NT-GOSPEL.filter - esperanto Per:
esperanto@
Matthew:1:1 @ La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.
esperanto@Matthew:1:2 @ Al Abraham naskigxis Isaak, kaj al Isaak naskigxis Jakob, kaj al Jakob naskigxis Jehuda kaj liaj fratoj,
esperanto@Matthew:1:3 @ kaj al Jehuda naskigxis Perec kaj Zerahx el Tamar, kaj al Perec naskigxis HXecron, kaj al HXecron naskigxis Ram,
esperanto@Matthew:1:4 @ kaj al Ram naskigxis Aminadab, kaj al Aminadab naskigxis Nahxsxon, kaj al Nahxsxon naskigxis Salma,
esperanto@Matthew:1:5 @ kaj al Salma naskigxis Boaz el Rahxab, kaj al Boaz naskigxis Obed el Rut, kaj al Obed naskigxis Jisxaj,
esperanto@Matthew:1:6 @ kaj al Jisxaj naskigxis David, la regxo. Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija,
esperanto@Matthew:1:7 @ kaj al Salomono naskigxis Rehxabeam, kaj al Rehxabeam naskigxis Abija, kaj al Abija naskigxis Asa,
esperanto@Matthew:1:8 @ kaj al Asa naskigxis Jehosxafat, kaj al Jehosxafat naskigxis Joram, kaj al Joram naskigxis Uzija,
esperanto@Matthew:1:9 @ kaj al Uzija naskigxis Jotam, kaj al Jotam naskigxis Ahxaz, kaj al Ahxaz naskigxis HXizkija,
esperanto@Matthew:1:10 @ kaj al HXizkija naskigxis Manase, kaj al Manase naskigxis Amon, kaj al Amon naskigxis Josxija,
esperanto@Matthew:1:11 @ kaj al Josxija naskigxis Jehxonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la translogxigxo en Babelon.
esperanto@Matthew:1:12 @ Kaj post la translogxigxo en Babelon, al Jehxonja naskigxis SXealtiel, kaj al SXealtiel naskigxis Zerubabel,
esperanto@Matthew:1:13 @ kaj al Zerubabel naskigxis Abiud, kaj al Abiud naskigxis Eljakim, kaj al Eljakim naskigxis Azor,
esperanto@Matthew:1:14 @ kaj al Azor naskigxis Cadok, kaj al Cadok naskigxis Ahxim, kaj al Ahxim naskigxis Eliud,
esperanto@Matthew:1:15 @ kaj al Eliud naskigxis Eleazar, kaj al Eleazar naskigxis Mattan, kaj al Mattan naskigxis Jakob,
esperanto@Matthew:1:16 @ kaj al Jakob naskigxis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
esperanto@Matthew:1:17 @ Tial cxiuj generacioj de Abraham gxis David estas dek kvar generacioj, kaj de David gxis la translogxigxo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la translogxigxo en Babelon gxis la Kristo dek kvar generacioj.
esperanto@Matthew:1:18 @ Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito.
esperanto@Matthew:1:19 @ Kaj sxia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti sxin al publika malhonoro, volis sxin sekrete forsendi.
esperanto@Matthew:1:20 @ Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito.
esperanto@Matthew:1:21 @ Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.
esperanto@Matthew:1:22 @ Kaj cxio tio okazis, por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:
esperanto@Matthew:1:23 @ Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.
esperanto@Matthew:1:24 @ Kaj Jozef, levigxinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la angxelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;
esperanto@Matthew:1:25 @ kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.
esperanto@Matthew:2:1 @ Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:
esperanto@Matthew:2:2 @ Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.
esperanto@Matthew:2:3 @ Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
esperanto@Matthew:2:4 @ Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.
esperanto@Matthew:2:5 @ Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:
esperanto@Matthew:2:6 @ Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.
esperanto@Matthew:2:7 @ Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.
esperanto@Matthew:2:8 @ Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li.
esperanto@Matthew:2:9 @ Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.
esperanto@Matthew:2:10 @ Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo.
esperanto@Matthew:2:11 @ Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.
esperanto@Matthew:2:12 @ Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.
esperanto@Matthew:2:13 @ Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.
esperanto@Matthew:2:14 @ Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,
esperanto@Matthew:2:15 @ kaj restis tie gxis la morto de Herodo; por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:El Egiptujo Mi vokis Mian filon.
esperanto@Matthew:2:16 @ Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la sagxuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis cxiujn knabojn en Bet-Lehxem kaj en cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, havantajn du jarojn aux malpli, laux la tempo, pri kiu li precize sciigxis de la sagxuloj.
esperanto@Matthew:2:17 @ Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:
esperanto@Matthew:2:18 @ Vocxo estas auxdita en Rama, GXemado kaj maldolcxa plorado, Rahxel priploras siajn infanojn, Kaj sxi ne volas konsoligxi, cxar ili forestas.
esperanto@Matthew:2:19 @ Sed kiam Herodo mortis, jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef en Egiptujo, dirante:
esperanto@Matthew:2:20 @ Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; cxar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.
esperanto@Matthew:2:21 @ Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael.
esperanto@Matthew:2:22 @ Sed kiam li auxdis, ke Arhxelao regxas en Judujo anstataux sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en songxo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo,
esperanto@Matthew:2:23 @ kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.
esperanto@Matthew:3:1 @ En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,
esperanto@Matthew:3:2 @ kaj dirante:Pentu, cxar alproksimigxis la regno de la cxielo.
esperanto@Matthew:3:3 @ CXar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.
esperanto@Matthew:3:4 @ Kaj tiu Johano havis sian vestajxon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon cxirkaux siaj lumboj, kaj lia nutrajxo estis akridoj kaj sovagxa mielo.
esperanto@Matthew:3:5 @ Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta cxirkauxajxo de Jordan;
esperanto@Matthew:3:6 @ kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
esperanto@Matthew:3:7 @ Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
esperanto@Matthew:3:8 @ Donu do fruktojn tauxgajn por pento;
esperanto@Matthew:3:9 @ kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.
esperanto@Matthew:3:10 @ Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.
esperanto@Matthew:3:11 @ Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn sxuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
esperanto@Matthew:3:12 @ lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
esperanto@Matthew:3:13 @ Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.
esperanto@Matthew:3:14 @ Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj cxu vi venas al mi?
esperanto@Matthew:3:15 @ Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.
esperanto@Matthew:3:16 @ Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;
esperanto@Matthew:3:17 @ kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
esperanto@Matthew:4:1 @ Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
esperanto@Matthew:4:2 @ Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.
esperanto@Matthew:4:3 @ Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.
esperanto@Matthew:4:4 @ Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.
esperanto@Matthew:4:5 @ Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
esperanto@Matthew:4:6 @ kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
esperanto@Matthew:4:7 @ Jesuo diris al li:Ankaux estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.
esperanto@Matthew:4:8 @ Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li cxiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,
esperanto@Matthew:4:9 @ kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.
esperanto@Matthew:4:10 @ Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.
esperanto@Matthew:4:11 @ Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.
esperanto@Matthew:4:12 @ Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;
esperanto@Matthew:4:13 @ kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj logxis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;
esperanto@Matthew:4:14 @ por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
esperanto@Matthew:4:15 @ Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,
esperanto@Matthew:4:16 @ La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.
esperanto@Matthew:4:17 @ De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, cxar la regno de la cxielo alproksimigxis.
esperanto@Matthew:4:18 @ Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.
esperanto@Matthew:4:19 @ Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.
esperanto@Matthew:4:20 @ Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
esperanto@Matthew:4:21 @ Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.
esperanto@Matthew:4:22 @ Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
esperanto@Matthew:4:23 @ Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.
esperanto@Matthew:4:24 @ Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
esperanto@Matthew:4:25 @ Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.
esperanto@Matthew:5:1 @ Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;
esperanto@Matthew:5:2 @ kaj malferminte la busxon, li instruis ilin, dirante:
esperanto@Matthew:5:3 @ Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la regno de la cxielo.
esperanto@Matthew:5:4 @ Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos.
esperanto@Matthew:5:5 @ Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron.
esperanto@Matthew:5:6 @ Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar ili satigxos.
esperanto@Matthew:5:7 @ Felicxaj estas la kompatemaj, cxar ili ricevos kompaton.
esperanto@Matthew:5:8 @ Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.
esperanto@Matthew:5:9 @ Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj.
esperanto@Matthew:5:10 @ Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo.
esperanto@Matthew:5:11 @ Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
esperanto@Matthew:5:12 @ GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.
esperanto@Matthew:5:13 @ Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.
esperanto@Matthew:5:14 @ Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.
esperanto@Matthew:5:15 @ Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.
esperanto@Matthew:5:16 @ Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.
esperanto@Matthew:5:17 @ Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
esperanto@Matthew:5:18 @ Vere mi diras al vi:GXis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos.
esperanto@Matthew:5:19 @ Tial, kiu malobservos unu el cxi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la cxielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la cxielo.
esperanto@Matthew:5:20 @ CXar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.
esperanto@Matthew:5:21 @ Vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado;
esperanto@Matthew:5:22 @ sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.
esperanto@Matthew:5:23 @ Tial, se vi prezentas vian oferon cxe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraux vi,
esperanto@Matthew:5:24 @ lasu tie vian oferon antaux la altaro, kaj foriru, unue pacigxu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.
esperanto@Matthew:5:25 @ Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.
esperanto@Matthew:5:26 @ Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, gxis vi pagos la lastan kodranton.
esperanto@Matthew:5:27 @ Vi auxdis, ke estas dirite:Ne adultu;
esperanto@Matthew:5:28 @ sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.
esperanto@Matthew:5:29 @ Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elsxiru kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus jxetita en Gehenan.
esperanto@Matthew:5:30 @ Kaj se via dekstra mano faligas vin, detrancxu kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.
esperanto@Matthew:5:31 @ Estas ankaux dirite:Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al sxi eksedzigan leteron;
esperanto@Matthew:5:32 @ sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malcxasteco, igas sxin adulti; kaj kiu edzigxos kun forsenditino, tiu adultas.
esperanto@Matthew:5:33 @ Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;
esperanto@Matthew:5:34 @ sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;
esperanto@Matthew:5:35 @ nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda Regxo.
esperanto@Matthew:5:36 @ Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.
esperanto@Matthew:5:37 @ Sed via parolo estu:Jes, jes, ne, ne; cxio ekster tio estas el malbono.
esperanto@Matthew:5:38 @ Vi auxdis, ke estas dirite:Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;
esperanto@Matthew:5:39 @ sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.
esperanto@Matthew:5:40 @ Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon.
esperanto@Matthew:5:41 @ Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
esperanto@Matthew:5:42 @ Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
esperanto@Matthew:5:43 @ Vi auxdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;
esperanto@Matthew:5:44 @ sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj;
esperanto@Matthew:5:45 @ por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.
esperanto@Matthew:5:46 @ CXar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj?
esperanto@Matthew:5:47 @ Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj?
esperanto@Matthew:5:48 @ Estu do perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.
esperanto@Matthew:6:1 @ Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro, kiu estas en la cxielo.
esperanto@Matthew:6:2 @ Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.
esperanto@Matthew:6:3 @ Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
esperanto@Matthew:6:4 @ por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
esperanto@Matthew:6:5 @ Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.
esperanto@Matthew:6:6 @ Sed vi, kiam vi pregxas, eniru en vian cxambreton, kaj sxlosinte vian pordon, pregxu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
esperanto@Matthew:6:7 @ Kaj dum via pregxado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; cxar ili supozas, ke ili estos auxskultitaj pro sia multvorteco.
esperanto@Matthew:6:8 @ Ne estu similaj al ili; cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antaux ol vi petas de Li.
esperanto@Matthew:6:9 @ Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.
esperanto@Matthew:6:10 @ Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.
esperanto@Matthew:6:11 @ Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.
esperanto@Matthew:6:12 @ Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.
esperanto@Matthew:6:13 @ Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
esperanto@Matthew:6:14 @ CXar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi.
esperanto@Matthew:6:15 @ Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos viajn kulpojn.
esperanto@Matthew:6:16 @ Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja mieno; cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili sxajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.
esperanto@Matthew:6:17 @ Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizagxon;
esperanto@Matthew:6:18 @ por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
esperanto@Matthew:6:19 @ Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;
esperanto@Matthew:6:20 @ sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas;
esperanto@Matthew:6:21 @ cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.
esperanto@Matthew:6:22 @ La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
esperanto@Matthew:6:23 @ Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!
esperanto@Matthew:6:24 @ Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
esperanto@Matthew:6:25 @ Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?
esperanto@Matthew:6:26 @ Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili?
esperanto@Matthew:6:27 @ Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
esperanto@Matthew:6:28 @ Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas;
esperanto@Matthew:6:29 @ tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.
esperanto@Matthew:6:30 @ Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
esperanto@Matthew:6:31 @ Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu?
esperanto@Matthew:6:32 @ CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion.
esperanto@Matthew:6:33 @ Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
esperanto@Matthew:6:34 @ Tial ne zorgu pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.
esperanto@Matthew:7:1 @ Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj.
esperanto@Matthew:7:2 @ CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
esperanto@Matthew:7:3 @ Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?
esperanto@Matthew:7:4 @ Kiel vi diros al via frato:Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
esperanto@Matthew:7:5 @ Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
esperanto@Matthew:7:6 @ Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.
esperanto@Matthew:7:7 @ Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;
esperanto@Matthew:7:8 @ cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
esperanto@Matthew:7:9 @ Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon;
esperanto@Matthew:7:10 @ aux se li petos fisxon, donos al li serpenton?
esperanto@Matthew:7:11 @ Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al tiuj, kiuj petas de Li?
esperanto@Matthew:7:12 @ CXion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili; cxar cxi tio estas la legxo kaj la profetoj.
esperanto@Matthew:7:13 @ Eniru tra la mallargxa pordo, cxar largxa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra gxi eniras.
esperanto@Matthew:7:14 @ CXar mallargxa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj gxin trovas.
esperanto@Matthew:7:15 @ Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
esperanto@Matthew:7:16 @ Per iliaj fruktoj vi konos ilin. CXu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aux el kardoj figojn?
esperanto@Matthew:7:17 @ Tiel cxiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
esperanto@Matthew:7:18 @ Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.
esperanto@Matthew:7:19 @ CXiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj jxetata en fajron.
esperanto@Matthew:7:20 @ Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.
esperanto@Matthew:7:21 @ Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
esperanto@Matthew:7:22 @ Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn?
esperanto@Matthew:7:23 @ Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.
esperanto@Matthew:7:24 @ Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
esperanto@Matthew:7:25 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.
esperanto@Matthew:7:26 @ Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;
esperanto@Matthew:7:27 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.
esperanto@Matthew:7:28 @ Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;
esperanto@Matthew:7:29 @ cxar li instruis ilin, kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.
esperanto@Matthew:8:1 @ Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.
esperanto@Matthew:8:2 @ Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
esperanto@Matthew:8:3 @ Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.
esperanto@Matthew:8:4 @ Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.
esperanto@Matthew:8:5 @ Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,
esperanto@Matthew:8:6 @ kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.
esperanto@Matthew:8:7 @ Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.
esperanto@Matthew:8:8 @ Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.
esperanto@Matthew:8:9 @ CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.
esperanto@Matthew:8:10 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.
esperanto@Matthew:8:11 @ Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidigxos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la cxielo;
esperanto@Matthew:8:12 @ sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
esperanto@Matthew:8:13 @ Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.
esperanto@Matthew:8:14 @ Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kusxanta, malsana de febro.
esperanto@Matthew:8:15 @ Kaj li tusxis sxian manon, kaj la febro forlasis sxin; kaj sxi levigxis kaj servis al li.
esperanto@Matthew:8:16 @ Kaj kiam vesperigxis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis cxiujn malsanulojn;
esperanto@Matthew:8:17 @ por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:Li mem prenis niajn malfortajxojn kaj portis niajn malsanojn.
esperanto@Matthew:8:18 @ Kaj kiam Jesuo vidis cxirkaux si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.
esperanto@Matthew:8:19 @ Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li:Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
esperanto@Matthew:8:20 @ Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.
esperanto@Matthew:8:21 @ Kaj alia el la discxiploj diris al li:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
esperanto@Matthew:8:22 @ Sed Jesuo diris al li:Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.
esperanto@Matthew:8:23 @ Kaj kiam li eniris en sxipeton, liaj discxiploj lin sekvis.
esperanto@Matthew:8:24 @ Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
esperanto@Matthew:8:25 @ Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante:Sinjoro, savu; ni pereas.
esperanto@Matthew:8:26 @ Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis granda sereno.
esperanto@Matthew:8:27 @ Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas cxi tiu, ke ecx la ventoj kaj la maro lin obeas?
esperanto@Matthew:8:28 @ Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.
esperanto@Matthew:8:29 @ Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?
esperanto@Matthew:8:30 @ Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, pasxtigxantaj tie.
esperanto@Matthew:8:31 @ Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.
esperanto@Matthew:8:32 @ Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutajxo en la maron, kaj pereis en la akvoj.
esperanto@Matthew:8:33 @ Kaj la pasxtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis cxion, kaj pri la demonhavintoj.
esperanto@Matthew:8:34 @ Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
esperanto@Matthew:9:1 @ Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.
esperanto@Matthew:9:2 @ Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
esperanto@Matthew:9:3 @ Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:CXi tiu blasfemas.
esperanto@Matthew:9:4 @ Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
esperanto@Matthew:9:5 @ CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru?
esperanto@Matthew:9:6 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
esperanto@Matthew:9:7 @ Kaj li levigxis, kaj iris al sia domo.
esperanto@Matthew:9:8 @ Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.
esperanto@Matthew:9:9 @ Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.
esperanto@Matthew:9:10 @ Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.
esperanto@Matthew:9:11 @ Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?
esperanto@Matthew:9:12 @ Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
esperanto@Matthew:9:13 @ Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
esperanto@Matthew:9:14 @ Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?
esperanto@Matthew:9:15 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
esperanto@Matthew:9:16 @ Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
esperanto@Matthew:9:17 @ Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.
esperanto@Matthew:9:18 @ Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.
esperanto@Matthew:9:19 @ Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.