OT-POET.filter - esperanto malvera:
esperanto@
Job:27:4 @ Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon.
esperanto@Psalms:62:9 @ Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.
esperanto@Psalms:144:8 @ Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
esperanto@Psalms:144:11 @ Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
esperanto@Proverbs:11:1 @ Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.
esperanto@Proverbs:11:18 @ Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
esperanto@Proverbs:12:19 @ Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento.
esperanto@Proverbs:13:5 @ Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
esperanto@Proverbs:20:23 @ Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
esperanto@Proverbs:25:18 @ Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.