Bible:
Filter: String:

OT-LAW.filter - esperanto konstrui:



esperanto@Genesis:2:22 @ Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

esperanto@Genesis:4:17 @ Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis HXanohxon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laux la nomo de sia filo: HXanohx.

esperanto@Genesis:8:20 @ Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.

esperanto@Genesis:10:11 @ El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx,

esperanto@Genesis:11:5 @ Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.

esperanto@Genesis:11:8 @ Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la urbon.

esperanto@Genesis:12:7 @ Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.

esperanto@Genesis:12:8 @ Kaj de tie li translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo.

esperanto@Genesis:13:18 @ Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en HXebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

esperanto@Genesis:22:9 @ Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.

esperanto@Genesis:26:25 @ Kaj li konstruis tie altaron kaj pregxis al la Eternulo. Kaj li arangxis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.

esperanto@Genesis:33:17 @ Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

esperanto@Genesis:35:7 @ Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; cxar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato.

esperanto@Exodus:1:11 @ Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

esperanto@Exodus:1:21 @ Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.

esperanto@Exodus:17:15 @ Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo.

esperanto@Exodus:24:4 @ Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

esperanto@Exodus:32:5 @ Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaux gxi; kaj Aaron proklamis kaj diris:Morgaux estos festo de la Eternulo.

esperanto@Numbers:13:22 @ Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)

esperanto@Numbers:21:27 @ Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon.

esperanto@Numbers:23:14 @ Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro.

esperanto@Numbers:32:34 @ Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron

esperanto@Numbers:32:37 @ Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,

esperanto@Numbers:32:38 @ kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

esperanto@Deuteronomy:6:10 @ Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,

esperanto@Deuteronomy:20:5 @ Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante:Kiu konstruis novan domon kaj ne inauxguris gxin, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia homo gxin inauxguros;

esperanto@Deuteronomy:20:20 @ Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke gxi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraux la urbo, kiu militas kontraux vi, gxis vi gxin venkos.


Bible:
Filter: String: