Bible:
Filter: String:

OT-HISTORY.filter - esperanto Judoj:



esperanto@2Samuel:1:18 @ (kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):

esperanto@2Samuel:2:7 @ nun fortigxu viaj manoj, kaj estu kuragxaj; cxar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon super ili.

esperanto@2Samuel:19:41 @ Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo, kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li?

esperanto@2Samuel:19:42 @ Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis al ni donacojn?

esperanto@2Samuel:19:43 @ Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:20:2 @ Kaj cxiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis SXeban, filon de Bihxri; sed la Judoj restis fidelaj al sia regxo, de Jordan gxis Jerusalem.

esperanto@2Samuel:20:4 @ Kaj la regxo diris al Amasa:Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaux venu cxi tien.

esperanto@2Samuel:20:5 @ Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.

esperanto@2Samuel:21:2 @ Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

esperanto@1Kings:14:22 @ Kaj la Judoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol cxio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis.

esperanto@1Kings:15:22 @ Tiam la regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.

esperanto@2Kings:14:12 @ Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.

esperanto@2Kings:16:6 @ En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago.

esperanto@2Kings:17:13 @ Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.

esperanto@2Kings:17:19 @ Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.

esperanto@2Kings:21:11 @ Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,

esperanto@2Kings:23:2 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:25:25 @ Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.

esperanto@1Chronicles:6:15 @ Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.

esperanto@1Chronicles:9:1 @ CXiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.

esperanto@2Chronicles:13:13 @ Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili.

esperanto@2Chronicles:13:14 @ La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.

esperanto@2Chronicles:13:15 @ Kaj la Judoj lauxte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj cxiujn Izraelidojn antaux Abija kaj la Judoj.

esperanto@2Chronicles:13:16 @ Kaj la Izraelidoj ekkuris antaux la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de cxi tiuj.

esperanto@2Chronicles:13:18 @ Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:14:4 @ Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.

esperanto@2Chronicles:14:7 @ Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.

esperanto@2Chronicles:14:12 @ Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.

esperanto@2Chronicles:15:15 @ Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:16:6 @ Tiam la regxo Asa prenis cxiujn Judojn; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.

esperanto@2Chronicles:17:5 @ Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.

esperanto@2Chronicles:20:4 @ Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.

esperanto@2Chronicles:20:13 @ Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

esperanto@2Chronicles:20:15 @ kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio.

esperanto@2Chronicles:20:18 @ Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:20:20 @ Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

esperanto@2Chronicles:20:24 @ Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis.

esperanto@2Chronicles:20:27 @ Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj.

esperanto@2Chronicles:23:8 @ La Levidoj kaj cxiuj Judoj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, cxar la pastro Jehojada ne forliberigis la lauxvicajn grupojn.

esperanto@2Chronicles:25:5 @ Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.

esperanto@2Chronicles:25:12 @ kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.

esperanto@2Chronicles:25:22 @ Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.

esperanto@2Chronicles:28:6 @ Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:28:9 @ Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon.

esperanto@2Chronicles:28:17 @ Ankaux la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.

esperanto@2Chronicles:30:25 @ Kaj gxojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj logxis en Judujo.

esperanto@2Chronicles:31:6 @ Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, ankaux alportis dekonajxon el bovoj kaj sxafoj, kaj dekonajxon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.

esperanto@2Chronicles:32:9 @ Post tio Sanhxerib, regxo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis cxe Lahxisx kune kun sia tuta militistaro) al HXizkija, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Judoj en Jerusalem, por diri:

esperanto@2Chronicles:32:33 @ Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

esperanto@2Chronicles:33:9 @ Manase delogis la Judojn kaj la logxantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.

esperanto@2Chronicles:33:16 @ Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur gxi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:34:30 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:35:18 @ Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@Ezra:1:8 @ Ciro, regxo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu lauxkalkule transdonis ilin al SXesxbacar, princo de la Judoj.

esperanto@Ezra:4:12 @ Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.

esperanto@Ezra:4:23 @ Kiam cxi tiu letero de la regxo Artahxsxasxt estis tralegita antaux Rehxum, la skribisto SXimsxaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano.

esperanto@Ezra:5:1 @ Kaj la profetoj, HXagaj, la profeto, kaj Zehxarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.

esperanto@Ezra:5:5 @ Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejagxuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, gxis la afero estis raportita al Dario kaj gxis revenis decido pri tio.

esperanto@Ezra:6:7 @ permesu al ili labori cxe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur gxia loko.

esperanto@Ezra:6:8 @ Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.

esperanto@Ezra:6:14 @ Kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de HXagaj, la profeto, kaj de Zehxarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laux la volo de Dio de Izrael, kaj laux la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artahxsxasxt, regxoj de Persujo.

esperanto@Nehemiah:1:2 @ Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:2:16 @ Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris gxis nun.

esperanto@Nehemiah:4:1 @ Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.

esperanto@Nehemiah:4:2 @ Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?

esperanto@Nehemiah:4:10 @ La Judoj diris:Malgrandigxis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.

esperanto@Nehemiah:4:12 @ Kiam la Judoj, kiuj logxis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el cxiuj lokoj:Revenu al ni,

esperanto@Nehemiah:5:1 @ Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraux siaj fratoj, la Judoj.

esperanto@Nehemiah:5:8 @ Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.

esperanto@Nehemiah:5:17 @ CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.

esperanto@Nehemiah:6:6 @ En gxi estis skribite:Inter la nacioj iras la famo, kaj Gesxem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laux tiu famo vi volas esti ilia regxo.

esperanto@Nehemiah:6:17 @ Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;

esperanto@Nehemiah:6:18 @ cxar multaj el la Judoj estis en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de SXehxanja, filo de Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de Mesxulam, filo de Berehxja.

esperanto@Nehemiah:12:44 @ Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.

esperanto@Nehemiah:13:12 @ Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.

esperanto@Nehemiah:13:17 @ Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?

esperanto@Nehemiah:13:23 @ Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;

esperanto@Esther:3:6 @ Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

esperanto@Esther:3:10 @ Tiam la regxo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis gxin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.

esperanto@Esther:3:13 @ Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.

esperanto@Esther:4:3 @ Kaj en cxiu lando, sur cxiu loko, kien venis la ordono de la regxo kaj lia dekreto, estis granda malgxojo cxe la Judoj, fastado, plorado, kaj gxemado; kaj multaj kusxis en sakajxo kaj cindro.

esperanto@Esther:4:7 @ Kaj Mordehxaj rakontis al li cxion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la regxo pro la Judoj, por ekstermi ilin.

esperanto@Esther:4:13 @ tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj.

esperanto@Esther:4:14 @ Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?

esperanto@Esther:4:16 @ Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.

esperanto@Esther:6:13 @ Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.

esperanto@Esther:8:1 @ En tiu tago la regxo Ahxasxverosx transdonis al la regxino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordehxaj venis antaux la regxon, cxar Ester diris, kio li estas por sxi.

esperanto@Esther:8:3 @ Kaj Ester plue parolis antaux la regxo, kaj jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonajxon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraux la Judoj.

esperanto@Esther:8:5 @ Kaj sxi diris:Se al la regxo placxas, kaj se mi trovis favoron antaux li, se la afero sxajnas al li gxusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo;

esperanto@Esther:8:7 @ Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester kaj al la Judo Mordehxaj:Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;

esperanto@Esther:8:8 @ skribu do pri la Judoj en la nomo de la regxo tion, kio placxas al vi, kaj sigelu per la regxa ringo; cxar leteron, skribitan en la nomo de la regxo kaj sigelitan per la regxa ringo, oni ne povas revoki.

esperanto@Esther:8:9 @ Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en gxia dudek-tria tago; kaj oni skribis cxion tiel, kiel ordonis Mordehxaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo gxis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al cxiu lando laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ankaux al la Judoj laux ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.

esperanto@Esther:8:11 @ ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon,

esperanto@Esther:8:13 @ ke oni donu kopion de cxi tiu ordonletero kiel legxon, proklamotan al cxiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por vengxi al siaj malamikoj.

esperanto@Esther:8:16 @ CXe la Judoj estis lumo kaj gxojo, gajeco kaj triumfo.

esperanto@Esther:8:17 @ Kaj en cxiu lando kaj en cxiu urbo, sur cxiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la regxo, estis cxe la Judoj gxojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando farigxis Judoj, cxar falis sur ilin timo antaux la Judoj.

esperanto@Esther:9:1 @ En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en gxia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la regxa ordono kaj dekreto-en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin-la afero turnigxis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn.

esperanto@Esther:9:2 @ La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn.

esperanto@Esther:9:3 @ Kaj cxiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la regxo favoris la Judojn, cxar falis sur ilin timo antaux Mordehxaj.

esperanto@Esther:9:5 @ Kaj la Judoj batis cxiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis.

esperanto@Esther:9:6 @ En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;

esperanto@Esther:9:10 @ la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

esperanto@Esther:9:12 @ Kaj la regxo diris al la regxino Ester:En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaux la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la regxo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraux deziras? tio estos plenumita.

esperanto@Esther:9:13 @ Ester respondis:Se al la regxo placxas, estu permesite al la Judoj en SXusxan ankaux morgaux fari tion saman, kion hodiaux, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.

esperanto@Esther:9:15 @ La Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis ankaux en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en SXusxan tricent homojn; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

esperanto@Esther:9:16 @ Ankaux la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la regxo, kolektigxis kaj starigxis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaux siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

esperanto@Esther:9:18 @ Sed la Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.

esperanto@Esther:9:19 @ Tial la Judoj, kiuj logxas en logxlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de gxojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.

esperanto@Esther:9:20 @ Mordehxaj priskribis cxiujn tiujn okazintajxojn, kaj sendis leterojn al cxiuj Judoj, kiuj estis en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, la proksimaj kaj la malproksimaj,

esperanto@Esther:9:22 @ kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.

esperanto@Esther:9:23 @ Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordehxaj.

esperanto@Esther:9:24 @ CXar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de cxiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj jxetis pur’on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin;

esperanto@Esther:9:25 @ sed kiam sxi venis antaux la regxon, cxi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turnigxu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo.

esperanto@Esther:9:27 @ la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por cxiuj, kiuj aligxos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laux la preskribo kaj en la difinita tempo cxiujare.

esperanto@Esther:9:28 @ Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en cxiuj generacioj, en cxiu familio, en cxiu lando, kaj en cxiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj cxe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro.

esperanto@Esther:9:30 @ Kaj ili sendis leterojn al cxiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Ahxasxverosx, kun vortoj de paco kaj de vero,

esperanto@Esther:10:3 @ CXar la Judo Mordehxaj estis la dua post la regxo Ahxasxverosx, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.


Bible:
Filter: String: