Bible:
Filter: String:

OT-POET.filter - esperanto Itaj:



esperanto@Job:3:16 @ Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

esperanto@Job:3:22 @ Kiuj ekgxojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?

esperanto@Job:4:7 @ Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

esperanto@Job:4:19 @ Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.

esperanto@Job:7:3 @ Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.

esperanto@Job:10:3 @ CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

esperanto@Job:14:5 @ Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

esperanto@Job:14:15 @ Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritajxon de Viaj manoj.

esperanto@Job:15:28 @ Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj.

esperanto@Job:19:23 @ Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro,

esperanto@Job:19:24 @ Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko!

esperanto@Job:20:11 @ Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.

esperanto@Job:21:24 @ Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.

esperanto@Job:22:16 @ Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero,

esperanto@Job:28:4 @ Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.

esperanto@Job:28:11 @ Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.

esperanto@Job:29:17 @ Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

esperanto@Job:30:8 @ Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.

esperanto@Job:31:12 @ Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus.

esperanto@Job:34:19 @ Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

esperanto@Job:36:8 @ Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj,

esperanto@Job:38:6 @ Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon,

esperanto@Job:40:17 @ GXi strecxas sian voston kiel cedron, La tendenoj de gxiaj femuroj estas interplektitaj.

esperanto@Job:41:15 @ GXiaj fieraj skvamoj estas kiel sxildoj, Interligitaj per fortika sigelo;

esperanto@Job:41:23 @ La partoj de gxia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur gxi, kaj ne sxanceligxas.

esperanto@Job:42:10 @ Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe.

esperanto@Psalms:6:10 @ Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.

esperanto@Psalms:8:6 @ Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; CXion Vi metis sub liajn piedojn:

esperanto@Psalms:11:3 @ Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?

esperanto@Psalms:19:12 @ Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

esperanto@Psalms:25:15 @ Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo, CXar Li eltiras el reto miajn piedojn.

esperanto@Psalms:31:17 @ Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol.

esperanto@Psalms:34:15 @ La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

esperanto@Psalms:35:4 @ Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraux mia animo; Turnigxu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraux mi.

esperanto@Psalms:35:26 @ Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

esperanto@Psalms:36:12 @ Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

esperanto@Psalms:37:19 @ Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

esperanto@Psalms:37:26 @ CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.

esperanto@Psalms:37:38 @ Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

esperanto@Psalms:40:15 @ Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!

esperanto@Psalms:45:14 @ En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.

esperanto@Psalms:55:21 @ Pli glata ol butero estas lia busxo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.

esperanto@Psalms:58:7 @ Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj.

esperanto@Psalms:62:9 @ Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.

esperanto@Psalms:62:10 @ Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

esperanto@Psalms:63:10 @ Ili estos mortigitaj per glavo, Farigxos akiro de vulpoj.

esperanto@Psalms:64:7 @ Sed Dio pafos kontraux ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.

esperanto@Psalms:68:13 @ Kiam vi kusxas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento, Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro.

esperanto@Psalms:69:5 @ Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.

esperanto@Psalms:69:28 @ Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.

esperanto@Psalms:71:13 @ Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

esperanto@Psalms:71:24 @ Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

esperanto@Psalms:78:9 @ La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo;

esperanto@Psalms:79:11 @ Venu al Vi la gxemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;

esperanto@Psalms:80:3 @ Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:7 @ Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:19 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:83:10 @ Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero.

esperanto@Psalms:83:17 @ Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam, Ili malhonorigxu kaj pereu.

esperanto@Psalms:88:5 @ Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

esperanto@Psalms:90:8 @ Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

esperanto@Psalms:92:13 @ Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.

esperanto@Psalms:94:2 @ Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj.

esperanto@Psalms:102:20 @ Por auxdi la gxemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;

esperanto@Psalms:103:22 @ Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

esperanto@Psalms:104:24 @ Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

esperanto@Psalms:104:31 @ Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo gxoju pri Siaj faritajxoj.

esperanto@Psalms:107:10 @ Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;

esperanto@Psalms:109:28 @ Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos.

esperanto@Psalms:111:8 @ Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.

esperanto@Psalms:115:4 @ Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

esperanto@Psalms:115:15 @ Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:119:21 @ Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

esperanto@Psalms:123:2 @ Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

esperanto@Psalms:127:5 @ Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.

esperanto@Psalms:135:15 @ La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

esperanto@Psalms:136:23 @ Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco;

esperanto@Psalms:138:8 @ La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu.

esperanto@Psalms:139:14 @ Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

esperanto@Psalms:139:15 @ Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

esperanto@Psalms:139:16 @ Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.

esperanto@Psalms:141:7 @ Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol.

esperanto@Psalms:141:8 @ CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.

esperanto@Psalms:143:5 @ Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri cxiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritajxoj de Viaj manoj.

esperanto@Psalms:144:12 @ Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;

esperanto@Psalms:144:14 @ Niaj bovoj estas sxargxitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;

esperanto@Psalms:145:9 @ La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

esperanto@Psalms:145:10 @ Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

esperanto@Psalms:145:15 @ CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.

esperanto@Proverbs:2:22 @ Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

esperanto@Proverbs:8:22 @ La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve.

esperanto@Proverbs:8:25 @ Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita;

esperanto@Proverbs:9:17 @ Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj, Kaj pano kasxita estas agrabla.

esperanto@Proverbs:10:27 @ La timo antaux la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.

esperanto@Proverbs:17:12 @ Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj gxiaj infanoj, Ol malsagxulon kun lia malsagxeco.

esperanto@Proverbs:17:23 @ Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.

esperanto@Proverbs:19:7 @ CXiuj fratoj de malricxulo lin malamas; Tiom pli malproksimigxas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.

esperanto@Proverbs:22:27 @ Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litajxon de sub vi.

esperanto@Proverbs:24:11 @ Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortirigxu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

esperanto@Proverbs:26:11 @ Kiel hundo revenas al sia vomitajxo, Tiel malsagxulo ripetas sian malsagxajxon.

esperanto@Proverbs:26:24 @ Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.

esperanto@Proverbs:31:8 @ Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.

esperanto@Ecclesiastes:2:3 @ Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo.

esperanto@Ecclesiastes:3:2 @ estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;

esperanto@Ecclesiastes:8:10 @ Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:9:12 @ CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.

esperanto@Ecclesiastes:9:17 @ La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj.

esperanto@Ecclesiastes:9:18 @ Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

esperanto@Ecclesiastes:12:4 @ kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj;

esperanto@Ecclesiastes:12:11 @ La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu pasxtisto.

esperanto@Songs:5:11 @ Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;

esperanto@Songs:5:12 @ Liaj okuloj estas kiel kolomboj cxe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;

esperanto@Songs:5:14 @ Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;

esperanto@Songs:5:15 @ Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;

esperanto@Songs:7:1 @ Kiel belaj estas viaj pasxoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel cxenringoj, Majstre ellaboritaj.


Bible:
Filter: String: