NT-GOSPEL.filter - esperanto Ur:
esperanto@
Matthew:1:6 @ kaj al Jisxaj naskigxis David, la regxo. Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija,
esperanto@Matthew:2:12 @ Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.
esperanto@Matthew:2:23 @ kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.
esperanto@Matthew:3:7 @ Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
esperanto@Matthew:3:12 @ lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
esperanto@Matthew:3:16 @ Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;
esperanto@Matthew:3:17 @ kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
esperanto@Matthew:4:5 @ Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
esperanto@Matthew:4:6 @ kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
esperanto@Matthew:4:23 @ Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.
esperanto@Matthew:4:24 @ Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
esperanto@Matthew:5:1 @ Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;
esperanto@Matthew:5:8 @ Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.
esperanto@Matthew:5:14 @ Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.
esperanto@Matthew:5:15 @ Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.
esperanto@Matthew:5:25 @ Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.
esperanto@Matthew:5:33 @ Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;
esperanto@Matthew:5:34 @ sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;
esperanto@Matthew:5:35 @ nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda Regxo.
esperanto@Matthew:5:36 @ Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.
esperanto@Matthew:5:39 @ sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.
esperanto@Matthew:5:42 @ Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
esperanto@Matthew:5:45 @ por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.
esperanto@Matthew:5:47 @ Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj?
esperanto@Matthew:6:2 @ Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.
esperanto@Matthew:6:10 @ Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.
esperanto@Matthew:6:19 @ Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;
esperanto@Matthew:6:25 @ Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?
esperanto@Matthew:6:27 @ Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
esperanto@Matthew:6:31 @ Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu?
esperanto@Matthew:7:2 @ CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
esperanto@Matthew:7:6 @ Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.
esperanto@Matthew:7:24 @ Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
esperanto@Matthew:7:25 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.
esperanto@Matthew:7:26 @ Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;
esperanto@Matthew:7:27 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.
esperanto@Matthew:8:2 @ Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
esperanto@Matthew:8:3 @ Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.
esperanto@Matthew:8:6 @ kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.
esperanto@Matthew:8:8 @ Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.
esperanto@Matthew:8:24 @ Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
esperanto@Matthew:8:28 @ Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.
esperanto@Matthew:8:29 @ Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?
esperanto@Matthew:8:32 @ Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutajxo en la maron, kaj pereis en la akvoj.
esperanto@Matthew:8:33 @ Kaj la pasxtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis cxion, kaj pri la demonhavintoj.
esperanto@Matthew:8:34 @ Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
esperanto@Matthew:9:1 @ Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.
esperanto@Matthew:9:2 @ Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
esperanto@Matthew:9:6 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
esperanto@Matthew:9:12 @ Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
esperanto@Matthew:9:16 @ Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
esperanto@Matthew:9:18 @ Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.
esperanto@Matthew:9:21 @ cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
esperanto@Matthew:9:22 @ Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.
esperanto@Matthew:9:35 @ Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.
esperanto@Matthew:10:1 @ Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.
esperanto@Matthew:10:5 @ CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;
esperanto@Matthew:10:8 @ Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu.
esperanto@Matthew:10:11 @ Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros.
esperanto@Matthew:10:13 @ Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi.
esperanto@Matthew:10:14 @ Kaj se iu ne akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.
esperanto@Matthew:10:15 @ Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.
esperanto@Matthew:10:17 @ Sed gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos;
esperanto@Matthew:10:23 @ Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.
esperanto@Matthew:10:27 @ Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.
esperanto@Matthew:10:34 @ Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.
esperanto@Matthew:10:42 @ Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
esperanto@Matthew:11:1 @ Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.
esperanto@Matthew:11:5 @ blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.
esperanto@Matthew:11:11 @ Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li.
esperanto@Matthew:11:16 @ Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,
esperanto@Matthew:11:20 @ Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis.
esperanto@Matthew:11:29 @ Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
esperanto@Matthew:12:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?
esperanto@Matthew:12:18 @ Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
esperanto@Matthew:12:19 @ Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon.
esperanto@Matthew:12:25 @ Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados;
esperanto@Matthew:12:28 @ Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
esperanto@Matthew:12:34 @ Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.
esperanto@Matthew:12:43 @ Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.
esperanto@Matthew:13:2 @ Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.
esperanto@Matthew:13:5 @ kaj aliaj falis sur sxtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;
esperanto@Matthew:13:8 @ kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
esperanto@Matthew:13:20 @ Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;
esperanto@Matthew:13:21 @ sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.
esperanto@Matthew:13:23 @ Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
esperanto@Matthew:13:33 @ Alian parabolon li parolis al ili:La regno de la cxielo similas al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezurojn da faruno, gxis la tuto fermentis.
esperanto@Matthew:14:7 @ Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.
esperanto@Matthew:14:8 @ Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi cxi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
esperanto@Matthew:14:9 @ Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin;
esperanto@Matthew:14:11 @ Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.
esperanto@Matthew:14:13 @ Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.
esperanto@Matthew:14:19 @ Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.
esperanto@Matthew:14:23 @ Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.
esperanto@Matthew:14:24 @ Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa.
esperanto@Matthew:14:25 @ Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.
esperanto@Matthew:14:26 @ Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.
esperanto@Matthew:14:27 @ Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.
esperanto@Matthew:14:28 @ Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.
esperanto@Matthew:14:29 @ Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
esperanto@Matthew:14:36 @ kaj ili petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj, kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.
esperanto@Matthew:15:22 @ Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.
esperanto@Matthew:15:29 @ Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.
esperanto@Matthew:15:32 @ Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.
esperanto@Matthew:15:35 @ Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero;
esperanto@Matthew:16:18 @ Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.
esperanto@Matthew:16:19 @ Mi donos al vi la sxlosilojn de la regno de la cxielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la cxielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la cxielo.
esperanto@Matthew:16:23 @ Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.
esperanto@Matthew:17:1 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
esperanto@Matthew:17:5 @ Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.
esperanto@Matthew:17:6 @ Kaj auxdinte tion, la discxiploj falis sur sian vizagxon, kaj tre timis.
esperanto@Matthew:18:3 @ kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.
esperanto@Matthew:18:18 @ Vere mi diras al vi, ke cxio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la cxielo; kaj cxio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la cxielo.
esperanto@Matthew:18:19 @ Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, gxi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
esperanto@Matthew:18:34 @ Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan.
esperanto@Matthew:19:11 @ Sed li diris al ili:Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.
esperanto@Matthew:19:13 @ Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj pregxu; kaj la discxiploj admonis ilin.
esperanto@Matthew:19:15 @ Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.
esperanto@Matthew:19:28 @ Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.
esperanto@Matthew:20:3 @ Kaj elirinte cxirkaux la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;
esperanto@Matthew:20:11 @ Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraux la domomastro,
esperanto@Matthew:20:12 @ dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon.
esperanto@Matthew:20:17 @ Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:
esperanto@Matthew:20:19 @ kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurgxi kaj krucumi; kaj la trian tagon li relevigxos.
esperanto@Matthew:21:5 @ Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.
esperanto@Matthew:21:7 @ kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.
esperanto@Matthew:21:8 @ Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.
esperanto@Matthew:21:10 @ Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu?
esperanto@Matthew:21:17 @ Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.
esperanto@Matthew:21:18 @ Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.
esperanto@Matthew:21:19 @ Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.
esperanto@Matthew:21:21 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.
esperanto@Matthew:21:33 @ Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis en gxi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.
esperanto@Matthew:21:35 @ Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian.
esperanto@Matthew:21:44 @ Kaj kiu falas sur tiun sxtonon, tiu rompigxos; sed sur kiun gxi falos, gxi tiun polvigos.
esperanto@Matthew:22:7 @ Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
esperanto@Matthew:22:10 @ Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.
esperanto@Matthew:22:11 @ Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;
esperanto@Matthew:22:20 @ Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo?
esperanto@Matthew:22:46 @ Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.
esperanto@Matthew:23:2 @ La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la segxo de Moseo:
esperanto@Matthew:23:4 @ Ili ligas pezajn sxargxojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la sxultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.
esperanto@Matthew:23:7 @ kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.
esperanto@Matthew:23:9 @ Kaj nomu neniun sur la tero via patro; cxar Unu, kiu estas en la cxielo, estas via Patro.
esperanto@Matthew:23:16 @ Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu jxuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la oro de la sanktejo, tiu estas sxuldanto.
esperanto@Matthew:23:18 @ Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto.
esperanto@Matthew:23:20 @ Tiu do, kiu jxuras per la altaro, jxuras per gxi, kaj per cxio, kusxanta sur gxi.
esperanto@Matthew:23:21 @ Kaj tiu, kiu jxuras per la sanktejo, jxuras per gxi, kaj per Tiu, kiu logxas en gxi.
esperanto@Matthew:23:22 @ Kaj tiu, kiu jxuras per la cxielo, jxuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur gxi.
esperanto@Matthew:23:25 @ Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.
esperanto@Matthew:23:26 @ Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaux farigxu pura.
esperanto@Matthew:23:27 @ Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere sxajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de cxia malpureco.
esperanto@Matthew:23:32 @ Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.
esperanto@Matthew:23:33 @ Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena?
esperanto@Matthew:23:34 @ Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
esperanto@Matthew:23:35 @ por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
esperanto@Matthew:23:36 @ Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion.
esperanto@Matthew:24:2 @ Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.
esperanto@Matthew:24:3 @ Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?
esperanto@Matthew:24:15 @ Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),
esperanto@Matthew:24:16 @ tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;
esperanto@Matthew:24:17 @ kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;
esperanto@Matthew:24:18 @ kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
esperanto@Matthew:24:20 @ Kaj pregxu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;
esperanto@Matthew:24:30 @ kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.
esperanto@Matthew:24:40 @ Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita;
esperanto@Matthew:25:31 @ Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;
esperanto@Matthew:26:7 @ venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo.
esperanto@Matthew:26:12 @ CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo.
esperanto@Matthew:26:18 @ Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj.
esperanto@Matthew:26:31 @ Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros.
esperanto@Matthew:26:39 @ Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
esperanto@Matthew:26:50 @ Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.
esperanto@Matthew:26:56 @ Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.
esperanto@Matthew:26:63 @ Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
esperanto@Matthew:26:64 @ Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.
esperanto@Matthew:26:67 @ Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
esperanto@Matthew:26:69 @ Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante:Vi ankaux estis kun Jesuo, la Galileano.
esperanto@Matthew:26:72 @ Kaj denove li malkonfesis kun jxuro:Mi ne konas tiun homon.
esperanto@Matthew:26:74 @ Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.
esperanto@Matthew:27:19 @ Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.
esperanto@Matthew:27:25 @ Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.
esperanto@Matthew:27:26 @ Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
esperanto@Matthew:27:28 @ Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
esperanto@Matthew:27:29 @ Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj!
esperanto@Matthew:27:30 @ Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
esperanto@Matthew:27:31 @ Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.
esperanto@Matthew:27:45 @ Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.
esperanto@Matthew:27:48 @ Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.
esperanto@Matthew:27:51 @ Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;
esperanto@Matthew:27:53 @ kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.
esperanto@Matthew:27:59 @ Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,
esperanto@Matthew:28:2 @ Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi.
esperanto@Matthew:28:8 @ Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.
esperanto@Matthew:28:11 @ Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn.
esperanto@Matthew:28:16 @ Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.
esperanto@Matthew:28:18 @ Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.
esperanto@Matthew:28:20 @ instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.
esperanto@Mark:1:10 @ Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;
esperanto@Mark:1:11 @ kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
esperanto@Mark:1:23 @ Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,
esperanto@Mark:1:26 @ Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li.
esperanto@Mark:1:27 @ Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
esperanto@Mark:1:33 @ Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo.
esperanto@Mark:1:38 @ Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi venis.
esperanto@Mark:1:40 @ Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi.
esperanto@Mark:1:41 @ Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita.
esperanto@Mark:1:42 @ Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura.
esperanto@Mark:1:44 @ kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.
esperanto@Mark:1:45 @ Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.
esperanto@Mark:2:4 @ Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo.
esperanto@Mark:2:10 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:
esperanto@Mark:2:17 @ Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
esperanto@Mark:2:21 @ Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
esperanto@Mark:3:10 @ cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.
esperanto@Mark:3:11 @ Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.
esperanto@Mark:3:13 @ Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.
esperanto@Mark:3:30 @ cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.
esperanto@Mark:4:1 @ Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektigxis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en sxipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.
esperanto@Mark:4:5 @ Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;
esperanto@Mark:4:17 @ kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas.
esperanto@Mark:4:21 @ Kaj li diris al ili:CXu lampo enportigxas, por esti metita sub grenmezurilon aux sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?
esperanto@Mark:4:24 @ Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.
esperanto@Mark:4:26 @ Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron,
esperanto@Mark:4:27 @ kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
esperanto@Mark:4:31 @ Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,
esperanto@Mark:4:38 @ Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
esperanto@Mark:5:2 @ Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,
esperanto@Mark:5:5 @ Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj.
esperanto@Mark:5:6 @ Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;
esperanto@Mark:5:7 @ kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.
esperanto@Mark:5:8 @ CXar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro.
esperanto@Mark:5:11 @ Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj.
esperanto@Mark:5:13 @ Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro.
esperanto@Mark:5:14 @ Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.
esperanto@Mark:5:23 @ kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur sxin, por ke sxi savigxu kaj vivu.
esperanto@Mark:5:26 @ kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis,
esperanto@Mark:5:28 @ CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
esperanto@Mark:5:30 @ Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?
esperanto@Mark:5:36 @ Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.
esperanto@Mark:6:5 @ Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.
esperanto@Mark:6:7 @ Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;
esperanto@Mark:6:8 @ kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;
esperanto@Mark:6:9 @ sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.
esperanto@Mark:6:23 @ Kaj li jxuris al sxi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, gxis duono de mia regno.
esperanto@Mark:6:25 @ Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
esperanto@Mark:6:26 @ Kaj la regxo farigxis tre malgxoja; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ne volis rifuzi al sxi.
esperanto@Mark:6:28 @ kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino.
esperanto@Mark:6:33 @ Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin.
esperanto@Mark:6:39 @ Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo.
esperanto@Mark:6:46 @ Kaj adiauxinte ilin, li foriris sur la monton, por pregxi.
esperanto@Mark:6:47 @ Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.
esperanto@Mark:6:48 @ Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;
esperanto@Mark:6:49 @ sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis;