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

esperanto@2Kings:20:20 @ La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:21:2 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

esperanto@2Kings:21:3 @ Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

esperanto@2Kings:21:8 @ kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al cxio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.

esperanto@2Kings:21:11 @ Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,

esperanto@2Kings:21:12 @ tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke cxe cxiu, kiu tion auxdos, ektintos en ambaux liaj oreloj.

esperanto@2Kings:21:13 @ Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.

esperanto@2Kings:21:16 @ Ankaux da senkulpa sango Manase elversxis tre multe, gxis li plenigis Jerusalemon de unu rando gxis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

esperanto@2Kings:21:17 @ La cetera historio de Manase, kaj cxio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:21:18 @ Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.

esperanto@2Kings:21:21 @ Li iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorklinigxadis antaux ili.

esperanto@2Kings:21:25 @ La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:21:26 @ Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.

esperanto@2Kings:22:5 @ kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,

esperanto@2Kings:22:6 @ al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo de la domo;

esperanto@2Kings:22:7 @ sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori konfidate.

esperanto@2Kings:22:8 @ Kaj la cxefpastro HXilkija diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj HXilkija donis la libron al SXafan, kaj li gxin legis.

esperanto@2Kings:22:9 @ Kaj la skribisto SXafan venis al la regxo kaj alportis al la regxo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elsxutis la monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:22:10 @ Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis gxin antaux la regxo.

esperanto@2Kings:22:12 @ Kaj la regxo ordonis al la pastro HXilkija, kaj al Ahxikam, filo de SXafan, kaj al Ahxbor, filo de Mihxaja, kaj al la skribisto SXafan, kaj al Asaja, servanto de la regxo, dirante:

esperanto@2Kings:22:13 @ Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni.

esperanto@2Kings:22:16 @ Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn vortojn de la libro, kiun legis la regxo de Judujo.

esperanto@2Kings:22:20 @ Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

esperanto@2Kings:23:1 @ La regxo sendis, kaj oni kunvenigis al li cxiujn plejagxulojn de Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@2Kings:23:2 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:23:3 @ Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aligxis al la interligo.

esperanto@2Kings:23:4 @ Kaj la regxo ordonis al la cxefpastro HXilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo cxiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Asxtar kaj por la tuta armeo de la cxielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.

esperanto@2Kings:23:6 @ Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis gxin cxe la torento Kidron kaj disfrotis gxin gxis cindreco, kaj oni jxetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo.

esperanto@2Kings:23:8 @ Kaj li venigis cxiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj malpurigis la altajxojn, sur kiuj la pastroj incensadis, de Geba gxis Beer-SXeba; kaj li detruis la altajxojn cxe la pordegoj; tiun, kiu estis antaux la pordego de la urbestro Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre cxe la enirado en la urbon.

esperanto@2Kings:23:10 @ Kaj li malpurigis ankaux Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aux sian filinon tra fajro al Molehx.

esperanto@2Kings:23:11 @ Kaj li forigis la cxevalojn, kiujn la regxoj de Judujo starigis al la suno cxe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la cxambro de la euxnuko Netan-Melehx en Parvarim, kaj la cxarojn de la suno li forbruligis per fajro.

esperanto@2Kings:23:13 @ Ankaux la altajxojn, kiuj estis antaux Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn arangxis Salomono, regxo de Izrael, por Asxtar, abomenindajxo de la Cidonanoj, kaj por Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindajxo de la Amonidoj, la regxo malpurigis.

esperanto@2Kings:23:14 @ Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.

esperanto@2Kings:23:16 @ Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.

esperanto@2Kings:23:17 @ Kaj li diris:Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la logxantoj de la urbo diris al li:Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antauxdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.

esperanto@2Kings:23:18 @ Kaj li diris:Lasu lin kusxi, neniu tusxu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario.

esperanto@2Kings:23:20 @ Kaj li bucxis cxiujn pastrojn de la altajxoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.

esperanto@2Kings:23:21 @ Kaj la regxo ordonis al la tuta popolo, dirante:Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.

esperanto@2Kings:23:24 @ Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn, kiuj montrigxis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro HXilkija trovis en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:23:25 @ Ne estis antaux li regxo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.

esperanto@2Kings:23:26 @ Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraux Judujo pro cxiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.

esperanto@2Kings:23:28 @ La cetera historio de Josxija, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:23:30 @ Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin regxo anstataux lia patro.

esperanto@2Kings:23:34 @ Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.

esperanto@2Kings:23:35 @ La argxenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la argxenton laux la ordono de Faraono:de cxiu laux taksado li prenis la argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Nehxo.

esperanto@2Kings:24:1 @ En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.

esperanto@2Kings:24:2 @ La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.

esperanto@2Kings:24:4 @ ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.

esperanto@2Kings:24:5 @ La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:24:7 @ La regxo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, cxar la regxo de Babel forprenis cxion, kio apartenis al la regxo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo gxis la rivero Euxfrato.

esperanto@2Kings:24:10 @ En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, regxo de Babel, iris kontraux Jerusalemon, kaj oni komencis siegxi la urbon.

esperanto@2Kings:24:11 @ Kaj Nebukadnecar, regxo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj gxin siegxis.

esperanto@2Kings:24:12 @ Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.

esperanto@2Kings:24:13 @ Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.

esperanto@2Kings:24:14 @ Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.

esperanto@2Kings:25:1 @ En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.

esperanto@2Kings:25:4 @ tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.

esperanto@2Kings:25:6 @ Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon.

esperanto@2Kings:25:7 @ La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.

esperanto@2Kings:25:8 @ En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon.

esperanto@2Kings:25:14 @ Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.

esperanto@2Kings:25:15 @ Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.

esperanto@2Kings:25:18 @ Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.

esperanto@2Kings:25:19 @ Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.

esperanto@2Kings:25:20 @ Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.

esperanto@2Kings:25:21 @ Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

esperanto@2Kings:25:23 @ Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.

esperanto@2Kings:25:25 @ Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.

esperanto@1Chronicles:1:1 @ Adam, Set, Enosx,

esperanto@1Chronicles:1:2 @ Kenan, Mahalalel, Jared,

esperanto@1Chronicles:1:3 @ HXanohx, Metusxelahx, Lemehx,

esperanto@1Chronicles:1:4 @ Noa, SXem, HXam, kaj Jafet.

esperanto@1Chronicles:1:5 @ La filoj de Jafet:Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Mesxehx, kaj Tiras.

esperanto@1Chronicles:1:6 @ La filoj de Gomer:Asxkenaz, Rifat, kaj Togarma.

esperanto@1Chronicles:1:7 @ La filoj de Javan:Elisxa, Tarsxisx, Kitim, kaj Dodanim.

esperanto@1Chronicles:1:8 @ La filoj de HXam:Kusx, Micraim, Put, kaj Kanaan.

esperanto@1Chronicles:1:9 @ La filoj de Kusx:Seba, HXavila, Sabta, Raama, kaj Sabtehxa. La filoj de Raama:SXeba kaj Dedan.

esperanto@1Chronicles:1:10 @ Kusx naskigis ankaux Nimrodon; cxi tiu komencis esti potenculo sur la tero.

esperanto@1Chronicles:1:11 @ Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuhxidojn,

esperanto@1Chronicles:1:12 @ la Patrusidojn, la Kasluhxidojn (de kiuj devenis la Filisxtoj), kaj la Kaftoridojn.

esperanto@1Chronicles:1:13 @ De Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj HXet,

esperanto@1Chronicles:1:14 @ la Jebusidoj, la Amoridoj, la Girgasxidoj,

esperanto@1Chronicles:1:15 @ la HXividoj, la Arkidoj, la Sinidoj,

esperanto@1Chronicles:1:16 @ la Arvadidoj, la Cemaridoj, la HXamatidoj.

esperanto@1Chronicles:1:17 @ La filoj de SXem:Elam, Asxur, Arpahxsxad, Lud, Aram, Uc, HXul, Geter, kaj Mesxehx.

esperanto@1Chronicles:1:18 @ De Arpahxsxad naskigxis SXelahx, de SXelahx naskigxis Eber.

esperanto@1Chronicles:1:19 @ Al Eber naskigxis du filoj:la nomo de unu estis Peleg, cxar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan.

esperanto@1Chronicles:1:20 @ De Joktan naskigxis Almodad, SXelef, HXacarmavet, Jerahx,

esperanto@1Chronicles:1:21 @ Hadoram, Uzal, Dikla,

esperanto@1Chronicles:1:22 @ Ebal, Abimael, SXeba,

esperanto@1Chronicles:1:23 @ Ofir, HXavila, kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Joktan.

esperanto@1Chronicles:1:24 @ SXem, Arpahxsxad, SXelahx,

esperanto@1Chronicles:1:25 @ Eber, Peleg, Reu,

esperanto@1Chronicles:1:26 @ Serug, Nahxor, Terahx,

esperanto@1Chronicles:1:27 @ Abram (tio estas Abraham).

esperanto@1Chronicles:1:28 @ La filoj de Abraham:Isaak kaj Isxmael.

esperanto@1Chronicles:1:29 @ Jen estas ilia genealogio:de Isxmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam,

esperanto@1Chronicles:1:30 @ Misxma, Duma, Masa, HXadad, Tema,

esperanto@1Chronicles:1:31 @ Jetur, Nafisx, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Isxmael.

esperanto@1Chronicles:1:32 @ La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn sxi naskis:Zimran, Joksxan, Medan, Midjan, Jisxbak, kaj SXuahx. Kaj la filoj de Joksxan estis SXeba kaj Dedan.

esperanto@1Chronicles:1:33 @ La filoj de Midjan:Efa, Efer, HXanohx, Abida, kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura.

esperanto@1Chronicles:1:34 @ Abraham naskigis Isaakon. La filoj de Isaak:Esav kaj Izrael.

esperanto@1Chronicles:1:35 @ La filoj de Esav:Elifaz, Reuel, Jeusx, Jalam, kaj Korahx.

esperanto@1Chronicles:1:36 @ La filoj de Elifaz:Teman, Omar, Cefi, Gatam, Kenaz, Timna, kaj Amalek.

esperanto@1Chronicles:1:37 @ La filoj de Reuel:Nahxat, Zerahx, SXama, kaj Miza.

esperanto@1Chronicles:1:38 @ La filoj de Seir:Lotan, SXobal, Cibeon, Ana, Disxon, Ecer, kaj Disxan.

esperanto@1Chronicles:1:39 @ La filoj de Lotan:HXori kaj Homam; la fratino de Lotan estis Timna.

esperanto@1Chronicles:1:40 @ La filoj de SXobal:Aljan, Manahxat, Ebal, SXefi, kaj Onam. La filoj de Cibeon:Aja kaj Ana.

esperanto@1Chronicles:1:41 @ La filoj de Ana:Disxon. La filoj de Disxon:HXamran, Esxban, Jitran, kaj Keran.

esperanto@1Chronicles:1:42 @ La filoj de Ecer:Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Disxan:Uc kaj Aran.

esperanto@1Chronicles:1:43 @ Jen estas la regxoj, kiuj regxis en la lando de Edom, antaux ol aperis regxo cxe la Izraelidoj:Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba.

esperanto@1Chronicles:1:44 @ Kaj Bela mortis, kaj anstataux li ekregxis Jobab, filo de Zerahx, el Bocra.

esperanto@1Chronicles:1:45 @ Kaj Joab mortis, kaj anstataux li ekregxis HXusxam, el la lando de la Temanidoj.

esperanto@1Chronicles:1:46 @ Kaj HXusxam mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit.

esperanto@1Chronicles:1:47 @ Kaj Hadad mortis, kaj anstataux li ekregxis Samla el Masreka.

esperanto@1Chronicles:1:48 @ Kaj Samla mortis, kaj anstataux li ekregxis SXaul el Rehxobot cxe la Rivero.

esperanto@1Chronicles:1:49 @ Kaj SXaul mortis, kaj anstataux li ekregxis Baal-HXanan, filo de Ahxbor.

esperanto@1Chronicles:1:50 @ Kaj Baal-HXanan mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.

esperanto@1Chronicles:1:51 @ Kaj Hadad mortis. Tiam la cxefoj de Edom estis:cxefo Timna, cxefo Alva, cxefo Jetet,

esperanto@1Chronicles:1:52 @ cxefo Oholibama, cxefo Ela, cxefo Pinon,

esperanto@1Chronicles:1:53 @ cxefo Kenaz, cxefo Teman, cxefo Mibcar,

esperanto@1Chronicles:1:54 @ cxefo Magdiel, cxefo Iram. Tio estas la cxefoj de Edom.

esperanto@1Chronicles:2:1 @ Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun,

esperanto@1Chronicles:2:2 @ Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Asxer.

esperanto@1Chronicles:2:3 @ La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj SXela, tri naskigxis al li de Bat-SXua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin.

esperanto@1Chronicles:2:4 @ Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin.

esperanto@1Chronicles:2:5 @ La filoj de Perec:HXecron kaj HXamul.

esperanto@1Chronicles:2:6 @ La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin.

esperanto@1Chronicles:2:7 @ La filoj de Karmi:Ahxan, kiu malgxojigis Izraelon, pekinte kontraux anatemajxo.

esperanto@1Chronicles:2:8 @ La filoj de Etan:Azarja.

esperanto@1Chronicles:2:9 @ La filoj de HXecron, kiuj naskigxis al li:Jerahxmeel, Ram, kaj Kelubaj.

esperanto@1Chronicles:2:10 @ Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Nahxsxonon, princon de la idoj de Jehuda;

esperanto@1Chronicles:2:11 @ Nahxsxon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon;

esperanto@1Chronicles:2:12 @ Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jisxajon;

esperanto@1Chronicles:2:13 @ Jisxaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis SXimea,

esperanto@1Chronicles:2:14 @ la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,

esperanto@1Chronicles:2:15 @ la sesa estis Ocem, la sepa estis David.

esperanto@1Chronicles:2:16 @ Iliaj fratinoj estis:Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis:Abisxaj, Joab, kaj Asahel-tri.

esperanto@1Chronicles:2:17 @ Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Isxmaelido.

esperanto@1Chronicles:2:18 @ Kaleb, filo de HXecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas sxiaj filoj:Jesxer, SXobab, kaj Ardon.

esperanto@1Chronicles:2:19 @ Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj sxi naskis al li HXuron.

esperanto@1Chronicles:2:20 @ HXur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon.

esperanto@1Chronicles:2:21 @ Poste HXecron envenis al la filino de Mahxir, patro de Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon.

esperanto@1Chronicles:2:22 @ Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead.

esperanto@1Chronicles:2:23 @ Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead.

esperanto@1Chronicles:2:24 @ Post la morto de HXecron en Kaleb-Efrata la edzino de HXecron, Abija, naskis al li Asxhxuron, la fondinton de Tekoa.

esperanto@1Chronicles:2:25 @ La filoj de Jerahxmeel, unuenaskito de HXecron, estis:la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Ahxija.

esperanto@1Chronicles:2:26 @ Jerahxmeel havis ankaux alian edzinon, sxia nomo estis Atara; sxi estis la patrino de Onam.

esperanto@1Chronicles:2:27 @ La filoj de Ram, la unuenaskito de Jerahxmeel, estis:Maac, Jamin, kaj Eker.

esperanto@1Chronicles:2:28 @ La filoj de Onam estis:SXamaj kaj Jada. La filoj de SXamaj estis:Nadab kaj Abisxur.

esperanto@1Chronicles:2:29 @ La nomo de la edzino de Abisxur estis Abihxail; sxi naskis al li Ahxbanon kaj Molidon.

esperanto@1Chronicles:2:30 @ La filoj de Nadab estis:Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj.

esperanto@1Chronicles:2:31 @ La filo de Apaim estis Jisxei. La filo de Jisxei estis SXesxan. La filo de SXesxan estis Ahxlaj.

esperanto@1Chronicles:2:32 @ La filoj de Jada, frato de SXamaj, estis:Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj.

esperanto@1Chronicles:2:33 @ La filoj de Jonatan estis:Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jerahxmeel.

esperanto@1Chronicles:2:34 @ SXesxan ne havis filojn, sed nur filinojn. SXesxan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarhxa;

esperanto@1Chronicles:2:35 @ kaj SXesxan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarhxa, kaj sxi naskis al li Atajon.

esperanto@1Chronicles:2:36 @ Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon.

esperanto@1Chronicles:2:37 @ Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon.

esperanto@1Chronicles:2:38 @ Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan.

esperanto@1Chronicles:2:39 @ Azarja naskigis HXelecon; kaj HXelec naskigis Eleasan.

esperanto@1Chronicles:2:40 @ Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis SXalumon.

esperanto@1Chronicles:2:41 @ SXalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Elisxaman.

esperanto@1Chronicles:2:42 @ La filoj de Kaleb, frato de Jerahxmeel:lia unuenaskito Mesxa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Maresxa, fondinto de HXebron.

esperanto@1Chronicles:2:43 @ La filoj de HXebron:Korahx, Tapuahx, Rekem, kaj SXema.

esperanto@1Chronicles:2:44 @ SXema naskigis Rahxamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis SXamajon.

esperanto@1Chronicles:2:45 @ La filo de SXamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur.

esperanto@1Chronicles:2:46 @ Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis HXaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj HXaran naskigis Gazezon.

esperanto@1Chronicles:2:47 @ La filoj de Jedaj estis:Regem, Jotam, Gesxan, Pelet, Efa, kaj SXaaf.

esperanto@1Chronicles:2:48 @ Maahxa, kromvirino de Kaleb, naskis SXeberon kaj Tirhxanan.

esperanto@1Chronicles:2:49 @ SXi naskis ankaux SXaafon, la fondinton de Madmana, SXevan, la fondinton de Mahxbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Ahxsa.

esperanto@1Chronicles:2:50 @ Tio estis la idoj de Kaleb:la filo de HXur, unuenaskito de Efrata:SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim,

esperanto@1Chronicles:2:51 @ Salma, fondinto de Bet-Lehxem, HXaref, fondinto de Bet-Gader.

esperanto@1Chronicles:2:52 @ SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuhxot.

esperanto@1Chronicles:2:53 @ La familioj de Kirjat-Jearim estis:la Jetridoj, la Putidoj, la SXumatidoj, la Misxraidoj. De cxi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Esxtaolidoj.

esperanto@1Chronicles:2:54 @ La idoj de Salma:la Bet-Lehxemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manahxatanoj, la Coreanoj;

esperanto@1Chronicles:2:55 @ kaj la familioj de la skribistoj, kiuj logxis en Jabec, la Tiratidoj, SXimeatidoj, kaj Suhxatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de HXamat, la fondinto de Bet-Rehxab.

esperanto@1Chronicles:3:1 @ Jen estas la filoj de David, kiuj naskigxis al li en HXebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Ahxinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

esperanto@1Chronicles:3:2 @ la tria estis Absxalom, filo de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur; la kvara estis Adonija, filo de HXagit;

esperanto@1Chronicles:3:3 @ la kvina estis SXefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;

esperanto@1Chronicles:3:4 @ ses naskigxis al li en HXebron. Li regxis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@1Chronicles:3:5 @ Kaj jen estas tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXimea, SXobab, Natan, Salomono-cxi tiuj kvar de Bat-SXua, filino de Amiel;

esperanto@1Chronicles:3:6 @ Jibhxar, Elisxama, Elifelet,

esperanto@1Chronicles:3:7 @ Noga, Nefeg, Jafia,

esperanto@1Chronicles:3:8 @ Elisxama, Eljada, kaj Elifelet-naux.

esperanto@1Chronicles:3:9 @ Tio estas cxiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.

esperanto@1Chronicles:3:10 @ La filo de Salomono estis Rehxabeam; la filo de cxi tiu estis Abija; la filo de cxi tiu:Asa; la filo de cxi tiu:Jehosxafat;

esperanto@1Chronicles:3:11 @ la filo de cxi tiu:Joram; la filo de cxi tiu:Ahxazja; la filo de cxi tiu:Joasx;

esperanto@1Chronicles:3:12 @ la filo de cxi tiu:Amacja; la filo de cxi tiu:Azarja; la filo de cxi tiu:Jotam;

esperanto@1Chronicles:3:13 @ la filo de cxi tiu:Ahxaz; la filo de cxi tiu:HXizkija; la filo de cxi tiu:Manase;

esperanto@1Chronicles:3:14 @ la filo de cxi tiu:Amon; la filo de cxi tiu:Josxija.

esperanto@1Chronicles:3:15 @ La filoj de Josxija estis:la unuenaskito Johxanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara SXalum.

esperanto@1Chronicles:3:16 @ La filoj de Jehojakim:lia filo Jehxonja, lia filo Cidkija.

esperanto@1Chronicles:3:17 @ La filoj de Jehxonja:Asir, lia filo SXealtiel,

esperanto@1Chronicles:3:18 @ Malkiram, Pedaja, SXenacar, Jekamja, HXosxama, kaj Nedabja.

esperanto@1Chronicles:3:19 @ La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj SXimei. La filoj de Zerubabel:Mesxulam, HXananja; ilia fratino estis SXelomit;

esperanto@1Chronicles:3:20 @ ankaux cxi tiuj kvin:HXasxuba, Ohel, Berehxja, HXasadja, kaj Jusxab- HXesed.

esperanto@1Chronicles:3:21 @ La idoj de HXananja:Pelatja kaj Jesxaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de SXehxanja.

esperanto@1Chronicles:3:22 @ La filo de SXehxanja estis SXemaja; la filoj de SXemaja:HXatusx, Jigal, Bariahx, Nearja, kaj SXafat-ses.

esperanto@1Chronicles:3:23 @ La filoj de Nearja:Eljoenaj, HXizkija, kaj Azrikam-tri.

esperanto@1Chronicles:3:24 @ La filoj de Eljoenaj:Hodavja, Eljasxib, Pelaja, Akub, Johxanan, Delaja, kaj Anani-sep.

esperanto@1Chronicles:4:1 @ La filoj de Jehuda estis:Perec, HXecron, Karmi, HXur, kaj SXobal.

esperanto@1Chronicles:4:2 @ Reaja, filo de SXobal, naskigis Jahxaton; Jahxat naskigis Ahxumajon kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj.

esperanto@1Chronicles:4:3 @ Kaj jen estas la domanaro de Etam:Jizreel, Jisxma, Jidbasx; la nomo de ilia fratino estis Haclelponi;

esperanto@1Chronicles:4:4 @ kaj Penuel, la fondinto de Gedor, kaj Ezer, la fondinto de HXusxa. Tio estas la idoj de HXur, unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Lehxem.

esperanto@1Chronicles:4:5 @ Asxhxur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn:HXela kaj Naara.

esperanto@1Chronicles:4:6 @ Naara naskis al li Ahxuzamon, HXeferon, Temnin, kaj Ahxasxtarin; tio estas la filoj de Naara;

esperanto@1Chronicles:4:7 @ la filoj de HXela estis:Ceret, Cohxar, kaj Etnan.

esperanto@1Chronicles:4:8 @ Koc naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Ahxarhxel, filo de Harum.

esperanto@1Chronicles:4:9 @ Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, cxar sxi diris:En malgxojo mi naskis.

esperanto@1Chronicles:4:10 @ Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

esperanto@1Chronicles:4:11 @ Kelub, frato de SXuhxa, naskigis Mehxiron; cxi tiu estis la patro de Esxton.

esperanto@1Chronicles:4:12 @ Esxton naskigis Bet-Rafan, Paseahxon, kaj Tehxinan, fondinton de la urbo Nahxasx; tio estas la logxantoj de Rehxa.

esperanto@1Chronicles:4:13 @ La filoj de Kenaz estis:Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis HXatat.

esperanto@1Chronicles:4:14 @ Meonotaj naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo de CXarpentistoj; cxar ili estis cxarpentistoj.

esperanto@1Chronicles:4:15 @ La filoj de Kaleb, filo de Jefune:Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis Kenaz.

esperanto@1Chronicles:4:16 @ La filoj de Jehalelel:Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel.

esperanto@1Chronicles:4:17 @ La filoj de Ezra:Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. SXi naskis Mirjamon, SXamajon, kaj Jisxbahxon, la patron de Esxtemoa;

esperanto@1Chronicles:4:18 @ dum lia edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, HXeberon, fondinton de Sohxo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoahx. Tiuj estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered.

esperanto@1Chronicles:4:19 @ La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Nahxam:la patro de Keila, la Garmano, kaj Esxtemoa, la Maahxatano.

esperanto@1Chronicles:4:20 @ La filoj de SXimon:Amnon, Rina, Ben-HXanan, kaj Tilon; la filoj de Jisxei:Zohxet kaj Ben-Zohxet.

esperanto@1Chronicles:4:21 @ La filoj de SXela, filo de Jehuda:Er, patro de Lehxa, kaj Lada, patro de Maresxa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Asxbea;

esperanto@1Chronicles:4:22 @ kaj Jokim, kaj la logxantoj de Kozeba, kaj Joasx, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Lehxemon, laux antikvaj rakontoj.

esperanto@1Chronicles:4:23 @ Ili estis potistoj, kaj logxis inter gxardenoj kaj brutejoj; cxe la regxo ili tie logxis por liaj laboroj.

esperanto@1Chronicles:4:24 @ La filoj de Simeon:Nemuel, Jamin, Jarib, Zerahx, kaj SXaul.

esperanto@1Chronicles:4:25 @ La filo de cxi tiu estis SXalum; la filo de cxi tiu estis Mibsam; la filo de cxi tiu estis Misxma.

esperanto@1Chronicles:4:26 @ La filoj de Misxma:lia filo HXamuel, lia filo Zakur, lia filo SXimei.

esperanto@1Chronicles:4:27 @ SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda.

esperanto@1Chronicles:4:28 @ Ili logxis en Beer-SXeba, Molada, kaj HXacar-SXual,

esperanto@1Chronicles:4:29 @ en Bilha, Ecem, kaj Tolad,

esperanto@1Chronicles:4:30 @ en Betuel, HXorma, kaj Ciklag,

esperanto@1Chronicles:4:31 @ en Bet-Markabot, HXacar-Susim, Bet-Biri, kaj SXaaraim. Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David.

esperanto@1Chronicles:4:32 @ Iliaj vilagxoj estis:Etam, Ain, Rimon, Tohxen, kaj Asxan, kvin urboj;

esperanto@1Chronicles:4:33 @ kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.

esperanto@1Chronicles:4:34 @ Kaj Mesxobab, Jamlehx, Josxa, filo de Amacja,

esperanto@1Chronicles:4:35 @ Joel, Jehu, filo de Josxibja, filo de Seraja, filo de Asiel,

esperanto@1Chronicles:4:36 @ Eljoenaj, Jaakoba, Jesxohxaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja,

esperanto@1Chronicles:4:37 @ Ziza, filo de SXifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de SXimri, filo de SXemaja.

esperanto@1Chronicles:4:38 @ CXi tiuj, cititaj laux iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastigxis.

esperanto@1Chronicles:4:39 @ Ili iris gxis Gedor, gxis la orienta flanko de la valo, por sercxi pasxtejon por siaj sxafoj;

esperanto@1Chronicles:4:40 @ kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe.

esperanto@1Chronicles:4:41 @ Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj.

esperanto@1Chronicles:4:42 @ Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei.

esperanto@1Chronicles:4:43 @ Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.

esperanto@1Chronicles:5:1 @ La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;

esperanto@1Chronicles:5:2 @ Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)

esperanto@1Chronicles:5:3 @ La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx, Palu, HXecron, kaj Karmi.

esperanto@1Chronicles:5:4 @ La idoj de Joel:lia filo estis SXemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis SXimei,

esperanto@1Chronicles:5:5 @ lia filo estis Mihxa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal,

esperanto@1Chronicles:5:6 @ lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, regxo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.

esperanto@1Chronicles:5:7 @ Kaj liaj fratoj, laux iliaj familioj, laux ilia genealogia listo, estis:Jeiel, la cxefo, Zehxarja,

esperanto@1Chronicles:5:8 @ kaj Bela, filo de Azaz, filo de SXema, filo de Joel. Li logxis en Aroer, gxis Nebo kaj Baal-Meon.

esperanto@1Chronicles:5:9 @ Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.

esperanto@1Chronicles:5:10 @ En la tempo de Saul ili militis kontraux la Hagaridoj, kaj cxi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili eklogxis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.

esperanto@1Chronicles:5:11 @ La idoj de Gad logxis apude de ili, en la lando Basxan, gxis Salhxa;

esperanto@1Chronicles:5:12 @ la cxefo estis Joel, la dua estis SXafam, poste Janaj kaj SXafat en Basxan.

esperanto@1Chronicles:5:13 @ Iliaj fratoj, laux iliaj patrodomoj:Mihxael, Mesxulam, SXeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber-sep.

esperanto@1Chronicles:5:14 @ Jen estas la filoj de Abihxail, filo de HXuri, filo de Jaroahx, filo de Gilead, filo de Mihxael, filo de Jesxisxaj, filo de Jahxdo, filo de Buz;

esperanto@1Chronicles:5:15 @ Ahxi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis cxefo de ilia patrodomo.

esperanto@1Chronicles:5:16 @ Kaj ili logxis en Gilead en Basxan kaj gxiaj filinurboj, kaj sur cxiuj kampoj de SXaron, gxis iliaj finoj.

esperanto@1Chronicles:5:17 @ CXiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, regxo de Izrael.

esperanto@1Chronicles:5:18 @ La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.

esperanto@1Chronicles:5:19 @ Ili militis kontraux la Hagaridoj, kontraux Jetur, Nafisx, kaj Nodab.

esperanto@1Chronicles:5:20 @ Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.

esperanto@1Chronicles:5:21 @ Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.

esperanto@1Chronicles:5:22 @ Multe da mortigitoj falis, cxar de Dio estis la milito. Kaj ili logxis sur ilia loko gxis la elpatrujigo.

esperanto@1Chronicles:5:23 @ La idoj de la duontribo de Manase logxis en la lando de Basxan gxis Baal-HXermon, Senir, kaj la monto HXermon. Ili estis en granda nombro.

esperanto@1Chronicles:5:24 @ Kaj jen estas la cxefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jisxei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jahxdiel, viroj potencaj, viroj famaj, cxefoj de siaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:5:25 @ Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malcxaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaux ili;

esperanto@1Chronicles:5:26 @ tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

esperanto@1Chronicles:6:1 @ La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:6:2 @ La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel.

esperanto@1Chronicles:6:3 @ La infanoj de Amram:Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.

esperanto@1Chronicles:6:4 @ Eleazar naskigis Pinehxason, Pinehxas naskigis Abisxuan,

esperanto@1Chronicles:6:5 @ Abisxua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin,

esperanto@1Chronicles:6:6 @ Uzi naskigis Zerahxjan, Zerahxja naskigis Merajoton,

esperanto@1Chronicles:6:7 @ Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Ahxitubon,

esperanto@1Chronicles:6:8 @ Ahxitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ahximaacon,

esperanto@1Chronicles:6:9 @ Ahximaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Johxananon,

esperanto@1Chronicles:6:10 @ Johxanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem),

esperanto@1Chronicles:6:11 @ Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Ahxitubon,

esperanto@1Chronicles:6:12 @ Ahxitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis SXalumon,

esperanto@1Chronicles:6:13 @ SXalum naskigis HXilkijan, HXilkija naskigis Azarjan,

esperanto@1Chronicles:6:14 @ Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon.

esperanto@1Chronicles:6:15 @ Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.

esperanto@1Chronicles:6:16 @ La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:6:17 @ Jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei.

esperanto@1Chronicles:6:18 @ La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel.

esperanto@1Chronicles:6:19 @ La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Kaj jen estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj:

esperanto@1Chronicles:6:20 @ la idoj de Gersxon:Libni; lia filo:Jahxat; lia filo:Zima;

esperanto@1Chronicles:6:21 @ lia filo:Joahx; lia filo:Ido; lia filo:Zerahx; lia filo:Jeatraj.

esperanto@1Chronicles:6:22 @ La idoj de Kehat:lia filo:Aminadab; lia filo:Korahx; lia filo:Asir;

esperanto@1Chronicles:6:23 @ lia filo:Elkana; lia filo:Ebjasaf; lia filo:Asir;

esperanto@1Chronicles:6:24 @ lia filo:Tahxat; lia filo:Uriel; lia filo:Uzija; lia filo:SXaul.

esperanto@1Chronicles:6:25 @ La filoj de Elkana:Amasaj kaj Ahximot.

esperanto@1Chronicles:6:26 @ Elkana:la idoj de Elkana:lia filo:Cofaj; lia filo:Nahxat;

esperanto@1Chronicles:6:27 @ lia filo:Eliab; lia filo:Jerohxam; lia filo:Elkana.

esperanto@1Chronicles:6:28 @ La filoj de Samuel:la unuenaskito Vasxni, kaj Abija.

esperanto@1Chronicles:6:29 @ La idoj de Merari:Mahxli; lia filo:Libni; lia filo:SXimei; lia filo:Uza;

esperanto@1Chronicles:6:30 @ lia filo:SXimea; lia filo:HXagija; lia filo:Asaja.

esperanto@1Chronicles:6:31 @ Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;

esperanto@1Chronicles:6:32 @ ili servadis antaux la tabernaklo de kunveno per kantado, gxis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili starigxadis al sia servado laux sia regularo;

esperanto@1Chronicles:6:33 @ jen estas tiuj, kiuj starigxadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel,

esperanto@1Chronicles:6:34 @ filo de Elkana, filo de Jerohxam, filo de Eliel, filo de Toahx,

esperanto@1Chronicles:6:35 @ filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Mahxat, filo de Amasaj,

esperanto@1Chronicles:6:36 @ filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja,

esperanto@1Chronicles:6:37 @ filo de Tahxat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Korahx,

esperanto@1Chronicles:6:38 @ filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.

esperanto@1Chronicles:6:39 @ Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Berehxja, filo de SXimea,

esperanto@1Chronicles:6:40 @ filo de Mihxael, filo de Baaseja, filo de Malkija,

esperanto@1Chronicles:6:41 @ filo de Etni, filo de Zerahx, filo de Adaja,

esperanto@1Chronicles:6:42 @ filo de Etan, filo de Zima, filo de SXimei,

esperanto@1Chronicles:6:43 @ filo de Jahxat, filo de Gersxon, filo de Levi.

esperanto@1Chronicles:6:44 @ La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre:Etan, filo de Kisxi, filo de Abdi, filo de Maluhx,

esperanto@1Chronicles:6:45 @ filo de HXasxabja, filo de Amacja, filo de HXilkija,

esperanto@1Chronicles:6:46 @ filo de Amci, filo de Bani, filo de SXemer,

esperanto@1Chronicles:6:47 @ filo de Mahxli, filo de Musxi, filo de Merari, filo de Levi.

esperanto@1Chronicles:6:48 @ Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:6:49 @ Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por cxiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al cxio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.

esperanto@1Chronicles:6:50 @ Kaj jen estas la idoj de Aaron:lia filo:Eleazar; lia filo:Pinehxas; lia filo:Abisxua;

esperanto@1Chronicles:6:51 @ lia filo:Buki; lia filo:Uzi; lia filo:Zerahxja;

esperanto@1Chronicles:6:52 @ lia filo:Merajot; lia filo:Amarja; lia filo:Ahxitub;

esperanto@1Chronicles:6:53 @ lia filo:Cadok; lia filo:Ahximaac.

esperanto@1Chronicles:6:54 @ Kaj jen estas iliaj logxlokoj, laux iliaj vilagxoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, cxar al ili destinis la loto,

esperanto@1Chronicles:6:55 @ oni donis HXebronon, en la lando de Jehuda, kaj gxiajn antauxurbojn cxirkaux gxi;

esperanto@1Chronicles:6:56 @ sed la kampon de tiu urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune.

esperanto@1Chronicles:6:57 @ Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifugxo:HXebronon, Libnan kaj gxiajn antauxurbojn, Jatiron, Esxtemoan kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:58 @ HXilenon kaj gxiajn antauxurbojn, Debiron kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:59 @ Asxanon kaj gxiajn antauxurbojn, Bet-SXemesxon kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:60 @ kaj de la tribo de Benjamen:Geban kaj gxiajn antauxurbojn, Alemeton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anatoton kaj gxiajn antauxurbojn. La nombro de cxiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.

esperanto@1Chronicles:6:61 @ Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase lauxlote dek urbojn.

esperanto@1Chronicles:6:62 @ Al la idoj de Gersxon laux iliaj familioj oni donis de la tribo Isahxar, de la tribo Asxer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Basxan dek tri urbojn.

esperanto@1Chronicles:6:63 @ Al la idoj de Merari laux iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun lauxlote dek du urbojn.

esperanto@1Chronicles:6:64 @ Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antauxurbojn.

esperanto@1Chronicles:6:65 @ Ili donis lauxlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laux la nomoj.

esperanto@1Chronicles:6:66 @ Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim.

esperanto@1Chronicles:6:67 @ Kaj oni donis al ili la urbojn de rifugxo:SXehxemon kaj gxiajn antauxurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:68 @ Jokmeamon kaj gxiajn antauxurbojn, Bet-HXoronon kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:69 @ Ajalonon kaj gxiajn antauxurbojn, Gat-Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:70 @ kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj gxiajn antauxurbojn, Bileamon kaj gxiajn antauxurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj.

esperanto@1Chronicles:6:71 @ Al la idoj de Gersxon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Basxan kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Asxtaroton kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:72 @ de la tribo Isahxar:Kedesxon kaj gxiajn antauxurbojn, Dabraton kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:73 @ Ramoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anemon kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:74 @ de la tribo Asxer:Masxalon kaj gxiajn antauxurbojn, Abdonon kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:75 @ HXukokon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Rehxobon kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:76 @ de la tribo Naftali:Kedesxon en Galileo kaj gxiajn antauxurbojn, HXamonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Kirjataimon kaj gxiajn antauxurbojn.

esperanto@1Chronicles:6:77 @ Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Taboron kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:78 @ kaj transe de Jordan, kontraux Jerihxo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj gxiajn antauxurbojn, Jahacon kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:79 @ Kedemoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Mefaaton kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:80 @ kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj gxiajn antauxurbojn, Mahxanaimon kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:81 @ HXesxbonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Jazeron kaj gxiajn antauxurbojn.

esperanto@1Chronicles:7:1 @ La filoj de Isahxar estis:Tola, Pua, Jasxub, kaj SXimron-kvar.

esperanto@1Chronicles:7:2 @ La idoj de Tola:Uzi, Refaja, Jeriel, Jahxmaj, Jibsam, kaj SXemuel, cxefoj de patrodomoj de Tola, kuragxaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent.

esperanto@1Chronicles:7:3 @ La idoj de Uzi:Jizrahxja; la idoj de Jizrahxja:Mihxael, Obadja, Joel, kaj Jisxija-kune kvin patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:7:4 @ Kun ili, laux iliaj generacioj, laux iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; cxar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj.

esperanto@1Chronicles:7:5 @ Da iliaj fratoj, en cxiuj familioj de Isahxar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, cxiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn.

esperanto@1Chronicles:7:6 @ CXe Benjamen:Bela, Behxer, kaj Jediael-tri.

esperanto@1Chronicles:7:7 @ La idoj de Bela:Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri-kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar.

esperanto@1Chronicles:7:8 @ La idoj de Behxer:Zemira, Joasx, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; cxiuj ili estis la filoj de Behxer.

esperanto@1Chronicles:7:9 @ En la listoj, laux ilia genealogio, laux iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj.

esperanto@1Chronicles:7:10 @ La idoj de Jediael:Bilhan; la idoj de Bilhan:Jeusx, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarsxisx, kaj Ahxisxahxar.

esperanto@1Chronicles:7:11 @ CXiuj ili estis la idoj de Jediael, laux patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito.

esperanto@1Chronicles:7:12 @ SXupim kaj HXupim, idoj de Ir; HXusxim, idoj de Ahxer.

esperanto@1Chronicles:7:13 @ La filoj de Naftali:Jahxciel, Guni, Jecer, kaj SXalum, filoj de Bilha.

esperanto@1Chronicles:7:14 @ La filoj de Manase:Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; sxi naskis ankaux Mahxiron, la patron de Gilead.

esperanto@1Chronicles:7:15 @ Mahxir prenis edzinon el la domanaro de HXupim kaj SXupim; la nomo de lia fratino estis Maahxa. La nomo de la dua estis Celofhxad. Celofhxad havis nur filinojn.

esperanto@1Chronicles:7:16 @ Kaj Maahxa, la edzino de Mahxir, naskis filon kaj donis al li la nomon Peresx; la nomo de lia frato estis SXeresx; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem.

esperanto@1Chronicles:7:17 @ La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase.

esperanto@1Chronicles:7:18 @ Lia fratino Molehxet naskis Isx-Hodon, Abiezeron, kaj Mahxlan.

esperanto@1Chronicles:7:19 @ La filoj de SXemida estis:Ahxjan, SXehxem, Likhxi, kaj Aniam.

esperanto@1Chronicles:7:20 @ La idoj de Efraim:SXutelahx, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Tahxat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Tahxat,

esperanto@1Chronicles:7:21 @ kaj lia filo Zabad, kaj lia filo SXutelahx, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la logxantoj de Gat, la indigxenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn.

esperanto@1Chronicles:7:22 @ Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin.

esperanto@1Chronicles:7:23 @ Kaj li envenis al sia edzino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, cxar malfelicxo okazis en lia domo.

esperanto@1Chronicles:7:24 @ Lia filino estis SXeera. SXi konstruis Bet-HXoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-SXeeran.

esperanto@1Chronicles:7:25 @ Kaj lia filo estis Refahx, lia filo estis Resxef, lia filo estis Telahx, lia filo estis Tahxan,

esperanto@1Chronicles:7:26 @ lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Elisxama,

esperanto@1Chronicles:7:27 @ lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo.

esperanto@1Chronicles:7:28 @ Ilia posedajxo kaj logxloko estis Bet-El kaj gxiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun gxiaj filinurboj, kaj SXehxem kun gxiaj filinurboj, gxis Aza kun gxiaj filinurboj;

esperanto@1Chronicles:7:29 @ cxe la flanko de la Manaseidoj:Bet-SXean kun gxiaj filinurboj, Taanahx kun gxiaj filinurboj, Megido kun gxiaj filinurboj, Dor kun gxiaj filinurboj. En tiuj lokoj logxis la idoj de Jozef, filo de Izrael.

esperanto@1Chronicles:7:30 @ La filoj de Asxer:Jimna, Jisxva, Jisxvi, Beria; ilia fratino estis Serahx.

esperanto@1Chronicles:7:31 @ La filoj de Beria:HXeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait.

esperanto@1Chronicles:7:32 @ HXeber naskigis Jafleton, SXomeron, HXotamon, kaj SXuan, ilian fratinon.

esperanto@1Chronicles:7:33 @ La filoj de Jaflet:Pasahx, Bimhal, kaj Asxvat. Tio estas la filoj de Jaflet.

esperanto@1Chronicles:7:34 @ La filoj de SXemer:Ahxi, Rohaga, Jehxuba, kaj Aram.

esperanto@1Chronicles:7:35 @ La filoj de lia frato Helem:Cofahx, Jimna, SXelesx, kaj Amal.

esperanto@1Chronicles:7:36 @ La filoj de Cofahx:Suahx, HXarnefer, SXual, Beri, Jimra,

esperanto@1Chronicles:7:37 @ Becer, Hod, SXama, SXilsxa, Jitran, kaj Beera.

esperanto@1Chronicles:7:38 @ La filoj de Jeter:Jefune, Pispa, kaj Ara.

esperanto@1Chronicles:7:39 @ La filoj de Ula:Arahx, HXaniel, kaj Ricja.

esperanto@1Chronicles:7:40 @ CXiuj cxi tiuj estis idoj de Asxer, cxefoj de patrodomoj, elektitaj, kuragxaj militistoj, cxefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.

esperanto@1Chronicles:8:1 @ De Benjamen naskigxis:Bela, lia unuenaskito, Asxbel, la dua, Ahxrahx, la tria;

esperanto@1Chronicles:8:2 @ Nohxa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina.

esperanto@1Chronicles:8:3 @ La filoj de Bela estis:Adar, Gera, Abihud,

esperanto@1Chronicles:8:4 @ Abisxua, Naaman, Ahxoahx,

esperanto@1Chronicles:8:5 @ Gera, SXefufan, kaj HXuram.

esperanto@1Chronicles:8:6 @ Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis cxefoj de patrodomoj, kiuj logxis en Geba kaj elmigris en Manahxaton:

esperanto@1Chronicles:8:7 @ Naaman, Ahxija, Gera; cxi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Ahxihxudon.

esperanto@1Chronicles:8:8 @ SXahxaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn HXusxim kaj Baara.

esperanto@1Chronicles:8:9 @ Li naskigis de sia edzino HXodesx:Jobabon, Cibjan, Mesxan, Malkamon,

esperanto@1Chronicles:8:10 @ Jeucon, SXohxjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, cxefoj de patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:8:11 @ De HXusxim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon.

esperanto@1Chronicles:8:12 @ La filoj de Elpaal:Eber, Misxeam, kaj SXemer; cxi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj gxiajn filinurbojn;

esperanto@1Chronicles:8:13 @ kaj Beria, kaj SXema. Ili estis la cxefoj de patrodomoj de la logxantoj de Ajalon; ili elpelis la logxantojn de Gat.

esperanto@1Chronicles:8:14 @ Ahxjo, SXasxak, Jeremot,

esperanto@1Chronicles:8:15 @ Zebadja, Arad, Eder,

esperanto@1Chronicles:8:16 @ Mihxael, Jisxpa, kaj Johxa estis la filoj de Beria.

esperanto@1Chronicles:8:17 @ Zebadja, Mesxulam, HXizki, HXeber,

esperanto@1Chronicles:8:18 @ Jisxmeraj, Jizlia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal.

esperanto@1Chronicles:8:19 @ Jakim, Zihxri, Zabdi,

esperanto@1Chronicles:8:20 @ Elienaj, Ciltaj, Eliel,

esperanto@1Chronicles:8:21 @ Adaja, Beraja, kaj SXimrat estis la filoj de SXimei.

esperanto@1Chronicles:8:22 @ Jisxpan, Eber, Eliel,

esperanto@1Chronicles:8:23 @ Abdon, Zihxri, HXanan,

esperanto@1Chronicles:8:24 @ HXananja, Elam, Antotija,

esperanto@1Chronicles:8:25 @ Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de SXasxak.

esperanto@1Chronicles:8:26 @ SXamsxeraj, SXehxarja, Atalja,

esperanto@1Chronicles:8:27 @ Jaaresxja, Elija, kaj Zihxri estis la filoj de Jerohxam.

esperanto@1Chronicles:8:28 @ Tio estis la cxefoj de patrodomoj, cxefoj laux siaj generacioj; ili logxis en Jerusalem.

esperanto@1Chronicles:8:29 @ En Gibeon logxis:la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maahxa-

esperanto@1Chronicles:8:30 @ kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kisx, Baal, Nadab,

esperanto@1Chronicles:8:31 @ Gedor, Ahxjo, kaj Zehxer.

esperanto@1Chronicles:8:32 @ Miklot naskigis SXiman. Ankaux ili apud siaj fratoj enlogxigxis en Jerusalem kun siaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:8:33 @ Ner naskigis Kisxon, Kisx naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-SXuan, Abinadabon, kaj Esxbaalon.

esperanto@1Chronicles:8:34 @ La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Mihxan.

esperanto@1Chronicles:8:35 @ La filoj de Mihxa estis Piton, Melehx, Taarea, kaj Ahxaz.

esperanto@1Chronicles:8:36 @ Ahxaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan.

esperanto@1Chronicles:8:37 @ Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.

esperanto@1Chronicles:8:38 @ Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Acel.

esperanto@1Chronicles:8:39 @ La filoj de lia frato Esxek:lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeusx, kaj la tria estis Elifelet.

esperanto@1Chronicles:8:40 @ La filoj de Ulam estis kuragxaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:cent kvindek. CXiuj cxi tiuj estis el la Benjamenidoj.

esperanto@1Chronicles:9:1 @ CXiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.

esperanto@1Chronicles:9:2 @ La unuaj logxantoj, kiuj logxis en siaj posedajxoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.

esperanto@1Chronicles:9:3 @ En Jerusalem logxis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase:

esperanto@1Chronicles:9:4 @ Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda;

esperanto@1Chronicles:9:5 @ kaj el la SXiloanoj:Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj;

esperanto@1Chronicles:9:6 @ el la idoj de Zerahx:Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent nauxdek;

esperanto@1Chronicles:9:7 @ el la Benjamenidoj:Salu, filo de Mesxulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua,

esperanto@1Chronicles:9:8 @ kaj Jibneja, filo de Jerohxam, Ela, filo de Uzi, filo de Mihxri, kaj Mesxulam, filo de SXefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija;

esperanto@1Chronicles:9:9 @ kaj iliaj fratoj laux sia deveno, nauxcent kvindek ses. CXiuj cxi tiuj estis cxefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:9:10 @ Kaj el la pastroj:Jedaja, Jehojarib, Jahxin;

esperanto@1Chronicles:9:11 @ Azarja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio;

esperanto@1Chronicles:9:12 @ kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pasxhxur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jahxzera, filo de Mesxulam, filo de Mesxilemit, filo de Imer;

esperanto@1Chronicles:9:13 @ kaj iliaj fratoj, cxefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:9:14 @ El la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, el la idoj de Merari;

esperanto@1Chronicles:9:15 @ kaj Bakbakar, HXeresx, Galal, Matanja, filo de Mihxa, filo de Zihxri, filo de Asaf,

esperanto@1Chronicles:9:16 @ Obadja, filo de SXemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Berehxja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu logxis en la vilagxoj de la Netofaanoj.

esperanto@1Chronicles:9:17 @ Kaj la pordegistoj:SXalum, Akub, Talmon, Ahximan, kaj iliaj fratoj; SXalum estis la cxefo.

esperanto@1Chronicles:9:18 @ Kaj gxis nun cxe la regxa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.

esperanto@1Chronicles:9:19 @ SXalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Korahx, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Korahxidoj, laux sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj cxe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro.

esperanto@1Chronicles:9:20 @ Pinehxas, filo de Eleazar, en la antauxa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li.

esperanto@1Chronicles:9:21 @ Zehxarja, filo de Mesxelemja, estis pordisto cxe la tabernaklo de kunveno.

esperanto@1Chronicles:9:22 @ La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj cxe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laux siaj vilagxoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antauxvidisto, pro ilia fideleco.

esperanto@1Chronicles:9:23 @ Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laux dejxoroj.

esperanto@1Chronicles:9:24 @ CXe la kvar flankoj estis la pordegistoj:oriente, okcidente, norde, kaj sude.

esperanto@1Chronicles:9:25 @ Iliaj fratoj estis en siaj vilagxoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili.

esperanto@1Chronicles:9:26 @ CXar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la cxambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:9:27 @ Ili noktadis cxirkaux la domo de Dio, cxar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi cxiumatene.

esperanto@1Chronicles:9:28 @ Parto el ili estis super cxiuj vazoj de la servado, lauxkalkule ili enportadis kaj lauxkalkule elportadis.

esperanto@1Chronicles:9:29 @ Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.

esperanto@1Chronicles:9:30 @ El la pastridoj kelkaj pretigadis la sxmirajxojn el aromajxoj.

esperanto@1Chronicles:9:31 @ Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de SXalum, Korahxido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.

esperanto@1Chronicles:9:32 @ Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por cxiu sabato.

esperanto@1Chronicles:9:33 @ La kantistoj, cxefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la cxambroj, cxar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.

esperanto@1Chronicles:9:34 @ Tio estas la cxefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili logxis en Jerusalem.

esperanto@1Chronicles:9:35 @ En Gibeon logxis:Jeiel, la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maahxa-

esperanto@1Chronicles:9:36 @ kaj lia unuenaskita filo Abdon, kaj Cur, Kisx, Baal, Ner, Nadab,

esperanto@1Chronicles:9:37 @ Gedor, Ahxjo, Zehxarja, kaj Miklot.

esperanto@1Chronicles:9:38 @ Miklot naskigis SXimamon. Ili ankaux apud siaj fratoj enlogxigxis en Jerusalem kun siaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:9:39 @ Ner naskigis Kisxon, Kisx naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-SXuan, Abinadabon, kaj Esxbaalon.

esperanto@1Chronicles:9:40 @ La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Mihxan.

esperanto@1Chronicles:9:41 @ La filoj de Mihxa estis:Piton, Melehx, kaj Tahxrea,

esperanto@1Chronicles:9:42 @ kaj Ahxaz-li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan;

esperanto@1Chronicles:9:43 @ Moca naskigis Binean; lia filo estis Refaja, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.

esperanto@1Chronicles:9:44 @ Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. Tio estis la filoj de Acel.

esperanto@1Chronicles:10:1 @ Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.

esperanto@1Chronicles:10:2 @ Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul.

esperanto@1Chronicles:10:3 @ La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.

esperanto@1Chronicles:10:4 @ Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

esperanto@1Chronicles:10:5 @ Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis.

esperanto@1Chronicles:10:6 @ Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis.

esperanto@1Chronicles:10:7 @ Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.

esperanto@1Chronicles:10:8 @ En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.

esperanto@1Chronicles:10:9 @ Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo.

esperanto@1Chronicles:10:10 @ Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon.

esperanto@1Chronicles:10:11 @ Kiam la tuta Jabesx en Gilead auxdis pri cxio, kion faris la Filisxtoj al Saul,

esperanto@1Chronicles:10:12 @ tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.

esperanto@1Chronicles:10:13 @ Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi,

esperanto@1Chronicles:10:14 @ sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.

esperanto@1Chronicles:11:1 @ Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno.

esperanto@1Chronicles:11:2 @ Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.

esperanto@1Chronicles:11:3 @ Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

esperanto@1Chronicles:11:4 @ Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando.

esperanto@1Chronicles:11:5 @ Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

esperanto@1Chronicles:11:6 @ Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo.

esperanto@1Chronicles:11:7 @ Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David.

esperanto@1Chronicles:11:8 @ Kaj li cxirkauxkonstruis la urbon cxiuflanke, de Milo en la tuta cxirkauxo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.

esperanto@1Chronicles:11:9 @ Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

esperanto@1Chronicles:11:10 @ Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:11:11 @ Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.

esperanto@1Chronicles:11:12 @ Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Ahxohxido; li estis el la tri herooj.

esperanto@1Chronicles:11:13 @ Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:11:14 @ Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.

esperanto@1Chronicles:11:15 @ Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim.

esperanto@1Chronicles:11:16 @ David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

esperanto@1Chronicles:11:17 @ Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?

esperanto@1Chronicles:11:18 @ Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

esperanto@1Chronicles:11:19 @ kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

esperanto@1Chronicles:11:20 @ Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

esperanto@1Chronicles:11:21 @ El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris.

esperanto@1Chronicles:11:22 @ Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuragxa, granda pro siaj faroj, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago.

esperanto@1Chronicles:11:23 @ Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

esperanto@1Chronicles:11:24 @ Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

esperanto@1Chronicles:11:25 @ Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

esperanto@1Chronicles:11:26 @ La cxefaj militistoj estis:Asahel, frato de Joab, Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem,

esperanto@1Chronicles:11:27 @ SXamot, la Harorano, HXelec, la Pelonano,

esperanto@1Chronicles:11:28 @ Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano,

esperanto@1Chronicles:11:29 @ Sibhxaj, la HXusxaido, Ilaj, la Ahxohxido,

esperanto@1Chronicles:11:30 @ Maharaj, la Netofaano, HXeled, filo de Baana, la Netofaano,

esperanto@1Chronicles:11:31 @ Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano,

esperanto@1Chronicles:11:32 @ HXuraj, el Nahxale-Gaasx, Abiel, la Arbatano,

esperanto@1Chronicles:11:33 @ Azmavet, la Bahxurimano, Eljahxba, la SXaalbonano;

esperanto@1Chronicles:11:34 @ el la filoj de Hasxem, la Gizonano:Jonatan, filo de SXage, la Hararano,

esperanto@1Chronicles:11:35 @ Ahxiam, filo de Sahxar, la Hararano, Elifal, filo de Ur,

esperanto@1Chronicles:11:36 @ HXefer, la Mehxeratano, Ahxija, la Pelonano,

esperanto@1Chronicles:11:37 @ HXecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj,

esperanto@1Chronicles:11:38 @ Joel, frato de Natan, Mibhxar, filo de Hagri,

esperanto@1Chronicles:11:39 @ Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,

esperanto@1Chronicles:11:40 @ Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,

esperanto@1Chronicles:11:41 @ Urija, la HXetido, Zabad, filo de Ahxlaj,

esperanto@1Chronicles:11:42 @ Adina, filo de SXiza, la Rubenido, cxefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek,

esperanto@1Chronicles:11:43 @ HXanan, filo de Maahxa, Josxafat, la Mitnido,

esperanto@1Chronicles:11:44 @ Uzija, la Asxterotano, SXama kaj Jeiel, filoj de HXotam, la Aroerano,

esperanto@1Chronicles:11:45 @ Jediael, filo de SXimri, kaj lia frato Johxa, la Ticano,

esperanto@1Chronicles:11:46 @ Eliel, la Mahxavido, Jeribaj kaj Josxavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,

esperanto@1Chronicles:11:47 @ Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.

esperanto@1Chronicles:12:1 @ Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraux kasxita antaux Saul, filo de Kisx; ili ankaux estis inter la herooj, helpantoj en la milito;

esperanto@1Chronicles:12:2 @ armitaj per pafarko, povosciantaj jxeti sxtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj:

esperanto@1Chronicles:12:3 @ la cxefo Ahxiezer, kaj Joasx, filoj de SXemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Berahxa, kaj Jehu, la Anatotano,

esperanto@1Chronicles:12:4 @ Jisxmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jahxaziel, Johxanan, kaj Jozabad, la Gederaano,

esperanto@1Chronicles:12:5 @ Eluzaj, Jerimot, Bealja, SXemarja, kaj SXefatja, la HXarufano,

esperanto@1Chronicles:12:6 @ Elkana, Jisxija, Azarel, Joezer, kaj Jasxobeam, la Korahxidoj,

esperanto@1Chronicles:12:7 @ Joela kaj Zebadja, filoj de Jerohxam, el Gedor.

esperanto@1Chronicles:12:8 @ El la Gadidoj apartigxis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuragxaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per sxildo kaj lanco; iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:

esperanto@1Chronicles:12:9 @ Ezer estis la cxefo, Obadja la dua, Eliab la tria,

esperanto@1Chronicles:12:10 @ Misxmana la kvara, Jeremia la kvina,

esperanto@1Chronicles:12:11 @ Ataj la sesa, Eliel la sepa,

esperanto@1Chronicles:12:12 @ Johxanan la oka, Elzabad la nauxa,

esperanto@1Chronicles:12:13 @ Jeremia la deka, Mahxbanaj la dek-unua.

esperanto@1Chronicles:12:14 @ CXi tiuj el la Gadidoj estis cxefoj en la militistaro:la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.

esperanto@1Chronicles:12:15 @ Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam gxi inundis siajn ambaux bordojn, kaj ili dispelis cxiujn logxantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.

esperanto@1Chronicles:12:16 @ Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.

esperanto@1Chronicles:12:17 @ Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.

esperanto@1Chronicles:12:18 @ Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jisxaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, cxar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin cxefoj de la militistoj.

esperanto@1Chronicles:12:19 @ Ankaux el la Manaseidoj oni aligxis al David, kiam li iris kun la Filisxtoj milite kontraux Saulon, sed ne helpis al ili; cxar post konsiligxo la estroj de la Filisxtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aligxos al sia sinjoro Saul.

esperanto@1Chronicles:12:20 @ Kiam li venis en Ciklagon, aligxis al li el la Manaseidoj:Adnahx, Jozabad, Jediael, Mihxael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.

esperanto@1Chronicles:12:21 @ Kaj ili helpis al David kontraux la militistoj, cxar ili cxiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.

esperanto@1Chronicles:12:22 @ CXiutage oni venis pli al David, por helpi al li, gxis kolektigxis granda armeo, kiel armeo de Dio.

esperanto@1Chronicles:12:23 @ Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:

esperanto@1Chronicles:12:24 @ da Jehudaidoj, portantaj sxildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro;

esperanto@1Chronicles:12:25 @ el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent;

esperanto@1Chronicles:12:26 @ el la Levidoj estis kvar mil sescent;

esperanto@1Chronicles:12:27 @ kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent;

esperanto@1Chronicles:12:28 @ kaj Cadok, kuragxa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj;

esperanto@1Chronicles:12:29 @ el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;

esperanto@1Chronicles:12:30 @ el la Efraimidoj dudek mil okcent kuragxaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;

esperanto@1Chronicles:12:31 @ el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon;

esperanto@1Chronicles:12:32 @ el la Isahxaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent cxefoj, kaj cxiuj iliaj fratoj agis laux iliaj vortoj;

esperanto@1Chronicles:12:33 @ el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo;

esperanto@1Chronicles:12:34 @ el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun sxildoj kaj lancoj;

esperanto@1Chronicles:12:35 @ el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;

esperanto@1Chronicles:12:36 @ el la Asxeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;

esperanto@1Chronicles:12:37 @ de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun cxiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.

esperanto@1Chronicles:12:38 @ CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon.

esperanto@1Chronicles:12:39 @ Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili;

esperanto@1Chronicles:12:40 @ ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.

esperanto@1Chronicles:13:1 @ David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj;

esperanto@1Chronicles:13:2 @ kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni;

esperanto@1Chronicles:13:3 @ kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.

esperanto@1Chronicles:13:4 @ Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; cxar la afero placxis al la tuta popolo.

esperanto@1Chronicles:13:5 @ Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.

esperanto@1Chronicles:13:6 @ Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.

esperanto@1Chronicles:13:7 @ Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Ahxjo kondukis la veturilon.

esperanto@1Chronicles:13:8 @ Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

esperanto@1Chronicles:13:9 @ Kiam ili alvenis al la drasxejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, cxar la bovoj klinpusxis gxin.

esperanto@1Chronicles:13:10 @ Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaux Dio.

esperanto@1Chronicles:13:11 @ Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

esperanto@1Chronicles:13:12 @ Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?

esperanto@1Chronicles:13:13 @ Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.

esperanto@1Chronicles:13:14 @ Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenis al li.

esperanto@1Chronicles:14:1 @ HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.

esperanto@1Chronicles:14:2 @ Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.

esperanto@1Chronicles:14:3 @ Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.

esperanto@1Chronicles:14:4 @ Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab, Natan kaj Salomono

esperanto@1Chronicles:14:5 @ kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Elpelet

esperanto@1Chronicles:14:6 @ kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia

esperanto@1Chronicles:14:7 @ kaj Elisxama kaj Beeljada kaj Elifelet.

esperanto@1Chronicles:14:8 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj li eliris kontraux ilin.

esperanto@1Chronicles:14:9 @ Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim.

esperanto@1Chronicles:14:10 @ Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.

esperanto@1Chronicles:14:11 @ Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

esperanto@1Chronicles:14:12 @ Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.

esperanto@1Chronicles:14:13 @ Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis la valon.

esperanto@1Chronicles:14:14 @ Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

esperanto@1Chronicles:14:15 @ kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:14:16 @ Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.

esperanto@1Chronicles:14:17 @ Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.

esperanto@1Chronicles:15:1 @ Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super gxi.

esperanto@1Chronicles:15:2 @ Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.

esperanto@1Chronicles:15:3 @ Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.

esperanto@1Chronicles:15:4 @ Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:

esperanto@1Chronicles:15:5 @ el la idoj de Kehat estis:la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;

esperanto@1Chronicles:15:6 @ el la idoj de Merari:la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;

esperanto@1Chronicles:15:7 @ el la idoj de Gersxon:la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;

esperanto@1Chronicles:15:8 @ el la idoj de Elicafan:la estro SXemaja kaj liaj fratoj, ducent;

esperanto@1Chronicles:15:9 @ el la idoj de HXebron:la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;

esperanto@1Chronicles:15:10 @ el la idoj de Uziel:la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.

esperanto@1Chronicles:15:11 @ Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, SXemaja, Eliel, kaj Aminadab;

esperanto@1Chronicles:15:12 @ kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;

esperanto@1Chronicles:15:13 @ cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas.

esperanto@1Chronicles:15:14 @ Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Chronicles:15:15 @ Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo, sur siaj sxultroj, per stangoj sur ili.

esperanto@1Chronicles:15:16 @ Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.

esperanto@1Chronicles:15:17 @ Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;

esperanto@1Chronicles:15:18 @ kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.

esperanto@1Chronicles:15:19 @ La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;

esperanto@1Chronicles:15:20 @ Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj;

esperanto@1Chronicles:15:21 @ Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti;

esperanto@1Chronicles:15:22 @ Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.

esperanto@1Chronicles:15:23 @ Berehxja kaj Elkana estis pordogardistoj cxe la kesto;

esperanto@1Chronicles:15:24 @ SXebanja, Josxafat, Netanel, Amasaj, Zehxarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto.

esperanto@1Chronicles:15:25 @ Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.

esperanto@1Chronicles:15:26 @ Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.

esperanto@1Chronicles:15:27 @ David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.

esperanto@1Chronicles:15:28 @ Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

esperanto@1Chronicles:15:29 @ Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

esperanto@1Chronicles:16:1 @ Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion.

esperanto@1Chronicles:16:2 @ Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:16:3 @ Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.

esperanto@1Chronicles:16:4 @ Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael:

esperanto@1Chronicles:16:5 @ la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;

esperanto@1Chronicles:16:6 @ Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio.

esperanto@1Chronicles:16:7 @ Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

esperanto@1Chronicles:16:8 @ Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

esperanto@1Chronicles:16:9 @ Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.

esperanto@1Chronicles:16:10 @ Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.

esperanto@1Chronicles:16:11 @ Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

esperanto@1Chronicles:16:12 @ Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;

esperanto@1Chronicles:16:13 @ Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

esperanto@1Chronicles:16:14 @ Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.

esperanto@1Chronicles:16:15 @ Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

esperanto@1Chronicles:16:16 @ Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.

esperanto@1Chronicles:16:17 @ Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,

esperanto@1Chronicles:16:18 @ Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

esperanto@1Chronicles:16:19 @ Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

esperanto@1Chronicles:16:20 @ Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,

esperanto@1Chronicles:16:21 @ Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn;

esperanto@1Chronicles:16:22 @ Dirante:Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

esperanto@1Chronicles:16:23 @ Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.

esperanto@1Chronicles:16:24 @ Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

esperanto@1Chronicles:16:25 @ CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj;

esperanto@1Chronicles:16:26 @ CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

esperanto@1Chronicles:16:27 @ Gloro kaj majesto estas antaux Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.

esperanto@1Chronicles:16:28 @ Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

esperanto@1Chronicles:16:29 @ Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

esperanto@1Chronicles:16:30 @ Tremu antaux Li la tuta tero; Li arangxis ja la mondon, ke gxi ne sxanceligxu.

esperanto@1Chronicles:16:31 @ GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo regxas.

esperanto@1Chronicles:16:32 @ Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas; GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi.

esperanto@1Chronicles:16:33 @ Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro antaux la Eternulo, CXar Li venas, por jugxi la teron.

esperanto@1Chronicles:16:34 @ Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco.

esperanto@1Chronicles:16:35 @ Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.

esperanto@1Chronicles:16:36 @ Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!

esperanto@1Chronicles:16:37 @ Kaj li restigis tie antaux la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaux la kesto konstante, laux la ordo de cxiu tago;

esperanto@1Chronicles:16:38 @ kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj HXosa, restis kiel pordegistoj;

esperanto@1Chronicles:16:39 @ kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaux la logxejo de la Eternulo sur la altajxo en Gibeon,

esperanto@1Chronicles:16:40 @ por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por cxio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael.

esperanto@1Chronicles:16:41 @ Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj lauxnome, por kantadi lauxdon al la Eternulo, cxar eterna estas Lia favorkoreco;

esperanto@1Chronicles:16:42 @ kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.

esperanto@1Chronicles:16:43 @ Kaj la tuta popolo disiris cxiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.

esperanto@1Chronicles:17:1 @ Kiam David logxis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj.

esperanto@1Chronicles:17:2 @ Kaj Natan diris al David:CXion, kio estas sur via koro, faru, cxar Dio estas kun vi.

esperanto@1Chronicles:17:3 @ Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante:

esperanto@1Chronicles:17:4 @ Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi;

esperanto@1Chronicles:17:5 @ cxar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, gxis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo.

esperanto@1Chronicles:17:6 @ Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

esperanto@1Chronicles:17:7 @ Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

esperanto@1Chronicles:17:8 @ kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

esperanto@1Chronicles:17:9 @ kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis gxin tiel, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin, kiel antauxe;

esperanto@1Chronicles:17:10 @ kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:17:11 @ Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.

esperanto@1Chronicles:17:12 @ Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam.

esperanto@1Chronicles:17:13 @ Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi.

esperanto@1Chronicles:17:14 @ Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por cxiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.

esperanto@1Chronicles:17:15 @ Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

esperanto@1Chronicles:17:16 @ Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

esperanto@1Chronicles:17:17 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto ecx por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.

esperanto@1Chronicles:17:18 @ Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.

esperanto@1Chronicles:17:19 @ Ho Eternulo, por Via servanto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri cxian grandecon.

esperanto@1Chronicles:17:20 @ Ho Eternulo, ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

esperanto@1Chronicles:17:21 @ Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandajxoj kaj timindajxoj, forpelante naciojn antaux Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?

esperanto@1Chronicles:17:22 @ Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

esperanto@1Chronicles:17:23 @ Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, verigxu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

esperanto@1Chronicles:17:24 @ Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaux Vi.

esperanto@1Chronicles:17:25 @ CXar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuragxon pregxi antaux Vi.

esperanto@1Chronicles:17:26 @ Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto cxi tiun bonajxon.

esperanto@1Chronicles:17:27 @ Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.

esperanto@1Chronicles:18:1 @ Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj gxiajn filinurbojn el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:18:2 @ Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

esperanto@1Chronicles:18:3 @ Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

esperanto@1Chronicles:18:4 @ Kaj David venkoprenis de li mil cxarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

esperanto@1Chronicles:18:5 @ La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

esperanto@1Chronicles:18:6 @ Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@1Chronicles:18:7 @ Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:18:8 @ Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

esperanto@1Chronicles:18:9 @ Kiam Tou, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, regxo de Coba,

esperanto@1Chronicles:18:10 @ tiam li sendis sian filon Hadoram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraux Hadarezer kaj venkobatis lin (cxar Tou estis en milito kontraux Hadarezer); kaj li havis kun si cxiaspecajn vazojn el oro, argxento, kaj kupro.

esperanto@1Chronicles:18:11 @ Ankaux cxi tiujn David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li prenis de cxiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek.

esperanto@1Chronicles:18:12 @ Plue Abisxaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la Valo de Salo, dek ok mil homojn;

esperanto@1Chronicles:18:13 @ kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@1Chronicles:18:14 @ Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj li faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

esperanto@1Chronicles:18:15 @ Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;

esperanto@1Chronicles:18:16 @ Cadok, filo de Ahxitub, kaj Abimelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj SXavsxa estis skribisto;

esperanto@1Chronicles:18:17 @ Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la regxo.

esperanto@1Chronicles:19:1 @ Okazis poste, ke mortis Nahxasx, regxo de la Amonidoj, kaj lia filo farigxis regxo anstataux li.

esperanto@1Chronicles:19:2 @ Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, cxar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al HXanun, por lin konsoli.

esperanto@1Chronicles:19:3 @ Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?

esperanto@1Chronicles:19:4 @ Tiam HXanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

esperanto@1Chronicles:19:5 @ Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, cxar la viroj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

esperanto@1Chronicles:19:6 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraux si Davidon, tiam HXanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da argxento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maahxa, kaj el Coba cxarojn kaj rajdistojn.

esperanto@1Chronicles:19:7 @ Kaj ili dungis al si tridek du mil cxarojn kaj la regxon de Maahxa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj starigxis tendare antaux Medba. Kaj la Amonidoj kolektigxis el siaj urboj kaj venis al la milito.

esperanto@1Chronicles:19:8 @ Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.

esperanto@1Chronicles:19:9 @ Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalarangxigxis antaux la enirejo de la urbo; kaj la regxoj venintaj arangxigxis aparte, sur la kampo.

esperanto@1Chronicles:19:10 @ Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;

esperanto@1Chronicles:19:11 @ la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj ili batalarangxis sin kontraux la Amonidoj.

esperanto@1Chronicles:19:12 @ Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;

esperanto@1Chronicles:19:13 @ estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.

esperanto@1Chronicles:19:14 @ Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj, kaj cxi tiuj forkuris antaux li.

esperanto@1Chronicles:19:15 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux lia frato Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:19:16 @ Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj SXofahx, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.

esperanto@1Chronicles:19:17 @ Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalarangxigxis kontraux ili; David arangxis batalon kontraux la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.

esperanto@1Chronicles:19:18 @ Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil cxaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaux SXofahxon, la militestron, li mortigis.

esperanto@1Chronicles:19:19 @ Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetigxis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.

esperanto@1Chronicles:20:1 @ Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksiegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis gxin.

esperanto@1Chronicles:20:2 @ Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke gxi enhavas lauxpeze kikaron da oro, kaj estis en gxi multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

esperanto@1Chronicles:20:3 @ Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj drasxiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:20:4 @ Post tio komencigxis milito en Gezer, kontraux la Filisxtoj; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiligxis.

esperanto@1Chronicles:20:5 @ Kaj denove estis milito kun la Filisxtoj; kaj Elhxanan, filo de Jair, mortigis Lahxmin, fraton de Goljat, la Gatano, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.

esperanto@1Chronicles:20:6 @ Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.

esperanto@1Chronicles:20:7 @ Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.

esperanto@1Chronicles:20:8 @ Tiuj naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.

esperanto@1Chronicles:21:1 @ Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.

esperanto@1Chronicles:21:2 @ Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-SXeba gxis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.

esperanto@1Chronicles:21:3 @ Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili cxiuj, ho regxo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio farigxu kulpo sur Izrael?

esperanto@1Chronicles:21:4 @ Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:21:5 @ Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.

esperanto@1Chronicles:21:6 @ La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.

esperanto@1Chronicles:21:7 @ Kaj tiu afero malplacxis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.

esperanto@1Chronicles:21:8 @ Tiam David diris al Dio:Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; cxar mi agis tre malsagxe.

esperanto@1Chronicles:21:9 @ Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:

esperanto@1Chronicles:21:10 @ Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

esperanto@1Chronicles:21:11 @ Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:

esperanto@1Chronicles:21:12 @ aux dum tri jaroj estos malsato en la lando; aux dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontrauxuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aux dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj angxelo de la Eternulo ekstermados en cxiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.

esperanto@1Chronicles:21:13 @ Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, cxar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

esperanto@1Chronicles:21:14 @ Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.

esperanto@1Chronicles:21:15 @ Kaj Dio sendis angxelon al Jerusalem, por fari en gxi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo-ekstermanto:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo staris tiam apud la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@1Chronicles:21:16 @ David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la cxielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejagxuloj, kovritaj per sakajxoj, jxetis sin vizagxaltere.

esperanto@1Chronicles:21:17 @ Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonajxon; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.

esperanto@1Chronicles:21:18 @ La angxelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@1Chronicles:21:19 @ Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:21:20 @ Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la angxelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kasxis. Ornan tiam estis drasxanta tritikon.

esperanto@1Chronicles:21:21 @ Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la drasxejo kaj adorklinigxis antaux David vizagxaltere.

esperanto@1Chronicles:21:22 @ David diris al Ornan:Donu al mi la lokon de la drasxejo, por ke mi konstruu sur gxi altaron al la Eternulo; pro gxia plena prezo donu gxin al mi, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

esperanto@1Chronicles:21:23 @ Kaj Ornan diris al David:Prenu al vi; mia sinjoro la regxo faru tion, kio placxas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la drasxilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; cxion mi fordonas.

esperanto@1Chronicles:21:24 @ Sed la regxo David diris al Ornan:Ne; mi volas acxeti pro plena prezo; cxar mi ne oferportos vian proprajxon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.

esperanto@1Chronicles:21:25 @ Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.

esperanto@1Chronicles:21:26 @ Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la cxielo sur la altaron de la brulofero.

esperanto@1Chronicles:21:27 @ Kaj la Eternulo ordonis al la angxelo, ke li remetu sian glavon en gxian ingon.

esperanto@1Chronicles:21:28 @ En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.

esperanto@1Chronicles:21:29 @ La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altajxo en Gibeon.

esperanto@1Chronicles:21:30 @ Sed David ne povis iri antaux gxin por demandi Dion; cxar lin timigis la glavo de la angxelo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:22:1 @ Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

esperanto@1Chronicles:22:2 @ Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:22:3 @ Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto;

esperanto@1Chronicles:22:4 @ kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.

esperanto@1Chronicles:22:5 @ Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

esperanto@1Chronicles:22:6 @ Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Chronicles:22:7 @ Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;

esperanto@1Chronicles:22:8 @ sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron.

esperanto@1Chronicles:22:9 @ Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.

esperanto@1Chronicles:22:10 @ Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam.

esperanto@1Chronicles:22:11 @ Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.

esperanto@1Chronicles:22:12 @ La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Chronicles:22:13 @ Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.

esperanto@1Chronicles:22:14 @ Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

esperanto@1Chronicles:22:15 @ Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj.

esperanto@1Chronicles:22:16 @ La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

esperanto@1Chronicles:22:17 @ Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:

esperanto@1Chronicles:22:18 @ La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo.

esperanto@1Chronicles:22:19 @ Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:23:1 @ David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

esperanto@1Chronicles:23:2 @ Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

esperanto@1Chronicles:23:3 @ Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

esperanto@1Chronicles:23:4 @ El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil;

esperanto@1Chronicles:23:5 @ kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.

esperanto@1Chronicles:23:6 @ Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:23:7 @ La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei.

esperanto@1Chronicles:23:8 @ La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri.

esperanto@1Chronicles:23:9 @ La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan.

esperanto@1Chronicles:23:10 @ Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar.

esperanto@1Chronicles:23:11 @ Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

esperanto@1Chronicles:23:12 @ La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar.

esperanto@1Chronicles:23:13 @ La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.

esperanto@1Chronicles:23:14 @ Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

esperanto@1Chronicles:23:15 @ La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer.

esperanto@1Chronicles:23:16 @ La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo.

esperanto@1Chronicles:23:17 @ La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.

esperanto@1Chronicles:23:18 @ La filoj de Jichar:SXelomit, la unua.

esperanto@1Chronicles:23:19 @ La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam.

esperanto@1Chronicles:23:20 @ La filoj de Uziel:Mihxa, la unua, kaj Jisxija, la dua.

esperanto@1Chronicles:23:21 @ La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx.

esperanto@1Chronicles:23:22 @ Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.

esperanto@1Chronicles:23:23 @ La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri.

esperanto@1Chronicles:23:24 @ Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.

esperanto@1Chronicles:23:25 @ CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.

esperanto@1Chronicles:23:26 @ Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.

esperanto@1Chronicles:23:27 @ Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.

esperanto@1Chronicles:23:28 @ Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;

esperanto@1Chronicles:23:29 @ zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado;

esperanto@1Chronicles:23:30 @ stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere;

esperanto@1Chronicles:23:31 @ fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;

esperanto@1Chronicles:23:32 @ servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:24:1 @ La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.

esperanto@1Chronicles:24:2 @ Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.

esperanto@1Chronicles:24:3 @ La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.

esperanto@1Chronicles:24:4 @ Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:24:5 @ Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.

esperanto@1Chronicles:24:6 @ Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.

esperanto@1Chronicles:24:7 @ La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,

esperanto@1Chronicles:24:8 @ la tria por HXarim, la kvara por Seorim,

esperanto@1Chronicles:24:9 @ la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,

esperanto@1Chronicles:24:10 @ la sepa por Hakoc, la oka por Abija,

esperanto@1Chronicles:24:11 @ la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja,

esperanto@1Chronicles:24:12 @ la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim,

esperanto@1Chronicles:24:13 @ la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab,

esperanto@1Chronicles:24:14 @ la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,

esperanto@1Chronicles:24:15 @ la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec,

esperanto@1Chronicles:24:16 @ la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel,

esperanto@1Chronicles:24:17 @ la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul,

esperanto@1Chronicles:24:18 @ la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja.

esperanto@1Chronicles:24:19 @ Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Chronicles:24:20 @ La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja;

esperanto@1Chronicles:24:21 @ cxe Rehxabja:el la idoj de Rehxabja la unua estis Jisxija;

esperanto@1Chronicles:24:22 @ cxe la Jicharidoj:SXelomot; el la filoj de SXelomot:Jahxat;

esperanto@1Chronicles:24:23 @ la filoj de HXebron:Jerija, Amarja estis la dua, Jahxaziel la tria, Jekameam la kvara;

esperanto@1Chronicles:24:24 @ el la filoj de Uziel:Mihxa; el la filoj de Mihxa:SXamir;

esperanto@1Chronicles:24:25 @ la frato de Mihxa estis Jisxija; el la filoj de Jisxija:Zehxarja;

esperanto@1Chronicles:24:26 @ el la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi; el la filoj de Jaazija:Beno;

esperanto@1Chronicles:24:27 @ el la idoj de Merari:cxe Jaazija:Beno, SXoham, Zakur, kaj Ibri;

esperanto@1Chronicles:24:28 @ cxe Mahxli:Eleazar; li ne havis filojn;

esperanto@1Chronicles:24:29 @ cxe Kisx:el la filoj de Kisx:Jerahxmeel;

esperanto@1Chronicles:24:30 @ la filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laux iliaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:24:31 @ Ili ankaux lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaux la regxo David, Cadok, Ahximelehx, kaj la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:cxefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.

esperanto@1Chronicles:25:1 @ David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:

esperanto@1Chronicles:25:2 @ el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.

esperanto@1Chronicles:25:3 @ De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.

esperanto@1Chronicles:25:4 @ De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot.

esperanto@1Chronicles:25:5 @ CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.

esperanto@1Chronicles:25:6 @ CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

esperanto@1Chronicles:25:7 @ Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.

esperanto@1Chronicles:25:8 @ Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.

esperanto@1Chronicles:25:9 @ La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:10 @ la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:11 @ la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:12 @ la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:13 @ la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:14 @ la sepa por Jesxarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:15 @ la oka por Jesxaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:16 @ la nauxa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:17 @ la deka por SXimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:18 @ la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:19 @ la dek-dua por HXasxabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:20 @ la dek-tria por SXubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:21 @ la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:22 @ la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:23 @ la dek-sesa por HXananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:24 @ la dek-sepa por Josxbekasxa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:25 @ la dek-oka por HXanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:26 @ la dek-nauxa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:27 @ la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:28 @ la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:29 @ la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:30 @ la dudek-tria por Mahxaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:31 @ la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.

esperanto@1Chronicles:26:1 @ La klasoj de la pordegistoj:el la Korahxidoj:Mesxelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.

esperanto@1Chronicles:26:2 @ Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;

esperanto@1Chronicles:26:3 @ la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj.

esperanto@1Chronicles:26:4 @ Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina,

esperanto@1Chronicles:26:5 @ Amiel la sesa, Isahxar la sepa, Peultaj la oka; cxar benis lin Dio.

esperanto@1Chronicles:26:6 @ Al lia filo SXemaja naskigxis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, cxar ili estis bravaj homoj.

esperanto@1Chronicles:26:7 @ La filoj de SXemaja:Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semahxja.

esperanto@1Chronicles:26:8 @ CXiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, tauxgaj por servado:sesdek du ili estis cxe Obed- Edom.

esperanto@1Chronicles:26:9 @ Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.

esperanto@1Chronicles:26:10 @ HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo),

esperanto@1Chronicles:26:11 @ HXilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zehxarja la kvara; cxiuj filoj kaj fratoj de HXosa estis dek tri.

esperanto@1Chronicles:26:12 @ Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:26:13 @ Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte.

esperanto@1Chronicles:26:14 @ Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;

esperanto@1Chronicles:26:15 @ pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;

esperanto@1Chronicles:26:16 @ pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.

esperanto@1Chronicles:26:17 @ Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.

esperanto@1Chronicles:26:18 @ CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo.

esperanto@1Chronicles:26:19 @ Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.

esperanto@1Chronicles:26:20 @ El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.

esperanto@1Chronicles:26:21 @ El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj.

esperanto@1Chronicles:26:22 @ La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:26:23 @ El la Amramidoj, Jicharidoj, HXebronidoj, kaj Uzielidoj,

esperanto@1Chronicles:26:24 @ SXebuel, ido de Gersxom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.

esperanto@1Chronicles:26:25 @ Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.

esperanto@1Chronicles:26:26 @ CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.

esperanto@1Chronicles:26:27 @ El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:26:28 @ Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:26:29 @ El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj jugxistoj.

esperanto@1Chronicles:26:30 @ El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:26:31 @ El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.

esperanto@1Chronicles:26:32 @ Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:27:1 @ La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:2 @ Super la unua apartajxo en la unua monato estis Jasxobeam, filo de Zabdiel; en lia apartajxo estis dudek kvar mil;

esperanto@1Chronicles:27:3 @ li estis el la idoj de Perec, la cxefo de cxiuj militestroj por la unua monato.

esperanto@1Chronicles:27:4 @ Super la apartajxo de la dua monato estis Dodaj, la Ahxohxido; en lia apartajxo estis ankaux la princo Miklot; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:5 @ La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:6 @ CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad.

esperanto@1Chronicles:27:7 @ La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:8 @ La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:9 @ La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:10 @ La sepa, por la sepa monato, estis HXelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:11 @ La oka, por la oka monato, estis Sibhxaj, la HXusxaido, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:12 @ La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:13 @ La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:14 @ La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:15 @ La dek-dua, por la dek-dua monato, estis HXeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:16 @ Kaj super la triboj de Izrael:la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Zihxri; de la Simeonidoj:SXefatja, filo de Maahxa;

esperanto@1Chronicles:27:17 @ de la Levidoj:HXasxabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:Cadok;

esperanto@1Chronicles:27:18 @ de la Jehudaidoj:Elihu, el la fratoj de David; de la Isahxaridoj:Omri, filo de Mihxael;

esperanto@1Chronicles:27:19 @ de la Zebulunidoj:Jisxmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj:Jerimot, filo de Azriel;

esperanto@1Chronicles:27:20 @ de la Efraimidoj:Hosxea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase:Joel, filo de Pedaja;

esperanto@1Chronicles:27:21 @ de la duontribo de Manase en Gilead:Jido, filo de Zehxarja; de la Benjamenidoj:Jaasiel, filo de Abner;

esperanto@1Chronicles:27:22 @ de la Danidoj:Azarel, filo de Jerohxam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.

esperanto@1Chronicles:27:23 @ Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo.

esperanto@1Chronicles:27:24 @ Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraux Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la regxo David.

esperanto@1Chronicles:27:25 @ Super la trezoroj de la regxo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilagxoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.

esperanto@1Chronicles:27:26 @ Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub.

esperanto@1Chronicles:27:27 @ Super la vinbergxardenoj estis SXimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinbergxardenoj estis Zabdi, la SXefamano.

esperanto@1Chronicles:27:28 @ Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-HXanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joasx.

esperanto@1Chronicles:27:29 @ Super la bovoj, kiuj pasxtigxis en SXaron, estis SXitraj, la SXaronano; super la bovoj en la valoj estis SXafat, filo de Adlaj.

esperanto@1Chronicles:27:30 @ Super la kameloj estis Obil, la Isxmaelido; super la azeninoj estis Jehxdeja, la Meronotano.

esperanto@1Chronicles:27:31 @ Super la sxafoj estis Jaziz, la Hagarido. CXiuj cxi tiuj estis estroj super la havajxoj, kiujn posedis la regxo David.

esperanto@1Chronicles:27:32 @ Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jehxiel, filo de HXahxmoni, estis cxe la filoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:27:33 @ Ahxitofel estis konsilisto de la regxo; HXusxaj, la Arkano, estis amiko de la regxo.

esperanto@1Chronicles:27:34 @ Post Ahxitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la regxo estis Joab.

esperanto@1Chronicles:28:1 @ David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

esperanto@1Chronicles:28:2 @ Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.

esperanto@1Chronicles:28:3 @ Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon.

esperanto@1Chronicles:28:4 @ Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu regxo super Izrael por cxiam; cxar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min regxo super la tuta Izrael.

esperanto@1Chronicles:28:5 @ Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael.

esperanto@1Chronicles:28:6 @ Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

esperanto@1Chronicles:28:7 @ Kaj Mi fortikigos lian regnon por cxiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel gxis nun.

esperanto@1Chronicles:28:8 @ Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.

esperanto@1Chronicles:28:9 @ Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

esperanto@1Chronicles:28:10 @ Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

esperanto@1Chronicles:28:11 @ Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;

esperanto@1Chronicles:28:12 @ kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,

esperanto@1Chronicles:28:13 @ koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;

esperanto@1Chronicles:28:14 @ ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado;

esperanto@1Chronicles:28:15 @ ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro.

esperanto@1Chronicles:28:16 @ Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj;

esperanto@1Chronicles:28:17 @ ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo;

esperanto@1Chronicles:28:18 @ ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:28:19 @ CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.

esperanto@1Chronicles:28:20 @ Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:28:21 @ Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.

esperanto@1Chronicles:29:1 @ Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:29:2 @ Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj.

esperanto@1Chronicles:29:3 @ Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:

esperanto@1Chronicles:29:4 @ tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj;

esperanto@1Chronicles:29:5 @ oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo?

esperanto@1Chronicles:29:6 @ Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo;

esperanto@1Chronicles:29:7 @ kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.

esperanto@1Chronicles:29:8 @ Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.

esperanto@1Chronicles:29:9 @ Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.

esperanto@1Chronicles:29:10 @ Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.

esperanto@1Chronicles:29:11 @ Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

esperanto@1Chronicles:29:12 @ Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.

esperanto@1Chronicles:29:13 @ Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

esperanto@1Chronicles:29:14 @ CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:15 @ Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.

esperanto@1Chronicles:29:16 @ Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas.

esperanto@1Chronicles:29:17 @ Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:18 @ Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:19 @ Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn.

esperanto@1Chronicles:29:20 @ Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.

esperanto@1Chronicles:29:21 @ Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn, mil virsxafojn, mil sxafidojn, kune kun iliaj versxoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.

esperanto@1Chronicles:29:22 @ Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.

esperanto@1Chronicles:29:23 @ Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.

esperanto@1Chronicles:29:24 @ Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono.

esperanto@1Chronicles:29:25 @ Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaux la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin regxan majeston, kiu antauxe estis sur neniu el la regxoj de Izrael.

esperanto@1Chronicles:29:26 @ David, filo de Jisxaj, estis regxo super la tuta Izrael.

esperanto@1Chronicles:29:27 @ La tempo, dum kiu li regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.

esperanto@1Chronicles:29:28 @ Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de agxo, ricxeco, kaj gloro; kaj anstataux li ekregxis lia filo Salomono.

esperanto@1Chronicles:29:29 @ La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;

esperanto@1Chronicles:29:30 @ lia tuta regxado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj cxiuj regnoj de la landoj.

esperanto@2Chronicles:1:1 @ Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.

esperanto@2Chronicles:1:2 @ Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn, la jugxistojn, kaj cxiujn estrojn en la tuta Izrael, la cxefojn de la patrodomoj.

esperanto@2Chronicles:1:3 @ Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altajxo en Gibeon, cxar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.

esperanto@2Chronicles:1:4 @ Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li arangxis por gxi tendon en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:1:5 @ La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de HXur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.

esperanto@2Chronicles:1:6 @ Kaj Salomono supreniris tie antaux la Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaux la tabernaklo de kunveno, kaj alportis sur gxi mil bruloferojn.

esperanto@2Chronicles:1:7 @ En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li:Petu, kion Mi donu al vi.

esperanto@2Chronicles:1:8 @ Kaj Salomono diris al Dio:Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li;

esperanto@2Chronicles:1:9 @ nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro David. CXar Vi faris min regxo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,

esperanto@2Chronicles:1:10 @ tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?

esperanto@2Chronicles:1:11 @ Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:

esperanto@2Chronicles:1:12 @ pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.

esperanto@2Chronicles:1:13 @ Kaj Salomono revenis de la altajxo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li regxis super Izrael.

esperanto@2Chronicles:1:14 @ Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:1:15 @ Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento kaj oro estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.

esperanto@2Chronicles:1:16 @ La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.

esperanto@2Chronicles:1:17 @ Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

esperanto@2Chronicles:2:1 @ Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj regxan domon por li.

esperanto@2Chronicles:2:2 @ Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.

esperanto@2Chronicles:2:3 @ Kaj Salomono sendis al HXiram, regxo de Tiro, por diri:Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por logxi en gxi;

esperanto@2Chronicles:2:4 @ nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna legxo por Izrael.

esperanto@2Chronicles:2:5 @ La domo, kiun mi konstruas, estos granda; cxar pli granda estas nia Dio, ol cxiuj dioj.

esperanto@2Chronicles:2:6 @ Kiu havus suficxe da fortoj, por konstrui al Li domon? la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaux Li?

esperanto@2Chronicles:2:7 @ Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, argxento, kupro, fero, el sxtofo purpura, rugxa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravurajxojn, kune kun la artistoj, kiuj estas cxe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.

esperanto@2Chronicles:2:8 @ Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; cxar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,

esperanto@2Chronicles:2:9 @ por pretigi por mi multe da ligno; cxar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda.

esperanto@2Chronicles:2:10 @ Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da drasxita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo.

esperanto@2Chronicles:2:11 @ HXiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin regxo super gxi.

esperanto@2Chronicles:2:12 @ Kaj HXiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.

esperanto@2Chronicles:2:13 @ Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron HXuram;

esperanto@2Chronicles:2:14 @ li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.

esperanto@2Chronicles:2:15 @ Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;

esperanto@2Chronicles:2:16 @ kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos gxin al vi per flosoj sur la maro gxis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:2:17 @ Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.

esperanto@2Chronicles:2:18 @ Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

esperanto@2Chronicles:3:1 @ Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@2Chronicles:3:2 @ Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia regxado.

esperanto@2Chronicles:3:3 @ Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio:la longo estis laux la antauxa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la largxo dudek ulnoj;

esperanto@2Chronicles:3:4 @ la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.

esperanto@2Chronicles:3:5 @ La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis gxin per pura oro kaj faris sur gxi palmornamojn kaj cxenornamojn.

esperanto@2Chronicles:3:6 @ Kaj li garnis la domon per multekostaj sxtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima.

esperanto@2Chronicles:3:7 @ Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, gxiajn murojn, kaj gxiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj.

esperanto@2Chronicles:3:8 @ Kaj li faris la plejsanktejon; gxia longo, konforme al la largxo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj gxia largxo estis dudek ulnoj; kaj li tegis gxin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj.

esperanto@2Chronicles:3:9 @ Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn cxambrojn li tegis per oro.

esperanto@2Chronicles:3:10 @ Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro.

esperanto@2Chronicles:3:11 @ La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo.

esperanto@2Chronicles:3:12 @ Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo.

esperanto@2Chronicles:3:13 @ La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj al la domo.

esperanto@2Chronicles:3:14 @ Kaj li faris la kurtenon el sxtofo blua, purpura, kaj rugxa, kaj el bisino; kaj li faris sur gxi kerubojn.

esperanto@2Chronicles:3:15 @ Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.

esperanto@2Chronicles:3:16 @ Kaj li faris cxenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la cxenojn.

esperanto@2Chronicles:3:17 @ Kaj li starigis la kolonojn antaux la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jahxin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

esperanto@2Chronicles:4:1 @ Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.

esperanto@2Chronicles:4:2 @ Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:4:3 @ Figuroj de bovoj estis sub gxi cxirkauxe, cxiuflanke gxin cxirkauxis; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun gxi.

esperanto@2Chronicles:4:4 @ GXi staris sur dek du bovoj:tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

esperanto@2Chronicles:4:5 @ GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis tri mil bat’ojn.

esperanto@2Chronicles:4:6 @ Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en gxi.

esperanto@2Chronicles:4:7 @ Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laux la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.

esperanto@2Chronicles:4:8 @ Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn.

esperanto@2Chronicles:4:9 @ Li arangxis la korton de la pastroj kaj la grandan antauxkorton kaj pordojn por la antauxkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.

esperanto@2Chronicles:4:10 @ Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.

esperanto@2Chronicles:4:11 @ Kaj HXuram faris la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de Dio:

esperanto@2Chronicles:4:12 @ du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,

esperanto@2Chronicles:4:13 @ kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.

esperanto@2Chronicles:4:14 @ Kaj li faris la bazajxojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazajxoj;

esperanto@2Chronicles:4:15 @ la unu maron, kaj la dek du bovojn sub gxi.

esperanto@2Chronicles:4:16 @ Kaj la kaldronojn, la sxovelilojn, kaj la forkojn, kaj cxiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro HXuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.

esperanto@2Chronicles:4:17 @ En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.

esperanto@2Chronicles:4:18 @ Kaj Salomono faris cxiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, cxar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.

esperanto@2Chronicles:4:19 @ Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio:la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;

esperanto@2Chronicles:4:20 @ la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laux la preskribo antaux la plejsanktejo-el pura oro;

esperanto@2Chronicles:4:21 @ kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro;

esperanto@2Chronicles:4:22 @ kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, gxiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.

esperanto@2Chronicles:5:1 @ Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj cxiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

esperanto@2Chronicles:5:2 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@2Chronicles:5:3 @ Kaj kolektigxis al la regxo cxiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato.

esperanto@2Chronicles:5:4 @ Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.

esperanto@2Chronicles:5:5 @ Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.

esperanto@2Chronicles:5:6 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@2Chronicles:5:7 @ Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

esperanto@2Chronicles:5:8 @ CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.

esperanto@2Chronicles:5:9 @ Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:5:10 @ En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.

esperanto@2Chronicles:5:11 @ Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (cxar cxiuj pastroj, kiuj tie trovigxis, sanktigxis, sen diferenco de la ordoj),

esperanto@2Chronicles:5:12 @ kaj la Levidoj-kantistoj-ili cxiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj-en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;

esperanto@2Chronicles:5:13 @ kaj ili estis kvazaux unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni auxdis kvazaux unu vocxon, lauxdantan kaj dankantan antaux la Eternulo; kaj kiam ektondris la vocxo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo plenigxis de nubo, la domo de la Eternulo;

esperanto@2Chronicles:5:14 @ kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

esperanto@2Chronicles:6:1 @ Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

esperanto@2Chronicles:6:2 @ tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna.

esperanto@2Chronicles:6:3 @ Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

esperanto@2Chronicles:6:4 @ Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

esperanto@2Chronicles:6:5 @ De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:6 @ Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:7 @ Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:8 @ Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

esperanto@2Chronicles:6:9 @ tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@2Chronicles:6:10 @ Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:11 @ Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.

esperanto@2Chronicles:6:12 @ Kaj li starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn

esperanto@2Chronicles:6:13 @ (cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),

esperanto@2Chronicles:6:14 @ kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

esperanto@2Chronicles:6:15 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@2Chronicles:6:16 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laux Mia instruo, kiel vi iradis antaux Mi.

esperanto@2Chronicles:6:17 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.

esperanto@2Chronicles:6:18 @ CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

esperanto@2Chronicles:6:19 @ Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi,

esperanto@2Chronicles:6:20 @ por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

esperanto@2Chronicles:6:21 @ Kaj auxskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu el la loko de Via logxado, el la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

esperanto@2Chronicles:6:22 @ Se iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:23 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

esperanto@2Chronicles:6:24 @ Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaux Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos antaux Vi en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:25 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:6:26 @ Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

esperanto@2Chronicles:6:27 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

esperanto@2Chronicles:6:28 @ Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;

esperanto@2Chronicles:6:29 @ cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiun faros iu homo aux Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos sian malfelicxon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:30 @ auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de la homidoj);

esperanto@2Chronicles:6:31 @ por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laux Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

esperanto@2Chronicles:6:32 @ Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:33 @ Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

esperanto@2Chronicles:6:34 @ Kiam Via popolo eliros milite kontraux siajn malamikojn laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al cxi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@2Chronicles:6:35 @ tiam auxskultu el la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.

esperanto@2Chronicles:6:36 @ Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aux proksiman;

esperanto@2Chronicles:6:37 @ sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

esperanto@2Chronicles:6:38 @ kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@2Chronicles:6:39 @ tiam auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi.

esperanto@2Chronicles:6:40 @ Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la pregxo sur cxi tiu loko.

esperanto@2Chronicles:6:41 @ Kaj nun levigxu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestigxu per savo, kaj Viaj fideluloj gxuu bonon.

esperanto@2Chronicles:6:42 @ Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.

esperanto@2Chronicles:7:1 @ Kiam Salomono finis la pregxadon, mallevigxis fajro el la cxielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

esperanto@2Chronicles:7:2 @ Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:7:3 @ Kaj cxiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo mallevigxis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizagxaltere sur la pavimo, adorklinigxis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

esperanto@2Chronicles:7:4 @ Kaj la regxo kaj la tuta popolo faris oferojn antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:7:5 @ La regxo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj la tuta popolo inauxguris la domon de Dio.

esperanto@2Chronicles:7:6 @ La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la regxo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la lauxdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj cxiuj Izraelidoj staris.

esperanto@2Chronicles:7:7 @ Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.

esperanto@2Chronicles:7:8 @ Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo.

esperanto@2Chronicles:7:9 @ Kaj en la oka tago ili faris festofermon, cxar la inauxguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj.

esperanto@2Chronicles:7:10 @ En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al gxiaj tendoj, gajan kaj gxojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:7:11 @ Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon, kaj cxion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo.

esperanto@2Chronicles:7:12 @ Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li:Mi auxdis vian pregxon, kaj Mi elektis al Mi cxi tiun lokon kiel domon de oferoj.

esperanto@2Chronicles:7:13 @ Se Mi sxlosos la cxielon tiel, ke ne estos pluvo, aux se Mi ordonos al la lokustoj primangxi la teron, aux se Mi sendos peston sur Mian popolon,

esperanto@2Chronicles:7:14 @ sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

esperanto@2Chronicles:7:15 @ Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al pregxo sur cxi tiu loko.

esperanto@2Chronicles:7:16 @ Nun Mi elektis kaj sanktigis cxi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiutempe.

esperanto@2Chronicles:7:17 @ Kaj se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al cxio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn legxojn kaj preskribojn:

esperanto@2Chronicles:7:18 @ tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro, reganta super Izrael.

esperanto@2Chronicles:7:19 @ Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos antaux ili:

esperanto@2Chronicles:7:20 @ tiam Mi elsxiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo, kaj Mi faros gxin proverbo kaj mokatajxo inter cxiuj popoloj.

esperanto@2Chronicles:7:21 @ Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos, kaj diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?

esperanto@2Chronicles:7:22 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux ili kaj servis al ili-pro tio Li venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

esperanto@2Chronicles:8:1 @ Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,

esperanto@2Chronicles:8:2 @ kaj post kiam Salomono konstruis ankaux la urbojn, kiujn HXiram donis al Salomono, kaj li enlogxigis tie la Izraelidojn,

esperanto@2Chronicles:8:3 @ Salomono iris kontraux HXamat-Coban kaj venkoprenis gxin.

esperanto@2Chronicles:8:4 @ Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.

esperanto@2Chronicles:8:5 @ Li ankaux konstruis Bet-HXoronon la supran kaj Bet-HXoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,

esperanto@2Chronicles:8:6 @ kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

esperanto@2Chronicles:8:7 @ Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:

esperanto@2Chronicles:8:8 @ el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:8:9 @ Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, cxar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj cxaroj kaj super liaj rajdistoj.

esperanto@2Chronicles:8:10 @ La nombro de la cxefaj oficistoj, kiujn havis la regxo Salomono, estis ducent kvindek.

esperanto@2Chronicles:8:11 @ La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:8:12 @ Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaux la portiko,

esperanto@2Chronicles:8:13 @ por oferadi laux la ordo de cxiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de lauxboj.

esperanto@2Chronicles:8:14 @ Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.

esperanto@2Chronicles:8:15 @ Kaj oni en nenio deklinigxis de la ordono de la regxo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.

esperanto@2Chronicles:8:16 @ Tiele estis arangxita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, gxis la domo de la Eternulo estis tuta preta.

esperanto@2Chronicles:8:17 @ Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.

esperanto@2Chronicles:8:18 @ Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

esperanto@2Chronicles:9:1 @ Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.

esperanto@2Chronicles:9:2 @ Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

esperanto@2Chronicles:9:3 @ Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,

esperanto@2Chronicles:9:4 @ kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

esperanto@2Chronicles:9:5 @ Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;

esperanto@2Chronicles:9:6 @ mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.

esperanto@2Chronicles:9:7 @ Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.

esperanto@2Chronicles:9:8 @ Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.

esperanto@2Chronicles:9:9 @ Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam estis aromajxoj similaj al tiuj, kiujn la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.

esperanto@2Chronicles:9:10 @ Kaj la servantoj de HXiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaux santalan lignon kaj multekostajn sxtonojn.

esperanto@2Chronicles:9:11 @ Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando.

esperanto@2Chronicles:9:12 @ Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion sxi alportis al la regxo. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.

esperanto@2Chronicles:9:13 @ La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;

esperanto@2Chronicles:9:14 @ krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaux cxiuj regxoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj argxenton.

esperanto@2Chronicles:9:15 @ Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da forgxita oro estis uzitaj por cxiu sxildo),

esperanto@2Chronicles:9:16 @ kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj), kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.

esperanto@2Chronicles:9:17 @ Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.

esperanto@2Chronicles:9:18 @ Kaj ses sxtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

esperanto@2Chronicles:9:19 @ Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; io simila ne ekzistis en iu regno.

esperanto@2Chronicles:9:20 @ Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; argxento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.

esperanto@2Chronicles:9:21 @ CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

esperanto@2Chronicles:9:22 @ Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj sagxeco.

esperanto@2Chronicles:9:23 @ Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron.

esperanto@2Chronicles:9:24 @ Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.

esperanto@2Chronicles:9:25 @ Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:9:26 @ Li regis super cxiuj regxoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo.

esperanto@2Chronicles:9:27 @ Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.

esperanto@2Chronicles:9:28 @ CXevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el cxiuj landoj.

esperanto@2Chronicles:9:29 @ La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetajxoj de Ahxija, la SXiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.

esperanto@2Chronicles:9:30 @ Kaj Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.

esperanto@2Chronicles:9:31 @ Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

esperanto@2Chronicles:10:1 @ Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.

esperanto@2Chronicles:10:2 @ Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo.

esperanto@2Chronicles:10:3 @ Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Rehxabeam, dirante:

esperanto@2Chronicles:10:4 @ Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

esperanto@2Chronicles:10:5 @ Kaj li diris al ili:Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.

esperanto@2Chronicles:10:6 @ Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?

esperanto@2Chronicles:10:7 @ Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al cxi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.

esperanto@2Chronicles:10:8 @ Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.

esperanto@2Chronicles:10:9 @ Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

esperanto@2Chronicles:10:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@2Chronicles:10:11 @ tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@2Chronicles:10:12 @ Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.

esperanto@2Chronicles:10:13 @ Kaj la regxo respondis al ili malafable; kaj la regxo Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj;

esperanto@2Chronicles:10:14 @ kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@2Chronicles:10:15 @ Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.

esperanto@2Chronicles:10:16 @ Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

esperanto@2Chronicles:10:17 @ Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regis Rehxabeam.

esperanto@2Chronicles:10:18 @ Kaj la regxo Rehxabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:10:19 @ Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:11:1 @ Kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam.

esperanto@2Chronicles:11:2 @ Sed aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, homo de Dio, dirante:

esperanto@2Chronicles:11:3 @ Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene:

esperanto@2Chronicles:11:4 @ Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraux Jerobeamon.

esperanto@2Chronicles:11:5 @ Rehxabeam logxis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikajxojn en la urboj de Judujo.

esperanto@2Chronicles:11:6 @ Li prikonstruis Bet-Lehxemon, Etamon, Tekoan,

esperanto@2Chronicles:11:7 @ Bet-Curon, Sohxon, Adulamon,

esperanto@2Chronicles:11:8 @ Gaton, Maresxan, Zifon,

esperanto@2Chronicles:11:9 @ Adoraimon, Lahxisxon, Azekan,

esperanto@2Chronicles:11:10 @ Corean, Ajalonon, kaj HXebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen.

esperanto@2Chronicles:11:11 @ Li fortigis tiujn fortikajxojn kaj starigis tie estrojn, arangxis provizejojn de mangxajxoj, oleo, kaj vino.

esperanto@2Chronicles:11:12 @ Kaj en cxiu urbo li kolektis sxildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.

esperanto@2Chronicles:11:13 @ La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektigxis al li el cxiuj siaj regionoj;

esperanto@2Chronicles:11:14 @ la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:11:15 @ Li starigis cxe si pastrojn por la altajxoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.

esperanto@2Chronicles:11:16 @ Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:11:17 @ Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Rehxabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; cxar ili iradis laux la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.

esperanto@2Chronicles:11:18 @ Rehxabeam prenis al si kiel edzinon Mahxalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abihxail, filino de Eliab, filo de Jisxaj.

esperanto@2Chronicles:11:19 @ SXi naskis al li filojn:Jeusx, SXemarja, kaj Zaham.

esperanto@2Chronicles:11:20 @ Post sxi li prenis Maahxan, filinon de Absxalom; kaj sxi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj SXelomiton.

esperanto@2Chronicles:11:21 @ Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.

esperanto@2Chronicles:11:22 @ Rehxabeam starigis Abijan, filon de Maahxa, kiel cxefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin regxo.

esperanto@2Chronicles:11:23 @ Li agadis prudente; li dissendis cxiujn siajn filojn en cxiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en cxiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.

esperanto@2Chronicles:12:1 @ Kiam fortikigxis la regno de Rehxabeam kaj li farigxis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.

esperanto@2Chronicles:12:2 @ En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)

esperanto@2Chronicles:12:3 @ kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.

esperanto@2Chronicles:12:4 @ Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:12:5 @ Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.

esperanto@2Chronicles:12:6 @ Tiam humiligxis la estroj de Izrael kaj la regxo, kaj diris:Justa estas la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:12:7 @ Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiligxis, tiam aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, dirante:Ili humiligxis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elversxigxos sur Jerusalemon per SXisxak;

esperanto@2Chronicles:12:8 @ tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.

esperanto@2Chronicles:12:9 @ Kaj SXisxak, regxo de Egiptujo, iris kontraux Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux la orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.

esperanto@2Chronicles:12:10 @ Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.

esperanto@2Chronicles:12:11 @ Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.

esperanto@2Chronicles:12:12 @ Kiam li humiligxis, tiam deturnigxis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne cxio pereis; cxar en Judujo estis ankoraux io bona.

esperanto@2Chronicles:12:13 @ La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@2Chronicles:12:14 @ Li agis malbone, cxar li ne alkutimigis sian koron al sercxado de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:12:15 @ La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.

esperanto@2Chronicles:12:16 @ Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abija.

esperanto@2Chronicles:13:1 @ En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam ekregxis Abija super Judujo.

esperanto@2Chronicles:13:2 @ Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mihxaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.

esperanto@2Chronicles:13:3 @ Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.

esperanto@2Chronicles:13:4 @ Abija starigxis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris:Auxskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!

esperanto@2Chronicles:13:5 @ Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.

esperanto@2Chronicles:13:6 @ Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro.

esperanto@2Chronicles:13:7 @ Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.

esperanto@2Chronicles:13:8 @ Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.

esperanto@2Chronicles:13:9 @ Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.

esperanto@2Chronicles:13:10 @ Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico,

esperanto@2Chronicles:13:11 @ kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.

esperanto@2Chronicles:13:12 @ Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

esperanto@2Chronicles:13:13 @ Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili.

esperanto@2Chronicles:13:14 @ La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.

esperanto@2Chronicles:13:15 @ Kaj la Judoj lauxte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj cxiujn Izraelidojn antaux Abija kaj la Judoj.

esperanto@2Chronicles:13:16 @ Kaj la Izraelidoj ekkuris antaux la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de cxi tiuj.

esperanto@2Chronicles:13:17 @ Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.

esperanto@2Chronicles:13:18 @ Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:13:19 @ Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn:Bet-Elon kun gxiaj filinurboj, Jesxanan kun gxiaj filinurboj, kaj Efrainon kun gxiaj filinurboj.

esperanto@2Chronicles:13:20 @ Kaj Jerobeam ne plu refortigxis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.

esperanto@2Chronicles:13:21 @ Sed Abija fortigxis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn.

esperanto@2Chronicles:13:22 @ La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.

esperanto@2Chronicles:14:1 @ Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.

esperanto@2Chronicles:14:2 @ Asa agadis bone kaj juste antaux la Eternulo, sia Dio.

esperanto@2Chronicles:14:3 @ Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.

esperanto@2Chronicles:14:4 @ Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.

esperanto@2Chronicles:14:5 @ Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.

esperanto@2Chronicles:14:6 @ Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, cxar la Eternulo donis al li ripozon.

esperanto@2Chronicles:14:7 @ Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.

esperanto@2Chronicles:14:8 @ Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per sxildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj mansxildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; cxiuj ili estis bravaj militistoj.

esperanto@2Chronicles:14:9 @ Eliris kontraux ilin Zerahx, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent cxaroj, kaj li venis gxis Maresxa.

esperanto@2Chronicles:14:10 @ Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili arangxigxis al batalo en la valo Cefata, apud Maresxa.

esperanto@2Chronicles:14:11 @ Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.

esperanto@2Chronicles:14:12 @ Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.

esperanto@2Chronicles:14:13 @ Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo.

esperanto@2Chronicles:14:14 @ Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.

esperanto@2Chronicles:14:15 @ Ankaux ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da sxafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:15:1 @ Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.

esperanto@2Chronicles:15:2 @ Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.

esperanto@2Chronicles:15:3 @ Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;

esperanto@2Chronicles:15:4 @ sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili sercxos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.

esperanto@2Chronicles:15:5 @ En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, cxar grandaj tumultoj estos cxe cxiuj logxantoj de la landoj.

esperanto@2Chronicles:15:6 @ Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, cxar Dio konfuzos ilin per diversaj malfelicxoj.

esperanto@2Chronicles:15:7 @ Sed vi estu kuragxaj, kaj ne faligu viajn manojn; cxar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.

esperanto@2Chronicles:15:8 @ Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:15:9 @ Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.

esperanto@2Chronicles:15:10 @ Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la regxado de Asa.

esperanto@2Chronicles:15:11 @ Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakirajxo, kiun ili venigis:sepcent bovojn kaj sep mil sxafojn.

esperanto@2Chronicles:15:12 @ Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,

esperanto@2Chronicles:15:13 @ kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.

esperanto@2Chronicles:15:14 @ Kaj ili jxuris al la Eternulo per lauxta vocxo, per gxojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.

esperanto@2Chronicles:15:15 @ Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:15:16 @ Kaj ecx Maahxan, la patrinon, la regxo Asa senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon, dispecigis gxin kaj forbruligis cxe la torento Kidron.

esperanto@2Chronicles:15:17 @ Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.

esperanto@2Chronicles:15:18 @ Li enportis en la domon de Dio la konsekritajxojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.

esperanto@2Chronicles:15:19 @ Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.

esperanto@2Chronicles:16:1 @ En la tridek-sesa jaro de la regxado de Asa iris Baasxa, regxo de Izrael, kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:16:2 @ Tiam Asa elprenis argxenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:

esperanto@2Chronicles:16:3 @ Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi argxenton kaj oron:neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.

esperanto@2Chronicles:16:4 @ Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj cxiujn provizejojn en la urboj de Naftali.

esperanto@2Chronicles:16:5 @ Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon.

esperanto@2Chronicles:16:6 @ Tiam la regxo Asa prenis cxiujn Judojn; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.

esperanto@2Chronicles:16:7 @ En tiu tempo venis la antauxvidisto HXanani al Asa, regxo de Judujo, kaj diris al li:CXar vi apogis vin sur la regxo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial savigxis el via mano la militistaro de la regxo de Sirio.

esperanto@2Chronicles:16:8 @ CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;

esperanto@2Chronicles:16:9 @ cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

esperanto@2Chronicles:16:10 @ Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

esperanto@2Chronicles:16:11 @ La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.

esperanto@2Chronicles:16:12 @ En la tridek-nauxa jaro de sia regxado Asa malsanigxis je siaj piedoj; tre forta farigxis lia malsano; sed ecx en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.

esperanto@2Chronicles:16:13 @ Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia regxado.

esperanto@2Chronicles:16:14 @ Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kusxigis lin sur lito plenigita de aromajxoj kaj diversaj lerte preparitaj sxmirajxoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.

esperanto@2Chronicles:17:1 @ Anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat. Kaj li farigxis potenca kontraux Izrael.

esperanto@2Chronicles:17:2 @ Li starigis militistaron en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.

esperanto@2Chronicles:17:3 @ Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

esperanto@2Chronicles:17:4 @ sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.

esperanto@2Chronicles:17:5 @ Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.

esperanto@2Chronicles:17:6 @ Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

esperanto@2Chronicles:17:7 @ En la tria jaro de lia regxado li sendis siajn eminentulojn Ben-HXail, Obadja, Zehxarja, Netanel, kaj Mihxaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;

esperanto@2Chronicles:17:8 @ kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.

esperanto@2Chronicles:17:9 @ Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.

esperanto@2Chronicles:17:10 @ Kaj timo antaux la Eternulo estis en cxiuj regnoj de la landoj, kiuj estis cxirkaux Judujo, kaj ili ne militis kontraux Jehosxafat.

esperanto@2Chronicles:17:11 @ De la Filisxtoj oni alportadis al Jehosxafat donacojn, kaj argxenton kiel tributon; ankaux la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn:sep mil sepcent sxafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.

esperanto@2Chronicles:17:12 @ Jehosxafat farigxadis cxiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.

esperanto@2Chronicles:17:13 @ Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:17:14 @ Jen estas ilia ordo laux iliaj patrodomoj:cxe la Jehudaidoj estis milestroj:la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;

esperanto@2Chronicles:17:15 @ apud li estis la estro Jehohxanan, kaj kun li ducent okdek mil;

esperanto@2Chronicles:17:16 @ apud li estis Amasja, filo de Zihxri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.

esperanto@2Chronicles:17:17 @ CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;

esperanto@2Chronicles:17:18 @ apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.

esperanto@2Chronicles:17:19 @ Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.

esperanto@2Chronicles:18:1 @ Jehosxafat havis multe da ricxeco kaj honoro; kaj li boparencigxis kun Ahxab.

esperanto@2Chronicles:18:2 @ Post kelke da jaroj li veturis al Ahxab en Samarion. Kaj Ahxab bucxis multe da sxafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.

esperanto@2Chronicles:18:3 @ Kaj Ahxab, regxo de Izrael, diris al Jehosxafat, regxo de Judujo:CXu vi iros kun mi kontraux Ramoton en Gilead? Kaj cxi tiu respondis al li:Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.

esperanto@2Chronicles:18:4 @ Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Demandu hodiaux la vorton de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:18:5 @ Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, kaj Dio gxin transdonos en la manon de la regxo.

esperanto@2Chronicles:18:6 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

esperanto@2Chronicles:18:7 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

esperanto@2Chronicles:18:8 @ Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Mihxajan, filon de Jimla.

esperanto@2Chronicles:18:9 @ La regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaux la pordego de Samario, kaj cxiuj profetoj profetadis antaux ili.

esperanto@2Chronicles:18:10 @ Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

esperanto@2Chronicles:18:11 @ Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, cxar la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

esperanto@2Chronicles:18:12 @ La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

esperanto@2Chronicles:18:13 @ Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

esperanto@2Chronicles:18:14 @ Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu diris:Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.

esperanto@2Chronicles:18:15 @ Tiam la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:18:16 @ Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

esperanto@2Chronicles:18:17 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

esperanto@2Chronicles:18:18 @ Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.

esperanto@2Chronicles:18:19 @ Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, regxon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

esperanto@2Chronicles:18:20 @ Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?

esperanto@2Chronicles:18:21 @ Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

esperanto@2Chronicles:18:22 @ Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

esperanto@2Chronicles:18:23 @ Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

esperanto@2Chronicles:18:24 @ Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

esperanto@2Chronicles:18:25 @ Tiam la regxo de Izrael diris:Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la regxido Joasx,

esperanto@2Chronicles:18:26 @ kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.

esperanto@2Chronicles:18:27 @ Sed Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

esperanto@2Chronicles:18:28 @ Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.

esperanto@2Chronicles:18:29 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.

esperanto@2Chronicles:18:30 @ Kaj la regxo de Sirio ordonis al siaj cxarestroj jene:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.

esperanto@2Chronicles:18:31 @ Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.

esperanto@2Chronicles:18:32 @ Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

esperanto@2Chronicles:18:33 @ Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj vundis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

esperanto@2Chronicles:18:34 @ Sed la batalo plifortigxis en tiu tago; kaj la regxo de Izrael staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj gxis la vespero, kaj li mortis en la momento de la mallevigxo de la suno.

esperanto@2Chronicles:19:1 @ Jehosxafat, regxo de Judujo, revenis bonstate en sian hejmon, en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:19:2 @ Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:19:3 @ Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.

esperanto@2Chronicles:19:4 @ Kaj Jehosxafat logxis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-SXeba gxis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:19:5 @ Li starigis jugxistojn en la lando, en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en cxiu urbo aparte.

esperanto@2Chronicles:19:6 @ Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.

esperanto@2Chronicles:19:7 @ Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

esperanto@2Chronicles:19:8 @ Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:19:9 @ Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro:

esperanto@2Chronicles:19:10 @ en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.

esperanto@2Chronicles:19:11 @ Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

esperanto@2Chronicles:20:1 @ Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.

esperanto@2Chronicles:20:2 @ Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.

esperanto@2Chronicles:20:3 @ Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.

esperanto@2Chronicles:20:4 @ Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.

esperanto@2Chronicles:20:5 @ Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto.

esperanto@2Chronicles:20:6 @ Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.

esperanto@2Chronicles:20:7 @ Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam.

esperanto@2Chronicles:20:8 @ Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante:

esperanto@2Chronicles:20:9 @ Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos.

esperanto@2Chronicles:20:10 @ Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-

esperanto@2Chronicles:20:11 @ jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni.

esperanto@2Chronicles:20:12 @ Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.

esperanto@2Chronicles:20:13 @ Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

esperanto@2Chronicles:20:14 @ Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;

esperanto@2Chronicles:20:15 @ kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio.

esperanto@2Chronicles:20:16 @ Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel.

esperanto@2Chronicles:20:17 @ Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.

esperanto@2Chronicles:20:18 @ Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:20:19 @ Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten.

esperanto@2Chronicles:20:20 @ Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

esperanto@2Chronicles:20:21 @ Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco.

esperanto@2Chronicles:20:22 @ Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj.

esperanto@2Chronicles:20:23 @ Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.

esperanto@2Chronicles:20:24 @ Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis.

esperanto@2Chronicles:20:25 @ Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi.

esperanto@2Chronicles:20:26 @ En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:20:27 @ Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj.

esperanto@2Chronicles:20:28 @ Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:20:29 @ Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:20:30 @ Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:20:31 @ Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

esperanto@2Chronicles:20:32 @ Li iradis laux la vojo de sia patro Asa kaj ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:20:33 @ Tamen la altajxoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraux ne turnis forte sian koron al Dio de gxiaj patroj.

esperanto@2Chronicles:20:34 @ La cetera historio de Jehosxafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de HXanani, kiu estas enigita en la libron de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:20:35 @ Poste Jehosxafat, regxo de Judujo, amikigxis kun Ahxazja, regxo de Izrael, kiu agadis malpie.

esperanto@2Chronicles:20:36 @ Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber.

esperanto@2Chronicles:20:37 @ Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.

esperanto@2Chronicles:21:1 @ Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

esperanto@2Chronicles:21:2 @ Li havis fratojn, filojn de Jehosxafat:Azarja, Jehxiel, Zehxarja, Azarjahu, Mihxael, kaj SXefatja. CXiuj ili estis filoj de Jehosxafat, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:21:3 @ Ilia patro donis al ili multe da donacoj, argxenton, oron, multekostajxojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, cxar li estis la unuenaskito.

esperanto@2Chronicles:21:4 @ Kiam Jehoram estrigxis super la regno de sia patro kaj fortigxis, li mortigis per glavo cxiujn siajn fratojn kaj ankaux kelkajn el la eminentuloj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:21:5 @ La agxon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:21:6 @ Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:21:7 @ Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

esperanto@2Chronicles:21:8 @ En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.

esperanto@2Chronicles:21:9 @ Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun cxiuj siaj cxaroj eliris; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn.

esperanto@2Chronicles:21:10 @ Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. En la sama tempo ankaux Libna defalis de li, cxar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

esperanto@2Chronicles:21:11 @ Li ankaux arangxis altajxojn sur la montoj de Judujo, li malcxastigis la logxantojn de Jerusalem kaj delogis Judujon.

esperanto@2Chronicles:21:12 @ Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Pro tio, ke vi ne iradis laux la vojoj de via patro Jehosxafat, kaj laux la vojoj de Asa, regxo de Judujo,

esperanto@2Chronicles:21:13 @ sed vi iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj malcxastigis Judujon kaj la logxantojn de Jerusalem, kiel malcxastigis la domo de Ahxab, kaj ecx viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis:

esperanto@2Chronicles:21:14 @ pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havajxon;

esperanto@2Chronicles:21:15 @ kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internajxoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internajxoj cxiutage.

esperanto@2Chronicles:21:16 @ Kaj la Eternulo ekscitis kontraux Jehoram la spiriton de la Filisxtoj, kaj de la Araboj, kiuj logxis apude de la Etiopoj;

esperanto@2Chronicles:21:17 @ kaj ili iris kontraux Judujon kaj penetris en gxin, kaj forprenis la tutan havajxon, kiu trovigxis en la regxa domo, ankaux liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis cxe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoahxaz.

esperanto@2Chronicles:21:18 @ Kaj post cxio cxi tio la Eternulo frapis liajn internajxojn per nesanigebla malsano.

esperanto@2Chronicles:21:19 @ Kaj tio dauxris de tago al tago; kaj kiam finigxis du jaroj, liaj internajxoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj.

esperanto@2Chronicles:21:20 @ La agxon de tridek du jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la regxoj.

esperanto@2Chronicles:22:1 @ La logxantoj de Jerusalem ekregxigis lian plej junan filon Ahxazja anstataux li, cxar cxiujn pli agxajn mortigis la tacxmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:22:2 @ La agxon de kvardek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri.

esperanto@2Chronicles:22:3 @ Li ankaux iradis laux la vojoj de la domo de Ahxab, cxar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi.

esperanto@2Chronicles:22:4 @ Li faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin.

esperanto@2Chronicles:22:5 @ Ankaux ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon.

esperanto@2Chronicles:22:6 @ Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

esperanto@2Chronicles:22:7 @ Sed de Dio estis destinita pereo por Ahxazja per tio, ke li venis al Jehoram:post sia veno li eliris kun Jehoram kontraux Jehun, filon de Nimsxi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Ahxab.

esperanto@2Chronicles:22:8 @ Kiam Jehu faris jugxon sur la domo de Ahxab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Ahxazja, kiuj servis al Ahxazja, kaj li mortigis ilin.

esperanto@2Chronicles:22:9 @ Kaj li sercxis Ahxazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kasxita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, cxar oni diris:Li estas filo de Jehosxafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Ahxazja restis neniu, kiu povus regxi.

esperanto@2Chronicles:22:10 @ Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron de la domo de Jehuda.

esperanto@2Chronicles:22:11 @ Sed Jehosxabeat, filino de la regxo, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la cxambro de litoj; kaj kasxis lin Jehosxabeat, filino de la regxo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (cxar sxi estis fratino de Ahxazja), for de Atalja, kaj cxi tiu lin ne mortigis.

esperanto@2Chronicles:22:12 @ Kaj li restis kasxita cxe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja regxis en la lando.

esperanto@2Chronicles:23:1 @ Sed en la sepa jaro kuragxis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jerohxam, Isxmael, filo de Jehohxanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Elisxafat, filo de Zihxri;

esperanto@2Chronicles:23:2 @ kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el cxiuj urboj de Judujo kaj la cxefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:23:3 @ Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la regxo. Kaj Jehojada diris al ili:Jen la filo de la regxo devas regxi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.

esperanto@2Chronicles:23:4 @ Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj cxe la sojloj,

esperanto@2Chronicles:23:5 @ triono en la regxa domo, kaj triono cxe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:6 @ Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; cxi tiuj povas eniri, cxar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:7 @ Kaj la Levidoj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eniros aux eliros.

esperanto@2Chronicles:23:8 @ La Levidoj kaj cxiuj Judoj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, cxar la pastro Jehojada ne forliberigis la lauxvicajn grupojn.

esperanto@2Chronicles:23:9 @ Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, sxildojn, kaj mansxildojn de la regxo David, kiuj estis en la domo de Dio.

esperanto@2Chronicles:23:10 @ Kaj li starigis la tutan popolon, cxiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.

esperanto@2Chronicles:23:11 @ Kaj oni elkondukis la regxidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin regxo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la regxo!

esperanto@2Chronicles:23:12 @ Kiam Atalja auxdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la regxon, sxi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:13 @ Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

esperanto@2Chronicles:23:14 @ Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn; kaj kiu sxin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:15 @ Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris tra la enirejo de la Pordego de CXevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.

esperanto@2Chronicles:23:16 @ Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la regxo, ke ili estu popolo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:17 @ Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj.

esperanto@2Chronicles:23:18 @ Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun gxojo kaj kantoj, laux la preskribo de David.

esperanto@2Chronicles:23:19 @ Kaj li starigis la pordegistojn cxe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.

esperanto@2Chronicles:23:20 @ Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la regxon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la regxan domon, kaj ili sidigis la regxon sur la regna trono.

esperanto@2Chronicles:23:21 @ Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.

esperanto@2Chronicles:24:1 @ La agxon de sep jaroj havis Joasx, kiam li farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- SXeba.

esperanto@2Chronicles:24:2 @ Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.

esperanto@2Chronicles:24:3 @ Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.

esperanto@2Chronicles:24:4 @ Post tio Joasx ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:24:5 @ Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.

esperanto@2Chronicles:24:6 @ Tiam la regxo alvokis Jehojadan, ilian cxefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?

esperanto@2Chronicles:24:7 @ CXar la malpia Atalja kaj sxiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj cxion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.

esperanto@2Chronicles:24:8 @ Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.

esperanto@2Chronicles:24:9 @ Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.

esperanto@2Chronicles:24:10 @ Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis.

esperanto@2Chronicles:24:11 @ Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.

esperanto@2Chronicles:24:12 @ Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:24:13 @ Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antauxeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni gxin fortikigis.

esperanto@2Chronicles:24:14 @ Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.

esperanto@2Chronicles:24:15 @ Jehojada maljunigxis kaj atingis suficxan agxon, kaj li mortis; la agxon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.

esperanto@2Chronicles:24:16 @ Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la regxoj; cxar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.

esperanto@2Chronicles:24:17 @ Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj klinigxis antaux la regxo; kaj li komencis obeadi ilin.

esperanto@2Chronicles:24:18 @ Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitigxis Lia kolero kontraux Judujo kaj kontraux Jerusalem pro cxi tiu ilia kulpo.

esperanto@2Chronicles:24:19 @ Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed cxi tiuj ne atentis.

esperanto@2Chronicles:24:20 @ La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.

esperanto@2Chronicles:24:21 @ Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:24:22 @ Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.

esperanto@2Chronicles:24:23 @ Post paso de unu jaro eliris kontraux lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo cxiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakirajxon ili sendis al la regxo de Damasko.

esperanto@2Chronicles:24:24 @ Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke cxi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joasx ili faris jugxon.

esperanto@2Chronicles:24:25 @ Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj.

esperanto@2Chronicles:24:26 @ La konspirintoj kontraux li estis:Zabad, filo de la Amonidino SXimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino SXimrit.

esperanto@2Chronicles:24:27 @ Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la regxoj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.

esperanto@2Chronicles:25:1 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:25:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne el plena koro.

esperanto@2Chronicles:25:3 @ Kiam lia regxado fortikigxis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.

esperanto@2Chronicles:25:4 @ Sed iliajn filojn li ne mortigis, cxar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante:Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed cxiu devas morti pro sia peko.

esperanto@2Chronicles:25:5 @ Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.

esperanto@2Chronicles:25:6 @ Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da argxento.

esperanto@2Chronicles:25:7 @ Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho regxo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, cxar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun cxiuj idoj de Efraim;

esperanto@2Chronicles:25:8 @ sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.

esperanto@2Chronicles:25:9 @ Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.

esperanto@2Chronicles:25:10 @ Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraux Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.

esperanto@2Chronicles:25:11 @ Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;

esperanto@2Chronicles:25:12 @ kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.

esperanto@2Chronicles:25:13 @ Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario gxis Bet-HXoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakirajxo.

esperanto@2Chronicles:25:14 @ Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaux ili li adorklinigxis kaj al ili li incensis.

esperanto@2Chronicles:25:15 @ Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano?

esperanto@2Chronicles:25:16 @ Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

esperanto@2Chronicles:25:17 @ Amacja, regxo de Judujo, konsiligxis, kaj sendis al Joasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.

esperanto@2Chronicles:25:18 @ Tiam Joasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.

esperanto@2Chronicles:25:19 @ Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fierigxis kaj sercxas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

esperanto@2Chronicles:25:20 @ Sed Amacja ne obeis; cxar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.

esperanto@2Chronicles:25:21 @ Kaj eliris Joasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.

esperanto@2Chronicles:25:22 @ Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.

esperanto@2Chronicles:25:23 @ Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Joasx, filo de Jehoahxaz, kaptis Joasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.

esperanto@2Chronicles:25:24 @ Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de Dio cxe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

esperanto@2Chronicles:25:25 @ Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Joasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.

esperanto@2Chronicles:25:26 @ La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:25:27 @ De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.

esperanto@2Chronicles:25:28 @ Kaj oni venigis lin sur cxevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:26:1 @ Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

esperanto@2Chronicles:26:2 @ Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.

esperanto@2Chronicles:26:3 @ La agxon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:26:4 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.

esperanto@2Chronicles:26:5 @ Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.

esperanto@2Chronicles:26:6 @ Li eliris kaj militis kontraux la Filisxtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Asxdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Asxdod kaj en Filisxtujo.

esperanto@2Chronicles:26:7 @ Kaj Dio helpis al li kontraux la Filisxtoj, kaj kontraux la Araboj, kiuj logxis en Gur-Baal, kaj kontraux la Meunoj.

esperanto@2Chronicles:26:8 @ Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo farigxis fama gxis la limo de Egiptujo, cxar li estis tre forta.

esperanto@2Chronicles:26:9 @ Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin.

esperanto@2Chronicles:26:10 @ Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.

esperanto@2Chronicles:26:11 @ Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo.

esperanto@2Chronicles:26:12 @ La tuta nombro de la cxefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;

esperanto@2Chronicles:26:13 @ kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la regxo kontraux la malamiko.

esperanto@2Chronicles:26:14 @ Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, sxildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj sxtonojn por sxtonjxetiloj.

esperanto@2Chronicles:26:15 @ Kaj li faris en Jerusalem masxinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili trovigxu sur la turoj kaj sur la anguloj, por jxetadi sagojn kaj grandajn sxtonojn. Kaj lia nomo farigxis fama malproksime, cxar li mirinde arangxis al si helpon, gxis li farigxis potenca.

esperanto@2Chronicles:26:16 @ Sed kiam li farigxis potenca, lia koro fierigxis tiel, ke li malbonigxis. Li krimis kontraux la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado.

esperanto@2Chronicles:26:17 @ Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj;

esperanto@2Chronicles:26:18 @ kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:26:19 @ Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraux la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaux la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.

esperanto@2Chronicles:26:20 @ Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis.

esperanto@2Chronicles:26:21 @ Kaj la regxo Uzija restis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo de leprulo; cxar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis cxefo de la regxa domo kaj regis la popolon de la lando.

esperanto@2Chronicles:26:22 @ La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc.

esperanto@2Chronicles:26:23 @ Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la regxoj; cxar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

esperanto@2Chronicles:27:1 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

esperanto@2Chronicles:27:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo cxiam ankoraux pekadis.

esperanto@2Chronicles:27:3 @ Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj cxe la muro de Ofel li multe konstruis.

esperanto@2Chronicles:27:4 @ Li konstruis ankaux urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.

esperanto@2Chronicles:27:5 @ Li militis kontraux la regxo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da argxento, dek mil kor’ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaux en la dua jaro kaj en la tria.

esperanto@2Chronicles:27:6 @ Jotam farigxis potenca, cxar li bone arangxis siajn vojojn antaux la Eternulo, sia Dio.

esperanto@2Chronicles:27:7 @ La cetera historio de Jotam, cxiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo.

esperanto@2Chronicles:27:8 @ La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:27:9 @ Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

esperanto@2Chronicles:28:1 @ La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David.

esperanto@2Chronicles:28:2 @ Li iradis laux la vojoj de la regxoj de Izrael, kaj li ecx faris fanditajn statuojn de Baaloj;

esperanto@2Chronicles:28:3 @ li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj;

esperanto@2Chronicles:28:4 @ li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

esperanto@2Chronicles:28:5 @ Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la regxo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaux en la manon de la regxo de Izrael li estis transdonita, kaj cxi tiu faris al li grandan baton.

esperanto@2Chronicles:28:6 @ Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:28:7 @ Kaj Zihxri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la regxo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la regxo.

esperanto@2Chronicles:28:8 @ Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion.

esperanto@2Chronicles:28:9 @ Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon.

esperanto@2Chronicles:28:10 @ Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi farigxos ja kulpaj antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@2Chronicles:28:11 @ Auxskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, cxar ekscitigxis kontraux vi la flamo de kolero de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:28:12 @ Tiam levigxis kelkaj el la cxefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehohxanan, Berehxja, filo de Mesxilemot, Jehxizkija, filo de SXalum, kaj Amasa, filo de HXadlaj, kontraux tiuj, kiuj venis el la militistaro,

esperanto@2Chronicles:28:13 @ kaj diris al ili:Ne konduku cxi tien la kaptitojn, cxar novan nian kulpon antaux la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraux Izrael.

esperanto@2Chronicles:28:14 @ Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitajxon antaux la estroj kaj la tuta komunumo.

esperanto@2Chronicles:28:15 @ Kaj levigxis la viroj, menciitaj laux iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj cxiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitajxo, vestis ilin, donis al ili sxuojn, donis al ili mangxi kaj trinki, sxmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj cxiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jerihxon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

esperanto@2Chronicles:28:16 @ En tiu tempo la regxo Ahxaz sendis al la regxoj de Asirio, ke ili helpu al li.

esperanto@2Chronicles:28:17 @ Ankaux la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.

esperanto@2Chronicles:28:18 @ Ankaux la Filisxtoj invadis la urbojn de la malaltajxo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-SXemesx, Ajalon, Gederot, Sohxo kun gxiaj filinurboj, Timna kun gxiaj filinurboj, kaj Gimzo kun gxiaj filinurboj, kaj enlogxigxis tie.

esperanto@2Chronicles:28:19 @ CXar la Eternulo humiligis Judujon pro Ahxaz, regxo de Izrael, kiu malcxastigis Judujon kaj krimis antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:28:20 @ Kaj venis kontraux lin Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj premis lin, anstataux subteni lin;

esperanto@2Chronicles:28:21 @ cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.

esperanto@2Chronicles:28:22 @ En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraux la Eternulo, li, la regxo Ahxaz.

esperanto@2Chronicles:28:23 @ Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael.

esperanto@2Chronicles:28:24 @ Kaj Ahxaz kolektis cxiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li sxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en cxiuj anguloj de Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:28:25 @ Kaj en cxiuj urboj de Judujo li faris altajxojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

esperanto@2Chronicles:28:26 @ Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antauxa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.

esperanto@2Chronicles:28:27 @ Kaj Ahxaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; cxar oni ne metis lin en la tombojn de la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filoj HXizkija.

esperanto@2Chronicles:29:1 @ HXizkija farigxis regxo, havante la agxon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zehxarja.

esperanto@2Chronicles:29:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

esperanto@2Chronicles:29:3 @ En la unua jaro de sia regxado, en la unua monato, li malsxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.

esperanto@2Chronicles:29:4 @ Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,

esperanto@2Chronicles:29:5 @ kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.

esperanto@2Chronicles:29:6 @ CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.

esperanto@2Chronicles:29:7 @ Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:29:8 @ Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.

esperanto@2Chronicles:29:9 @ Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.

esperanto@2Chronicles:29:10 @ Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.

esperanto@2Chronicles:29:11 @ Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

esperanto@2Chronicles:29:12 @ Tiam levigxis la Levidoj:Mahxat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kisx, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gersxonidoj:Joahx, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joahx;

esperanto@2Chronicles:29:13 @ kaj el la idoj de Elicafan:SXimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf:Zehxarja kaj Matanja;

esperanto@2Chronicles:29:14 @ kaj el la idoj de Heman:Jehxiel kaj SXimei; kaj el la idoj de Jedutun:SXemaja kaj Uziel.

esperanto@2Chronicles:29:15 @ Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laux la ordono de la regxo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:16 @ Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj cxion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.

esperanto@2Chronicles:29:17 @ Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.

esperanto@2Chronicles:29:18 @ Kaj ili eniris internen al la regxo HXizkija, kaj diris:Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj cxiujn gxiajn vazojn;

esperanto@2Chronicles:29:19 @ kaj cxiujn vazojn, kiujn la regxo Ahxaz dum sia regxado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaux la altaro de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:20 @ La regxo HXizkija levigxis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:21 @ Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virsxafojn, sep sxafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:22 @ Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.

esperanto@2Chronicles:29:23 @ Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaux la regxon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.

esperanto@2Chronicles:29:24 @ Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.

esperanto@2Chronicles:29:25 @ Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.

esperanto@2Chronicles:29:26 @ Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.

esperanto@2Chronicles:29:27 @ Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael.

esperanto@2Chronicles:29:28 @ Kaj la tuta popolo adorklinigxis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj dauxris gxis la fino de la brulofero.

esperanto@2Chronicles:29:29 @ Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis.

esperanto@2Chronicles:29:30 @ Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

esperanto@2Chronicles:29:31 @ Kaj HXizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku bucxoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis bucxoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.

esperanto@2Chronicles:29:32 @ La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:33 @ Da konsekritaj estis:sescent bovoj kaj tri mil sxafoj.

esperanto@2Chronicles:29:34 @ Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.

esperanto@2Chronicles:29:35 @ Ankaux tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun versxoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:36 @ Kaj gxojis HXizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; cxar neatendita estis la afero.

esperanto@2Chronicles:30:1 @ HXizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaux leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:30:2 @ Kaj la regxo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiligxo decidis fari la Paskon en la dua monato;

esperanto@2Chronicles:30:3 @ cxar ili ne povis fari gxin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en suficxa nombro kaj la popolo ne kolektigxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:30:4 @ La afero placxis al la regxo kaj al la tuta komunumo.

esperanto@2Chronicles:30:5 @ Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-SXeba gxis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; cxar jam delonge oni ne faris gxin, kiel estas skribite.

esperanto@2Chronicles:30:6 @ Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la regxo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la regxo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la savigxintoj, kiuj restis cxe vi de la mano de la regxoj de Asirio.

esperanto@2Chronicles:30:7 @ Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraux la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.

esperanto@2Chronicles:30:8 @ Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

esperanto@2Chronicles:30:9 @ CXar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon cxe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en cxi tiun landon; cxar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizagxon, se vi revenos al Li.

esperanto@2Chronicles:30:10 @ La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj gxis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin.

esperanto@2Chronicles:30:11 @ Nur kelkaj el la Asxeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiligxis, kaj venis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:30:12 @ Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:13 @ Kaj kolektigxis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso.

esperanto@2Chronicles:30:14 @ Kaj ili levigxis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj cxion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj jxetis en la torenton Kidron.

esperanto@2Chronicles:30:15 @ Kaj ili bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:16 @ Kaj ili staris sur siaj postenoj laux la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:30:17 @ CXar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la bucxado de la Paskoj anstataux cxiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:18 @ Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isahxar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili mangxis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed HXizkija pregxis pri ili, dirante:La Eternulo, la bona, pardonu cxiun,

esperanto@2Chronicles:30:19 @ kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta purigxo.

esperanto@2Chronicles:30:20 @ Kaj la Eternulo auxskultis HXizkijan kaj pardonis la popolon.

esperanto@2Chronicles:30:21 @ Kaj la Izraelidoj, kiuj trovigxis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda gxojo; kaj cxiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:22 @ Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:30:23 @ Kaj la tuta komunumo interkonsiligxe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.

esperanto@2Chronicles:30:24 @ CXar HXizkija, regxo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil sxafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil sxafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.

esperanto@2Chronicles:30:25 @ Kaj gxojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj logxis en Judujo.

esperanto@2Chronicles:30:26 @ Kaj estis granda gxojo en Jerusalem; cxar de la tempo de Salomono, filo de David, regxo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:30:27 @ Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

esperanto@2Chronicles:31:1 @ Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

esperanto@2Chronicles:31:2 @ Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:31:3 @ Kaj la regxo destinis parton el sia havajxo por bruloferoj:por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:31:4 @ Kaj li ordonis al la popolo, kiu logxis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:31:5 @ Kiam cxi tiu ordono disvastigxis, la Izraelidoj alportis multe da unuaajxoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktajxojn, kaj ankaux dekonajxojn el cxio ili multe alportis.

esperanto@2Chronicles:31:6 @ Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.

esperanto@2Chronicles:31:7 @ En la tria monato oni komencis la arangxadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.

esperanto@2Chronicles:31:8 @ Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.

esperanto@2Chronicles:31:9 @ Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.

esperanto@2Chronicles:31:10 @ Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego.

esperanto@2Chronicles:31:11 @ Kaj HXizkija ordonis pretigi cxambrojn cxe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.

esperanto@2Chronicles:31:12 @ Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.

esperanto@2Chronicles:31:13 @ Kaj Jehxiel, Azazja, Nahxat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jisxmahxja, Mahxat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato SXimei, laux ordono de la regxo HXizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.

esperanto@2Chronicles:31:14 @ Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto cxe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktajxoj.

esperanto@2Chronicles:31:15 @ Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jesxua, SXemaja, Amarja, kaj SXehxanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj lauxgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj

esperanto@2Chronicles:31:16 @ (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la agxon de tri jaroj kaj pli, de cxiuj, kiuj iradis cxiutage en la domon de la Eternulo laux siaj oficoj kaj grupoj),

esperanto@2Chronicles:31:17 @ al la registritaj pastroj, laux iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj oficoj kaj grupoj,

esperanto@2Chronicles:31:18 @ al la registritoj kun cxiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dedicxu sin al la sanktaj aferoj.

esperanto@2Chronicles:31:19 @ Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antauxurbaj kampoj de iliaj urboj, de cxiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al cxiu virseksulo inter la pastroj kaj al cxiu registrito inter la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:31:20 @ Tion faris HXizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaux la Eternulo, lia Dio.

esperanto@2Chronicles:31:21 @ Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

esperanto@2Chronicles:32:1 @ Post tiuj aferoj kaj verajxoj venis Sanhxerib, regxo de Asirio; li venis en Judujon, eksiegxis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forsxiri ilin al si.

esperanto@2Chronicles:32:2 @ Kiam HXizkija vidis, ke Sanhxerib venis kaj intencas militi kontraux Jerusalem,

esperanto@2Chronicles:32:3 @ li konsiligxis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis sxutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li.

esperanto@2Chronicles:32:4 @ Kaj kolektigxis multe da popolo, kaj ili sxutkovris cxiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, cxar ili diris:Por kio permesi, ke la regxoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?

esperanto@2Chronicles:32:5 @ Kaj li estis kuragxa, kaj li prikonstruis la tutan difektigxintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraux alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da sxildoj.

esperanto@2Chronicles:32:6 @ Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaux la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:

esperanto@2Chronicles:32:7 @ Estu kuragxaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaux la regxo de Asirio kaj antaux la tuta homamaso, kiu estas kun li, cxar kun ni estas pli, ol kun li:

esperanto@2Chronicles:32:8 @ kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:32:9 @ Post tio Sanhxerib, regxo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis cxe Lahxisx kune kun sia tuta militistaro) al HXizkija, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Judoj en Jerusalem, por diri:

esperanto@2Chronicles:32:10 @ Tiele diras Sanhxerib, regxo de Asirio:Kion vi fidas, logxante en la fortikajxo de Jerusalem?

esperanto@2Chronicles:32:11 @ HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.

esperanto@2Chronicles:32:12 @ Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu.

esperanto@2Chronicles:32:13 @ CXu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al cxiuj popoloj de la landoj? CXu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?

esperanto@2Chronicles:32:14 @ Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?

esperanto@2Chronicles:32:15 @ HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.

esperanto@2Chronicles:32:16 @ Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija.

esperanto@2Chronicles:32:17 @ Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano.

esperanto@2Chronicles:32:18 @ Kaj ili kriis per lauxta vocxo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi gxin kaj senkuragxigi gxin, por ke ili povu venkopreni la urbon.

esperanto@2Chronicles:32:19 @ Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritajxo de homaj manoj.

esperanto@2Chronicles:32:20 @ Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo.

esperanto@2Chronicles:32:21 @ Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.

esperanto@2Chronicles:32:22 @ Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:32:23 @ Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al HXizkija, regxo de Judujo. Kaj post tio li altigxis en la okuloj de cxiuj nacioj.

esperanto@2Chronicles:32:24 @ En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis. Kaj li pregxis al la Eternulo. CXi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.

esperanto@2Chronicles:32:25 @ HXizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontraux li kaj kontraux Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:32:26 @ Sed HXizkija humiligxis pri la fierigxo de sia koro, li kaj la logxantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de HXizkija.

esperanto@2Chronicles:32:27 @ HXizkija havis tre multe da ricxeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por argxento kaj oro, por multekostaj sxtonoj, aromajxoj, sxildoj, kaj cxiaj valoraj objektoj,

esperanto@2Chronicles:32:28 @ ankaux provizejojn por la produktajxoj:greno, mosto, oleo, kaj stalojn por cxiaspecaj brutoj, kaj sxafejojn por la sxafoj.

esperanto@2Chronicles:32:29 @ Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da sxafoj kaj bovoj li havis multe, cxar Dio donis al li tre grandan havajxon.

esperanto@2Chronicles:32:30 @ Li, HXizkija, sxtopkovris la supran fonton de Gihxon kaj direktis gxin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj HXizkija havis sukceson en cxiu sia faro.

esperanto@2Chronicles:32:31 @ Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii cxion, kion li havis en sia koro.

esperanto@2Chronicles:32:32 @ La cetera historio de HXizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:32:33 @ Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

esperanto@2Chronicles:33:1 @ La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:33:2 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.

esperanto@2Chronicles:33:3 @ Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

esperanto@2Chronicles:33:4 @ Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem estos Mia nomo eterne.

esperanto@2Chronicles:33:5 @ Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:33:6 @ Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

esperanto@2Chronicles:33:7 @ La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;

esperanto@2Chronicles:33:8 @ kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi cxion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, legxojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.

esperanto@2Chronicles:33:9 @ Manase delogis la Judojn kaj la logxantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.

esperanto@2Chronicles:33:10 @ La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.

esperanto@2Chronicles:33:11 @ Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la regxo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per cxenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.

esperanto@2Chronicles:33:12 @ En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antaux la Dio de siaj patroj.

esperanto@2Chronicles:33:13 @ Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auxskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.

esperanto@2Chronicles:33:14 @ Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Gihxon, en la valo, gxia la enirejo de la Pordego de Fisxoj, cxirkaux Ofel, kaj li faris gxin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo.

esperanto@2Chronicles:33:15 @ Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaux cxiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li eljxetis tion eksteren de la urbo.

esperanto@2Chronicles:33:16 @ Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur gxi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:33:17 @ Tamen la popolo cxiam ankoraux oferadis sur la altajxoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.

esperanto@2Chronicles:33:18 @ La cetera historio de Manase, lia pregxo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, trovigxas en la kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:33:19 @ Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.

esperanto@2Chronicles:33:20 @ Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.

esperanto@2Chronicles:33:21 @ La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:33:22 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al cxiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis.

esperanto@2Chronicles:33:23 @ Li ne humiligxis antaux la Eternulo, kiel humiligxis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpigxis.

esperanto@2Chronicles:33:24 @ Kaj konspiris kontraux li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.

esperanto@2Chronicles:33:25 @ Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.

esperanto@2Chronicles:34:1 @ La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:34:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren.

esperanto@2Chronicles:34:3 @ En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.

esperanto@2Chronicles:34:4 @ Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.

esperanto@2Chronicles:34:5 @ La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:34:6 @ Ankaux en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj gxis Naftali, en iliaj ruinoj cxirkauxe,

esperanto@2Chronicles:34:7 @ li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj cxiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:34:8 @ En la dek-oka jaro de sia regxado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis SXafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joahx, filo de Joahxaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio.

esperanto@2Chronicles:34:9 @ Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:34:10 @ Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.

esperanto@2Chronicles:34:11 @ Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo.

esperanto@2Chronicles:34:12 @ Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj;

esperanto@2Chronicles:34:13 @ super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.

esperanto@2Chronicles:34:14 @ Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.

esperanto@2Chronicles:34:15 @ Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan.

esperanto@2Chronicles:34:16 @ Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.

esperanto@2Chronicles:34:17 @ Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.

esperanto@2Chronicles:34:18 @ Kaj la skribisto SXafan raportis al la regxo, dirante:Libron donis al mi la pastro HXilkija. Kaj SXafan legis el gxi antaux la regxo.

esperanto@2Chronicles:34:19 @ Kiam la regxo auxdis la vortojn de la instruo, li dissxiris siajn vestojn.

esperanto@2Chronicles:34:20 @ Kaj la regxo ordonis al HXilkija, Ahxikam, filo de SXafan, Abdon, filo de Mihxa, la skribisto SXafan, kaj Asaja, servanto de la regxo, dirante:

esperanto@2Chronicles:34:21 @ Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.

esperanto@2Chronicles:34:22 @ Kaj iris HXilkija, kaj tiuj, kiuj estis cxe la regxo, al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tokhat, filo de HXasra, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi pri tio.

esperanto@2Chronicles:34:23 @ Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

esperanto@2Chronicles:34:24 @ Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaux la regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:34:25 @ Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraux cxi tiu loko, kaj gxi ne estingigxos.

esperanto@2Chronicles:34:26 @ Kaj koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:

esperanto@2Chronicles:34:27 @ CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:34:28 @ Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

esperanto@2Chronicles:34:29 @ La regxo sendis, kaj kunvenigis cxiujn plejagxulojn de Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:34:30 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:34:31 @ Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

esperanto@2Chronicles:34:32 @ Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:34:33 @ Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:35:1 @ Josxija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.

esperanto@2Chronicles:35:2 @ Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:35:3 @ Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, regxo de Izrael; vi ne bezonas porti gxin sur la sxultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:35:4 @ Arangxu vin laux viaj patrodomoj, laux viaj grupoj, laux la preskribo de David, regxo de Izrael, kaj laux la preskribo de lia filo Salomono.

esperanto@2Chronicles:35:5 @ Kaj staru en la sanktejo laux klasoj, laux la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laux la patrodomaj grupoj de la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:35:6 @ Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.

esperanto@2Chronicles:35:7 @ Kaj Josxija donis donace al la filoj de la popolo sxafojn, sxafidojn, kapridojn, cxion por la Paskoj, por cxiuj, kiuj tie trovigxis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havajxo de la regxo.

esperanto@2Chronicles:35:8 @ Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. HXilkija, Zehxarja, kaj Jehxiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent sxafidojn kaj tricent bovojn;

esperanto@2Chronicles:35:9 @ Konanja, SXemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj HXasxabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil sxafidojn kaj kvincent bovojn.

esperanto@2Chronicles:35:10 @ Tiamaniere la servado estis arangxita. Kaj la pastroj starigxis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laux iliaj grupoj, laux la ordono de la regxo.

esperanto@2Chronicles:35:11 @ Kaj ili bucxis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhauxtigis.

esperanto@2Chronicles:35:12 @ Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin lauxklase, laux la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj.

esperanto@2Chronicles:35:13 @ Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laux la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo.

esperanto@2Chronicles:35:14 @ Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; cxar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj gxis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.

esperanto@2Chronicles:35:15 @ La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laux la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la regxo, kaj la pordegistoj estis cxe cxiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, cxar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.

esperanto@2Chronicles:35:16 @ Tiamaniere estis arangxita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laux la ordono de la regxo Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:17 @ Kaj la Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.

esperanto@2Chronicles:35:18 @ Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:35:19 @ En la dek-oka jaro de la regxado de Josxija estis farita tiu Pasko.

esperanto@2Chronicles:35:20 @ Post cxio cxi tio, kion Josxija arangxis en la domo, Nehxo, regxo de Egiptujo, eliris milite kontraux Karkemisxon cxe Euxfrato. Kaj eliris kontraux lin Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:21 @ Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho regxo de Judujo? ne kontraux vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontrauxstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.

esperanto@2Chronicles:35:22 @ Sed Josxija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraux li; li ne obeis la vortojn de Nehxo el la busxo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.

esperanto@2Chronicles:35:23 @ La pafistoj pafis sur la regxon Josxija; kaj la regxo diris al siaj servantoj:Forkonduku min, cxar mi estas grave vundita.

esperanto@2Chronicles:35:24 @ Liaj servantoj deprenis lin de la cxaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:25 @ Ankaux Jeremia plorkantis pri Josxija; kaj cxiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Josxija gxis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj cxe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.

esperanto@2Chronicles:35:26 @ La cetera historio de Josxija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,

esperanto@2Chronicles:35:27 @ kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo.

esperanto@2Chronicles:36:1 @ La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:2 @ La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:3 @ La regxo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro.

esperanto@2Chronicles:36:4 @ Kaj la regxo de Egiptujo ekregxigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoahxaz Nehxo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.

esperanto@2Chronicles:36:5 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio.

esperanto@2Chronicles:36:6 @ Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon.

esperanto@2Chronicles:36:7 @ Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel.

esperanto@2Chronicles:36:8 @ La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

esperanto@2Chronicles:36:9 @ La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:36:10 @ Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:11 @ La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:12 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. Li ne humiligxis antaux Jeremia, kiu profetis laux la vortoj de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:36:13 @ Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:36:14 @ Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:15 @ La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon.

esperanto@2Chronicles:36:16 @ Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

esperanto@2Chronicles:36:17 @ Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.

esperanto@2Chronicles:36:18 @ Kaj cxiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la regxo kaj de liaj altranguloj, cxion li transportis en Babelon.

esperanto@2Chronicles:36:19 @ Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis.

esperanto@2Chronicles:36:20 @ Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili farigxis sklavoj por li kaj por liaj filoj, gxis venis la regado de la Persoj;

esperanto@2Chronicles:36:21 @ por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj.

esperanto@2Chronicles:36:22 @ En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:

esperanto@2Chronicles:36:23 @ Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

esperanto@Ezra:1:1 @ En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:

esperanto@Ezra:1:2 @ Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo.

esperanto@Ezra:1:8 @ Ciro, regxo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu lauxkalkule transdonis ilin al SXesxbacar, princo de la Judoj.

esperanto@Ezra:2:1 @ Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,

esperanto@Ezra:2:2 @ kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

esperanto@Ezra:2:10 @ de la idoj de Bani, sescent kvardek du,

esperanto@Ezra:2:13 @ de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses,

esperanto@Ezra:2:50 @ la idoj de Asna, la idoj de Meunim, la idoj de Nefusim,

esperanto@Ezra:2:61 @ Kaj el la pastridoj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.

esperanto@Ezra:2:68 @ Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi gxin sur gxia fundamento.

esperanto@Ezra:2:69 @ Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min’ojn, kaj da pastraj vestoj cent.

esperanto@Ezra:3:1 @ Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektigxis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem.

esperanto@Ezra:3:4 @ Kaj ili solenis la feston de lauxboj, kiel estas skribite, kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por cxiu tago;

esperanto@Ezra:3:7 @ Kaj ili donis monon al la sxtonhakistoj kaj cxarpentistoj, kaj mangxajxon, trinkajxon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro gxis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, regxo de Persujo.

esperanto@Ezra:3:8 @ En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.

esperanto@Ezra:4:1 @ Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen auxdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael,

esperanto@Ezra:4:2 @ tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi, cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon, regxo de Asirio, kiu venigis nin cxi tien.

esperanto@Ezra:4:3 @ Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la regxo Ciro, regxo de Persujo.

esperanto@Ezra:4:8 @ Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, skribis unu leteron kontraux Jerusalem al Artahxsxasxt, la regxo, en la sekvanta maniero:

esperanto@Ezra:4:9 @ Ni, Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsathxanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, SXusxananoj, Dehaanoj, Elamanoj,

esperanto@Ezra:4:12 @ Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.

esperanto@Ezra:4:13 @ Nun estu sciate al la regxo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la regxa kaso havos malprofiton.

esperanto@Ezra:4:14 @ CXar ni mangxas salon el la regxa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la regxon, tial ni sendas kaj sciigas al la regxo,

esperanto@Ezra:4:15 @ ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kauxzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.

esperanto@Ezra:4:16 @ Ni sciigas al la regxo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.

esperanto@Ezra:4:18 @ La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaux mi;

esperanto@Ezra:4:19 @ kaj mi donis ordonon, ke oni sercxu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi;

esperanto@Ezra:4:21 @ Tial agu laux cxi tiu ordono:malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, gxis estos donita ordono de mi.

esperanto@Ezra:5:3 @ En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

esperanto@Ezra:5:4 @ Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruajxon.

esperanto@Ezra:5:5 @ Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejagxuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, gxis la afero estis raportita al Dario kaj gxis revenis decido pri tio.

esperanto@Ezra:5:8 @ Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.

esperanto@Ezra:5:9 @ Tiam ni demandis tiujn plenagxulojn, kaj diris al ili:Kiu donis al vi la permeson konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

esperanto@Ezra:5:10 @ Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj cxefoj.

esperanto@Ezra:5:11 @ Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris:Ni estas servantoj de Dio de la cxielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaux multe da jaroj, kaj granda regxo de Izrael konstruis gxin kaj finis gxin.

esperanto@Ezra:5:12 @ Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la cxielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, la HXaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li translogxigis en Babelon.

esperanto@Ezra:5:13 @ Sed en la unua jaro de Ciro, regxo de Babel, la regxo Ciro donis permeson rekonstrui cxi tiun domon de Dio.

esperanto@Ezra:5:14 @ Ecx la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la regxo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al SXesxbacar, kiun li starigis kiel regionestron;

esperanto@Ezra:5:16 @ Tiam venis tiu SXesxbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo gxis nun gxi estas konstruata, kaj gxi ankoraux ne estas finita.

esperanto@Ezra:5:17 @ Tial, se placxas al la regxo, oni sercxu en la domo de la regxaj trezoroj tie en Babel, cxu efektive la regxo Ciro donis permeson konstrui cxi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la regxo pri tio oni sendu al ni.

esperanto@Ezra:6:1 @ Tiam la regxo Dario ordonis, ke oni sercxu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.

esperanto@Ezra:6:2 @ Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:

esperanto@Ezra:6:3 @ En la unua jaro de la regxo Ciro, la regxo Ciro donis ordonon:Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por gxi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, gxia largxo estu sesdek ulnoj.

esperanto@Ezra:6:5 @ Ankaux la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.

esperanto@Ezra:6:8 @ Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.

esperanto@Ezra:6:9 @ Kaj tiom estos necese da bovoj, sxafoj, aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili cxiutage sen halto,

esperanto@Ezra:6:11 @ De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.

esperanto@Ezra:6:12 @ Kaj Dio, kiu logxigis tie Sian nomon, faligu cxiun regxon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por sxangxi cxi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; gxi estu tuj plenumita.

esperanto@Ezra:6:13 @ Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la regxo Dario.

esperanto@Ezra:6:14 @ Kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de HXagaj, la profeto, kaj de Zehxarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laux la volo de Dio de Izrael, kaj laux la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artahxsxasxt, regxoj de Persujo.

esperanto@Ezra:6:15 @ Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de regxado de la regxo Dario.

esperanto@Ezra:6:16 @ Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun gxojo la sanktigon de tiu domo de Dio.

esperanto@Ezra:6:17 @ Kaj oni alportis cxe la sanktigo de tiu domo de Dio:cent bovojn, ducent sxafojn, kvarcent sxafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laux la nombro de la triboj de Izrael.

esperanto@Ezra:6:18 @ Kaj oni starigis la pastrojn laux iliaj ordoj, kaj la Levidojn laux iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

esperanto@Ezra:6:19 @ Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.

esperanto@Ezra:6:20 @ CXar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin cxiuj kiel unu homo; kaj ili bucxis Paskajn sxafidojn por cxiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.

esperanto@Ezra:6:21 @ Kaj mangxis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj cxiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Ezra:6:22 @ Kaj ili en gxojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; cxar la Eternulo gxojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la regxo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn cxe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.

esperanto@Ezra:7:6 @ Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la regxo donis al li cxion laux lia deziro, cxar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.

esperanto@Ezra:7:8 @ Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo.

esperanto@Ezra:7:9 @ CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li.

esperanto@Ezra:7:11 @ Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la regxo Artahxsxast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn legxojn pri Izrael:

esperanto@Ezra:7:13 @ De mi estas ordonite, ke en mia regno cxiu el la popolo de Izrael kaj el gxiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.

esperanto@Ezra:7:19 @ Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaux la Dio de Jerusalem.

esperanto@Ezra:7:20 @ Kaj cxion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la regxa trezorejo.

esperanto@Ezra:7:23 @ CXio, kio estas ordonita de Dio de la cxielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la cxielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la regxon, aux liajn infanojn.

esperanto@Ezra:7:24 @ Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.

esperanto@Ezra:7:25 @ Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.

esperanto@Ezra:7:27 @ Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,

esperanto@Ezra:7:28 @ kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.

esperanto@Ezra:8:2 @ el la idoj de Pinehxas:Gersxom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:HXatusx;

esperanto@Ezra:8:13 @ el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj:Elifelet, Jeiel, kaj SXemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:15 @ Kaj mi kolektis ilin cxe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.

esperanto@Ezra:8:17 @ kaj mi donis al ili komision al Ido, la cxefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.

esperanto@Ezra:8:18 @ Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,

esperanto@Ezra:8:21 @ Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.

esperanto@Ezra:8:22 @ CXar mi hontis peti de la regxo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraux malamikoj sur la vojo; cxar ni tiele diris al la regxo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por cxiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraux cxiuj, kiuj Lin forlasas.

esperanto@Ezra:8:23 @ Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.

esperanto@Ezra:8:25 @ Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis.

esperanto@Ezra:8:26 @ Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;

esperanto@Ezra:8:30 @ Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

esperanto@Ezra:8:31 @ Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo.

esperanto@Ezra:8:32 @ Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.

esperanto@Ezra:8:33 @ En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.

esperanto@Ezra:8:35 @ La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael:dek du bovojn, pro la tuta Izrael, nauxdek ses sxafojn, sepdek sep sxafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, cxion kiel bruloferon al la Eternulo.

esperanto@Ezra:8:36 @ Kaj oni transdonis la ordonojn de la regxo al la satrapoj de la regxo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj cxi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.

esperanto@Ezra:9:1 @ Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;

esperanto@Ezra:9:2 @ cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago.

esperanto@Ezra:9:3 @ Kiam mi auxdis tion, mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.

esperanto@Ezra:9:4 @ Kaj kolektigxis al mi cxiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero.

esperanto@Ezra:9:5 @ Kaj cxe la vesperofero mi levigxis de mia aflikto, kaj kun dissxiritaj vestoj kaj tuniko mi starigxis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,

esperanto@Ezra:9:6 @ kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo.

esperanto@Ezra:9:7 @ De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo gxis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj regxoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj regxoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.

esperanto@Ezra:9:8 @ Kaj nun antaux momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni savigxintojn kaj permesis al ni alfortikigxi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom revivigxi en nia sklaveco.

esperanto@Ezra:9:9 @ Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la regxoj de Persujo, por permesi al ni revivigxi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi gxiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@Ezra:9:10 @ Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? cxar ni forlasis Viajn ordonojn,

esperanto@Ezra:9:11 @ kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi gxin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindajxoj, per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco;

esperanto@Ezra:9:12 @ ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.

esperanto@Ezra:9:13 @ Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,

esperanto@Ezra:9:14 @ cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?

esperanto@Ezra:9:15 @ Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.

esperanto@Ezra:10:2 @ Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero.

esperanto@Ezra:10:3 @ Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.

esperanto@Ezra:10:4 @ Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.

esperanto@Ezra:10:6 @ Kaj Ezra levigxis de antaux la domo de Dio, kaj iris al la cxambro de Jehohxanan, filo de Eljasxib, kaj eniris tien. Panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis, cxar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.

esperanto@Ezra:10:7 @ Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektigxu en Jerusalem,

esperanto@Ezra:10:8 @ kaj ke al cxiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laux decido de la estroj kaj plejagxuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.

esperanto@Ezra:10:13 @ Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aux de du, cxar ni multe pekis en tiu afero.

esperanto@Ezra:10:14 @ Niaj estroj do starigxu pro la tuta komunumo, kaj cxiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejagxuloj de cxiu urbo kaj gxiaj jugxistoj, gxis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.

esperanto@Ezra:10:16 @ Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartigxis por tio la pastro Ezra kaj cxefoj de patrodomoj laux iliaj patrodomoj, cxiuj lauxnome; kaj ili sidigxis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.

esperanto@Ezra:10:17 @ Kaj gxis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri cxiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.

esperanto@Ezra:10:18 @ Kaj trovigxis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jesxua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.

esperanto@Ezra:10:19 @ Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virsxafon kiel kulpoferon.

esperanto@Ezra:10:20 @ Kaj el la filoj de Imer:HXanani kaj Zebadja;

esperanto@Ezra:10:29 @ el la filoj de Bani:Mesxulam, Maluhx, Adaja, Jasxub, SXeal, kaj Ramot;

esperanto@Ezra:10:34 @ el la filoj de Bani:Maadaj, Amram, Uel,

esperanto@Ezra:10:38 @ Bani, Binuj, SXimei,

esperanto@Ezra:10:44 @ CXiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.

esperanto@Nehemiah:1:2 @ Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:1:6 @ Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.

esperanto@Nehemiah:1:7 @ Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.

esperanto@Nehemiah:1:9 @ sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian nomon.

esperanto@Nehemiah:2:1 @ En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li.

esperanto@Nehemiah:2:6 @ Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li):Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.

esperanto@Nehemiah:2:7 @ Kaj mi diris al la regxo:Se al la regxo placxas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, gxis mi venos en Judujon;

esperanto@Nehemiah:2:8 @ kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi estis la favora mano de mia Dio.

esperanto@Nehemiah:2:9 @ Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la regxo. Kaj la regxo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn.

esperanto@Nehemiah:2:10 @ Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.

esperanto@Nehemiah:2:11 @ Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,

esperanto@Nehemiah:2:12 @ mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.

esperanto@Nehemiah:2:15 @ Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.

esperanto@Nehemiah:2:17 @ Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.

esperanto@Nehemiah:2:18 @ Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.

esperanto@Nehemiah:2:19 @ Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?

esperanto@Nehemiah:2:20 @ Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:3:17 @ Post li konstruis la Levidoj:Rehxum, filo de Bani; apude konstruis HXasxabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.

esperanto@Nehemiah:3:19 @ Apud li konstruis Ezer, filo de Jesxua, estro de Micpa, duan parton, cxe la angulo, kontraux la loko, kie oni supreniras al la armilejo.

esperanto@Nehemiah:4:1 @ Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.

esperanto@Nehemiah:4:2 @ Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?

esperanto@Nehemiah:4:3 @ Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris:Ecx tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, gxi detruos ilian sxtonan muregon.

esperanto@Nehemiah:4:4 @ Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;

esperanto@Nehemiah:4:5 @ ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.

esperanto@Nehemiah:4:6 @ Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita gxis duono; kaj la popolo laboris kuragxe.

esperanto@Nehemiah:4:7 @ Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Asxdodanoj auxdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la brecxoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.

esperanto@Nehemiah:4:9 @ Sed ni pregxis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraux ili.

esperanto@Nehemiah:4:10 @ La Judoj diris:Malgrandigxis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.

esperanto@Nehemiah:4:11 @ Kaj niaj malamikoj diris:Ili ne scios kaj ne vidos, gxis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj cxesigos la laboradon.

esperanto@Nehemiah:4:12 @ Kiam la Judoj, kiuj logxis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el cxiuj lokoj:Revenu al ni,

esperanto@Nehemiah:4:15 @ Kiam niaj malamikoj auxdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni cxiuj revenis al la murego, cxiu al sia laboro.

esperanto@Nehemiah:4:16 @ Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis malantaux la tuta domo de Jehuda.

esperanto@Nehemiah:4:17 @ Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la sxargxojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano cxiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.

esperanto@Nehemiah:4:18 @ La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.

esperanto@Nehemiah:4:19 @ Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;

esperanto@Nehemiah:4:20 @ tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.

esperanto@Nehemiah:4:21 @ Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.

esperanto@Nehemiah:4:22 @ Kaj mi ankaux diris en tiu tempo al la popolo, ke cxiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru.

esperanto@Nehemiah:4:23 @ Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaux mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur cxiu aparte estis sendata, por sin bani.

esperanto@Nehemiah:5:2 @ Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.

esperanto@Nehemiah:5:3 @ Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.

esperanto@Nehemiah:5:4 @ Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;

esperanto@Nehemiah:5:5 @ sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.

esperanto@Nehemiah:5:6 @ Kaj tio forte min cxagrenis, kiam mi auxdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.

esperanto@Nehemiah:5:7 @ Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.

esperanto@Nehemiah:5:8 @ Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.

esperanto@Nehemiah:5:9 @ Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?

esperanto@Nehemiah:5:10 @ Ankaux mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malsxuldigu al ili tiun sxuldon.

esperanto@Nehemiah:5:12 @ Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.

esperanto@Nehemiah:5:13 @ Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris:Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritajxo cxiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris:Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.

esperanto@Nehemiah:5:14 @ Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro gxis la tridek-dua jaro de la regxo Artahxsxast, en la dauxro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de regionestro.

esperanto@Nehemiah:5:16 @ Mi partoprenis ankaux en la laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj junuloj kolektigxadis tie al la laboro.

esperanto@Nehemiah:5:17 @ CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.

esperanto@Nehemiah:6:1 @ Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Gesxem, kaj niaj ceteraj malamikoj auxdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en gxi difektoj (kvankam gxis tiu tempo mi ankoraux ne starigis pordojn en la pordegoj),

esperanto@Nehemiah:6:2 @ tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.

esperanto@Nehemiah:6:7 @ Ankaux profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas regxo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la regxo; venu do, ke ni kune interkonsiligxu.

esperanto@Nehemiah:6:8 @ Sed mi sendis al li, por diri:Nenio farigxis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.

esperanto@Nehemiah:6:9 @ Ili cxiuj ja timigis nin, pensante:Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj gxi ne estos farata. Sed nun fortigxu miaj manoj.

esperanto@Nehemiah:6:10 @ Kaj mi venis en la domon de SXemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin ensxlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni sxlosu la pordojn de la templo; cxar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.

esperanto@Nehemiah:6:12 @ Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; cxar la profetajxon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subacxetis.

esperanto@Nehemiah:6:15 @ La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.

esperanto@Nehemiah:6:16 @ Kiam tion auxdis cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:6:17 @ Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;

esperanto@Nehemiah:6:18 @ cxar multaj el la Judoj estis en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de SXehxanja, filo de Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de Mesxulam, filo de Berehxja.

esperanto@Nehemiah:7:2 @ Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),

esperanto@Nehemiah:7:3 @ kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo.

esperanto@Nehemiah:7:5 @ Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:

esperanto@Nehemiah:7:6 @ Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,

esperanto@Nehemiah:7:7 @ kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

esperanto@Nehemiah:7:18 @ de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,

esperanto@Nehemiah:7:52 @ la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefisxesim,

esperanto@Nehemiah:7:63 @ Kaj el la pastroj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.

esperanto@Nehemiah:7:70 @ Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.

esperanto@Nehemiah:7:71 @ El la cxefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min’ojn da argxento.

esperanto@Nehemiah:7:72 @ Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis:dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min’oj da argxento kaj sesdek sep pastraj vestoj.

esperanto@Nehemiah:7:73 @ Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.

esperanto@Nehemiah:8:1 @ Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektigxis sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael.

esperanto@Nehemiah:8:2 @ Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.

esperanto@Nehemiah:8:3 @ Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.

esperanto@Nehemiah:8:4 @ Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.

esperanto@Nehemiah:8:6 @ Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.

esperanto@Nehemiah:8:7 @ Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.

esperanto@Nehemiah:8:8 @ Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.

esperanto@Nehemiah:8:10 @ Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.

esperanto@Nehemiah:8:12 @ Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.

esperanto@Nehemiah:8:13 @ En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.

esperanto@Nehemiah:8:14 @ Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato,

esperanto@Nehemiah:8:16 @ Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si lauxbojn, cxiu sur sia tegmento, aux sur sia korto, aux sur la kortoj de la domo de Dio, aux sur la placo de la Pordego de la Akvo, aux sur la placo de la Pordego de Efraim.

esperanto@Nehemiah:8:17 @ Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris lauxbojn kaj logxis en la lauxboj; cxar de la tempo de Josuo, filo de Nun, gxis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda gxojo.

esperanto@Nehemiah:8:18 @ Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.

esperanto@Nehemiah:9:1 @ En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj.

esperanto@Nehemiah:9:3 @ Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Nehemiah:9:4 @ Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Nehemiah:9:5 @ Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

esperanto@Nehemiah:9:6 @ Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

esperanto@Nehemiah:9:7 @ Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham,

esperanto@Nehemiah:9:8 @ kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.

esperanto@Nehemiah:9:9 @ Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;

esperanto@Nehemiah:9:13 @ Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

esperanto@Nehemiah:9:14 @ Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.

esperanto@Nehemiah:9:15 @ Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.

esperanto@Nehemiah:9:16 @ Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;

esperanto@Nehemiah:9:17 @ ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

esperanto@Nehemiah:9:20 @ kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

esperanto@Nehemiah:9:21 @ Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.

esperanto@Nehemiah:9:22 @ Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

esperanto@Nehemiah:9:23 @ Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

esperanto@Nehemiah:9:24 @ Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo.

esperanto@Nehemiah:9:25 @ Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank’ al Via granda boneco.

esperanto@Nehemiah:9:26 @ Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

esperanto@Nehemiah:9:27 @ Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

esperanto@Nehemiah:9:28 @ Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.

esperanto@Nehemiah:9:29 @ Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.

esperanto@Nehemiah:9:30 @ Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.

esperanto@Nehemiah:9:32 @ Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

esperanto@Nehemiah:9:33 @ Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

esperanto@Nehemiah:9:34 @ Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.

esperanto@Nehemiah:9:35 @ En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.

esperanto@Nehemiah:9:36 @ Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.

esperanto@Nehemiah:9:37 @ Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

esperanto@Nehemiah:9:38 @ En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

esperanto@Nehemiah:10:6 @ Daniel, Ginton, Baruhx,

esperanto@Nehemiah:10:13 @ Hodija, Bani, Beninu.

esperanto@Nehemiah:10:14 @ La cxefoj de la popolo:Parosx, Pahxat-Moab, Elam, Zatu, Bani,

esperanto@Nehemiah:10:15 @ Buni, Azgad, Bebaj,

esperanto@Nehemiah:10:16 @ Adonija, Bigvaj, Adin,

esperanto@Nehemiah:10:28 @ Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni,

esperanto@Nehemiah:10:29 @ aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;

esperanto@Nehemiah:10:30 @ ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj;

esperanto@Nehemiah:10:31 @ ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago; ke en cxiu sepa jaro ni forigos cxiujn sxuldojn.

esperanto@Nehemiah:10:32 @ Kaj ni starigis al ni kiel legxon, ke ni donados de ni po triono de siklo cxiujare por la servado en la domo de nia Dio:

esperanto@Nehemiah:10:33 @ por la panoj de propono, por la cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:10:34 @ Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.

esperanto@Nehemiah:10:35 @ Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu arbo cxiujare en la domon de la Eternulo;

esperanto@Nehemiah:10:36 @ ankaux la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:10:37 @ Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.

esperanto@Nehemiah:10:38 @ Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo.

esperanto@Nehemiah:10:39 @ CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:11:2 @ Kaj la popolo benis cxiujn homojn, kiuj memvole konsentis logxi en Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:11:15 @ Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni;

esperanto@Nehemiah:11:22 @ Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio.

esperanto@Nehemiah:11:23 @ CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro.

esperanto@Nehemiah:12:1 @ Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra,

esperanto@Nehemiah:12:9 @ kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, dejxoris kun ili.

esperanto@Nehemiah:12:23 @ La Levidoj, cxefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko gxis la tempo de Johxanan, filo de Eljasxib.

esperanto@Nehemiah:12:24 @ La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.

esperanto@Nehemiah:12:27 @ CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

esperanto@Nehemiah:12:28 @ Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj,

esperanto@Nehemiah:12:31 @ Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn hxorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, cxe la Pordego de Sterko.

esperanto@Nehemiah:12:36 @ kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto.

esperanto@Nehemiah:12:43 @ Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

esperanto@Nehemiah:13:1 @ En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;

esperanto@Nehemiah:13:2 @ cxar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la malbenon en benon.

esperanto@Nehemiah:13:4 @ Antaux cxi tio la pastro Eljasxib, administranto de la cxambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,

esperanto@Nehemiah:13:5 @ arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.

esperanto@Nehemiah:13:7 @ Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljasxib faris pro Tobija, arangxante por li cxambron en la kortoj de la domo de Dio.

esperanto@Nehemiah:13:8 @ Tio min forte cxagrenis, kaj mi eljxetis cxiujn domobjektojn de Tobija for el la cxambro.

esperanto@Nehemiah:13:9 @ Kaj mi diris, ke oni purigu la cxambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon.

esperanto@Nehemiah:13:11 @ Tiam mi faris pro tio severan riprocxon al la estroj, kaj diris:Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj.

esperanto@Nehemiah:13:13 @ Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.

esperanto@Nehemiah:13:15 @ En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon, vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la tago, kiam ili vendis mangxajxon.

esperanto@Nehemiah:13:18 @ Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton!

esperanto@Nehemiah:13:19 @ Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata.

esperanto@Nehemiah:13:22 @ Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.

esperanto@Nehemiah:13:23 @ Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;

esperanto@Nehemiah:13:25 @ Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.

esperanto@Nehemiah:13:27 @ Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?

esperanto@Nehemiah:13:30 @ Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico,

esperanto@Nehemiah:13:31 @ kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaajxoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.

esperanto@Esther:1:5 @ Kiam finigxis tiuj tagoj, la regxo faris por la tuta popolo, kiu trovigxis en la kastelurbo SXusxan, de la grandaj gxis la malgrandaj, festenon septagan sur la gxardena korto de la regxa palaco.

esperanto@Esther:1:6 @ Blankaj, rugxaj, kaj bluaj sxtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj sxnuroj, pendis sur argxentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj argxentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.

esperanto@Esther:1:7 @ La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo.

esperanto@Esther:1:8 @ La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux la volo de cxiu.

esperanto@Esther:1:12 @ Sed la regxino Vasxti ne volis veni laux la ordono, kiun la regxo donis per la euxnukoj. Tiam la regxo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.

esperanto@Esther:1:15 @ Kiel oni laux la legxo devas agi kun la regxino Vasxti pro tio, ke sxi ne plenumis la ordonon de la regxo Ahxasxverosx, donitan per la euxnukoj?

esperanto@Esther:1:17 @ cxar la ago de la regxino farigxos konata al cxiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti, kaj sxi ne iris.

esperanto@Esther:1:19 @ Se al la regxo placxas, oni elirigu ordonon de la regxo, kaj oni enskribu gxin kiel nemalobeeblan legxon de Persujo kaj Medujo, ke la regxino Vasxti ne venu plu antaux la regxon Ahxasxverosx; kaj sxian regxinecon la regxo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol sxi.

esperanto@Esther:1:22 @ Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

esperanto@Esther:2:2 @ Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li:Oni sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;

esperanto@Esther:2:3 @ kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon SXusxan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;

esperanto@Esther:2:5 @ En la kastelurbo SXusxan estis Judo, kies nomo estis Mordehxaj, filo de Jair, filo de SXimei, filo de Kisx, Benjamenido;

esperanto@Esther:2:7 @ Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa. Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel filinon.

esperanto@Esther:2:8 @ Kiam estis auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon SXusxan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaux Ester estis prenita en la regxan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.

esperanto@Esther:2:9 @ La knabino placxis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al sxi sxiajn beligajxojn kaj sxian destinitajxon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la regxo; kaj li translogxigis sxin kun sxiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.

esperanto@Esther:2:10 @ Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, cxar Mordehxaj ordonis al sxi, ke sxi ne diru.

esperanto@Esther:2:12 @ Kiam por cxiu knabino venis la vico iri al la regxo Ahxasxverosx, post kiam dum dek du monatoj estis farata al sxi la beligado destinita por la virinoj (cxar tiel longe dauxris la tempo de ilia beligado:ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromajxoj kaj per aliaj sxmirajxoj),

esperanto@Esther:2:13 @ tiam la knabino eniris al la regxo. CXion, kion sxi diris, oni donis al sxi, por ke sxi iru kun tio el la virinejo en la regxan domon.

esperanto@Esther:2:14 @ Vespere sxi eniris, kaj matene sxi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de SXaasxgaz, regxa euxnuko, gardisto de la kromvirinoj; sxi jam ne plu iris al la regxo, krom en la okazo, se la regxo sxin deziris kaj se sxi estis vokita lauxnome.

esperanto@Esther:2:15 @ Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.

esperanto@Esther:2:16 @ Ester estis prenita al la regxo Ahxasxverosx en lian regxan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia regxado.

esperanto@Esther:2:18 @ Kaj la regxo faris grandan festenon por cxiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis regxajn donacojn.

esperanto@Esther:2:19 @ Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordehxaj sidis cxe la pordego de la regxo.

esperanto@Esther:2:20 @ Ester ankoraux ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al sxi Mordehxaj; kaj la dirojn de Mordehxaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam sxi estis sub lia prizorgado.

esperanto@Esther:2:23 @ La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaux sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo.

esperanto@Esther:3:2 @ Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere.

esperanto@Esther:3:5 @ Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero.

esperanto@Esther:3:6 @ Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

esperanto@Esther:3:7 @ En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la regxado de Ahxasxverosx, oni jxetadis pur’on, tio estas loton, antaux Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, gxis la dek-dua, tio estas gxis la monato Adar.

esperanto@Esther:3:9 @ Se al la regxo placxas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da argxento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la regxo.

esperanto@Esther:3:10 @ Tiam la regxo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis gxin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.

esperanto@Esther:3:12 @ Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en la unua monato, en gxia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al cxiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la regxo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono, kaj al la princoj de cxiu popolo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo; en la nomo de la regxo Ahxasxverosx tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la regxo.

esperanto@Esther:3:13 @ Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.

esperanto@Esther:3:15 @ La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan. La regxo kaj Haman sidigxis, por drinki, sed la urbo SXusxan estis konsternita.

esperanto@Esther:4:2 @ Kaj li venis gxis antaux la pordego de la regxo, cxar estis malpermesite eniri en sakajxo en la pordegon de la regxo.

esperanto@Esther:4:3 @ Kaj en cxiu lando, sur cxiu loko, kien venis la ordono de la regxo kaj lia dekreto, estis granda malgxojo cxe la Judoj, fastado, plorado, kaj gxemado; kaj multaj kusxis en sakajxo kaj cindro.

esperanto@Esther:4:4 @ Kaj venis la servistinoj de Ester kaj sxiaj euxnukoj, kaj rakontis al sxi. Kaj la regxino forte konsternigxis. Kaj sxi sendis vestojn, por vesti Mordehxajon kaj depreni de li la sakajxon; sed li ne akceptis.

esperanto@Esther:4:5 @ Kaj Ester alvokis Hatahxon, unu el la euxnukoj de la regxo, kiun cxi tiu destinis por servado al sxi, kaj sxi sendis lin al Mordehxaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas.

esperanto@Esther:4:7 @ Kaj Mordehxaj rakontis al li cxion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la regxo pro la Judoj, por ekstermi ilin.

esperanto@Esther:4:8 @ Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en SXusxan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al sxi, ordonante al sxi iri al la regxo, por petegi lin pri sxia popolo.

esperanto@Esther:4:9 @ Hatahx venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordehxaj.

esperanto@Esther:4:11 @ CXiuj servantoj de la regxo kaj la popolo en la landoj de la regxo scias, ke por cxiu viro aux virino, kiu eniris al la regxo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu legxo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la regxo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la regxo jam de tridek tagoj.

esperanto@Esther:4:12 @ Kiam oni raportis al Mordehxaj la vortojn de Ester,

esperanto@Esther:4:13 @ tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj.

esperanto@Esther:4:15 @ Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordehxaj:

esperanto@Esther:4:16 @ Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.

esperanto@Esther:5:1 @ En la tria tago Ester vestis sin regxe, kaj starigxis sur la interna korto de la regxa domo, kontraux la domo de la regxo. La regxo sidis sur sia regxa trono en la regxa domo, kontraux la enirejo de la domo.

esperanto@Esther:5:3 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi, ho regxino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas ecx duono de la regno, gxi estos donita al vi.

esperanto@Esther:5:5 @ Tiam la regxo diris:Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la regxo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester.

esperanto@Esther:5:6 @ Kaj la regxo diris al Ester dum la trinkado de vino:Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

esperanto@Esther:5:9 @ Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj.

esperanto@Esther:5:10 @ Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zeresx.

esperanto@Esther:5:12 @ Kaj Haman diris:Ecx la regxino Ester invitis kun la regxo al la festeno, kiun sxi faris, neniun krom mi; ankaux por morgaux mi estas invitita al sxi kun la regxo.

esperanto@Esther:5:14 @ Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.

esperanto@Esther:6:1 @ En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo.

esperanto@Esther:6:3 @ Tiam la regxo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordehxaj? Kaj la junuloj servistoj de la regxo respondis:Nenio estas farita al li.

esperanto@Esther:6:4 @ La regxo diris:Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la regxa domo, por diri al la regxo, ke oni pendigu Mordehxajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.

esperanto@Esther:6:5 @ La junuloj de la regxo diris al li:Jen Haman staras sur la korto. Kaj la regxo diris:Li eniru.

esperanto@Esther:6:6 @ Haman eniris. Kaj la regxo diris al li:Kion oni faru al tiu homo, kiun la regxo deziras honori? Haman pensis en sia koro:Al kiu la regxo povas deziri fari honoron krom mi?

esperanto@Esther:6:8 @ oni alportu regxan veston, kiun portis sur si la regxo, kaj cxevalon, sur kiu rajdis la regxo, kiam sur lian kapon estis metita la regxa krono;

esperanto@Esther:6:9 @ oni donu la veston kaj la cxevalon en la manon de unu el la plej eminentaj regxaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la regxo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la cxevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.

esperanto@Esther:6:10 @ Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris.

esperanto@Esther:6:11 @ Haman prenis la veston kaj la cxevalon, kaj vestis Mordehxajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.

esperanto@Esther:6:12 @ Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo.

esperanto@Esther:6:13 @ Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.

esperanto@Esther:6:14 @ Dum ili ankoraux parolis kun li, venis la euxnukoj de la regxo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.

esperanto@Esther:7:1 @ La regxo kaj Haman venis, por festeni cxe la regxino Ester.

esperanto@Esther:7:2 @ Kaj ankaux en la dua tago, dum la trinkado de vino, la regxo diris al Ester:Kion vi petas, ho regxino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

esperanto@Esther:7:4 @ cxar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaux estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la regxo.

esperanto@Esther:7:5 @ Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester:Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuragxon agi tiel?

esperanto@Esther:7:7 @ La regxo levigxis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la gxardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la regxinon Ester, cxar li vidis, ke la regxo destinis por li malbonan sorton.

esperanto@Esther:7:8 @ Kiam la regxo revenis el la palaca gxardeno en la cxambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la regxo diris:Ecx perforti la regxinon li volas cxe mi en la domo! La vorto eliris el la busxo de la regxo, kaj oni kovris al Haman la vizagxon.

esperanto@Esther:7:10 @ Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.

esperanto@Esther:8:1 @ En tiu tago la regxo Ahxasxverosx transdonis al la regxino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordehxaj venis antaux la regxon, cxar Ester diris, kio li estas por sxi.

esperanto@Esther:8:2 @ Kaj la regxo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis gxin al Mordehxaj; kaj Ester starigis Mordehxajon super la domo de Haman.

esperanto@Esther:8:3 @ Kaj Ester plue parolis antaux la regxo, kaj jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonajxon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraux la Judoj.

esperanto@Esther:8:5 @ Kaj sxi diris:Se al la regxo placxas, kaj se mi trovis favoron antaux li, se la afero sxajnas al li gxusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo;

esperanto@Esther:8:7 @ Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester kaj al la Judo Mordehxaj:Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;

esperanto@Esther:8:8 @ skribu do pri la Judoj en la nomo de la regxo tion, kio placxas al vi, kaj sigelu per la regxa ringo; cxar leteron, skribitan en la nomo de la regxo kaj sigelitan per la regxa ringo, oni ne povas revoki.

esperanto@Esther:8:9 @ Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en gxia dudek-tria tago; kaj oni skribis cxion tiel, kiel ordonis Mordehxaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo gxis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al cxiu lando laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ankaux al la Judoj laux ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.

esperanto@Esther:8:13 @ ke oni donu kopion de cxi tiu ordonletero kiel legxon, proklamotan al cxiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por vengxi al siaj malamikoj.

esperanto@Esther:8:14 @ La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj cxevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan.

esperanto@Esther:9:1 @ En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en gxia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la regxa ordono kaj dekreto-en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin-la afero turnigxis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn.

esperanto@Esther:9:2 @ La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn.

esperanto@Esther:9:12 @ Kaj la regxo diris al la regxino Ester:En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaux la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la regxo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraux deziras? tio estos plenumita.

esperanto@Esther:9:13 @ Ester respondis:Se al la regxo placxas, estu permesite al la Judoj en SXusxan ankaux morgaux fari tion saman, kion hodiaux, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.

esperanto@Esther:9:14 @ Kaj la regxo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en SXusxan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis.

esperanto@Esther:9:17 @ Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en gxia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.

esperanto@Esther:9:22 @ kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.

esperanto@Esther:9:25 @ sed kiam sxi venis antaux la regxon, cxi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turnigxu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo.

esperanto@Esther:9:26 @ Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laux la vorto pur. Tial, konforme al cxiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin,

esperanto@Esther:9:27 @ la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por cxiuj, kiuj aligxos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laux la preskribo kaj en la difinita tempo cxiujare.

esperanto@Esther:9:29 @ Kaj la regxino Ester, filino de Abihxail, kaj la Judo Mordehxaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim.

esperanto@Esther:9:32 @ Kaj laux la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.

esperanto@Esther:10:2 @ La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordehxaj, kiun la regxo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Medujo kaj Persujo.

esperanto@Job:1:3 @ Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

esperanto@Job:1:5 @ Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.

esperanto@Job:1:6 @ Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano.

esperanto@Job:1:10 @ Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.

esperanto@Job:1:14 @ venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili,

esperanto@Job:1:15 @ superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

esperanto@Job:1:16 @ Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

esperanto@Job:1:17 @ Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

esperanto@Job:1:18 @ Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;

esperanto@Job:1:20 @ Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;

esperanto@Job:1:21 @ kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

esperanto@Job:2:1 @ Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis ankaux Satano inter ili, por starigxi antaux la Eternulo.

esperanto@Job:2:8 @ Li prenis potpecon, por skrapadi sin per gxi, sidante meze de cindro.

esperanto@Job:2:10 @ Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

esperanto@Job:2:11 @ Kiam la tri amikoj de Ijob auxdis pri tiu tuta malfelicxo, kiu trafis lin, ili iris cxiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.

esperanto@Job:2:12 @ Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.

esperanto@Job:3:1 @ Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.

esperanto@Job:3:4 @ Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu gxin, Neniu lumo ekbrilu super gxi.

esperanto@Job:3:6 @ Tiun nokton prenu mallumego; GXi ne alkalkuligxu al la tagoj de la jaro, GXi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.

esperanto@Job:3:7 @ Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.

esperanto@Job:3:15 @ Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;

esperanto@Job:3:20 @ Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,

esperanto@Job:3:25 @ CXar terurajxo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.

esperanto@Job:4:2 @ Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?

esperanto@Job:4:11 @ Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.

esperanto@Job:4:12 @ Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi.

esperanto@Job:4:16 @ Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:

esperanto@Job:4:20 @ De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas.

esperanto@Job:5:3 @ Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon.

esperanto@Job:5:4 @ Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.

esperanto@Job:5:9 @ Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;

esperanto@Job:5:18 @ CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.

esperanto@Job:5:21 @ Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.

esperanto@Job:5:22 @ Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;

esperanto@Job:5:24 @ Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.

esperanto@Job:5:27 @ Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

esperanto@Job:6:6 @ CXu oni mangxas sengustajxon sen salo? CXu havas guston la albumeno de ovo?

esperanto@Job:6:7 @ Kion ne volis tusxi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo.

esperanto@Job:6:13 @ Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpusxita for de mi.

esperanto@Job:6:21 @ Nun vi neniigxis; Vi ekvidis terurajxon, kaj ektimis.

esperanto@Job:6:24 @ Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.

esperanto@Job:7:1 @ Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.

esperanto@Job:7:6 @ Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

esperanto@Job:7:11 @ Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.

esperanto@Job:7:15 @ Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton.

esperanto@Job:8:9 @ CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

esperanto@Job:8:15 @ Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos gxin, sed ne povos sin teni.

esperanto@Job:8:18 @ Sed kiam oni elsxiras lin el lia loko, GXi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

esperanto@Job:8:21 @ Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.

esperanto@Job:9:13 @ Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

esperanto@Job:9:19 @ Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?

esperanto@Job:9:21 @ Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

esperanto@Job:9:24 @ La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

esperanto@Job:9:32 @ CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo.

esperanto@Job:9:33 @ Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

esperanto@Job:10:1 @ Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.

esperanto@Job:10:7 @ Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

esperanto@Job:10:12 @ Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.

esperanto@Job:10:18 @ Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!

esperanto@Job:11:2 @ CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?

esperanto@Job:11:3 @ CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

esperanto@Job:11:4 @ Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

esperanto@Job:11:7 @ CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?

esperanto@Job:11:11 @ CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

esperanto@Job:11:12 @ Ecx vanta homo devas kompreni, Ecx homo, kiu naskigxis sovagxulo.

esperanto@Job:11:19 @ Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

esperanto@Job:12:10 @ De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

esperanto@Job:13:1 @ CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis.

esperanto@Job:13:9 @ CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?

esperanto@Job:13:14 @ Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?

esperanto@Job:13:26 @ CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.

esperanto@Job:14:4 @ CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

esperanto@Job:14:5 @ Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

esperanto@Job:14:8 @ Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo,

esperanto@Job:14:10 @ Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas?

esperanto@Job:14:19 @ SXtonojn forlavas la akvo, Kaj gxia disversxigxo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

esperanto@Job:14:22 @ Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.

esperanto@Job:15:2 @ CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj?

esperanto@Job:15:3 @ Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.

esperanto@Job:15:9 @ Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?

esperanto@Job:15:10 @ Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.

esperanto@Job:15:16 @ Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.

esperanto@Job:15:19 @ Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:

esperanto@Job:15:28 @ Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj.

esperanto@Job:15:29 @ Li ne restos ricxa, lia bonstato ne tenigxos, Kaj lia havajxo ne disvastigxos sur la tero.

esperanto@Job:15:30 @ Li ne forklinigxos de mallumo; Flamo velksekigos liajn brancxojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia busxo.

esperanto@Job:15:32 @ Antauxtempe li finigxos, Kaj lia brancxo ne estos verda.

esperanto@Job:16:11 @ Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj.

esperanto@Job:17:6 @ Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi farigxis homo, al kiu oni kracxas en la vizagxon.

esperanto@Job:17:16 @ En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.

esperanto@Job:18:2 @ Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

esperanto@Job:18:3 @ Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?

esperanto@Job:18:4 @ Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?

esperanto@Job:18:15 @ Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro.

esperanto@Job:18:19 @ Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko.

esperanto@Job:19:2 @ GXis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?

esperanto@Job:19:9 @ Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.

esperanto@Job:19:12 @ Kune venis Liaj tacxmentoj, kaj ebenigis kontraux mi sian vojon Kaj starigxis siegxe cxirkaux mia tendo.

esperanto@Job:19:19 @ Abomenas min cxiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraux mi.

esperanto@Job:19:28 @ Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraux li la radikon de la afero,

esperanto@Job:20:8 @ Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.

esperanto@Job:20:11 @ Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.

esperanto@Job:20:21 @ Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra.

esperanto@Job:20:23 @ Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.

esperanto@Job:20:26 @ Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.

esperanto@Job:20:29 @ Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredajxo destinita por li de Dio.

esperanto@Job:21:14 @ Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;

esperanto@Job:21:15 @ Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

esperanto@Job:21:16 @ Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.

esperanto@Job:21:21 @ CXar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finigxis?

esperanto@Job:21:22 @ CXu oni povas instrui scion al Dio, Kiu jugxas ja plej altajn?

esperanto@Job:21:25 @ Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne gxuis bonon.

esperanto@Job:21:33 @ Dolcxaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li trenigxas cxiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaux li.

esperanto@Job:22:6 @ Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn;

esperanto@Job:22:7 @ Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;

esperanto@Job:22:9 @ Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

esperanto@Job:22:11 @ Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?

esperanto@Job:22:17 @ Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?

esperanto@Job:22:18 @ Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonajxo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.

esperanto@Job:22:20 @ Certe malaperis nia kontrauxulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.

esperanto@Job:23:3 @ Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!

esperanto@Job:23:4 @ Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.

esperanto@Job:23:11 @ Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.

esperanto@Job:23:13 @ Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

esperanto@Job:23:14 @ Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.

esperanto@Job:23:17 @ CXar mi ne estas neniigita antaux la mallumo, Kaj antaux mia vizagxo Li ne kovris la mallumon.

esperanto@Job:24:1 @ Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

esperanto@Job:24:2 @ Oni forsxovas la limojn; Oni rabas la sxafaron kaj pasxtas gxin.

esperanto@Job:24:3 @ Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiajxon la bovon de vidvino.

esperanto@Job:24:4 @ Oni forpusxas malricxulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kasxi.

esperanto@Job:24:7 @ Nudaj ili tradormas la nokton, cxar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.

esperanto@Job:24:9 @ Oni forsxiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malricxulon.

esperanto@Job:24:11 @ Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.

esperanto@Job:24:12 @ El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.

esperanto@Job:24:15 @ La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.

esperanto@Job:24:16 @ En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.

esperanto@Job:24:20 @ Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-

esperanto@Job:24:21 @ Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.

esperanto@Job:24:22 @ Kiu ecx potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li levigxis.

esperanto@Job:25:3 @ CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo?

esperanto@Job:26:7 @ Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.

esperanto@Job:26:10 @ Li faris limon sur la akvo, GXis la loko, kie finigxas la lumo kaj la mallumo.

esperanto@Job:26:14 @ Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

esperanto@Job:27:2 @ Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

esperanto@Job:27:3 @ Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,

esperanto@Job:27:8 @ CXar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?

esperanto@Job:27:19 @ Li kusxigxas ricxa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.

esperanto@Job:27:23 @ Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

esperanto@Job:28:1 @ La argxento havas lokon, kie oni gxin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni gxin fandas.

esperanto@Job:28:2 @ La fero estas ricevata el polvo, Kaj el sxtono oni fandas la kupron.

esperanto@Job:28:3 @ Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la sxtonojn el grandega mallumo.

esperanto@Job:28:4 @ Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.

esperanto@Job:28:9 @ Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.

esperanto@Job:28:10 @ En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo.

esperanto@Job:28:11 @ Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.

esperanto@Job:28:12 @ Sed kie oni trovas la sagxon? Kaj kie estas la loko de prudento?

esperanto@Job:28:15 @ Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi.

esperanto@Job:28:16 @ Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.

esperanto@Job:28:17 @ Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.

esperanto@Job:28:22 @ La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi.

esperanto@Job:28:25 @ Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,

esperanto@Job:29:21 @ Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.

esperanto@Job:29:22 @ Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.

esperanto@Job:29:23 @ Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo.

esperanto@Job:30:4 @ Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.

esperanto@Job:30:5 @ El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston;

esperanto@Job:30:12 @ Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;

esperanto@Job:30:15 @ Teruroj turnis sin kontraux min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia felicxo.

esperanto@Job:30:16 @ Kaj nun elversxigxas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.

esperanto@Job:30:19 @ Oni komparas min kun koto; Mi similigxis al polvo kaj cindro.

esperanto@Job:30:22 @ Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

esperanto@Job:30:24 @ Sed cxu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfelicxo?

esperanto@Job:30:25 @ CXu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfelicxan tempon? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo?

esperanto@Job:30:26 @ Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.

esperanto@Job:30:28 @ Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi levigxas en la komunumo kaj krias.

esperanto@Job:30:30 @ Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

esperanto@Job:31:7 @ Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo:

esperanto@Job:31:10 @ Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi.

esperanto@Job:31:11 @ CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj.

esperanto@Job:31:20 @ CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj?

esperanto@Job:31:23 @ CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

esperanto@Job:31:30 @ Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.

esperanto@Job:31:31 @ CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno!

esperanto@Job:31:33 @ CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kasxi en mia brusto miajn pekojn?

esperanto@Job:31:39 @ Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage, Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj:

esperanto@Job:31:40 @ Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.

esperanto@Job:32:1 @ Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

esperanto@Job:32:2 @ Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

esperanto@Job:32:6 @ Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

esperanto@Job:32:10 @ Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.

esperanto@Job:32:12 @ Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

esperanto@Job:32:13 @ Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo.

esperanto@Job:32:17 @ Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.

esperanto@Job:33:14 @ Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

esperanto@Job:33:16 @ Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

esperanto@Job:33:17 @ Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

esperanto@Job:33:18 @ Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

esperanto@Job:33:20 @ Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

esperanto@Job:33:21 @ Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

esperanto@Job:33:22 @ Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

esperanto@Job:33:24 @ Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

esperanto@Job:33:28 @ Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

esperanto@Job:33:30 @ Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

esperanto@Job:34:4 @ Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.

esperanto@Job:34:18 @ CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo?

esperanto@Job:34:27 @ Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn,

esperanto@Job:34:28 @ Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.

esperanto@Job:34:31 @ Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon;

esperanto@Job:34:33 @ CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

esperanto@Job:34:37 @ CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.

esperanto@Job:35:2 @ CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

esperanto@Job:35:8 @ Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

esperanto@Job:35:9 @ Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj.

esperanto@Job:35:10 @ Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,

esperanto@Job:35:11 @ Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?

esperanto@Job:36:5 @ Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

esperanto@Job:36:14 @ Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj.

esperanto@Job:36:21 @ Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero.

esperanto@Job:37:4 @ Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo.

esperanto@Job:37:15 @ CXu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

esperanto@Job:37:17 @ Kiamaniere viaj vestoj varmigxas, Kiam la tero kvietigxas de sude?

esperanto@Job:37:19 @ Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.

esperanto@Job:37:21 @ Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la cxielo, Kiam la vento pasas kaj purigas gxin.

esperanto@Job:37:23 @ La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

esperanto@Job:37:24 @ Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la sagxuloj.

esperanto@Job:38:12 @ CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,

esperanto@Job:38:15 @ Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

esperanto@Job:38:16 @ CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?

esperanto@Job:38:22 @ CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo,

esperanto@Job:38:25 @ Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,

esperanto@Job:38:26 @ Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,

esperanto@Job:38:35 @ CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas?

esperanto@Job:38:36 @ Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

esperanto@Job:38:39 @ CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,

esperanto@Job:39:5 @ Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn?

esperanto@Job:39:13 @ La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;

esperanto@Job:39:17 @ CXar Dio senigis gxin je sagxo Kaj ne donis al gxi prudenton.

esperanto@Job:40:4 @ Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon.

esperanto@Job:40:19 @ GXi estas la komenco de la vojoj de Dio; GXia Kreinto donis al gxi gxian glavon.

esperanto@Job:40:24 @ CXu iu povas preni gxin antaux gxiaj okuloj, CXu iu povas trabori per sxnuroj gxian nazon?

esperanto@Job:41:4 @ CXu gxi faros interligon kun vi? CXu vi povas preni gxin kiel porcxiaman sklavon?

esperanto@Job:41:7 @ CXu vi povas plenigi per pikiloj gxian hauxton Kaj per fisxistaj hokoj gxian kapon?

esperanto@Job:41:10 @ Neniu estas tiel kuragxa, por inciti gxin; Kiu do povas stari antaux Mi?

esperanto@Job:41:11 @ Kiu antauxe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta cxielo cxio estas Mia.

esperanto@Job:41:17 @ Unu alfortikigxis al la alia, Interkunigxis kaj ne disigxas.

esperanto@Job:41:25 @ Kiam gxi sin levas, ektremas fortuloj, Konsternigxas de teruro.

esperanto@Job:41:26 @ Glavo, kiu alproksimigxas al gxi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aux kiraso.

esperanto@Job:42:2 @ Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.

esperanto@Job:42:10 @ Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe.

esperanto@Job:42:11 @ Kaj venis al li cxiuj liaj fratoj kaj cxiuj liaj fratinoj kaj cxiuj liaj antauxaj konatoj, kaj ili mangxis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj cxiu el ili donis al li po unu kesito, kaj cxiu po unu ora ringo.

esperanto@Job:42:12 @ Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.

esperanto@Job:42:14 @ Al unu el cxi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuhx.

esperanto@Job:42:15 @ Kaj en la tuta lando ne trovigxis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedajxon inter iliaj fratoj.

esperanto@Psalms:2:3 @ Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!

esperanto@Psalms:3:2 @ Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

esperanto@Psalms:4:4 @ Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.

esperanto@Psalms:4:6 @ Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

esperanto@Psalms:5:7 @ Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

esperanto@Psalms:5:8 @ Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.

esperanto@Psalms:6:2 @ Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.

esperanto@Psalms:6:3 @ Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

esperanto@Psalms:6:4 @ Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

esperanto@Psalms:6:7 @ Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

esperanto@Psalms:6:10 @ Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.

esperanto@Psalms:7:1 @ Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

esperanto@Psalms:7:2 @ Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.

esperanto@Psalms:7:5 @ Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

esperanto@Psalms:7:6 @ Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

esperanto@Psalms:7:9 @ Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

esperanto@Psalms:7:12 @ Se oni ne regxustigxas, Li akrigas Sian glavon, Strecxas Sian pafarkon kaj direktas gxin.

esperanto@Psalms:8:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.

esperanto@Psalms:8:5 @ Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

esperanto@Psalms:8:9 @ Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

esperanto@Psalms:9:3 @ CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi.

esperanto@Psalms:9:5 @ Vi indignis kontraux la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:9:6 @ La malamikoj malaperis, ruinigxis por cxiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.

esperanto@Psalms:9:15 @ Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo.

esperanto@Psalms:9:16 @ Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

esperanto@Psalms:10:3 @ CXar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malsxatas la Eternulon.

esperanto@Psalms:10:6 @ Li diris en sia koro:Mi ne sxanceligxos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

esperanto@Psalms:10:11 @ Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

esperanto@Psalms:10:14 @ Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

esperanto@Psalms:10:15 @ Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.

esperanto@Psalms:10:18 @ Por doni jugxon al orfo kaj premato, Por ke oni cxesu peli homon de la tero.

esperanto@Psalms:11:1 @ Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

esperanto@Psalms:11:5 @ La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

esperanto@Psalms:11:6 @ Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

esperanto@Psalms:12:4 @ Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

esperanto@Psalms:12:5 @ CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

esperanto@Psalms:12:7 @ Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.

esperanto@Psalms:13:2 @ GXis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro cxiutage? GXis kiam mia malamiko estos supre super mi?

esperanto@Psalms:14:1 @ Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

esperanto@Psalms:14:3 @ CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

esperanto@Psalms:14:4 @ CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

esperanto@Psalms:14:7 @ Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.

esperanto@Psalms:15:3 @ Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne jxetas malhonoron sur sian proksimulon;

esperanto@Psalms:15:5 @ Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subacxetajn donacojn kontraux senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

esperanto@Psalms:16:9 @ Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

esperanto@Psalms:16:10 @ CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

esperanto@Psalms:16:11 @ Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

esperanto@Psalms:17:3 @ Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.

esperanto@Psalms:17:9 @ De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj cxirkauxe insidas kontraux mia animo.

esperanto@Psalms:17:11 @ Kien ni iras, ili nin cxirkauxas; Siajn okulojn ili direktas, por jxeti nin sur la teron.

esperanto@Psalms:17:12 @ Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kasxita loko.

esperanto@Psalms:17:13 @ Levigxu, ho Eternulo, antauxvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraux la malbonulo per Via glavo,

esperanto@Psalms:17:14 @ Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.

esperanto@Psalms:18:9 @ Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

esperanto@Psalms:18:15 @ Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.

esperanto@Psalms:18:21 @ CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

esperanto@Psalms:18:31 @ CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

esperanto@Psalms:18:35 @ Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.

esperanto@Psalms:19:3 @ Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne auxdas ilian vocxon.

esperanto@Psalms:19:4 @ Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li arangxis tendon inter ili.

esperanto@Psalms:19:6 @ Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.

esperanto@Psalms:19:7 @ La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon.

esperanto@Psalms:20:5 @ Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

esperanto@Psalms:20:7 @ Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Psalms:20:8 @ Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

esperanto@Psalms:20:9 @ Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

esperanto@Psalms:21:2 @ Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela.

esperanto@Psalms:21:4 @ Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:21:12 @ Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn.

esperanto@Psalms:21:13 @ Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

esperanto@Psalms:22:4 @ Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

esperanto@Psalms:22:18 @ Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.

esperanto@Psalms:22:20 @ Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.

esperanto@Psalms:22:27 @ Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.

esperanto@Psalms:22:29 @ Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

esperanto@Psalms:22:30 @ Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

esperanto@Psalms:22:31 @ Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

esperanto@Psalms:23:3 @ Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

esperanto@Psalms:23:5 @ Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

esperanto@Psalms:24:1 @ Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

esperanto@Psalms:24:3 @ Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

esperanto@Psalms:24:4 @ Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.

esperanto@Psalms:24:7 @ Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

esperanto@Psalms:24:9 @ Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

esperanto@Psalms:25:1 @ De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:25:3 @ CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

esperanto@Psalms:25:5 @ Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

esperanto@Psalms:25:13 @ Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.

esperanto@Psalms:25:20 @ Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas.

esperanto@Psalms:26:9 @ Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

esperanto@Psalms:29:2 @ Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

esperanto@Psalms:30:2 @ Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

esperanto@Psalms:30:3 @ Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

esperanto@Psalms:30:6 @ Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo: Mi neniam falos.

esperanto@Psalms:30:11 @ Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

esperanto@Psalms:30:12 @ Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

esperanto@Psalms:31:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.

esperanto@Psalms:31:7 @ Mi gajas kaj gxojas pro Via favoro; CXar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,

esperanto@Psalms:31:8 @ Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

esperanto@Psalms:31:9 @ Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

esperanto@Psalms:31:12 @ Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi farigxis kiel rompita vazo.

esperanto@Psalms:32:1 @ Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

esperanto@Psalms:32:2 @ Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

esperanto@Psalms:32:5 @ Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

esperanto@Psalms:32:9 @ Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la busxon per brido kaj busxpeco, Alie ili ne venos al vi.

esperanto@Psalms:33:9 @ CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.

esperanto@Psalms:33:10 @ La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.

esperanto@Psalms:33:19 @ Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

esperanto@Psalms:33:20 @ Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia sxildo.

esperanto@Psalms:33:21 @ CXar pro Li gxojas nia koro, CXar ni fidas Lian sanktan nomon.

esperanto@Psalms:33:22 @ Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.

esperanto@Psalms:34:1 @ De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

esperanto@Psalms:34:2 @ Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju.

esperanto@Psalms:34:3 @ Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

esperanto@Psalms:34:9 @ Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

esperanto@Psalms:34:10 @ Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

esperanto@Psalms:34:14 @ Deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Sercxu pacon kaj cxasu gxin.

esperanto@Psalms:34:15 @ La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

esperanto@Psalms:34:17 @ Oni krias, kaj la Eternulo auxdas, Kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

esperanto@Psalms:34:22 @ La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos cxiuj, kiuj Lin fidas.

esperanto@Psalms:35:3 @ Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.

esperanto@Psalms:35:4 @ Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraux mia animo; Turnigxu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraux mi.

esperanto@Psalms:35:7 @ CXar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

esperanto@Psalms:35:9 @ Kaj mia animo gxojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.

esperanto@Psalms:35:12 @ Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraux mia animo.

esperanto@Psalms:35:13 @ Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakajxon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi pregxis sincere, kiel pri mi mem.

esperanto@Psalms:35:15 @ Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis.

esperanto@Psalms:35:16 @ Laux la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraux mi siajn dentojn.

esperanto@Psalms:35:17 @ Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.

esperanto@Psalms:35:21 @ Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.

esperanto@Psalms:35:25 @ Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laux nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis.

esperanto@Psalms:36:3 @ La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.

esperanto@Psalms:36:9 @ CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

esperanto@Psalms:36:10 @ Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

esperanto@Psalms:37:12 @ Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.

esperanto@Psalms:37:22 @ CXar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermigxos.

esperanto@Psalms:37:25 @ Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

esperanto@Psalms:37:26 @ CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.

esperanto@Psalms:37:27 @ Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.

esperanto@Psalms:37:35 @ Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;

esperanto@Psalms:38:3 @ Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

esperanto@Psalms:38:6 @ Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.

esperanto@Psalms:39:4 @ Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.

esperanto@Psalms:39:5 @ Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

esperanto@Psalms:40:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion.

esperanto@Psalms:40:3 @ Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

esperanto@Psalms:40:4 @ Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

esperanto@Psalms:40:5 @ Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

esperanto@Psalms:40:14 @ Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

esperanto@Psalms:41:4 @ Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, cxar mi pekis antaux Vi.

esperanto@Psalms:42:1 @ Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

esperanto@Psalms:42:2 @ Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?

esperanto@Psalms:42:3 @ Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte, CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

esperanto@Psalms:42:4 @ Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

esperanto@Psalms:42:5 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

esperanto@Psalms:42:6 @ Malgxojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon, Sur la monto Micar.

esperanto@Psalms:42:11 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

esperanto@Psalms:43:3 @ Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

esperanto@Psalms:43:5 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

esperanto@Psalms:44:1 @ Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

esperanto@Psalms:44:5 @ Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontrauxbatalantojn.

esperanto@Psalms:44:7 @ Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.

esperanto@Psalms:44:8 @ Dion ni gloros cxiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

esperanto@Psalms:44:9 @ Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

esperanto@Psalms:44:10 @ Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;

esperanto@Psalms:44:11 @ Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin;

esperanto@Psalms:44:12 @ Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;

esperanto@Psalms:44:13 @ Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;

esperanto@Psalms:44:14 @ Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

esperanto@Psalms:44:17 @ CXio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo.

esperanto@Psalms:44:18 @ Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.

esperanto@Psalms:44:19 @ Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,

esperanto@Psalms:44:20 @ Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:

esperanto@Psalms:44:22 @ Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

esperanto@Psalms:44:24 @ Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?

esperanto@Psalms:44:25 @ Nia animo estas ja jxetita en la polvon; Nia korpo klinigxis al la tero.

esperanto@Psalms:44:26 @ Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

esperanto@Psalms:45:1 @ Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

esperanto@Psalms:45:2 @ Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.

esperanto@Psalms:45:11 @ Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.

esperanto@Psalms:45:15 @ Ili estas kondukataj kun gxojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la regxo.

esperanto@Psalms:46:1 @ Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

esperanto@Psalms:46:2 @ Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

esperanto@Psalms:46:6 @ Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.

esperanto@Psalms:46:7 @ La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

esperanto@Psalms:46:11 @ La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

esperanto@Psalms:47:3 @ Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

esperanto@Psalms:47:4 @ Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.

esperanto@Psalms:47:5 @ Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.

esperanto@Psalms:47:6 @ Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu!

esperanto@Psalms:48:1 @ Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.

esperanto@Psalms:48:7 @ Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.

esperanto@Psalms:48:8 @ Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.

esperanto@Psalms:48:9 @ Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.

esperanto@Psalms:48:14 @ CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.

esperanto@Psalms:49:4 @ Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

esperanto@Psalms:49:8 @ (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),

esperanto@Psalms:49:10 @ Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

esperanto@Psalms:49:13 @ Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

esperanto@Psalms:49:15 @ Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.

esperanto@Psalms:49:17 @ CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.

esperanto@Psalms:49:18 @ CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone,

esperanto@Psalms:49:19 @ Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.

esperanto@Psalms:50:3 @ Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.

esperanto@Psalms:50:12 @ Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

esperanto@Psalms:50:20 @ Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.

esperanto@Psalms:50:22 @ Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

esperanto@Psalms:51:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

esperanto@Psalms:51:19 @ Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

esperanto@Psalms:52:1 @ Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas cxiama.

esperanto@Psalms:53:1 @ Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, kaj abomenigxis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

esperanto@Psalms:53:3 @ CXiu devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

esperanto@Psalms:53:4 @ CXu ne prudentigxos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?

esperanto@Psalms:53:6 @ Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.

esperanto@Psalms:54:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.

esperanto@Psalms:54:3 @ CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.

esperanto@Psalms:54:4 @ Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

esperanto@Psalms:55:5 @ Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.

esperanto@Psalms:55:14 @ Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.

esperanto@Psalms:55:18 @ Li liberigis pace mian animon de atako kontraux mi, Kiam ili grandanombre estis kontraux mi.

esperanto@Psalms:55:22 @ Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

esperanto@Psalms:55:23 @ Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

esperanto@Psalms:56:6 @ Ili kolektigxas, embuskas, observas miajn pasxojn, Penante kapti mian animon.

esperanto@Psalms:56:9 @ Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.

esperanto@Psalms:56:13 @ CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.

esperanto@Psalms:57:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj.

esperanto@Psalms:57:4 @ Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.

esperanto@Psalms:57:6 @ Reton ili metis antaux miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaux mi foson, Sed ili mem falis en gxin. Sela.

esperanto@Psalms:59:1 @ Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.

esperanto@Psalms:59:3 @ CXar jen ili embuskas kontraux mia animo, Fortuloj kolektigxas kontraux mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:59:11 @ Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.

esperanto@Psalms:60:1 @ Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.

esperanto@Psalms:60:2 @ Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas.

esperanto@Psalms:60:3 @ Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

esperanto@Psalms:60:4 @ Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili gxin levu pro la vero. Sela.

esperanto@Psalms:60:10 @ CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

esperanto@Psalms:60:11 @ Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo.

esperanto@Psalms:60:12 @ Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

esperanto@Psalms:61:5 @ CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

esperanto@Psalms:62:1 @ Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.

esperanto@Psalms:62:3 @ GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?

esperanto@Psalms:62:5 @ Nur Dion fidu, mia animo; CXar Li estas mia espero.

esperanto@Psalms:62:8 @ Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

esperanto@Psalms:63:1 @ Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

esperanto@Psalms:63:5 @ Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.

esperanto@Psalms:63:8 @ Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

esperanto@Psalms:63:9 @ Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.

esperanto@Psalms:65:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

esperanto@Psalms:65:3 @ Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.

esperanto@Psalms:65:4 @ Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.

esperanto@Psalms:65:5 @ Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

esperanto@Psalms:65:6 @ Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,

esperanto@Psalms:65:10 @ Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj, Vi ebenigas gxiajn bulojn; Per pluvego Vi gxin moligas, Vi benas gxiajn kreskajxojn.

esperanto@Psalms:65:12 @ La stepoj de dezerto grasigxas, Kaj la montetoj zonigxas per gxojo.

esperanto@Psalms:66:4 @ La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

esperanto@Psalms:66:6 @ Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.

esperanto@Psalms:66:8 @ Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.

esperanto@Psalms:66:9 @ Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

esperanto@Psalms:66:10 @ CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

esperanto@Psalms:66:11 @ Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;

esperanto@Psalms:66:12 @ Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

esperanto@Psalms:66:13 @ Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

esperanto@Psalms:66:16 @ Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

esperanto@Psalms:67:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.

esperanto@Psalms:67:2 @ Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.

esperanto@Psalms:67:6 @ La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

esperanto@Psalms:67:7 @ Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.

esperanto@Psalms:68:18 @ Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

esperanto@Psalms:68:19 @ Glorata estu mia Sinjoro, cxiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.

esperanto@Psalms:68:20 @ Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.

esperanto@Psalms:68:21 @ Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.

esperanto@Psalms:68:24 @ Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.

esperanto@Psalms:68:25 @ Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.

esperanto@Psalms:68:28 @ Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

esperanto@Psalms:69:1 @ Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo.

esperanto@Psalms:69:4 @ Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.

esperanto@Psalms:69:10 @ Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.

esperanto@Psalms:69:18 @ Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.

esperanto@Psalms:69:21 @ Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

esperanto@Psalms:69:35 @ CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie logxos kaj ilin heredos.

esperanto@Psalms:70:2 @ Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj sercxas mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

esperanto@Psalms:71:1 @ Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.

esperanto@Psalms:71:3 @ Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

esperanto@Psalms:71:10 @ CXar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraux mia animo, konsiligxas inter si,

esperanto@Psalms:71:11 @ Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.

esperanto@Psalms:71:13 @ Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

esperanto@Psalms:71:23 @ GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

esperanto@Psalms:72:5 @ Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.

esperanto@Psalms:72:9 @ Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.

esperanto@Psalms:72:10 @ La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.

esperanto@Psalms:72:11 @ Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.

esperanto@Psalms:72:13 @ Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.

esperanto@Psalms:72:14 @ De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

esperanto@Psalms:72:15 @ Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.

esperanto@Psalms:72:19 @ Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

esperanto@Psalms:72:20 @ Finigxis la pregxoj de David, filo de Jisxaj.

esperanto@Psalms:73:3 @ CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:73:8 @ Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

esperanto@Psalms:73:16 @ Mi meditis, por kompreni cxi tion; Sed gxi estis malfacila en miaj okuloj,

esperanto@Psalms:73:17 @ GXis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.

esperanto@Psalms:73:19 @ Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

esperanto@Psalms:73:20 @ Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

esperanto@Psalms:73:22 @ Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.

esperanto@Psalms:73:25 @ Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

esperanto@Psalms:74:1 @ Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?

esperanto@Psalms:74:5 @ Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn.

esperanto@Psalms:74:8 @ Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando.

esperanto@Psalms:74:9 @ Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.

esperanto@Psalms:74:14 @ Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;

esperanto@Psalms:74:17 @ Vi difinis cxiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi arangxis.

esperanto@Psalms:74:19 @ Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.

esperanto@Psalms:75:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.

esperanto@Psalms:77:2 @ En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.

esperanto@Psalms:77:13 @ Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

esperanto@Psalms:78:2 @ Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

esperanto@Psalms:78:3 @ Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj,

esperanto@Psalms:78:4 @ Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

esperanto@Psalms:78:5 @ Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj,

esperanto@Psalms:78:9 @ La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo;

esperanto@Psalms:78:17 @ Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto;

esperanto@Psalms:78:20 @ Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

esperanto@Psalms:78:23 @ Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo;

esperanto@Psalms:78:24 @ Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon.

esperanto@Psalms:78:29 @ Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.

esperanto@Psalms:78:31 @ La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.

esperanto@Psalms:78:33 @ Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.

esperanto@Psalms:78:34 @ Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;

esperanto@Psalms:78:38 @ Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

esperanto@Psalms:78:40 @ Kiom da fojoj ili cxagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!

esperanto@Psalms:78:46 @ Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;

esperanto@Psalms:78:50 @ Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;

esperanto@Psalms:78:54 @ Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;

esperanto@Psalms:78:55 @ Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.

esperanto@Psalms:78:56 @ Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis;

esperanto@Psalms:78:57 @ Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;

esperanto@Psalms:78:59 @ Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael;

esperanto@Psalms:78:61 @ Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;

esperanto@Psalms:78:66 @ Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili.

esperanto@Psalms:78:70 @ Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.

esperanto@Psalms:78:71 @ De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.

esperanto@Psalms:79:1 @ Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.

esperanto@Psalms:79:2 @ La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

esperanto@Psalms:79:3 @ Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

esperanto@Psalms:79:4 @ Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.

esperanto@Psalms:79:8 @ Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis.

esperanto@Psalms:79:9 @ Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

esperanto@Psalms:79:10 @ Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj.

esperanto@Psalms:79:11 @ Venu al Vi la gxemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;

esperanto@Psalms:79:12 @ Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

esperanto@Psalms:79:13 @ Kaj ni, Via popolo kaj la sxafoj de Via pasxtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

esperanto@Psalms:80:2 @ Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.

esperanto@Psalms:80:3 @ Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:6 @ Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.

esperanto@Psalms:80:7 @ Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:9 @ Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;

esperanto@Psalms:80:14 @ Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,

esperanto@Psalms:80:18 @ Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

esperanto@Psalms:80:19 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:81:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob.

esperanto@Psalms:81:2 @ Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron.

esperanto@Psalms:81:3 @ Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

esperanto@Psalms:81:10 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos.

esperanto@Psalms:83:4 @ Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.

esperanto@Psalms:83:5 @ CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi:

esperanto@Psalms:83:12 @ Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio!

esperanto@Psalms:83:13 @ Ho mia Dio, similigu ilin al turnigxanta polvo, Al pajlrestajxo antaux vento.

esperanto@Psalms:83:16 @ Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:84:2 @ Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

esperanto@Psalms:84:9 @ Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.

esperanto@Psalms:85:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

esperanto@Psalms:85:2 @ Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela.

esperanto@Psalms:85:3 @ Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.

esperanto@Psalms:85:4 @ Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni.

esperanto@Psalms:85:5 @ CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio?

esperanto@Psalms:85:6 @ CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi?

esperanto@Psalms:85:7 @ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.

esperanto@Psalms:85:9 @ Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.

esperanto@Psalms:85:12 @ Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.

esperanto@Psalms:86:2 @ Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

esperanto@Psalms:86:4 @ GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:86:9 @ CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

esperanto@Psalms:86:13 @ CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.

esperanto@Psalms:86:14 @ Ho Dio, fieruloj levigxis kontraux mi, Kaj anaro da premantoj sercxas mian animon Kaj ne havas Vin antaux si.

esperanto@Psalms:87:5 @ Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskigxis, Kaj Li, la Plejaltulo, gxin fortikigas.

esperanto@Psalms:88:3 @ CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon.

esperanto@Psalms:88:14 @ Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi?

esperanto@Psalms:88:16 @ Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.

esperanto@Psalms:89:11 @ Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis.

esperanto@Psalms:89:17 @ CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.

esperanto@Psalms:89:18 @ CXar de la Eternulo estas nia sxildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo.

esperanto@Psalms:89:40 @ Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn.

esperanto@Psalms:89:43 @ Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.

esperanto@Psalms:89:48 @ Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela.

esperanto@Psalms:90:1 @ Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio.

esperanto@Psalms:90:3 @ Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj.

esperanto@Psalms:90:7 @ Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas.

esperanto@Psalms:90:8 @ Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

esperanto@Psalms:90:9 @ CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

esperanto@Psalms:90:10 @ La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

esperanto@Psalms:90:12 @ Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron.

esperanto@Psalms:90:14 @ Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo.

esperanto@Psalms:90:15 @ GXojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

esperanto@Psalms:90:17 @ Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

esperanto@Psalms:91:11 @ CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.

esperanto@Psalms:91:13 @ Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.

esperanto@Psalms:92:13 @ Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.

esperanto@Psalms:93:1 @ La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu.

esperanto@Psalms:94:17 @ Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaux kusxus jam silenta.

esperanto@Psalms:94:18 @ Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

esperanto@Psalms:94:19 @ Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

esperanto@Psalms:94:21 @ Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

esperanto@Psalms:94:23 @ Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Psalms:95:1 @ Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo.

esperanto@Psalms:95:2 @ Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

esperanto@Psalms:95:6 @ Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.

esperanto@Psalms:95:7 @ CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

esperanto@Psalms:95:8 @ Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

esperanto@Psalms:95:10 @ Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

esperanto@Psalms:96:9 @ Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero.

esperanto@Psalms:96:11 @ GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas.

esperanto@Psalms:97:7 @ Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj.

esperanto@Psalms:97:10 @ Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

esperanto@Psalms:98:3 @ Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

esperanto@Psalms:98:7 @ Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj gxiaj logxantoj.

esperanto@Psalms:99:3 @ Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

esperanto@Psalms:99:5 @ Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.

esperanto@Psalms:99:7 @ El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili.

esperanto@Psalms:99:8 @ Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj.

esperanto@Psalms:99:9 @ Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Psalms:100:3 @ Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.

esperanto@Psalms:100:4 @ Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;

esperanto@Psalms:101:4 @ Koro perversa forigxu de mi; Malbonon mi ne volas koni.

esperanto@Psalms:101:5 @ Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.

esperanto@Psalms:102:13 @ Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.

esperanto@Psalms:102:17 @ Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj, Kaj ne forpusxis ilian petegon.

esperanto@Psalms:102:20 @ Por auxdi la gxemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;

esperanto@Psalms:102:21 @ Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,

esperanto@Psalms:102:27 @ Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

esperanto@Psalms:103:1 @ De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon.

esperanto@Psalms:103:2 @ Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

esperanto@Psalms:103:3 @ Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn;

esperanto@Psalms:103:10 @ Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni.

esperanto@Psalms:103:12 @ Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

esperanto@Psalms:103:14 @ CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.

esperanto@Psalms:103:20 @ Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.

esperanto@Psalms:103:22 @ Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

esperanto@Psalms:104:1 @ Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;

esperanto@Psalms:104:5 @ Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos.

esperanto@Psalms:104:8 @ GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi.

esperanto@Psalms:104:12 @ Apud ili logxas la birdoj cxielaj, El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon.

esperanto@Psalms:104:17 @ Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian logxejon sur abioj;

esperanto@Psalms:104:21 @ La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon.

esperanto@Psalms:104:35 @ Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!

esperanto@Psalms:105:7 @ Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.

esperanto@Psalms:105:14 @ Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante:

esperanto@Psalms:105:18 @ Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon,

esperanto@Psalms:105:19 @ GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.

esperanto@Psalms:105:23 @ Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam.

esperanto@Psalms:105:31 @ Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj.

esperanto@Psalms:105:32 @ Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.

esperanto@Psalms:105:34 @ Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj

esperanto@Psalms:105:37 @ Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

esperanto@Psalms:105:44 @ Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

esperanto@Psalms:106:6 @ Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

esperanto@Psalms:106:7 @ Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

esperanto@Psalms:106:14 @ Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.

esperanto@Psalms:106:15 @ Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

esperanto@Psalms:106:19 @ Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.

esperanto@Psalms:106:23 @ Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

esperanto@Psalms:106:35 @ Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

esperanto@Psalms:106:37 @ Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

esperanto@Psalms:106:40 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

esperanto@Psalms:106:41 @ Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

esperanto@Psalms:106:47 @ Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

esperanto@Psalms:107:5 @ Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis.

esperanto@Psalms:107:9 @ CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.

esperanto@Psalms:107:10 @ Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;

esperanto@Psalms:107:12 @ Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.

esperanto@Psalms:107:18 @ CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.

esperanto@Psalms:107:20 @ Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

esperanto@Psalms:107:26 @ Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero;

esperanto@Psalms:107:43 @ Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.

esperanto@Psalms:108:11 @ CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

esperanto@Psalms:108:12 @ Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo.

esperanto@Psalms:108:13 @ Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

esperanto@Psalms:109:12 @ Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj.

esperanto@Psalms:109:13 @ Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.

esperanto@Psalms:109:17 @ Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li.

esperanto@Psalms:109:20 @ Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo.

esperanto@Psalms:109:23 @ Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.

esperanto@Psalms:109:27 @ Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.

esperanto@Psalms:109:31 @ CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.

esperanto@Psalms:110:4 @ La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Psalms:111:6 @ La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.

esperanto@Psalms:112:2 @ Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.

esperanto@Psalms:112:6 @ CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.

esperanto@Psalms:112:10 @ La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.

esperanto@Psalms:113:5 @ Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,

esperanto@Psalms:113:6 @ Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron,

esperanto@Psalms:114:3 @ La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;

esperanto@Psalms:114:5 @ Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

esperanto@Psalms:114:8 @ Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

esperanto@Psalms:115:1 @ Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

esperanto@Psalms:115:3 @ Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras.

esperanto@Psalms:115:12 @ La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;

esperanto@Psalms:115:15 @ Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:115:16 @ La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.

esperanto@Psalms:115:18 @ Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!

esperanto@Psalms:116:2 @ Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

esperanto@Psalms:116:4 @ Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.

esperanto@Psalms:116:5 @ Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.

esperanto@Psalms:116:6 @ La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.

esperanto@Psalms:116:7 @ Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon.

esperanto@Psalms:116:8 @ CXar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpusxigxo.

esperanto@Psalms:117:2 @ CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

esperanto@Psalms:118:13 @ Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

esperanto@Psalms:118:18 @ Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

esperanto@Psalms:118:23 @ De la Eternulo cxi tio farigxis, GXi estas miraklo en niaj okuloj.

esperanto@Psalms:118:24 @ CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi.

esperanto@Psalms:118:26 @ Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:118:27 @ La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro.

esperanto@Psalms:119:4 @ Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:20 @ Elturmentigxis mia animo De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj.

esperanto@Psalms:119:21 @ Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

esperanto@Psalms:119:25 @ DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto.

esperanto@Psalms:119:27 @ Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

esperanto@Psalms:119:28 @ Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto.

esperanto@Psalms:119:34 @ Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro.

esperanto@Psalms:119:42 @ Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton.

esperanto@Psalms:119:51 @ Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis.

esperanto@Psalms:119:79 @ Turnigxu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:81 @ KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.

esperanto@Psalms:119:86 @ CXiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.

esperanto@Psalms:119:87 @ Oni preskaux pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:93 @ Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas.

esperanto@Psalms:119:102 @ De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas.

esperanto@Psalms:119:109 @ Mia animo estas cxiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.

esperanto@Psalms:119:110 @ La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis.

esperanto@Psalms:119:112 @ Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino.

esperanto@Psalms:119:118 @ Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga.

esperanto@Psalms:119:129 @ PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.

esperanto@Psalms:119:130 @ Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn.

esperanto@Psalms:119:133 @ Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

esperanto@Psalms:119:136 @ Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

esperanto@Psalms:119:157 @ Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.

esperanto@Psalms:119:158 @ Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis.

esperanto@Psalms:119:167 @ Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.

esperanto@Psalms:119:175 @ Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj jugxoj min helpu.

esperanto@Psalms:120:1 @ Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li auxskultis min.

esperanto@Psalms:120:2 @ Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.

esperanto@Psalms:120:4 @ Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.

esperanto@Psalms:120:6 @ Tro longe logxis mia animo Inter malamantoj de paco.

esperanto@Psalms:121:1 @ Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?

esperanto@Psalms:121:7 @ La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon.

esperanto@Psalms:121:8 @ La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

esperanto@Psalms:122:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.

esperanto@Psalms:122:2 @ Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,

esperanto@Psalms:122:3 @ Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis.

esperanto@Psalms:122:4 @ Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.

esperanto@Psalms:122:9 @ Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

esperanto@Psalms:123:1 @ Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo!

esperanto@Psalms:123:2 @ Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

esperanto@Psalms:123:3 @ Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo.

esperanto@Psalms:123:4 @ Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

esperanto@Psalms:124:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,

esperanto@Psalms:124:2 @ Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni:

esperanto@Psalms:124:3 @ Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;

esperanto@Psalms:124:4 @ Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;

esperanto@Psalms:124:5 @ Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.

esperanto@Psalms:124:6 @ Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.

esperanto@Psalms:124:7 @ Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis.

esperanto@Psalms:124:8 @ Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:125:1 @ Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne.

esperanto@Psalms:125:5 @ Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!

esperanto@Psalms:126:1 @ Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj.

esperanto@Psalms:126:2 @ Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj.

esperanto@Psalms:126:3 @ Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas.

esperanto@Psalms:126:4 @ Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.

esperanto@Psalms:127:1 @ Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.

esperanto@Psalms:127:5 @ Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.

esperanto@Psalms:128:1 @ Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj.

esperanto@Psalms:129:1 @ Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,

esperanto@Psalms:129:2 @ Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.

esperanto@Psalms:129:5 @ Hontigxu kaj turnigxu malantauxen CXiuj malamantoj de Cion.

esperanto@Psalms:129:6 @ Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaux ol oni gxin elsxiris;

esperanto@Psalms:129:7 @ Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.

esperanto@Psalms:129:8 @ Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:130:1 @ Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:130:5 @ Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.

esperanto@Psalms:130:6 @ Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.

esperanto@Psalms:131:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne levigxas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.

esperanto@Psalms:131:2 @ Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.

esperanto@Psalms:132:1 @ Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn;

esperanto@Psalms:132:2 @ Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

esperanto@Psalms:132:3 @ Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;

esperanto@Psalms:132:6 @ Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.

esperanto@Psalms:132:7 @ Ni iru en Lian logxejon, Ni klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj.

esperanto@Psalms:132:11 @ La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

esperanto@Psalms:133:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune!

esperanto@Psalms:134:1 @ Kanto de suprenirado. Nun benu la Eternulon, cxiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:135:2 @ Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.

esperanto@Psalms:135:5 @ CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj.

esperanto@Psalms:135:12 @ Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

esperanto@Psalms:136:21 @ Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco;

esperanto@Psalms:136:23 @ Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco;

esperanto@Psalms:136:24 @ Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco;

esperanto@Psalms:137:1 @ Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.

esperanto@Psalms:137:2 @ Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.

esperanto@Psalms:137:3 @ CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.

esperanto@Psalms:137:4 @ Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?

esperanto@Psalms:137:8 @ Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

esperanto@Psalms:138:2 @ Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto.

esperanto@Psalms:138:3 @ En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo.

esperanto@Psalms:139:6 @ Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni.

esperanto@Psalms:139:14 @ Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

esperanto@Psalms:139:16 @ Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.

esperanto@Psalms:140:11 @ Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.

esperanto@Psalms:141:8 @ CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.

esperanto@Psalms:141:9 @ Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi, Kontraux la implikilo de la malbonaguloj.

esperanto@Psalms:142:4 @ Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.

esperanto@Psalms:142:7 @ Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

esperanto@Psalms:143:2 @ Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi.

esperanto@Psalms:143:3 @ CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

esperanto@Psalms:143:4 @ Senfortigxas en mi mia animo, Konsumigxas en mi mia koro.

esperanto@Psalms:143:6 @ Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

esperanto@Psalms:143:8 @ Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:143:11 @ Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.

esperanto@Psalms:143:12 @ Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu cxiujn premantojn de mia animo, CXar mi estas Via sklavo.

esperanto@Psalms:144:12 @ Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;

esperanto@Psalms:144:13 @ Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj;

esperanto@Psalms:144:14 @ Niaj bovoj estas sxargxitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;

esperanto@Psalms:145:6 @ La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.

esperanto@Psalms:145:7 @ Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.

esperanto@Psalms:145:15 @ CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.

esperanto@Psalms:146:1 @ Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

esperanto@Psalms:146:4 @ Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.

esperanto@Psalms:147:1 @ Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado.

esperanto@Psalms:147:3 @ Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.

esperanto@Psalms:147:5 @ Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla.

esperanto@Psalms:147:7 @ Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.

esperanto@Psalms:147:13 @ CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.

esperanto@Psalms:148:5 @ Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis.

esperanto@Psalms:148:6 @ Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos.

esperanto@Psalms:149:9 @ Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja!

esperanto@Proverbs:1:2 @ Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;

esperanto@Proverbs:1:4 @ Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.

esperanto@Proverbs:1:6 @ Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn.

esperanto@Proverbs:1:11 @ Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn;

esperanto@Proverbs:1:12 @ Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;

esperanto@Proverbs:1:13 @ Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo;

esperanto@Proverbs:1:14 @ Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj:

esperanto@Proverbs:1:18 @ Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.

esperanto@Proverbs:1:21 @ GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn.

esperanto@Proverbs:1:24 @ CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;

esperanto@Proverbs:2:2 @ Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

esperanto@Proverbs:2:10 @ CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.

esperanto@Proverbs:2:19 @ CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;

esperanto@Proverbs:3:4 @ Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.

esperanto@Proverbs:3:7 @ Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.

esperanto@Proverbs:3:8 @ CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

esperanto@Proverbs:3:10 @ Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

esperanto@Proverbs:3:15 @ GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi.

esperanto@Proverbs:3:22 @ Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.

esperanto@Proverbs:3:25 @ Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;

esperanto@Proverbs:3:31 @ Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;

esperanto@Proverbs:4:1 @ Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;

esperanto@Proverbs:4:2 @ CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.

esperanto@Proverbs:4:22 @ CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.

esperanto@Proverbs:5:7 @ Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo.

esperanto@Proverbs:5:13 @ Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.

esperanto@Proverbs:6:1 @ Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,

esperanto@Proverbs:6:13 @ Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;

esperanto@Proverbs:6:15 @ Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.

esperanto@Proverbs:6:26 @ CXar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.

esperanto@Proverbs:6:27 @ CXu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?

esperanto@Proverbs:6:29 @ Tiel ankaux estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu sxin ektusxas, restas sen puno.

esperanto@Proverbs:6:30 @ Oni ne faras grandan honton al sxtelanto, Se li sxtelas por sin satigi, kiam li malsatas;

esperanto@Proverbs:6:31 @ Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.

esperanto@Proverbs:6:32 @ Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

esperanto@Proverbs:6:35 @ Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas ecx multe donaci.

esperanto@Proverbs:7:18 @ Venu, ni gxuu suficxe volupton gxis la mateno, Ni plezurigxu per la amo.

esperanto@Proverbs:7:20 @ La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.

esperanto@Proverbs:7:22 @ Li tuj iras post sxi, Kiel bovo iras al la bucxo Kaj kiel katenita malsagxulo al la puno;

esperanto@Proverbs:8:3 @ Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas:

esperanto@Proverbs:8:11 @ CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi.

esperanto@Proverbs:8:21 @ Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.

esperanto@Proverbs:8:27 @ Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo,

esperanto@Proverbs:8:29 @ Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:

esperanto@Proverbs:8:36 @ Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.

esperanto@Proverbs:9:11 @ CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo.

esperanto@Proverbs:9:13 @ Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,

esperanto@Proverbs:10:3 @ La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas.

esperanto@Proverbs:10:9 @ Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendangxere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.

esperanto@Proverbs:10:18 @ Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo.

esperanto@Proverbs:10:20 @ La lango de piulo estas plej bonspeca argxento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.

esperanto@Proverbs:10:24 @ Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.

esperanto@Proverbs:10:30 @ Piulo neniam falpusxigxos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.

esperanto@Proverbs:11:2 @ Se venis malhumileco, venos ankaux honto; Sed cxe la humiluloj estas sagxo.

esperanto@Proverbs:11:5 @ La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.

esperanto@Proverbs:11:11 @ Per la beno de piuloj urbo altigxas; Kaj per la busxo de malpiuloj gxi ruinigxas.

esperanto@Proverbs:11:13 @ Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.

esperanto@Proverbs:11:17 @ Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.

esperanto@Proverbs:11:21 @ Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.

esperanto@Proverbs:11:25 @ Animo benanta gxuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos suficxe por trinki.

esperanto@Proverbs:11:30 @ La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas sagxulo.

esperanto@Proverbs:12:2 @ Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.

esperanto@Proverbs:12:8 @ Oni lauxdas homon laux lia sagxo; Sed perversulo estos hontigita.

esperanto@Proverbs:12:18 @ Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas.

esperanto@Proverbs:12:20 @ Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed cxe la pacigantoj estas gxojo.

esperanto@Proverbs:12:21 @ Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.

esperanto@Proverbs:12:28 @ Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.

esperanto@Proverbs:13:3 @ Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.

esperanto@Proverbs:13:4 @ La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.

esperanto@Proverbs:13:7 @ Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.

esperanto@Proverbs:13:8 @ Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.

esperanto@Proverbs:13:11 @ Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas.

esperanto@Proverbs:13:17 @ Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas.

esperanto@Proverbs:13:19 @ Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.

esperanto@Proverbs:13:25 @ Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

esperanto@Proverbs:14:16 @ Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono; Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema.

esperanto@Proverbs:14:17 @ Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.

esperanto@Proverbs:14:22 @ CXu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.

esperanto@Proverbs:14:25 @ Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.

esperanto@Proverbs:15:2 @ La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon.

esperanto@Proverbs:15:19 @ La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.

esperanto@Proverbs:15:22 @ Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas; Sed cxe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.

esperanto@Proverbs:15:25 @ La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.

esperanto@Proverbs:15:32 @ Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon.

esperanto@Proverbs:16:5 @ CXiu malhumilulo estas abomenajxo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.

esperanto@Proverbs:16:6 @ Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon.

esperanto@Proverbs:16:14 @ Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni.

esperanto@Proverbs:16:17 @ La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.

esperanto@Proverbs:16:24 @ Agrabla parolo estas fresxa mielo, Dolcxa por la animo kaj saniga por la ostoj.

esperanto@Proverbs:16:28 @ Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.

esperanto@Proverbs:16:33 @ Sur la baskon oni jxetas loton; Sed gxia tuta decido estas de la Eternulo.

esperanto@Proverbs:17:22 @ GXoja koro estas saniga; Kaj malgxoja spirito sekigas la ostojn.

esperanto@Proverbs:17:23 @ Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.

esperanto@Proverbs:17:27 @ Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.

esperanto@Proverbs:18:6 @ La lipoj de malsagxulo kondukas al malpaco, Kaj lia busxo venigas batojn.

esperanto@Proverbs:18:7 @ La busxo de malsagxulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.

esperanto@Proverbs:18:8 @ La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.

esperanto@Proverbs:19:8 @ Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas sagxon, tiu trovas bonon.

esperanto@Proverbs:19:11 @ Sagxo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.

esperanto@Proverbs:19:15 @ Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.

esperanto@Proverbs:19:16 @ Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.

esperanto@Proverbs:19:25 @ Se vi batos blasfemanton, sensciulo farigxos atenta; Se oni punas sagxulon, li komprenas la instruon.

esperanto@Proverbs:19:26 @ Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.

esperanto@Proverbs:19:27 @ CXesu, mia filo, auxskulti admonon Kaj tamen deklinigxi de la vortoj de la instruo.

esperanto@Proverbs:20:2 @ Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.

esperanto@Proverbs:20:4 @ En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en auxtuno, kaj li nenion ricevos.

esperanto@Proverbs:20:11 @ Ecx knabon oni povas ekkoni laux liaj faroj, CXu estas pura kaj justa lia konduto.

esperanto@Proverbs:20:15 @ Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo.

esperanto@Proverbs:20:18 @ Intencoj fortikigxas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.

esperanto@Proverbs:20:19 @ Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.

esperanto@Proverbs:20:21 @ Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.

esperanto@Proverbs:20:24 @ La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?

esperanto@Proverbs:20:26 @ Sagxa regxo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.

esperanto@Proverbs:20:27 @ La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; GXi esploras cxiujn internajxojn de la korpo.

esperanto@Proverbs:21:10 @ La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.

esperanto@Proverbs:21:11 @ Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo farigxas pli sagxa; Kaj kiam oni instruas sagxulon, li akiras prudenton.

esperanto@Proverbs:21:23 @ Kiu gardas sian busxon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraux malfelicxoj.

esperanto@Proverbs:21:24 @ Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.

esperanto@Proverbs:22:4 @ Por humileco kaj timo antaux la Eternulo Oni ricevas ricxecon kaj honoron kaj vivon.

esperanto@Proverbs:22:5 @ Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimigxas de ili.

esperanto@Proverbs:22:6 @ Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

esperanto@Proverbs:22:7 @ Ricxulo regas super malricxuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.

esperanto@Proverbs:22:24 @ Ne amikigxu kun homo kolerema, Kaj ne komunikigxu kun homo flamigxema;

esperanto@Proverbs:22:25 @ Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.

esperanto@Proverbs:22:27 @ Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litajxon de sub vi.

esperanto@Proverbs:23:7 @ CXar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaux estas: Mangxu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.

esperanto@Proverbs:23:13 @ Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.

esperanto@Proverbs:23:14 @ Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de SXeol.

esperanto@Proverbs:23:22 @ Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos.

esperanto@Proverbs:23:31 @ Ne rigardu la vinon, kiel rugxa gxi estas, Kiel gxi brilas en la pokalo, kiel glate gxi eniras:

esperanto@Proverbs:24:4 @ Kaj per sciado la cxambroj plenigxas Per cxia havo grandvalora kaj agrabla.

esperanto@Proverbs:24:8 @ Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.

esperanto@Proverbs:24:11 @ Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortirigxu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

esperanto@Proverbs:24:12 @ Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj.

esperanto@Proverbs:24:14 @ Tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi gxin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.

esperanto@Proverbs:24:21 @ Timu, mia filo, la Eternulon kaj la regxon; Kun ribeluloj ne komunikigxu.

esperanto@Proverbs:24:32 @ Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:

esperanto@Proverbs:25:7 @ CXar pli bone estas, se oni diros al vi:Levigxu cxi tien, Ol se oni malaltigos vin antaux eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.

esperanto@Proverbs:25:10 @ CXar alie auxdanto vin riprocxos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.

esperanto@Proverbs:25:13 @ Kiel malvarmo de negxo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.

esperanto@Proverbs:25:15 @ Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.

esperanto@Proverbs:25:23 @ Norda vento kauxzas pluvon, Kaj cxagrenita vizagxo kasxatan parolon.

esperanto@Proverbs:25:26 @ Virtulo, kiu falas antaux malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.

esperanto@Proverbs:26:14 @ Pordo turnigxas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.

esperanto@Proverbs:26:15 @ Maldiligentulo sxovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi gxin al sia busxo.

esperanto@Proverbs:26:20 @ Kie ne estas ligno, estingigxas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, cxesigxas malpaco.

esperanto@Proverbs:26:22 @ La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.

esperanto@Proverbs:27:7 @ Sata animo malsxatas mieltavolon, Sed por malsata animo cxio maldolcxa estas dolcxa.

esperanto@Proverbs:27:9 @ Oleo kaj odorfumajxo gxojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolcxajxo por la animo.

esperanto@Proverbs:27:14 @ Kiu frue matene benas sian proksimulon per lauxta vocxo, Tiu estos opiniata malbenanto.

esperanto@Proverbs:27:20 @ SXeol kaj la abismo neniam satigxas; Kaj ankaux la okuloj de homo neniam satigxas.

esperanto@Proverbs:27:26 @ SXafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon acxeti kampon.

esperanto@Proverbs:27:27 @ Estas suficxe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.

esperanto@Proverbs:28:1 @ Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

esperanto@Proverbs:28:13 @ Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

esperanto@Proverbs:28:17 @ Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.

esperanto@Proverbs:28:20 @ Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno.

esperanto@Proverbs:29:1 @ Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.

esperanto@Proverbs:29:3 @ Homo, kiu amas sagxon, gxojigas sian patron; Sed kiu komunikigxas kun malcxastulinoj, tiu disperdas sian havon.

esperanto@Proverbs:29:4 @ Regxo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto gxin ruinigas.

esperanto@Proverbs:29:7 @ Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.

esperanto@Proverbs:29:8 @ Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed sagxuloj kvietigas koleron.

esperanto@Proverbs:29:17 @ Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo.

esperanto@Proverbs:29:21 @ Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotigxado, Li poste farigxas neregebla.

esperanto@Proverbs:29:24 @ Kiu dividas kun sxtelisto, tiu malamas sian animon; Li auxdas la jxuron kaj nenion diras.

esperanto@Proverbs:30:3 @ Kaj mi ne lernis sagxon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.

esperanto@Proverbs:30:10 @ Ne kalumniu sklavon antaux lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne farigxu kulpulo.

esperanto@Proverbs:30:15 @ Hirudo havas du filinojn, kiuj krias:Donu, donu; Ili tri neniam satigxas. Kvar objektoj ne diras:Suficxe:

esperanto@Proverbs:30:20 @ Tia estas la vojo de virino adultanta: SXi mangxas, visxas la busxon, Kaj diras:Mi faris nenian pekon.

esperanto@Proverbs:30:23 @ Malamatan virinon, kiam sxi edzinigxis, Kaj sklavinon, kiam sxi elpelis sian sinjorinon.

esperanto@Proverbs:30:30 @ La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;

esperanto@Proverbs:30:31 @ Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj regxo, kiun neniu povas kontrauxstari.

esperanto@Proverbs:31:1 @ Vortoj de la regxo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.

esperanto@Proverbs:31:6 @ Donu ebriigajxon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.

esperanto@Proverbs:31:19 @ SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon.

esperanto@Ecclesiastes:1:6 @ Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.

esperanto@Ecclesiastes:1:7 @ CXiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne plenigxas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam denove.

esperanto@Ecclesiastes:1:8 @ CXiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de auxdado.

esperanto@Ecclesiastes:1:9 @ Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:1:10 @ Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, cxi tio estas nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.

esperanto@Ecclesiastes:1:13 @ Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo cxion, kio farigxas sub la cxielo:cxi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.

esperanto@Ecclesiastes:1:15 @ Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.

esperanto@Ecclesiastes:1:17 @ Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:2:4 @ Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn;

esperanto@Ecclesiastes:2:10 @ Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj.

esperanto@Ecclesiastes:2:11 @ Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:2:12 @ Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?

esperanto@Ecclesiastes:2:17 @ Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:2:19 @ Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:2:20 @ Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:2:21 @ CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono.

esperanto@Ecclesiastes:2:24 @ Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.

esperanto@Ecclesiastes:2:26 @ CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:3:1 @ Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;

esperanto@Ecclesiastes:3:10 @ Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.

esperanto@Ecclesiastes:3:11 @ CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.

esperanto@Ecclesiastes:3:12 @ Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo.

esperanto@Ecclesiastes:3:14 @ Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.

esperanto@Ecclesiastes:3:22 @ Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu plezuron de siaj faroj, cxar tia estas lia sorto; cxar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?

esperanto@Ecclesiastes:4:1 @ Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.

esperanto@Ecclesiastes:4:6 @ Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:4:7 @ Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:

esperanto@Ecclesiastes:4:8 @ jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.

esperanto@Ecclesiastes:5:14 @ Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano.

esperanto@Ecclesiastes:5:15 @ Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.

esperanto@Ecclesiastes:5:16 @ Kaj cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?

esperanto@Ecclesiastes:5:18 @ Jen, kion mi vidis:ke estas bone kaj bele mangxi kaj trinki kaj gxui plezurojn de cxiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; cxar tio estas lia apartenajxo.

esperanto@Ecclesiastes:5:19 @ Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj, cxi tio estas dono de Dio.

esperanto@Ecclesiastes:6:2 @ se al iu homo Dio donas ricxecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi gxin, nur fremda homo gxin konsumas-cxi tio estas vantajxo kaj malfacila doloro.

esperanto@Ecclesiastes:6:3 @ Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito.

esperanto@Ecclesiastes:6:4 @ CXar cxi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kasxigxos lia nomo.

esperanto@Ecclesiastes:6:5 @ Ecx la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu.

esperanto@Ecclesiastes:6:7 @ CXiuj laboroj de homo estas por lia busxo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.

esperanto@Ecclesiastes:6:9 @ Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:7:3 @ Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.

esperanto@Ecclesiastes:7:7 @ CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.

esperanto@Ecclesiastes:7:14 @ En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

esperanto@Ecclesiastes:7:21 @ Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin:

esperanto@Ecclesiastes:7:22 @ cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.

esperanto@Ecclesiastes:7:25 @ Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.

esperanto@Ecclesiastes:7:27 @ Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.

esperanto@Ecclesiastes:7:28 @ Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis.

esperanto@Ecclesiastes:7:29 @ Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.

esperanto@Ecclesiastes:8:5 @ Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo.

esperanto@Ecclesiastes:8:6 @ CXar por cxiu afero estas gxia tempo kaj gxia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio,

esperanto@Ecclesiastes:8:8 @ Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.

esperanto@Ecclesiastes:8:10 @ Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:8:15 @ Kaj mi eklauxdis la gajecon, cxar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol mangxi, trinki, kaj gaji, kaj ke cxi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:8:16 @ Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni sagxecon, kaj por cxirkauxrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis cxiujn farojn de Dio:

esperanto@Ecclesiastes:8:17 @ tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

esperanto@Ecclesiastes:9:1 @ Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.

esperanto@Ecclesiastes:9:5 @ CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita.

esperanto@Ecclesiastes:9:6 @ Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio farigxas sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:9:9 @ GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:9:13 @ Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda:

esperanto@Ecclesiastes:9:14 @ estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;

esperanto@Ecclesiastes:9:15 @ sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.

esperanto@Ecclesiastes:10:4 @ Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.

esperanto@Ecclesiastes:10:10 @ Se malakrigxis la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe.

esperanto@Ecclesiastes:10:13 @ La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo.

esperanto@Ecclesiastes:10:17 @ Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni!

esperanto@Ecclesiastes:10:18 @ De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo.

esperanto@Ecclesiastes:10:19 @ Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio.

esperanto@Ecclesiastes:11:3 @ Kiam la nuboj plenigxos, ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aux norden, gxi tie restos, kien gxi falis.

esperanto@Ecclesiastes:11:9 @ GXoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio venigos vin al jugxo.

esperanto@Ecclesiastes:12:1 @ Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;

esperanto@Ecclesiastes:12:2 @ dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;

esperanto@Ecclesiastes:12:7 @ kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

esperanto@Ecclesiastes:12:10 @ Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

esperanto@Ecclesiastes:12:11 @ La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu pasxtisto.

esperanto@Ecclesiastes:12:12 @ Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

esperanto@Ecclesiastes:12:13 @ Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo.

esperanto@Ecclesiastes:12:14 @ CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.

esperanto@Songs:1:4 @ Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.

esperanto@Songs:1:5 @ Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.

esperanto@Songs:1:6 @ Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraux mi; Ili faris min gardistino de la vinbergxardenoj; Mian propran vinbergxardenon mi ne gardis.

esperanto@Songs:1:7 @ Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi pasxtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino CXe la brutaroj de viaj kamaradoj?

esperanto@Songs:1:11 @ Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun argxentaj enkrustajxoj.

esperanto@Songs:1:16 @ Ho, vi estas bela, mia amato, kaj cxarma; Nia lito estas kiel fresxaj herboj;

esperanto@Songs:1:17 @ La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj cxevronoj estas abiaj.

esperanto@Songs:2:9 @ Mia amato similas al gazelo aux al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante cxe la krado.

esperanto@Songs:2:12 @ La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando;

esperanto@Songs:2:15 @ Kaptu al ni la sxakalojn, la malgrandajn sxakalojn, La detruantojn de la vinbergxardenoj, Kiam niaj vinbergxardenoj burgxonas.

esperanto@Songs:3:1 @ Sur mia kusxejo dum la nokto mi sercxis tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

esperanto@Songs:3:2 @ Mi levigxos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi sercxos tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

esperanto@Songs:3:3 @ La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis:CXu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?

esperanto@Songs:3:4 @ Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.

esperanto@Songs:3:11 @ Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la regxon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edzigxofesto, En la tago de la gxojo de lia koro.

esperanto@Songs:4:8 @ Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.

esperanto@Songs:5:1 @ Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.

esperanto@Songs:5:6 @ Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturnigxis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin sercxis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.

esperanto@Songs:5:7 @ La gardistoj, kiuj cxirkauxas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.

esperanto@Songs:5:9 @ Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele jxurligas nin?

esperanto@Songs:5:11 @ Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;

esperanto@Songs:6:1 @ Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturnigxis via amato, Por ke ni lin sercxu kun vi?

esperanto@Songs:6:12 @ Tiam mi ankoraux ne sciis, Ke mia animo elektos min por la cxaroj de la nobeloj de mia popolo.

esperanto@Songs:6:13 @ Turnigxu, turnigxu, ho SXulamit; Turnigxu, turnigxu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi SXulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la tacxmentoj?

esperanto@Songs:7:8 @ Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj tenigxos je gxiaj brancxoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;

esperanto@Songs:7:11 @ Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enlogxigxu en la vilagxoj.

esperanto@Songs:7:12 @ Frumatene ni iru al la vinbergxardenoj; Ni rigardu, cxu la vinbertrunko jam burgxonis, CXu gxiaj floroj jam malfermigxis, CXu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.

esperanto@Songs:7:13 @ La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo trovigxas delikataj fruktoj cxiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

esperanto@Songs:8:1 @ Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu sucxis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.

esperanto@Songs:8:7 @ Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi gxin; Se homo proponus doni la tutan havajxon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpusxus.

esperanto@Songs:8:8 @ Nia fratino ankoraux estas malgranda, Kaj mamojn sxi ankoraux ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos sxin?

esperanto@Songs:8:9 @ Se sxi estos muro, ni konstruos sur sxi argxentan palacon; Kaj se sxi estos pordo, ni cxirkauxbaros sxin per traboj el cedro.

esperanto@Isaiah:1:4 @ Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen.

esperanto@Isaiah:1:5 @ Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.

esperanto@Isaiah:1:6 @ De la plando de la piedo gxis la kapo estas en gxi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek cxirkauxligitaj, nek moligitaj per oleo.

esperanto@Isaiah:1:7 @ Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

esperanto@Isaiah:1:9 @ Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni farigxus preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.

esperanto@Isaiah:1:10 @ Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!

esperanto@Isaiah:1:13 @ Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!

esperanto@Isaiah:1:14 @ Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.

esperanto@Isaiah:1:18 @ Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.

esperanto@Isaiah:1:21 @ Kiamaniere la fidela urbo farigxis malcxastulino! gxi estis plena de justeco, virto en gxi logxis, sed nun mortigistoj.

esperanto@Isaiah:1:26 @ Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.

esperanto@Isaiah:1:27 @ Cion elacxetigxos per justeco, kaj gxiaj revenintoj per virto.

esperanto@Isaiah:1:31 @ Kaj la fortulo farigxos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaux brulos, kaj neniu estingos.

esperanto@Isaiah:2:3 @ Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

esperanto@Isaiah:2:4 @ Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

esperanto@Isaiah:2:5 @ Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:2:6 @ Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj aligxis al infanoj de aligentuloj.

esperanto@Isaiah:2:7 @ Kaj ilia lando plenigxis de argxento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando plenigxis de cxevaloj, kaj sennombraj estas iliaj cxaroj.

esperanto@Isaiah:2:8 @ Kaj ilia lando plenigxis de idoloj; ili adorklinigxas al la faritajxo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.

esperanto@Isaiah:2:9 @ Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.

esperanto@Isaiah:2:10 @ Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco.

esperanto@Isaiah:2:18 @ La idoloj estos tute neniigitaj.

esperanto@Isaiah:2:19 @ Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

esperanto@Isaiah:2:21 @ por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

esperanto@Isaiah:2:22 @ CXesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; cxar kion li valoras?

esperanto@Isaiah:3:6 @ Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino estu sub via mano.

esperanto@Isaiah:3:9 @ La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

esperanto@Isaiah:3:12 @ Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

esperanto@Isaiah:3:14 @ La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.

esperanto@Isaiah:4:1 @ En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros:Ni mangxados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.

esperanto@Isaiah:4:3 @ Kaj la restintoj en Cion kaj la retenigxintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, cxiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,

esperanto@Isaiah:5:2 @ kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis senvalorajn berojn.

esperanto@Isaiah:5:4 @ Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?

esperanto@Isaiah:5:5 @ Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata.

esperanto@Isaiah:5:8 @ Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, gxis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

esperanto@Isaiah:5:11 @ Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!

esperanto@Isaiah:5:15 @ Klinigxos homo kaj malaltigxos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiligxos.

esperanto@Isaiah:5:19 @ al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!

esperanto@Isaiah:5:28 @ GXiaj sagoj estas akraj, kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel ventego.

esperanto@Isaiah:5:29 @ GXia blekado estas simila al la leona; gxi krias, kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.

esperanto@Isaiah:5:30 @ Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.

esperanto@Isaiah:6:1 @ En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

esperanto@Isaiah:6:4 @ Eksxanceligxis de la vokanta vocxo la kolonoj de la pordo, kaj la domo plenigxis de fumo.

esperanto@Isaiah:6:6 @ Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,

esperanto@Isaiah:6:7 @ kaj li ektusxis mian busxon, kaj diris:Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

esperanto@Isaiah:6:8 @ Kaj mi ekauxdis la vocxon de la Sinjoro, kiu diris:Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris:Jen mi estas, sendu min.

esperanto@Isaiah:6:10 @ Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

esperanto@Isaiah:6:11 @ Mi diris:GXis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis:GXis malplenigxos la urboj pro nehavado de logxantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj gxis la tero tute dezertigxos.

esperanto@Isaiah:7:2 @ Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.

esperanto@Isaiah:7:6 @ Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel.

esperanto@Isaiah:7:13 @ Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?

esperanto@Isaiah:7:17 @ La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

esperanto@Isaiah:7:24 @ Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, cxar la tuta lando kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.

esperanto@Isaiah:7:25 @ Kaj sur cxiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per piocxoj, oni ne povos supreniri pro timo antaux la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien sxafojn.

esperanto@Isaiah:8:2 @ Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja.

esperanto@Isaiah:8:4 @ CXar antaux ol la knabo povoscios voki:Mia patro, kaj Mia patrino, la ricxajxon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaux la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:8:7 @ pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn.

esperanto@Isaiah:8:8 @ Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

esperanto@Isaiah:8:10 @ Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

esperanto@Isaiah:8:18 @ Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu logxas sur la monto Cion.

esperanto@Isaiah:8:19 @ Kaj se oni diros al vi:Demandu la antauxdiristojn kaj la sorcxistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, cxar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:

esperanto@Isaiah:9:3 @ Vi multigis la popolon, Vi grandigis gxian gxojon; ili gxojas antaux Vi, kiel oni gxojas dum la rikolto, kiel oni gxojas cxe dividado de rabakiro.

esperanto@Isaiah:9:6 @ CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

esperanto@Isaiah:9:10 @ Brikoj falis, sed el hakitaj sxtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstatauxigos ilin per cedroj.

esperanto@Isaiah:9:19 @ De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo farigxis mangxajxo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.

esperanto@Isaiah:9:20 @ Oni trancxas dekstre kaj restas malsataj, oni mangxas maldekstre kaj ne satigxas; cxiu mangxas la karnon de sia brako.

esperanto@Isaiah:10:14 @ kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.

esperanto@Isaiah:10:15 @ CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!

esperanto@Isaiah:10:16 @ Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.

esperanto@Isaiah:10:18 @ kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno, de la animo gxis la karno; kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo.

esperanto@Isaiah:10:25 @ cxar ankoraux tre malmulte dauxros, kaj finigxos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;

esperanto@Isaiah:10:26 @ kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn cxe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos gxin, kiel kontraux la Egiptojn.

esperanto@Isaiah:10:27 @ Kaj en tiu tago lia sxargxo estos deprenita de sur viaj sxultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.

esperanto@Isaiah:11:6 @ Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.

esperanto@Isaiah:11:9 @ Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

esperanto@Isaiah:11:14 @ Sed ili flugos kune al la Filisxtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.

esperanto@Isaiah:11:15 @ Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.

esperanto@Isaiah:13:2 @ Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.

esperanto@Isaiah:13:3 @ Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.

esperanto@Isaiah:13:5 @ Ili venis el lando malproksima, de la rando de la cxielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.

esperanto@Isaiah:13:9 @ Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.

esperanto@Isaiah:13:19 @ Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belajxo de la HXaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;

esperanto@Isaiah:13:20 @ neniu iam tie sidos, kaj por eterne gxi restos nelogxata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj pasxtistoj tie ne ripozos.

esperanto@Isaiah:14:1 @ CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.

esperanto@Isaiah:14:2 @ Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.

esperanto@Isaiah:14:3 @ Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,

esperanto@Isaiah:14:8 @ Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.

esperanto@Isaiah:14:10 @ Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;

esperanto@Isaiah:14:11 @ en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.

esperanto@Isaiah:14:13 @ Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;

esperanto@Isaiah:14:14 @ mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo.

esperanto@Isaiah:14:17 @ kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?

esperanto@Isaiah:14:20 @ Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.

esperanto@Isaiah:14:21 @ Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.

esperanto@Isaiah:14:25 @ frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke forigxu de ili lia jugo kaj lia sxargxo estu deprenita de sur iliaj sxultroj.

esperanto@Isaiah:14:31 @ GXemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuragxon la tuta Filisxtujo; cxar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj tacxmentoj.

esperanto@Isaiah:14:32 @ Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.

esperanto@Isaiah:15:1 @ Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.

esperanto@Isaiah:15:3 @ Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado.

esperanto@Isaiah:15:4 @ Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.

esperanto@Isaiah:15:6 @ CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.

esperanto@Isaiah:15:9 @ CXar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.

esperanto@Isaiah:16:4 @ Miaj elpelitaj Moabidoj logxu cxe vi; estu por ili sxirmo kontraux la rabanto, gxis cxesigxos la premado, finigxos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.

esperanto@Isaiah:16:6 @ Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.

esperanto@Isaiah:16:10 @ Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.

esperanto@Isaiah:16:12 @ Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion atingos.

esperanto@Isaiah:17:2 @ Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie pasxtigxos, kaj neniu ilin fortimigos.

esperanto@Isaiah:17:9 @ En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aux sur altajxo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj.

esperanto@Isaiah:17:14 @ Dum la vespero jen estas teruro; sed antaux la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.

esperanto@Isaiah:18:3 @ Vi cxiuj, kiuj trovigxas en la mondo kaj logxas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj auxskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.

esperanto@Isaiah:18:5 @ CXar antaux la rikolto, kiam la florado finigxis kaj la floro farigxis matura bero, Li detrancxos la brancxojn per trancxiloj kaj deprenos la vinberbrancxojn.

esperanto@Isaiah:19:15 @ Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aux vosto, brancxo aux kano.

esperanto@Isaiah:19:22 @ La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li auxskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

esperanto@Isaiah:20:1 @ En la jaro, kiam Tartan venis Asxdodon, kien lin sendis Sargon, regxo de Asirio, kaj li militis kontraux Asxdod kaj prenis gxin,

esperanto@Isaiah:20:5 @ Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis.

esperanto@Isaiah:20:6 @ Kaj en tiu tempo diros la logxantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por sercxi helpon, por savi nin kontraux la regxo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

esperanto@Isaiah:21:2 @ Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis.

esperanto@Isaiah:21:4 @ Konsternigxas mia koro, teruro min frapis; la cxarma nokto farigxis por mi teruro.

esperanto@Isaiah:21:9 @ kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron.

esperanto@Isaiah:21:11 @ Profetajxo pri Duma: Oni krias al mi el Seir:Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?

esperanto@Isaiah:21:12 @ La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

esperanto@Isaiah:21:15 @ cxar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko strecxita, kaj de kruela batalo.

esperanto@Isaiah:22:3 @ cxiuj viaj cxefoj kune forkuris de pafarko; cxiuj, kiujn oni trovis cxe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune cxiuj, kiuj forkuris malproksimen.

esperanto@Isaiah:22:7 @ Kaj viaj plej bonaj valoj plenigxis de cxaroj, kaj rajdantoj sin arangxis antaux la pordego.

esperanto@Isaiah:22:8 @ Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,

esperanto@Isaiah:22:12 @ Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakajxon.

esperanto@Isaiah:22:13 @ Jen estas gxojo kaj gajeco:oni mortigas bovojn, bucxas sxafojn; oni mangxas viandon kaj trinkas vinon, dirante:Ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.

esperanto@Isaiah:22:14 @ Sed al mia orelo malkasxis la Eternulo Cebaot:CXi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, gxis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:22:15 @ Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Iru, venu al tiu administranto, al SXebna, la palacestro, kaj diru:

esperanto@Isaiah:22:22 @ Kaj Mi metos la sxlosilon de la domo de David sur lian sxultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.

esperanto@Isaiah:23:1 @ Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.

esperanto@Isaiah:23:2 @ Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;

esperanto@Isaiah:23:3 @ sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.

esperanto@Isaiah:23:5 @ Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.

esperanto@Isaiah:23:8 @ Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?

esperanto@Isaiah:23:10 @ Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas.

esperanto@Isaiah:23:15 @ En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu regxo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malcxastistino:

esperanto@Isaiah:23:16 @ Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.

esperanto@Isaiah:24:1 @ Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.

esperanto@Isaiah:24:9 @ Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.

esperanto@Isaiah:24:10 @ Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.

esperanto@Isaiah:24:11 @ Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.

esperanto@Isaiah:24:12 @ En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.

esperanto@Isaiah:24:16 @ De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.

esperanto@Isaiah:24:22 @ Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.

esperanto@Isaiah:25:2 @ CXar Vi faris el urbo amason da sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos.

esperanto@Isaiah:25:8 @ Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.

esperanto@Isaiah:25:9 @ Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

esperanto@Isaiah:26:1 @ En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda:Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.

esperanto@Isaiah:26:2 @ Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.

esperanto@Isaiah:26:7 @ La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

esperanto@Isaiah:26:8 @ Ecx sur la vojo de Via jugxo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.

esperanto@Isaiah:26:9 @ Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi sercxis Vin matene; cxar dum Via jugxado sur la tero la logxantoj de la mondo lernis justecon.

esperanto@Isaiah:26:12 @ Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; cxar ankaux cxiujn niajn aferojn Vi faris por ni.

esperanto@Isaiah:26:13 @ Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.

esperanto@Isaiah:26:14 @ Ili mortis kaj ne revivigxos, ili estas malvivuloj kaj ne relevigxos; cxar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis cxiun memoron pri ili.

esperanto@Isaiah:26:16 @ Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili pregxis mallauxte, kiam Vi ilin punis.

esperanto@Isaiah:26:17 @ Kiel gravedulino cxe la alproksimigxo de la naskado turmentigxas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaux Vi, ho Eternulo.

esperanto@Isaiah:26:18 @ Ni estis gravedaj, ni turmentigxis, ni naskis kvazaux venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la logxantoj de la mondo.

esperanto@Isaiah:26:20 @ Iru, mia popolo, eniru en viajn cxambrojn kaj sxlosu viajn pordojn post vi; kasxu vin por mallonga momento, gxis pasos la kolero.

esperanto@Isaiah:26:21 @ CXar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.

esperanto@Isaiah:27:3 @ Mi, la Eternulo, estas gxia gardanto; cxiumomente Mi trinkigas gxin; por ke neniu gxin difektu, Mi gardas gxin tage kaj nokte.

esperanto@Isaiah:27:5 @ Nur en la okazo, se oni sercxus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.

esperanto@Isaiah:27:6 @ En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

esperanto@Isaiah:27:8 @ Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.

esperanto@Isaiah:27:9 @ Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

esperanto@Isaiah:27:11 @ Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. CXar tio ne estas popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia Farinto gxin ne indulgos.

esperanto@Isaiah:27:13 @ Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdigxis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorklinigxos antaux la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

esperanto@Isaiah:28:4 @ Kaj ilia bela majesto farigxos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaux la somero; kiam la vidanto gxin ekvidas, li, apenaux preninte gxin en la manon, tuj gxin englutas.

esperanto@Isaiah:28:9 @ Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li auxdigas predikon? cxu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?

esperanto@Isaiah:28:15 @ CXar vi diras:Ni faris interligon kun la morto, kaj kun SXeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, gxi nin ne atingos, cxar mensogon ni faris nia rifugxejo kaj per malvero ni nin kovros.

esperanto@Isaiah:28:18 @ Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun SXeol ne tenigxos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de gxi.

esperanto@Isaiah:28:25 @ Kiam li ebenigis gxian suprajxon, li dissxutas ja nigelon kaj disjxetas kuminon kaj metas tritikon laux vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton cxe la limoj.

esperanto@Isaiah:28:26 @ Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.

esperanto@Isaiah:28:27 @ CXar ne per fera drasxilo oni drasxas nigelon, kaj oni ne rulas radon de cxaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.

esperanto@Isaiah:28:28 @ Greno estas drasxata; sed ne eterne oni gxin drasxas; oni frapas gxin per la rado de sia cxaro, sed per siaj cxevaloj oni gxin ne dispremas.

esperanto@Isaiah:29:8 @ Kiel malsatanto songxas, ke li mangxas, sed li vekigxas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto songxas, ke li trinkas, sed li vekigxas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas:tiel estos kun la multego de cxiuj popoloj, kiuj batalos kontraux la monto Cion.

esperanto@Isaiah:29:9 @ Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.

esperanto@Isaiah:29:11 @ Kaj cxia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion; sed li respondas:Mi ne povas, cxar gxi estas sigelita.

esperanto@Isaiah:29:12 @ Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion, li respondas:Mi ne povoscias legi.

esperanto@Isaiah:29:13 @ Kaj la Sinjoro diris:CXar cxi tiu popolo alproksimigxas per sia busxo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaux Mi estas nur lernita ordono de homoj:

esperanto@Isaiah:29:15 @ Ve al tiuj, kiuj profunde kasxas antaux la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?

esperanto@Isaiah:30:4 @ CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson.

esperanto@Isaiah:30:6 @ Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

esperanto@Isaiah:30:10 @ Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon;

esperanto@Isaiah:30:11 @ flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.

esperanto@Isaiah:30:14 @ Kaj Li frakasos gxin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en gxiaj rompopecoj ne trovigxos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aux cxerpi akvon el akvujo.

esperanto@Isaiah:30:16 @ Vi diris:Ne, ni forkuros sur cxevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.

esperanto@Isaiah:30:21 @ Kaj kiam vi deklinigxos cxu dekstren, cxu maldekstren, viaj oreloj auxdos vortojn diratajn malantaux vi:Jen estas la vojo, iru laux gxi.

esperanto@Isaiah:30:26 @ Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandagxos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos gxiajn vundojn.

esperanto@Isaiah:30:29 @ Kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora gxojo, kiel cxe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.

esperanto@Isaiah:31:2 @ Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj.

esperanto@Isaiah:31:4 @ CXar tiele diris al mi la Eternulo:Kiel leono aux leonido blekegas super sia rabajxo, kaj, se ecx oni kunevokus kontraux gxin multon da pasxtistoj, gxi ne timas ilian vocxon kaj ne humiligxas antaux ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro gxia altajxo.

esperanto@Isaiah:32:1 @ Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe.

esperanto@Isaiah:32:5 @ Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.

esperanto@Isaiah:32:6 @ CXar malnoblulo parolas malnoblajxon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malverajxon, senmangxigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkajxon de soifanto.

esperanto@Isaiah:32:10 @ Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.

esperanto@Isaiah:32:12 @ Oni ploros pri la abundo, pri la cxarmaj kampoj, pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj.

esperanto@Isaiah:32:15 @ gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.

esperanto@Isaiah:33:2 @ Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako cxiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.

esperanto@Isaiah:33:4 @ Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post gxi, kiel kuras akridoj.

esperanto@Isaiah:33:5 @ La Eternulo altigxis, cxar Li logxas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.

esperanto@Isaiah:33:14 @ Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn:Kiu el ni eltenos cxe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos cxe la eterna ardego?

esperanto@Isaiah:33:15 @ Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,

esperanto@Isaiah:33:16 @ tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

esperanto@Isaiah:33:20 @ Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, logxlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj gxiaj stangoj, kaj neniu el gxiaj sxnuroj dissxirigxos.

esperanto@Isaiah:33:21 @ CXar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataux riveroj, largxaj lagoj; sxipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca sxipo ilin ne trapasos.

esperanto@Isaiah:33:22 @ CXar la Eternulo estas nia jugxanto, la Eternulo estas nia legxdonanto, la Eternulo estas nia regxo; Li helpos nin.

esperanto@Isaiah:33:24 @ Kaj ne diros la logxanto:Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie logxas, estas pardonita la kulpo.

esperanto@Isaiah:34:1 @ Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj.

esperanto@Isaiah:34:2 @ CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado.

esperanto@Isaiah:34:5 @ CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon.

esperanto@Isaiah:34:10 @ Nek tage nek nokte gxi estingigxos, eterne levigxados gxia fumo; de generacio al generacio gxi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur gxi.

esperanto@Isaiah:34:11 @ Ekposedos gxin pelikano kaj botauxro, kaj gufo kaj korvo logxos sur gxi; kaj Li etendos super gxi rektosxnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo.

esperanto@Isaiah:34:16 @ Sercxu en la libro de la Eternulo, kaj legu:ecx unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; cxar Lia busxo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas.

esperanto@Isaiah:35:2 @ GXi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al gxi, la beleco de Karmel kaj SXaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.

esperanto@Isaiah:36:1 @ Tio estis en la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija, eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.

esperanto@Isaiah:36:3 @ Kaj eliris al li Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.

esperanto@Isaiah:36:5 @ Mi opinias, ke tio estas nur busxa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

esperanto@Isaiah:36:6 @ Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.

esperanto@Isaiah:36:7 @ Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu.

esperanto@Isaiah:36:10 @ Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun landon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.

esperanto@Isaiah:36:11 @ Tiam Eljakim kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.

esperanto@Isaiah:36:15 @ Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:36:18 @ HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?

esperanto@Isaiah:36:21 @ Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li.

esperanto@Isaiah:36:22 @ Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.

esperanto@Isaiah:37:5 @ Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.

esperanto@Isaiah:37:8 @ Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.

esperanto@Isaiah:37:9 @ Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Kiam li tion auxdis, li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:

esperanto@Isaiah:37:10 @ Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:37:11 @ Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruiniginte ilin; cxu vi do savigxos?

esperanto@Isaiah:37:14 @ HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.

esperanto@Isaiah:37:18 @ Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis cxiujn regnojn kaj ilian teron,

esperanto@Isaiah:37:20 @ Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

esperanto@Isaiah:37:24 @ Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.

esperanto@Isaiah:37:26 @ CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

esperanto@Isaiah:37:29 @ Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

esperanto@Isaiah:37:33 @ Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.

esperanto@Isaiah:37:34 @ Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:37:36 @ Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

esperanto@Isaiah:37:37 @ Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.

esperanto@Isaiah:37:38 @ Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.

esperanto@Isaiah:38:1 @ En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.

esperanto@Isaiah:38:2 @ Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo,

esperanto@Isaiah:38:9 @ Jen estas la skribo de HXizkija, regxo de Judujo, kiam li malsanigxis kaj eliris viva el sia malsano:

esperanto@Isaiah:38:10 @ Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;

esperanto@Isaiah:38:15 @ Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.

esperanto@Isaiah:38:16 @ Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.

esperanto@Isaiah:38:17 @ Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.

esperanto@Isaiah:38:19 @ La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.

esperanto@Isaiah:38:20 @ La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:38:21 @ Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la sxvelajxon, kaj li estos sanigita.

esperanto@Isaiah:39:1 @ En tiu tempo Merodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke li estis malsana kaj resanigxis.

esperanto@Isaiah:39:2 @ Kaj HXizkija gxojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.

esperanto@Isaiah:39:3 @ Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.

esperanto@Isaiah:39:4 @ Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

esperanto@Isaiah:39:6 @ Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:39:7 @ Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

esperanto@Isaiah:40:2 @ Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.

esperanto@Isaiah:40:3 @ Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.

esperanto@Isaiah:40:8 @ Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.

esperanto@Isaiah:40:9 @ Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; lauxtigu potence vian vocxon, ho predikantino de Jerusalem, lauxtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio!

esperanto@Isaiah:40:12 @ Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la cxielon per la manlargxo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?

esperanto@Isaiah:40:13 @ Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?

esperanto@Isaiah:40:14 @ De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de sagxeco?

esperanto@Isaiah:40:17 @ CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.

esperanto@Isaiah:40:23 @ Li faras la princojn neniajxo, la jugxistojn de la tero Li faras neekzistajxo,

esperanto@Isaiah:40:26 @ Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.

esperanto@Isaiah:41:1 @ Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.

esperanto@Isaiah:41:2 @ Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis regxojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.

esperanto@Isaiah:41:5 @ Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimigxis kaj alvenis.

esperanto@Isaiah:41:7 @ Kaj la skulptisto kuragxigas la fandiston, la ladfaristo la forgxiston, kaj li diras:La kunigxo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke gxi ne sxanceligxu.

esperanto@Isaiah:41:9 @ vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-

esperanto@Isaiah:41:11 @ Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos.

esperanto@Isaiah:41:12 @ Vi sercxos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraux vi; la homoj, kiuj batalas kontraux vi, farigxos neniajxo kaj neekzistajxo.

esperanto@Isaiah:41:22 @ Ili alvenu, kaj diru al ni, kio farigxos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aux sciigu al ni tion, kio estos.

esperanto@Isaiah:41:23 @ Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune.

esperanto@Isaiah:41:24 @ Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi.

esperanto@Isaiah:41:25 @ Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la levigxejo de la suno li proklamas Mian nomon; li pasxas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.

esperanto@Isaiah:41:26 @ Kiu tion diris antauxe, por ke ni sciu? kaj antauxlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu auxdis viajn vortojn.

esperanto@Isaiah:41:27 @ Mi la unua diris al Cion:Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.

esperanto@Isaiah:41:28 @ Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu.

esperanto@Isaiah:41:29 @ Jen ili cxiuj estas vantajxo, neniajxo estas ilia faro, vento kaj senenhavajxo estas iliaj fanditaj idoloj.

esperanto@Isaiah:42:1 @ Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

esperanto@Isaiah:42:5 @ Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

esperanto@Isaiah:42:10 @ Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj.

esperanto@Isaiah:42:14 @ Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos cxion.

esperanto@Isaiah:42:17 @ Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.

esperanto@Isaiah:42:22 @ Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj; ili farigxis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitajxo, kaj neniu diras:Redonu.

esperanto@Isaiah:42:24 @ Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon?

esperanto@Isaiah:42:25 @ Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon cxirkauxe de li, sed li ne komprenis; Li jxetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.

esperanto@Isaiah:43:2 @ Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

esperanto@Isaiah:43:4 @ CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo.

esperanto@Isaiah:43:5 @ Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.

esperanto@Isaiah:43:6 @ Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,

esperanto@Isaiah:43:9 @ CXiuj nacioj kolektigxu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni auxdu, kaj diru:Estas vero!

esperanto@Isaiah:43:10 @ Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaux Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.

esperanto@Isaiah:43:11 @ Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.

esperanto@Isaiah:43:13 @ De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos?

esperanto@Isaiah:43:20 @ Gloros Min la bestoj de la kampo, sxakaloj kaj strutoj; cxar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,

esperanto@Isaiah:43:26 @ Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.

esperanto@Isaiah:44:10 @ Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?

esperanto@Isaiah:44:11 @ CXiuj partoprenintoj estos hontigataj, cxar la majstroj estas ja el homoj; ili cxiuj kolektigxu kaj starigxu, ili ektimos, kaj cxiuj kune estos hontigataj.

esperanto@Isaiah:44:15 @ Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaux faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorklinigxas antaux gxi, li faras el gxi idolon kaj adoras gxin.

esperanto@Isaiah:44:17 @ Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio.

esperanto@Isaiah:44:19 @ Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros?

esperanto@Isaiah:44:20 @ Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

esperanto@Isaiah:44:23 @ GXojkriu, ho cxielo, cxar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj cxiuj arboj en gxi; cxar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

esperanto@Isaiah:44:25 @ kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorcxistojn, repusxas la sagxulojn malantauxen kaj malsagxigas ilian scion;

esperanto@Isaiah:45:1 @ Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro:Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaux li popolojn, kaj la lumbojn de regxoj Mi senzonigos, por malfermi antaux li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu sxlositaj.

esperanto@Isaiah:45:2 @ Mi iros antaux vi kaj ebenigos altajxojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.

esperanto@Isaiah:45:4 @ Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laux via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.

esperanto@Isaiah:45:5 @ Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;

esperanto@Isaiah:45:6 @ por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia,

esperanto@Isaiah:45:13 @ Mi starigis lin por justeco, kaj cxiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elacxeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:45:14 @ Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.

esperanto@Isaiah:45:21 @ Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

esperanto@Isaiah:45:23 @ Mi jxuris per Mi, el Mia busxo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaux Mi klinigxos cxiu genuo, jxuros cxiu lango.

esperanto@Isaiah:45:24 @ Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos cxiuj, kiuj koleris kontraux Li.

esperanto@Isaiah:46:1 @ Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj.

esperanto@Isaiah:46:2 @ Ili klinigxis kaj falis kune, ne povis savi sian sxargxon, kaj mem iris en malliberecon.

esperanto@Isaiah:46:5 @ Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?

esperanto@Isaiah:46:6 @ Tiuj, kiuj sxutas oron el la saketo kaj pesas argxenton sur pesilo, dungas orajxiston, ke li faru el tio dion, antaux kiu ili klinigxas kaj jxetas sin teren,

esperanto@Isaiah:46:7 @ levas lin sur la sxultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne movigxas de sia loko; ecx se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfelicxo.

esperanto@Isaiah:46:11 @ Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.

esperanto@Isaiah:47:1 @ Iru malsupren kaj sidigxu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidigxu sur la tero, sentronigita filino de la HXaldeoj; cxar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.

esperanto@Isaiah:47:3 @ Malkovrigxos via nudajxo, kaj montrigxos via honto. Mi faros vengxon, kaj Mi neniun indulgos.

esperanto@Isaiah:47:4 @ Nia Liberiganto-Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:47:5 @ Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la HXaldeoj, cxar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.

esperanto@Isaiah:47:6 @ Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;

esperanto@Isaiah:47:7 @ vi diris:Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.

esperanto@Isaiah:47:9 @ Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraux viaj multaj sorcxoj, malgraux la granda forto de viaj magiajxoj.

esperanto@Isaiah:47:10 @ Vi sentis vin sendangxera en via malboneco; vi diris:Neniu min vidas; via sagxeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.

esperanto@Isaiah:47:14 @ Jen, ili farigxos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, cxe kiu sin varmigi, nek fajro, antaux kiu sidi.

esperanto@Isaiah:47:15 @ Tiaj farigxis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; cxiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.

esperanto@Isaiah:48:1 @ Auxskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj jxuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.

esperanto@Isaiah:48:5 @ tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis.

esperanto@Isaiah:48:8 @ Vi ne auxdis, vi ne sciis, kaj via orelo antauxe ne estis malfermita; cxar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskigxo oni ja nomas vin nefidindulo.

esperanto@Isaiah:48:11 @ Por Mi, por Mi Mi tion faras; cxar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

esperanto@Isaiah:48:15 @ Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis lian vojon.

esperanto@Isaiah:49:4 @ Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas cxe la Eternulo, kaj mia rekompenco cxe mia Dio.

esperanto@Isaiah:49:5 @ Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektigxu cxe Li (cxar mi estas honorata antaux la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -

esperanto@Isaiah:49:6 @ Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

esperanto@Isaiah:49:7 @ Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.

esperanto@Isaiah:49:12 @ Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.

esperanto@Isaiah:49:13 @ GXojkriu, ho cxielo, kaj gxoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; cxar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

esperanto@Isaiah:49:19 @ CXar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la logxantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj.

esperanto@Isaiah:49:21 @ Tiam vi diros en via koro:Kiu naskis al mi cxi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?

esperanto@Isaiah:49:22 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj.

esperanto@Isaiah:49:23 @ Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

esperanto@Isaiah:49:24 @ CXu de fortulo oni povas forpreni la akiritajxon? aux cxu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?

esperanto@Isaiah:49:25 @ Sed tiele diras la Eternulo:Ecx la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritajxo de la potenculo formalaperos; kaj kontraux viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.

esperanto@Isaiah:50:2 @ Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? CXu Mia mano farigxis tro mallonga, por liberigi? kaj cxu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fisxoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.

esperanto@Isaiah:50:4 @ La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, cxiumatene vekas mian orelon, por ke mi auxskultu kiel instruatoj.

esperanto@Isaiah:50:5 @ La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen.

esperanto@Isaiah:50:8 @ Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.

esperanto@Isaiah:50:10 @ Kiu inter vi timas la Eternulon, auxskultas la vocxon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.

esperanto@Isaiah:51:2 @ Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.

esperanto@Isaiah:51:6 @ Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

esperanto@Isaiah:51:16 @ Mi metis Miajn vortojn en vian busxon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por arangxi la cxielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion:Vi estas Mia popolo.

esperanto@Isaiah:51:18 @ El cxiuj filoj, kiujn sxi naskis, neniu sxin gvidis; el cxiuj filoj, kiujn sxi edukis, neniu tenis sxin je la mano.

esperanto@Isaiah:51:22 @ tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon:Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la sxauxmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos gxin;

esperanto@Isaiah:51:23 @ kaj Mi transdonos gxin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo:Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaux teron, kvazaux straton por pasantoj.

esperanto@Isaiah:52:1 @ Vekigxu, vekigxu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; cxar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.

esperanto@Isaiah:52:4 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En Egiptujon iam iris Mia popolo, por logxi tie kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio gxin premis;

esperanto@Isaiah:52:5 @ kion do Mi nun cxi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? gxiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, cxiutage, Mia nomo estas insultata.

esperanto@Isaiah:52:8 @ Jen eksonis la vocxo de viaj gardostarantoj; ili levas la vocxon kaj kune gxojkrias, cxar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

esperanto@Isaiah:52:10 @ La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

esperanto@Isaiah:53:1 @ Kiu kredus al tio, kion ni auxdis? kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?

esperanto@Isaiah:53:2 @ CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni.

esperanto@Isaiah:53:3 @ Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

esperanto@Isaiah:53:4 @ Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sxargxis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.

esperanto@Isaiah:53:5 @ Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis.

esperanto@Isaiah:53:6 @ Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj.

esperanto@Isaiah:53:8 @ De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.

esperanto@Isaiah:53:9 @ Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter ricxuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustajxon kaj trompo ne estis en lia busxo.

esperanto@Isaiah:53:10 @ Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

esperanto@Isaiah:53:11 @ La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.

esperanto@Isaiah:53:12 @ Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

esperanto@Isaiah:54:1 @ GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:54:5 @ CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

esperanto@Isaiah:54:8 @ En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

esperanto@Isaiah:54:9 @ CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.

esperanto@Isaiah:54:15 @ Certe, oni sin armos kontraux vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraux vi, tiu falos antaux vi.

esperanto@Isaiah:54:17 @ Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:55:2 @ Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.

esperanto@Isaiah:55:3 @ Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

esperanto@Isaiah:55:7 @ Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

esperanto@Isaiah:55:12 @ Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj.

esperanto@Isaiah:56:2 @ Felicxa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.

esperanto@Isaiah:56:7 @ Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj gxojigos en Mia pregxejo; iliaj bruloferoj kaj bucxoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; cxar Mia domo estos nomata pregxejo por cxiuj popoloj.

esperanto@Isaiah:56:11 @ Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante:

esperanto@Isaiah:56:12 @ Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.

esperanto@Isaiah:57:1 @ La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.

esperanto@Isaiah:57:7 @ Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kusxejon, vi tien supreniris, por bucxi oferojn.

esperanto@Isaiah:57:8 @ Kaj malantaux la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; cxar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, largxigis vian kusxejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kusxejon, elrigardis por vi oportunan lokon.

esperanto@Isaiah:57:11 @ Sed kiu kauxzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? cxu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?

esperanto@Isaiah:57:14 @ Kaj Li diras:Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.

esperanto@Isaiah:57:16 @ CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

esperanto@Isaiah:57:17 @ Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laux la vojo de sia koro.

esperanto@Isaiah:57:18 @ Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.

esperanto@Isaiah:57:19 @ Mi kreos diron de la busxo:Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.

esperanto@Isaiah:58:2 @ Min ili cxiutage sercxas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la legxon de sia Dio, ili postulas de Mi justan jugxon, deziras proksimecon de Dio:

esperanto@Isaiah:58:3 @ Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.

esperanto@Isaiah:58:5 @ CXu tia estas fasto, kiu placxas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakajxon kaj cindron? cxu tion vi nomas fasto kaj tago placxanta al la Eternulo?

esperanto@Isaiah:58:8 @ Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.

esperanto@Isaiah:58:10 @ kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

esperanto@Isaiah:58:11 @ kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

esperanto@Isaiah:58:12 @ Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.

esperanto@Isaiah:59:4 @ Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.

esperanto@Isaiah:59:5 @ Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneajxon. Kiu mangxas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.

esperanto@Isaiah:59:7 @ Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por versxi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.

esperanto@Isaiah:59:9 @ Tial malproksimigxis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.

esperanto@Isaiah:59:10 @ Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.

esperanto@Isaiah:59:11 @ Ni cxiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni gxemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed gxi forestas; savon, sed gxi estas malproksime de ni.

esperanto@Isaiah:59:12 @ CXar multigxis niaj krimoj antaux Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraux ni; cxar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.

esperanto@Isaiah:59:13 @ Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.

esperanto@Isaiah:59:14 @ Kaj forturnigxis malantauxen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni.

esperanto@Isaiah:59:15 @ Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.

esperanto@Isaiah:59:16 @ Kaj Li vidis, ke ne trovigxas viro, kaj Li miris, ke ne trovigxas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.

esperanto@Isaiah:59:19 @ Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; cxar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:60:5 @ Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi.

esperanto@Isaiah:60:9 @ Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

esperanto@Isaiah:60:11 @ Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn.

esperanto@Isaiah:60:13 @ La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kunigxos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.

esperanto@Isaiah:60:14 @ Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:60:15 @ Anstataux tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindajxo de la mondo, gxojo de cxiuj generacioj.

esperanto@Isaiah:60:17 @ Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

esperanto@Isaiah:60:18 @ Oni ne plu auxdos pri perforto en via lando, pri malfelicxo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn lauxda kanto.

esperanto@Isaiah:60:20 @ Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kasxigxos; cxar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finigxos.

esperanto@Isaiah:60:22 @ El la plej malgranda farigxos milo, kaj el la plej sensignifa farigxos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en gxia tempo.

esperanto@Isaiah:61:2 @ por proklami favorjaron de la Eternulo kaj vengxotagon de nia Dio, por konsoli cxiujn malgxojulojn,

esperanto@Isaiah:61:3 @ por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

esperanto@Isaiah:61:4 @ Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitajxojn de la antauxa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaux multe da generacioj.

esperanto@Isaiah:61:6 @ Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la ricxajxon de popoloj vi mangxos, kaj per ilia gloro vi glorigxos.

esperanto@Isaiah:61:9 @ Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; cxiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:61:10 @ Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

esperanto@Isaiah:62:2 @ Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:62:4 @ Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.

esperanto@Isaiah:62:10 @ Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.

esperanto@Isaiah:62:12 @ Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.

esperanto@Isaiah:63:3 @ La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis.

esperanto@Isaiah:63:4 @ CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis.

esperanto@Isaiah:63:5 @ Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis.

esperanto@Isaiah:63:7 @ Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la lauxdon al la Eternulo, pro cxio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.

esperanto@Isaiah:63:9 @ En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.

esperanto@Isaiah:63:10 @ Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.

esperanto@Isaiah:63:14 @ Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al gxi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.

esperanto@Isaiah:63:16 @ Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.

esperanto@Isaiah:63:17 @ Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.

esperanto@Isaiah:63:18 @ Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.

esperanto@Isaiah:63:19 @ Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

esperanto@Isaiah:64:1 @ Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj;

esperanto@Isaiah:64:2 @ aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaux Via vizagxo ektremu la popoloj!

esperanto@Isaiah:64:3 @ Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaux Vi ektremis la montoj.

esperanto@Isaiah:64:4 @ Neniam oni tion auxdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.

esperanto@Isaiah:64:5 @ Vi renkontis tiujn, kiuj gxoje faris justajxon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni cxiam estis savataj.

esperanto@Isaiah:64:6 @ Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.

esperanto@Isaiah:64:7 @ Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

esperanto@Isaiah:64:8 @ Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.

esperanto@Isaiah:64:9 @ Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo.

esperanto@Isaiah:64:11 @ Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj.

esperanto@Isaiah:64:12 @ CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

esperanto@Isaiah:65:3 @ al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj;

esperanto@Isaiah:65:4 @ al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

esperanto@Isaiah:65:8 @ Tiele diras la Eternulo:Kiel se en vinberaro trovigxas mosto, oni diras:Ne difektu gxin, cxar en gxi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu cxiujn.

esperanto@Isaiah:65:17 @ CXar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi.

esperanto@Isaiah:65:19 @ Kaj Mi gxojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu auxdos en gxi vocxon de ploro, nek vocxon de plendo.

esperanto@Isaiah:65:23 @ Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; cxar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili.

esperanto@Isaiah:66:3 @ Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,

esperanto@Isaiah:66:4 @ tiel ankaux Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; cxar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne auxskultis; sed ili faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.

esperanto@Isaiah:66:5 @ Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.

esperanto@Isaiah:66:7 @ Antaux ol sxi eksentis dolorojn, sxi naskis; antaux ol venis al sxi la akusxigxaj suferoj, sxi elfaligis filon.

esperanto@Isaiah:66:17 @ Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:66:18 @ Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.

esperanto@Isaiah:66:20 @ Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.

esperanto@Isaiah:66:23 @ Kaj regule en cxiu monatkomenco kaj en cxiu sabato venos cxiu karno, por adorklinigxi antaux Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:66:24 @ Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraux Mi; cxar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingigxos, kaj ili estos abomenindajxo por cxiu karno.

esperanto@Jeremiah:1:5 @ Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.

esperanto@Jeremiah:1:16 @ Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro cxiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux la faritajxo de siaj manoj.

esperanto@Jeremiah:2:3 @ Izrael tiam estis sanktajxo de la Eternulo, Lia unua frukto; cxiuj, kiuj mangxis gxin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:2:6 @ Kaj ili ne diris:Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu logxis?

esperanto@Jeremiah:2:7 @ Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi mangxu gxiajn fruktojn kaj bonajxojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredajxon vi faris abomenindajxo.

esperanto@Jeremiah:2:12 @ Miregu pri tio, ho cxielo, sentu teruron kaj forte konsternigxu, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:2:13 @ CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

esperanto@Jeremiah:2:15 @ Kontraux li blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili faris lian landon dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu logxas en ili.

esperanto@Jeremiah:2:18 @ Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu por trinki la akvon de Euxfrato?

esperanto@Jeremiah:2:24 @ Kiu povas reteni sovagxan azeninon, alkutimigxintan al la dezerto, kiam gxi sopiregas de sia volupta celado? cxiuj, kiuj gxin sercxas, ne bezonas lacigxi, en la sama stato ili gxin trovos.

esperanto@Jeremiah:2:26 @ Kiel sxtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,

esperanto@Jeremiah:2:27 @ kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin.

esperanto@Jeremiah:2:31 @ Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?

esperanto@Jeremiah:2:34 @ Ecx sur viaj baskoj oni trovas sangon de malricxuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur cxiuj tiuj lokoj.

esperanto@Jeremiah:2:35 @ Vi diras:Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon inter ni pro tio, ke vi diras:Mi ne pekis.

esperanto@Jeremiah:3:1 @ Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:3:3 @ Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.

esperanto@Jeremiah:3:7 @ Kaj post kiam sxi faris cxion cxi tion, Mi diris:Revenu al Mi; sed sxi ne revenis. Kaj tion vidis sxia perfidema fratino Judujo.

esperanto@Jeremiah:3:8 @ Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.

esperanto@Jeremiah:3:10 @ Kaj malgraux cxio sxia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:3:14 @ Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.

esperanto@Jeremiah:3:16 @ Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; gxi ne venos en la koron, oni ne rememoros gxin, oni ne sercxos gxin, oni ne faros gxin denove.

esperanto@Jeremiah:3:17 @ En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektigxos cxiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.

esperanto@Jeremiah:3:18 @ En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:3:19 @ Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

esperanto@Jeremiah:3:22 @ Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, cxar Vi estas la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:3:23 @ Vere, mensogo estis en la altajxoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:3:24 @ La hontindajxo formangxis la penadon de niaj patroj de post nia juneco:iliajn sxafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.

esperanto@Jeremiah:3:25 @ Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:4:1 @ Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados,

esperanto@Jeremiah:4:4 @ Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu gxin estingos.

esperanto@Jeremiah:4:5 @ Proklamu en Judujo, auxdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena vocxo, kaj diru:Kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn.

esperanto@Jeremiah:4:6 @ Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.

esperanto@Jeremiah:4:7 @ Leono levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili.

esperanto@Jeremiah:4:8 @ Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.

esperanto@Jeremiah:4:9 @ En tiu tago, diras la Eternulo, senvivigxos la koro de la regxo kaj la koro de la princoj, konsternigxos la pastroj, kaj la profetoj konfuzigxos.

esperanto@Jeremiah:4:10 @ Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?

esperanto@Jeremiah:4:11 @ En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi;

esperanto@Jeremiah:4:13 @ Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.

esperanto@Jeremiah:4:16 @ Sciigu al la popoloj, auxdigu pri Jerusalem, ke siegxontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian vocxon kontraux la urboj de Judujo.

esperanto@Jeremiah:4:19 @ Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.

esperanto@Jeremiah:4:20 @ Estas proklamata malfelicxo post malfelicxo, cxar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj.

esperanto@Jeremiah:4:25 @ Mi rigardas-trovigxas neniu homo, kaj cxiuj birdoj de la cxielo disflugis.

esperanto@Jeremiah:4:29 @ Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; cxiuj urboj malplenigxis, kaj neniu en ili logxas.

esperanto@Jeremiah:4:31 @ CXar Mi auxdas krion kiel de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la mortigantoj.

esperanto@Jeremiah:5:3 @ Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi.

esperanto@Jeremiah:5:9 @ CXu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj cxu al tia popolo Mia animo povas ne vengxi?

esperanto@Jeremiah:5:12 @ Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.

esperanto@Jeremiah:5:15 @ Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.

esperanto@Jeremiah:5:19 @ Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.

esperanto@Jeremiah:5:22 @ CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.

esperanto@Jeremiah:5:24 @ Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.

esperanto@Jeremiah:5:25 @ Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.

esperanto@Jeremiah:5:29 @ CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?

esperanto@Jeremiah:6:1 @ Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.

esperanto@Jeremiah:6:4 @ Arangxu militon kontraux sxi; levigxu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! cxar baldaux vesperigxos, etendigxas la ombroj de vespero.

esperanto@Jeremiah:6:5 @ Levigxu, ni iru nokte, kaj ni detruu sxiajn palacojn.

esperanto@Jeremiah:6:6 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Haku sxiajn arbojn kaj arangxu remparon cxirkaux Jerusalem; cxi tiun urbon oni devas puni, gxi estas tute plena de malbonagoj.

esperanto@Jeremiah:6:8 @ Prudentigxu, ho Jerusalem, por ke ne forigxu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne logxata.

esperanto@Jeremiah:6:9 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Oni kolektu la restajxon de Izrael kiel restajxon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel sxirkolektanto de vinberoj super la korboj.

esperanto@Jeremiah:6:10 @ Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min auxskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas auxdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malsxatas; ili ne deziras gxin.

esperanto@Jeremiah:6:11 @ Tial Mi plenigxis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elversxu gxin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiligxon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaux virino estos kaptita, maljunulo kaj profundagxulo.

esperanto@Jeremiah:6:14 @ Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

esperanto@Jeremiah:6:15 @ CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:6:16 @ Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laux gxi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris:Ni ne iros.

esperanto@Jeremiah:6:17 @ Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante:Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris:Ni ne atentos.

esperanto@Jeremiah:6:19 @ Auxskultu, ho tero! jen Mi venigas malfelicxon sur cxi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; cxar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpusxis.

esperanto@Jeremiah:6:24 @ Kiam ni auxdis pri ili, mallevigxis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon.

esperanto@Jeremiah:6:26 @ Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakajxo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolcxe, cxar subite venos sur nin la pereiganto.

esperanto@Jeremiah:6:28 @ CXiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; cxiuj ili estas degenerintoj.

esperanto@Jeremiah:6:30 @ Argxento rifuzita oni nomos ilin, cxar la Eternulo forrifuzis ilin.

esperanto@Jeremiah:7:2 @ Starigxu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu cxi tiun vorton, kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj venas en cxi tiun pordegon, por adorklinigxi al la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:7:3 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko.

esperanto@Jeremiah:7:4 @ Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi:CXi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:7:5 @ Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,

esperanto@Jeremiah:7:7 @ tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, cxiam kaj eterne.

esperanto@Jeremiah:7:8 @ Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

esperanto@Jeremiah:7:10 @ vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!

esperanto@Jeremiah:7:14 @ tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al SXilo.

esperanto@Jeremiah:7:18 @ La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo, kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.

esperanto@Jeremiah:7:22 @ cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;

esperanto@Jeremiah:7:23 @ nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.

esperanto@Jeremiah:7:24 @ Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laux siaj propraj pensoj, laux la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantauxen, ne antauxen.

esperanto@Jeremiah:7:26 @ sed ili ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:7:30 @ CXar la filoj de Jehuda faras malbonon antaux Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi gxin.

esperanto@Jeremiah:7:31 @ Ili arangxis altajxojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.

esperanto@Jeremiah:7:32 @ Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, cxar mankos alia loko.

esperanto@Jeremiah:7:33 @ Kaj la kadavroj de cxi tiu popolo estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.

esperanto@Jeremiah:8:1 @ En tiu tempo, diras la Eternulo, oni eljxetos el iliaj tomboj la ostojn de la regxoj de Judujo kaj la ostojn de gxiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la logxantoj de Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:8:2 @ kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero.

esperanto@Jeremiah:8:4 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:CXu se oni falis, oni ne levigxas? cxu se oni devojigxis, oni ne volas reveni?

esperanto@Jeremiah:8:6 @ Mi atentis kaj auxskultis, sed ili parolas nenion gxustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante:Kion mi faris? CXiu fordonis sin al sia kurado, kiel cxevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon.

esperanto@Jeremiah:8:7 @ Ecx cikonio sub la cxielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la legxon de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:8 @ Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj.

esperanto@Jeremiah:8:11 @ Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

esperanto@Jeremiah:8:12 @ CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:14 @ Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:15 @ Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed jen estas teruro.

esperanto@Jeremiah:8:16 @ El la regiono de Dan oni auxdas spiregadon de iliaj cxevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj cxevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formangxos la teron, kaj tion, kio estas sur gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn.

esperanto@Jeremiah:8:17 @ CXar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorcxligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:20 @ Pasis la rikolto, finigxis la somero, sed ni ne ricevis helpon.

esperanto@Jeremiah:8:22 @ CXu ne ekzistas balzamo en Gilead? cxu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resanigxo al la filino de mia popolo?

esperanto@Jeremiah:9:4 @ Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn.

esperanto@Jeremiah:9:5 @ Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado.

esperanto@Jeremiah:9:6 @ Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:9:9 @ CXu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?

esperanto@Jeremiah:9:10 @ Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris, foriris.

esperanto@Jeremiah:9:11 @ Mi faros Jerusalemon amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu logxanto.

esperanto@Jeremiah:9:12 @ CXu ekzistas homo sagxa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la busxo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra gxi?

esperanto@Jeremiah:9:13 @ Kaj la Eternulo diris:Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne auxskultis Mian vocxon kaj ne sekvis gxin,

esperanto@Jeremiah:9:14 @ sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:

esperanto@Jeremiah:9:16 @ kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, gxis Mi tute ekstermos ilin.

esperanto@Jeremiah:9:18 @ Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo.

esperanto@Jeremiah:9:19 @ Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj.

esperanto@Jeremiah:9:20 @ Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.

esperanto@Jeremiah:9:21 @ CXar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.

esperanto@Jeremiah:9:22 @ Diru, ke tiele diras la Eternulo:La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaux la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.

esperanto@Jeremiah:9:26 @ Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.

esperanto@Jeremiah:10:5 @ Ili estas kiel kolono cxirkauxforgxita; ili ne parolas, oni portas ilin, cxar ili ne povas iri. Ne timu ilin, cxar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon.

esperanto@Jeremiah:10:6 @ Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.

esperanto@Jeremiah:10:7 @ Kiu povas ne timi Vin, ho Regxo de la popoloj? al Vi tio decas, cxar inter cxiuj sagxuloj de la nacioj kaj en cxiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi.

esperanto@Jeremiah:10:9 @ Foliigita argxento estas venigita el Tasxisx kaj oro el Ufaz, laboritajxo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura sxtofo estas ilia vesto, cxio estas faritajxo de lertuloj.

esperanto@Jeremiah:10:10 @ Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

esperanto@Jeremiah:10:13 @ Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

esperanto@Jeremiah:10:19 @ Ho ve al mi en mia malfelicxo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti.

esperanto@Jeremiah:10:20 @ Mia tendo estas ruinigita, kaj cxiuj miaj sxnuroj estas dissxiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn kurtenojn.

esperanto@Jeremiah:10:21 @ CXar la pasxtistoj malsagxigxis kaj ne sercxis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta pasxtataro estas dispelita.

esperanto@Jeremiah:11:3 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Malbenita estu la homo, kiu ne auxskultos la vortojn de cxi tiu interligo,

esperanto@Jeremiah:11:4 @ kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;

esperanto@Jeremiah:11:8 @ Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, cxiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin cxion, kio estas dirita en cxi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.

esperanto@Jeremiah:11:10 @ ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:11:11 @ Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos sur ilin malfelicxon, el kiu ili ne povos liberigxi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne auxskultos ilin.

esperanto@Jeremiah:11:19 @ Kaj mi, kiel milda sxafido, kondukata al la bucxo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraux mi, dirante:Ni ekstermu la arbon kun gxiaj fruktoj, ni elhaku gxin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.

esperanto@Jeremiah:11:20 @ Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu jugxas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian vengxon kontraux ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.

esperanto@Jeremiah:11:21 @ Tial tiele diras la Eternulo pri la logxantoj de Anatot, kiuj sercxas vian animon, kaj diras:Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;

esperanto@Jeremiah:11:23 @ Kaj neniu restos el ili, cxar Mi venigos malfelicxon sur la logxantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.

esperanto@Jeremiah:12:4 @ Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.

esperanto@Jeremiah:12:7 @ Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredajxo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de gxiaj malamikoj.

esperanto@Jeremiah:12:10 @ Multo da pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.

esperanto@Jeremiah:12:11 @ Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.

esperanto@Jeremiah:12:12 @ Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis ruinigantoj, cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu rando de la lando gxis la alia; neniu karno estas indulgata.

esperanto@Jeremiah:12:15 @ Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon.

esperanto@Jeremiah:12:16 @ Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo.

esperanto@Jeremiah:13:5 @ Kaj mi iris kaj kasxis gxin apud Euxfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis.

esperanto@Jeremiah:13:6 @ Post longa tempo la Eternulo diris al mi:Levigxu, iru al Euxfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kasxu gxin tie.

esperanto@Jeremiah:13:7 @ Kaj mi iris al Euxfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi gxin kasxis; kaj jen montrigxis, ke la zono tute putrigxis kaj jam por nenio tauxgas.

esperanto@Jeremiah:13:10 @ Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorklinigxante al ili, farigxos kiel cxi tiu zono, kiu jam tauxgas por nenio.

esperanto@Jeremiah:13:12 @ Kaj diru al ili cxi tion:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXiu vinkrucxo estos plenigata de vino. Ili diros al vi:CXu ni ne scias, ke cxiu vinkrucxo estos plenigata de vino?

esperanto@Jeremiah:13:13 @ Sed vi diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi plenigos gxis ebrieco cxiujn logxantojn de cxi tiu lando, la regxojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj cxiujn logxantojn de Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:13:16 @ Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.

esperanto@Jeremiah:13:17 @ Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:13:19 @ La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, gxi tuta estas forkondukita.

esperanto@Jeremiah:13:21 @ Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraux vi, esti cxefoj kaj ordonantoj. CXu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?

esperanto@Jeremiah:13:25 @ Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon.

esperanto@Jeremiah:13:27 @ via adulto, via voluptegeco, viaj malcxastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindajxojn. Ve al vi, ho Jerusalem! cxu vi ne purigxos? kiam do fine?

esperanto@Jeremiah:14:2 @ Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem.

esperanto@Jeremiah:14:3 @ GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon.

esperanto@Jeremiah:14:4 @ CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.

esperanto@Jeremiah:14:7 @ Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.

esperanto@Jeremiah:14:8 @ Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfelicxo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?

esperanto@Jeremiah:14:9 @ Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.

esperanto@Jeremiah:14:14 @ Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro.

esperanto@Jeremiah:14:16 @ kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disjxetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos-ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elversxos sur ilin ilian malbonecon.

esperanto@Jeremiah:14:18 @ Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaux la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.

esperanto@Jeremiah:14:19 @ CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron.

esperanto@Jeremiah:14:20 @ Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi.

esperanto@Jeremiah:14:21 @ Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.

esperanto@Jeremiah:14:22 @ CXu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? cxu la cxielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, cxar Vi faras cxion cxi tion.

esperanto@Jeremiah:15:1 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru.

esperanto@Jeremiah:15:2 @ Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.

esperanto@Jeremiah:15:3 @ Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi.

esperanto@Jeremiah:15:7 @ Mi dissxutis ilin per sxutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.

esperanto@Jeremiah:15:8 @ Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.

esperanto@Jeremiah:15:9 @ Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras sxia animo; subiras sxia suno, kiam estas ankoraux tago; sxi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaux iliaj malamikoj, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:15:10 @ Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraux kiu cxiu malpacas kaj kiun cxiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen cxiuj min malbenas.

esperanto@Jeremiah:15:12 @ CXu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?

esperanto@Jeremiah:15:17 @ Mi ne sidis en interkonsiligxo de mokantoj kaj ne gxojis kun ili; mi sidis solece antaux Via mano, cxar Vi plenigis min per indigno.

esperanto@Jeremiah:15:18 @ Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.

esperanto@Jeremiah:16:5 @ CXar tiele diras la Eternulo:Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; cxar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton.

esperanto@Jeremiah:16:6 @ Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si trancxojn nek kalvajxon pro ili.

esperanto@Jeremiah:16:7 @ Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.

esperanto@Jeremiah:16:10 @ Kiam vi diros al tiu popolo cxiujn cxi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi:Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfelicxon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaux la Eternulo, nia Dio? -

esperanto@Jeremiah:16:11 @ tiam diru al ili:Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorklinigxis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;

esperanto@Jeremiah:16:13 @ tial Mi eljxetos vin el cxi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, cxar Mi ne donos al vi indulgon.

esperanto@Jeremiah:16:14 @ Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;

esperanto@Jeremiah:16:15 @ sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:16:18 @ Antaux cxio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon:per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj ili plenigis Mian heredajxon.

esperanto@Jeremiah:16:19 @ Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

esperanto@Jeremiah:17:4 @ Kaj vi estos elpusxita el la heredajxo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; cxar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, gxi flamos eterne.

esperanto@Jeremiah:17:5 @ Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:17:7 @ Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.

esperanto@Jeremiah:17:8 @ Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.

esperanto@Jeremiah:17:9 @ Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?

esperanto@Jeremiah:17:10 @ Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

esperanto@Jeremiah:17:12 @ Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva.

esperanto@Jeremiah:17:14 @ Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro.

esperanto@Jeremiah:17:16 @ Sed mi ne forklinis min de tio, esti pasxtisto laux Via montro; la tagon de malfelicxo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia busxo, tio estis gxusta antaux Via vizagxo.

esperanto@Jeremiah:17:18 @ Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.

esperanto@Jeremiah:17:19 @ Tiele diris al mi la Eternulo:Iru kaj starigxu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la regxoj de Judujo, kaj en cxiuj pordegoj de Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:17:21 @ Tiele diras la Eternulo:Gardu viajn animojn, kaj ne portu sxargxojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:17:22 @ kaj ne elportu sxargxon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:17:23 @ Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne auxskulti kaj por ne akcepti moralinstruon.

esperanto@Jeremiah:17:24 @ Se vi auxskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos sxargxon tra la pordegoj de cxi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en gxi nenian laboron:

esperanto@Jeremiah:17:26 @ Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la cxirkauxajxoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenajxo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj bucxoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:18:11 @ Kaj nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.

esperanto@Jeremiah:18:12 @ Sed ili diras:Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj cxiu el ni agos laux la obstineco de sia malbona koro.

esperanto@Jeremiah:18:13 @ Tial tiele diras la Eternulo:Demandu inter la nacioj, cxu iu auxdis ion similan; multe da abomenindajxoj faris la filino de Izrael.

esperanto@Jeremiah:18:15 @ Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux vojo ne ebenigita,

esperanto@Jeremiah:18:18 @ Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.

esperanto@Jeremiah:18:20 @ CXu oni devas repagi bonon per malbono? cxar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.

esperanto@Jeremiah:18:21 @ Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

esperanto@Jeremiah:18:22 @ Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn.

esperanto@Jeremiah:19:1 @ Tiele diris la Eternulo:Iru kaj acxetu argilan krucxon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejagxuloj de la popolo kaj el la plejagxuloj de la pastroj,

esperanto@Jeremiah:19:3 @ Kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun lokon tian malfelicxon, ke al cxiu, kiu auxdos pri gxi, eksonoros liaj oreloj.

esperanto@Jeremiah:19:4 @ Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis cxi tiun lokon, kaj incensis sur gxi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la regxoj de Judujo, kaj plenigis cxi tiun lokon per sango de senkulpuloj;

esperanto@Jeremiah:19:5 @ kaj konstruis altajxojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio ecx ne venis en Mian kapon:

esperanto@Jeremiah:19:6 @ pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos cxi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.

esperanto@Jeremiah:19:7 @ Kaj Mi detruos sur cxi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaux iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj sercxas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel mangxajxon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:19:9 @ Kaj Mi mangxigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj cxiu mangxos la karnon de sia proksimulo, dum la siegxo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la sercxantoj de iliaj animoj.

esperanto@Jeremiah:19:10 @ Kaj disrompu la krucxon antaux la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;

esperanto@Jeremiah:19:11 @ kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiele Mi disrompos cxi tiun popolon kaj cxi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke gxi ne povas esti tutajxigita; kaj oni enterigos en Tofet, cxar ne ekzistos alia loko por enterigado.

esperanto@Jeremiah:19:13 @ Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la regxoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, cxiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la cxielo kaj versxis versxoferojn al aliaj dioj.

esperanto@Jeremiah:19:14 @ Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li starigxis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo:

esperanto@Jeremiah:19:15 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun urbon kaj sur cxiujn gxiajn vilagxojn la tutan malfelicxon, kiun Mi eldiris pri gxi; cxar ili obstinigis sian nukon kaj ne auxskultas Miajn vortojn.

esperanto@Jeremiah:20:9 @ Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.

esperanto@Jeremiah:20:10 @ CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

esperanto@Jeremiah:20:12 @ Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian vengxon sur ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.

esperanto@Jeremiah:20:13 @ Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; cxar Li savas la animon de malricxulo el la mano de malbonaguloj.

esperanto@Jeremiah:20:14 @ Malbenita estu la tago, en kiu mi naskigxis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.

esperanto@Jeremiah:20:15 @ Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris:Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan gxojon.

esperanto@Jeremiah:20:16 @ Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li auxdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.

esperanto@Jeremiah:21:2 @ Volu demandi pri ni la Eternulon, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, militas kontraux ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al cxiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.

esperanto@Jeremiah:21:9 @ kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo aux de malsato aux de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la HXaldeoj, kiuj vin siegxas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.

esperanto@Jeremiah:21:10 @ CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.

esperanto@Jeremiah:21:12 @ Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.

esperanto@Jeremiah:21:13 @ Jen Mi iras kontraux vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenajxo, diras la Eternulo, kontraux vin, kiuj diras:Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn logxejojn?

esperanto@Jeremiah:22:9 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al ili.

esperanto@Jeremiah:22:12 @ sed sur la loko, kien oni translogxigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj cxi tiun landon li ne plu vidos.

esperanto@Jeremiah:22:16 @ Li jugxadis la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. CXu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:22:18 @ Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!

esperanto@Jeremiah:22:19 @ Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj jxetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.

esperanto@Jeremiah:22:20 @ Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Basxan lauxtigu vian vocxon, kaj kriu de Abarim; cxar disbatitaj estas cxiuj viaj amantoj.

esperanto@Jeremiah:22:27 @ Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.

esperanto@Jeremiah:22:28 @ CXu cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis?

esperanto@Jeremiah:22:30 @ Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.

esperanto@Jeremiah:23:3 @ Sed Mi kolektos la restajxon de Miaj sxafoj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian pasxtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multigxos.

esperanto@Jeremiah:23:6 @ En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

esperanto@Jeremiah:23:7 @ Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;

esperanto@Jeremiah:23:8 @ sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

esperanto@Jeremiah:23:12 @ Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:14 @ sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora.

esperanto@Jeremiah:23:18 @ Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj auxdis Lian vorton? kiu auxdis Lian vorton kaj komprenis?

esperanto@Jeremiah:23:19 @ Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turnigxanta; gxi falos sur la kapon de la malpiuloj.

esperanto@Jeremiah:23:21 @ Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.

esperanto@Jeremiah:23:24 @ CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:32 @ Jen Mi turnos Min kontraux tiujn, kiuj profetas malverajn songxojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogajxoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al cxi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:36 @ Kaj la esprimon:SXargxo de la Eternulo, ne plu uzu; cxar por cxiu homo lia vorto farigxos sxargxo, pro tio, ke vi malgxustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:23:39 @ tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaux Mia vizagxo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj;

esperanto@Jeremiah:24:1 @ La Eternulo montris al mi:jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaux la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la cxarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.

esperanto@Jeremiah:24:2 @ Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturigxintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas mangxi.

esperanto@Jeremiah:24:3 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin mangxi.

esperanto@Jeremiah:24:6 @ kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en cxi tiun landon, kaj Mi arangxos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elsxiros.

esperanto@Jeremiah:24:8 @ Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo:Al ili Mi similigos Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en cxi tiu lando kaj kiuj logxas en la lando Egipta;

esperanto@Jeremiah:24:10 @ kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, gxis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:25:4 @ La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.

esperanto@Jeremiah:25:5 @ Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam;

esperanto@Jeremiah:25:6 @ kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.

esperanto@Jeremiah:25:9 @ jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.

esperanto@Jeremiah:25:12 @ Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.

esperanto@Jeremiah:25:17 @ Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:

esperanto@Jeremiah:25:21 @ al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;

esperanto@Jeremiah:25:28 @ Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki.

esperanto@Jeremiah:25:30 @ Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:25:34 @ Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.

esperanto@Jeremiah:26:2 @ Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri cxiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorklinigxi, cxiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu ecx unu vorton.

esperanto@Jeremiah:26:4 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Se vi ne obeos Min, por agadi laux Mia instruo, kiun Mi donis al vi,

esperanto@Jeremiah:26:8 @ Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti!

esperanto@Jeremiah:26:9 @ Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:26:10 @ Kiam la eminentuloj de Judujo auxdis pri tio, ili iris el la regxa domo en la domon de la Eternulo kaj sidigxis cxe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:26:11 @ Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj.

esperanto@Jeremiah:26:13 @ Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la vocxon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi.

esperanto@Jeremiah:26:16 @ Tiam la eminentuloj kaj la tuta popolo diris al la pastroj kaj al la profetoj:CXi tiu homo ne estas kondamninda al morto, cxar li parolis al ni en la nomo de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:26:19 @ CXu mortigis lin HXizkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj pregxis antaux la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraux niaj animoj.

esperanto@Jeremiah:26:21 @ Kaj liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon.

esperanto@Jeremiah:26:23 @ kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo.

esperanto@Jeremiah:26:24 @ Tamen la mano de Ahxikam, filo de SXafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.

esperanto@Jeremiah:27:3 @ kaj sendu tion al la regxo de Edom kaj al la regxo de Moab kaj al la regxo de la Amonidoj kaj al la regxo de Tiro kaj al la regxo de Cidon, per la senditoj, kiuj venis Jerusalemon al Cidkija, regxo de Judujo;

esperanto@Jeremiah:27:16 @ Kaj al la pastroj kaj al la tuta cxi tiu popolo mi diris jene:Tiele diras la Eternulo:Ne auxskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene:Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaux estos revenigitaj el Babel; cxar malverajxon ili profetas al vi.

esperanto@Jeremiah:27:20 @ kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, regxo de Babel, kiam li forkondukis Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:27:22 @ En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, gxis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur cxi tiun lokon.

esperanto@Jeremiah:28:3 @ post du jaroj Mi revenigos sur cxi tiun lokon cxiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, regxo de Babel, prenis de cxi tiu loko kaj forportis en Babelon.

esperanto@Jeremiah:28:4 @ Kaj Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj cxiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur cxi tiun lokon, diras la Eternulo; cxar Mi rompos la jugon de la regxo de Babel.

esperanto@Jeremiah:28:6 @ kaj la profeto Jeremia diris:Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur cxi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj cxiujn forkondukitojn.

esperanto@Jeremiah:28:9 @ Se profeto antauxdiris pacon, tiam post la plenumigxo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:28:10 @ Kaj la profeto HXananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis gxin.

esperanto@Jeremiah:28:14 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Feran jugon Mi metis sur la kolon de cxiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ili servos al li; ecx la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.

esperanto@Jeremiah:29:6 @ prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multigxu tie kaj ne malmultigxu.

esperanto@Jeremiah:29:10 @ CXar tiele diras la Eternulo:Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur cxi tiun lokon.

esperanto@Jeremiah:29:11 @ CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

esperanto@Jeremiah:29:14 @ Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el cxiuj popoloj kaj de cxiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi translogxigis vin.

esperanto@Jeremiah:29:15 @ Vane vi diras:La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.

esperanto@Jeremiah:29:17 @ tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco;

esperanto@Jeremiah:29:22 @ Kaj cxe cxiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo farigxos objekto de malbeno, kaj oni dirados:La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Ahxab, kiujn la regxo de Babel rostigis sur fajro-

esperanto@Jeremiah:29:23 @ pro tio, ke ili faris abomenindajxon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malverajxon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:29:28 @ CXar ankaux al ni en Babelon li sendis, por diri:La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn.

esperanto@Jeremiah:29:32 @ pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:30:3 @ CXar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili gxin posedos.

esperanto@Jeremiah:30:5 @ Tiele diras la Eternulo:Vocxon de tumulto kaj de teruro ni auxdas, ne de paco.

esperanto@Jeremiah:30:10 @ Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

esperanto@Jeremiah:30:13 @ Neniu jugxos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.

esperanto@Jeremiah:30:16 @ Tamen cxiuj viaj mangxegantoj estos mangxegitaj; kaj cxiuj viaj premantoj, cxiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj cxiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.

esperanto@Jeremiah:30:17 @ Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; cxar ili nomis vin forpusxitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.

esperanto@Jeremiah:30:18 @ Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo.

esperanto@Jeremiah:31:5 @ Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn.

esperanto@Jeremiah:31:6 @ CXar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:31:8 @ Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien.

esperanto@Jeremiah:31:12 @ Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon.

esperanto@Jeremiah:31:14 @ Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasajxoj, kaj Mia popolo satigxos per Miaj bonajxoj, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:31:18 @ Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.

esperanto@Jeremiah:31:19 @ Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco.

esperanto@Jeremiah:31:23 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!

esperanto@Jeremiah:31:25 @ CXar Mi sensoifigos animon lacan, kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos.

esperanto@Jeremiah:31:29 @ En tiu tempo oni ne plu diros:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis;

esperanto@Jeremiah:31:32 @ ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;

esperanto@Jeremiah:31:36 @ Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi, diras la Eternulo, tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi.

esperanto@Jeremiah:31:37 @ Tiele diras la Eternulo:Se oni povos mezuri la cxielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre, tiam Mi forpusxos la tutan idaron de Izrael pro cxio, kion ili faris, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:31:39 @ Kaj la mezura sxnuro iros pluen gxis la monteto Gareb kaj turnigxos al Goa.

esperanto@Jeremiah:31:40 @ Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj cxiuj kampoj gxis la torento Kidron, gxis la angulo de la Pordego de CXevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruigxos kaj ne plu ruinigxos eterne.

esperanto@Jeremiah:32:4 @ kaj Cidkija, regxo de Judujo, ne savigxos el la manoj de la HXaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la regxo de Babel, kies busxo parolos kun lia busxo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;

esperanto@Jeremiah:32:8 @ Kaj venis al mi HXanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Acxetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto; acxetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:32:11 @ Kaj mi prenis la dokumenton de acxeto, la sigelitan laux juro kaj legxo, kaj la nefermitan.

esperanto@Jeremiah:32:12 @ Kaj mi donis la dokumenton de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, filo de Mahxseja, antaux la okuloj de mia kuzo HXanamel, kaj antaux la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de acxeto, kaj antaux la okuloj de cxiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.

esperanto@Jeremiah:32:13 @ Kaj mi ordonis al Baruhx antaux iliaj okuloj, dirante:

esperanto@Jeremiah:32:15 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Oni denove acxetos domojn, kampojn, kaj vinbergxardenojn en cxi tiu lando.

esperanto@Jeremiah:32:16 @ Kaj, transdoninte la dokumentojn de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, mi ekpregxis al la Eternulo, dirante:

esperanto@Jeremiah:32:17 @ Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

esperanto@Jeremiah:32:19 @ granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;

esperanto@Jeremiah:32:22 @ kaj Vi donis al ili cxi tiun landon, pri kiu Vi jxuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;

esperanto@Jeremiah:32:23 @ kaj ili venis kaj ekposedis gxin, tamen ili ne auxskultis Vian vocxon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris cxion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin cxi tiun tutan malfelicxon.

esperanto@Jeremiah:32:24 @ Jen remparoj alproksimigxas al la urbo, por venkopreni gxin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj, kiuj militas kontraux gxi; kion Vi diris, tio farigxas, kaj Vi tion vidas.

esperanto@Jeremiah:32:29 @ Kaj venos la HXaldeoj, kiuj militas kontraux cxi tiu urbo, kaj ekbruligos cxi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos gxin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis versxoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.

esperanto@Jeremiah:32:31 @ CXar nur por Mia kolero kaj por Mia cxagreno ekzistis cxi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis gxin, gxis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpusxi gxin de antaux Mia vizagxo,

esperanto@Jeremiah:32:33 @ Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizagxon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne auxskultis, ne akceptis admonon.

esperanto@Jeremiah:32:34 @ Siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis gxin.

esperanto@Jeremiah:32:35 @ Kaj ili arangxis la altajxojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Molehx, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindajxon, por pekigi Judujon.

esperanto@Jeremiah:32:37 @ Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere.

esperanto@Jeremiah:32:40 @ Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi.

esperanto@Jeremiah:32:41 @ Kaj Mi gxojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en cxi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.

esperanto@Jeremiah:32:42 @ CXar tiele diras la Eternulo:Kiel Mi venigis sur cxi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.

esperanto@Jeremiah:32:43 @ Kaj kampoj estos acxetataj en cxi tiu lando, pri kiu vi diras, ke gxi estas dezerta, ke ne trovigxas en gxi homoj nek brutoj, ke gxi estas transdonita en la manojn de la HXaldeoj.

esperanto@Jeremiah:32:44 @ Oni acxetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; cxar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:33:5 @ de tiuj, kiuj venis, por batali kontraux la HXaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; cxar Mi kasxis Mian vizagxon for de cxi tiu urbo pro cxiuj iliaj malbonagoj:

esperanto@Jeremiah:33:6 @ Jen Mi redonos al gxi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.

esperanto@Jeremiah:33:7 @ Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi arangxos ilin kiel antauxe.

esperanto@Jeremiah:33:11 @ ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:33:16 @ En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendangxere, kaj oni nomos gxin jene:La Eternulo estas nia justeco.

esperanto@Jeremiah:33:18 @ Kaj cxe la pastroj Levidoj neniam mankos antaux Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta bucxoferon.

esperanto@Jeremiah:33:20 @ Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:

esperanto@Jeremiah:33:26 @ tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

esperanto@Jeremiah:34:3 @ kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon.

esperanto@Jeremiah:34:5 @ vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antauxaj regxoj, kiuj estis antaux vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! CXar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:34:9 @ ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.

esperanto@Jeremiah:34:10 @ Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.

esperanto@Jeremiah:34:11 @ Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj.

esperanto@Jeremiah:34:14 @ En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon.

esperanto@Jeremiah:34:16 @ sed vi sxangxigxis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.

esperanto@Jeremiah:34:22 @ Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al cxi tiu urbo, kaj ili atakos gxin kaj venkoprenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en gxi logxos.

esperanto@Jeremiah:35:2 @ Iru en la domon de la Rehxabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj, kaj trinkigu al ili vinon.

esperanto@Jeremiah:35:3 @ Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de HXabacinja, kaj liajn fratojn kaj cxiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Rehxabidoj;

esperanto@Jeremiah:35:4 @ kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la cxambron de la filoj de HXanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la cxambro de la princoj, super la cxambro de Maaseja, filo de SXalum, gardisto de pordego.

esperanto@Jeremiah:35:6 @ Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon, cxar nia patro Jonadab, filo de Rehxab, ordonis al ni, dirante:Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;

esperanto@Jeremiah:35:8 @ Kaj ni obeis la vocxon de nia patro Jonadab, filo de Rehxab, en cxio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,

esperanto@Jeremiah:35:9 @ kaj ne konstruante domojn por nia logxado, kaj ne havante por ni vinbergxardenon, nek kampon, nek semadon;

esperanto@Jeremiah:35:10 @ sed ni logxas en tendoj, kaj obeas, kaj faras cxion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab.

esperanto@Jeremiah:35:11 @ Kaj kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, venis kontraux la landon, ni diris:Venu, ni iru en Jerusalemon, for de la militistaro de la HXaldeoj kaj de la militistaro de Sirio; kaj ni restis en Jerusalem.

esperanto@Jeremiah:35:14 @ Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Rehxab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas gxis nun, cxar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:15 @ Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:16 @ La filoj de Jonadab, filo de Rehxab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed cxi tiu popolo ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:17 @ Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne auxskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis.

esperanto@Jeremiah:35:19 @ pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Neniam mankos cxe Jonadab, filo de Rehxab, viro, staranta antaux Mi.

esperanto@Jeremiah:36:3 @ Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.

esperanto@Jeremiah:36:5 @ Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruhx:Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo;

esperanto@Jeremiah:36:6 @ iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.

esperanto@Jeremiah:36:7 @ Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo.

esperanto@Jeremiah:36:8 @ Kaj Baruhx, filo de Nerija, plenumis cxion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:36:9 @ En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.

esperanto@Jeremiah:36:14 @ Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin, filon de Netanja, filo de SXelemja, filo de Kusxi, por diri:La skribrulajxon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruhx, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulajxon, kaj venis al ili.

esperanto@Jeremiah:36:15 @ Kaj ili diris al li:Sidigxu, kaj vocxlegu gxin al ni. Kaj Baruhx vocxlegis al ili.

esperanto@Jeremiah:36:16 @ Kiam ili auxdis cxiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaux la alia, kaj ili diris al Baruhx:Ni raportos al la regxo cxiujn cxi tiujn vortojn.

esperanto@Jeremiah:36:17 @ Kaj ili demandis Baruhxon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo?

esperanto@Jeremiah:36:19 @ Kaj la eminentuloj diris al Baruhx:Iru kaj kasxigxu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.

esperanto@Jeremiah:36:20 @ Ili venis al la regxo en la palacon, kaj la skribrulajxon ili restigis en la cxambro de la kanceliero Elisxama; kaj ili raportis al la regxo cxiujn vortojn.

esperanto@Jeremiah:36:21 @ Tiam la regxo sendis Jehudin, por preni la skribrulajxon; kaj Jehudi prenis gxin el la cxambro de la kanceliero Elisxama, kaj vocxlegis gxin al la regxo, kaj al cxiuj eminentuloj, kiuj staris apud la regxo.

esperanto@Jeremiah:36:26 @ Kaj la regxo ordonis al Jerahxmeel, filo de la regxo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al SXelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruhx kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kasxis.

esperanto@Jeremiah:36:29 @ Kaj pri Jehojakim, regxo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon, dirante:Kial vi skribis sur gxi, ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn?

esperanto@Jeremiah:36:31 @ kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis.

esperanto@Jeremiah:36:32 @ Kaj Jeremia prenis alian skribrulajxon, kaj donis gxin al la skribisto Baruhx, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur gxi sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, regxo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraux multaj similaj vortoj.

esperanto@Jeremiah:37:3 @ Tamen la regxo Cidkija sendis Jehuhxalon, filon de SXelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri:Pregxu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:37:4 @ Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon.

esperanto@Jeremiah:37:9 @ Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros.

esperanto@Jeremiah:37:15 @ La eminentuloj ekkoleris kontraux Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, cxar tiun domon oni faris malliberejo.

esperanto@Jeremiah:37:16 @ Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon,

esperanto@Jeremiah:37:17 @ la regxo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la regxo sekrete en sia domo demandis lin, dirante:CXu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris:Estas:vi estos transdonita en la manon de la regxo de Babel.

esperanto@Jeremiah:37:20 @ Nun auxskultu, mia sinjoro, ho regxo, mia petego falu antaux vi:ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie.

esperanto@Jeremiah:37:21 @ Tiam la regxo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano cxiutage el la strato de la bakistoj, gxis konsumigxis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

esperanto@Jeremiah:38:2 @ Tiele diras la Eternulo:Kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aux de pesto; sed kiu eliros al la HXaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.

esperanto@Jeremiah:38:3 @ Tiele diras la Eternulo:CXi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kaj li venkoprenos gxin.

esperanto@Jeremiah:38:4 @ Tiam la eminentuloj diris al la regxo:Oni devas mortigi cxi tiun homon, cxar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en cxi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; cxar cxi tiu homo deziras al cxi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.

esperanto@Jeremiah:38:5 @ Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo.

esperanto@Jeremiah:38:6 @ Tiam ili prenis Jeremian, kaj jxetis lin en la kavon de Malkija, filo de la regxo, kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur sxlimo, kaj Jeremia enigxis en la sxlimon.

esperanto@Jeremiah:38:7 @ Kaj Ebed-Melehx, Etiopo, euxnuko, kiu estis en la domo de la regxo, auxdis, ke oni jxetis Jeremian en la kavon; la regxo tiam sidis cxe la Pordejo de Benjamen.

esperanto@Jeremiah:38:10 @ Tiam la regxo ordonis al la Etiopo Ebed-Melehx, dirante:Prenu kun vi de cxi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaux ol li mortos.

esperanto@Jeremiah:38:11 @ Kaj Ebed-Melehx prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la regxo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn cxifonojn kaj mallevis ilin per sxnuroj al Jeremia en la kavon.

esperanto@Jeremiah:38:13 @ Kaj oni ektiris Jeremian per la sxnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

esperanto@Jeremiah:38:14 @ Kaj la regxo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la regxo diris al Jeremia:Mi demandos de vi ion, kasxu antaux mi nenion.

esperanto@Jeremiah:38:16 @ Tiam la regxo Cidkija sekrete jxuris al Jeremia, dirante:Mi jxuras per la Eternulo, kiu kreis al ni cxi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.

esperanto@Jeremiah:38:17 @ Kaj Jeremia diris al Cidkija:Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Se vi eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, via animo restos vivanta, kaj cxi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;

esperanto@Jeremiah:38:18 @ sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, tiam cxi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la HXaldeoj, kaj ili forbruligos gxin per fajro, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj.

esperanto@Jeremiah:38:19 @ Kaj la regxo Cidkija diris al Jeremia:Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la HXaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min.

esperanto@Jeremiah:38:20 @ Tiam Jeremia diris:Oni ne transdonos vin; auxskultu la vocxon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.

esperanto@Jeremiah:38:23 @ Kaj cxiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la HXaldeoj, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la regxo de Babel, kaj cxi tiu urbo estos forbruligita per fajro.

esperanto@Jeremiah:38:24 @ Kaj Cidkija diris al Jeremia:Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos.

esperanto@Jeremiah:38:25 @ Se la eminentuloj auxdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi:Sciigu al ni, kion vi diris al la regxo, ne kasxu antaux ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la regxo diris al vi:

esperanto@Jeremiah:38:26 @ tiam respondu al ili:Mi humile petegis la regxon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie.

esperanto@Jeremiah:38:27 @ Kaj venis cxiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al cxiuj vortoj, kiujn ordonis la regxo; kaj ili silente foriris de li, cxar ili nenion eksciis.

esperanto@Jeremiah:38:28 @ Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo gxis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.

esperanto@Jeremiah:39:1 @ En la nauxa jaro de Cidkija, regxo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin.

esperanto@Jeremiah:39:2 @ En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon.

esperanto@Jeremiah:39:3 @ Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel, kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer, Samgar-Nebu, Sarsehxim Rab-saris, Nergal- SXarecer Rab-mag, kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel.

esperanto@Jeremiah:39:10 @ Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn.

esperanto@Jeremiah:39:11 @ Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:

esperanto@Jeremiah:39:12 @ Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.

esperanto@Jeremiah:39:14 @ ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.

esperanto@Jeremiah:39:17 @ Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.

esperanto@Jeremiah:39:18 @ CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:40:1 @ Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per cxenoj, inter cxiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon.

esperanto@Jeremiah:40:2 @ Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li:La Eternulo, via Dio, eldiris cxi tiun malfelicxon kontraux cxi tiu loko;

esperanto@Jeremiah:40:3 @ kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero.

esperanto@Jeremiah:40:5 @ (Dum li ankoraux ne foriris,)Iru al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kiun la regxo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aux kien placxas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li mangxajxon kaj donacon kaj forliberigis lin.

esperanto@Jeremiah:40:6 @ Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj eklogxis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando.

esperanto@Jeremiah:40:8 @ tiam ili venis al Gedalja en Micpan:Isxmael, filo de Netanja, Johxanan kaj Jonatan, filoj de Kareahx, Seraja, filo de Tanhxumet, la filoj de Efaj, Netofaano, kaj Jezanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.

esperanto@Jeremiah:40:10 @ Mi restas en Micpa, por ke mi povu starigxi antaux la vizagxo de la HXaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis.

esperanto@Jeremiah:40:11 @ Ankaux cxiuj Judoj, kiuj estis cxe la Moabidoj, cxe la Amonidoj, cxe la Edomidoj, kaj en cxiuj landoj, auxdis, ke la regxo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.

esperanto@Jeremiah:40:12 @ Kaj cxiuj tiuj Judoj revenis de cxiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.

esperanto@Jeremiah:40:13 @ Sed Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan.

esperanto@Jeremiah:40:14 @ Kaj ili diris al li:CXu vi scias, ke Baalis, regxo de la Amonidoj, sendis Isxmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Ahxikam, ne kredis al ili.

esperanto@Jeremiah:40:15 @ Tiam Johxanan, filo de Kareahx, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene:Permesu, ke mi iru kaj mortigu Isxmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke cxiuj Judoj, kiuj kolektigxis al vi, diskuru, kaj la restajxo de la Judoj pereu?

esperanto@Jeremiah:41:1 @ En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa.

esperanto@Jeremiah:41:4 @ En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraux sciis pri tio,

esperanto@Jeremiah:41:5 @ venis viroj el SXehxem, el SXilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj dissxiritaj vestoj, kun trancxoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:41:7 @ Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Isxmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, bucxis ilin kaj jxetis en kavon.

esperanto@Jeremiah:41:8 @ Tamen trovigxis inter ili dek homoj, kiuj diris al Isxmael:Ne mortigu nin, cxar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.

esperanto@Jeremiah:41:9 @ La kavo, en kiun Isxmael jxetis cxiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la regxo Asa kontraux Baasxa, regxo de Izrael; gxin Isxmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj.

esperanto@Jeremiah:41:10 @ Kaj Isxmael kaptis la tutan restajxon de la popolo, kiu estis en Micpa, la regxidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Ahxikam; ilin kaptis Isxmael, filo de Netanja, kaj li pretigxis, por transiri al la Amonidoj.

esperanto@Jeremiah:41:12 @ kaj ili prenis cxiujn virojn, kaj iris, por batali kontraux Isxmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin cxe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.

esperanto@Jeremiah:41:14 @ Kaj la tuta popolo, kiun Isxmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Johxanan, filo de Kareahx.

esperanto@Jeremiah:41:15 @ Sed Isxmael, filo de Netanja, forkuris de Johxanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj.

esperanto@Jeremiah:41:16 @ Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restajxon de la popolo, kiun li revenigis de Isxmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam cxi tiu mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam:virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj euxnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.

esperanto@Jeremiah:42:2 @ kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.

esperanto@Jeremiah:42:3 @ Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.

esperanto@Jeremiah:42:4 @ Kaj la profeto Jeremia diris al ili:Mi auxdis; jen mi pregxos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj cxion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kasxos antaux vi.

esperanto@Jeremiah:42:5 @ Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al cxio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;

esperanto@Jeremiah:42:6 @ cxu estos bone, cxu estos malbone, ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:42:10 @ Se vi restos en cxi tiu lando, Mi vin arangxos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; cxar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.

esperanto@Jeremiah:42:13 @ Sed se vi diros:Ni ne volas logxi en cxi tiu lando, kaj vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio,

esperanto@Jeremiah:42:14 @ dirante:Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne auxdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:

esperanto@Jeremiah:42:17 @ Tiamaniere cxiuj homoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en Egiptujon, por tie eklogxi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsavigxos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.

esperanto@Jeremiah:42:20 @ Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.

esperanto@Jeremiah:43:1 @ Kiam Jeremia finis antaux la tuta popolo la raportadon pri cxiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri cxiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili,

esperanto@Jeremiah:43:2 @ tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;

esperanto@Jeremiah:43:3 @ sed nur Baruhx, filo de Nerija, instigas vin kontraux ni, por transdoni nin en la manojn de la HXaldeoj, por ke ili mortigu nin aux translogxigu nin en Babelon.

esperanto@Jeremiah:43:4 @ Tiamaniere Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la vocxon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.

esperanto@Jeremiah:43:5 @ Kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj prenis la tutan restajxon de la Judoj, kiuj revenis el cxiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por logxi en la lando Juda:

esperanto@Jeremiah:43:7 @ Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la vocxon de la Eternulo, kaj venis gxis Tahxpanhxes.

esperanto@Jeremiah:43:9 @ Prenu en vian manon grandajn sxtonojn, kaj antaux la okuloj de la Judaj viroj kasxu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu trovigxas cxe la enirejo de la domo de Faraono en Tahxpanhxes;

esperanto@Jeremiah:43:10 @ kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, regxon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de cxi tiuj sxtonoj, kiujn Mi kasxis, kaj li starigos sur ili sian tendon.

esperanto@Jeremiah:43:11 @ Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan:kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.

esperanto@Jeremiah:44:2 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur cxiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu logxas en ili,

esperanto@Jeremiah:44:3 @ pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:44:4 @ Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.

esperanto@Jeremiah:44:5 @ Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj.

esperanto@Jeremiah:44:6 @ Pro tio elversxigxis Mia indigno kaj kolero, kaj gxi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruinigxis kaj dezertigxis, kiel oni nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:7 @ Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermigxu cxe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj sucxinfanoj en Judujo, por ke nenio restu cxe vi?

esperanto@Jeremiah:44:8 @ Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie logxi, por ke vi ekstermigxu kaj por ke vi farigxu objekto de malbeno kaj de honto inter cxiuj nacioj de la tero?

esperanto@Jeremiah:44:10 @ Ili ne humiligxis gxis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laux Mia instruo kaj laux Miaj legxoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:44:12 @ Kaj Mi prenos la restajxon de la Judoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en la landon Egiptan, por tie eklogxi, kaj ili cxiuj ekstermigxos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermigxos, de la malgrandaj gxis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.

esperanto@Jeremiah:44:13 @ Kaj Mi punos tiujn, kiuj logxas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.

esperanto@Jeremiah:44:14 @ Kaj neniu savigxos nek restos el la restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por logxi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie logxi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.

esperanto@Jeremiah:44:16 @ Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;

esperanto@Jeremiah:44:17 @ sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.

esperanto@Jeremiah:44:18 @ Sed de tiu tempo, kiam ni cxesis incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn, cxio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.

esperanto@Jeremiah:44:19 @ Kaj kiam ni incensas al la regxino de la cxielo kaj versxas al sxi versxoferojn, cxu sen la scio de niaj edzoj ni faras al sxi kukojn kun sxia bildo kaj versxas al sxi versxoferojn?

esperanto@Jeremiah:44:22 @ Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:25 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi kaj viaj edzinoj parolis per via busxo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris:Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.

esperanto@Jeremiah:44:26 @ Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta:Jen Mi jxuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la busxo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante:Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:44:28 @ Nur malgranda nombro da homoj, kiuj savigxos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie logxi, ekscios, kies vorto plenumigxas, Mia aux ilia.

esperanto@Jeremiah:44:30 @ tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos Faraonon HXofran, regxon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, regxon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.

esperanto@Jeremiah:45:3 @ Vi diris:Ve al mi! cxar la Eternulo aldonis malgxojon al mia suferado; mi lacigxis de mia gxemado, kaj mi ne trovas ripozon.

esperanto@Jeremiah:45:5 @ kaj vi postulas por vi grandajxon! Ne postulu; cxar jen Mi venigos malbonon sur cxiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur cxiuj lokoj, kien vi iros.

esperanto@Jeremiah:46:7 @ Kiu estas tiu, kiu levigxas kiel Nilo kaj kies akvo ondigxas kiel torentoj?

esperanto@Jeremiah:46:8 @ Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj.

esperanto@Jeremiah:46:11 @ Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resanigxo.

esperanto@Jeremiah:46:12 @ La nacioj auxdis vian malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; cxar fortulo falpusxigxis kontraux fortulo, kaj ambaux kune falis.

esperanto@Jeremiah:46:16 @ Li multigis la falpusxigxantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras:Levigxu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskigxo, for de la glavo de la tirano.

esperanto@Jeremiah:46:17 @ Oni kriis tie:Faraono, regxo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon.

esperanto@Jeremiah:46:19 @ Pretigu al vi cxion, kio estas necesa por elmigro, ho logxantino, filino de Egiptujo; cxar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en gxi logxos.

esperanto@Jeremiah:46:21 @ Ankaux gxiaj dungitoj interne de gxi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaux turnis sin malantauxen, kune forkuris, ne povis kontrauxstari; cxar la tago de ilia malfelicxo venis sur ilin, la tempo de ilia puno.

esperanto@Jeremiah:46:23 @ Ili elhakos gxian arbaron, diras la Eternulo, kvankam gxi estas nekalkulebla; cxar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli.

esperanto@Jeremiah:46:24 @ Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo.

esperanto@Jeremiah:46:27 @ Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

esperanto@Jeremiah:47:4 @ pro la tago, kiu venos, kiam oni prirabos cxiujn Filisxtojn, ekstermos cxe Tiro kaj Cidon cxiujn restintajn helpantojn; cxar la Eternulo ruinigos la Filisxtojn, la restajxon de la insulo Kaftor.

esperanto@Jeremiah:47:6 @ Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietigxos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu.

esperanto@Jeremiah:47:7 @ Sed kiel vi povas kvietigxi? la Eternulo donis al gxi ordonon kontraux Asxkelon kaj kontraux la bordo de la maro; tien Li destinis gxin.

esperanto@Jeremiah:48:1 @ Pri Moab:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ve al Nebo! cxar gxi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikajxo.

esperanto@Jeremiah:48:2 @ Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.

esperanto@Jeremiah:48:3 @ Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo.

esperanto@Jeremiah:48:5 @ Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo.

esperanto@Jeremiah:48:7 @ CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

esperanto@Jeremiah:48:8 @ Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:48:9 @ Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos.

esperanto@Jeremiah:48:10 @ Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.

esperanto@Jeremiah:48:12 @ Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li versxistojn, kaj ili versxos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn krucxojn.

esperanto@Jeremiah:48:14 @ Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?

esperanto@Jeremiah:48:15 @ Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

esperanto@Jeremiah:48:18 @ Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.

esperanto@Jeremiah:48:20 @ Hontigita estas Moab, cxar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.

esperanto@Jeremiah:48:21 @ Jugxo venis kontraux la lando de la ebenajxo, kontraux HXolon, Jahac, kaj Mefaat,

esperanto@Jeremiah:48:27 @ CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?

esperanto@Jeremiah:48:29 @ Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.

esperanto@Jeremiah:48:33 @ Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.

esperanto@Jeremiah:48:34 @ Pro la kriado, kiu auxdigxas de HXesxbon gxis Eleale kaj gxis Jahac, ili lauxte ekploris de Coar gxis HXoronaim kaj gxis la tria Eglat; cxar ankaux la akvo de Nimrim sekmalaperis.

esperanto@Jeremiah:48:35 @ Mi ekstermos cxe Moab, diras la Eternulo, cxiun, kiu supreniras sur altajxon kaj incensas al siaj dioj.

esperanto@Jeremiah:48:39 @ Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab farigxis objekto de mokado kaj de teruro por cxiuj siaj cxirkauxantoj!

esperanto@Jeremiah:48:41 @ Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.

esperanto@Jeremiah:48:44 @ Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; cxar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:48:46 @ Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemosx; cxar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.

esperanto@Jeremiah:48:47 @ Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. GXis cxi tie estas la verdikto pri Moab.

esperanto@Jeremiah:49:1 @ Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:CXu Izrael ne havas filojn? cxu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo logxas en la urboj de cxi tiu?

esperanto@Jeremiah:49:2 @ Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj gxi farigxos amaso da ruinoj, kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:49:3 @ Ploregu, ho HXesxbon, cxar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakajxo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; cxar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

esperanto@Jeremiah:49:4 @ Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras:Kiu povas veni al mi?

esperanto@Jeremiah:49:5 @ Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de cxiuj viaj cxirkauxajxoj; kaj vi estos dispelitaj cxiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.

esperanto@Jeremiah:49:6 @ Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:49:8 @ Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kasxas la logxantoj de Dedan; cxar malfelicxon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.

esperanto@Jeremiah:49:12 @ CXar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen gxin trinkos; cxu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.

esperanto@Jeremiah:49:13 @ CXar Mi jxuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra farigxos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj cxiuj gxiaj urboj farigxos ruinoj por eterne.

esperanto@Jeremiah:49:18 @ Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaux tie neniu restos, neniu homido tie logxos.

esperanto@Jeremiah:49:19 @ Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

esperanto@Jeremiah:49:21 @ De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni auxdos cxe la Rugxa Maro.

esperanto@Jeremiah:49:24 @ Damasko senkuragxigxis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis gxin, doloro kaj turmentoj gxin kaptis, kiel naskantinon.

esperanto@Jeremiah:49:28 @ Pri Kedar, kaj pri la regnoj de HXacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel: Tiele diras la Eternulo:Levigxu, iru kontraux Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.

esperanto@Jeremiah:49:29 @ Iliaj tendoj kaj sxafaroj estos prenitaj; iliajn tapisxojn kaj cxiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili:Teruro cxirkauxe.

esperanto@Jeremiah:49:32 @ Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj farigxos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al cxiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de cxiuj flankoj Mi venigos ilian malfelicxon, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:49:33 @ Kaj HXacor farigxos logxejo de sxakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie logxos.

esperanto@Jeremiah:49:36 @ Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la cxielo, kaj Mi dispelos ilin al cxiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam.

esperanto@Jeremiah:49:37 @ Kaj Mi senkuragxigos Elamon antaux iliaj malamikoj, kaj antaux tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, gxis Mi ekstermos ilin.

esperanto@Jeremiah:49:39 @ Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:50:2 @ Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj.

esperanto@Jeremiah:50:5 @ Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

esperanto@Jeremiah:50:7 @ CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:50:9 @ CXar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili arangxos sin kontraux gxi, kaj gxi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.

esperanto@Jeremiah:50:18 @ Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi punos la regxon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la regxon de Asirio.

esperanto@Jeremiah:50:19 @ Kaj Mi revenigos Izraelon en lian logxejon, kaj li pasxtigxos sur Karmel kaj Basxan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satigxos.

esperanto@Jeremiah:50:20 @ En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

esperanto@Jeremiah:50:21 @ Iru kontraux la landon de la maldolcxigantoj, kontraux gxin kaj kontraux la logxantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu cxion post ili, diras la Eternulo, kaj faru cxion tiel, kiel Mi ordonis al vi.

esperanto@Jeremiah:50:25 @ La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; cxar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la HXaldeoj.

esperanto@Jeremiah:50:26 @ Iru kontraux gxin de plej malproksime, malfermu gxiajn grenejojn, piedpremu gxin kiel amasajxon, ekstermu gxin, ke nenio de gxi restu.

esperanto@Jeremiah:50:27 @ Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.

esperanto@Jeremiah:50:28 @ Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo, nia Dio, pri la vengxo pro Lia templo.

esperanto@Jeremiah:50:29 @ Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:50:31 @ Jen Mi estas kontraux vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; cxar venis via tago, la tempo de via puno.

esperanto@Jeremiah:50:32 @ Kaj la malhumilulo falpusxigxos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj gxi ekstermos cxiujn liajn cxirkauxajxojn.

esperanto@Jeremiah:50:39 @ Tial tie eklogxos stepaj bestoj kaj sxakaloj, kaj strutoj en gxi logxos; gxi neniam plu estos logxata, kaj neniu tie havos domon en cxiuj venontaj generacioj.

esperanto@Jeremiah:50:40 @ Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaux tie restos neniu kaj logxos neniu homido.

esperanto@Jeremiah:50:44 @ Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

esperanto@Jeremiah:51:6 @ Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon.

esperanto@Jeremiah:51:8 @ Subite falis Babel kaj frakasigxis; ploru pri gxi, prenu balzamon por gxia vundo; eble gxi sanigxos.

esperanto@Jeremiah:51:9 @ Ni kuracis Babelon, sed gxi ne sanigxis; lasu gxin, kaj ni iru cxiu en sian landon; cxar la jugxo kontraux gxi atingis la cxielon kaj levigxis gxis la nuboj.

esperanto@Jeremiah:51:10 @ La Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion la faron de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:51:13 @ Ho vi, kiu logxas cxe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finigxis via avideco.

esperanto@Jeremiah:51:14 @ La Eternulo Cebaot jxuris per Sia animo:Mi plenigos vin de homoj kiel de skaraboj, kaj ili eksonigos kontraux vi triumfan kanton.

esperanto@Jeremiah:51:16 @ Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

esperanto@Jeremiah:51:26 @ Oni ne prenos el vi angulsxtonon, nek sxtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:27 @ Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraux gxin popolojn, kunvoku kontraux gxin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Asxkenaz; starigu kontraux gxin militestron, alkonduku cxevalojn kiel pikantajn skarabojn.

esperanto@Jeremiah:51:29 @ Kaj la tero skuigxas kaj tremas, cxar plenumigxas super Babel la intencoj de la Eternulo, por fari la landon de Babel dezerto, en kiu neniu logxas.

esperanto@Jeremiah:51:31 @ Kuranto kuras renkonte al kuranto, sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la regxo de Babel, ke lia urbo estas venkoprenita cxe cxiuj flankoj,

esperanto@Jeremiah:51:34 @ Mangxis min, frakasis min Nebukadnecar, regxo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolcxajxoj, kaj forpelis min.

esperanto@Jeremiah:51:37 @ Kaj Babel farigxos amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en gxi logxos.

esperanto@Jeremiah:51:38 @ Ili cxiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.

esperanto@Jeremiah:51:41 @ Kiele prenita estas SXesxahx! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo! kiele Babel farigxis objekto de teruro inter la popoloj!

esperanto@Jeremiah:51:43 @ GXiaj urboj farigxis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu logxas kaj tra kiu neniu homido trairas.

esperanto@Jeremiah:51:45 @ Eliru el gxia interno, Mia popolo, kaj cxiu savu sian animon antaux la flama kolero de la Eternulo,

esperanto@Jeremiah:51:46 @ por ke via koro ne senkuragxigxu kaj vi ne ektimu, kiam oni auxdos la famon en la lando; cxar venos famo en unu jaro, kaj post gxi venos famo en la sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto kontraux alia reganto.

esperanto@Jeremiah:51:48 @ Kaj gxojkantos pri Babel la cxielo kaj la tero, kaj cxio, kio estas sur ili; cxar el la nordo venos al gxi ruinigantoj, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:51 @ Ni hontis, kiam ni auxdis la insulton; honto kovris nian vizagxon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:53 @ Ecx se Babel levigxus al la cxielo kaj se gxi fortikigus alte sian forton, tamen al gxi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:55 @ cxar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas gxin kun gxia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, auxdigxas ilia malkvieta vocxo.

esperanto@Jeremiah:51:56 @ CXar venos sur gxin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos gxiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; cxar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.

esperanto@Jeremiah:51:59 @ Jen estas la vorto, kiun ordonis la profeto Jeremia al Seraja, filo de Nerija, filo de Mahxseja, kiam tiu iris kun Cidkija, regxo de Judujo, en Babelon, en la kvara jaro de lia regxado; Seraja estis la ripozejestro.

esperanto@Jeremiah:51:62 @ kaj diru:Ho Eternulo! Vi diris pri cxi tiu loko, ke Vi ekstermos gxin tiel, ke estos en gxi neniu logxanto, nek homo, nek bruto, sed gxi estos eterna dezerto.

esperanto@Jeremiah:51:64 @ kaj diru:Tiele dronos Babel, kaj gxi ne relevigxos de la malfelicxo, kiun Mi venigos sur gxin, kaj ili pereos. GXis cxi tie estas la vortoj de Jeremia.

esperanto@Jeremiah:52:4 @ En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.

esperanto@Jeremiah:52:7 @ tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.

esperanto@Jeremiah:52:9 @ Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon.

esperanto@Jeremiah:52:11 @ Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.

esperanto@Jeremiah:52:12 @ En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon.

esperanto@Jeremiah:52:18 @ Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.

esperanto@Jeremiah:52:19 @ Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.

esperanto@Jeremiah:52:20 @ Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

esperanto@Jeremiah:52:24 @ Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.

esperanto@Jeremiah:52:25 @ Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.

esperanto@Jeremiah:52:26 @ Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.

esperanto@Jeremiah:52:27 @ Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

esperanto@Lamentations:1:2 @ Sencxese sxi ploras en la nokto, kaj sxiaj larmoj estas sur sxiaj vangoj; SXi havas neniun konsolanton inter cxiuj siaj amintoj, CXiuj sxiaj amikoj sxin perfidis, farigxis sxiaj malamikoj.

esperanto@Lamentations:1:4 @ La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al festoj; CXiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas; GXiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre maldolcxe.

esperanto@Lamentations:1:7 @ En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu sxin helpas, La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.

esperanto@Lamentations:1:9 @ SXia malpurajxo estas sur la rando de sxia vesto; sxi ne pensis pri sia estonteco; Tial sxi terure malaltigxis, kaj sxi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, cxar la malamiko forte fieras.

esperanto@Lamentations:1:10 @ La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

esperanto@Lamentations:1:11 @ SXia tuta popolo gxemas, ili sercxas panon, Ili fordonas siajn grandvalorajxojn pro mangxajxo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi farigxis!

esperanto@Lamentations:1:13 @ De supre Li jxetis fajron en miajn ostojn, kaj gxi ekregis en ili; Li etendis reton antaux miaj piedoj, renversis min malantauxen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.

esperanto@Lamentations:1:14 @ Kunplektigxis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektigxis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas levigxi.

esperanto@Lamentations:1:16 @ Pro tio mi ploras kaj miaj ambaux okuloj abunde fluigas akvon; CXar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, cxar la malamiko venkis.

esperanto@Lamentations:1:19 @ Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejagxuloj estas mortantaj en la urbo, Ili sercxas por si panon, por revigligi sian animon.

esperanto@Lamentations:1:20 @ Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internajxoj sxvelis, mia koro renversigxis en mi, cxar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.

esperanto@Lamentations:1:21 @ Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.

esperanto@Lamentations:2:2 @ Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn.

esperanto@Lamentations:2:3 @ En flama kolero Li rompis cxiujn kornojn de Izrael; Li tiris Sian dekstran manon malantauxen, kiam venis la malamiko; Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaux flamantan fajron, kiu ekstermas cxion cxirkauxe.

esperanto@Lamentations:2:5 @ La Sinjoro farigxis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikajxojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj gxemado.

esperanto@Lamentations:2:6 @ Kiel gxardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpusxis en la indigno de Sia kolero regxon kaj pastron.

esperanto@Lamentations:2:7 @ La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon, Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de gxiaj palacoj; Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de festo.

esperanto@Lamentations:2:8 @ La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de Cion; Li eltiris la mezursxnuron, ne detenis Sian manon de ekstermado; Li funebrigis la fortikajxon kaj muregon, ambaux havas nun mizeran aspekton.

esperanto@Lamentations:2:10 @ Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.

esperanto@Lamentations:2:12 @ Al siaj patrinoj ili diris:Kie estas pano kaj vino? Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo, Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.

esperanto@Lamentations:2:13 @ Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? CXar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin resanigos?

esperanto@Lamentations:2:15 @ Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: CXu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de beleco, gxojo de la tuta tero?

esperanto@Lamentations:2:16 @ Malfermegas kontraux vi sian busxon cxiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante:Ni englutis sxin; CXi tiun tagon ni atendis, ni gxin atingis, ni gxin vidas.

esperanto@Lamentations:2:17 @ La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaux longa tempo; Li detruis senindulge, Li gxojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontrauxuloj.

esperanto@Lamentations:2:19 @ Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu gardoparto; Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de cxiuj stratoj.

esperanto@Lamentations:2:20 @ Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?

esperanto@Lamentations:2:22 @ Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu savigxis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis mia malamiko.

esperanto@Lamentations:3:4 @ Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.

esperanto@Lamentations:3:15 @ Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto.

esperanto@Lamentations:3:17 @ Mia animo estas forpusxita for de paco; bonstaton mi forgesis.

esperanto@Lamentations:3:20 @ Konstante rememorante tion, senfortigxas en mi mia animo.

esperanto@Lamentations:3:22 @ GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

esperanto@Lamentations:3:24 @ Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.

esperanto@Lamentations:3:25 @ La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu sercxas Lin.

esperanto@Lamentations:3:34 @ Kiam oni premas sub siaj piedoj cxiujn malliberulojn de la tero,

esperanto@Lamentations:3:35 @ Kiam oni forklinas la rajton de homo antaux la vizagxo de la Plejaltulo,

esperanto@Lamentations:3:36 @ Kiam oni estas maljusta kontraux homo en lia jugxa afero-CXu la Sinjoro tion ne vidas?

esperanto@Lamentations:3:37 @ Kiu povas per sia diro atingi, ke io farigxu, se la Sinjoro tion ne ordonis?

esperanto@Lamentations:3:40 @ Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;

esperanto@Lamentations:3:41 @ Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.

esperanto@Lamentations:3:42 @ Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.

esperanto@Lamentations:3:43 @ Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.

esperanto@Lamentations:3:45 @ Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.

esperanto@Lamentations:3:46 @ Malfermegis kontraux ni sian busxon cxiuj niaj malamikoj.

esperanto@Lamentations:3:47 @ Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfelicxo.

esperanto@Lamentations:3:51 @ Mia okulo suferigas mian animon pri cxiuj filinoj de mia urbo.

esperanto@Lamentations:4:4 @ La lango de sucxinfano algluigxis al gxia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.

esperanto@Lamentations:4:8 @ Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

esperanto@Lamentations:4:12 @ Ne kredis la regxoj de la tero, nek cxiuj logxantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontrauxulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.

esperanto@Lamentations:4:14 @ Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tusxi iliajn vestojn.

esperanto@Lamentations:4:15 @ Oni kriis al ili:For, malpuruloj! for, for, ne altusxigxu! Kiam ili forigxadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:Ili ne plu logxos tie.

esperanto@Lamentations:4:17 @ Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

esperanto@Lamentations:4:18 @ Ili glitigis niajn pasxojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimigxis nia fino; plenigxis nia tempo, cxar venis nia fino.

esperanto@Lamentations:4:19 @ Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.

esperanto@Lamentations:4:20 @ La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptigxis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.

esperanto@Lamentations:4:22 @ Finigxis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.

esperanto@Lamentations:5:1 @ Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

esperanto@Lamentations:5:2 @ Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.

esperanto@Lamentations:5:3 @ Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

esperanto@Lamentations:5:4 @ Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.

esperanto@Lamentations:5:5 @ Oni pelas nin je nia kolo; Ni lacigxis, sed oni ne permesas al ni ripozi.

esperanto@Lamentations:5:6 @ Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satigxi per pano.

esperanto@Lamentations:5:7 @ Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

esperanto@Lamentations:5:8 @ Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.

esperanto@Lamentations:5:9 @ Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.

esperanto@Lamentations:5:10 @ Nia hauxto varmegigxis kiel forno, Por la kruela malsato.

esperanto@Lamentations:5:12 @ La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.

esperanto@Lamentations:5:15 @ Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.

esperanto@Lamentations:5:16 @ Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

esperanto@Lamentations:5:17 @ Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

esperanto@Lamentations:5:20 @ Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?

esperanto@Lamentations:5:21 @ Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa.

esperanto@Lamentations:5:22 @ CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

esperanto@Ezekiel:1:4 @ Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

esperanto@Ezekiel:2:2 @ Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi auxskultis Tiun, kiu parolis al mi.

esperanto@Ezekiel:3:3 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, en vian ventron mangxu, kaj vian internajxon plenigu per cxi tiu skribrulajxo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi mangxis, kaj en mia busxo gxi estis dolcxa, kiel mielo.

esperanto@Ezekiel:3:12 @ Kaj levis min la spirito, kaj mi ekauxdis malantaux mi grandan bruon:Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

esperanto@Ezekiel:3:14 @ Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.

esperanto@Ezekiel:3:15 @ Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj logxis cxe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili logxis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malgxoje.

esperanto@Ezekiel:3:19 @ Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.

esperanto@Ezekiel:3:21 @ Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

esperanto@Ezekiel:3:22 @ Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.

esperanto@Ezekiel:3:24 @ Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi:Iru, ensxlosu vin en via domo.

esperanto@Ezekiel:3:25 @ Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin sxnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;

esperanto@Ezekiel:4:8 @ Kaj jen Mi metos sur vin sxnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, gxis vi finos la tagojn de via siegxado.

esperanto@Ezekiel:4:14 @ Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian busxon.

esperanto@Ezekiel:4:16 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni mangxos panon lauxpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos lauxmezure kaj kun afliktoj;

esperanto@Ezekiel:5:2 @ trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finigxos la tagoj de la siegxado; trionon prenu, kaj dishaku gxin per la glavo en la cxirkauxajxo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

esperanto@Ezekiel:5:9 @ Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:5:11 @ Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per cxiuj viaj abomenindajxoj kaj per cxiuj viaj fiajxoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.

esperanto@Ezekiel:5:17 @ Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovagxajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoversxado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

esperanto@Ezekiel:6:3 @ kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj:Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altajxojn.

esperanto@Ezekiel:6:6 @ En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.

esperanto@Ezekiel:6:9 @ Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malcxastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:6:11 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plauxdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru:Ve pro cxiuj malbonaj abomenindajxoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto.

esperanto@Ezekiel:7:2 @ Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.

esperanto@Ezekiel:7:3 @ Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:7:4 @ Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:7:7 @ Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.

esperanto@Ezekiel:7:8 @ Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:7:9 @ Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.

esperanto@Ezekiel:7:11 @ La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili.

esperanto@Ezekiel:7:13 @ CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.

esperanto@Ezekiel:7:14 @ Eksonigu la trumpeton, kaj cxiu armigxu; neniu tamen iros en la militon, cxar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.

esperanto@Ezekiel:7:19 @ Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.

esperanto@Ezekiel:7:20 @ Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili.

esperanto@Ezekiel:7:24 @ Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj.

esperanto@Ezekiel:7:25 @ Pereo venas; oni sercxos pacon, sed ne trovos gxin.

esperanto@Ezekiel:7:26 @ Malfelicxo post malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la maljunuloj.

esperanto@Ezekiel:8:3 @ Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la cxielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga jxaluzo.

esperanto@Ezekiel:8:5 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, cxe la enirejo, staras tiu statuo de jxaluzo.

esperanto@Ezekiel:8:6 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindajxojn, kiujn la domo de Izrael faras cxi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraux denove vidos grandajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:8:7 @ Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.

esperanto@Ezekiel:8:9 @ Kaj Li diris al mi:Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie.

esperanto@Ezekiel:8:10 @ Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampajxoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro cxirkauxe, sur cxiuj flankoj.

esperanto@Ezekiel:8:12 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.

esperanto@Ezekiel:8:13 @ Kaj Li diris al mi:Vi denove ankoraux vidos grandajn abomenindajxojn, kiujn ili faras.

esperanto@Ezekiel:8:14 @ Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.

esperanto@Ezekiel:8:15 @ Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraux pli grandajn abomenindajxojn ol tiuj.

esperanto@Ezekiel:8:16 @ Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen cxe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras cxirkaux dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizagxo al la oriento, kaj adorklinigxas orienten, al la suno.

esperanto@Ezekiel:8:17 @ Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? cxu ne suficxas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie? ili ankoraux plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizagxo.

esperanto@Ezekiel:9:2 @ Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj cxiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj. Ili venis, kaj starigxis apud la kupra altaro.

esperanto@Ezekiel:9:4 @ Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.

esperanto@Ezekiel:9:7 @ Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.

esperanto@Ezekiel:9:8 @ Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi jxetis min vizagxaltere, ekkriis, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi ekstermos la tutan restajxon de Izrael, elversxante Vian koleron sur Jerusalemon?

esperanto@Ezekiel:9:11 @ Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj, alportis respondon, dirante:Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.

esperanto@Ezekiel:10:2 @ Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:10:3 @ La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.

esperanto@Ezekiel:10:4 @ Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:10:6 @ Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante:Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj cxi tiu eniris kaj starigxis apud la rado,

esperanto@Ezekiel:10:7 @ tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj cxi tiu prenis kaj eliris.

esperanto@Ezekiel:10:11 @ Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis dum la irado.

esperanto@Ezekiel:10:16 @ Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por levigxi de la tero, tiam ankaux la radoj ne deturnigxadis de ili.

esperanto@Ezekiel:10:19 @ Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.

esperanto@Ezekiel:11:1 @ Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen cxe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.

esperanto@Ezekiel:11:3 @ Ili diras:Ankoraux ne baldaux; ni konstruu domojn; gxi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.

esperanto@Ezekiel:11:6 @ Multajn vi mortigis en cxi tiu urbo, kaj gxiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.

esperanto@Ezekiel:11:8 @ Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:11:12 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies legxojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laux la maniero de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi.

esperanto@Ezekiel:11:15 @ Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la logxantoj de Jerusalem:Forigxu de la Eternulo, al ni estas donita cxi tiu lando kiel hereda posedajxo.

esperanto@Ezekiel:11:16 @ Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disjxetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaux estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.

esperanto@Ezekiel:11:18 @ Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el gxi cxiujn gxiajn fiajxojn kaj cxiujn gxiajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:11:21 @ Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiajxoj kaj abomenindajxoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraux ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:11:24 @ Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en HXaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.

esperanto@Ezekiel:12:7 @ Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesajxojn mi elportis, kiel necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:12:11 @ Diru:Mi estas via antauxsigno:kiel mi agis, tiel oni agos kun ili:en elhejmigxon, en kaptitecon ili iros.

esperanto@Ezekiel:12:12 @ Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn ajxojn sur la sxultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizagxon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.

esperanto@Ezekiel:12:16 @ Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri cxiuj siaj abomenindajxoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:12:20 @ Kaj la logxataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:12:23 @ Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.

esperanto@Ezekiel:12:24 @ CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:12:28 @ Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:3 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!

esperanto@Ezekiel:13:12 @ Kaj jen la muro falis; cxu oni ne diros al vi:Kie estas la mortero, per kiu vi sxmiris?

esperanto@Ezekiel:13:18 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub cxiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de cxia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.

esperanto@Ezekiel:13:19 @ Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon.

esperanto@Ezekiel:13:20 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elsxiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.

esperanto@Ezekiel:14:1 @ Venis al mi kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, kaj sidigxis antaux mi.

esperanto@Ezekiel:14:6 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de cxiuj viaj abomenindajxoj deturnu vian vizagxon.

esperanto@Ezekiel:14:10 @ Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco:la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;

esperanto@Ezekiel:14:13 @ Ho filo de homo! se lando pekos kontraux Mi, forte kulpigxante antaux Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur gxin, kaj rompos al gxi la panan apogon, venigos sur gxin malsaton, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn.

esperanto@Ezekiel:14:14 @ Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:14:15 @ Se Mi venigus en la landon sovagxajn bestojn, por gxin senhomigi, por ke gxi farigxu dezerta kaj neniu povu iri tra gxi pro la bestoj-

esperanto@Ezekiel:14:17 @ Aux se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus:Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en gxi homojn kaj brutojn-

esperanto@Ezekiel:14:19 @ Aux se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elversxus sur gxin Mian koleron en sango, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn,

esperanto@Ezekiel:14:20 @ kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

esperanto@Ezekiel:14:21 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ecx se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn-

esperanto@Ezekiel:14:22 @ tamen restos en gxi restajxo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi venigis sur gxin.

esperanto@Ezekiel:15:3 @ CXu oni prenas de gxi pecon, por ion fari el gxi? cxu oni faras el gxi almenaux hokon, por pendigi sur gxi ian objekton?

esperanto@Ezekiel:15:5 @ Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi?

esperanto@Ezekiel:15:6 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi agos kun la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@Ezekiel:16:2 @ Ho filo de homo, montru al Jerusalem gxiajn abomenindajxojn;

esperanto@Ezekiel:16:4 @ CXe via naskigxo, kiam vi estis naskita, oni ne detrancxis vian umbilikon, oni ankaux ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindajxoj.

esperanto@Ezekiel:16:5 @ Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni eljxetis vin sur la kampon pro abomeno kontraux vi en la tago, kiam vi estis naskita.

esperanto@Ezekiel:16:10 @ Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko.

esperanto@Ezekiel:16:16 @ Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltajxojn, kaj sur ili vi malcxastis, kiel neniam estis kaj neniam estos.

esperanto@Ezekiel:16:17 @ Vi prenis viajn ornamajxojn el oro kaj el argxento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malcxastis kun ili.

esperanto@Ezekiel:16:18 @ Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili.

esperanto@Ezekiel:16:19 @ Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:16:20 @ Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco?

esperanto@Ezekiel:16:22 @ Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.

esperanto@Ezekiel:16:25 @ En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis.

esperanto@Ezekiel:16:27 @ Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto.

esperanto@Ezekiel:16:33 @ Al cxiuj malcxastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al cxiuj viaj amantoj, kaj vi subacxetas ilin, ke ili de cxiuj flankoj venu malcxasti kun vi.

esperanto@Ezekiel:16:34 @ CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

esperanto@Ezekiel:16:36 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi malsxparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili-

esperanto@Ezekiel:16:40 @ Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj.

esperanto@Ezekiel:16:43 @ Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:16:47 @ Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj.

esperanto@Ezekiel:16:49 @ Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis.

esperanto@Ezekiel:16:50 @ Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.

esperanto@Ezekiel:16:51 @ Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj.

esperanto@Ezekiel:16:52 @ Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.

esperanto@Ezekiel:16:53 @ Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili,

esperanto@Ezekiel:16:58 @ Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj, diras la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:17:2 @ Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;

esperanto@Ezekiel:17:3 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;

esperanto@Ezekiel:17:5 @ GXi prenis iom el la semoj de la lando, plantis gxin sur prisemebla kampo, arangxis gxin apud abunda akvo, tre singarde.

esperanto@Ezekiel:17:9 @ Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.

esperanto@Ezekiel:17:12 @ Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;

esperanto@Ezekiel:17:13 @ kaj li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,

esperanto@Ezekiel:17:14 @ por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke gxi konservu lian interligon kaj povu sin teni.

esperanto@Ezekiel:17:15 @ Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?

esperanto@Ezekiel:17:18 @ Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.

esperanto@Ezekiel:18:3 @ Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos cxe vi tiun proverbon en Izrael.

esperanto@Ezekiel:18:4 @ Jen cxiuj animoj apartenas al Mi:kiel la animo de la patro, tiel ankaux la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, gxi mortos.

esperanto@Ezekiel:18:7 @ neniun perfortas, redonas al la sxuldanto lian garantiajxon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;

esperanto@Ezekiel:18:12 @ perfortas malricxulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiajxon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindajxon;

esperanto@Ezekiel:18:13 @ donas kontraux procentegoj, prenas troprofiton:cxu tia povas vivi? li ne devas vivi:cxar li faras cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

esperanto@Ezekiel:18:16 @ li neniun perfortas, garantiajxon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto;

esperanto@Ezekiel:18:20 @ Tiu animo, kiu pekas, gxi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

esperanto@Ezekiel:18:24 @ Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al cxiuj abomenindajxoj, kiujn faras malpiulo:cxu li tiam povas vivi? CXiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.

esperanto@Ezekiel:18:25 @ Vi diros:Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do, ho domo de Izrael:CXu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne, via konduto estas ne gxusta.

esperanto@Ezekiel:18:27 @ Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.

esperanto@Ezekiel:18:29 @ La domo de Izrael diros:Ne gxusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. CXu Mia agadmaniero estas ne gxusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne gxusta.

esperanto@Ezekiel:19:1 @ Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;

esperanto@Ezekiel:19:2 @ kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?

esperanto@Ezekiel:19:3 @ SXi edukis unu el siaj idoj, gxi farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis homojn.

esperanto@Ezekiel:19:5 @ Kiam sxi vidis, ke sxia espero malaperis, sxi prenis alian el siaj idoj kaj faris gxin leonido.

esperanto@Ezekiel:19:6 @ Irante meze de leonoj, gxi farigxis leonido, lernis dissxiri kaptajxon, mangxis homojn.

esperanto@Ezekiel:19:9 @ Kaj oni metis gxin en cxenoj en kagxegon kaj forportis gxin al la regxo de Babel; kaj oni metis gxin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu auxdu gxian vocxon sur la montoj de Izrael.

esperanto@Ezekiel:19:12 @ Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis.

esperanto@Ezekiel:20:1 @ En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidigxis antaux mi.

esperanto@Ezekiel:20:3 @ Ho filo de homo, parolu al la plejagxuloj de Izrael, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:20:4 @ Se vi volas jugxi ilin, se vi volas jugxi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindajxojn de iliaj patroj,

esperanto@Ezekiel:20:5 @ kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris:Mi estas la Eternulo, via Dio-

esperanto@Ezekiel:20:8 @ Sed ili malobeis Min kaj ne volis auxskulti Min, kaj neniu el ili forjxetis la fiajxojn, kiuj estis antaux liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta.

esperanto@Ezekiel:20:9 @ Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.

esperanto@Ezekiel:20:10 @ Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton.

esperanto@Ezekiel:20:11 @ Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.

esperanto@Ezekiel:20:12 @ Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

esperanto@Ezekiel:20:15 @ Mi levis kontraux ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj;

esperanto@Ezekiel:20:25 @ Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj arangxojn, per kiuj ili ne povas vivi;

esperanto@Ezekiel:20:26 @ kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro cxiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:20:28 @ Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn.

esperanto@Ezekiel:20:29 @ Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago.

esperanto@Ezekiel:20:30 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malcxaste sekvas iliajn abomenindajxojn;

esperanto@Ezekiel:20:32 @ Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras:Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al sxtonoj-tio ne efektivigxos.

esperanto@Ezekiel:20:35 @ kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizagxon kontraux vizagxo.

esperanto@Ezekiel:20:37 @ Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo;

esperanto@Ezekiel:20:38 @ kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraux Mi, el la lando de ilia logxado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:20:42 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos gxin al viaj patroj.

esperanto@Ezekiel:20:48 @ Kaj cxiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.

esperanto@Ezekiel:21:7 @ Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:21:10 @ gxi estas akrigita, por bucxi; gxi estas purigita, por brili. CXu oni povas gxoji, kiam la sceptron de Mia filo malsxatas cxia ligno?

esperanto@Ezekiel:21:11 @ Li donis gxin, por purigi, por ke oni povu preni gxin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni gxin en la manon de mortiganto.

esperanto@Ezekiel:21:20 @ Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.

esperanto@Ezekiel:21:22 @ Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.

esperanto@Ezekiel:21:25 @ Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-

esperanto@Ezekiel:21:28 @ Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru:Glavo, glavo estas nudigita por bucxado, akrigita por ekstermado, ke gxi brilu;

esperanto@Ezekiel:21:29 @ pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.

esperanto@Ezekiel:21:32 @ Vi farigxos mangxajxo por la fajro; via sango elversxigxos en la lando; oni ne rememoros vin; cxar Mi, la Eternulo, tion diris.

esperanto@Ezekiel:22:2 @ CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?

esperanto@Ezekiel:22:4 @ Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.

esperanto@Ezekiel:22:7 @ Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.

esperanto@Ezekiel:22:9 @ Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.

esperanto@Ezekiel:22:10 @ Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.

esperanto@Ezekiel:22:11 @ Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

esperanto@Ezekiel:22:12 @ Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:22:20 @ Kiel oni kolektas argxenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kusxigos, kaj fandos vin.

esperanto@Ezekiel:22:21 @ Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandigxos en gxi.

esperanto@Ezekiel:22:25 @ La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.

esperanto@Ezekiel:22:26 @ GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.

esperanto@Ezekiel:22:27 @ GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.

esperanto@Ezekiel:23:9 @ Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion.

esperanto@Ezekiel:23:10 @ Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo.

esperanto@Ezekiel:23:17 @ Kaj la Babelanoj venis al sxi, por ame kusxi kun sxi, kaj ili malpurigis sxin per sia malcxastajxo, kaj sxi malpurigxis per ili; kaj poste sxia animo trosatigxis de ili.

esperanto@Ezekiel:23:18 @ Kaj kiam sxia malcxastado kaj sxia hontindeco farigxis tro malkasxa, tiam Mia animo tedigxis de sxi, kiel Mia animo tedigxis de sxia fratino.

esperanto@Ezekiel:23:22 @ Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi instigos kontraux vin viajn amistojn, de kiuj via animo tedigxis, kaj Mi venigos ilin sur vin de cxirkauxe:

esperanto@Ezekiel:23:24 @ Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin laux sia maniero.

esperanto@Ezekiel:23:28 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tedigxis.

esperanto@Ezekiel:23:32 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.

esperanto@Ezekiel:23:33 @ Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.

esperanto@Ezekiel:23:36 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! cxu vi volas jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindajxojn?

esperanto@Ezekiel:23:39 @ kaj, bucxinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi gxin; jen tiel ili agis en Mia domo.

esperanto@Ezekiel:23:40 @ Ili ankaux sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamajxoj,

esperanto@Ezekiel:23:42 @ Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.

esperanto@Ezekiel:23:43 @ Mi diris pri la maljunigxinta en adultado:SXi alkutimigxis al la malcxastado kaj ne povas cxesi.

esperanto@Ezekiel:23:44 @ Oni venadis al sxi, kiel oni venas al malcxastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malcxastulinoj.

esperanto@Ezekiel:23:46 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Venigu kontraux ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.

esperanto@Ezekiel:23:47 @ Kaj la amaso mortigu ilin per sxtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.

esperanto@Ezekiel:23:49 @ Kaj oni metos vian malcxastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:24:4 @ Enkolektu en gxin gxiajn pecojn, cxiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj sxultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu gxin.

esperanto@Ezekiel:24:8 @ Por venigi sur gxin Mian koleron, por fari vengxon, Mi versxos gxian sangon sur nudan rokon, por ke gxi ne estu kovrita.

esperanto@Ezekiel:24:13 @ En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.

esperanto@Ezekiel:24:17 @ GXemu mallauxte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn sxuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian busxon, kaj ne mangxu panon de funebrantoj.

esperanto@Ezekiel:24:18 @ Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi.

esperanto@Ezekiel:24:19 @ Kaj la popolo diris al mi:CXu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras?

esperanto@Ezekiel:24:21 @ Diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la gxuon de viaj okuloj, kaj la cxarmajxon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.

esperanto@Ezekiel:24:25 @ Kaj koncerne vin, ho filo de homo:en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la gxojon de ilia beleco, la gxuon de iliaj okuloj, la cxarmajxon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn-

esperanto@Ezekiel:24:26 @ en tiu tago venos al vi forsavigxinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj;

esperanto@Ezekiel:25:2 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;

esperanto@Ezekiel:25:3 @ kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-

esperanto@Ezekiel:25:5 @ Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:25:10 @ kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.

esperanto@Ezekiel:26:2 @ Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia dezertigxo-

esperanto@Ezekiel:26:7 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos kontraux Tiron de norde Nebukadnecaron, regxon de Babel, la regxon de regxoj, kun cxevaloj, cxaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo.

esperanto@Ezekiel:26:10 @ Pro la multo de siaj cxevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj cxaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.

esperanto@Ezekiel:26:16 @ Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.

esperanto@Ezekiel:26:18 @ Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo.

esperanto@Ezekiel:26:21 @ Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:27:3 @ kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!

esperanto@Ezekiel:27:5 @ El cipresoj de Senir ili konstruis por vi cxiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.

esperanto@Ezekiel:27:13 @ Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi, alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.

esperanto@Ezekiel:27:14 @ El Togarma oni alportadis al via komercejo cxevalojn, rajdocxevalojn, kaj mulojn.

esperanto@Ezekiel:27:17 @ Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.

esperanto@Ezekiel:27:29 @ Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la tero,

esperanto@Ezekiel:27:36 @ La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

esperanto@Ezekiel:28:3 @ kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

esperanto@Ezekiel:28:7 @ tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.

esperanto@Ezekiel:28:16 @ Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.

esperanto@Ezekiel:28:19 @ CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

esperanto@Ezekiel:28:22 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon.

esperanto@Ezekiel:28:23 @ Mi sendos sur gxin peston, kaj sangoversxadon sur gxiajn stratojn, kaj falos en gxi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraux gxin de cxiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:28:24 @ Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol cxiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:28:25 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn gxi estis disjxetita, kaj montros sur gxi Mian sanktecon antaux la okuloj de la nacioj, tiam ili logxos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.

esperanto@Ezekiel:29:5 @ Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

esperanto@Ezekiel:29:8 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos cxe vi la homojn kaj la brutojn.

esperanto@Ezekiel:29:9 @ Kaj la lando Egipta farigxos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris:La rivero estas mia, kaj mi gxin faris.

esperanto@Ezekiel:29:12 @ Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.

esperanto@Ezekiel:29:14 @ kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.

esperanto@Ezekiel:29:16 @ Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:29:20 @ Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; cxar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:30:4 @ Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos gxiajn ricxajxojn kaj detruos gxiajn fundamentojn.

esperanto@Ezekiel:30:6 @ Tiele diras la Eternulo:Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltigxos la fiereco de gxia forto; de Migdol gxis Sevene oni falos en gxi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:30:7 @ Kaj gxi dezertigxos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.

esperanto@Ezekiel:30:8 @ Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj cxiuj gxiaj helpantoj estos frakasitaj.

esperanto@Ezekiel:30:10 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, regxo de Babel.

esperanto@Ezekiel:30:11 @ Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.

esperanto@Ezekiel:30:12 @ Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

esperanto@Ezekiel:30:13 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.

esperanto@Ezekiel:30:14 @ Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros jugxon en No.

esperanto@Ezekiel:30:19 @ Kaj Mi faros jugxon kontraux Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:30:21 @ Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, regxo de Egiptujo; kaj jen gxi ne estas bandagxita, por resanigxi, kaj gxi ne estas cxirkauxligita, ke gxi ricevu forton, por teni glavon.

esperanto@Ezekiel:30:25 @ Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la regxo de Babel kaj li eltiros gxin kontraux la landon Egiptan.

esperanto@Ezekiel:31:8 @ La cedroj en la gxardeno de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi per sia beleco.

esperanto@Ezekiel:31:14 @ por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

esperanto@Ezekiel:32:2 @ Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.

esperanto@Ezekiel:32:5 @ Mi disjxetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavrajxo.

esperanto@Ezekiel:32:9 @ Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.

esperanto@Ezekiel:32:12 @ Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; cxiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj gxia tuta homomulto estos ekstermita.

esperanto@Ezekiel:32:15 @ Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos cxion, kion gxi havis, kiam Mi mortigos cxiujn, kiuj logxas en gxi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:32:16 @ Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj gxin kantos, pri Egiptujo kaj pri gxia tuta grandnombra popolo ili gxin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:32:20 @ Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo gxi estas transdonita; oni tiros gxin kaj gxian tutan grandnombran popolon.

esperanto@Ezekiel:32:21 @ Ekparolos al gxi la potencaj herooj el meze de SXeol, kiuj kune kun gxiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkusxis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.

esperanto@Ezekiel:32:24 @ Tie estas Elam kaj gxia tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

esperanto@Ezekiel:32:25 @ Meze de mortigitoj estas donita kusxejo al gxi kun gxia tuta homomulto; cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.

esperanto@Ezekiel:32:30 @ Tie estas cxiuj princoj de la nordo, kaj cxiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun jxetadis ilia forto; ili kusxas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

esperanto@Ezekiel:33:2 @ Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili:Se Mi venigos glavon kontraux iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin cxe si kiel observanton;

esperanto@Ezekiel:33:6 @ Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.

esperanto@Ezekiel:33:9 @ Sed se vi avertis la malvirtulon kontraux lia konduto, ke li deturnu sin de gxi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto:tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.

esperanto@Ezekiel:33:10 @ Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael:Vi diras:Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumigxas; kiel do ni povas vivi?

esperanto@Ezekiel:33:21 @ En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsavigxinto el Jerusalem, kaj diris:La urbo estas disbatita.

esperanto@Ezekiel:33:22 @ Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti.

esperanto@Ezekiel:33:24 @ Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo.

esperanto@Ezekiel:33:26 @ Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindajxon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon?

esperanto@Ezekiel:33:28 @ Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos gxia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertigxos tiel, ke neniu tie pasos.

esperanto@Ezekiel:33:29 @ Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro cxiuj iliaj abomenindajxoj, kiujn ili faris.

esperanto@Ezekiel:34:4 @ La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandagxas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne sercxas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele.

esperanto@Ezekiel:34:6 @ Erarvagas Miaj sxafoj sur cxiuj montoj kaj sur cxiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj sxafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin sercxas.

esperanto@Ezekiel:34:13 @ Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero.

esperanto@Ezekiel:34:16 @ La sxafon perdigxintan Mi elsercxos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandagxos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi pasxtos kun justeco.

esperanto@Ezekiel:34:25 @ Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos cxiujn sovagxajn bestojn el la lando, por ke oni povu logxi en la dezerto sendangxere kaj dormi en la arbaroj.

esperanto@Ezekiel:34:28 @ Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne mangxegos ilin; kaj ili logxos sendangxere, kaj neniu teruros ilin.

esperanto@Ezekiel:34:30 @ Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:35:4 @ Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:35:5 @ CXar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfelicxo, kiam iliaj malbonagoj finigxis:

esperanto@Ezekiel:35:8 @ Mi plenigos gxiajn altajxojn de mortigitoj:sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en cxiuj viaj terfendoj kusxos falintoj, mortigitaj de glavo.

esperanto@Ezekiel:35:10 @ Pro tio, ke vi diris:Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo:

esperanto@Ezekiel:35:11 @ tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraux ili; kaj oni ekkonos Min cxe ili, kiam Mi jugxos vin.

esperanto@Ezekiel:35:12 @ Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.

esperanto@Ezekiel:35:15 @ Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:2 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;

esperanto@Ezekiel:36:3 @ tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,

esperanto@Ezekiel:36:12 @ Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.

esperanto@Ezekiel:36:13 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke oni diras al vi:Vi formangxas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-

esperanto@Ezekiel:36:14 @ pro tio vi nun ne plu mangxos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:15 @ Kaj Mi ne plu auxdigos kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:20 @ Kaj ili aligxis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:CXu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?

esperanto@Ezekiel:36:21 @ Sed Mi domagxis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.

esperanto@Ezekiel:36:22 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.

esperanto@Ezekiel:36:24 @ Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.

esperanto@Ezekiel:36:28 @ Kaj vi logxos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

esperanto@Ezekiel:36:29 @ Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.

esperanto@Ezekiel:36:31 @ Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:36:35 @ tiam oni diros:CXi tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj logxataj.

esperanto@Ezekiel:36:38 @ Kiel la sanktaj sxafoj, kiel la sxafoj de Jerusalem dum gxiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj plenigxos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:37:5 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al cxi tiuj ostoj:Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi revivigxos;

esperanto@Ezekiel:37:7 @ Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetajxon, farigxis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimigxadi, cxiu osto al sia osto.

esperanto@Ezekiel:37:10 @ Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.

esperanto@Ezekiel:37:11 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras:Sekigxis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.

esperanto@Ezekiel:37:12 @ Tial profetu, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.

esperanto@Ezekiel:37:18 @ Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin:CXu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas cxe vi?

esperanto@Ezekiel:37:21 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de cxirkauxe kaj venigos ilin en ilian landon.

esperanto@Ezekiel:37:23 @ Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj kaj per cxiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el cxiuj iliaj logxlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

esperanto@Ezekiel:37:25 @ Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.

esperanto@Ezekiel:38:13 @ SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?

esperanto@Ezekiel:38:16 @ kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog.

esperanto@Ezekiel:38:17 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.

esperanto@Ezekiel:39:2 @ Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.

esperanto@Ezekiel:39:6 @ Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdangxerajn logxantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:10 @ Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptajxon de tiuj, kiuj prenis kaptajxon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:11 @ En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj gxi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos gxin Valo de la Homomulto de Gog.

esperanto@Ezekiel:39:16 @ Kaj ecx la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

esperanto@Ezekiel:39:23 @ Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kasxis Mian vizagxon antaux ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili cxiuj falis de glavo.

esperanto@Ezekiel:39:25 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.

esperanto@Ezekiel:39:26 @ Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;

esperanto@Ezekiel:39:27 @ kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaux la okuloj de la multaj popoloj.

esperanto@Ezekiel:39:28 @ Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.

esperanto@Ezekiel:40:1 @ En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, gxuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.

esperanto@Ezekiel:40:2 @ En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaux konstruajxoj de urbo.

esperanto@Ezekiel:40:3 @ Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan sxnureton kaj mezurstangon, kaj li staris cxe pordego.

esperanto@Ezekiel:40:4 @ Kaj tiu viro ekparolis al mi:Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, auxskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro cxion, kion mi montros al vi; cxar vi estas venigita cxi tien, por ke mi tion montru al vi. CXion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:40:6 @ Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur gxia sxtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la largxon de unu stango kaj sur la dua sojlo la largxon de unu stango.

esperanto@Ezekiel:40:11 @ Li mezuris la largxon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; lauxlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn.

esperanto@Ezekiel:40:15 @ Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:17 @ Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis cxambrojn kaj pavimon, faritan cxirkauxe cxe la korto; tridek cxambroj estis sur la pavimo.

esperanto@Ezekiel:40:20 @ Li mezuris ankaux la longon kaj la largxon de la norden turnita pordego de la ekstera korto.

esperanto@Ezekiel:40:22 @ GXiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep sxtupoj oni levigxadis sur gxin; kaj antaux gxi estis gxia vestiblo.

esperanto@Ezekiel:40:24 @ Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris gxiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel cxe la aliaj.

esperanto@Ezekiel:40:26 @ Kaj por supreniri gxi havis sep sxtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaux ili, kaj palmornamojn gxiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.

esperanto@Ezekiel:40:27 @ Ankaux cxe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.

esperanto@Ezekiel:40:28 @ Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris cxe la suda pordego la saman mezuron.

esperanto@Ezekiel:40:32 @ Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris cxe la pordego la samajn mezurojn, kiel cxe la aliaj.

esperanto@Ezekiel:40:35 @ Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn.

esperanto@Ezekiel:40:38 @ Estis ankaux cxambro kun sia enirejo apud la kolonoj cxe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon.

esperanto@Ezekiel:40:40 @ CXe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj cxe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaux du tabloj.

esperanto@Ezekiel:40:41 @ Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris cxe la flankoj de la pordego:ok tabloj, sur kiuj oni bucxadis.

esperanto@Ezekiel:40:42 @ Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el cxirkauxhakitaj sxtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la largxon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kusxigadis la ilojn, per kiuj oni bucxadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.

esperanto@Ezekiel:40:43 @ Kaj listeloj, havantaj la largxon de unu manplato, estis cxe la muroj de la domo cxirkauxe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.

esperanto@Ezekiel:40:44 @ Ekstere de la interna pordego estis cxambroj por kantistoj, cxe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizagxa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta cxambro, estis turnita norden.

esperanto@Ezekiel:40:45 @ Kaj li diris al mi:CXi tiu cxambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo;

esperanto@Ezekiel:40:46 @ kaj la cxambro, kiu estas turnita per sia vizagxa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon cxe la altaro:tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimigxi al la Eternulo, por servi al Li.

esperanto@Ezekiel:40:48 @ Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris cxe kolono de la portiko kvin ulnojn cxe unu flanko kaj kvin ulnojn cxe la dua flanko; kaj la largxo de la pordego estis tri ulnoj cxe unu flanko kaj tri ulnoj cxe la dua flanko.

esperanto@Ezekiel:40:49 @ La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.

esperanto@Ezekiel:41:1 @ Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris cxe la kolonoj ses ulnojn da largxo cxe unu flanko kaj ses ulnojn da largxo cxe la alia flanko, lauxlargxe de la tabernaklo.

esperanto@Ezekiel:41:3 @ Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la largxo de la pordo estis sep ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:6 @ Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limigxis per la muro, kiu estis cxe la domo por la galerioj cxirkauxe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.

esperanto@Ezekiel:41:7 @ Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke, kaj supre la domo estis pli largxa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.

esperanto@Ezekiel:41:11 @ Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la largxo de la libera loko estis kvin ulnoj cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:41:12 @ La konstruajxo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la largxon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruajxo havis la largxon de kvin ulnoj cxiuflanke, kaj gxia longo estis nauxdek ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:19 @ Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:42:1 @ Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica cxambro, kiu estis kontraux la placo kaj kontraux la konstruajxo norde.

esperanto@Ezekiel:42:5 @ La supraj cxambroj estis malpli ampleksaj, cxar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruajxo.

esperanto@Ezekiel:42:8 @ CXar la longo de la cxambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaux la templo estis cent ulnoj.

esperanto@Ezekiel:42:9 @ Kaj malsupre por tiuj cxambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto.

esperanto@Ezekiel:42:12 @ Kaj simile al la pordoj de la cxambroj turnitaj suden ankaux cxe la orientaj cxambroj estis enira pordo cxe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris lauxlonge de la muro.

esperanto@Ezekiel:42:14 @ Kiam la pastroj eniris cxi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaux ol ili restigis cxi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, cxar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.

esperanto@Ezekiel:42:15 @ Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon cxe cxiuj flankoj.

esperanto@Ezekiel:42:19 @ Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaux mezuris kvincent mezurajn stangojn.

esperanto@Ezekiel:43:1 @ Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.

esperanto@Ezekiel:43:4 @ Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.

esperanto@Ezekiel:43:5 @ Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

esperanto@Ezekiel:43:8 @ Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.

esperanto@Ezekiel:43:11 @ Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin.

esperanto@Ezekiel:43:18 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Tio estas la legxoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos gxin, por alportadi sur gxi bruloferojn kaj aspergadi gxin per sango.

esperanto@Ezekiel:43:22 @ Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.

esperanto@Ezekiel:43:26 @ Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu gxin kaj konsekru gxin.

esperanto@Ezekiel:43:27 @ Kiam finigxos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:44:1 @ Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed gxi estis sxlosita.

esperanto@Ezekiel:44:2 @ Kaj la Eternulo diris al mi:CXi tiu pordego estos sxlosita, kaj oni gxin ne malfermu, kaj neniu iru tra gxi; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra gxi, tial gxi restu sxlosita.

esperanto@Ezekiel:44:3 @ Nur la princo, la princo povas sidi en gxi, por mangxi panon antaux la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laux la sama vojo li eliru.

esperanto@Ezekiel:44:4 @ Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi jxetis min vizagxaltere.

esperanto@Ezekiel:44:5 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj auxskultu per viaj oreloj cxion, kion Mi diras al vi pri cxiuj legxoj de la domo de la Eternulo kaj pri cxiuj gxiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj cxiujn elirojn el la sanktejo.

esperanto@Ezekiel:44:6 @ Kaj diru al la malobeema domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxaj estu por vi cxiuj viaj abomenindajxoj, ho domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:44:7 @ Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasajxon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:44:9 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, ecx el tiuj aligentuloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj.

esperanto@Ezekiel:44:13 @ Ili ne alproksimigxu al Mi, por fari pastran servadon antaux Mi kaj por aliri al cxiuj Miaj sanktajxoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindajxojn, kiujn ili faris.

esperanto@Ezekiel:44:14 @ Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por cxiuj laboroj en gxi, kaj por cxio, kio estas farata en gxi.

esperanto@Ezekiel:44:16 @ Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimigxadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaux Mi la servan oficon.

esperanto@Ezekiel:44:17 @ Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanajxo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo.

esperanto@Ezekiel:44:21 @ Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.

esperanto@Ezekiel:44:22 @ Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu.

esperanto@Ezekiel:44:25 @ Al homo mortinta ili ne aliru, por ne farigxi malpura; nur por la patro aux la patrino, por filo aux filino, por frato aux needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.

esperanto@Ezekiel:44:26 @ Kaj kiam tia pastro repurigxos, oni kalkulu al li sep tagojn.

esperanto@Ezekiel:45:8 @ Tio estos lia tero, lia terposedajxo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laux iliaj triboj.

esperanto@Ezekiel:45:11 @ La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de hxomero kaj la efo ankaux dekonon de hxomero:laux la hxomero oni fiksu ilian amplekson.

esperanto@Ezekiel:45:12 @ La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min’o.

esperanto@Ezekiel:45:15 @ Kaj unu sxafidon oni donu el ducento da sxafoj de pasxtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:45:20 @ Tion saman faru en la sepa tago de la monato por cxiu, kiu pekis pro eraro aux pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon.

esperanto@Ezekiel:45:21 @ En la dek-kvara tago de la unua monato estu cxe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas mangxi macojn.

esperanto@Ezekiel:46:1 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu sxlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata gxi estu malfermita, kaj ankaux en la monatkomenco gxi estu malfermita.

esperanto@Ezekiel:46:2 @ Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj starigxos cxe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorklinigxos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos sxlosita gxis vespero.

esperanto@Ezekiel:46:3 @ La popolo de la lando adorklinigxos antaux la Eternulo cxe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.

esperanto@Ezekiel:46:5 @ kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:7 @ kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:8 @ Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laux la sama vojo li devas eliri.

esperanto@Ezekiel:46:9 @ Kaj kiam la popolo de la lando venos antaux la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorklinigxi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontrauxa.

esperanto@Ezekiel:46:10 @ Kaj la princo estos inter ili:kiam ili eniros, li ankaux eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaux eliros.

esperanto@Ezekiel:46:11 @ En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:12 @ Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aux memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaux li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aux sian pacoferon tiel, kiel li faras gxin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni sxlosos la pordegon.

esperanto@Ezekiel:46:15 @ Tiamaniere oni alportu cxiumatene la sxafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.

esperanto@Ezekiel:46:18 @ La princo ne prenu ion el la heredajxo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedajxo:nur el sia terposedajxo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpusxita el sia terposedajxo.

esperanto@Ezekiel:46:19 @ Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj cxambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon cxe la rando okcidente.

esperanto@Ezekiel:47:1 @ Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.

esperanto@Ezekiel:47:2 @ Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laux ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.

esperanto@Ezekiel:47:5 @ Kiam li mezuris ankoraux mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; cxar la akvo estis tro alta, oni devis gxin transnagxi, sed transiri la torenton oni ne povis.

esperanto@Ezekiel:47:7 @ Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj.

esperanto@Ezekiel:47:8 @ Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo.

esperanto@Ezekiel:47:9 @ Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento.

esperanto@Ezekiel:47:11 @ Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo.

esperanto@Ezekiel:47:12 @ Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

esperanto@Ezekiel:47:14 @ Kaj dividu gxin al cxiuj egale; cxar per levo de la mano Mi promesis doni gxin al viaj patroj, tial cxi tiu tero farigxos via hereda posedajxo.

esperanto@Ezekiel:48:1 @ Jen estas la nomoj de la triboj:de la norda rando laux la vojo al HXetlon, en la direkto al HXamat, HXacar-Enan, norde de la limo de Damasko gxis HXamat; cxi tiu regiono de oriente gxis okcidente apartenos sole al Daniel.

esperanto@Ezekiel:48:14 @ Ili nenion devas vendi el tio, nek intersxangxi; la unuaajxo de la lando devas ne transiri, cxar gxi estas konsekrita al la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:48:32 @ Ankaux sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Daniel.

esperanto@Daniel:1:1 @ En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin.

esperanto@Daniel:1:2 @ Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, regxon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon SXinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.

esperanto@Daniel:1:3 @ Kaj la regxo diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro, li venigu

esperanto@Daniel:1:4 @ knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean.

esperanto@Daniel:1:5 @ Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:6 @ El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja.

esperanto@Daniel:1:7 @ La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al HXananja, SXadrahx; al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.

esperanto@Daniel:1:8 @ Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.

esperanto@Daniel:1:9 @ Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe la korteganestro.

esperanto@Daniel:1:10 @ Kaj la korteganestro diris al Daniel:Mi timas mian sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas mangxi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizagxoj estas malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:11 @ Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, HXananjan, Misxaelon, kaj Azarjan:

esperanto@Daniel:1:12 @ Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;

esperanto@Daniel:1:13 @ poste montrigxu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon de la regxo; kaj poste agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi vidos.

esperanto@Daniel:1:14 @ Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.

esperanto@Daniel:1:15 @ Post paso de la dek tagoj montrigxis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol cxiuj knaboj, kiuj mangxis la mangxajxon de la regxo.

esperanto@Daniel:1:16 @ Tial la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.

esperanto@Daniel:1:17 @ Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.

esperanto@Daniel:1:18 @ Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:1:19 @ La regxo parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu egala al Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:20 @ Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.

esperanto@Daniel:1:21 @ Daniel estis tie gxis la unua jaro de la regxo Ciro.

esperanto@Daniel:2:1 @ En la dua jaro de la regxado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar songxoj; kaj konfuzigxis lia spirito, kaj li ne povis dormi.

esperanto@Daniel:2:2 @ Kaj la regxo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn, sorcxistojn, kaj HXaldeojn, por ke ili diru al la regxo liajn songxojn. Kaj ili venis kaj starigxis antaux la regxo.

esperanto@Daniel:2:3 @ Kaj la regxo diris al ili:Mi havis songxon, kaj mia spirito maltrankviligxis, dezirante scii, kio estis tiu songxo.

esperanto@Daniel:2:4 @ La HXaldeoj respondis al la regxo en la lingvo Siria:Ho regxo, vivu eterne! diru la songxon al viaj servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:5 @ Sed la regxo respondis kaj diris al la HXaldeoj:La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la songxon kaj gxian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj.

esperanto@Daniel:2:6 @ Sed se vi rakontos al mi la songxon kaj gxian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la songxon kaj gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:7 @ Ili denove respondis:La regxo diru sian songxon al siaj servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:8 @ La regxo diris:Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, cxar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.

esperanto@Daniel:2:9 @ Se vi ne diros al mi la songxon, tio montros, ke vi havas unu intencon:vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentauxgan respondon, gxis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la songxon, tiam mi konvinkigxos, ke vi povas klarigi al mi ankaux gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:10 @ La HXaldeoj respondis al la regxo kaj diris:Ne ekzistas sur la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la regxo; tial neniu regxo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto, aux HXaldeo;

esperanto@Daniel:2:11 @ la afero, kiun la regxo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la regxo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj.

esperanto@Daniel:2:12 @ Tiam la regxo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi cxiujn sagxulojn de Babel.

esperanto@Daniel:2:13 @ Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la sagxuloj, kaj oni volis mortigi ankaux Danielon kaj liajn kamaradojn.

esperanto@Daniel:2:14 @ Tiam Daniel faris sagxan kaj prudentan rediron al Arjohx, la estro de la regxaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la sagxulojn de Babel;

esperanto@Daniel:2:15 @ li demandis Arjohxon, la potenculon de la regxo, dirante:Pro kio eliris de la regxo tia severa ordono? Tiam Arjohx rakontis al Daniel la tutan aferon.

esperanto@Daniel:2:16 @ Daniel iris kaj petis la regxon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la regxo la klarigon.

esperanto@Daniel:2:17 @ Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj HXananja, Misxael, kaj Azarja,

esperanto@Daniel:2:18 @ por ke ili petegu la kompateman Dion de la cxielo malkasxi tiun kasxitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj sagxuloj de Babel.

esperanto@Daniel:2:19 @ Kaj tiam la kasxitajxo malkasxigxis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la cxielo.

esperanto@Daniel:2:20 @ Kaj Daniel ekparolis, kaj diris:Estu benata la nomo de Dio de eterne gxis eterne; cxar al Li apartenas sagxo kaj forto;

esperanto@Daniel:2:21 @ Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj prudenton al la prudentuloj;

esperanto@Daniel:2:22 @ Li malkasxas la profundajxon kaj kasxitajxon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li.

esperanto@Daniel:2:23 @ Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri kio ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la regxo.

esperanto@Daniel:2:24 @ Poste Daniel iris al Arjohx, al kiu la regxo komisiis mortigi la sagxulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel:Ne mortigu la sagxulojn de Babel, konduku min al la regxo, kaj mi diros al la regxo la klarigon.

esperanto@Daniel:2:25 @ Tiam Arjohx tuj enkondukis Danielon al la regxo, kaj diris al cxi tiu tiele:Inter la translogxigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la regxo klarigon.

esperanto@Daniel:2:26 @ Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltsxacar:CXu vi povas sciigi al mi la songxon, kiun mi vidis, kaj gxian signifon?

esperanto@Daniel:2:27 @ Daniel respondis al la regxo kaj diris:La kasxitajxon, pri kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la regxo la sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj;

esperanto@Daniel:2:28 @ sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

esperanto@Daniel:2:29 @ vi, ho regxo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkasxanto de kasxitajxoj montris al vi, kio estos.

esperanto@Daniel:2:30 @ Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne pro tio, ke mi kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por tio, ke la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.

esperanto@Daniel:2:31 @ Vi, ho regxo, havis vizion:jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo gxi staris antaux vi, kaj gxia aspekto estis terura.

esperanto@Daniel:2:32 @ La kapo de tiu statuo estis el pura oro; gxiaj brusto kaj manoj estis el argxento, la ventro kaj femuroj el kupro;

esperanto@Daniel:2:33 @ gxiaj kruroj estis el fero, gxiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo.

esperanto@Daniel:2:34 @ Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.

esperanto@Daniel:2:35 @ Tiam cxio kune frakasigxis:la fero, argilo, kupro, argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

esperanto@Daniel:2:36 @ Tio estas la songxo. Nun ni diros al la regxo la signifon.

esperanto@Daniel:2:37 @ Vi, ho regxo, estas regxo super regxoj, al kiu Dio de la cxielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;

esperanto@Daniel:2:38 @ kaj cxie, kie ajn logxas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo, kaj faris vin reganto super ili cxiuj. Vi estas la ora kapo.

esperanto@Daniel:2:39 @ Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraux tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.

esperanto@Daniel:2:40 @ La kvara regno estos malmola, kiel fero; cxar kiel fero disbatas kaj frakasas cxion, tiel ankaux gxi, simile al cxiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados.

esperanto@Daniel:2:41 @ Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero-tio estos regno de miksita konsisto, kaj gxi enhavos parte la malmolecon de fero, cxar vi vidis feron miksitan kun potargilo.

esperanto@Daniel:2:42 @ Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaux la regno estos parte fortika, parte rompebla.

esperanto@Daniel:2:43 @ Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandigxos inter si, kiel fero ne kunfandigxas kun argilo.

esperanto@Daniel:2:44 @ Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne.

esperanto@Daniel:2:45 @ Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.

esperanto@Daniel:2:46 @ Tiam la regxo Nebukadnecar jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn.

esperanto@Daniel:2:47 @ La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.

esperanto@Daniel:2:48 @ Tiam la regxo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj ricxajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj cxefo super cxiuj sagxuloj de Babel.

esperanto@Daniel:2:49 @ Daniel petis la regxon, kaj cxi tiu starigis SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando Babela; kaj Daniel mem restis cxe la kortego de la regxo.

esperanto@Daniel:3:1 @ La regxo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la largxon de ses ulnoj; kaj li starigis gxin en la valo Dura en la lando Babela.

esperanto@Daniel:3:2 @ Kaj la regxo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:3:3 @ Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la regxo Nebukadnecar starigis; kaj ili starigxis antaux la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.

esperanto@Daniel:3:4 @ Kaj heroldo lauxte proklamis:Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:

esperanto@Daniel:3:5 @ kiam vi auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorklinigxu al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:3:6 @ Kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu tuj estos jxetita en ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:7 @ Tial, kiam cxiuj popoloj ekauxdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorklinigxis al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:3:8 @ En tiu tempo tuj aliris kelkaj HXaldeoj kaj akuzis la Judojn.

esperanto@Daniel:3:9 @ Ili ekparolis, kaj diris al la regxo Nebukadnecar:Ho regxo, vivu eterne!

esperanto@Daniel:3:10 @ Vi, ho regxo, ordonis, ke cxiu homo, kiu auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorklinigxu al la ora statuo;

esperanto@Daniel:3:11 @ kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu estu jxetita en ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:12 @ Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho regxo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun vi starigis.

esperanto@Daniel:3:13 @ Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la regxo.

esperanto@Daniel:3:14 @ Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili:CXu intence vi, ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun mi starigis?

esperanto@Daniel:3:15 @ De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

esperanto@Daniel:3:16 @ SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.

esperanto@Daniel:3:17 @ Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo.

esperanto@Daniel:3:18 @ Kaj se Li ecx tion ne faros, vi tamen sciu, ho regxo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorklinigxos.

esperanto@Daniel:3:19 @ Tiam Nebukadnecar plenigxis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizagxo sxangxigxis pro kolero kontraux SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.

esperanto@Daniel:3:20 @ Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon, kaj jxeti ilin en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:21 @ Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:22 @ Kaj cxar la ordono de la regxo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj jxetis SXadrahxon, Mehxahxon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.

esperanto@Daniel:3:23 @ Kaj tiuj tri viroj, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:24 @ Tiam la regxo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li levigxis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj:CXu ne tri virojn ni jxetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la regxo:Tiel estas, ho regxo.

esperanto@Daniel:3:25 @ Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj.

esperanto@Daniel:3:26 @ Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:Ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.

esperanto@Daniel:3:27 @ Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

esperanto@Daniel:3:28 @ Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.

esperanto@Daniel:3:29 @ Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.

esperanto@Daniel:3:30 @ Kaj la regxo denove tre altigis SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.

esperanto@Daniel:4:1 @ La regxo Nebukadnecar al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero:Kresku via bonstato!

esperanto@Daniel:4:2 @ Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.

esperanto@Daniel:4:3 @ Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia regado estas en cxiuj generacioj.

esperanto@Daniel:4:4 @ Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.

esperanto@Daniel:4:5 @ Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.

esperanto@Daniel:4:6 @ Kaj mi donis ordonon venigi al mi cxiujn sagxulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la songxo.

esperanto@Daniel:4:7 @ Tiam venis la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la songxon, sed ili ne povis klarigi al mi gxian signifon.

esperanto@Daniel:4:8 @ Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltsxacar, laux la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la songxon:

esperanto@Daniel:4:9 @ Ho Beltsxacar, cxefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kasxitajxo vin embarasas:klarigu al mi la vizion de mia songxo kaj gxian signifon.

esperanto@Daniel:4:10 @ La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena:mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;

esperanto@Daniel:4:11 @ tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis la randoj de la tuta tero;

esperanto@Daniel:4:12 @ gxia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur gxi, kaj sur gxi trovigxas mangxajxo por cxiuj; en la ombro sub gxi kasxas sin bestoj de la kampo, kaj sur gxiaj brancxoj sidas birdoj de la cxielo, kaj cxiu karno nutras sin de gxi.

esperanto@Daniel:4:13 @ Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la cxielo,

esperanto@Daniel:4:14 @ kaj per lauxta vocxo li diris:Dehaku cxi tiun arbon, cxirkauxhaku gxiajn brancxojn, deprenu de gxi la foliaron, kaj disjxetu gxiajn fruktojn, por ke forigxu la bestoj, kiuj estas sub gxi, kaj la birdoj forflugu de gxiaj brancxoj.

esperanto@Daniel:4:15 @ Sed gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj kune kun la bestoj gxi nutru sin per la herboj de la tero.

esperanto@Daniel:4:16 @ La homa koro estos prenita for de gxi, kaj gxi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super gxi sep jaroj.

esperanto@Daniel:4:17 @ Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.

esperanto@Daniel:4:18 @ Tian songxon vidis mi, regxo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltsxacar, diru gxian signifon; cxar neniu el la sagxuloj en mia regno povas klarigi gxian signifon, sed vi povas, cxar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.

esperanto@Daniel:4:19 @ Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar, en la dauxro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malgxojigis. La regxo ekparolis, kaj diris:Ho Beltsxacar, ne embarasu vin la songxo kaj gxia signifo. Beltsxacar respondis kaj diris:Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu songxo, kaj por viaj malamantoj estu gxia signifo.

esperanto@Daniel:4:20 @ La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,

esperanto@Daniel:4:21 @ kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj mangxajxo por cxiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies brancxoj sidis birdoj de la cxielo-

esperanto@Daniel:4:22 @ tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la randoj de la tero.

esperanto@Daniel:4:23 @ Kaj ke la regxo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris:Dehaku la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj-

esperanto@Daniel:4:24 @ jen estas la signifo de tio, ho regxo:tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la regxon.

esperanto@Daniel:4:25 @ Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:4:26 @ Kaj ke estas ordonite restigi la cxefan radikon de la arbo-tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la cxielo.

esperanto@Daniel:4:27 @ Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon:liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos longedauxra.

esperanto@Daniel:4:28 @ CXio cxi tio efektivigxis sur la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:4:29 @ Post paso de dek du monatoj, promenante tra la regxa palaco en Babel,

esperanto@Daniel:4:30 @ la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?

esperanto@Daniel:4:31 @ Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi;

esperanto@Daniel:4:32 @ kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:4:33 @ Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo.

esperanto@Daniel:4:34 @ Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.

esperanto@Daniel:4:35 @ CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

esperanto@Daniel:4:36 @ En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto farigxis ankoraux pli granda.

esperanto@Daniel:4:37 @ Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

esperanto@Daniel:5:1 @ La regxo Belsxacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.

esperanto@Daniel:5:2 @ Farigxinte ebria, Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

esperanto@Daniel:5:3 @ Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

esperanto@Daniel:5:4 @ Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj argxentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn.

esperanto@Daniel:5:5 @ En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraux la kandelabro sur la kalkita muro de la regxa salono; kaj la regxo vidis la manon, kiu skribis.

esperanto@Daniel:5:6 @ Tiam sxangxigxis la vizagxaspekto de la regxo, liaj pensoj konfuzigxis, la ligiloj de liaj lumboj malstrecxigxis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapigxadis.

esperanto@Daniel:5:7 @ La regxo lauxtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, HXaldeojn, kaj divenistojn. La regxo ekparolis, kaj diris al la sagxuloj de Babel:Kiu ajn tralegos cxi tiun surskribon kaj klarigos al mi gxian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.

esperanto@Daniel:5:8 @ Tiam venis cxiuj sagxuloj de la regxo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la regxo gxian signifon.

esperanto@Daniel:5:9 @ La regxo Belsxacar forte maltrankviligxis, kaj lia vizagxaspekto sxangxigxis, kaj antaux liaj eminentuloj konfuzigxis.

esperanto@Daniel:5:10 @ CXe tiu okazintajxo, kiu farigxis al la regxo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la regxino. La regxino ekparolis, kaj diris:Ho regxo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne sxangxigxu via vizagxaspekto.

esperanto@Daniel:5:11 @ En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj sagxon, similan al la sagxo de la dioj; kaj la regxo Nebukadnecar, via patro, la regxo mem, via patro, faris lin cxefo de la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj;

esperanto@Daniel:5:12 @ cxar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi songxojn, komentarii sentencojn, kaj malkasxi kasxitajxojn. Tio estas Daniel, al kiu la regxo donis la nomon Beltsxacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.

esperanto@Daniel:5:13 @ Tiam oni alkondukis Danielon antaux la regxon; kaj la regxo ekparolis, kaj diris al Daniel:CXu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la regxo, venigis el Judujo?

esperanto@Daniel:5:14 @ Mi auxdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara sagxo trovigxas en vi.

esperanto@Daniel:5:15 @ Nun estis alkondukitaj al mi la sagxuloj kaj magiistoj, por tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de cxi tiuj vortoj.

esperanto@Daniel:5:16 @ Sed mi auxdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkasxi kasxitajxon. Tial, se vi povas tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.

esperanto@Daniel:5:17 @ Tiam Daniel respondis kaj diris al la regxo:Viaj donacoj restu cxe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la regxo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.

esperanto@Daniel:5:18 @ Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.

esperanto@Daniel:5:19 @ Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.

esperanto@Daniel:5:20 @ Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro;

esperanto@Daniel:5:21 @ kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:5:22 @ Vi, lia filo, ho Belsxacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis cxion tion;

esperanto@Daniel:5:23 @ sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.

esperanto@Daniel:5:24 @ Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita cxi tiu surskribo.

esperanto@Daniel:5:25 @ Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita:MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.

esperanto@Daniel:5:26 @ Jen estas la signifo de la vortoj:MENE:Dio kalkulis la tempon de via regxado kaj metis al gxi finon;

esperanto@Daniel:5:27 @ TEKEL:vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;

esperanto@Daniel:5:28 @ PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.

esperanto@Daniel:5:29 @ Tiam laux ordono de Belsxacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran cxenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.

esperanto@Daniel:5:30 @ En tiu sama nokto Belsxacar, regxo de la HXaldeoj, estis mortigita.

esperanto@Daniel:5:31 @ Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la agxon de sesdek du jaroj.

esperanto@Daniel:6:1 @ Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon;

esperanto@Daniel:6:2 @ kaj super ili tri cxefajn estrojn, inter kiuj estis ankaux Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la regxo ne havu malprofiton.

esperanto@Daniel:6:3 @ Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.

esperanto@Daniel:6:4 @ Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.

esperanto@Daniel:6:5 @ Tiam tiuj homoj diris:Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraux li en la legxoj de lia Dio.

esperanto@Daniel:6:6 @ Kaj tiuj cxefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel:Ho regxo Dario, vivu eterne!

esperanto@Daniel:6:7 @ CXiuj cxefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi regxan dekreton kaj severe ordoni, ke cxiun, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo anstataux de vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj.

esperanto@Daniel:6:8 @ Tial konfirmu, ho regxo, cxi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke gxi ne estu malobeata, kiel legxo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi.

esperanto@Daniel:6:9 @ La regxo Dario subskribis la dekreton.

esperanto@Daniel:6:10 @ Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaux la fenestroj de sia cxambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn cxiutage genuis kaj pregxis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antauxe.

esperanto@Daniel:6:11 @ Tiam tiuj homoj cxirkauxis Danielon, kaj trovis lin pregxanta kaj petanta favorkorecon antaux sia Dio.

esperanto@Daniel:6:12 @ Kaj ili iris, kaj diris al la regxo koncerne la regxan dekreton:CXu vi ne ordonis per dekreto, ke cxiun homon, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo krom vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj? La regxo respondis kaj diris:Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla legxo de Medujo kaj Persujo.

esperanto@Daniel:6:13 @ Tiam ili respondis kaj diris al la regxo:Jen Daniel, kiu estas el la translogxigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho regxo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn cxiutage li pregxas siajn pregxojn.

esperanto@Daniel:6:14 @ Auxdinte tion, la regxo forte afliktigxis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis gxis la subiro de la suno, por liberigi lin.

esperanto@Daniel:6:15 @ Sed tiuj homoj cxirkauxis la regxon, kaj diris al li:Sciu, ho regxo, ke laux la legxoj de Medujo kaj Persujo cxiu malpermeso aux ordono, konfirmita de la regxo, devas resti nesxangxebla.

esperanto@Daniel:6:16 @ Tiam la regxo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj jxetis lin en kavon de leonoj. Sed la regxo diris al Daniel:Via Dio, al kiu vi sencxese servas, savu vin!

esperanto@Daniel:6:17 @ Kaj oni alportis sxtonon kaj metis gxin sur la aperturon de la kavo; kaj la regxo sigelis gxin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne farigxu ia sxangxo koncerne Danielon.

esperanto@Daniel:6:18 @ Poste la regxo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, ecx ne permesis alporti al li mangxajxon; kaj ankaux dormi li ne povis.

esperanto@Daniel:6:19 @ Matene la regxo levigxis cxe la tagigxo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj.

esperanto@Daniel:6:20 @ Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malgxoja vocxo Danielon; kaj ekparolinte, la regxo diris al Daniel:Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! cxu via Dio, al kiu vi sencxese servas, povis savi vin de la leonoj?

esperanto@Daniel:6:21 @ Tiam Daniel respondis al la regxo:Ho regxo, vivu eterne!

esperanto@Daniel:6:22 @ Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.

esperanto@Daniel:6:23 @ Tiam la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.

esperanto@Daniel:6:24 @ Kaj la regxo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj jxeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaux iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraux antaux ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis cxiujn iliajn ostojn.

esperanto@Daniel:6:25 @ Post tio la regxo Dario skribis al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero:Kresku via bonfarto!

esperanto@Daniel:6:26 @ Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.

esperanto@Daniel:6:27 @ Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la cxielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraux leonoj.

esperanto@Daniel:6:28 @ Kaj Daniel havis sukceson dum la regxado de Dario, kaj dum la regxado de Ciro, la Perso.

esperanto@Daniel:7:1 @ En la unua jaro de Belsxacar, regxo de Babel, Daniel havis songxon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun songxon, prezentinte la esencon de la afero.

esperanto@Daniel:7:2 @ Daniel komencis sian rakonton, dirante:Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la cxielo batalas inter si sur granda maro.

esperanto@Daniel:7:3 @ Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.

esperanto@Daniel:7:4 @ La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al gxi.

esperanto@Daniel:7:5 @ Jen ankaux dua besto, simila al urso, staris cxe gxia flanko, kaj tri kojnodentojn gxi havis en sia busxo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al gxi:Levigxu, kaj mangxu multe da karno.

esperanto@Daniel:7:6 @ Poste mi vidis ankoraux unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso gxi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al gxi.

esperanto@Daniel:7:7 @ Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj bestoj kaj havis dek kornojn.

esperanto@Daniel:7:8 @ Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.

esperanto@Daniel:7:9 @ Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro.

esperanto@Daniel:7:10 @ Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.

esperanto@Daniel:7:11 @ Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.

esperanto@Daniel:7:12 @ Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo.

esperanto@Daniel:7:13 @ Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la cxielo iris kvazaux filo de homo, venis al la Antauxtempulo, kaj estis alkondukita al Li.

esperanto@Daniel:7:14 @ Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.

esperanto@Daniel:7:15 @ CXe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.

esperanto@Daniel:7:16 @ Mi aliris al unu el la antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritajxo.

esperanto@Daniel:7:17 @ Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formigxos sur la tero.

esperanto@Daniel:7:18 @ Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.

esperanto@Daniel:7:19 @ Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj;

esperanto@Daniel:7:20 @ kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.

esperanto@Daniel:7:21 @ Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,

esperanto@Daniel:7:22 @ gxis venis la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.

esperanto@Daniel:7:23 @ Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin.

esperanto@Daniel:7:24 @ La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn.

esperanto@Daniel:7:25 @ Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.

esperanto@Daniel:7:26 @ Poste aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermigxo.

esperanto@Daniel:7:27 @ Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

esperanto@Daniel:7:28 @ CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.

esperanto@Daniel:8:1 @ En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.

esperanto@Daniel:8:2 @ Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo SXusxan, kiu trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas cxe la rivero Ulaj.

esperanto@Daniel:8:3 @ Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen unu virsxafo staras cxe la rivero; gxi havas du kornojn, kaj ambaux kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.

esperanto@Daniel:8:4 @ Mi vidis, ke tiu virsxafo kornopusxas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontrauxstari al gxi, kaj neniu povas savi kontraux gxia forto; kaj gxi faras cxion, kion gxi volas, kaj gxi estas granda.

esperanto@Daniel:8:5 @ Dum mi atente gxin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj gxi ne tusxas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.

esperanto@Daniel:8:6 @ Kaj gxi iris al tiu kornohava virsxafo, kiun mi vidis starantan cxe la rivero, kaj jxetis sin sur gxin kun furioza forto;

esperanto@Daniel:8:7 @ kaj mi vidis, ke, alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi, frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto.

esperanto@Daniel:8:8 @ Tiam la virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta, rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la cxielo.

esperanto@Daniel:8:9 @ El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.

esperanto@Daniel:8:10 @ Kaj gxi kreskis gxis la armeo de la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.

esperanto@Daniel:8:11 @ Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.

esperanto@Daniel:8:12 @ Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.

esperanto@Daniel:8:13 @ Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?

esperanto@Daniel:8:14 @ Kaj li diris al mi:GXis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.

esperanto@Daniel:8:15 @ Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro.

esperanto@Daniel:8:16 @ Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.

esperanto@Daniel:8:17 @ Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizagxaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.

esperanto@Daniel:8:18 @ Kiam li parolis al mi, mi kusxis senkonscie sur la tero; sed li ektusxis min kaj starigis min sur mia loko.

esperanto@Daniel:8:19 @ Kaj li diris:Jen mi sciigas al vi, kio estos cxe la fino de la kolero; cxar tio koncernas la finan tempon.

esperanto@Daniel:8:20 @ La virsxafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la regxoj de Medujo kaj Persujo;

esperanto@Daniel:8:21 @ kaj la vila virkapro estas la regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la unua regxo;

esperanto@Daniel:8:22 @ gxi rompigxis, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formigxos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel gxi estis antauxe.

esperanto@Daniel:8:23 @ En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos regxo malmodesta, lerta ruzulo.

esperanto@Daniel:8:24 @ Li farigxos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.

esperanto@Daniel:8:25 @ Kaj pro lia sagxeco liaj ruzajxoj sukcesos en lia mano, kaj li fierigxos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li levigxos kontraux la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.

esperanto@Daniel:8:26 @ La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, cxar gxi rilatas tempon malproksiman.

esperanto@Daniel:8:27 @ Kaj mi, Daniel, senfortigxis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi levigxis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la regxo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.

esperanto@Daniel:9:1 @ En la unua jaro de Dario, filo de Ahxasxverosx, el la gento Meda, kiu farigxis regxo super la regno de la HXaldeoj,

esperanto@Daniel:9:2 @ en la unua jaro de lia regxado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.

esperanto@Daniel:9:3 @ Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.

esperanto@Daniel:9:4 @ Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

esperanto@Daniel:9:5 @ Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;

esperanto@Daniel:9:6 @ ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.

esperanto@Daniel:9:7 @ Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.

esperanto@Daniel:9:8 @ Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

esperanto@Daniel:9:9 @ Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

esperanto@Daniel:9:10 @ kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.

esperanto@Daniel:9:11 @ La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.

esperanto@Daniel:9:12 @ Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.

esperanto@Daniel:9:13 @ Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.

esperanto@Daniel:9:14 @ Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

esperanto@Daniel:9:15 @ Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.

esperanto@Daniel:9:16 @ Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

esperanto@Daniel:9:17 @ Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.

esperanto@Daniel:9:18 @ Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

esperanto@Daniel:9:19 @ Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

esperanto@Daniel:9:20 @ Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;

esperanto@Daniel:9:21 @ dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

esperanto@Daniel:9:22 @ kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.

esperanto@Daniel:9:23 @ CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

esperanto@Daniel:9:24 @ Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.

esperanto@Daniel:9:25 @ Sciu, kaj komprenu:de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, gxis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.

esperanto@Daniel:9:26 @ Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun gxia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj gxia fino estos kiel de inundego; kaj gxis la fino de la milito gxi estos tute dezertigita.

esperanto@Daniel:9:27 @ En la dauxro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos cxesigitaj bucxoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, gxis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

esperanto@Daniel:10:1 @ En la tria jaro de Ciro, regxo de Persujo, vorto estis malkasxita al Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.

esperanto@Daniel:10:2 @ En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.

esperanto@Daniel:10:3 @ Bongustan mangxajxon mi ne mangxis, viando kaj vino ne venis en mian busxon, kaj per oleo mi min ne sxmiris, gxis la fino de la tri semajnoj.

esperanto@Daniel:10:4 @ En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de HXidekel.

esperanto@Daniel:10:5 @ Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis:jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.

esperanto@Daniel:10:6 @ Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj.

esperanto@Daniel:10:7 @ Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kasxi.

esperanto@Daniel:10:8 @ Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizagxaspekto sxangxigxis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.

esperanto@Daniel:10:9 @ Kaj mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizagxaltere.

esperanto@Daniel:10:10 @ Sed jen mano ektusxis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.

esperanto@Daniel:10:11 @ Kaj li diris al mi:Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj starigxu sur via loko, cxar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.

esperanto@Daniel:10:12 @ Li diris al mi:Ne timu, Daniel, cxar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaux via Dio, viaj vortoj estis auxditaj; kaj mi venis laux via peto.

esperanto@Daniel:10:13 @ Sed la protektanto de la Persa regno kontrauxstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, gxis Mihxael, unu el la plej cxefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la regxoj de Persujo.

esperanto@Daniel:10:14 @ Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon estontan.

esperanto@Daniel:10:15 @ Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizagxon al la tero kaj silentis.

esperanto@Daniel:10:16 @ Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn.

esperanto@Daniel:10:17 @ Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?

esperanto@Daniel:10:18 @ Tiam denove ektusxis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.

esperanto@Daniel:10:19 @ Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuragxigxis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min refortigis.

esperanto@Daniel:10:20 @ Tiam li diris:CXu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraux la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.

esperanto@Daniel:10:21 @ Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraux tiuj, krom Mihxael, via protektanto.

esperanto@Daniel:11:1 @ En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min.

esperanto@Daniel:11:2 @ Kaj nun mi sciigos al vi la veron:jen ankoraux tri regxoj estos en Persujo; la kvara superos cxiujn per sia ricxeco; kaj kiam li farigxos forta per sia ricxeco, li ekscitos cxiujn kontraux la regnon Grekan.

esperanto@Daniel:11:3 @ Aperos regxo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros cxion, kion li volos.

esperanto@Daniel:11:4 @ Sed dum lia starado lia regno disrompigxos kaj dividigxos laux la kvar ventoj de la cxielo, kaj gxi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos dissxirita kaj transiros al homoj fremdaj.

esperanto@Daniel:11:5 @ Fortigxos unu el liaj princoj, la regxo suda, kaj farigxos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda.

esperanto@Daniel:11:6 @ Sed post kelke da jaroj ili kunigxos inter si; kaj la filino de la suda regxo venos al la norda regxo, por arangxi la aferon inter ili; sed sxi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaux li kun sia forto ne restos; sxi kaj sxiaj akompanantoj kaj sxia infano kaj sxia kelktempa fortiganto estos transdonitaj.

esperanto@Daniel:11:7 @ Tamen el sxia trunko aperos brancxo, venos kun militistaro, venos al la fortikajxo de la norda regxo, kaj venkos.

esperanto@Daniel:11:8 @ Ankaux iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj argxentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda regxo.

esperanto@Daniel:11:9 @ CXi tiu iros al la regno de la suda regxo, sed revenos en sian landon.

esperanto@Daniel:11:10 @ Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disversxigxos kiel inundo, kaj denove faros militon gxis lia fortikajxo.

esperanto@Daniel:11:11 @ Tiam la suda regxo indignos, eliros kaj militos kontraux li, kontraux la norda regxo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon.

esperanto@Daniel:11:12 @ Li forkondukos tiun homamason, kaj fierigxos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne farigxos pli forta.

esperanto@Daniel:11:13 @ La norda regxo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antauxa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda ricxeco.

esperanto@Daniel:11:14 @ En tiu tempo multaj starigxos kontraux la suda regxo, kaj malkvietaj filoj de via popolo levigxos, por ke plenumigxu la profetajxo, sed ili falos.

esperanto@Daniel:11:15 @ Kaj venos la norda regxo, sxutarangxos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontrauxstari, kaj gxia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti.

esperanto@Daniel:11:16 @ Kaj cxiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontrauxstari al li; li starigxos en la plej bela lando, kaj pereigos gxin per sia mano.

esperanto@Daniel:11:17 @ Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj gxi ne povos kontrauxstari; sed gxi ankaux ne farigxos lia.

esperanto@Daniel:11:18 @ Kaj li direktos sian vizagxon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo cxesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.

esperanto@Daniel:11:19 @ Tiam li denove turnos sin al la fortikajxoj de sia lando; sed li falpusxigxos, falos, kaj oni lin jam ne trovos.

esperanto@Daniel:11:20 @ Sur lia loko starigxos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo.

esperanto@Daniel:11:21 @ Sur lia loko starigxos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la regxan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flatajxoj.

esperanto@Daniel:11:22 @ Kaj la dronigantaj tacxmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaux la princo, kun kiu estis farita la interligo.

esperanto@Daniel:11:23 @ Kaj post la interamikigxo li faros kontraux li malicajxon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj.

esperanto@Daniel:11:24 @ En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptajxon, rabajxon, kaj havajxon li disjxetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraux la fortikigitajn urbojn, sed nur gxis certa tempo.

esperanto@Daniel:11:25 @ Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraux la regxon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda regxo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, cxar estos faritaj atencoj kontraux li.

esperanto@Daniel:11:26 @ Tiuj, kiuj mangxas cxe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disversxigxos, kaj falos multe da mortigitoj.

esperanto@Daniel:11:27 @ Ambaux regxoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj cxe la sama tablo ili parolos malverajxon; sed ili ne sukcesos, cxar la fino estas ankoraux prokrastita gxis certa tempo.

esperanto@Daniel:11:28 @ Li iros returne al sia lando kun granda havajxo, kaj kun intencoj kontraux la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon.

esperanto@Daniel:11:29 @ En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua.

esperanto@Daniel:11:30 @ CXar venos kontraux lin sxipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuragxon; kaj li denove farigxos kolera kontraux la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo.

esperanto@Daniel:11:31 @ Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.

esperanto@Daniel:11:32 @ Tiujn, kiuj malbonagas kontraux la interligo, li allogos per flatajxoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, farigxos kuragxaj kaj komencos agi.

esperanto@Daniel:11:33 @ La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.

esperanto@Daniel:11:34 @ Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aligxos al ili hipokrite.

esperanto@Daniel:11:35 @ Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandigxu, purigxu, kaj blankigxu gxis la fina tempo; cxar estas ankoraux tempo.

esperanto@Daniel:11:36 @ La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.

esperanto@Daniel:11:37 @ Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio.

esperanto@Daniel:11:38 @ Nur la dion de fortikajxoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, argxento, multekostaj sxtonoj, kaj juveloj.

esperanto@Daniel:11:39 @ Kaj li konstruos por la urboj fortikajxojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos cxi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron.

esperanto@Daniel:11:40 @ Fine ekbatalos kontraux li la suda regxo, kaj jxetos sin sur lin la norda regxo kun cxaroj, rajdistoj, kaj multe da sxipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.

esperanto@Daniel:11:41 @ Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; savigxos kontraux lia mano nur jenaj:Edom, Moab, kaj la cxefaj el la Amonidoj.

esperanto@Daniel:11:42 @ Kaj li etendos sian manon kontraux diversajn landojn; ankaux la lando Egipta ne savigxos.

esperanto@Daniel:11:43 @ Kaj li farigxos mastro super la trezoroj de oro, argxento, kaj cxiuj grandvalorajxoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn pasxojn.

esperanto@Daniel:11:44 @ Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn.

esperanto@Daniel:11:45 @ Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.

esperanto@Daniel:12:1 @ En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo; sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos enskribitaj en la libro.

esperanto@Daniel:12:2 @ Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekigxos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.

esperanto@Daniel:12:3 @ Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la cxielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por cxiam kaj eterne.

esperanto@Daniel:12:4 @ Kaj vi, ho Daniel, kasxu la vortojn kaj sigelu la libron gxis la fina tempo; multaj gxin tralegos, kaj multigxos la scio.

esperanto@Daniel:12:5 @ Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.

esperanto@Daniel:12:6 @ Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero:Kiam estos la fino de la mirindajxoj?

esperanto@Daniel:12:7 @ Kaj mi auxskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la cxielo, kaj jxuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finigxos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumigxos cxio cxi tio.

esperanto@Daniel:12:8 @ Mi auxdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris:Ho mia sinjoro, kio estos post tio?

esperanto@Daniel:12:9 @ Kaj li respondis:Iru, Daniel, cxar tio estas kasxita kaj sigelita gxis la fina tempo.

esperanto@Daniel:12:10 @ Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiajxojn, kaj cxiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.

esperanto@Daniel:12:11 @ Kaj de la tempo, kiam cxesigxos la cxiutagaj oferoj kaj farigxos abomeninda ruinigxo, pasos mil ducent nauxdek tagoj.

esperanto@Daniel:12:12 @ Felicxa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!

esperanto@Daniel:12:13 @ Kaj vi, ho Daniel, foriru gxis la fino; kaj ripozu, kaj vi starigxos por via sorto en la fino de la tempoj.

esperanto@Hosea:1:3 @ Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj sxi gravedigxis kaj naskis al li filon.

esperanto@Hosea:1:10 @ Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Hosea:2:8 @ Kaj sxi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al sxi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al sxi multe da argxento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.

esperanto@Hosea:2:10 @ Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.

esperanto@Hosea:2:12 @ Mi dezertigos sxiajn vinbertrunkojn kaj sxiajn figarbojn, pri kiuj sxi diras:Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin mangxos.

esperanto@Hosea:2:17 @ Mi forigos de sxia busxo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laux ilia nomo.

esperanto@Hosea:3:3 @ Kaj mi diris al sxi:Longan tempon restu cxe mi; ne malcxastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.

esperanto@Hosea:4:4 @ Sed neniu malpacu, neniu riprocxu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.

esperanto@Hosea:4:8 @ Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al gxia malpieco strebas ilia animo.

esperanto@Hosea:4:14 @ CXu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malcxastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartigxas kune kun la malcxastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?

esperanto@Hosea:4:18 @ Abomeninda farigxis ilia drinkado; ili fordonis sin al malcxastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.

esperanto@Hosea:5:4 @ Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.

esperanto@Hosea:5:13 @ Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

esperanto@Hosea:5:14 @ CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

esperanto@Hosea:6:1 @ Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

esperanto@Hosea:6:2 @ Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.

esperanto@Hosea:6:3 @ Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

esperanto@Hosea:6:9 @ Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al SXehxem; abomenindajxon ili faras.

esperanto@Hosea:6:11 @ Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

esperanto@Hosea:7:1 @ Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.

esperanto@Hosea:7:5 @ Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.

esperanto@Hosea:7:7 @ CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.

esperanto@Hosea:8:2 @ Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.

esperanto@Hosea:8:9 @ CXar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.

esperanto@Hosea:8:10 @ Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la sxargxo de la regxo de la princoj.

esperanto@Hosea:9:4 @ Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo.

esperanto@Hosea:9:7 @ Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

esperanto@Hosea:9:9 @ Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.

esperanto@Hosea:9:10 @ Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.

esperanto@Hosea:9:12 @ Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.

esperanto@Hosea:9:14 @ Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.

esperanto@Hosea:10:2 @ Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.

esperanto@Hosea:10:3 @ Nun ili diras:Ni ne havas regxon; cxar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni regxo?

esperanto@Hosea:10:8 @ Detruitaj estos la altajxoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj:Kovru nin; kaj al la montetoj:Falu sur nin.

esperanto@Hosea:10:9 @ Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni levigxis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.

esperanto@Hosea:10:12 @ Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotajxon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, gxis Li venos kaj versxos sur vin justecon.

esperanto@Hosea:11:2 @ Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.

esperanto@Hosea:11:3 @ Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.

esperanto@Hosea:11:7 @ Mia popolo rigidigxis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni gxin vokas al la Plejaltulo, gxi ne levas sin.

esperanto@Hosea:11:12 @ Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.

esperanto@Hosea:12:3 @ Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.

esperanto@Hosea:12:4 @ Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.

esperanto@Hosea:12:7 @ Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;

esperanto@Hosea:12:8 @ kaj Efraim diras:Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.

esperanto@Hosea:12:10 @ Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.

esperanto@Hosea:12:11 @ En Gilead estis idoloj, sed ili farigxis senvalorajxo; en Gilgal oni oferbucxis bovojn, sed iliaj altaroj farigxis kiel sxtonamasoj sur la sulko de la kampo.

esperanto@Hosea:13:1 @ Kiam Efraim parolis, oni timis; li altigxis en Izrael. Sed li farigxis kulpa per Baal, kaj mortis.

esperanto@Hosea:13:4 @ Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.

esperanto@Hosea:13:5 @ Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.

esperanto@Hosea:13:11 @ Mi donis al vi regxon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.

esperanto@Hosea:14:2 @ Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

esperanto@Hosea:14:3 @ Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

esperanto@Hosea:14:4 @ Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.

esperanto@Hosea:14:8 @ Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.

esperanto@Joel:1:5 @ Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.

esperanto@Joel:1:6 @ CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas.

esperanto@Joel:1:11 @ Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.

esperanto@Joel:1:16 @ Antaux niaj okuloj ja malaperis la mangxajxo, el la domo de nia Dio la gxojo kaj gajeco.

esperanto@Joel:1:17 @ Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis.

esperanto@Joel:2:2 @ tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

esperanto@Joel:2:3 @ Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi.

esperanto@Joel:2:9 @ Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.

esperanto@Joel:2:11 @ Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?

esperanto@Joel:2:16 @ Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.

esperanto@Joel:2:17 @ Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?

esperanto@Joel:2:24 @ La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj de oleo.

esperanto@Joel:2:26 @ Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

esperanto@Joel:2:27 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

esperanto@Joel:3:1 @ CXar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,

esperanto@Joel:3:2 @ Mi kolektos cxiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehosxafat; kaj tie Mi faros super ili jugxon pro Mia popolo kaj Mia heredajxo Izrael, kiun ili disjxetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;

esperanto@Joel:3:3 @ kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.

esperanto@Joel:3:5 @ Mian argxenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valorajxojn vi transportis en viajn templojn,

esperanto@Joel:3:13 @ Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco.

esperanto@Amos:1:6 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.

esperanto@Amos:1:9 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.

esperanto@Amos:1:13 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.

esperanto@Amos:2:8 @ Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

esperanto@Amos:2:12 @ Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis:Ne profetu.

esperanto@Amos:2:13 @ Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.

esperanto@Amos:3:4 @ CXu leono krias en la arbaro, se gxi ne havas dissxirotajxon? cxu leonido auxdigas sian vocxon el sia kaverno, se gxi nenion kaptis?

esperanto@Amos:3:5 @ CXu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? cxu kaptilo levigxas de la tero, se nenio kaptigxis per gxi?

esperanto@Amos:3:6 @ CXu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?

esperanto@Amos:3:7 @ La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

esperanto@Amos:4:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

esperanto@Amos:4:2 @ La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.

esperanto@Amos:4:6 @ Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en cxiuj viaj urboj kaj mankon de pano en cxiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:7 @ Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.

esperanto@Amos:4:8 @ Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:9 @ Mi frapis vin per brulsekigxo kaj velkigxo de la greno; viajn multajn gxardenojn, vinbergxardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formangxis rauxpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:10 @ Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:11 @ Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:5:2 @ Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.

esperanto@Amos:5:6 @ Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.

esperanto@Amos:5:16 @ Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro:Sur cxiuj placoj estos plorado, sur cxiuj stratoj oni dirados:Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.

esperanto@Amos:5:19 @ Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.

esperanto@Amos:6:7 @ ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado de la dorlotigxantoj finigxos.

esperanto@Amos:6:10 @ Kaj prenos ilin ilia amiko aux kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas cxe la domo:CXu estas ankoraux iu cxe vi? Kaj cxi tiu respondos:Neniu plu. Kaj tiu diros:Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.

esperanto@Amos:6:12 @ CXu kuras cxevaloj sur roko? cxu oni povas plugi gxin per bovoj? Vi tamen faris la jugxon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.

esperanto@Amos:6:13 @ Vi gxojas pro senvalorajxoj; vi diras:CXu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?

esperanto@Amos:7:1 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.

esperanto@Amos:7:2 @ Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.

esperanto@Amos:7:4 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.

esperanto@Amos:7:7 @ Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.

esperanto@Amos:7:9 @ kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.

esperanto@Amos:7:15 @ sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.

esperanto@Amos:8:1 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.

esperanto@Amos:8:2 @ Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin.

esperanto@Amos:8:3 @ La kantoj de la palaco farigxos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur cxiu loko oni jxetos ilin silente.

esperanto@Amos:8:5 @ kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;

esperanto@Amos:8:6 @ ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.

esperanto@Amos:8:7 @ La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos cxiujn iliajn farojn.

esperanto@Amos:9:1 @ Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.

esperanto@Amos:9:2 @ Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.

esperanto@Amos:9:9 @ Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.

esperanto@Amos:9:10 @ De glavo mortos cxiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras:Malfelicxo ne alproksimigxos al ni kaj ne trafos nin.

esperanto@Amos:9:14 @ Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

esperanto@Amos:9:15 @ Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

esperanto@Obadiah:1:1 @ Vizio de Obadja. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Levigxu, ni iru milite kontraux lin.

esperanto@Obadiah:1:5 @ CXu sxtelistoj venis al vi, aux noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili sxtelus nur tiom, kiom suficxus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn.

esperanto@Obadiah:1:11 @ En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili.

esperanto@Obadiah:1:12 @ Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.

esperanto@Obadiah:1:13 @ Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo.

esperanto@Obadiah:1:14 @ Vi devus ne stari cxe la vojdisigxo, por ekstermi iliajn forsavigxintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfelicxo.

esperanto@Obadiah:1:15 @ CXar proksima estas la tago de la Eternulo kontraux cxiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.

esperanto@Obadiah:1:18 @ La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos gxin kaj ekstermos gxin, kaj neniu restos el la domo de Esav; cxar la Eternulo tion diris.

esperanto@Jonah:1:2 @ Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraux gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min.

esperanto@Jonah:1:3 @ Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo.

esperanto@Jonah:1:4 @ Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro farigxis granda ventego, kaj oni pensis, ke la sxipo pereos.

esperanto@Jonah:1:5 @ La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj trovigxis en la sxipo, oni jxetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj endormigxis.

esperanto@Jonah:1:6 @ Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.

esperanto@Jonah:1:7 @ Kaj oni diris unu al alia:Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin cxi tiu malfelicxo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.

esperanto@Jonah:1:8 @ Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis cxi tiu malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?

esperanto@Jonah:1:11 @ Kaj ili diris al li:Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietigxu por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli malkvieta.

esperanto@Jonah:1:13 @ La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili.

esperanto@Jonah:1:14 @ Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas.

esperanto@Jonah:1:15 @ Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam la maro cxesis koleri.

esperanto@Jonah:2:5 @ CXirkauxis min akvo gxis la animo; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon.

esperanto@Jonah:2:7 @ Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.

esperanto@Jonah:2:8 @ Tiuj, kiuj servas al vantajxoj, Senigas sin je favorkoreco.

esperanto@Jonah:2:10 @ Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.

esperanto@Jonah:3:2 @ Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.

esperanto@Jonah:3:3 @ Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.

esperanto@Jonah:3:4 @ Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.

esperanto@Jonah:3:5 @ La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.

esperanto@Jonah:3:6 @ Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.

esperanto@Jonah:3:7 @ Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;

esperanto@Jonah:3:9 @ eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

esperanto@Jonah:3:10 @ Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

esperanto@Jonah:4:1 @ Tio tre forte cxagrenis Jonan, kaj li ekkoleris.

esperanto@Jonah:4:3 @ Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; cxar pli bone por mi estas morti, ol vivi.

esperanto@Jonah:4:11 @ kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?

esperanto@Micah:1:7 @ CXiuj gxiaj idoloj estos disbatitaj, cxiuj gxiaj promalcxastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj cxiujn gxiajn statuojn Mi ruinigos; cxar per promalcxastaj donacoj gxi ilin arangxis, kaj promalcxastaj donacoj ili farigxos denove.

esperanto@Micah:1:9 @ CXar senespera estas gxia plago, gxi venis gxis Judujo, atingis gxis la pordego de mia popolo, gxis Jerusalem.

esperanto@Micah:1:12 @ Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot; cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.

esperanto@Micah:1:13 @ Jungu al la cxaro kurcxevalojn, ho logxantino de Lahxisx; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, cxar cxe vi oni trovis la krimojn de Izrael.

esperanto@Micah:2:4 @ En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante:Ni estas tute ruinigitaj; la posedajxo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!

esperanto@Micah:2:5 @ Tial oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.

esperanto@Micah:2:6 @ Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.

esperanto@Micah:2:10 @ Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.

esperanto@Micah:2:11 @ Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.

esperanto@Micah:2:12 @ Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

esperanto@Micah:3:11 @ GXiaj cxefoj jugxas pro subacxeto, gxiaj pastroj instruas pro pago, kaj gxiaj profetoj antauxdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras:La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfelicxo.

esperanto@Micah:4:2 @ Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

esperanto@Micah:4:3 @ Kaj Li jugxos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

esperanto@Micah:4:4 @ Sed cxiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; cxar la busxo de la Eternulo Cebaot tion diris.

esperanto@Micah:4:5 @ CXiuj popoloj iros cxiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, cxiam kaj eterne.

esperanto@Micah:4:6 @ En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis.

esperanto@Micah:4:11 @ Nun kolektigxis kontraux vi multe da nacioj, kiuj diras:GXi malsanktigxu, kun gxuo ni rigardu Cionon!

esperanto@Micah:5:1 @ Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael.

esperanto@Micah:5:5 @ Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpasxos en niajn palacojn, ni starigos kontraux li sep pasxtistojn kaj ok eminentulojn.

esperanto@Micah:5:6 @ Ili pasxtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraux la Asiriano, kiam cxi tiu venos en nian landon kaj enpasxos en niajn limojn.

esperanto@Micah:5:8 @ Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

esperanto@Micah:5:13 @ Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj;

esperanto@Micah:6:2 @ Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.

esperanto@Micah:6:6 @ Kun kio mi povas starigxi antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj bovidoj?

esperanto@Micah:6:7 @ CXu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj aux sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?

esperanto@Micah:6:9 @ La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj sagxuloj timas Vian nomon. Humiligxu antaux la puno, kaj antaux Tiu, kiu gxin destinis.

esperanto@Micah:6:10 @ Ankoraux restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malgxusta mezurilo.

esperanto@Micah:7:1 @ Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.

esperanto@Micah:7:12 @ En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.

esperanto@Micah:7:17 @ Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.

esperanto@Micah:7:19 @ Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.

esperanto@Micah:7:20 @ Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

esperanto@Nahum:1:1 @ Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.

esperanto@Nahum:1:3 @ La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.

esperanto@Nahum:1:6 @ Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

esperanto@Nahum:1:8 @ Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.

esperanto@Nahum:1:9 @ Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.

esperanto@Nahum:1:12 @ Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.

esperanto@Nahum:2:2 @ CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.

esperanto@Nahum:2:8 @ Nineve estas de cxiam kiel baseno da akvo; sed nun gxi forkuras:Haltu, haltu! sed neniu revenas.

esperanto@Nahum:2:10 @ Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

esperanto@Nahum:2:11 @ Kie nun estas la logxejo de la leonoj, kaj tiu pasxtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis?

esperanto@Nahum:2:12 @ La leono dissxiradis suficxon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.

esperanto@Nahum:2:13 @ Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn cxarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi cxesigos sur la tero vian dissxiradon, kaj oni ne plu auxdos la vocxon de viaj sendatoj.

esperanto@Nahum:3:2 @ Oni auxdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas cxaro;

esperanto@Nahum:3:3 @ movigxas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpusxigxas sur ili.

esperanto@Nahum:3:6 @ Mi jxetos sur vin abomenindajxojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokatajxo.

esperanto@Nahum:3:7 @ CXiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros:Ruinigita estas Nineve; kiu bedauxros gxin? kie mi povas sercxi por vi konsolantojn?

esperanto@Nahum:3:10 @ tamen gxi ankaux estas elpatrujigita kaj forkaptita; ecx gxiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de cxiuj stratoj; pri gxiaj eminentuloj oni lotis, kaj cxiujn gxiajn altrangulojn oni katenis.

esperanto@Nahum:3:12 @ CXiuj viaj fortikajxoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la busxon de mangxonto.

esperanto@Nahum:3:17 @ Viaj tacxmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj tacxmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kasxas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.

esperanto@Nahum:3:18 @ Dormas viaj pasxtistoj, ho regxo de Asirio, kusxas viaj fortuloj; via popolo estas disjxetita sur la montoj, kaj trovigxas neniu, kiu gxin kolektus.

esperanto@Nahum:3:19 @ Ne resanigxas via vundo, doloriga estas via ulcero; cxiu, kiu auxdas la sciigon pri vi, aplauxdas pri vi; cxar kiun ne trafis sencxese via malboneco?

esperanto@Habakkuk:1:4 @ Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de jugxo estas malgxustaj.

esperanto@Habakkuk:1:5 @ Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

esperanto@Habakkuk:1:12 @ Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.

esperanto@Habakkuk:1:16 @ Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo.

esperanto@Habakkuk:1:17 @ CXu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?

esperanto@Habakkuk:2:3 @ CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.

esperanto@Habakkuk:2:4 @ Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.

esperanto@Habakkuk:2:5 @ La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn.

esperanto@Habakkuk:2:6 @ Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!

esperanto@Habakkuk:2:10 @ Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.

esperanto@Habakkuk:2:14 @ CXar la tero plenigxos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

esperanto@Habakkuk:2:16 @ Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.

esperanto@Habakkuk:2:19 @ Ve al tiu, kiu diras al ligno:Levigxu, kaj al muta sxtono:Vekigxu! CXu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton.

esperanto@Habakkuk:3:1 @ Pregxo de la profeto HXabakuk laux maniero de psalmoj.

esperanto@Habakkuk:3:3 @ Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

esperanto@Habakkuk:3:6 @ Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.

esperanto@Habakkuk:3:9 @ Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al jxura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.

esperanto@Habakkuk:3:16 @ Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo, Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.

esperanto@Habakkuk:3:19 @ La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.

esperanto@Zephaniah:1:1 @ Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kusxi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de HXizkija, en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo.

esperanto@Zephaniah:1:2 @ Mi forprenos cxion de sur la tero, diras la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:1:3 @ Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, la delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:1:4 @ Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de cxi tiu loko la restajxon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaux de la pastroj;

esperanto@Zephaniah:1:5 @ tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la armeo de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam;

esperanto@Zephaniah:1:6 @ kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

esperanto@Zephaniah:1:7 @ Silentu antaux la Sinjoro, la Eternulo, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; cxar la Eternulo pretigis bucxoferon kaj destinis la invitotojn.

esperanto@Zephaniah:1:8 @ En la tago de la bucxofero de la Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la regxidojn, kaj cxiujn, kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj;

esperanto@Zephaniah:1:9 @ Mi punos en tiu tago cxiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj.

esperanto@Zephaniah:1:10 @ En tiu tago, diras la Eternulo, estos lauxta kriado cxe la Pordego de Fisxoj, gxemegado cxe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la montetoj.

esperanto@Zephaniah:1:11 @ GXemegu, logxantoj de la malalta parto de la urbo; cxar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos cxiuj sxargxitaj per argxento.

esperanto@Zephaniah:1:12 @ En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.

esperanto@Zephaniah:1:13 @ Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj iliaj domoj farigxos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos en ili, ili plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.

esperanto@Zephaniah:1:14 @ Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.

esperanto@Zephaniah:1:15 @ Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,

esperanto@Zephaniah:1:16 @ tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj.

esperanto@Zephaniah:1:17 @ Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos dissxprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.

esperanto@Zephaniah:1:18 @ Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.

esperanto@Zephaniah:2:1 @ Kolektigxu kaj konsciigxu, ho nacio ne aminda,

esperanto@Zephaniah:2:2 @ antaux ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumajxo), antaux ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaux ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:2:3 @ Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:2:4 @ CXar Gaza estos forlasita, Asxkelon estos dezertigita, Asxdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.

esperanto@Zephaniah:2:5 @ Ve al tiuj, kiuj logxas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu logxanto.

esperanto@Zephaniah:2:6 @ La apudmara regiono estos nur loko por logxejoj de pasxtistoj kaj por sxafejoj.

esperanto@Zephaniah:2:7 @ Kaj la regiono farigxos apartenajxo de la restajxo de la domo de Jehuda; tie ili pasxtos, en la domoj de Asxkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.

esperanto@Zephaniah:2:8 @ Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.

esperanto@Zephaniah:2:9 @ Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

esperanto@Zephaniah:2:10 @ Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.

esperanto@Zephaniah:2:11 @ La Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj insuloj de la nacioj.

esperanto@Zephaniah:2:12 @ Ankaux vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.

esperanto@Zephaniah:2:13 @ Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.

esperanto@Zephaniah:2:14 @ Kaj ripozados en gxi amasoj da cxiuspecaj bestoj; ecx pelikanoj kaj botauxroj noktos en gxiaj kapiteloj, kaj ilia vocxo estos auxdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, cxar la cedraj tabuloj estos forsxiritaj.

esperanto@Zephaniah:2:15 @ Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.

esperanto@Zephaniah:3:1 @ Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto!

esperanto@Zephaniah:3:2 @ GXi ne auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas.

esperanto@Zephaniah:3:3 @ GXiaj eminentuloj meze de gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno.

esperanto@Zephaniah:3:4 @ GXiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; gxiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon.

esperanto@Zephaniah:3:5 @ La Eternulo estas justulo meze de gxi, Li ne faras maljustajxon; cxiumatene Li montras Siajn legxojn, ne cxesas; sed la malpiulo ne konas honton.

esperanto@Zephaniah:3:6 @ Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie trovigxas jam neniu homo, neniu logxanto.

esperanto@Zephaniah:3:7 @ Mi diris al gxi:Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita gxia logxejo, kiom ajn Mi punus gxin; sed ili rapidis malbonigi cxiujn siajn agojn.

esperanto@Zephaniah:3:8 @ Tial atendu Min, diras la Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.

esperanto@Zephaniah:3:9 @ Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke cxiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.

esperanto@Zephaniah:3:10 @ El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.

esperanto@Zephaniah:3:11 @ En tiu tempo vi ne plu hontos pri cxiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraux Mi; cxar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.

esperanto@Zephaniah:3:12 @ Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malricxan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:3:13 @ La restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon, kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.

esperanto@Zephaniah:3:14 @ GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.

esperanto@Zephaniah:3:15 @ La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon.

esperanto@Zephaniah:3:16 @ En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortigxu.

esperanto@Zephaniah:3:17 @ La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.

esperanto@Zephaniah:3:18 @ La sentauxgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.

esperanto@Zephaniah:3:19 @ Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin.

esperanto@Zephaniah:3:20 @ En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.

esperanto@Haggai:1:2 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiu popolo diras, ke ankoraux ne venis la tempo, por konstrui la domon de la Eternulo.

esperanto@Haggai:1:14 @ Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio,

esperanto@Haggai:2:3 @ Kiu restis inter vi, kiu vidis cxi tiun domon en gxia antauxa belegeco? kaj kion vi vidas en gxi nun? cxu gxi ne aperas antaux viaj okuloj kiel nenio?

esperanto@Haggai:2:7 @ Mi skuos cxiujn popolojn; kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj, kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Haggai:2:16 @ kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;

esperanto@Haggai:2:17 @ Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Haggai:2:19 @ cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

esperanto@Zechariah:1:6 @ Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

esperanto@Zechariah:1:11 @ Kaj ili mem ekparolis al la angxelo de la Eternulo, kiu trovigxis inter la mirtoj, kaj diris:Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.

esperanto@Zechariah:1:17 @ Ankoraux proklamu jenon:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove plenigxos Miaj urboj per bonajxo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.

esperanto@Zechariah:1:19 @ Kaj mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi:Tio estas la kornoj, kiuj disjxetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.

esperanto@Zechariah:1:21 @ Mi diris:Kion ili intencas fari? Li respondis jene:Tiuj kornoj disjxetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas cxi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraux la logxantojn de Judujo, por disjxeti ilin.

esperanto@Zechariah:3:4 @ CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.

esperanto@Zechariah:3:5 @ Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la cxeesto de la angxelo de la Eternulo.

esperanto@Zechariah:3:7 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se vi irados laux Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras cxi tie.

esperanto@Zechariah:3:8 @ Auxskultu, ho cxefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, cxar ili komprenas misterajn signojn:jen Mi venigos Mian servanton-markoton.

esperanto@Zechariah:4:1 @ Kaj revenis la angxelo, kiu antauxe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.

esperanto@Zechariah:4:6 @ Tiam li responde diris al mi jene:Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas:Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Zechariah:4:11 @ Tiam mi denove parolis kaj diris al li:Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?

esperanto@Zechariah:4:12 @ Kaj mi parolis ankoraux kaj diris al li:Kion signifas la du brancxoj de olivarboj, kiuj trovigxas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?

esperanto@Zechariah:5:4 @ Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.

esperanto@Zechariah:5:9 @ Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la cxielon.

esperanto@Zechariah:5:11 @ Li respondis al mi:Por konstrui por gxi domon en la lando SXinar; kiam cxio estos preta, oni starigos gxin tie sur gxia bazo.

esperanto@Zechariah:6:2 @ La unua cxaro havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn nigrajn,

esperanto@Zechariah:6:6 @ La cxaro kun la nigraj cxevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda.

esperanto@Zechariah:7:3 @ kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene:CXu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?

esperanto@Zechariah:7:11 @ Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por ne auxdi.

esperanto@Zechariah:7:14 @ Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman landon ili faris dezerto.

esperanto@Zechariah:8:5 @ Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj.

esperanto@Zechariah:8:8 @ Mi venigos ilin, kaj ili eklogxos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.

esperanto@Zechariah:8:10 @ CXar antaux cxi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaux la malamiko; kaj Mi permesis al cxiuj homoj ataki unu la alian.

esperanto@Zechariah:8:15 @ tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda:ne timu.

esperanto@Zechariah:8:21 @ kaj la logxantoj de unu urbo venos al la logxantoj de alia urbo, kaj diros:Ni iru rapide, por pregxi antaux la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaux iros.

esperanto@Zechariah:8:23 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.

esperanto@Zechariah:9:7 @ Mi forigos la sangon el gxia busxo kaj la abomenindan mangxajxon el gxiaj dentoj, kaj gxi mem farigxos apartenajxo de nia Dio, kaj gxi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron farigxos kiel la Jebusidoj.

esperanto@Zechariah:9:8 @ Mi gardos Mian domon kontraux la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al gxi premanto; cxar Mi rigardas gxin nun per Miaj okuloj.

esperanto@Zechariah:9:9 @ GXoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

esperanto@Zechariah:9:15 @ La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

esperanto@Zechariah:10:6 @ Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin, cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi auxskultos ilin.

esperanto@Zechariah:10:8 @ Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, cxar Mi elacxetis ilin; kaj ili multigxos, kiel ili multigxis antauxe.

esperanto@Zechariah:10:10 @ Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne trovigxos suficxe da loko por ili.

esperanto@Zechariah:10:11 @ Malfelicxo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekigxos cxiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltigxos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.

esperanto@Zechariah:11:2 @ GXemegu, ho cipreso, cxar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. GXemegu, ho kverkoj de Basxan, cxar falis la fortika arbaro.

esperanto@Zechariah:11:3 @ Oni auxdas ploradon de pasxtistoj, cxar ilia belegajxo estas ruinigita; oni auxdas kriadon de junaj leonoj, cxar forigita estas la beleco de Jordan.

esperanto@Zechariah:11:7 @ Kaj mi pasxtis la sxafojn bucxotajn, la plej malfelicxajn el la sxafoj. Kaj mi prenis al mi du bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la duan Ligilo; kaj mi pasxtis la sxafojn.

esperanto@Zechariah:11:8 @ Kaj mi forigis tri pasxtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaux ilia animo deturnis sin de mi.

esperanto@Zechariah:11:10 @ Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis gxin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun cxiuj popoloj;

esperanto@Zechariah:11:13 @ Kaj la Eternulo diris al mi:JXetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek argxentajn monerojn kaj jxetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo.

esperanto@Zechariah:12:10 @ Sed sur la domon de David kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito.

esperanto@Zechariah:13:4 @ En tiu tempo cxiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi;

esperanto@Zechariah:13:6 @ Se oni diros al li:Kio estas cxi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos:Oni batis min en la domo de miaj amantoj.

esperanto@Zechariah:13:9 @ Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.

esperanto@Zechariah:14:1 @ Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havajxon meze de vi.

esperanto@Zechariah:14:2 @ Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo.

esperanto@Zechariah:14:11 @ Kaj oni logxos en gxi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster cxia dangxero.

esperanto@Zechariah:14:14 @ Ecx Judujo militos kontraux Jerusalem, kaj oni kolektos la havajxon de cxiuj nacioj cxirkauxe, tre multe da oro, argxento, kaj vestoj.

esperanto@Zechariah:14:16 @ CXiuj restintoj el cxiuj nacioj, kiuj venis kontraux Jerusalemon, venados cxiujare, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de lauxboj.

esperanto@Zechariah:14:17 @ Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si.

esperanto@Malachi:1:2 @ Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,

esperanto@Malachi:1:3 @ kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.

esperanto@Malachi:1:4 @ Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.

esperanto@Malachi:1:6 @ Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?

esperanto@Malachi:1:7 @ Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.

esperanto@Malachi:1:9 @ Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:1:11 @ CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:2:5 @ Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.

esperanto@Malachi:2:6 @ Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko.

esperanto@Malachi:2:7 @ CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:2:8 @ Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:2:10 @ CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?

esperanto@Malachi:2:11 @ Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.

esperanto@Malachi:2:15 @ Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.

esperanto@Malachi:2:17 @ Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:CXiu malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aux:Kie estas la Dio de justeco?

esperanto@Malachi:3:6 @ CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.

esperanto@Malachi:3:7 @ De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj legxoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:En kio ni devas reveni?

esperanto@Malachi:3:8 @ CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj.

esperanto@Malachi:3:9 @ Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo.

esperanto@Malachi:3:13 @ Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi?

esperanto@Malachi:3:14 @ Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?

esperanto@Malachi:3:15 @ Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.

esperanto@Malachi:4:2 @ Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

esperanto@Malachi:4:4 @ Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur HXoreb por la tuta Izrael, la legxojn kaj preskribojn.

esperanto@Malachi:4:6 @ kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.

esperanto@Matthew:1:18 @ Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito.

esperanto@Matthew:1:20 @ Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito.

esperanto@Matthew:1:23 @ Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

esperanto@Matthew:1:24 @ Kaj Jozef, levigxinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la angxelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;

esperanto@Matthew:1:25 @ kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

esperanto@Matthew:2:1 @ Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:

esperanto@Matthew:2:2 @ Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.

esperanto@Matthew:2:4 @ Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.

esperanto@Matthew:2:6 @ Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

esperanto@Matthew:2:7 @ Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.

esperanto@Matthew:2:8 @ Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li.

esperanto@Matthew:2:9 @ Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.

esperanto@Matthew:2:11 @ Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.

esperanto@Matthew:2:14 @ Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,

esperanto@Matthew:2:21 @ Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael.

esperanto@Matthew:2:23 @ kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

esperanto@Matthew:3:1 @ En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,

esperanto@Matthew:3:9 @ kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.

esperanto@Matthew:3:13 @ Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.

esperanto@Matthew:3:15 @ Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.

esperanto@Matthew:3:16 @ Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;

esperanto@Matthew:4:3 @ Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.

esperanto@Matthew:4:9 @ kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.

esperanto@Matthew:4:10 @ Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

esperanto@Matthew:4:11 @ Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.

esperanto@Matthew:4:13 @ kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj logxis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;

esperanto@Matthew:4:21 @ Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.

esperanto@Matthew:4:24 @ Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

esperanto@Matthew:5:1 @ Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;

esperanto@Matthew:5:11 @ Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.

esperanto@Matthew:5:12 @ GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.

esperanto@Matthew:5:13 @ Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.

esperanto@Matthew:5:15 @ Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.

esperanto@Matthew:5:17 @ Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.

esperanto@Matthew:5:20 @ CXar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.

esperanto@Matthew:5:26 @ Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, gxis vi pagos la lastan kodranton.

esperanto@Matthew:5:36 @ Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.

esperanto@Matthew:5:40 @ Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon.

esperanto@Matthew:6:2 @ Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

esperanto@Matthew:6:6 @ Sed vi, kiam vi pregxas, eniru en vian cxambreton, kaj sxlosinte vian pordon, pregxu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

esperanto@Matthew:6:9 @ Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.

esperanto@Matthew:6:11 @ Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.

esperanto@Matthew:6:12 @ Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.

esperanto@Matthew:6:13 @ Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

esperanto@Matthew:6:24 @ Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

esperanto@Matthew:6:27 @ Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

esperanto@Matthew:6:31 @ Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu?

esperanto@Matthew:6:33 @ Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

esperanto@Matthew:7:2 @ CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

esperanto@Matthew:7:6 @ Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.

esperanto@Matthew:7:7 @ Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;

esperanto@Matthew:7:11 @ Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al tiuj, kiuj petas de Li?

esperanto@Matthew:7:13 @ Eniru tra la mallargxa pordo, cxar largxa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra gxi eniras.

esperanto@Matthew:7:16 @ Per iliaj fruktoj vi konos ilin. CXu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aux el kardoj figojn?

esperanto@Matthew:7:18 @ Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.

esperanto@Matthew:7:21 @ Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

esperanto@Matthew:7:22 @ Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn?

esperanto@Matthew:7:23 @ Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.

esperanto@Matthew:7:25 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.

esperanto@Matthew:7:27 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

esperanto@Matthew:7:28 @ Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;

esperanto@Matthew:8:1 @ Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.

esperanto@Matthew:8:2 @ Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

esperanto@Matthew:8:4 @ Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.

esperanto@Matthew:8:5 @ Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,

esperanto@Matthew:8:7 @ Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.

esperanto@Matthew:8:8 @ Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.

esperanto@Matthew:8:10 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.

esperanto@Matthew:8:13 @ Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.

esperanto@Matthew:8:14 @ Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kusxanta, malsana de febro.

esperanto@Matthew:8:16 @ Kaj kiam vesperigxis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis cxiujn malsanulojn;

esperanto@Matthew:8:17 @ por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:Li mem prenis niajn malfortajxojn kaj portis niajn malsanojn.

esperanto@Matthew:8:18 @ Kaj kiam Jesuo vidis cxirkaux si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.

esperanto@Matthew:8:19 @ Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li:Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.

esperanto@Matthew:8:23 @ Kaj kiam li eniris en sxipeton, liaj discxiploj lin sekvis.

esperanto@Matthew:8:25 @ Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante:Sinjoro, savu; ni pereas.

esperanto@Matthew:8:26 @ Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis granda sereno.

esperanto@Matthew:8:28 @ Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.

esperanto@Matthew:8:29 @ Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?

esperanto@Matthew:8:31 @ Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.

esperanto@Matthew:8:34 @ Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.

esperanto@Matthew:9:1 @ Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.

esperanto@Matthew:9:2 @ Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Matthew:9:5 @ CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru?

esperanto@Matthew:9:6 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

esperanto@Matthew:9:8 @ Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.

esperanto@Matthew:9:10 @ Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.

esperanto@Matthew:9:13 @ Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

esperanto@Matthew:9:14 @ Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?

esperanto@Matthew:9:15 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.

esperanto@Matthew:9:16 @ Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.

esperanto@Matthew:9:17 @ Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.

esperanto@Matthew:9:18 @ Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.

esperanto@Matthew:9:20 @ Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;

esperanto@Matthew:9:21 @ cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

esperanto@Matthew:9:22 @ Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

esperanto@Matthew:9:23 @ Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,

esperanto@Matthew:9:25 @ Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.

esperanto@Matthew:9:27 @ Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.

esperanto@Matthew:9:28 @ Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.

esperanto@Matthew:9:30 @ Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.

esperanto@Matthew:9:32 @ Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.

esperanto@Matthew:9:33 @ Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

esperanto@Matthew:9:35 @ Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

esperanto@Matthew:10:1 @ Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

esperanto@Matthew:10:5 @ CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;

esperanto@Matthew:10:8 @ Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu.

esperanto@Matthew:10:10 @ nek saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon; cxar la laboranto meritas sian nutrajxon.

esperanto@Matthew:10:11 @ Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros.

esperanto@Matthew:10:19 @ Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aux kion vi parolos; cxar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.

esperanto@Matthew:10:23 @ Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.

esperanto@Matthew:10:25 @ Suficxas por la discxiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaux liajn domanojn!

esperanto@Matthew:10:26 @ Tial ne timu ilin, cxar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kasxita, kio ne estos konigita.

esperanto@Matthew:10:28 @ Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

esperanto@Matthew:10:29 @ CXu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro;

esperanto@Matthew:10:34 @ Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.

esperanto@Matthew:10:35 @ CXar mi venis, por kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon;

esperanto@Matthew:10:42 @ Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

esperanto@Matthew:11:1 @ Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

esperanto@Matthew:11:3 @ por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

esperanto@Matthew:11:17 @ dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

esperanto@Matthew:11:18 @ CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon.

esperanto@Matthew:11:19 @ La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.

esperanto@Matthew:11:23 @ Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux.

esperanto@Matthew:11:27 @ CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

esperanto@Matthew:11:29 @ Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

esperanto@Matthew:12:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?

esperanto@Matthew:12:7 @ Sed se vi komprenus, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.

esperanto@Matthew:12:9 @ Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;

esperanto@Matthew:12:10 @ kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.

esperanto@Matthew:12:13 @ Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia.

esperanto@Matthew:12:14 @ Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

esperanto@Matthew:12:15 @ Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,

esperanto@Matthew:12:16 @ kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;

esperanto@Matthew:12:18 @ Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.

esperanto@Matthew:12:19 @ Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon.

esperanto@Matthew:12:22 @ Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.

esperanto@Matthew:12:28 @ Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.

esperanto@Matthew:12:29 @ Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.

esperanto@Matthew:12:31 @ Tial mi diras al vi:CXia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita.

esperanto@Matthew:12:32 @ Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta.

esperanto@Matthew:12:37 @ CXar laux viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

esperanto@Matthew:12:38 @ Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi.

esperanto@Matthew:12:39 @ Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo de la profeto Jona;

esperanto@Matthew:12:41 @ Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

esperanto@Matthew:12:42 @ La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

esperanto@Matthew:12:44 @ Tiam gxi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita.

esperanto@Matthew:12:45 @ Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.

esperanto@Matthew:13:2 @ Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.

esperanto@Matthew:13:4 @ kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin;

esperanto@Matthew:13:8 @ kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

esperanto@Matthew:13:10 @ Kaj la discxiploj venis, kaj diris al li:Kial vi parolas al ili per paraboloj?

esperanto@Matthew:13:11 @ Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite.

esperanto@Matthew:13:12 @ CXar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita ecx tio, kion li havas.

esperanto@Matthew:13:15 @ CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.

esperanto@Matthew:13:24 @ Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;

esperanto@Matthew:13:25 @ sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.

esperanto@Matthew:13:26 @ Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaux la lolo.

esperanto@Matthew:13:27 @ Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li:Sinjoro, cxu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon?

esperanto@Matthew:13:28 @ Kaj li diris al ili:Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li:CXu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu gxin?

esperanto@Matthew:13:31 @ Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;

esperanto@Matthew:13:33 @ Alian parabolon li parolis al ili:La regno de la cxielo similas al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezurojn da faruno, gxis la tuto fermentis.

esperanto@Matthew:13:34 @ CXion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;

esperanto@Matthew:13:35 @ por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

esperanto@Matthew:13:36 @ Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj discxiploj venis al li, dirante:Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.

esperanto@Matthew:13:48 @ kaj kiun, kiam gxi plenigxis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidigxinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili jxetis eksteren.

esperanto@Matthew:13:51 @ CXu vi komprenis cxion tion? Ili diris al li:Jes.

esperanto@Matthew:13:53 @ Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.

esperanto@Matthew:13:54 @ Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris:De kie cxi tiu viro havas tian sagxecon kaj la potencajxojn?

esperanto@Matthew:13:56 @ Kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxiuj cxe ni? De kie do li cxion tion havas?

esperanto@Matthew:14:5 @ Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.

esperanto@Matthew:14:6 @ Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.

esperanto@Matthew:14:7 @ Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.

esperanto@Matthew:14:9 @ Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin;

esperanto@Matthew:14:11 @ Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.

esperanto@Matthew:14:12 @ Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

esperanto@Matthew:14:14 @ Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

esperanto@Matthew:14:15 @ Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.

esperanto@Matthew:14:17 @ Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie, krom kvin panoj kaj du fisxoj.

esperanto@Matthew:14:19 @ Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

esperanto@Matthew:14:20 @ Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

esperanto@Matthew:14:22 @ Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason.

esperanto@Matthew:14:23 @ Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.

esperanto@Matthew:14:25 @ Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.

esperanto@Matthew:14:28 @ Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.

esperanto@Matthew:14:29 @ Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.

esperanto@Matthew:14:31 @ Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

esperanto@Matthew:14:32 @ Kaj kiam ili supreniris en la sxipeton, la vento cxesigxis.

esperanto@Matthew:14:33 @ Kaj tiuj, kiuj estis en la sxipeto, adorklinigxis al li, dirante:Vere vi estas Filo de Dio.

esperanto@Matthew:14:34 @ Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret.

esperanto@Matthew:14:35 @ Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan cxirkauxajxon, kaj venigis al li cxiujn malsanulojn;

esperanto@Matthew:14:36 @ kaj ili petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj, kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.

esperanto@Matthew:15:1 @ Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:

esperanto@Matthew:15:11 @ Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.

esperanto@Matthew:15:12 @ Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron?

esperanto@Matthew:15:15 @ Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon.

esperanto@Matthew:15:17 @ CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta en la busxon, pasas en la ventron kaj estas eljxetata en apartan lokon?

esperanto@Matthew:15:22 @ Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.

esperanto@Matthew:15:23 @ Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni.

esperanto@Matthew:15:25 @ Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min.

esperanto@Matthew:15:26 @ Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.

esperanto@Matthew:15:28 @ Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

esperanto@Matthew:15:29 @ Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.

esperanto@Matthew:15:30 @ Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;

esperanto@Matthew:15:32 @ Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.

esperanto@Matthew:15:33 @ Kaj la discxiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?

esperanto@Matthew:15:35 @ Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero;

esperanto@Matthew:15:36 @ kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

esperanto@Matthew:15:37 @ Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.

esperanto@Matthew:15:39 @ Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la sxipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.

esperanto@Matthew:16:1 @ Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo.

esperanto@Matthew:16:4 @ Generacio malbona kaj adultema sercxas signon; kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.

esperanto@Matthew:16:5 @ Kaj la discxiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.

esperanto@Matthew:16:7 @ Kaj ili diskutis inter si, dirante:CXar ni ne prenis panojn.

esperanto@Matthew:16:8 @ Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?

esperanto@Matthew:16:12 @ Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj, sed kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

esperanto@Matthew:16:13 @ Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?

esperanto@Matthew:16:20 @ Tiam li admonis la discxiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.

esperanto@Matthew:16:22 @ Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante:Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!

esperanto@Matthew:16:23 @ Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

esperanto@Matthew:16:24 @ Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;

esperanto@Matthew:16:25 @ cxar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin trovos.

esperanto@Matthew:16:26 @ CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?

esperanto@Matthew:16:28 @ Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

esperanto@Matthew:17:1 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

esperanto@Matthew:17:4 @ Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

esperanto@Matthew:17:7 @ Kaj Jesuo alvenis kaj ektusxis ilin, kaj diris:Levigxu, kaj ne timu.

esperanto@Matthew:17:8 @ Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.

esperanto@Matthew:17:9 @ Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.

esperanto@Matthew:17:10 @ Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?

esperanto@Matthew:17:12 @ sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili.

esperanto@Matthew:17:13 @ Tiam la discxiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

esperanto@Matthew:17:14 @ Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaux li, kaj dirante:

esperanto@Matthew:17:16 @ Kaj mi venigis lin al viaj discxiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.

esperanto@Matthew:17:17 @ Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien.

esperanto@Matthew:17:18 @ Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo.

esperanto@Matthew:17:19 @ Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin?

esperanto@Matthew:17:20 @ Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.

esperanto@Matthew:17:22 @ Kaj kiam ili kolektigxis en Galileo, Jesuo diris al ili:La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;

esperanto@Matthew:17:24 @ Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du drahxmoj, kaj diris:CXu via majstro pagas la du drahxmojn?

esperanto@Matthew:17:25 @ Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel sxajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la regxoj de la tero imposton aux tributon? de siaj filoj aux de la fremduloj?

esperanto@Matthew:17:27 @ Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.

esperanto@Matthew:18:1 @ En tiu horo la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la cxielo?

esperanto@Matthew:18:3 @ kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.

esperanto@Matthew:18:8 @ Kaj se via mano aux via piedo faligas vin, detrancxu gxin kaj forjxetu gxin de vi:estas bone por vi eniri en vivon kripla aux lama prefere ol, havante du manojn aux du piedojn, esti enjxetita en la eternan fajron.

esperanto@Matthew:18:9 @ Kaj se via okulo faligas vin, elsxiru gxin kaj forjxetu gxin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enjxetita en Gehenan de fajro.

esperanto@Matthew:18:11 @ CXar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.

esperanto@Matthew:18:21 @ Tiam Petro venis kaj diris al li:Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraux mi, kaj mi pardonu lin? gxis sep fojoj?

esperanto@Matthew:18:24 @ Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis sxuldanto por dek mil talantoj.

esperanto@Matthew:18:25 @ Sed cxar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj cxio, kion li posedis, kaj ke estu pago.

esperanto@Matthew:18:26 @ Tiam la servisto, falinte, klinigxis antaux li, dirante:Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi cxion.

esperanto@Matthew:18:27 @ Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortusxite, liberigis lin kaj pardonis al li la sxuldon.

esperanto@Matthew:18:31 @ Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre cxagrenigxis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro cxion, kio okazis.

esperanto@Matthew:18:32 @ Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris:Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan sxuldon, cxar vi petegis min;

esperanto@Matthew:18:34 @ Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan.

esperanto@Matthew:19:1 @ Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;

esperanto@Matthew:19:2 @ kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.

esperanto@Matthew:19:3 @ Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:CXu estas permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo?

esperanto@Matthew:19:6 @ Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

esperanto@Matthew:19:7 @ Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin?

esperanto@Matthew:19:11 @ Sed li diris al ili:Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.

esperanto@Matthew:19:13 @ Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj pregxu; kaj la discxiploj admonis ilin.

esperanto@Matthew:19:14 @ Sed Jesuo diris:Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; cxar el tiaj estas la regno de la cxielo.

esperanto@Matthew:19:16 @ Kaj jen unu viro, veninte al li, diris:Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?

esperanto@Matthew:19:17 @ Li diris al li:Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.

esperanto@Matthew:19:23 @ Kaj Jesuo diris al siaj discxiploj:Vere mi diras al vi:Malfacile ricxulo eniros en la regnon de la cxielo.

esperanto@Matthew:19:24 @ Kaj cetere mi diras al vi:Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.

esperanto@Matthew:19:27 @ Tiam Petro responde diris al li:Jen ni cxion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?

esperanto@Matthew:20:7 @ Ili diris al li:CXar neniu nin dungis. Li diris al ili:Vi ankaux iru en la vinberejon.

esperanto@Matthew:20:8 @ Kaj kiam vesperigxis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj gxis la unuaj.

esperanto@Matthew:20:9 @ Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj cxirkaux la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.

esperanto@Matthew:20:10 @ Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaux ricevis po unu denaro.

esperanto@Matthew:20:12 @ dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon.

esperanto@Matthew:20:14 @ Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi.

esperanto@Matthew:20:17 @ Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:

esperanto@Matthew:20:18 @ Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto,

esperanto@Matthew:20:20 @ Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorklinigxante kaj farante al li peton.

esperanto@Matthew:20:22 @ Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.

esperanto@Matthew:20:23 @ Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita de mia Patro.

esperanto@Matthew:20:24 @ Kaj auxdinte, la dek indignis kontraux la du fratoj.

esperanto@Matthew:20:28 @ same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

esperanto@Matthew:20:30 @ Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, auxdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.

esperanto@Matthew:20:31 @ Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.

esperanto@Matthew:20:33 @ Ili diris al li:Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj.

esperanto@Matthew:21:1 @ Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du discxiplojn,

esperanto@Matthew:21:2 @ dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.

esperanto@Matthew:21:5 @ Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.

esperanto@Matthew:21:6 @ Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,

esperanto@Matthew:21:7 @ kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.

esperanto@Matthew:21:8 @ Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.

esperanto@Matthew:21:10 @ Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu?

esperanto@Matthew:21:12 @ Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis cxiujn vendantojn kaj acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj, kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;

esperanto@Matthew:21:14 @ Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.

esperanto@Matthew:21:15 @ Sed la cxefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindajxojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn:Hosana al la Filo de David, indignis,

esperanto@Matthew:21:16 @ kaj diris al li:CXu vi auxdas, kion cxi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili:Jes; cxu vi neniam legis:El la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi perfektigis lauxdon?

esperanto@Matthew:21:17 @ Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.

esperanto@Matthew:21:18 @ Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.

esperanto@Matthew:21:19 @ Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.

esperanto@Matthew:21:23 @ Kaj kiam li jam venis en la templon, la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? kaj kiu donis al vi tian auxtoritaton?

esperanto@Matthew:21:25 @ La baptado de Johano, de kie gxi estis? El la cxielo, aux el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros al ni:Kial do vi ne kredis al li?

esperanto@Matthew:21:26 @ Sed se ni diros:El homoj, ni timas la popolon, cxar cxiuj opinias Johanon profeto.

esperanto@Matthew:21:27 @ Kaj ili responde diris al Jesuo:Ni ne scias. Li ankaux diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

esperanto@Matthew:21:28 @ Kiel sxajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris:Filo, iru hodiaux kaj laboru en la vinbergxardeno.

esperanto@Matthew:21:30 @ Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris:Mi iros, sinjoro; kaj ne iris.

esperanto@Matthew:21:32 @ CXar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malcxastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, ecx ne pentis poste, por kredi al li.

esperanto@Matthew:21:38 @ Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.

esperanto@Matthew:21:42 @ Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

esperanto@Matthew:21:43 @ Tial mi diras al vi:La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros gxiajn fruktojn.

esperanto@Matthew:21:45 @ Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj, auxdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili.

esperanto@Matthew:21:46 @ Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.

esperanto@Matthew:22:3 @ kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.

esperanto@Matthew:22:10 @ Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.

esperanto@Matthew:22:11 @ Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;

esperanto@Matthew:22:12 @ kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis.

esperanto@Matthew:22:16 @ Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

esperanto@Matthew:22:17 @ Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

esperanto@Matthew:22:23 @ En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:

esperanto@Matthew:22:25 @ Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;

esperanto@Matthew:22:30 @ CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.

esperanto@Matthew:22:37 @ Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

esperanto@Matthew:22:41 @ Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,

esperanto@Matthew:22:46 @ Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.

esperanto@Matthew:23:9 @ Kaj nomu neniun sur la tero via patro; cxar Unu, kiu estas en la cxielo, estas via Patro.

esperanto@Matthew:23:13 @ Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi sxlosas la regnon de la cxielo kontraux la homoj; cxar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.

esperanto@Matthew:23:16 @ Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu jxuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la oro de la sanktejo, tiu estas sxuldanto.

esperanto@Matthew:23:18 @ Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto.

esperanto@Matthew:23:23 @ Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la legxo:jugxon kaj kompaton kaj fidon. Sed cxi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.

esperanto@Matthew:23:30 @ Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.

esperanto@Matthew:23:32 @ Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.

esperanto@Matthew:24:1 @ Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo.

esperanto@Matthew:24:3 @ Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?

esperanto@Matthew:24:4 @ Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

esperanto@Matthew:24:9 @ Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo.

esperanto@Matthew:24:15 @ Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),

esperanto@Matthew:24:17 @ kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

esperanto@Matthew:24:18 @ kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

esperanto@Matthew:24:22 @ Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

esperanto@Matthew:24:26 @ Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aux:Jen li estas en sekretaj cxambroj; ne kredu.

esperanto@Matthew:24:30 @ kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

esperanto@Matthew:24:36 @ Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj de la cxielo, nek la Filo, sed la Patro sola.

esperanto@Matthew:24:38 @ CXar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaux la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,

esperanto@Matthew:24:39 @ kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.

esperanto@Matthew:24:40 @ Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita;

esperanto@Matthew:24:41 @ du virinoj estos muelantaj apud muelilo:unu estos prenita, kaj la alia lasita.

esperanto@Matthew:24:45 @ Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?

esperanto@Matthew:24:46 @ Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.

esperanto@Matthew:25:1 @ Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo.

esperanto@Matthew:25:3 @ La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;

esperanto@Matthew:25:4 @ sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.

esperanto@Matthew:25:8 @ Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, cxar niaj lampoj estingigxas.

esperanto@Matthew:25:9 @ Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj acxetu por vi mem.

esperanto@Matthew:25:10 @ Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita.

esperanto@Matthew:25:11 @ Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.

esperanto@Matthew:25:15 @ Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al cxiu laux lia kapableco; kaj li tuj forvojagxis.

esperanto@Matthew:25:16 @ Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn.

esperanto@Matthew:25:17 @ Tiel same ankaux tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du.

esperanto@Matthew:25:19 @ Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon.

esperanto@Matthew:25:20 @ Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante:Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.

esperanto@Matthew:25:22 @ Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris:Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn.

esperanto@Matthew:25:24 @ Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris:Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne dissxutis;

esperanto@Matthew:25:27 @ pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian proprajxon kun procento.

esperanto@Matthew:25:29 @ CXar al cxiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, ecx tio, kion li havas, estos prenita.

esperanto@Matthew:25:35 @ cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;

esperanto@Matthew:25:36 @ nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.

esperanto@Matthew:25:37 @ Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin?

esperanto@Matthew:25:38 @ Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis?

esperanto@Matthew:25:39 @ Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi?

esperanto@Matthew:25:41 @ Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

esperanto@Matthew:25:42 @ cxar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki;

esperanto@Matthew:25:44 @ Tiam ili ankaux respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aux soifanta, aux fremda, aux nuda, aux malsana, aux en malliberejo, kaj ne servis al vi?

esperanto@Matthew:26:1 @ Kaj kiam Jesuo finis cxiujn tiujn vortojn, li diris al siaj discxiploj:

esperanto@Matthew:26:2 @ Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.

esperanto@Matthew:26:3 @ Tiam kunvenis la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo, en la korto de la cxefpastro, kies nomo estis Kajafas;

esperanto@Matthew:26:6 @ Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,

esperanto@Matthew:26:7 @ venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo.

esperanto@Matthew:26:8 @ Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante:

esperanto@Matthew:26:9 @ Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj.

esperanto@Matthew:26:15 @ kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn.

esperanto@Matthew:26:16 @ Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin.

esperanto@Matthew:26:17 @ Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon?

esperanto@Matthew:26:19 @ Kaj la discxiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.

esperanto@Matthew:26:26 @ Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo.

esperanto@Matthew:26:27 @ Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi;

esperanto@Matthew:26:33 @ Sed Petro responde diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos pro vi, mi neniam ofendigxos.

esperanto@Matthew:26:35 @ Petro diris al li:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris cxiuj discxiploj.

esperanto@Matthew:26:36 @ Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj:Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi.

esperanto@Matthew:26:37 @ Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malgxoji kaj maltrankviligxi.

esperanto@Matthew:26:38 @ Tiam li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu kun mi.

esperanto@Matthew:26:40 @ Kaj li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:CXu vi do ne havis forton vigli kun mi ecx unu horon?

esperanto@Matthew:26:41 @ Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

esperanto@Matthew:26:43 @ Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis.

esperanto@Matthew:26:45 @ Tiam li venis al la discxiploj, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu:jen la horo alproksimigxis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.

esperanto@Matthew:26:46 @ Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.

esperanto@Matthew:26:47 @ Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo.

esperanto@Matthew:26:49 @ Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.

esperanto@Matthew:26:50 @ Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

esperanto@Matthew:26:55 @ En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.

esperanto@Matthew:26:58 @ Sed Petro malproksime sekvis lin gxis la korto de la cxefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.

esperanto@Matthew:26:60 @ kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:

esperanto@Matthew:26:62 @ Kaj la cxefpastro starigxis, kaj diris al li:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?

esperanto@Matthew:26:63 @ Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.

esperanto@Matthew:26:65 @ Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon:

esperanto@Matthew:26:66 @ kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto.

esperanto@Matthew:26:67 @ Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,

esperanto@Matthew:26:68 @ dirante:Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?

esperanto@Matthew:26:69 @ Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante:Vi ankaux estis kun Jesuo, la Galileano.

esperanto@Matthew:26:73 @ Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro:Vere vi ankaux estas el ili, cxar via parolmaniero malkasxas vin.

esperanto@Matthew:26:74 @ Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.

esperanto@Matthew:27:1 @ Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;

esperanto@Matthew:27:2 @ kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.

esperanto@Matthew:27:3 @ Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj,

esperanto@Matthew:27:4 @ dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.

esperanto@Matthew:27:6 @ Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango.

esperanto@Matthew:27:9 @ Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;

esperanto@Matthew:27:10 @ kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

esperanto@Matthew:27:12 @ Kaj kiam la cxefpastroj kaj pliagxuloj akuzis lin, li respondis nenion.

esperanto@Matthew:27:13 @ Tiam Pilato diris al li:CXu vi ne auxdas, kiom da aferoj oni atestas kontraux vi?

esperanto@Matthew:27:16 @ Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.

esperanto@Matthew:27:18 @ CXar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.

esperanto@Matthew:27:19 @ Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.

esperanto@Matthew:27:24 @ Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.

esperanto@Matthew:27:25 @ Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

esperanto@Matthew:27:26 @ Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

esperanto@Matthew:27:30 @ Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.

esperanto@Matthew:27:33 @ Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,

esperanto@Matthew:27:34 @ ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis gxin, kaj ne volis trinki.

esperanto@Matthew:27:42 @ Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.

esperanto@Matthew:27:46 @ Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

esperanto@Matthew:27:48 @ Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.

esperanto@Matthew:27:49 @ Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin.

esperanto@Matthew:27:53 @ kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.

esperanto@Matthew:27:57 @ Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:

esperanto@Matthew:27:58 @ tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.

esperanto@Matthew:27:59 @ Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,

esperanto@Matthew:27:60 @ kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan sxtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.

esperanto@Matthew:27:63 @ dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos.

esperanto@Matthew:27:64 @ Ordonu do, ke oni gardu la tombon gxis la tria tago, por ke liaj discxiploj ne venu kaj ne forsxtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li relevigxis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.

esperanto@Matthew:28:1 @ Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.

esperanto@Matthew:28:2 @ Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi.

esperanto@Matthew:28:9 @ Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li.

esperanto@Matthew:28:11 @ Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn.

esperanto@Matthew:28:12 @ Kaj kunveninte kun la pliagxuloj, ili konsiligxis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,

esperanto@Matthew:28:13 @ dirante:Diru:Liaj discxiploj venis nokte, kaj forsxtelis lin, dum ni dormis.

esperanto@Matthew:28:14 @ Kaj se la provincestro tion auxdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de cxia zorgo.

esperanto@Matthew:28:15 @ Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastigxis inter la Judoj gxis hodiaux.

esperanto@Matthew:28:16 @ Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.

esperanto@Matthew:28:17 @ Kaj kiam ili vidis lin, ili adorklinigxis al li; sed kelkaj dubis.

esperanto@Matthew:28:18 @ Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

esperanto@Matthew:28:20 @ instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

esperanto@Mark:1:4 @ venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.

esperanto@Mark:1:7 @ Kaj li predikis, dirante:Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda, klinigxinte, malligi.

esperanto@Mark:1:9 @ Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.

esperanto@Mark:1:10 @ Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;

esperanto@Mark:1:11 @ kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

esperanto@Mark:1:21 @ Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.

esperanto@Mark:1:22 @ Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.

esperanto@Mark:1:24 @ dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

esperanto@Mark:1:25 @ Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li.

esperanto@Mark:1:29 @ Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.

esperanto@Mark:1:30 @ Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri sxi;

esperanto@Mark:1:31 @ kaj veninte, li prenis sxian manon kaj levis sxin; kaj la febro forlasis sxin, kaj sxi servis al ili.

esperanto@Mark:1:32 @ Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li cxiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.

esperanto@Mark:1:34 @ Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, cxar ili konis lin.

esperanto@Mark:1:38 @ Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi venis.

esperanto@Mark:1:40 @ Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi.

esperanto@Mark:1:44 @ kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.

esperanto@Mark:1:45 @ Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.

esperanto@Mark:2:1 @ Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciigxis, ke li estas en domo.

esperanto@Mark:2:2 @ Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.

esperanto@Mark:2:3 @ Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.

esperanto@Mark:2:5 @ Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Mark:2:7 @ Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?

esperanto@Mark:2:9 @ Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru?

esperanto@Mark:2:10 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:

esperanto@Mark:2:12 @ Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.

esperanto@Mark:2:13 @ Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin.

esperanto@Mark:2:17 @ Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

esperanto@Mark:2:18 @ Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li:Kial fastas la discxiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?

esperanto@Mark:2:20 @ Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.

esperanto@Mark:2:21 @ Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.

esperanto@Mark:2:22 @ Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn.

esperanto@Mark:2:25 @ Kaj li diris al ili:CXu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?

esperanto@Mark:2:26 @ Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis cxefpastro, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaux al siaj kunuloj?

esperanto@Mark:3:1 @ Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.

esperanto@Mark:3:2 @ Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.

esperanto@Mark:3:5 @ Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis.

esperanto@Mark:3:6 @ Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

esperanto@Mark:3:8 @ kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li.

esperanto@Mark:3:9 @ Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;

esperanto@Mark:3:10 @ cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.

esperanto@Mark:3:12 @ Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.

esperanto@Mark:3:13 @ Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.

esperanto@Mark:3:19 @ kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin. Kaj li venis en domon.

esperanto@Mark:3:20 @ Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon.

esperanto@Mark:3:22 @ Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.

esperanto@Mark:3:27 @ Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.

esperanto@Mark:3:28 @ Vere mi diras al vi:CXiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;

esperanto@Mark:3:30 @ cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

esperanto@Mark:3:31 @ Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.

esperanto@Mark:3:32 @ Kaj homamaso sidis cxirkaux li; kaj oni diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin sercxas.

esperanto@Mark:4:1 @ Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektigxis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en sxipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.

esperanto@Mark:4:4 @ kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin.

esperanto@Mark:4:7 @ Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.

esperanto@Mark:4:8 @ Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobligxante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.

esperanto@Mark:4:11 @ Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;

esperanto@Mark:4:12 @ por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu.

esperanto@Mark:4:13 @ Kaj li diris al ili:CXu vi ne scias cxi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni cxiujn parabolojn?

esperanto@Mark:4:19 @ sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj gxi farigxas senfrukta.

esperanto@Mark:4:22 @ CXar nenio estas kasxita krom por tio, ke gxi estu malkasxita; nek io estas sekreta krom por tio, ke gxi estu aperigita.

esperanto@Mark:4:24 @ Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.

esperanto@Mark:4:25 @ CXar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

esperanto@Mark:4:29 @ Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.

esperanto@Mark:4:30 @ Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin?

esperanto@Mark:4:35 @ Kaj en tiu tago, kiam vesperigxis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo.

esperanto@Mark:4:36 @ Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la sxipeto. Kaj aliaj sxipetoj akompanis lin.

esperanto@Mark:4:37 @ Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta.

esperanto@Mark:4:38 @ Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?

esperanto@Mark:4:39 @ Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.

esperanto@Mark:5:1 @ Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.

esperanto@Mark:5:2 @ Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,

esperanto@Mark:5:3 @ kiu havis logxejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin ecx per kateno;

esperanto@Mark:5:4 @ cxar li ofte estis cxirkauxligita per katenoj kaj cxenoj, kaj la cxenoj estis dissxiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovagxigi lin.

esperanto@Mark:5:6 @ Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;

esperanto@Mark:5:9 @ Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, cxar ni estas multaj.

esperanto@Mark:5:12 @ Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.

esperanto@Mark:5:13 @ Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro.

esperanto@Mark:5:14 @ Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.

esperanto@Mark:5:15 @ Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.

esperanto@Mark:5:16 @ Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.

esperanto@Mark:5:18 @ Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.

esperanto@Mark:5:22 @ Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaux liaj piedoj,

esperanto@Mark:5:26 @ kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis,

esperanto@Mark:5:27 @ auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon.

esperanto@Mark:5:28 @ CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

esperanto@Mark:5:29 @ Kaj tuj la fonto de sxia sango sekigxis, kaj sxi korpe sentis, ke sxi resanigxis el sia malsano.

esperanto@Mark:5:30 @ Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?

esperanto@Mark:5:33 @ Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio farigxis al sxi, venis kaj falis antaux li, kaj diris al li la tutan veron.

esperanto@Mark:5:35 @ Dum li ankoraux parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraux gxenas la instruiston?

esperanto@Mark:5:38 @ Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre gxemantajn.

esperanto@Mark:5:39 @ Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.

esperanto@Mark:5:40 @ Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte cxiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.

esperanto@Mark:5:41 @ Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al sxi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Levigxu.

esperanto@Mark:5:43 @ Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciigxu pri tio; kaj li ordonis doni al sxi mangxi.

esperanto@Mark:6:1 @ Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj discxiploj lin sekvis.

esperanto@Mark:6:2 @ Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin auxdante, miris, dirante:De kie tiu viro havas tion? kaj:Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj?

esperanto@Mark:6:3 @ CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.

esperanto@Mark:6:5 @ Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.

esperanto@Mark:6:7 @ Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;

esperanto@Mark:6:8 @ kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;

esperanto@Mark:6:9 @ sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.

esperanto@Mark:6:10 @ Kaj li diris al ili:Kie ajn vi eniros en domon, tie logxu, gxis vi foriros el tiu loko.

esperanto@Mark:6:11 @ Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin auxskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.

esperanto@Mark:6:12 @ Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu.

esperanto@Mark:6:13 @ Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj sxmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.

esperanto@Mark:6:21 @ Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermangxon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj cxefoj de Galileo,

esperanto@Mark:6:22 @ eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj sxi placxis al Herodo kaj al liaj kunmangxantoj; kaj la regxo diris al la knabino:Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.

esperanto@Mark:6:25 @ Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

esperanto@Mark:6:27 @ Kaj tuj la regxo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,

esperanto@Mark:6:28 @ kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino.

esperanto@Mark:6:29 @ Kaj kiam liaj discxiploj auxdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis gxin en tombon.

esperanto@Mark:6:33 @ Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin.

esperanto@Mark:6:34 @ Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, cxar ili estis kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.

esperanto@Mark:6:35 @ Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj discxiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;

esperanto@Mark:6:37 @ Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li:CXu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi?

esperanto@Mark:6:39 @ Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo.

esperanto@Mark:6:41 @ Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux ilin; kaj li dividis la du fisxojn inter cxiuj.

esperanto@Mark:6:43 @ Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaux el la fisxoj.

esperanto@Mark:6:45 @ Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.

esperanto@Mark:6:48 @ Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;

esperanto@Mark:6:51 @ Kaj li supreniris al ili en la sxipeton, kaj la vento cxesigxis; kaj ili sentis grandan miregon;

esperanto@Mark:6:52 @ cxar ili ne komprenis pri la panoj, cxar ilia koro estis sensenta.

esperanto@Mark:6:53 @ Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret, kaj alligis la sxipeton.

esperanto@Mark:6:54 @ Kaj kiam ili estis elsxipigxintaj, tuj oni rekonis lin,

esperanto@Mark:6:56 @ Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.

esperanto@Mark:7:1 @ Kaj kolektigxis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,

esperanto@Mark:7:4 @ kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.

esperanto@Mark:7:13 @ vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.

esperanto@Mark:7:15 @ ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.

esperanto@Mark:7:17 @ Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj discxiploj demandis lin pri la parabolo.

esperanto@Mark:7:18 @ Kaj li diris al ili:CXu vi ankaux estas tiel sen kompreno? CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;

esperanto@Mark:7:19 @ cxar gxi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante cxiajn mangxajxojn.

esperanto@Mark:7:24 @ Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kasxita.

esperanto@Mark:7:25 @ Sed auxdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaux liaj piedoj.

esperanto@Mark:7:26 @ Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj sxi petis lin, ke li elpelu la demonon el sxia filino.

esperanto@Mark:7:27 @ Kaj li diris al sxi:Lasu unue satigi la infanojn, cxar ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.

esperanto@Mark:7:30 @ Kaj kiam sxi iris en sian domon, sxi trovis la infaninon kusxigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.

esperanto@Mark:7:31 @ Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.

esperanto@Mark:7:32 @ Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.

esperanto@Mark:7:36 @ Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili cxie sciigis gxin.

esperanto@Mark:8:1 @ En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili:

esperanto@Mark:8:2 @ Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi;

esperanto@Mark:8:3 @ kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.

esperanto@Mark:8:4 @ Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto?

esperanto@Mark:8:6 @ Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.

esperanto@Mark:8:7 @ Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux.

esperanto@Mark:8:8 @ Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.

esperanto@Mark:8:10 @ Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.

esperanto@Mark:8:11 @ Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin.

esperanto@Mark:8:12 @ Kaj forte gxeminte en sia spirito, li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon? vere, mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio.

esperanto@Mark:8:14 @ Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto.

esperanto@Mark:8:15 @ Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo.

esperanto@Mark:8:16 @ Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante:CXar ni ne havas panojn.

esperanto@Mark:8:17 @ Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita?

esperanto@Mark:8:22 @ Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tusxu lin.

esperanto@Mark:8:23 @ Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilagxon; kaj kracxinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:CXu vi vidas ion?

esperanto@Mark:8:25 @ Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resanigxis, kaj vidis cxion klare.

esperanto@Mark:8:26 @ Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilagxon.

esperanto@Mark:8:30 @ Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.

esperanto@Mark:8:32 @ Kaj li parolis tiun diron malkasxe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin.

esperanto@Mark:8:33 @ Sed turninte sin kaj rigardante la discxiplojn, li admonis Petron, dirante:Iru malantaux min, Satano, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

esperanto@Mark:8:34 @ Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj discxiploj, li diris al ili:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.

esperanto@Mark:8:35 @ CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu gxin savos.

esperanto@Mark:8:36 @ CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?

esperanto@Mark:8:37 @ CXar kion homo donu intersxangxe por sia animo?

esperanto@Mark:9:1 @ Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

esperanto@Mark:9:2 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;

esperanto@Mark:9:5 @ Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

esperanto@Mark:9:7 @ Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.

esperanto@Mark:9:8 @ Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

esperanto@Mark:9:9 @ Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.

esperanto@Mark:9:10 @ Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj.

esperanto@Mark:9:11 @ Kaj ili demandis lin, dirante:Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?

esperanto@Mark:9:13 @ Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li cxion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.

esperanto@Mark:9:14 @ Kaj veninte al la discxiploj, ili vidis grandan homamason cxirkaux ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili.

esperanto@Mark:9:17 @ Kaj unu el la amaso respondis al li:Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;

esperanto@Mark:9:19 @ Kaj li respondis al ili, dirante:Ho senfida generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.

esperanto@Mark:9:20 @ Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruligxis sxauxmanta.

esperanto@Mark:9:22 @ Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.

esperanto@Mark:9:25 @ Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.

esperanto@Mark:9:27 @ Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis.

esperanto@Mark:9:28 @ Kaj kiam li eniris en la domon, liaj discxiploj aparte demandis lin:Kial ni ne povis elpeli gxin?

esperanto@Mark:9:29 @ Kaj li diris al ili:CXi tiu speco neniel povas eliri, krom per pregxado.

esperanto@Mark:9:30 @ Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.

esperanto@Mark:9:31 @ CXar li instruadis siajn discxiplojn, kaj diris al ili:La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li levigxos post tri tagoj.

esperanto@Mark:9:32 @ Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.

esperanto@Mark:9:33 @ Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin:Pri kio vi diskutis sur la vojo?

esperanto@Mark:9:36 @ Kaj preninte infanon, li starigis gxin meze de ili; kaj cxirkauxbrakinte gxin, li diris al ili:

esperanto@Mark:9:38 @ Johano diris al li:Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas nin.

esperanto@Mark:9:39 @ Sed Jesuo diris:Ne malpermesu lin; cxar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi.

esperanto@Mark:9:40 @ CXar tiu, kiu ne estas kontraux ni, estas por ni.

esperanto@Mark:9:41 @ CXar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

esperanto@Mark:9:43 @ Kaj se via mano faligas vin, detrancxu gxin:estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron,

esperanto@Mark:9:45 @ Kaj se via piedo faligas vin, detrancxu gxin:estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti jxetita en Gehenan,

esperanto@Mark:9:47 @ Kaj se via okulo faligas vin, elsxiru gxin:estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti jxetita en Gehenan,

esperanto@Mark:9:50 @ Salo estas bona; sed se la salo farigxis nesala, kiel vi rebonigos gxin? Havu salon en vi, kaj pacigxu unu kun alia.

esperanto@Mark:10:1 @ Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove.

esperanto@Mark:10:2 @ Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?

esperanto@Mark:10:3 @ Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi?

esperanto@Mark:10:9 @ Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

esperanto@Mark:10:12 @ kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.

esperanto@Mark:10:13 @ Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj admonis ilin.

esperanto@Mark:10:14 @ Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili:Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, cxar el tiaj estas la regno de Dio.

esperanto@Mark:10:15 @ Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.

esperanto@Mark:10:16 @ Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

esperanto@Mark:10:18 @ Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

esperanto@Mark:10:23 @ Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!

esperanto@Mark:10:24 @ Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio!

esperanto@Mark:10:25 @ Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.

esperanto@Mark:10:28 @ Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis.

esperanto@Mark:10:29 @ Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio,

esperanto@Mark:10:32 @ Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:

esperanto@Mark:10:33 @ Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;

esperanto@Mark:10:35 @ Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.

esperanto@Mark:10:37 @ Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.

esperanto@Mark:10:39 @ Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;

esperanto@Mark:10:40 @ sed sidi dekstre de mi aux maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita.

esperanto@Mark:10:41 @ Kaj auxdinte, la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano.

esperanto@Mark:10:45 @ CXar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

esperanto@Mark:10:46 @ Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.

esperanto@Mark:10:48 @ Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min!

esperanto@Mark:10:49 @ Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.

esperanto@Mark:10:50 @ Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.

esperanto@Mark:11:1 @ Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,

esperanto@Mark:11:2 @ kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin.

esperanto@Mark:11:4 @ Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin.

esperanto@Mark:11:5 @ Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon?

esperanto@Mark:11:7 @ Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi.

esperanto@Mark:11:8 @ Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj.

esperanto@Mark:11:10 @ Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

esperanto@Mark:11:11 @ Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li cxirkauxrigardis cxion, kaj la horo jam vesperigxis, li foriris al Betania kun la dek du.

esperanto@Mark:11:12 @ Kaj la morgauxan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.

esperanto@Mark:11:13 @ Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur gxi; kaj veninte al gxi, li trovis nenion krom folioj, cxar la tempo de figoj ankoraux ne venis.

esperanto@Mark:11:14 @ Kaj responde li diris al gxi:Neniu por cxiam mangxu frukton el vi. Kaj auxdis la discxiploj.

esperanto@Mark:11:15 @ Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;

esperanto@Mark:11:16 @ kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.

esperanto@Mark:11:18 @ Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj auxdis tion, kaj sercxis, kiamaniere pereigi lin; cxar ili timis lin, cxar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

esperanto@Mark:11:21 @ Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.

esperanto@Mark:11:27 @ Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li cxirkauxiris en la templo, la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj venis al li,

esperanto@Mark:11:28 @ kaj diris al li:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? aux kiu donis al vi tian auxtoritaton, ke vi faru cxi tion?

esperanto@Mark:11:31 @ Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros:Kial do vi ne kredis al li?

esperanto@Mark:11:32 @ Sed se ni diros:El homoj-ili timis la popolon, cxar cxiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto.

esperanto@Mark:11:33 @ Kaj responde ili diris al Jesuo:Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

esperanto@Mark:12:7 @ Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia.

esperanto@Mark:12:11 @ De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

esperanto@Mark:12:14 @ Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

esperanto@Mark:12:15 @ CXu ni donu, aux ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili:Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi gxin vidu.

esperanto@Mark:12:18 @ Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:

esperanto@Mark:12:19 @ Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.

esperanto@Mark:12:20 @ Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;

esperanto@Mark:12:21 @ kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;

esperanto@Mark:12:25 @ CXar kiam oni levigxos el la mortintoj, oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.

esperanto@Mark:12:28 @ Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj auxskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el cxiuj?

esperanto@Mark:12:29 @ Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;

esperanto@Mark:12:30 @ kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.

esperanto@Mark:12:34 @ Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.

esperanto@Mark:12:42 @ Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton.

esperanto@Mark:13:4 @ Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi?

esperanto@Mark:13:5 @ Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

esperanto@Mark:13:9 @ Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili.

esperanto@Mark:13:11 @ Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.

esperanto@Mark:13:14 @ Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;

esperanto@Mark:13:15 @ kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;

esperanto@Mark:13:16 @ kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

esperanto@Mark:13:19 @ CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos.

esperanto@Mark:13:20 @ Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.

esperanto@Mark:13:26 @ Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

esperanto@Mark:13:32 @ Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

esperanto@Mark:13:34 @ Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:

esperanto@Mark:14:1 @ Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;

esperanto@Mark:14:3 @ Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon.

esperanto@Mark:14:4 @ Kaj iuj indignis inter si, dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo?

esperanto@Mark:14:5 @ CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi.

esperanto@Mark:14:10 @ Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la cxefpastroj, por transdoni lin al ili.

esperanto@Mark:14:11 @ Kaj auxdinte, ili gxojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li sercxis, kiamaniere oportune transdoni lin.

esperanto@Mark:14:12 @ Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon?

esperanto@Mark:14:14 @ lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?

esperanto@Mark:14:15 @ Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni.

esperanto@Mark:14:17 @ Kaj kiam vesperigxis, li venis kun la dek du.

esperanto@Mark:14:22 @ Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; cxi tio estas mia korpo.

esperanto@Mark:14:23 @ Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj cxiuj trinkis el gxi.

esperanto@Mark:14:31 @ Sed tre insiste li diris:Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili cxiuj.

esperanto@Mark:14:32 @ Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj discxiploj:Sidu cxi tie, dum mi pregxos.

esperanto@Mark:14:33 @ Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi.

esperanto@Mark:14:34 @ Kaj li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu.

esperanto@Mark:14:37 @ Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro:Simon, cxu vi dormas? cxu vi ne havis forton vigli ecx unu horon?

esperanto@Mark:14:38 @ Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

esperanto@Mark:14:40 @ Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li.

esperanto@Mark:14:41 @ Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu; suficxas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.

esperanto@Mark:14:42 @ Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.

esperanto@Mark:14:43 @ Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj.

esperanto@Mark:14:45 @ Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin.

esperanto@Mark:14:48 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis, kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?

esperanto@Mark:14:51 @ Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;

esperanto@Mark:14:53 @ Kaj oni forkondukis Jesuon al la cxefpastro; kaj kunvenis cxe li cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj kaj skribistoj.

esperanto@Mark:14:58 @ Ni auxdis lin diri:Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan.

esperanto@Mark:14:60 @ Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?

esperanto@Mark:14:61 @ Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la cxefpastro demandis lin, kaj diris al li:CXu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato?

esperanto@Mark:14:63 @ Kaj la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Pro kio ni plu bezonas atestantojn?

esperanto@Mark:14:64 @ Vi auxdis la blasfemon:kion vi opinias? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto.

esperanto@Mark:14:66 @ Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la cxefpastro;

esperanto@Mark:14:71 @ Kaj li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas.

esperanto@Mark:15:1 @ Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.

esperanto@Mark:15:4 @ Kaj Pilato denove lin demandis:CXu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.

esperanto@Mark:15:5 @ Sed Jesuo ankoraux nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

esperanto@Mark:15:7 @ Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.

esperanto@Mark:15:8 @ Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.

esperanto@Mark:15:10 @ CXar li eksciis, ke pro envio la cxefpastroj transdonis lin.

esperanto@Mark:15:15 @ Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

esperanto@Mark:15:19 @ Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kracxis sur lin, kaj ekgenuinte, klinigxis al li.

esperanto@Mark:15:22 @ Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.

esperanto@Mark:15:23 @ Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis gxin.

esperanto@Mark:15:32 @ La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

esperanto@Mark:15:33 @ Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

esperanto@Mark:15:34 @ Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

esperanto@Mark:15:36 @ Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin.

esperanto@Mark:15:39 @ Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio.

esperanto@Mark:15:41 @ kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

esperanto@Mark:15:43 @ venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.

esperanto@Mark:15:45 @ Kaj sciigxinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.

esperanto@Mark:15:46 @ Kaj li acxetis tolajxon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolajxo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el sxtonego; kaj li alrulis sxtonon al la enirejo de la tombo.

esperanto@Mark:15:47 @ Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

esperanto@Mark:16:2 @ Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis.

esperanto@Mark:16:3 @ Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo?

esperanto@Mark:16:5 @ Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.

esperanto@Mark:16:6 @ Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!

esperanto@Mark:16:8 @ Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.

esperanto@Mark:16:16 @ Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

esperanto@Mark:16:18 @ ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, gxi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili sanigxos.

esperanto@Luke:1:1 @ CXar multaj jam entreprenis arangxi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,

esperanto@Luke:1:2 @ kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,

esperanto@Luke:1:3 @ sxajnis bone ankaux al mi, esplorinta cxion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,

esperanto@Luke:1:9 @ laux la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.

esperanto@Luke:1:17 @ Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.

esperanto@Luke:1:22 @ Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.

esperanto@Luke:1:23 @ Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

esperanto@Luke:1:25 @ Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.

esperanto@Luke:1:27 @ al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.

esperanto@Luke:1:28 @ Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.

esperanto@Luke:1:36 @ Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta.

esperanto@Luke:1:37 @ CXar cxe Dio nenio estas neebla.

esperanto@Luke:1:40 @ kaj enirinte en la domon de Zehxarja, sxi salutis Elizabeton.

esperanto@Luke:1:41 @ Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito,

esperanto@Luke:1:44 @ CXar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro.

esperanto@Luke:1:46 @ Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,

esperanto@Luke:1:53 @ Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.

esperanto@Luke:1:55 @ Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

esperanto@Luke:1:57 @ Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj sxi naskis filon.

esperanto@Luke:1:59 @ Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro.

esperanto@Luke:1:61 @ Kaj ili diris al sxi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.

esperanto@Luke:1:65 @ Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio.

esperanto@Luke:1:67 @ Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

esperanto@Luke:1:69 @ Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,

esperanto@Luke:1:71 @ Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de cxiuj niaj malamantoj;

esperanto@Luke:1:72 @ Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

esperanto@Luke:1:73 @ La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;

esperanto@Luke:1:74 @ Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,

esperanto@Luke:1:75 @ En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.

esperanto@Luke:1:77 @ Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,

esperanto@Luke:1:78 @ Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,

esperanto@Luke:1:79 @ Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

esperanto@Luke:2:2 @ CXi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.

esperanto@Luke:2:4 @ Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,

esperanto@Luke:2:6 @ Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo.

esperanto@Luke:2:10 @ Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo;

esperanto@Luke:2:15 @ Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la pasxtistoj diris unu al alia:Ni jam iru gxis Bet-Lehxem, kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al ni.

esperanto@Luke:2:20 @ Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

esperanto@Luke:2:21 @ Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

esperanto@Luke:2:22 @ Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,

esperanto@Luke:2:27 @ Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo,

esperanto@Luke:2:28 @ tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

esperanto@Luke:2:34 @ kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino:Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata;

esperanto@Luke:2:35 @ kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu.

esperanto@Luke:2:37 @ kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj tage.

esperanto@Luke:2:38 @ Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.

esperanto@Luke:2:39 @ Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

esperanto@Luke:2:40 @ Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

esperanto@Luke:2:42 @ Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo;

esperanto@Luke:2:43 @ kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;

esperanto@Luke:2:48 @ Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:Filo, kial vi tiel agis kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo.

esperanto@Luke:2:50 @ Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.

esperanto@Luke:2:51 @ Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.

esperanto@Luke:3:1 @ En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene,

esperanto@Luke:3:2 @ dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto.

esperanto@Luke:3:3 @ Kaj li venis en la tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,

esperanto@Luke:3:8 @ Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.

esperanto@Luke:3:10 @ Kaj la homamasoj lin demandis, dirante:Kion do ni faru?

esperanto@Luke:3:11 @ Kaj responde li diris al ili:Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same.

esperanto@Luke:3:12 @ Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li:Majstro, kion ni faru?

esperanto@Luke:3:13 @ Kaj li diris al ili:Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.

esperanto@Luke:3:14 @ Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante:Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili:Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

esperanto@Luke:3:20 @ aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis Johanon en malliberejo.

esperanto@Luke:3:22 @ kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

esperanto@Luke:3:23 @ Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,

esperanto@Luke:4:1 @ Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton

esperanto@Luke:4:2 @ dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis.

esperanto@Luke:4:6 @ Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi gxin donas.

esperanto@Luke:4:7 @ Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.

esperanto@Luke:4:8 @ Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.

esperanto@Luke:4:13 @ Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo.

esperanto@Luke:4:14 @ Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.

esperanto@Luke:4:16 @ Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi.

esperanto@Luke:4:17 @ Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:

esperanto@Luke:4:20 @ Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis.

esperanto@Luke:4:23 @ Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo.

esperanto@Luke:4:24 @ Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.

esperanto@Luke:4:26 @ kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.

esperanto@Luke:4:27 @ Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.

esperanto@Luke:4:28 @ Kaj cxiuj en la sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion;

esperanto@Luke:4:31 @ Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;

esperanto@Luke:4:32 @ kaj oni miris pro lia instruado, cxar kun auxtoritato estis lia vorto.

esperanto@Luke:4:34 @ dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.

esperanto@Luke:4:35 @ Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.

esperanto@Luke:4:38 @ Kaj levigxinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri sxi.

esperanto@Luke:4:39 @ Kaj starante super sxi, li admonis la febron; kaj gxi forlasis sxin, kaj sxi tuj levigxis kaj servis al ili.

esperanto@Luke:4:40 @ Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.

esperanto@Luke:4:42 @ Kaj kiam tagigxis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin sercxis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.

esperanto@Luke:5:3 @ Kaj li eniris en unu el la sxipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forsxovu iom for de la bordo. Kaj li sidigxis, kaj instruis la homamason el la sxipeto.

esperanto@Luke:5:5 @ Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn.

esperanto@Luke:5:7 @ kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo.

esperanto@Luke:5:10 @ kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.

esperanto@Luke:5:14 @ Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.

esperanto@Luke:5:15 @ Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.

esperanto@Luke:5:17 @ Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.

esperanto@Luke:5:18 @ Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li.

esperanto@Luke:5:19 @ Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo.

esperanto@Luke:5:20 @ Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.

esperanto@Luke:5:21 @ Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas cxi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?

esperanto@Luke:5:23 @ Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri:Levigxu kaj piediru?

esperanto@Luke:5:24 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.

esperanto@Luke:5:25 @ Kaj tuj li levigxis antaux ili, kaj prenis tion, sur kio li kusxis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.

esperanto@Luke:5:26 @ Kaj mirego kaptis cxiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili plenigxis de timo, dirante:Ni vidis mirindajxojn hodiaux.

esperanto@Luke:5:32 @ Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.

esperanto@Luke:5:35 @ Sed venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.

esperanto@Luke:5:36 @ Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova.

esperanto@Luke:5:37 @ Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj detruigxus.

esperanto@Luke:5:38 @ Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn.

esperanto@Luke:5:39 @ Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; cxar li diras:La malnova estas preferinda.

esperanto@Luke:6:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj mangxis kaj donis ankaux al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?

esperanto@Luke:6:6 @ Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.

esperanto@Luke:6:7 @ Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.

esperanto@Luke:6:10 @ Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.

esperanto@Luke:6:11 @ Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

esperanto@Luke:6:17 @ Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;

esperanto@Luke:6:18 @ kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj.

esperanto@Luke:6:19 @ Kaj la tuta homamaso volis tusxi lin, cxar potenco eliris el li kaj sanigis cxiujn.

esperanto@Luke:6:22 @ Felicxaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riprocxos, kaj eljxetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.

esperanto@Luke:6:29 @ Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.

esperanto@Luke:6:35 @ Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

esperanto@Luke:6:37 @ Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;

esperanto@Luke:6:38 @ donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

esperanto@Luke:6:44 @ CXar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto. CXar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.

esperanto@Luke:7:1 @ Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.

esperanto@Luke:7:4 @ Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;

esperanto@Luke:7:5 @ cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.

esperanto@Luke:7:7 @ pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.

esperanto@Luke:7:9 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.

esperanto@Luke:7:10 @ Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

esperanto@Luke:7:11 @ Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.

esperanto@Luke:7:12 @ Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.

esperanto@Luke:7:15 @ Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.

esperanto@Luke:7:16 @ Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.

esperanto@Luke:7:19 @ Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

esperanto@Luke:7:20 @ Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris:Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

esperanto@Luke:7:21 @ En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.

esperanto@Luke:7:28 @ Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.

esperanto@Luke:7:32 @ Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

esperanto@Luke:7:33 @ CXar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.

esperanto@Luke:7:34 @ La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!

esperanto@Luke:7:36 @ Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo.

esperanto@Luke:7:41 @ Unu pruntedoninto havis du sxuldantojn; unu sxuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.

esperanto@Luke:7:42 @ Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon. Kiu el ili do lin pli amos?

esperanto@Luke:7:43 @ Simon responde diris:Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan sxuldon. Kaj li diris al li:Vi prave jugxis.

esperanto@Luke:7:44 @ Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:CXu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj.

esperanto@Luke:7:45 @ Vi ne donis al mi kison; sed sxi, de la tempo, kiam mi eniris, ne cxesis kisadi miajn piedojn.

esperanto@Luke:7:47 @ Pro tio mi diras al vi:SXiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; cxar sxi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.

esperanto@Luke:7:48 @ Kaj li diris al sxi:Viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Luke:8:2 @ kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj:Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,

esperanto@Luke:8:4 @ Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo venis al li, li diris per parabolo:

esperanto@Luke:8:10 @ Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.

esperanto@Luke:8:16 @ Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras gxin per vazo, aux forsxovas gxin sub liton; sed metas gxin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.

esperanto@Luke:8:17 @ CXar estas kasxita nenio, kio ne malkasxigxos; kaj ne estas io sekreta, kio ne konigxos kaj klare elmontrigxos.

esperanto@Luke:8:18 @ Atentu do, kiamaniere vi auxdas; cxar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita ecx tio, kion li sxajne havas.

esperanto@Luke:8:19 @ Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.

esperanto@Luke:8:20 @ Kaj oni sciigis lin:Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.

esperanto@Luke:8:22 @ Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj discxiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmarigxis.

esperanto@Luke:8:23 @ Sed dum ili veturis, li endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.

esperanto@Luke:8:24 @ Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.

esperanto@Luke:8:29 @ CXar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. CXar gxi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per cxenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.

esperanto@Luke:8:30 @ Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; cxar multaj demonoj eniris en lin.

esperanto@Luke:8:32 @ Kaj estis tie granda grego da porkoj, pasxtigxantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.

esperanto@Luke:8:33 @ Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj sufokigxis.

esperanto@Luke:8:35 @ Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, cxe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.

esperanto@Luke:8:36 @ Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto sanigxis.

esperanto@Luke:8:37 @ Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.

esperanto@Luke:8:40 @ Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin.

esperanto@Luke:8:41 @ Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;

esperanto@Luke:8:43 @ Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,

esperanto@Luke:8:44 @ venis malantaux lin, kaj tusxis la randon de lia vestajxo; kaj tuj sxia sangofluo cxesigxis.

esperanto@Luke:8:47 @ Kaj kiam la virino ekvidis, ke sxi ne estas kasxita, sxi venis tremanta, kaj, sin jxetante antaux lin, sciigis antaux la tuta popolo, pro kia motivo sxi tusxis lin, kaj kiel sxi estas tuj sanigita.

esperanto@Luke:8:49 @ Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne gxenu la instruiston.

esperanto@Luke:8:51 @ Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.

esperanto@Luke:8:54 @ Sed li, preninte sxian manon, vokis sxin, dirante:Knabino, levigxu.

esperanto@Luke:8:55 @ Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi.

esperanto@Luke:8:56 @ Kaj sxiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.

esperanto@Luke:9:1 @ Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.

esperanto@Luke:9:2 @ Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.

esperanto@Luke:9:3 @ Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn.

esperanto@Luke:9:4 @ Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie logxu, kaj el tie ekvojagxu.

esperanto@Luke:9:5 @ Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraux ili.

esperanto@Luke:9:6 @ Kaj ili, foririnte, trairis la vilagxojn, cxie predikante la evangelion kaj sanigante.

esperanto@Luke:9:10 @ Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li cxion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida.

esperanto@Luke:9:11 @ Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.

esperanto@Luke:9:12 @ Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko.

esperanto@Luke:9:13 @ Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.

esperanto@Luke:9:16 @ Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason.

esperanto@Luke:9:17 @ Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

esperanto@Luke:9:21 @ Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru cxi tion al neniu;

esperanto@Luke:9:23 @ Kaj li diris al cxiuj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon cxiutage, kaj sekvu min.

esperanto@Luke:9:24 @ CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin savos.

esperanto@Luke:9:27 @ Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.

esperanto@Luke:9:28 @ Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.

esperanto@Luke:9:33 @ Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo:Estro, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.

esperanto@Luke:9:34 @ Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon.

esperanto@Luke:9:35 @ Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu.

esperanto@Luke:9:36 @ Kaj dum la vocxo ankoraux sonis, Jesuo trovigxis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.

esperanto@Luke:9:37 @ Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin.

esperanto@Luke:9:41 @ Kaj Jesuo respondis kaj diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu cxi tien vian filon.

esperanto@Luke:9:42 @ Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.

esperanto@Luke:9:44 @ Penetrigu cxi tiujn vortojn en viajn orelojn:cxar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj.

esperanto@Luke:9:45 @ Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj gxi estis kasxita for de ili, por ke ili ne sciu gxian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.

esperanto@Luke:9:47 @ Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,

esperanto@Luke:9:49 @ Kaj Johano respondis kaj diris:Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas kun ni.

esperanto@Luke:9:52 @ kaj sendis senditojn antaux sia vizagxo; kaj ili iris, kaj eniris en vilagxon de la Samarianoj, por pretigi por li.

esperanto@Luke:9:54 @ Kaj liaj discxiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris:Sinjoro, cxu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la cxielo kaj ekstermi ilin?

esperanto@Luke:9:55 @ Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris:Vi mem ne scias, laux kia spirito vi estas.

esperanto@Luke:9:56 @ CXar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilagxon.

esperanto@Luke:9:62 @ Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.

esperanto@Luke:10:4 @ Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.

esperanto@Luke:10:5 @ Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo.

esperanto@Luke:10:8 @ Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin;

esperanto@Luke:10:9 @ kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi.

esperanto@Luke:10:10 @ Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:

esperanto@Luke:10:11 @ Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.

esperanto@Luke:10:15 @ Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.

esperanto@Luke:10:17 @ Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo.

esperanto@Luke:10:19 @ Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.

esperanto@Luke:10:22 @ CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

esperanto@Luke:10:23 @ Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;

esperanto@Luke:10:27 @ Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

esperanto@Luke:10:30 @ Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

esperanto@Luke:10:31 @ Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.

esperanto@Luke:10:32 @ Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

esperanto@Luke:10:33 @ Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis,

esperanto@Luke:10:35 @ Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

esperanto@Luke:10:36 @ Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?

esperanto@Luke:10:38 @ Kaj dum ili vojagxis, li eniris en unu vilagxon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.

esperanto@Luke:10:42 @ sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.

esperanto@Luke:11:1 @ Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj discxiploj diris al li:Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankaux Johano instruis siajn discxiplojn.

esperanto@Luke:11:3 @ Donu al ni tagon post tago nian cxiutagan panon.

esperanto@Luke:11:4 @ Kaj pardonu al ni niajn pekojn, cxar ni ankaux pardonas al cxiu, kiu sxuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.

esperanto@Luke:11:6 @ cxar amiko mia venis al mi post vojagxo, kaj mi ne havas, kion meti antaux lin;

esperanto@Luke:11:7 @ kaj tiu de interne respondos kaj diros:Ne gxenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi?

esperanto@Luke:11:8 @ Mi diras al vi:Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li levigxi kaj doni al li, tamen, pro cxi ties persisteco li levigxos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.

esperanto@Luke:11:9 @ Kaj mi diras al vi:Petu, kaj al vi estos donite; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.

esperanto@Luke:11:13 @ Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

esperanto@Luke:11:20 @ Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.

esperanto@Luke:11:25 @ Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita.

esperanto@Luke:11:26 @ Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.

esperanto@Luke:11:29 @ Kaj kiam la homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante:CXi tiu generacio estas malbona generacio; gxi sercxas signon, kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona.

esperanto@Luke:11:30 @ CXar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaux estos la Filo de homo por cxi tiu generacio.

esperanto@Luke:11:31 @ La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

esperanto@Luke:11:32 @ Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

esperanto@Luke:11:33 @ Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.

esperanto@Luke:11:36 @ Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, gxi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.

esperanto@Luke:11:37 @ Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmangxi kun li; kaj li eniris kaj sidigxis.

esperanto@Luke:11:45 @ Kaj unu el la legxistoj responde diris al li:Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux nin riprocxas.

esperanto@Luke:11:52 @ Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.

esperanto@Luke:12:2 @ Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.

esperanto@Luke:12:6 @ CXu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio.

esperanto@Luke:12:11 @ Kaj kiam oni kondukos vin antaux la sinagogojn kaj regantojn kaj auxtoritatulojn, ne zorgu, kiel aux kion respondi, aux kion diri;

esperanto@Luke:12:16 @ Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde;

esperanto@Luke:12:19 @ Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.

esperanto@Luke:12:20 @ Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

esperanto@Luke:12:25 @ Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

esperanto@Luke:12:31 @ Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

esperanto@Luke:12:32 @ Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

esperanto@Luke:12:35 @ Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;

esperanto@Luke:12:41 @ Kaj Petro diris:Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon por ni, aux ankaux por cxiuj?

esperanto@Luke:12:42 @ Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo?

esperanto@Luke:12:43 @ Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.

esperanto@Luke:12:47 @ Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn;

esperanto@Luke:12:48 @ sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

esperanto@Luke:12:49 @ Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis?

esperanto@Luke:12:51 @ CXu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi:Ne; sed pli vere disigon;

esperanto@Luke:12:59 @ Mi diras al vi:Vi neniel el tie eliros, gxis vi pagos la lastan lepton.

esperanto@Luke:13:3 @ Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos.

esperanto@Luke:13:5 @ Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.

esperanto@Luke:13:6 @ Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis.

esperanto@Luke:13:11 @ Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi.

esperanto@Luke:13:14 @ Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.

esperanto@Luke:13:19 @ GXi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj jxetis en sian gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis arbo; kaj la birdoj de la cxielo logxis en gxiaj brancxoj.

esperanto@Luke:13:21 @ GXi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.

esperanto@Luke:13:24 @ Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.

esperanto@Luke:13:25 @ Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;

esperanto@Luke:13:26 @ tiam vi ekparolos:Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis;

esperanto@Luke:13:29 @ Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio.

esperanto@Luke:13:31 @ En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li:Eliru kaj foriru de cxi tie, cxar Herodo volas mortigi vin.

esperanto@Luke:13:32 @ Kaj li diris al ili:Iru, kaj diru al tiu vulpo:Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaux kaj morgaux, kaj la trian tagon mi estos perfektigita.

esperanto@Luke:14:1 @ Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis.

esperanto@Luke:14:3 @ Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne?

esperanto@Luke:14:4 @ Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.

esperanto@Luke:14:9 @ kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi:Cedu lokon al cxi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.

esperanto@Luke:14:20 @ Kaj alia diris:Mi edzigxis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni.

esperanto@Luke:14:21 @ Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.

esperanto@Luke:14:22 @ Kaj la servisto diris:Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko.

esperanto@Luke:14:23 @ Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu.

esperanto@Luke:14:24 @ CXar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.

esperanto@Luke:14:25 @ Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:

esperanto@Luke:14:28 @ CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin?

esperanto@Luke:14:29 @ Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin,

esperanto@Luke:14:30 @ dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.

esperanto@Luke:14:35 @ GXi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo; oni gxin forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

esperanto@Luke:15:6 @ Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.

esperanto@Luke:15:16 @ Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li.

esperanto@Luke:15:17 @ Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato!

esperanto@Luke:15:23 @ kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;

esperanto@Luke:15:25 @ Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon.

esperanto@Luke:15:27 @ Kaj li diris al li:Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon, cxar li ricevis lin sana.

esperanto@Luke:15:28 @ Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis.

esperanto@Luke:15:29 @ Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;

esperanto@Luke:15:30 @ sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon.

esperanto@Luke:15:32 @ Sed konvenis esti gajaj kaj gxoji; cxar cxi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

esperanto@Luke:16:1 @ Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.

esperanto@Luke:16:2 @ Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi.

esperanto@Luke:16:3 @ Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.

esperanto@Luke:16:4 @ Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico.

esperanto@Luke:16:8 @ Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.

esperanto@Luke:16:9 @ Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.

esperanto@Luke:16:13 @ Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

esperanto@Luke:16:15 @ Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.

esperanto@Luke:16:21 @ kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.

esperanto@Luke:16:26 @ Kaj krom cxio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.

esperanto@Luke:17:4 @ Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.

esperanto@Luke:17:5 @ Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro:Aldonu al ni fidon.

esperanto@Luke:17:7 @ Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aux pasxtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo:Tuj venu, kaj sidigxu, por mangxi?

esperanto@Luke:17:9 @ CXu li dankas la serviston, cxar li faris tion, kio estis ordonita?

esperanto@Luke:17:10 @ Tiel ankaux vi, kiam vi faris cxion, kio estas ordonita al vi, diru:Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.

esperanto@Luke:17:12 @ Kaj kiam ili eniris en unu vilagxon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;

esperanto@Luke:17:13 @ kaj ili levis sian vocxon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin.

esperanto@Luke:17:15 @ Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauxta vocxo,

esperanto@Luke:17:18 @ CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?

esperanto@Luke:17:21 @ kaj oni ne diros:Jen cxi tie, aux:Jen tie! cxar jen la regno de Dio estas inter vi.

esperanto@Luke:17:27 @ Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn.

esperanto@Luke:17:28 @ Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis;

esperanto@Luke:17:31 @ Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu.

esperanto@Luke:17:33 @ Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.

esperanto@Luke:17:34 @ Mi diras al vi:En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

esperanto@Luke:17:35 @ Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

esperanto@Luke:17:36 @ Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

esperanto@Luke:18:1 @ Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi,

esperanto@Luke:18:10 @ Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.

esperanto@Luke:18:14 @ Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

esperanto@Luke:18:15 @ Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin.

esperanto@Luke:18:16 @ Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio.

esperanto@Luke:18:17 @ Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.

esperanto@Luke:18:19 @ Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

esperanto@Luke:18:24 @ Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!

esperanto@Luke:18:25 @ CXar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.

esperanto@Luke:18:28 @ Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn proprajxojn, kaj sekvis vin.

esperanto@Luke:18:29 @ Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio,

esperanto@Luke:18:31 @ Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj cxio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

esperanto@Luke:18:32 @ CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita;

esperanto@Luke:18:34 @ Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj cxi tiu parolo estis kasxita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

esperanto@Luke:18:37 @ Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.

esperanto@Luke:18:39 @ Kaj la antauxirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min!

esperanto@Luke:18:40 @ Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimigxis, li lin demandis:

esperanto@Luke:18:43 @ Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis lauxdon al Dio.

esperanto@Luke:19:1 @ Kaj li eniris en Jerihxon kaj gxin trapasis.

esperanto@Luke:19:3 @ Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo.

esperanto@Luke:19:4 @ Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie.

esperanto@Luke:19:5 @ Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo.

esperanto@Luke:19:6 @ Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin gxoje.

esperanto@Luke:19:7 @ Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti.

esperanto@Luke:19:9 @ Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham.

esperanto@Luke:19:10 @ CXar la Filo de homo venis, por sercxi kaj savi la perditajxon.

esperanto@Luke:19:11 @ Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.

esperanto@Luke:19:12 @ Li do diris:Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.

esperanto@Luke:19:13 @ Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili:Negocadu, gxis mi revenos.

esperanto@Luke:19:14 @ Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni.

esperanto@Luke:19:15 @ Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado.

esperanto@Luke:19:16 @ Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn.

esperanto@Luke:19:18 @ Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn.

esperanto@Luke:19:20 @ Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en visxtuko;

esperanto@Luke:19:23 @ kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun procento?

esperanto@Luke:19:26 @ Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

esperanto@Luke:19:28 @ Kaj tion dirinte, li ekiris antauxe, suprenirante al Jerusalem.

esperanto@Luke:19:29 @ Kaj kiam li alproksimigxis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,

esperanto@Luke:19:30 @ dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku.

esperanto@Luke:19:33 @ Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon?

esperanto@Luke:19:35 @ Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.

esperanto@Luke:19:36 @ Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.

esperanto@Luke:19:37 @ Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis;

esperanto@Luke:19:45 @ Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,

esperanto@Luke:20:1 @ Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la cxefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliagxuloj;

esperanto@Luke:20:2 @ kaj ili ekparolis, dirante al li:Diru al ni:Laux kia auxtoritato vi cxi tion faras? aux kiu estas tiu, kiu donis al vi tian auxtoritaton?

esperanto@Luke:20:5 @ Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo; li diros:Kial vi ne kredis al li?

esperanto@Luke:20:6 @ Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo sxtonmortigos nin, cxar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto.

esperanto@Luke:20:14 @ Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia.

esperanto@Luke:20:20 @ Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.

esperanto@Luke:20:21 @ Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:

esperanto@Luke:20:22 @ CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne?

esperanto@Luke:20:27 @ Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin,

esperanto@Luke:20:28 @ dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.

esperanto@Luke:20:29 @ Estis do sep fratoj; kaj la unua edzigxis, kaj mortis seninfana;

esperanto@Luke:20:31 @ kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.

esperanto@Luke:20:35 @ sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas;

esperanto@Luke:20:41 @ Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?

esperanto@Luke:20:44 @ Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?

esperanto@Luke:21:12 @ Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo.

esperanto@Luke:21:16 @ Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.

esperanto@Luke:21:19 @ Per via pacienco vi akiros viajn animojn.

esperanto@Luke:21:20 @ Sed kiam vi vidos Jerusalemon cxirkauxitan de armeoj, tiam sciu, ke gxia ruinigxo alproksimigxis.

esperanto@Luke:21:21 @ Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.

esperanto@Luke:21:25 @ Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;

esperanto@Luke:21:27 @ Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.

esperanto@Luke:21:38 @ Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por auxskulti lin.

esperanto@Luke:22:2 @ Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu mortigi lin, cxar ili timis la popolon.

esperanto@Luke:22:3 @ Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.

esperanto@Luke:22:4 @ Kaj li foriris kaj interparolis kun la cxefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.

esperanto@Luke:22:5 @ Kaj ili gxojis, kaj konsentis doni al li monon.

esperanto@Luke:22:6 @ Kaj li promesis, kaj sercxis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

esperanto@Luke:22:7 @ Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon.

esperanto@Luke:22:8 @ Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu.

esperanto@Luke:22:9 @ Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu?

esperanto@Luke:22:10 @ Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.

esperanto@Luke:22:14 @ Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li.

esperanto@Luke:22:17 @ Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi;

esperanto@Luke:22:19 @ Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

esperanto@Luke:22:20 @ Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi.

esperanto@Luke:22:24 @ Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda.

esperanto@Luke:22:25 @ Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.

esperanto@Luke:22:29 @ kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;

esperanto@Luke:22:33 @ Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani ecx al malliberejo kaj al morto.

esperanto@Luke:22:36 @ Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon.

esperanto@Luke:22:40 @ Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

esperanto@Luke:22:44 @ Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

esperanto@Luke:22:45 @ Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo,

esperanto@Luke:22:46 @ kaj diris al ili:Kial vi dormas? levigxu kaj pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

esperanto@Luke:22:49 @ Kaj kiam tiuj, kiuj cxirkauxis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, cxu ni frapu per glavo?

esperanto@Luke:22:51 @ Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin.

esperanto@Luke:22:52 @ Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston?

esperanto@Luke:22:54 @ Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.

esperanto@Luke:22:55 @ Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili.

esperanto@Luke:22:61 @ Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos.

esperanto@Luke:22:66 @ Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris:

esperanto@Luke:22:67 @ Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos;

esperanto@Luke:22:71 @ Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? cxar ni mem auxdis el lia propra busxo.

esperanto@Luke:23:2 @ Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.

esperanto@Luke:23:4 @ Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro.

esperanto@Luke:23:9 @ Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.

esperanto@Luke:23:14 @ diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;

esperanto@Luke:23:15 @ nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.

esperanto@Luke:23:18 @ Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;

esperanto@Luke:23:22 @ Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.

esperanto@Luke:23:24 @ Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo.

esperanto@Luke:23:25 @ Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

esperanto@Luke:23:28 @ Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.

esperanto@Luke:23:29 @ CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.

esperanto@Luke:23:30 @ Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.

esperanto@Luke:23:31 @ CXar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

esperanto@Luke:23:33 @ Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.

esperanto@Luke:23:39 @ Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:CXu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.

esperanto@Luke:23:40 @ Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno.

esperanto@Luke:23:41 @ Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan.

esperanto@Luke:23:48 @ Kaj cxiuj homamasoj, kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintajxojn, reiris, frapante al si la bruston.

esperanto@Luke:23:53 @ Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis.

esperanto@Luke:23:55 @ Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.

esperanto@Luke:24:1 @ Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.

esperanto@Luke:24:3 @ Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@Luke:24:5 @ kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj?

esperanto@Luke:24:6 @ Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo,

esperanto@Luke:24:7 @ dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi.

esperanto@Luke:24:9 @ kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj.

esperanto@Luke:24:11 @ Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.

esperanto@Luke:24:12 @ Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

esperanto@Luke:24:16 @ Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.

esperanto@Luke:24:20 @ kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.

esperanto@Luke:24:21 @ Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.

esperanto@Luke:24:22 @ Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,

esperanto@Luke:24:23 @ kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas.

esperanto@Luke:24:24 @ Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.

esperanto@Luke:24:26 @ CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron?

esperanto@Luke:24:28 @ Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros.

esperanto@Luke:24:29 @ Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili.

esperanto@Luke:24:30 @ Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.

esperanto@Luke:24:31 @ Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili.

esperanto@Luke:24:32 @ Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?

esperanto@Luke:24:33 @ Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:

esperanto@Luke:24:35 @ Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.

esperanto@Luke:24:42 @ Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo.

esperanto@Luke:24:43 @ Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili.

esperanto@Luke:24:50 @ Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.

esperanto@Luke:24:51 @ Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon.

esperanto@Luke:24:52 @ Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo;

esperanto@John:1:3 @ CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.

esperanto@John:1:7 @ Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu.

esperanto@John:1:8 @ Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.

esperanto@John:1:10 @ Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis.

esperanto@John:1:11 @ Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.

esperanto@John:1:12 @ Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,

esperanto@John:1:14 @ Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

esperanto@John:1:16 @ CXar el lia pleneco ni cxiuj ricevis, kaj gracon post graco.

esperanto@John:1:17 @ CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

esperanto@John:1:18 @ Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

esperanto@John:1:22 @ Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?

esperanto@John:1:28 @ Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

esperanto@John:1:31 @ Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.

esperanto@John:1:32 @ Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li.

esperanto@John:1:33 @ Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.

esperanto@John:1:38 @ Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas?

esperanto@John:1:39 @ Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo.

esperanto@John:1:41 @ Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).

esperanto@John:1:45 @ Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.

esperanto@John:1:51 @ Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

esperanto@John:2:4 @ Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:2:7 @ Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.

esperanto@John:2:8 @ Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.

esperanto@John:2:10 @ kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun.

esperanto@John:2:12 @ Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.

esperanto@John:2:13 @ Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

esperanto@John:2:18 @ La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion?

esperanto@John:2:24 @ Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn,

esperanto@John:2:25 @ kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.

esperanto@John:3:1 @ Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj;

esperanto@John:3:2 @ tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.

esperanto@John:3:4 @ Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi?

esperanto@John:3:5 @ Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

esperanto@John:3:9 @ Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi?

esperanto@John:3:11 @ Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.

esperanto@John:3:13 @ Kaj neniu supreniris en la cxielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la cxielo, la Filo de homo, kiu estas en la cxielo.

esperanto@John:3:16 @ CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

esperanto@John:3:19 @ Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj.

esperanto@John:3:22 @ Post tio venis Jesuo kun siaj discxiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis.

esperanto@John:3:23 @ Johano ankaux baptadis en Enon, proksime de Salim, cxar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj.

esperanto@John:3:26 @ Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li.

esperanto@John:3:27 @ Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo.

esperanto@John:3:32 @ Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.

esperanto@John:3:35 @ La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon.

esperanto@John:4:5 @ Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;

esperanto@John:4:6 @ kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidigxis tiamaniere apud la fonto. Estis cxirkaux la sesa horo.

esperanto@John:4:7 @ Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.

esperanto@John:4:9 @ La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)

esperanto@John:4:11 @ La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

esperanto@John:4:12 @ CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj?

esperanto@John:4:14 @ sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

esperanto@John:4:15 @ La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi cxi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni cxi tien, por cxerpi.

esperanto@John:4:20 @ Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.

esperanto@John:4:22 @ Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.

esperanto@John:4:25 @ La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion.

esperanto@John:4:27 @ Kaj cxe tio venis liaj discxiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aux:Kial vi parolas kun sxi?

esperanto@John:4:30 @ Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.

esperanto@John:4:34 @ Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

esperanto@John:4:38 @ Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.

esperanto@John:4:40 @ Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu cxe ili; kaj li restis tie du tagojn.

esperanto@John:4:42 @ kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, cxar ni mem auxdis lin; kaj ni scias, ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

esperanto@John:4:45 @ Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, cxar ili jam vidis cxion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; cxar ili ankaux iris al la festo.

esperanto@John:4:46 @ Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.

esperanto@John:4:47 @ Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis.

esperanto@John:4:49 @ La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos.

esperanto@John:4:51 @ Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas.

esperanto@John:4:52 @ Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis.

esperanto@John:4:54 @ CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

esperanto@John:5:1 @ Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

esperanto@John:5:4 @ cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis.

esperanto@John:5:9 @ Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.

esperanto@John:5:10 @ La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.

esperanto@John:5:11 @ Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru.

esperanto@John:5:13 @ Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso.

esperanto@John:5:15 @ La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.

esperanto@John:5:22 @ CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo,

esperanto@John:5:26 @ CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon;

esperanto@John:5:27 @ kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo.

esperanto@John:5:36 @ Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; cxar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis.

esperanto@John:5:39 @ Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;

esperanto@John:5:40 @ kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.

esperanto@John:5:43 @ Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos.

esperanto@John:6:3 @ Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj.

esperanto@John:6:5 @ Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu?

esperanto@John:6:11 @ Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris.

esperanto@John:6:12 @ Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu.

esperanto@John:6:13 @ Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la mangxintoj.

esperanto@John:6:14 @ Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

esperanto@John:6:15 @ Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto.

esperanto@John:6:16 @ Kaj kiam vesperigxis, liaj discxiploj malsupreniris al la maro;

esperanto@John:6:17 @ kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili.

esperanto@John:6:18 @ Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis.

esperanto@John:6:22 @ La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis

esperanto@John:6:23 @ (venis tamen sxipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni mangxis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) -

esperanto@John:6:24 @ kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon.

esperanto@John:6:25 @ Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li:Rabeno, kiam vi venis cxi tien?

esperanto@John:6:28 @ Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?

esperanto@John:6:30 @ Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?

esperanto@John:6:31 @ Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi.

esperanto@John:6:32 @ Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon.

esperanto@John:6:33 @ CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo.

esperanto@John:6:34 @ Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon.

esperanto@John:6:35 @ Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

esperanto@John:6:38 @ CXar mi malsupreniris de la cxielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

esperanto@John:6:39 @ Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago.

esperanto@John:6:41 @ La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo.

esperanto@John:6:42 @ Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo?

esperanto@John:6:44 @ Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

esperanto@John:6:45 @ Estas skribite en la profetoj:Kaj cxiuj estos instruitaj de Dio. CXiu do, kiu auxdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.

esperanto@John:6:46 @ Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.

esperanto@John:6:50 @ Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo, por ke oni mangxu el gxi kaj ne mortu.

esperanto@John:6:51 @ Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

esperanto@John:6:52 @ La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi?

esperanto@John:6:58 @ Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne.

esperanto@John:6:62 @ Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antauxe estis?

esperanto@John:6:63 @ La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

esperanto@John:6:65 @ Kaj li diris:Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.

esperanto@John:6:66 @ CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.

esperanto@John:6:68 @ Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.

esperanto@John:6:69 @ Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.

esperanto@John:7:4 @ CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.

esperanto@John:7:6 @ Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta.

esperanto@John:7:8 @ Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis.

esperanto@John:7:10 @ Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete.

esperanto@John:7:13 @ Tamen neniu parolis malkasxe pri li, pro timo antaux la Judoj.

esperanto@John:7:14 @ Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.

esperanto@John:7:15 @ Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte?

esperanto@John:7:19 @ CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min?

esperanto@John:7:22 @ Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.

esperanto@John:7:23 @ Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?

esperanto@John:7:25 @ Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?

esperanto@John:7:26 @ Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo?

esperanto@John:7:27 @ Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.

esperanto@John:7:28 @ Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.

esperanto@John:7:30 @ Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:7:34 @ Vi min sercxos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.

esperanto@John:7:35 @ Tial la Judoj inter si diris:Kien cxi tiu iros, ke ni lin ne trovos? cxu li iros al la disjxetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?

esperanto@John:7:36 @ Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min sercxos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

esperanto@John:7:39 @ Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

esperanto@John:7:44 @ Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

esperanto@John:7:45 @ Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis?

esperanto@John:7:46 @ Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo.

esperanto@John:7:49 @ Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita.

esperanto@John:7:50 @ Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:

esperanto@John:7:51 @ CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras?

esperanto@John:7:52 @ Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

esperanto@John:8:2 @ Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidigxis, kaj instruadis ilin.

esperanto@John:8:5 @ En la legxo Moseo ordonis al ni tiajn sxtonmortigi; sed kion vi diras?

esperanto@John:8:6 @ Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero.

esperanto@John:8:8 @ Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero.

esperanto@John:8:10 @ Kaj Jesuo levigxis, kaj diris al sxi:Virino, kie ili estas? cxu neniu vin kondamnis?

esperanto@John:8:11 @ Kaj sxi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al sxi:Ankaux mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.

esperanto@John:8:14 @ Jesuo respondis kaj diris al ili:Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; cxar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.

esperanto@John:8:15 @ Vi jugxas laux la karno; mi jugxas neniun.

esperanto@John:8:20 @ Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, cxar lia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:8:21 @ Jesuo do denove diris al ili:Mi foriras, kaj vi sercxos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni.

esperanto@John:8:22 @ La Judoj do diris:CXu li sin mortigos? cxar li diras:Kien mi iras, tien vi ne povas veni.

esperanto@John:8:27 @ Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro.

esperanto@John:8:33 @ Ili respondis al li:Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraux al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras:Vi estos liberigitaj?

esperanto@John:8:39 @ Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.

esperanto@John:8:41 @ Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion.

esperanto@John:8:42 @ Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.

esperanto@John:8:48 @ La Judoj respondis kaj diris al li:CXu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?

esperanto@John:8:51 @ Vere, vere, mi diras al vi:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

esperanto@John:8:52 @ La Judoj diris al li:Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.

esperanto@John:8:53 @ CXu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti?

esperanto@John:8:54 @ Jesuo respondis:Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;

esperanto@John:8:55 @ kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

esperanto@John:8:59 @ Tiam ili prenis sxtonojn, por jxeti sur lin; sed Jesuo sin kasxis, kaj eliris el la templo.

esperanto@John:9:4 @ Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.

esperanto@John:9:7 @ kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de SXiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.

esperanto@John:9:10 @ Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis?

esperanto@John:9:15 @ La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.

esperanto@John:9:20 @ Liaj gepatroj respondis kaj diris:Ni scias, ke cxi tiu estas nia filo, kaj ke li naskigxis blinda;

esperanto@John:9:21 @ sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenagxon; li pri si mem parolos.

esperanto@John:9:24 @ Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.

esperanto@John:9:26 @ Tiam ili diris al li denove:Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?

esperanto@John:9:28 @ Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo.

esperanto@John:9:29 @ Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

esperanto@John:9:31 @ Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.

esperanto@John:9:32 @ De la komenco de la mondo oni neniam auxdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskigxis blinda.

esperanto@John:9:33 @ Se cxi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.

esperanto@John:9:34 @ Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.

esperanto@John:9:38 @ Kaj li diris:Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorklinigxis al li.

esperanto@John:9:39 @ Kaj Jesuo diris:Por jugxo mi venis en cxi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj farigxu blindaj.

esperanto@John:9:40 @ Kaj tion auxdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li:CXu ni ankaux estas blindaj?

esperanto@John:9:41 @ Jesuo diris al ili:Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras:Ni vidas; via peko do restas.

esperanto@John:10:1 @ Vere, vere, mi diras al vi:Kiu eniras en la sxafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas sxtelisto kaj rabisto.

esperanto@John:10:2 @ Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la pasxtisto de la sxafoj.

esperanto@John:10:6 @ Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

esperanto@John:10:8 @ CXiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas sxtelistoj kaj rabistoj; sed la sxafoj ne auxskultis ilin.

esperanto@John:10:9 @ Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon.

esperanto@John:10:10 @ La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde.

esperanto@John:10:18 @ Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

esperanto@John:10:23 @ kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.

esperanto@John:10:24 @ La Judoj do cxirkauxis lin, kaj diris al li:GXis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkasxe.

esperanto@John:10:28 @ kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

esperanto@John:10:29 @ Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.

esperanto@John:10:31 @ Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin.

esperanto@John:10:33 @ La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio.

esperanto@John:10:35 @ Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),

esperanto@John:10:41 @ Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera.

esperanto@John:11:1 @ Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilagxo de Maria kaj sxia fratino Marta.

esperanto@John:11:7 @ Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon.

esperanto@John:11:11 @ Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.

esperanto@John:11:12 @ La discxiploj do diris:Sinjoro, se li endormigxis, li resanigxos.

esperanto@John:11:15 @ Kaj pro vi mi gxojas, ke mi ne cxeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.

esperanto@John:11:16 @ Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.

esperanto@John:11:17 @ Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.

esperanto@John:11:18 @ Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de cxirkaux dek kvin stadioj;

esperanto@John:11:19 @ kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.

esperanto@John:11:30 @ (Sed Jesuo ankoraux ne eniris en la vilagxon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)

esperanto@John:11:32 @ Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

esperanto@John:11:33 @ Kiam do Jesuo vidis sxin ploranta kaj la Judojn ankaux, kiuj venis kun sxi, plorantaj, li gxemis en la spirito kaj maltrankviligxis,

esperanto@John:11:38 @ Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. GXi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono.

esperanto@John:11:41 @ Oni do forprenis la sxtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris:Patro, mi dankas Vin, ke Vi min auxskultis.

esperanto@John:11:44 @ Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri.

esperanto@John:11:45 @ Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.

esperanto@John:11:47 @ Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn;

esperanto@John:11:48 @ se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.

esperanto@John:11:49 @ Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion,

esperanto@John:11:52 @ kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.

esperanto@John:11:55 @ Kaj la Pasko de la Judoj proksimigxis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaux la Pasko, por sin sanktigi.

esperanto@John:11:57 @ Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj jam antauxe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.

esperanto@John:12:1 @ Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.

esperanto@John:12:2 @ Oni do pretigis por li tie vespermangxon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li cxe mangxo.

esperanto@John:12:3 @ Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo.

esperanto@John:12:5 @ Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj?

esperanto@John:12:6 @ Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin.

esperanto@John:12:9 @ La amaso de la Judoj do sciigxis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaux por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.

esperanto@John:12:12 @ En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,

esperanto@John:12:13 @ prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

esperanto@John:12:16 @ Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.

esperanto@John:12:19 @ La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.

esperanto@John:12:20 @ Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj;

esperanto@John:12:21 @ tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.

esperanto@John:12:22 @ Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.

esperanto@John:12:23 @ Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.

esperanto@John:12:27 @ Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo.

esperanto@John:12:28 @ Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros.

esperanto@John:12:30 @ Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi.

esperanto@John:12:34 @ La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo, ke la Kristo restados por cxiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas cxi tiu Filo de homo?

esperanto@John:12:38 @ por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?

esperanto@John:12:40 @ Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

esperanto@John:12:46 @ Mi venis lumo en la mondon, por ke cxiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.

esperanto@John:12:47 @ Kaj se iu auxdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne jugxas; cxar mi venis, ne por jugxi la mondon, sed por savi la mondon.

esperanto@John:12:49 @ CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.

esperanto@John:13:1 @ Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.

esperanto@John:13:3 @ Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,

esperanto@John:13:4 @ levigxis de la vespermangxo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis visxtukon, kaj sin zonis.

esperanto@John:13:5 @ Poste li versxis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la discxiploj kaj visxi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.

esperanto@John:13:6 @ Tiam li venis al Simon Petro. CXi tiu diris al li:Sinjoro, cxu vi lavas al mi la piedojn?

esperanto@John:13:8 @ Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.

esperanto@John:13:10 @ Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj.

esperanto@John:13:11 @ CXar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne cxiuj estas puraj.

esperanto@John:13:15 @ CXar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaux faru tion, kion mi faris al vi.

esperanto@John:13:25 @ Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas?

esperanto@John:13:26 @ Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.

esperanto@John:13:27 @ Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.

esperanto@John:13:28 @ Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion.

esperanto@John:13:29 @ Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj.

esperanto@John:13:33 @ Infanoj, ankoraux mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min sercxos; kaj kiel mi diris al la Judoj:Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaux al vi mi nun diras.

esperanto@John:14:5 @ Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?

esperanto@John:14:6 @ Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

esperanto@John:14:8 @ Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos.

esperanto@John:14:9 @ Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?

esperanto@John:14:22 @ Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?

esperanto@John:14:23 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

esperanto@John:14:30 @ De nun mi jam ne multe parolos kun vi; cxar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;

esperanto@John:14:31 @ sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Levigxu; ni foriru de cxi tie.

esperanto@John:15:4 @ Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi.

esperanto@John:15:5 @ Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari.

esperanto@John:15:6 @ Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas.

esperanto@John:15:13 @ Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

esperanto@John:15:22 @ Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko.

esperanto@John:15:24 @ Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron.

esperanto@John:16:2 @ Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.

esperanto@John:16:3 @ Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

esperanto@John:16:5 @ Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras?

esperanto@John:16:6 @ Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron.

esperanto@John:16:17 @ Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro?

esperanto@John:16:18 @ Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.

esperanto@John:16:21 @ Virino, kiam sxi akusxas, havas malgxojon, cxar sxia horo venis; sed kiam sxi naskis la infaneton, sxi jam ne memoras sian doloregon, pro gxojo, cxar homo naskigxis en la mondon.

esperanto@John:16:22 @ Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

esperanto@John:16:23 @ Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos gxin al vi en mia nomo.

esperanto@John:16:24 @ GXis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena.

esperanto@John:16:27 @ cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.

esperanto@John:16:28 @ Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

esperanto@John:16:29 @ Liaj discxiploj diris:Jen nun vi parolas malkasxe, kaj nenian alegorion diras.

esperanto@John:16:30 @ Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

esperanto@John:16:32 @ Jen venas la horo, kaj ecx jam venis, kiam vi disigxos, cxiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, cxar la Patro estas kun mi.

esperanto@John:17:1 @ Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;

esperanto@John:17:2 @ kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.

esperanto@John:17:4 @ Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.

esperanto@John:17:6 @ Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.

esperanto@John:17:7 @ Nun ili scias, ke cxio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;

esperanto@John:17:8 @ cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.

esperanto@John:17:9 @ Mi pregxas por ili; mi pregxas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, cxar ili estas Viaj;

esperanto@John:17:11 @ Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.

esperanto@John:17:12 @ Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdigxo, por ke plenumigxu la Skribo.

esperanto@John:17:14 @ Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, cxar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.

esperanto@John:17:21 @ por ke ili cxiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.

esperanto@John:17:22 @ Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu;

esperanto@John:17:24 @ Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaux estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; cxar Vi amis min antaux la fondo de la mondo.

esperanto@John:17:25 @ Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj cxi tiuj scias, ke Vi min sendis;

esperanto@John:17:26 @ kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraux konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

esperanto@John:18:1 @ Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj discxiploj trans la torenton Kidron, kie estis gxardeno, en kiun li eniris kune kun siaj discxiploj.

esperanto@John:18:2 @ Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj.

esperanto@John:18:3 @ Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj.

esperanto@John:18:9 @ por ke plenumigxu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.

esperanto@John:18:11 @ Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos?

esperanto@John:18:14 @ Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.

esperanto@John:18:15 @ Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaux alia discxiplo. CXi tiu discxiplo estis konata de la cxefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la cxefpastro;

esperanto@John:18:16 @ sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia discxiplo, kiu estis konata de la cxefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron.

esperanto@John:18:20 @ Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

esperanto@John:18:25 @ Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li:CXu vi estas unu el liaj discxiploj? Li neis, dirante:Mi ne estas.

esperanto@John:18:28 @ Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon.

esperanto@John:18:30 @ Ili respondis kaj diris al li:Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi.

esperanto@John:18:31 @ Pilato do diris al ili:Vi mem prenu lin, kaj jugxu lin laux via legxo. La Judoj diris al li:Ne estas permesate al ni mortigi homon;

esperanto@John:18:33 @ Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li:CXu vi estas la Regxo de la Judoj?

esperanto@John:18:35 @ Pilato respondis:CXu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la cxefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris?

esperanto@John:18:36 @ Jesuo respondis:Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie.

esperanto@John:18:37 @ Pilato demandis lin:CXu vi do estas regxo? Jesuo respondis:Vi diras, ke mi estas regxo. Por tio mi naskigxis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. CXiu, kiu estas el la vero, auxskultas mian vocxon.

esperanto@John:18:38 @ Pilato diris al li:Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:Mi trovas en li nenian kulpon.

esperanto@John:19:1 @ Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis.

esperanto@John:19:3 @ kaj venis al li, kaj diris:Saluton, Regxo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.

esperanto@John:19:4 @ Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.

esperanto@John:19:6 @ Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin, cxar mi trovas en li nenian kulpon.

esperanto@John:19:7 @ La Judoj respondis al li:Ni havas legxon, kaj laux tiu legxo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.

esperanto@John:19:9 @ kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo:De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.

esperanto@John:19:11 @ Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

esperanto@John:19:12 @ CXe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante:Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; cxiu, kiu pretendas esti regxo, parolas kontraux Cezaro.

esperanto@John:19:15 @ Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro.

esperanto@John:19:16 @ Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.

esperanto@John:19:17 @ Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;

esperanto@John:19:23 @ Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.

esperanto@John:19:24 @ Ili do diris unu al alia:Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.

esperanto@John:19:28 @ Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris:Mi soifas.

esperanto@John:19:29 @ Kusxis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis gxin al lia busxo.

esperanto@John:19:30 @ Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

esperanto@John:19:31 @ La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.

esperanto@John:19:32 @ Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;

esperanto@John:19:33 @ sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;

esperanto@John:19:34 @ tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.

esperanto@John:19:38 @ Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.

esperanto@John:19:39 @ Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj.

esperanto@John:19:40 @ Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo.

esperanto@John:19:41 @ Kaj estis gxardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la gxardeno nova tombo, en kiun ankoraux neniu estis metita.

esperanto@John:20:1 @ La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraux mallume, al la tombo, kaj vidis la sxtonon prenita for de la tombo.

esperanto@John:20:2 @ SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.

esperanto@John:20:4 @ Kaj ambaux ekkuris kune; kaj la alia discxiplo kuris antauxen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo;

esperanto@John:20:5 @ kaj klinigxinte, li enrigardis, kaj vidis la tolajxojn kusxantajn; tamen li ne eniris.

esperanto@John:20:6 @ Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolajxojn kusxantajn,

esperanto@John:20:8 @ Tiam eniris do la alia discxiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.

esperanto@John:20:9 @ CXar ili ankoraux ne komprenis la Skribon, ke li devas relevigxi el la mortintoj.

esperanto@John:20:11 @ Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum sxi ploris, sxi klinigxis, kaj enrigardis en la tombon;

esperanto@John:20:13 @ Kaj ili diris al sxi:Virino, kial vi ploras? SXi respondis:CXar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.

esperanto@John:20:14 @ Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.

esperanto@John:20:15 @ Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

esperanto@John:20:16 @ Jesuo diris al sxi:Maria. SXi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro.

esperanto@John:20:17 @ Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

esperanto@John:20:18 @ Maria Magdalena venis al la discxiploj, sciigante:Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al sxi.

esperanto@John:20:19 @ Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.

esperanto@John:20:23 @ kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.

esperanto@John:20:24 @ Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne cxeestis kun ili, kiam Jesuo venis.

esperanto@John:20:25 @ La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

esperanto@John:20:26 @ Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi.

esperanto@John:21:3 @ Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fisxkapti. Ili diris al li:Ni ankaux iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la sxipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

esperanto@John:21:6 @ Kaj li diris al ili:JXetu la reton cxe la dekstra flanko de la sxipo, kaj vi trovos. Ili do gxin eljxetis; kaj pro la multeco de la fisxoj ili ne plu povis gxin treni.

esperanto@John:21:7 @ Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron.

esperanto@John:21:8 @ Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj.

esperanto@John:21:12 @ Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro.

esperanto@John:21:13 @ Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fisxon.

esperanto@John:21:17 @ Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

esperanto@John:21:18 @ Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljunigxos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos.

esperanto@John:21:20 @ Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).

esperanto@John:21:24 @ Tiu estas la discxiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.

esperanto@Acts:1:2 @ gxis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;

esperanto@Acts:1:4 @ kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi;

esperanto@Acts:1:6 @ Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?

esperanto@Acts:1:11 @ kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.

esperanto@Acts:1:13 @ Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran cxambron, kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.

esperanto@Acts:1:14 @ CXiuj cxi tiuj unuanime persistis en pregxado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.

esperanto@Acts:1:17 @ CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado.

esperanto@Acts:1:21 @ El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,

esperanto@Acts:1:22 @ komencante de la bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia relevigxo.

esperanto@Acts:2:1 @ Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko.

esperanto@Acts:2:2 @ Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.

esperanto@Acts:2:4 @ Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

esperanto@Acts:2:6 @ Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto.

esperanto@Acts:2:8 @ Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis?

esperanto@Acts:2:11 @ Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio.

esperanto@Acts:2:12 @ Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas?

esperanto@Acts:2:23 @ lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;

esperanto@Acts:2:27 @ CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

esperanto@Acts:2:28 @ Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.

esperanto@Acts:2:29 @ Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago.

esperanto@Acts:2:32 @ CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj.

esperanto@Acts:2:34 @ CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi,

esperanto@Acts:2:37 @ Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj?

esperanto@Acts:2:39 @ CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Acts:2:41 @ Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis, kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj.

esperanto@Acts:2:43 @ Kaj cxiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj farigxis per la apostoloj.

esperanto@Acts:2:46 @ Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro,

esperanto@Acts:2:47 @ lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.

esperanto@Acts:3:1 @ Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado, la nauxa.

esperanto@Acts:3:2 @ Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;

esperanto@Acts:3:3 @ tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.

esperanto@Acts:3:4 @ Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin.

esperanto@Acts:3:7 @ Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis.

esperanto@Acts:3:8 @ Kaj li suprensalte starigxis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj lauxdante Dion.

esperanto@Acts:3:10 @ kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili plenigxis de mirego kaj konfuzigxo pri tio, kio okazis al li.

esperanto@Acts:3:11 @ Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.

esperanto@Acts:3:12 @ Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo:Izraelidoj, kial vi miras pri cxi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaux per propra potenco aux pieco ni igis lin piediri?

esperanto@Acts:3:13 @ La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.

esperanto@Acts:3:14 @ Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,

esperanto@Acts:3:15 @ kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.

esperanto@Acts:3:16 @ Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis cxi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li cxi tiun plensanecon antaux vi cxiuj.

esperanto@Acts:3:20 @ kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon,

esperanto@Acts:3:23 @ Kaj cxiu animo, kiu ne auxskultos tiun profeton, ekstermigxos el la popolo.

esperanto@Acts:3:25 @ Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:Kaj benigxos per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

esperanto@Acts:3:26 @ Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante cxiun el vi for de liaj pekoj.

esperanto@Acts:4:1 @ Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la cxefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,

esperanto@Acts:4:5 @ Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliagxuloj kaj skribistoj

esperanto@Acts:4:8 @ Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili:Regantoj de la popolo kaj pliagxuloj,

esperanto@Acts:4:9 @ se ni hodiaux estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resanigxis,

esperanto@Acts:4:12 @ Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

esperanto@Acts:4:13 @ Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.

esperanto@Acts:4:14 @ Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontrauxdiri.

esperanto@Acts:4:15 @ Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiligxis,

esperanto@Acts:4:16 @ dirante:Kion ni devas fari al cxi tiuj homoj? cxar estas videble por cxiuj logxantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo farigxis per ili, kaj nei gxin ni ne povas.

esperanto@Acts:4:17 @ Sed por ke gxi ne plu disvastigxu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en cxi tiu nomo.

esperanto@Acts:4:18 @ Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.

esperanto@Acts:4:20 @ cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis.

esperanto@Acts:4:21 @ Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj gloris Dion pro la faritajxo.

esperanto@Acts:4:22 @ CXar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.

esperanto@Acts:4:23 @ Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis cxion, kion la cxefpastroj kaj pliagxuloj diris al ili.

esperanto@Acts:4:24 @ Kaj auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron, kaj cxion, kio estas en ili,

esperanto@Acts:4:25 @ kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?

esperanto@Acts:4:28 @ por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.

esperanto@Acts:4:30 @ dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.

esperanto@Acts:4:31 @ Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.

esperanto@Acts:4:32 @ Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili cxio estis komuna.

esperanto@Acts:4:34 @ Inter ili neniu havis mankon, cxar cxiuj posedantoj de bienoj aux domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditajxoj

esperanto@Acts:5:1 @ Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedajxon,

esperanto@Acts:5:2 @ kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaux la piedoj de la apostoloj.

esperanto@Acts:5:3 @ Sed Petro diris:Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?

esperanto@Acts:5:5 @ Kaj auxdante cxi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspirigxis; kaj granda timo venis sur cxiujn auxdantojn.

esperanto@Acts:5:7 @ Kaj post paso de cxirkaux tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis.

esperanto@Acts:5:10 @ Kaj sxi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspirigxis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis sxin mortinta, kaj sxin forportis kaj enterigis apud sxia edzo.

esperanto@Acts:5:11 @ Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur cxiujn auxdantajn pri tio.

esperanto@Acts:5:12 @ Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime en la portiko Salomona.

esperanto@Acts:5:13 @ Sed el la ceteraj neniu kuragxis aligxi al ili; tamen la popolo gloris ilin;

esperanto@Acts:5:14 @ kaj kredantoj pligrandnombre aldonigxis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;

esperanto@Acts:5:15 @ tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili.

esperanto@Acts:5:16 @ Kunvenis ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj estis sanigitaj.

esperanto@Acts:5:17 @ Sed starigxis la cxefpastro, kaj cxiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili plenigxis de jxaluzo,

esperanto@Acts:5:21 @ Kaj tion auxdinte, ili eniris cxe la tagigxo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la cxefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.

esperanto@Acts:5:22 @ Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,

esperanto@Acts:5:23 @ dirante:Ni ja trovis la malliberejon sxlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaux la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.

esperanto@Acts:5:25 @ Tiam iu venis, kaj sciigis al ili:Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.

esperanto@Acts:5:27 @ Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la cxefpastro ilin demandis,

esperanto@Acts:5:28 @ dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.

esperanto@Acts:5:29 @ Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

esperanto@Acts:5:30 @ La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo.

esperanto@Acts:5:31 @ Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.

esperanto@Acts:5:32 @ Kaj ni estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.

esperanto@Acts:5:34 @ Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, legxinstruisto honorata cxe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo.

esperanto@Acts:5:40 @ Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin.

esperanto@Acts:6:2 @ Kaj la dek du, alvokinte la amason de la discxiploj, diris:Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi cxe tabloj.

esperanto@Acts:6:3 @ Tial elsercxu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de sagxo, kiujn ni difinos por tiu afero.

esperanto@Acts:6:4 @ Sed ni persistos en pregxado kaj la servado de la Vorto.

esperanto@Acts:6:5 @ Kaj tiu diro placxis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Prohxoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antiohxia;

esperanto@Acts:6:11 @ Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris:Ni auxdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraux Moseo kaj kontraux Dio.

esperanto@Acts:6:12 @ Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,

esperanto@Acts:6:14 @ cxar ni auxdis lin diri, ke cxi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos cxi tiun lokon, kaj sxangxos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni.

esperanto@Acts:7:2 @ Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, auxskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaux ol li logxis en HXaran,

esperanto@Acts:7:5 @ kaj Li donis al li nenian heredajxon en gxi, ecx ne piedspacon, sed Li promesis doni gxin al li por posedajxo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraux ne havis infanon.

esperanto@Acts:7:6 @ Kaj Dio parolis jene:ke lia idaro logxos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

esperanto@Acts:7:8 @ Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.

esperanto@Acts:7:10 @ kaj liberigis lin el cxiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj sagxecon antaux Faraono, regxo de Egiptujo; kaj cxi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.

esperanto@Acts:7:11 @ Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon.

esperanto@Acts:7:12 @ Sed kiam Jakob auxdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.

esperanto@Acts:7:14 @ Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.

esperanto@Acts:7:15 @ Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;

esperanto@Acts:7:18 @ gxis aperis alia regxo, kiu ne konis Jozefon.

esperanto@Acts:7:19 @ Tiu agis ruze kontraux nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili eljxetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.

esperanto@Acts:7:21 @ kaj kiam oni lin eljxetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon.

esperanto@Acts:7:23 @ Sed kiam li jam havis la agxon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn.

esperanto@Acts:7:25 @ kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis.

esperanto@Acts:7:27 @ Sed la ofendanto de sia proksimulo forpusxis lin, dirante:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni?

esperanto@Acts:7:31 @ Kaj kiam Moseo gxin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimigxis, por rigardi, venis al li vocxo de la Eternulo:

esperanto@Acts:7:34 @ Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.

esperanto@Acts:7:38 @ Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;

esperanto@Acts:7:39 @ al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpusxis lin, kaj returnigxis en sia koro al Egiptujo,

esperanto@Acts:7:40 @ dirante al Aaron:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li.

esperanto@Acts:7:42 @ Tiam Dio turnigxis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la cxielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: CXu vi alportis al Mi bucxitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?

esperanto@Acts:7:43 @ Kaj vi portis la tabernaklon de Molehx Kaj la stelon de la dio Refan, La figurajxojn, kiujn vi faris, por adorklinigxi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.

esperanto@Acts:7:44 @ Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu gxin laux la modelo, kiun li vidis.

esperanto@Acts:7:45 @ GXin ankaux niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de David;

esperanto@Acts:7:57 @ Sed ili ekkriis per lauxta vocxo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,

esperanto@Acts:8:3 @ Sed Sauxlo atakis la eklezion, enirante en cxiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.

esperanto@Acts:8:5 @ Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.

esperanto@Acts:8:6 @ Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin auxdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.

esperanto@Acts:8:7 @ CXar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, cxi tiuj elvenis, kriante per lauxta vocxo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resanigxis.

esperanto@Acts:8:15 @ kiuj, alveninte, pregxis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,

esperanto@Acts:8:16 @ cxar ankoraux sur neniun el ili li falis; ili nur baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@Acts:8:18 @ Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,

esperanto@Acts:8:22 @ Pentu do pri tiu via malboneco, kaj pregxu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.

esperanto@Acts:8:24 @ Kaj Simon responde diris:Pregxu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.

esperanto@Acts:8:25 @ Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilagxoj de la Samarianoj.

esperanto@Acts:8:27 @ Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi;

esperanto@Acts:8:31 @ Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li.

esperanto@Acts:8:33 @ En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero.

esperanto@Acts:8:36 @ Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi?

esperanto@Acts:8:38 @ Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin.

esperanto@Acts:8:39 @ Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante.

esperanto@Acts:8:40 @ Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.

esperanto@Acts:9:2 @ kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.

esperanto@Acts:9:6 @ sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.

esperanto@Acts:9:7 @ Kaj liaj kunvojagxantoj staris mutaj, auxdante la vocxon, sed vidante neniun.

esperanto@Acts:9:8 @ Kaj Sauxlo levigxis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermigxis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon.

esperanto@Acts:9:10 @ Kaj en Damasko estis unu discxiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio:Ananias. Kaj li respondis:Jen mi, Sinjoro.

esperanto@Acts:9:11 @ Kaj la Sinjoro diris al li:Levigxu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas;

esperanto@Acts:9:12 @ kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.

esperanto@Acts:9:13 @ Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem;

esperanto@Acts:9:14 @ kaj cxi tie li havas de la cxefpastroj auxtoritaton kateni cxiujn, kiuj vokas vian nomon.

esperanto@Acts:9:17 @ Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.

esperanto@Acts:9:19 @ kaj preninte nutrajxon, li refortigxis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko.

esperanto@Acts:9:21 @ Kaj miregis cxiuj, kiuj lin auxdis, kaj ili diris:CXu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis cxi tiun nomon? kaj li venis cxi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaux la cxefpastrojn.

esperanto@Acts:9:25 @ sed liaj discxiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.

esperanto@Acts:9:26 @ Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aligxi al la discxiploj; kaj cxiuj lin timis, ne kredante, ke li estas discxiplo.

esperanto@Acts:9:27 @ Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaux parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.

esperanto@Acts:9:28 @ Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,

esperanto@Acts:9:29 @ kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraux la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.

esperanto@Acts:9:32 @ Kaj dum Petro trairis cxiujn regionojn, li ankaux malsupreniris al la sanktuloj logxantaj en Lida.

esperanto@Acts:9:34 @ Kaj Petro diris al li:Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; levigxu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj levigxis.

esperanto@Acts:9:35 @ Kaj cxiuj logxantoj en Lida kaj en SXaron lin vidis, kaj turnigxis al la Sinjoro.

esperanto@Acts:9:37 @ Kaj en tiu tempo sxi malsanigxis, kaj mortis; kaj ili sxin lavis kaj metis en supran cxambron.

esperanto@Acts:9:38 @ Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo, la discxiploj, auxdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni.

esperanto@Acts:9:39 @ Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili.

esperanto@Acts:9:40 @ Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.

esperanto@Acts:9:41 @ Kaj li donis al sxi la manon kaj starigis sxin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis sxin vivanta.

esperanto@Acts:9:43 @ Kaj dum multe da tagoj li logxis en Jafo cxe unu Simon, tanisto.

esperanto@Acts:10:2 @ viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante.

esperanto@Acts:10:4 @ Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.

esperanto@Acts:10:5 @ Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;

esperanto@Acts:10:6 @ li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.

esperanto@Acts:10:9 @ Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo;

esperanto@Acts:10:10 @ kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;

esperanto@Acts:10:11 @ kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;

esperanto@Acts:10:13 @ Kaj venis vocxo al li:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu.

esperanto@Acts:10:14 @ Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran.

esperanto@Acts:10:15 @ Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.

esperanto@Acts:10:16 @ Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la cxielon.

esperanto@Acts:10:20 @ Sed levigxu, kaj malsupreniru, kaj vojagxu kun ili, tute ne hezitante; cxar mi ilin sendis.

esperanto@Acts:10:21 @ Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris:Jen mi estas tiu, kiun vi sercxas; kia estas la kauxzo, pro kiu vi venis?

esperanto@Acts:10:22 @ Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi.

esperanto@Acts:10:23 @ Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.

esperanto@Acts:10:24 @ Kaj la morgauxan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.

esperanto@Acts:10:25 @ Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj piedoj, adorklinigxis al li.

esperanto@Acts:10:27 @ Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;

esperanto@Acts:10:28 @ kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura;

esperanto@Acts:10:29 @ tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?

esperanto@Acts:10:32 @ Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.

esperanto@Acts:10:33 @ Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.

esperanto@Acts:10:38 @ Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li.

esperanto@Acts:10:39 @ Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo.

esperanto@Acts:10:40 @ Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla,

esperanto@Acts:10:41 @ ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj.

esperanto@Acts:10:42 @ Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la jugxisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.

esperanto@Acts:10:45 @ Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito.

esperanto@Acts:10:47 @ CXu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptigxu cxi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni?

esperanto@Acts:10:48 @ Kaj li ordonis, ke ili baptigxu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraux kelkajn tagojn.

esperanto@Acts:11:2 @ Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li,

esperanto@Acts:11:3 @ dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj mangxis kun ili.

esperanto@Acts:11:5 @ Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi;

esperanto@Acts:11:8 @ Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, cxar nenio profana aux malpura eniris iam en mian busxon.

esperanto@Acts:11:12 @ Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro;

esperanto@Acts:11:13 @ kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la angxelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro,

esperanto@Acts:11:15 @ Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.

esperanto@Acts:11:17 @ Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio?

esperanto@Acts:11:19 @ Tiuj do, kiuj dispeligxis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojagxis gxis Fenikio kaj Kipro kaj Antiohxia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.

esperanto@Acts:11:20 @ Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antiohxian, parolis al la Grekoj ankaux, predikante la Sinjoron Jesuo.

esperanto@Acts:11:21 @ Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro.

esperanto@Acts:11:23 @ li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;

esperanto@Acts:11:24 @ cxar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldonigxis al la Sinjoro.

esperanto@Acts:12:3 @ Kaj vidinte, ke tio placxas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.

esperanto@Acts:12:10 @ Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li.

esperanto@Acts:12:12 @ Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj.

esperanto@Acts:12:13 @ Kaj kiam li frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por auxskulti,

esperanto@Acts:12:15 @ Kaj oni diris al sxi:Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris:GXi estas lia angxelo.

esperanto@Acts:12:17 @ Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris:Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.

esperanto@Acts:12:19 @ Kaj Herodo, sercxinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojagxis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.

esperanto@Acts:12:20 @ Kaj li estis tre kolera kontraux la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la regxa cxambelano, petis pacon, cxar ilia lando estis nutrata de la lando de la regxo.

esperanto@Acts:12:21 @ Kaj en difinita tago Herodo, vestita en regxaj vestoj, sidis sur tribunala segxo kaj deklamis al ili.

esperanto@Acts:12:23 @ Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.

esperanto@Acts:12:25 @ Kaj Barnabas kaj Sauxlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.

esperanto@Acts:13:1 @ Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj Sauxlo.

esperanto@Acts:13:4 @ Kaj cxi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleuxkia; kaj de tie ili sxipiris al Kipro.

esperanto@Acts:13:7 @ kiu estis kun la prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. CXi tiu venigis al si Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio.

esperanto@Acts:13:8 @ Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.

esperanto@Acts:13:9 @ Sed Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin,

esperanto@Acts:13:13 @ Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.

esperanto@Acts:13:14 @ Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidigxis.

esperanto@Acts:13:17 @ La Dio de cxi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la logxado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie.

esperanto@Acts:13:19 @ Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por cxirkaux kvarcent kvindek jaroj;

esperanto@Acts:13:20 @ kaj post tio Li donis jugxistojn gxis la profeto Samuel.

esperanto@Acts:13:21 @ Kaj poste ili petis regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.

esperanto@Acts:13:23 @ El lia idaro Dio laux promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,

esperanto@Acts:13:26 @ Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de cxi tiu savo.

esperanto@Acts:13:27 @ CXar la logxantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la vocxojn de la profetoj cxiusabate legatajn.

esperanto@Acts:13:28 @ Kaj trovinte en li nenian kauxzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.

esperanto@Acts:13:29 @ Kaj plenuminte cxion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignajxo kaj metis lin en tombon.

esperanto@Acts:13:31 @ kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj cxe la popolo.

esperanto@Acts:13:32 @ Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,

esperanto@Acts:13:33 @ ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis.

esperanto@Acts:13:41 @ Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, CXar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

esperanto@Acts:13:42 @ Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke cxi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton.

esperanto@Acts:13:43 @ Kaj kiam la sinagogo disigxis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Pauxlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urgxe admonis ilin persisti en la graco de Dio.

esperanto@Acts:13:45 @ Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, plenigxis de jxaluzo, kaj kontrauxdiris la dirojn de Pauxlo, kaj blasfemis.

esperanto@Acts:13:46 @ Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

esperanto@Acts:13:47 @ CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero.

esperanto@Acts:13:48 @ Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.

esperanto@Acts:13:51 @ Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraux ili, kaj iris al Ikonio.

esperanto@Acts:13:52 @ Kaj la discxiploj plenigxis de gxojo kaj de la Sankta Spirito.

esperanto@Acts:14:1 @ Kaj en Ikonio ili ambaux eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis.

esperanto@Acts:14:2 @ Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraux la fratoj.

esperanto@Acts:14:6 @ sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon;

esperanto@Acts:14:8 @ Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris.

esperanto@Acts:14:9 @ Li auxdis Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita,

esperanto@Acts:14:11 @ Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Pauxlo faris, levis sian vocxon, kaj diris en la Likaonia lingvo:La dioj en homa formo malsupreniris al ni.

esperanto@Acts:14:15 @ kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;

esperanto@Acts:14:17 @ Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.

esperanto@Acts:14:18 @ Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de oferado al ili.

esperanto@Acts:14:19 @ Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.

esperanto@Acts:14:20 @ Sed kiam la discxiploj staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.

esperanto@Acts:14:21 @ Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn discxiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antiohxia,

esperanto@Acts:14:22 @ firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.

esperanto@Acts:14:24 @ Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion.

esperanto@Acts:14:25 @ Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia;

esperanto@Acts:14:27 @ Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis cxion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido.

esperanto@Acts:15:2 @ Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.

esperanto@Acts:15:3 @ Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj.

esperanto@Acts:15:4 @ Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili.

esperanto@Acts:15:5 @ Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la legxon de Moseo.

esperanto@Acts:15:6 @ Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.

esperanto@Acts:15:8 @ Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;

esperanto@Acts:15:9 @ kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.

esperanto@Acts:15:10 @ Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?

esperanto@Acts:15:11 @ Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaux ili.

esperanto@Acts:15:19 @ Tial mi decidas, ke ni ne gxenu tiujn el la nacianoj, kiuj turnigxas al Dio;

esperanto@Acts:15:20 @ sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango.

esperanto@Acts:15:22 @ Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio sxajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antiohxia kun Pauxlo kaj Barnabas:nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;

esperanto@Acts:15:24 @ CXar ni auxdis, ke iuj el ni gxenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,

esperanto@Acts:15:25 @ sxajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Pauxlo,

esperanto@Acts:15:26 @ homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Acts:15:27 @ Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaux mem busxe diros tion saman.

esperanto@Acts:15:28 @ CXar al la Sankta Spirito kaj al ni sxajnis bone meti sur vin nenian alian sxargxon, krom la jenaj necesaj aferoj:

esperanto@Acts:15:29 @ ke oni sin detenu de idoloferitajxoj kaj de sango kaj de sufokitajxoj kaj de malcxasteco; se vi vin gardos kontraux tio, vi bone agos. Adiaux!

esperanto@Acts:15:30 @ Ili do, forsendite, iris al Antiohxia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.

esperanto@Acts:15:36 @ Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.

esperanto@Acts:15:37 @ Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.

esperanto@Acts:15:38 @ Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.

esperanto@Acts:16:1 @ Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.

esperanto@Acts:16:2 @ Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.

esperanto@Acts:16:3 @ Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; cxar cxiuj sciis, ke lia patro estas Greko.

esperanto@Acts:16:4 @ Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.

esperanto@Acts:16:7 @ kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;

esperanto@Acts:16:8 @ kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.

esperanto@Acts:16:9 @ Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.

esperanto@Acts:16:10 @ Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.

esperanto@Acts:16:11 @ Tial, eksxipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis;

esperanto@Acts:16:12 @ kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, cxefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj.

esperanto@Acts:16:13 @ Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por pregxado; kaj ni sidigxis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj.

esperanto@Acts:16:14 @ Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo.

esperanto@Acts:16:15 @ Kaj kiam sxi estis baptita, kun sia familio, sxi nin petegis, dirante:Se vi jugxas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj logxu en mia domo. Kaj sxi devigis nin.

esperanto@Acts:16:16 @ Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por pregxado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per auxgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon.

esperanto@Acts:16:17 @ SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.

esperanto@Acts:16:18 @ Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.

esperanto@Acts:16:19 @ Sed sxiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Pauxlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj,

esperanto@Acts:16:20 @ kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris:CXi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,

esperanto@Acts:16:21 @ kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj.

esperanto@Acts:16:22 @ Kaj la popolo amase sin kolektis kontraux ili; kaj la urbestroj, forsxirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin.

esperanto@Acts:16:25 @ Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis ilin;

esperanto@Acts:16:28 @ Sed Pauxlo vokis per lauxta vocxo, dirante:Nenian malbonon faru al vi, cxar ni cxiuj estas cxi tie.

esperanto@Acts:16:29 @ Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, klinigxis antaux Pauxlo kaj Silas,

esperanto@Acts:16:37 @ Sed Pauxlo diris al ili:Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin jxetis en malliberejon; kaj cxu ili nun eljxetas nin kasxe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin.

esperanto@Acts:16:39 @ kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo.

esperanto@Acts:16:40 @ Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.

esperanto@Acts:17:1 @ Kaj vojagxinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;

esperanto@Acts:17:2 @ kaj laux sia kutimo Pauxlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,

esperanto@Acts:17:6 @ Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaux la urbestrojn, kriante:Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaux cxi tie;

esperanto@Acts:17:10 @ Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.

esperanto@Acts:17:11 @ Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.

esperanto@Acts:17:13 @ Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciigxis, ke ankaux en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Pauxlo, ili venis ankaux tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.

esperanto@Acts:17:16 @ Kaj dum Pauxlo atendis ilin en Ateno, lia spirito cxagrenigxis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.

esperanto@Acts:17:19 @ Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante:CXu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?

esperanto@Acts:17:20 @ CXar fremdajxojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.

esperanto@Acts:17:21 @ (CXiuj Atenanoj kaj la tie logxantaj fremduloj pasigadis la tempon cxe nenio alia, krom diri aux auxdi ion plej novan.)

esperanto@Acts:17:26 @ kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj logxejoj;

esperanto@Acts:17:27 @ por ke ili sercxu Dion, se eble ili povus cxirkauxpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de cxiu el ni;

esperanto@Acts:17:28 @ cxar en Li ni vivas kaj movigxas kaj ekzistas, kiel ankaux iuj viaj poetoj diris:CXar ni estas ankaux Lia idaro.

esperanto@Acts:17:29 @ Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aux argxento aux sxtono, gravurajxo de homa arto kaj imagado.

esperanto@Acts:17:31 @ tial Li difinis tagon, en kiu Li jugxos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al cxiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

esperanto@Acts:17:32 @ Kaj auxdinte pri relevigxo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris:Ni auxskultos vin denove pri tio.

esperanto@Acts:17:34 @ Sed iuj viroj aligxis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.

esperanto@Acts:18:1 @ Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton.

esperanto@Acts:18:2 @ Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laux gento, antaux ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, cxar Klauxdio jam ordonis, ke cxiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili;

esperanto@Acts:18:4 @ Kaj li diskutadis en la sinagogo cxiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.

esperanto@Acts:18:5 @ Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Pauxlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.

esperanto@Acts:18:10 @ cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.

esperanto@Acts:18:12 @ Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Ahxaja lando, la Judoj levigxis unuanime kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la tribunala segxo,

esperanto@Acts:18:17 @ Kaj ili cxiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaux la tribunala segxo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.

esperanto@Acts:18:19 @ Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.

esperanto@Acts:18:22 @ Kaj elsxipigxinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojagxis al Antiohxia.

esperanto@Acts:18:24 @ Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laux gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.

esperanto@Acts:18:26 @ kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, auxdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.

esperanto@Acts:18:27 @ Kaj kiam li volis transiri en la Ahxajan landon, la fratoj kuragxigis lin, kaj skribis al la discxiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;

esperanto@Acts:19:1 @ Kaj dum Apolos estis en Korinto, Pauxlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn discxiplojn,

esperanto@Acts:19:2 @ li diris al ili:CXu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li:Ni ankoraux ecx ne auxdis, cxu estas Sankta Spirito.

esperanto@Acts:19:6 @ Kaj kiam Pauxlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.

esperanto@Acts:19:8 @ Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la dauxro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.

esperanto@Acts:19:9 @ Sed kiam kelkaj obstinigxis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaux la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la discxiplojn, kaj diskutis cxiutage en la lernejo de Tiranos.

esperanto@Acts:19:12 @ tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.

esperanto@Acts:19:13 @ Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas.

esperanto@Acts:19:18 @ Multaj ankaux el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn.

esperanto@Acts:19:19 @ Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la okuloj de cxiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis gxin kvindek miloj da moneroj argxentaj.

esperanto@Acts:19:21 @ Kaj kiam tio finigxis, Pauxlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Ahxajan landon, vojagxi al Jerusalem, kaj li diris:Post kiam mi iros tien, mi devos ankaux vidi Romon.

esperanto@Acts:19:25 @ kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris:Ho viroj, vi scias, ke per cxi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.

esperanto@Acts:19:26 @ Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;

esperanto@Acts:19:27 @ kaj estas dangxero, ne sole ke cxi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaux ke la templo de la granda diino Artemis estos malsxatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.

esperanto@Acts:19:28 @ Auxdinte tion, ili plenigxis de kolero, kaj ekkriis, dirante:Granda estas Artemis de la Efesanoj.

esperanto@Acts:19:29 @ Kaj la urbo plenigxis de tumulto; kaj oni kure kolektigxis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarhxon, Makedonojn, kunvojagxantojn de Pauxlo.

esperanto@Acts:19:30 @ Kaj kiam Pauxlo volis eniri antaux la popolon, la discxiploj tion ne permesis al li.

esperanto@Acts:19:32 @ Kriadis ili do diverse ion kaj alion, cxar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis.

esperanto@Acts:19:36 @ CXar tio do ne estas kontrauxdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense.

esperanto@Acts:19:37 @ CXar vi alkondukis cxi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino.

esperanto@Acts:19:40 @ CXar estas dangxero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiauxan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate gxin, ni ne povos pravigi cxi tiun homamasigxon.

esperanto@Acts:19:41 @ Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.

esperanto@Acts:20:1 @ Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.

esperanto@Acts:20:2 @ Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.

esperanto@Acts:20:3 @ Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraux li, kiam li volis sxipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.

esperanto@Acts:20:4 @ Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo, Azianoj.

esperanto@Acts:20:5 @ Sed cxi tiuj, antauxirinte, atendis nin en Troas.

esperanto@Acts:20:6 @ Kaj ni sxipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.

esperanto@Acts:20:7 @ Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo.

esperanto@Acts:20:8 @ Kaj estis multaj lumiloj en la supra cxambro, kie ni kunvenis.

esperanto@Acts:20:10 @ Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj cxirkauxpreninte lin, diris:Ne maltrankviligxu; cxar lia vivo estas en li.

esperanto@Acts:20:11 @ Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj mangxinte, kaj parolinte kun ili longe, gxis la tagigxo, fine li foriris.

esperanto@Acts:20:13 @ Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri.

esperanto@Acts:20:14 @ Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni ensxipigis lin, kaj venis al Mitilene.

esperanto@Acts:20:15 @ Kaj de tie sxipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraux HXios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.

esperanto@Acts:20:18 @ Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,

esperanto@Acts:20:21 @ ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Acts:20:22 @ Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,

esperanto@Acts:20:24 @ Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

esperanto@Acts:20:29 @ Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;

esperanto@Acts:20:31 @ Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj tage kun larmoj.

esperanto@Acts:20:32 @ Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj.

esperanto@Acts:20:35 @ En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.

esperanto@Acts:20:38 @ malgxojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizagxon. Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo.

esperanto@Acts:21:1 @ Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;

esperanto@Acts:21:2 @ kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj ekveturis.

esperanto@Acts:21:3 @ Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi.

esperanto@Acts:21:4 @ Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon.

esperanto@Acts:21:5 @ Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis;

esperanto@Acts:21:6 @ kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.

esperanto@Acts:21:7 @ Kaj fininte la marvojagxon de Tiro, ni alvenis cxe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.

esperanto@Acts:21:8 @ Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis cxe li.

esperanto@Acts:21:10 @ Kaj dum ni restis tie ankoraux dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojagxis el Judujo.

esperanto@Acts:21:11 @ Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.

esperanto@Acts:21:12 @ Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.

esperanto@Acts:21:14 @ Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.

esperanto@Acts:21:15 @ Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakajxojn, kaj supreniris al Jerusalem.

esperanto@Acts:21:16 @ Kaj iris ankaux kun ni kelkaj el la discxiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan discxiplon, cxe kiu ni devis logxadi.

esperanto@Acts:21:17 @ Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin gxoje akceptis.

esperanto@Acts:21:18 @ Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis.

esperanto@Acts:21:21 @ kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.

esperanto@Acts:21:22 @ Kio do estas? nepre ili auxdos, ke vi venis.

esperanto@Acts:21:23 @ Faru do tion, kion ni diras al vi:Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;

esperanto@Acts:21:24 @ prenu cxi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj cxiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaux iradas orde, observante la legxon.

esperanto@Acts:21:25 @ Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraux idoloferitajxoj kaj sango kaj sufokitajxo kaj malcxasteco.

esperanto@Acts:21:26 @ Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos alportita por cxiu el ili.

esperanto@Acts:21:27 @ Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis,

esperanto@Acts:21:28 @ ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon.

esperanto@Acts:21:30 @ Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.

esperanto@Acts:21:31 @ Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.

esperanto@Acts:21:33 @ Tiam la cxefkapitano alproksimigxis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris.

esperanto@Acts:21:34 @ Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la gxuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikajxon.

esperanto@Acts:21:35 @ Kaj kiam li venis sur la sxtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso;

esperanto@Acts:22:3 @ Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux.

esperanto@Acts:22:5 @ Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por punigxi.

esperanto@Acts:22:10 @ Kaj mi diris:Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi:Levigxu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri cxio, kio estas difinita, ke vi gxin faru.

esperanto@Acts:22:11 @ Kaj, cxar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.

esperanto@Acts:22:12 @ Kaj unu Ananias, piulo laux la legxo, bone atestata de cxiuj Judoj tie logxantaj,

esperanto@Acts:22:13 @ venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi:Frato Sauxlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.

esperanto@Acts:22:14 @ Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo.

esperanto@Acts:22:17 @ Kaj reveninte al Jerusalem kaj pregxante en la templo, mi estis en ekstazo,

esperanto@Acts:22:24 @ la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li.

esperanto@Acts:22:25 @ Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta centestro:CXu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne kondamnitan?

esperanto@Acts:22:27 @ Kaj la cxefkapitano venis, kaj diris al li:Diru al mi, cxu vi estas Romano? Kaj li diris:Jes.

esperanto@Acts:22:29 @ Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la cxefkapitano ankaux timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.

esperanto@Acts:22:30 @ Sed en la sekvanta tago, cxar li volis certigxi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Pauxlon malsupren, kaj starigis lin antaux ili.

esperanto@Acts:23:2 @ Kaj la cxefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian busxon.

esperanto@Acts:23:3 @ Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu?

esperanto@Acts:23:9 @ Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo?

esperanto@Acts:23:10 @ Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon.

esperanto@Acts:23:14 @ Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon.

esperanto@Acts:23:15 @ Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.

esperanto@Acts:23:16 @ Sed la filo de la fratino de Pauxlo, enveninte, auxdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikajxon, kaj pri tio sciigis Pauxlon.

esperanto@Acts:23:18 @ Li do prenis lin kaj kondukis lin al la cxefkapitano, kaj diris:La katenito Pauxlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi cxi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.

esperanto@Acts:23:19 @ Kaj la cxefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?

esperanto@Acts:23:22 @ Tiam la cxefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri cxi tio.

esperanto@Acts:23:27 @ CXi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciigxinte, ke li estas Romano.

esperanto@Acts:23:29 @ kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia legxo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aux katenojn.

esperanto@Acts:23:30 @ Kaj cxar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraux la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaux, ke liaj akuzantoj atestu kontraux li antaux vi.

esperanto@Acts:23:31 @ Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Pauxlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris.

esperanto@Acts:23:33 @ sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaux Pauxlon antaux lin.

esperanto@Acts:23:35 @ li diris:Mi auxskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaux cxeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.

esperanto@Acts:24:1 @ Kaj post kvin tagoj la cxefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliagxuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaux la provincestro kontraux Pauxlo.

esperanto@Acts:24:2 @ Kaj kiam cxi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: CXar ni gxuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonajxoj estas gxustigitaj por cxi tiu nacio per via antauxzorgeco,

esperanto@Acts:24:3 @ ni akceptas tion, cxiel kaj cxie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.

esperanto@Acts:24:4 @ Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas auxskulti nin mallonge, laux via bonkoreco.

esperanto@Acts:24:5 @ CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto;

esperanto@Acts:24:6 @ li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo.

esperanto@Acts:24:7 @ Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,

esperanto@Acts:24:8 @ kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas.

esperanto@Acts:24:10 @ Tiam Pauxlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas jugxisto por cxi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;

esperanto@Acts:24:11 @ cxar vi povas certigxi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorklinigxi;

esperanto@Acts:24:17 @ Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn;

esperanto@Acts:24:23 @ Kaj li ordonis al la centestro gardi Pauxlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.

esperanto@Acts:24:24 @ Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Pauxlon kaj auxskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo.

esperanto@Acts:24:25 @ Kaj dum Pauxlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la jugxo estonta, Felikso timigxis, kaj respondis:La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi.

esperanto@Acts:24:26 @ Li ankaux esperis, ke mono estos donita de Pauxlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Pauxlon kaj interparoladis kun li.

esperanto@Acts:25:1 @ Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.

esperanto@Acts:25:3 @ petante de li favoron kontraux Pauxlo, ke li venigu lin al Jerusalem; cxar ili arangxis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.

esperanto@Acts:25:6 @ Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aux dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidigxis sur la tribunala segxo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Pauxlon.

esperanto@Acts:25:7 @ Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris cxirkauxe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi;

esperanto@Acts:25:8 @ tiam Pauxlo responde pledis:Nek kontraux la legxo de la Judoj, nek kontraux la templo, nek kontraux Cezaro mi iamaniere ofendis.

esperanto@Acts:25:9 @ Sed Festo, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, respondis al Pauxlo, dirante:CXu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti jugxata antaux mi pri cxi tiuj aferoj?

esperanto@Acts:25:10 @ Sed Pauxlo diris:Mi staras antaux la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti jugxata; kontraux la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaux vi tre bone scias.

esperanto@Acts:25:11 @ Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.

esperanto@Acts:25:13 @ Kaj post paso de kelke da tagoj, la regxo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston.

esperanto@Acts:25:14 @ Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la regxo la aferon de Pauxlo, dirante:Felikso lasis katenita unu viron,

esperanto@Acts:25:16 @ Al ili mi respondis, ke cxe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaux ol la akuzito havos la akuzantojn vizagxon kontraux vizagxo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.

esperanto@Acts:25:17 @ Kiam do ili kunvenis cxi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidigxis sur la tribunala segxo kaj ordonis alkonduki la viron.

esperanto@Acts:25:18 @ La akuzantoj, starigxinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis,

esperanto@Acts:25:21 @ Sed kiam Pauxlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Mosxto, mi ordonis gardi lin, gxis mi povos lin sendi al Cezaro.

esperanto@Acts:25:23 @ Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la auxditorion kun la cxefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Pauxlon.

esperanto@Acts:25:24 @ Kaj Festo diris:Regxo Agripo, kaj cxiuj viroj, kiuj cxeestas kun ni, vi vidas cxi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaux cxi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.

esperanto@Acts:25:26 @ Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaux vin cxiujn, kaj precipe antaux vin, regxo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.

esperanto@Acts:26:4 @ Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, cxiuj Judoj scias,

esperanto@Acts:26:5 @ konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laux la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.

esperanto@Acts:26:6 @ Kaj nun mi staras cxi tie jugxota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,

esperanto@Acts:26:7 @ al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho regxo!

esperanto@Acts:26:8 @ Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?

esperanto@Acts:26:10 @ Kaj tion mi ankaux faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi ensxlosis, ricevinte de la cxefpastroj la auxtoritaton, kaj cxe ilia mortigado mi ilin per vocxdono kondamnis.

esperanto@Acts:26:11 @ Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.

esperanto@Acts:26:14 @ Kaj kiam ni cxiuj falis sur la teron, mi auxdis vocxon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraux la pikiloj.

esperanto@Acts:26:16 @ Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi;

esperanto@Acts:26:22 @ Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras gxis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:

esperanto@Acts:26:26 @ CXar tiujn aferojn tre bone scias la regxo, al kiu mi parolas maltime; cxar mi konvinkigxis, ke nenio el cxi tio estas kasxita for de li, cxar cxi tio ne estas farita en angulo.

esperanto@Acts:26:30 @ Kaj starigxis la regxo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj;

esperanto@Acts:26:31 @ kaj apartigxinte, ili parolis inter si, dirante:Tiu viro faris nenion meritantan morton aux katenojn.

esperanto@Acts:27:1 @ Kaj kiam estis decidite, ke ni sxipiru al Italujo, oni transdonis Pauxlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Auxgusta kohorto.

esperanto@Acts:27:2 @ Kaj enirinte en sxipon el Adramitio, veturontan al la lokoj cxe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarhxon, Makedonon el Tesaloniko.

esperanto@Acts:27:3 @ Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Pauxlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refresxigxi.

esperanto@Acts:27:4 @ Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la sxirmo de Kipro, cxar la ventoj estis kontrauxaj.

esperanto@Acts:27:5 @ Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio.

esperanto@Acts:27:6 @ Kaj la centestro, trovinte tie sxipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en gxin.

esperanto@Acts:27:7 @ Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (cxar la vento ne permesis al ni atingi gxin), ni veturis sub la sxirmo de Kreto, apud Salmone;

esperanto@Acts:27:8 @ kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.

esperanto@Acts:27:10 @ dirante al ili:Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojagxo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la sxargxo kaj de la sxipo, sed ankaux de niaj vivoj.

esperanto@Acts:27:12 @ Kaj cxar la haveno ne estis suficxe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis sxipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri.

esperanto@Acts:27:14 @ Sed post mallonga tempo atakis nin el gxi uragana vento, kiu estas nomata Euxrakilo;

esperanto@Acts:27:15 @ kaj kiam la sxipo estis kaptita kaj ne povis kontrauxstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.

esperanto@Acts:27:16 @ Kaj kurinte sub la sxirma flanko de insuleto, nomata Kauxda, ni kun granda klopodo apenaux povis savi la boaton;

esperanto@Acts:27:17 @ kaj suprenlevinte gxin, oni uzis helpilojn, por subzoni la sxipon; kaj timante, ke ni estos jxetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj.

esperanto@Acts:27:18 @ Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis eljxetadon;

esperanto@Acts:27:19 @ kaj la trian tagon oni eljxetis per siaj propraj manoj la ekipajxon de la sxipo.

esperanto@Acts:27:20 @ Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda cxirkauxis nin, fine cxia espero pri nia savo estis forprenita.

esperanto@Acts:27:21 @ Kaj kiam ili jam de longe nenion mangxis, Pauxlo, starigxinte meze de ili, diris:Ho viroj, vi devis auxskulti min, kaj ne sxipiri el Kreto, kaj ne suferi cxi tiun difekton kaj perdon.

esperanto@Acts:27:22 @ Kaj nun mi admonas vin esti kuragxaj; cxar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la sxipo.

esperanto@Acts:27:26 @ Tamen ni devas esti jxetitaj sur ian insulon.

esperanto@Acts:27:27 @ Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis cxirkauxpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis cxirkaux noktomezo, ke ili alproksimigxas al ia lando;

esperanto@Acts:27:29 @ Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili jxetis kvar ankrojn el la sxiplmalantauxo, kaj pregxis, ke tagigxu.

esperanto@Acts:27:33 @ Sed gxis venis la tagigxo, Pauxlo petis cxiujn, ke ili prenu iom da nutrajxo, kaj li diris:La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi dauxre atendas kaj fastadas, preninte nenion.

esperanto@Acts:27:34 @ Tial mi petas vin preni nutrajxon, cxar cxi tio koncernas vian savon; cxar ecx unu haro ne pereos el la kapo al vi cxiuj.

esperanto@Acts:27:35 @ Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaux cxiuj; kaj dispeciginte gxin, li komencis mangxi.

esperanto@Acts:27:36 @ Tiam ili cxiuj kuragxigxis, kaj ankaux mem prenis nutrajxon.

esperanto@Acts:27:37 @ Kaj ni cxiuj en la sxipo estis ducent sepdek ses animoj.

esperanto@Acts:27:39 @ Kaj kiam plene tagigxis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablajxo, kaj ili konsiligxis inter si, cxu ili povos surpeli sur gxin la sxipon.

esperanto@Acts:27:42 @ Kaj farigxis intenco cxe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnagxu kaj forkuru.

esperanto@Acts:27:43 @ Sed la centestro, dezirante savi Pauxlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas nagxi, forjxetu sin unuaj kaj iru al la tero;

esperanto@Acts:27:44 @ kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la sxipo. Kaj tiamaniere cxiuj savigxis sur la teron.

esperanto@Acts:28:1 @ Kaj kiam ni savigxis, tiam ni sciigxis, ke la insulo estas nomata Melita.

esperanto@Acts:28:2 @ Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; cxar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin cxiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.

esperanto@Acts:28:3 @ Sed kiam Pauxlo kolektis faskon da vergoj kaj metis gxin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkrocxigxis al lia mano.

esperanto@Acts:28:6 @ Sed ili atendis, ke li sxvelos aux falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili sxangxis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.

esperanto@Acts:28:7 @ Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.

esperanto@Acts:28:8 @ Kaj la patro de Publio kusxis malsana de febro kaj disenterio; al li Pauxlo eniris, kaj pregxis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.

esperanto@Acts:28:9 @ Kaj post tiu faro, ankaux ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;

esperanto@Acts:28:10 @ cxi tiuj ankaux honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili sursxipigis cxion, kion ni bezonis.

esperanto@Acts:28:11 @ Kaj post tri monatoj ni ekveturis en sxipo Aleksandria, kiu travintris cxe la insulo; kaj gxia insigno estis la GXemeloj.

esperanto@Acts:28:12 @ Kaj albordigxinte cxe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.

esperanto@Acts:28:13 @ Kaj de tie ni cxirkauxiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,

esperanto@Acts:28:14 @ kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti cxe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojagxis al Romo.

esperanto@Acts:28:15 @ Kaj de tie la fratoj, auxdinte pri ni, venis al ni renkonte gxis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Pauxlo dankis Dion, kaj kuragxigxis.

esperanto@Acts:28:16 @ Kaj kiam ni eniris en Romon, al Pauxlo estis permesate logxi sola kun la soldato, kiu lin gardis.

esperanto@Acts:28:17 @ Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili:Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraux la popolo nek kontraux la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,

esperanto@Acts:28:18 @ kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, cxar en mi estis nenio meritanta morton.

esperanto@Acts:28:21 @ Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aux parolis pri vi ion malbonan.

esperanto@Acts:28:22 @ Sed ni deziras auxdi de vi, kion vi opinias; cxar pri tiu sekto ni scias, ke cxie oni kontrauxparolas al gxi.

esperanto@Acts:28:23 @ Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.

esperanto@Acts:28:27 @ CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.

esperanto@Acts:28:30 @ Kaj li logxadis tutajn du jarojn en sia propra logxejo, kaj li akceptis cxiujn, kiuj eniris al li,

esperanto@Acts:28:31 @ predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.

esperanto@Romans:1:4 @ la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

esperanto@Romans:1:5 @ per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,

esperanto@Romans:1:7 @ al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Romans:1:10 @ cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.

esperanto@Romans:1:12 @ tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.

esperanto@Romans:1:13 @ Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.

esperanto@Romans:1:21 @ cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis.

esperanto@Romans:1:24 @ Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem;

esperanto@Romans:1:26 @ Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan;

esperanto@Romans:1:28 @ Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;

esperanto@Romans:1:29 @ plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,

esperanto@Romans:1:30 @ kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj,

esperanto@Romans:2:2 @ Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio estas laux vero kontraux tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.

esperanto@Romans:2:9 @ aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;

esperanto@Romans:3:5 @ Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

esperanto@Romans:3:8 @ kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

esperanto@Romans:3:9 @ Kio do? cxu ni nin senkulpigas? Tute ne:cxar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke cxiuj estas sub peko;

esperanto@Romans:3:12 @ CXiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu;

esperanto@Romans:3:16 @ Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;

esperanto@Romans:3:19 @ Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;

esperanto@Romans:3:20 @ cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

esperanto@Romans:3:25 @ kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio;

esperanto@Romans:3:28 @ Ni do konkludas, ke homo pravigxas per fido, ekster la faroj de la legxo.

esperanto@Romans:3:31 @ CXu ni do per fido vantigas la legxon? Nepre ne! sed ni firmigas la legxon.

esperanto@Romans:4:1 @ Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?

esperanto@Romans:4:7 @ dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.

esperanto@Romans:4:9 @ CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.

esperanto@Romans:4:12 @ kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.

esperanto@Romans:4:16 @ GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj

esperanto@Romans:4:24 @ sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,

esperanto@Romans:4:25 @ kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

esperanto@Romans:5:1 @ Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@Romans:5:2 @ per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la gloro de Dio.

esperanto@Romans:5:3 @ Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;

esperanto@Romans:5:5 @ kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

esperanto@Romans:5:6 @ CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj.

esperanto@Romans:5:8 @ Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni.

esperanto@Romans:5:9 @ Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.

esperanto@Romans:5:10 @ CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

esperanto@Romans:5:11 @ kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

esperanto@Romans:5:12 @ Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj pekis;

esperanto@Romans:5:16 @ Kaj la donaco ne estis laux la unu pekinta; cxar la jugxo venis el unu gxis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj gxis pravigo.

esperanto@Romans:5:18 @ Tial, kiel per unu eraro venis jugxo al cxiuj homoj gxis kondamno, tiel same per unu justajxo venis la donaco al cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo.

esperanto@Romans:5:20 @ Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis,

esperanto@Romans:5:21 @ por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

esperanto@Romans:6:1 @ Kion do ni diru? CXu ni restu en peko, por ke graco abundu?

esperanto@Romans:6:2 @ Nepre ne! CXu ni, kiuj mortis al peko, ankoraux vivus en gxi?

esperanto@Romans:6:3 @ CXu vi ne scias, ke ni cxiuj, kiuj baptigxis al Jesuo Kristo, baptigxis al lia morto?

esperanto@Romans:6:4 @ Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaux iradu en noveco de vivo.

esperanto@Romans:6:5 @ CXar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo,

esperanto@Romans:6:6 @ sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;

esperanto@Romans:6:8 @ Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaux vivos kun li;

esperanto@Romans:6:15 @ Kio do? cxu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub legxo, sed sub graco? Nepre ne!

esperanto@Romans:6:23 @ CXar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@Romans:7:2 @ CXar la edzinigita virino estas legxe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, sxi liberigxas el la legxo de la edzo.

esperanto@Romans:7:3 @ Se do, dum la edzo vivas, sxi kunigxas kun alia viro, sxi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, sxi estas libera de la legxo, kaj ne estas adultulino, kvankam kunigxinte kun alia viro.

esperanto@Romans:7:4 @ Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la legxo per la korpo de Kristo, por kunigxi kun alia, nome kun tiu, kiu levigxis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.

esperanto@Romans:7:5 @ CXar dum ni estis en karno, la lauxpekaj pasioj, kiuj estis per la legxo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.

esperanto@Romans:7:6 @ Sed ni jam liberigxis el la legxo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

esperanto@Romans:7:7 @ Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru;

esperanto@Romans:7:9 @ Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;

esperanto@Romans:7:14 @ CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.

esperanto@Romans:7:25 @ Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.

esperanto@Romans:8:1 @ Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.

esperanto@Romans:8:3 @ CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;

esperanto@Romans:8:4 @ por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito.

esperanto@Romans:8:12 @ Tial do, fratoj, ni estas sxuldantoj, ne al la karno, por vivi laux la karno;

esperanto@Romans:8:15 @ CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro.

esperanto@Romans:8:16 @ La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;

esperanto@Romans:8:17 @ kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

esperanto@Romans:8:18 @ CXar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkasxota al ni.

esperanto@Romans:8:22 @ CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun.

esperanto@Romans:8:23 @ Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.

esperanto@Romans:8:24 @ CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas?

esperanto@Romans:8:25 @ Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

esperanto@Romans:8:26 @ Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;

esperanto@Romans:8:28 @ Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.

esperanto@Romans:8:29 @ CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

esperanto@Romans:8:30 @ kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.

esperanto@Romans:8:31 @ Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

esperanto@Romans:8:32 @ CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li?

esperanto@Romans:8:34 @ kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.

esperanto@Romans:8:35 @ Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo?

esperanto@Romans:8:36 @ Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

esperanto@Romans:8:37 @ Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

esperanto@Romans:8:39 @ nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@Romans:9:6 @ Sed la afero ne estas, kvazaux la vorto de Dio estus neniigxinta. CXar ne cxiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;

esperanto@Romans:9:7 @ nek, cxar ili estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron.

esperanto@Romans:9:10 @ Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak

esperanto@Romans:9:14 @ Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!

esperanto@Romans:9:17 @ CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

esperanto@Romans:9:18 @ Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas.

esperanto@Romans:9:24 @ nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?

esperanto@Romans:9:26 @ Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Romans:9:29 @ Kiel Jesaja diris antauxe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, Ni farigxus kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.

esperanto@Romans:9:30 @ Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;

esperanto@Romans:10:6 @ Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene:Ne diru en via koro:Kiu suprenirus en la cxielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),

esperanto@Romans:10:7 @ nek:Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).

esperanto@Romans:10:8 @ Sed kion gxi diras? La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;

esperanto@Romans:10:12 @ CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas;

esperanto@Romans:10:15 @ kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel cxarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

esperanto@Romans:10:16 @ Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. CXar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis?

esperanto@Romans:11:2 @ Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael:

esperanto@Romans:11:3 @ Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon.

esperanto@Romans:11:7 @ Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;

esperanto@Romans:11:8 @ kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago.

esperanto@Romans:11:11 @ Mi do diras:CXu ili falpusxigxis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por jxaluzigi ilin.

esperanto@Romans:11:25 @ CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;

esperanto@Romans:11:26 @ kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;

esperanto@Romans:11:35 @ aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li?

esperanto@Romans:12:3 @ CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu.

esperanto@Romans:12:4 @ CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion,

esperanto@Romans:12:5 @ tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.

esperanto@Romans:12:6 @ Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;

esperanto@Romans:12:7 @ aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado;

esperanto@Romans:12:8 @ aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.

esperanto@Romans:12:16 @ Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.

esperanto@Romans:12:17 @ Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj.

esperanto@Romans:13:1 @ CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.

esperanto@Romans:13:8 @ Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon.

esperanto@Romans:13:11 @ Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.

esperanto@Romans:13:12 @ La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.

esperanto@Romans:13:13 @ Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo.

esperanto@Romans:14:7 @ CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.

esperanto@Romans:14:8 @ CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.

esperanto@Romans:14:10 @ Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio.

esperanto@Romans:14:11 @ CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion.

esperanto@Romans:14:12 @ Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

esperanto@Romans:14:13 @ Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.

esperanto@Romans:14:14 @ Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura.

esperanto@Romans:14:15 @ CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis.

esperanto@Romans:14:16 @ Via bono do ne estu kalumniita;

esperanto@Romans:14:19 @ Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.

esperanto@Romans:14:23 @ Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.

esperanto@Romans:15:1 @ Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortajxojn de la nefortaj, kaj ne placxi al ni mem.

esperanto@Romans:15:2 @ CXiu el ni placxu al sia proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi.

esperanto@Romans:15:4 @ CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.

esperanto@Romans:15:6 @ por ke vi unuanime per unu vocxo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Romans:15:10 @ Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo.

esperanto@Romans:15:13 @ Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

esperanto@Romans:15:14 @ Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkigxis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per cxia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.

esperanto@Romans:15:15 @ Tamen mi iom pli kuragxe skribas al vi, kvazaux rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,

esperanto@Romans:15:22 @ Pro tio ankaux mi ofte estis malhelpita veni al vi;

esperanto@Romans:15:23 @ sed jam ne havante lokon en cxi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi,

esperanto@Romans:15:30 @ Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi;

esperanto@Romans:16:1 @ Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea;

esperanto@Romans:16:7 @ Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaux estis en Kristo antaux ol mi.

esperanto@Romans:16:9 @ Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Stahxison.

esperanto@Romans:16:17 @ Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kauxzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraux la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.

esperanto@Romans:16:18 @ CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

esperanto@Romans:16:20 @ Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

esperanto@Romans:16:24 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj. Amen.

esperanto@1Corinthians:1:1 @ Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,

esperanto@1Corinthians:1:2 @ al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:

esperanto@1Corinthians:1:3 @ Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:1:4 @ Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;

esperanto@1Corinthians:1:7 @ tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@1Corinthians:1:8 @ kiu ankaux konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu neriprocxeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:1:9 @ Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:1:10 @ Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo.

esperanto@1Corinthians:1:14 @ Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;

esperanto@1Corinthians:1:15 @ por ke neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon.

esperanto@1Corinthians:1:18 @ CXar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio.

esperanto@1Corinthians:1:21 @ CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.

esperanto@1Corinthians:1:23 @ sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsagxon;

esperanto@1Corinthians:1:28 @ kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn;

esperanto@1Corinthians:1:29 @ por ke neniu karno fieru antaux Dio.

esperanto@1Corinthians:1:30 @ Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;

esperanto@1Corinthians:2:1 @ Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:2 @ CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.

esperanto@1Corinthians:2:6 @ Tamen ni parolas sagxecon inter plenagxuloj, sed sagxecon ne de cxi tiu mondo, nek de la regantoj de cxi tiu mondo, kiuj neniigxas;

esperanto@1Corinthians:2:7 @ sed ni parolas la sagxecon de Dio en mistero, la sagxecon kasxitan, kiun Dio antauxdestinis antaux la mondagxoj por nia glorado;

esperanto@1Corinthians:2:8 @ kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

esperanto@1Corinthians:2:9 @ sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

esperanto@1Corinthians:2:10 @ Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:11 @ CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:12 @ Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:13 @ Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.

esperanto@1Corinthians:2:15 @ Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu.

esperanto@1Corinthians:2:16 @ CXar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

esperanto@1Corinthians:3:3 @ cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj kaj iradas laux la maniero de homoj?

esperanto@1Corinthians:3:5 @ Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis.

esperanto@1Corinthians:3:9 @ CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.

esperanto@1Corinthians:3:10 @ Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas.

esperanto@1Corinthians:3:11 @ CXar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:3:18 @ Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu.

esperanto@1Corinthians:3:21 @ Tial neniu fanfaronu pri homoj. CXar cxio apartenas al vi,

esperanto@1Corinthians:4:1 @ Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio.

esperanto@1Corinthians:4:2 @ Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.

esperanto@1Corinthians:4:4 @ CXar mi scias nenion kontraux mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min, estas la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:4:5 @ Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.

esperanto@1Corinthians:4:6 @ Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitajxojn; por ke neniu el vi blovesxvelu por unu kontraux la alia.

esperanto@1Corinthians:4:8 @ Jam vi estas plenigitaj, jam vi ricxigxis, vi regxis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive regxu, por ke ni ankaux regxu kun vi.

esperanto@1Corinthians:4:9 @ CXar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la mondo kaj al angxeloj kaj al homoj.

esperanto@1Corinthians:4:10 @ Ni estas malsagxuloj pro Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.

esperanto@1Corinthians:4:11 @ Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;

esperanto@1Corinthians:4:12 @ kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;

esperanto@1Corinthians:4:13 @ kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.

esperanto@1Corinthians:4:14 @ Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.

esperanto@1Corinthians:5:1 @ Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.

esperanto@1Corinthians:5:4 @ en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,

esperanto@1Corinthians:5:5 @ transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito savigxu en la tago de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@1Corinthians:5:7 @ Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo;

esperanto@1Corinthians:5:8 @ tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

esperanto@1Corinthians:6:3 @ CXu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?

esperanto@1Corinthians:6:11 @ Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

esperanto@1Corinthians:6:13 @ Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

esperanto@1Corinthians:6:14 @ kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco.

esperanto@1Corinthians:6:16 @ Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar:Ili, Li diris, estos unu karno.

esperanto@1Corinthians:6:17 @ Sed tiu, kiu kunigxas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito.

esperanto@1Corinthians:7:5 @ Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

esperanto@1Corinthians:7:9 @ Sed se ili ne povas sin deteni, ili edzigxu; cxar estas pli bone edzigxi, ol bruladi.

esperanto@1Corinthians:7:15 @ Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru:la frato aux la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco.

esperanto@1Corinthians:7:17 @ Sed kiel la Sinjoro disdonis al cxiu, kiel Dio cxiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en cxiuj eklezioj.

esperanto@1Corinthians:7:19 @ Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.

esperanto@1Corinthians:7:21 @ CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere.

esperanto@1Corinthians:7:25 @ Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela.

esperanto@1Corinthians:7:26 @ Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti.

esperanto@1Corinthians:7:28 @ Sed se vi edzigxas, vi ne pekas; kaj se virgulino edzinigxas, sxi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin.

esperanto@1Corinthians:7:32 @ Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needzigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos placxi al la Sinjoro;

esperanto@1Corinthians:7:33 @ sed la edzigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos placxi al sia edzino.

esperanto@1Corinthians:7:34 @ Kaj estas diferenco ankaux inter edzino kaj virgulino. La needzinigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke sxi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edzinigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere sxi povos placxi al sia edzo.

esperanto@1Corinthians:7:36 @ Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraux sia virgulino, se sxi preteriras sian agxfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedzigxu.

esperanto@1Corinthians:7:37 @ Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone.

esperanto@1Corinthians:7:38 @ Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edzinigxi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas sxin edzinigxi, faros pli bone.

esperanto@1Corinthians:7:39 @ Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas sxia edzo; sed se la edzo mortis, sxi estas libera edzinigxi kun iu, kun kiu sxi volas; nur en la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:7:40 @ Sed laux mia opinio sxi estas pli felicxa, se sxi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaux havas la Spiriton de Dio.

esperanto@1Corinthians:8:1 @ Nun rilate al oferitajxoj al idoloj:Ni scias, ke ni cxiuj havas scion. La scio blovesxveligas, sed la amo edifas.

esperanto@1Corinthians:8:2 @ Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraux ne tiel scias, kiel li devus scii;

esperanto@1Corinthians:8:4 @ Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.

esperanto@1Corinthians:8:6 @ tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

esperanto@1Corinthians:8:8 @ Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas.

esperanto@1Corinthians:8:12 @ Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo.

esperanto@1Corinthians:8:13 @ Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

esperanto@1Corinthians:9:1 @ CXu mi ne estas libera? cxu mi ne estas apostolo? cxu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? cxu vi ne estas mia laborajxo en la Sinjoro?

esperanto@1Corinthians:9:4 @ CXu ni ne rajtas mangxi kaj trinki?

esperanto@1Corinthians:9:5 @ CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?

esperanto@1Corinthians:9:6 @ Aux mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori?

esperanto@1Corinthians:9:10 @ aux cxu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno.

esperanto@1Corinthians:9:11 @ Se ni semis al vi spiritajn aferojn, cxu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn?

esperanto@1Corinthians:9:12 @ Se aliaj partoprenas cxi tiun rajton super vi, cxu ne ni ankoraux pli multe? Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton; sed ni eltenas cxion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo.

esperanto@1Corinthians:9:14 @ Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.

esperanto@1Corinthians:9:15 @ Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas cxi tion, ne por ke tio estu farita cxe mi; cxar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fierajxon.

esperanto@1Corinthians:9:16 @ CXar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!

esperanto@1Corinthians:9:17 @ CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita.

esperanto@1Corinthians:9:25 @ Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.

esperanto@1Corinthians:10:1 @ CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron;

esperanto@1Corinthians:10:6 @ Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis.

esperanto@1Corinthians:10:8 @ Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.

esperanto@1Corinthians:10:9 @ Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.

esperanto@1Corinthians:10:11 @ Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.

esperanto@1Corinthians:10:12 @ Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.

esperanto@1Corinthians:10:13 @ Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

esperanto@1Corinthians:10:16 @ CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?

esperanto@1Corinthians:10:17 @ pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.

esperanto@1Corinthians:10:21 @ Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj.

esperanto@1Corinthians:10:22 @ Aux cxu ni jxaluzigas la Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?

esperanto@1Corinthians:10:24 @ Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo.

esperanto@1Corinthians:10:25 @ Kion oni vendas en la bucxejo, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco;

esperanto@1Corinthians:10:26 @ cxar al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas.

esperanto@1Corinthians:10:27 @ Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaux vi, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco.

esperanto@1Corinthians:11:2 @ Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.

esperanto@1Corinthians:11:15 @ Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo.

esperanto@1Corinthians:11:16 @ Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

esperanto@1Corinthians:11:17 @ Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne por plibonigxo, sed por malplibonigxo.

esperanto@1Corinthians:11:23 @ CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;

esperanto@1Corinthians:11:24 @ kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

esperanto@1Corinthians:11:28 @ Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko.

esperanto@1Corinthians:11:31 @ Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj.

esperanto@1Corinthians:11:32 @ Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

esperanto@1Corinthians:12:2 @ Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.

esperanto@1Corinthians:12:3 @ Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

esperanto@1Corinthians:12:7 @ Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.

esperanto@1Corinthians:12:8 @ CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;

esperanto@1Corinthians:12:9 @ al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;

esperanto@1Corinthians:12:13 @ CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

esperanto@1Corinthians:12:23 @ kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;

esperanto@1Corinthians:12:24 @ sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,

esperanto@1Corinthians:13:2 @ Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

esperanto@1Corinthians:13:3 @ Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

esperanto@1Corinthians:13:8 @ Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos.

esperanto@1Corinthians:13:9 @ CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;

esperanto@1Corinthians:13:10 @ sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.

esperanto@1Corinthians:13:12 @ CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

esperanto@1Corinthians:14:2 @ CXar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; cxar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.

esperanto@1Corinthians:14:7 @ Ecx la senvivajxoj, kiuj produktas sonon, cxu fluto, cxu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aux harpata?

esperanto@1Corinthians:14:9 @ Tiel ankaux vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? cxar en la aeron vi parolus.

esperanto@1Corinthians:14:10 @ Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.

esperanto@1Corinthians:14:11 @ Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.

esperanto@1Corinthians:14:16 @ Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras.

esperanto@1Corinthians:14:27 @ Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aux triope je plejmulto, kaj lauxvice; kaj unu interpretu;

esperanto@1Corinthians:14:28 @ sed se ne cxeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.

esperanto@1Corinthians:14:35 @ Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; cxar estas honte por virino paroli en la eklezio.

esperanto@1Corinthians:14:36 @ Kio? cxu el vi la vorto de Dio eliris? cxu gxi venis al vi solaj?

esperanto@1Corinthians:15:3 @ CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj;

esperanto@1Corinthians:15:11 @ CXu do mi, cxu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

esperanto@1Corinthians:15:14 @ kaj se Kristo ne relevigxis, vana ja estas nia predikado, vana ankaux estas via fido.

esperanto@1Corinthians:15:15 @ Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas.

esperanto@1Corinthians:15:19 @ Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj.

esperanto@1Corinthians:15:21 @ CXar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj.

esperanto@1Corinthians:15:24 @ Poste venos la fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon.

esperanto@1Corinthians:15:26 @ La lasta neniigota malamiko estas la morto.

esperanto@1Corinthians:15:30 @ kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon?

esperanto@1Corinthians:15:31 @ Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas cxiutage.

esperanto@1Corinthians:15:32 @ Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.

esperanto@1Corinthians:15:33 @ Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

esperanto@1Corinthians:15:34 @ Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

esperanto@1Corinthians:15:44 @ gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo.

esperanto@1Corinthians:15:45 @ Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.

esperanto@1Corinthians:15:46 @ Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita.

esperanto@1Corinthians:15:49 @ Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo.

esperanto@1Corinthians:15:51 @ Jen mi sciigas al vi misteron:Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj sxangxigxos,

esperanto@1Corinthians:15:52 @ en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta trumpetsono:cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos senputraj, kaj ni sxangxigxos.

esperanto@1Corinthians:15:57 @ sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:16:1 @ Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaux vi faru.

esperanto@1Corinthians:16:11 @ neniu do lin malestimu. Sed antauxen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; cxar mi atendas lin kun la fratoj.

esperanto@1Corinthians:16:12 @ Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.

esperanto@1Corinthians:16:17 @ Kaj mi gxojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Ahxaiko, tial, ke vian mankajxon ili plenigis.

esperanto@2Corinthians:1:2 @ Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Corinthians:1:3 @ Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo;

esperanto@2Corinthians:1:4 @ kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

esperanto@2Corinthians:1:5 @ CXar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same abundas ankaux per Kristo nia konsolo.

esperanto@2Corinthians:1:6 @ Sed se ni afliktigxas, tio estas por via konsolo kaj savigxo; aux se ni konsoligxas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaux suferadas;

esperanto@2Corinthians:1:7 @ kaj nia espero pri vi estas firma, cxar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaux vi estas partoprenantoj en la konsolo.

esperanto@2Corinthians:1:8 @ CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo;

esperanto@2Corinthians:1:9 @ ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,

esperanto@2Corinthians:1:10 @ kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;

esperanto@2Corinthians:1:11 @ dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

esperanto@2Corinthians:1:12 @ CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

esperanto@2Corinthians:1:13 @ CXar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos gxis la fino;

esperanto@2Corinthians:1:14 @ kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

esperanto@2Corinthians:1:15 @ Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon,

esperanto@2Corinthians:1:16 @ kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo.

esperanto@2Corinthians:1:18 @ Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne.

esperanto@2Corinthians:1:19 @ CXar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estigxis.

esperanto@2Corinthians:1:20 @ CXar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaux per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni.

esperanto@2Corinthians:1:21 @ Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio,

esperanto@2Corinthians:1:22 @ kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en niaj koroj.

esperanto@2Corinthians:1:23 @ Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.

esperanto@2Corinthians:1:24 @ Ne kvazaux ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via gxojo; cxar per via fido vi staras.

esperanto@2Corinthians:2:3 @ Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malgxojon de tiuj, pri kiuj mi devus gxoji, fidante pri vi cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de vi cxiuj.

esperanto@2Corinthians:2:7 @ pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo.

esperanto@2Corinthians:2:10 @ Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo,

esperanto@2Corinthians:2:11 @ por ke Satano ne gajnu profiton kontraux ni:cxar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

esperanto@2Corinthians:2:12 @ Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,

esperanto@2Corinthians:2:14 @ Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

esperanto@2Corinthians:2:15 @ CXar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;

esperanto@2Corinthians:2:17 @ CXar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio ni parolas en Kristo.

esperanto@2Corinthians:3:1 @ CXu ni denove komencas nin mem rekomendi? aux cxu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aux de vi?

esperanto@2Corinthians:3:2 @ Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj;

esperanto@2Corinthians:3:3 @ cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

esperanto@2Corinthians:3:4 @ Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;

esperanto@2Corinthians:3:5 @ ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,

esperanto@2Corinthians:3:6 @ kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

esperanto@2Corinthians:3:7 @ Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta,

esperanto@2Corinthians:3:8 @ kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?

esperanto@2Corinthians:3:9 @ CXar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.

esperanto@2Corinthians:3:12 @ Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,

esperanto@2Corinthians:3:13 @ kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizagxon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu gxis finigxo de tio, kio estis forpasanta;

esperanto@2Corinthians:3:14 @ sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

esperanto@2Corinthians:3:15 @ sed gxis hodiaux, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kusxas sur ilia koro.

esperanto@2Corinthians:3:16 @ Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.

esperanto@2Corinthians:3:18 @ Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

esperanto@2Corinthians:4:1 @ Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas;

esperanto@2Corinthians:4:2 @ sed ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antaux Dio.

esperanto@2Corinthians:4:3 @ Sed se nia evangelio eble estas vualita, gxi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;

esperanto@2Corinthians:4:4 @ en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

esperanto@2Corinthians:4:5 @ CXar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.

esperanto@2Corinthians:4:6 @ CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

esperanto@2Corinthians:4:7 @ Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;

esperanto@2Corinthians:4:8 @ ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj;

esperanto@2Corinthians:4:10 @ cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo.

esperanto@2Corinthians:4:11 @ CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno.

esperanto@2Corinthians:4:12 @ La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

esperanto@2Corinthians:4:13 @ Sed havante la saman spiriton de fido laux la skribo:Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaux kredas, kaj tial ankaux ni parolas;

esperanto@2Corinthians:4:14 @ sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.

esperanto@2Corinthians:4:16 @ Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago.

esperanto@2Corinthians:4:17 @ CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

esperanto@2Corinthians:4:18 @ dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

esperanto@2Corinthians:5:1 @ CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

esperanto@2Corinthians:5:2 @ CXar vere en cxi tiu ni gxemas, sopirante al la survestado per nia logxejo, kiu devenas de la cxielo;

esperanto@2Corinthians:5:3 @ se almenaux, vestite, ni ne trovigxos nudaj.

esperanto@2Corinthians:5:4 @ CXar ni, kiuj estas en cxi tiu tabernaklo, gxemas sxargxite, ne pro tio, ke ni deziras senvestigxi, sed cxar ni deziras survestigxi, por ke la mortajxo estu elsorbita de la vivo.

esperanto@2Corinthians:5:5 @ Kaj Tiu, kiu nin elfaris por cxi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito.

esperanto@2Corinthians:5:6 @ Ni do cxiam gxoje kuragxas, kaj ni scias, ke dum ni cxeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro

esperanto@2Corinthians:5:7 @ (cxar ni iradas fide, ne vide);

esperanto@2Corinthians:5:8 @ ni gxoje kuragxas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj cxeesti kun la Sinjoro.

esperanto@2Corinthians:5:9 @ Tial ankaux ni ambicias, cxu cxeestante aux forestante, esti akceptindaj cxe li.

esperanto@2Corinthians:5:10 @ CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

esperanto@2Corinthians:5:11 @ Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.

esperanto@2Corinthians:5:12 @ Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kauxzon fierigxi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fierigxas sxajne kaj ne kore.

esperanto@2Corinthians:5:13 @ CXar cxu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.

esperanto@2Corinthians:5:14 @ CXar la amo de Kristo nin devigas; cxar ni jugxas jene, ke cxar unu mortis pro cxiuj, tial cxiuj mortis;

esperanto@2Corinthians:5:16 @ Tial ni de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

esperanto@2Corinthians:5:18 @ Sed cxio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo;

esperanto@2Corinthians:5:19 @ nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.

esperanto@2Corinthians:5:20 @ Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio.

esperanto@2Corinthians:5:21 @ Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

esperanto@2Corinthians:6:1 @ Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

esperanto@2Corinthians:6:3 @ ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;

esperanto@2Corinthians:6:4 @ sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj,

esperanto@2Corinthians:6:9 @ kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;

esperanto@2Corinthians:6:10 @ kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.

esperanto@2Corinthians:6:11 @ Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.

esperanto@2Corinthians:6:12 @ Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj.

esperanto@2Corinthians:6:16 @ Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

esperanto@2Corinthians:7:1 @ Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

esperanto@2Corinthians:7:2 @ Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraux neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.

esperanto@2Corinthians:7:3 @ Ne por vin kondamni mi tion diras; cxar mi antauxe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti.

esperanto@2Corinthians:7:4 @ Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto.

esperanto@2Corinthians:7:5 @ CXar ecx kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciligxis, sed ni cxiel depremigxis; ekstere estis bataloj, interne timoj.

esperanto@2Corinthians:7:6 @ Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;

esperanto@2Corinthians:7:7 @ kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.

esperanto@2Corinthians:7:9 @ Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni.

esperanto@2Corinthians:7:12 @ Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontrigxu al vi mem antaux Dio.

esperanto@2Corinthians:7:13 @ Tial ni konsoligxis; kaj en nia konsolo ni gxojis des pli multege pro la gxojo de Tito, cxar lia animo estas refresxigita de vi cxiuj.

esperanto@2Corinthians:7:14 @ CXar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni cxion parolis vereme al vi, tiel same ankaux nia fanfaronado, kiun mi faris antaux Tito, montrigxis vera.

esperanto@2Corinthians:8:1 @ Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;

esperanto@2Corinthians:8:3 @ CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

esperanto@2Corinthians:8:4 @ petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;

esperanto@2Corinthians:8:5 @ kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

esperanto@2Corinthians:8:6 @ Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.

esperanto@2Corinthians:8:7 @ Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco.

esperanto@2Corinthians:8:9 @ CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

esperanto@2Corinthians:8:10 @ Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli.

esperanto@2Corinthians:8:18 @ Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj;

esperanto@2Corinthians:8:19 @ kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,

esperanto@2Corinthians:8:20 @ evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras;

esperanto@2Corinthians:8:21 @ cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

esperanto@2Corinthians:8:22 @ Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.

esperanto@2Corinthians:8:23 @ Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.

esperanto@2Corinthians:8:24 @ Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

esperanto@2Corinthians:9:3 @ Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj,

esperanto@2Corinthians:9:4 @ por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu fido.

esperanto@2Corinthians:9:5 @ Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

esperanto@2Corinthians:9:9 @ kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne.

esperanto@2Corinthians:9:11 @ dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

esperanto@2Corinthians:9:12 @ CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;

esperanto@2Corinthians:9:13 @ cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj;

esperanto@2Corinthians:10:1 @ Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi:

esperanto@2Corinthians:10:2 @ mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.

esperanto@2Corinthians:10:3 @ CXar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laux karno

esperanto@2Corinthians:10:4 @ (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj);

esperanto@2Corinthians:10:6 @ kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj kiam via obeo plenumigxos.

esperanto@2Corinthians:10:7 @ Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaux ni.

esperanto@2Corinthians:10:8 @ CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus;

esperanto@2Corinthians:10:10 @ CXar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malsxatinda.

esperanto@2Corinthians:10:11 @ Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas ankaux per agado.

esperanto@2Corinthians:10:12 @ CXar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; cxar ili estas neprudentaj, mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si mem.

esperanto@2Corinthians:10:13 @ Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx gxis vi.

esperanto@2Corinthians:10:14 @ CXar ni ne tro etendas nin, kvazaux ni ne atingus gxis vi; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo,

esperanto@2Corinthians:10:15 @ ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo,

esperanto@2Corinthians:11:3 @ Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.

esperanto@2Corinthians:11:4 @ CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aux se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aux malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.

esperanto@2Corinthians:11:5 @ CXar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.

esperanto@2Corinthians:11:6 @ Kaj kvankam mi estas neklera laux parolo, mi tamen ne tia estas laux scio; sed en cxio ni malkasxe agis cxe vi inter cxiuj.

esperanto@2Corinthians:11:8 @ Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;

esperanto@2Corinthians:11:9 @ kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.

esperanto@2Corinthians:11:12 @ Sed kiel mi faras, tiel mi ankaux faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili trovigxu samaj, kiel ni.

esperanto@2Corinthians:11:14 @ Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.

esperanto@2Corinthians:11:15 @ Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.

esperanto@2Corinthians:11:16 @ Denove mi diras:Neniu opiniu min malsagxa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsagxan, por ke mi ankaux iom fanfaronu.

esperanto@2Corinthians:11:21 @ Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.

esperanto@2Corinthians:11:30 @ Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.

esperanto@2Corinthians:11:33 @ kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en korbo, kaj mi eligxis de liaj manoj.

esperanto@2Corinthians:12:1 @ Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro.

esperanto@2Corinthians:12:6 @ CXar se mi deziros fieri, mi ne estos malsagxa; cxar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aux auxdas cxe mi.

esperanto@2Corinthians:12:7 @ Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu.

esperanto@2Corinthians:12:11 @ Mi malsagxigxis:vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio.

esperanto@2Corinthians:12:14 @ Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne farigxos sxargxo por vi, cxar mi celas ne viajn, sed vin; cxar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.

esperanto@2Corinthians:12:15 @ Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, cxu mi estas des malpli amata?

esperanto@2Corinthians:12:18 @ Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. CXu Tito vin superruzis? cxu ni ne iradis laux la sama Spirito? cxu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

esperanto@2Corinthians:12:19 @ Vi ankoraux nun cxiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaux vi. Antaux Dio, ni parolas en Kristo. Sed cxio, amataj miaj, estas por via edifo.

esperanto@2Corinthians:12:20 @ CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;

esperanto@2Corinthians:13:4 @ cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

esperanto@2Corinthians:13:6 @ Sed mi esperas, ke vi sciigxos, ke ni ne estas malaprobindaj.

esperanto@2Corinthians:13:7 @ Ni pregxas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montrigxu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, ecx kvankam ni estus malaprobindaj.

esperanto@2Corinthians:13:8 @ CXar ni ne povas fari ion kontraux la vero, sed nur por la vero.

esperanto@2Corinthians:13:9 @ CXar ni gxojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaux ni pregxas por via perfektigxo.

esperanto@2Corinthians:13:10 @ Pro tio mi skribas cxi tion, forestante, por ke, cxeestante, mi ne agu severe laux la auxtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por dejxetado.

esperanto@2Corinthians:13:11 @ Fine, fratoj, adiaux. Perfektigxu, konsoligxu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi.

esperanto@Galatians:1:3 @ Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@Galatians:1:4 @ kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;

esperanto@Galatians:1:8 @ Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.

esperanto@Galatians:1:9 @ Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.

esperanto@Galatians:1:13 @ CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis;

esperanto@Galatians:1:14 @ kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.

esperanto@Galatians:1:17 @ kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

esperanto@Galatians:1:18 @ Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.

esperanto@Galatians:1:19 @ Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.

esperanto@Galatians:1:21 @ Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.

esperanto@Galatians:1:23 @ sed ili nur auxdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;

esperanto@Galatians:2:1 @ Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaux Titon.

esperanto@Galatians:2:2 @ Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

esperanto@Galatians:2:3 @ Sed ecx Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidigxi;

esperanto@Galatians:2:4 @ sed tio estis pro la kasxe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu;

esperanto@Galatians:2:5 @ al kiuj ni ne submetigxis cedeme, ecx por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.

esperanto@Galatians:2:6 @ Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;

esperanto@Galatians:2:9 @ Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;

esperanto@Galatians:2:10 @ kondicxe nur, ke ni memoru la malricxulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

esperanto@Galatians:2:11 @ Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda.

esperanto@Galatians:2:12 @ CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido.

esperanto@Galatians:2:15 @ Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,

esperanto@Galatians:2:16 @ sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.

esperanto@Galatians:2:17 @ Sed se, dezirante pravigxi en Kristo, ni mem montrigxis pekuloj, cxu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!

esperanto@Galatians:2:20 @ Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

esperanto@Galatians:2:21 @ Mi ne vanigas la gracon de Dio; cxar se per la legxo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

esperanto@Galatians:3:8 @ Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj.

esperanto@Galatians:3:9 @ Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

esperanto@Galatians:3:10 @ CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin.

esperanto@Galatians:3:11 @ Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido;

esperanto@Galatians:3:13 @ Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;

esperanto@Galatians:3:14 @ por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

esperanto@Galatians:3:15 @ Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.

esperanto@Galatians:3:17 @ Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.

esperanto@Galatians:3:18 @ CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.

esperanto@Galatians:3:19 @ Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.

esperanto@Galatians:3:21 @ CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo.

esperanto@Galatians:3:23 @ Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota.

esperanto@Galatians:3:24 @ Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido.

esperanto@Galatians:3:25 @ Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

esperanto@Galatians:4:1 @ Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio;

esperanto@Galatians:4:2 @ sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro.

esperanto@Galatians:4:3 @ Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;

esperanto@Galatians:4:4 @ sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

esperanto@Galatians:4:5 @ por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton.

esperanto@Galatians:4:6 @ Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!

esperanto@Galatians:4:9 @ sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?

esperanto@Galatians:4:12 @ Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, cxar mi ankaux estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;

esperanto@Galatians:4:14 @ kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min, kvazaux Kriston Jesuon.

esperanto@Galatians:4:15 @ Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.

esperanto@Galatians:4:26 @ Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.

esperanto@Galatians:4:27 @ Estas ja skribite: GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; CXar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

esperanto@Galatians:4:28 @ Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.

esperanto@Galatians:4:31 @ Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

esperanto@Galatians:5:1 @ Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco.

esperanto@Galatians:5:5 @ CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.

esperanto@Galatians:5:21 @ envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

esperanto@Galatians:5:25 @ Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaux iradu.

esperanto@Galatians:5:26 @ Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

esperanto@Galatians:6:2 @ Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.

esperanto@Galatians:6:3 @ CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas.

esperanto@Galatians:6:5 @ CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

esperanto@Galatians:6:7 @ Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos.

esperanto@Galatians:6:9 @ Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.

esperanto@Galatians:6:10 @ Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

esperanto@Galatians:6:14 @ Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.

esperanto@Galatians:6:17 @ De nun neniu min gxenu, cxar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

esperanto@Galatians:6:18 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.

esperanto@Ephesians:1:2 @ Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Ephesians:1:3 @ Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

esperanto@Ephesians:1:4 @ kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;

esperanto@Ephesians:1:5 @ antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo,

esperanto@Ephesians:1:6 @ al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

esperanto@Ephesians:1:7 @ en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

esperanto@Ephesians:1:8 @ kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,

esperanto@Ephesians:1:9 @ sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,

esperanto@Ephesians:1:11 @ en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

esperanto@Ephesians:1:12 @ por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

esperanto@Ephesians:1:14 @ kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

esperanto@Ephesians:1:17 @ por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;

esperanto@Ephesians:1:19 @ kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,

esperanto@Ephesians:1:22 @ kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,

esperanto@Ephesians:1:23 @ kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

esperanto@Ephesians:2:3 @ inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

esperanto@Ephesians:2:4 @ Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,

esperanto@Ephesians:2:5 @ ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

esperanto@Ephesians:2:6 @ kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo;

esperanto@Ephesians:2:7 @ por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

esperanto@Ephesians:2:9 @ ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

esperanto@Ephesians:2:10 @ CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

esperanto@Ephesians:2:14 @ CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo,

esperanto@Ephesians:2:15 @ en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;

esperanto@Ephesians:2:17 @ kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;

esperanto@Ephesians:2:18 @ cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.

esperanto@Ephesians:2:21 @ en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske farigxas sankta templo en Kristo;

esperanto@Ephesians:3:2 @ se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,

esperanto@Ephesians:3:7 @ al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco.

esperanto@Ephesians:3:8 @ Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

esperanto@Ephesians:3:11 @ laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;

esperanto@Ephesians:3:12 @ en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.

esperanto@Ephesians:3:18 @ kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,

esperanto@Ephesians:3:19 @ kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.

esperanto@Ephesians:3:20 @ Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

esperanto@Ephesians:4:7 @ Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.

esperanto@Ephesians:4:8 @ Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.

esperanto@Ephesians:4:9 @ (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?

esperanto@Ephesians:4:10 @ La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

esperanto@Ephesians:4:11 @ Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

esperanto@Ephesians:4:13 @ gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;

esperanto@Ephesians:4:14 @ por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo;

esperanto@Ephesians:4:15 @ sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,

esperanto@Ephesians:4:16 @ el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

esperanto@Ephesians:4:19 @ kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.

esperanto@Ephesians:4:20 @ Sed vi ne tiel lernis Kriston;

esperanto@Ephesians:4:25 @ Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.

esperanto@Ephesians:4:28 @ SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.

esperanto@Ephesians:4:29 @ El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

esperanto@Ephesians:4:31 @ CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;

esperanto@Ephesians:4:32 @ kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

esperanto@Ephesians:5:2 @ kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

esperanto@Ephesians:5:5 @ CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

esperanto@Ephesians:5:6 @ Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

esperanto@Ephesians:5:18 @ Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

esperanto@Ephesians:5:20 @ dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

esperanto@Ephesians:5:25 @ Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

esperanto@Ephesians:5:29 @ cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion;

esperanto@Ephesians:5:30 @ cxar ni estas membroj de lia korpo.

esperanto@Ephesians:6:12 @ CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.

esperanto@Ephesians:6:14 @ Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,

esperanto@Ephesians:6:19 @ kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,

esperanto@Ephesians:6:22 @ kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

esperanto@Ephesians:6:24 @ Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.

esperanto@Philippians:1:2 @ Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Philippians:1:11 @ plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio.

esperanto@Philippians:1:18 @ Kio do? nur tio, ke cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos.

esperanto@Philippians:1:20 @ laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto.

esperanto@Philippians:1:22 @ Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.

esperanto@Philippians:1:27 @ Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,

esperanto@Philippians:1:28 @ kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo;

esperanto@Philippians:2:2 @ plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,

esperanto@Philippians:2:3 @ nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;

esperanto@Philippians:2:7 @ sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj;

esperanto@Philippians:2:9 @ Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo,

esperanto@Philippians:2:10 @ por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

esperanto@Philippians:2:20 @ CXar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.

esperanto@Philippians:2:25 @ Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;

esperanto@Philippians:2:27 @ cxar efektive li malsanis, preskaux gxis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaux min, por ke mi ne havu malgxojon super malgxojo.

esperanto@Philippians:3:3 @ cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

esperanto@Philippians:3:12 @ Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.

esperanto@Philippians:3:15 @ CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi;

esperanto@Philippians:3:16 @ sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

esperanto@Philippians:3:17 @ Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.

esperanto@Philippians:3:20 @ CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

esperanto@Philippians:3:21 @ kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

esperanto@Philippians:4:2 @ Mi admonas Euxodian, kaj mi admonas Sintihxen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro.

esperanto@Philippians:4:6 @ Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.

esperanto@Philippians:4:9 @ Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

esperanto@Philippians:4:11 @ Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.

esperanto@Philippians:4:12 @ Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.

esperanto@Philippians:4:15 @ Kaj vi mem, Filipianoj, ankaux scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikigxis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;

esperanto@Philippians:4:16 @ cxar ecx en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono.

esperanto@Philippians:4:18 @ Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.

esperanto@Philippians:4:20 @ Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Colossians:1:1 @ Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato,

esperanto@Colossians:1:2 @ al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose:Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.

esperanto@Colossians:1:3 @ Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, cxiam pregxante por vi,

esperanto@Colossians:1:6 @ kiu venis gxis vi, kiel ankaux en la tuta mondo gxi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaux en vi de post tiu tago, en kiu vi auxdis kaj eksciis la gracon de Dio laux la vero;

esperanto@Colossians:1:7 @ kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni,

esperanto@Colossians:1:8 @ kaj kiu ankaux sciigis nin pri via amo en la Spirito.

esperanto@Colossians:1:9 @ Tial ni ankaux, de post la tago, en kiu ni tion auxdis, ne cxesas pregxi kaj peti por vi, ke vi plenigxu per la scio de Lia volo en cxia spirita sagxo kaj prudento,

esperanto@Colossians:1:12 @ dankante la Patron, kiu tauxgigis nin por partopreno en la heredajxo de la sanktuloj en lumo,

esperanto@Colossians:1:13 @ kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;

esperanto@Colossians:1:14 @ en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj;

esperanto@Colossians:1:24 @ Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

esperanto@Colossians:1:25 @ kies diakono mi farigxis laux la arangxo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio,

esperanto@Colossians:1:28 @ kaj kiun ni anoncas, admonante cxiun homon kaj instruante cxiun homon en cxia sagxo, por ke ni starigu cxiun homon perfekta en Kristo Jesuo;

esperanto@Colossians:2:4 @ Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.

esperanto@Colossians:2:8 @ Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo;

esperanto@Colossians:2:10 @ kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato;

esperanto@Colossians:2:13 @ Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn;

esperanto@Colossians:2:14 @ elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco;

esperanto@Colossians:2:16 @ Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato;

esperanto@Colossians:2:18 @ Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso,

esperanto@Colossians:2:19 @ kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

esperanto@Colossians:3:4 @ Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro.

esperanto@Colossians:3:8 @ Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo;

esperanto@Colossians:3:13 @ reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraux iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaux faru;

esperanto@Colossians:3:23 @ kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

esperanto@Colossians:4:3 @ pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita;

esperanto@Colossians:4:8 @ kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn,

esperanto@Colossians:4:15 @ Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo.

esperanto@1Thessalonians:1:1 @ Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco.

esperanto@1Thessalonians:1:2 @ Ni cxiam dankas Dion pri vi cxiuj, memorigante pri vi en niaj pregxoj;

esperanto@1Thessalonians:1:3 @ memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux nia Dio kaj Patro;

esperanto@1Thessalonians:1:4 @ sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton,

esperanto@1Thessalonians:1:5 @ cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi.

esperanto@1Thessalonians:1:6 @ Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito;

esperanto@1Thessalonians:1:7 @ tiel, ke vi farigxis modelo por cxiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Ahxaja lando.

esperanto@1Thessalonians:1:8 @ CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.

esperanto@1Thessalonians:1:9 @ CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,

esperanto@1Thessalonians:1:10 @ kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

esperanto@1Thessalonians:2:1 @ CXar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montrigxis senfrukta;

esperanto@1Thessalonians:2:2 @ sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

esperanto@1Thessalonians:2:3 @ CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo;

esperanto@1Thessalonians:2:4 @ sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

esperanto@1Thessalonians:2:5 @ CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),

esperanto@1Thessalonians:2:6 @ nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo.

esperanto@1Thessalonians:2:7 @ Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn;

esperanto@1Thessalonians:2:8 @ tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj.

esperanto@1Thessalonians:2:9 @ CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.

esperanto@1Thessalonians:2:10 @ Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;

esperanto@1Thessalonians:2:11 @ kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,

esperanto@1Thessalonians:2:12 @ ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

esperanto@1Thessalonians:2:13 @ Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas.

esperanto@1Thessalonians:2:14 @ CXar vi, fratoj, farigxis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; cxar tiajn samajn suferojn vi ankaux spertis cxe viaj samlandanoj, kiajn tiuj cxe la Judoj,

esperanto@1Thessalonians:2:15 @ kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne placxas al Dio, kaj estas kontrauxuloj al cxiuj homoj;

esperanto@1Thessalonians:2:16 @ ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

esperanto@1Thessalonians:2:17 @ Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizagxon kun multa sopiro;

esperanto@1Thessalonians:2:18 @ cxar ni deziris veni al vi; mi, Pauxlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.

esperanto@1Thessalonians:2:19 @ CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno?

esperanto@1Thessalonians:2:20 @ CXar vi estas nia gloro kaj nia gxojo.

esperanto@1Thessalonians:3:1 @ Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno;

esperanto@1Thessalonians:3:2 @ kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido,

esperanto@1Thessalonians:3:3 @ por ke neniu estu sxancelita de tiuj afliktoj; cxar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto.

esperanto@1Thessalonians:3:4 @ CXar kiam ni estis cxe vi, ni antauxdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias.

esperanto@1Thessalonians:3:5 @ Pro tio mi ankaux, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certigxu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro farigxos senutila.

esperanto@1Thessalonians:3:6 @ Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin,

esperanto@1Thessalonians:3:7 @ pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido;

esperanto@1Thessalonians:3:8 @ cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro.

esperanto@1Thessalonians:3:9 @ CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;

esperanto@1Thessalonians:3:10 @ nokte kaj tage pregxante fervore, ke ni povu vidi vian vizagxon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

esperanto@1Thessalonians:3:11 @ Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi;

esperanto@1Thessalonians:3:12 @ kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu cxe vi la amon de unu al la alia kaj al cxiuj, kiel ni amas vin;

esperanto@1Thessalonians:3:13 @ por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.

esperanto@1Thessalonians:4:1 @ Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.

esperanto@1Thessalonians:4:2 @ CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.

esperanto@1Thessalonians:4:3 @ CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco;

esperanto@1Thessalonians:4:4 @ ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro,

esperanto@1Thessalonians:4:5 @ ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;

esperanto@1Thessalonians:4:6 @ ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis.

esperanto@1Thessalonians:4:7 @ CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo.

esperanto@1Thessalonians:4:8 @ Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

esperanto@1Thessalonians:4:9 @ Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;

esperanto@1Thessalonians:4:10 @ cxar vi ja tion faras al cxiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,

esperanto@1Thessalonians:4:11 @ kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis;

esperanto@1Thessalonians:4:12 @ por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

esperanto@1Thessalonians:4:13 @ Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormigxis; por ke vi ne malgxoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.

esperanto@1Thessalonians:4:14 @ CXar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj relevigxis, tiel ankaux tiujn, kiuj endormigxis en Jesuo, Dio venigos kun li.

esperanto@1Thessalonians:4:15 @ CXar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj gxis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaux la endormigxintoj.

esperanto@1Thessalonians:4:16 @ CXar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj;

esperanto@1Thessalonians:4:17 @ poste ni, kiuj vivas, ankoraux restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro.

esperanto@1Thessalonians:4:18 @ Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

esperanto@1Thessalonians:5:1 @ Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.

esperanto@1Thessalonians:5:2 @ CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto.

esperanto@1Thessalonians:5:3 @ Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

esperanto@1Thessalonians:5:4 @ Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel sxtelisto;

esperanto@1Thessalonians:5:5 @ cxar vi cxiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;

esperanto@1Thessalonians:5:6 @ tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.

esperanto@1Thessalonians:5:7 @ CXar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriigxas, tiuj ebriigxas en la nokto.

esperanto@1Thessalonians:5:8 @ Sed cxar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.

esperanto@1Thessalonians:5:9 @ CXar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@1Thessalonians:5:10 @ kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, cxu ni maldormos aux dormos.

esperanto@1Thessalonians:5:11 @ Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaux vi jam faradas.

esperanto@1Thessalonians:5:12 @ Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras cxe vi kaj estras cxe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,

esperanto@1Thessalonians:5:13 @ kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.

esperanto@1Thessalonians:5:14 @ Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj.

esperanto@1Thessalonians:5:15 @ Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj.

esperanto@1Thessalonians:5:16 @ GXoju cxiam;

esperanto@1Thessalonians:5:17 @ pregxu sencxese;

esperanto@1Thessalonians:5:18 @ pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

esperanto@1Thessalonians:5:19 @ Ne estingu la Spiriton;

esperanto@1Thessalonians:5:20 @ ne malestimu profetajxojn;

esperanto@1Thessalonians:5:21 @ elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona;

esperanto@1Thessalonians:5:22 @ detenu vin de cxia formo de malbono.

esperanto@1Thessalonians:5:23 @ Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Thessalonians:5:24 @ Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaux faros.

esperanto@1Thessalonians:5:25 @ Fratoj, pregxu por ni.

esperanto@1Thessalonians:5:26 @ Salutu cxiujn fratojn per sankta kiso.

esperanto@1Thessalonians:5:27 @ Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu cxi tiun epistolon antaux la tuta frataro.

esperanto@1Thessalonians:5:28 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

esperanto@2Thessalonians:1:1 @ Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:

esperanto@2Thessalonians:1:2 @ Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Thessalonians:1:3 @ Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de cxiu al cxiu,

esperanto@2Thessalonians:1:4 @ tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;

esperanto@2Thessalonians:1:5 @ tio estas evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi montrigxu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux suferas;

esperanto@2Thessalonians:1:6 @ cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,

esperanto@2Thessalonians:1:7 @ kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

esperanto@2Thessalonians:1:8 @ en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;

esperanto@2Thessalonians:1:9 @ kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

esperanto@2Thessalonians:1:10 @ kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.

esperanto@2Thessalonians:1:11 @ Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;

esperanto@2Thessalonians:1:12 @ por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laux la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Thessalonians:2:1 @ Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li,

esperanto@2Thessalonians:2:2 @ ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus;

esperanto@2Thessalonians:2:3 @ neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo,

esperanto@2Thessalonians:2:4 @ kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.

esperanto@2Thessalonians:2:5 @ CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi?

esperanto@2Thessalonians:2:6 @ Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe.

esperanto@2Thessalonians:2:7 @ CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita.

esperanto@2Thessalonians:2:8 @ Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno;

esperanto@2Thessalonians:2:9 @ tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj,

esperanto@2Thessalonians:2:10 @ kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.

esperanto@2Thessalonians:2:11 @ Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;

esperanto@2Thessalonians:2:12 @ por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

esperanto@2Thessalonians:2:13 @ Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero;

esperanto@2Thessalonians:2:14 @ al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Thessalonians:2:15 @ Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis cxu per parolo, aux per ia letero nia.

esperanto@2Thessalonians:2:16 @ Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,

esperanto@2Thessalonians:2:17 @ konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj vorto.

esperanto@2Thessalonians:3:1 @ Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi;

esperanto@2Thessalonians:3:2 @ kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj estas la fido.

esperanto@2Thessalonians:3:3 @ Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraux la malbonulo.

esperanto@2Thessalonians:3:4 @ Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas.

esperanto@2Thessalonians:3:5 @ Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

esperanto@2Thessalonians:3:6 @ Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni.

esperanto@2Thessalonians:3:7 @ CXar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter vi;

esperanto@2Thessalonians:3:8 @ nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi;

esperanto@2Thessalonians:3:9 @ ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu.

esperanto@2Thessalonians:3:10 @ CXar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi:Se iu ne volas labori, tiu ankaux ne mangxu.

esperanto@2Thessalonians:3:11 @ CXar ni auxdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en cxies aferojn sin ensxovas.

esperanto@2Thessalonians:3:12 @ Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon.

esperanto@2Thessalonians:3:13 @ Sed vi, fratoj, ne lacigxu en bonfarado.

esperanto@2Thessalonians:3:14 @ Sed se iu ne obeos al la parolo de cxi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontigxu.

esperanto@2Thessalonians:3:15 @ Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

esperanto@2Thessalonians:3:16 @ La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.

esperanto@2Thessalonians:3:17 @ La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en cxiu epistolo; tiel mi skribas.

esperanto@2Thessalonians:3:18 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.

esperanto@1Timothy:1:1 @ Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,

esperanto@1Timothy:1:2 @ al Timoteo, mia vera filo en fido:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@1Timothy:1:4 @ nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laux la fido-tiel faru.

esperanto@1Timothy:1:6 @ kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,

esperanto@1Timothy:1:8 @ Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin lauxlegxe uzas,

esperanto@1Timothy:1:12 @ Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;

esperanto@1Timothy:1:14 @ kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

esperanto@1Timothy:1:15 @ Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;

esperanto@1Timothy:1:20 @ el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.

esperanto@1Timothy:2:2 @ por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.

esperanto@1Timothy:2:3 @ Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,

esperanto@1Timothy:2:6 @ kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;

esperanto@1Timothy:3:3 @ ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;

esperanto@1Timothy:3:11 @ Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio.

esperanto@1Timothy:3:14 @ CXi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaux,

esperanto@1Timothy:3:15 @ sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

esperanto@1Timothy:3:16 @ Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

esperanto@1Timothy:4:3 @ admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.

esperanto@1Timothy:4:4 @ CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo,

esperanto@1Timothy:4:10 @ CXar por tio ni laboras kaj batalas, cxar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de cxiuj homoj, precipe de la kredantoj.

esperanto@1Timothy:4:12 @ Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per cxasteco.

esperanto@1Timothy:4:14 @ Ne malsxatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro.

esperanto@1Timothy:5:11 @ Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; cxar post kiam ili ekfarigxos luksemaj kontraux Kristo, ili deziras edzinigxi,

esperanto@1Timothy:5:14 @ Mi volas do, ke la pli junaj edzinigxu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;

esperanto@1Timothy:5:15 @ cxar kelkaj jam turnigxis flanken post Satano.

esperanto@1Timothy:5:21 @ Mi admonas vin antaux Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj angxeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antauxjugxo, farante nenion pro partieco.

esperanto@1Timothy:5:22 @ Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta.

esperanto@1Timothy:6:3 @ Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la lauxpieca doktrino,

esperanto@1Timothy:6:4 @ tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskigxas envio, malpaco, mallauxdoj, malbonaj suspektoj,

esperanto@1Timothy:6:5 @ disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.

esperanto@1Timothy:6:6 @ Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo;

esperanto@1Timothy:6:7 @ cxar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;

esperanto@1Timothy:6:8 @ sed havante mangxajxojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.

esperanto@1Timothy:6:9 @ Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.

esperanto@1Timothy:6:14 @ ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@1Timothy:6:16 @ kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

esperanto@1Timothy:6:17 @ Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;

esperanto@1Timothy:6:18 @ ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;

esperanto@2Timothy:1:2 @ al Timoteo, mia amata filo:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@2Timothy:1:4 @ sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo;

esperanto@2Timothy:1:5 @ ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.

esperanto@2Timothy:1:7 @ CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

esperanto@2Timothy:1:8 @ Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio,

esperanto@2Timothy:1:9 @ kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,

esperanto@2Timothy:1:10 @ sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,

esperanto@2Timothy:1:14 @ La bonan konfiditajxon gardu per la Sankta Spirito, kiu logxas en ni.

esperanto@2Timothy:1:15 @ Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.

esperanto@2Timothy:2:4 @ Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto.

esperanto@2Timothy:2:6 @ La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.

esperanto@2Timothy:2:11 @ Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li;

esperanto@2Timothy:2:12 @ se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;

esperanto@2Timothy:2:13 @ se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.

esperanto@2Timothy:2:14 @ Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo por la auxdantoj.

esperanto@2Timothy:3:3 @ neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,

esperanto@2Timothy:3:7 @ cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.

esperanto@2Timothy:3:11 @ persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis.

esperanto@2Timothy:3:14 @ Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis,

esperanto@2Timothy:4:3 @ CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj;

esperanto@2Timothy:4:6 @ CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.

esperanto@2Timothy:4:7 @ Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;

esperanto@2Timothy:4:9 @ Klopodu veni baldaux al mi;

esperanto@2Timothy:4:10 @ cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.

esperanto@2Timothy:4:15 @ kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj.

esperanto@2Timothy:4:16 @ CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.

esperanto@2Timothy:4:21 @ Klopodu veni antaux la vintro. Salutas vin Euxbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj.

esperanto@Titus:1:3 @ sed gxustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;

esperanto@Titus:1:4 @ al Tito, mia vera filo laux komuna fido:Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.

esperanto@Titus:1:5 @ Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;

esperanto@Titus:1:7 @ CXar episkopo devas esti sen riprocxo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;

esperanto@Titus:1:9 @ tenanta la fidelan vorton, kiu estas laux la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaux refuti la kontrauxdirantojn.

esperanto@Titus:1:15 @ CXe la puraj, cxio estas pura; sed cxe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.

esperanto@Titus:1:16 @ Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro senvaloraj.

esperanto@Titus:2:3 @ ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;

esperanto@Titus:2:8 @ paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni.

esperanto@Titus:2:10 @ ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

esperanto@Titus:2:12 @ instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

esperanto@Titus:2:13 @ atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

esperanto@Titus:2:14 @ kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

esperanto@Titus:2:15 @ Tion parolu, kaj konsilu kaj riprocxu kun cxia auxtoritato. Neniu vin malestimu.

esperanto@Titus:3:2 @ ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj.

esperanto@Titus:3:3 @ CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

esperanto@Titus:3:4 @ Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj,

esperanto@Titus:3:5 @ ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

esperanto@Titus:3:6 @ kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

esperanto@Titus:3:7 @ por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.

esperanto@Titus:3:11 @ sciante, ke tia homo perversigxis kaj pekas, estante memkondamnita.

esperanto@Titus:3:12 @ Kiam mi sendos al vi Artemason aux Tihxikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; cxar mi decidis travintri tie.

esperanto@Titus:3:13 @ Antauxen irigu Zenason, la legxiston, kaj Apoloson sur ilia vojagxo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.

esperanto@Titus:3:14 @ Kaj niaj amikoj ankaux lernu dauxrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.

esperanto@Titus:3:15 @ CXiuj, kiuj estas cxe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido. Graco estu kun vi cxiuj.

esperanto@Philemon:1:1 @ Pauxlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,

esperanto@Philemon:1:2 @ kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arhxipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:

esperanto@Philemon:1:3 @ Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Philemon:1:8 @ Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,

esperanto@Philemon:1:14 @ sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola.

esperanto@Philemon:1:22 @ Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.

esperanto@Philemon:1:25 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.

esperanto@Hebrews:1:1 @ Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,

esperanto@Hebrews:1:2 @ en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn,

esperanto@Hebrews:1:3 @ kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

esperanto@Hebrews:1:6 @ Kaj ankoraux, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras:Kaj klinigxu antaux li cxiuj angxeloj de Dio.

esperanto@Hebrews:1:12 @ Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

esperanto@Hebrews:2:1 @ Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu.

esperanto@Hebrews:2:2 @ CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,

esperanto@Hebrews:2:3 @ kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

esperanto@Hebrews:2:5 @ CXar ne al angxeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas.

esperanto@Hebrews:2:7 @ Vi malaltigis lin malmulte antaux la angxeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj;

esperanto@Hebrews:2:8 @ CXion Vi metis sub liajn piedojn. CXar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin.

esperanto@Hebrews:2:9 @ Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

esperanto@Hebrews:2:10 @ CXar konvenis al Li, por kiu cxio estas, kaj de kiu cxio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.

esperanto@Hebrews:2:13 @ Kaj ankaux:Mi fidos Lin. Kaj ankaux:Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.

esperanto@Hebrews:2:14 @ CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,

esperanto@Hebrews:3:1 @ Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon,

esperanto@Hebrews:3:6 @ sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.

esperanto@Hebrews:3:8 @ Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,

esperanto@Hebrews:3:10 @ Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

esperanto@Hebrews:3:13 @ sed konsilu unu la alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;

esperanto@Hebrews:3:14 @ cxar ni farigxis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certigxo ni tenos firma gxis la fino;

esperanto@Hebrews:3:15 @ dum estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

esperanto@Hebrews:3:16 @ CXar kiuj, auxskultinte, indignigis? cxu ne cxiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?

esperanto@Hebrews:3:17 @ Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?

esperanto@Hebrews:3:19 @ Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

esperanto@Hebrews:4:1 @ Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin.

esperanto@Hebrews:4:2 @ CXar al ni ankaux estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la auxdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido cxe la auxdantoj.

esperanto@Hebrews:4:3 @ CXar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritajxoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.

esperanto@Hebrews:4:6 @ CXar restas do por iuj veni en gxin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,

esperanto@Hebrews:4:7 @ denove Li difinis iun tagon, dirante en David:Hodiaux, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron.

esperanto@Hebrews:4:8 @ CXar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago.

esperanto@Hebrews:4:10 @ CXar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaux mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.

esperanto@Hebrews:4:11 @ Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laux la sama ekzemplo de malobeo.

esperanto@Hebrews:4:12 @ CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.

esperanto@Hebrews:4:13 @ Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

esperanto@Hebrews:4:14 @ Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.

esperanto@Hebrews:4:15 @ CXar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko.

esperanto@Hebrews:4:16 @ Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.

esperanto@Hebrews:5:1 @ CXar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;

esperanto@Hebrews:5:4 @ Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.

esperanto@Hebrews:5:6 @ kiel ankaux aliloke Li diris: Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Hebrews:5:8 @ tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;

esperanto@Hebrews:5:10 @ nomite de Dio cxefpastro laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Hebrews:5:11 @ Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado.

esperanto@Hebrews:5:12 @ CXar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo.

esperanto@Hebrews:6:1 @ Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,

esperanto@Hebrews:6:3 @ Kaj tion ni faros, se Dio permesos.

esperanto@Hebrews:6:9 @ Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;

esperanto@Hebrews:6:11 @ Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino;

esperanto@Hebrews:6:18 @ por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

esperanto@Hebrews:6:19 @ kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;

esperanto@Hebrews:6:20 @ kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Hebrews:7:1 @ CXar tiu Melkicedek, regxo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la regxoj, kaj lin benis,

esperanto@Hebrews:7:2 @ kaj al kiu ankaux Abraham donis dekonon el cxio (unue laux interpreto regxo de justeco, kaj poste regxo de Salem, tio estas regxo de paco;

esperanto@Hebrews:7:4 @ Nun pripensu, kiel granda estis cxi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akirajxoj.

esperanto@Hebrews:7:6 @ sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonajxon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn.

esperanto@Hebrews:7:9 @ Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaux Levi, la ricevanto de dekonajxoj, donis dekonajxon;

esperanto@Hebrews:7:11 @ Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (cxar sub gxi la popolo ricevis la legxon), kia plua bezono estis, ke levigxu alia pastro laux la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laux la maniero de Aaron?

esperanto@Hebrews:7:13 @ CXar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis cxe la altaro.

esperanto@Hebrews:7:14 @ CXar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.

esperanto@Hebrews:7:17 @ cxar li havas la ateston: Vi estas pastro por cxiam Laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Hebrews:7:19 @ (cxar la legxo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimigxas al Dio.

esperanto@Hebrews:7:26 @ CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

esperanto@Hebrews:8:1 @ Jen do la resumo rilate la diritajxojn:Ni havas tian cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la cxielo,

esperanto@Hebrews:8:5 @ kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de cxielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; cxar:Zorgu, Li diris, ke vi faru cxion laux la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

esperanto@Hebrews:8:9 @ Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, CXar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.

esperanto@Hebrews:9:5 @ kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.

esperanto@Hebrews:9:6 @ Kiam do cxi tio estis tiel arangxita, en la unuan tabernaklon eniras cxiam la pastroj, farante la Diservojn;

esperanto@Hebrews:9:7 @ sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la cxefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;

esperanto@Hebrews:9:12 @ nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton.

esperanto@Hebrews:9:17 @ CXar testamento efektivigxas rilate mortinton, cxar gxi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.

esperanto@Hebrews:9:19 @ CXar Moseo, parolinte cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,

esperanto@Hebrews:9:20 @ dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.

esperanto@Hebrews:9:24 @ CXar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la cxielon mem, por aperi antaux la vizagxo de Dio por ni;

esperanto@Hebrews:9:25 @ nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la cxefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra;

esperanto@Hebrews:10:1 @ CXar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.

esperanto@Hebrews:10:7 @ Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!

esperanto@Hebrews:10:9 @ tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.

esperanto@Hebrews:10:10 @ Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam.

esperanto@Hebrews:10:11 @ Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;

esperanto@Hebrews:10:15 @ Kaj la Sankta Spirito ankaux atestas al ni; cxar, dirinte:

esperanto@Hebrews:10:19 @ Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,

esperanto@Hebrews:10:20 @ per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,

esperanto@Hebrews:10:22 @ ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

esperanto@Hebrews:10:23 @ ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; cxar la promesinto estas fidela;

esperanto@Hebrews:10:24 @ kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;

esperanto@Hebrews:10:25 @ ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.

esperanto@Hebrews:10:26 @ CXar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,

esperanto@Hebrews:10:29 @ kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

esperanto@Hebrews:10:30 @ CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon.

esperanto@Hebrews:10:33 @ unuflanke, kiam vi farigxis spektaklo per riprocxoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.

esperanto@Hebrews:10:39 @ Sed ni ne estas el la malantauxen tirigxantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.

esperanto@Hebrews:11:3 @ Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.

esperanto@Hebrews:11:7 @ Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido.

esperanto@Hebrews:11:14 @ CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.

esperanto@Hebrews:11:18 @ nome tiu, al kiu estis dirite:Per Isaak oni nomos vian idaron;

esperanto@Hebrews:11:20 @ Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.

esperanto@Hebrews:11:21 @ Per la fido Jakob, mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur la supro de sia bastono.

esperanto@Hebrews:11:22 @ Per la fido Jozef, cxe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.

esperanto@Hebrews:11:29 @ Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.

esperanto@Hebrews:11:37 @ ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate

esperanto@Hebrews:11:40 @ cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.

esperanto@Hebrews:12:1 @ Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,

esperanto@Hebrews:12:9 @ Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?

esperanto@Hebrews:12:10 @ CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.

esperanto@Hebrews:12:13 @ kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.

esperanto@Hebrews:12:14 @ Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;

esperanto@Hebrews:12:15 @ rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;

esperanto@Hebrews:12:17 @ CXar vi scias, ke ecx kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.

esperanto@Hebrews:12:18 @ CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,

esperanto@Hebrews:12:22 @ sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,

esperanto@Hebrews:12:25 @ Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,

esperanto@Hebrews:12:28 @ Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;

esperanto@Hebrews:12:29 @ cxar nia Dio estas fajro konsumanta.

esperanto@Hebrews:13:3 @ Memoru la katenitojn, kvazaux vi ankaux estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankaux estas en la korpo.

esperanto@Hebrews:13:6 @ Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

esperanto@Hebrews:13:7 @ Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.

esperanto@Hebrews:13:10 @ Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton mangxi.

esperanto@Hebrews:13:13 @ Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riprocxon.

esperanto@Hebrews:13:14 @ CXar cxi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni sercxas.

esperanto@Hebrews:13:15 @ Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

esperanto@Hebrews:13:17 @ Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetigxu; cxar ili viglas pro viaj animoj, kvazaux liveronte raporton; por ke kun gxojo ili faru tion, kaj ne gxemante, cxar cxi tio estus senprofita por vi.

esperanto@Hebrews:13:18 @ Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en cxio honeste vivi.

esperanto@Hebrews:13:20 @ Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,

esperanto@Hebrews:13:23 @ Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaux, mi vin vidos.

esperanto@James:1:6 @ Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.

esperanto@James:1:8 @ duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj.

esperanto@James:1:13 @ Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;

esperanto@James:1:18 @ Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.

esperanto@James:1:21 @ Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.

esperanto@James:1:27 @ Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo.

esperanto@James:2:1 @ Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

esperanto@James:2:21 @ CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?

esperanto@James:3:1 @ Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan jugxon.

esperanto@James:3:2 @ CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.

esperanto@James:3:3 @ Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.

esperanto@James:3:4 @ Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.

esperanto@James:3:6 @ Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

esperanto@James:3:8 @ sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.

esperanto@James:3:9 @ Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per gxi ni malbenas homojn, faritajn laux la bildo de Dio;

esperanto@James:3:12 @ cxu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolcxajxon.

esperanto@James:4:5 @ Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme?

esperanto@James:4:8 @ Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.

esperanto@James:4:9 @ Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon.

esperanto@James:4:11 @ Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon; sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la legxo, sed jugxanto.

esperanto@James:4:12 @ Unu estas la legxdonisto kaj jugxisto, Tiu, kiu povas savi aux pereigi; kiu vi estas, jugxanta vian proksimulon?

esperanto@James:4:13 @ Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;

esperanto@James:4:15 @ Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion.

esperanto@James:5:4 @ Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.

esperanto@James:5:6 @ Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.

esperanto@James:5:11 @ Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

esperanto@James:5:14 @ CXu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili pregxu super li, sxmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro;

esperanto@James:5:15 @ kaj la pregxo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.

esperanto@James:5:16 @ Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

esperanto@James:5:17 @ Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.

esperanto@James:5:18 @ Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

esperanto@James:5:20 @ oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.

esperanto@1Peter:1:1 @ Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro, paslogxantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio, kaj Bitinio,

esperanto@1Peter:1:3 @ Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

esperanto@1Peter:1:9 @ ricevante la celon de via fido, savon de animoj.

esperanto@1Peter:1:13 @ Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo;

esperanto@1Peter:1:18 @ sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;

esperanto@1Peter:1:20 @ kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,

esperanto@1Peter:1:21 @ kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

esperanto@1Peter:1:22 @ CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;

esperanto@1Peter:2:1 @ Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,

esperanto@1Peter:2:8 @ kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.

esperanto@1Peter:2:11 @ Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;

esperanto@1Peter:2:12 @ kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.

esperanto@1Peter:2:19 @ CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste.

esperanto@1Peter:2:24 @ li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

esperanto@1Peter:2:25 @ CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

esperanto@1Peter:3:1 @ Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,

esperanto@1Peter:3:8 @ Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj;

esperanto@1Peter:3:11 @ Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.

esperanto@1Peter:3:12 @ CXar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon.

esperanto@1Peter:3:15 @ sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;

esperanto@1Peter:3:16 @ havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.

esperanto@1Peter:3:18 @ CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

esperanto@1Peter:4:4 @ en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;

esperanto@1Peter:4:10 @ lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;

esperanto@1Peter:4:11 @ se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@1Peter:4:15 @ Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;

esperanto@1Peter:4:17 @ CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?

esperanto@1Peter:4:19 @ Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.

esperanto@1Peter:5:12 @ Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke cxi tio estas la vera graco de Dio; en gxi firme staru.

esperanto@2Peter:1:1 @ Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

esperanto@2Peter:1:2 @ Graco al vi kaj paco pligrandigxu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro;

esperanto@2Peter:1:3 @ pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;

esperanto@2Peter:1:4 @ per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.

esperanto@2Peter:1:8 @ CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Peter:1:10 @ Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;

esperanto@2Peter:1:11 @ cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

esperanto@2Peter:1:13 @ Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo;

esperanto@2Peter:1:14 @ sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.

esperanto@2Peter:1:16 @ CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.

esperanto@2Peter:1:18 @ kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis, kunestante kun li sur la sankta monto.

esperanto@2Peter:1:19 @ Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;

esperanto@2Peter:1:20 @ antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon.

esperanto@2Peter:1:21 @ CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

esperanto@2Peter:2:1 @ Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.

esperanto@2Peter:2:2 @ Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata.

esperanto@2Peter:2:4 @ CXar se Dio ne indulgis angxelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la jugxo;

esperanto@2Peter:2:6 @ kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;

esperanto@2Peter:2:8 @ (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):

esperanto@2Peter:2:9 @ la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;

esperanto@2Peter:2:13 @ en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj, dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi;

esperanto@2Peter:2:14 @ havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno;

esperanto@2Peter:2:17 @ Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita.

esperanto@2Peter:2:21 @ CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.

esperanto@2Peter:2:22 @ Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.

esperanto@2Peter:3:7 @ sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj.

esperanto@2Peter:3:11 @ CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,

esperanto@2Peter:3:13 @ Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco.

esperanto@2Peter:3:15 @ Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaux nia amata frato Pauxlo, laux la sagxeco donita al li, jam skribis al vi,

esperanto@2Peter:3:18 @ Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

esperanto@1John:1:1 @ Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo

esperanto@1John:1:2 @ (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni);

esperanto@1John:1:3 @ kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

esperanto@1John:1:4 @ kaj cxi tion ni skribas, por ke nia gxojo kompletigxu.

esperanto@1John:1:5 @ Kaj jen estas la anonco, kiun ni auxdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.

esperanto@1John:1:6 @ Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;

esperanto@1John:1:7 @ sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

esperanto@1John:1:8 @ Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.

esperanto@1John:1:9 @ Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

esperanto@1John:1:10 @ Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.

esperanto@1John:2:1 @ Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;

esperanto@1John:2:2 @ kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

esperanto@1John:2:3 @ Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn.

esperanto@1John:2:5 @ sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li:

esperanto@1John:2:12 @ Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo.

esperanto@1John:2:18 @ Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo.

esperanto@1John:2:19 @ De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; cxar se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni.

esperanto@1John:2:21 @ Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi gxin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero.

esperanto@1John:2:25 @ Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni:la vivo eterna.

esperanto@1John:2:28 @ Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno.

esperanto@1John:3:1 @ Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis.

esperanto@1John:3:2 @ Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

esperanto@1John:3:7 @ Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa;

esperanto@1John:3:11 @ CXar jen estas la anonco, kiun vi auxdis de la komenco:ke ni amu unu la alian;

esperanto@1John:3:14 @ Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.

esperanto@1John:3:16 @ Per cxi tio ni konas amon:cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.

esperanto@1John:3:18 @ Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero.

esperanto@1John:3:19 @ Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li

esperanto@1John:3:20 @ en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion.

esperanto@1John:3:21 @ Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio;

esperanto@1John:3:22 @ kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li.

esperanto@1John:3:23 @ Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

esperanto@1John:3:24 @ Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.

esperanto@1John:4:2 @ Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio:cxiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;

esperanto@1John:4:6 @ Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin auxskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne auxskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.

esperanto@1John:4:7 @ Amataj, ni amu unu la alian; cxar la amo estas el Dio; kaj cxiu, kiu amas, naskigxas el Dio kaj Dion konas.

esperanto@1John:4:9 @ Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.

esperanto@1John:4:10 @ Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.

esperanto@1John:4:11 @ Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian.

esperanto@1John:4:12 @ Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni;

esperanto@1John:4:13 @ jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:cxar el Sia Spirito Li donis al ni.

esperanto@1John:4:14 @ Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

esperanto@1John:4:16 @ Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

esperanto@1John:4:17 @ Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.

esperanto@1John:4:19 @ Ni amas, cxar Li unue nin amis.

esperanto@1John:4:21 @ Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaux sian fraton.

esperanto@1John:5:2 @ Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.

esperanto@1John:5:3 @ CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

esperanto@1John:5:4 @ CXar cxio, kio el Dio naskigxis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon:nia fido.

esperanto@1John:5:6 @ CXi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.

esperanto@1John:5:9 @ Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; cxar jen estas la atesto de Dio:ke Li atestis pri Sia Filo.

esperanto@1John:5:11 @ Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.

esperanto@1John:5:14 @ Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas;

esperanto@1John:5:15 @ kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.

esperanto@1John:5:18 @ Ni scias, ke cxiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tusxas.

esperanto@1John:5:19 @ Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo.

esperanto@1John:5:20 @ Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

esperanto@2John:1:2 @ pro la vero restanta en ni, kaj gxi estos cxe ni por cxiam:

esperanto@2John:1:3 @ Graco, kompato, paco, estos cxe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.

esperanto@2John:1:4 @ Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.

esperanto@2John:1:5 @ Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.

esperanto@2John:1:6 @ Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laux Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke vi iradu en gxi.

esperanto@2John:1:12 @ Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizagxon kontraux vizagxo, por ke via gxojo estu plena.

esperanto@3John:1:2 @ Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

esperanto@3John:1:3 @ CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.

esperanto@3John:1:6 @ kiuj atestis vian amon antaux la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antauxenigante dece je Dio,

esperanto@3John:1:7 @ cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.

esperanto@3John:1:8 @ Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.

esperanto@3John:1:9 @ Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.

esperanto@3John:1:10 @ Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.

esperanto@3John:1:12 @ Pri Demetrio estas atestite de cxiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.

esperanto@3John:1:14 @ sed mi esperas vidi vin baldaux, kaj ni parolos vizagxon kontraux vizagxo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laux nomo la amikojn.

esperanto@Jude:1:3 @ Amataj, kiam mi faris cxian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi devigxis skribi al vi, por kuragxigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.

esperanto@Jude:1:4 @ CXar ensxteligxis iuj homoj, jam antaux longe destinitaj por cxi tiu kondamno, malpiuloj, sxangxante la gracon de nia Dio en dibocxecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.

esperanto@Jude:1:13 @ sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.

esperanto@Jude:1:14 @ Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,

esperanto@Jude:1:15 @ por fari jugxon kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.

esperanto@Jude:1:17 @ Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

esperanto@Jude:1:21 @ konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

esperanto@Jude:1:25 @ al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis la eterneco. Amen.

esperanto@Revelation:1:1 @ Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,

esperanto@Revelation:1:5 @ kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

esperanto@Revelation:1:6 @ kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Revelation:1:12 @ Kaj mi min turnis, por vidi la vocxon, kiu parolis kun mi. Kaj turnigxinte, mi vidis sep orajn lampingojn;

esperanto@Revelation:1:13 @ kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora zono.

esperanto@Revelation:1:15 @ kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj.

esperanto@Revelation:2:6 @ Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaux malamas.

esperanto@Revelation:2:15 @ Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.

esperanto@Revelation:2:17 @ Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

esperanto@Revelation:2:21 @ Kaj mi donis al sxi tempon, por ke sxi pentu; kaj sxi ne volas penti pri sia malcxasteco.

esperanto@Revelation:2:24 @ Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al cxiuj, kiuj ne havas cxi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundajxojn de Satano, kiel oni diras:Mi ne jxetos sur vin alian sxargxon.

esperanto@Revelation:3:7 @ Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

esperanto@Revelation:3:8 @ Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.

esperanto@Revelation:3:9 @ Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

esperanto@Revelation:3:11 @ Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

esperanto@Revelation:3:17 @ CXar vi diras:Mi estas ricxa kaj akiris ricxon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malricxa kaj blinda kaj nuda;

esperanto@Revelation:3:18 @ mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.

esperanto@Revelation:3:20 @ Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi.

esperanto@Revelation:4:10 @ la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:

esperanto@Revelation:4:11 @ Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

esperanto@Revelation:5:3 @ Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin.

esperanto@Revelation:5:4 @ Kaj mi multe ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin rigardi;

esperanto@Revelation:5:7 @ Kaj li venis, kaj prenis gxin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.

esperanto@Revelation:5:8 @ Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.

esperanto@Revelation:5:9 @ Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

esperanto@Revelation:5:10 @ kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.

esperanto@Revelation:5:14 @ Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.

esperanto@Revelation:6:2 @ Kaj mi rigardis, kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.

esperanto@Revelation:6:4 @ Kaj eliris alia cxevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur gxi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.

esperanto@Revelation:6:5 @ Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi auxdis la trian kreitajxon dirantan:Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra cxevalo; kaj la sidanta sur gxi havis en la mano pesilon.

esperanto@Revelation:6:8 @ Kaj mi rigardis, kaj jen pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.

esperanto@Revelation:6:9 @ Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;

esperanto@Revelation:6:10 @ kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?

esperanto@Revelation:6:11 @ Kaj estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumigxos.

esperanto@Revelation:6:12 @ Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;

esperanto@Revelation:6:16 @ kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;

esperanto@Revelation:6:17 @ cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

esperanto@Revelation:7:2 @ Kaj mi vidis alian angxelon suprenirantan de la sunlevigxo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda vocxo al la kvar angxeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron,

esperanto@Revelation:7:3 @ dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaux ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.

esperanto@Revelation:7:9 @ Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;

esperanto@Revelation:7:10 @ kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido.

esperanto@Revelation:7:11 @ Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio,

esperanto@Revelation:7:12 @ dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Revelation:7:13 @ Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?

esperanto@Revelation:8:2 @ Kaj mi vidis la sep angxelojn, kiuj staras antaux Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.

esperanto@Revelation:8:3 @ Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono.

esperanto@Revelation:8:5 @ Kaj la angxelo prenis la incensilon, kaj li plenigis gxin per la fajro de la altaro, kaj jxetis gxin sur la teron; kaj farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo.

esperanto@Revelation:9:1 @ Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo de la puto de la abismo.

esperanto@Revelation:9:3 @ Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.

esperanto@Revelation:9:4 @ Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdajxon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.

esperanto@Revelation:9:20 @ Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;

esperanto@Revelation:10:1 @ Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo, kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;

esperanto@Revelation:10:7 @ sed en la tagoj de la vocxo de la sepa angxelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finigxos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.

esperanto@Revelation:10:10 @ Kaj mi prenis la libreton el la mano de la angxelo, kaj formangxis gxin; kaj en mia busxo gxi estis dolcxa kiel mielo, kaj kiam mi gxin mangxis, mia ventro maldolcxigxis.

esperanto@Revelation:11:1 @ Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:Levigxu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en gxi.

esperanto@Revelation:11:2 @ Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.

esperanto@Revelation:11:5 @ Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia busxo kaj formangxas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.

esperanto@Revelation:11:9 @ Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.

esperanto@Revelation:11:11 @ Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili starigxis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.

esperanto@Revelation:11:12 @ Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.

esperanto@Revelation:11:13 @ Kaj en tiu horo farigxis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj plenigxis de timo, kaj donis lauxdon al la Dio de la cxielo.

esperanto@Revelation:11:15 @ Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

esperanto@Revelation:11:16 @ Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaux Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizagxon kaj adorklinigxis al Dio,

esperanto@Revelation:11:17 @ dirante:Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; cxar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj regxis.

esperanto@Revelation:11:18 @ Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti jugxataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

esperanto@Revelation:12:4 @ Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.

esperanto@Revelation:12:6 @ Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie sxi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru sxin mil ducent sesdek tagojn.

esperanto@Revelation:12:10 @ Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio.

esperanto@Revelation:12:12 @ Pro tio gxoju, ho cxieloj, kaj vi, kiuj en ili logxas. Ve al la tero kaj al la maro! cxar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.

esperanto@Revelation:12:14 @ Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de la serpento.

esperanto@Revelation:13:1 @ kaj gxi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.

esperanto@Revelation:13:2 @ Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj gxiaj piedoj estis kiel de urso, kaj gxia busxo kiel busxo de leono; kaj la drako donis al gxi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan auxtoritaton.

esperanto@Revelation:13:3 @ Kaj mi vidis unu el gxiaj kapoj kvazaux morte vunditan; kaj la morta vundo sanigxis; kaj la tuta tero miris post la besto;

esperanto@Revelation:13:4 @ kaj ili adorklinigxis al la drako, cxar gxi donis sian auxtoritaton al la besto; kaj ili adorklinigxis al la besto, dirante:Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraux gxi?

esperanto@Revelation:13:5 @ kaj estis donita al gxi busxo, parolanta grandajxojn kaj blasfemajxojn; kaj estis donita al gxi auxtoritato agadi dum kvardek du monatoj.

esperanto@Revelation:13:7 @ Kaj estis donite al gxi fari militon kontraux la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al gxi auxtoritato sur cxiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.

esperanto@Revelation:13:8 @ Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

esperanto@Revelation:13:11 @ Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj gxi havis du kornojn, simile al sxafido, kaj gxi parolis kiel drako.

esperanto@Revelation:13:12 @ Kaj gxi ekzercas la tutan auxtoritaton de la unua besto antaux gxi. Kaj gxi devigas la teron kaj la logxantojn sur gxi adorklinigxi al la unua besto, kies morta vundo sanigxis.

esperanto@Revelation:13:13 @ Kaj gxi faras grandajn signojn, devigante ecx fajron malsupreniri el la cxielo sur la teron antaux la homoj.

esperanto@Revelation:13:14 @ Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.

esperanto@Revelation:13:15 @ Kaj estis donite, ke gxi donu spiron al la bildo de la besto, por ke ecx parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke cxiuj, kiuj ne volas adorklinigxi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.

esperanto@Revelation:13:17 @ por ke neniu povu acxeti aux vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aux la numeron de gxia nomo.

esperanto@Revelation:14:3 @ kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

esperanto@Revelation:14:7 @ kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

esperanto@Revelation:14:9 @ Kaj alia angxelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda vocxo:Se iu adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aux sur sia mano,

esperanto@Revelation:14:11 @ kaj la fumo de ilia turmento levigxas por cxiam kaj eterne; kaj ne havas pauxzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj cxiu, kiu ricevas la markon de gxia nomo.

esperanto@Revelation:14:15 @ Kaj alia angxelo eliris el la templo, kriante per granda vocxo al la sidanta sur la nubo:Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; cxar venis la horo por rikolti, cxar la rikolto de la tero tromaturigxis.

esperanto@Revelation:15:1 @ Kaj mi vidis alian signon en la cxielo, grandan kaj mirindan:sep angxelojn havantajn sep plagojn, la finajn, cxar en ili finigxis la kolero de Dio.

esperanto@Revelation:15:4 @ Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

esperanto@Revelation:15:6 @ kaj elvenis el la templo la sep angxeloj, havante la sep plagojn, vestite per linajxo pura kaj luma, kaj zonite cxirkaux la brusto per ora zono.

esperanto@Revelation:15:7 @ Kaj unu el la kvar kreitajxoj donis al la sep angxeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por cxiam kaj eterne.

esperanto@Revelation:15:8 @ Kaj la templo plenigxis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, gxis finigxos la sep plagoj de la sep angxeloj.

esperanto@Revelation:16:2 @ Kaj la unua foriris, kaj elversxis sian pelvon sur la teron; kaj farigxis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorklinigxis al gxia bildo.

esperanto@Revelation:16:6 @ cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.

esperanto@Revelation:16:8 @ Kaj la kvara elversxis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al gxi brulvundi homojn per fajro.

esperanto@Revelation:16:9 @ Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

esperanto@Revelation:16:15 @ (Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)

esperanto@Revelation:16:16 @ Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.

esperanto@Revelation:16:19 @ Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.

esperanto@Revelation:17:1 @ Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj;

esperanto@Revelation:17:4 @ Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco,

esperanto@Revelation:17:5 @ kaj sur sia frunto nomon skribitan:MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO.

esperanto@Revelation:17:9 @ CXi tie estas la signifo, kiu havas sagxecon:la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la virino;

esperanto@Revelation:17:10 @ kaj ili estas sep regxoj; la kvin jam falis, la unu estas, la alia ankoraux ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon.

esperanto@Revelation:17:17 @ CXar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, gxis la vortoj de Dio plenumigxos.

esperanto@Revelation:18:1 @ Post tio mi vidis alian angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, havantan grandan auxtoritaton; kaj la tero lumigxis per lia gloro.

esperanto@Revelation:18:6 @ Redonu al sxi, gxuste kiel sxi donis, kaj duobligu duoble laux sxiaj faroj; en la pokalo, kiun sxi miksis, miksu al sxi duoblon.

esperanto@Revelation:18:10 @ starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.

esperanto@Revelation:18:11 @ Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon;

esperanto@Revelation:18:13 @ kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.

esperanto@Revelation:18:14 @ Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.

esperanto@Revelation:18:21 @ Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

esperanto@Revelation:19:1 @ Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;

esperanto@Revelation:19:4 @ Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja!

esperanto@Revelation:19:5 @ Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.

esperanto@Revelation:19:6 @ Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.

esperanto@Revelation:19:7 @ Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis.

esperanto@Revelation:19:8 @ Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.

esperanto@Revelation:19:10 @ Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

esperanto@Revelation:19:12 @ Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.

esperanto@Revelation:19:19 @ Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo.

esperanto@Revelation:19:20 @ Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

esperanto@Revelation:20:1 @ Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.

esperanto@Revelation:20:2 @ Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,

esperanto@Revelation:20:3 @ kaj jxetis lin en la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.

esperanto@Revelation:20:4 @ Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj jugxo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorklinigxis al la besto, nek al gxia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili regxis kun Kristo mil jarojn.

esperanto@Revelation:20:5 @ La ceteraj mortintoj ne vivis, gxis finigxos la mil jaroj. Tio estas la unua relevigxo.

esperanto@Revelation:20:6 @ Felicxa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua relevigxo; super tiuj la dua morto havas nenian auxtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj regxos kun li mil jarojn.

esperanto@Revelation:20:7 @ Kaj kiam finigxos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,

esperanto@Revelation:20:9 @ Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

esperanto@Revelation:21:2 @ Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo.

esperanto@Revelation:21:8 @ Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

esperanto@Revelation:21:9 @ Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la SXafido.

esperanto@Revelation:21:10 @ Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,

esperanto@Revelation:21:19 @ La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;

esperanto@Revelation:21:20 @ la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.

esperanto@Revelation:21:27 @ kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

esperanto@Revelation:22:2 @ meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

esperanto@Revelation:22:8 @ Kaj mi, Johano, estis la auxdanto kaj la vidanto de cxi tio. Kaj kiam mi auxdis kaj vidis, mi falis, por adorklinigxi antaux la piedoj de la angxelo, kiu montris tion al mi.

esperanto@Revelation:22:9 @ Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.

esperanto@Revelation:22:14 @ Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.


Bible:
Filter: String: