Bible:
Filter: String:

OT-LAW.filter - esperanto renkonte:



esperanto@Genesis:14:17 @ Kaj la regxo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la regxojn, kiuj estis kun li, en la valon SXave, kiu estas Valo de la Regxo.

esperanto@Genesis:18:2 @ Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.

esperanto@Genesis:19:1 @ Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere.

esperanto@Genesis:24:17 @ Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via krucxo.

esperanto@Genesis:24:65 @ Kaj sxi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.

esperanto@Genesis:27:20 @ Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: CXar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.

esperanto@Genesis:29:13 @ Kaj kiam Laban auxdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion.

esperanto@Genesis:30:16 @ Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto.

esperanto@Genesis:32:6 @ Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.

esperanto@Genesis:33:4 @ Sed Esav kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin, kaj jxetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.

esperanto@Genesis:46:29 @ Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen. Kaj kiam li ekvidis lin, li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.

esperanto@Exodus:4:14 @ Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro.

esperanto@Exodus:4:27 @ Kaj la Eternulo diris al Aaron:Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin cxe la monto de Dio, kaj kisis lin.

esperanto@Exodus:7:15 @ Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.

esperanto@Exodus:14:27 @ Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro.

esperanto@Exodus:18:7 @ Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.

esperanto@Exodus:19:17 @ Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto.

esperanto@Numbers:20:18 @ Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.

esperanto@Numbers:21:33 @ Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei.

esperanto@Numbers:22:36 @ Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.

esperanto@Numbers:23:3 @ Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altajxon.

esperanto@Numbers:23:15 @ Kaj li diris al Balak:Staru cxi tie cxe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.

esperanto@Numbers:31:13 @ Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj cxiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.


Bible:
Filter: String: