Bible:
Filter: String:

OT-POET.filter - esperanto monto:



esperanto@Job:9:5 @ Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;

esperanto@Job:14:18 @ Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forsxovigxas de sia loko;

esperanto@Job:24:8 @ De la pluvego de la montoj ili malsekigxas, Kaj pro nehavado de rifugxejo ili cxirkauxprenas rokon.

esperanto@Job:28:9 @ Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.

esperanto@Job:39:8 @ La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.

esperanto@Job:40:20 @ La montoj alportas al gxi mangxajxon, Kaj cxiuj bestoj de la kampo tie ludas.

esperanto@Psalms:2:6 @ Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

esperanto@Psalms:3:4 @ Per mia vocxo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

esperanto@Psalms:11:1 @ Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

esperanto@Psalms:15:1 @ Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas logxi sur Via sankta monto?

esperanto@Psalms:18:7 @ Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

esperanto@Psalms:24:3 @ Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

esperanto@Psalms:30:7 @ Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.

esperanto@Psalms:36:6 @ Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:42:6 @ Malgxojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon, Sur la monto Micar.

esperanto@Psalms:43:3 @ Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

esperanto@Psalms:46:2 @ Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

esperanto@Psalms:46:3 @ Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.

esperanto@Psalms:48:1 @ Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.

esperanto@Psalms:48:2 @ Bela altajxo, gxojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Regxo.

esperanto@Psalms:48:11 @ GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.

esperanto@Psalms:50:10 @ CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;

esperanto@Psalms:50:11 @ Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.

esperanto@Psalms:65:6 @ Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,

esperanto@Psalms:68:15 @ Monto de Dio estas la monto Basxana, Monto multepinta estas la monto Basxana.

esperanto@Psalms:68:16 @ Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne?

esperanto@Psalms:72:3 @ La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco.

esperanto@Psalms:72:16 @ Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj gxiaj spikoj ondigxu kiel Lebanon; Kaj en la urboj cxio floru, kiel herbo sur la tero.

esperanto@Psalms:74:2 @ Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

esperanto@Psalms:76:4 @ Vi estas majesta kaj potenca sur la sovagxbestaj montoj.

esperanto@Psalms:78:54 @ Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;

esperanto@Psalms:78:68 @ Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;

esperanto@Psalms:78:69 @ Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam.

esperanto@Psalms:80:10 @ Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio.

esperanto@Psalms:83:14 @ Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,

esperanto@Psalms:87:1 @ De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

esperanto@Psalms:90:2 @ Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

esperanto@Psalms:95:4 @ Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj;

esperanto@Psalms:97:5 @ Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.

esperanto@Psalms:98:8 @ La riveroj plauxdu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje,

esperanto@Psalms:99:9 @ Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Psalms:104:6 @ La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;

esperanto@Psalms:104:8 @ GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi.

esperanto@Psalms:104:10 @ Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;

esperanto@Psalms:104:13 @ Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero.

esperanto@Psalms:104:18 @ La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifugxejo por la hirakoj.

esperanto@Psalms:104:32 @ Li ekrigardas la teron, kaj gxi tremas; Li ektusxas la montojn, kaj ili fumigxas.

esperanto@Psalms:114:4 @ La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.

esperanto@Psalms:114:6 @ Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?

esperanto@Psalms:121:1 @ Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?

esperanto@Psalms:125:1 @ Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne.

esperanto@Psalms:125:2 @ Montoj estas cxirkaux Jerusalem, Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon, De nun kaj eterne.

esperanto@Psalms:133:3 @ Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

esperanto@Psalms:144:5 @ Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos.

esperanto@Psalms:147:8 @ Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.

esperanto@Psalms:148:9 @ Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj;

esperanto@Proverbs:8:25 @ Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita;

esperanto@Proverbs:27:25 @ Aperas herbo, montrigxas verdajxo, Kaj kolektigxas kreskajxoj de la montoj.

esperanto@Songs:2:8 @ Ho, jen estas la vocxo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altajxoj.

esperanto@Songs:2:17 @ GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.

esperanto@Songs:4:1 @ Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaux via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

esperanto@Songs:4:6 @ GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altajxo de olibano.

esperanto@Songs:4:8 @ Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.

esperanto@Songs:6:5 @ Forturnu la okulojn for de mi, CXar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

esperanto@Songs:8:14 @ Forkuru, ho mia amato, Kaj similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.


Bible:
Filter: String: