Bible:
Filter: String:

OT-PROPHET-MINOR.filter - esperanto monto:



esperanto@Hosea:4:13 @ Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, cxar bona estas ilia ombro. Tial malcxastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.

esperanto@Hosea:10:8 @ Detruitaj estos la altajxoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj:Kovru nin; kaj al la montetoj:Falu sur nin.

esperanto@Joel:2:1 @ Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima;

esperanto@Joel:2:2 @ tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

esperanto@Joel:2:5 @ Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo.

esperanto@Joel:2:32 @ Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos; cxar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaux por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.

esperanto@Joel:3:17 @ Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.

esperanto@Joel:3:18 @ En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo SXitima.

esperanto@Amos:3:9 @ Auxdigu en la palacoj de Asxdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru:Kolektigxu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en gxi kaj kia granda rabado estas farata meze de gxi.

esperanto@Amos:4:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

esperanto@Amos:4:13 @ CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

esperanto@Amos:6:1 @ Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!

esperanto@Amos:9:13 @ Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj.

esperanto@Obadiah:1:8 @ En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la sagxulojn cxe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav.

esperanto@Obadiah:1:9 @ Ektimos viaj kuragxuloj, ho Teman, por ke cxiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo.

esperanto@Obadiah:1:16 @ CXar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos cxiam cxiuj nacioj; ili trinkos, trinkos gxisfunde, gxis ili farigxos kiel tute ne ekzistintaj.

esperanto@Obadiah:1:17 @ Sed sur la monto Cion estos savigxo, kaj gxi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.

esperanto@Obadiah:1:19 @ Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la logxantoj de la malaltajxo la Filisxtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon.

esperanto@Obadiah:1:21 @ Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por jugxi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.

esperanto@Jonah:2:6 @ Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.

esperanto@Micah:1:4 @ Kaj fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo.

esperanto@Micah:3:12 @ Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.

esperanto@Micah:4:1 @ Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi popoloj.

esperanto@Micah:4:2 @ Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

esperanto@Micah:4:7 @ Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

esperanto@Micah:6:1 @ Auxskultu, kion diras la Eternulo:Levigxu, havu jugxan disputon kun la montoj, kaj la montetoj auxdu vian vocxon.

esperanto@Micah:6:2 @ Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.

esperanto@Micah:7:12 @ En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.

esperanto@Nahum:1:5 @ La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

esperanto@Nahum:1:15 @ Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.

esperanto@Nahum:3:18 @ Dormas viaj pasxtistoj, ho regxo de Asirio, kusxas viaj fortuloj; via popolo estas disjxetita sur la montoj, kaj trovigxas neniu, kiu gxin kolektus.

esperanto@Habakkuk:3:3 @ Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

esperanto@Habakkuk:3:6 @ Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.

esperanto@Habakkuk:3:10 @ Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

esperanto@Zephaniah:3:11 @ En tiu tempo vi ne plu hontos pri cxiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraux Mi; cxar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.

esperanto@Haggai:1:8 @ Iru sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos gxin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo.

esperanto@Haggai:1:11 @ Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.

esperanto@Zechariah:4:7 @ Kiu vi estas, ho granda monto? antaux Zerubabel vi farigxos ebenajxo; kaj li metos la unuan sxtonon sub komuna vokado:Felicxo, felicxo al gxi!

esperanto@Zechariah:6:1 @ Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen kvar cxaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj.

esperanto@Zechariah:8:3 @ Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.

esperanto@Zechariah:14:4 @ Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden.

esperanto@Zechariah:14:5 @ Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, cxar la intermonta valo atingos gxis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, regxo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun cxiuj sanktuloj.

esperanto@Malachi:1:3 @ kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.


Bible:
Filter: String: