Bible:
Filter: String:

NONE.filter - esperanto fortigxis:



esperanto@Genesis:7:18 @ Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo.

esperanto@Genesis:7:19 @ Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo.

esperanto@Genesis:8:8 @ Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo sur la tero.

esperanto@Genesis:8:11 @ Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero.

esperanto@Genesis:47:13 @ Ne estis pano sur la tuta tero, cxar la malsato estis tre forta; kaj senfortigxis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.

esperanto@Genesis:48:10 @ La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin.

esperanto@Exodus:1:7 @ Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

esperanto@Exodus:1:20 @ Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la popolo multigxis kaj tre fortigxis.

esperanto@Joshua:17:13 @ Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.

esperanto@Judges:1:28 @ Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.

esperanto@Judges:4:24 @ Kaj la mano de la Izraelidoj cxiam pli fortigxis super Jabin, regxo de Kanaan, gxis ili ekstermis Jabinon, regxon de Kanaan.

esperanto@1Samuel:2:5 @ Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis.

esperanto@1Samuel:31:3 @ La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.

esperanto@2Samuel:15:12 @ Kaj Absxalom sendis inviti ankaux Ahxitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la bucxoferojn. Tiam la konspiro plifortigxis, kaj la popolo cxiam pli kaj pli amase iris al Absxalom.

esperanto@1Kings:22:35 @ Sed la batalo plifortigxis en tiu tago, kaj la regxo staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la cxaro.

esperanto@2Kings:14:5 @ Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.

esperanto@2Kings:25:3 @ En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

esperanto@1Chronicles:10:3 @ La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.

esperanto@2Chronicles:13:18 @ Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:13:20 @ Kaj Jerobeam ne plu refortigxis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.

esperanto@2Chronicles:13:21 @ Sed Abija fortigxis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn.

esperanto@2Chronicles:18:34 @ Sed la batalo plifortigxis en tiu tago; kaj la regxo de Izrael staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj gxis la vespero, kaj li mortis en la momento de la mallevigxo de la suno.

esperanto@2Chronicles:21:4 @ Kiam Jehoram estrigxis super la regno de sia patro kaj fortigxis, li mortigis per glavo cxiujn siajn fratojn kaj ankaux kelkajn el la eminentuloj de Izrael.

esperanto@Nehemiah:2:18 @ Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.

esperanto@Job:17:1 @ Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.

esperanto@Psalms:6:2 @ Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.

esperanto@Psalms:31:9 @ Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

esperanto@Psalms:31:10 @ CXar mia vivo konsumigxis de malgxojo kaj miaj jaroj de gxemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortigxis.

esperanto@Psalms:32:3 @ Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado.

esperanto@Psalms:38:8 @ Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

esperanto@Psalms:69:3 @ Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.

esperanto@Psalms:69:4 @ Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.

esperanto@Psalms:69:20 @ Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.

esperanto@Psalms:106:43 @ Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

esperanto@Psalms:107:5 @ Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis.

esperanto@Psalms:109:24 @ Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.

esperanto@Psalms:142:3 @ Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.

esperanto@Psalms:142:6 @ Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

esperanto@Isaiah:3:8 @ CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

esperanto@Isaiah:5:13 @ Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso senfortigxis de soifo.

esperanto@Isaiah:14:10 @ Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;

esperanto@Isaiah:16:12 @ Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion atingos.

esperanto@Isaiah:33:23 @ Viaj sxnuregoj malfortigxis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne strecxas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; ecx lamuloj iros kapti rabajxon.

esperanto@Isaiah:51:20 @ Viaj filoj senfortigxis, kusxis cxe la komenco de cxiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.

esperanto@Jeremiah:50:43 @ Auxdis la regxo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortigxis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel cxe naskantino.

esperanto@Jeremiah:52:6 @ En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

esperanto@Lamentations:2:11 @ Konsumigxis de larmoj miaj okuloj, sxvelis miaj internajxoj, Elversxigxis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la filino de mia popolo, Kiam infanoj kaj sucxinfanoj senfortigxis de malsato sur la stratoj de la urbo.

esperanto@Lamentations:5:17 @ Pro tio senfortigxis nia koro, Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

esperanto@Daniel:8:27 @ Kaj mi, Daniel, senfortigxis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi levigxis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la regxo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.

esperanto@Jonah:2:7 @ Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.

esperanto@Jonah:4:8 @ Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortigxis kaj petis por si morton; li diris:Pli bone por mi estas morti, ol vivi.

esperanto@Nahum:2:10 @ Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

esperanto@Luke:1:80 @ Kaj kreskis la infano kaj fortigxis en spirito, kaj estis en la dezertoj gxis la tago de sia ekmontrigxo al Izrael.

esperanto@Luke:2:40 @ Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

esperanto@Acts:3:7 @ Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis.

esperanto@Acts:9:19 @ kaj preninte nutrajxon, li refortigxis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko.

esperanto@Acts:9:22 @ Sed Sauxlo des pli fortigxis, kaj li konfuzis la Judojn logxantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.

esperanto@Romans:4:20 @ tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio,

esperanto@Hebrews:11:34 @ estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.


Bible:
Filter: String: