Bible:
Filter: String:

OT-PROPHET-MINOR.filter - esperanto idoj:



esperanto@Hosea:1:10 @ Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Hosea:1:11 @ Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.

esperanto@Hosea:3:1 @ Kaj la Eternulo diris al mi plue:Iru, kaj komencu amajxon kun virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.

esperanto@Hosea:3:4 @ CXar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;

esperanto@Hosea:3:5 @ poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

esperanto@Hosea:4:1 @ Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.

esperanto@Hosea:8:2 @ Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.

esperanto@Hosea:8:9 @ CXar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.

esperanto@Hosea:10:5 @ Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi.

esperanto@Hosea:11:6 @ Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formangxos ilin pro iliaj entreprenoj.

esperanto@Hosea:13:2 @ Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.

esperanto@Joel:1:4 @ Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj.

esperanto@Joel:2:25 @ Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.

esperanto@Joel:3:16 @ Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

esperanto@Joel:3:19 @ Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.

esperanto@Amos:1:13 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.

esperanto@Amos:3:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:

esperanto@Amos:3:12 @ Tiele diras la Eternulo:Kiel pasxtisto savas el la busxo de leono du krurojn aux parton de orelo, tiel savigxos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kusxejo.

esperanto@Amos:4:2 @ La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.

esperanto@Amos:4:5 @ Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Amos:6:4 @ kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;

esperanto@Amos:7:1 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.

esperanto@Amos:9:7 @ CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?

esperanto@Obadiah:1:12 @ Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.

esperanto@Obadiah:1:20 @ Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana gxis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn.

esperanto@Micah:5:3 @ Li lasos ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.

esperanto@Micah:5:7 @ Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn.

esperanto@Micah:6:6 @ Kun kio mi povas starigxi antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj bovidoj?

esperanto@Nahum:2:11 @ Kie nun estas la logxejo de la leonoj, kaj tiu pasxtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis?

esperanto@Nahum:2:12 @ La leono dissxiradis suficxon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.

esperanto@Nahum:2:13 @ Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn cxarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi cxesigos sur la tero vian dissxiradon, kaj oni ne plu auxdos la vocxon de viaj sendatoj.

esperanto@Nahum:3:9 @ Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis gxia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;

esperanto@Nahum:3:15 @ Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formangxos vin kiel skarabo, se vi ecx estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.

esperanto@Nahum:3:16 @ Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la cxielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.

esperanto@Nahum:3:17 @ Viaj tacxmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj tacxmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kasxas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.

esperanto@Zephaniah:1:8 @ En la tago de la bucxofero de la Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la regxidojn, kaj cxiujn, kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj;

esperanto@Zephaniah:2:5 @ Ve al tiuj, kiuj logxas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu logxanto.

esperanto@Zephaniah:2:8 @ Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.

esperanto@Zephaniah:2:9 @ Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

esperanto@Zechariah:1:6 @ Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

esperanto@Zechariah:9:7 @ Mi forigos la sangon el gxia busxo kaj la abomenindan mangxajxon el gxiaj dentoj, kaj gxi mem farigxos apartenajxo de nia Dio, kaj gxi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron farigxos kiel la Jebusidoj.

esperanto@Zechariah:12:13 @ la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la SXimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;

esperanto@Malachi:1:4 @ Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.

esperanto@Malachi:3:3 @ Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.

esperanto@Malachi:4:2 @ Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.


Bible:
Filter: String: