Bible:
Filter: String:

NONE.filter - esperanto kolonoj:



esperanto@Exodus:24:4 @ Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

esperanto@Exodus:26:32 @ Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn.

esperanto@Exodus:26:37 @ kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.

esperanto@Exodus:27:10 @ kaj gxiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.

esperanto@Exodus:27:11 @ Tiel same ankaux sur la norda flanko lauxlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.

esperanto@Exodus:27:12 @ Sed lauxlargxe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.

esperanto@Exodus:27:14 @ Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

esperanto@Exodus:27:15 @ Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

esperanto@Exodus:27:16 @ Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj.

esperanto@Exodus:27:17 @ CXiuj kolonoj cxirkaux la korto havu ligilojn el argxento, hokojn el argxento, kaj bazojn el kupro.

esperanto@Exodus:35:11 @ la tabernaklon kaj gxian tendon kaj gxian kovron, gxiajn hoketojn kaj gxiajn tabulojn, gxiajn riglilojn, gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;

esperanto@Exodus:35:17 @ la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto;

esperanto@Exodus:36:36 @ Kaj li faris por gxi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar argxentajn bazojn.

esperanto@Exodus:36:38 @ kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

esperanto@Exodus:38:10 @ kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:11 @ Kaj sur la norda flanko ankaux cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:12 @ Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:14 @ Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.

esperanto@Exodus:38:15 @ Kaj sur la dua latero, sur ambaux flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.

esperanto@Exodus:38:17 @ Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj el argxento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj cxiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per argxentaj ligajxoj.

esperanto@Exodus:38:19 @ Kaj al gxi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el argxento, iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:28 @ Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili.

esperanto@Exodus:39:33 @ Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;

esperanto@Exodus:39:40 @ la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno;

esperanto@Exodus:40:18 @ Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis gxiajn bazojn kaj starigis gxiajn tabulojn kaj arangxis gxiajn riglilojn kaj starigis gxiajn kolonojn.

esperanto@Leviticus:26:30 @ Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.

esperanto@Numbers:3:36 @ Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta arangxajxo,

esperanto@Numbers:3:37 @ kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj.

esperanto@Numbers:4:31 @ Kaj jen estas la ofico de ilia portado cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno:ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj gxiajn riglilojn kaj gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;

esperanto@Numbers:4:32 @ kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.

esperanto@Judges:16:25 @ Kiam ilia koro gajigxis, ili diris:Voku SXimsxonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis SXimsxonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.

esperanto@Judges:16:26 @ Kaj SXimsxon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano:Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili.

esperanto@Judges:16:29 @ Kaj SXimsxon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.

esperanto@1Kings:7:2 @ Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.

esperanto@1Kings:7:3 @ Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.

esperanto@1Kings:7:6 @ Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.

esperanto@1Kings:7:15 @ Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.

esperanto@1Kings:7:16 @ Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.

esperanto@1Kings:7:17 @ Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua.

esperanto@1Kings:7:18 @ Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.

esperanto@1Kings:7:19 @ La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.

esperanto@1Kings:7:20 @ Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.

esperanto@1Kings:7:21 @ Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.

esperanto@1Kings:7:22 @ Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.

esperanto@1Kings:7:41 @ la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;

esperanto@1Kings:7:42 @ kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;

esperanto@2Kings:18:16 @ En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:25:13 @ La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.

esperanto@2Kings:25:16 @ Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

esperanto@1Chronicles:18:8 @ Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

esperanto@2Chronicles:3:15 @ Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.

esperanto@2Chronicles:3:16 @ Kaj li faris cxenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la cxenojn.

esperanto@2Chronicles:3:17 @ Kaj li starigis la kolonojn antaux la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jahxin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

esperanto@2Chronicles:4:12 @ du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,

esperanto@2Chronicles:4:13 @ kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.

esperanto@2Chronicles:14:5 @ Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.

esperanto@2Chronicles:34:4 @ Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.

esperanto@2Chronicles:34:7 @ li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj cxiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.

esperanto@Esther:1:6 @ Blankaj, rugxaj, kaj bluaj sxtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj sxnuroj, pendis sur argxentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj argxentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.

esperanto@Job:9:6 @ Li skuas la teron de gxia loko, Ke gxiaj kolonoj tremas;

esperanto@Job:26:11 @ La kolonoj de la cxielo sxanceligxas Kaj tremas de Lia krio.

esperanto@Psalms:75:3 @ Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.

esperanto@Psalms:144:12 @ Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;

esperanto@Proverbs:9:1 @ La sagxo konstruis sian domon, CXarpentis gxiajn sep kolonojn.

esperanto@Songs:3:10 @ GXiajn kolonojn li konstruis el argxento, La cxarpentajxon el oro, la tegajxon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.

esperanto@Songs:5:15 @ Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;

esperanto@Isaiah:6:4 @ Eksxanceligxis de la vokanta vocxo la kolonoj de la pordo, kaj la domo plenigxis de fumo.

esperanto@Isaiah:9:18 @ CXar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj levigxas kolonoj da fumo.

esperanto@Jeremiah:27:19 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en cxi tiu urbo

esperanto@Jeremiah:52:17 @ La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon.

esperanto@Jeremiah:52:20 @ Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

esperanto@Jeremiah:52:21 @ La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena.

esperanto@Ezekiel:6:4 @ Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaux viaj idoloj.

esperanto@Ezekiel:6:6 @ En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.

esperanto@Ezekiel:40:9 @ En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur gxiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruajxo.

esperanto@Ezekiel:40:10 @ Da flankaj cxambretoj cxe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; cxiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaux la ambauxflankaj kolonoj havis unu mezuron.

esperanto@Ezekiel:40:14 @ Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:40:16 @ Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj cxambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, cxirkauxe de la pordego; tiel ankaux en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj cxe cxiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.

esperanto@Ezekiel:40:21 @ Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri; kaj gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da largxo.

esperanto@Ezekiel:40:24 @ Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris gxiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel cxe la aliaj.

esperanto@Ezekiel:40:26 @ Kaj por supreniri gxi havis sep sxtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaux ili, kaj palmornamojn gxiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.

esperanto@Ezekiel:40:29 @ Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:31 @ Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok sxtupoj por levigxo.

esperanto@Ezekiel:40:33 @ Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:34 @ Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

esperanto@Ezekiel:40:36 @ GXi havis cxambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:37 @ Kaj gxiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

esperanto@Ezekiel:40:38 @ Estis ankaux cxambro kun sia enirejo apud la kolonoj cxe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon.

esperanto@Ezekiel:40:49 @ La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.

esperanto@Ezekiel:41:1 @ Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris cxe la kolonoj ses ulnojn da largxo cxe unu flanko kaj ses ulnojn da largxo cxe la alia flanko, lauxlargxe de la tabernaklo.

esperanto@Ezekiel:42:6 @ CXar ili estis trietagxaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.

esperanto@Joel:2:30 @ Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.

esperanto@Galatians:2:9 @ Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;

esperanto@Revelation:10:1 @ Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo, kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;


Bible:
Filter: String: