Bible:
Filter: String:

OT-HISTORY.filter - esperanto vi:



esperanto@Joshua:1:2 @ Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:1:3 @ CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.

esperanto@Joshua:1:4 @ De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.

esperanto@Joshua:1:5 @ Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

esperanto@Joshua:1:6 @ Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.

esperanto@Joshua:1:7 @ Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

esperanto@Joshua:1:8 @ CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

esperanto@Joshua:1:9 @ Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

esperanto@Joshua:1:11 @ Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Joshua:1:13 @ Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron;

esperanto@Joshua:1:14 @ viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin,

esperanto@Joshua:1:15 @ gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.

esperanto@Joshua:1:16 @ Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.

esperanto@Joshua:1:17 @ Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.

esperanto@Joshua:1:18 @ CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.

esperanto@Joshua:2:2 @ Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.

esperanto@Joshua:2:3 @ Tiam la regxo de Jerihxo sendis al Rahxab, por diri:Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; cxar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.

esperanto@Joshua:2:4 @ Sed la virino prenis la du virojn kaj kasxis ilin, kaj diris:Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;

esperanto@Joshua:2:5 @ kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, cxar vi kuratingos ilin.

esperanto@Joshua:2:7 @ La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.

esperanto@Joshua:2:9 @ kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;

esperanto@Joshua:2:10 @ cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.

esperanto@Joshua:2:11 @ Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

esperanto@Joshua:2:12 @ Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,

esperanto@Joshua:2:13 @ ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto.

esperanto@Joshua:2:14 @ Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.

esperanto@Joshua:2:16 @ Kaj sxi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.

esperanto@Joshua:2:17 @ Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin:

esperanto@Joshua:2:18 @ jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;

esperanto@Joshua:2:19 @ kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.

esperanto@Joshua:2:20 @ Sed se vi rakontos cxi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin.

esperanto@Joshua:2:21 @ Kaj sxi diris:GXi estu, kiel vi diris. Kaj sxi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj sxi alligis la rugxan sxnuron al la fenestro.

esperanto@Joshua:2:22 @ Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, gxis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj sercxis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.

esperanto@Joshua:2:23 @ Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transigxis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li cxion, kio okazis al ili.

esperanto@Joshua:3:1 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.

esperanto@Joshua:3:3 @ kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.

esperanto@Joshua:3:4 @ Sed inter vi kaj gxi devas esti interspaco de cxirkaux du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu la vojon, laux kiu vi devas iri; cxar vi ne iris laux tiu vojo antauxe.

esperanto@Joshua:3:5 @ Kaj Josuo diris al la popolo:Sanktigu vin, cxar morgaux la Eternulo faros inter vi miraklojn.

esperanto@Joshua:3:7 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.

esperanto@Joshua:3:8 @ Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.

esperanto@Joshua:3:9 @ Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Aliru cxi tien, kaj auxskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:3:10 @ Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:

esperanto@Joshua:3:11 @ jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaux vi Jordanon.

esperanto@Joshua:3:12 @ Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el cxiu tribo.

esperanto@Joshua:3:14 @ Kaj kiam la popolo elmovigxis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaux la popolo,

esperanto@Joshua:4:2 @ Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el cxiu tribo,

esperanto@Joshua:4:3 @ kaj ordonu al ili, dirante:Prenu al vi de cxi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du sxtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos cxi tiun nokton.

esperanto@Joshua:4:4 @ Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo;

esperanto@Joshua:4:5 @ kaj Josuo diris al ili:Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj;

esperanto@Joshua:4:6 @ por ke cxi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj?

esperanto@Joshua:4:7 @ tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.

esperanto@Joshua:4:14 @ En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.

esperanto@Joshua:4:18 @ Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj.

esperanto@Joshua:4:21 @ Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj?

esperanto@Joshua:4:22 @ tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon;

esperanto@Joshua:4:23 @ cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris;

esperanto@Joshua:4:24 @ por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.

esperanto@Joshua:5:1 @ Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:5:2 @ En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo:Faru al vi sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.

esperanto@Joshua:5:4 @ Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu Josuo cirkumcidis:la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, cxiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;

esperanto@Joshua:5:9 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.

esperanto@Joshua:5:12 @ Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili mangxis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.

esperanto@Joshua:5:13 @ Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?

esperanto@Joshua:5:14 @ Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?

esperanto@Joshua:5:15 @ Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.

esperanto@Joshua:6:2 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.

esperanto@Joshua:6:5 @ Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen.

esperanto@Joshua:6:10 @ Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.

esperanto@Joshua:6:12 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo.

esperanto@Joshua:6:15 @ En la sepa tago ili levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn.

esperanto@Joshua:6:16 @ Kaj cxe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo:Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon.

esperanto@Joshua:6:17 @ Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis.

esperanto@Joshua:6:18 @ Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo, por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfelicxigu gxin.

esperanto@Joshua:6:21 @ Kaj ili ekstermis per glavo cxion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj sxafojn kaj azenojn.

esperanto@Joshua:6:22 @ Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi.

esperanto@Joshua:6:25 @ Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.

esperanto@Joshua:6:26 @ Kaj en tiu tempo Josuo faris jxuron, dirante:Malbenita antaux la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos cxi tiun urbon Jerihxo. Sur sia unuenaskito li gxin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos gxiajn pordegojn.

esperanto@Joshua:7:2 @ Kaj Josuo sendis virojn el Jerihxo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene:Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.

esperanto@Joshua:7:3 @ Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li:Ne iru la tuta popolo, nur du mil aux tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, cxar ili estas malgrandnombraj.

esperanto@Joshua:7:4 @ Kaj iris tien el la popolo cxirkaux tri mil viroj; sed ili forkuris de antaux la logxantoj de Aj.

esperanto@Joshua:7:6 @ Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.

esperanto@Joshua:7:7 @ Kaj Josuo diris:Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis cxi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?

esperanto@Joshua:7:9 @ Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?

esperanto@Joshua:7:10 @ Tiam la Eternulo diris al Josuo:Levigxu! por kio vi jxetis vin vizagxaltere?

esperanto@Joshua:7:12 @ Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.

esperanto@Joshua:7:13 @ Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.

esperanto@Joshua:7:14 @ Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.

esperanto@Joshua:7:16 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.

esperanto@Joshua:7:19 @ Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.

esperanto@Joshua:7:21 @ Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.

esperanto@Joshua:7:25 @ Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn.

esperanto@Joshua:8:1 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.

esperanto@Joshua:8:2 @ Kaj agu kun Aj kaj kun gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaux la urbo.

esperanto@Joshua:8:3 @ Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,

esperanto@Joshua:8:4 @ kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj.

esperanto@Joshua:8:7 @ Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon.

esperanto@Joshua:8:8 @ Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.

esperanto@Joshua:8:10 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejagxuloj de Izrael antaux la popolo al Aj.

esperanto@Joshua:8:12 @ Kaj li prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.

esperanto@Joshua:8:14 @ Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido malantaux la urbo.

esperanto@Joshua:8:18 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraux Ajon; cxar en vian manon Mi gxin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraux la urbon.

esperanto@Joshua:8:19 @ Kaj la insidanoj rapide levigxis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.

esperanto@Joshua:8:20 @ Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn.

esperanto@Joshua:8:21 @ Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj.

esperanto@Joshua:8:22 @ Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.

esperanto@Joshua:8:23 @ Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.

esperanto@Joshua:8:25 @ Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj.

esperanto@Joshua:8:31 @ kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.

esperanto@Joshua:8:33 @ Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.

esperanto@Joshua:8:35 @ El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.

esperanto@Joshua:9:1 @ Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,

esperanto@Joshua:9:4 @ kaj ili ankaux faris ruzajxon:ili iris kaj provizis sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn;

esperanto@Joshua:9:7 @ Kaj la Izraelidoj diris al la HXividoj:Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?

esperanto@Joshua:9:8 @ Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?

esperanto@Joshua:9:9 @ Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,

esperanto@Joshua:9:11 @ Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.

esperanto@Joshua:9:12 @ CXi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj sximigxis.

esperanto@Joshua:9:13 @ Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.

esperanto@Joshua:9:15 @ Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.

esperanto@Joshua:9:17 @ Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.

esperanto@Joshua:9:20 @ tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili.

esperanto@Joshua:9:21 @ Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili farigxis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.

esperanto@Joshua:9:22 @ Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi logxas apude de ni?

esperanto@Joshua:9:23 @ estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.

esperanto@Joshua:9:24 @ Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.

esperanto@Joshua:9:25 @ Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.

esperanto@Joshua:9:26 @ Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin.

esperanto@Joshua:10:5 @ Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.

esperanto@Joshua:10:6 @ Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxas sur la monto.

esperanto@Joshua:10:8 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi.

esperanto@Joshua:10:16 @ Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda.

esperanto@Joshua:10:17 @ Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.

esperanto@Joshua:10:19 @ sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.

esperanto@Joshua:10:21 @ kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn,

esperanto@Joshua:10:22 @ tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno.

esperanto@Joshua:10:23 @ Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.

esperanto@Joshua:10:24 @ Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.

esperanto@Joshua:10:25 @ Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.

esperanto@Joshua:10:26 @ Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.

esperanto@Joshua:10:28 @ Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

esperanto@Joshua:10:30 @ Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

esperanto@Joshua:10:32 @ Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna.

esperanto@Joshua:10:35 @ Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx.

esperanto@Joshua:10:37 @ Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi.

esperanto@Joshua:10:39 @ Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.

esperanto@Joshua:10:40 @ Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Joshua:11:3 @ al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.

esperanto@Joshua:11:6 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro.

esperanto@Joshua:11:11 @ Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro.

esperanto@Joshua:11:17 @ de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

esperanto@Joshua:11:19 @ Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.

esperanto@Joshua:11:23 @ Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.

esperanto@Joshua:12:2 @ Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;

esperanto@Joshua:12:7 @ Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj;

esperanto@Joshua:12:8 @ sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj:

esperanto@Joshua:13:1 @ Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.

esperanto@Joshua:13:3 @ komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;

esperanto@Joshua:13:4 @ kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;

esperanto@Joshua:13:6 @ cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.

esperanto@Joshua:13:7 @ Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.

esperanto@Joshua:13:14 @ Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

esperanto@Joshua:13:21 @ kaj cxiuj urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando.

esperanto@Joshua:13:23 @ Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:13:28 @ Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:13:30 @ Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj;

esperanto@Joshua:13:32 @ Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaux Jerihxo, oriente.

esperanto@Joshua:13:33 @ Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

esperanto@Joshua:14:3 @ CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;

esperanto@Joshua:14:4 @ cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.

esperanto@Joshua:14:5 @ Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.

esperanto@Joshua:14:6 @ Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.

esperanto@Joshua:14:7 @ Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia konscienco.

esperanto@Joshua:14:9 @ Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion.

esperanto@Joshua:14:10 @ Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj.

esperanto@Joshua:14:11 @ Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.

esperanto@Joshua:14:12 @ Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Joshua:14:15 @ Kaj la nomo de HXebron antauxe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviligxis de milito.

esperanto@Joshua:15:3 @ Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka

esperanto@Joshua:15:4 @ kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.

esperanto@Joshua:15:6 @ kaj la limo levigxas al Bet-HXogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo levigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.

esperanto@Joshua:15:7 @ Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.

esperanto@Joshua:15:8 @ Kaj la limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom, kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde.

esperanto@Joshua:15:10 @ Kaj la limo turnigxas de Baala okcidenten al la monto SXeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al Bet-SXemesx kaj iras al Timna;

esperanto@Joshua:15:18 @ Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

esperanto@Joshua:15:19 @ Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

esperanto@Joshua:15:32 @ kaj Lebaot kaj SXilhxim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de cxiuj urboj estis dudek naux kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:36 @ kaj SXaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:41 @ kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:44 @ kaj Keila kaj Ahxzib kaj Maresxa:naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:45 @ Ekron kaj gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:46 @ De Ekron gxis la maro cxio, kio estas cxirkaux Asxdod kaj gxiaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:47 @ Asxdod, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj; Gaza, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj, gxis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.

esperanto@Joshua:15:51 @ kaj Gosxen kaj HXolon kaj Gilo:dek unu urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:54 @ kaj HXumta kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron) kaj Cior; naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:57 @ Kain, Gibea kaj Timna:dek urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:59 @ kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:60 @ Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba:du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:62 @ kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:63 @ Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:16:3 @ kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro.

esperanto@Joshua:16:4 @ Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.

esperanto@Joshua:16:7 @ Kaj gxi mallevigxas de Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas cxe Jordan.

esperanto@Joshua:16:9 @ kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:17:2 @ Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:17:3 @ Sed Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla, kaj Noa, HXogla, Milka, kaj Tirca.

esperanto@Joshua:17:5 @ Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Basxana, kiu estas transe de Jordan;

esperanto@Joshua:17:6 @ cxar la filinoj de Manase ricevis posedajxon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.

esperanto@Joshua:17:8 @ Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.

esperanto@Joshua:17:12 @ La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.

esperanto@Joshua:17:14 @ Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?

esperanto@Joshua:17:15 @ Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por vi.

esperanto@Joshua:17:17 @ Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon,

esperanto@Joshua:17:18 @ sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.

esperanto@Joshua:18:2 @ Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraux sep triboj, al kiuj ankoraux ne estis disdividita ilia hereda posedajxo.

esperanto@Joshua:18:3 @ Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:GXis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?

esperanto@Joshua:18:4 @ Elektu al vi po tri homoj el cxiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili levigxu kaj trairu la landon kaj priskribu gxin laux gxiaj heredaj partoj kaj venu al mi.

esperanto@Joshua:18:5 @ Kaj dividu gxin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.

esperanto@Joshua:18:6 @ Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi cxi tien; kaj mi faros lotadon cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Joshua:18:7 @ La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.

esperanto@Joshua:18:8 @ Kaj la viroj levigxis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:Iru kaj trairu la landon kaj priskribu gxin kaj revenu al mi, kaj cxi tie mi faros al vi lotadon antaux la Eternulo en SXilo.

esperanto@Joshua:18:9 @ Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis gxin laux la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al SXilo.

esperanto@Joshua:18:10 @ Kaj Josuo faris al ili lotadon en SXilo antaux la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laux iliaj partoj.

esperanto@Joshua:18:12 @ Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo levigxas al la norda flanko de Jerihxo, kaj levigxas sur la monton okcidente, kaj finigxas en la dezerto Bet-Aven.

esperanto@Joshua:18:16 @ Kaj la limo mallevigxas al la fino de la monto, kiu estas antaux la valo de la filo de Hinom, kiu trovigxas en la valo Refaim norde; kaj gxi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj mallevigxas al En-Rogel.

esperanto@Joshua:18:17 @ Kaj gxi turnigxas de norde, kaj eliras al En-SXemesx, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraux la altajxo Adumim; kaj gxi mallevigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.

esperanto@Joshua:18:18 @ Kaj gxi iras preter la stepo norden, kaj mallevigxas sur la stepon.

esperanto@Joshua:18:23 @ kaj Avim kaj Para kaj Ofra

esperanto@Joshua:18:24 @ kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:18:28 @ kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:6 @ kaj Bet-Lebaot kaj SXaruhxen:dek tri urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:7 @ Ain, Rimon kaj Eter kaj Asxan:kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:8 @ Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:9 @ El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

esperanto@Joshua:19:12 @ Kaj gxi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunlevigxo, gxis la limo de Kislot-Tabor; kaj gxi iras al Dabrat, kaj levigxas al Jafia.

esperanto@Joshua:19:13 @ Kaj de tie gxi iras orienten, al la flanko de sunlevigxo, tra Gat- HXefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.

esperanto@Joshua:19:15 @ Kaj Katat, kaj Nahalal kaj SXimron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:16 @ Tio estas la posedajxo de la Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:22 @ Kaj la limo kuntusxigxas al Tabor kaj SXahxacima kaj Bet-SXemesx; kaj ilia limo finigxas cxe Jordan:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:23 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Isahxaridoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:24 @ Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:30 @ kaj Uma kaj Afek kaj Rehxob:dudek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:31 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:38 @ kaj Jiron kaj Migdal-El, HXorem kaj Bet-Anat kaj Bet-SXemesx:dek naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:39 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Naftaliidoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:48 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:49 @ Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon inter si.

esperanto@Joshua:19:51 @ Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

esperanto@Joshua:20:2 @ Diru al la Izraelidoj jene:Arangxu al vi la urbojn de rifugxo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo,

esperanto@Joshua:20:3 @ por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto pro sango.

esperanto@Joshua:21:1 @ Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,

esperanto@Joshua:21:3 @ Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedajxoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.

esperanto@Joshua:21:4 @ Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.

esperanto@Joshua:21:8 @ Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.

esperanto@Joshua:21:10 @ Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- cxar ilia estis la loto unua-

esperanto@Joshua:21:12 @ Kaj la kampon de la urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel proprajxon.

esperanto@Joshua:21:20 @ Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.

esperanto@Joshua:21:27 @ Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

esperanto@Joshua:21:34 @ Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:40 @ La nombro de cxiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laux iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.

esperanto@Joshua:21:41 @ La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

esperanto@Joshua:21:44 @ Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.

esperanto@Joshua:22:2 @ kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi.

esperanto@Joshua:22:3 @ Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:22:4 @ Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

esperanto@Joshua:22:5 @ Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Joshua:22:8 @ Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.

esperanto@Joshua:22:16 @ Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo?

esperanto@Joshua:22:18 @ Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.

esperanto@Joshua:22:19 @ Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Joshua:22:24 @ Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaux ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?

esperanto@Joshua:22:25 @ kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.

esperanto@Joshua:22:27 @ sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.

esperanto@Joshua:22:28 @ Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.

esperanto@Joshua:22:31 @ Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano de la Eternulo.

esperanto@Joshua:22:33 @ Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.

esperanto@Joshua:23:2 @ Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.

esperanto@Joshua:23:3 @ Kaj vi vidis cxion, kion faris la Eternulo, via Dio, al cxiuj tiuj popoloj antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.

esperanto@Joshua:23:4 @ Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.

esperanto@Joshua:23:5 @ Kaj la Eternulo, via Dio, forpusxos ilin de antaux vi kaj forpelos ilin de antaux vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:6 @ Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu cxion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forklinigxante de gxi dekstren nek maldekstren,

esperanto@Joshua:23:7 @ ne komunikigxante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne jxuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;

esperanto@Joshua:23:8 @ nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu, kiel vi faris gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:23:9 @ Kaj la Eternulo forpelis de antaux vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaux vi gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:23:10 @ Unu el vi forpelas milon; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.

esperanto@Joshua:23:11 @ Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.

esperanto@Joshua:23:12 @ CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:

esperanto@Joshua:23:13 @ tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:14 @ Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.

esperanto@Joshua:23:15 @ Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:16 @ Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

esperanto@Joshua:24:1 @ Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.

esperanto@Joshua:24:2 @ Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj.

esperanto@Joshua:24:3 @ Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.

esperanto@Joshua:24:5 @ Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.

esperanto@Joshua:24:6 @ Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per cxaroj kaj rajdantoj gxis la Rugxa Maro.

esperanto@Joshua:24:7 @ Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo.

esperanto@Joshua:24:8 @ Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj logxas transe de Jordan, kaj ili militis kontraux vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaux vi.

esperanto@Joshua:24:9 @ Kaj levigxis Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, kaj militis kontraux Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.

esperanto@Joshua:24:10 @ Sed Mi ne volis auxskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.

esperanto@Joshua:24:11 @ Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo; kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Girgasxidoj, la HXividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.

esperanto@Joshua:24:12 @ Kaj Mi sendis antaux vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du regxojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.

esperanto@Joshua:24:13 @ Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas.

esperanto@Joshua:24:14 @ Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpusxu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.

esperanto@Joshua:24:15 @ Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

esperanto@Joshua:24:16 @ Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;

esperanto@Joshua:24:19 @ Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj.

esperanto@Joshua:24:20 @ Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.

esperanto@Joshua:24:22 @ Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.

esperanto@Joshua:24:23 @ Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Joshua:24:27 @ Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.

esperanto@Joshua:24:31 @ Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis cxiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

esperanto@Judges:1:3 @ Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.

esperanto@Judges:1:14 @ Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

esperanto@Judges:1:15 @ Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

esperanto@Judges:1:19 @ Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn.

esperanto@Judges:1:24 @ Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.

esperanto@Judges:1:25 @ Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.

esperanto@Judges:1:26 @ Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.

esperanto@Judges:1:36 @ Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie levigxas Akrabim, de Sela pli alten.

esperanto@Judges:2:1 @ Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;

esperanto@Judges:2:2 @ sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian vocxon; kial vi tion faris?

esperanto@Judges:2:3 @ Tial Mi diras:Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.

esperanto@Judges:2:4 @ Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris.

esperanto@Judges:2:7 @ Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

esperanto@Judges:2:11 @ Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.

esperanto@Judges:2:12 @ Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.

esperanto@Judges:2:13 @ Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar.

esperanto@Judges:2:14 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.

esperanto@Judges:2:16 @ Kaj la Eternulo starigis jugxistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;

esperanto@Judges:2:18 @ Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:

esperanto@Judges:2:22 @ por elprovi per ili Izraelon, cxu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros gxin, kiel observis iliaj patroj, aux ne.

esperanto@Judges:3:1 @ Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, cxiujn, kiuj ne sciis pri cxiuj militoj kontraux Kanaan;

esperanto@Judges:3:3 @ kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.

esperanto@Judges:3:4 @ Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.

esperanto@Judges:3:5 @ Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj.

esperanto@Judges:3:6 @ Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.

esperanto@Judges:3:7 @ Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.

esperanto@Judges:3:8 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.

esperanto@Judges:3:9 @ Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.

esperanto@Judges:3:14 @ Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok jaroj.

esperanto@Judges:3:19 @ Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.

esperanto@Judges:3:20 @ Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.

esperanto@Judges:3:24 @ Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.

esperanto@Judges:3:25 @ Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.

esperanto@Judges:3:28 @ Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.

esperanto@Judges:3:29 @ Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.

esperanto@Judges:3:31 @ Post li estis SXamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filisxtoj per bova bastono; kaj li ankaux savis Izraelon.

esperanto@Judges:4:3 @ Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

esperanto@Judges:4:6 @ Kaj sxi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;

esperanto@Judges:4:7 @ kaj al la torento Kisxon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn cxarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.

esperanto@Judges:4:8 @ Tiam diris al sxi Barak:Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.

esperanto@Judges:4:9 @ Kaj sxi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx.

esperanto@Judges:4:10 @ Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.

esperanto@Judges:4:14 @ Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.

esperanto@Judges:4:20 @ Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.

esperanto@Judges:4:22 @ Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi sercxas. Kaj li venis al sxi, kaj li vidis, ke Sisera kusxas malviva kaj najlo estas en lia tempio.

esperanto@Judges:5:2 @ CXar la cxefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon.

esperanto@Judges:5:4 @ Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.

esperanto@Judges:5:6 @ En la tempo de SXamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj vojetoj.

esperanto@Judges:5:8 @ Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

esperanto@Judges:5:10 @ Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!

esperanto@Judges:5:12 @ Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!

esperanto@Judges:5:14 @ De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.

esperanto@Judges:5:16 @ Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

esperanto@Judges:5:19 @ Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

esperanto@Judges:5:24 @ Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita.

esperanto@Judges:5:30 @ Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

esperanto@Judges:5:31 @ Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

esperanto@Judges:6:4 @ kaj starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon.

esperanto@Judges:6:8 @ tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,

esperanto@Judges:6:9 @ kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;

esperanto@Judges:6:10 @ kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.

esperanto@Judges:6:11 @ Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.

esperanto@Judges:6:12 @ Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo!

esperanto@Judges:6:14 @ Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.

esperanto@Judges:6:16 @ Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.

esperanto@Judges:6:17 @ Kaj li diris al Li:Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;

esperanto@Judges:6:18 @ ne foriru de cxi tie, gxis mi venos al Vi kaj alportos mian oferajxon kaj metos antaux Vin. Kaj Li diris:Mi restos, gxis vi revenos.

esperanto@Judges:6:19 @ Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.

esperanto@Judges:6:20 @ Kaj la angxelo de Dio diris al li:Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur cxi tiun rokon, kaj la brogajxon elversxu. Kaj li faris tiel.

esperanto@Judges:6:21 @ Kaj la angxelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektusxis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la angxelo de la Eternulo foriris de antaux liaj okuloj.

esperanto@Judges:6:22 @ Tiam Gideon vidis, ke tio estis angxelo de la Eternulo; kaj Gideon diris:Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! cxar mi vidis angxelon de la Eternulo, vizagxon kontraux vizagxo.

esperanto@Judges:6:23 @ Sed la Eternulo diris al li:Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.

esperanto@Judges:6:25 @ Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo:Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas cxe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud gxi, dehaku;

esperanto@Judges:6:26 @ kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de cxi tiu roko, laux la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.

esperanto@Judges:6:28 @ Kiam frue matene la urbanoj levigxis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud gxi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro.

esperanto@Judges:6:30 @ Tiam la urbanoj diris al Joasx:Elirigu vian filon; li devas morti, cxar li detruis la altaron de Baal, kaj cxar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud gxi.

esperanto@Judges:6:31 @ Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antaux li:CXu vi bezonas batali por Baal? cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.

esperanto@Judges:6:34 @ Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.

esperanto@Judges:6:35 @ Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaux ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Asxer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.

esperanto@Judges:6:36 @ Kaj Gideon diris al Dio:Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,

esperanto@Judges:6:37 @ en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan lanon:se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.

esperanto@Judges:6:38 @ Kaj tiel farigxis:kiam la morgauxan tagon li matene levigxis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo.

esperanto@Judges:7:1 @ Kaj frue matene levigxis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron cxe la fonto HXarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.

esperanto@Judges:7:2 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.

esperanto@Judges:7:4 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:Ankoraux estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu iru kun vi-tiu devas iri kun vi; kaj cxiu, pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu ne iru kun vi-tiu ne devas iri.

esperanto@Judges:7:7 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.

esperanto@Judges:7:9 @ En tiu nokto la Eternulo diris al li:Levigxu, iru malsupren en la tendaron; cxar Mi transdonas gxin en viajn manojn.

esperanto@Judges:7:10 @ Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,

esperanto@Judges:7:11 @ kaj auxskultu, kion oni parolas; tiam fortigxos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita tacxmenteto de la tendaro.

esperanto@Judges:7:13 @ Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.

esperanto@Judges:7:15 @ Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.

esperanto@Judges:7:16 @ Kaj li dividis la tricent homojn en tri tacxmentojn, kaj donis al cxiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn krucxojn, kun torcxoj interne de la krucxoj.

esperanto@Judges:7:17 @ Kaj li diris al ili:Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaux vi.

esperanto@Judges:7:18 @ Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaux vi blovu per la trumpetoj cxirkaux la tuta tendaro, kaj kriu:Pro la Eternulo kaj pro Gideon!

esperanto@Judges:7:19 @ Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj.

esperanto@Judges:7:20 @ Tiam ekblovis la tri tacxmentoj per la trumpetoj kaj rompis la krucxojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torcxojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis:Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!

esperanto@Judges:7:22 @ Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.

esperanto@Judges:7:25 @ Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon cxe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis cxe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.

esperanto@Judges:8:1 @ Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.

esperanto@Judges:8:2 @ Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?

esperanto@Judges:8:3 @ En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.

esperanto@Judges:8:6 @ Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

esperanto@Judges:8:7 @ Tiam Gideon diris:Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebahxon kaj Calmunan en miajn manojn, mi drasxos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.

esperanto@Judges:8:10 @ Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

esperanto@Judges:8:15 @ Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

esperanto@Judges:8:18 @ Kaj li diris al Zebahx kaj Calmuna:Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis cxe Tabor? Kaj ili diris:Ili estis tiaj, kiel vi, cxiuj aspektis kiel regxidoj.

esperanto@Judges:8:19 @ Tiam li diris:Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.

esperanto@Judges:8:20 @ Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter:Levigxu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; cxar li timis, cxar li estis ankoraux juna.

esperanto@Judges:8:21 @ Kaj Zebahx kaj Calmuna diris:Levigxu mem kaj frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

esperanto@Judges:8:22 @ Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.

esperanto@Judges:8:23 @ Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin.

esperanto@Judges:8:24 @ Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj.

esperanto@Judges:8:28 @ Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

esperanto@Judges:8:30 @ Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

esperanto@Judges:8:31 @ Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.

esperanto@Judges:8:33 @ Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.

esperanto@Judges:9:2 @ Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.

esperanto@Judges:9:4 @ Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin.

esperanto@Judges:9:7 @ Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte ekkriis, kaj diris al ili:Auxskultu min, logxantoj de SXehxem, kaj auxskultos vin Dio.

esperanto@Judges:9:10 @ Kaj la arboj diris al la figarbo:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:12 @ Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:13 @ Sed la vinberujo diris al ili:CXu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj?

esperanto@Judges:9:14 @ Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:15 @ Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.

esperanto@Judges:9:16 @ Nun cxu vi agis gxuste kaj juste, regxigante Abimelehxon? kaj cxu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj cxu vi agis kun li konforme al lia merito?

esperanto@Judges:9:17 @ Mia patro batalis pro vi kaj ne sxatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan;

esperanto@Judges:9:18 @ kaj vi levigxis nun kontraux la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu sxtono, kaj Abimelehxon, filon de lia sklavino, vi regxigis super la logxantoj de SXehxem, pro tio, ke li estas via frato.

esperanto@Judges:9:19 @ Se gxuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam gxoju pri Abimelehx, kaj li ankaux gxoju pri vi.

esperanto@Judges:9:21 @ Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj eklogxis tie pro timo antaux sia frato Abimelehx.

esperanto@Judges:9:27 @ Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.

esperanto@Judges:9:29 @ Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.

esperanto@Judges:9:31 @ Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi;

esperanto@Judges:9:32 @ tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo;

esperanto@Judges:9:33 @ kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.

esperanto@Judges:9:34 @ Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj.

esperanto@Judges:9:35 @ Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko.

esperanto@Judges:9:36 @ Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj.

esperanto@Judges:9:38 @ Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi.

esperanto@Judges:9:43 @ Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin.

esperanto@Judges:9:48 @ Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.

esperanto@Judges:9:49 @ Kaj ankaux cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo de SXehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj.

esperanto@Judges:9:51 @ Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.

esperanto@Judges:9:53 @ Tiam iu virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al li la kranion.

esperanto@Judges:9:54 @ Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis.

esperanto@Judges:9:55 @ Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimelehx mortis, kaj ili iris cxiu al sia loko.

esperanto@Judges:10:1 @ Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en SXamir, sur la monto de Efraim.

esperanto@Judges:10:3 @ Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek du jaroj.

esperanto@Judges:10:4 @ Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.

esperanto@Judges:10:10 @ Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.

esperanto@Judges:10:11 @ Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj.

esperanto@Judges:10:12 @ Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;

esperanto@Judges:10:13 @ kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.

esperanto@Judges:10:14 @ Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.

esperanto@Judges:10:15 @ Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux.

esperanto@Judges:10:16 @ Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

esperanto@Judges:11:2 @ Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandigxis, ili forpelis Jiftahxon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; cxar vi estas filo de alia patrino.

esperanto@Judges:11:7 @ Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?

esperanto@Judges:11:8 @ Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj, kaj vi estos cxe ni estro de cxiuj logxantoj de Gilead.

esperanto@Judges:11:9 @ Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Se vi revenigas min, por batali kontraux la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, cxu tiam mi estos via estro?

esperanto@Judges:11:10 @ Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:La Eternulo estu auxskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.

esperanto@Judges:11:12 @ Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux mia lando?

esperanto@Judges:11:17 @ kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;

esperanto@Judges:11:19 @ Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, regxo de HXesxbon, kaj Izrael diris al li:Permesu al ni trairi vian landon gxis mia loko;

esperanto@Judges:11:23 @ Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaux Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni gxian posedajxon?

esperanto@Judges:11:24 @ Tion, kion posedigas al vi Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.

esperanto@Judges:11:25 @ CXu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj regxo de Moab? cxu tiu malpacis kun Izrael aux militis kontraux li?

esperanto@Judges:11:26 @ De la tempo, kiam Izrael eklogxis en HXesxbon kaj en gxiaj dependajxoj kaj en Aroer kaj en gxiaj dependajxoj, kaj en cxiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?

esperanto@Judges:11:27 @ Mi ne pekis kontraux vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraux mi. La Eternulo, la Jugxanto, jugxu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:30 @ Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,

esperanto@Judges:11:34 @ Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.

esperanto@Judges:11:35 @ Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.

esperanto@Judges:11:36 @ Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:37 @ Kaj sxi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.

esperanto@Judges:11:38 @ Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis sxin por du monatoj. Kaj sxi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj.

esperanto@Judges:11:39 @ Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,

esperanto@Judges:12:1 @ Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftahx:Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.

esperanto@Judges:12:2 @ Kaj Jiftahx diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.

esperanto@Judges:12:3 @ Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi, por malpaci kontraux mi?

esperanto@Judges:12:4 @ Kaj Jiftahx kolektis cxiujn logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.

esperanto@Judges:12:5 @ Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:CXu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne,

esperanto@Judges:12:6 @ tiam ili diris al li:Diru:SXibolet; li diris:Sibolet, cxar li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin cxe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

esperanto@Judges:12:9 @ Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj.

esperanto@Judges:12:14 @ Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum ok jaroj.

esperanto@Judges:13:3 @ Kaj aperis angxelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al sxi:Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravedigxos kaj naskos filon.

esperanto@Judges:13:4 @ Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran;

esperanto@Judges:13:5 @ cxar jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tusxi lian kapon, cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@Judges:13:6 @ Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene:Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de angxelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.

esperanto@Judges:13:7 @ Kaj li diris al mi:Jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran; cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro gxis la tago de lia morto.

esperanto@Judges:13:8 @ Tiam Manoahx ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Mi petas Vin, ho mia Sinjoro:la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.

esperanto@Judges:13:9 @ Kaj Dio auxskultis la vocxon de Manoahx; kaj la angxelo de Dio venis denove al la virino, kiam sxi estis sur la kampo; kaj Manoahx, sxia edzo, ne estis kun sxi.

esperanto@Judges:13:10 @ La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li:Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.

esperanto@Judges:13:11 @ Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:CXu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.

esperanto@Judges:13:12 @ Kaj Manoahx diris:Se viaj vortoj plenumigxos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?

esperanto@Judges:13:13 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kontraux cxio, pri kio mi parolis al la virino, sxi sin gardu;

esperanto@Judges:13:14 @ nenion el tio, kio devenas el vinberbrancxo, sxi mangxu, vinon aux ebriigajxon sxi ne trinku, kaj nenion malpuran sxi mangxu; cxion, kion mi ordonis al sxi, sxi plenumu.

esperanto@Judges:13:15 @ Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.

esperanto@Judges:13:16 @ Sed la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kvankam vi retenos min, mi tamen ne mangxos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru gxin al la Eternulo. CXar Manoahx ne sciis, ke tio estas angxelo de la Eternulo.

esperanto@Judges:13:17 @ Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumigxos via vorto.

esperanto@Judges:13:18 @ Sed la angxelo de la Eternulo diris al li:Por kio vi demandas pri mia nomo? gxi estas neordinara.

esperanto@Judges:13:19 @ Kaj Manoahx prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis:

esperanto@Judges:13:20 @ kiam la flamo levigxis de la altaro al la cxielo, tiam la angxelo de la Eternulo levigxis en la flamo de la altaro. Kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis, kaj ili jxetis sin vizagxaltere.

esperanto@Judges:13:21 @ Kaj la angxelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoahx kaj al lia edzino. Tiam Manoahx konvinkigxis, ke tio estis angxelo de la Eternulo.

esperanto@Judges:13:22 @ Kaj Manoahx diris al sia edzino:Ni certe mortos, cxar ni vidis Dion.

esperanto@Judges:13:24 @ Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon SXimsxon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.

esperanto@Judges:14:1 @ SXimsxon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj.

esperanto@Judges:14:2 @ Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris:Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj; nun prenu sxin al mi kiel edzinon.

esperanto@Judges:14:3 @ Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:CXu ne trovigxas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed SXimsxon diris al sia patro:SXin prenu por mi, cxar sxi placxas al mi.

esperanto@Judges:14:5 @ Kaj SXimsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.

esperanto@Judges:14:6 @ Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.

esperanto@Judges:14:7 @ Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.

esperanto@Judges:14:8 @ Post kelka tempo li iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.

esperanto@Judges:14:10 @ Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.

esperanto@Judges:14:11 @ Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.

esperanto@Judges:14:12 @ Kaj SXimsxon diris al ili:Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos gxin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;

esperanto@Judges:14:13 @ sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:Proponu vian enigmon, kaj ni auxskultos.

esperanto@Judges:14:14 @ Kaj li diris al ili: El mangxantajxo devenis mangxatajxo, Kaj el fortajxo devenis dolcxajxo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.

esperanto@Judges:14:15 @ En la sepa tago ili diris al la edzino de SXimsxon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. CXu por senhavigi nin vi invitis nin cxi tien?

esperanto@Judges:14:16 @ Tiam la edzino de SXimsxon ekploris antaux li, kaj diris:Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris gxian solvon. Kaj li diris al sxi:Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj cxu al vi mi gxin diru?

esperanto@Judges:14:18 @ Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno:Kio estas pli dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

esperanto@Judges:14:19 @ Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Asxkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.

esperanto@Judges:15:1 @ Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, SXimsxon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan cxambron. Sed sxia patro ne permesis al li eniri.

esperanto@Judges:15:2 @ Kaj sxia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis sxin, kaj mi donis sxin al via amiko. Jen sxia pli juna fratino estas ja pli bela ol sxi; sxi farigxu via, anstataux tiu.

esperanto@Judges:15:5 @ Kaj li ekbruligis per fajro la torcxojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filisxtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraux ne rikoltitan grenon kaj la vinbergxardenojn kaj la olivarbojn.

esperanto@Judges:15:7 @ Tiam SXimsxon diris al ili:Se vi agas tiel, tiam mi ne cxesos, antaux ol mi faros vengxon kontraux vi.

esperanto@Judges:15:10 @ Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraux nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi SXimsxonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.

esperanto@Judges:15:11 @ Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al SXimsxon:CXu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

esperanto@Judges:15:12 @ Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filisxtoj. Tiam SXimsxon diris al ili:JXuru al mi, ke vi ne mortigos min.

esperanto@Judges:15:13 @ Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj sxnuroj kaj elkondukis lin el la roko.

esperanto@Judges:15:15 @ Kaj li trovis fresxan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis gxin kaj mortigis per gxi mil homojn.

esperanto@Judges:15:18 @ Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!

esperanto@Judges:15:19 @ Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Lehxi, kaj eliris el gxi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li revivigxis. Tial gxi ricevis la nomon gxis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Lehxi.

esperanto@Judges:16:1 @ SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi.

esperanto@Judges:16:3 @ SXimsxon kusxis gxis noktomezo; je noktomezo li levigxis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaux fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn sxultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaux HXebron.

esperanto@Judges:16:4 @ Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; sxia nomo estis Delila.

esperanto@Judges:16:5 @ Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.

esperanto@Judges:16:6 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

esperanto@Judges:16:9 @ Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia cxambro, sxi diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Tiam li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo, kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.

esperanto@Judges:16:10 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.

esperanto@Judges:16:12 @ Tiam Delila prenis novajn sxnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Dume la embuskuloj sidis en alia cxambro. Kaj li desxiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.

esperanto@Judges:16:13 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:GXis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo.

esperanto@Judges:16:14 @ Kaj sxi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Kaj li vekigxis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la sxpinajxo.

esperanto@Judges:16:15 @ Tiam sxi diris al li:Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.

esperanto@Judges:16:18 @ Kiam Delila vidis, ke li malkasxis al sxi sian tutan koron, sxi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filisxtoj, dirante:Venu cxi tiun fojon, cxar li malkasxis al mi sian tutan koron. Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj kaj alportis la argxenton en siaj manoj.

esperanto@Judges:16:20 @ Kaj sxi diris:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Li vekigxis de sia dormo, kaj diris:Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.

esperanto@Judges:16:21 @ Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

esperanto@Judges:16:24 @ Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.

esperanto@Judges:16:27 @ Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis cxiuj estroj de la Filisxtoj; kaj sur la tegmento estis cxirkaux tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de SXimsxon.

esperanto@Judges:16:30 @ Kaj SXimsxon diris:Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en gxi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis cxe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.

esperanto@Judges:17:2 @ Li diris al sia patrino:La mil kaj cent argxentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaux miaj oreloj, jen la argxento estas cxe mi; mi prenis gxin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo.

esperanto@Judges:17:3 @ Kaj li redonis la mil kaj cent argxentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dedicxis la argxenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas gxin al vi.

esperanto@Judges:17:5 @ Tiu homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.

esperanto@Judges:17:7 @ Estis junulo el Bet-Lehxem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj logxis tie.

esperanto@Judges:17:9 @ Kaj Mihxa diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:Mi estas Levido el Bet-Lehxem de Jehuda, kaj mi iras, por eklogxi tie, kie mi trovos oportune.

esperanto@Judges:17:10 @ Tiam Mihxa diris al li:Restu cxe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek argxentaj moneroj cxiujare kaj necesajn vestojn kaj mangxajxon. Kaj la Levido iris.

esperanto@Judges:17:11 @ Kaj la Levido konsentis resti cxe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.

esperanto@Judges:17:12 @ Kaj Mihxa konsekris la Levidon, kaj la junulo farigxis por li pastro kaj logxis en la domo de Mihxa.

esperanto@Judges:17:13 @ Kaj Mihxa diris:Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, cxar Levido farigxis por mi pastro.

esperanto@Judges:18:1 @ En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.

esperanto@Judges:18:2 @ Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:18:3 @ Kiam ili estis kun la domanoj de Mihxa, ili rekonis la vocxon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin cxi tien? kaj kion vi faras cxi tie? kaj kion vi bezonas cxi tie?

esperanto@Judges:18:6 @ Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laux la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.

esperanto@Judges:18:7 @ Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laisxon, kaj vidis la popolon, ke gxi tie logxas senzorge, laux la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aux regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.

esperanto@Judges:18:8 @ Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Esxtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili:Kion vi raportos?

esperanto@Judges:18:9 @ Kaj ili diris:Levigxu, kaj ni iru kontraux ilin; cxar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.

esperanto@Judges:18:10 @ Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri dangxero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas gxin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.

esperanto@Judges:18:11 @ Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

esperanto@Judges:18:14 @ Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laisx, diris al siaj fratoj:CXu vi scias, ke en cxi tiuj domoj trovigxas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.

esperanto@Judges:18:15 @ Kaj ili turnigxis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Mihxa, kaj salutis lin.

esperanto@Judges:18:16 @ La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego.

esperanto@Judges:18:17 @ Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

esperanto@Judges:18:18 @ Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?

esperanto@Judges:18:19 @ Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?

esperanto@Judges:18:23 @ Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa:Kio estas al vi, ke vi faras krion?

esperanto@Judges:18:24 @ Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?

esperanto@Judges:18:25 @ Kaj la Danidoj diris al li:Ne auxdigu vian vocxon antaux ni, cxar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.

esperanto@Judges:18:26 @ Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Mihxa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returnigxis kaj revenis en sian domon.

esperanto@Judges:18:27 @ Sed tiuj prenis tion, kion faris Mihxa, kaj la pastron, kiu estis cxe li; kaj ili venis en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis gxin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.

esperanto@Judges:18:28 @ Kaj estis neniu savanto, cxar gxi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj gxi estis en la valo, kiu trovigxas apud Bet-Rehxob. Ili konstruis la urbon kaj eklogxis en gxi.

esperanto@Judges:18:31 @ Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.

esperanto@Judges:19:1 @ En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.

esperanto@Judges:19:3 @ Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.

esperanto@Judges:19:4 @ Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:19:5 @ En la kvara tago ili levigxis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.

esperanto@Judges:19:6 @ Kaj ili restis, kaj ambaux kune mangxis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro:Mi petas vin, tranoktu kaj gxojigu vian koron.

esperanto@Judges:19:7 @ La viro levigxis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:19:8 @ En la kvina tago li levigxis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris:Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, gxis finigxos la tago. Kaj ili ambaux mangxis.

esperanto@Judges:19:9 @ Kaj la viro levigxis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li:Jen finigxis la tago kaj farigxas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finigxis, tranoktu cxi tie, ke via koro faru al si gxojon; morgaux frue vi levigxos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.

esperanto@Judges:19:10 @ Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino.

esperanto@Judges:19:15 @ Kaj ili turnigxis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.

esperanto@Judges:19:17 @ Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:Kien vi iras? kaj de kie vi venas?

esperanto@Judges:19:18 @ Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.

esperanto@Judges:19:19 @ Ni havas pajlon kaj mangxajxon por niaj azenoj, ankaux panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.

esperanto@Judges:19:20 @ Kaj la maljunulo diris:Paco estu al vi; cxion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.

esperanto@Judges:19:21 @ Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis mangxajxon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj mangxis kaj trinkis.

esperanto@Judges:19:22 @ Dum ili gxojigadis sian koron, jen la logxantoj de la urbo, homoj malmoralaj, cxirkauxis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.

esperanto@Judges:19:24 @ Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio placxas al vi; sed kun cxi tiu viro ne faru tian abomenindajxon.

esperanto@Judges:19:25 @ Sed la homoj ne volis auxskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis sxin, kaj faris al si amuzon kun sxi dum la tuta nokto, gxis la mateno; kaj ili forliberigis sxin, kiam levigxis la matenrugxo.

esperanto@Judges:19:26 @ Kaj la virino venis antaux la matenigxo, kaj falis antaux la pordo de la domo de tiu homo, kie estis sxia sinjoro; kaj sxi kusxis, gxis farigxis lume.

esperanto@Judges:19:27 @ Matene levigxis sxia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kusxas antaux la pordo de la domo, kaj sxiaj manoj estas sur la sojlo.

esperanto@Judges:19:28 @ Kaj li diris al sxi:Levigxu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis sxin sur la azenon, levigxis, kaj iris al sia loko.

esperanto@Judges:19:30 @ Kaj cxiu, kiu tion vidis, diris:Ne estis kaj ne vidigxis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, gxis nun; atentu tion, konsiligxu, kaj decidu.

esperanto@Judges:20:4 @ Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.

esperanto@Judges:20:5 @ Kaj levigxis kontraux min la logxantoj de Gibea, kaj cxirkauxis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke sxi mortis.

esperanto@Judges:20:7 @ Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru konsiligxon kaj decidon cxi tie.

esperanto@Judges:20:8 @ Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;

esperanto@Judges:20:12 @ Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe vi?

esperanto@Judges:20:16 @ El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej tauxgaj, maldekstruloj; cxiu el ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.

esperanto@Judges:20:18 @ Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

esperanto@Judges:20:19 @ Kaj la Izraelidoj levigxis matene kaj eksiegxis Gibean.

esperanto@Judges:20:28 @ kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

esperanto@Judges:20:33 @ Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.

esperanto@Judges:20:34 @ Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.

esperanto@Judges:20:35 @ Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

esperanto@Judges:20:36 @ La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea.

esperanto@Judges:20:40 @ tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo.

esperanto@Judges:20:41 @ Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis.

esperanto@Judges:20:45 @ Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn.

esperanto@Judges:20:46 @ La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.

esperanto@Judges:20:48 @ Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.

esperanto@Judges:21:2 @ Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris,

esperanto@Judges:21:4 @ La morgauxan tagon la popolo levigxis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.

esperanto@Judges:21:9 @ Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis, ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead.

esperanto@Judges:21:10 @ Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj infanojn.

esperanto@Judges:21:11 @ Kaj tiel agu:cxiun virseksulon, kaj cxiun virinon, kiu ekkonis kusxejon de viro, ekstermu.

esperanto@Judges:21:12 @ Kaj ili trovis inter la logxantoj de Jabesx en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en SXilon, kiu estas en la lando Kanaana.

esperanto@Judges:21:14 @ Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabesx en Gilead; sed ne estis suficxe por ili.

esperanto@Judges:21:16 @ Kaj la plejagxuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.

esperanto@Judges:21:20 @ Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinbergxardenoj;

esperanto@Judges:21:21 @ kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de SXilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinbergxardenoj kaj kaptu al vi cxiu edzinon el la knabinoj de SXilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.

esperanto@Judges:21:22 @ Kaj se venos iliaj patroj aux fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; cxar ni ne prenis por cxiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.

esperanto@Ruth:1:1 @ En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.

esperanto@Ruth:1:2 @ La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

esperanto@Ruth:1:5 @ Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.

esperanto@Ruth:1:6 @ SXi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al gxi panon.

esperanto@Ruth:1:8 @ Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu cxiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;

esperanto@Ruth:1:9 @ la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, cxiu el vi en domo de sia edzo. SXi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris.

esperanto@Ruth:1:10 @ Kaj ili diris al sxi:Ni volas iri kun vi al via popolo.

esperanto@Ruth:1:11 @ Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili?

esperanto@Ruth:1:12 @ Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj ecx se mi naskus filojn:

esperanto@Ruth:1:13 @ cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min.

esperanto@Ruth:1:14 @ Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi.

esperanto@Ruth:1:15 @ Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino.

esperanto@Ruth:1:16 @ Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.

esperanto@Ruth:1:17 @ Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.

esperanto@Ruth:1:18 @ Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi.

esperanto@Ruth:1:21 @ kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?

esperanto@Ruth:2:1 @ Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz.

esperanto@Ruth:2:4 @ Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu!

esperanto@Ruth:2:5 @ Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj:Kiu estas cxi tiu knabino?

esperanto@Ruth:2:6 @ Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;

esperanto@Ruth:2:8 @ Kaj Boaz diris al Rut:CXu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj;

esperanto@Ruth:2:9 @ rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro cxerpas.

esperanto@Ruth:2:10 @ SXi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?

esperanto@Ruth:2:11 @ Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux.

esperanto@Ruth:2:12 @ La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.

esperanto@Ruth:2:13 @ Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.

esperanto@Ruth:2:14 @ Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.

esperanto@Ruth:2:15 @ Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;

esperanto@Ruth:2:16 @ kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin.

esperanto@Ruth:2:18 @ Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.

esperanto@Ruth:2:19 @ SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.

esperanto@Ruth:2:20 @ Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.

esperanto@Ruth:2:21 @ Kaj Rut, la Moabidino, diris:Li ankaux diris al mi:Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.

esperanto@Ruth:2:22 @ Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.

esperanto@Ruth:3:1 @ Naomi, sxia bopatrino, diris al sxi:Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie plibonigxos via stato.

esperanto@Ruth:3:2 @ Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kunigxis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo;

esperanto@Ruth:3:3 @ lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la drasxejon; ne vidigu vin al la viro, antaux ol li finos mangxi kaj trinki;

esperanto@Ruth:3:4 @ kaj kiam li kusxigxos, rimarku la lokon, kie li kusxas, iru tien, malkovru la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.

esperanto@Ruth:3:5 @ Rut respondis al sxi:Kion vi diras al mi, tion mi faros.

esperanto@Ruth:3:7 @ Kiam Boaz estis mangxinta kaj trinkinta kaj gajigxis, li iris por kusxigxi malantaux grenamaso; kaj sxi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxis.

esperanto@Ruth:3:8 @ En la noktomezo la viro ektimigxis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kusxas cxe liaj piedoj.

esperanto@Ruth:3:9 @ Li demandis:Kiu vi estas? Kaj sxi respondis:Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, cxar vi estas savanto.

esperanto@Ruth:3:10 @ Kaj li diris:Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piajxo estas pli granda, ol la unua, cxar vi ne volas iri kun la junuloj, cxu ili estas malricxaj, cxu ricxaj.

esperanto@Ruth:3:11 @ Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi cxion, kion vi petos de mi; cxar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.

esperanto@Ruth:3:13 @ Restu cxi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elacxetos vin, lasu elacxeti vin; sed se li ne volos vin elacxeti, tiam mi vin elacxetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagigxo.

esperanto@Ruth:3:14 @ Kaj sxi kusxis cxe liaj piedoj gxis la tagigxo; sed sxi levigxis, antaux ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris:Mi ne volas, ke iu sciigxu, ke cxi tiu virino estis en mia drasxejo.

esperanto@Ruth:3:15 @ Kaj li diris:Alportu la sxalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu gxin. SXi gxin tenis, kaj li enmezuris en gxin ses mezurilojn da hordeo kaj metis gxin sur sxin, kaj sxi iris en la urbon.

esperanto@Ruth:3:16 @ Kiam sxi alvenis al sia bopatrino, cxi tiu demandis:Kiel la afero iras cxe vi, mia filino? Kaj sxi rakontis al sxi cxion, kion la viro faris al sxi.

esperanto@Ruth:3:17 @ Kaj sxi diris plue:La ses mezurilojn da hordeo li ankaux donis al mi; cxar li diris al mi:Ne revenu malplena al via bopatrino.

esperanto@Ruth:3:18 @ Kaj cxi tiu diris:Restu, mia filino, gxis vi sciigxos, kiel la afero finigxis; cxar tiu homo ne ripozos, gxis la afero estos finita hodiaux.

esperanto@Ruth:4:1 @ Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidigxis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:Alproksimigxu kaj sidigxu cxi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimigxis kaj sidigxis.

esperanto@Ruth:4:2 @ Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:Sidigxu cxi tie. Kaj ili sidigxis.

esperanto@Ruth:4:4 @ kaj mi decidis sciigi vin, dirante:Acxetu en la cxeesto de la logxantoj kaj en la cxeesto de la plejagxuloj de mia popolo. Se vi volas elacxeti, acxetu nun; sed se vi ne volas elacxeti, diru al mi, por ke mi sciu; cxar ne ekzistas iu alia por acxeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris:Mi volas elacxeti.

esperanto@Ruth:4:5 @ Tiam Boaz diris:Samtempe, kiam vi acxetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaux prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo.

esperanto@Ruth:4:6 @ Kaj la parenco diris:Mi ne povas elacxeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredajxon; elacxetu al vi mian acxetotajxon, cxar vere mi ne povas elacxeti.

esperanto@Ruth:4:8 @ La parenco diris al Boaz:Elacxetu al vi; kaj li detiris sian sxuon.

esperanto@Ruth:4:9 @ Kaj Boaz diris al la plejagxuloj kaj al la popolamaso:Hodiaux vi estas atestantoj, ke mi acxetis el la mano de Naomi cxion, kio apartenis al Elimelehx kaj al Kiljon kaj Mahxlon;

esperanto@Ruth:4:10 @ kaj ankaux Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Mahxlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo, por ke la nomo de la mortinto ne estingigxu inter liaj fratoj kaj cxe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaux.

esperanto@Ruth:4:11 @ Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis cxe la pordego, kiel ankaux la plejagxuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Lehxem;

esperanto@Ruth:4:12 @ kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.

esperanto@Ruth:4:14 @ Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael;

esperanto@Ruth:4:15 @ kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.

esperanto@Ruth:4:17 @ Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David.

esperanto@Ruth:4:22 @ al Obed naskigxis Jisxaj, kaj al Jisxaj naskigxis David.

esperanto@1Samuel:1:1 @ Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano.

esperanto@1Samuel:1:2 @ Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn.

esperanto@1Samuel:1:3 @ Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:8 @ Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?

esperanto@1Samuel:1:9 @ Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:11 @ Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.

esperanto@1Samuel:1:13 @ HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.

esperanto@1Samuel:1:14 @ Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi.

esperanto@1Samuel:1:15 @ Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:16 @ Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.

esperanto@1Samuel:1:17 @ Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.

esperanto@1Samuel:1:18 @ Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja.

esperanto@1Samuel:1:19 @ Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin.

esperanto@1Samuel:1:21 @ La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon.

esperanto@1Samuel:1:23 @ Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin.

esperanto@1Samuel:1:24 @ Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna.

esperanto@1Samuel:1:26 @ Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:28 @ Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:2:1 @ Kaj HXana pregxis kaj diris: GXojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altigxis pro la Eternulo; Largxe malfermigxis mia busxo kontraux miaj malamikoj, CXar mi gxojas pro Via helpo.

esperanto@1Samuel:2:2 @ Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; CXar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.

esperanto@1Samuel:2:3 @ Ne parolu plu fierajxon; Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo; CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.

esperanto@1Samuel:2:6 @ La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas.

esperanto@1Samuel:2:9 @ La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo.

esperanto@1Samuel:2:11 @ Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

esperanto@1Samuel:2:13 @ nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,

esperanto@1Samuel:2:15 @ Ecx antaux la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.

esperanto@1Samuel:2:16 @ Se la homo diris al li:Antauxe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto.

esperanto@1Samuel:2:18 @ Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.

esperanto@1Samuel:2:20 @ Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis:La Eternulo donu al vi idojn de cxi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.

esperanto@1Samuel:2:22 @ Eli estis tre maljuna; li auxdis cxion, kiel agas liaj filoj kun cxiuj Izraelidoj, kaj ke ili kusxas kun la virinoj, kiuj kolektigxas antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@1Samuel:2:23 @ Kaj li diris al ili:Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi auxdas pri viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo.

esperanto@1Samuel:2:24 @ Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:2:27 @ Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li:Tiel diras la Eternulo:Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;

esperanto@1Samuel:2:28 @ kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.

esperanto@1Samuel:2:29 @ Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.

esperanto@1Samuel:2:30 @ Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

esperanto@1Samuel:2:31 @ Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;

esperanto@1Samuel:2:32 @ kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.

esperanto@1Samuel:2:33 @ Sed Mi neniun ekstermos cxe vi de antaux Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumigxu kaj via animo turmentigxu; cxiu, kiu naskigxas en via domo, mortos en la vira agxo.

esperanto@1Samuel:2:34 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj du filoj, sur HXofni kaj Pinehxas:en unu tago ili ambaux mortos.

esperanto@1Samuel:2:36 @ Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj klinigxos antaux li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros:Mi petas, lasu min aligxi al ia el la pastrajxoj, por ke mi povu mangxi pecon da pano.

esperanto@1Samuel:3:1 @ La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaux Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.

esperanto@1Samuel:3:2 @ En tiu tempo unu fojon Eli kusxis sur sia loko (lia vidado komencis malakrigxi, ke li ne povis vidi);

esperanto@1Samuel:3:5 @ Kaj li kuris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis; iru returne kaj kusxigxu. Kaj li iris kaj kusxigxis.

esperanto@1Samuel:3:6 @ Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kusxigxu.

esperanto@1Samuel:3:8 @ Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.

esperanto@1Samuel:3:9 @ Kaj Eli diris al Samuel:Iru, kusxigxu; kaj se vi estos vokata, tiam diru:Parolu, ho Eternulo, cxar Via sklavo auxskultas. Kaj Samuel iris kaj kusxigxis sur sia loko.

esperanto@1Samuel:3:10 @ Kaj venis la Eternulo kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, cxar Via sklavo auxskultas.

esperanto@1Samuel:3:15 @ Kaj Samuel kusxis gxis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.

esperanto@1Samuel:3:17 @ Kaj tiu diris:Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kasxu antaux mi; tion kaj ankoraux pli faru al vi Dio, se vi kasxos antaux mi ion el cxio, kion Li diris al vi.

esperanto@1Samuel:4:2 @ Kaj la Filisxtoj starigis siajn vicojn kontraux Izrael, kaj la batalo vastigxis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filisxtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.

esperanto@1Samuel:4:9 @ Estu kuragxaj kaj viraj, ho Filisxtoj, por ke vi ne farigxu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.

esperanto@1Samuel:4:14 @ Kiam Eli auxdis la kriadon, li diris:Kion signifas cxi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.

esperanto@1Samuel:4:15 @ Eli tiam havis la agxon de nauxdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakrigxis, kaj li ne povis vidi.

esperanto@1Samuel:4:16 @ Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo?

esperanto@1Samuel:4:17 @ Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaux viaj du filoj, HXofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.

esperanto@1Samuel:4:20 @ Kaj dum sxi estis mortanta, la virinoj, kiuj sxin cxirkauxis, diris:Ne timu, cxar vi naskis filon; sed sxi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.

esperanto@1Samuel:5:3 @ Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.

esperanto@1Samuel:5:4 @ Kiam ili en la morgauxa tago matene levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaux manoj dehakitaj kusxas sur la sojlo, nur la torso restis.

esperanto@1Samuel:5:7 @ Kiam la Asxdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris:Ne restu cxe ni la kesto de la Dio de Izrael, cxar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.

esperanto@1Samuel:5:12 @ Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo levigxis gxis la cxielo.

esperanto@1Samuel:6:3 @ Kaj tiuj diris:Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu gxin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resanigxos, kaj ekscios, kial ne forigxas de vi Lia mano.

esperanto@1Samuel:6:4 @ Kaj ili diris:Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris:Laux la nombro de la estroj de la Filisxtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; cxar la sama frapo trafis vin cxiujn kaj viajn estrojn.

esperanto@1Samuel:6:5 @ Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.

esperanto@1Samuel:6:6 @ Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.

esperanto@1Samuel:6:7 @ Nun faru novan cxaron, kaj prenu du sucxigantajn bovinojn, kiuj ankoraux ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la cxaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen.

esperanto@1Samuel:6:8 @ Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu gxin sur la cxaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud gxin, kaj forsendu gxin, ke gxi iru.

esperanto@1Samuel:6:10 @ Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du sucxigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al cxaro, kaj iliajn idojn ili ensxlosis hejme;

esperanto@1Samuel:6:12 @ Kaj la bovinoj direktis sian iradon al la vojo, kiu kondukas al Bet- SXemesx; ili iris nur sur unu vojeto, iris kaj blekis, sed ne forflankigxis dekstren nek maldekstren; kaj la estroj de la Filisxtoj iris post ili gxis la limo de Bet-SXemesx.

esperanto@1Samuel:6:13 @ Kaj la logxantoj de Bet-SXemesx estis rikoltantaj tritikon en la valo; kiam ili levis la okulojn kaj ekvidis la keston, ili ekgxojis pro tio, kion ili vidis.

esperanto@1Samuel:6:14 @ La cxaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-SXemesxano, kaj haltis tie; tie estis granda sxtono. Kaj oni dishakis la lignon de la cxaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:6:15 @ La Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud gxi kaj enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan sxtonon; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx faris bruloferojn kaj bucxis bucxoferojn al la Eternulo en tiu tago.

esperanto@1Samuel:6:16 @ Kaj la kvin estroj de la Filisxtoj vidis, kaj reiris en Ekronon en la sama tago.

esperanto@1Samuel:6:18 @ La oraj musoj, laux la nombro de cxiuj urboj Filisxtaj en la kvin provincoj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaux de la nesxirmitaj vilagxoj, kaj ankaux la granda sxtono, sur kiun oni metis la keston de la Eternulo, estas kasxitaj gxis nun sur la kampo de Josuo, la Bet-SXemesxano.

esperanto@1Samuel:6:19 @ Kaj Li frapis la logxantojn de Bet-SXemesx pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo kvindek mil sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo.

esperanto@1Samuel:6:21 @ Kaj ili sendis senditojn al la logxantoj de Kirjat-Jearim, por diri:La Filisxtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu gxin al vi.

esperanto@1Samuel:7:3 @ Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:7:5 @ Kaj Samuel diris:Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi pregxos por vi al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:7:7 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke la Izraelidoj kolektigxis en Micpa, la estroj de la Filisxtoj elmovigxis kontraux Izraelon. Auxdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaux la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:7:11 @ Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filisxtojn, kaj batis ilin gxis sub Bet-Kar.

esperanto@1Samuel:7:13 @ Tiamaniere la Filisxtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filisxtoj dum la tuta vivo de Samuel.

esperanto@1Samuel:7:14 @ Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filisxtoj prenis de Izrael, de Ekron gxis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filisxtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.

esperanto@1Samuel:7:15 @ Kaj Samuel estis jugxisto de Izrael dum sia tuta vivo.

esperanto@1Samuel:8:5 @ kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj.

esperanto@1Samuel:8:7 @ Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.

esperanto@1Samuel:8:8 @ Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun vi.

esperanto@1Samuel:8:11 @ Kaj li diris:Tiaj estos la rajtoj de la regxo, kiu regxos super vi:viajn filojn li prenos por siaj cxaroj kaj por siaj cxevaloj, kaj ili kurados antaux lia cxaro;

esperanto@1Samuel:8:12 @ kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;

esperanto@1Samuel:8:13 @ kaj viajn filinojn li prenos kiel sxmirajxistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn.

esperanto@1Samuel:8:14 @ Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj.

esperanto@1Samuel:8:15 @ Kaj el viaj semitajxoj kaj vinbergxardenoj li prenos dekonajxon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj.

esperanto@1Samuel:8:16 @ Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj.

esperanto@1Samuel:8:17 @ El viaj sxafoj li prenos dekonon, kaj vi farigxos por li sklavoj.

esperanto@1Samuel:8:18 @ Tiam vi ekkrios pro via regxo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne auxskultos vin.

esperanto@1Samuel:8:22 @ Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru cxiu en sian urbon.

esperanto@1Samuel:9:1 @ Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.

esperanto@1Samuel:9:2 @ Li havis filon, kies nomo estis Saul; cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

esperanto@1Samuel:9:3 @ Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.

esperanto@1Samuel:9:4 @ Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon SXalisxa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon SXaalim, sed tie ne trovigxis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.

esperanto@1Samuel:9:5 @ Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.

esperanto@1Samuel:9:8 @ La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano trovigxas kvarono de argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.

esperanto@1Samuel:9:9 @ (En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)

esperanto@1Samuel:9:10 @ Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.

esperanto@1Samuel:9:11 @ Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:CXu la antauxvidisto estas cxi tie?

esperanto@1Samuel:9:12 @ Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:CXi tie; jen li estas antaux vi; nun rapidu, cxar hodiaux li venis en la urbon, cxar hodiaux la popolo alportas bucxoferon sur la altajxo.

esperanto@1Samuel:9:13 @ Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno, cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj. Iru do, cxar nun vi lin trovos.

esperanto@1Samuel:9:16 @ Morgaux en cxi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj krioj atingis Min.

esperanto@1Samuel:9:17 @ Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li:Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.

esperanto@1Samuel:9:18 @ Saul alproksimigxis al Samuel en la pordego, kaj diris:Diru al mi, mi petas, kie estas cxi tie la domo de la antauxvidisto.

esperanto@1Samuel:9:19 @ Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris:Mi estas la antauxvidisto; iru antaux mi sur la altajxon; vi mangxos kun mi hodiaux, kaj morgaux mi lasos vin for, kaj mi diros al vi cxion, kio estas en via koro.

esperanto@1Samuel:9:20 @ Kaj pri la azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?

esperanto@1Samuel:9:21 @ Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?

esperanto@1Samuel:9:22 @ Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la mangxocxambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de cxirkaux tridek homoj.

esperanto@1Samuel:9:23 @ Kaj Samuel diris al la kuiristo:Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu gxin cxe vi.

esperanto@1Samuel:9:24 @ Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun gxi, kaj metis tion antaux Saulon, kaj Samuel diris:Jen estas, kio restis; metu gxin antaux vin kaj mangxu, cxar gxi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul mangxis kun Samuel en tiu tago.

esperanto@1Samuel:9:26 @ Kaj ili levigxis frue; kaj kiam la matenrugxo levigxis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris:Levigxu, mi lasos vin for. Kaj Saul levigxis, kaj ili eliris ambaux, li kaj Samuel, eksteren.

esperanto@1Samuel:9:27 @ Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul:Diru al la junulo, ke li iru antauxen (kaj tiu iris antauxen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.

esperanto@1Samuel:10:1 @ Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel cxefon super Sia heredajxo.

esperanto@1Samuel:10:2 @ Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?

esperanto@1Samuel:10:3 @ Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.

esperanto@1Samuel:10:4 @ Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.

esperanto@1Samuel:10:5 @ Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.

esperanto@1Samuel:10:6 @ Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo.

esperanto@1Samuel:10:7 @ Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi.

esperanto@1Samuel:10:8 @ Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.

esperanto@1Samuel:10:11 @ Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?

esperanto@1Samuel:10:14 @ Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.

esperanto@1Samuel:10:15 @ Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.

esperanto@1Samuel:10:16 @ Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.

esperanto@1Samuel:10:18 @ Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin.

esperanto@1Samuel:10:19 @ Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.

esperanto@1Samuel:10:21 @ Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis.

esperanto@1Samuel:10:22 @ Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro.

esperanto@1Samuel:10:24 @ Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!

esperanto@1Samuel:11:1 @ Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx en Gilead. Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.

esperanto@1Samuel:11:2 @ Sed Nahxasx la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.

esperanto@1Samuel:11:3 @ Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.

esperanto@1Samuel:11:9 @ Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead:Morgaux venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.

esperanto@1Samuel:11:10 @ Kaj la logxantoj de Jabesx diris:Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel placxos al vi.

esperanto@1Samuel:11:11 @ En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri tacxmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaux ol la tago farigxis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis ecx du kune.

esperanto@1Samuel:12:1 @ Tiam Samuel diris al cxiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian vocxon pri cxio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi regxon.

esperanto@1Samuel:12:2 @ Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago.

esperanto@1Samuel:12:3 @ Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.

esperanto@1Samuel:12:4 @ Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.

esperanto@1Samuel:12:5 @ Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.

esperanto@1Samuel:12:6 @ Tiam Samuel diris al la popolo:La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.

esperanto@1Samuel:12:7 @ Nun starigxu, kaj mi faru jugxan analizon koncerne vin antaux la Eternulo pri cxiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.

esperanto@1Samuel:12:8 @ Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi tiu loko.

esperanto@1Samuel:12:10 @ Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.

esperanto@1Samuel:12:11 @ Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis eksterdangxeraj.

esperanto@1Samuel:12:12 @ Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi:Ne, regxo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo.

esperanto@1Samuel:12:13 @ Nun jen estas la regxo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis regxon super vi.

esperanto@1Samuel:12:14 @ Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian vocxon kaj ne ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaux la regxo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Samuel:12:15 @ Sed se vi ne obeos la vocxon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraux vi, kiel kontraux viaj patroj.

esperanto@1Samuel:12:16 @ Ecx nun starigxu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaux vi.

esperanto@1Samuel:12:17 @ CXu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la Eternulo, petante por vi regxon.

esperanto@1Samuel:12:19 @ Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Pregxu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni regxon.

esperanto@1Samuel:12:20 @ Sed Samuel diris al la popolo:Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturnigxu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.

esperanto@1Samuel:12:22 @ La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.

esperanto@1Samuel:12:23 @ Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta.

esperanto@1Samuel:12:24 @ Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

esperanto@1Samuel:12:25 @ Sed se vi agos malbone, tiam ambaux, kiel vi, tiel ankaux via regxo, pereos.

esperanto@1Samuel:13:2 @ Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Mihxmasx kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis cxiun al lia tendo.

esperanto@1Samuel:13:3 @ Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion auxdis la Filisxtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante:Auxdu tion la Hebreoj.

esperanto@1Samuel:13:6 @ La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, cxar la popolo perdis la kuragxon, kaj la homoj kasxis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj.

esperanto@1Samuel:13:11 @ Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj kolektigxis en Mihxmasx;

esperanto@1Samuel:13:13 @ Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.

esperanto@1Samuel:13:14 @ Sed nun via regxado ne longe dauxros:la Eternulo elsercxis al Si viron laux Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, cxar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

esperanto@1Samuel:13:15 @ Kaj Samuel levigxis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu trovigxis cxe li, cxirkaux sescent homoj.

esperanto@1Samuel:13:19 @ Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon.

esperanto@1Samuel:13:20 @ Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon.

esperanto@1Samuel:13:22 @ Tial en la tago de la batalo ne trovigxis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed trovigxis nur cxe Saul kaj cxe lia filo Jonatan.

esperanto@1Samuel:14:7 @ Kaj lia armilportisto diris al li:Faru cxion, kion diras al vi via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas.

esperanto@1Samuel:14:9 @ Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;

esperanto@1Samuel:14:12 @ Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.

esperanto@1Samuel:14:16 @ La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn.

esperanto@1Samuel:14:19 @ Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon.

esperanto@1Samuel:14:20 @ Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.

esperanto@1Samuel:14:26 @ Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la jxuron.

esperanto@1Samuel:14:27 @ Sed Jonatan ne auxdis, kiam lia patro jxurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis gxin en la mielcxelaro, kaj almetis sian manon al la busxo, kaj liaj okuloj revigligxis.

esperanto@1Samuel:14:28 @ Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis.

esperanto@1Samuel:14:29 @ Tiam Jonatan diris:Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el cxi tiu mielo.

esperanto@1Samuel:14:30 @ Se la popolo mangxus hodiaux el la militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la Filisxtoj?

esperanto@1Samuel:14:32 @ Kaj la popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la popolo mangxis kune kun la sango.

esperanto@1Samuel:14:33 @ Oni raportis al Saul, dirante:Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj li diris:Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi grandan sxtonon.

esperanto@1Samuel:14:36 @ Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio.

esperanto@1Samuel:14:37 @ Kaj Saul demandis Dion:CXu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.

esperanto@1Samuel:14:38 @ Tiam Saul diris:Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux.

esperanto@1Samuel:14:39 @ CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.

esperanto@1Samuel:14:40 @ Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi.

esperanto@1Samuel:14:43 @ Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu.

esperanto@1Samuel:14:45 @ Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.

esperanto@1Samuel:14:49 @ La filoj de Saul estis:Jonatan kaj Jisxvi kaj Malki-SXua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis:la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Mihxal.

esperanto@1Samuel:14:52 @ Forta estis la milito kontraux la Filisxtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj cxiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.

esperanto@1Samuel:15:1 @ Kaj Samuel diris al Saul:Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel regxon super Lia popolo, super Izrael; auxskultu do la vocxon de la vortoj de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:15:3 @ Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.

esperanto@1Samuel:15:4 @ Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.

esperanto@1Samuel:15:6 @ Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.

esperanto@1Samuel:15:7 @ Kaj Saul venkobatis Amalekon de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo.

esperanto@1Samuel:15:8 @ Kaj li kaptis Agagon, regxon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.

esperanto@1Samuel:15:9 @ Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.

esperanto@1Samuel:15:12 @ Kaj Samuel levigxis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon.

esperanto@1Samuel:15:15 @ Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.

esperanto@1Samuel:15:16 @ Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru.

esperanto@1Samuel:15:17 @ Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael?

esperanto@1Samuel:15:18 @ Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin.

esperanto@1Samuel:15:19 @ Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo?

esperanto@1Samuel:15:21 @ Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.

esperanto@1Samuel:15:22 @ Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj.

esperanto@1Samuel:15:23 @ CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.

esperanto@1Samuel:15:24 @ Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon.

esperanto@1Samuel:15:26 @ Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; cxar vi malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael.

esperanto@1Samuel:15:28 @ Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.

esperanto@1Samuel:15:30 @ Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Samuel:15:33 @ Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal.

esperanto@1Samuel:15:35 @ Kaj Samuel ne plu vidis Saulon gxis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedauxris, ke Li faris Saulon regxo super Izrael.

esperanto@1Samuel:16:1 @ Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.

esperanto@1Samuel:16:2 @ Kaj Samuel diris:Kiel mi iros? Saul auxdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris:Prenu kun vi bovidinon, kaj diru:Mi venis, por fari bucxoferon al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:16:3 @ Kaj invitu Jisxajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.

esperanto@1Samuel:16:4 @ Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Lehxemon. Kun timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:CXu en paco vi venas?

esperanto@1Samuel:16:5 @ Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.

esperanto@1Samuel:16:6 @ Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris:Jen antaux la Eternulo estas Lia sanktoleito.

esperanto@1Samuel:16:7 @ Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

esperanto@1Samuel:16:12 @ Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li.

esperanto@1Samuel:16:13 @ Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.

esperanto@1Samuel:16:15 @ Kaj la servantoj de Saul diris al li:Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;

esperanto@1Samuel:16:16 @ tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elsercxu homon, kiu povoscias ludi harpon:kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam farigxos al vi bone.

esperanto@1Samuel:16:18 @ Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.

esperanto@1Samuel:16:19 @ Kaj Saul sendis senditojn al Jisxaj, kaj dirigis:Sendu al mi vian filon David, kiu estas cxe la sxafoj.

esperanto@1Samuel:16:20 @ Tiam Jisxaj prenis azenon, sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.

esperanto@1Samuel:16:21 @ Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaux li; kaj cxi tiu tre ekamis lin, kaj li farigxis lia armilportisto.

esperanto@1Samuel:16:22 @ Kaj Saul sendis al Jisxaj, por diri:Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi.

esperanto@1Samuel:16:23 @ Kaj cxiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul farigxadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito forigxadis de li.

esperanto@1Samuel:17:2 @ Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektigxis, kaj starigxis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraux la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:17:5 @ Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro.

esperanto@1Samuel:17:7 @ La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaux li iris sxildoportisto.

esperanto@1Samuel:17:8 @ Kaj li starigxis, kaj ekkriis al la tacxmentoj de Izrael, kaj diris al ili:Por kio vi eliris batale? cxu mi ne estas Filisxto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi.

esperanto@1Samuel:17:9 @ Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni.

esperanto@1Samuel:17:10 @ Kaj la Filisxto diris:Mi hontigos hodiaux la tacxmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaux interbatalu.

esperanto@1Samuel:17:12 @ Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Lehxem de Jehuda, kies nomo estis Jisxaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundagxa inter la viroj.

esperanto@1Samuel:17:14 @ David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul.

esperanto@1Samuel:17:15 @ Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por pasxti la sxafojn de sia patro en Bet-Lehxem.

esperanto@1Samuel:17:17 @ Kaj Jisxaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj cxi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj cxi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;

esperanto@1Samuel:17:18 @ kaj cxi tiujn dek fromagxojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.

esperanto@1Samuel:17:19 @ Kaj Saul kaj ili kaj cxiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraux la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:17:20 @ Kaj David levigxis frue matene, lasis la sxafojn al la gardisto, prenis la portotajxon kaj iris, kiel ordonis al li Jisxaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin arangxi kaj oni trumpetis por batalo.

esperanto@1Samuel:17:22 @ David lasis la vazojn, kiujn li portis, cxe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.

esperanto@1Samuel:17:23 @ Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filisxto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filisxtoj kaj komencis paroli kiel antauxe; kaj David tion auxdis.

esperanto@1Samuel:17:24 @ Kaj cxiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis.

esperanto@1Samuel:17:25 @ Kaj la Izraelidoj diris:CXu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la regxo ricxigos per granda ricxeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.

esperanto@1Samuel:17:26 @ Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?

esperanto@1Samuel:17:28 @ Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.

esperanto@1Samuel:17:29 @ Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?

esperanto@1Samuel:17:31 @ Kiam oni auxdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj cxi tiu venigis lin.

esperanto@1Samuel:17:32 @ Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuragxon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraux tiu Filisxto.

esperanto@1Samuel:17:33 @ Sed Saul diris al David:Vi ne povas iri kontraux tiun Filisxton, por batali kontraux li; cxar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.

esperanto@1Samuel:17:34 @ Tiam David diris al Saul:Via sklavo estis cxe sia patro pasxtanto de sxafoj; kaj venadis leono aux urso kaj forportadis sxafon el la sxafaro;

esperanto@1Samuel:17:36 @ Kiel la leonon, tiel ankaux la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.

esperanto@1Samuel:17:37 @ Kaj David diris:La Eternulo, kiu savis min kontraux leono kaj kontraux urso, savos min kontraux cxi tiu Filisxto. Tiam Saul diris al David:Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.

esperanto@1Samuel:17:38 @ Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso.

esperanto@1Samuel:17:39 @ Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, cxar li ne kutimis; sed David diris al Saul:Mi ne povas iri en cxi tio, cxar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si.

esperanto@1Samuel:17:40 @ Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn sxtonojn el la torento, kaj metis ilin en la pasxtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la jxetilo en la mano li iris al la Filisxto.

esperanto@1Samuel:17:41 @ Kaj la Filisxto eliris kaj komencis alproksimigxi al David, kaj lia sxildoportisto iris antaux li.

esperanto@1Samuel:17:42 @ Kiam la Filisxto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malsxatis lin, cxar li estis knabo, rugxvanga kaj belaspekta.

esperanto@1Samuel:17:43 @ Kaj la Filisxto diris al David:CXu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filisxto malbenis Davidon per siaj dioj.

esperanto@1Samuel:17:44 @ Kaj la Filisxto diris al David:Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la kampo.

esperanto@1Samuel:17:45 @ Sed David diris al la Filisxto:Vi iras kontraux min kun glavo, lanco, kaj sxildo; kaj mi iras kontraux vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.

esperanto@1Samuel:17:46 @ Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.

esperanto@1Samuel:17:47 @ Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

esperanto@1Samuel:17:48 @ Kaj kiam la Filisxto levigxis kaj ekiris, por alproksimigxi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraux la Filisxton.

esperanto@1Samuel:17:49 @ Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie sxtonon, jxetis per la jxetilo kaj trafis la Filisxton en lian frunton, kaj la sxtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizagxo sur la teron.

esperanto@1Samuel:17:50 @ Tiamaniere David venkis la Filisxton per la jxetilo kaj per la sxtono, kaj batis la Filisxton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David.

esperanto@1Samuel:17:51 @ David alkuris, starigxis super la Filisxto, prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per gxi lian kapon. Kiam la Filisxtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.

esperanto@1Samuel:17:52 @ Tiam levigxis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filisxtojn gxis la eniro en la valon kaj gxis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filisxtoj sur la vojo al SXaaraim, gxis Gat kaj gxis Ekron.

esperanto@1Samuel:17:54 @ Kaj David prenis la kapon de la Filisxto, kaj alportis gxin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.

esperanto@1Samuel:17:55 @ Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraux la Filisxton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas cxi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi jxuras per via animo, ho regxo, ke mi ne scias.

esperanto@1Samuel:17:57 @ Kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaux Saulon, kaj la kapo de la Filisxto estis en lia mano.

esperanto@1Samuel:17:58 @ Kaj Saul diris al li:Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis:Filo de via sklavo Jisxaj, la Bet-Lehxemano.

esperanto@1Samuel:18:1 @ Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:18:3 @ Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:18:4 @ Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David, ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.

esperanto@1Samuel:18:5 @ Kaj David iradis cxien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio placxis al la tuta popolo kaj ankaux al la servantoj de Saul.

esperanto@1Samuel:18:6 @ Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj.

esperanto@1Samuel:18:7 @ Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.

esperanto@1Samuel:18:8 @ Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne placxis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraux nur la regxeco.

esperanto@1Samuel:18:9 @ De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.

esperanto@1Samuel:18:10 @ En la morgauxa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel cxiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.

esperanto@1Samuel:18:11 @ Kaj Saul jxetis la lancon, kaj pensis:Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.

esperanto@1Samuel:18:12 @ Tiam Saul ektimis Davidon, cxar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.

esperanto@1Samuel:18:14 @ Kaj David estis prudenta en cxiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.

esperanto@1Samuel:18:15 @ Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.

esperanto@1Samuel:18:16 @ Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaux ili.

esperanto@1Samuel:18:17 @ Kaj Saul diris al David:Jen estas mia pliagxa filino Merab, mi donos sxin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuragxa kaj konduku la militojn de la Eternulo. CXar Saul pensis:Mia mano lin ne tusxu, sed li pereu de la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:18:18 @ Sed David diris al Saul:Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi farigxu bofilo de la regxo?

esperanto@1Samuel:18:19 @ Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, sxi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Mehxolatano.

esperanto@1Samuel:18:20 @ Dume Mihxal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero placxis al li.

esperanto@1Samuel:18:21 @ Kaj Saul pensis:Mi donos sxin al li, por ke sxi farigxu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filisxtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino farigxu nun mia bofilo.

esperanto@1Samuel:18:22 @ Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la regxo vin favoras, kaj cxiuj liaj servantoj vin amas; boparencigxu do nun kun la regxo.

esperanto@1Samuel:18:23 @ Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:CXu vi opinias, ke estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo malricxa kaj ne eminenta.

esperanto@1Samuel:18:24 @ Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:Tiajn vortojn diris David.

esperanto@1Samuel:18:25 @ Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La regxo ne deziras alian edzigxan donacon krom cent prepucioj de Filisxtoj, por vengxi al la malamikoj de la regxo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:18:26 @ Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David placxis la afero, ke li boparencigxos kun la regxo. Kaj antaux ol venis la destinita tempo,

esperanto@1Samuel:18:27 @ David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:18:28 @ Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.

esperanto@1Samuel:18:29 @ Tiam Saul ankoraux pli ektimis Davidon, kaj Saul farigxis malamiko de David por cxiam.

esperanto@1Samuel:18:30 @ La estroj de la Filisxtoj eliradis, kaj cxiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol cxiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo farigxis tre glora.

esperanto@1Samuel:19:1 @ Saul diris al sia filo Jonatan kaj al cxiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.

esperanto@1Samuel:19:2 @ Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante:Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaux matene:iru en sekretan lokon kaj kasxu vin.

esperanto@1Samuel:19:3 @ Kaj mi eliros kaj starigxos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.

esperanto@1Samuel:19:4 @ Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li:La regxo ne peku kontraux sia sklavo David, cxar li ne pekis kontraux vi kaj cxar liaj agoj estas tre bonaj por vi;

esperanto@1Samuel:19:5 @ li riskis sian vivon kaj mortigis la Filisxton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi gxojis; kial do vi volas peki kontraux senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkauxze?

esperanto@1Samuel:19:7 @ Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li cxion cxi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaux cxi tiu kiel antauxe.

esperanto@1Samuel:19:8 @ Komencigxis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraux la Filisxtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li.

esperanto@1Samuel:19:9 @ Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.

esperanto@1Samuel:19:10 @ Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikigxis en la muron, kaj David forkuris kaj savigxis en tiu nokto.

esperanto@1Samuel:19:11 @ Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita.

esperanto@1Samuel:19:12 @ Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis.

esperanto@1Samuel:19:14 @ Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana.

esperanto@1Samuel:19:15 @ Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.

esperanto@1Samuel:19:16 @ La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra felo.

esperanto@1Samuel:19:17 @ Kaj Saul diris al Mihxal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.

esperanto@1Samuel:19:18 @ Dume David forkuris kaj savigxis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li cxion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.

esperanto@1Samuel:19:19 @ Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.

esperanto@1Samuel:19:20 @ Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaux ekprofetis.

esperanto@1Samuel:19:22 @ Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Sehxu, kaj demandis:Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis:En Najot, en la regiono de Rama.

esperanto@1Samuel:20:1 @ Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian animon?

esperanto@1Samuel:20:2 @ Sed tiu diris al li:Tio certe ne farigxos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun aferon? tio ne farigxos.

esperanto@1Samuel:20:3 @ Tiam David plue jxuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu pasxo.

esperanto@1Samuel:20:4 @ Kaj Jonatan diris al David:Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi.

esperanto@1Samuel:20:5 @ Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis vespero de la tria tago.

esperanto@1Samuel:20:6 @ Se via patro demandos pri mi, tiam diru:David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Lehxem, cxar tie estas cxiujara oferado de la tuta familio.

esperanto@1Samuel:20:7 @ Se li diros:Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li.

esperanto@1Samuel:20:8 @ Faru do favorkorajxon al via sklavo, cxar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaux la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro?

esperanto@1Samuel:20:9 @ Sed Jonatan diris:Neniam tio farigxu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraux vi, kaj mi ne sciigus tion al vi.

esperanto@1Samuel:20:10 @ Kaj David diris al Jonatan:Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?

esperanto@1Samuel:20:11 @ Jonatan diris al David:Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaux eliris sur la kampon.

esperanto@1Samuel:20:12 @ Tiam Jonatan diris al David:La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron gxis postmorgaux, kaj konvinkigxos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkasxos al viaj oreloj-

esperanto@1Samuel:20:13 @ tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro placxos io malbona kontraux vi, tion mi ankaux malkasxos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro.

esperanto@1Samuel:20:14 @ Kaj se mi ankoraux vivos, cxu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu?

esperanto@1Samuel:20:15 @ Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, ecx ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos cxiujn malamikojn de David de sur la tero.

esperanto@1Samuel:20:16 @ Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David.

esperanto@1Samuel:20:17 @ Kaj Jonatan plue jxuris al David pri sia amo al li, cxar li amis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:20:18 @ Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.

esperanto@1Samuel:20:19 @ En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kasxis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la sxtono Ezel.

esperanto@1Samuel:20:21 @ Kaj poste mi sendos junulon, dirante:Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo:Jen la sagoj estas antaux vi, prenu ilin kaj venu-tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo.

esperanto@1Samuel:20:22 @ Sed se mi tiel diros al la junulo:Jen la sagoj estas post vi malproksime-tiam foriru, cxar la Eternulo vin forsendas.

esperanto@1Samuel:20:23 @ Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por cxiam.

esperanto@1Samuel:20:24 @ Tiam David kasxis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la regxo sidigxis al tagmangxo;

esperanto@1Samuel:20:25 @ kaj kiam la regxo sidigxis sur sia loko, kiel cxiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan levigxis, kaj Abner sidigxis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita.

esperanto@1Samuel:20:27 @ Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan:Kial la filo de Jisxaj ne venis hieraux nek hodiaux al la tagmangxo?

esperanto@1Samuel:20:28 @ Kaj Jonatan respondis al Saul:David forte petis min, ke li iru Bet- Lehxemon,

esperanto@1Samuel:20:29 @ kaj li diris:Forliberigu min, cxar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la regxo.

esperanto@1Samuel:20:30 @ Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraux Jonatan, kaj li diris al li:Ho, filo de obstina virino! cxu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jisxaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino?

esperanto@1Samuel:20:31 @ CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton.

esperanto@1Samuel:20:33 @ Tiam Saul jxetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke cxe lia patro gxi estas afero decidita, mortigi Davidon.

esperanto@1Samuel:20:34 @ Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de cxe la tablo; kaj li nenion mangxis en tiu dua tago de la monatkomenco; cxar li malgxojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.

esperanto@1Samuel:20:35 @ En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li.

esperanto@1Samuel:20:37 @ Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafjxetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante:La sago kusxas ja post vi malproksime.

esperanto@1Samuel:20:39 @ Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon.

esperanto@1Samuel:20:41 @ Kiam la knabo foriris, David levigxis de la suda flanko, jxetis sin vizagxaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaux kune, sed David pli.

esperanto@1Samuel:20:42 @ Kaj Jonatan diris al David:Iru en paco, kiel ni jxuris ambaux per la nomo de la Eternulo, dirante:La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li levigxis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.

esperanto@1Samuel:21:1 @ Kaj David venis en Nobon al la pastro Ahximelehx, kaj Ahximelehx time eliris renkonte al David, kaj diris al li:Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi?

esperanto@1Samuel:21:2 @ Kaj David respondis al la pastro Ahximelehx:La regxo ion komisiis al mi, kaj diris al mi:Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian.

esperanto@1Samuel:21:3 @ Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aux tion, kio trovigxos.

esperanto@1Samuel:21:4 @ Kaj la pastro respondis al David kaj diris:Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.

esperanto@1Samuel:21:5 @ Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li:Virinoj estas for de ni de hieraux kaj antauxhieraux, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenajxoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, gxi ankoraux hodiaux sanktigxos per la apartenajxoj.

esperanto@1Samuel:21:8 @ Kaj David diris al Ahximelehx:CXu vi ne havas sub via mano lancon aux glavon? cxar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, cxar la afero de la regxo estis urgxa.

esperanto@1Samuel:21:9 @ Tiam la pastro diris:La glavo de Goljat, la Filisxto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen gxi estas, envolvita en vesto, malantaux la efodo. Se vi volas preni gxin al vi, prenu, cxar ne havigxas alia krom cxi tiu. Kaj David diris:Ne ekzistas simila al gxi, donu gxin al mi.

esperanto@1Samuel:21:10 @ Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Ahxisx, regxo de Gat.

esperanto@1Samuel:21:11 @ Kaj la servantoj de Ahxisx diris al li:Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!

esperanto@1Samuel:21:12 @ David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Ahxisxon, la regxon de Gat.

esperanto@1Samuel:21:14 @ Tiam Ahxisx diris al siaj servantoj:Vi vidas ja, ke cxi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?

esperanto@1Samuel:21:15 @ CXu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis cxi tiun, ke li faru frenezajxojn antaux mi? cxu tia povas eniri en mian domon?

esperanto@1Samuel:22:1 @ Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam. Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.

esperanto@1Samuel:22:2 @ Kaj kolektigxis al li cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkaux kvarcent viroj.

esperanto@1Samuel:22:3 @ Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la regxo de Moab:Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti cxe vi, gxis mi ekscios, kion faros al mi Dio.

esperanto@1Samuel:22:4 @ Kaj li alkondukis ilin al la regxo de Moab, kaj ili restis cxe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikajxo.

esperanto@1Samuel:22:5 @ Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron HXeret.

esperanto@1Samuel:22:6 @ Saul auxdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altajxo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj cxiuj liaj servantoj staris apud li.

esperanto@1Samuel:22:7 @ Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Auxskultu, idoj de Benjamen:cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros milestroj kaj centestroj?

esperanto@1Samuel:22:8 @ cxar vi cxiuj faris konspiron kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraux mi, por fari insidon, kiel nun.

esperanto@1Samuel:22:9 @ Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub.

esperanto@1Samuel:22:13 @ Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun?

esperanto@1Samuel:22:14 @ Kaj Ahximelehx respondis al la regxo kaj diris:Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo?

esperanto@1Samuel:22:15 @ cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.

esperanto@1Samuel:22:16 @ Sed la regxo diris:Vi devas morti, Ahximelehx, vi kaj la tuta domo de via patro.

esperanto@1Samuel:22:17 @ Kaj la regxo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, cxar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la regxo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:22:18 @ Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.

esperanto@1Samuel:22:19 @ Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la akrajxo de la glavo.

esperanto@1Samuel:22:20 @ Sed forsavigxis unu filo de Ahximelehx, filo de Ahxitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.

esperanto@1Samuel:22:21 @ Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:22:22 @ Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri cxiuj animoj de via patrodomo.

esperanto@1Samuel:22:23 @ Restu cxe mi, ne timu; cxar kiu sercxos mian animon, tiu sercxos ankaux vian animon; sed vi estos gardata cxe mi.

esperanto@1Samuel:23:1 @ Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filisxtoj militas kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn.

esperanto@1Samuel:23:2 @ Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan.

esperanto@1Samuel:23:3 @ Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la tacxmentoj de la Filisxtoj?

esperanto@1Samuel:23:4 @ Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Levigxu, iru al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn.

esperanto@1Samuel:23:5 @ Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.

esperanto@1Samuel:23:6 @ Kiam Ebjatar, filo de Ahximelehx, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.

esperanto@1Samuel:23:7 @ Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.

esperanto@1Samuel:23:8 @ Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn virojn.

esperanto@1Samuel:23:9 @ Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon.

esperanto@1Samuel:23:10 @ Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.

esperanto@1Samuel:23:11 @ CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos.

esperanto@1Samuel:23:12 @ Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.

esperanto@1Samuel:23:13 @ Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.

esperanto@1Samuel:23:14 @ Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul cxiam sercxis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.

esperanto@1Samuel:23:15 @ David vidis, ke Saul eliris, por sercxi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetajxoj.

esperanto@1Samuel:23:16 @ Kaj levigxis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetajxojn, kaj kuragxigis lin per la nomo de Dio,

esperanto@1Samuel:23:17 @ kaj diris al li:Ne timu, cxar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi regxos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj ecx mia patro Saul tion bone scias.

esperanto@1Samuel:23:18 @ Kaj ili ambaux faris interligon antaux la Eternulo; kaj David restis en la arbetajxaro, kaj Jonatan iris al sia domo.

esperanto@1Samuel:23:19 @ Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kasxas cxe ni en nealirebla loko, inter arbetajxoj, sur la monteto HXahxila, kiu estas sude de la dezerto;

esperanto@1Samuel:23:20 @ kaj nun laux la tuta deziro de via koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la regxo.

esperanto@1Samuel:23:21 @ Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.

esperanto@1Samuel:23:22 @ Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.

esperanto@1Samuel:23:23 @ Kaj rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.

esperanto@1Samuel:23:24 @ Ili levigxis kaj iris en Zifon antaux Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenajxo sude de la dezerto.

esperanto@1Samuel:23:25 @ Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.

esperanto@1Samuel:23:26 @ Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.

esperanto@1Samuel:23:28 @ Tiam Saul cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo.

esperanto@1Samuel:23:29 @ Kaj David levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.

esperanto@1Samuel:24:1 @ Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi.

esperanto@1Samuel:24:2 @ Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.

esperanto@1Samuel:24:3 @ Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.

esperanto@1Samuel:24:4 @ Tiam la homoj de David diris al li:Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi:Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio placxos al vi. Sed David levigxis, kaj nerimarkite detrancxis anguleton de la vesto de Saul.

esperanto@1Samuel:24:5 @ Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detrancxis la vestanguleton de Saul.

esperanto@1Samuel:24:7 @ Kaj David repusxis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili levigxi kontraux Saulon. Kaj Saul levigxis el la kaverno kaj iris sur la vojon.

esperanto@1Samuel:24:8 @ Post tio levigxis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho regxo! Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon al la tero kaj adorklinigxis.

esperanto@1Samuel:24:9 @ Kaj David diris al Saul:Kial vi auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David sercxas malbonon kontraux vi?

esperanto@1Samuel:24:10 @ Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:24:11 @ Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin.

esperanto@1Samuel:24:12 @ La Eternulo jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.

esperanto@1Samuel:24:13 @ Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi.

esperanto@1Samuel:24:14 @ Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.

esperanto@1Samuel:24:15 @ La Eternulo estu jugxanto kaj jugxu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraux via mano.

esperanto@1Samuel:24:16 @ Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj Saul levis sian vocxon kaj ekploris.

esperanto@1Samuel:24:17 @ Kaj li diris al David:Vi estas pli justa ol mi; cxar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.

esperanto@1Samuel:24:18 @ Kaj hodiaux vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; cxar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.

esperanto@1Samuel:24:19 @ Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi.

esperanto@1Samuel:24:20 @ Kaj jen nun mi eksciis, ke vi farigxos regxo, kaj fortikigxos en via mano la regno de Izrael.

esperanto@1Samuel:24:21 @ JXuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.

esperanto@1Samuel:24:22 @ Kaj David jxuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifugxejon.

esperanto@1Samuel:25:1 @ Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis, kaj foriris en la dezerton Paran.

esperanto@1Samuel:25:2 @ Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.

esperanto@1Samuel:25:3 @ La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.

esperanto@1Samuel:25:4 @ Kiam David auxdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn sxafojn,

esperanto@1Samuel:25:5 @ tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj:Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,

esperanto@1Samuel:25:6 @ kaj diru:Felicxon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al cxio, kio apartenas al vi.

esperanto@1Samuel:25:7 @ Mi auxdis, ke oni tondas al vi la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.

esperanto@1Samuel:25:8 @ Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.

esperanto@1Samuel:25:9 @ Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal cxiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.

esperanto@1Samuel:25:10 @ Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj.

esperanto@1Samuel:25:11 @ CXu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?

esperanto@1Samuel:25:12 @ Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn tiujn vortojn.

esperanto@1Samuel:25:13 @ Tiam David diris al siaj homoj:Zonu cxiu sian glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj ducent restis cxe la armilaro.

esperanto@1Samuel:25:14 @ Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;

esperanto@1Samuel:25:17 @ tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.

esperanto@1Samuel:25:18 @ Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.

esperanto@1Samuel:25:19 @ Kaj sxi diris al siaj servantoj:Iru antaux mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris.

esperanto@1Samuel:25:20 @ Dum sxi estis rajdanta sur la azeno kaj mallevigxanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj mallevigxas renkonte al sxi, kaj sxi renkontigxis kun ili.

esperanto@1Samuel:25:21 @ Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;

esperanto@1Samuel:25:22 @ tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el cxio, kio apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun virseksulon.

esperanto@1Samuel:25:23 @ Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.

esperanto@1Samuel:25:24 @ Kaj sxi jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj diris:Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj auxskultu la vortojn de via sklavino.

esperanto@1Samuel:25:25 @ Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.

esperanto@1Samuel:25:26 @ Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.

esperanto@1Samuel:25:27 @ Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.

esperanto@1Samuel:25:28 @ Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.

esperanto@1Samuel:25:29 @ Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo.

esperanto@1Samuel:25:30 @ Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro cxion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,

esperanto@1Samuel:25:31 @ tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.

esperanto@1Samuel:25:32 @ Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaux al mi renkonte.

esperanto@1Samuel:25:33 @ Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

esperanto@1Samuel:25:34 @ Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, gxis la matenigxo restus cxe Nabal neniu virseksulo.

esperanto@1Samuel:25:35 @ Kaj David prenis el sxia mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi:Iru pace al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian vizagxon.

esperanto@1Samuel:25:36 @ Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion malgrandan nek grandan gxis la matenigxo.

esperanto@1Samuel:25:37 @ Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono.

esperanto@1Samuel:25:39 @ Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:25:40 @ Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al sxi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:25:41 @ Tiam sxi levigxis, kaj klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.

esperanto@1Samuel:25:42 @ Kaj Abigail rapide levigxis kaj ekrajdis sur azeno, kaj sxiaj kvin servantinoj ekiris post sxi, kaj sxi sekvis la senditojn de David kaj farigxis lia edzino.

esperanto@1Samuel:25:43 @ Ankaux Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj edzinoj.

esperanto@1Samuel:25:44 @ Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.

esperanto@1Samuel:26:1 @ Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris:David ja kasxas sin sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto.

esperanto@1Samuel:26:2 @ Tiam Saul levigxis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por sercxi Davidon en la dezerto Zif.

esperanto@1Samuel:26:3 @ Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin sercxi.

esperanto@1Samuel:26:4 @ Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkigxis, ke Saul efektive venis.

esperanto@1Samuel:26:5 @ Tiam David levigxis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kusxis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kusxis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo cxirkaux li.

esperanto@1Samuel:26:6 @ Kaj David ekparolis kaj diris al Ahximelehx la HXetido, kaj al Abisxaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene:Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abisxaj diris:Mi iros kun vi.

esperanto@1Samuel:26:7 @ Kaj David kaj Abisxaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kusxas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kusxas cxirkauxe.

esperanto@1Samuel:26:8 @ Tiam Abisxaj diris al David:Dio transdonis hodiaux vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.

esperanto@1Samuel:26:9 @ Sed David diris al Abisxaj:Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton de la Eternulo?

esperanto@1Samuel:26:10 @ Kaj David diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos, aux li iros en militon kaj pereos.

esperanto@1Samuel:26:12 @ Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekigxis, sed cxiuj dormis; cxar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.

esperanto@1Samuel:26:13 @ Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj starigxis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.

esperanto@1Samuel:26:14 @ Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene:CXu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris:Kiu vi estas, kiu krias kontraux la regxo?

esperanto@1Samuel:26:15 @ Tiam David diris al Abner:CXu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la regxon? cxar venis unu el la popolo, por pereigi la regxon, vian sinjoron.

esperanto@1Samuel:26:16 @ Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la regxo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.

esperanto@1Samuel:26:17 @ Tiam Saul rekonis la vocxon de David, kaj diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj David diris:GXi estas mia vocxo, mia sinjoro, ho regxo.

esperanto@1Samuel:26:19 @ Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj.

esperanto@1Samuel:26:20 @ Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.

esperanto@1Samuel:26:21 @ Tiam Saul diris:Mi pekis; revenu, mia filo David, cxar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaux viaj okuloj hodiaux. Jen mi agis malsagxe kaj tre multe eraris.

esperanto@1Samuel:26:22 @ Kaj David respondis kaj diris:Jen estas la lanco de la regxo; unu el la servantoj venu kaj prenu gxin;

esperanto@1Samuel:26:23 @ kaj la Eternulo repagu al cxiu laux lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaux en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:26:24 @ Jen, kiel via animo havis hodiaux grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de cxia mizero.

esperanto@1Samuel:26:25 @ Kaj Saul diris al David:Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.

esperanto@1Samuel:27:1 @ Tamen David diris al si mem:Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filisxtoj, por ke Saul cxesu sercxi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi savigxu kontraux lia mano.

esperanto@1Samuel:27:2 @ Kaj David levigxis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Ahxisx, filo de Maohx, regxo de Gat.

esperanto@1Samuel:27:3 @ Kaj David eklogxis cxe Ahxisx en Gat, li kaj liaj viroj, cxiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@1Samuel:27:4 @ Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu sercxis lin.

esperanto@1Samuel:27:5 @ Kaj David diris al Ahxisx:Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi eklogxu tie; por kio via sklavo logxu en via regxa urbo kune kun vi?

esperanto@1Samuel:27:7 @ La nombro de la tagoj, kiujn David tralogxis en la regiono de la Filisxtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj.

esperanto@1Samuel:27:8 @ Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Gesxuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, cxar ili logxis en tiu lando de antikva tempo gxis SXur kaj gxis la lando Egipta.

esperanto@1Samuel:27:9 @ Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Ahxisx.

esperanto@1Samuel:27:10 @ Kiam Ahxisx demandis:CXu vi ne faris hodiaux atakon? David respondis:Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jerahxmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj.

esperanto@1Samuel:27:11 @ Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante:Ili ne parolu kontraux ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li logxis en la regiono de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:27:12 @ Kaj Ahxisx fidis Davidon, dirante:Li faris sin abomeninda antaux sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por cxiam.

esperanto@1Samuel:28:1 @ Okazis en tiu tempo, ke la Filisxtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraux Izrael. Kaj Ahxisx diris al David:Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.

esperanto@1Samuel:28:2 @ Kaj David diris al Ahxisx:Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Ahxisx diris al David:Mi faros vin por cxiam mia kapogardisto.

esperanto@1Samuel:28:5 @ Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filisxtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.

esperanto@1Samuel:28:7 @ Tiam Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi virinon, kiu povoscias auxguri, por ke mi iru al sxi kaj ricevu de sxi informojn. Kaj liaj servantoj diris:Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias auxguri.

esperanto@1Samuel:28:8 @ Tiam Saul sxangxis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris:Auxguru al mi, mi petas, per via auxgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.

esperanto@1Samuel:28:9 @ Sed la virino diris al li:Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorcxistojn kaj la auxguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?

esperanto@1Samuel:28:10 @ Tiam Saul jxuris al sxi per la Eternulo, dirante:Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro cxi tiu afero.

esperanto@1Samuel:28:11 @ Kaj la virino diris:Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris:Samuelon elvoku al mi.

esperanto@1Samuel:28:12 @ Kiam la virino ekvidis Samuelon, sxi ekkriis per lauxta vocxo; kaj la virino diris al Saul:Kial vi min trompis? vi estas ja Saul.

esperanto@1Samuel:28:13 @ Sed la regxo diris al sxi:Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul:Iun dian mi vidis levigxantan el la tero.

esperanto@1Samuel:28:14 @ Kaj li diris al sxi:Kia estas lia aspekto? Kaj sxi diris:Levigxas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizagxo gxis la tero, kaj faris adorsaluton.

esperanto@1Samuel:28:15 @ Tiam Samuel diris al Saul:Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis:Mi estas en tre premita stato; la Filisxtoj militas kontraux mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per songxoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.

esperanto@1Samuel:28:16 @ Sed Samuel diris:Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?

esperanto@1Samuel:28:17 @ Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elsxiros la regnon el viaj manoj kaj donos gxin al via proksimulo David.

esperanto@1Samuel:28:18 @ CXar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraux Amalek, tial cxi tion faris hodiaux la Eternulo al vi;

esperanto@1Samuel:28:19 @ kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaux Izraelon en la manojn de la Filisxtoj; kaj morgaux vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaux la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:28:20 @ Tiam Saul tuj falis laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.

esperanto@1Samuel:28:21 @ Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, sxi diris al li:Jen via sklavino obeis vian vocxon, kaj mi metis en dangxeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;

esperanto@1Samuel:28:22 @ nun mi petas, auxskultu ankaux vi la vocxon de via sklavino, kaj mi metos antaux vin pecon da pano, kaj vi mangxu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.

esperanto@1Samuel:28:23 @ Sed li rifuzis, kaj diris:Mi ne mangxos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaux la virino, li obeis ilian vocxon, levigxis de la tero, kaj sidigxis sur lito.

esperanto@1Samuel:28:24 @ La virino havis en la domo grasigitan bovidon; sxi rapide gxin bucxis, kaj sxi prenis farunon, knedis gxin, kaj bakis el gxi macojn.

esperanto@1Samuel:28:25 @ Kaj sxi alportis tion antaux Saulon kaj antaux liajn servantojn, kaj ili mangxis; kaj en la sama nokto ili levigxis kaj foriris.

esperanto@1Samuel:29:2 @ La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Ahxisx.

esperanto@1Samuel:29:3 @ Kaj la estroj de la Filisxtoj diris:Por kio estas cxi tiuj Hebreoj? Sed Ahxisx respondis al la estroj de la Filisxtoj:Tio estas ja David, servanto de Saul, regxo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aux ecx jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo gxis nun.

esperanto@1Samuel:29:4 @ Sed ekkoleris kontraux li la estroj de la Filisxtoj, kaj la estroj de la Filisxtoj diris al li:Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne farigxu nia kontrauxulo dum la batalo; cxar per kio cxi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?

esperanto@1Samuel:29:5 @ CXu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?

esperanto@1Samuel:29:6 @ Tiam Ahxisx alvokis Davidon, kaj diris al li:Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj placxas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi gxis hodiaux; sed al la estroj vi ne placxas.

esperanto@1Samuel:29:7 @ Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne placxan al la estroj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:29:8 @ Sed David diris al Ahxisx:Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi starigxis antaux vi, gxis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraux la malamikoj de mia sinjoro la regxo?

esperanto@1Samuel:29:9 @ Kaj Ahxisx respondis kaj diris al David:Mi scias, ke vi estas bona antaux miaj okuloj, kiel angxelo de Dio; sed la estroj de la Filisxtoj diras:Li ne iru kun ni en la batalon.

esperanto@1Samuel:29:10 @ Levigxu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; levigxu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.

esperanto@1Samuel:29:11 @ Kaj David, li mem kaj liaj viroj, levigxis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filisxtoj; kaj la Filisxtoj direktis sin al Jizreel.

esperanto@1Samuel:30:1 @ Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro.

esperanto@1Samuel:30:2 @ Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.

esperanto@1Samuel:30:3 @ Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.

esperanto@1Samuel:30:4 @ Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian vocxon kaj ekploris, gxis ili jam ne havis forton por plori.

esperanto@1Samuel:30:5 @ La du edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@1Samuel:30:6 @ Kaj al David estis tre malfacile, cxar la popolo intencis sxtonmortigi lin, cxar tre koleris la tuta popolo, cxiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.

esperanto@1Samuel:30:7 @ Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.

esperanto@1Samuel:30:8 @ Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.

esperanto@1Samuel:30:9 @ Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.

esperanto@1Samuel:30:10 @ Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.

esperanto@1Samuel:30:11 @ Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon.

esperanto@1Samuel:30:12 @ Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj ne trinkis akvon.

esperanto@1Samuel:30:13 @ Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar mi malsanigxis antaux tri tagoj.

esperanto@1Samuel:30:15 @ Tiam David diris al li:CXu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:JXuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.

esperanto@1Samuel:30:17 @ Kaj David batis ilin de la mateno gxis la morgauxa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.

esperanto@1Samuel:30:18 @ Kaj David savis cxion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.

esperanto@1Samuel:30:19 @ Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis.

esperanto@1Samuel:30:20 @ Kaj David prenis cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David.

esperanto@1Samuel:30:21 @ Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj cxe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.

esperanto@1Samuel:30:22 @ Tiam kelkaj malbonaj kaj sentauxgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al cxiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.

esperanto@1Samuel:30:23 @ Sed David diris:Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.

esperanto@1Samuel:30:24 @ Kaj kiu auxskultos vin en tiu afero? cxar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis cxe la cxararo; egale devas esti dividite.

esperanto@1Samuel:30:26 @ Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejagxuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;

esperanto@1Samuel:30:31 @ kaj al tiuj, kiuj estis en HXebron, kaj en cxiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.

esperanto@1Samuel:31:3 @ La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.

esperanto@1Samuel:31:4 @ Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

esperanto@1Samuel:31:5 @ Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.

esperanto@1Samuel:31:6 @ Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.

esperanto@1Samuel:31:7 @ Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili.

esperanto@1Samuel:31:8 @ En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.

esperanto@1Samuel:31:12 @ tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-SXan, kaj venis en Jabesxon kaj forbruligis ilin tie.

esperanto@2Samuel:1:1 @ Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,

esperanto@2Samuel:1:2 @ okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis.

esperanto@2Samuel:1:3 @ Kaj David diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.

esperanto@2Samuel:1:4 @ Kaj David diris al li:Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaux Saul kaj lia filo Jonatan mortis.

esperanto@2Samuel:1:5 @ Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?

esperanto@2Samuel:1:6 @ Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin.

esperanto@2Samuel:1:7 @ Kaj li ekrigardis malantauxen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris:Jen mi estas.

esperanto@2Samuel:1:8 @ Kaj li diris al mi:Kiu vi estas? Kaj mi diris al li:Mi estas Amalekido.

esperanto@2Samuel:1:10 @ Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien.

esperanto@2Samuel:1:11 @ Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li.

esperanto@2Samuel:1:13 @ Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:De kie vi estas? Kaj tiu respondis:Mi estas filo de fremdulo Amalekido.

esperanto@2Samuel:1:14 @ Tiam David diris al li:Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:1:15 @ Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:Alproksimigxu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.

esperanto@2Samuel:1:16 @ Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; cxar via busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

esperanto@2Samuel:1:17 @ Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan

esperanto@2Samuel:1:19 @ La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altajxoj! Kiel falis la herooj!

esperanto@2Samuel:1:21 @ Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.

esperanto@2Samuel:1:23 @ Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.

esperanto@2Samuel:1:24 @ Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.

esperanto@2Samuel:1:25 @ Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj.

esperanto@2Samuel:1:26 @ Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.

esperanto@2Samuel:2:1 @ Post tio David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:Eniru. Kaj David diris:Kien mi eniru? Kaj Li respondis:En HXebronon.

esperanto@2Samuel:2:2 @ Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@2Samuel:2:3 @ Ankaux siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, cxiun kun lia domo; kaj ili eklogxis en la urboj de HXebron.

esperanto@2Samuel:2:4 @ Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel regxon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la logxantoj de Jabesx en Gilead enterigis Saulon,

esperanto@2Samuel:2:5 @ David sendis senditojn al la logxantoj de Jabesx en Gilead, kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;

esperanto@2Samuel:2:6 @ nun la Eternulo faru al vi favorkorajxon kaj justajxon; kaj mi ankaux repagos al vi tiun bonajxon, kiun vi faris;

esperanto@2Samuel:2:7 @ nun fortigxu viaj manoj, kaj estu kuragxaj; cxar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon super ili.

esperanto@2Samuel:2:10 @ Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li regxis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.

esperanto@2Samuel:2:11 @ La dauxro de la tempo, dum kiu David estis regxo en HXebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.

esperanto@2Samuel:2:13 @ Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontigxis kun ili cxe la akvejo de Gibeon; kaj sidigxis unuj cxe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj cxe la dua flanko de la akvejo.

esperanto@2Samuel:2:14 @ Kaj Abner diris al Joab:La junuloj levigxu, kaj amuzigxu antaux ni. Kaj Joab diris:Ili levigxu.

esperanto@2Samuel:2:15 @ Kaj levigxis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Isx- Bosxet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.

esperanto@2Samuel:2:17 @ Kaj farigxis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaux la servantoj de David.

esperanto@2Samuel:2:19 @ Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankigxante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.

esperanto@2Samuel:2:20 @ Abner turnigxis malantauxen, kaj diris:CXu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis:Mi.

esperanto@2Samuel:2:21 @ Tiam Abner diris al li:Flankenigxu dekstren aux maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.

esperanto@2Samuel:2:22 @ Abner denove diris al Asahel:Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizagxon al via frato Joab?

esperanto@2Samuel:2:24 @ Kaj Joab kaj Abisxaj postkuris Abneron. Kiam la suno mallevigxis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraux Giahx sur la vojo al la dezerto Gibeona.

esperanto@2Samuel:2:26 @ Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris:CXu eterne mangxados la glavo? cxu vi ne scias, kiel maldolcxaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo cxesigi la atakadon de siaj fratoj?

esperanto@2Samuel:2:27 @ Kaj Joab respondis:Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraux matene la popolo cxesus atakadi cxiu sian fraton.

esperanto@2Samuel:2:28 @ Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.

esperanto@2Samuel:2:29 @ Abner kaj liaj viroj marsxis sur la ebenajxo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Mahxanaimon.

esperanto@2Samuel:2:30 @ Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naux viroj kaj Asahel.

esperanto@2Samuel:2:31 @ Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.

esperanto@2Samuel:2:32 @ Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Lehxem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en HXebron.

esperanto@2Samuel:3:1 @ Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la domo de Saul farigxadis cxiam pli malforta.

esperanto@2Samuel:3:2 @ Al David naskigxis filoj en HXebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino;

esperanto@2Samuel:3:4 @ la kvara, Adonija, filo de HXagit; la kvina, SXefatja, filo de Abital;

esperanto@2Samuel:3:5 @ la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. CXi tiuj naskigxis al David en HXebron.

esperanto@2Samuel:3:6 @ Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.

esperanto@2Samuel:3:7 @ Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Isx- Bosxet diris al Abner:Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?

esperanto@2Samuel:3:8 @ Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Isx-Bosxet, kaj li diris:CXu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraux Jehuda faras favorkorajxon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riprocxas al mi hodiaux krimon pro la virino!

esperanto@2Samuel:3:9 @ Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo jxuris al David;

esperanto@2Samuel:3:10 @ por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan gxis Beer-SXeba.

esperanto@2Samuel:3:11 @ Kaj li ne povis plu respondi al Abner ecx unu vorton, cxar li timis lin.

esperanto@2Samuel:3:12 @ Tiam Abner sendis senditojn al David anstataux si, por diri:Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.

esperanto@2Samuel:3:13 @ Kaj tiu diris:Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome:vi ne vidos mian vizagxon, se vi antauxe ne alkondukos al mi Mihxalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizagxon.

esperanto@2Samuel:3:14 @ Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet, filo de Saul, por diri:Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:3:17 @ Kaj Abner ekparolis kun la plejagxuloj de Izrael, dirante:Jam de longe vi volas havi Davidon kiel regxon super vi;

esperanto@2Samuel:3:18 @ nun faru do tion; cxar la Eternulo diris pri David jene:Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filisxtoj kaj el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj.

esperanto@2Samuel:3:19 @ Ankaux al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaux iris, por diri al la oreloj de David en HXebron cxion, kio placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.

esperanto@2Samuel:3:20 @ Kiam Abner venis al David en HXebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.

esperanto@2Samuel:3:21 @ Kaj Abner diris al David:Mi levigxos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la regxo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi regxu super cxio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.

esperanto@2Samuel:3:22 @ Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en HXebron, cxar cxi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco.

esperanto@2Samuel:3:24 @ Tiam Joab venis al la regxo, kaj diris:Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?

esperanto@2Samuel:3:25 @ Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni cxiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii cxion, kion vi faras.

esperanto@2Samuel:3:26 @ Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio.

esperanto@2Samuel:3:28 @ Kiam David poste auxdis pri tio, li diris:Senkulpa estas mi kaj mia regno antaux la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner.

esperanto@2Samuel:3:31 @ Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li:Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la mortintportilon.

esperanto@2Samuel:3:32 @ Kaj oni enterigis Abneron en HXebron; kaj la regxo levis sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.

esperanto@2Samuel:3:33 @ Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: CXu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?

esperanto@2Samuel:3:34 @ Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo.

esperanto@2Samuel:3:35 @ Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante:Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux ion ajn.

esperanto@2Samuel:3:38 @ Kaj la regxo diris al siaj servantoj:CXu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaux en Izrael?

esperanto@2Samuel:4:1 @ Kiam la filo de Saul auxdis, ke mortis Abner en HXebron, tiam liaj manoj mallevigxis kaj la tuta Izrael konsternigxis.

esperanto@2Samuel:4:2 @ Du viroj tacxmentestroj estis cxe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Rehxab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; cxar Beerot ankaux estis kalkulata kiel apartenajxo de la Benjamenidoj.

esperanto@2Samuel:4:4 @ De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama. Lia nomo estis Mefibosxet.

esperanto@2Samuel:4:8 @ Kaj ili alportis la kapon de Isx-Bosxet al David en HXebronon, kaj diris al la regxo:Jen estas la kapo de Isx-Bosxet, filo de Saul, via malamiko, kiu sercxis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la regxo, vengxon hodiaux pro Saul kaj pro lia idaro.

esperanto@2Samuel:4:9 @ Sed David respondis al Rehxab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili:Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el cxiuj malfelicxoj,

esperanto@2Samuel:4:11 @ kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?

esperanto@2Samuel:4:12 @ Kaj David ordonis al la servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en HXebron; kaj la kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en HXebron.

esperanto@2Samuel:5:1 @ Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

esperanto@2Samuel:5:2 @ jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.

esperanto@2Samuel:5:3 @ Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.

esperanto@2Samuel:5:4 @ La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis.

esperanto@2Samuel:5:6 @ Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien.

esperanto@2Samuel:5:7 @ Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

esperanto@2Samuel:5:8 @ Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.

esperanto@2Samuel:5:9 @ Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

esperanto@2Samuel:5:10 @ Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.

esperanto@2Samuel:5:11 @ Kaj HXiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.

esperanto@2Samuel:5:12 @ Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.

esperanto@2Samuel:5:13 @ Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj.

esperanto@2Samuel:5:17 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.

esperanto@2Samuel:5:19 @ Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon.

esperanto@2Samuel:5:20 @ Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

esperanto@2Samuel:5:21 @ Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

esperanto@2Samuel:5:23 @ Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

esperanto@2Samuel:5:24 @ kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:5:25 @ Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

esperanto@2Samuel:6:1 @ Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.

esperanto@2Samuel:6:2 @ Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.

esperanto@2Samuel:6:5 @ Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.

esperanto@2Samuel:6:8 @ Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

esperanto@2Samuel:6:9 @ Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:6:10 @ Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.

esperanto@2Samuel:6:12 @ Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo.

esperanto@2Samuel:6:14 @ Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.

esperanto@2Samuel:6:15 @ Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado.

esperanto@2Samuel:6:16 @ Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

esperanto@2Samuel:6:17 @ Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

esperanto@2Samuel:6:18 @ Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.

esperanto@2Samuel:6:19 @ Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris cxiu al sia domo.

esperanto@2Samuel:6:20 @ Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris:Kiel majesta estis hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!

esperanto@2Samuel:6:21 @ Sed David diris al Mihxal:Antaux la Eternulo, kiu preferis min antaux via patro kaj antaux lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaux la Eternulo mi ludis.

esperanto@2Samuel:6:22 @ Kaj mi senvalorigos min ankoraux pli ol tio, kaj mi humiligos min antaux miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.

esperanto@2Samuel:6:23 @ Kaj Mihxal, la filino de Saul, ne havis infanojn gxis la tago de sxia morto.

esperanto@2Samuel:7:2 @ la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.

esperanto@2Samuel:7:3 @ Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi.

esperanto@2Samuel:7:5 @ Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diris la Eternulo:CXu vi konstruos al Mi domon por Mia logxado?

esperanto@2Samuel:7:7 @ Kien ajn Mi iris kun cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

esperanto@2Samuel:7:8 @ Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin el sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

esperanto@2Samuel:7:9 @ kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

esperanto@2Samuel:7:10 @ kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis gxin, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos gxin, kiel antauxe;

esperanto@2Samuel:7:11 @ kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:12 @ Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.

esperanto@2Samuel:7:15 @ Kaj Mia favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul, kiun Mi forigis antaux vi.

esperanto@2Samuel:7:16 @ Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaux vi; via trono estos fortikigita por eterne.

esperanto@2Samuel:7:17 @ Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

esperanto@2Samuel:7:18 @ Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

esperanto@2Samuel:7:19 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:20 @ Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:21 @ Pro Via vorto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri al Via sklavo.

esperanto@2Samuel:7:22 @ Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

esperanto@2Samuel:7:23 @ Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandajxojn por Vi kaj timindajxojn por Via tero, antaux Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de gxiaj popoloj kaj gxiaj dioj?

esperanto@2Samuel:7:24 @ Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke gxi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

esperanto@2Samuel:7:25 @ Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

esperanto@2Samuel:7:26 @ Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaux Vi.

esperanto@2Samuel:7:27 @ CXar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante:Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon.

esperanto@2Samuel:7:28 @ Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo cxi tiun bonajxon.

esperanto@2Samuel:7:29 @ Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

esperanto@2Samuel:8:1 @ Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:8:2 @ Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

esperanto@2Samuel:8:3 @ Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

esperanto@2Samuel:8:4 @ Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

esperanto@2Samuel:8:5 @ La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

esperanto@2Samuel:8:6 @ Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@2Samuel:8:7 @ Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:8:8 @ Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro.

esperanto@2Samuel:8:9 @ Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,

esperanto@2Samuel:8:10 @ tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.

esperanto@2Samuel:8:11 @ Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis:

esperanto@2Samuel:8:12 @ de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba.

esperanto@2Samuel:8:13 @ Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.

esperanto@2Samuel:8:14 @ Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@2Samuel:8:15 @ Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

esperanto@2Samuel:8:18 @ Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

esperanto@2Samuel:9:1 @ Kaj David diris:CXu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan?

esperanto@2Samuel:9:2 @ El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la regxo diris al li:CXu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:5 @ Tiam la regxo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar.

esperanto@2Samuel:9:6 @ Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis. Kaj David diris:Mefibosxet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:7 @ Kaj David diris al li:Ne timu, cxar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi cxiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi mangxados cxiam cxe mia tablo.

esperanto@2Samuel:9:8 @ Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?

esperanto@2Samuel:9:9 @ Kaj la regxo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:CXion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;

esperanto@2Samuel:9:10 @ prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por mangxado; sed Mefibosxet, filo de via sinjoro, mangxados cxiam cxe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.

esperanto@2Samuel:9:11 @ Kaj Ciba diris al la regxo:CXion, kion mia sinjoro la regxo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefibosxet mangxados cxe mia tablo egale al la filoj de la regxo.

esperanto@2Samuel:9:12 @ Mefibosxet havis malgrandan filon, kies nomo estis Mihxa. Kaj cxiuj, kiuj logxis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefibosxet.

esperanto@2Samuel:10:2 @ Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:10:3 @ Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?

esperanto@2Samuel:10:4 @ Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

esperanto@2Samuel:10:5 @ Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

esperanto@2Samuel:10:6 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.

esperanto@2Samuel:10:7 @ Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.

esperanto@2Samuel:10:8 @ Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo.

esperanto@2Samuel:10:9 @ Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;

esperanto@2Samuel:10:11 @ Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.

esperanto@2Samuel:10:14 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:10:15 @ Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko.

esperanto@2Samuel:10:17 @ Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li.

esperanto@2Samuel:10:18 @ Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.

esperanto@2Samuel:10:19 @ Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:11:1 @ Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

esperanto@2Samuel:11:2 @ Okazis, ke vespere David levigxis de sia kusxejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la regxa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.

esperanto@2Samuel:11:3 @ Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke sxi estas Bat-SXeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la HXetido.

esperanto@2Samuel:11:4 @ Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia malpureco, sxi revenis en sian domon.

esperanto@2Samuel:11:5 @ Kaj la virino gravedigxis, kaj sxi sendis, por sciigi Davidon, dirante:Mi gravedigxis.

esperanto@2Samuel:11:6 @ Tiam David sendis al Joab, por diri:Sendu al mi Urijan, la HXetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.

esperanto@2Samuel:11:7 @ Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.

esperanto@2Samuel:11:8 @ Kaj David diris al Urija:Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la regxo, kaj lin sekvis donacoj de la regxo.

esperanto@2Samuel:11:10 @ Kaj oni raportis al David, dirante:Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija:Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?

esperanto@2Samuel:11:11 @ Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.

esperanto@2Samuel:11:12 @ Tiam David diris al Urija:Restu cxi tie ankoraux hodiaux, kaj morgaux mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.

esperanto@2Samuel:11:13 @ Kaj David invitis lin, ke li mangxu kaj trinku cxe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kusxejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.

esperanto@2Samuel:11:14 @ Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.

esperanto@2Samuel:11:16 @ Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.

esperanto@2Samuel:11:17 @ Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.

esperanto@2Samuel:11:18 @ Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.

esperanto@2Samuel:11:19 @ Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,

esperanto@2Samuel:11:20 @ kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?

esperanto@2Samuel:11:21 @ kiu mortigis Abimelehxon, filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la muro? tiam diru:Ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

esperanto@2Samuel:11:22 @ La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por kio sendis lin Joab.

esperanto@2Samuel:11:23 @ Kaj la sendito diris al David:Kiam tiuj homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;

esperanto@2Samuel:11:24 @ tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la regxo, kaj ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

esperanto@2Samuel:11:25 @ Tiam David diris al la sendito:Tiel diru al Joab:Ne afliktigxu pro tio, ke la glavo formangxas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraux la urbo kaj detruu gxin, kaj estu kuragxa.

esperanto@2Samuel:11:27 @ Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.

esperanto@2Samuel:12:1 @ Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;

esperanto@2Samuel:12:2 @ la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da bovoj;

esperanto@2Samuel:12:3 @ kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino.

esperanto@2Samuel:12:4 @ Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li.

esperanto@2Samuel:12:5 @ Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;

esperanto@2Samuel:12:7 @ Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,

esperanto@2Samuel:12:8 @ kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian.

esperanto@2Samuel:12:9 @ Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:12:10 @ Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino.

esperanto@2Samuel:12:11 @ Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno.

esperanto@2Samuel:12:12 @ CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno.

esperanto@2Samuel:12:13 @ Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

esperanto@2Samuel:12:14 @ sed cxar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskigxis al vi, mortos.

esperanto@2Samuel:12:15 @ Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj gxi dangxere malsanigxis.

esperanto@2Samuel:12:16 @ Kaj David ekpregxis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.

esperanto@2Samuel:12:17 @ Kaj ekinsistis super li la plejagxuloj de lia domo, por igi lin levigxi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne mangxis kun ili.

esperanto@2Samuel:12:18 @ En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; cxar ili pensis:Jen dum la infano ankoraux vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.

esperanto@2Samuel:12:19 @ Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj:CXu la infano mortis? Kaj ili respondis:GXi mortis.

esperanto@2Samuel:12:20 @ Tiam David levigxis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj sxangxis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorklinigxis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li mangxis.

esperanto@2Samuel:12:21 @ Tiam diris al li liaj servantoj:Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi levigxis kaj mangxis!

esperanto@2Samuel:12:22 @ Kaj li respondis:Dum la infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis:Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.

esperanto@2Samuel:12:24 @ Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.

esperanto@2Samuel:12:27 @ Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;

esperanto@2Samuel:12:29 @ Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.

esperanto@2Samuel:12:30 @ Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

esperanto@2Samuel:12:31 @ Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:13:1 @ Poste okazis jeno:Absxalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; sxin ekamis Amnon, filo de David.

esperanto@2Samuel:13:2 @ Kaj Amnon suferis multe kaj preskaux malsanigxis pro sia fratino Tamar; cxar sxi estis virgulino, kaj al Amnon sxajnis malfacile fari ion al sxi.

esperanto@2Samuel:13:3 @ Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de SXimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre sagxa.

esperanto@2Samuel:13:4 @ Kaj li diris al li:Kial vi tiel malgrasigxas, ho regxido, kun cxiu tago? cxu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li:Tamaron, fratinon de mia frato Absxalom, mi amas.

esperanto@2Samuel:13:5 @ Tiam Jonadab diris al li:Kusxigxu en vian liton, kaj sxajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li:Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj sxi donu al mi mangxi kaj sxi pretigu antaux mi la mangxajxon, por ke mi vidu kaj mi mangxu el sxiaj manoj.

esperanto@2Samuel:13:6 @ Amnon kusxigxis, kaj sxajnigis sin malsana; kaj venis la regxo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la regxo:Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke sxi pretigu antaux miaj okuloj du kuketojn, por ke mi mangxu el sxiaj manoj.

esperanto@2Samuel:13:7 @ Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri:Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li mangxajxon.

esperanto@2Samuel:13:10 @ Tiam Amnon diris al Tamar:Alportu la mangxajxon en la internan cxambron, por ke mi mangxu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn sxi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan cxambron.

esperanto@2Samuel:13:13 @ Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi farigxus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la regxo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi.

esperanto@2Samuel:13:15 @ Post tio Amnon ekmalamis sxin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al sxi, ol la amo, kiun li antauxe havis por sxi. Kaj Amnon diris al sxi:Levigxu, foriru.

esperanto@2Samuel:13:16 @ Kaj sxi diris al li:Se vi forpelas min, tiam cxi tiu granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi. Sed li ne volis auxskulti sxin.

esperanto@2Samuel:13:18 @ SXi havis sur si diverskoloran veston, cxar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la regxo. Kaj lia servanto elkondukis sxin eksteren kaj sxlosis la pordon post sxi.

esperanto@2Samuel:13:20 @ Kaj diris al sxi sxia frato Absxalom:CXu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktigxu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malgxoja en la domo de sia frato Absxalom.

esperanto@2Samuel:13:21 @ Kiam la regxo David auxdis cxion cxi tion, li tre koleris.

esperanto@2Samuel:13:23 @ Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal- HXacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo.

esperanto@2Samuel:13:24 @ Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo.

esperanto@2Samuel:13:25 @ Sed la regxo diris al Absxalom:Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin.

esperanto@2Samuel:13:26 @ Tiam Absxalom diris:Se ne, tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi?

esperanto@2Samuel:13:28 @ Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.

esperanto@2Samuel:13:29 @ Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.

esperanto@2Samuel:13:30 @ Kiam ili estis ankoraux sur la vojo, al David venis la famo, ke Absxalom mortigis cxiujn filojn de la regxo kaj neniu el ili restis.

esperanto@2Samuel:13:31 @ La regxo levigxis, kaj dissxiris siajn vestojn, kaj kusxigxis sur la tero; kaj cxiuj liaj servantoj staris kun dissxiritaj vestoj.

esperanto@2Samuel:13:32 @ Tiam ekparolis Jonadab, filo de SXimea, frato de David, kaj diris:Mia sinjoro ne diru, ke cxiuj junuloj filoj de la regxo estas mortigitaj; cxar nur Amnon sola mortis; cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.

esperanto@2Samuel:13:34 @ Dume Absxalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantauxa laux la deklivo de la monto.

esperanto@2Samuel:13:35 @ Kaj Jonadab diris al la regxo:Jen la filoj de la regxo venas; kiel via sklavo diris, tiel farigxis.

esperanto@2Samuel:13:36 @ Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.

esperanto@2Samuel:13:37 @ Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.

esperanto@2Samuel:13:39 @ Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom; cxar li konsoligxis pri la morto de Amnon.

esperanto@2Samuel:14:2 @ Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

esperanto@2Samuel:14:4 @ Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo!

esperanto@2Samuel:14:5 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? Kaj sxi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.

esperanto@2Samuel:14:6 @ Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.

esperanto@2Samuel:14:7 @ Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero.

esperanto@2Samuel:14:8 @ Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.

esperanto@2Samuel:14:9 @ Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj.

esperanto@2Samuel:14:10 @ Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux vi, kaj li ne plu tusxos vin.

esperanto@2Samuel:14:11 @ Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron.

esperanto@2Samuel:14:12 @ Kaj la virino diris:Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la regxo. Li diris:Parolu.

esperanto@2Samuel:14:13 @ Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la regxo farigxas kvazaux kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.

esperanto@2Samuel:14:15 @ Nur nun mi venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino;

esperanto@2Samuel:14:16 @ eble la regxo auxskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredajxo de Dio.

esperanto@2Samuel:14:17 @ Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.

esperanto@2Samuel:14:18 @ Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli.

esperanto@2Samuel:14:19 @ Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn.

esperanto@2Samuel:14:20 @ Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

esperanto@2Samuel:14:22 @ Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj dankis la regxon. Kaj Joab diris:Hodiaux via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho regxo, cxar la regxo plenumis la vorton de sia sklavo.

esperanto@2Samuel:14:23 @ Kaj Joab levigxis, kaj iris en Gesxuron, kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:14:24 @ Sed la regxo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizagxon li ne vidu. Kaj Absxalom revenis en sian domon, sed la vizagxon de la regxo li ne vidis.

esperanto@2Samuel:14:27 @ Al Absxalom naskigxis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; sxi estis virino belaspekta.

esperanto@2Samuel:14:28 @ Absxalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizagxon de la regxo li ne vidis.

esperanto@2Samuel:14:31 @ Tiam Joab levigxis, kaj venis al Absxalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?

esperanto@2Samuel:14:32 @ Absxalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu cxi tien, por ke mi sendu vin al la regxo, por demandi, kial mi venis el Gesxur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizagxon de la regxo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.

esperanto@2Samuel:14:33 @ Kaj Joab iris al la regxo, kaj diris al li tion; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon, kiu venis al la regxo, kaj adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo; kaj la regxo kisis Absxalomon.

esperanto@2Samuel:15:1 @ Post tio Absxalom havigis al si cxaron kaj cxevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaux li.

esperanto@2Samuel:15:2 @ Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael,

esperanto@2Samuel:15:3 @ Absxalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo.

esperanto@2Samuel:15:8 @ cxar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.

esperanto@2Samuel:15:9 @ Kaj la regxo diris al li:Iru en paco. Kaj li levigxis, kaj iris HXebronon.

esperanto@2Samuel:15:10 @ Kaj Absxalom sendis esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Absxalom farigxis regxo en HXebron.

esperanto@2Samuel:15:11 @ Kune kun Absxalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante.

esperanto@2Samuel:15:12 @ Kaj Absxalom sendis inviti ankaux Ahxitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la bucxoferojn. Tiam la konspiro plifortigxis, kaj la popolo cxiam pli kaj pli amase iris al Absxalom.

esperanto@2Samuel:15:13 @ Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom.

esperanto@2Samuel:15:14 @ Tiam David diris al cxiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem:Levigxu, kaj ni forkuru, cxar alie ni ne povos savigxi kontraux Absxalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfelicxon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.

esperanto@2Samuel:15:15 @ Kaj la servantoj de la regxo diris al la regxo:Kion ajn elektos nia sinjoro la regxo, ni estas viaj sklavoj.

esperanto@2Samuel:15:16 @ Tiam la regxo kaj lia tuta domo eliris piede, kaj la regxo restigis la dek kromvirinojn, por gardi la domon.

esperanto@2Samuel:15:17 @ Kaj la regxo, kun la tuta popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis cxe malproksima domo.

esperanto@2Samuel:15:18 @ Kaj cxiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj cxiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj cxiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaux la regxo.

esperanto@2Samuel:15:19 @ Kaj la regxo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni? iru returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko.

esperanto@2Samuel:15:20 @ Hieraux vi venis; kaj cxu mi povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi.

esperanto@2Samuel:15:21 @ Sed Itaj respondis al la regxo kaj diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la regxo:nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la regxo, cxu por vivo, cxu por morto, nur tie estos via sklavo.

esperanto@2Samuel:15:22 @ Tiam David diris al Itaj:Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la Gatano, kaj cxiuj liaj viroj, kune kun cxiuj infanoj, kiuj estis kun li.

esperanto@2Samuel:15:24 @ Aperis ankaux Cadok, kune kun cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, gxis preteriris la tuta popolo el la urbo.

esperanto@2Samuel:15:25 @ Kaj la regxo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon;

esperanto@2Samuel:15:26 @ sed se Li diros:Vi ne placxas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel placxas al Li.

esperanto@2Samuel:15:27 @ Kaj la regxo diris al la pastro Cadok:Vi estas antauxvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Ahximaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaux viaj filoj, iru kun vi.

esperanto@2Samuel:15:28 @ Vidu, mi restos sur la ebenajxoj de la dezerto, gxis venos io de vi, por sciigi al mi.

esperanto@2Samuel:15:30 @ Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante.

esperanto@2Samuel:15:31 @ Kiam oni diris al David, ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel.

esperanto@2Samuel:15:32 @ David venis sur la supron, kie oni adorklinigxas al Dio; kaj jen renkonte al li iras HXusxaj, la Arkano; lia vesto estas dissxirita, kaj tero estas sur lia kapo.

esperanto@2Samuel:15:33 @ Kaj David diris al li:Se vi iros kun mi, vi estos por mi sxargxo;

esperanto@2Samuel:15:34 @ sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Absxalom:Mi estos via sklavo, ho regxo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo-tiam vi detruos por mi la konsilon de Ahxitofel.

esperanto@2Samuel:15:35 @ Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj cxion, kion vi auxdos en la domo de la regxo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar.

esperanto@2Samuel:15:36 @ Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Ahximaac cxe Cadok, kaj Jonatan cxe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi cxion, kion vi auxdos.

esperanto@2Samuel:15:37 @ Kaj HXusxaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaux Absxalom venis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:16:1 @ Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.

esperanto@2Samuel:16:2 @ Kaj la regxo diris al Ciba:Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis:La azenoj estas por la domo de la regxo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por mangxi, kaj la vino por trinki por la lacigxintoj en la dezerto.

esperanto@2Samuel:16:3 @ Kaj la regxo diris:Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la regxo:Li sidas en Jerusalem, cxar li diras:Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.

esperanto@2Samuel:16:4 @ Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.

esperanto@2Samuel:16:5 @ Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis.

esperanto@2Samuel:16:6 @ Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David; la tuta popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.

esperanto@2Samuel:16:7 @ Kaj tiel parolis SXimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo!

esperanto@2Samuel:16:8 @ la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo.

esperanto@2Samuel:16:9 @ Tiam Abisxaj, filo de Ceruja, diris al la regxo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la regxon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.

esperanto@2Samuel:16:10 @ Sed la regxo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; cxar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras?

esperanto@2Samuel:16:11 @ Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la Eternulo tion ordonis al li.

esperanto@2Samuel:16:12 @ Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado.

esperanto@2Samuel:16:13 @ Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian vojon. Kaj SXimei iris laux la deklivo de la monto, kontraux li, iris kaj insultis, jxetadis sxtonojn sur lin, kaj sxutadis sur lin teron.

esperanto@2Samuel:16:16 @ Kiam HXusxaj, la Arkano, amiko de David, venis al Absxalom, li diris al Absxalom:Vivu la regxo! vivu la regxo!

esperanto@2Samuel:16:17 @ Kaj Absxalom diris al HXusxaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?

esperanto@2Samuel:16:19 @ Due, kiun mi servos? cxu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.

esperanto@2Samuel:16:20 @ Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.

esperanto@2Samuel:16:21 @ Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.

esperanto@2Samuel:16:22 @ Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:16:23 @ La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.

esperanto@2Samuel:17:1 @ Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto.

esperanto@2Samuel:17:3 @ Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.

esperanto@2Samuel:17:6 @ Kiam HXusxaj venis al Absxalom, Absxalom diris al li:Jen kion diris Ahxitofel; cxu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.

esperanto@2Samuel:17:8 @ Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.

esperanto@2Samuel:17:9 @ Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon,

esperanto@2Samuel:17:10 @ tiam ecx la plej kuragxa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuragxigxos; cxar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.

esperanto@2Samuel:17:11 @ Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer- SXeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.

esperanto@2Samuel:17:12 @ Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos ecx unu.

esperanto@2Samuel:17:16 @ nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon:Ne pasigu cxi tiun nokton sur la ebenajxo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la regxo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li.

esperanto@2Samuel:17:17 @ Jonatan kaj Ahximaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.

esperanto@2Samuel:17:18 @ Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Absxalom; dume ili ambaux rapide iris, kaj venis en Bahxurimon en la domon de unu homo, sur kies korto trovigxis puto, kaj ili malsupreniris tien.

esperanto@2Samuel:17:20 @ Kiam la servantoj de Absxalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Ahximaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili sercxis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:17:21 @ Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la regxo David, kaj diris al David:Levigxu, kaj transiru rapide la akvon, cxar tiel kaj tiel konsilis kontraux vi Ahxitofel.

esperanto@2Samuel:17:22 @ Tiam levigxis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaux la matenigxo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.

esperanto@2Samuel:17:23 @ Kiam Ahxitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, levigxis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

esperanto@2Samuel:17:24 @ Dume David venis en Mahxanaimon, kaj Absxalom transiris Jordanon, li kaj cxiuj viroj de Izrael kun li.

esperanto@2Samuel:17:25 @ Kaj Amasan Absxalom starigis super la militistaro anstataux Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Nahxasx, fratino de Ceruja, patrino de Joab.

esperanto@2Samuel:17:27 @ Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam SXobi, filo de Nahxasx, el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,

esperanto@2Samuel:17:29 @ kaj mielon kaj buteron kaj sxafojn kaj fromagxojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por mangxi; cxar ili diris:La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

esperanto@2Samuel:18:1 @ David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super gxi milestrojn kaj centestrojn.

esperanto@2Samuel:18:2 @ Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abisxaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la regxo diris al la popolo:Mi ankaux iros kun vi.

esperanto@2Samuel:18:3 @ Sed la popolo diris:Ne iru; cxar se ni ecx forkuros, ili ne tre atentos nin; ecx se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.

esperanto@2Samuel:18:4 @ Tiam la regxo diris al ili:Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la regxo starigxis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laux centoj kaj miloj.

esperanto@2Samuel:18:7 @ Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago:falis dudek mil.

esperanto@2Samuel:18:9 @ Kaj Absxalom renkontigxis kun la servantoj de David; Absxalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko, kaj li ekpendis inter la cxielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.

esperanto@2Samuel:18:10 @ Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris:Jen mi vidis Absxalomon, kiu pendas de kverko.

esperanto@2Samuel:18:11 @ Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li:Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek argxentajn monerojn kaj unu zonon.

esperanto@2Samuel:18:12 @ Sed la homo diris al Joab:Se vi donus en miajn manojn ecx mil argxentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraux la filo de la regxo; cxar antaux niaj oreloj la regxo ordonis al vi kaj al Abisxaj kaj al Itaj, dirante:Gardu al mi la junulon Absxalom.

esperanto@2Samuel:18:13 @ Kaj se mi farus falsajxon kontraux mia animo, nenio kasxigxus antaux la regxo, kaj vi starus flanke.

esperanto@2Samuel:18:14 @ Joab diris:Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Absxalom, kiam cxi tiu ankoraux estis vivanta inter la brancxoj de la kverko.

esperanto@2Samuel:18:16 @ Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo cxesis postkuri la Izraelidojn; cxar Joab haltigis la popolon.

esperanto@2Samuel:18:18 @ Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento de Absxalom.

esperanto@2Samuel:18:20 @ Sed Joab diris al li:Ne bona sciiganto vi estos hodiaux; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaux ne sciigu, cxar mortis la filo de la regxo.

esperanto@2Samuel:18:21 @ Kaj Joab diris al Etiopo:Iru, diru al la regxo, kion vi vidis. La Etiopo adorklinigxis antaux Joab kaj ekkuris.

esperanto@2Samuel:18:22 @ Tamen Ahximaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab:Kio ajn estos, permesu ankaux al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.

esperanto@2Samuel:18:24 @ David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.

esperanto@2Samuel:18:26 @ la gardostaranto ekvidis, ke ankoraux alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris:Jen ankoraux iu viro sola kuras. Kaj la regxo diris:Ankaux cxi tiu havas bonan sciigon.

esperanto@2Samuel:18:27 @ La gardostaranto diris:Mi vidas la kuradon de la unua, gxi estas kiel la kurado de Ahximaac, filo de Cadok. Kaj la regxo diris:Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.

esperanto@2Samuel:18:28 @ Kaj Ahximaac ekkriis, kaj diris:Paco al la regxo! Kaj li adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraux mian sinjoron la regxon.

esperanto@2Samuel:18:29 @ Kaj la regxo diris:CXu bone fartas la junulo Absxalom? Ahximaac respondis:Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la regxo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.

esperanto@2Samuel:18:31 @ Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la regxo; la Eternulo hodiaux faris al vi juston kontraux cxiuj, kiuj levigxis kontraux vin.

esperanto@2Samuel:18:32 @ Kaj la regxo diris al la Etiopo:CXu bone fartas la junulo Absxalom? La Etiopo respondis:Kio farigxis al la junulo, tio farigxu al la malamikoj de mia sinjoro la regxo, kaj al cxiuj, kiuj malbonintence levigxis kontraux vin.

esperanto@2Samuel:18:33 @ Tiam la regxo malgxojigxis, kaj li foriris en la superpordegan cxambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis:Mia filo Absxalom, mia filo, mia filo Absxalom! ho, se mi mortus anstataux vi, Absxalom, mia filo, mia filo!

esperanto@2Samuel:19:4 @ Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!

esperanto@2Samuel:19:5 @ Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;

esperanto@2Samuel:19:6 @ cxar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux, ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al vi.

esperanto@2Samuel:19:7 @ Levigxu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; cxar mi jxuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en cxi tiu nokto ne restos ecx unu homo cxe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol cxiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco gxis nun.

esperanto@2Samuel:19:8 @ Tiam la regxo levigxis, kaj sidigxis cxe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante:Jen la regxo sidas cxe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaux la regxon. Sed la Izraelidoj forkuris cxiu en sian tendon.

esperanto@2Samuel:19:9 @ Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!

esperanto@2Samuel:19:10 @ Kaj Absxalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon?

esperanto@2Samuel:19:11 @ Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri:Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda, kaj diru:Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en lian domon?

esperanto@2Samuel:19:12 @ Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la regxo?

esperanto@2Samuel:19:13 @ Kaj al Amasa diru:Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos cxe mi por cxiam militestro anstataux Joab.

esperanto@2Samuel:19:14 @ Kaj li inklinigis la koron de cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la regxo, kaj diris:Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj.

esperanto@2Samuel:19:15 @ Kaj la regxo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la regxo, por akompani la regxon trans Jordanon.

esperanto@2Samuel:19:16 @ Tiam SXimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David.

esperanto@2Samuel:19:17 @ Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaux Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon.

esperanto@2Samuel:19:19 @ Kaj li diris al la regxo:Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la regxo eliris el Jerusalem, kaj la regxo ne metu tion en sian koron.

esperanto@2Samuel:19:20 @ CXar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la regxo.

esperanto@2Samuel:19:22 @ Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?

esperanto@2Samuel:19:23 @ Kaj la regxo diris al SXimei:Vi ne mortos. Kaj la regxo jxuris al li.

esperanto@2Samuel:19:24 @ Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis.

esperanto@2Samuel:19:25 @ Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet?

esperanto@2Samuel:19:26 @ CXi tiu respondis:Mia sinjoro, ho regxo! mia servanto min trompis; cxar via sklavo diris:Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo; cxar via sklavo estas lama.

esperanto@2Samuel:19:27 @ Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi.

esperanto@2Samuel:19:28 @ CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo?

esperanto@2Samuel:19:29 @ Kaj la regxo diris al li:Kial vi parolas ankoraux pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn.

esperanto@2Samuel:19:32 @ Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata.

esperanto@2Samuel:19:33 @ Kaj la regxo diris al Barzilaj:Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem.

esperanto@2Samuel:19:34 @ Sed Barzilaj diris al la regxo:Kiel longe mi havas ankoraux por vivi, ke mi iru kun la regxo Jerusalemon?

esperanto@2Samuel:19:35 @ Mi havas nun la agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo?

esperanto@2Samuel:19:36 @ Iomete iros via sklavo kun la regxo trans Jordanon; por kio la regxo volas rekompenci min per tia rekompenco?

esperanto@2Samuel:19:37 @ Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, cxe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la regxo; kaj faru por li tion, kio placxos al vi.

esperanto@2Samuel:19:38 @ Kaj la regxo diris:Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj cxion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi.

esperanto@2Samuel:19:41 @ Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo, kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li?

esperanto@2Samuel:19:42 @ Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis al ni donacojn?

esperanto@2Samuel:19:43 @ Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:20:1 @ Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis SXeba, filo de Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj:iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.

esperanto@2Samuel:20:2 @ Kaj cxiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis SXeban, filon de Bihxri; sed la Judoj restis fidelaj al sia regxo, de Jordan gxis Jerusalem.

esperanto@2Samuel:20:3 @ Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.

esperanto@2Samuel:20:4 @ Kaj la regxo diris al Amasa:Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaux venu cxi tien.

esperanto@2Samuel:20:6 @ Tiam David diris al Abisxaj:Nun SXeba, filo de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj okuloj.

esperanto@2Samuel:20:7 @ Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj cxiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.

esperanto@2Samuel:20:8 @ Kiam ili estis cxe la granda sxtono, kiu trovigxas en Gibeon, Amasa venis antaux ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur gxi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo cxe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.

esperanto@2Samuel:20:9 @ Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.

esperanto@2Samuel:20:11 @ CXe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris:Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.

esperanto@2Samuel:20:12 @ Amasa kusxis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.

esperanto@2Samuel:20:14 @ CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin.

esperanto@2Samuel:20:16 @ Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.

esperanto@2Samuel:20:17 @ Kiam li alproksimigxis al sxi, la virino diris:CXu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj sxi diris al li:Auxskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi auxskultas.

esperanto@2Samuel:20:19 @ Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:20:21 @ ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-SXeba, filo de Bihxri, estas lia nomo-levis sian manon kontraux la regxon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos jxetita al vi trans la muron.

esperanto@2Samuel:20:22 @ Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.

esperanto@2Samuel:20:26 @ ankaux Ira, la Jairano, estis pastro cxe David.

esperanto@2Samuel:21:1 @ Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.

esperanto@2Samuel:21:3 @ Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberigxu, por ke vi benu la heredajxon de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:21:4 @ La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi.

esperanto@2Samuel:21:6 @ oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.

esperanto@2Samuel:21:7 @ Sed la regxo indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.

esperanto@2Samuel:21:8 @ Kaj la regxo prenis Armonin kaj Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul, kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.

esperanto@2Samuel:21:10 @ Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis gxin super si cxe la roko, de la komenco de la rikolto gxis ekpluvis sur ilin el la cxielo; kaj sxi ne permesis, ke la birdoj de la cxielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.

esperanto@2Samuel:21:11 @ Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.

esperanto@2Samuel:21:12 @ Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis ilin el la strato de Bet-SXan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.

esperanto@2Samuel:21:15 @ Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis.

esperanto@2Samuel:21:16 @ Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.

esperanto@2Samuel:21:17 @ Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.

esperanto@2Samuel:21:20 @ Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.

esperanto@2Samuel:21:21 @ Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.

esperanto@2Samuel:21:22 @ Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

esperanto@2Samuel:22:1 @ Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.

esperanto@2Samuel:22:4 @ Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

esperanto@2Samuel:22:8 @ Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la cxielo ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

esperanto@2Samuel:22:9 @ Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

esperanto@2Samuel:22:26 @ Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;

esperanto@2Samuel:22:27 @ Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

esperanto@2Samuel:22:28 @ Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.

esperanto@2Samuel:22:29 @ CXar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.

esperanto@2Samuel:22:30 @ CXar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.

esperanto@2Samuel:22:36 @ Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.

esperanto@2Samuel:22:37 @ Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

esperanto@2Samuel:22:39 @ Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

esperanto@2Samuel:22:40 @ Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

esperanto@2Samuel:22:41 @ Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

esperanto@2Samuel:22:44 @ Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu cxefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

esperanto@2Samuel:22:47 @ Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:

esperanto@2Samuel:22:50 @ Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

esperanto@2Samuel:22:51 @ Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

esperanto@2Samuel:23:1 @ Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jisxaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:

esperanto@2Samuel:23:4 @ Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam levigxas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdajxo el la tero.

esperanto@2Samuel:23:8 @ Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David:sidanta en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.

esperanto@2Samuel:23:9 @ Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Ahxohxido, en la nombro de la tri herooj cxe David. Kiam ili mokis la Filisxtojn kaj kolektigxis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,

esperanto@2Samuel:23:10 @ tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri.

esperanto@2Samuel:23:12 @ tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.

esperanto@2Samuel:23:13 @ Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim.

esperanto@2Samuel:23:14 @ David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

esperanto@2Samuel:23:15 @ Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?

esperanto@2Samuel:23:16 @ Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

esperanto@2Samuel:23:17 @ kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

esperanto@2Samuel:23:18 @ Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

esperanto@2Samuel:23:21 @ Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

esperanto@2Samuel:23:22 @ Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

esperanto@2Samuel:23:23 @ Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

esperanto@2Samuel:24:1 @ La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraux la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraux ili, dirante:Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan.

esperanto@2Samuel:24:3 @ Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?

esperanto@2Samuel:24:7 @ Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba.

esperanto@2Samuel:24:9 @ Kaj Joab transdonis al la regxo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.

esperanto@2Samuel:24:10 @ Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.

esperanto@2Samuel:24:11 @ David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante:

esperanto@2Samuel:24:12 @ Iru kaj diru al David:Tiele diris la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

esperanto@2Samuel:24:13 @ Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li:CXu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto.

esperanto@2Samuel:24:14 @ Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

esperanto@2Samuel:24:16 @ Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

esperanto@2Samuel:24:17 @ Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

esperanto@2Samuel:24:18 @ En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

esperanto@2Samuel:24:19 @ Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo.

esperanto@2Samuel:24:20 @ Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis al la regxo vizagxaltere.

esperanto@2Samuel:24:21 @ Kaj Aravna diris:Por kio mia sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis:Por acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

esperanto@2Samuel:24:22 @ Sed Aravna diris al David:Mia sinjoro la regxo prenu kaj alportu oferojn, kiel placxas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la drasxiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.

esperanto@2Samuel:24:23 @ CXion tion donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, favoru vin.

esperanto@2Samuel:24:24 @ Tamen la regxo diris al Aravna:Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da argxento.

esperanto@2Samuel:24:25 @ Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repacigxis kun la lando; kaj cxesigxis la pesto inter la Izraelidoj.

esperanto@1Kings:1:1 @ La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.

esperanto@1Kings:1:2 @ Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme.

esperanto@1Kings:1:3 @ Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo.

esperanto@1Kings:1:4 @ La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.

esperanto@1Kings:1:5 @ Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li.

esperanto@1Kings:1:6 @ Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom.

esperanto@1Kings:1:8 @ Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.

esperanto@1Kings:1:9 @ Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo.

esperanto@1Kings:1:10 @ Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.

esperanto@1Kings:1:11 @ Kaj Natan diris al Bat-SXeba, patrino de Salomono, jene:CXu vi ne auxdis, ke Adonija, filo de HXagit, farigxis regxo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?

esperanto@1Kings:1:12 @ Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.

esperanto@1Kings:1:13 @ Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo?

esperanto@1Kings:1:14 @ Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.

esperanto@1Kings:1:15 @ Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo.

esperanto@1Kings:1:16 @ Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi?

esperanto@1Kings:1:17 @ Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono.

esperanto@1Kings:1:18 @ Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias.

esperanto@1Kings:1:19 @ Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.

esperanto@1Kings:1:20 @ Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li.

esperanto@1Kings:1:23 @ Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere.

esperanto@1Kings:1:24 @ Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono?

esperanto@1Kings:1:25 @ CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija!

esperanto@1Kings:1:26 @ Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.

esperanto@1Kings:1:27 @ CXu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li?

esperanto@1Kings:1:28 @ Tiam la regxo David respondis kaj diris:Voku al mi Bat-SXeban. Kaj sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo.

esperanto@1Kings:1:29 @ Kaj la regxo jxuris kaj diris:Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el cxiuj malfelicxoj,

esperanto@1Kings:1:30 @ kiel mi jxuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante:Via filo Salomono regxos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataux mi-tiel mi faros hodiaux.

esperanto@1Kings:1:31 @ Tiam Bat-SXeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!

esperanto@1Kings:1:32 @ Kaj la regxo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon.

esperanto@1Kings:1:33 @ Kaj la regxo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Gihxonon.

esperanto@1Kings:1:34 @ Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la regxo Salomono!

esperanto@1Kings:1:37 @ Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David.

esperanto@1Kings:1:38 @ Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj kondukis lin en Gihxonon.

esperanto@1Kings:1:39 @ Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono!

esperanto@1Kings:1:41 @ Tion auxdis Adonija, kaj cxiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la mangxadon; kaj auxdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris:Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?

esperanto@1Kings:1:42 @ Kiam li estis ankoraux parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris:Eniru, cxar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.

esperanto@1Kings:1:43 @ Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija:Jes, nia sinjoro la regxo David faris Salomonon regxo;

esperanto@1Kings:1:45 @ kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin regxo en Gihxon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultigxis; tio estas la bruo, kiun vi auxdis.

esperanto@1Kings:1:47 @ Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli nian sinjoron, la regxon David, dirante:Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la kusxejo.

esperanto@1Kings:1:48 @ Kaj ankaux tiele diris la regxo:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.

esperanto@1Kings:1:49 @ Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de Adonija, kaj foriris cxiu sian vojon.

esperanto@1Kings:1:50 @ Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.

esperanto@1Kings:1:52 @ Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono, tiam li mortos.

esperanto@1Kings:1:53 @ Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.

esperanto@1Kings:2:1 @ Kiam por David alproksimigxis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene:

esperanto@1Kings:2:2 @ Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.

esperanto@1Kings:2:3 @ Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;

esperanto@1Kings:2:4 @ por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

esperanto@1Kings:2:5 @ Ankaux vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj versxis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn sxuojn sur siaj piedoj.

esperanto@1Kings:2:6 @ Agu laux via sagxo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en SXeolon.

esperanto@1Kings:2:7 @ Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi, kiam mi forkuris de via frato Absxalom.

esperanto@1Kings:2:8 @ Kaj jen cxe vi estas SXimei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo.

esperanto@1Kings:2:9 @ Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.

esperanto@1Kings:2:10 @ Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.

esperanto@1Kings:2:11 @ La tempo, kiun David regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.

esperanto@1Kings:2:12 @ Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia regxado tre fortikigxis.

esperanto@1Kings:2:13 @ Adonija, filo de HXagit, venis al Bat-SXeba, patrino de Salomono. SXi diris:CXu kun paco vi venas? Kaj li respondis:Kun paco.

esperanto@1Kings:2:14 @ Kaj li diris:Mi havas aferon al vi. SXi respondis:Parolu.

esperanto@1Kings:2:15 @ Kaj li diris:Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi cxiuj Izraelidoj turnis sian vizagxon, ke mi regxu; sed la regxado deturnigxis kaj transiris al mia frato, cxar de la Eternulo gxi estis destinita al li.

esperanto@1Kings:2:16 @ Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj sxi diris al li:Parolu.

esperanto@1Kings:2:17 @ Kaj li diris:Diru, mi petas, al la regxo Salomono (cxar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la SXunemaninon Abisxag kiel edzinon.

esperanto@1Kings:2:18 @ Kaj Bat-SXeba diris:Bone, mi parolos pri vi kun la regxo.

esperanto@1Kings:2:19 @ Kaj Bat-SXeba venis al la regxo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La regxo levigxis renkonte al sxi kaj adorklinigxis antaux sxi kaj sidigxis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la regxo, kaj sxi sidigxis dekstre de li.

esperanto@1Kings:2:20 @ Kaj sxi diris:Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la regxo diris al sxi:Petu, mia patrino, cxar mi ne rifuzos al vi.

esperanto@1Kings:2:21 @ Kaj sxi diris:La SXunemanino Abisxag estu donata kiel edzino al via frato Adonija.

esperanto@1Kings:2:22 @ Tiam respondis la regxo Salomono kaj diris al sia patrino:Kial vi petas la SXunemaninon Abisxag por Adonija? petu por li ankaux la regxecon, cxar li estas mia pli agxa frato-por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.

esperanto@1Kings:2:23 @ Kaj la regxo Salomono jxuris per la Eternulo, dirante:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraux sia vivo Adonija diris tiujn vortojn.

esperanto@1Kings:2:24 @ Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos mortigita.

esperanto@1Kings:2:26 @ Kaj al la pastro Ebjatar la regxo diris:Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, cxar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaux mia patro David, kaj cxar vi suferis cxion, kion suferis mia patro.

esperanto@1Kings:2:31 @ Tiam la regxo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab versxis.

esperanto@1Kings:2:32 @ La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.

esperanto@1Kings:2:33 @ Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo.

esperanto@1Kings:2:36 @ Kaj la regxo sendis por voki SXimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj logxu tie kaj nenien eliru el tie;

esperanto@1Kings:2:37 @ se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo.

esperanto@1Kings:2:38 @ Kaj SXimei diris al la regxo:Bone; kiel diris mia sinjoro la regxo, tiel via servanto faros. Kaj SXimei logxis en Jerusalem multe da tempo.

esperanto@1Kings:2:39 @ Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.

esperanto@1Kings:2:40 @ Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.

esperanto@1Kings:2:42 @ Tiam la regxo sendis, kaj vokigis SXimein, kaj diris al li:Mi jxurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi:Bona estas tio, kion mi auxdis.

esperanto@1Kings:2:43 @ Kial do vi ne observis la jxuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi?

esperanto@1Kings:2:44 @ Kaj la regxo diris al SXimei:Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo.

esperanto@1Kings:2:45 @ Sed la regxo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaux la Eternulo eterne.

esperanto@1Kings:3:1 @ Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.

esperanto@1Kings:3:3 @ Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laux la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altajxoj.

esperanto@1Kings:3:5 @ En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi.

esperanto@1Kings:3:6 @ Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.

esperanto@1Kings:3:7 @ Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.

esperanto@1Kings:3:8 @ Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.

esperanto@1Kings:3:9 @ Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

esperanto@1Kings:3:11 @ Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi,

esperanto@1Kings:3:12 @ tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

esperanto@1Kings:3:13 @ Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.

esperanto@1Kings:3:14 @ Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.

esperanto@1Kings:3:15 @ Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.

esperanto@1Kings:3:16 @ Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.

esperanto@1Kings:3:17 @ Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo.

esperanto@1Kings:3:18 @ En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.

esperanto@1Kings:3:19 @ Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li.

esperanto@1Kings:3:20 @ Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.

esperanto@1Kings:3:21 @ Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.

esperanto@1Kings:3:22 @ Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.

esperanto@1Kings:3:23 @ Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;

esperanto@1Kings:3:25 @ Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.

esperanto@1Kings:3:26 @ Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.

esperanto@1Kings:3:27 @ Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino.

esperanto@1Kings:3:28 @ Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

esperanto@1Kings:4:7 @ Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn.

esperanto@1Kings:4:13 @ Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;

esperanto@1Kings:4:21 @ Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.

esperanto@1Kings:4:22 @ La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno,

esperanto@1Kings:4:24 @ CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.

esperanto@1Kings:4:25 @ Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.

esperanto@1Kings:4:26 @ Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.

esperanto@1Kings:4:27 @ Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.

esperanto@1Kings:4:32 @ Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.

esperanto@1Kings:5:1 @ HXiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro; cxar HXiram estis amiko de David en la tuta tempo.

esperanto@1Kings:5:3 @ Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin cxirkauxis, gxis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.

esperanto@1Kings:5:5 @ Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante:Via filo, kiun Mi sidigos anstataux vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@1Kings:5:6 @ Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.

esperanto@1Kings:5:7 @ Kiam HXiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj diris:Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon sagxan super tiu grandnombra popolo.

esperanto@1Kings:5:8 @ Kaj HXiram sendis al Salomono, por diri:Mi auxskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.

esperanto@1Kings:5:9 @ Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.

esperanto@1Kings:5:13 @ La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.

esperanto@1Kings:5:15 @ Kaj Salomono havis sepdek mil sxargxoportistojn kaj okdek mil montajn sxtonhakistojn,

esperanto@1Kings:6:2 @ Kaj la domo, kiun la regxo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.

esperanto@1Kings:6:3 @ Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.

esperanto@1Kings:6:6 @ La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.

esperanto@1Kings:6:8 @ La pordo de la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.

esperanto@1Kings:6:10 @ Kaj li konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.

esperanto@1Kings:6:12 @ Koncerne la domon, kiun vi konstruas:se vi irados laux Miaj legxoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,

esperanto@1Kings:6:17 @ Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la templo.

esperanto@1Kings:6:18 @ Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.

esperanto@1Kings:6:20 @ La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.

esperanto@1Kings:6:24 @ Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.

esperanto@1Kings:6:25 @ Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj.

esperanto@1Kings:6:31 @ CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.

esperanto@1Kings:6:36 @ Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.

esperanto@1Kings:7:2 @ Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.

esperanto@1Kings:7:3 @ Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.

esperanto@1Kings:7:4 @ Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.

esperanto@1Kings:7:6 @ Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.

esperanto@1Kings:7:12 @ Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.

esperanto@1Kings:7:14 @ Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.

esperanto@1Kings:7:15 @ Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.

esperanto@1Kings:7:16 @ Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.

esperanto@1Kings:7:18 @ Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.

esperanto@1Kings:7:19 @ La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.

esperanto@1Kings:7:20 @ Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.

esperanto@1Kings:7:23 @ Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

esperanto@1Kings:7:24 @ Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi.

esperanto@1Kings:7:25 @ GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

esperanto@1Kings:7:26 @ GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat’ojn.

esperanto@1Kings:7:27 @ Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.

esperanto@1Kings:7:28 @ Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.

esperanto@1Kings:7:30 @ Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj.

esperanto@1Kings:7:31 @ GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.

esperanto@1Kings:7:37 @ Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.

esperanto@1Kings:7:38 @ Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat’oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.

esperanto@1Kings:7:39 @ Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.

esperanto@1Kings:7:42 @ kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;

esperanto@1Kings:7:49 @ kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;

esperanto@1Kings:7:51 @ Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:1 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@1Kings:8:4 @ Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.

esperanto@1Kings:8:5 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@1Kings:8:7 @ CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.

esperanto@1Kings:8:8 @ Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:8:11 @ Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:13 @ tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.

esperanto@1Kings:8:14 @ Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

esperanto@1Kings:8:15 @ Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

esperanto@1Kings:8:16 @ De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

esperanto@1Kings:8:17 @ Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Kings:8:18 @ Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

esperanto@1Kings:8:19 @ tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@1Kings:8:20 @ Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Kings:8:21 @ Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.

esperanto@1Kings:8:23 @ kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

esperanto@1Kings:8:24 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@1Kings:8:25 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaux Mi, kiel vi iradis antaux Mi.

esperanto@1Kings:8:26 @ Nun, ho Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.

esperanto@1Kings:8:27 @ CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

esperanto@1Kings:8:28 @ Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi hodiaux;

esperanto@1Kings:8:29 @ por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

esperanto@1Kings:8:30 @ Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

esperanto@1Kings:8:31 @ Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:32 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

esperanto@1Kings:8:33 @ Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:34 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.

esperanto@1Kings:8:35 @ Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

esperanto@1Kings:8:36 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

esperanto@1Kings:8:38 @ cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:39 @ Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);

esperanto@1Kings:8:40 @ por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

esperanto@1Kings:8:41 @ Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo

esperanto@1Kings:8:42 @ (cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:43 @ Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

esperanto@1Kings:8:44 @ Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@1Kings:8:46 @ Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman;

esperanto@1Kings:8:47 @ sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

esperanto@1Kings:8:48 @ kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@1Kings:8:49 @ tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;

esperanto@1Kings:8:50 @ kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili.

esperanto@1Kings:8:51 @ CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.

esperanto@1Kings:8:52 @ Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi auxdu ilin pri cxio, pri kio ili vokas al Vi.

esperanto@1Kings:8:53 @ CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

esperanto@1Kings:8:54 @ Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo.

esperanto@1Kings:8:61 @ Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.

esperanto@1Kings:8:66 @ En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

esperanto@1Kings:9:3 @ Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.

esperanto@1Kings:9:4 @ Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:

esperanto@1Kings:9:5 @ tiam Mi fortikigos la tronon de via regxado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

esperanto@1Kings:9:6 @ Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:

esperanto@1Kings:9:7 @ tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.

esperanto@1Kings:9:9 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

esperanto@1Kings:9:13 @ Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:9:19 @ kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

esperanto@1Kings:9:20 @ Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:

esperanto@1Kings:9:21 @ iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:9:23 @ La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.

esperanto@1Kings:9:24 @ La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.

esperanto@1Kings:9:26 @ Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.

esperanto@1Kings:10:1 @ Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.

esperanto@1Kings:10:2 @ Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.

esperanto@1Kings:10:3 @ Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

esperanto@1Kings:10:4 @ Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,

esperanto@1Kings:10:5 @ kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

esperanto@1Kings:10:6 @ Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;

esperanto@1Kings:10:7 @ mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.

esperanto@1Kings:10:8 @ Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.

esperanto@1Kings:10:9 @ Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.

esperanto@1Kings:10:12 @ Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:10:19 @ Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

esperanto@1Kings:10:22 @ CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

esperanto@1Kings:10:24 @ Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.

esperanto@1Kings:10:26 @ Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@1Kings:10:29 @ CXiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

esperanto@1Kings:11:1 @ La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,

esperanto@1Kings:11:2 @ el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo.

esperanto@1Kings:11:3 @ Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.

esperanto@1Kings:11:4 @ En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

esperanto@1Kings:11:5 @ Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj.

esperanto@1Kings:11:6 @ Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.

esperanto@1Kings:11:10 @ kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.

esperanto@1Kings:11:11 @ Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj donos gxin al via servanto.

esperanto@1Kings:11:12 @ Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin forsxiros.

esperanto@1Kings:11:13 @ Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

esperanto@1Kings:11:15 @ Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo

esperanto@1Kings:11:16 @ (cxar ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo);

esperanto@1Kings:11:17 @ tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.

esperanto@1Kings:11:18 @ Ili elmovigxis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al li.

esperanto@1Kings:11:21 @ Kiam Hadad auxdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono:Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.

esperanto@1Kings:11:22 @ Faraono diris al li:CXu io mankas al vi cxe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis:Ne, tamen forliberigu min.

esperanto@1Kings:11:24 @ Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.

esperanto@1Kings:11:25 @ Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.

esperanto@1Kings:11:26 @ Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraux la regxon.

esperanto@1Kings:11:27 @ Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu li levis la manon kontraux la regxon:Salomono konstruis Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David.

esperanto@1Kings:11:28 @ Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.

esperanto@1Kings:11:31 @ Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn

esperanto@1Kings:11:32 @ (sed unu tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael);

esperanto@1Kings:11:33 @ pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.

esperanto@1Kings:11:34 @ Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn.

esperanto@1Kings:11:35 @ Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn;

esperanto@1Kings:11:36 @ kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

esperanto@1Kings:11:37 @ Vin Mi prenos, kaj vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo super Izrael.

esperanto@1Kings:11:38 @ Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.

esperanto@1Kings:11:39 @ Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por cxiam.

esperanto@1Kings:11:40 @ Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al SXisxak, regxo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.

esperanto@1Kings:11:43 @ Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

esperanto@1Kings:12:4 @ Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

esperanto@1Kings:12:6 @ Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?

esperanto@1Kings:12:7 @ Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.

esperanto@1Kings:12:9 @ Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

esperanto@1Kings:12:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@1Kings:12:11 @ tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@1Kings:12:14 @ kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@1Kings:12:16 @ Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

esperanto@1Kings:12:19 @ Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:12:20 @ Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

esperanto@1Kings:12:24 @ Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@1Kings:12:26 @ Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;

esperanto@1Kings:12:28 @ Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.

esperanto@1Kings:12:31 @ Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.

esperanto@1Kings:12:32 @ Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis.

esperanto@1Kings:12:33 @ Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.

esperanto@1Kings:13:2 @ Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.

esperanto@1Kings:13:4 @ Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.

esperanto@1Kings:13:6 @ Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.

esperanto@1Kings:13:7 @ Tiam la regxo diris al la homo de Dio:Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per mangxo, kaj mi donos al vi donacon.

esperanto@1Kings:13:8 @ Sed la homo de Dio diris al la regxo:Ecx se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos akvon en cxi tiu loko;

esperanto@1Kings:13:9 @ cxar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.

esperanto@1Kings:13:14 @ kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li:CXu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris:Mi.

esperanto@1Kings:13:16 @ Sed tiu diris:Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos cxe vi akvon en cxi tiu loko;

esperanto@1Kings:13:17 @ cxar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.

esperanto@1Kings:13:18 @ Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.

esperanto@1Kings:13:21 @ Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi malobeis la busxon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,

esperanto@1Kings:13:22 @ sed vi reiris kaj mangxis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne mangxu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.

esperanto@1Kings:13:25 @ Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu logxis la maljuna profeto.

esperanto@1Kings:13:28 @ Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne mangxis la kadavron kaj ne dissxiris la azenon.

esperanto@1Kings:13:29 @ Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis gxin sur la azenon kaj veturigis gxin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.

esperanto@1Kings:13:32 @ CXar plenumigxos la vorto, kiun li eldiris laux ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri cxiuj domoj de altajxoj, kiuj trovigxas en la urboj de Samario.

esperanto@1Kings:14:2 @ Kaj Jerobeam diris al sia edzino:Levigxu kaj aliaspektigxu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en SXilon; tie trovigxas la profeto Ahxija, kiu antauxdiris al mi, ke mi estos regxo super cxi tiu popolo.

esperanto@1Kings:14:3 @ Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj krucxon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo.

esperanto@1Kings:14:4 @ Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; sxi levigxis kaj iris en SXilon kaj venis en la domon de Ahxija. Ahxija ne povis vidi, cxar liaj okuloj cxesis funkcii pro maljuneco.

esperanto@1Kings:14:5 @ Sed la Eternulo diris al Ahxija:Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, cxar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al sxi; kiam sxi venos, sxi prezentos sin kiel alian personon.

esperanto@1Kings:14:6 @ Kaj kiam Ahxija ekauxdis la sonadon de sxiaj piedoj, kiam sxi eniris en la pordon, li diris:Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.

esperanto@1Kings:14:7 @ Iru, diru al Jerobeam:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,

esperanto@1Kings:14:8 @ kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio placxas al Mi;

esperanto@1Kings:14:9 @ kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian dorson:

esperanto@1Kings:14:10 @ tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino.

esperanto@1Kings:14:12 @ Kaj vi levigxu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.

esperanto@1Kings:14:13 @ Kaj priploros lin cxiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; cxar li sola cxe Jerobeam iros en tombon, cxar en li el la tuta domo de Jerobeam trovigxis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.

esperanto@1Kings:14:17 @ Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.

esperanto@1Kings:14:21 @ Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@1Kings:14:25 @ En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon.

esperanto@1Kings:14:30 @ Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo.

esperanto@1Kings:14:31 @ Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.

esperanto@1Kings:15:3 @ Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

esperanto@1Kings:15:4 @ Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;

esperanto@1Kings:15:5 @ pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.

esperanto@1Kings:15:6 @ Kaj milito estis inter Rehxabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.

esperanto@1Kings:15:8 @ Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa.

esperanto@1Kings:15:11 @ Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David.

esperanto@1Kings:15:14 @ Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.

esperanto@1Kings:15:16 @ Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.

esperanto@1Kings:15:19 @ Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.

esperanto@1Kings:15:24 @ Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.

esperanto@1Kings:15:32 @ Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.

esperanto@1Kings:16:2 @ CXar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,

esperanto@1Kings:16:3 @ tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.

esperanto@1Kings:16:11 @ Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.

esperanto@1Kings:16:18 @ Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,

esperanto@1Kings:16:21 @ Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn:duono de la popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la dua duono aligxis al Omri.

esperanto@1Kings:16:31 @ Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.

esperanto@1Kings:17:1 @ Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.

esperanto@1Kings:17:3 @ Foriru de cxi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kasxu vin cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.

esperanto@1Kings:17:4 @ El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.

esperanto@1Kings:17:6 @ Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.

esperanto@1Kings:17:9 @ Levigxu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon.

esperanto@1Kings:17:10 @ Kaj li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.

esperanto@1Kings:17:11 @ Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.

esperanto@1Kings:17:12 @ Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos.

esperanto@1Kings:17:13 @ Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.

esperanto@1Kings:17:17 @ Post tiu okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri.

esperanto@1Kings:17:18 @ Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!

esperanto@1Kings:17:19 @ Kaj li diris al sxi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton.

esperanto@1Kings:17:20 @ Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! cxu ecx al la vidvino, cxe kiu mi logxas, Vi faros malbonon, mortigante sxian filon?

esperanto@1Kings:17:22 @ Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis.

esperanto@1Kings:17:23 @ Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas.

esperanto@1Kings:17:24 @ Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via busxo estas vera.

esperanto@1Kings:18:1 @ Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos pluvon sur la teron.

esperanto@1Kings:18:4 @ kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)

esperanto@1Kings:18:5 @ Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj.

esperanto@1Kings:18:6 @ Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi gxin:Ahxab iris aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia direkto.

esperanto@1Kings:18:7 @ Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:CXu tio estas vi, mia sinjoro Elija?

esperanto@1Kings:18:8 @ Kaj cxi tiu respondis al li:Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.

esperanto@1Kings:18:9 @ Kaj li diris:Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Ahxab, por ke li mortigu min?

esperanto@1Kings:18:10 @ Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.

esperanto@1Kings:18:11 @ Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.

esperanto@1Kings:18:12 @ Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.

esperanto@1Kings:18:13 @ CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?

esperanto@1Kings:18:14 @ Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie! li ja mortigos min.

esperanto@1Kings:18:15 @ Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li.

esperanto@1Kings:18:17 @ Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li:CXu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?

esperanto@1Kings:18:18 @ Sed li respondis:Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn.

esperanto@1Kings:18:19 @ Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.

esperanto@1Kings:18:21 @ Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.

esperanto@1Kings:18:22 @ Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.

esperanto@1Kings:18:24 @ Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.

esperanto@1Kings:18:25 @ Kaj Elija diris al la profetoj de Baal:Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antauxe, cxar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu.

esperanto@1Kings:18:31 @ Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.

esperanto@1Kings:18:36 @ Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.

esperanto@1Kings:18:37 @ Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.

esperanto@1Kings:18:39 @ Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.

esperanto@1Kings:18:40 @ Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.

esperanto@1Kings:18:42 @ Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn.

esperanto@1Kings:18:44 @ En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Ahxab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo.

esperanto@1Kings:19:2 @ Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili.

esperanto@1Kings:19:3 @ Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.

esperanto@1Kings:19:5 @ Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu.

esperanto@1Kings:19:6 @ Li ekrigardis, kaj jen cxe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi.

esperanto@1Kings:19:7 @ Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo.

esperanto@1Kings:19:8 @ Kaj li levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn gxis HXoreb, la monto de Dio.

esperanto@1Kings:19:9 @ Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras cxi tie, Elija?

esperanto@1Kings:19:10 @ Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

esperanto@1Kings:19:13 @ Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris:Kion vi faras cxi tie, Elija?

esperanto@1Kings:19:14 @ Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

esperanto@1Kings:19:15 @ Kaj la Eternulo diris al li:Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu HXazaelon kiel regxon super Sirio;

esperanto@1Kings:19:16 @ kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.

esperanto@1Kings:19:17 @ Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.

esperanto@1Kings:19:19 @ Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon.

esperanto@1Kings:19:20 @ Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi?

esperanto@1Kings:19:21 @ Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

esperanto@1Kings:20:3 @ kaj dirigis al li:Tiele diras Ben-Hadad:Via argxento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.

esperanto@1Kings:20:4 @ Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi, kaj cxio, kion mi havas.

esperanto@1Kings:20:5 @ La senditoj venis denove, kaj diris:Tiele diras Ben-Hadad:CXar mi sendis al vi, por diri, ke vian argxenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,

esperanto@1Kings:20:6 @ tial morgaux en cxi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili trasercxu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke cxion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.

esperanto@1Kings:20:9 @ Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la regxo:CXion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.

esperanto@1Kings:20:12 @ Kiam Ben-Hadad auxdis tiujn vortojn, dum li kaj la regxoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:Arangxu vin. Kaj ili arangxis sin kontraux la urbo.

esperanto@1Kings:20:13 @ Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@1Kings:20:14 @ Kaj Ahxab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi.

esperanto@1Kings:20:17 @ Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.

esperanto@1Kings:20:18 @ Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.

esperanto@1Kings:20:20 @ Kaj ili batis cxiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, regxo de Sirio, savis sin sur cxevalo kun la rajdistoj.

esperanto@1Kings:20:22 @ Kaj aliris la profeto al la regxo de Izrael, kaj diris al li:Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio iros kontraux vin.

esperanto@1Kings:20:25 @ kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel.

esperanto@1Kings:20:27 @ Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.

esperanto@1Kings:20:28 @ Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@1Kings:20:31 @ Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.

esperanto@1Kings:20:32 @ Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato.

esperanto@1Kings:20:33 @ La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.

esperanto@1Kings:20:34 @ Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

esperanto@1Kings:20:35 @ Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.

esperanto@1Kings:20:36 @ Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.

esperanto@1Kings:20:37 @ Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.

esperanto@1Kings:20:39 @ Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.

esperanto@1Kings:20:40 @ Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la regxo de Izrael diris al li:Tio estas via verdikto, vi mem decidis.

esperanto@1Kings:20:42 @ Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.

esperanto@1Kings:21:1 @ Post tiu historio okazis jeno:Nabot, Jizreelano, havis vinbergxardenon en Jizreel, apud la palaco de Ahxab, regxo de Samario.

esperanto@1Kings:21:2 @ Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante:Donu al mi vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno, cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi per argxento gxian prezon.

esperanto@1Kings:21:3 @ Sed Nabot diris al Ahxab:La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredajxon de miaj patroj.

esperanto@1Kings:21:4 @ Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante:Mi ne donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.

esperanto@1Kings:21:5 @ Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?

esperanto@1Kings:21:6 @ Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon.

esperanto@1Kings:21:7 @ Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano.

esperanto@1Kings:21:10 @ kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.

esperanto@1Kings:21:11 @ Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.

esperanto@1Kings:21:13 @ Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.

esperanto@1Kings:21:15 @ Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.

esperanto@1Kings:21:16 @ Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis, Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi gxin.

esperanto@1Kings:21:18 @ Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin;

esperanto@1Kings:21:19 @ kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon.

esperanto@1Kings:21:20 @ Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

esperanto@1Kings:21:21 @ Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

esperanto@1Kings:21:22 @ Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.

esperanto@1Kings:21:29 @ CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

esperanto@1Kings:22:3 @ La regxo de Izrael diris al siaj servantoj:CXu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni gxin el la manoj de la regxo de Sirio!

esperanto@1Kings:22:4 @ Kaj li diris al Jehosxafat:CXu vi iros kun mi milite kontraux Ramoton en Gilead? Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

esperanto@1Kings:22:7 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

esperanto@1Kings:22:11 @ Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

esperanto@1Kings:22:13 @ La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

esperanto@1Kings:22:14 @ Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.

esperanto@1Kings:22:16 @ Kaj la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Kings:22:17 @ Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

esperanto@1Kings:22:18 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

esperanto@1Kings:22:19 @ Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.

esperanto@1Kings:22:22 @ Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

esperanto@1Kings:22:23 @ Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

esperanto@1Kings:22:24 @ Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

esperanto@1Kings:22:25 @ Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

esperanto@1Kings:22:28 @ Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

esperanto@1Kings:22:30 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.

esperanto@1Kings:22:32 @ Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.

esperanto@1Kings:22:33 @ Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

esperanto@1Kings:22:34 @ Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj pafe trafis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

esperanto@1Kings:22:38 @ Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.

esperanto@1Kings:22:42 @ Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

esperanto@1Kings:22:44 @ Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.

esperanto@1Kings:22:46 @ La lastan kvanton da malcxastistoj, kiuj restis ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.

esperanto@1Kings:22:48 @ Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.

esperanto@1Kings:22:49 @ Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.

esperanto@1Kings:22:50 @ Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

esperanto@2Kings:1:3 @ Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario, kaj diru al ili:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?

esperanto@2Kings:1:4 @ Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.

esperanto@2Kings:1:5 @ Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis?

esperanto@2Kings:1:6 @ Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

esperanto@2Kings:1:7 @ Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?

esperanto@2Kings:1:9 @ Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru.

esperanto@2Kings:1:10 @ Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

esperanto@2Kings:1:11 @ Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide.

esperanto@2Kings:1:12 @ Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

esperanto@2Kings:1:13 @ Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj.

esperanto@2Kings:1:14 @ Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj.

esperanto@2Kings:1:15 @ Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.

esperanto@2Kings:1:16 @ Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

esperanto@2Kings:1:17 @ Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar li ne havis filon.

esperanto@2Kings:2:1 @ Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon, Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.

esperanto@2Kings:2:2 @ Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.

esperanto@2Kings:2:3 @ Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.

esperanto@2Kings:2:4 @ Kaj Elija diris al li:Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.

esperanto@2Kings:2:5 @ Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.

esperanto@2Kings:2:6 @ Kaj Elija diris al li:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.

esperanto@2Kings:2:7 @ Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.

esperanto@2Kings:2:8 @ Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.

esperanto@2Kings:2:9 @ Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.

esperanto@2Kings:2:10 @ Kaj tiu diris:Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.

esperanto@2Kings:2:12 @ Elisxa vidis, kaj ekkriis:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en du pecojn.

esperanto@2Kings:2:13 @ Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.

esperanto@2Kings:2:14 @ Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.

esperanto@2Kings:2:15 @ Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.

esperanto@2Kings:2:16 @ Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj trovigxas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.

esperanto@2Kings:2:17 @ Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.

esperanto@2Kings:2:18 @ Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.

esperanto@2Kings:2:19 @ Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa:Jen do la logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.

esperanto@2Kings:2:24 @ Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn.

esperanto@2Kings:3:4 @ Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun ilia lano.

esperanto@2Kings:3:7 @ Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri:La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

esperanto@2Kings:3:9 @ Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.

esperanto@2Kings:3:11 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.

esperanto@2Kings:3:13 @ Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

esperanto@2Kings:3:14 @ Tiam Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.

esperanto@2Kings:3:17 @ CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.

esperanto@2Kings:3:18 @ Sed cxi tio ne suficxos al la Eternulo; Li transdonos ankaux Moabon en viajn manojn.

esperanto@2Kings:3:19 @ Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj.

esperanto@2Kings:3:21 @ CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.

esperanto@2Kings:3:22 @ Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango.

esperanto@2Kings:3:24 @ Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.

esperanto@2Kings:3:26 @ Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.

esperanto@2Kings:4:1 @ Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.

esperanto@2Kings:4:2 @ Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.

esperanto@2Kings:4:3 @ Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.

esperanto@2Kings:4:4 @ Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.

esperanto@2Kings:4:7 @ Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.

esperanto@2Kings:4:8 @ Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.

esperanto@2Kings:4:13 @ Kaj li diris al li:Diru al sxi:Jen vi prizorgis por ni cxion cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas ion diri al la regxo aux al la militestro? Sed sxi respondis:Mi logxas ja meze de mia popolo.

esperanto@2Kings:4:16 @ Kaj li diris:Post unu jaro en cxi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj sxi diris:Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.

esperanto@2Kings:4:17 @ Sed la virino gravedigxis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al sxi Elisxa.

esperanto@2Kings:4:23 @ Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.

esperanto@2Kings:4:24 @ Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.

esperanto@2Kings:4:25 @ Kaj sxi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio sxin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Gehxazi:Jen estas tiu SXunemanino;

esperanto@2Kings:4:26 @ kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi:Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? SXi diris:Ni fartas bone.

esperanto@2Kings:4:29 @ Kaj li diris al Gehxazi:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizagxon de la knabo.

esperanto@2Kings:4:30 @ Sed la patrino de la knabo diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.

esperanto@2Kings:4:31 @ Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxon de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante:La knabo ne vekigxis.

esperanto@2Kings:4:32 @ Tiam Elisxa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kusxigita sur lia lito.

esperanto@2Kings:4:35 @ Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.

esperanto@2Kings:4:36 @ Tiam li vokis Gehxazin, kaj diris:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj li vokis sxin, kaj sxi venis al li, kaj li diris:Prenu vian filon.

esperanto@2Kings:4:39 @ Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.

esperanto@2Kings:4:40 @ Kaj ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj ekmangxis el la supo, ili ekkriis kaj diris:Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.

esperanto@2Kings:5:6 @ Kaj li alportis al la regxo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite:Kune kun cxi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.

esperanto@2Kings:5:7 @ Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:CXu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.

esperanto@2Kings:5:8 @ Kiam Elisxa, la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael dissxiris siajn vestojn, li sendis al la regxo, por diri:Kial vi dissxiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.

esperanto@2Kings:5:10 @ Kaj Elisxa sendis al li senditon, por diri:Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renovigxos via korpo kaj vi farigxos pura.

esperanto@2Kings:5:12 @ CXu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.

esperanto@2Kings:5:13 @ Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura!

esperanto@2Kings:5:14 @ Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.

esperanto@2Kings:5:15 @ Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom cxe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.

esperanto@2Kings:5:16 @ Sed tiu diris:Kiel vivas la Eternulo, antaux kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis cxe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.

esperanto@2Kings:5:17 @ Tiam Naaman diris:Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; cxar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek bucxoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.

esperanto@2Kings:5:18 @ Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton:kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorklinigxi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorklinigxos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.

esperanto@2Kings:5:20 @ Gehxazi, la junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.

esperanto@2Kings:5:21 @ Kaj Gehxazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la cxaro renkonte al li, kaj diris:CXu la farto estas bona?

esperanto@2Kings:5:25 @ Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris.

esperanto@2Kings:5:26 @ Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?

esperanto@2Kings:5:27 @ La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

esperanto@2Kings:6:1 @ La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;

esperanto@2Kings:6:3 @ Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.

esperanto@2Kings:6:9 @ Tiam la homo de Dio sendis al la regxo de Izrael, por diri:Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, cxar tie staras la Sirianoj.

esperanto@2Kings:6:11 @ Maltrankviligxis la koro de la regxo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili:CXu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la regxo de Izrael?

esperanto@2Kings:6:12 @ Tiam diris unu el liaj servantoj:Ne, mia sinjoro, ho regxo! sed la profeto Elisxa, kiu estas en Izrael, raportas al la regxo de Izrael ecx tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormocxambro.

esperanto@2Kings:6:15 @ Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?

esperanto@2Kings:6:17 @ Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

esperanto@2Kings:6:19 @ Kaj Elisxa diris al ili:GXi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.

esperanto@2Kings:6:20 @ Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.

esperanto@2Kings:6:21 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Elisxa, kiam li ekvidis ilin:CXu mi ne mortigu ilin? cxu mi ne mortigu ilin, mia patro?

esperanto@2Kings:6:22 @ Sed li diris:Ne mortigu; cxu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaux ilin panon kaj akvon; ili mangxu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.

esperanto@2Kings:6:25 @ Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.

esperanto@2Kings:6:26 @ Unu fojon la regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante:Helpu, mia sinjoro, ho regxo!

esperanto@2Kings:6:27 @ Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo?

esperanto@2Kings:6:28 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? SXi respondis:CXi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux.

esperanto@2Kings:6:29 @ Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon.

esperanto@2Kings:6:30 @ Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo.

esperanto@2Kings:6:32 @ Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li, li diris al la plejagxuloj:CXu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li.

esperanto@2Kings:7:2 @ Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la regxo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj tiu diris:Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

esperanto@2Kings:7:4 @ Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos cxi tie, ni ankaux mortos; ni iru do kaj jxetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.

esperanto@2Kings:7:5 @ Kaj ili levigxis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.

esperanto@2Kings:7:7 @ Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.

esperanto@2Kings:7:10 @ Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.

esperanto@2Kings:7:12 @ Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj:Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kasxi sin sur la kampo, pensante:Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.

esperanto@2Kings:7:13 @ Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris:Oni prenu do kvin el la restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aux kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.

esperanto@2Kings:7:15 @ Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo.

esperanto@2Kings:7:19 @ tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj li diris:Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

esperanto@2Kings:8:1 @ Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj.

esperanto@2Kings:8:2 @ Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn.

esperanto@2Kings:8:3 @ Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo.

esperanto@2Kings:8:5 @ Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.

esperanto@2Kings:8:6 @ Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.

esperanto@2Kings:8:8 @ Tiam la regxo diris al HXazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.

esperanto@2Kings:8:9 @ Kaj HXazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:CXu mi resanigxos de cxi tiu malsano?

esperanto@2Kings:8:10 @ Kaj Elisxa diris al li:Iru, diru al li:Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.

esperanto@2Kings:8:12 @ HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.

esperanto@2Kings:8:13 @ HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.

esperanto@2Kings:8:14 @ Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.

esperanto@2Kings:8:15 @ Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.

esperanto@2Kings:8:16 @ En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo.

esperanto@2Kings:8:17 @ Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Kings:8:19 @ Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

esperanto@2Kings:8:21 @ Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.

esperanto@2Kings:8:24 @ Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.

esperanto@2Kings:8:26 @ La agxon de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael.

esperanto@2Kings:8:29 @ Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

esperanto@2Kings:9:1 @ La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.

esperanto@2Kings:9:2 @ Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.

esperanto@2Kings:9:3 @ Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.

esperanto@2Kings:9:5 @ Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.

esperanto@2Kings:9:6 @ Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.

esperanto@2Kings:9:7 @ Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel.

esperanto@2Kings:9:8 @ Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

esperanto@2Kings:9:11 @ Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.

esperanto@2Kings:9:12 @ Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.

esperanto@2Kings:9:13 @ Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo.

esperanto@2Kings:9:15 @ Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.

esperanto@2Kings:9:16 @ Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon.

esperanto@2Kings:9:17 @ La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris:Mi vidas amason. Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili, por ke li demandu, cxu cxio estas en ordo.

esperanto@2Kings:9:18 @ Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis.

esperanto@2Kings:9:19 @ Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.

esperanto@2Kings:9:22 @ Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:CXu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj?

esperanto@2Kings:9:25 @ Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon:

esperanto@2Kings:9:26 @ Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@2Kings:9:27 @ Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.

esperanto@2Kings:9:28 @ Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.

esperanto@2Kings:9:32 @ Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris:Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj.

esperanto@2Kings:9:35 @ Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.

esperanto@2Kings:10:1 @ Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta enhavo:

esperanto@2Kings:10:2 @ Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:

esperanto@2Kings:10:3 @ tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.

esperanto@2Kings:10:4 @ Sed ili tre forte ektimis, kaj diris:Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros?

esperanto@2Kings:10:5 @ Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.

esperanto@2Kings:10:6 @ Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo:Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaux en cxi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da regxidoj estis sepdek homoj cxe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.

esperanto@2Kings:10:9 @ Matene li eliris kaj starigxis, kaj diris al la tuta popolo:Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraux mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis cxiujn cxi tiujn?

esperanto@2Kings:10:11 @ Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.

esperanto@2Kings:10:12 @ Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj,

esperanto@2Kings:10:13 @ Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris:Kiuj vi estas? Ili respondis:Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj de la regxino.

esperanto@2Kings:10:14 @ Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.

esperanto@2Kings:10:15 @ De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.

esperanto@2Kings:10:18 @ Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;

esperanto@2Kings:10:19 @ kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.

esperanto@2Kings:10:23 @ Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.

esperanto@2Kings:10:24 @ Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.

esperanto@2Kings:10:29 @ Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Daniel.

esperanto@2Kings:10:30 @ Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.

esperanto@2Kings:11:1 @ Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.

esperanto@2Kings:11:5 @ Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la regxo;

esperanto@2Kings:11:7 @ Du partoj el vi cxiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon cxe la regxo en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:8 @ Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.

esperanto@2Kings:11:10 @ La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn, kiuj apartenis al la regxo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:12 @ Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis:Vivu la regxo!

esperanto@2Kings:11:14 @ Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono, laux la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

esperanto@2Kings:11:15 @ Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Oni ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:20 @ Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa domo.

esperanto@2Kings:11:21 @ La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.

esperanto@2Kings:12:2 @ Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.

esperanto@2Kings:12:5 @ la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.

esperanto@2Kings:12:7 @ la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo.

esperanto@2Kings:12:10 @ CXiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:12:11 @ Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,

esperanto@2Kings:12:12 @ kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.

esperanto@2Kings:12:14 @ sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.

esperanto@2Kings:12:18 @ Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.

esperanto@2Kings:12:20 @ Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.

esperanto@2Kings:12:21 @ Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.

esperanto@2Kings:13:4 @ Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio.

esperanto@2Kings:13:6 @ Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)

esperanto@2Kings:13:7 @ Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.

esperanto@2Kings:13:11 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.

esperanto@2Kings:13:16 @ Kaj li diris al la regxo de Izrael:Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Elisxa metis siajn manojn sur la manojn de la regxo,

esperanto@2Kings:13:17 @ kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Elisxa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.

esperanto@2Kings:13:19 @ Tiam ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn gxis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.

esperanto@2Kings:13:21 @ Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.

esperanto@2Kings:13:22 @ HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz.

esperanto@2Kings:13:23 @ Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.

esperanto@2Kings:14:2 @ Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.

esperanto@2Kings:14:3 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.

esperanto@2Kings:14:9 @ Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.

esperanto@2Kings:14:10 @ Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

esperanto@2Kings:14:14 @ Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

esperanto@2Kings:14:17 @ Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.

esperanto@2Kings:14:20 @ Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.

esperanto@2Kings:14:21 @ Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

esperanto@2Kings:14:23 @ En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, en Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn.

esperanto@2Kings:14:26 @ CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.

esperanto@2Kings:14:27 @ La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.

esperanto@2Kings:15:2 @ Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.

esperanto@2Kings:15:7 @ Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

esperanto@2Kings:15:12 @ Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael gxis la kvara generacio. Tiel farigxis.

esperanto@2Kings:15:18 @ Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:15:20 @ Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.

esperanto@2Kings:15:23 @ En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn.

esperanto@2Kings:15:25 @ Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

esperanto@2Kings:15:27 @ En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn.

esperanto@2Kings:15:33 @ Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

esperanto@2Kings:15:38 @ Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

esperanto@2Kings:16:2 @ La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.

esperanto@2Kings:16:5 @ Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni.

esperanto@2Kings:16:7 @ Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi.

esperanto@2Kings:16:8 @ Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:16:10 @ La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo.

esperanto@2Kings:16:12 @ Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon

esperanto@2Kings:16:14 @ Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde.

esperanto@2Kings:16:20 @ Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.

esperanto@2Kings:17:13 @ Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.

esperanto@2Kings:17:15 @ kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;

esperanto@2Kings:17:16 @ kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;

esperanto@2Kings:17:18 @ Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.

esperanto@2Kings:17:19 @ Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.

esperanto@2Kings:17:21 @ CXar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel regxon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.

esperanto@2Kings:17:23 @ gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.

esperanto@2Kings:17:26 @ Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando.

esperanto@2Kings:17:27 @ Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando.

esperanto@2Kings:17:33 @ La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.

esperanto@2Kings:17:36 @ sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;

esperanto@2Kings:17:37 @ kaj la legxojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin cxiam, kaj ne timu aliajn diojn;

esperanto@2Kings:17:38 @ kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;

esperanto@2Kings:17:39 @ sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de cxiuj viaj malamikoj.

esperanto@2Kings:17:41 @ Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj ili servis, ankaux iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas gxis la nuna tago.

esperanto@2Kings:18:2 @ Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja.

esperanto@2Kings:18:3 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

esperanto@2Kings:18:7 @ Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.

esperanto@2Kings:18:14 @ Tiam HXizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri:Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio metis sur HXizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro.

esperanto@2Kings:18:15 @ Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.

esperanto@2Kings:18:19 @ Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?

esperanto@2Kings:18:20 @ Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

esperanto@2Kings:18:21 @ Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.

esperanto@2Kings:18:22 @ Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.

esperanto@2Kings:18:23 @ Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?

esperanto@2Kings:18:24 @ Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?

esperanto@2Kings:18:26 @ Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.

esperanto@2Kings:18:27 @ Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?

esperanto@2Kings:18:29 @ Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano.

esperanto@2Kings:18:30 @ Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:18:31 @ Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto,

esperanto@2Kings:18:32 @ gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.

esperanto@2Kings:18:33 @ CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?

esperanto@2Kings:18:34 @ Kie estas la dioj de HXamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el miaj manoj?

esperanto@2Kings:18:35 @ Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?

esperanto@2Kings:19:4 @ Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.

esperanto@2Kings:19:6 @ Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:19:8 @ Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.

esperanto@2Kings:19:9 @ Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Tiam li denove sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:

esperanto@2Kings:19:10 @ Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:19:11 @ Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?

esperanto@2Kings:19:12 @ CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?

esperanto@2Kings:19:14 @ HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.

esperanto@2Kings:19:15 @ Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

esperanto@2Kings:19:16 @ klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.

esperanto@2Kings:19:19 @ Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

esperanto@2Kings:19:20 @ Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio, Mi auxdis.

esperanto@2Kings:19:21 @ Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

esperanto@2Kings:19:22 @ Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!

esperanto@2Kings:19:23 @ Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.

esperanto@2Kings:19:25 @ CXu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

esperanto@2Kings:19:27 @ Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.

esperanto@2Kings:19:28 @ Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

esperanto@2Kings:19:29 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

esperanto@2Kings:19:31 @ CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

esperanto@2Kings:19:34 @ Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

esperanto@2Kings:19:35 @ En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

esperanto@2Kings:19:36 @ Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.

esperanto@2Kings:20:1 @ En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.

esperanto@2Kings:20:2 @ Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante:

esperanto@2Kings:20:3 @ Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

esperanto@2Kings:20:5 @ Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Kings:20:6 @ Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.

esperanto@2Kings:20:9 @ Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:cxu la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi iru returne je dek gradoj?

esperanto@2Kings:20:13 @ Kaj HXizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.

esperanto@2Kings:20:14 @ Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.

esperanto@2Kings:20:15 @ Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

esperanto@2Kings:20:17 @ Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

esperanto@2Kings:20:18 @ Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

esperanto@2Kings:20:19 @ Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.

esperanto@2Kings:21:1 @ La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXefci-Ba.

esperanto@2Kings:21:3 @ Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

esperanto@2Kings:21:7 @ Ankaux la idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,

esperanto@2Kings:21:13 @ Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.

esperanto@2Kings:21:19 @ La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba.

esperanto@2Kings:22:1 @ La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.

esperanto@2Kings:22:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.

esperanto@2Kings:22:5 @ kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,

esperanto@2Kings:22:8 @ Kaj la cxefpastro HXilkija diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj HXilkija donis la libron al SXafan, kaj li gxin legis.

esperanto@2Kings:22:9 @ Kaj la skribisto SXafan venis al la regxo kaj alportis al la regxo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elsxutis la monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:22:13 @ Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni.

esperanto@2Kings:22:15 @ Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

esperanto@2Kings:22:18 @ Sed koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:

esperanto@2Kings:22:19 @ CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

esperanto@2Kings:22:20 @ Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

esperanto@2Kings:23:2 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:23:3 @ Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aligxis al la interligo.

esperanto@2Kings:23:7 @ Kaj li detruis la domojn de malcxastistoj, kiuj estis cxe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Asxtar.

esperanto@2Kings:23:16 @ Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.

esperanto@2Kings:23:17 @ Kaj li diris:Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la logxantoj de la urbo diris al li:Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antauxdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.

esperanto@2Kings:23:18 @ Kaj li diris:Lasu lin kusxi, neniu tusxu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario.

esperanto@2Kings:23:21 @ Kaj la regxo ordonis al la tuta popolo, dirante:Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.

esperanto@2Kings:23:24 @ Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn, kiuj montrigxis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro HXilkija trovis en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:23:27 @ Kaj la Eternulo diris:Ankaux Judujon Mi forigos de antaux Mia vizagxo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpusxos cxi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.

esperanto@2Kings:23:29 @ En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.

esperanto@2Kings:23:31 @ La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.

esperanto@2Kings:23:36 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.

esperanto@2Kings:24:3 @ Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris;

esperanto@2Kings:24:8 @ La agxon de dek ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Nehxusxta, filino de Elnatan, el Jerusalem.

esperanto@2Kings:24:18 @ La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.

esperanto@2Kings:24:20 @ CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.

esperanto@2Kings:25:3 @ En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

esperanto@2Kings:25:8 @ En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon.

esperanto@2Kings:25:12 @ Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.

esperanto@2Kings:25:17 @ La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.

esperanto@2Kings:25:19 @ Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.

esperanto@2Kings:25:24 @ Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone.

esperanto@2Kings:25:25 @ Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.

esperanto@2Kings:25:26 @ Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.

esperanto@2Kings:25:27 @ En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la malliberejo;

esperanto@2Kings:25:29 @ kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;

esperanto@2Kings:25:30 @ kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.

esperanto@1Chronicles:1:9 @ La filoj de Kusx:Seba, HXavila, Sabta, Raama, kaj Sabtehxa. La filoj de Raama:SXeba kaj Dedan.

esperanto@1Chronicles:1:15 @ la HXividoj, la Arkidoj, la Sinidoj,

esperanto@1Chronicles:1:19 @ Al Eber naskigxis du filoj:la nomo de unu estis Peleg, cxar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan.

esperanto@1Chronicles:1:23 @ Ofir, HXavila, kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Joktan.

esperanto@1Chronicles:1:32 @ La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn sxi naskis:Zimran, Joksxan, Medan, Midjan, Jisxbak, kaj SXuahx. Kaj la filoj de Joksxan estis SXeba kaj Dedan.

esperanto@1Chronicles:1:46 @ Kaj HXusxam mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit.

esperanto@1Chronicles:2:1 @ Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun,

esperanto@1Chronicles:2:4 @ Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin.

esperanto@1Chronicles:2:6 @ La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin.

esperanto@1Chronicles:2:14 @ la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,

esperanto@1Chronicles:2:15 @ la sesa estis Ocem, la sepa estis David.

esperanto@1Chronicles:2:21 @ Poste HXecron envenis al la filino de Mahxir, patro de Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon.

esperanto@1Chronicles:2:22 @ Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead.

esperanto@1Chronicles:2:23 @ Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead.

esperanto@1Chronicles:2:26 @ Jerahxmeel havis ankaux alian edzinon, sxia nomo estis Atara; sxi estis la patrino de Onam.

esperanto@1Chronicles:2:34 @ SXesxan ne havis filojn, sed nur filinojn. SXesxan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarhxa;

esperanto@1Chronicles:2:46 @ Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis HXaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj HXaran naskigis Gazezon.

esperanto@1Chronicles:2:48 @ Maahxa, kromvirino de Kaleb, naskis SXeberon kaj Tirhxanan.

esperanto@1Chronicles:2:52 @ SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuhxot.

esperanto@1Chronicles:3:1 @ Jen estas la filoj de David, kiuj naskigxis al li en HXebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Ahxinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

esperanto@1Chronicles:3:3 @ la kvina estis SXefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;

esperanto@1Chronicles:3:9 @ Tio estas cxiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.

esperanto@1Chronicles:3:20 @ ankaux cxi tiuj kvin:HXasxuba, Ohel, Berehxja, HXasadja, kaj Jusxab- HXesed.

esperanto@1Chronicles:4:5 @ Asxhxur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn:HXela kaj Naara.

esperanto@1Chronicles:4:10 @ Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

esperanto@1Chronicles:4:27 @ SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda.

esperanto@1Chronicles:4:31 @ en Bet-Markabot, HXacar-Susim, Bet-Biri, kaj SXaaraim. Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David.

esperanto@1Chronicles:4:32 @ Iliaj vilagxoj estis:Etam, Ain, Rimon, Tohxen, kaj Asxan, kvin urboj;

esperanto@1Chronicles:4:33 @ kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.

esperanto@1Chronicles:4:40 @ kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe.

esperanto@1Chronicles:4:41 @ Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj.

esperanto@1Chronicles:4:42 @ Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei.

esperanto@1Chronicles:4:43 @ Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.

esperanto@1Chronicles:5:9 @ Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.

esperanto@1Chronicles:5:18 @ La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.

esperanto@1Chronicles:5:20 @ Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.

esperanto@1Chronicles:5:21 @ Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.

esperanto@1Chronicles:5:24 @ Kaj jen estas la cxefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jisxei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jahxdiel, viroj potencaj, viroj famaj, cxefoj de siaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:5:25 @ Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malcxaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaux ili;

esperanto@1Chronicles:6:1 @ La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:6:16 @ La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:6:19 @ La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Kaj jen estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj:

esperanto@1Chronicles:6:31 @ Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;

esperanto@1Chronicles:6:38 @ filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.

esperanto@1Chronicles:6:43 @ filo de Jahxat, filo de Gersxon, filo de Levi.

esperanto@1Chronicles:6:47 @ filo de Mahxli, filo de Musxi, filo de Merari, filo de Levi.

esperanto@1Chronicles:6:48 @ Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:6:54 @ Kaj jen estas iliaj logxlokoj, laux iliaj vilagxoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, cxar al ili destinis la loto,

esperanto@1Chronicles:6:56 @ sed la kampon de tiu urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune.

esperanto@1Chronicles:6:64 @ Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antauxurbojn.

esperanto@1Chronicles:7:2 @ La idoj de Tola:Uzi, Refaja, Jeriel, Jahxmaj, Jibsam, kaj SXemuel, cxefoj de patrodomoj de Tola, kuragxaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent.

esperanto@1Chronicles:7:3 @ La idoj de Uzi:Jizrahxja; la idoj de Jizrahxja:Mihxael, Obadja, Joel, kaj Jisxija-kune kvin patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:7:4 @ Kun ili, laux iliaj generacioj, laux iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; cxar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj.

esperanto@1Chronicles:7:7 @ La idoj de Bela:Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri-kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar.

esperanto@1Chronicles:7:14 @ La filoj de Manase:Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; sxi naskis ankaux Mahxiron, la patron de Gilead.

esperanto@1Chronicles:7:15 @ Mahxir prenis edzinon el la domanaro de HXupim kaj SXupim; la nomo de lia fratino estis Maahxa. La nomo de la dua estis Celofhxad. Celofhxad havis nur filinojn.

esperanto@1Chronicles:7:30 @ La filoj de Asxer:Jimna, Jisxva, Jisxvi, Beria; ilia fratino estis Serahx.

esperanto@1Chronicles:7:40 @ CXiuj cxi tiuj estis idoj de Asxer, cxefoj de patrodomoj, elektitaj, kuragxaj militistoj, cxefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.

esperanto@1Chronicles:8:2 @ Nohxa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina.

esperanto@1Chronicles:8:38 @ Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Acel.

esperanto@1Chronicles:8:40 @ La filoj de Ulam estis kuragxaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:cent kvindek. CXiuj cxi tiuj estis el la Benjamenidoj.

esperanto@1Chronicles:9:2 @ La unuaj logxantoj, kiuj logxis en siaj posedajxoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.

esperanto@1Chronicles:9:9 @ kaj iliaj fratoj laux sia deveno, nauxcent kvindek ses. CXiuj cxi tiuj estis cxefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:9:14 @ El la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, el la idoj de Merari;

esperanto@1Chronicles:9:16 @ Obadja, filo de SXemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Berehxja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu logxis en la vilagxoj de la Netofaanoj.

esperanto@1Chronicles:9:18 @ Kaj gxis nun cxe la regxa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.

esperanto@1Chronicles:9:22 @ La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj cxe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laux siaj vilagxoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antauxvidisto, pro ilia fideleco.

esperanto@1Chronicles:9:25 @ Iliaj fratoj estis en siaj vilagxoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili.

esperanto@1Chronicles:9:26 @ CXar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la cxambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:9:27 @ Ili noktadis cxirkaux la domo de Dio, cxar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi cxiumatene.

esperanto@1Chronicles:9:29 @ Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.

esperanto@1Chronicles:9:31 @ Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de SXalum, Korahxido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.

esperanto@1Chronicles:9:32 @ Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por cxiu sabato.

esperanto@1Chronicles:9:33 @ La kantistoj, cxefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la cxambroj, cxar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.

esperanto@1Chronicles:9:34 @ Tio estas la cxefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili logxis en Jerusalem.

esperanto@1Chronicles:9:44 @ Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. Tio estis la filoj de Acel.

esperanto@1Chronicles:10:3 @ La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.

esperanto@1Chronicles:10:4 @ Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

esperanto@1Chronicles:10:5 @ Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis.

esperanto@1Chronicles:10:7 @ Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.

esperanto@1Chronicles:10:8 @ En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.

esperanto@1Chronicles:10:12 @ tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.

esperanto@1Chronicles:10:14 @ sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.

esperanto@1Chronicles:11:1 @ Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno.

esperanto@1Chronicles:11:2 @ Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.

esperanto@1Chronicles:11:3 @ Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

esperanto@1Chronicles:11:4 @ Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando.

esperanto@1Chronicles:11:5 @ Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

esperanto@1Chronicles:11:6 @ Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo.

esperanto@1Chronicles:11:7 @ Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David.

esperanto@1Chronicles:11:9 @ Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

esperanto@1Chronicles:11:10 @ Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:11:11 @ Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.

esperanto@1Chronicles:11:13 @ Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:11:14 @ Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.

esperanto@1Chronicles:11:15 @ Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim.

esperanto@1Chronicles:11:16 @ David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

esperanto@1Chronicles:11:17 @ Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?

esperanto@1Chronicles:11:18 @ Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

esperanto@1Chronicles:11:19 @ kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

esperanto@1Chronicles:11:20 @ Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

esperanto@1Chronicles:11:23 @ Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

esperanto@1Chronicles:11:24 @ Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

esperanto@1Chronicles:11:25 @ Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

esperanto@1Chronicles:11:46 @ Eliel, la Mahxavido, Jeribaj kaj Josxavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,

esperanto@1Chronicles:12:1 @ Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraux kasxita antaux Saul, filo de Kisx; ili ankaux estis inter la herooj, helpantoj en la milito;

esperanto@1Chronicles:12:8 @ El la Gadidoj apartigxis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuragxaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per sxildo kaj lanco; iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:

esperanto@1Chronicles:12:10 @ Misxmana la kvara, Jeremia la kvina,

esperanto@1Chronicles:12:16 @ Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.

esperanto@1Chronicles:12:17 @ Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.

esperanto@1Chronicles:12:18 @ Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jisxaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, cxar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin cxefoj de la militistoj.

esperanto@1Chronicles:12:19 @ Ankaux el la Manaseidoj oni aligxis al David, kiam li iris kun la Filisxtoj milite kontraux Saulon, sed ne helpis al ili; cxar post konsiligxo la estroj de la Filisxtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aligxos al sia sinjoro Saul.

esperanto@1Chronicles:12:21 @ Kaj ili helpis al David kontraux la militistoj, cxar ili cxiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.

esperanto@1Chronicles:12:22 @ CXiutage oni venis pli al David, por helpi al li, gxis kolektigxis granda armeo, kiel armeo de Dio.

esperanto@1Chronicles:12:23 @ Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:

esperanto@1Chronicles:12:26 @ el la Levidoj estis kvar mil sescent;

esperanto@1Chronicles:12:29 @ el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;

esperanto@1Chronicles:12:30 @ el la Efraimidoj dudek mil okcent kuragxaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;

esperanto@1Chronicles:12:31 @ el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon;

esperanto@1Chronicles:12:33 @ el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo;

esperanto@1Chronicles:12:38 @ CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon.

esperanto@1Chronicles:12:39 @ Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili;

esperanto@1Chronicles:12:40 @ ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.

esperanto@1Chronicles:13:1 @ David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj;

esperanto@1Chronicles:13:2 @ kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni;

esperanto@1Chronicles:13:5 @ Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.

esperanto@1Chronicles:13:6 @ Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.

esperanto@1Chronicles:13:8 @ Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

esperanto@1Chronicles:13:11 @ Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

esperanto@1Chronicles:13:12 @ Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?

esperanto@1Chronicles:13:13 @ Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.

esperanto@1Chronicles:14:1 @ HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.

esperanto@1Chronicles:14:2 @ Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.

esperanto@1Chronicles:14:3 @ Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.

esperanto@1Chronicles:14:8 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj li eliris kontraux ilin.

esperanto@1Chronicles:14:10 @ Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.

esperanto@1Chronicles:14:11 @ Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

esperanto@1Chronicles:14:12 @ Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.

esperanto@1Chronicles:14:14 @ Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

esperanto@1Chronicles:14:15 @ kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:14:16 @ Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.

esperanto@1Chronicles:14:17 @ Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.

esperanto@1Chronicles:15:1 @ Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super gxi.

esperanto@1Chronicles:15:2 @ Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.

esperanto@1Chronicles:15:3 @ Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.

esperanto@1Chronicles:15:4 @ Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:

esperanto@1Chronicles:15:11 @ Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, SXemaja, Eliel, kaj Aminadab;

esperanto@1Chronicles:15:12 @ kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;

esperanto@1Chronicles:15:13 @ cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas.

esperanto@1Chronicles:15:14 @ Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Chronicles:15:15 @ Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo, sur siaj sxultroj, per stangoj sur ili.

esperanto@1Chronicles:15:16 @ Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.

esperanto@1Chronicles:15:17 @ Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;

esperanto@1Chronicles:15:22 @ Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.

esperanto@1Chronicles:15:25 @ Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.

esperanto@1Chronicles:15:26 @ Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.

esperanto@1Chronicles:15:27 @ David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.

esperanto@1Chronicles:15:29 @ Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

esperanto@1Chronicles:16:1 @ Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion.

esperanto@1Chronicles:16:2 @ Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:16:3 @ Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.

esperanto@1Chronicles:16:4 @ Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael:

esperanto@1Chronicles:16:7 @ Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

esperanto@1Chronicles:16:11 @ Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

esperanto@1Chronicles:16:13 @ Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

esperanto@1Chronicles:16:18 @ Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

esperanto@1Chronicles:16:19 @ Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

esperanto@1Chronicles:16:35 @ Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.

esperanto@1Chronicles:16:43 @ Kaj la tuta popolo disiris cxiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.

esperanto@1Chronicles:17:1 @ Kiam David logxis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj.

esperanto@1Chronicles:17:2 @ Kaj Natan diris al David:CXion, kio estas sur via koro, faru, cxar Dio estas kun vi.

esperanto@1Chronicles:17:4 @ Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi;

esperanto@1Chronicles:17:6 @ Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

esperanto@1Chronicles:17:7 @ Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

esperanto@1Chronicles:17:8 @ kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

esperanto@1Chronicles:17:9 @ kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis gxin tiel, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin, kiel antauxe;

esperanto@1Chronicles:17:10 @ kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:17:11 @ Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.

esperanto@1Chronicles:17:13 @ Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi.

esperanto@1Chronicles:17:15 @ Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

esperanto@1Chronicles:17:16 @ Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

esperanto@1Chronicles:17:17 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto ecx por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.

esperanto@1Chronicles:17:18 @ Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.

esperanto@1Chronicles:17:19 @ Ho Eternulo, por Via servanto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri cxian grandecon.

esperanto@1Chronicles:17:20 @ Ho Eternulo, ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

esperanto@1Chronicles:17:21 @ Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandajxoj kaj timindajxoj, forpelante naciojn antaux Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?

esperanto@1Chronicles:17:22 @ Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

esperanto@1Chronicles:17:23 @ Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, verigxu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

esperanto@1Chronicles:17:24 @ Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaux Vi.

esperanto@1Chronicles:17:25 @ CXar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuragxon pregxi antaux Vi.

esperanto@1Chronicles:17:26 @ Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto cxi tiun bonajxon.

esperanto@1Chronicles:17:27 @ Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.

esperanto@1Chronicles:18:1 @ Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj gxiajn filinurbojn el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:18:2 @ Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

esperanto@1Chronicles:18:3 @ Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

esperanto@1Chronicles:18:4 @ Kaj David venkoprenis de li mil cxarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

esperanto@1Chronicles:18:5 @ La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

esperanto@1Chronicles:18:6 @ Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@1Chronicles:18:7 @ Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:18:8 @ Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

esperanto@1Chronicles:18:9 @ Kiam Tou, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, regxo de Coba,

esperanto@1Chronicles:18:10 @ tiam li sendis sian filon Hadoram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraux Hadarezer kaj venkobatis lin (cxar Tou estis en milito kontraux Hadarezer); kaj li havis kun si cxiaspecajn vazojn el oro, argxento, kaj kupro.

esperanto@1Chronicles:18:11 @ Ankaux cxi tiujn David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li prenis de cxiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek.

esperanto@1Chronicles:18:13 @ kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@1Chronicles:18:14 @ Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj li faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

esperanto@1Chronicles:18:17 @ Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la regxo.

esperanto@1Chronicles:19:2 @ Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, cxar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al HXanun, por lin konsoli.

esperanto@1Chronicles:19:3 @ Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?

esperanto@1Chronicles:19:4 @ Tiam HXanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

esperanto@1Chronicles:19:5 @ Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, cxar la viroj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

esperanto@1Chronicles:19:6 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraux si Davidon, tiam HXanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da argxento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maahxa, kaj el Coba cxarojn kaj rajdistojn.

esperanto@1Chronicles:19:8 @ Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.

esperanto@1Chronicles:19:10 @ Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;

esperanto@1Chronicles:19:12 @ Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;

esperanto@1Chronicles:19:15 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux lia frato Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:19:16 @ Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj SXofahx, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.

esperanto@1Chronicles:19:17 @ Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalarangxigxis kontraux ili; David arangxis batalon kontraux la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.

esperanto@1Chronicles:19:18 @ Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil cxaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaux SXofahxon, la militestron, li mortigis.

esperanto@1Chronicles:19:19 @ Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetigxis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.

esperanto@1Chronicles:20:1 @ Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksiegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis gxin.

esperanto@1Chronicles:20:2 @ Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke gxi enhavas lauxpeze kikaron da oro, kaj estis en gxi multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

esperanto@1Chronicles:20:3 @ Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj drasxiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:20:6 @ Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.

esperanto@1Chronicles:20:7 @ Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.

esperanto@1Chronicles:20:8 @ Tiuj naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.

esperanto@1Chronicles:21:1 @ Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.

esperanto@1Chronicles:21:2 @ Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-SXeba gxis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.

esperanto@1Chronicles:21:5 @ Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.

esperanto@1Chronicles:21:6 @ La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.

esperanto@1Chronicles:21:8 @ Tiam David diris al Dio:Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; cxar mi agis tre malsagxe.

esperanto@1Chronicles:21:9 @ Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:

esperanto@1Chronicles:21:10 @ Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

esperanto@1Chronicles:21:11 @ Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:

esperanto@1Chronicles:21:12 @ aux dum tri jaroj estos malsato en la lando; aux dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontrauxuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aux dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj angxelo de la Eternulo ekstermados en cxiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.

esperanto@1Chronicles:21:13 @ Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, cxar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

esperanto@1Chronicles:21:15 @ Kaj Dio sendis angxelon al Jerusalem, por fari en gxi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo-ekstermanto:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo staris tiam apud la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@1Chronicles:21:16 @ David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la cxielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejagxuloj, kovritaj per sakajxoj, jxetis sin vizagxaltere.

esperanto@1Chronicles:21:17 @ Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonajxon; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.

esperanto@1Chronicles:21:18 @ La angxelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@1Chronicles:21:19 @ Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:21:20 @ Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la angxelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kasxis. Ornan tiam estis drasxanta tritikon.

esperanto@1Chronicles:21:21 @ Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la drasxejo kaj adorklinigxis antaux David vizagxaltere.

esperanto@1Chronicles:21:22 @ David diris al Ornan:Donu al mi la lokon de la drasxejo, por ke mi konstruu sur gxi altaron al la Eternulo; pro gxia plena prezo donu gxin al mi, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

esperanto@1Chronicles:21:23 @ Kaj Ornan diris al David:Prenu al vi; mia sinjoro la regxo faru tion, kio placxas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la drasxilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; cxion mi fordonas.

esperanto@1Chronicles:21:24 @ Sed la regxo David diris al Ornan:Ne; mi volas acxeti pro plena prezo; cxar mi ne oferportos vian proprajxon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.

esperanto@1Chronicles:21:25 @ Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.

esperanto@1Chronicles:21:26 @ Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la cxielo sur la altaron de la brulofero.

esperanto@1Chronicles:21:28 @ En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.

esperanto@1Chronicles:21:30 @ Sed David ne povis iri antaux gxin por demandi Dion; cxar lin timigis la glavo de la angxelo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:22:1 @ Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

esperanto@1Chronicles:22:2 @ Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:22:3 @ Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto;

esperanto@1Chronicles:22:4 @ kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.

esperanto@1Chronicles:22:5 @ Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

esperanto@1Chronicles:22:7 @ Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;

esperanto@1Chronicles:22:8 @ sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron.

esperanto@1Chronicles:22:9 @ Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.

esperanto@1Chronicles:22:11 @ Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.

esperanto@1Chronicles:22:12 @ La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Chronicles:22:13 @ Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.

esperanto@1Chronicles:22:14 @ Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

esperanto@1Chronicles:22:15 @ Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj.

esperanto@1Chronicles:22:16 @ La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

esperanto@1Chronicles:22:17 @ Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:

esperanto@1Chronicles:22:18 @ La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo.

esperanto@1Chronicles:22:19 @ Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:23:1 @ David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

esperanto@1Chronicles:23:2 @ Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

esperanto@1Chronicles:23:3 @ Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

esperanto@1Chronicles:23:6 @ Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:23:11 @ Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

esperanto@1Chronicles:23:14 @ Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

esperanto@1Chronicles:23:17 @ La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.

esperanto@1Chronicles:23:22 @ Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.

esperanto@1Chronicles:23:24 @ Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.

esperanto@1Chronicles:23:25 @ CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.

esperanto@1Chronicles:23:26 @ Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.

esperanto@1Chronicles:23:27 @ Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.

esperanto@1Chronicles:23:32 @ servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:24:2 @ Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.

esperanto@1Chronicles:24:3 @ La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.

esperanto@1Chronicles:24:4 @ Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:24:5 @ Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.

esperanto@1Chronicles:24:6 @ Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.

esperanto@1Chronicles:24:9 @ la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,

esperanto@1Chronicles:24:14 @ la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,

esperanto@1Chronicles:24:20 @ La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja;

esperanto@1Chronicles:24:28 @ cxe Mahxli:Eleazar; li ne havis filojn;

esperanto@1Chronicles:24:30 @ la filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laux iliaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:24:31 @ Ili ankaux lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaux la regxo David, Cadok, Ahximelehx, kaj la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:cxefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.

esperanto@1Chronicles:25:1 @ David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:

esperanto@1Chronicles:25:2 @ el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.

esperanto@1Chronicles:25:3 @ De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.

esperanto@1Chronicles:25:5 @ CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.

esperanto@1Chronicles:25:6 @ CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

esperanto@1Chronicles:25:8 @ Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.

esperanto@1Chronicles:25:12 @ la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:22 @ la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:26:2 @ Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;

esperanto@1Chronicles:26:3 @ la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj.

esperanto@1Chronicles:26:4 @ Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina,

esperanto@1Chronicles:26:9 @ Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.

esperanto@1Chronicles:26:10 @ HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo),

esperanto@1Chronicles:26:12 @ Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:26:15 @ pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;

esperanto@1Chronicles:26:16 @ pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.

esperanto@1Chronicles:26:17 @ Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.

esperanto@1Chronicles:26:20 @ El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.

esperanto@1Chronicles:26:25 @ Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.

esperanto@1Chronicles:26:26 @ CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.

esperanto@1Chronicles:26:28 @ Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:26:30 @ El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:26:31 @ El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.

esperanto@1Chronicles:26:32 @ Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:27:1 @ La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:8 @ La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:17 @ de la Levidoj:HXasxabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:Cadok;

esperanto@1Chronicles:27:18 @ de la Jehudaidoj:Elihu, el la fratoj de David; de la Isahxaridoj:Omri, filo de Mihxael;

esperanto@1Chronicles:27:23 @ Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo.

esperanto@1Chronicles:27:24 @ Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraux Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la regxo David.

esperanto@1Chronicles:27:25 @ Super la trezoroj de la regxo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilagxoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.

esperanto@1Chronicles:27:27 @ Super la vinbergxardenoj estis SXimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinbergxardenoj estis Zabdi, la SXefamano.

esperanto@1Chronicles:27:28 @ Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-HXanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joasx.

esperanto@1Chronicles:27:31 @ Super la sxafoj estis Jaziz, la Hagarido. CXiuj cxi tiuj estis estroj super la havajxoj, kiujn posedis la regxo David.

esperanto@1Chronicles:27:32 @ Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jehxiel, filo de HXahxmoni, estis cxe la filoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:28:1 @ David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

esperanto@1Chronicles:28:2 @ Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.

esperanto@1Chronicles:28:3 @ Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon.

esperanto@1Chronicles:28:6 @ Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

esperanto@1Chronicles:28:8 @ Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.

esperanto@1Chronicles:28:9 @ Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

esperanto@1Chronicles:28:10 @ Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

esperanto@1Chronicles:28:11 @ Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;

esperanto@1Chronicles:28:12 @ kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,

esperanto@1Chronicles:28:13 @ koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;

esperanto@1Chronicles:28:20 @ Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:28:21 @ Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.

esperanto@1Chronicles:29:1 @ Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:29:7 @ kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.

esperanto@1Chronicles:29:8 @ Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.

esperanto@1Chronicles:29:9 @ Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.

esperanto@1Chronicles:29:10 @ Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.

esperanto@1Chronicles:29:11 @ Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

esperanto@1Chronicles:29:12 @ Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.

esperanto@1Chronicles:29:13 @ Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

esperanto@1Chronicles:29:14 @ CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:15 @ Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.

esperanto@1Chronicles:29:16 @ Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas.

esperanto@1Chronicles:29:17 @ Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:18 @ Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:19 @ Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn.

esperanto@1Chronicles:29:20 @ Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.

esperanto@1Chronicles:29:21 @ Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn, mil virsxafojn, mil sxafidojn, kune kun iliaj versxoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.

esperanto@1Chronicles:29:22 @ Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.

esperanto@1Chronicles:29:23 @ Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.

esperanto@1Chronicles:29:24 @ Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono.

esperanto@1Chronicles:29:26 @ David, filo de Jisxaj, estis regxo super la tuta Izrael.

esperanto@1Chronicles:29:29 @ La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;

esperanto@1Chronicles:29:30 @ lia tuta regxado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj cxiuj regnoj de la landoj.

esperanto@2Chronicles:1:1 @ Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.

esperanto@2Chronicles:1:4 @ Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li arangxis por gxi tendon en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:1:7 @ En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li:Petu, kion Mi donu al vi.

esperanto@2Chronicles:1:8 @ Kaj Salomono diris al Dio:Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li;

esperanto@2Chronicles:1:9 @ nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro David. CXar Vi faris min regxo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,

esperanto@2Chronicles:1:10 @ tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?

esperanto@2Chronicles:1:11 @ Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:

esperanto@2Chronicles:1:12 @ pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.

esperanto@2Chronicles:1:14 @ Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:1:17 @ Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

esperanto@2Chronicles:2:3 @ Kaj Salomono sendis al HXiram, regxo de Tiro, por diri:Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por logxi en gxi;

esperanto@2Chronicles:2:7 @ Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, argxento, kupro, fero, el sxtofo purpura, rugxa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravurajxojn, kune kun la artistoj, kiuj estas cxe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.

esperanto@2Chronicles:2:8 @ Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; cxar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,

esperanto@2Chronicles:2:10 @ Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da drasxita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo.

esperanto@2Chronicles:2:11 @ HXiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin regxo super gxi.

esperanto@2Chronicles:2:12 @ Kaj HXiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.

esperanto@2Chronicles:2:14 @ li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.

esperanto@2Chronicles:2:15 @ Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;

esperanto@2Chronicles:2:16 @ kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos gxin al vi per flosoj sur la maro gxis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:2:17 @ Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.

esperanto@2Chronicles:2:18 @ Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

esperanto@2Chronicles:3:1 @ Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@2Chronicles:3:4 @ la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.

esperanto@2Chronicles:3:9 @ Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn cxambrojn li tegis per oro.

esperanto@2Chronicles:3:11 @ La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo.

esperanto@2Chronicles:3:12 @ Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo.

esperanto@2Chronicles:3:13 @ La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj al la domo.

esperanto@2Chronicles:3:15 @ Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.

esperanto@2Chronicles:4:2 @ Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:4:3 @ Figuroj de bovoj estis sub gxi cxirkauxe, cxiuflanke gxin cxirkauxis; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun gxi.

esperanto@2Chronicles:4:4 @ GXi staris sur dek du bovoj:tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

esperanto@2Chronicles:4:5 @ GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis tri mil bat’ojn.

esperanto@2Chronicles:4:6 @ Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en gxi.

esperanto@2Chronicles:4:7 @ Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laux la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.

esperanto@2Chronicles:4:8 @ Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn.

esperanto@2Chronicles:4:13 @ kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.

esperanto@2Chronicles:5:1 @ Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj cxiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

esperanto@2Chronicles:5:2 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@2Chronicles:5:4 @ Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.

esperanto@2Chronicles:5:5 @ Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.

esperanto@2Chronicles:5:6 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@2Chronicles:5:8 @ CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.

esperanto@2Chronicles:5:9 @ Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:5:11 @ Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (cxar cxiuj pastroj, kiuj tie trovigxis, sanktigxis, sen diferenco de la ordoj),

esperanto@2Chronicles:5:12 @ kaj la Levidoj-kantistoj-ili cxiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj-en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;

esperanto@2Chronicles:5:14 @ kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

esperanto@2Chronicles:6:2 @ tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna.

esperanto@2Chronicles:6:3 @ Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

esperanto@2Chronicles:6:4 @ Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

esperanto@2Chronicles:6:6 @ Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:7 @ Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:8 @ Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

esperanto@2Chronicles:6:9 @ tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@2Chronicles:6:10 @ Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:11 @ Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.

esperanto@2Chronicles:6:13 @ (cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),

esperanto@2Chronicles:6:14 @ kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

esperanto@2Chronicles:6:15 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@2Chronicles:6:16 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laux Mia instruo, kiel vi iradis antaux Mi.

esperanto@2Chronicles:6:17 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.

esperanto@2Chronicles:6:18 @ CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

esperanto@2Chronicles:6:19 @ Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi,

esperanto@2Chronicles:6:20 @ por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

esperanto@2Chronicles:6:21 @ Kaj auxskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu el la loko de Via logxado, el la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

esperanto@2Chronicles:6:22 @ Se iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:23 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

esperanto@2Chronicles:6:24 @ Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaux Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos antaux Vi en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:25 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:6:26 @ Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

esperanto@2Chronicles:6:27 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

esperanto@2Chronicles:6:29 @ cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiun faros iu homo aux Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos sian malfelicxon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:30 @ auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de la homidoj);

esperanto@2Chronicles:6:31 @ por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laux Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

esperanto@2Chronicles:6:32 @ Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:33 @ Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

esperanto@2Chronicles:6:34 @ Kiam Via popolo eliros milite kontraux siajn malamikojn laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al cxi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@2Chronicles:6:36 @ Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aux proksiman;

esperanto@2Chronicles:6:37 @ sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

esperanto@2Chronicles:6:38 @ kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@2Chronicles:6:39 @ tiam auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi.

esperanto@2Chronicles:6:40 @ Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la pregxo sur cxi tiu loko.

esperanto@2Chronicles:6:41 @ Kaj nun levigxu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestigxu per savo, kaj Viaj fideluloj gxuu bonon.

esperanto@2Chronicles:6:42 @ Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.

esperanto@2Chronicles:7:1 @ Kiam Salomono finis la pregxadon, mallevigxis fajro el la cxielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

esperanto@2Chronicles:7:2 @ Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:7:3 @ Kaj cxiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo mallevigxis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizagxaltere sur la pavimo, adorklinigxis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

esperanto@2Chronicles:7:6 @ La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la regxo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la lauxdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj cxiuj Izraelidoj staris.

esperanto@2Chronicles:7:7 @ Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.

esperanto@2Chronicles:7:10 @ En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al gxiaj tendoj, gajan kaj gxojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:7:12 @ Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li:Mi auxdis vian pregxon, kaj Mi elektis al Mi cxi tiun lokon kiel domon de oferoj.

esperanto@2Chronicles:7:14 @ sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

esperanto@2Chronicles:7:17 @ Kaj se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al cxio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn legxojn kaj preskribojn:

esperanto@2Chronicles:7:18 @ tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro, reganta super Izrael.

esperanto@2Chronicles:7:19 @ Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos antaux ili:

esperanto@2Chronicles:7:20 @ tiam Mi elsxiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo, kaj Mi faros gxin proverbo kaj mokatajxo inter cxiuj popoloj.

esperanto@2Chronicles:7:22 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux ili kaj servis al ili-pro tio Li venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

esperanto@2Chronicles:8:4 @ Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.

esperanto@2Chronicles:8:6 @ kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

esperanto@2Chronicles:8:7 @ Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:

esperanto@2Chronicles:8:10 @ La nombro de la cxefaj oficistoj, kiujn havis la regxo Salomono, estis ducent kvindek.

esperanto@2Chronicles:8:11 @ La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:8:14 @ Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.

esperanto@2Chronicles:8:15 @ Kaj oni en nenio deklinigxis de la ordono de la regxo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.

esperanto@2Chronicles:8:18 @ Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

esperanto@2Chronicles:9:1 @ Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.

esperanto@2Chronicles:9:2 @ Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

esperanto@2Chronicles:9:3 @ Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,

esperanto@2Chronicles:9:4 @ kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

esperanto@2Chronicles:9:5 @ Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;

esperanto@2Chronicles:9:6 @ mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.

esperanto@2Chronicles:9:7 @ Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.

esperanto@2Chronicles:9:8 @ Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.

esperanto@2Chronicles:9:11 @ Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando.

esperanto@2Chronicles:9:18 @ Kaj ses sxtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

esperanto@2Chronicles:9:21 @ CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

esperanto@2Chronicles:9:23 @ Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron.

esperanto@2Chronicles:9:25 @ Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:9:29 @ La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetajxoj de Ahxija, la SXiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.

esperanto@2Chronicles:9:31 @ Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

esperanto@2Chronicles:10:4 @ Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

esperanto@2Chronicles:10:6 @ Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?

esperanto@2Chronicles:10:7 @ Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al cxi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.

esperanto@2Chronicles:10:9 @ Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

esperanto@2Chronicles:10:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@2Chronicles:10:11 @ tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@2Chronicles:10:14 @ kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@2Chronicles:10:16 @ Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

esperanto@2Chronicles:10:19 @ Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:11:4 @ Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraux Jerobeamon.

esperanto@2Chronicles:11:11 @ Li fortigis tiujn fortikajxojn kaj starigis tie estrojn, arangxis provizejojn de mangxajxoj, oleo, kaj vino.

esperanto@2Chronicles:11:13 @ La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektigxis al li el cxiuj siaj regionoj;

esperanto@2Chronicles:11:14 @ la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:11:15 @ Li starigis cxe si pastrojn por la altajxoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.

esperanto@2Chronicles:11:16 @ Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:11:17 @ Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Rehxabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; cxar ili iradis laux la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.

esperanto@2Chronicles:11:18 @ Rehxabeam prenis al si kiel edzinon Mahxalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abihxail, filino de Eliab, filo de Jisxaj.

esperanto@2Chronicles:11:21 @ Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.

esperanto@2Chronicles:11:23 @ Li agadis prudente; li dissendis cxiujn siajn filojn en cxiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en cxiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.

esperanto@2Chronicles:12:2 @ En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)

esperanto@2Chronicles:12:5 @ Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.

esperanto@2Chronicles:12:7 @ Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiligxis, tiam aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, dirante:Ili humiligxis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elversxigxos sur Jerusalemon per SXisxak;

esperanto@2Chronicles:12:13 @ La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@2Chronicles:12:15 @ La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.

esperanto@2Chronicles:12:16 @ Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abija.

esperanto@2Chronicles:13:3 @ Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.

esperanto@2Chronicles:13:5 @ Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.

esperanto@2Chronicles:13:6 @ Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro.

esperanto@2Chronicles:13:7 @ Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.

esperanto@2Chronicles:13:8 @ Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.

esperanto@2Chronicles:13:9 @ Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.

esperanto@2Chronicles:13:10 @ Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico,

esperanto@2Chronicles:13:11 @ kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.

esperanto@2Chronicles:13:12 @ Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

esperanto@2Chronicles:13:14 @ La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.

esperanto@2Chronicles:13:17 @ Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.

esperanto@2Chronicles:14:1 @ Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.

esperanto@2Chronicles:14:5 @ Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.

esperanto@2Chronicles:14:6 @ Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, cxar la Eternulo donis al li ripozon.

esperanto@2Chronicles:14:7 @ Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.

esperanto@2Chronicles:14:8 @ Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per sxildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj mansxildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; cxiuj ili estis bravaj militistoj.

esperanto@2Chronicles:14:11 @ Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.

esperanto@2Chronicles:14:13 @ Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo.

esperanto@2Chronicles:14:14 @ Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.

esperanto@2Chronicles:15:2 @ Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.

esperanto@2Chronicles:15:4 @ sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili sercxos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.

esperanto@2Chronicles:15:7 @ Sed vi estu kuragxaj, kaj ne faligu viajn manojn; cxar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.

esperanto@2Chronicles:15:8 @ Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:15:9 @ Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.

esperanto@2Chronicles:15:10 @ Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la regxado de Asa.

esperanto@2Chronicles:15:13 @ kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.

esperanto@2Chronicles:15:15 @ Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:15:17 @ Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.

esperanto@2Chronicles:15:19 @ Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.

esperanto@2Chronicles:16:3 @ Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi argxenton kaj oron:neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.

esperanto@2Chronicles:16:4 @ Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj cxiujn provizejojn en la urboj de Naftali.

esperanto@2Chronicles:16:7 @ En tiu tempo venis la antauxvidisto HXanani al Asa, regxo de Judujo, kaj diris al li:CXar vi apogis vin sur la regxo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial savigxis el via mano la militistaro de la regxo de Sirio.

esperanto@2Chronicles:16:8 @ CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;

esperanto@2Chronicles:16:9 @ cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

esperanto@2Chronicles:16:10 @ Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

esperanto@2Chronicles:16:14 @ Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kusxigis lin sur lito plenigita de aromajxoj kaj diversaj lerte preparitaj sxmirajxoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.

esperanto@2Chronicles:17:3 @ Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

esperanto@2Chronicles:17:4 @ sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.

esperanto@2Chronicles:17:5 @ Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.

esperanto@2Chronicles:17:8 @ kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.

esperanto@2Chronicles:17:13 @ Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:17:17 @ CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;

esperanto@2Chronicles:17:18 @ apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.

esperanto@2Chronicles:17:19 @ Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.

esperanto@2Chronicles:18:1 @ Jehosxafat havis multe da ricxeco kaj honoro; kaj li boparencigxis kun Ahxab.

esperanto@2Chronicles:18:2 @ Post kelke da jaroj li veturis al Ahxab en Samarion. Kaj Ahxab bucxis multe da sxafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.

esperanto@2Chronicles:18:3 @ Kaj Ahxab, regxo de Izrael, diris al Jehosxafat, regxo de Judujo:CXu vi iros kun mi kontraux Ramoton en Gilead? Kaj cxi tiu respondis al li:Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.

esperanto@2Chronicles:18:6 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

esperanto@2Chronicles:18:7 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

esperanto@2Chronicles:18:10 @ Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

esperanto@2Chronicles:18:12 @ La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

esperanto@2Chronicles:18:13 @ Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

esperanto@2Chronicles:18:14 @ Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu diris:Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.

esperanto@2Chronicles:18:15 @ Tiam la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:18:16 @ Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

esperanto@2Chronicles:18:17 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

esperanto@2Chronicles:18:18 @ Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.

esperanto@2Chronicles:18:21 @ Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

esperanto@2Chronicles:18:22 @ Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

esperanto@2Chronicles:18:23 @ Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

esperanto@2Chronicles:18:24 @ Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

esperanto@2Chronicles:18:27 @ Sed Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

esperanto@2Chronicles:18:29 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.

esperanto@2Chronicles:18:31 @ Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.

esperanto@2Chronicles:18:32 @ Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

esperanto@2Chronicles:18:33 @ Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj vundis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

esperanto@2Chronicles:18:34 @ Sed la batalo plifortigxis en tiu tago; kaj la regxo de Izrael staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj gxis la vespero, kaj li mortis en la momento de la mallevigxo de la suno.

esperanto@2Chronicles:19:2 @ Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:19:3 @ Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.

esperanto@2Chronicles:19:6 @ Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.

esperanto@2Chronicles:19:7 @ Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

esperanto@2Chronicles:19:8 @ Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:19:10 @ en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.

esperanto@2Chronicles:19:11 @ Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

esperanto@2Chronicles:20:2 @ Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.

esperanto@2Chronicles:20:6 @ Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.

esperanto@2Chronicles:20:7 @ Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam.

esperanto@2Chronicles:20:8 @ Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante:

esperanto@2Chronicles:20:9 @ Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos.

esperanto@2Chronicles:20:10 @ Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-

esperanto@2Chronicles:20:11 @ jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni.

esperanto@2Chronicles:20:12 @ Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.

esperanto@2Chronicles:20:14 @ Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;

esperanto@2Chronicles:20:15 @ kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio.

esperanto@2Chronicles:20:16 @ Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel.

esperanto@2Chronicles:20:17 @ Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.

esperanto@2Chronicles:20:18 @ Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:20:19 @ Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten.

esperanto@2Chronicles:20:20 @ Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

esperanto@2Chronicles:20:24 @ Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis.

esperanto@2Chronicles:20:25 @ Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi.

esperanto@2Chronicles:20:30 @ Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:20:31 @ Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

esperanto@2Chronicles:20:37 @ Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.

esperanto@2Chronicles:21:1 @ Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

esperanto@2Chronicles:21:2 @ Li havis fratojn, filojn de Jehosxafat:Azarja, Jehxiel, Zehxarja, Azarjahu, Mihxael, kaj SXefatja. CXiuj ili estis filoj de Jehosxafat, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:21:5 @ La agxon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:21:7 @ Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

esperanto@2Chronicles:21:9 @ Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun cxiuj siaj cxaroj eliris; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn.

esperanto@2Chronicles:21:12 @ Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Pro tio, ke vi ne iradis laux la vojoj de via patro Jehosxafat, kaj laux la vojoj de Asa, regxo de Judujo,

esperanto@2Chronicles:21:13 @ sed vi iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj malcxastigis Judujon kaj la logxantojn de Jerusalem, kiel malcxastigis la domo de Ahxab, kaj ecx viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis:

esperanto@2Chronicles:21:14 @ pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havajxon;

esperanto@2Chronicles:21:15 @ kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internajxoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internajxoj cxiutage.

esperanto@2Chronicles:21:17 @ kaj ili iris kontraux Judujon kaj penetris en gxin, kaj forprenis la tutan havajxon, kiu trovigxis en la regxa domo, ankaux liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis cxe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoahxaz.

esperanto@2Chronicles:21:20 @ La agxon de tridek du jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la regxoj.

esperanto@2Chronicles:22:2 @ La agxon de kvardek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri.

esperanto@2Chronicles:22:5 @ Ankaux ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon.

esperanto@2Chronicles:22:6 @ Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

esperanto@2Chronicles:22:8 @ Kiam Jehu faris jugxon sur la domo de Ahxab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Ahxazja, kiuj servis al Ahxazja, kaj li mortigis ilin.

esperanto@2Chronicles:22:10 @ Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron de la domo de Jehuda.

esperanto@2Chronicles:23:2 @ kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el cxiuj urboj de Judujo kaj la cxefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:23:3 @ Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la regxo. Kaj Jehojada diris al ili:Jen la filo de la regxo devas regxi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.

esperanto@2Chronicles:23:4 @ Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj cxe la sojloj,

esperanto@2Chronicles:23:6 @ Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; cxi tiuj povas eniri, cxar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:7 @ Kaj la Levidoj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eniros aux eliros.

esperanto@2Chronicles:23:8 @ La Levidoj kaj cxiuj Judoj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, cxar la pastro Jehojada ne forliberigis la lauxvicajn grupojn.

esperanto@2Chronicles:23:9 @ Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, sxildojn, kaj mansxildojn de la regxo David, kiuj estis en la domo de Dio.

esperanto@2Chronicles:23:11 @ Kaj oni elkondukis la regxidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin regxo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la regxo!

esperanto@2Chronicles:23:13 @ Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

esperanto@2Chronicles:23:14 @ Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn; kaj kiu sxin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:18 @ Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun gxojo kaj kantoj, laux la preskribo de David.

esperanto@2Chronicles:23:21 @ Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.

esperanto@2Chronicles:24:1 @ La agxon de sep jaroj havis Joasx, kiam li farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- SXeba.

esperanto@2Chronicles:24:2 @ Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.

esperanto@2Chronicles:24:4 @ Post tio Joasx ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:24:5 @ Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.

esperanto@2Chronicles:24:6 @ Tiam la regxo alvokis Jehojadan, ilian cxefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?

esperanto@2Chronicles:24:11 @ Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.

esperanto@2Chronicles:24:12 @ Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:24:14 @ Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.

esperanto@2Chronicles:24:15 @ Jehojada maljunigxis kaj atingis suficxan agxon, kaj li mortis; la agxon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.

esperanto@2Chronicles:24:16 @ Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la regxoj; cxar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.

esperanto@2Chronicles:24:20 @ La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.

esperanto@2Chronicles:24:22 @ Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.

esperanto@2Chronicles:24:25 @ Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj.

esperanto@2Chronicles:25:1 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:25:5 @ Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.

esperanto@2Chronicles:25:7 @ Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho regxo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, cxar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun cxiuj idoj de Efraim;

esperanto@2Chronicles:25:8 @ sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.

esperanto@2Chronicles:25:9 @ Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.

esperanto@2Chronicles:25:11 @ Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;

esperanto@2Chronicles:25:12 @ kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.

esperanto@2Chronicles:25:15 @ Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano?

esperanto@2Chronicles:25:16 @ Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

esperanto@2Chronicles:25:18 @ Tiam Joasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.

esperanto@2Chronicles:25:19 @ Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fierigxis kaj sercxas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

esperanto@2Chronicles:25:24 @ Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de Dio cxe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

esperanto@2Chronicles:25:25 @ Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Joasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.

esperanto@2Chronicles:26:1 @ Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

esperanto@2Chronicles:26:3 @ La agxon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:26:5 @ Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.

esperanto@2Chronicles:26:10 @ Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.

esperanto@2Chronicles:26:11 @ Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo.

esperanto@2Chronicles:26:13 @ kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la regxo kontraux la malamiko.

esperanto@2Chronicles:26:15 @ Kaj li faris en Jerusalem masxinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili trovigxu sur la turoj kaj sur la anguloj, por jxetadi sagojn kaj grandajn sxtonojn. Kaj lia nomo farigxis fama malproksime, cxar li mirinde arangxis al si helpon, gxis li farigxis potenca.

esperanto@2Chronicles:26:18 @ kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:26:20 @ Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis.

esperanto@2Chronicles:27:1 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

esperanto@2Chronicles:27:8 @ La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:27:9 @ Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

esperanto@2Chronicles:28:1 @ La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David.

esperanto@2Chronicles:28:8 @ Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion.

esperanto@2Chronicles:28:9 @ Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon.

esperanto@2Chronicles:28:10 @ Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi farigxos ja kulpaj antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@2Chronicles:28:11 @ Auxskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, cxar ekscitigxis kontraux vi la flamo de kolero de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:28:12 @ Tiam levigxis kelkaj el la cxefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehohxanan, Berehxja, filo de Mesxilemot, Jehxizkija, filo de SXalum, kaj Amasa, filo de HXadlaj, kontraux tiuj, kiuj venis el la militistaro,

esperanto@2Chronicles:28:13 @ kaj diris al ili:Ne konduku cxi tien la kaptitojn, cxar novan nian kulpon antaux la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraux Izrael.

esperanto@2Chronicles:28:15 @ Kaj levigxis la viroj, menciitaj laux iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj cxiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitajxo, vestis ilin, donis al ili sxuojn, donis al ili mangxi kaj trinki, sxmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj cxiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jerihxon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

esperanto@2Chronicles:29:1 @ HXizkija farigxis regxo, havante la agxon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zehxarja.

esperanto@2Chronicles:29:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

esperanto@2Chronicles:29:4 @ Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,

esperanto@2Chronicles:29:5 @ kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.

esperanto@2Chronicles:29:6 @ CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.

esperanto@2Chronicles:29:8 @ Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.

esperanto@2Chronicles:29:11 @ Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

esperanto@2Chronicles:29:12 @ Tiam levigxis la Levidoj:Mahxat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kisx, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gersxonidoj:Joahx, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joahx;

esperanto@2Chronicles:29:16 @ Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj cxion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.

esperanto@2Chronicles:29:20 @ La regxo HXizkija levigxis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:21 @ Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virsxafojn, sep sxafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:22 @ Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.

esperanto@2Chronicles:29:25 @ Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.

esperanto@2Chronicles:29:26 @ Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.

esperanto@2Chronicles:29:27 @ Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael.

esperanto@2Chronicles:29:29 @ Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis.

esperanto@2Chronicles:29:30 @ Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

esperanto@2Chronicles:29:31 @ Kaj HXizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku bucxoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis bucxoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.

esperanto@2Chronicles:29:32 @ La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:34 @ Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.

esperanto@2Chronicles:30:3 @ cxar ili ne povis fari gxin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en suficxa nombro kaj la popolo ne kolektigxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:30:6 @ Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la regxo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la regxo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la savigxintoj, kiuj restis cxe vi de la mano de la regxoj de Asirio.

esperanto@2Chronicles:30:7 @ Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraux la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.

esperanto@2Chronicles:30:8 @ Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

esperanto@2Chronicles:30:9 @ CXar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon cxe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en cxi tiun landon; cxar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizagxon, se vi revenos al Li.

esperanto@2Chronicles:30:14 @ Kaj ili levigxis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj cxion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj jxetis en la torenton Kidron.

esperanto@2Chronicles:30:15 @ Kaj ili bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:16 @ Kaj ili staris sur siaj postenoj laux la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:30:17 @ CXar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la bucxado de la Paskoj anstataux cxiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:21 @ Kaj la Izraelidoj, kiuj trovigxis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda gxojo; kaj cxiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:22 @ Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:30:25 @ Kaj gxojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj logxis en Judujo.

esperanto@2Chronicles:30:26 @ Kaj estis granda gxojo en Jerusalem; cxar de la tempo de Salomono, filo de David, regxo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:30:27 @ Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

esperanto@2Chronicles:31:1 @ Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

esperanto@2Chronicles:31:2 @ Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:31:4 @ Kaj li ordonis al la popolo, kiu logxis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:31:8 @ Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.

esperanto@2Chronicles:31:9 @ Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.

esperanto@2Chronicles:31:12 @ Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.

esperanto@2Chronicles:31:14 @ Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto cxe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktajxoj.

esperanto@2Chronicles:31:16 @ (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la agxon de tri jaroj kaj pli, de cxiuj, kiuj iradis cxiutage en la domon de la Eternulo laux siaj oficoj kaj grupoj),

esperanto@2Chronicles:31:17 @ al la registritaj pastroj, laux iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj oficoj kaj grupoj,

esperanto@2Chronicles:31:19 @ Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antauxurbaj kampoj de iliaj urboj, de cxiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al cxiu virseksulo inter la pastroj kaj al cxiu registrito inter la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:31:21 @ Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

esperanto@2Chronicles:32:2 @ Kiam HXizkija vidis, ke Sanhxerib venis kaj intencas militi kontraux Jerusalem,

esperanto@2Chronicles:32:5 @ Kaj li estis kuragxa, kaj li prikonstruis la tutan difektigxintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraux alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da sxildoj.

esperanto@2Chronicles:32:6 @ Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaux la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:

esperanto@2Chronicles:32:8 @ kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:32:10 @ Tiele diras Sanhxerib, regxo de Asirio:Kion vi fidas, logxante en la fortikajxo de Jerusalem?

esperanto@2Chronicles:32:11 @ HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.

esperanto@2Chronicles:32:13 @ CXu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al cxiuj popoloj de la landoj? CXu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?

esperanto@2Chronicles:32:14 @ Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?

esperanto@2Chronicles:32:15 @ HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.

esperanto@2Chronicles:32:17 @ Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano.

esperanto@2Chronicles:32:22 @ Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:32:27 @ HXizkija havis tre multe da ricxeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por argxento kaj oro, por multekostaj sxtonoj, aromajxoj, sxildoj, kaj cxiaj valoraj objektoj,

esperanto@2Chronicles:32:28 @ ankaux provizejojn por la produktajxoj:greno, mosto, oleo, kaj stalojn por cxiaspecaj brutoj, kaj sxafejojn por la sxafoj.

esperanto@2Chronicles:32:29 @ Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da sxafoj kaj bovoj li havis multe, cxar Dio donis al li tre grandan havajxon.

esperanto@2Chronicles:32:30 @ Li, HXizkija, sxtopkovris la supran fonton de Gihxon kaj direktis gxin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj HXizkija havis sukceson en cxiu sia faro.

esperanto@2Chronicles:32:31 @ Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii cxion, kion li havis en sia koro.

esperanto@2Chronicles:32:32 @ La cetera historio de HXizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:32:33 @ Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

esperanto@2Chronicles:33:1 @ La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:33:3 @ Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

esperanto@2Chronicles:33:7 @ La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;

esperanto@2Chronicles:33:8 @ kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi cxion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, legxojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.

esperanto@2Chronicles:33:14 @ Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Gihxon, en la valo, gxia la enirejo de la Pordego de Fisxoj, cxirkaux Ofel, kaj li faris gxin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo.

esperanto@2Chronicles:33:18 @ La cetera historio de Manase, lia pregxo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, trovigxas en la kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:33:19 @ Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.

esperanto@2Chronicles:33:21 @ La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:34:1 @ La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:34:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren.

esperanto@2Chronicles:34:3 @ En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.

esperanto@2Chronicles:34:9 @ Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:34:10 @ Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.

esperanto@2Chronicles:34:12 @ Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj;

esperanto@2Chronicles:34:13 @ super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.

esperanto@2Chronicles:34:14 @ Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.

esperanto@2Chronicles:34:15 @ Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan.

esperanto@2Chronicles:34:16 @ Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.

esperanto@2Chronicles:34:17 @ Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.

esperanto@2Chronicles:34:21 @ Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.

esperanto@2Chronicles:34:23 @ Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

esperanto@2Chronicles:34:26 @ Kaj koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:

esperanto@2Chronicles:34:27 @ CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:34:28 @ Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

esperanto@2Chronicles:34:30 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:34:31 @ Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

esperanto@2Chronicles:34:32 @ Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:34:33 @ Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:35:2 @ Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:35:3 @ Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, regxo de Izrael; vi ne bezonas porti gxin sur la sxultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:35:4 @ Arangxu vin laux viaj patrodomoj, laux viaj grupoj, laux la preskribo de David, regxo de Izrael, kaj laux la preskribo de lia filo Salomono.

esperanto@2Chronicles:35:5 @ Kaj staru en la sanktejo laux klasoj, laux la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laux la patrodomaj grupoj de la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:35:6 @ Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.

esperanto@2Chronicles:35:7 @ Kaj Josxija donis donace al la filoj de la popolo sxafojn, sxafidojn, kapridojn, cxion por la Paskoj, por cxiuj, kiuj tie trovigxis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havajxo de la regxo.

esperanto@2Chronicles:35:8 @ Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. HXilkija, Zehxarja, kaj Jehxiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent sxafidojn kaj tricent bovojn;

esperanto@2Chronicles:35:9 @ Konanja, SXemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj HXasxabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil sxafidojn kaj kvincent bovojn.

esperanto@2Chronicles:35:10 @ Tiamaniere la servado estis arangxita. Kaj la pastroj starigxis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laux iliaj grupoj, laux la ordono de la regxo.

esperanto@2Chronicles:35:11 @ Kaj ili bucxis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhauxtigis.

esperanto@2Chronicles:35:14 @ Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; cxar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj gxis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.

esperanto@2Chronicles:35:15 @ La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laux la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la regxo, kaj la pordegistoj estis cxe cxiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, cxar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.

esperanto@2Chronicles:35:17 @ Kaj la Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.

esperanto@2Chronicles:35:18 @ Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:35:21 @ Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho regxo de Judujo? ne kontraux vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontrauxstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.

esperanto@2Chronicles:35:24 @ Liaj servantoj deprenis lin de la cxaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:26 @ La cetera historio de Josxija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,

esperanto@2Chronicles:36:2 @ La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:5 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio.

esperanto@2Chronicles:36:8 @ La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

esperanto@2Chronicles:36:9 @ La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:36:11 @ La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:16 @ Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

esperanto@2Chronicles:36:21 @ por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj.

esperanto@2Chronicles:36:23 @ Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

esperanto@Ezra:1:3 @ Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem.

esperanto@Ezra:1:5 @ Kaj levigxis la cxefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, cxiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem.

esperanto@Ezra:1:11 @ La nombro de cxiuj vazoj oraj kaj argxentaj estis kvin mil kvarcent. CXion cxi tion kunportis SXesxbacar cxe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.

esperanto@Ezra:2:2 @ kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

esperanto@Ezra:2:5 @ de la idoj de Arahx, sepcent sepdek kvin,

esperanto@Ezra:2:7 @ de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Ezra:2:8 @ de la idoj de Zatu, nauxcent kvardek kvin,

esperanto@Ezra:2:14 @ de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses,

esperanto@Ezra:2:15 @ de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar,

esperanto@Ezra:2:20 @ de la idoj de Gibar, nauxdek kvin,

esperanto@Ezra:2:22 @ de la logxantoj de Netofa, kvindek ses,

esperanto@Ezra:2:29 @ de la idoj de Nebo, kvindek du,

esperanto@Ezra:2:30 @ de la idoj de Magbisx, cent kvindek ses,

esperanto@Ezra:2:31 @ de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Ezra:2:33 @ de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin,

esperanto@Ezra:2:34 @ de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,

esperanto@Ezra:2:37 @ de la idoj de Imer, mil kvindek du,

esperanto@Ezra:2:40 @ De la Levidoj:de la idoj de Jesxua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar.

esperanto@Ezra:2:59 @ Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:

esperanto@Ezra:2:60 @ la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du.

esperanto@Ezra:2:62 @ Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.

esperanto@Ezra:2:65 @ krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj.

esperanto@Ezra:2:66 @ Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;

esperanto@Ezra:2:67 @ da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.

esperanto@Ezra:2:69 @ Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min’ojn, kaj da pastraj vestoj cent.

esperanto@Ezra:2:70 @ Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.

esperanto@Ezra:3:2 @ Kaj levigxis Jesxua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur gxi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.

esperanto@Ezra:3:8 @ En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.

esperanto@Ezra:3:9 @ Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.

esperanto@Ezra:3:10 @ Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam starigxis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, regxo de Izrael.

esperanto@Ezra:3:12 @ Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la cxefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, cxe la fondado de cxi tiu templo antaux iliaj okuloj, lauxte ploris; sed multaj lauxte gxojkriis.

esperanto@Ezra:3:13 @ Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la gxojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; cxar la popolo kriis tre lauxte, kaj tiu kriado estis auxdata malproksime.

esperanto@Ezra:4:2 @ tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi, cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon, regxo de Asirio, kiu venigis nin cxi tien.

esperanto@Ezra:4:3 @ Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la regxo Ciro, regxo de Persujo.

esperanto@Ezra:4:11 @ Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:Al la regxo Artahxsxasxt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu.

esperanto@Ezra:4:12 @ Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.

esperanto@Ezra:4:14 @ CXar ni mangxas salon el la regxa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la regxon, tial ni sendas kaj sciigas al la regxo,

esperanto@Ezra:4:15 @ ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kauxzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.

esperanto@Ezra:4:16 @ Ni sciigas al la regxo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.

esperanto@Ezra:4:18 @ La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaux mi;

esperanto@Ezra:4:19 @ kaj mi donis ordonon, ke oni sercxu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi;

esperanto@Ezra:4:22 @ Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskigxu granda malprofito por la regxo.

esperanto@Ezra:5:2 @ Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.

esperanto@Ezra:5:3 @ En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

esperanto@Ezra:5:7 @ la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston:Al la regxo Dario plenan pacon.

esperanto@Ezra:5:8 @ Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.

esperanto@Ezra:5:9 @ Tiam ni demandis tiujn plenagxulojn, kaj diris al ili:Kiu donis al vi la permeson konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

esperanto@Ezra:5:10 @ Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj cxefoj.

esperanto@Ezra:6:2 @ Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:

esperanto@Ezra:6:4 @ Da vicoj el grandaj sxtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la regxa domo.

esperanto@Ezra:6:9 @ Kaj tiom estos necese da bovoj, sxafoj, aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili cxiutage sen halto,

esperanto@Ezra:6:10 @ por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la cxielo, kaj por ke ili pregxu pri la vivo de la regxo kaj de liaj infanoj.

esperanto@Ezra:6:11 @ De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.

esperanto@Ezra:6:16 @ Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun gxojo la sanktigon de tiu domo de Dio.

esperanto@Ezra:6:18 @ Kaj oni starigis la pastrojn laux iliaj ordoj, kaj la Levidojn laux iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

esperanto@Ezra:6:20 @ CXar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin cxiuj kiel unu homo; kaj ili bucxis Paskajn sxafidojn por cxiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.

esperanto@Ezra:7:7 @ Ankaux kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la regxo Artahxsxast.

esperanto@Ezra:7:8 @ Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo.

esperanto@Ezra:7:9 @ CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li.

esperanto@Ezra:7:13 @ De mi estas ordonite, ke en mia regno cxiu el la popolo de Izrael kaj el gxiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.

esperanto@Ezra:7:14 @ CXar vi estas sendata de la regxo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laux la en via mano trovigxanta legxo de via Dio,

esperanto@Ezra:7:16 @ kaj la tutan argxenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.

esperanto@Ezra:7:17 @ Acxetu tuj pro tiu mono bovojn, sxafojn, kaj sxafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj versxoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem.

esperanto@Ezra:7:18 @ Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera argxento kaj oro, tion laux la volo de via Dio faru.

esperanto@Ezra:7:19 @ Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaux la Dio de Jerusalem.

esperanto@Ezra:7:20 @ Kaj cxion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la regxa trezorejo.

esperanto@Ezra:7:21 @ Kaj de mi, Artahxsxast, la regxo, estas farata ordono al cxiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke cxio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la legxoj de Dio de la cxielo, estu tuj plenumata,

esperanto@Ezra:7:22 @ gxis jena kvanto:argxento gxis cent kikaroj, tritiko gxis cent kor’oj, vino gxis cent bat’oj, ankaux oleo gxis cent bat’oj, kaj salo en kvanto senlima.

esperanto@Ezra:7:24 @ Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.

esperanto@Ezra:7:25 @ Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.

esperanto@Ezra:7:26 @ Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.

esperanto@Ezra:7:28 @ kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.

esperanto@Ezra:8:2 @ el la idoj de Pinehxas:Gersxom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:HXatusx;

esperanto@Ezra:8:3 @ el la idoj de SXehxanja:el la idoj de Parosx:Zehxarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;

esperanto@Ezra:8:4 @ el la idoj de Pahxat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zerahxja, kaj kun li ducent virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:5 @ el la idoj de SXehxanja:la filo de Jahxaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:6 @ el la idoj de Adin:Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:7 @ el la idoj de Elam:Jesxaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:8 @ el la idoj de SXefatja:Zebadja, filo de Mihxael, kaj kun li okdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:9 @ el la idoj de Joab:Obadja, filo de Jehxiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:10 @ el la idoj de SXelomit:la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:11 @ el la idoj de Bebaj:Zehxarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:12 @ el la idoj de Azgad:Johxanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:13 @ el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj:Elifelet, Jeiel, kaj SXemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:14 @ el la idoj de Bigvaj:Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.

esperanto@Ezra:8:15 @ Kaj mi kolektis ilin cxe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.

esperanto@Ezra:8:17 @ kaj mi donis al ili komision al Ido, la cxefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.

esperanto@Ezra:8:18 @ Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,

esperanto@Ezra:8:20 @ kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; cxiuj ili estis registritaj laux siaj nomoj.

esperanto@Ezra:8:25 @ Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis.

esperanto@Ezra:8:26 @ Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;

esperanto@Ezra:8:28 @ Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.

esperanto@Ezra:8:29 @ Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo.

esperanto@Ezra:8:30 @ Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

esperanto@Ezra:8:31 @ Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo.

esperanto@Ezra:8:33 @ En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.

esperanto@Ezra:9:1 @ Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;

esperanto@Ezra:9:5 @ Kaj cxe la vesperofero mi levigxis de mia aflikto, kaj kun dissxiritaj vestoj kaj tuniko mi starigxis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,

esperanto@Ezra:9:6 @ kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo.

esperanto@Ezra:9:8 @ Kaj nun antaux momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni savigxintojn kaj permesis al ni alfortikigxi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom revivigxi en nia sklaveco.

esperanto@Ezra:9:9 @ Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la regxoj de Persujo, por permesi al ni revivigxi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi gxiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@Ezra:9:10 @ Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? cxar ni forlasis Viajn ordonojn,

esperanto@Ezra:9:11 @ kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi gxin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindajxoj, per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco;

esperanto@Ezra:9:12 @ ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.

esperanto@Ezra:9:13 @ Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,

esperanto@Ezra:9:14 @ cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?

esperanto@Ezra:9:15 @ Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.

esperanto@Ezra:10:1 @ Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris.

esperanto@Ezra:10:3 @ Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.

esperanto@Ezra:10:4 @ Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.

esperanto@Ezra:10:5 @ Tiam Ezra levigxis, kaj jxurigis la cxefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili jxuris.

esperanto@Ezra:10:6 @ Kaj Ezra levigxis de antaux la domo de Dio, kaj iris al la cxambro de Jehohxanan, filo de Eljasxib, kaj eniris tien. Panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis, cxar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.

esperanto@Ezra:10:10 @ Kaj levigxis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.

esperanto@Ezra:10:11 @ Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.

esperanto@Ezra:10:12 @ Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per lauxta vocxo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.

esperanto@Ezra:10:15 @ Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jahxzeja, filo de Tikva, kontrauxstaris tion, kaj Mesxulam, kaj SXabtaj, la Levido, helpis ilin.

esperanto@Ezra:10:17 @ Kaj gxis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri cxiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.

esperanto@Ezra:10:18 @ Kaj trovigxis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jesxua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.

esperanto@Ezra:10:19 @ Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virsxafon kiel kulpoferon.

esperanto@Ezra:10:23 @ kaj el la Levidoj:Jozabad, SXimei, Kelaja (ankaux nomata Kelita), Petahxja, Jehuda, kaj Eliezer;

esperanto@Nehemiah:1:2 @ Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:1:3 @ Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.

esperanto@Nehemiah:1:5 @ Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

esperanto@Nehemiah:1:6 @ Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.

esperanto@Nehemiah:1:7 @ Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.

esperanto@Nehemiah:1:8 @ Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn;

esperanto@Nehemiah:1:9 @ sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian nomon.

esperanto@Nehemiah:1:10 @ Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.

esperanto@Nehemiah:1:11 @ Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)

esperanto@Nehemiah:2:1 @ En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li.

esperanto@Nehemiah:2:2 @ Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,

esperanto@Nehemiah:2:3 @ kaj mi diris al la regxo:La regxo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro?

esperanto@Nehemiah:2:4 @ Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo,

esperanto@Nehemiah:2:5 @ kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui gxin.

esperanto@Nehemiah:2:6 @ Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li):Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.

esperanto@Nehemiah:2:10 @ Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.

esperanto@Nehemiah:2:12 @ mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.

esperanto@Nehemiah:2:15 @ Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.

esperanto@Nehemiah:2:17 @ Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.

esperanto@Nehemiah:2:18 @ Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.

esperanto@Nehemiah:2:19 @ Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?

esperanto@Nehemiah:2:20 @ Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:3:1 @ Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel.

esperanto@Nehemiah:3:15 @ La Pordegon de la Fonto konstruis SXalun, filo de Kol-HXoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis gxin kaj tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaux la muregon cxe la lageto SXelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la sxtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.

esperanto@Nehemiah:3:16 @ Post li konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj.

esperanto@Nehemiah:3:17 @ Post li konstruis la Levidoj:Rehxum, filo de Bani; apude konstruis HXasxabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.

esperanto@Nehemiah:3:20 @ Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.

esperanto@Nehemiah:4:1 @ Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.

esperanto@Nehemiah:4:2 @ Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?

esperanto@Nehemiah:4:4 @ Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;

esperanto@Nehemiah:4:5 @ ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.

esperanto@Nehemiah:4:11 @ Kaj niaj malamikoj diris:Ili ne scios kaj ne vidos, gxis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj cxesigos la laboradon.

esperanto@Nehemiah:4:14 @ Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.

esperanto@Nehemiah:4:16 @ Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis malantaux la tuta domo de Jehuda.

esperanto@Nehemiah:4:18 @ La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.

esperanto@Nehemiah:4:20 @ tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.

esperanto@Nehemiah:4:21 @ Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.

esperanto@Nehemiah:5:2 @ Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.

esperanto@Nehemiah:5:3 @ Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.

esperanto@Nehemiah:5:4 @ Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;

esperanto@Nehemiah:5:5 @ sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.

esperanto@Nehemiah:5:7 @ Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.

esperanto@Nehemiah:5:8 @ Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.

esperanto@Nehemiah:5:9 @ Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?

esperanto@Nehemiah:5:11 @ Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.

esperanto@Nehemiah:5:12 @ Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.

esperanto@Nehemiah:5:15 @ La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

esperanto@Nehemiah:5:17 @ CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.

esperanto@Nehemiah:5:18 @ Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.

esperanto@Nehemiah:6:2 @ tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.

esperanto@Nehemiah:6:3 @ Sed mi sendis al ili senditojn, por diri:Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial cxesigxu la laborado, kiam mi gxin forlasos kaj iros al vi?

esperanto@Nehemiah:6:5 @ Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.

esperanto@Nehemiah:6:6 @ En gxi estis skribite:Inter la nacioj iras la famo, kaj Gesxem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laux tiu famo vi volas esti ilia regxo.

esperanto@Nehemiah:6:7 @ Ankaux profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas regxo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la regxo; venu do, ke ni kune interkonsiligxu.

esperanto@Nehemiah:6:8 @ Sed mi sendis al li, por diri:Nenio farigxis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.

esperanto@Nehemiah:6:10 @ Kaj mi venis en la domon de SXemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin ensxlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni sxlosu la pordojn de la templo; cxar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.

esperanto@Nehemiah:6:11 @ Sed mi diris:CXu tia homo, kiel mi, forkuru? cxu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.

esperanto@Nehemiah:6:15 @ La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.

esperanto@Nehemiah:6:16 @ Kiam tion auxdis cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:7:1 @ Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.

esperanto@Nehemiah:7:5 @ Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:

esperanto@Nehemiah:7:7 @ kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

esperanto@Nehemiah:7:10 @ de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,

esperanto@Nehemiah:7:12 @ de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Nehemiah:7:13 @ de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:20 @ de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:25 @ de la idoj de Gibeon, nauxdek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:33 @ de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,

esperanto@Nehemiah:7:34 @ de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Nehemiah:7:36 @ de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:40 @ de la idoj de Imer, mil kvindek du,

esperanto@Nehemiah:7:43 @ De la Levidoj:de la idoj de Jesxua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.

esperanto@Nehemiah:7:61 @ Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:

esperanto@Nehemiah:7:64 @ Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.

esperanto@Nehemiah:7:67 @ krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.

esperanto@Nehemiah:7:68 @ Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;

esperanto@Nehemiah:7:69 @ da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.

esperanto@Nehemiah:7:70 @ Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.

esperanto@Nehemiah:7:73 @ Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.

esperanto@Nehemiah:8:2 @ Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.

esperanto@Nehemiah:8:3 @ Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.

esperanto@Nehemiah:8:6 @ Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.

esperanto@Nehemiah:8:7 @ Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.

esperanto@Nehemiah:8:9 @ Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.

esperanto@Nehemiah:8:10 @ Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.

esperanto@Nehemiah:8:11 @ Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju.

esperanto@Nehemiah:8:13 @ En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.

esperanto@Nehemiah:8:14 @ Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato,

esperanto@Nehemiah:9:3 @ Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Nehemiah:9:4 @ Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Nehemiah:9:5 @ Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

esperanto@Nehemiah:9:6 @ Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

esperanto@Nehemiah:9:7 @ Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham,

esperanto@Nehemiah:9:8 @ kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.

esperanto@Nehemiah:9:9 @ Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;

esperanto@Nehemiah:9:10 @ kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.

esperanto@Nehemiah:9:11 @ Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.

esperanto@Nehemiah:9:12 @ Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.

esperanto@Nehemiah:9:13 @ Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

esperanto@Nehemiah:9:14 @ Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.

esperanto@Nehemiah:9:15 @ Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.

esperanto@Nehemiah:9:16 @ Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;

esperanto@Nehemiah:9:17 @ ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

esperanto@Nehemiah:9:18 @ Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,

esperanto@Nehemiah:9:19 @ Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;

esperanto@Nehemiah:9:20 @ kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

esperanto@Nehemiah:9:21 @ Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.

esperanto@Nehemiah:9:22 @ Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

esperanto@Nehemiah:9:23 @ Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

esperanto@Nehemiah:9:24 @ Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo.

esperanto@Nehemiah:9:25 @ Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank’ al Via granda boneco.

esperanto@Nehemiah:9:26 @ Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

esperanto@Nehemiah:9:27 @ Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

esperanto@Nehemiah:9:28 @ Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.

esperanto@Nehemiah:9:29 @ Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.

esperanto@Nehemiah:9:30 @ Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.

esperanto@Nehemiah:9:31 @ Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.

esperanto@Nehemiah:9:32 @ Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

esperanto@Nehemiah:9:33 @ Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

esperanto@Nehemiah:9:34 @ Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.

esperanto@Nehemiah:9:35 @ En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.

esperanto@Nehemiah:9:36 @ Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.

esperanto@Nehemiah:9:37 @ Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

esperanto@Nehemiah:9:38 @ En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

esperanto@Nehemiah:10:9 @ La Levidoj:Jesxua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de HXenadad, Kadmiel;

esperanto@Nehemiah:10:28 @ Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni,

esperanto@Nehemiah:10:34 @ Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.

esperanto@Nehemiah:10:37 @ Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.

esperanto@Nehemiah:10:38 @ Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo.

esperanto@Nehemiah:10:39 @ CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:11:3 @ Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.

esperanto@Nehemiah:11:14 @ kaj iliaj fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.

esperanto@Nehemiah:11:15 @ Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni;

esperanto@Nehemiah:11:16 @ kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj;

esperanto@Nehemiah:11:18 @ La nombro de cxiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.

esperanto@Nehemiah:11:20 @ La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo.

esperanto@Nehemiah:11:22 @ Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio.

esperanto@Nehemiah:11:25 @ Kaj en la vilagxoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda logxis en Kirjat-Arba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Dibon kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Kabceel kaj gxiaj vilagxoj,

esperanto@Nehemiah:11:30 @ en Zanoahx, en Adulam, kaj iliaj vilagxoj, en Lahxisx kaj sur gxiaj kampoj, en Azeka kaj gxiaj cxirkauxajxoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer- SXeba gxis la valo Hinom.

esperanto@Nehemiah:11:36 @ Kaj el la Levidoj parto el Judujo logxis en la regiono de Benjamen.

esperanto@Nehemiah:12:1 @ Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra,

esperanto@Nehemiah:12:8 @ Kaj la Levidoj:Jesxua, Binuj, Kadmiel, SXerebja, Jehuda, Matanja, super la lauxdkantoj, li kaj liaj fratoj;

esperanto@Nehemiah:12:22 @ El la Levidoj estis enskribitaj la cxefoj de patrodomoj en la tempo de Eljasxib, Jojada, Johxanan, kaj Jadua; la pastroj dum la regxado de Dario la Persa.

esperanto@Nehemiah:12:23 @ La Levidoj, cxefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko gxis la tempo de Johxanan, filo de Eljasxib.

esperanto@Nehemiah:12:24 @ La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.

esperanto@Nehemiah:12:25 @ Matanja, Bakbukja, Obadja, Mesxulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj dejxoris en la provizejoj cxe la pordegoj.

esperanto@Nehemiah:12:27 @ CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

esperanto@Nehemiah:12:28 @ Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj,

esperanto@Nehemiah:12:29 @ el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la cxirkauxajxo de Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:12:30 @ Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.

esperanto@Nehemiah:12:36 @ kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto.

esperanto@Nehemiah:12:37 @ Apud la Pordego de la Fonto, kontraux gxi, ili iris sur la sxtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj gxis la Pordego de la Akvo oriente.

esperanto@Nehemiah:12:43 @ Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

esperanto@Nehemiah:12:44 @ Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.

esperanto@Nehemiah:12:45 @ Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.

esperanto@Nehemiah:12:46 @ CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.

esperanto@Nehemiah:12:47 @ CXiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.

esperanto@Nehemiah:13:1 @ En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;

esperanto@Nehemiah:13:5 @ arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.

esperanto@Nehemiah:13:10 @ Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo.

esperanto@Nehemiah:13:12 @ Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.

esperanto@Nehemiah:13:13 @ Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.

esperanto@Nehemiah:13:14 @ Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.

esperanto@Nehemiah:13:15 @ En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon, vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la tago, kiam ili vendis mangxajxon.

esperanto@Nehemiah:13:17 @ Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?

esperanto@Nehemiah:13:18 @ Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton!

esperanto@Nehemiah:13:21 @ Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.

esperanto@Nehemiah:13:22 @ Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.

esperanto@Nehemiah:13:23 @ Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;

esperanto@Nehemiah:13:25 @ Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.

esperanto@Nehemiah:13:27 @ Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?

esperanto@Nehemiah:13:29 @ Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.

esperanto@Nehemiah:13:30 @ Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico,

esperanto@Esther:1:5 @ Kiam finigxis tiuj tagoj, la regxo faris por la tuta popolo, kiu trovigxis en la kastelurbo SXusxan, de la grandaj gxis la malgrandaj, festenon septagan sur la gxardena korto de la regxa palaco.

esperanto@Esther:1:7 @ La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo.

esperanto@Esther:1:8 @ La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux la volo de cxiu.

esperanto@Esther:1:9 @ Ankaux la regxino Vasxti faris festenon por la virinoj de la regxa domo de la regxo Ahxasxverosx.

esperanto@Esther:1:10 @ En la sepa tago, kiam la koro de la regxo gajigxis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, HXarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep euxnukoj, kiuj servadis antaux la regxo Ahxasxverosx,

esperanto@Esther:1:14 @ kaj la plej proksimaj al li estis:Karsxena, SXetar, Admata, Tarsxisx, Meres, Marsena, kaj Memuhxan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizagxon de la regxo kaj okupis la unuan lokon en la regno):

esperanto@Esther:1:16 @ Tiam diris Memuhxan antaux la regxo kaj la princoj:La regxino Vasxti estas kulpa, ne sole kontraux la regxo, sed kontraux cxiuj princoj, kaj kontraux cxiuj popoloj, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx;

esperanto@Esther:1:17 @ cxar la ago de la regxino farigxos konata al cxiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti, kaj sxi ne iris.

esperanto@Esther:1:19 @ Se al la regxo placxas, oni elirigu ordonon de la regxo, kaj oni enskribu gxin kiel nemalobeeblan legxon de Persujo kaj Medujo, ke la regxino Vasxti ne venu plu antaux la regxon Ahxasxverosx; kaj sxian regxinecon la regxo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol sxi.

esperanto@Esther:1:20 @ Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.

esperanto@Esther:1:22 @ Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

esperanto@Esther:2:1 @ Post tiu afero, kiam kvietigxis la kolero de la regxo Ahxasxverosx, li rememoris pri Vasxti, kaj pri tio, kion sxi faris kaj kio estis dekretita pri sxi.

esperanto@Esther:2:2 @ Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li:Oni sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;

esperanto@Esther:2:3 @ kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon SXusxan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;

esperanto@Esther:2:7 @ Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa. Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel filinon.

esperanto@Esther:2:8 @ Kiam estis auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon SXusxan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaux Ester estis prenita en la regxan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.

esperanto@Esther:2:9 @ La knabino placxis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al sxi sxiajn beligajxojn kaj sxian destinitajxon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la regxo; kaj li translogxigis sxin kun sxiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.

esperanto@Esther:2:11 @ CXiutage Mordehxaj iradis antaux la korto de la virinejo, por sciigxi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al sxi.

esperanto@Esther:2:12 @ Kiam por cxiu knabino venis la vico iri al la regxo Ahxasxverosx, post kiam dum dek du monatoj estis farata al sxi la beligado destinita por la virinoj (cxar tiel longe dauxris la tempo de ilia beligado:ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromajxoj kaj per aliaj sxmirajxoj),

esperanto@Esther:2:13 @ tiam la knabino eniris al la regxo. CXion, kion sxi diris, oni donis al sxi, por ke sxi iru kun tio el la virinejo en la regxan domon.

esperanto@Esther:2:14 @ Vespere sxi eniris, kaj matene sxi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de SXaasxgaz, regxa euxnuko, gardisto de la kromvirinoj; sxi jam ne plu iris al la regxo, krom en la okazo, se la regxo sxin deziris kaj se sxi estis vokita lauxnome.

esperanto@Esther:2:15 @ Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.

esperanto@Esther:2:17 @ Kaj la regxo ekamis Esteron pli ol cxiujn edzinojn, kaj sxi akiris cxe li simpation kaj favoron pli ol cxiuj virgulinoj; kaj li metis regxan kronon sur sxian kapon kaj faris sxin regxino anstataux Vasxti.

esperanto@Esther:2:23 @ La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaux sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo.

esperanto@Esther:3:2 @ Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere.

esperanto@Esther:3:3 @ La servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, diris al Mordehxaj:Kial vi malobeas la ordonon de la regxo?

esperanto@Esther:3:4 @ CXar ili diradis tion al li cxiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, cxu la vortoj de Mordehxaj konservos sian forton; cxar li diris al ili, ke li estas Judo.

esperanto@Esther:3:5 @ Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero.

esperanto@Esther:3:6 @ Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

esperanto@Esther:3:8 @ Kaj Haman diris al la regxo Ahxasxverosx:Ekzistas unu popolo, disjxetita kaj dissemita inter la popoloj en cxiuj landoj de via regno; iliaj legxoj estas malsimilaj al la legxoj de cxiuj popoloj, kaj la legxojn de la regxo ili ne plenumas; ne decas al la regxo tiel restigi ilin.

esperanto@Esther:3:11 @ Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi.

esperanto@Esther:3:13 @ Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.

esperanto@Esther:4:4 @ Kaj venis la servistinoj de Ester kaj sxiaj euxnukoj, kaj rakontis al sxi. Kaj la regxino forte konsternigxis. Kaj sxi sendis vestojn, por vesti Mordehxajon kaj depreni de li la sakajxon; sed li ne akceptis.

esperanto@Esther:4:11 @ CXiuj servantoj de la regxo kaj la popolo en la landoj de la regxo scias, ke por cxiu viro aux virino, kiu eniris al la regxo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu legxo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la regxo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la regxo jam de tridek tagoj.

esperanto@Esther:4:13 @ tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj.

esperanto@Esther:4:14 @ Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?

esperanto@Esther:4:16 @ Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.

esperanto@Esther:5:2 @ Kiam la regxo ekvidis la regxinon Ester, starantan sur la korto, sxi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la regxo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektusxis la pinton de la sceptro.

esperanto@Esther:5:3 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi, ho regxino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas ecx duono de la regno, gxi estos donita al vi.

esperanto@Esther:5:6 @ Kaj la regxo diris al Ester dum la trinkado de vino:Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

esperanto@Esther:5:9 @ Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj.

esperanto@Esther:5:12 @ Kaj Haman diris:Ecx la regxino Ester invitis kun la regxo al la festeno, kiun sxi faris, neniun krom mi; ankaux por morgaux mi estas invitita al sxi kun la regxo.

esperanto@Esther:5:13 @ Sed cxio cxi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordehxaj sidas cxe la pordego de la regxo.

esperanto@Esther:5:14 @ Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.

esperanto@Esther:6:1 @ En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo.

esperanto@Esther:6:2 @ Kaj tie trovigxis skribite, kiel Mordehxaj raportis pri Bigtan kaj Teresx, la du regxaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.

esperanto@Esther:6:3 @ Tiam la regxo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordehxaj? Kaj la junuloj servistoj de la regxo respondis:Nenio estas farita al li.

esperanto@Esther:6:10 @ Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris.

esperanto@Esther:6:13 @ Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.

esperanto@Esther:7:2 @ Kaj ankaux en la dua tago, dum la trinkado de vino, la regxo diris al Ester:Kion vi petas, ho regxino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

esperanto@Esther:7:3 @ Tiam la regxino Ester respondis kaj diris:Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho regxo, kaj se al la regxo placxas, tiam mia vivo estu donacita al mi laux mia peto, kaj mia popolo laux mia deziro;

esperanto@Esther:7:4 @ cxar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaux estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la regxo.

esperanto@Esther:7:7 @ La regxo levigxis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la gxardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la regxinon Ester, cxar li vidis, ke la regxo destinis por li malbonan sorton.

esperanto@Esther:7:8 @ Kiam la regxo revenis el la palaca gxardeno en la cxambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la regxo diris:Ecx perforti la regxinon li volas cxe mi en la domo! La vorto eliris el la busxo de la regxo, kaj oni kovris al Haman la vizagxon.

esperanto@Esther:7:9 @ HXarbona, unu el la euxnukoj antaux la regxo, diris:Jen ecx la arbo, kiun Haman pretigis por Mordehxaj, kiu parolis bonon por la regxo, staras en la domo de Haman; gxi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la regxo diris:Pendigu lin sur gxi.

esperanto@Esther:7:10 @ Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.

esperanto@Esther:8:4 @ La regxo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester levigxis kaj starigxis antaux la regxo.

esperanto@Esther:8:5 @ Kaj sxi diris:Se al la regxo placxas, kaj se mi trovis favoron antaux li, se la afero sxajnas al li gxusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo;

esperanto@Esther:8:6 @ cxar kiel mi povus vidi la malfelicxon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?

esperanto@Esther:8:8 @ skribu do pri la Judoj en la nomo de la regxo tion, kio placxas al vi, kaj sigelu per la regxa ringo; cxar leteron, skribitan en la nomo de la regxo kaj sigelitan per la regxa ringo, oni ne povas revoki.

esperanto@Esther:8:11 @ ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon,

esperanto@Esther:9:2 @ La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn.

esperanto@Esther:9:4 @ CXar Mordehxaj estis granda en la domo de la regxo, kaj la famo pri li iris tra cxiuj landoj, cxar la viro Mordehxaj farigxadis cxiam pli kaj pli granda.

esperanto@Esther:9:6 @ En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;

esperanto@Esther:9:12 @ Kaj la regxo diris al la regxino Ester:En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaux la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la regxo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraux deziras? tio estos plenumita.

esperanto@Esther:9:16 @ Ankaux la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la regxo, kolektigxis kaj starigxis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaux siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

esperanto@Esther:9:18 @ Sed la Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.

esperanto@Esther:9:21 @ ke ili akceptu por si, ke ili festados cxiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj gxian dek-kvinan tagon,

esperanto@Esther:9:22 @ kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.

esperanto@Esther:9:26 @ Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laux la vorto pur. Tial, konforme al cxiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin,

esperanto@Job:1:1 @ Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.


Bible:
Filter: String: