Bible:
Filter: String:

NONE.filter - esperanto pasis:



esperanto@Genesis:7:10 @ Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.

esperanto@Genesis:12:6 @ Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko SXehxem, gxis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando.

esperanto@Genesis:16:3 @ Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon.

esperanto@Genesis:18:5 @ Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.

esperanto@Genesis:31:21 @ Kaj li rapide foriris kune kun cxio, kion li havis. Kaj li transpasis la Riveron kaj direktigxis al la monto Gilead.

esperanto@Genesis:32:21 @ Kaj la donaco pasis antaux li; sed li pasigis tiun nokton en la tendaro.

esperanto@Genesis:32:22 @ Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.

esperanto@Genesis:32:31 @ La suno levigxis antaux li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.

esperanto@Genesis:33:3 @ Kaj li mem pasis preter ilin, kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn, antaux ol li atingis sian fraton.

esperanto@Genesis:38:12 @ Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de SXua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoligxis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj sxafoj, li kaj lia amiko, HXira la Adulamano.

esperanto@Genesis:41:46 @ Jozef havis la agxon de tridek jaroj, kiam li starigxis antaux Faraono, la regxo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.

esperanto@Genesis:50:3 @ Kaj pasis super li kvardek tagoj; cxar tiel longe dauxras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.

esperanto@Genesis:50:4 @ Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:

esperanto@Exodus:7:25 @ Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

esperanto@Exodus:12:27 @ tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.

esperanto@Exodus:38:26 @ po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.

esperanto@Numbers:13:32 @ Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj;

esperanto@Numbers:14:7 @ kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene:La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona.

esperanto@Deuteronomy:34:8 @ Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.

esperanto@Joshua:14:10 @ Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj.

esperanto@Judges:3:26 @ Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.

esperanto@Judges:9:25 @ Kaj la logxantoj de SXehxem starigis kontraux li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis cxiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimelehx.

esperanto@Judges:11:26 @ De la tempo, kiam Izrael eklogxis en HXesxbon kaj en gxiaj dependajxoj kaj en Aroer kaj en gxiaj dependajxoj, kaj en cxiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?

esperanto@Judges:11:29 @ Kaj venis sur Jiftahxon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:39 @ Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,

esperanto@1Samuel:7:2 @ De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael sopiris pri la Eternulo.

esperanto@1Samuel:13:1 @ Unu jaro pasis post la regxigxo de Saul, kaj jam du jarojn li regxis super Izrael.

esperanto@1Samuel:29:2 @ La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Ahxisx.

esperanto@2Samuel:11:27 @ Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.

esperanto@2Samuel:24:8 @ Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naux monatoj kaj dudek tagoj.

esperanto@1Kings:13:25 @ Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu logxis la maljuna profeto.

esperanto@1Kings:18:29 @ Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.

esperanto@1Kings:22:1 @ Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.

esperanto@2Kings:2:8 @ Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.

esperanto@2Kings:2:9 @ Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.

esperanto@2Kings:2:14 @ Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.

esperanto@Job:7:6 @ Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

esperanto@Job:17:11 @ Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.

esperanto@Psalms:37:36 @ Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

esperanto@Psalms:42:7 @ Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

esperanto@Psalms:66:12 @ Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

esperanto@Psalms:90:4 @ CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.

esperanto@Psalms:90:9 @ CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

esperanto@Psalms:102:3 @ CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno.

esperanto@Proverbs:7:8 @ Kiu pasis sur la placo preter sxia angulo, Kaj iris la vojon al sxia domo,

esperanto@Proverbs:24:30 @ Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinbergxardeno de sensagxulo;

esperanto@Songs:2:11 @ CXar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;

esperanto@Isaiah:10:29 @ ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.

esperanto@Jeremiah:2:6 @ Kaj ili ne diris:Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu logxis?

esperanto@Jeremiah:8:20 @ Pasis la rikolto, finigxis la somero, sed ni ne ricevis helpon.

esperanto@Daniel:1:18 @ Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.

esperanto@Hosea:14:4 @ Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.

esperanto@Habakkuk:3:10 @ Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

esperanto@Matthew:14:15 @ Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.

esperanto@Mark:1:35 @ Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis.

esperanto@Mark:9:30 @ Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.

esperanto@Mark:16:1 @ Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome acxetis aromajxojn, por ke ili iru kaj sxmiru lin.

esperanto@Luke:2:21 @ Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

esperanto@Luke:9:28 @ Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.

esperanto@Luke:10:31 @ Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.

esperanto@Luke:10:32 @ Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

esperanto@Luke:17:11 @ Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.

esperanto@Luke:19:1 @ Kaj li eniris en Jerihxon kaj gxin trapasis.

esperanto@John:5:24 @ Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon.

esperanto@Acts:12:10 @ Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li.

esperanto@Acts:16:4 @ Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.

esperanto@Acts:18:23 @ Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis lauxvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante cxiujn discxiplojn.

esperanto@Acts:24:11 @ cxar vi povas certigxi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorklinigxi;

esperanto@Acts:27:9 @ Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojagxo jam farigxis dangxera, cxar jam pasis la Fasto, Pauxlo avertis ilin,

esperanto@2Corinthians:5:17 @ Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

esperanto@2Corinthians:11:25 @ Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;

esperanto@Hebrews:11:29 @ Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.

esperanto@1John:3:14 @ Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.

esperanto@Revelation:9:12 @ La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraux du Veoj.

esperanto@Revelation:11:14 @ La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.

esperanto@Revelation:21:1 @ Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.

esperanto@Revelation:21:4 @ kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.


Bible:
Filter: String: