Bible:
Filter: String:

OT-HISTORY.filter - esperanto tribo:



esperanto@Joshua:1:12 @ Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:

esperanto@Joshua:3:12 @ Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el cxiu tribo.

esperanto@Joshua:4:2 @ Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el cxiu tribo,

esperanto@Joshua:4:4 @ Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo;

esperanto@Joshua:4:5 @ kaj Josuo diris al ili:Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj;

esperanto@Joshua:4:8 @ Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie.

esperanto@Joshua:4:12 @ Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.

esperanto@Joshua:7:1 @ Sed la Izraelidoj pekis kontraux la anatemo:Ahxan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitajxo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraux la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:7:14 @ Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.

esperanto@Joshua:7:16 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.

esperanto@Joshua:7:17 @ Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zerahxidoj; kaj li alirigis la familion de la Zerahxidoj laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.

esperanto@Joshua:7:18 @ Kaj li alirigis lian domon laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Ahxanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda.

esperanto@Joshua:11:23 @ Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.

esperanto@Joshua:12:6 @ Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

esperanto@Joshua:12:7 @ Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj;

esperanto@Joshua:13:7 @ Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.

esperanto@Joshua:13:8 @ Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;

esperanto@Joshua:13:14 @ Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

esperanto@Joshua:13:15 @ Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:13:24 @ Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:13:29 @ Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:13:33 @ Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

esperanto@Joshua:14:1 @ Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.

esperanto@Joshua:14:2 @ Laux loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naux triboj kaj duono.

esperanto@Joshua:14:3 @ CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;

esperanto@Joshua:14:4 @ cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.

esperanto@Joshua:15:1 @ La lotajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj estis:cxe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.

esperanto@Joshua:15:20 @ Jen estas la posedajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:15:21 @ Kaj la urboj cxe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis:Kabceel kaj Eder kaj Jagur

esperanto@Joshua:16:8 @ De Tapuahx la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finigxas cxe la maro. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Efraimidoj laux iliaj familioj;

esperanto@Joshua:17:1 @ Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan.

esperanto@Joshua:18:2 @ Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraux sep triboj, al kiuj ankoraux ne estis disdividita ilia hereda posedajxo.

esperanto@Joshua:18:4 @ Elektu al vi po tri homoj el cxiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili levigxu kaj trairu la landon kaj priskribu gxin laux gxiaj heredaj partoj kaj venu al mi.

esperanto@Joshua:18:7 @ La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.

esperanto@Joshua:18:11 @ Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.

esperanto@Joshua:18:21 @ Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laux iliaj familioj estis:Jerihxo kaj Bet-HXogla kaj Emek-Kecic

esperanto@Joshua:19:1 @ Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj.

esperanto@Joshua:19:8 @ Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:23 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Isahxaridoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:24 @ Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:31 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:39 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Naftaliidoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:40 @ Por la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, eliris la sepa loto.

esperanto@Joshua:19:48 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:51 @ Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

esperanto@Joshua:20:8 @ Kaj transe de Jordan, oriente de Jerihxo, ili donis:Becer, en la dezerto, sur la ebenajxo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Basxan, de la tribo de Manase.

esperanto@Joshua:21:1 @ Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,

esperanto@Joshua:21:4 @ Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.

esperanto@Joshua:21:5 @ Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.

esperanto@Joshua:21:6 @ Kaj al la filoj de Gersxon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isahxar kaj de la tribo de Asxer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Basxan, per loto, dek tri urboj.

esperanto@Joshua:21:7 @ Al la filoj de Merari, laux iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.

esperanto@Joshua:21:9 @ Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.

esperanto@Joshua:21:16 @ kaj Ain kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Juta kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Bet-SXemesx kaj gxiajn cxirkauxajxojn:naux urbojn de tiuj du triboj.

esperanto@Joshua:21:17 @ Kaj de la tribo de Benjamen:Gibeon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Geba kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:20 @ Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.

esperanto@Joshua:21:23 @ Kaj de la tribo de Dan:Elteke kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Gibeton kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:25 @ Kaj de la duontribo de Manase:Taanahx kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Gat-Rimon kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

esperanto@Joshua:21:27 @ Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

esperanto@Joshua:21:28 @ Kaj de la tribo de Isahxar:Kisxjon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Dabrat kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:30 @ Kaj de la tribo de Asxer:Misxal kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Abdon kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:32 @ Kaj de la tribo de Naftali:la rifugxurbon por mortiginto Kedesx en Galileo kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj HXamot-Dor kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Kartan kaj gxiajn cxirkauxajxojn:tri urbojn.

esperanto@Joshua:21:34 @ Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:36 @ Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:38 @ Kaj de la tribo de Gad:la rifugxurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mahxanaim kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:22:1 @ Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;

esperanto@Joshua:22:7 @ Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.

esperanto@Joshua:22:9 @ Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.

esperanto@Joshua:22:10 @ Kaj ili venis en la distriktojn cxe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron cxe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.

esperanto@Joshua:22:11 @ Kaj auxdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:22:13 @ Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la pastro Eleazar,

esperanto@Joshua:22:14 @ kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo, el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.

esperanto@Joshua:22:15 @ Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:

esperanto@Joshua:22:21 @ Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:

esperanto@Joshua:23:4 @ Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.

esperanto@Joshua:24:1 @ Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.

esperanto@Judges:13:2 @ Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoahx; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.

esperanto@Judges:18:1 @ En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.

esperanto@Judges:18:2 @ Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:18:11 @ Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

esperanto@Judges:18:19 @ Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?

esperanto@Judges:18:30 @ Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gersxom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, gxis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.

esperanto@Judges:20:2 @ Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, cxiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.

esperanto@Judges:20:10 @ kaj ni prenos po dek homoj el cxiu cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael.

esperanto@Judges:20:12 @ Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe vi?

esperanto@Judges:21:3 @ kaj diris:Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, farigxis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?

esperanto@Judges:21:5 @ Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el cxiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? CXar estis farita granda jxuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.

esperanto@Judges:21:6 @ Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaux unu tribo el Izrael!

esperanto@Judges:21:8 @ Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montrigxis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabesx en Gilead.

esperanto@Judges:21:15 @ Kaj la popolo bedauxris pri Benjamen, cxar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.

esperanto@Judges:21:17 @ Kaj ili diris:La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;

esperanto@Judges:21:24 @ Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, cxiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj cxiu foriris de tie al sia posedajxo.

esperanto@1Samuel:2:28 @ kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.

esperanto@1Samuel:9:21 @ Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?

esperanto@1Samuel:10:19 @ Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.

esperanto@1Samuel:10:20 @ Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.

esperanto@1Samuel:10:21 @ Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis.

esperanto@1Samuel:15:17 @ Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael?

esperanto@2Samuel:5:1 @ Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

esperanto@2Samuel:7:7 @ Kien ajn Mi iris kun cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

esperanto@2Samuel:15:2 @ Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael,

esperanto@2Samuel:15:10 @ Kaj Absxalom sendis esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Absxalom farigxis regxo en HXebron.

esperanto@2Samuel:19:9 @ Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!

esperanto@2Samuel:20:14 @ CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin.

esperanto@2Samuel:24:2 @ Kaj la regxo diris al Joab, la militestro, kiu estis cxe li:Iru, mi petas, tra cxiuj triboj de Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo.

esperanto@1Kings:7:14 @ Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.

esperanto@1Kings:8:1 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@1Kings:8:16 @ De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

esperanto@1Kings:11:13 @ Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

esperanto@1Kings:11:31 @ Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn

esperanto@1Kings:11:32 @ (sed unu tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael);

esperanto@1Kings:11:35 @ Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn;

esperanto@1Kings:11:36 @ kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

esperanto@1Kings:12:20 @ Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

esperanto@1Kings:12:21 @ Kaj kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam, filo de Salomono.

esperanto@1Kings:14:21 @ Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@1Kings:18:31 @ Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.

esperanto@2Kings:17:18 @ Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.

esperanto@2Kings:21:7 @ Ankaux la idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,

esperanto@1Chronicles:5:18 @ La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.

esperanto@1Chronicles:5:23 @ La idoj de la duontribo de Manase logxis en la lando de Basxan gxis Baal-HXermon, Senir, kaj la monto HXermon. Ili estis en granda nombro.

esperanto@1Chronicles:5:26 @ tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

esperanto@1Chronicles:6:60 @ kaj de la tribo de Benjamen:Geban kaj gxiajn antauxurbojn, Alemeton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anatoton kaj gxiajn antauxurbojn. La nombro de cxiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.

esperanto@1Chronicles:6:61 @ Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase lauxlote dek urbojn.

esperanto@1Chronicles:6:62 @ Al la idoj de Gersxon laux iliaj familioj oni donis de la tribo Isahxar, de la tribo Asxer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Basxan dek tri urbojn.

esperanto@1Chronicles:6:63 @ Al la idoj de Merari laux iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun lauxlote dek du urbojn.

esperanto@1Chronicles:6:65 @ Ili donis lauxlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laux la nomoj.

esperanto@1Chronicles:6:66 @ Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim.

esperanto@1Chronicles:6:70 @ kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj gxiajn antauxurbojn, Bileamon kaj gxiajn antauxurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj.

esperanto@1Chronicles:6:71 @ Al la idoj de Gersxon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Basxan kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Asxtaroton kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:72 @ de la tribo Isahxar:Kedesxon kaj gxiajn antauxurbojn, Dabraton kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:74 @ de la tribo Asxer:Masxalon kaj gxiajn antauxurbojn, Abdonon kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:76 @ de la tribo Naftali:Kedesxon en Galileo kaj gxiajn antauxurbojn, HXamonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Kirjataimon kaj gxiajn antauxurbojn.

esperanto@1Chronicles:6:77 @ Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Taboron kaj gxiajn antauxurbojn;

esperanto@1Chronicles:6:78 @ kaj transe de Jordan, kontraux Jerihxo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj gxiajn antauxurbojn, Jahacon kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:6:80 @ kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj gxiajn antauxurbojn, Mahxanaimon kaj gxiajn antauxurbojn,

esperanto@1Chronicles:12:31 @ el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon;

esperanto@1Chronicles:12:37 @ de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun cxiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.

esperanto@1Chronicles:23:14 @ Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

esperanto@1Chronicles:26:32 @ Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:27:16 @ Kaj super la triboj de Izrael:la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Zihxri; de la Simeonidoj:SXefatja, filo de Maahxa;

esperanto@1Chronicles:27:20 @ de la Efraimidoj:Hosxea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase:Joel, filo de Pedaja;

esperanto@1Chronicles:27:21 @ de la duontribo de Manase en Gilead:Jido, filo de Zehxarja; de la Benjamenidoj:Jaasiel, filo de Abner;

esperanto@1Chronicles:27:22 @ de la Danidoj:Azarel, filo de Jerohxam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.

esperanto@1Chronicles:28:1 @ David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

esperanto@1Chronicles:29:6 @ Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo;

esperanto@2Chronicles:5:2 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@2Chronicles:6:5 @ De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:11:16 @ Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:12:13 @ La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@2Chronicles:15:9 @ Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.

esperanto@2Chronicles:33:7 @ La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;

esperanto@Ezra:6:17 @ Kaj oni alportis cxe la sanktigo de tiu domo de Dio:cent bovojn, ducent sxafojn, kvarcent sxafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laux la nombro de la triboj de Izrael.


Bible:
Filter: String: