Bible:
Filter: String:

OT-PROPHET-MINOR.filter - esperanto tuj:



esperanto@Hosea:8:13 @ La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.

esperanto@Hosea:9:3 @ Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.

esperanto@Hosea:9:6 @ CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.

esperanto@Hosea:11:1 @ Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.

esperanto@Hosea:11:11 @ Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enlogxigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.

esperanto@Hosea:12:1 @ Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.

esperanto@Hosea:12:13 @ Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.

esperanto@Joel:3:19 @ Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.

esperanto@Amos:4:10 @ Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:8:8 @ CXu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros cxiuj gxiaj logxantoj? GXi tuta ekskuigxos kiel lago, gxi levigxos kaj mallevigxos kiel la Rivero de Egiptujo.

esperanto@Amos:9:5 @ La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektusxas landon, kaj gxi tiam fandigxas, kaj cxiuj logxantoj ploras; gxi tuta ekskuigxas kiel lago, mallevigxas kiel la Rivero de Egiptujo.

esperanto@Micah:7:12 @ En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.

esperanto@Nahum:3:9 @ Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis gxia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;

esperanto@Haggai:2:5 @ Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.

esperanto@Zechariah:9:6 @ En Asxdod logxos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filisxtujo.

esperanto@Zechariah:10:11 @ Malfelicxo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekigxos cxiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltigxos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.

esperanto@Zechariah:14:19 @ Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de lauxboj.


Bible:
Filter: String: