Bible:
Filter: String:

OT-PROPHET-MINOR.filter - esperanto cxie:



esperanto@Hosea:2:18 @ Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la cxielo, kaj kun la rampajxoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdangxere.

esperanto@Hosea:2:21 @ En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron;

esperanto@Hosea:4:3 @ Pro tio ekploros la tero, kaj malfelicxo trafos cxiujn gxiajn logxantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo; ecx la fisxoj de la maro malaperos.

esperanto@Hosea:7:12 @ Kiam ili iros, Mi jxetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.

esperanto@Joel:2:2 @ tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

esperanto@Joel:2:10 @ Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

esperanto@Joel:2:30 @ Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.

esperanto@Joel:3:16 @ Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

esperanto@Amos:4:13 @ CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

esperanto@Amos:9:2 @ Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.

esperanto@Amos:9:6 @ Li konstruis Sian logxejon en la cxielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

esperanto@Jonah:1:9 @ Kaj li respondis al ili:Mi estas Hebreo:mi respektas la Eternulon, Dion de la cxielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.

esperanto@Nahum:2:10 @ Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

esperanto@Nahum:3:16 @ Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la cxielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.

esperanto@Habakkuk:3:3 @ Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

esperanto@Zephaniah:1:3 @ Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, la delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:1:5 @ tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la armeo de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam;

esperanto@Haggai:1:10 @ Pro tio la cxielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktajxojn.

esperanto@Haggai:2:6 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la cxielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;

esperanto@Haggai:2:21 @ Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene:Mi ekmovos la cxielon kaj la teron;

esperanto@Zechariah:2:6 @ He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; cxar kiel la kvar ventojn de la cxielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.

esperanto@Zechariah:5:9 @ Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la cxielon.

esperanto@Zechariah:6:5 @ La angxelo respondis kaj diris al mi:Tio estas la kvar spiritoj de la cxielo, kiuj eliras post sia starado antaux la Reganto de la tuta tero.

esperanto@Zechariah:8:12 @ cxar estos semo de paco:la vinberbrancxo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktajxojn, la cxielo donos sian roson, kaj cxion cxi tion Mi posedigos al la restintoj de cxi tiu popolo.

esperanto@Zechariah:12:1 @ Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

esperanto@Malachi:3:10 @ Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.


Bible:
Filter: String: