OT-POET.filter - esperanto do:
esperanto@
Job:1:1 @ Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
esperanto@Job:1:4 @ Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili, cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili.
esperanto@Job:1:5 @ Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.
esperanto@Job:1:10 @ Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.
esperanto@Job:1:11 @ Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
esperanto@Job:1:12 @ Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen cxio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo.
esperanto@Job:1:13 @ Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,
esperanto@Job:1:18 @ Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;
esperanto@Job:1:19 @ kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
esperanto@Job:1:20 @ Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;
esperanto@Job:1:21 @ kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
esperanto@Job:2:4 @ Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
esperanto@Job:2:5 @ Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
esperanto@Job:2:6 @ La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.
esperanto@Job:2:7 @ Satano foriris de antaux la vizagxo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto.
esperanto@Job:2:13 @ Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li ecx unu vorton; cxar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.
esperanto@Job:3:10 @ Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.
esperanto@Job:3:13 @ Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
esperanto@Job:3:15 @ Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;
esperanto@Job:3:20 @ Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,
esperanto@Job:3:24 @ Antaux ol mi ekmangxas panon, mi devas gxemi, Kaj mia plorkriado versxigxas kiel akvo;
esperanto@Job:4:2 @ Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?
esperanto@Job:4:7 @ Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
esperanto@Job:4:10 @ La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis;
esperanto@Job:4:11 @ Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.
esperanto@Job:4:13 @ Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
esperanto@Job:4:16 @ Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:
esperanto@Job:4:19 @ Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.
esperanto@Job:5:1 @ Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
esperanto@Job:5:5 @ Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon.
esperanto@Job:5:7 @ Sed homo naskigxas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
esperanto@Job:5:8 @ Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
esperanto@Job:5:10 @ Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,
esperanto@Job:5:13 @ Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.
esperanto@Job:5:22 @ Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
esperanto@Job:5:24 @ Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.
esperanto@Job:6:2 @ Se estus pesita mia cxagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
esperanto@Job:6:3 @ GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
esperanto@Job:6:8 @ Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
esperanto@Job:6:9 @ Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
esperanto@Job:6:19 @ Sercxas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el SXeba;
esperanto@Job:6:20 @ Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj rugxigxas de honto.
esperanto@Job:6:22 @ CXu mi diris:Donu al mi, El via havajxo donacu pro mi,
esperanto@Job:7:7 @ Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
esperanto@Job:7:8 @ Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
esperanto@Job:7:10 @ Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.
esperanto@Job:7:11 @ Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.
esperanto@Job:7:12 @ CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?
esperanto@Job:7:13 @ Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon,
esperanto@Job:7:21 @ Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.
esperanto@Job:8:6 @ Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.
esperanto@Job:8:14 @ Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.
esperanto@Job:8:15 @ Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos gxin, sed ne povos sin teni.
esperanto@Job:8:21 @ Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.
esperanto@Job:8:22 @ Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.
esperanto@Job:9:9 @ Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;
esperanto@Job:9:11 @ Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.
esperanto@Job:9:17 @ Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.
esperanto@Job:9:18 @ Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo.
esperanto@Job:9:23 @ Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.
esperanto@Job:9:24 @ La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?
esperanto@Job:9:27 @ Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:
esperanto@Job:9:28 @ Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.
esperanto@Job:9:29 @ Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?
esperanto@Job:10:1 @ Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.
esperanto@Job:10:12 @ Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
esperanto@Job:10:20 @ Mia vivo estas ja mallonga; CXesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigligxu,
esperanto@Job:10:21 @ Antaux ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
esperanto@Job:10:22 @ En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.
esperanto@Job:11:2 @ CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
esperanto@Job:11:3 @ CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?
esperanto@Job:11:14 @ Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:
esperanto@Job:11:18 @ Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco.
esperanto@Job:12:6 @ Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.
esperanto@Job:12:7 @ Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi;
esperanto@Job:12:24 @ Li senkuragxigas la cxefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
esperanto@Job:13:6 @ Auxskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia busxo.
esperanto@Job:13:22 @ Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
esperanto@Job:13:26 @ CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
esperanto@Job:13:27 @ Vi metis miajn piedojn en sxtipon, Vi observas cxiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
esperanto@Job:14:1 @ Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
esperanto@Job:14:6 @ Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, GXis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
esperanto@Job:14:9 @ Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazaux jxus plantita.
esperanto@Job:14:12 @ Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado.
esperanto@Job:14:14 @ Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.
esperanto@Job:14:22 @ Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.
esperanto@Job:15:8 @ CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon?
esperanto@Job:15:19 @ Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:
esperanto@Job:15:26 @ Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj.
esperanto@Job:15:28 @ Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj.
esperanto@Job:15:34 @ CXar la anaro de la hipokrituloj senhomigxos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subacxeton.
esperanto@Job:16:6 @ Se mi parolos, mia doloro ne kvietigxos; Se mi cxesos, kio foriros de mi?
esperanto@Job:16:11 @ Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj.
esperanto@Job:16:16 @ Mia vizagxo sxvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;
esperanto@Job:16:18 @ Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
esperanto@Job:17:2 @ Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo.
esperanto@Job:17:3 @ Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?
esperanto@Job:17:4 @ CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
esperanto@Job:17:13 @ Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.
esperanto@Job:17:16 @ En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.
esperanto@Job:18:6 @ La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.
esperanto@Job:18:8 @ CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.
esperanto@Job:18:11 @ De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
esperanto@Job:18:14 @ Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.
esperanto@Job:18:15 @ Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro.
esperanto@Job:18:18 @ Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita.
esperanto@Job:19:2 @ GXis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?
esperanto@Job:19:7 @ Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas jugxon.
esperanto@Job:19:12 @ Kune venis Liaj tacxmentoj, kaj ebenigis kontraux mi sian vojon Kaj starigxis siegxe cxirkaux mia tendo.
esperanto@Job:19:15 @ La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo.
esperanto@Job:19:17 @ Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.
esperanto@Job:19:26 @ Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;
esperanto@Job:19:27 @ Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.
esperanto@Job:20:3 @ Hontindan riprocxon mi auxdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.
esperanto@Job:20:5 @ Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?
esperanto@Job:20:9 @ Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.
esperanto@Job:20:10 @ Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havajxon.
esperanto@Job:20:12 @ Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango,
esperanto@Job:20:14 @ Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li.
esperanto@Job:20:16 @ Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos.
esperanto@Job:20:17 @ Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
esperanto@Job:20:18 @ Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin.
esperanto@Job:20:19 @ CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
esperanto@Job:20:23 @ Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.
esperanto@Job:20:26 @ Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.
esperanto@Job:20:28 @ Malaperos la greno el lia domo, Dissxutita gxi estos en la tago de Lia kolero.
esperanto@Job:21:3 @ Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.
esperanto@Job:21:9 @ Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
esperanto@Job:21:17 @ GXis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingigxu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
esperanto@Job:21:21 @ CXar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finigxis?
esperanto@Job:21:24 @ Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.
esperanto@Job:21:28 @ Vi diros:Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu logxis la malpiuloj?
esperanto@Job:21:33 @ Dolcxaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li trenigxas cxiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaux li.
esperanto@Job:21:34 @ Kiel do vi volas konsoli min per vantajxo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malgxustajxojn?
esperanto@Job:22:7 @ Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
esperanto@Job:22:14 @ La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo.
esperanto@Job:22:16 @ Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero,
esperanto@Job:22:18 @ Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonajxo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
esperanto@Job:22:19 @ La virtuloj vidos kaj gxojos; La senkulpulo mokos ilin:
esperanto@Job:22:21 @ Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.
esperanto@Job:22:23 @ Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo.
esperanto@Job:22:28 @ Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
esperanto@Job:23:2 @ Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.
esperanto@Job:23:11 @ Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.
esperanto@Job:23:12 @ Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.
esperanto@Job:24:5 @ Jen kiel sovagxaj azenoj ili eliras al sia laboro, por sercxi kaptajxon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
esperanto@Job:24:7 @ Nudaj ili tradormas la nokton, cxar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
esperanto@Job:24:8 @ De la pluvego de la montoj ili malsekigxas, Kaj pro nehavado de rifugxejo ili cxirkauxprenas rokon.
esperanto@Job:24:12 @ El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
esperanto@Job:24:16 @ En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.
esperanto@Job:24:23 @ Dio donas al ili sendangxerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
esperanto@Job:25:2 @ Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
esperanto@Job:25:6 @ Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!
esperanto@Job:26:3 @ Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!
esperanto@Job:26:7 @ Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.
esperanto@Job:27:9 @ CXu lian kriadon Dio auxskultos, Kiam trafos lin malfelicxo?
esperanto@Job:27:12 @ Jen vi cxiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavajxon?
esperanto@Job:27:17 @ Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la argxenton.
esperanto@Job:27:18 @ Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si lauxbon.
esperanto@Job:28:4 @ Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.
esperanto@Job:28:7 @ La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis.
esperanto@Job:28:15 @ Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi.
esperanto@Job:28:18 @ Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj.
esperanto@Job:28:21 @ Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo.
esperanto@Job:28:25 @ Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,
esperanto@Job:28:28 @ Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.
esperanto@Job:29:4 @ Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo;
esperanto@Job:29:7 @ Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo,
esperanto@Job:29:15 @ Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;
esperanto@Job:29:21 @ Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.
esperanto@Job:30:1 @ Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;
esperanto@Job:30:6 @ En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj;
esperanto@Job:30:7 @ Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas;
esperanto@Job:30:8 @ Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
esperanto@Job:30:9 @ Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado.
esperanto@Job:30:11 @ Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon.
esperanto@Job:30:12 @ Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;
esperanto@Job:30:17 @ En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
esperanto@Job:30:18 @ Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto; Premas min la rando de mia cxemizo.
esperanto@Job:30:23 @ Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.
esperanto@Job:30:29 @ Mi farigxis frato al la sxakaloj Kaj kamarado al la strutoj.
esperanto@Job:31:2 @ Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
esperanto@Job:31:5 @ CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
esperanto@Job:31:9 @ Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko:
esperanto@Job:31:22 @ En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano.
esperanto@Job:31:24 @ CXu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
esperanto@Job:31:31 @ CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno!
esperanto@Job:31:32 @ Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
esperanto@Job:31:34 @ En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
esperanto@Job:31:38 @ Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris,
esperanto@Job:31:40 @ Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.
esperanto@Job:32:3 @ kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
esperanto@Job:32:5 @ Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.
esperanto@Job:32:8 @ Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
esperanto@Job:32:12 @ Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.
esperanto@Job:32:14 @ Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.
esperanto@Job:32:17 @ Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.
esperanto@Job:32:20 @ Mi ekparolos, kaj tiam farigxos al mi pli facile; Mi malfermos mian busxon, kaj mi respondos.
esperanto@Job:33:1 @ Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.
esperanto@Job:33:11 @ Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn.
esperanto@Job:33:13 @ Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?
esperanto@Job:33:15 @ En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
esperanto@Job:33:16 @ Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,
esperanto@Job:33:24 @ Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.
esperanto@Job:34:4 @ Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.
esperanto@Job:34:13 @ Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?
esperanto@Job:34:28 @ Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.
esperanto@Job:34:37 @ CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.
esperanto@Job:35:4 @ Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:
esperanto@Job:35:7 @ Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?
esperanto@Job:35:8 @ Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.
esperanto@Job:35:9 @ Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj.
esperanto@Job:35:10 @ Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,
esperanto@Job:35:11 @ Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?
esperanto@Job:36:6 @ Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.
esperanto@Job:36:18 @ Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.
esperanto@Job:36:29 @ Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo,
esperanto@Job:36:31 @ CXar per ili Li jugxas la popolojn Kaj donas ankaux mangxajxon abunde.
esperanto@Job:36:32 @ Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al gxi aperi denove.
esperanto@Job:37:3 @ Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.
esperanto@Job:37:9 @ El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.
esperanto@Job:37:12 @ Li direktas ilin cxirkauxen, kien Li volas, Por ke ili plenumu cxion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:
esperanto@Job:37:13 @ CXu por puno de ia lando, CXu por favorkorajxo Li ilin direktas.
esperanto@Job:37:16 @ CXu vi komprenas, cxe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?
esperanto@Job:38:2 @ Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?
esperanto@Job:38:3 @ Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
esperanto@Job:38:7 @ Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio?
esperanto@Job:38:8 @ Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;
esperanto@Job:38:10 @ Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
esperanto@Job:38:11 @ Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?
esperanto@Job:38:12 @ CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,
esperanto@Job:38:13 @ Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi;
esperanto@Job:38:16 @ CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?
esperanto@Job:38:20 @ Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?
esperanto@Job:38:23 @ Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?
esperanto@Job:38:26 @ Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,
esperanto@Job:38:31 @ CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono?
esperanto@Job:38:32 @ CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj?
esperanto@Job:38:33 @ CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?
esperanto@Job:38:34 @ CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru?
esperanto@Job:38:36 @ Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?
esperanto@Job:38:39 @ CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,
esperanto@Job:38:41 @ Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?
esperanto@Job:39:3 @ Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn, Liberigxas de siaj doloroj.
esperanto@Job:39:5 @ Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn?
esperanto@Job:39:6 @ La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo;
esperanto@Job:39:10 @ CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo? CXu gxi erpos post vi valojn?
esperanto@Job:39:11 @ CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto? Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron?
esperanto@Job:39:12 @ CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
esperanto@Job:39:15 @ GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati.
esperanto@Job:39:16 @ GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj; GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana;
esperanto@Job:39:17 @ CXar Dio senigis gxin je sagxo Kaj ne donis al gxi prudenton.
esperanto@Job:39:19 @ CXu vi donas forton al la cxevalo? CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj?
esperanto@Job:39:20 @ CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido? Terura estas la beleco de gxia ronkado.