Bible:
Filter: String:

NT.filter - esperanto Ur:



esperanto@Matthew:1:6 @ kaj al Jisxaj naskigxis David, la regxo. Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija,

esperanto@Matthew:2:12 @ Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

esperanto@Matthew:2:23 @ kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

esperanto@Matthew:3:7 @ Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

esperanto@Matthew:3:12 @ lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

esperanto@Matthew:3:16 @ Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;

esperanto@Matthew:3:17 @ kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

esperanto@Matthew:4:5 @ Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

esperanto@Matthew:4:6 @ kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

esperanto@Matthew:4:23 @ Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.

esperanto@Matthew:4:24 @ Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

esperanto@Matthew:5:1 @ Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;

esperanto@Matthew:5:8 @ Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.

esperanto@Matthew:5:14 @ Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.

esperanto@Matthew:5:15 @ Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.

esperanto@Matthew:5:25 @ Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.

esperanto@Matthew:5:33 @ Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;

esperanto@Matthew:5:34 @ sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;

esperanto@Matthew:5:35 @ nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda Regxo.

esperanto@Matthew:5:36 @ Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.

esperanto@Matthew:5:39 @ sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.

esperanto@Matthew:5:42 @ Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

esperanto@Matthew:5:45 @ por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

esperanto@Matthew:5:47 @ Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj?

esperanto@Matthew:6:2 @ Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

esperanto@Matthew:6:10 @ Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.

esperanto@Matthew:6:19 @ Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;

esperanto@Matthew:6:25 @ Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?

esperanto@Matthew:6:27 @ Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

esperanto@Matthew:6:31 @ Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu?

esperanto@Matthew:7:2 @ CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

esperanto@Matthew:7:6 @ Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.

esperanto@Matthew:7:24 @ Tial cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;

esperanto@Matthew:7:25 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.

esperanto@Matthew:7:26 @ Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;

esperanto@Matthew:7:27 @ kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

esperanto@Matthew:8:2 @ Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

esperanto@Matthew:8:3 @ Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.

esperanto@Matthew:8:6 @ kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.

esperanto@Matthew:8:8 @ Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.

esperanto@Matthew:8:24 @ Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.

esperanto@Matthew:8:28 @ Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.

esperanto@Matthew:8:29 @ Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?

esperanto@Matthew:8:32 @ Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutajxo en la maron, kaj pereis en la akvoj.

esperanto@Matthew:8:33 @ Kaj la pasxtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis cxion, kaj pri la demonhavintoj.

esperanto@Matthew:8:34 @ Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.

esperanto@Matthew:9:1 @ Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.

esperanto@Matthew:9:2 @ Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Matthew:9:6 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

esperanto@Matthew:9:12 @ Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

esperanto@Matthew:9:16 @ Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.

esperanto@Matthew:9:18 @ Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.

esperanto@Matthew:9:21 @ cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

esperanto@Matthew:9:22 @ Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

esperanto@Matthew:9:35 @ Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

esperanto@Matthew:10:1 @ Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

esperanto@Matthew:10:5 @ CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;

esperanto@Matthew:10:8 @ Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu.

esperanto@Matthew:10:11 @ Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros.

esperanto@Matthew:10:13 @ Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi.

esperanto@Matthew:10:14 @ Kaj se iu ne akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.

esperanto@Matthew:10:15 @ Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.

esperanto@Matthew:10:17 @ Sed gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos;

esperanto@Matthew:10:23 @ Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.

esperanto@Matthew:10:27 @ Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.

esperanto@Matthew:10:34 @ Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.

esperanto@Matthew:10:42 @ Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

esperanto@Matthew:11:1 @ Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

esperanto@Matthew:11:5 @ blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.

esperanto@Matthew:11:11 @ Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li.

esperanto@Matthew:11:16 @ Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,

esperanto@Matthew:11:20 @ Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis.

esperanto@Matthew:11:29 @ Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

esperanto@Matthew:12:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?

esperanto@Matthew:12:18 @ Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.

esperanto@Matthew:12:19 @ Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon.

esperanto@Matthew:12:25 @ Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados;

esperanto@Matthew:12:28 @ Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.

esperanto@Matthew:12:34 @ Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.

esperanto@Matthew:12:43 @ Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.

esperanto@Matthew:13:2 @ Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.

esperanto@Matthew:13:5 @ kaj aliaj falis sur sxtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;

esperanto@Matthew:13:8 @ kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

esperanto@Matthew:13:20 @ Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;

esperanto@Matthew:13:21 @ sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.

esperanto@Matthew:13:23 @ Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

esperanto@Matthew:13:33 @ Alian parabolon li parolis al ili:La regno de la cxielo similas al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezurojn da faruno, gxis la tuto fermentis.

esperanto@Matthew:14:7 @ Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.

esperanto@Matthew:14:8 @ Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi cxi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

esperanto@Matthew:14:9 @ Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin;

esperanto@Matthew:14:11 @ Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.

esperanto@Matthew:14:13 @ Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.

esperanto@Matthew:14:19 @ Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

esperanto@Matthew:14:23 @ Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.

esperanto@Matthew:14:24 @ Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa.

esperanto@Matthew:14:25 @ Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.

esperanto@Matthew:14:26 @ Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.

esperanto@Matthew:14:27 @ Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.

esperanto@Matthew:14:28 @ Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.

esperanto@Matthew:14:29 @ Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.

esperanto@Matthew:14:36 @ kaj ili petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj, kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.

esperanto@Matthew:15:22 @ Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.

esperanto@Matthew:15:29 @ Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.

esperanto@Matthew:15:32 @ Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.

esperanto@Matthew:15:35 @ Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero;

esperanto@Matthew:16:18 @ Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.

esperanto@Matthew:16:19 @ Mi donos al vi la sxlosilojn de la regno de la cxielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la cxielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la cxielo.

esperanto@Matthew:16:23 @ Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

esperanto@Matthew:17:1 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

esperanto@Matthew:17:5 @ Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

esperanto@Matthew:17:6 @ Kaj auxdinte tion, la discxiploj falis sur sian vizagxon, kaj tre timis.

esperanto@Matthew:18:3 @ kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.

esperanto@Matthew:18:18 @ Vere mi diras al vi, ke cxio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la cxielo; kaj cxio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la cxielo.

esperanto@Matthew:18:19 @ Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, gxi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

esperanto@Matthew:18:34 @ Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan.

esperanto@Matthew:19:11 @ Sed li diris al ili:Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.

esperanto@Matthew:19:13 @ Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj pregxu; kaj la discxiploj admonis ilin.

esperanto@Matthew:19:15 @ Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.

esperanto@Matthew:19:28 @ Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

esperanto@Matthew:20:3 @ Kaj elirinte cxirkaux la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;

esperanto@Matthew:20:11 @ Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraux la domomastro,

esperanto@Matthew:20:12 @ dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon.

esperanto@Matthew:20:17 @ Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:

esperanto@Matthew:20:19 @ kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurgxi kaj krucumi; kaj la trian tagon li relevigxos.

esperanto@Matthew:21:5 @ Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.

esperanto@Matthew:21:7 @ kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.

esperanto@Matthew:21:8 @ Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.

esperanto@Matthew:21:10 @ Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu?

esperanto@Matthew:21:17 @ Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.

esperanto@Matthew:21:18 @ Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.

esperanto@Matthew:21:19 @ Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.

esperanto@Matthew:21:21 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.

esperanto@Matthew:21:33 @ Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis en gxi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.

esperanto@Matthew:21:35 @ Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian.

esperanto@Matthew:21:44 @ Kaj kiu falas sur tiun sxtonon, tiu rompigxos; sed sur kiun gxi falos, gxi tiun polvigos.

esperanto@Matthew:22:7 @ Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.

esperanto@Matthew:22:10 @ Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.

esperanto@Matthew:22:11 @ Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;

esperanto@Matthew:22:20 @ Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo?

esperanto@Matthew:22:46 @ Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.

esperanto@Matthew:23:2 @ La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la segxo de Moseo:

esperanto@Matthew:23:4 @ Ili ligas pezajn sxargxojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la sxultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.

esperanto@Matthew:23:7 @ kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.

esperanto@Matthew:23:9 @ Kaj nomu neniun sur la tero via patro; cxar Unu, kiu estas en la cxielo, estas via Patro.

esperanto@Matthew:23:16 @ Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu jxuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la oro de la sanktejo, tiu estas sxuldanto.

esperanto@Matthew:23:18 @ Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto.

esperanto@Matthew:23:20 @ Tiu do, kiu jxuras per la altaro, jxuras per gxi, kaj per cxio, kusxanta sur gxi.

esperanto@Matthew:23:21 @ Kaj tiu, kiu jxuras per la sanktejo, jxuras per gxi, kaj per Tiu, kiu logxas en gxi.

esperanto@Matthew:23:22 @ Kaj tiu, kiu jxuras per la cxielo, jxuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur gxi.

esperanto@Matthew:23:25 @ Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.

esperanto@Matthew:23:26 @ Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaux farigxu pura.

esperanto@Matthew:23:27 @ Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere sxajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de cxia malpureco.

esperanto@Matthew:23:32 @ Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.

esperanto@Matthew:23:33 @ Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena?

esperanto@Matthew:23:34 @ Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;

esperanto@Matthew:23:35 @ por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.

esperanto@Matthew:23:36 @ Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion.

esperanto@Matthew:24:2 @ Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

esperanto@Matthew:24:3 @ Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?

esperanto@Matthew:24:15 @ Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),

esperanto@Matthew:24:16 @ tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;

esperanto@Matthew:24:17 @ kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

esperanto@Matthew:24:18 @ kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

esperanto@Matthew:24:20 @ Kaj pregxu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;

esperanto@Matthew:24:30 @ kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

esperanto@Matthew:24:40 @ Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita;

esperanto@Matthew:25:31 @ Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

esperanto@Matthew:26:7 @ venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo.

esperanto@Matthew:26:12 @ CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo.

esperanto@Matthew:26:18 @ Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj.

esperanto@Matthew:26:31 @ Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros.

esperanto@Matthew:26:39 @ Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.

esperanto@Matthew:26:50 @ Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

esperanto@Matthew:26:56 @ Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.

esperanto@Matthew:26:63 @ Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.

esperanto@Matthew:26:64 @ Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

esperanto@Matthew:26:67 @ Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,

esperanto@Matthew:26:69 @ Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante:Vi ankaux estis kun Jesuo, la Galileano.

esperanto@Matthew:26:72 @ Kaj denove li malkonfesis kun jxuro:Mi ne konas tiun homon.

esperanto@Matthew:26:74 @ Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.

esperanto@Matthew:27:19 @ Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.

esperanto@Matthew:27:25 @ Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

esperanto@Matthew:27:26 @ Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

esperanto@Matthew:27:28 @ Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.

esperanto@Matthew:27:29 @ Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj!

esperanto@Matthew:27:30 @ Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.

esperanto@Matthew:27:31 @ Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

esperanto@Matthew:27:45 @ Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

esperanto@Matthew:27:48 @ Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki.

esperanto@Matthew:27:51 @ Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

esperanto@Matthew:27:53 @ kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.

esperanto@Matthew:27:59 @ Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,

esperanto@Matthew:28:2 @ Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi.

esperanto@Matthew:28:8 @ Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj.

esperanto@Matthew:28:11 @ Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn.

esperanto@Matthew:28:16 @ Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.

esperanto@Matthew:28:18 @ Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

esperanto@Matthew:28:20 @ instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

esperanto@Mark:1:10 @ Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;

esperanto@Mark:1:11 @ kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

esperanto@Mark:1:23 @ Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,

esperanto@Mark:1:26 @ Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li.

esperanto@Mark:1:27 @ Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.

esperanto@Mark:1:33 @ Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo.

esperanto@Mark:1:38 @ Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi venis.

esperanto@Mark:1:40 @ Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi.

esperanto@Mark:1:41 @ Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita.

esperanto@Mark:1:42 @ Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura.

esperanto@Mark:1:44 @ kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.

esperanto@Mark:1:45 @ Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.

esperanto@Mark:2:4 @ Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo.

esperanto@Mark:2:10 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:

esperanto@Mark:2:17 @ Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

esperanto@Mark:2:21 @ Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.

esperanto@Mark:3:10 @ cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.

esperanto@Mark:3:11 @ Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.

esperanto@Mark:3:13 @ Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.

esperanto@Mark:3:30 @ cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

esperanto@Mark:4:1 @ Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektigxis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en sxipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.

esperanto@Mark:4:5 @ Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;

esperanto@Mark:4:17 @ kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas.

esperanto@Mark:4:21 @ Kaj li diris al ili:CXu lampo enportigxas, por esti metita sub grenmezurilon aux sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?

esperanto@Mark:4:24 @ Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.

esperanto@Mark:4:26 @ Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron,

esperanto@Mark:4:27 @ kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel.

esperanto@Mark:4:31 @ Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,

esperanto@Mark:4:38 @ Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?

esperanto@Mark:5:2 @ Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,

esperanto@Mark:5:5 @ Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj.

esperanto@Mark:5:6 @ Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;

esperanto@Mark:5:7 @ kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.

esperanto@Mark:5:8 @ CXar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro.

esperanto@Mark:5:11 @ Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj.

esperanto@Mark:5:13 @ Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro.

esperanto@Mark:5:14 @ Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.

esperanto@Mark:5:23 @ kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur sxin, por ke sxi savigxu kaj vivu.

esperanto@Mark:5:26 @ kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis,

esperanto@Mark:5:28 @ CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

esperanto@Mark:5:30 @ Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?

esperanto@Mark:5:36 @ Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.

esperanto@Mark:6:5 @ Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.

esperanto@Mark:6:7 @ Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;

esperanto@Mark:6:8 @ kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;

esperanto@Mark:6:9 @ sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.

esperanto@Mark:6:23 @ Kaj li jxuris al sxi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, gxis duono de mia regno.

esperanto@Mark:6:25 @ Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

esperanto@Mark:6:26 @ Kaj la regxo farigxis tre malgxoja; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ne volis rifuzi al sxi.

esperanto@Mark:6:28 @ kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino.

esperanto@Mark:6:33 @ Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin.

esperanto@Mark:6:39 @ Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo.

esperanto@Mark:6:46 @ Kaj adiauxinte ilin, li foriris sur la monton, por pregxi.

esperanto@Mark:6:47 @ Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.

esperanto@Mark:6:48 @ Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;

esperanto@Mark:6:49 @ sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis;

esperanto@Mark:6:50 @ cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.

esperanto@Mark:6:55 @ kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis cxirkauxporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili auxdis, ke li estas.

esperanto@Mark:6:56 @ Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.

esperanto@Mark:7:4 @ kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.

esperanto@Mark:7:25 @ Sed auxdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaux liaj piedoj.

esperanto@Mark:7:30 @ Kaj kiam sxi iris en sian domon, sxi trovis la infaninon kusxigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.

esperanto@Mark:7:32 @ Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.

esperanto@Mark:7:37 @ Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris cxion bone; li igas la surdulojn auxdi, kaj la mutulojn paroli.

esperanto@Mark:8:3 @ kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.

esperanto@Mark:8:6 @ Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.

esperanto@Mark:8:14 @ Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto.

esperanto@Mark:8:23 @ Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilagxon; kaj kracxinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:CXu vi vidas ion?

esperanto@Mark:8:25 @ Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resanigxis, kaj vidis cxion klare.

esperanto@Mark:8:27 @ Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas?

esperanto@Mark:8:33 @ Sed turninte sin kaj rigardante la discxiplojn, li admonis Petron, dirante:Iru malantaux min, Satano, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

esperanto@Mark:9:2 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;

esperanto@Mark:9:3 @ kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.

esperanto@Mark:9:15 @ Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.

esperanto@Mark:9:25 @ Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.

esperanto@Mark:9:33 @ Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin:Pri kio vi diskutis sur la vojo?

esperanto@Mark:9:34 @ Sed ili silentis; cxar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda.

esperanto@Mark:10:16 @ Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

esperanto@Mark:10:17 @ Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaux li, kaj demandis lin:Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon?

esperanto@Mark:10:32 @ Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:

esperanto@Mark:10:34 @ kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li relevigxos.

esperanto@Mark:10:49 @ Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.

esperanto@Mark:10:52 @ Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

esperanto@Mark:11:2 @ kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin.

esperanto@Mark:11:4 @ Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin.

esperanto@Mark:11:7 @ Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi.

esperanto@Mark:11:8 @ Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj.

esperanto@Mark:11:13 @ Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur gxi; kaj veninte al gxi, li trovis nenion krom folioj, cxar la tempo de figoj ankoraux ne venis.

esperanto@Mark:11:19 @ Kaj kiam vesperigxis, li eliris el la urbo.

esperanto@Mark:12:1 @ Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.

esperanto@Mark:12:3 @ Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.

esperanto@Mark:12:5 @ Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn.

esperanto@Mark:12:16 @ Kaj ili gxin alportis. Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? Kaj ili diris al li:De Cezaro.

esperanto@Mark:12:34 @ Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.

esperanto@Mark:12:37 @ David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso auxskultis lin plezure.

esperanto@Mark:12:38 @ Kaj en sia instruado li diris:Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj,

esperanto@Mark:13:2 @ Kaj Jesuo diris al li:CXu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

esperanto@Mark:13:3 @ Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:

esperanto@Mark:13:9 @ Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili.

esperanto@Mark:13:14 @ Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;

esperanto@Mark:13:15 @ kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;

esperanto@Mark:13:16 @ kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

esperanto@Mark:13:32 @ Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

esperanto@Mark:14:3 @ Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon.

esperanto@Mark:14:5 @ CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi.

esperanto@Mark:14:13 @ Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo;

esperanto@Mark:14:16 @ Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

esperanto@Mark:14:27 @ Kaj Jesuo diris al ili:Vi cxiuj ofendigxos; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj diskuros.

esperanto@Mark:14:35 @ Kaj irinte iom antauxen, li falis sur la teron, kaj pregxis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.

esperanto@Mark:14:46 @ Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.

esperanto@Mark:14:50 @ Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris.

esperanto@Mark:14:52 @ sed lasinte la tolajxon, li forkuris nuda.

esperanto@Mark:14:65 @ Kaj iuj komencis kracxi sur lin, kaj cxirkauxkovri lian vizagxon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li:Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

esperanto@Mark:14:66 @ Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la cxefpastro;

esperanto@Mark:14:71 @ Kaj li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas.

esperanto@Mark:15:15 @ Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

esperanto@Mark:15:17 @ Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis gxin al li;

esperanto@Mark:15:19 @ Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kracxis sur lin, kaj ekgenuinte, klinigxis al li.

esperanto@Mark:15:20 @ Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

esperanto@Mark:15:24 @ Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn sur ili, kion cxiu el ili ricevu.

esperanto@Mark:15:26 @ Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REGXO DE LA JUDOJ.

esperanto@Mark:15:33 @ Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.

esperanto@Mark:15:36 @ Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin.

esperanto@Mark:15:38 @ Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre.

esperanto@Mark:15:43 @ venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.

esperanto@Mark:16:8 @ Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.

esperanto@Mark:16:18 @ ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, gxi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili sanigxos.

esperanto@Luke:1:12 @ Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.

esperanto@Luke:1:16 @ Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Luke:1:17 @ Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.

esperanto@Luke:1:26 @ Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,

esperanto@Luke:1:35 @ Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

esperanto@Luke:1:39 @ Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis en la montan regionon, en urbon de Judujo;

esperanto@Luke:1:65 @ Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio.

esperanto@Luke:1:73 @ La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;

esperanto@Luke:1:79 @ Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

esperanto@Luke:2:3 @ Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo.

esperanto@Luke:2:4 @ Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,

esperanto@Luke:2:11 @ cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

esperanto@Luke:2:14 @ Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

esperanto@Luke:2:22 @ Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,

esperanto@Luke:2:24 @ kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn.

esperanto@Luke:2:39 @ Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

esperanto@Luke:2:40 @ Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

esperanto@Luke:2:43 @ kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;

esperanto@Luke:2:52 @ Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj.

esperanto@Luke:3:1 @ En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene,

esperanto@Luke:3:7 @ Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

esperanto@Luke:3:17 @ lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

esperanto@Luke:3:22 @ kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

esperanto@Luke:4:9 @ Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren;

esperanto@Luke:4:11 @ kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

esperanto@Luke:4:18 @ La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

esperanto@Luke:4:23 @ Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo.

esperanto@Luke:4:25 @ Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;

esperanto@Luke:4:27 @ Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.

esperanto@Luke:4:29 @ kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren.

esperanto@Luke:4:31 @ Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;

esperanto@Luke:4:33 @ Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per lauxta vocxo,

esperanto@Luke:4:36 @ Kaj falis miro sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.

esperanto@Luke:4:40 @ Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.

esperanto@Luke:4:43 @ Sed li diris al ili:Ankaux al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; cxar por tio mi estas sendita.

esperanto@Luke:5:11 @ Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.

esperanto@Luke:5:12 @ Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

esperanto@Luke:5:13 @ Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.

esperanto@Luke:5:14 @ Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.

esperanto@Luke:5:18 @ Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li.

esperanto@Luke:5:19 @ Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo.

esperanto@Luke:5:24 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.

esperanto@Luke:5:25 @ Kaj tuj li levigxis antaux ili, kaj prenis tion, sur kio li kusxis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.

esperanto@Luke:5:30 @ Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj, dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?

esperanto@Luke:5:31 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

esperanto@Luke:5:36 @ Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova.

esperanto@Luke:6:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj mangxis kaj donis ankaux al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?

esperanto@Luke:6:12 @ Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio.

esperanto@Luke:6:17 @ Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;

esperanto@Luke:6:18 @ kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj.

esperanto@Luke:6:29 @ Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.

esperanto@Luke:6:38 @ donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

esperanto@Luke:6:48 @ li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin jxetis kontraux tiun domon, kaj ne povis gxin sxanceli; cxar gxi estis bone konstruita.

esperanto@Luke:6:49 @ Sed tiu, kiu auxdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraux kiun la rivero sin jxetis, kaj gxi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.

esperanto@Luke:7:9 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.

esperanto@Luke:7:11 @ Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.

esperanto@Luke:7:12 @ Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.

esperanto@Luke:7:22 @ Kaj li respondis kaj diris al ili:Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis:blinduloj vidas, lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, mortintoj levigxas, al malricxuloj evangelio estas predikata.

esperanto@Luke:7:28 @ Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.

esperanto@Luke:7:32 @ Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

esperanto@Luke:7:37 @ Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo,

esperanto@Luke:7:44 @ Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:CXu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj.

esperanto@Luke:8:1 @ Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilagxoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,

esperanto@Luke:8:4 @ Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo venis al li, li diris per parabolo:

esperanto@Luke:8:6 @ Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar ili ne havis malsekajxon.

esperanto@Luke:8:13 @ Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.

esperanto@Luke:8:14 @ Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.

esperanto@Luke:8:16 @ Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras gxin per vazo, aux forsxovas gxin sub liton; sed metas gxin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.

esperanto@Luke:8:22 @ Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj discxiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmarigxis.

esperanto@Luke:8:23 @ Sed dum ili veturis, li endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.

esperanto@Luke:8:24 @ Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.

esperanto@Luke:8:26 @ Kaj ili sxipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraux Galileo.

esperanto@Luke:8:27 @ Kaj kiam li surbordigxis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj logxis ne en domo, sed en la tomboj.

esperanto@Luke:8:28 @ Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.

esperanto@Luke:8:29 @ CXar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. CXar gxi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per cxenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.

esperanto@Luke:8:32 @ Kaj estis tie granda grego da porkoj, pasxtigxantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.

esperanto@Luke:8:33 @ Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj sufokigxis.

esperanto@Luke:8:34 @ Kaj kiam iliaj pasxtistoj vidis la okazintajxon, ili forkuris, kaj rakontis gxin en la urbo kaj en la kamparo.

esperanto@Luke:8:37 @ Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.

esperanto@Luke:8:39 @ Reiru al via domo, kaj rakontu cxion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo cxion, kion Jesuo faris por li.

esperanto@Luke:8:43 @ Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,

esperanto@Luke:8:50 @ Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj sxi estos savita.

esperanto@Luke:9:5 @ Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraux ili.

esperanto@Luke:9:10 @ Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li cxion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida.

esperanto@Luke:9:11 @ Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.

esperanto@Luke:9:28 @ Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.

esperanto@Luke:9:42 @ Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.

esperanto@Luke:9:51 @ Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,

esperanto@Luke:9:55 @ Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris:Vi mem ne scias, laux kia spirito vi estas.

esperanto@Luke:9:57 @ Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li:Mi vin sekvos, kien ajn vi iros.

esperanto@Luke:10:1 @ Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta.

esperanto@Luke:10:4 @ Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.

esperanto@Luke:10:6 @ Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi.

esperanto@Luke:10:8 @ Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin;

esperanto@Luke:10:10 @ Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:

esperanto@Luke:10:11 @ Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.

esperanto@Luke:10:12 @ Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.

esperanto@Luke:10:19 @ Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.

esperanto@Luke:10:23 @ Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;

esperanto@Luke:10:34 @ kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

esperanto@Luke:11:20 @ Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.

esperanto@Luke:11:24 @ Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris.

esperanto@Luke:11:33 @ Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.

esperanto@Luke:11:39 @ Kaj la Sinjoro diris al li:Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto.

esperanto@Luke:11:41 @ Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura.

esperanto@Luke:11:43 @ Ve al vi, Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj.

esperanto@Luke:12:3 @ Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.

esperanto@Luke:12:22 @ Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.

esperanto@Luke:12:25 @ Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

esperanto@Luke:12:46 @ la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.

esperanto@Luke:12:49 @ Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis?

esperanto@Luke:12:51 @ CXu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi:Ne; sed pli vere disigon;

esperanto@Luke:12:58 @ CXar dum vi iradas kun via kontrauxulo al la reganto, survoje klopodu liberigxi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin jxetu en malliberejon.

esperanto@Luke:13:4 @ Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en SXiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem?

esperanto@Luke:13:6 @ Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis.

esperanto@Luke:13:7 @ Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron?

esperanto@Luke:13:11 @ Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi.

esperanto@Luke:13:13 @ Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion.

esperanto@Luke:13:21 @ GXi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.

esperanto@Luke:13:22 @ Kaj li iris tra urboj kaj vilagxoj, instruante kaj irante cxiam pluen al Jerusalem.

esperanto@Luke:13:25 @ Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;

esperanto@Luke:13:26 @ tiam vi ekparolos:Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis;

esperanto@Luke:14:21 @ Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.

esperanto@Luke:14:23 @ Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu.

esperanto@Luke:14:25 @ Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:

esperanto@Luke:14:28 @ CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin?

esperanto@Luke:15:2 @ Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante:CXi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.

esperanto@Luke:15:4 @ Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos?

esperanto@Luke:15:5 @ Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante.

esperanto@Luke:15:15 @ Kaj li iris, kaj aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando; kaj cxi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por pasxti porkojn.

esperanto@Luke:15:20 @ Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.

esperanto@Luke:15:22 @ Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;

esperanto@Luke:15:25 @ Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon.

esperanto@Luke:16:19 @ Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage;

esperanto@Luke:16:22 @ Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.

esperanto@Luke:16:23 @ Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.

esperanto@Luke:16:28 @ cxar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaux en cxi tiun lokon de turmento.

esperanto@Luke:17:4 @ Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.

esperanto@Luke:17:14 @ Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili farigxis puraj.

esperanto@Luke:17:16 @ kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.

esperanto@Luke:17:17 @ Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux?

esperanto@Luke:17:29 @ sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn;

esperanto@Luke:17:31 @ Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu.

esperanto@Luke:17:34 @ Mi diras al vi:En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

esperanto@Luke:17:36 @ Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

esperanto@Luke:18:2 @ dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;

esperanto@Luke:18:3 @ kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo.

esperanto@Luke:18:8 @ Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?

esperanto@Luke:18:32 @ CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita;

esperanto@Luke:18:33 @ kaj ili skurgxos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li relevigxos.

esperanto@Luke:19:3 @ Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo.

esperanto@Luke:19:4 @ Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie.

esperanto@Luke:19:7 @ Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti.

esperanto@Luke:19:17 @ Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj.

esperanto@Luke:19:19 @ Li diris ankaux al tiu:Vi ankaux estu super kvin urboj.

esperanto@Luke:19:30 @ dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku.

esperanto@Luke:19:35 @ Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.

esperanto@Luke:19:36 @ Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.

esperanto@Luke:19:41 @ Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,

esperanto@Luke:19:43 @ CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin,

esperanto@Luke:19:44 @ kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

esperanto@Luke:20:10 @ Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.

esperanto@Luke:20:11 @ Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.

esperanto@Luke:20:18 @ CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.

esperanto@Luke:20:19 @ Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon.

esperanto@Luke:20:24 @ Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribajxon gxi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro.

esperanto@Luke:20:40 @ Kaj ili ne plu kuragxis fari al li demandon.

esperanto@Luke:20:46 @ Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj;

esperanto@Luke:21:6 @ Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

esperanto@Luke:21:9 @ Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj tumultoj, ne terurigxu; cxar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.

esperanto@Luke:21:11 @ kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo.

esperanto@Luke:21:12 @ Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo.

esperanto@Luke:21:21 @ Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.

esperanto@Luke:21:23 @ Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo.

esperanto@Luke:21:25 @ Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;

esperanto@Luke:21:26 @ homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

esperanto@Luke:21:35 @ cxar kiel kaptilo gxi venos sur cxiujn, kiuj logxas sur la suprajxo de la tero.

esperanto@Luke:21:37 @ Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj cxiunokte li eliris, kaj logxis sur la monto nomata Olivarba.

esperanto@Luke:22:10 @ Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.

esperanto@Luke:22:21 @ Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.

esperanto@Luke:22:30 @ por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

esperanto@Luke:22:44 @ Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

esperanto@Luke:22:61 @ Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos.

esperanto@Luke:23:16 @ Tial mi lin skurgxos kaj liberigos.

esperanto@Luke:23:19 @ kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon.

esperanto@Luke:23:22 @ Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.

esperanto@Luke:23:26 @ Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.

esperanto@Luke:23:28 @ Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.

esperanto@Luke:23:30 @ Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.

esperanto@Luke:23:38 @ Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ.

esperanto@Luke:23:44 @ Kaj jam estis cxirkaux la sesa horo, kaj farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa, cxar la sunlumo mankis;

esperanto@Luke:23:45 @ kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en la mezo.

esperanto@Luke:23:51 @ (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,

esperanto@Luke:24:12 @ Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

esperanto@Luke:24:18 @ Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:CXu nur vi sola logxas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en cxi tiuj tagoj?

esperanto@Luke:24:32 @ Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?

esperanto@Luke:24:35 @ Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.

esperanto@Luke:24:37 @ Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.

esperanto@Luke:24:49 @ Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.

esperanto@John:1:32 @ Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li.

esperanto@John:1:33 @ Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.

esperanto@John:1:38 @ Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas?

esperanto@John:1:44 @ Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.

esperanto@John:1:51 @ Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

esperanto@John:2:6 @ Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj.

esperanto@John:2:15 @ kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn;

esperanto@John:3:12 @ Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros encxielajn?

esperanto@John:3:25 @ Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo.

esperanto@John:3:34 @ CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.

esperanto@John:3:36 @ Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

esperanto@John:4:5 @ Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;

esperanto@John:4:8 @ CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn.

esperanto@John:4:20 @ Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.

esperanto@John:4:21 @ Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.

esperanto@John:4:28 @ La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:

esperanto@John:4:30 @ Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.

esperanto@John:4:39 @ Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi cxion, kion mi faris.

esperanto@John:5:18 @ Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

esperanto@John:6:3 @ Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj.

esperanto@John:6:17 @ kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili.

esperanto@John:6:19 @ Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis.

esperanto@John:6:21 @ Tiam ili volonte ricevis lin en la sxipon, kaj tuj la sxipo albordigxis tien, kien ili veturis.

esperanto@John:6:22 @ La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis

esperanto@John:6:24 @ kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon.

esperanto@John:6:41 @ La Judoj do murmuris pri li, cxar li diris:Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la cxielo.

esperanto@John:6:43 @ Jesuo respondis kaj diris al ili:Ne murmuru inter vi.

esperanto@John:6:61 @ Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj discxiploj pri tio murmuris, diris al ili:CXu tio faligas vin?

esperanto@John:6:66 @ CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.

esperanto@John:7:8 @ Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis.

esperanto@John:7:12 @ Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason.

esperanto@John:7:17 @ Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem.

esperanto@John:7:30 @ Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:7:32 @ La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.

esperanto@John:7:44 @ Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

esperanto@John:8:6 @ Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero.

esperanto@John:8:7 @ Kiam ili ankoraux demandis lin, li levigxis, kaj diris al ili:Kiu el vi estas senpeka, tiu unua jxetu sur sxin sxtonon.

esperanto@John:8:8 @ Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero.

esperanto@John:8:59 @ Tiam ili prenis sxtonojn, por jxeti sur lin; sed Jesuo sin kasxis, kaj eliris el la templo.

esperanto@John:9:6 @ Dirinte tion, li kracxis sur la teron, kaj faris el la kracxajxo koton, kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo,

esperanto@John:9:15 @ La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.

esperanto@John:10:5 @ Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, cxar ili ne konas la vocxon de fremduloj.

esperanto@John:10:12 @ La dungito, kaj tiu, kiu ne estas pasxtisto, kies proprajxo la sxafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;

esperanto@John:10:13 @ li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj.

esperanto@John:10:22 @ Okazis la festo de inauxguro en Jerusalem, kaj estis vintro;

esperanto@John:11:7 @ Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon.

esperanto@John:11:38 @ Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. GXi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono.

esperanto@John:11:52 @ kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.

esperanto@John:11:54 @ Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

esperanto@John:12:3 @ Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo.

esperanto@John:12:9 @ La amaso de la Judoj do sciigxis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaux por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.

esperanto@John:12:14 @ Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite:

esperanto@John:12:15 @ Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.

esperanto@John:12:32 @ Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn.

esperanto@John:12:35 @ Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.

esperanto@John:13:9 @ Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon.

esperanto@John:13:10 @ Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj.

esperanto@John:13:11 @ CXar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne cxiuj estas puraj.

esperanto@John:13:12 @ Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidigxis, li diris al ili:CXu vi scias, kion mi faris al vi?

esperanto@John:14:27 @ Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.

esperanto@John:15:2 @ CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto.

esperanto@John:15:3 @ Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.

esperanto@John:16:33 @ Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.

esperanto@John:17:4 @ Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.

esperanto@John:17:20 @ Kaj mi pregxas ne nur por ili, sed ankaux por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto;

esperanto@John:18:6 @ Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron.

esperanto@John:18:28 @ Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon.

esperanto@John:19:1 @ Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis.

esperanto@John:19:2 @ Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;

esperanto@John:19:5 @ Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo!

esperanto@John:19:13 @ Kiam do Pilato auxdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.

esperanto@John:19:19 @ Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ.

esperanto@John:19:20 @ Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

esperanto@John:19:29 @ Kusxis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis gxin al lia busxo.

esperanto@John:19:31 @ La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.

esperanto@John:19:32 @ Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;

esperanto@John:19:33 @ sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;

esperanto@John:20:2 @ SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.

esperanto@John:20:4 @ Kaj ambaux ekkuris kune; kaj la alia discxiplo kuris antauxen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo;

esperanto@John:20:7 @ kaj la visxtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kusxantan kun la tolajxoj, sed kunvolvitan en aparta loko.

esperanto@John:20:10 @ Kaj la discxiploj iris returne hejmen.

esperanto@John:20:14 @ Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.

esperanto@John:20:16 @ Jesuo diris al sxi:Maria. SXi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro.

esperanto@John:20:22 @ Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton:

esperanto@John:21:3 @ Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fisxkapti. Ili diris al li:Ni ankaux iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la sxipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

esperanto@John:21:4 @ Sed cxe la tagigxo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la discxiploj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.

esperanto@John:21:8 @ Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj.

esperanto@John:21:9 @ Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon.

esperanto@John:21:11 @ Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis.

esperanto@John:21:12 @ Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro.

esperanto@John:21:20 @ Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).

esperanto@Acts:1:8 @ Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

esperanto@Acts:1:12 @ Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojagxo.

esperanto@Acts:2:3 @ Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili.

esperanto@Acts:2:17 @ Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;

esperanto@Acts:2:18 @ Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elversxos Mian spiriton, Kaj ili profetos.

esperanto@Acts:2:19 @ Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;

esperanto@Acts:2:30 @ Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,

esperanto@Acts:3:11 @ Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.

esperanto@Acts:3:26 @ Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante cxiun el vi for de liaj pekoj.

esperanto@Acts:4:1 @ Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la cxefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,

esperanto@Acts:4:3 @ Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon gxis la sekvanta tago; cxar estis jam vespero.

esperanto@Acts:4:13 @ Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.

esperanto@Acts:4:22 @ CXar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.

esperanto@Acts:4:27 @ cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,

esperanto@Acts:4:29 @ Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuragxo,

esperanto@Acts:4:31 @ Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.

esperanto@Acts:4:33 @ Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la relevigxo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur cxiuj.

esperanto@Acts:5:5 @ Kaj auxdante cxi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspirigxis; kaj granda timo venis sur cxiujn auxdantojn.

esperanto@Acts:5:11 @ Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur cxiujn auxdantajn pri tio.

esperanto@Acts:5:13 @ Sed el la ceteraj neniu kuragxis aligxi al ili; tamen la popolo gloris ilin;

esperanto@Acts:5:15 @ tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili.

esperanto@Acts:5:16 @ Kunvenis ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj estis sanigitaj.

esperanto@Acts:5:18 @ kaj jxetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.

esperanto@Acts:5:28 @ dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.

esperanto@Acts:5:30 @ La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo.

esperanto@Acts:6:1 @ Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la discxiploj multigxis, farigxis murmurado de la Grekaj Judoj kontraux la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la cxiutaga servado.

esperanto@Acts:6:6 @ tiujn ili starigis antaux la apostoloj; kaj cxi tiuj, pregxinte, metis sur ilin la manojn.

esperanto@Acts:6:12 @ Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,

esperanto@Acts:7:6 @ Kaj Dio parolis jene:ke lia idaro logxos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

esperanto@Acts:7:7 @ Kaj la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur cxi tiu loko.

esperanto@Acts:7:11 @ Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon.

esperanto@Acts:7:17 @ Sed kiam alproksimigxis la tempo de la promeso, kiun Dio jxuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multigxis en Egiptujo,

esperanto@Acts:7:29 @ Kaj cxe tiu parolo Moseo forkuris kaj eklogxis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn.

esperanto@Acts:7:32 @ Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuragxis rigardi.

esperanto@Acts:7:33 @ Kaj la Eternulo diris al li:Deprenu la sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.

esperanto@Acts:7:38 @ Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;

esperanto@Acts:7:39 @ al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpusxis lin, kaj returnigxis en sia koro al Egiptujo,

esperanto@Acts:7:42 @ Tiam Dio turnigxis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la cxielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: CXu vi alportis al Mi bucxitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?

esperanto@Acts:7:43 @ Kaj vi portis la tabernaklon de Molehx Kaj la stelon de la dio Refan, La figurajxojn, kiujn vi faris, por adorklinigxi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.

esperanto@Acts:7:57 @ Sed ili ekkriis per lauxta vocxo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,

esperanto@Acts:7:58 @ kaj elpelis lin el la urbo, kaj jxetis sur lin sxtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Sauxlo.

esperanto@Acts:7:60 @ Kaj li genuigxis, kaj kriis per lauxta vocxo:Sinjoro, ne metu sur ilin cxi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormigxis.

esperanto@Acts:8:5 @ Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.

esperanto@Acts:8:7 @ CXar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, cxi tiuj elvenis, kriante per lauxta vocxo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resanigxis.

esperanto@Acts:8:8 @ Kaj estis granda gxojo en tiu urbo.

esperanto@Acts:8:9 @ Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;

esperanto@Acts:8:16 @ cxar ankoraux sur neniun el ili li falis; ili nur baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@Acts:8:17 @ Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.

esperanto@Acts:8:18 @ Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,

esperanto@Acts:8:19 @ kaj diris:Donu ankaux al mi cxi tiun rajton, por ke cxiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.

esperanto@Acts:8:28 @ tiu vojagxis returne, kaj, sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja.

esperanto@Acts:8:30 @ Kaj Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:CXu vi komprenas tion, kion vi legas?

esperanto@Acts:8:36 @ Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi?

esperanto@Acts:8:40 @ Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.

esperanto@Acts:9:4 @ kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?

esperanto@Acts:9:6 @ sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.

esperanto@Acts:9:11 @ Kaj la Sinjoro diris al li:Levigxu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas;

esperanto@Acts:9:12 @ kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.

esperanto@Acts:9:17 @ Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.

esperanto@Acts:9:25 @ sed liaj discxiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.

esperanto@Acts:9:27 @ Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaux parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.

esperanto@Acts:9:35 @ Kaj cxiuj logxantoj en Lida kaj en SXaron lin vidis, kaj turnigxis al la Sinjoro.

esperanto@Acts:9:40 @ Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.

esperanto@Acts:10:9 @ Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo;

esperanto@Acts:10:10 @ kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;

esperanto@Acts:10:11 @ kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;

esperanto@Acts:10:14 @ Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran.

esperanto@Acts:10:15 @ Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.

esperanto@Acts:10:28 @ kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura;

esperanto@Acts:10:39 @ Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo.

esperanto@Acts:10:44 @ Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron.

esperanto@Acts:10:45 @ Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito.

esperanto@Acts:11:5 @ Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi;

esperanto@Acts:11:8 @ Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, cxar nenio profana aux malpura eniris iam en mian busxon.

esperanto@Acts:11:9 @ Sed vocxo respondis al mi la duan fojon el la cxielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.

esperanto@Acts:11:15 @ Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.

esperanto@Acts:11:19 @ Tiuj do, kiuj dispeligxis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojagxis gxis Fenikio kaj Kipro kaj Antiohxia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.

esperanto@Acts:11:21 @ Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro.

esperanto@Acts:12:10 @ Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li.

esperanto@Acts:12:14 @ kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaux la pordego.

esperanto@Acts:12:21 @ Kaj en difinita tago Herodo, vestita en regxaj vestoj, sidis sur tribunala segxo kaj deklamis al ili.

esperanto@Acts:13:3 @ Tiam, fastinte kaj pregxinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

esperanto@Acts:13:8 @ Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.

esperanto@Acts:13:11 @ Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn.

esperanto@Acts:13:25 @ Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris:Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.

esperanto@Acts:13:40 @ Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:

esperanto@Acts:13:43 @ Kaj kiam la sinagogo disigxis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Pauxlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urgxe admonis ilin persisti en la graco de Dio.

esperanto@Acts:13:44 @ En la sekvanta sabato preskaux la tuta urbo kolektigxis, por auxdi la vorton de Dio.

esperanto@Acts:13:46 @ Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

esperanto@Acts:13:50 @ Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.

esperanto@Acts:14:4 @ Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj.

esperanto@Acts:14:6 @ sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon;

esperanto@Acts:14:10 @ diris per lauxta vocxo:Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj piediris.

esperanto@Acts:14:13 @ Kaj la pastro de la Zeuxs, kiu estis antaux la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj.

esperanto@Acts:14:15 @ kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;

esperanto@Acts:14:19 @ Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.

esperanto@Acts:14:20 @ Sed kiam la discxiploj staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.

esperanto@Acts:14:21 @ Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn discxiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antiohxia,

esperanto@Acts:15:9 @ kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.

esperanto@Acts:15:10 @ Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?

esperanto@Acts:15:19 @ Tial mi decidas, ke ni ne gxenu tiujn el la nacianoj, kiuj turnigxas al Dio;

esperanto@Acts:15:20 @ sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango.

esperanto@Acts:15:21 @ CXar de post antikvaj generacioj Moseo havas en cxiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj cxiusabate.

esperanto@Acts:15:28 @ CXar al la Sankta Spirito kaj al ni sxajnis bone meti sur vin nenian alian sxargxon, krom la jenaj necesaj aferoj:

esperanto@Acts:15:36 @ Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.

esperanto@Acts:16:4 @ Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.

esperanto@Acts:16:11 @ Tial, eksxipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis;

esperanto@Acts:16:12 @ kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, cxefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj.

esperanto@Acts:16:14 @ Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo.

esperanto@Acts:16:16 @ Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por pregxado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per auxgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon.

esperanto@Acts:16:18 @ Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.

esperanto@Acts:16:20 @ kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris:CXi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,

esperanto@Acts:16:22 @ Kaj la popolo amase sin kolektis kontraux ili; kaj la urbestroj, forsxirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin.

esperanto@Acts:16:23 @ Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili jxetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin;

esperanto@Acts:16:27 @ Kaj la malliberejestro, vekigxinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris.

esperanto@Acts:16:35 @ Sed kiam tagigxis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri:Forliberigu tiujn homojn.

esperanto@Acts:16:36 @ Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Pauxlo:La urbestroj jxus sendis, por ke vi forliberigxu; tial nun elvenu kaj foriru pace.

esperanto@Acts:16:38 @ Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj cxi tiuj timis, auxdante, ke ili estas Romanoj;

esperanto@Acts:16:39 @ kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo.

esperanto@Acts:17:5 @ Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.

esperanto@Acts:17:6 @ Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaux la urbestrojn, kriante:Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaux cxi tie;

esperanto@Acts:17:8 @ Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion auxdis.

esperanto@Acts:17:16 @ Kaj dum Pauxlo atendis ilin en Ateno, lia spirito cxagrenigxis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.

esperanto@Acts:17:17 @ Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo cxiutage kun la renkontitoj.

esperanto@Acts:17:18 @ Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris:Li sxajnas esti proklamanto de fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.

esperanto@Acts:17:22 @ Kaj Pauxlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas cxiurilate tro servemaj al diajxoj.

esperanto@Acts:17:23 @ CXar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.

esperanto@Acts:17:26 @ kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj logxejoj;

esperanto@Acts:17:29 @ Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aux argxento aux sxtono, gravurajxo de homa arto kaj imagado.

esperanto@Acts:18:6 @ Sed kiam ili kontrauxstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili:Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.

esperanto@Acts:18:10 @ cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.

esperanto@Acts:18:25 @ CXi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;

esperanto@Acts:18:27 @ Kaj kiam li volis transiri en la Ahxajan landon, la fratoj kuragxigis lin, kaj skribis al la discxiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;

esperanto@Acts:19:6 @ Kaj kiam Pauxlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.

esperanto@Acts:19:16 @ Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.

esperanto@Acts:19:17 @ Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.

esperanto@Acts:19:26 @ Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;

esperanto@Acts:19:29 @ Kaj la urbo plenigxis de tumulto; kaj oni kure kolektigxis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarhxon, Makedonojn, kunvojagxantojn de Pauxlo.

esperanto@Acts:19:35 @ Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris:Ho Efesanoj, cxu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elcxiela falintajxo?

esperanto@Acts:20:2 @ Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.

esperanto@Acts:20:9 @ Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Euxtihxo, premegata de profunda dormo; kaj dum Pauxlo ankoraux longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etagxo, kaj estis levita malviva.

esperanto@Acts:20:10 @ Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj cxirkauxpreninte lin, diris:Ne maltrankviligxu; cxar lia vivo estas en li.

esperanto@Acts:20:13 @ Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri.

esperanto@Acts:20:16 @ CXar Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.

esperanto@Acts:20:23 @ krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.

esperanto@Acts:20:24 @ Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

esperanto@Acts:20:26 @ Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj.

esperanto@Acts:20:37 @ Kaj cxiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Pauxlo kaj lin kisis,

esperanto@Acts:21:1 @ Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;

esperanto@Acts:21:2 @ kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj ekveturis.

esperanto@Acts:21:3 @ Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi.

esperanto@Acts:21:5 @ Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis;

esperanto@Acts:21:6 @ kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.

esperanto@Acts:21:13 @ Sed Pauxlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@Acts:21:26 @ Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos alportita por cxiu el ili.

esperanto@Acts:21:29 @ CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon.

esperanto@Acts:21:30 @ Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.

esperanto@Acts:21:32 @ Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj cxi tiuj, vidinte la cxefkapitanon kaj soldatojn, cxesis bati Pauxlon.

esperanto@Acts:21:35 @ Kaj kiam li venis sur la sxtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso;

esperanto@Acts:21:39 @ Sed Pauxlo diris:Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burgxo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.

esperanto@Acts:21:40 @ Kaj kiam li tion permesis, Pauxlo, starante sur la sxtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam farigxis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:

esperanto@Acts:22:3 @ Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux.

esperanto@Acts:22:7 @ Kaj mi falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al mi:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?

esperanto@Acts:22:22 @ Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian vocxon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas, ke li vivu.

esperanto@Acts:22:24 @ la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li.

esperanto@Acts:22:25 @ Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta centestro:CXu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne kondamnitan?

esperanto@Acts:23:3 @ Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu?

esperanto@Acts:23:11 @ Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.

esperanto@Acts:23:12 @ Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon.

esperanto@Acts:23:13 @ Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj.

esperanto@Acts:23:14 @ Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon.

esperanto@Acts:23:21 @ Sed ne konsentu al ili, cxar embuskas kontraux li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena jxuro sin ligis nek mangxi nek trinki, gxis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.

esperanto@Acts:23:32 @ Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikajxo;

esperanto@Acts:24:12 @ kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aux incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.

esperanto@Acts:25:3 @ petante de li favoron kontraux Pauxlo, ke li venigu lin al Jerusalem; cxar ili arangxis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.

esperanto@Acts:25:6 @ Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aux dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidigxis sur la tribunala segxo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Pauxlon.

esperanto@Acts:25:17 @ Kiam do ili kunvenis cxi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidigxis sur la tribunala segxo kaj ordonis alkonduki la viron.

esperanto@Acts:25:23 @ Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la auxditorion kun la cxefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Pauxlon.

esperanto@Acts:26:11 @ Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.

esperanto@Acts:26:13 @ mi vidis tagmeze, ho regxo, sur la vojo lumon el la cxielo, superantan la helecon de la suno, brilantan cxirkaux mi kaj miaj kunvojagxantoj.

esperanto@Acts:26:14 @ Kaj kiam ni cxiuj falis sur la teron, mi auxdis vocxon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraux la pikiloj.

esperanto@Acts:26:16 @ Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi;

esperanto@Acts:26:18 @ por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

esperanto@Acts:26:20 @ sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaux al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.

esperanto@Acts:26:29 @ Kaj Pauxlo diris:Mi volus pregxi al Dio, ke, cxu en mallonga aux en longa, ne nur vi, sed ankaux cxiuj, kiuj auxskultas min hodiaux, farigxu tiaj, kia mi estas, krom cxi tiuj katenoj.

esperanto@Acts:27:2 @ Kaj enirinte en sxipon el Adramitio, veturontan al la lokoj cxe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarhxon, Makedonon el Tesaloniko.

esperanto@Acts:27:4 @ Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la sxirmo de Kipro, cxar la ventoj estis kontrauxaj.

esperanto@Acts:27:5 @ Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio.

esperanto@Acts:27:6 @ Kaj la centestro, trovinte tie sxipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en gxin.

esperanto@Acts:27:7 @ Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (cxar la vento ne permesis al ni atingi gxin), ni veturis sub la sxirmo de Kreto, apud Salmone;

esperanto@Acts:27:8 @ kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.

esperanto@Acts:27:10 @ dirante al ili:Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojagxo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la sxargxo kaj de la sxipo, sed ankaux de niaj vivoj.

esperanto@Acts:27:13 @ Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime.

esperanto@Acts:27:14 @ Sed post mallonga tempo atakis nin el gxi uragana vento, kiu estas nomata Euxrakilo;

esperanto@Acts:27:16 @ Kaj kurinte sub la sxirma flanko de insuleto, nomata Kauxda, ni kun granda klopodo apenaux povis savi la boaton;

esperanto@Acts:27:17 @ kaj suprenlevinte gxin, oni uzis helpilojn, por subzoni la sxipon; kaj timante, ke ni estos jxetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj.

esperanto@Acts:27:20 @ Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda cxirkauxis nin, fine cxia espero pri nia savo estis forprenita.

esperanto@Acts:27:22 @ Kaj nun mi admonas vin esti kuragxaj; cxar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la sxipo.

esperanto@Acts:27:24 @ dirante:Pauxlo, ne timu; vi devas stari antaux Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi cxiujn, kiuj marveturas kun vi.

esperanto@Acts:27:25 @ Tial, viroj, kuragxu; cxar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.

esperanto@Acts:27:26 @ Tamen ni devas esti jxetitaj sur ian insulon.

esperanto@Acts:27:29 @ Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili jxetis kvar ankrojn el la sxiplmalantauxo, kaj pregxis, ke tagigxu.

esperanto@Acts:27:30 @ Kaj kiam la maristoj sercxis rimedon forkuri el la sxipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antauxo,

esperanto@Acts:27:32 @ Tiam la soldatoj detrancxis la sxnurojn de la boato, kaj lasis gxin defali.

esperanto@Acts:27:36 @ Tiam ili cxiuj kuragxigxis, kaj ankaux mem prenis nutrajxon.

esperanto@Acts:27:39 @ Kaj kiam plene tagigxis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablajxo, kaj ili konsiligxis inter si, cxu ili povos surpeli sur gxin la sxipon.

esperanto@Acts:27:40 @ Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la sxnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antauxvelon kontraux la vento, ili sin direktis al la sablajxo.

esperanto@Acts:27:41 @ Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la sxipon; kaj la antauxo fiksigxis kaj restis nemovebla, sed la malantauxo rompigxis de la forto de la ondoj.

esperanto@Acts:27:42 @ Kaj farigxis intenco cxe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnagxu kaj forkuru.

esperanto@Acts:27:44 @ kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la sxipo. Kaj tiamaniere cxiuj savigxis sur la teron.

esperanto@Acts:28:3 @ Sed kiam Pauxlo kolektis faskon da vergoj kaj metis gxin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkrocxigxis al lia mano.

esperanto@Acts:28:8 @ Kaj la patro de Publio kusxis malsana de febro kaj disenterio; al li Pauxlo eniris, kaj pregxis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.

esperanto@Acts:28:10 @ cxi tiuj ankaux honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili sursxipigis cxion, kion ni bezonis.

esperanto@Acts:28:11 @ Kaj post tri monatoj ni ekveturis en sxipo Aleksandria, kiu travintris cxe la insulo; kaj gxia insigno estis la GXemeloj.

esperanto@Acts:28:15 @ Kaj de tie la fratoj, auxdinte pri ni, venis al ni renkonte gxis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Pauxlo dankis Dion, kaj kuragxigxis.

esperanto@Romans:1:12 @ tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.

esperanto@Romans:1:24 @ Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem;

esperanto@Romans:1:26 @ Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan;

esperanto@Romans:1:27 @ kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto.

esperanto@Romans:1:32 @ kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la farantoj de ili.

esperanto@Romans:2:9 @ aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;

esperanto@Romans:2:14 @ cxar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la legxon, faras nature la aferojn de la legxo, cxi tiuj, ne havante legxon, estas legxo por si mem;

esperanto@Romans:2:17 @ Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj fieras pri Dio,

esperanto@Romans:2:27 @ kaj cxu la lauxnatura necirkumcidulo, se li plenumas la legxon, ne jugxos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpasxas la legxon?

esperanto@Romans:3:4 @ Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

esperanto@Romans:3:13 @ Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;

esperanto@Romans:3:16 @ Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;

esperanto@Romans:3:29 @ CXu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj;

esperanto@Romans:4:12 @ kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.

esperanto@Romans:4:16 @ GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj

esperanto@Romans:5:7 @ CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti.

esperanto@Romans:6:19 @ Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo.

esperanto@Romans:8:35 @ Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo?

esperanto@Romans:9:16 @ Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.

esperanto@Romans:9:17 @ CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

esperanto@Romans:9:23 @ kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,

esperanto@Romans:9:24 @ nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?

esperanto@Romans:9:26 @ Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Romans:10:20 @ Kaj Jesaja estis tre kuragxa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.

esperanto@Romans:11:14 @ se nur mi iel povos jxaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.

esperanto@Romans:11:21 @ cxar se Dio ne indulgis la naturajn brancxojn, Li ankaux vin ne indulgos.

esperanto@Romans:11:24 @ CXar se vi eltrancxigxis el tio, kio estas nature sovagxa olivarbo, kaj kontrauxnature engreftigxis en bonan olivarbon, kiom pli cxi tiuj, kiuj estas la naturaj brancxoj, engreftigxos en sian propran olivarbon?

esperanto@Romans:11:26 @ kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;

esperanto@Romans:12:3 @ CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu.

esperanto@Romans:12:6 @ Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;

esperanto@Romans:12:20 @ Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.

esperanto@Romans:13:3 @ CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon;

esperanto@Romans:13:5 @ Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco.

esperanto@Romans:13:12 @ La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.

esperanto@Romans:13:14 @ Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

esperanto@Romans:14:14 @ Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura.

esperanto@Romans:14:20 @ Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo.

esperanto@Romans:15:3 @ CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

esperanto@Romans:15:15 @ Tamen mi iom pli kuragxe skribas al vi, kvazaux rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,

esperanto@Romans:15:18 @ CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,

esperanto@Romans:15:20 @ jenon ambiciante:tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;

esperanto@Romans:15:24 @ kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi);

esperanto@Romans:15:25 @ sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.

esperanto@Romans:15:28 @ Tial, plenuminte cxi tion, kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.

esperanto@Romans:16:4 @ kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj;

esperanto@Romans:16:9 @ Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Stahxison.

esperanto@Romans:16:17 @ Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kauxzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraux la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.

esperanto@Romans:16:23 @ Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.

esperanto@1Corinthians:2:14 @ Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

esperanto@1Corinthians:3:10 @ Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas.

esperanto@1Corinthians:3:12 @ Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, argxenton, multekostajn sxtonojn, lignon, fojnon, pajlon,

esperanto@1Corinthians:3:14 @ Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon.

esperanto@1Corinthians:4:6 @ Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitajxojn; por ke neniu el vi blovesxvelu por unu kontraux la alia.

esperanto@1Corinthians:5:7 @ Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo;

esperanto@1Corinthians:6:1 @ CXu iu el vi, havante aferon kontraux sia proksimulo, kuragxas procesi antaux la malpiuloj, kaj ne antaux la sanktuloj?

esperanto@1Corinthians:6:18 @ Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

esperanto@1Corinthians:7:35 @ Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por jxeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.

esperanto@1Corinthians:7:39 @ Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas sxia edzo; sed se la edzo mortis, sxi estas libera edzinigxi kun iu, kun kiu sxi volas; nur en la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:8:5 @ CXar kvankam estas tiel nomataj dioj, cxu en la cxielo aux sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,

esperanto@1Corinthians:8:7 @ Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpurigxas.

esperanto@1Corinthians:8:10 @ CXar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn?

esperanto@1Corinthians:9:16 @ CXar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!

esperanto@1Corinthians:9:24 @ CXu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu.

esperanto@1Corinthians:9:25 @ Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.

esperanto@1Corinthians:9:26 @ Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;

esperanto@1Corinthians:10:10 @ Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.

esperanto@1Corinthians:10:11 @ Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.

esperanto@1Corinthians:10:13 @ Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

esperanto@1Corinthians:11:10 @ pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.

esperanto@1Corinthians:11:14 @ CXu ecx la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?

esperanto@1Corinthians:12:28 @ Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.

esperanto@1Corinthians:12:30 @ cxu cxiuj havas kuracan povon? cxu cxiuj parolas per lingvoj? cxu cxiuj interpretas?

esperanto@1Corinthians:14:25 @ la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.

esperanto@1Corinthians:15:19 @ Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj.

esperanto@1Corinthians:15:49 @ Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo.

esperanto@1Corinthians:15:53 @ CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon.

esperanto@1Corinthians:15:54 @ Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.

esperanto@1Corinthians:16:6 @ sed cxe vi eble mi restos, aux ecx travintros, por ke vi antauxen irigu min, kien mi veturos.

esperanto@2Corinthians:1:16 @ kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo.

esperanto@2Corinthians:1:23 @ Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.

esperanto@2Corinthians:3:2 @ Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj;

esperanto@2Corinthians:3:3 @ cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

esperanto@2Corinthians:3:7 @ Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta,

esperanto@2Corinthians:3:13 @ kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizagxon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu gxis finigxo de tio, kio estis forpasanta;

esperanto@2Corinthians:3:15 @ sed gxis hodiaux, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kusxas sur ilia koro.

esperanto@2Corinthians:3:16 @ Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.

esperanto@2Corinthians:4:1 @ Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas;

esperanto@2Corinthians:4:4 @ en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

esperanto@2Corinthians:4:16 @ Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago.

esperanto@2Corinthians:4:17 @ CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

esperanto@2Corinthians:5:1 @ CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

esperanto@2Corinthians:5:2 @ CXar vere en cxi tiu ni gxemas, sopirante al la survestado per nia logxejo, kiu devenas de la cxielo;

esperanto@2Corinthians:5:4 @ CXar ni, kiuj estas en cxi tiu tabernaklo, gxemas sxargxite, ne pro tio, ke ni deziras senvestigxi, sed cxar ni deziras survestigxi, por ke la mortajxo estu elsorbita de la vivo.

esperanto@2Corinthians:5:6 @ Ni do cxiam gxoje kuragxas, kaj ni scias, ke dum ni cxeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro

esperanto@2Corinthians:5:8 @ ni gxoje kuragxas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj cxeesti kun la Sinjoro.

esperanto@2Corinthians:6:17 @ Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,

esperanto@2Corinthians:7:1 @ Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

esperanto@2Corinthians:7:7 @ kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.

esperanto@2Corinthians:7:8 @ CXar kvankam mi vin malgxojigis per mia epistolo, mi ne bedauxras pri tio, kvankam mi ja bedauxris; cxar mi vidas, ke tiu epistolo vin malgxojigis, sed nur mallonge.

esperanto@2Corinthians:7:11 @ CXar jen kian zorgemon tiu sama malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.

esperanto@2Corinthians:8:10 @ Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli.

esperanto@2Corinthians:8:21 @ cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

esperanto@2Corinthians:9:12 @ CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;

esperanto@2Corinthians:10:1 @ Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi:

esperanto@2Corinthians:10:2 @ mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.

esperanto@2Corinthians:10:8 @ CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus;

esperanto@2Corinthians:10:12 @ CXar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; cxar ili estas neprudentaj, mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si mem.

esperanto@2Corinthians:10:13 @ Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx gxis vi.

esperanto@2Corinthians:10:15 @ ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo,

esperanto@2Corinthians:10:16 @ por prediki la evangelion gxis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.

esperanto@2Corinthians:11:9 @ kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.

esperanto@2Corinthians:11:21 @ Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.

esperanto@2Corinthians:11:23 @ CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte.

esperanto@2Corinthians:11:26 @ en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj;

esperanto@2Corinthians:11:32 @ En Damasko, la urbestro sub la regxo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;

esperanto@2Corinthians:11:33 @ kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en korbo, kaj mi eligxis de liaj manoj.

esperanto@2Corinthians:12:10 @ Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

esperanto@2Corinthians:12:20 @ CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;

esperanto@2Corinthians:12:21 @ ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

esperanto@2Corinthians:13:8 @ CXar ni ne povas fari ion kontraux la vero, sed nur por la vero.

esperanto@Galatians:1:23 @ sed ili nur auxdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;

esperanto@Galatians:2:2 @ Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

esperanto@Galatians:2:10 @ kondicxe nur, ke ni memoru la malricxulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

esperanto@Galatians:2:15 @ Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,

esperanto@Galatians:2:16 @ sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.

esperanto@Galatians:3:2 @ Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido?

esperanto@Galatians:3:13 @ Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;

esperanto@Galatians:3:14 @ por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

esperanto@Galatians:3:15 @ Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.

esperanto@Galatians:3:27 @ CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston.

esperanto@Galatians:4:8 @ Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj;

esperanto@Galatians:4:9 @ sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?

esperanto@Galatians:4:18 @ Sed estas bone esti fervore sercxata cxiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas cxe vi.

esperanto@Galatians:5:6 @ CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

esperanto@Galatians:5:7 @ Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?

esperanto@Galatians:5:19 @ Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,

esperanto@Galatians:6:16 @ Kaj kiuj irados laux tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili cxiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

esperanto@Ephesians:1:10 @ por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;

esperanto@Ephesians:1:19 @ kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,

esperanto@Ephesians:1:21 @ multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta;

esperanto@Ephesians:2:3 @ inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

esperanto@Ephesians:2:11 @ Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno, nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno-

esperanto@Ephesians:2:14 @ CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo,

esperanto@Ephesians:2:20 @ konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;

esperanto@Ephesians:3:12 @ en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.

esperanto@Ephesians:3:15 @ el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata,

esperanto@Ephesians:4:7 @ Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.

esperanto@Ephesians:4:13 @ gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;

esperanto@Ephesians:4:16 @ el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

esperanto@Ephesians:4:19 @ kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.

esperanto@Ephesians:4:24 @ kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

esperanto@Ephesians:4:26 @ Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;

esperanto@Ephesians:4:29 @ El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

esperanto@Ephesians:5:3 @ Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

esperanto@Ephesians:5:5 @ CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

esperanto@Ephesians:5:6 @ Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

esperanto@Ephesians:6:3 @ por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

esperanto@Ephesians:6:11 @ Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.

esperanto@Ephesians:6:14 @ Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,

esperanto@Ephesians:6:19 @ kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,

esperanto@Ephesians:6:20 @ pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

esperanto@Philippians:1:14 @ kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio.

esperanto@Philippians:1:18 @ Kio do? nur tio, ke cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos.

esperanto@Philippians:1:27 @ Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,

esperanto@Philippians:2:8 @ kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.

esperanto@Philippians:2:10 @ por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

esperanto@Philippians:2:12 @ Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;

esperanto@Philippians:2:14 @ CXion faru sen murmuroj kaj disputoj,

esperanto@Philippians:2:16 @ forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

esperanto@Philippians:2:17 @ Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

esperanto@Philippians:3:9 @ kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

esperanto@Philippians:3:12 @ Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.

esperanto@Philippians:3:13 @ Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe,

esperanto@Philippians:3:19 @ ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn.

esperanto@Philippians:3:20 @ CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

esperanto@Colossians:1:16 @ cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li;

esperanto@Colossians:1:20 @ kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.

esperanto@Colossians:3:2 @ Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn.

esperanto@Colossians:3:5 @ Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

esperanto@Colossians:3:6 @ pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;

esperanto@Colossians:3:10 @ kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;

esperanto@Colossians:3:12 @ Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;

esperanto@Colossians:3:14 @ kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.

esperanto@Colossians:3:21 @ Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuragxigxu.

esperanto@Colossians:3:25 @ Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

esperanto@Colossians:4:14 @ Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas.

esperanto@1Thessalonians:1:5 @ cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi.

esperanto@1Thessalonians:1:8 @ CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.

esperanto@1Thessalonians:1:9 @ CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,

esperanto@1Thessalonians:2:2 @ sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

esperanto@1Thessalonians:2:3 @ CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo;

esperanto@1Thessalonians:2:8 @ tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj.

esperanto@1Thessalonians:2:11 @ kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,

esperanto@1Thessalonians:2:16 @ ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

esperanto@1Thessalonians:4:7 @ CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo.

esperanto@1Thessalonians:5:3 @ Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

esperanto@1Thessalonians:5:8 @ Sed cxar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.

esperanto@1Thessalonians:5:14 @ Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj.

esperanto@2Thessalonians:1:8 @ en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;

esperanto@2Thessalonians:2:12 @ por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

esperanto@1Timothy:1:5 @ Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;

esperanto@1Timothy:1:6 @ kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,

esperanto@1Timothy:1:10 @ malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;

esperanto@1Timothy:1:18 @ CXi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laux la profetajxoj, kiuj antauxiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon,

esperanto@1Timothy:3:9 @ tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.

esperanto@1Timothy:3:13 @ CXar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

esperanto@1Timothy:4:10 @ CXar por tio ni laboras kaj batalas, cxar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de cxiuj homoj, precipe de la kredantoj.

esperanto@1Timothy:4:14 @ Ne malsxatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro.

esperanto@1Timothy:5:5 @ Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage.

esperanto@1Timothy:5:15 @ cxar kelkaj jam turnigxis flanken post Satano.

esperanto@1Timothy:5:22 @ Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta.

esperanto@1Timothy:6:17 @ Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;

esperanto@1Timothy:6:20 @ Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontrauxparoloj de la falsenomata scio;

esperanto@2Timothy:1:3 @ Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj pregxoj, nokte kaj tage

esperanto@2Timothy:1:6 @ Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.

esperanto@2Timothy:1:7 @ CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

esperanto@2Timothy:1:15 @ Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.

esperanto@2Timothy:2:5 @ Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris.

esperanto@2Timothy:2:20 @ Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.

esperanto@2Timothy:2:21 @ Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro.

esperanto@2Timothy:2:22 @ Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.

esperanto@2Timothy:3:4 @ perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;

esperanto@2Timothy:3:5 @ havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.

esperanto@2Timothy:4:4 @ kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

esperanto@2Timothy:4:7 @ Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;

esperanto@2Timothy:4:8 @ de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

esperanto@2Timothy:4:11 @ Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado.

esperanto@Titus:1:5 @ Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;

esperanto@Titus:1:14 @ ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.

esperanto@Titus:1:15 @ CXe la puraj, cxio estas pura; sed cxe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.

esperanto@Titus:2:14 @ kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

esperanto@Titus:3:6 @ kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

esperanto@Titus:3:13 @ Antauxen irigu Zenason, la legxiston, kaj Apoloson sur ilia vojagxo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.

esperanto@Philemon:1:8 @ Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,

esperanto@Philemon:1:20 @ Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.

esperanto@Hebrews:1:3 @ kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

esperanto@Hebrews:3:6 @ sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.

esperanto@Hebrews:3:11 @ Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

esperanto@Hebrews:3:18 @ Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?

esperanto@Hebrews:4:3 @ CXar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritajxoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.

esperanto@Hebrews:4:16 @ Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.

esperanto@Hebrews:5:11 @ Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado.

esperanto@Hebrews:6:2 @ de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna jugxo.

esperanto@Hebrews:6:7 @ CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;

esperanto@Hebrews:6:13 @ CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda),

esperanto@Hebrews:6:16 @ CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado.

esperanto@Hebrews:6:17 @ Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron,

esperanto@Hebrews:6:19 @ kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;

esperanto@Hebrews:7:20 @ Kaj pro tio, ke ne mankas jxurado

esperanto@Hebrews:7:21 @ (cxar ili sen jxurado estas faritaj pastroj, sed cxi tiu kun jxuro laux Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo jxuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por cxiam);

esperanto@Hebrews:7:28 @ CXar la legxo starigas kiel cxefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la jxuro, kiu estas post la legxo, nomas Filon, perfektigitan por cxiam.

esperanto@Hebrews:8:4 @ Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laux la legxo;

esperanto@Hebrews:8:5 @ kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de cxielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; cxar:Zorgu, Li diris, ke vi faru cxion laux la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

esperanto@Hebrews:8:6 @ Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li farigxis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita.

esperanto@Hebrews:8:10 @ Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.

esperanto@Hebrews:9:3 @ kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo,

esperanto@Hebrews:9:10 @ nur altrudate (kun mangxajxoj kaj trinkajxoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) gxis tempo de reformo.

esperanto@Hebrews:9:13 @ CXar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, sxprucigite sur malpurulojn, sanktigas gxis la purigado de la karno:

esperanto@Hebrews:9:14 @ kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

esperanto@Hebrews:9:22 @ Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo.

esperanto@Hebrews:9:23 @ Necese do estis, ke la ekzemploj de la encxielaj aferoj estu purigitaj per cxi tiuj, sed la encxielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol cxi tiuj.

esperanto@Hebrews:10:2 @ CXar alie cxu ili ne cxesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.

esperanto@Hebrews:10:16 @ Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras:

esperanto@Hebrews:10:19 @ Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,

esperanto@Hebrews:10:20 @ per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,

esperanto@Hebrews:10:22 @ ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

esperanto@Hebrews:10:31 @ Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.

esperanto@Hebrews:10:35 @ Tial ne forjxetu vian kuragxon, kiu havas rekompencon grandan.

esperanto@Hebrews:11:10 @ cxar li sercxis la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj konstruanto estas Dio.

esperanto@Hebrews:11:12 @ sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.

esperanto@Hebrews:11:13 @ CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.

esperanto@Hebrews:11:16 @ Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.

esperanto@Hebrews:11:21 @ Per la fido Jakob, mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur la supro de sia bastono.

esperanto@Hebrews:11:30 @ Per la fido la muroj de Jerihxo falis, cxirkauxirite sep tagojn.

esperanto@Hebrews:11:34 @ estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.

esperanto@Hebrews:11:35 @ Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan relevigxon;

esperanto@Hebrews:11:36 @ kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo;

esperanto@Hebrews:11:38 @ (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero.

esperanto@Hebrews:12:1 @ Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,

esperanto@Hebrews:12:6 @ CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.

esperanto@Hebrews:12:13 @ kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.

esperanto@Hebrews:12:15 @ rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;

esperanto@Hebrews:12:21 @ kaj tiel terura estis la aperajxo, ke Moseo diris:Mi timegas kaj tremas;

esperanto@Hebrews:12:22 @ sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,

esperanto@Hebrews:12:25 @ Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,

esperanto@Hebrews:13:6 @ Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

esperanto@Hebrews:13:14 @ CXar cxi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni sercxas.

esperanto@Hebrews:13:19 @ Sed des pli urgxe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.

esperanto@James:1:15 @ Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.

esperanto@James:1:17 @ CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

esperanto@James:1:21 @ Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.

esperanto@James:1:22 @ Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin mem.

esperanto@James:1:23 @ CXar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo;

esperanto@James:1:27 @ Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo.

esperanto@James:2:2 @ CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro;

esperanto@James:2:7 @ CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

esperanto@James:2:21 @ CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?

esperanto@James:3:3 @ Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.

esperanto@James:3:4 @ Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.

esperanto@James:3:6 @ Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

esperanto@James:3:11 @ CXu la fonto elsxprucigas el la sama aperturo dolcxan akvon kaj maldolcxan?

esperanto@James:4:2 @ Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas.

esperanto@James:4:7 @ Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.

esperanto@James:4:8 @ Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.

esperanto@James:4:9 @ Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon.

esperanto@James:4:13 @ Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;

esperanto@James:5:1 @ Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.

esperanto@James:5:5 @ Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado.

esperanto@James:5:9 @ Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.

esperanto@James:5:12 @ Sed antaux cxio, miaj fratoj, ne jxuru, nek per la cxielo, nek per la tero, nek per ia alia jxuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub jugxon.

esperanto@James:5:17 @ Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.

esperanto@James:5:19 @ Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,

esperanto@James:5:20 @ oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.

esperanto@1Peter:2:2 @ kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,

esperanto@1Peter:2:24 @ li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

esperanto@1Peter:2:25 @ CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

esperanto@1Peter:3:3 @ Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj;

esperanto@1Peter:3:6 @ kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

esperanto@1Peter:3:12 @ CXar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon.

esperanto@1Peter:3:21 @ kiu ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpurajxo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la relevigxo de Jesuo Kristo;

esperanto@1Peter:4:4 @ en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;

esperanto@1Peter:4:9 @ estu gastamaj unu al alia sen murmurado;

esperanto@1Peter:4:10 @ lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;

esperanto@1Peter:4:12 @ Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi;

esperanto@1Peter:4:14 @ Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

esperanto@1Peter:4:15 @ Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;

esperanto@1Peter:5:7 @ surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.

esperanto@2Peter:1:4 @ per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.

esperanto@2Peter:1:9 @ CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.

esperanto@2Peter:1:17 @ CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

esperanto@2Peter:1:18 @ kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis, kunestante kun li sur la sankta monto.

esperanto@2Peter:2:1 @ Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.

esperanto@2Peter:2:5 @ kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj;

esperanto@2Peter:2:6 @ kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;

esperanto@2Peter:2:8 @ (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):

esperanto@2Peter:2:10 @ sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti auxtoritatojn;

esperanto@2Peter:2:12 @ Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laux naturo por kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos,

esperanto@2Peter:2:13 @ en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj, dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi;

esperanto@2Peter:2:20 @ CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua.

esperanto@2Peter:2:21 @ CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.

esperanto@1John:1:7 @ sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

esperanto@1John:1:9 @ Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

esperanto@1John:2:28 @ Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno.

esperanto@1John:3:21 @ Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio;

esperanto@1John:4:17 @ Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.

esperanto@1John:4:18 @ Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo eljxetas timon, cxar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektigxas en amo.

esperanto@1John:5:14 @ Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas;

esperanto@Jude:1:3 @ Amataj, kiam mi faris cxian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi devigxis skribi al vi, por kuragxigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.

esperanto@Jude:1:7 @ Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

esperanto@Jude:1:8 @ Tamen tiel same ankaux cxi tiuj en siaj songxadoj malpurigas la karnon, malestimas auxtoritaton, kaj insultas honorojn.

esperanto@Jude:1:9 @ Sed Mihxael, la cxefangxelo, kiam en kontrauxstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuragxis lin akuzi insulte, sed diris:La Sinjoro vin riprocxu.

esperanto@Jude:1:10 @ Sed tiuj insultas ja cxion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtigxas.

esperanto@Jude:1:11 @ Ve al ili! cxar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forjxetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontrauxdirado de Korahx.

esperanto@Jude:1:16 @ Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.

esperanto@Jude:1:20 @ Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito,


Bible:
Filter: String: