Bible:
Filter: String:

OT-PROPHET-MINOR.filter - esperanto sia:



esperanto@Hosea:2:2 @ Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

esperanto@Hosea:2:3 @ por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin per soifo.

esperanto@Hosea:2:6 @ Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.

esperanto@Hosea:2:7 @ SXi postkuros siajn amistojn, sed sxi ne kuratingos ilin; sxi sercxos ilin, sed ne trovos; kaj sxi diros:Mi iros returne al mia unua edzo, cxar pli bone estis al mi tiam, ol nun.

esperanto@Hosea:2:9 @ Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanajxon kaj Mian linajxon, per kiu sxi kovris sian nudecon.

esperanto@Hosea:2:13 @ Mi punos sxin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj sxi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj cxirkauxkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min sxi forgesis, diras la Eternulo.

esperanto@Hosea:2:15 @ kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

esperanto@Hosea:3:5 @ poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

esperanto@Hosea:4:12 @ Mia popolo demandas sian lignon, kaj gxia bastono donas al gxi respondon; cxar la spirito de malcxasteco erarigas ilin, kaj ili malcxastas kontraux sia Dio.

esperanto@Hosea:4:19 @ La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.

esperanto@Hosea:5:5 @ La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.

esperanto@Hosea:5:6 @ Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili.

esperanto@Hosea:5:13 @ Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

esperanto@Hosea:5:15 @ Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros:

esperanto@Hosea:7:2 @ Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.

esperanto@Hosea:7:3 @ Per sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la princojn.

esperanto@Hosea:7:4 @ CXiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu cxesas hejti nur de post la knedado de sia pasto gxis gxia fermentigxo.

esperanto@Hosea:7:5 @ Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.

esperanto@Hosea:7:6 @ Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.

esperanto@Hosea:7:7 @ CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.

esperanto@Hosea:7:10 @ La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.

esperanto@Hosea:7:14 @ Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili forigxas.

esperanto@Hosea:7:16 @ Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili farigxis kiel malgxusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraux ili en la lando Egipta.

esperanto@Hosea:8:4 @ Ili starigis regxojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia argxento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.

esperanto@Hosea:8:14 @ Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.

esperanto@Hosea:9:12 @ Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.

esperanto@Hosea:9:13 @ Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.

esperanto@Hosea:10:1 @ Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multigxis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.

esperanto@Hosea:10:6 @ La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.

esperanto@Hosea:10:7 @ Malaperos Samario kun sia regxo, kiel sxauxmo sur la suprajxo de akvo.

esperanto@Hosea:10:10 @ Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektigxos kontraux ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.

esperanto@Hosea:10:14 @ Sed farigxos tumulto en via popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.

esperanto@Hosea:12:3 @ Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.

esperanto@Hosea:12:7 @ Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;

esperanto@Hosea:13:2 @ Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.

esperanto@Hosea:13:16 @ Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

esperanto@Hosea:14:5 @ Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.

esperanto@Joel:1:3 @ Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.

esperanto@Joel:1:8 @ GXemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakajxon pro sia fiancxo.

esperanto@Joel:1:17 @ Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis.

esperanto@Joel:2:7 @ Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.

esperanto@Joel:2:8 @ Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj.

esperanto@Joel:2:10 @ Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

esperanto@Joel:2:11 @ Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?

esperanto@Joel:2:16 @ Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.

esperanto@Joel:2:18 @ Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.

esperanto@Joel:2:19 @ Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.

esperanto@Joel:2:22 @ Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon.

esperanto@Joel:3:15 @ La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon.

esperanto@Joel:3:16 @ Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

esperanto@Joel:3:19 @ Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.

esperanto@Amos:1:2 @ Li diris:La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.

esperanto@Amos:1:11 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por cxiam.

esperanto@Amos:1:13 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.

esperanto@Amos:2:8 @ Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

esperanto@Amos:2:14 @ Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;

esperanto@Amos:2:15 @ la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;

esperanto@Amos:3:4 @ CXu leono krias en la arbaro, se gxi ne havas dissxirotajxon? cxu leonido auxdigas sian vocxon el sia kaverno, se gxi nenion kaptis?

esperanto@Amos:3:7 @ La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

esperanto@Amos:4:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

esperanto@Amos:4:2 @ La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.

esperanto@Amos:5:19 @ Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.

esperanto@Amos:6:4 @ kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;

esperanto@Amos:7:7 @ Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.

esperanto@Amos:7:11 @ cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

esperanto@Amos:7:17 @ tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

esperanto@Amos:9:4 @ Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.

esperanto@Amos:9:6 @ Li konstruis Sian logxejon en la cxielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

esperanto@Amos:9:15 @ Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

esperanto@Jonah:1:5 @ La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj trovigxis en la sxipo, oni jxetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj endormigxis.

esperanto@Jonah:2:1 @ Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo.

esperanto@Jonah:2:6 @ Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.

esperanto@Jonah:3:6 @ Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.

esperanto@Jonah:3:8 @ kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:

esperanto@Jonah:3:9 @ eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

esperanto@Jonah:3:10 @ Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

esperanto@Jonah:4:6 @ Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj gxi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberigxu el sia suferado. Kaj Jona forte ekgxojis pro la hedero.

esperanto@Jonah:4:11 @ kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?

esperanto@Micah:1:2 @ Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.

esperanto@Micah:1:3 @ CXar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj pasxas sur la altajxoj de la tero.

esperanto@Micah:1:12 @ Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot; cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.

esperanto@Micah:2:1 @ Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.

esperanto@Micah:2:10 @ Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.

esperanto@Micah:3:4 @ tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.

esperanto@Micah:3:5 @ Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraux tiu, kiu ne donas ion en ilian busxon, ili predikas militon:

esperanto@Micah:3:7 @ Hontos tiuj viziistoj, mokindaj farigxos la antauxdiristoj, kaj ili cxiuj fermos sian busxon; cxar ili ne havas respondon de Dio.

esperanto@Micah:4:2 @ Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

esperanto@Micah:4:3 @ Kaj Li jugxos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

esperanto@Micah:4:4 @ Sed cxiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; cxar la busxo de la Eternulo Cebaot tion diris.

esperanto@Micah:4:5 @ CXiuj popoloj iros cxiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, cxiam kaj eterne.

esperanto@Micah:6:2 @ Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.

esperanto@Micah:7:6 @ cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

esperanto@Micah:7:17 @ Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.

esperanto@Micah:7:18 @ Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?

esperanto@Nahum:1:2 @ La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.

esperanto@Nahum:1:3 @ La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.

esperanto@Nahum:2:5 @ Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpusxigxos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.

esperanto@Nahum:2:7 @ Decidita estas gxia kapto kaj forkonduko, kaj gxiaj sklavinoj gxemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.

esperanto@Nahum:2:12 @ La leono dissxiradis suficxon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.

esperanto@Nahum:3:4 @ Tio estas pro la granda malcxastado de la malcxastistino, kiu cxarmas per sia beleco, estas lerta sorcxistino, kaj vendas naciojn per sia malcxastado kaj gentojn per sia sorcxado.

esperanto@Habakkuk:1:4 @ Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de jugxo estas malgxustaj.

esperanto@Habakkuk:1:15 @ CXiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas.

esperanto@Habakkuk:1:16 @ Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo.

esperanto@Habakkuk:1:17 @ CXu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?

esperanto@Habakkuk:2:4 @ Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.

esperanto@Habakkuk:2:5 @ La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn.

esperanto@Habakkuk:2:9 @ Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo!

esperanto@Habakkuk:2:15 @ Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!

esperanto@Habakkuk:2:18 @ Kion helpos la skulptajxo, kiun skulptis la artisto, la fanditajxo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritajxon, farante mutajn idolojn?

esperanto@Habakkuk:2:20 @ Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaux Li!

esperanto@Habakkuk:3:10 @ Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

esperanto@Habakkuk:3:11 @ La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.

esperanto@Habakkuk:3:17 @ Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj:

esperanto@Zephaniah:1:9 @ Mi punos en tiu tago cxiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj.

esperanto@Zephaniah:1:12 @ En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.

esperanto@Zephaniah:2:11 @ La Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj insuloj de la nacioj.

esperanto@Zephaniah:2:13 @ Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.

esperanto@Zephaniah:2:15 @ Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.

esperanto@Zephaniah:3:2 @ GXi ne auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas.

esperanto@Zephaniah:3:5 @ La Eternulo estas justulo meze de gxi, Li ne faras maljustajxon; cxiumatene Li montras Siajn legxojn, ne cxesas; sed la malpiulo ne konas honton.

esperanto@Zephaniah:3:7 @ Mi diris al gxi:Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita gxia logxejo, kiom ajn Mi punus gxin; sed ili rapidis malbonigi cxiujn siajn agojn.

esperanto@Zephaniah:3:17 @ La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.

esperanto@Haggai:1:9 @ Vi atendis multon, sed montrigxis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras cxiu al sia domo.

esperanto@Haggai:1:10 @ Pro tio la cxielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktajxojn.

esperanto@Haggai:2:12 @ Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne.

esperanto@Zechariah:1:21 @ Mi diris:Kion ili intencas fari? Li respondis jene:Tiuj kornoj disjxetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas cxi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraux la logxantojn de Judujo, por disjxeti ilin.

esperanto@Zechariah:2:1 @ Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezursxnuron.

esperanto@Zechariah:2:12 @ Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.

esperanto@Zechariah:2:13 @ CXiu karno silentu antaux la Eternulo, cxar Li levigxis el Sia sankta logxejo.

esperanto@Zechariah:4:2 @ Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon gxi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur gxi, kaj po sep tubetoj trovigxas sur la lucernoj supre de gxi.

esperanto@Zechariah:4:10 @ CXar kiu povas malsxati cxi tiun tagon kiel malgrandan, kiam gxoje rigardas la vertikalsxnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?

esperanto@Zechariah:6:5 @ La angxelo respondis kaj diris al mi:Tio estas la kvar spiritoj de la cxielo, kiuj eliras post sia starado antaux la Reganto de la tuta tero.

esperanto@Zechariah:6:12 @ kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.

esperanto@Zechariah:6:13 @ Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaux pastro sur sia trono, kaj konsiligxo paca estos inter ambaux.

esperanto@Zechariah:7:9 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Faru jugxon justan, cxiu estu bona kaj kompatema al sia frato;

esperanto@Zechariah:7:11 @ Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por ne auxdi.

esperanto@Zechariah:7:12 @ Sian koron ili faris kiel diamanta sxtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antauxaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.

esperanto@Zechariah:8:12 @ cxar estos semo de paco:la vinberbrancxo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktajxojn, la cxielo donos sian roson, kaj cxion cxi tion Mi posedigos al la restintoj de cxi tiu popolo.

esperanto@Zechariah:9:2 @ kaj pri HXamat, kiu havas sian limon apud gxi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre sagxaj.

esperanto@Zechariah:9:16 @ Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la sxafojn de Sia popolo; cxar kiel sxtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.

esperanto@Zechariah:10:3 @ Kontraux la pasxtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antauxirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian sxafaron, la domon de Jehuda, kaj faros gxin kiel ornamita cxevalo en batalo.

esperanto@Zechariah:10:9 @ Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos.

esperanto@Zechariah:11:17 @ Ve al la malsagxa pasxtisto, kiu forlasas la sxafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekigxos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.

esperanto@Zechariah:12:5 @ Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro:Mia forto estas la logxantoj de Jerusalem, dank’ al la Eternulo Cebaot, ilia Dio.

esperanto@Zechariah:12:6 @ En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torcxo inter garboj, kaj ili formangxos dekstre kaj maldekstre cxiujn popolojn cxirkauxe; kaj Jerusalem estos denove prilogxata sur sia loko, en Jerusalem.

esperanto@Zechariah:13:4 @ En tiu tempo cxiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi;

esperanto@Zechariah:14:10 @ La tuta lando farigxos ebenajxo, de Geba gxis Rimon, sude de Jerusalem; cxi tiu altigxos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen gxis la loko de la unua pordego, gxis la Pordego Angula, kaj de la turo de HXananel gxis la regxaj vinpremejoj.

esperanto@Zechariah:14:12 @ Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos cxiujn popolojn, kiuj batalis kontraux Jerusalem:ilia karno putros, kiam ili staros ankoraux sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia busxo.

esperanto@Zechariah:14:13 @ En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj cxiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj levigxos lia mano kontraux lian proksimulon.

esperanto@Malachi:1:6 @ Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?

esperanto@Malachi:1:14 @ Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

esperanto@Malachi:2:15 @ Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.

esperanto@Malachi:2:16 @ Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

esperanto@Malachi:3:1 @ Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:3:17 @ Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.


Bible:
Filter: String: