Bible:
Filter: String:

NT.filter - esperanto korpo:



esperanto@Matthew:5:29 @ Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elsxiru kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus jxetita en Gehenan.

esperanto@Matthew:5:30 @ Kaj se via dekstra mano faligas vin, detrancxu kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.

esperanto@Matthew:6:22 @ La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.

esperanto@Matthew:6:23 @ Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!

esperanto@Matthew:6:25 @ Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?

esperanto@Matthew:10:28 @ Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

esperanto@Matthew:14:12 @ Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

esperanto@Matthew:26:12 @ CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo.

esperanto@Matthew:26:26 @ Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo.

esperanto@Matthew:27:52 @ kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis,

esperanto@Matthew:27:58 @ tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.

esperanto@Matthew:27:59 @ Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,

esperanto@Mark:6:29 @ Kaj kiam liaj discxiploj auxdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis gxin en tombon.

esperanto@Mark:14:8 @ Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo.

esperanto@Mark:14:22 @ Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; cxi tio estas mia korpo.

esperanto@Mark:14:51 @ Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;

esperanto@Mark:15:43 @ venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.

esperanto@Mark:15:45 @ Kaj sciigxinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.

esperanto@Luke:11:34 @ La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gxi estas malbona, via korpo ankaux estas malluma.

esperanto@Luke:11:36 @ Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, gxi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.

esperanto@Luke:12:4 @ Kaj mi diras al vi, miaj amikoj:Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.

esperanto@Luke:12:22 @ Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.

esperanto@Luke:12:23 @ CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo.

esperanto@Luke:22:19 @ Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

esperanto@Luke:23:52 @ irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.

esperanto@Luke:23:55 @ Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.

esperanto@Luke:24:3 @ Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@Luke:24:23 @ kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas.

esperanto@John:2:21 @ Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.

esperanto@John:19:31 @ La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.

esperanto@John:19:38 @ Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.

esperanto@John:19:40 @ Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo.

esperanto@John:20:12 @ kaj sxi vidis du angxelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu cxe la kaploko kaj unu cxe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antauxe kusxis.

esperanto@Acts:9:40 @ Sed Petro, formetinte cxiujn, genuigxis kaj pregxis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, levigxu. Kaj sxi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, sxi side levigxis.

esperanto@Acts:19:12 @ tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.

esperanto@Romans:1:24 @ Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem;

esperanto@Romans:4:19 @ Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;

esperanto@Romans:6:6 @ sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;

esperanto@Romans:6:12 @ Tial peko ne regxu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al gxiaj deziroj;

esperanto@Romans:7:4 @ Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la legxo per la korpo de Kristo, por kunigxi kun alia, nome kun tiu, kiu levigxis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.

esperanto@Romans:7:24 @ Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto?

esperanto@Romans:8:10 @ Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.

esperanto@Romans:8:11 @ Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

esperanto@Romans:8:13 @ cxar se vi vivas laux la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.

esperanto@Romans:8:23 @ Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.

esperanto@Romans:12:1 @ Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

esperanto@Romans:12:4 @ CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion,

esperanto@Romans:12:5 @ tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.

esperanto@1Corinthians:6:13 @ Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

esperanto@1Corinthians:6:15 @ CXu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? cxu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malcxastistino? Nepre ne!

esperanto@1Corinthians:6:16 @ Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar:Ili, Li diris, estos unu karno.

esperanto@1Corinthians:6:18 @ Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

esperanto@1Corinthians:6:19 @ Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,

esperanto@1Corinthians:6:20 @ cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

esperanto@1Corinthians:7:4 @ Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri sxia korpo; tiel same ankaux ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo.

esperanto@1Corinthians:9:27 @ sed mi kontuzas mian korpon, kaj gxin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

esperanto@1Corinthians:10:16 @ CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?

esperanto@1Corinthians:10:17 @ pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.

esperanto@1Corinthians:11:24 @ kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

esperanto@1Corinthians:11:27 @ Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:11:29 @ CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon.

esperanto@1Corinthians:12:12 @ CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo.

esperanto@1Corinthians:12:13 @ CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

esperanto@1Corinthians:12:14 @ CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.

esperanto@1Corinthians:12:15 @ Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.

esperanto@1Corinthians:12:16 @ Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.

esperanto@1Corinthians:12:17 @ Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado?

esperanto@1Corinthians:12:18 @ Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis.

esperanto@1Corinthians:12:19 @ Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo?

esperanto@1Corinthians:12:20 @ Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.

esperanto@1Corinthians:12:22 @ Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;

esperanto@1Corinthians:12:23 @ kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;

esperanto@1Corinthians:12:24 @ sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,

esperanto@1Corinthians:12:25 @ por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.

esperanto@1Corinthians:12:27 @ Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux sia parto.

esperanto@1Corinthians:13:3 @ Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

esperanto@1Corinthians:15:35 @ Sed iu diros:Kiel la mortintoj relevigxas? kaj kun kia korpo ili venas?

esperanto@1Corinthians:15:37 @ kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aux de alia speco;

esperanto@1Corinthians:15:38 @ sed Dio donas al gxi korpon, kiel Li volis, kaj al cxiu semo gxian propran korpon.

esperanto@1Corinthians:15:40 @ Ekzistas ankaux korpoj cxielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la cxielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.

esperanto@1Corinthians:15:44 @ gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo.

esperanto@2Corinthians:4:10 @ cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo.

esperanto@2Corinthians:5:6 @ Ni do cxiam gxoje kuragxas, kaj ni scias, ke dum ni cxeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro

esperanto@2Corinthians:5:8 @ ni gxoje kuragxas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj cxeesti kun la Sinjoro.

esperanto@2Corinthians:5:10 @ CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

esperanto@2Corinthians:12:2 @ Mi konas viron en Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la trian cxielon;

esperanto@2Corinthians:12:3 @ kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo, aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),

esperanto@Galatians:6:17 @ De nun neniu min gxenu, cxar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

esperanto@Ephesians:1:23 @ kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

esperanto@Ephesians:2:16 @ kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;

esperanto@Ephesians:4:4 @ Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko;

esperanto@Ephesians:4:12 @ por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,

esperanto@Ephesians:4:16 @ el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

esperanto@Ephesians:5:23 @ CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.

esperanto@Ephesians:5:28 @ Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;

esperanto@Ephesians:5:30 @ cxar ni estas membroj de lia korpo.

esperanto@Philippians:1:20 @ laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto.

esperanto@Philippians:3:21 @ kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

esperanto@Colossians:1:18 @ Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio.

esperanto@Colossians:1:22 @ en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li;

esperanto@Colossians:1:24 @ Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

esperanto@Colossians:2:11 @ en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;

esperanto@Colossians:2:17 @ kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas al Kristo.

esperanto@Colossians:2:19 @ kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

esperanto@Colossians:2:23 @ CXio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

esperanto@Colossians:3:15 @ Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaux vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

esperanto@1Thessalonians:5:23 @ Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Hebrews:3:17 @ Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?

esperanto@Hebrews:10:5 @ Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;

esperanto@Hebrews:10:10 @ Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam.

esperanto@Hebrews:10:22 @ ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

esperanto@Hebrews:13:3 @ Memoru la katenitojn, kvazaux vi ankaux estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankaux estas en la korpo.

esperanto@Hebrews:13:11 @ CXar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la cxefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro.

esperanto@James:2:16 @ kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?

esperanto@James:2:26 @ CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.

esperanto@James:3:2 @ CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.

esperanto@James:3:3 @ Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.

esperanto@James:3:6 @ Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

esperanto@1Peter:2:24 @ li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

esperanto@Jude:1:9 @ Sed Mihxael, la cxefangxelo, kiam en kontrauxstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuragxis lin akuzi insulte, sed diris:La Sinjoro vin riprocxu.


Bible:
Filter: String: