OT-POET.filter - esperanto Aux:
esperanto@
Job:1:5 @ Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.
esperanto@Job:1:6 @ Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano.
esperanto@Job:1:11 @ Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
esperanto@Job:1:12 @ Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen cxio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo.
esperanto@Job:1:16 @ Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
esperanto@Job:1:17 @ Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
esperanto@Job:1:18 @ Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;
esperanto@Job:1:22 @ Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraux Dio.
esperanto@Job:2:1 @ Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis ankaux Satano inter ili, por starigxi antaux la Eternulo.
esperanto@Job:2:3 @ Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li gxis nun ankoraux estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraux li, por pereigi lin senkulpe.
esperanto@Job:2:4 @ Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
esperanto@Job:2:5 @ Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
esperanto@Job:2:7 @ Satano foriris de antaux la vizagxo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto.
esperanto@Job:2:9 @ Kaj lia edzino diris al li:Vi cxiam ankoraux estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.
esperanto@Job:2:10 @ Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
esperanto@Job:2:11 @ Kiam la tri amikoj de Ijob auxdis pri tiu tuta malfelicxo, kiu trafis lin, ili iris cxiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.
esperanto@Job:3:7 @ Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.
esperanto@Job:3:10 @ Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.
esperanto@Job:3:15 @ Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;
esperanto@Job:3:16 @ Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
esperanto@Job:3:18 @ Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne auxdas la vocxon de premanto.
esperanto@Job:3:23 @ Al la homo, kies vojo estas kasxita, Kaj antaux kiu Dio starigis barilon?
esperanto@Job:3:24 @ Antaux ol mi ekmangxas panon, mi devas gxemi, Kaj mia plorkriado versxigxas kiel akvo;
esperanto@Job:4:6 @ CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
esperanto@Job:4:15 @ Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis.
esperanto@Job:4:16 @ Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:
esperanto@Job:4:18 @ Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj:
esperanto@Job:5:15 @ Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon.
esperanto@Job:5:18 @ CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.
esperanto@Job:5:21 @ Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.
esperanto@Job:6:10 @ Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.
esperanto@Job:6:14 @ Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.
esperanto@Job:6:23 @ Savu min el la mano de premanto, Aux liberigu min el la mano de turmentantoj?
esperanto@Job:6:25 @ Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
esperanto@Job:6:28 @ Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?
esperanto@Job:7:5 @ Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.
esperanto@Job:7:12 @ CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?
esperanto@Job:7:21 @ Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.
esperanto@Job:8:4 @ Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago.
esperanto@Job:8:8 @ CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
esperanto@Job:8:9 @ CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
esperanto@Job:8:12 @ En tia okazo gxi velksekigxas pli frue ol cxiu herbo, Kiam gxi estas ankoraux en sia fresxeco, Kiam gxi ankoraux ne estas detrancxita.
esperanto@Job:8:16 @ Li estis verda antaux la suno, Kaj super lia gxardeno etendigxas liaj brancxoj;
esperanto@Job:8:21 @ Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.
esperanto@Job:9:3 @ Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.
esperanto@Job:9:4 @ Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?
esperanto@Job:9:14 @ Des pli cxu mi povus respondi al Li, CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li?
esperanto@Job:9:16 @ Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon,
esperanto@Job:9:22 @ CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.
esperanto@Job:9:32 @ CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo.
esperanto@Job:9:33 @ Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.
esperanto@Job:10:2 @ Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.
esperanto@Job:10:5 @ CXu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aux cxu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
esperanto@Job:10:8 @ Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas!
esperanto@Job:10:11 @ Per hauxto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
esperanto@Job:10:17 @ Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.
esperanto@Job:10:21 @ Antaux ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
esperanto@Job:11:2 @ CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
esperanto@Job:11:4 @ Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.
esperanto@Job:11:5 @ Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,
esperanto@Job:11:6 @ Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.
esperanto@Job:11:18 @ Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco.
esperanto@Job:12:3 @ Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?
esperanto@Job:12:4 @ Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;
esperanto@Job:12:5 @ Malestimata lucerneto li estas antaux la pensoj de felicxuloj, Pretigita por migrantoj.
esperanto@Job:12:8 @ Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro.
esperanto@Job:13:1 @ CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis.
esperanto@Job:13:2 @ Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
esperanto@Job:13:6 @ Auxskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia busxo.
esperanto@Job:13:8 @ CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi?
esperanto@Job:13:11 @ CXu Lia majesto ne konfuzas vin? CXu ne falas sur vin timo antaux Li?
esperanto@Job:13:13 @ Silentu antaux mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.
esperanto@Job:13:15 @ Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.
esperanto@Job:13:16 @ Tio jam estos savo por mi, CXar ne hipokritulo venos antaux Lin.
esperanto@Job:13:17 @ Auxskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaux viaj oreloj.
esperanto@Job:13:19 @ Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.
esperanto@Job:13:20 @ Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo:
esperanto@Job:13:22 @ Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
esperanto@Job:13:25 @ CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti?
esperanto@Job:13:26 @ CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
esperanto@Job:14:3 @ Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi!
esperanto@Job:14:9 @ Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazaux jxus plantita.
esperanto@Job:15:4 @ Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio.
esperanto@Job:15:6 @ Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.
esperanto@Job:15:8 @ CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon?
esperanto@Job:15:13 @ Ke vi direktas kontraux Dion vian koleron, Kaj elirigis el via busxo tiajn vortojn?
esperanto@Job:15:17 @ Mi montros al vi, auxskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,
esperanto@Job:15:18 @ Kion sagxuloj diris kaj ne kasxis antaux siaj patroj,
esperanto@Job:15:20 @ Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kasxita antaux li;
esperanto@Job:15:22 @ Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.
esperanto@Job:15:25 @ Pro tio, ke li etendis sian manon kontraux Dion Kaj kontrauxstaris al la Plejpotenculo,
esperanto@Job:15:26 @ Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj.
esperanto@Job:15:32 @ Antauxtempe li finigxos, Kaj lia brancxo ne estos verda.
esperanto@Job:16:2 @ Mi auxdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi cxiuj estas.
esperanto@Job:16:4 @ Mi ankaux povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.
esperanto@Job:16:8 @ Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas.
esperanto@Job:16:9 @ Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.
esperanto@Job:16:10 @ Ili malfermegis kontraux mi sian busxon, insulte batas min sur la vangojn; CXiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.
esperanto@Job:16:13 @ Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon.
esperanto@Job:16:14 @ Li faras en mi brecxon post brecxo, Li kuras kontraux min kiel batalisto.
esperanto@Job:17:1 @ Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.
esperanto@Job:17:2 @ Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo.
esperanto@Job:17:3 @ Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?
esperanto@Job:17:4 @ CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
esperanto@Job:17:5 @ Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.
esperanto@Job:17:8 @ La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitigxos kontraux la hipokritulo.
esperanto@Job:17:16 @ En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.
esperanto@Job:18:10 @ Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo.
esperanto@Job:18:20 @ La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antauxulojn kaptos timo.
esperanto@Job:19:6 @ Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustajxon, Kaj cxirkauxis min per Sia reto.
esperanto@Job:19:10 @ Li disbatis min cxirkauxe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elsxiris kiel arbon.
esperanto@Job:19:11 @ Ekflamis kontraux mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.
esperanto@Job:19:12 @ Kune venis Liaj tacxmentoj, kaj ebenigis kontraux mi sian vojon Kaj starigxis siegxe cxirkaux mia tendo.
esperanto@Job:19:18 @ Ecx la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi levigxas, ili parolas kontraux mi.
esperanto@Job:19:19 @ Abomenas min cxiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraux mi.
esperanto@Job:19:20 @ Kun mia hauxto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun hauxto sur miaj dentoj.
esperanto@Job:19:26 @ Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;
esperanto@Job:19:28 @ Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraux li la radikon de la afero,
esperanto@Job:19:29 @ Tiam timu glavon; CXar furioza estas la glavo kontraux malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas jugxo.
esperanto@Job:20:3 @ Hontindan riprocxon mi auxdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.
esperanto@Job:20:21 @ Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra.
esperanto@Job:20:22 @ Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin.
esperanto@Job:20:27 @ La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin.
esperanto@Job:21:2 @ Auxskultu mian parolon; Kaj gxi estu anstataux viaj konsoloj.
esperanto@Job:21:4 @ CXu kontraux homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?
esperanto@Job:21:8 @ Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj.
esperanto@Job:21:18 @ Ili estu kiel pajlero antaux vento, Kaj kiel grenventumajxo, kiun forportas ventego.
esperanto@Job:21:26 @ Sed ambaux kune ili kusxas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.
esperanto@Job:21:27 @ Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;
esperanto@Job:21:31 @ Kiu montros antaux lia vizagxo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?
esperanto@Job:21:33 @ Dolcxaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li trenigxas cxiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaux li.
esperanto@Job:22:4 @ CXu pro timo antaux vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al jugxo?
esperanto@Job:22:6 @ Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn;
esperanto@Job:22:10 @ Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.
esperanto@Job:22:11 @ Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?
esperanto@Job:22:16 @ Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero,
esperanto@Job:22:20 @ Certe malaperis nia kontrauxulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
esperanto@Job:22:27 @ Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
esperanto@Job:22:30 @ Ankaux tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.
esperanto@Job:23:2 @ Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.
esperanto@Job:23:6 @ CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min;
esperanto@Job:23:8 @ Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas;
esperanto@Job:23:13 @ Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
esperanto@Job:23:15 @ Tial mi tremas antaux Lia vizagxo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
esperanto@Job:23:17 @ CXar mi ne estas neniigita antaux la mallumo, Kaj antaux mia vizagxo Li ne kovris la mallumon.
esperanto@Job:24:8 @ De la pluvego de la montoj ili malsekigxas, Kaj pro nehavado de rifugxejo ili cxirkauxprenas rokon.
esperanto@Job:24:12 @ El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
esperanto@Job:24:13 @ Tiuj homoj estas kontrauxuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.
esperanto@Job:24:14 @ Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto.
esperanto@Job:24:18 @ Tia homo estas malpeza sur la suprajxo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laux la vojo de vinbergxardenoj.
esperanto@Job:25:4 @ Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
esperanto@Job:25:5 @ Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj:
esperanto@Job:26:5 @ La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.
esperanto@Job:26:6 @ SXeol estas malkovrita antaux Li, Kaj la abismo ne havas kovron.
esperanto@Job:26:9 @ Li kovras la tronon Kaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon.
esperanto@Job:26:14 @ Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?
esperanto@Job:27:1 @ Kaj Ijob dauxrigis siajn sentencojn, kaj diris:
esperanto@Job:27:7 @ Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo.
esperanto@Job:27:9 @ CXu lian kriadon Dio auxskultos, Kiam trafos lin malfelicxo?
esperanto@Job:27:11 @ Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kasxos antaux vi tion, kio estas cxe la Plejpotenculo.
esperanto@Job:27:18 @ Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si lauxbon.
esperanto@Job:28:5 @ La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaux per fajro.
esperanto@Job:28:17 @ Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.
esperanto@Job:28:21 @ Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo.
esperanto@Job:28:22 @ La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi.
esperanto@Job:28:25 @ Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,
esperanto@Job:28:28 @ Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.
esperanto@Job:29:2 @ Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
esperanto@Job:29:5 @ Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj;
esperanto@Job:29:11 @ Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min;
esperanto@Job:29:21 @ Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.
esperanto@Job:30:8 @ Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
esperanto@Job:30:11 @ Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon.
esperanto@Job:30:12 @ Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;
esperanto@Job:30:15 @ Teruroj turnis sin kontraux min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia felicxo.
esperanto@Job:30:30 @ Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.
esperanto@Job:31:13 @ CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi?
esperanto@Job:31:15 @ Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.
esperanto@Job:31:16 @ CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?
esperanto@Job:31:17 @ CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo?
esperanto@Job:31:21 @ Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,
esperanto@Job:31:28 @ Ankaux tio estus krimo jugxinda, CXar mi forneus per tio Dion en la alto.
esperanto@Job:31:29 @ CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
esperanto@Job:31:30 @ Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.
esperanto@Job:31:35 @ Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,
esperanto@Job:31:38 @ Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris,
esperanto@Job:31:40 @ Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.
esperanto@Job:32:2 @ Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
esperanto@Job:32:3 @ kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
esperanto@Job:32:10 @ Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.
esperanto@Job:32:17 @ Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.
esperanto@Job:33:1 @ Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.
esperanto@Job:33:5 @ Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.
esperanto@Job:33:6 @ Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.
esperanto@Job:33:8 @ Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:
esperanto@Job:33:13 @ Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?
esperanto@Job:33:17 @ Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,
esperanto@Job:33:18 @ Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.
esperanto@Job:33:19 @ Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj.
esperanto@Job:33:21 @ Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.
esperanto@Job:33:26 @ Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.
esperanto@Job:33:29 @ CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,
esperanto@Job:33:31 @ Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
esperanto@Job:33:33 @ Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.
esperanto@Job:34:2 @ Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.
esperanto@Job:34:10 @ Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;
esperanto@Job:34:11 @ Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.
esperanto@Job:34:16 @ Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj.
esperanto@Job:34:18 @ CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo?
esperanto@Job:34:19 @ Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.
esperanto@Job:34:28 @ Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.
esperanto@Job:34:34 @ Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:
esperanto@Job:34:37 @ CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.
esperanto@Job:35:4 @ Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:
esperanto@Job:35:7 @ Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?
esperanto@Job:35:13 @ Tamen malvere estas, ke Dio ne auxdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.
esperanto@Job:36:2 @ Atendu ankoraux iom; mi montros al vi, CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio.
esperanto@Job:36:4 @ CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.
esperanto@Job:36:16 @ Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.
esperanto@Job:36:19 @ CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.
esperanto@Job:36:31 @ CXar per ili Li jugxas la popolojn Kaj donas ankaux mangxajxon abunde.
esperanto@Job:36:33 @ Antauxdiras pri gxi gxia bruo, Kaj ecx la brutaroj, kiam gxi alproksimigxas.
esperanto@Job:37:2 @ Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo.
esperanto@Job:37:4 @ Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo.
esperanto@Job:37:6 @ Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.
esperanto@Job:37:10 @ De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo farigxas kvazaux fandajxo.
esperanto@Job:37:12 @ Li direktas ilin cxirkauxen, kien Li volas, Por ke ili plenumu cxion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:
esperanto@Job:37:22 @ De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.
esperanto@Job:38:5 @ Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron?
esperanto@Job:38:6 @ Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon,
esperanto@Job:38:8 @ Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;
esperanto@Job:38:17 @ CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego?
esperanto@Job:38:24 @ Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?
esperanto@Job:38:28 @ CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso?
esperanto@Job:38:31 @ CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono?
esperanto@Job:38:33 @ CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?
esperanto@Job:38:40 @ Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo?
esperanto@Job:39:2 @ CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
esperanto@Job:39:7 @ GXi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto gxi ne auxdas;
esperanto@Job:39:16 @ GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj; GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana;
esperanto@Job:39:21 @ GXi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; GXi eliras kontraux armiton;
esperanto@Job:40:2 @ CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu.
esperanto@Job:40:22 @ Ombroricxaj arboj sxirmas gxin per sia ombro, CXirkauxas gxin salikoj apud torentoj.
esperanto@Job:40:24 @ CXu iu povas preni gxin antaux gxiaj okuloj, CXu iu povas trabori per sxnuroj gxian nazon?
esperanto@Job:41:1 @ CXu vi povas eltiri levjatanon per fisxhoko, Aux ligi per sxnuro gxian langon?
esperanto@Job:41:3 @ CXu gxi multe petegos vin, Aux parolos al vi flatajxojn?
esperanto@Job:41:5 @ CXu vi amuzigxos kun gxi kiel kun birdo? Aux cxu vi ligos gxin por viaj knabinoj?
esperanto@Job:41:7 @ CXu vi povas plenigi per pikiloj gxian hauxton Kaj per fisxistaj hokoj gxian kapon?
esperanto@Job:41:10 @ Neniu estas tiel kuragxa, por inciti gxin; Kiu do povas stari antaux Mi?
esperanto@Job:41:11 @ Kiu antauxe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta cxielo cxio estas Mia.
esperanto@Job:41:14 @ Kiu povas malfermi la pordon de gxia vizagxo? Teruro cxirkauxas gxiajn dentojn.
esperanto@Job:41:20 @ El gxiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aux kaldrono.
esperanto@Job:41:22 @ Sur gxia kolo logxas forto, Kaj antaux gxi kuras teruro.
esperanto@Job:41:26 @ Glavo, kiu alproksimigxas al gxi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aux kiraso.