Bible:
Filter: String:

OT-HISTORY.filter - esperanto kalkuli:



esperanto@1Samuel:11:8 @ Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.

esperanto@1Samuel:13:15 @ Kaj Samuel levigxis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu trovigxis cxe li, cxirkaux sescent homoj.

esperanto@1Samuel:15:4 @ Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.

esperanto@2Samuel:18:1 @ David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super gxi milestrojn kaj centestrojn.

esperanto@2Samuel:24:4 @ Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la regxo, por kalkuli la popolon Izraelan.

esperanto@2Samuel:24:10 @ Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.

esperanto@1Kings:7:47 @ Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.

esperanto@1Kings:8:5 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@1Kings:20:15 @ Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montrigxis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, cxiujn Izraelidojn, sep mil.

esperanto@2Kings:12:11 @ Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,

esperanto@1Chronicles:9:1 @ CXiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.

esperanto@1Chronicles:21:1 @ Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.

esperanto@1Chronicles:21:6 @ La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.

esperanto@1Chronicles:21:17 @ Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonajxon; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.

esperanto@1Chronicles:23:3 @ Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

esperanto@1Chronicles:23:14 @ Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

esperanto@1Chronicles:23:27 @ Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.

esperanto@1Chronicles:25:1 @ David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:

esperanto@2Chronicles:2:17 @ Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.

esperanto@2Chronicles:4:18 @ Kaj Salomono faris cxiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, cxar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.

esperanto@2Chronicles:5:6 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@2Chronicles:25:5 @ Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.

esperanto@2Chronicles:26:11 @ Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo.


Bible:
Filter: String: