Bible:
Filter: String:

OT-POET.filter - esperanto multaj:



esperanto@Job:4:3 @ Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis;

esperanto@Job:11:19 @ Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

esperanto@Job:35:6 @ Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

esperanto@Psalms:3:1 @ Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj levigxis kontraux mi!

esperanto@Psalms:3:2 @ Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

esperanto@Psalms:4:6 @ Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

esperanto@Psalms:5:10 @ Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi.

esperanto@Psalms:18:14 @ Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.

esperanto@Psalms:22:12 @ CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi.

esperanto@Psalms:25:19 @ Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

esperanto@Psalms:31:13 @ CXar mi auxdas la insultojn de multaj; CXirkauxe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraux mi, Ili intencas pereigi mian vivon.

esperanto@Psalms:32:10 @ Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun cxirkauxas favoro.

esperanto@Psalms:34:12 @ Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

esperanto@Psalms:34:19 @ Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.

esperanto@Psalms:37:16 @ Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

esperanto@Psalms:38:19 @ Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj.

esperanto@Psalms:40:3 @ Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

esperanto@Psalms:56:2 @ Miaj malamikoj volas min engluti cxiutage, CXar multaj militas kontraux mi fiere.

esperanto@Psalms:61:6 @ Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, Ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn.

esperanto@Psalms:68:17 @ Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

esperanto@Psalms:69:4 @ Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.

esperanto@Psalms:71:7 @ Mirindajxo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifugxejo.

esperanto@Psalms:89:50 @ Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj,

esperanto@Psalms:97:1 @ La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.

esperanto@Psalms:104:24 @ Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

esperanto@Psalms:105:12 @ Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

esperanto@Psalms:106:43 @ Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

esperanto@Psalms:107:39 @ Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,

esperanto@Psalms:109:8 @ Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.

esperanto@Psalms:109:30 @ Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos.

esperanto@Psalms:119:157 @ Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.

esperanto@Psalms:135:10 @ Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn:

esperanto@Psalms:139:18 @ Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.

esperanto@Proverbs:7:26 @ CXar multajn sxi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas sxiaj mortigitoj.

esperanto@Proverbs:10:21 @ La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo.

esperanto@Proverbs:13:23 @ Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.

esperanto@Proverbs:18:24 @ Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

esperanto@Proverbs:19:6 @ Multaj sercxas favoron de malavarulo; Kaj cxiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.

esperanto@Proverbs:19:21 @ Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.

esperanto@Proverbs:20:6 @ Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?

esperanto@Proverbs:27:6 @ Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.

esperanto@Proverbs:29:22 @ Kolerema homo kauxzas malpacojn, Kaj flamigxema kauxzas multajn pekojn.

esperanto@Proverbs:29:26 @ Multaj sercxas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.

esperanto@Proverbs:31:29 @ Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas cxiujn.

esperanto@Ecclesiastes:2:8 @ mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.

esperanto@Ecclesiastes:5:2 @ Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.

esperanto@Ecclesiastes:5:11 @ Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin per siaj okuloj?

esperanto@Ecclesiastes:6:3 @ Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito.

esperanto@Ecclesiastes:7:22 @ cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.

esperanto@Ecclesiastes:7:29 @ Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.

esperanto@Ecclesiastes:11:8 @ CXar se ecx multajn jarojn homo vivus, li gxoju en ili cxiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, cxar estos multe da ili; cxio, kio venos, estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:12:12 @ Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.


Bible:
Filter: String: