Bible:
Filter: String:

OT-HISTORY.filter - esperanto meze:



esperanto@Joshua:3:17 @ Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.

esperanto@Joshua:4:8 @ Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie.

esperanto@Joshua:4:9 @ Kaj dek du sxtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie gxis hodiaux.

esperanto@Joshua:4:10 @ Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, gxis finigxis cxio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al cxio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.

esperanto@Joshua:7:21 @ Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.

esperanto@Joshua:7:23 @ Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaux la Eternulo.

esperanto@Joshua:8:9 @ Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.

esperanto@Joshua:10:13 @ Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta tago.

esperanto@Joshua:13:9 @ de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon;

esperanto@Joshua:13:16 @ Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenajxo gxis Medba,

esperanto@Joshua:15:13 @ Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron).

esperanto@Joshua:16:9 @ kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:16:10 @ Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel tributuloj.

esperanto@Joshua:17:4 @ Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro.

esperanto@Joshua:17:9 @ Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la maro.

esperanto@Joshua:19:1 @ Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj.

esperanto@Joshua:19:9 @ El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

esperanto@Joshua:21:41 @ La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

esperanto@Judges:1:32 @ Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.

esperanto@Judges:1:33 @ Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-SXemesx, nek la logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx kaj de Bet-Anat farigxis liaj tributuloj.

esperanto@Judges:3:5 @ Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj.

esperanto@Judges:9:51 @ Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.

esperanto@Judges:12:4 @ Kaj Jiftahx kolektis cxiujn logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.

esperanto@Judges:15:4 @ Kaj SXimsxon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torcxojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torcxo meze inter cxiuj du vostoj.

esperanto@1Samuel:10:10 @ Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.

esperanto@1Samuel:10:23 @ Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo, kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

esperanto@2Samuel:1:25 @ Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj.

esperanto@2Samuel:6:17 @ Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

esperanto@2Samuel:17:11 @ Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer- SXeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.

esperanto@2Samuel:20:12 @ Amasa kusxis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.

esperanto@2Samuel:24:5 @ Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaux Jazer;

esperanto@1Kings:3:8 @ Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.

esperanto@1Kings:3:20 @ Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.

esperanto@1Kings:6:27 @ Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.

esperanto@2Kings:4:13 @ Kaj li diris al li:Diru al sxi:Jen vi prizorgis por ni cxion cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas ion diri al la regxo aux al la militestro? Sed sxi respondis:Mi logxas ja meze de mia popolo.

esperanto@2Kings:6:20 @ Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.

esperanto@2Kings:9:2 @ Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.

esperanto@1Chronicles:11:14 @ Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.

esperanto@2Chronicles:6:13 @ (cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),

esperanto@2Chronicles:20:14 @ Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;

esperanto@2Chronicles:32:4 @ Kaj kolektigxis multe da popolo, kaj ili sxutkovris cxiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, cxar ili diris:Por kio permesi, ke la regxoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?

esperanto@Nehemiah:9:11 @ Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.


Bible:
Filter: String: