Bible:
Filter: String:

NT-GOSPEL.filter - esperanto Ido:



esperanto@Matthew:3:4 @ Kaj tiu Johano havis sian vestajxon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon cxirkaux siaj lumboj, kaj lia nutrajxo estis akridoj kaj sovagxa mielo.

esperanto@Matthew:3:7 @ Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

esperanto@Matthew:3:9 @ kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.

esperanto@Matthew:5:8 @ Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.

esperanto@Matthew:7:5 @ Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.

esperanto@Matthew:8:10 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.

esperanto@Matthew:9:2 @ Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Matthew:9:22 @ Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

esperanto@Matthew:9:29 @ Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido.

esperanto@Matthew:11:21 @ Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.

esperanto@Matthew:11:22 @ Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de jugxado, ol por vi.

esperanto@Matthew:12:34 @ Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.

esperanto@Matthew:13:14 @ Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

esperanto@Matthew:15:21 @ Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.

esperanto@Matthew:15:28 @ Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

esperanto@Matthew:16:28 @ Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.

esperanto@Matthew:17:20 @ Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.

esperanto@Matthew:19:28 @ Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

esperanto@Matthew:21:2 @ dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.

esperanto@Matthew:21:5 @ Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.

esperanto@Matthew:21:7 @ kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.

esperanto@Matthew:21:21 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.

esperanto@Matthew:23:23 @ Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la legxo:jugxon kaj kompaton kaj fidon. Sed cxi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.

esperanto@Matthew:23:33 @ Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena?

esperanto@Matthew:23:39 @ CXar mi diras al vi:De nun vi ne vidos min, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

esperanto@Matthew:24:10 @ Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

esperanto@Matthew:24:15 @ Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),

esperanto@Matthew:24:30 @ kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

esperanto@Matthew:24:33 @ tiel same vi, kiam vi vidos cxion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj.

esperanto@Matthew:25:31 @ Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

esperanto@Matthew:26:21 @ kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.

esperanto@Matthew:26:23 @ Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.

esperanto@Matthew:26:25 @ Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris:CXu eble mi, Rabeno? Li diris al li:Vi diris.

esperanto@Matthew:26:64 @ Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

esperanto@Matthew:28:7 @ Kaj iru rapide, kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj, kaj jen li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

esperanto@Matthew:28:10 @ Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

esperanto@Mark:1:6 @ Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon.

esperanto@Mark:2:5 @ Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Mark:3:8 @ kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li.

esperanto@Mark:4:40 @ Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon?

esperanto@Mark:5:34 @ Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

esperanto@Mark:7:24 @ Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kasxita.

esperanto@Mark:7:31 @ Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.

esperanto@Mark:9:1 @ Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

esperanto@Mark:10:52 @ Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

esperanto@Mark:11:2 @ kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin.

esperanto@Mark:11:4 @ Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin.

esperanto@Mark:11:5 @ Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon?

esperanto@Mark:11:7 @ Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi.

esperanto@Mark:11:22 @ Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.

esperanto@Mark:13:14 @ Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;

esperanto@Mark:13:26 @ Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

esperanto@Mark:13:29 @ tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj.

esperanto@Mark:14:18 @ Kaj dum ili sidis kaj mangxis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu mangxas kun mi.

esperanto@Mark:14:62 @ Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo.

esperanto@Mark:16:7 @ Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.

esperanto@Luke:2:24 @ kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn.

esperanto@Luke:2:26 @ Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo.

esperanto@Luke:3:6 @ Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.

esperanto@Luke:3:7 @ Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

esperanto@Luke:3:8 @ Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.

esperanto@Luke:4:26 @ kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.

esperanto@Luke:5:20 @ Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.

esperanto@Luke:6:17 @ Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;

esperanto@Luke:6:21 @ Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos. Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar vi ridos.

esperanto@Luke:6:42 @ Kiel vi povas diri al via frato:Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.

esperanto@Luke:7:9 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.

esperanto@Luke:7:50 @ Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.

esperanto@Luke:8:25 @ Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar li ordonas ecx al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.

esperanto@Luke:8:48 @ Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.

esperanto@Luke:9:27 @ Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.

esperanto@Luke:10:3 @ Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.

esperanto@Luke:10:13 @ Ve al vi, HXorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro.

esperanto@Luke:10:14 @ Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi.

esperanto@Luke:10:32 @ Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

esperanto@Luke:13:28 @ Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren.

esperanto@Luke:13:35 @ Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi:Vi min ne vidos, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

esperanto@Luke:15:23 @ kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;

esperanto@Luke:15:27 @ Kaj li diris al li:Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon, cxar li ricevis lin sana.

esperanto@Luke:15:29 @ Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;

esperanto@Luke:15:30 @ sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon.

esperanto@Luke:16:11 @ Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?

esperanto@Luke:17:5 @ Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro:Aldonu al ni fidon.

esperanto@Luke:17:6 @ Kaj la Sinjoro diris:Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al cxi tiu morusarbo:Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj gxi obeus al vi.

esperanto@Luke:17:19 @ Kaj li diris al li:Levigxu kaj iru; via fido vin savis.

esperanto@Luke:17:22 @ Kaj li diris al la discxiploj:Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.

esperanto@Luke:18:8 @ Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?

esperanto@Luke:18:42 @ Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis.

esperanto@Luke:19:30 @ dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku.

esperanto@Luke:19:33 @ Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon?

esperanto@Luke:19:35 @ Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.

esperanto@Luke:21:20 @ Sed kiam vi vidos Jerusalemon cxirkauxitan de armeoj, tiam sciu, ke gxia ruinigxo alproksimigxis.

esperanto@Luke:21:27 @ Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.

esperanto@Luke:21:31 @ Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.

esperanto@Luke:22:22 @ CXar la Filo de homo ja iros, laux la antauxdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!

esperanto@Luke:22:32 @ sed mi pregxis por vi, ke via fido ne sxanceligxu; kaj vi, kiam vi konvertigxos, firmigu viajn fratojn.

esperanto@Luke:22:69 @ Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.

esperanto@John:1:19 @ Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas?

esperanto@John:1:29 @ La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

esperanto@John:1:33 @ Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.

esperanto@John:1:36 @ kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio!

esperanto@John:1:39 @ Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo.

esperanto@John:1:47 @ Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!

esperanto@John:1:50 @ Jesuo respondis kaj diris al li:CXu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol cxi tio.

esperanto@John:1:51 @ Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

esperanto@John:3:36 @ Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

esperanto@John:6:62 @ Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antauxe estis?

esperanto@John:6:64 @ Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. CXar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.

esperanto@John:6:71 @ Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; cxar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

esperanto@John:7:22 @ Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.

esperanto@John:8:39 @ Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.

esperanto@John:8:51 @ Vere, vere, mi diras al vi:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

esperanto@John:11:40 @ Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?

esperanto@John:12:4 @ Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta:

esperanto@John:12:15 @ Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.

esperanto@John:13:11 @ CXar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne cxiuj estas puraj.

esperanto@John:13:21 @ Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.

esperanto@John:14:19 @ Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.

esperanto@John:16:13 @ Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

esperanto@John:16:16 @ Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.

esperanto@John:16:17 @ Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro?

esperanto@John:16:19 @ Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

esperanto@John:16:22 @ Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

esperanto@John:20:25 @ La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

esperanto@John:21:15 @ Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn.


Bible:
Filter: String: