Bible:
Filter: String:

OT-HISTORY.filter - esperanto parolis:



esperanto@Joshua:10:12 @ Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.

esperanto@Joshua:14:12 @ Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Joshua:17:14 @ Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?

esperanto@Joshua:20:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante:

esperanto@Joshua:20:2 @ Diru al la Izraelidoj jene:Arangxu al vi la urbojn de rifugxo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo,

esperanto@Joshua:21:2 @ kaj ekparolis al ili en SXilo, en la lando Kanaana, dirante:La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por logxi, kaj iliajn cxirkauxajxojn por niaj brutoj.

esperanto@Joshua:22:15 @ Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:

esperanto@Judges:2:4 @ Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris.

esperanto@Judges:9:1 @ Abimelehx, filo de Jerubaal, iris en SXehxemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene:

esperanto@Judges:9:37 @ Kaj Gaal parolis plue, kaj diris:Jen popolo malsupreniras de la altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de sorcxistoj.

esperanto@Judges:13:11 @ Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:CXu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.

esperanto@Judges:13:13 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kontraux cxio, pri kio mi parolis al la virino, sxi sin gardu;

esperanto@Judges:14:7 @ Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.

esperanto@Ruth:2:13 @ Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.

esperanto@Ruth:4:1 @ Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidigxis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:Alproksimigxu kaj sidigxu cxi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimigxis kaj sidigxis.

esperanto@1Samuel:1:13 @ HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.

esperanto@1Samuel:1:16 @ Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.

esperanto@1Samuel:3:17 @ Kaj tiu diris:Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kasxu antaux mi; tion kaj ankoraux pli faru al vi Dio, se vi kasxos antaux mi ion el cxio, kion Li diris al vi.

esperanto@1Samuel:4:1 @ Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael. Kaj Izrael eliris milite kontraux la Filisxtojn, kaj starigxis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filisxtoj starigxis tendare apud Afek.

esperanto@1Samuel:9:25 @ Kaj ili malsupreniris de la altajxo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.

esperanto@1Samuel:14:12 @ Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.

esperanto@1Samuel:14:19 @ Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon.

esperanto@1Samuel:14:28 @ Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis.

esperanto@1Samuel:15:10 @ Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante:

esperanto@1Samuel:15:16 @ Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru.

esperanto@1Samuel:17:23 @ Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filisxto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filisxtoj kaj komencis paroli kiel antauxe; kaj David tion auxdis.

esperanto@1Samuel:17:30 @ Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antauxe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.

esperanto@1Samuel:19:4 @ Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li:La regxo ne peku kontraux sia sklavo David, cxar li ne pekis kontraux vi kaj cxar liaj agoj estas tre bonaj por vi;

esperanto@1Samuel:20:23 @ Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por cxiam.

esperanto@1Samuel:26:6 @ Kaj David ekparolis kaj diris al Ahximelehx la HXetido, kaj al Abisxaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene:Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abisxaj diris:Mi iros kun vi.

esperanto@1Samuel:30:22 @ Tiam kelkaj malbonaj kaj sentauxgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al cxiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.

esperanto@2Samuel:3:17 @ Kaj Abner ekparolis kun la plejagxuloj de Izrael, dirante:Jam de longe vi volas havi Davidon kiel regxon super vi;

esperanto@2Samuel:3:19 @ Ankaux al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaux iris, por diri al la oreloj de David en HXebron cxion, kio placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.

esperanto@2Samuel:6:22 @ Kaj mi senvalorigos min ankoraux pli ol tio, kaj mi humiligos min antaux miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.

esperanto@2Samuel:7:17 @ Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

esperanto@2Samuel:7:19 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:29 @ Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

esperanto@2Samuel:12:18 @ En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; cxar ili pensis:Jen dum la infano ankoraux vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.

esperanto@2Samuel:13:22 @ Absxalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; cxar Absxalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar.

esperanto@2Samuel:13:32 @ Tiam ekparolis Jonadab, filo de SXimea, frato de David, kaj diris:Mia sinjoro ne diru, ke cxiuj junuloj filoj de la regxo estas mortigitaj; cxar nur Amnon sola mortis; cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.

esperanto@2Samuel:14:4 @ Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo!

esperanto@2Samuel:14:18 @ Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli.

esperanto@2Samuel:15:4 @ Kaj plue Absxalom parolis:Ho, kiu farus min jugxisto en la lando, por ke al mi venu cxiu homo, kiu havas plendon aux jugxan aferon, kaj por ke mi faru al li juston!

esperanto@2Samuel:16:7 @ Kaj tiel parolis SXimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo!

esperanto@2Samuel:18:22 @ Tamen Ahximaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab:Kio ajn estos, permesu ankaux al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.

esperanto@2Samuel:18:33 @ Tiam la regxo malgxojigxis, kaj li foriris en la superpordegan cxambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis:Mia filo Absxalom, mia filo, mia filo Absxalom! ho, se mi mortus anstataux vi, Absxalom, mia filo, mia filo!

esperanto@2Samuel:19:21 @ Tiam ekparolis Abisxaj, filo de Ceruja, kaj diris:CXu efektive SXimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:19:43 @ Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:21:2 @ Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

esperanto@2Samuel:23:3 @ La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.

esperanto@2Samuel:24:11 @ David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante:

esperanto@2Samuel:24:17 @ Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

esperanto@1Kings:3:22 @ Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.

esperanto@1Kings:3:26 @ Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.

esperanto@1Kings:4:33 @ Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj.

esperanto@1Kings:5:5 @ Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante:Via filo, kiun Mi sidigos anstataux vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@1Kings:6:11 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:

esperanto@1Kings:8:12 @ Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

esperanto@1Kings:8:15 @ Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

esperanto@1Kings:8:23 @ kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

esperanto@1Kings:8:24 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@1Kings:10:2 @ Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.

esperanto@1Kings:12:3 @ sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Rehxabeam, dirante:

esperanto@1Kings:12:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@1Kings:12:14 @ kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@1Kings:13:3 @ Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:CXi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendigxos, kaj la cindro, kiu estas sur gxi, dissxutigxos.

esperanto@1Kings:13:6 @ Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.

esperanto@1Kings:21:2 @ Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante:Donu al mi vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno, cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi per argxento gxian prezon.

esperanto@1Kings:21:6 @ Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon.

esperanto@1Kings:21:23 @ Kaj ankaux pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:La hundoj formangxos Izebelon apud la murego de Jizreel.

esperanto@1Kings:22:20 @ Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

esperanto@1Kings:22:28 @ Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

esperanto@2Kings:1:11 @ Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide.

esperanto@2Kings:1:16 @ Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

esperanto@2Kings:2:23 @ Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!

esperanto@2Kings:5:13 @ Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura!

esperanto@2Kings:7:17 @ La regxo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon cxe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la regxo venis al li.

esperanto@2Kings:7:18 @ Kiam la homo de Dio parolis al la regxo, dirante:Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaux en cxi tiu tempo cxe la pordego de Samario:

esperanto@2Kings:8:4 @ La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:Rakontu al mi cxiujn grandajn farojn, kiujn faris Elisxa.

esperanto@2Kings:9:12 @ Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.

esperanto@2Kings:18:28 @ Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, kaj li ekparolis, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:20:14 @ Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.

esperanto@2Kings:21:10 @ Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:

esperanto@2Kings:22:14 @ Kaj iris la pastro HXilkija kaj Ahxikam kaj Ahxbor kaj SXafan kaj Asaja al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tikva, filo de HXarhxas, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi.

esperanto@2Kings:25:28 @ kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;

esperanto@1Chronicles:12:17 @ Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.

esperanto@1Chronicles:17:15 @ Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

esperanto@1Chronicles:17:17 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto ecx por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.

esperanto@1Chronicles:21:9 @ Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:

esperanto@2Chronicles:2:15 @ Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;

esperanto@2Chronicles:6:1 @ Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

esperanto@2Chronicles:6:4 @ Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

esperanto@2Chronicles:6:14 @ kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

esperanto@2Chronicles:6:15 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@2Chronicles:9:1 @ Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.

esperanto@2Chronicles:10:3 @ Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Rehxabeam, dirante:

esperanto@2Chronicles:10:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@2Chronicles:10:14 @ kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@2Chronicles:18:19 @ Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, regxon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

esperanto@2Chronicles:18:27 @ Sed Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

esperanto@2Chronicles:30:22 @ Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:32:16 @ Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija.

esperanto@2Chronicles:32:19 @ Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritajxo de homaj manoj.

esperanto@2Chronicles:32:24 @ En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis. Kaj li pregxis al la Eternulo. CXi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.

esperanto@2Chronicles:33:10 @ La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.

esperanto@2Chronicles:33:18 @ La cetera historio de Manase, lia pregxo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, trovigxas en la kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:34:15 @ Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan.

esperanto@2Chronicles:34:22 @ Kaj iris HXilkija, kaj tiuj, kiuj estis cxe la regxo, al la profetino HXulda, edzino de SXalum, filo de Tokhat, filo de HXasra, la vestogardisto (sxi logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun sxi pri tio.

esperanto@2Chronicles:35:25 @ Ankaux Jeremia plorkantis pri Josxija; kaj cxiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Josxija gxis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj cxe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.

esperanto@Ezra:10:2 @ Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero.

esperanto@Nehemiah:4:2 @ Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?

esperanto@Nehemiah:5:2 @ Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.

esperanto@Nehemiah:5:3 @ Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.

esperanto@Nehemiah:5:4 @ Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;

esperanto@Nehemiah:9:13 @ Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

esperanto@Nehemiah:13:24 @ kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.

esperanto@Esther:6:14 @ Dum ili ankoraux parolis kun li, venis la euxnukoj de la regxo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.

esperanto@Esther:7:9 @ HXarbona, unu el la euxnukoj antaux la regxo, diris:Jen ecx la arbo, kiun Haman pretigis por Mordehxaj, kiu parolis bonon por la regxo, staras en la domo de Haman; gxi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la regxo diris:Pendigu lin sur gxi.

esperanto@Esther:8:3 @ Kaj Ester plue parolis antaux la regxo, kaj jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonajxon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraux la Judoj.


Bible:
Filter: String: