Bible:
Filter: String:

OT-POET.filter - esperanto Elon:



esperanto@Job:9:8 @ Li sola etendas la cxielon, Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;

esperanto@Job:33:16 @ Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

esperanto@Job:33:23 @ Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

esperanto@Job:35:5 @ Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

esperanto@Job:36:10 @ Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.

esperanto@Job:36:15 @ Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.

esperanto@Job:37:3 @ Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.

esperanto@Job:37:7 @ Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron.

esperanto@Job:37:18 @ CXu vi povas etendi kun Li la cxielon, Firman kiel fandita spegulo?

esperanto@Psalms:8:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.

esperanto@Psalms:8:3 @ Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

esperanto@Psalms:10:17 @ Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

esperanto@Psalms:17:1 @ Pregxo de David. Auxskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia pregxo el ne malsincera busxo.

esperanto@Psalms:17:6 @ Mi vokas al Vi, cxar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj auxdu mian parolon.

esperanto@Psalms:18:9 @ Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

esperanto@Psalms:25:22 @ Liberigu, ho Dio, Izraelon el cxiuj liaj suferoj.

esperanto@Psalms:31:2 @ Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

esperanto@Psalms:45:10 @ Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

esperanto@Psalms:49:4 @ Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

esperanto@Psalms:50:4 @ Li vokas la cxielon supre kaj la teron, Por jugxi Sian popolon:

esperanto@Psalms:58:4 @ Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon,

esperanto@Psalms:71:2 @ Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.

esperanto@Psalms:73:9 @ Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

esperanto@Psalms:78:1 @ Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.

esperanto@Psalms:86:1 @ Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa.

esperanto@Psalms:88:2 @ Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro.

esperanto@Psalms:94:9 @ CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

esperanto@Psalms:96:5 @ CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

esperanto@Psalms:102:2 @ Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min.

esperanto@Psalms:104:2 @ Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon;

esperanto@Psalms:113:6 @ Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron,

esperanto@Psalms:115:15 @ Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:116:2 @ Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

esperanto@Psalms:121:2 @ Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:124:8 @ Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:130:8 @ Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj.

esperanto@Psalms:135:4 @ CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.

esperanto@Psalms:136:5 @ Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco;

esperanto@Psalms:136:11 @ Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco;

esperanto@Psalms:136:14 @ Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco;

esperanto@Psalms:143:3 @ CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

esperanto@Psalms:144:5 @ Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos.

esperanto@Psalms:146:6 @ Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

esperanto@Psalms:147:8 @ Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.

esperanto@Proverbs:3:19 @ La Eternulo per sagxo fondis la teron; Per prudento Li arangxis la cxielon.

esperanto@Proverbs:4:20 @ Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.

esperanto@Proverbs:5:1 @ Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon,

esperanto@Proverbs:5:3 @ CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo.

esperanto@Proverbs:5:13 @ Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.

esperanto@Proverbs:16:4 @ CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono.

esperanto@Proverbs:17:11 @ Malbonulo sercxas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraux lin.

esperanto@Proverbs:20:12 @ Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.

esperanto@Proverbs:21:13 @ Se iu sxtopas sian orelon kontraux kriado de malricxulo, Li ankaux vokos kaj ne estos auxskultata.

esperanto@Proverbs:22:17 @ Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;

esperanto@Proverbs:24:13 @ Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo;

esperanto@Proverbs:25:16 @ Kiam vi trovis mielon, mangxu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne farigxu tro sata kaj ne elvomu gxin.

esperanto@Proverbs:28:9 @ Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.

esperanto@Proverbs:30:4 @ Kiu levigxis en la cxielon, kaj mallevigxis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu arangxis cxiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? CXu vi scias?

esperanto@Songs:5:1 @ Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.

esperanto@Songs:8:6 @ Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; CXar la amo estas forta kiel la morto; La jxaluzo estas nefleksebla kiel SXeol; GXiaj brulajxoj estas brulajxoj de fajro, La flamo de la Eternulo.


Bible:
Filter: String: