Bible:
Filter: String:

OT-PROPHET.filter - esperanto da:



esperanto@Isaiah:1:4 @ Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen.

esperanto@Isaiah:1:5 @ Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.

esperanto@Isaiah:1:11 @ Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.

esperanto@Isaiah:1:13 @ Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!

esperanto@Isaiah:1:15 @ Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

esperanto@Isaiah:3:8 @ CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

esperanto@Isaiah:3:12 @ Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

esperanto@Isaiah:3:15 @ Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:3:17 @ la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon.

esperanto@Isaiah:5:7 @ La vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis justecon, sed montrigxis malnoblajxo-bonagojn, sed montrigxis kriindajxo.

esperanto@Isaiah:5:9 @ En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot:Multaj domoj farigxos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen logxantoj.

esperanto@Isaiah:5:10 @ CXar dek parceloj da vinbergxardeno donos nur unu bat’on, kaj hxomero da semoj donos nur unu efon.

esperanto@Isaiah:5:11 @ Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!

esperanto@Isaiah:5:12 @ Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

esperanto@Isaiah:5:25 @ Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

esperanto@Isaiah:6:1 @ En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

esperanto@Isaiah:6:6 @ Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,

esperanto@Isaiah:6:12 @ Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.

esperanto@Isaiah:7:2 @ Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.

esperanto@Isaiah:7:8 @ CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.

esperanto@Isaiah:7:9 @ Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

esperanto@Isaiah:7:13 @ Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?

esperanto@Isaiah:7:17 @ La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

esperanto@Isaiah:8:1 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur gxi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaux rabado.

esperanto@Isaiah:8:2 @ Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja.

esperanto@Isaiah:8:3 @ Kaj mi iris al la profetino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi:Donu al li la nomon:Rapidu-Akiri-Baldaux-Rabado.

esperanto@Isaiah:8:4 @ CXar antaux ol la knabo povoscios voki:Mia patro, kaj Mia patrino, la ricxajxon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaux la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:8:7 @ pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn.

esperanto@Isaiah:8:17 @ Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kasxis Sian vizagxon antaux la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li.

esperanto@Isaiah:8:19 @ Kaj se oni diros al vi:Demandu la antauxdiristojn kaj la sorcxistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, cxar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:

esperanto@Isaiah:9:1 @ Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.

esperanto@Isaiah:9:2 @ Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

esperanto@Isaiah:9:3 @ Vi multigis la popolon, Vi grandigis gxian gxojon; ili gxojas antaux Vi, kiel oni gxojas dum la rikolto, kiel oni gxojas cxe dividado de rabakiro.

esperanto@Isaiah:9:6 @ CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

esperanto@Isaiah:9:7 @ por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

esperanto@Isaiah:9:16 @ La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

esperanto@Isaiah:9:18 @ CXar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj levigxas kolonoj da fumo.

esperanto@Isaiah:9:21 @ Manase estas kontraux Efraim, kaj Efraim kontraux Manase, ambaux kune kontraux Jehuda. Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

esperanto@Isaiah:10:7 @ Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;

esperanto@Isaiah:10:9 @ CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?

esperanto@Isaiah:10:13 @ cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

esperanto@Isaiah:10:22 @ CXar se via popolo, ho Izrael, ecx estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertigxos; cxar estas decidita ekstermo per inunda justeco.

esperanto@Isaiah:10:25 @ cxar ankoraux tre malmulte dauxros, kaj finigxos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;

esperanto@Isaiah:10:31 @ Madmena cedas, la logxantoj de Gebim forkuras.

esperanto@Isaiah:10:32 @ Jam hodiaux li restos en Nob; li etendas sian manon kontraux la monton de la filino de Cion, kontraux la monteton de Jerusalem.

esperanto@Isaiah:11:6 @ Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.

esperanto@Isaiah:11:10 @ En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

esperanto@Isaiah:11:12 @ Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.

esperanto@Isaiah:11:13 @ Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.

esperanto@Isaiah:12:1 @ En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

esperanto@Isaiah:12:2 @ Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

esperanto@Isaiah:12:4 @ Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

esperanto@Isaiah:12:6 @ GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:13:2 @ Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.

esperanto@Isaiah:13:4 @ Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.

esperanto@Isaiah:13:8 @ Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.

esperanto@Isaiah:13:17 @ Mi vekos kontraux ilin la Medojn, kiuj ne sxatas argxenton kaj oron ne avidas,

esperanto@Isaiah:13:22 @ Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.

esperanto@Isaiah:14:19 @ sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.

esperanto@Isaiah:14:23 @ Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj, kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:14:30 @ Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita.

esperanto@Isaiah:15:4 @ Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.

esperanto@Isaiah:15:6 @ CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.

esperanto@Isaiah:15:7 @ Tial la abundajxon, kiun ili kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron de la salikoj.

esperanto@Isaiah:16:5 @ Kaj fortikigxos trono per favorkoreco, kaj sur gxi kun justeco en la tendo de David sidos jugxisto, celanta justecon, akcelanta la veron.

esperanto@Isaiah:16:6 @ Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.

esperanto@Isaiah:16:7 @ Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj.

esperanto@Isaiah:17:1 @ Profetajxo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed gxi estos amaso da ruinajxoj.

esperanto@Isaiah:17:3 @ Kaj detruita estos la fortikajxo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restajxo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:17:10 @ CXar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantajxojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbrancxon;

esperanto@Isaiah:17:12 @ Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.

esperanto@Isaiah:17:13 @ Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumajxo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.

esperanto@Isaiah:18:2 @ kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj sxipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathauxta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

esperanto@Isaiah:18:3 @ Vi cxiuj, kiuj trovigxas en la mondo kaj logxas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj auxskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.

esperanto@Isaiah:19:7 @ La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj cxio semita apud la akvo velkos, sekigxos, kaj malaperos.

esperanto@Isaiah:19:8 @ Kaj malgxojos la fisxkaptistoj, kaj ploros cxiuj, kiuj jxetas fisxhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfelicxaj.

esperanto@Isaiah:19:13 @ Malsagxigxis la princoj de Coan, trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.

esperanto@Isaiah:19:17 @ Kaj la lando de Jehuda farigxos terurajxo por la Egiptoj; cxiu, kiu rememoros gxin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.

esperanto@Isaiah:19:25 @ La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante:Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredajxo Izrael.

esperanto@Isaiah:20:2 @ en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakajxon de via lumbo, kaj demetu la sxuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.

esperanto@Isaiah:20:3 @ Kaj la Eternulo diris:Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antauxdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,

esperanto@Isaiah:20:4 @ tiel la regxo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.

esperanto@Isaiah:21:7 @ Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li auxskultis atente, kun granda atento.

esperanto@Isaiah:21:11 @ Profetajxo pri Duma: Oni krias al mi el Seir:Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?

esperanto@Isaiah:21:13 @ Profetajxo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!

esperanto@Isaiah:21:16 @ CXar tiele diris al mi la Sinjoro:Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;

esperanto@Isaiah:21:17 @ kaj la restajxo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.

esperanto@Isaiah:22:6 @ Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis sxildon.

esperanto@Isaiah:22:7 @ Kaj viaj plej bonaj valoj plenigxis de cxaroj, kaj rajdantoj sin arangxis antaux la pordego.

esperanto@Isaiah:22:8 @ Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,

esperanto@Isaiah:22:9 @ kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.

esperanto@Isaiah:22:21 @ kaj Mi vestos lin per via hxitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la logxantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.

esperanto@Isaiah:22:22 @ Kaj Mi metos la sxlosilon de la domo de David sur lian sxultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.

esperanto@Isaiah:22:23 @ Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.

esperanto@Isaiah:22:24 @ Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, cxiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por mangxado gxis la vazoj por trinkado.

esperanto@Isaiah:22:25 @ En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; gxi estos rompita kaj falos, kaj pereos la sxargxo, kiu estis sur gxi; cxar la Eternulo diris.

esperanto@Isaiah:23:3 @ sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.

esperanto@Isaiah:24:2 @ Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.

esperanto@Isaiah:24:6 @ Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.

esperanto@Isaiah:24:16 @ De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.

esperanto@Isaiah:24:18 @ Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.

esperanto@Isaiah:25:2 @ CXar Vi faris el urbo amason da sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos.

esperanto@Isaiah:25:11 @ Kaj se li etendos siajn manojn meze de gxi, kiel nagxanto etendas, por nagxi, tiam humiligxos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.

esperanto@Isaiah:26:1 @ En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda:Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.

esperanto@Isaiah:26:3 @ Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.

esperanto@Isaiah:26:10 @ Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:26:18 @ Ni estis gravedaj, ni turmentigxis, ni naskis kvazaux venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la logxantoj de la mondo.

esperanto@Isaiah:26:19 @ Revivigxos Viaj mortintoj, miaj kadavroj relevigxos. Vekigxu kaj gxoju vi, kusxantaj en la tero; cxar roso sur kreskajxoj estas Via roso, kaj la tero eljxetos la mortintojn.

esperanto@Isaiah:27:1 @ En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

esperanto@Isaiah:27:3 @ Mi, la Eternulo, estas gxia gardanto; cxiumomente Mi trinkigas gxin; por ke neniu gxin difektu, Mi gardas gxin tage kaj nokte.

esperanto@Isaiah:27:6 @ En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

esperanto@Isaiah:27:13 @ Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdigxis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorklinigxos antaux la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

esperanto@Isaiah:28:4 @ Kaj ilia bela majesto farigxos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaux la somero; kiam la vidanto gxin ekvidas, li, apenaux preninte gxin en la manon, tuj gxin englutas.

esperanto@Isaiah:28:6 @ kaj spirito de justeco por la sidantoj en la jugxejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.

esperanto@Isaiah:28:7 @ Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto.

esperanto@Isaiah:28:11 @ Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,

esperanto@Isaiah:28:16 @ Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu.

esperanto@Isaiah:28:29 @ Ankaux cxi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia sagxeco.

esperanto@Isaiah:29:1 @ Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.

esperanto@Isaiah:29:6 @ De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.

esperanto@Isaiah:29:9 @ Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.

esperanto@Isaiah:29:10 @ CXar la Eternulo versxis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.

esperanto@Isaiah:29:11 @ Kaj cxia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion; sed li respondas:Mi ne povas, cxar gxi estas sigelita.

esperanto@Isaiah:29:12 @ Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion, li respondas:Mi ne povoscias legi.

esperanto@Isaiah:29:15 @ Ve al tiuj, kiuj profunde kasxas antaux la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?

esperanto@Isaiah:29:16 @ Ho, via perverseco! CXu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? cxu faritajxo diras pri sia farinto:Li min ne faris? kaj cxu kreitajxo diras pri sia kreinto:Li ne estas kompetenta?

esperanto@Isaiah:29:17 @ Sed jen baldaux, post mallonga tempo, Lebanon aliformigxos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.

esperanto@Isaiah:29:19 @ Kaj la mizeruloj havos grandan gxojon en la Eternulo, kaj la homoj malricxaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:30:6 @ Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

esperanto@Isaiah:30:7 @ La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.

esperanto@Isaiah:30:12 @ Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio:

esperanto@Isaiah:30:16 @ Vi diris:Ne, ni forkuros sur cxevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.

esperanto@Isaiah:30:18 @ Tial la Eternulo atendos, antaux ol Li vin korfavoros, kaj tial Li levigxos, antaux ol Li vin kompatos; cxar la Eternulo estas Dio de jugxo; felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

esperanto@Isaiah:30:25 @ Kaj sur cxiu alta monto kaj sur cxiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.

esperanto@Isaiah:30:26 @ Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandagxos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos gxiajn vundojn.

esperanto@Isaiah:30:33 @ CXar delonge estas preparita la bruligejo; gxi estas preta ankaux por la regxo, profundigita, vastigita; gxia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos gxin kiel torenton da sulfuro.

esperanto@Isaiah:31:1 @ Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.

esperanto@Isaiah:31:4 @ CXar tiele diris al mi la Eternulo:Kiel leono aux leonido blekegas super sia rabajxo, kaj, se ecx oni kunevokus kontraux gxin multon da pasxtistoj, gxi ne timas ilian vocxon kaj ne humiligxas antaux ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro gxia altajxo.

esperanto@Isaiah:31:9 @ Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaux standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

esperanto@Isaiah:32:2 @ Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.

esperanto@Isaiah:32:3 @ La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos.

esperanto@Isaiah:32:9 @ Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn.

esperanto@Isaiah:32:11 @ Maltrankviligxu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri dangxero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.

esperanto@Isaiah:32:15 @ gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.

esperanto@Isaiah:32:17 @ Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam.

esperanto@Isaiah:32:18 @ Kaj mia popolo logxos en logxejo paca kaj en sidejoj sendangxeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,

esperanto@Isaiah:33:1 @ Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.

esperanto@Isaiah:33:11 @ Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.

esperanto@Isaiah:33:23 @ Viaj sxnuregoj malfortigxis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne strecxas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; ecx lamuloj iros kapti rabajxon.

esperanto@Isaiah:34:2 @ CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado.

esperanto@Isaiah:34:3 @ Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango.

esperanto@Isaiah:34:5 @ CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon.

esperanto@Isaiah:34:6 @ La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasigxis de sebo, de sango de sxafoj kaj kaproj, de sebo de sxafaj renoj; cxar bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom.

esperanto@Isaiah:36:2 @ Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo de la kampo de fulistoj.

esperanto@Isaiah:36:4 @ Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?

esperanto@Isaiah:36:5 @ Mi opinias, ke tio estas nur busxa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

esperanto@Isaiah:36:6 @ Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.

esperanto@Isaiah:36:7 @ Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu.

esperanto@Isaiah:36:8 @ Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?

esperanto@Isaiah:36:9 @ Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?

esperanto@Isaiah:36:12 @ Sed Rabsxake diris:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?

esperanto@Isaiah:36:13 @ Kaj Rabsxxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:37:10 @ Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:37:16 @ Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

esperanto@Isaiah:37:24 @ Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.

esperanto@Isaiah:37:26 @ CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

esperanto@Isaiah:37:27 @ Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.

esperanto@Isaiah:37:29 @ Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

esperanto@Isaiah:37:31 @ Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre.

esperanto@Isaiah:37:35 @ Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

esperanto@Isaiah:37:36 @ Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

esperanto@Isaiah:38:5 @ Iru, kaj diru al HXizkija:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.

esperanto@Isaiah:38:8 @ jen la hormontran ombron, kiu malsuprigxis sur la suna hormontrilo de Ahxaz, Mi retiros malantauxen je dek gradoj. Kaj la suno retirigxis je dek gradoj laux la gradaro, laux kiu gxi malsuprigxis.

esperanto@Isaiah:38:14 @ Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!

esperanto@Isaiah:39:1 @ En tiu tempo Merodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke li estis malsana kaj resanigxis.

esperanto@Isaiah:39:2 @ Kaj HXizkija gxojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.

esperanto@Isaiah:40:17 @ CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.

esperanto@Isaiah:40:21 @ CXu vi ne scias? cxu vi ne auxdis? cxu ne estis dirite al vi antauxlonge? cxu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?

esperanto@Isaiah:40:22 @ Li sidas super la rondo de la tero, kaj gxiaj logxantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la cxielon kiel maldikan teksajxon kaj distiras gxin kiel tendon por logxado;

esperanto@Isaiah:40:31 @ sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

esperanto@Isaiah:41:8 @ Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,

esperanto@Isaiah:41:18 @ Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

esperanto@Isaiah:41:24 @ Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi.

esperanto@Isaiah:42:4 @ Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

esperanto@Isaiah:42:7 @ por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo sxlosita sidantajn en mallumo.

esperanto@Isaiah:42:11 @ Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.

esperanto@Isaiah:42:15 @ Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdajxon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.

esperanto@Isaiah:42:17 @ Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.

esperanto@Isaiah:42:19 @ Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elacxetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?

esperanto@Isaiah:42:20 @ Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne auxdas.

esperanto@Isaiah:42:21 @ La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la legxon granda kaj glora.

esperanto@Isaiah:43:5 @ Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.

esperanto@Isaiah:43:8 @ Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.

esperanto@Isaiah:43:12 @ Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio.

esperanto@Isaiah:44:3 @ CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

esperanto@Isaiah:44:4 @ por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

esperanto@Isaiah:44:9 @ CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.

esperanto@Isaiah:44:12 @ Unu trancxas la feron per cxizilo, laboras per karboj, formas gxin per marteloj, kaj prilaboras gxin per la forto de sia brako; li ecx malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj lacigxas.

esperanto@Isaiah:44:19 @ Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros?

esperanto@Isaiah:44:26 @ kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem:GXi havos multe da logxantoj; kaj pri la urboj de Judujo:Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;

esperanto@Isaiah:44:28 @ kiu diras pri Ciro:Li estas Mia pasxtisto, kaj li plenumos cxiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem:Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.

esperanto@Isaiah:45:19 @ Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob:Vane vi Min sercxas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justajxon kaj anoncas verajxon.

esperanto@Isaiah:45:25 @ Per la Eternulo pravigxos kaj glorigxos la tuta idaro de Izrael.

esperanto@Isaiah:46:7 @ levas lin sur la sxultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne movigxas de sia loko; ecx se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfelicxo.

esperanto@Isaiah:47:3 @ Malkovrigxos via nudajxo, kaj montrigxos via honto. Mi faros vengxon, kaj Mi neniun indulgos.

esperanto@Isaiah:47:6 @ Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;

esperanto@Isaiah:47:8 @ Auxskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne farigxos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.

esperanto@Isaiah:47:9 @ Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraux viaj multaj sorcxoj, malgraux la granda forto de viaj magiajxoj.

esperanto@Isaiah:47:10 @ Vi sentis vin sendangxera en via malboneco; vi diris:Neniu min vidas; via sagxeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.

esperanto@Isaiah:48:1 @ Auxskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj jxuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.

esperanto@Isaiah:48:19 @ kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel gxiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaux Mi.

esperanto@Isaiah:49:7 @ Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.

esperanto@Isaiah:49:8 @ Tiele diras la Eternulo:En la tempo de favoro Mi auxskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedajxojn,

esperanto@Isaiah:49:9 @ por diri al la malliberigitoj:Eliru! al la trovigxantoj en mallumo:Montrigxu! CXe la vojoj ili pasxtigxos, kaj sur cxiuj nudaj montetoj estos ilia pasxtejo.

esperanto@Isaiah:49:22 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj.

esperanto@Isaiah:49:23 @ Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

esperanto@Isaiah:51:3 @ CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado.

esperanto@Isaiah:51:5 @ Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj jugxos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon.

esperanto@Isaiah:51:14 @ Baldaux la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu en la kavo kaj ne manku al li pano.

esperanto@Isaiah:51:16 @ Mi metis Miajn vortojn en vian busxon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por arangxi la cxielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion:Vi estas Mia popolo.

esperanto@Isaiah:51:22 @ tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon:Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la sxauxmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos gxin;

esperanto@Isaiah:52:8 @ Jen eksonis la vocxo de viaj gardostarantoj; ili levas la vocxon kaj kune gxojkrias, cxar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

esperanto@Isaiah:52:10 @ La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

esperanto@Isaiah:52:12 @ Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; cxar iros antaux vi la Eternulo, kaj gardos vin malantauxe la Dio de Izrael.

esperanto@Isaiah:52:14 @ Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol cxe cxiu alia kaj lia eksterajxo pli ol cxe iu ajn homo),

esperanto@Isaiah:52:15 @ tiel li saltigos pri si multe da popoloj; regxoj fermos antaux li sian busxon, cxar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne auxdis.

esperanto@Isaiah:53:7 @ Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon.

esperanto@Isaiah:53:10 @ Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

esperanto@Isaiah:54:1 @ GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:54:3 @ CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj.

esperanto@Isaiah:54:7 @ Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.

esperanto@Isaiah:54:11 @ Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.

esperanto@Isaiah:54:13 @ Kaj cxiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

esperanto@Isaiah:54:17 @ Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:55:3 @ Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

esperanto@Isaiah:56:1 @ Tiele diras la Eternulo:Gardu justecon kaj faru bonon; cxar baldaux venos Mia savo kaj malkasxigxos Mia vero.

esperanto@Isaiah:56:2 @ Felicxa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.

esperanto@Isaiah:56:10 @ Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti.

esperanto@Isaiah:56:11 @ Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante:

esperanto@Isaiah:57:9 @ Oleita vi pilgrimis al la regxo, uzis multe da aromajxoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltigxis gxis SXeol.

esperanto@Isaiah:57:13 @ Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin cxiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.

esperanto@Isaiah:58:3 @ Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.

esperanto@Isaiah:58:4 @ Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu auxdata via vocxo.

esperanto@Isaiah:58:7 @ se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos.

esperanto@Isaiah:58:12 @ Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.

esperanto@Isaiah:58:14 @ tiam vi gxuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altajxoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredajxo de via patro Jakob; cxar tion diras la busxo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:59:4 @ Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.

esperanto@Isaiah:59:7 @ Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por versxi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.

esperanto@Isaiah:59:9 @ Tial malproksimigxis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.

esperanto@Isaiah:59:11 @ Ni cxiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni gxemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed gxi forestas; savon, sed gxi estas malproksime de ni.

esperanto@Isaiah:59:16 @ Kaj Li vidis, ke ne trovigxas viro, kaj Li miris, ke ne trovigxas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.

esperanto@Isaiah:59:21 @ Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:60:5 @ Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi.

esperanto@Isaiah:60:6 @ Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.

esperanto@Isaiah:60:7 @ CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.

esperanto@Isaiah:60:15 @ Anstataux tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindajxo de la mondo, gxojo de cxiuj generacioj.

esperanto@Isaiah:60:16 @ Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

esperanto@Isaiah:60:18 @ Oni ne plu auxdos pri perforto en via lando, pri malfelicxo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn lauxda kanto.

esperanto@Isaiah:60:22 @ El la plej malgranda farigxos milo, kaj el la plej sensignifa farigxos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en gxia tempo.

esperanto@Isaiah:61:1 @ La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

esperanto@Isaiah:61:4 @ Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitajxojn de la antauxa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaux multe da generacioj.

esperanto@Isaiah:61:9 @ Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; cxiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:62:10 @ Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.

esperanto@Isaiah:63:7 @ Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la lauxdon al la Eternulo, pro cxio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.

esperanto@Isaiah:63:8 @ Kaj Li diris:Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li farigxis ilia Savanto.

esperanto@Isaiah:63:15 @ Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.

esperanto@Isaiah:63:17 @ Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.

esperanto@Isaiah:64:11 @ Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj.

esperanto@Isaiah:65:4 @ al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

esperanto@Isaiah:65:9 @ Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie logxos.

esperanto@Isaiah:66:2 @ CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

esperanto@Isaiah:66:3 @ Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,

esperanto@Isaiah:66:14 @ Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

esperanto@Isaiah:66:17 @ Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:66:22 @ CXar kiel la nova cxielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaux Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.

esperanto@Isaiah:66:24 @ Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraux Mi; cxar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingigxos, kaj ili estos abomenindajxo por cxiu karno.

esperanto@Jeremiah:1:11 @ Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris:Mi vidas bastonon maldormantan.

esperanto@Jeremiah:1:13 @ Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas? Kaj mi diris:Mi vidas flame bolantan poton, kaj gxi rigardas de norde.

esperanto@Jeremiah:1:15 @ CXar jen Mi alvokos cxiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos cxiu sian tronon antaux la pordegoj de Jerusalem kaj cxirkaux gxiaj muregoj kaj antaux cxiuj urboj de Judujo.

esperanto@Jeremiah:2:3 @ Izrael tiam estis sanktajxo de la Eternulo, Lia unua frukto; cxiuj, kiuj mangxis gxin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:2:7 @ Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi mangxu gxiajn fruktojn kaj bonajxojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredajxon vi faris abomenindajxo.

esperanto@Jeremiah:2:10 @ CXar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, cxu tie estas farita io simila.

esperanto@Jeremiah:2:20 @ CXar antaux longe vi rompis vian jugon kaj dissxiris viajn sxnurojn, kaj vi diris:Mi ne plu malbonagos; tamen sur cxiu alta loko kaj sub cxiu verda arbo vi kusxigis vin kiel malcxastistino.

esperanto@Jeremiah:2:22 @ Se vi ecx lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaux Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:2:23 @ Kiel vi povas diri:Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo.

esperanto@Jeremiah:2:28 @ Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili levigxu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfelicxo; cxar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.

esperanto@Jeremiah:2:36 @ Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.

esperanto@Jeremiah:3:6 @ La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.

esperanto@Jeremiah:3:13 @ Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:3:18 @ En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:3:19 @ Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

esperanto@Jeremiah:3:21 @ Vocxo estas auxdata sur la altajxoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.

esperanto@Jeremiah:3:23 @ Vere, mensogo estis en la altajxoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:3:24 @ La hontindajxo formangxis la penadon de niaj patroj de post nia juneco:iliajn sxafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.

esperanto@Jeremiah:3:25 @ Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:4:1 @ Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados,

esperanto@Jeremiah:4:6 @ Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.

esperanto@Jeremiah:4:13 @ Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.

esperanto@Jeremiah:4:15 @ Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim:

esperanto@Jeremiah:4:21 @ Kiel longe ankoraux mi vidos standardon, auxdos sonadon de korno?

esperanto@Jeremiah:4:23 @ Mi rigardas la teron, kaj jen gxi estas malplena kaj dezerta; la cxielon, kaj jen gxi estas senluma.

esperanto@Jeremiah:4:24 @ Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj cxiuj montetoj sxanceligxas.

esperanto@Jeremiah:4:25 @ Mi rigardas-trovigxas neniu homo, kaj cxiuj birdoj de la cxielo disflugis.

esperanto@Jeremiah:4:26 @ Mi rigardas-la fruktoricxa lando farigxis dezerto, kaj cxiuj gxiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.

esperanto@Jeremiah:4:28 @ Pro tio la tero ploros kaj la cxielo supre malgxojos; cxar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedauxras, kaj Mi ne reprenos gxin.

esperanto@Jeremiah:4:29 @ Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; cxiuj urboj malplenigxis, kaj neniu en ili logxas.

esperanto@Jeremiah:4:31 @ CXar Mi auxdas krion kiel de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la mortigantoj.

esperanto@Jeremiah:5:3 @ Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi.

esperanto@Jeremiah:5:11 @ CXar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:5:17 @ GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.

esperanto@Jeremiah:5:19 @ Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.

esperanto@Jeremiah:5:21 @ Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.

esperanto@Jeremiah:5:24 @ Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.

esperanto@Jeremiah:5:27 @ Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj.

esperanto@Jeremiah:6:1 @ Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.

esperanto@Jeremiah:6:4 @ Arangxu militon kontraux sxi; levigxu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! cxar baldaux vesperigxos, etendigxas la ombroj de vespero.

esperanto@Jeremiah:6:7 @ Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel gxi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas auxdataj en gxi, antaux Mi estas cxiam turmentado kaj batado.

esperanto@Jeremiah:6:11 @ Tial Mi plenigxis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elversxu gxin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiligxon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaux virino estos kaptita, maljunulo kaj profundagxulo.

esperanto@Jeremiah:6:13 @ CXar cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj gxis la pastroj cxiuj faras malhonestajxon.

esperanto@Jeremiah:6:15 @ CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:6:22 @ Tiele diras la Eternulo:Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio levigxos de la randoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:6:23 @ Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Cion.

esperanto@Jeremiah:7:8 @ Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

esperanto@Jeremiah:7:10 @ vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!

esperanto@Jeremiah:7:11 @ CXu cxi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:7:13 @ Kaj nun, cxar vi faras cxiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno cxiam parolas al vi, kaj vi ne auxskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:

esperanto@Jeremiah:7:14 @ tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al SXilo.

esperanto@Jeremiah:7:15 @ Mi forpusxos vin de antaux Mi, kiel Mi forpusxis cxiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.

esperanto@Jeremiah:7:17 @ CXu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?

esperanto@Jeremiah:7:18 @ La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo, kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.

esperanto@Jeremiah:7:25 @ De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, gxis la nuna tago Mi sendadis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, cxiutage Mi sendis;

esperanto@Jeremiah:7:30 @ CXar la filoj de Jehuda faras malbonon antaux Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi gxin.

esperanto@Jeremiah:7:33 @ Kaj la kadavroj de cxi tiu popolo estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.

esperanto@Jeremiah:8:10 @ Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon.

esperanto@Jeremiah:8:12 @ CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:14 @ Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:16 @ El la regiono de Dan oni auxdas spiregadon de iliaj cxevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj cxevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formangxos la teron, kaj tion, kio estas sur gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn.

esperanto@Jeremiah:8:19 @ Jen mi auxdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima:CXu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? cxu gxia Regxo ne estas en gxi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantajxoj?

esperanto@Jeremiah:9:1 @ Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.

esperanto@Jeremiah:9:2 @ Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.

esperanto@Jeremiah:9:4 @ Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn.

esperanto@Jeremiah:9:8 @ Ilia lango estas vundanta sago, gxi parolas trompe; per sia busxo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraux li.

esperanto@Jeremiah:9:10 @ Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris, foriris.

esperanto@Jeremiah:9:11 @ Mi faros Jerusalemon amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu logxanto.

esperanto@Jeremiah:9:19 @ Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj.

esperanto@Jeremiah:9:22 @ Diru, ke tiele diras la Eternulo:La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaux la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.

esperanto@Jeremiah:9:26 @ Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.

esperanto@Jeremiah:10:6 @ Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.

esperanto@Jeremiah:10:13 @ Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

esperanto@Jeremiah:10:22 @ Jen venas lauxta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, logxejo de sxakaloj.

esperanto@Jeremiah:11:10 @ ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:11:13 @ CXar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.

esperanto@Jeremiah:11:16 @ La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoricxa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis gxin fajro, kaj gxiaj brancxoj difektigxis.

esperanto@Jeremiah:11:17 @ La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.

esperanto@Jeremiah:11:19 @ Kaj mi, kiel milda sxafido, kondukata al la bucxo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraux mi, dirante:Ni ekstermu la arbon kun gxiaj fruktoj, ni elhaku gxin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.

esperanto@Jeremiah:12:5 @ Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun cxevaloj? se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca, kion vi faros cxe la majesta Jordan?

esperanto@Jeremiah:12:7 @ Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredajxo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de gxiaj malamikoj.

esperanto@Jeremiah:12:8 @ Mia heredajxo farigxis por Mi kiel leono en la arbaro:gxi ekblekegis kontraux Mi, tial Mi gxin ekmalamis.

esperanto@Jeremiah:12:9 @ Mia heredajxo farigxis kiel diverskolora rabobirdo, kiun cxirkauxe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektigxu, cxiuj bestoj de la kampo, venu, por formangxi gxin.

esperanto@Jeremiah:12:10 @ Multo da pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.

esperanto@Jeremiah:12:11 @ Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.

esperanto@Jeremiah:12:13 @ Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:12:14 @ Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.

esperanto@Jeremiah:12:15 @ Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon.

esperanto@Jeremiah:13:9 @ Tiele diras la Eternulo:Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem.

esperanto@Jeremiah:13:11 @ Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis.

esperanto@Jeremiah:13:13 @ Sed vi diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi plenigos gxis ebrieco cxiujn logxantojn de cxi tiu lando, la regxojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj cxiujn logxantojn de Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:13:19 @ La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, gxi tuta estas forkondukita.

esperanto@Jeremiah:13:26 @ Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj gxis via vizagxo, kaj montrigxos via hontindajxo,

esperanto@Jeremiah:13:27 @ via adulto, via voluptegeco, viaj malcxastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindajxojn. Ve al vi, ho Jerusalem! cxu vi ne purigxos? kiam do fine?

esperanto@Jeremiah:14:3 @ GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon.

esperanto@Jeremiah:14:5 @ Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo.

esperanto@Jeremiah:14:7 @ Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.

esperanto@Jeremiah:14:17 @ Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.

esperanto@Jeremiah:14:18 @ Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaux la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.

esperanto@Jeremiah:14:19 @ CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron.

esperanto@Jeremiah:15:6 @ Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantauxen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi lacigxis de kompatado.

esperanto@Jeremiah:15:8 @ Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.

esperanto@Jeremiah:16:4 @ Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:16:10 @ Kiam vi diros al tiu popolo cxiujn cxi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi:Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfelicxon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaux la Eternulo, nia Dio? -

esperanto@Jeremiah:16:15 @ sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:16:16 @ Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.

esperanto@Jeremiah:16:17 @ CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.

esperanto@Jeremiah:16:18 @ Antaux cxio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon:per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj ili plenigis Mian heredajxon.

esperanto@Jeremiah:17:1 @ La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj.

esperanto@Jeremiah:17:2 @ Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj montetoj.

esperanto@Jeremiah:17:4 @ Kaj vi estos elpusxita el la heredajxo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; cxar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, gxi flamos eterne.

esperanto@Jeremiah:17:5 @ Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:17:6 @ Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata.

esperanto@Jeremiah:17:7 @ Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.

esperanto@Jeremiah:17:8 @ Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.

esperanto@Jeremiah:17:9 @ Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?

esperanto@Jeremiah:17:25 @ tiam tra la pordegoj de cxi tiu urbo irados regxoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj cxevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la logxantoj de Jerusalem, kaj cxi tiu urbo estos logxata eterne.

esperanto@Jeremiah:17:26 @ Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la cxirkauxajxoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenajxo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj bucxoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:18:7 @ Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos;

esperanto@Jeremiah:18:9 @ Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin fortikigos kaj enradikigos;

esperanto@Jeremiah:18:13 @ Tial tiele diras la Eternulo:Demandu inter la nacioj, cxu iu auxdis ion similan; multe da abomenindajxoj faris la filino de Izrael.

esperanto@Jeremiah:18:22 @ Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn.

esperanto@Jeremiah:19:7 @ Kaj Mi detruos sur cxi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaux iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj sercxas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel mangxajxon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:20:10 @ CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

esperanto@Jeremiah:20:12 @ Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian vengxon sur ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.

esperanto@Jeremiah:20:15 @ Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris:Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan gxojon.

esperanto@Jeremiah:20:17 @ Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj sxia ventro restu graveda por cxiam?

esperanto@Jeremiah:21:5 @ Kaj Mi batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.

esperanto@Jeremiah:21:6 @ Kaj Mi frapos la logxantojn de cxi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.

esperanto@Jeremiah:21:12 @ Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.

esperanto@Jeremiah:22:2 @ diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj.

esperanto@Jeremiah:22:4 @ CXar se vi plenumos cxi tiun diron, tiam tra la pordegoj de cxi tiu domo irados regxoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj sur cxevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.

esperanto@Jeremiah:22:8 @ Kaj multe da nacioj preterpasos cxi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu granda urbo?

esperanto@Jeremiah:22:14 @ kiu diras:Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn cxambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro.

esperanto@Jeremiah:22:23 @ Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!

esperanto@Jeremiah:22:28 @ CXu cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis?

esperanto@Jeremiah:22:30 @ Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.

esperanto@Jeremiah:23:5 @ Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero.

esperanto@Jeremiah:23:6 @ En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

esperanto@Jeremiah:23:8 @ sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

esperanto@Jeremiah:23:25 @ Mi auxdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malverajxon; ili diras:Mi songxis, mi songxis.

esperanto@Jeremiah:23:26 @ Kiel longe tio dauxros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malverajxon, profetas la trompajxon de sia koro?

esperanto@Jeremiah:24:3 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin mangxi.

esperanto@Jeremiah:25:1 @ Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, regxo de Babel,

esperanto@Jeremiah:25:2 @ kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al cxiuj logxantoj de Jerusalem, dirante:

esperanto@Jeremiah:25:3 @ De post la dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne auxskultis.

esperanto@Jeremiah:25:4 @ La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.

esperanto@Jeremiah:25:9 @ jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.

esperanto@Jeremiah:25:14 @ CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.

esperanto@Jeremiah:25:15 @ CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.

esperanto@Jeremiah:25:23 @ al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;

esperanto@Jeremiah:25:27 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin.

esperanto@Jeremiah:25:32 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego levigxos de la randoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:25:36 @ Estos auxdata kriado de la pasxtistoj kaj plorado de la regantoj de la sxafaro, cxar la Eternulo faros ekstermon en ilia sxafaro.

esperanto@Jeremiah:26:5 @ por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis:

esperanto@Jeremiah:26:11 @ Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj.

esperanto@Jeremiah:26:16 @ Tiam la eminentuloj kaj la tuta popolo diris al la pastroj kaj al la profetoj:CXi tiu homo ne estas kondamninda al morto, cxar li parolis al ni en la nomo de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:26:18 @ Mihxa, la Moresxetano, profetis en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.

esperanto@Jeremiah:26:19 @ CXu mortigis lin HXizkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj pregxis antaux la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraux niaj animoj.

esperanto@Jeremiah:26:23 @ kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo.

esperanto@Jeremiah:27:5 @ Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu placxas al Mi.

esperanto@Jeremiah:27:7 @ Kaj servos al li cxiuj popoloj, ankaux al lia filo kaj al la filo de lia filo, gxis venos la tempo ankaux por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj regxoj.

esperanto@Jeremiah:27:16 @ Kaj al la pastroj kaj al la tuta cxi tiu popolo mi diris jene:Tiele diras la Eternulo:Ne auxskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene:Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaux estos revenigitaj el Babel; cxar malverajxon ili profetas al vi.

esperanto@Jeremiah:28:8 @ La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaux mi kaj antaux vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfelicxon, aux peston.

esperanto@Jeremiah:29:16 @ CXar tiele diras la Eternulo pri la regxo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu logxas en cxi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;

esperanto@Jeremiah:29:19 @ pro tio, ke ili ne auxskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:29:23 @ pro tio, ke ili faris abomenindajxon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malverajxon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:29:26 @ La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;

esperanto@Jeremiah:29:32 @ pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:30:3 @ CXar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili gxin posedos.

esperanto@Jeremiah:30:4 @ Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:

esperanto@Jeremiah:30:5 @ Tiele diras la Eternulo:Vocxon de tumulto kaj de teruro ni auxdas, ne de paco.

esperanto@Jeremiah:30:6 @ Demandu kaj rigardu, cxu viro naskas? kial do Mi vidas, ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj cxies vizagxoj verdigxis?

esperanto@Jeremiah:30:7 @ Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.

esperanto@Jeremiah:30:9 @ Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia regxo, kiun Mi restarigos al ili.

esperanto@Jeremiah:30:10 @ Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

esperanto@Jeremiah:30:12 @ CXar tiele diras la Eternulo:Dangxera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.

esperanto@Jeremiah:30:15 @ Kial vi krias pri via vundo, pri via dangxera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

esperanto@Jeremiah:30:17 @ Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; cxar ili nomis vin forpusxitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.

esperanto@Jeremiah:30:19 @ Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos.

esperanto@Jeremiah:31:4 @ Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.

esperanto@Jeremiah:31:8 @ Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien.

esperanto@Jeremiah:31:9 @ Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

esperanto@Jeremiah:31:13 @ Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.

esperanto@Jeremiah:31:15 @ Tiele diras la Eternulo:Vocxo estas auxdata en Rama, gxemado kaj maldolcxa plorado:Rahxel priploras siajn filojn, ne volas konsoligxi pri siaj infanoj, cxar ili forestas.

esperanto@Jeremiah:31:17 @ Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn.

esperanto@Jeremiah:31:21 @ Starigu al vi gvidajn sxtonojn, arangxu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laux kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en cxi tiujn viajn urbojn.

esperanto@Jeremiah:31:23 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!

esperanto@Jeremiah:31:24 @ Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj.

esperanto@Jeremiah:31:27 @ Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto.

esperanto@Jeremiah:31:31 @ Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:

esperanto@Jeremiah:31:36 @ Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi, diras la Eternulo, tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi.

esperanto@Jeremiah:31:37 @ Tiele diras la Eternulo:Se oni povos mezuri la cxielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre, tiam Mi forpusxos la tutan idaron de Izrael pro cxio, kion ili faris, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:31:40 @ Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj cxiuj kampoj gxis la torento Kidron, gxis la angulo de la Pordego de CXevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruigxos kaj ne plu ruinigxos eterne.

esperanto@Jeremiah:32:9 @ Kaj mi acxetis de HXanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da argxento.

esperanto@Jeremiah:32:17 @ Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

esperanto@Jeremiah:32:18 @ Vi faras favorkorajxon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,

esperanto@Jeremiah:32:19 @ granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;

esperanto@Jeremiah:32:21 @ kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;

esperanto@Jeremiah:32:24 @ Jen remparoj alproksimigxas al la urbo, por venkopreni gxin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj, kiuj militas kontraux gxi; kion Vi diris, tio farigxas, kaj Vi tion vidas.

esperanto@Jeremiah:32:32 @ pro cxiuj malbonajxoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@Jeremiah:32:34 @ Siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis gxin.

esperanto@Jeremiah:32:35 @ Kaj ili arangxis la altajxojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Molehx, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindajxon, por pekigi Judujon.

esperanto@Jeremiah:32:37 @ Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere.

esperanto@Jeremiah:32:42 @ CXar tiele diras la Eternulo:Kiel Mi venigis sur cxi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.

esperanto@Jeremiah:33:3 @ Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.

esperanto@Jeremiah:33:5 @ de tiuj, kiuj venis, por batali kontraux la HXaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; cxar Mi kasxis Mian vizagxon for de cxi tiu urbo pro cxiuj iliaj malbonagoj:

esperanto@Jeremiah:33:6 @ Jen Mi redonos al gxi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.

esperanto@Jeremiah:33:7 @ Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi arangxos ilin kiel antauxe.

esperanto@Jeremiah:33:11 @ ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:33:14 @ Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda.

esperanto@Jeremiah:33:15 @ En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros jugxon kaj justecon sur la tero.

esperanto@Jeremiah:33:16 @ En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendangxere, kaj oni nomos gxin jene:La Eternulo estas nia justeco.

esperanto@Jeremiah:33:17 @ CXar tiele diras la Eternulo:Ne mankos cxe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:33:21 @ tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.

esperanto@Jeremiah:33:22 @ Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.

esperanto@Jeremiah:33:24 @ CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili.

esperanto@Jeremiah:33:26 @ tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

esperanto@Jeremiah:34:20 @ Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:35:4 @ kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la cxambron de la filoj de HXanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la cxambro de la princoj, super la cxambro de Maaseja, filo de SXalum, gardisto de pordego.

esperanto@Jeremiah:35:6 @ Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon, cxar nia patro Jonadab, filo de Rehxab, ordonis al ni, dirante:Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;

esperanto@Jeremiah:35:8 @ Kaj ni obeis la vocxon de nia patro Jonadab, filo de Rehxab, en cxio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,

esperanto@Jeremiah:35:10 @ sed ni logxas en tendoj, kaj obeas, kaj faras cxion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab.

esperanto@Jeremiah:35:14 @ Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Rehxab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas gxis nun, cxar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:15 @ Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:16 @ La filoj de Jonadab, filo de Rehxab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed cxi tiu popolo ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:18 @ Sed al la domo de la Rehxabidoj Jeremia diris:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis cxiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al cxio, kion li rekomendis al vi,

esperanto@Jeremiah:35:19 @ pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Neniam mankos cxe Jonadab, filo de Rehxab, viro, staranta antaux Mi.

esperanto@Jeremiah:36:2 @ Prenu al vi libron-rulajxon, kaj skribu en gxin cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Josxija gxis la nuna tago.

esperanto@Jeremiah:36:3 @ Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.

esperanto@Jeremiah:36:7 @ Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo.

esperanto@Jeremiah:36:30 @ Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;

esperanto@Jeremiah:36:31 @ kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis.

esperanto@Jeremiah:37:1 @ Kaj ekregxis la regxo Cidkija, filo de Josxija, anstataux Konja, filo de Jehojakim, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faris lin regxo en la Juda lando.

esperanto@Jeremiah:37:12 @ tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredajxon inter la popolo.

esperanto@Jeremiah:37:21 @ Tiam la regxo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano cxiutage el la strato de la bakistoj, gxis konsumigxis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

esperanto@Jeremiah:38:1 @ SXefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Pasxhxur, Juhxal, filo de SXelemja, kaj Pasxhxur, filo de Malkija, auxdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante:

esperanto@Jeremiah:39:9 @ Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.

esperanto@Jeremiah:39:10 @ Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn.

esperanto@Jeremiah:39:11 @ Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:

esperanto@Jeremiah:39:13 @ Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebusxazban Rab-saris, kaj Nergal-SXarecar Rab-mag, kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel;

esperanto@Jeremiah:39:14 @ ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.

esperanto@Jeremiah:40:1 @ Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per cxenoj, inter cxiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon.

esperanto@Jeremiah:40:5 @ (Dum li ankoraux ne foriris,)Iru al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kiun la regxo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aux kien placxas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li mangxajxon kaj donacon kaj forliberigis lin.

esperanto@Jeremiah:40:6 @ Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj eklogxis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando.

esperanto@Jeremiah:40:7 @ Kiam cxiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel starigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malricxulojn de la lando, kiuj ne estis translogxigitaj en Babelon,

esperanto@Jeremiah:40:8 @ tiam ili venis al Gedalja en Micpan:Isxmael, filo de Netanja, Johxanan kaj Jonatan, filoj de Kareahx, Seraja, filo de Tanhxumet, la filoj de Efaj, Netofaano, kaj Jezanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.

esperanto@Jeremiah:40:9 @ Kaj Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, jxuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante:Ne timu servi al la HXaldeoj, restu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj tiam estos al vi bone.

esperanto@Jeremiah:40:11 @ Ankaux cxiuj Judoj, kiuj estis cxe la Moabidoj, cxe la Amonidoj, cxe la Edomidoj, kaj en cxiuj landoj, auxdis, ke la regxo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.

esperanto@Jeremiah:40:12 @ Kaj cxiuj tiuj Judoj revenis de cxiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.

esperanto@Jeremiah:40:13 @ Sed Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan.

esperanto@Jeremiah:40:14 @ Kaj ili diris al li:CXu vi scias, ke Baalis, regxo de la Amonidoj, sendis Isxmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Ahxikam, ne kredis al ili.

esperanto@Jeremiah:40:15 @ Tiam Johxanan, filo de Kareahx, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene:Permesu, ke mi iru kaj mortigu Isxmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke cxiuj Judoj, kiuj kolektigxis al vi, diskuru, kaj la restajxo de la Judoj pereu?

esperanto@Jeremiah:40:16 @ Sed Gedalja, filo de Ahxikam, diris al Johxanan, filo de Kareahx:Ne faru tion, cxar malveron vi parolas pri Isxmael.

esperanto@Jeremiah:41:1 @ En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa.

esperanto@Jeremiah:41:2 @ Kaj levigxis Isxmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando.

esperanto@Jeremiah:41:3 @ Kaj cxiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la HXaldeojn, kiuj tie trovigxis, la militistojn, Isxmael mortigis.

esperanto@Jeremiah:41:4 @ En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraux sciis pri tio,

esperanto@Jeremiah:41:6 @ Kaj Isxmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili:Iru al Gedalja, filo de Ahxikam.

esperanto@Jeremiah:41:8 @ Tamen trovigxis inter ili dek homoj, kiuj diris al Isxmael:Ne mortigu nin, cxar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.

esperanto@Jeremiah:41:9 @ La kavo, en kiun Isxmael jxetis cxiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la regxo Asa kontraux Baasxa, regxo de Izrael; gxin Isxmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj.

esperanto@Jeremiah:41:10 @ Kaj Isxmael kaptis la tutan restajxon de la popolo, kiu estis en Micpa, la regxidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Ahxikam; ilin kaptis Isxmael, filo de Netanja, kaj li pretigxis, por transiri al la Amonidoj.

esperanto@Jeremiah:41:12 @ kaj ili prenis cxiujn virojn, kaj iris, por batali kontraux Isxmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin cxe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.

esperanto@Jeremiah:41:16 @ Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restajxon de la popolo, kiun li revenigis de Isxmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam cxi tiu mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam:virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj euxnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.

esperanto@Jeremiah:41:18 @ for de la HXaldeoj; cxar ili timis ilin pro tio, ke Isxmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiun la regxo de Babel estrigis super la lando.

esperanto@Jeremiah:42:1 @ Kaj aliris cxiuj militestroj, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Jezanja, filo de Hosxaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj,

esperanto@Jeremiah:42:2 @ kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.

esperanto@Jeremiah:42:6 @ cxu estos bone, cxu estos malbone, ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:42:8 @ kaj li vokis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj gxis la grandaj,

esperanto@Jeremiah:42:15 @ tiam auxskultu la vorton de la Eternulo, ho restajxo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizagxon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie eklogxi:

esperanto@Jeremiah:42:19 @ Pri vi, ho restajxo de Jehuda, la Eternulo parolis:Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaux.

esperanto@Jeremiah:43:4 @ Tiamaniere Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la vocxon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.

esperanto@Jeremiah:43:5 @ Kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj prenis la tutan restajxon de la Judoj, kiuj revenis el cxiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por logxi en la lando Juda:

esperanto@Jeremiah:43:6 @ la virojn, la virinojn, la infanojn, la regxidinojn, kaj cxiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruhxon, filon de Nerija.

esperanto@Jeremiah:43:9 @ Prenu en vian manon grandajn sxtonojn, kaj antaux la okuloj de la Judaj viroj kasxu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu trovigxas cxe la enirejo de la domo de Faraono en Tahxpanhxes;

esperanto@Jeremiah:44:4 @ Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.

esperanto@Jeremiah:44:6 @ Pro tio elversxigxis Mia indigno kaj kolero, kaj gxi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruinigxis kaj dezertigxis, kiel oni nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:7 @ Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermigxu cxe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj sucxinfanoj en Judujo, por ke nenio restu cxe vi?

esperanto@Jeremiah:44:9 @ CXu vi forgesis la malbonajxojn de viaj patroj kaj la malbonajxojn de la regxoj de Judujo, la malbonajxojn de iliaj edzinoj, viajn malbonajxojn, kaj la malbonajxojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem?

esperanto@Jeremiah:44:12 @ Kaj Mi prenos la restajxon de la Judoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en la landon Egiptan, por tie eklogxi, kaj ili cxiuj ekstermigxos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermigxos, de la malgrandaj gxis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.

esperanto@Jeremiah:44:14 @ Kaj neniu savigxos nek restos el la restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por logxi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie logxi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.

esperanto@Jeremiah:44:15 @ Tiam respondis al Jeremia cxiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj cxiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu logxis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:

esperanto@Jeremiah:44:17 @ sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.

esperanto@Jeremiah:44:22 @ Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:23 @ Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaux la Eternulo kaj ne obeis la vocxon de la Eternulo kaj ne agadis laux Lia instruo, laux Liaj legxoj kaj ordonoj-pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:26 @ Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta:Jen Mi jxuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la busxo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante:Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:44:28 @ Nur malgranda nombro da homoj, kiuj savigxos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie logxi, ekscios, kies vorto plenumigxas, Mia aux ilia.

esperanto@Jeremiah:45:5 @ kaj vi postulas por vi grandajxon! Ne postulu; cxar jen Mi venigos malbonon sur cxiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur cxiuj lokoj, kien vi iros.

esperanto@Jeremiah:46:5 @ Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:46:10 @ Kaj tiu tago estos cxe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de vengxo, por vengxi al Liaj malamikoj; kaj la glavo mangxegos kaj satigxos kaj ebriigxos de ilia sango; cxar bucxofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, cxe la rivero Euxfrato.

esperanto@Jeremiah:46:24 @ Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo.

esperanto@Jeremiah:46:25 @ La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras:Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj gxiajn diojn kaj gxiajn regxojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.

esperanto@Jeremiah:46:27 @ Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

esperanto@Jeremiah:47:2 @ Tiele diras la Eternulo:Jen venos akvo de norde, kaj gxi farigxos inundanta torento, kaj gxi inundos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn; ekkrios la homoj, kaj ekploregos cxiuj logxantoj de la lando.

esperanto@Jeremiah:48:3 @ Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo.

esperanto@Jeremiah:48:5 @ Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo.

esperanto@Jeremiah:48:16 @ Baldaux venos pereo al Moab, kaj lia malfelicxo tre rapidas.

esperanto@Jeremiah:48:17 @ Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono!

esperanto@Jeremiah:48:29 @ Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.

esperanto@Jeremiah:48:36 @ Tial Mia koro gxemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la logxantoj de Kir- HXeres Mia koro gxemas kiel fluto; cxar la abundajxo, kiun ili akiris, pereis.

esperanto@Jeremiah:49:1 @ Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:CXu Izrael ne havas filojn? cxu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo logxas en la urboj de cxi tiu?

esperanto@Jeremiah:49:2 @ Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj gxi farigxos amaso da ruinoj, kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:49:4 @ Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras:Kiu povas veni al mi?

esperanto@Jeremiah:49:8 @ Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kasxas la logxantoj de Dedan; cxar malfelicxon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.

esperanto@Jeremiah:49:10 @ CXar Mi nudigis Esavon, Mi malkasxis liajn sekretajn rifugxejojn, por ke li ne povu sin kasxi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.

esperanto@Jeremiah:49:15 @ CXar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.

esperanto@Jeremiah:49:19 @ Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

esperanto@Jeremiah:49:23 @ Pri Damasko:Hontigitaj estas HXamat kaj Arpad, cxar, auxdinte malbonan sciigon, ili senkuragxigxis; cxe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviligxi.

esperanto@Jeremiah:49:24 @ Damasko senkuragxigxis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis gxin, doloro kaj turmentoj gxin kaptis, kiel naskantinon.

esperanto@Jeremiah:49:27 @ Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj gxi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.

esperanto@Jeremiah:49:28 @ Pri Kedar, kaj pri la regnoj de HXacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel: Tiele diras la Eternulo:Levigxu, iru kontraux Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.

esperanto@Jeremiah:49:31 @ Levigxu, iru kontraux popolon trankvilan, kiu sidas en sendangxereco, diras la Eternulo; gxi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.

esperanto@Jeremiah:49:32 @ Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj farigxos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al cxiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de cxiuj flankoj Mi venigos ilian malfelicxon, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:50:2 @ Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj.

esperanto@Jeremiah:50:4 @ En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion.

esperanto@Jeremiah:50:9 @ CXar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili arangxos sin kontraux gxi, kaj gxi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.

esperanto@Jeremiah:50:11 @ CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,

esperanto@Jeremiah:50:15 @ Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe; mallevigxis gxia mano, falis gxia fundamento, detruigxis gxiaj muregoj; cxar tio estas vengxo de la Eternulo; vengxu al gxi; kiel gxi agis, tiel agu kontraux gxi.

esperanto@Jeremiah:50:20 @ En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

esperanto@Jeremiah:50:22 @ Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado.

esperanto@Jeremiah:50:29 @ Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:50:33 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj cxiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin.

esperanto@Jeremiah:50:41 @ Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da regxoj levigxas de la randoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:50:42 @ Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Babel.

esperanto@Jeremiah:50:44 @ Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

esperanto@Jeremiah:50:46 @ De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos auxdata cxe la nacioj.

esperanto@Jeremiah:51:5 @ CXar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; cxar ilia lando estas plena de kulpoj kontraux la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:51:12 @ Kontraux la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; cxar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la logxantoj de Babel.

esperanto@Jeremiah:51:13 @ Ho vi, kiu logxas cxe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finigxis via avideco.

esperanto@Jeremiah:51:16 @ Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

esperanto@Jeremiah:51:21 @ Mi frakasis per vi cxevalon kaj gxian rajdanton, Mi frakasis per vi cxaron kaj gxian veturanton;

esperanto@Jeremiah:51:23 @ Mi frakasis per vi pasxtiston kaj lian sxafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungajxon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn.

esperanto@Jeremiah:51:26 @ Oni ne prenos el vi angulsxtonon, nek sxtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:27 @ Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraux gxin popolojn, kunvoku kontraux gxin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Asxkenaz; starigu kontraux gxin militestron, alkonduku cxevalojn kiel pikantajn skarabojn.

esperanto@Jeremiah:51:28 @ Armu kontraux gxin popolojn, la regxojn de Medujo, gxiajn komandantojn kaj cxiujn gxiajn estrojn, kaj la tutan landaron, super kiu gxi regas.

esperanto@Jeremiah:51:33 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:La filino de Babel estas kiel drasxejo dum la drasxado; tre baldaux venos la tempo de gxia rikolto.

esperanto@Jeremiah:51:37 @ Kaj Babel farigxos amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en gxi logxos.

esperanto@Jeremiah:51:54 @ Kriado estas auxdata el Babel, kaj granda lamentado el la lando de la HXaldeoj;

esperanto@Jeremiah:51:55 @ cxar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas gxin kun gxia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, auxdigxas ilia malkvieta vocxo.

esperanto@Jeremiah:51:57 @ Mi ebriigos gxiajn eminentulojn, sagxulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekigxos, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

esperanto@Jeremiah:52:12 @ En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon.

esperanto@Jeremiah:52:13 @ Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.

esperanto@Jeremiah:52:15 @ La malricxulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.

esperanto@Jeremiah:52:16 @ Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.

esperanto@Jeremiah:52:20 @ Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

esperanto@Jeremiah:52:22 @ GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj.

esperanto@Jeremiah:52:23 @ Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent.

esperanto@Jeremiah:52:26 @ Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.

esperanto@Jeremiah:52:27 @ Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

esperanto@Jeremiah:52:30 @ en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj.

esperanto@Jeremiah:52:31 @ En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;

esperanto@Lamentations:1:1 @ Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!

esperanto@Lamentations:1:3 @ Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li eklogxis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; CXiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.

esperanto@Lamentations:1:7 @ En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu sxin helpas, La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.

esperanto@Lamentations:1:8 @ Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel hontindulino; CXiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili vidas sxian malhonoron; Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.

esperanto@Lamentations:1:10 @ La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

esperanto@Lamentations:1:15 @ La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.

esperanto@Lamentations:1:17 @ Cion etendas siajn manojn, sed gxi ne trovas konsolanton; La Eternulo vokis kontraux Jakobon liajn malamikojn de cxiuj flankoj; Jerusalem farigxis inter ili kiel hontindulino.

esperanto@Lamentations:1:21 @ Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.

esperanto@Lamentations:1:22 @ Ilia tuta malboneco venu antaux Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj miaj pekoj; CXar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.

esperanto@Lamentations:2:2 @ Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn.

esperanto@Lamentations:2:5 @ La Sinjoro farigxis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikajxojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj gxemado.

esperanto@Lamentations:2:10 @ Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.

esperanto@Lamentations:2:13 @ Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? CXar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin resanigos?

esperanto@Lamentations:2:16 @ Malfermegas kontraux vi sian busxon cxiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante:Ni englutis sxin; CXi tiun tagon ni atendis, ni gxin atingis, ni gxin vidas.

esperanto@Lamentations:3:16 @ Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpusxis min en cindron.

esperanto@Lamentations:3:21 @ Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:

esperanto@Lamentations:3:23 @ Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco.

esperanto@Lamentations:3:28 @ Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas sxargxita;

esperanto@Lamentations:3:29 @ Li metas sian busxon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;

esperanto@Lamentations:3:32 @ Se Li iun suferigas, Li ankaux kompatas pro Sia granda favorkoreco;

esperanto@Lamentations:3:33 @ CXar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.

esperanto@Lamentations:3:36 @ Kiam oni estas maljusta kontraux homo en lia jugxa afero-CXu la Sinjoro tion ne vidas?

esperanto@Lamentations:3:45 @ Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.

esperanto@Lamentations:3:48 @ Torentojn da akvo versxas mia okulo pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.

esperanto@Lamentations:3:55 @ Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;

esperanto@Lamentations:3:63 @ Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili levigxas; mi cxiam estas ilia rekantajxo.

esperanto@Lamentations:4:5 @ Kiuj antauxe mangxadis frandajxojn, tiuj senfortigxas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruligxas nun sur sterko.

esperanto@Lamentations:4:6 @ La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj gxin ne turmentis.

esperanto@Lamentations:4:11 @ La Eternulo plene elcxerpis Sian koleron, Li elversxis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis gxiajn fundamentojn.

esperanto@Lamentations:4:17 @ Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

esperanto@Lamentations:4:19 @ Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.

esperanto@Lamentations:5:2 @ Nia heredajxo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.

esperanto@Lamentations:5:9 @ Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.

esperanto@Lamentations:5:14 @ La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.

esperanto@Lamentations:5:15 @ Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.

esperanto@Ezekiel:1:4 @ Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

esperanto@Ezekiel:1:13 @ La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.

esperanto@Ezekiel:1:15 @ Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj.

esperanto@Ezekiel:1:24 @ Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis.

esperanto@Ezekiel:1:26 @ Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaux bildo de homo, sidanta sur gxi.

esperanto@Ezekiel:2:3 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna tago.

esperanto@Ezekiel:2:4 @ La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:3:5 @ CXar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;

esperanto@Ezekiel:3:12 @ Kaj levis min la spirito, kaj mi ekauxdis malantaux mi grandan bruon:Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

esperanto@Ezekiel:3:13 @ Kaj auxdigxis bruo de la flugiloj de la kreitajxoj, kiuj kunfrapigxadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.

esperanto@Ezekiel:4:2 @ Kaj faru cxirkaux gxi siegxon, arangxu kontraux gxi bastionon, sursxutu kontraux gxi remparon, faru kontraux gxi tendaron, kaj starigu cxirkaux gxi muregrompilojn.

esperanto@Ezekiel:4:4 @ Kaj vi kusxigxu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur gxin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kusxos sur gxi, vi portos sur vi ilian malpiecon.

esperanto@Ezekiel:4:6 @ Kiam vi tion plenumos, tiam denove kusxigxu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; cxiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.

esperanto@Ezekiel:4:14 @ Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian busxon.

esperanto@Ezekiel:5:3 @ Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu gxin en la randon de via vesto.

esperanto@Ezekiel:5:9 @ Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:5:11 @ Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per cxiuj viaj abomenindajxoj kaj per cxiuj viaj fiajxoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.

esperanto@Ezekiel:5:15 @ Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.

esperanto@Ezekiel:5:16 @ Kiam Mi jxetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros cxe vi la malsaton cxiam pli granda, kaj Mi rompos cxe vi la panan apogon.

esperanto@Ezekiel:6:5 @ Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaux iliaj idoloj, kaj Mi disjxetos viajn ostojn cxirkaux viaj altaroj.

esperanto@Ezekiel:6:9 @ Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malcxastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:6:11 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plauxdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru:Ve pro cxiuj malbonaj abomenindajxoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto.

esperanto@Ezekiel:6:13 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kusxos inter siaj idoloj cxirkaux iliaj altaroj sur cxiu alta monteto, sur cxiuj suproj de la montoj, sub cxiu verda arbo, kaj sub cxiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al cxiuj siaj idoloj.

esperanto@Ezekiel:7:3 @ Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:7:4 @ Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:7:8 @ Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:7:9 @ Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.

esperanto@Ezekiel:7:12 @ Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.

esperanto@Ezekiel:7:13 @ CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.

esperanto@Ezekiel:7:20 @ Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili.

esperanto@Ezekiel:8:1 @ En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejagxuloj de Jehuda sidis antaux mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:8:6 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindajxojn, kiujn la domo de Izrael faras cxi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraux denove vidos grandajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:8:9 @ Kaj Li diris al mi:Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie.

esperanto@Ezekiel:8:10 @ Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampajxoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro cxirkauxe, sur cxiuj flankoj.

esperanto@Ezekiel:8:12 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.

esperanto@Ezekiel:8:13 @ Kaj Li diris al mi:Vi denove ankoraux vidos grandajn abomenindajxojn, kiujn ili faras.

esperanto@Ezekiel:8:14 @ Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.

esperanto@Ezekiel:8:15 @ Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraux pli grandajn abomenindajxojn ol tiuj.

esperanto@Ezekiel:8:17 @ Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? cxu ne suficxas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie? ili ankoraux plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizagxo.

esperanto@Ezekiel:9:4 @ Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.

esperanto@Ezekiel:9:9 @ Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.

esperanto@Ezekiel:10:2 @ Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:10:5 @ Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.

esperanto@Ezekiel:11:1 @ Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen cxe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.

esperanto@Ezekiel:11:3 @ Ili diras:Ankoraux ne baldaux; ni konstruu domojn; gxi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.

esperanto@Ezekiel:11:15 @ Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la logxantoj de Jerusalem:Forigxu de la Eternulo, al ni estas donita cxi tiu lando kiel hereda posedajxo.

esperanto@Ezekiel:11:16 @ Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disjxetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaux estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.

esperanto@Ezekiel:11:18 @ Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el gxi cxiujn gxiajn fiajxojn kaj cxiujn gxiajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:11:21 @ Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiajxoj kaj abomenindajxoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraux ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:12:2 @ Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema.

esperanto@Ezekiel:12:16 @ Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri cxiuj siaj abomenindajxoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:12:22 @ Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?

esperanto@Ezekiel:13:3 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!

esperanto@Ezekiel:13:14 @ Mi detruos la muron, kiun vi sxmiris per maltauxga mortero, Mi dissxutos gxin sur la teron tiel, ke nudigxos gxia fundamento; kaj gxi disfalos, kaj vi pereos meze de gxi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:19 @ Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon.

esperanto@Ezekiel:14:3 @ Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?

esperanto@Ezekiel:14:4 @ Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,

esperanto@Ezekiel:14:6 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de cxiuj viaj abomenindajxoj deturnu vian vizagxon.

esperanto@Ezekiel:14:10 @ Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco:la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;

esperanto@Ezekiel:14:14 @ Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:14:20 @ kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

esperanto@Ezekiel:14:22 @ tamen restos en gxi restajxo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi venigis sur gxin.

esperanto@Ezekiel:16:2 @ Ho filo de homo, montru al Jerusalem gxiajn abomenindajxojn;

esperanto@Ezekiel:16:4 @ CXe via naskigxo, kiam vi estis naskita, oni ne detrancxis vian umbilikon, oni ankaux ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindajxoj.

esperanto@Ezekiel:16:7 @ Mi grandigis vin, kiel kampan kreskajxon; vi farigxis plena kaj granda, vi farigxis tute bela; viaj mamoj formigxis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita.

esperanto@Ezekiel:16:10 @ Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko.

esperanto@Ezekiel:16:20 @ Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco?

esperanto@Ezekiel:16:22 @ Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.

esperanto@Ezekiel:16:34 @ CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

esperanto@Ezekiel:16:36 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi malsxparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili-

esperanto@Ezekiel:16:37 @ pro tio Mi kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn, kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon.

esperanto@Ezekiel:16:39 @ Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita.

esperanto@Ezekiel:16:43 @ Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:16:47 @ Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj.

esperanto@Ezekiel:16:50 @ Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.

esperanto@Ezekiel:16:51 @ Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj.

esperanto@Ezekiel:16:52 @ Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.

esperanto@Ezekiel:16:58 @ Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj, diras la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:17:3 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;

esperanto@Ezekiel:17:5 @ GXi prenis iom el la semoj de la lando, plantis gxin sur prisemebla kampo, arangxis gxin apud abunda akvo, tre singarde.

esperanto@Ezekiel:17:7 @ Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la bedoj, kie gxi estis plantita.

esperanto@Ezekiel:17:8 @ Sur bona kampo, apud abunda akvo, gxi estis plantita, por ke gxi elkreskigu brancxojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.

esperanto@Ezekiel:17:9 @ Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.

esperanto@Ezekiel:17:13 @ kaj li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,

esperanto@Ezekiel:17:15 @ Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?

esperanto@Ezekiel:17:17 @ Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.

esperanto@Ezekiel:18:7 @ neniun perfortas, redonas al la sxuldanto lian garantiajxon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;

esperanto@Ezekiel:18:12 @ perfortas malricxulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiajxon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindajxon;

esperanto@Ezekiel:18:13 @ donas kontraux procentegoj, prenas troprofiton:cxu tia povas vivi? li ne devas vivi:cxar li faras cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

esperanto@Ezekiel:18:14 @ Sed jen li naskigis filon, kiu vidas cxiujn pekojn de sia patro, kiujn cxi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:

esperanto@Ezekiel:18:24 @ Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al cxiuj abomenindajxoj, kiujn faras malpiulo:cxu li tiam povas vivi? CXiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.

esperanto@Ezekiel:20:4 @ Se vi volas jugxi ilin, se vi volas jugxi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindajxojn de iliaj patroj,

esperanto@Ezekiel:20:5 @ kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris:Mi estas la Eternulo, via Dio-

esperanto@Ezekiel:20:30 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malcxaste sekvas iliajn abomenindajxojn;

esperanto@Ezekiel:20:46 @ Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo.

esperanto@Ezekiel:20:47 @ Kaj diru al la suda arbaro:Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo.

esperanto@Ezekiel:21:14 @ Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; cxar la glavo duobligxos, ecx triobligxos; gxi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado gxi estas, kiu penetros al ili en la cxambrojn.

esperanto@Ezekiel:21:21 @ CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.

esperanto@Ezekiel:21:22 @ Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.

esperanto@Ezekiel:21:26 @ tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltigxos.

esperanto@Ezekiel:22:2 @ CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?

esperanto@Ezekiel:22:4 @ Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.

esperanto@Ezekiel:22:5 @ Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.

esperanto@Ezekiel:22:10 @ Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.

esperanto@Ezekiel:22:11 @ Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

esperanto@Ezekiel:23:10 @ Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo.

esperanto@Ezekiel:23:11 @ Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia malcxastado estis ankoraux pli granda, ol la malcxastado de sxia fratino.

esperanto@Ezekiel:23:24 @ Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin laux sia maniero.

esperanto@Ezekiel:23:29 @ Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malcxastajxoj.

esperanto@Ezekiel:23:32 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.

esperanto@Ezekiel:23:36 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! cxu vi volas jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindajxojn?

esperanto@Ezekiel:23:42 @ Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.

esperanto@Ezekiel:24:5 @ Prenu plej bonan sxafajxon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaux la ostoj kuirigxu en gxi.

esperanto@Ezekiel:24:6 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne elektu lote.

esperanto@Ezekiel:24:7 @ CXar gxia sango estas en gxi; sur nudan rokon gxi versxis gxin, ne versxis gxin sur la teron, kie polvo povus gxin kovri.

esperanto@Ezekiel:24:8 @ Por venigi sur gxin Mian koleron, por fari vengxon, Mi versxos gxian sangon sur nudan rokon, por ke gxi ne estu kovrita.

esperanto@Ezekiel:24:9 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo! Mi ankaux arangxos grandan brulolignaron.

esperanto@Ezekiel:24:12 @ Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el gxi; multe estas da sedimento, ecx en la fajro restas gxia sedimento.

esperanto@Ezekiel:25:3 @ kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-

esperanto@Ezekiel:25:4 @ pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.

esperanto@Ezekiel:25:8 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj-

esperanto@Ezekiel:25:10 @ kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.

esperanto@Ezekiel:25:12 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Edom faris vengxon al la domo de Jehuda kaj forte kulpigxis per sia vengxo kontraux ili-

esperanto@Ezekiel:25:13 @ pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis Dedan ili falos de glavo.

esperanto@Ezekiel:25:17 @ Kaj Mi faros kontraux ili grandan vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.

esperanto@Ezekiel:26:3 @ pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraux vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.

esperanto@Ezekiel:26:4 @ Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos gxiajn turojn; kaj Mi forbalaos de gxi gxian polvon, kaj Mi faros gxin nuda roko.

esperanto@Ezekiel:26:7 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos kontraux Tiron de norde Nebukadnecaron, regxon de Babel, la regxon de regxoj, kun cxevaloj, cxaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo.

esperanto@Ezekiel:26:13 @ Mi cxesigos la lauxtan sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos auxdata.

esperanto@Ezekiel:26:14 @ Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:26:19 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,

esperanto@Ezekiel:27:3 @ kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!

esperanto@Ezekiel:27:7 @ El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaux via standardo; blua kaj purpura sxtofo de la insuloj de Elisxa estis viaj kovrotukoj.

esperanto@Ezekiel:27:12 @ Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj; argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via komercejo.

esperanto@Ezekiel:27:15 @ La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.

esperanto@Ezekiel:27:18 @ Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon.

esperanto@Ezekiel:27:19 @ Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon.

esperanto@Ezekiel:27:20 @ Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.

esperanto@Ezekiel:27:21 @ Arabujo kaj cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn, sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj.

esperanto@Ezekiel:27:24 @ ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj.

esperanto@Ezekiel:27:26 @ Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.

esperanto@Ezekiel:28:2 @ Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

esperanto@Ezekiel:28:3 @ kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

esperanto@Ezekiel:28:5 @ kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

esperanto@Ezekiel:28:6 @ pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

esperanto@Ezekiel:28:14 @ Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.

esperanto@Ezekiel:28:18 @ Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.

esperanto@Ezekiel:28:26 @ Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

esperanto@Ezekiel:29:3 @ Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

esperanto@Ezekiel:29:15 @ GXi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros gxin malgranda, por ke gxi ne regu super la nacioj.

esperanto@Ezekiel:29:16 @ Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:29:18 @ Ho filo de homo! Nebukadnecar, regxo de Babel, sxargxis sian militistaron per granda laboro kontraux Tiro, tiel, ke cxiuj kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la laboro, kiun li faris antaux gxi.

esperanto@Ezekiel:30:4 @ Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos gxiajn ricxajxojn kaj detruos gxiajn fundamentojn.

esperanto@Ezekiel:30:9 @ En tiu tempo senditoj de Mi iros sur sxipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster dangxero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; cxar la tempo venas.

esperanto@Ezekiel:30:21 @ Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, regxo de Egiptujo; kaj jen gxi ne estas bandagxita, por resanigxi, kaj gxi ne estas cxirkauxligita, ke gxi ricevu forton, por teni glavon.

esperanto@Ezekiel:31:4 @ Akvo elkreskigis gxin, la profundo altigis gxin, cxirkauxante gxian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al cxiuj arboj de la kampo.

esperanto@Ezekiel:31:5 @ Tial gxi farigxis pli alta ol cxiuj arboj de la kampo; gxi ricevis multe da brancxoj, kaj gxiaj brancxoj longigxis, cxar gxi havis multe da akvo, por disetendigxi.

esperanto@Ezekiel:31:6 @ Sur gxiaj brancxoj havis siajn nestojn cxiaj birdoj de la cxielo, sub gxiaj brancxoj naskis idojn cxiaj bestoj de la kampo, kaj sub gxia ombro logxis cxiaj grandaj popoloj.

esperanto@Ezekiel:31:7 @ Kaj gxi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj brancxoj, cxar gxiaj radikoj trovigxis apud abunda akvo.

esperanto@Ezekiel:31:14 @ por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

esperanto@Ezekiel:31:15 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam gxi iros en SXeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.

esperanto@Ezekiel:31:18 @ Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:32:3 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.

esperanto@Ezekiel:32:5 @ Mi disjxetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavrajxo.

esperanto@Ezekiel:32:13 @ Mi pereigos cxiujn gxiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.

esperanto@Ezekiel:33:3 @ kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;

esperanto@Ezekiel:33:13 @ Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon:tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris.

esperanto@Ezekiel:33:24 @ Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo.

esperanto@Ezekiel:33:26 @ Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindajxon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon?

esperanto@Ezekiel:33:29 @ Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro cxiuj iliaj abomenindajxoj, kiujn ili faris.

esperanto@Ezekiel:34:4 @ La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandagxas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne sercxas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele.

esperanto@Ezekiel:34:6 @ Erarvagas Miaj sxafoj sur cxiuj montoj kaj sur cxiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj sxafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin sercxas.

esperanto@Ezekiel:34:16 @ La sxafon perdigxintan Mi elsercxos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandagxos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi pasxtos kun justeco.

esperanto@Ezekiel:34:23 @ Kaj Mi starigos super ili unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto.

esperanto@Ezekiel:34:24 @ Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.

esperanto@Ezekiel:34:25 @ Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos cxiujn sovagxajn bestojn el la lando, por ke oni povu logxi en la dezerto sendangxere kaj dormi en la arbaroj.

esperanto@Ezekiel:34:26 @ Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno.

esperanto@Ezekiel:34:27 @ Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.

esperanto@Ezekiel:34:28 @ Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne mangxegos ilin; kaj ili logxos sendangxere, kaj neniu teruros ilin.

esperanto@Ezekiel:35:13 @ Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis.

esperanto@Ezekiel:35:15 @ Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:2 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;

esperanto@Ezekiel:36:3 @ tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,

esperanto@Ezekiel:36:8 @ sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.

esperanto@Ezekiel:36:10 @ kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;

esperanto@Ezekiel:36:11 @ Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multigxos kaj fruktoricxigxos; kaj Mi faros vin logxataj, kiel en via antauxa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:12 @ Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.

esperanto@Ezekiel:36:23 @ Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:36:31 @ Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:36:38 @ Kiel la sanktaj sxafoj, kiel la sxafoj de Jerusalem dum gxiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj plenigxos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:37:2 @ Kaj Li kondukis min cxirkauxe cxirkaux ili; estis tre multe da ili sur la ebenajxo, kaj ili estis tre sekaj.

esperanto@Ezekiel:37:10 @ Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.

esperanto@Ezekiel:37:16 @ Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur gxi:De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aligxintaj al li. Poste prenu ankoraux unu lignon, kaj skribu sur gxi:De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aligxis al li.

esperanto@Ezekiel:37:19 @ tiam diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aligxis al li; kaj Mi aligos gxin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano.

esperanto@Ezekiel:37:23 @ Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj kaj per cxiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el cxiuj iliaj logxlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

esperanto@Ezekiel:37:24 @ Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos.

esperanto@Ezekiel:37:25 @ Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.

esperanto@Ezekiel:38:4 @ Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;

esperanto@Ezekiel:38:6 @ Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi.

esperanto@Ezekiel:38:7 @ Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.

esperanto@Ezekiel:38:8 @ Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.

esperanto@Ezekiel:38:11 @ Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;

esperanto@Ezekiel:38:13 @ SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?

esperanto@Ezekiel:38:14 @ Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere?

esperanto@Ezekiel:38:15 @ Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;

esperanto@Ezekiel:38:19 @ Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;

esperanto@Ezekiel:39:2 @ Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.

esperanto@Ezekiel:39:6 @ Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdangxerajn logxantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:9 @ Kaj eliros la logxantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la sxildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la dauxro de sep jaroj.

esperanto@Ezekiel:39:12 @ Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la dauxro de sep monatoj.

esperanto@Ezekiel:39:17 @ Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon.

esperanto@Ezekiel:39:20 @ Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:26 @ Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;

esperanto@Ezekiel:40:7 @ Kaj en la flankaj cxambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da largxo, kaj inter la cxambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaux unu stangon.

esperanto@Ezekiel:40:10 @ Da flankaj cxambretoj cxe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; cxiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaux la ambauxflankaj kolonoj havis unu mezuron.

esperanto@Ezekiel:40:21 @ Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri; kaj gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da largxo.

esperanto@Ezekiel:40:23 @ Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraux la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego gxis pordego cent ulnojn.

esperanto@Ezekiel:40:28 @ Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris cxe la suda pordego la saman mezuron.

esperanto@Ezekiel:40:35 @ Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn.

esperanto@Ezekiel:40:40 @ CXe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj cxe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaux du tabloj.

esperanto@Ezekiel:40:44 @ Ekstere de la interna pordego estis cxambroj por kantistoj, cxe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizagxa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta cxambro, estis turnita norden.

esperanto@Ezekiel:41:1 @ Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris cxe la kolonoj ses ulnojn da largxo cxe unu flanko kaj ses ulnojn da largxo cxe la alia flanko, lauxlargxe de la tabernaklo.

esperanto@Ezekiel:41:5 @ Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:7 @ Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke, kaj supre la domo estis pli largxa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.

esperanto@Ezekiel:41:8 @ Kaj mi vidis cxe la domo cxirkauxe altajxon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la largxon de tuta stango de ses ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:19 @ Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:42:1 @ Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica cxambro, kiu estis kontraux la placo kaj kontraux la konstruajxo norde.

esperanto@Ezekiel:42:2 @ GXia longo gxis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la largxo kvindek ulnoj.

esperanto@Ezekiel:42:13 @ Kaj li diris al mi:La cxambroj nordaj kaj la cxambroj sudaj, kiuj estas antaux la placo, estas cxambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kusxigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, cxar la loko estas sankta.

esperanto@Ezekiel:42:17 @ Li mezuris la nordan flankon, ankaux kvincent mezurajn stangojn cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:42:18 @ La sudan flankon li mezuris, ankaux kvincent mezurajn stangojn.

esperanto@Ezekiel:42:20 @ De kvar flankoj li mezuris; la muro cxirkauxe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da largxo, por apartigi la sanktajxon de la nesanktajxo.

esperanto@Ezekiel:43:2 @ Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.

esperanto@Ezekiel:43:7 @ Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj.

esperanto@Ezekiel:43:8 @ Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.

esperanto@Ezekiel:43:9 @ Sed nun ili forigos de Mi sian malcxastajxon kaj la kadavrajxojn de siaj regxoj, kaj Mi logxos inter ili eterne.

esperanto@Ezekiel:43:14 @ Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno.

esperanto@Ezekiel:43:16 @ Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj.

esperanto@Ezekiel:43:17 @ Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.

esperanto@Ezekiel:43:19 @ Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimigxos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.

esperanto@Ezekiel:44:4 @ Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi jxetis min vizagxaltere.

esperanto@Ezekiel:44:6 @ Kaj diru al la malobeema domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxaj estu por vi cxiuj viaj abomenindajxoj, ho domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:44:7 @ Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasajxon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:44:13 @ Ili ne alproksimigxu al Mi, por fari pastran servadon antaux Mi kaj por aliri al cxiuj Miaj sanktajxoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindajxojn, kiujn ili faris.

esperanto@Ezekiel:44:22 @ Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu.

esperanto@Ezekiel:44:28 @ Kaj ilia heredajxo estu tio, ke Mi estas ilia heredajxo; terposedajxon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedajxo.

esperanto@Ezekiel:44:31 @ CXian kadavrajxon aux dissxiritajxon el la birdoj aux el la brutoj la pastroj ne mangxu.

esperanto@Ezekiel:45:1 @ Kiam vi lote dividos la teron en heredajxojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la largxon de dek mil; tiu loko estu sankta en cxiuj siaj limoj cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:45:5 @ Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da largxo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek cxambroj estu tie ilia posedajxo.

esperanto@Ezekiel:45:6 @ Kaj kiel posedajxon de la urbo apartigu kvin mil da largxo kaj dudek kvin mil da longo kontraux la sankta terpeco:gxi apartenu al la tuta domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:45:7 @ Kaj al la princo donu parton ambauxflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedajxo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; gxia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo gxis la orienta.

esperanto@Ezekiel:45:8 @ Tio estos lia tero, lia terposedajxo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laux iliaj triboj.

esperanto@Ezekiel:45:13 @ Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi:sesono de efo el hxomero da tritiko, kaj sesono de efo el hxomero da hordeo.

esperanto@Ezekiel:45:14 @ Kaj la legxo pri la oleo estas:bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras hxomeron, cxar hxomero entenas dek bat’ojn.

esperanto@Ezekiel:45:15 @ Kaj unu sxafidon oni donu el ducento da sxafoj de pasxtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:45:24 @ Kaj da farunofero li alportos po unu efo por cxiu bovo, kaj po unu efo por cxiu virsxafo, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:5 @ kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:7 @ kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:9 @ Kaj kiam la popolo de la lando venos antaux la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorklinigxi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontrauxa.

esperanto@Ezekiel:46:11 @ En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:14 @ Kaj farunoferon li alportu kune kun gxi cxiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por sxprucigi sur la farunon; tio devas esti la porcxiama legxo pri la farunofero al la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:46:16 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, gxi farigxu heredajxo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedajxo.

esperanto@Ezekiel:46:17 @ Sed se li donos donacon el sia heredajxo al unu el siaj sklavoj, gxi apartenu al li gxis la jaro de libereco, kaj poste gxi revenu al la princo; nur la heredajxo donacita al liaj filoj devas resti cxe ili.

esperanto@Ezekiel:46:18 @ La princo ne prenu ion el la heredajxo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedajxo:nur el sia terposedajxo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpusxita el sia terposedajxo.

esperanto@Ezekiel:47:1 @ Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.

esperanto@Ezekiel:47:2 @ Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laux ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.

esperanto@Ezekiel:47:7 @ Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj.

esperanto@Ezekiel:47:9 @ Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento.

esperanto@Ezekiel:47:10 @ Kaj staros apud gxi fisxkaptistoj de En-Gedi gxis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fisxoj estos tiaspecaj, kiel la fisxoj de la Granda Maro, kaj tre multe.

esperanto@Ezekiel:47:14 @ Kaj dividu gxin al cxiuj egale; cxar per levo de la mano Mi promesis doni gxin al viaj patroj, tial cxi tiu tero farigxos via hereda posedajxo.

esperanto@Ezekiel:47:15 @ Jen estas la limo de la lando:sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, gxi iras tra HXetlon en la direkto al Cedad;

esperanto@Ezekiel:47:16 @ tra HXamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de HXamat, gxis HXacer-Tihxon, kiu trovigxas cxe la limo de HXavran.

esperanto@Ezekiel:47:17 @ Kaj la limo estos de la maro gxis HXacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj gxis la norda Cafon kaj la limo de HXamat. Tio estas la rando norda.

esperanto@Ezekiel:47:18 @ Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta.

esperanto@Ezekiel:47:19 @ La suda rando estas de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, laux la torento gxis la Granda Maro; tio estas la rando suda.

esperanto@Ezekiel:47:20 @ La okcidenta rando estas la Granda Maro, gxis la komenco de HXamat; tio estas la rando okcidenta.

esperanto@Ezekiel:47:22 @ Kaj dividu gxin lote al vi, kaj ankaux al la fremduloj, kiuj logxas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indigxenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedajxon inter la triboj de Izrael.

esperanto@Ezekiel:47:23 @ En tiu tribo, inter kiu eklogxis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedajxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:48:1 @ Jen estas la nomoj de la triboj:de la norda rando laux la vojo al HXetlon, en la direkto al HXamat, HXacar-Enan, norde de la limo de Damasko gxis HXamat; cxi tiu regiono de oriente gxis okcidente apartenos sole al Daniel.

esperanto@Ezekiel:48:2 @ Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Asxer.

esperanto@Ezekiel:48:7 @ Apud la limo de Ruben, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.

esperanto@Ezekiel:48:8 @ Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando gxis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la largxon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando gxis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.

esperanto@Ezekiel:48:13 @ Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da largxo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la largxo estos dek mil.

esperanto@Ezekiel:48:15 @ La ceteraj kvin mil da largxo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenajxo de la urbo, kiel logxatejo kaj antauxurbo; kaj la urbo estos en la mezo.

esperanto@Ezekiel:48:16 @ Jen estas gxiaj dimensioj:la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.

esperanto@Ezekiel:48:20 @ La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraux dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedajxon de la urbo.

esperanto@Ezekiel:48:21 @ Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedajxo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraux tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.

esperanto@Ezekiel:48:22 @ Kio trovigxas inter la apartenajxo de la Levidoj kaj la apartenajxo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.

esperanto@Ezekiel:48:28 @ Apud la limo de Gad, cxe la rando suda, estos la limo de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, lauxlonge de la torento gxis la Granda Maro.

esperanto@Ezekiel:48:29 @ Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedajxon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:48:30 @ Kaj jen estas la randoj de la urbo:sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;

esperanto@Ezekiel:48:31 @ kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laux la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde:unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.

esperanto@Ezekiel:48:32 @ Ankaux sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Daniel.

esperanto@Ezekiel:48:33 @ Ankaux sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isahxar, unu Pordego de Zebulun.

esperanto@Daniel:1:1 @ En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin.

esperanto@Daniel:1:2 @ Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, regxon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon SXinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.

esperanto@Daniel:1:3 @ Kaj la regxo diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro, li venigu

esperanto@Daniel:1:4 @ knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean.

esperanto@Daniel:1:5 @ Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:6 @ El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja.

esperanto@Daniel:1:7 @ La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al HXananja, SXadrahx; al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.

esperanto@Daniel:1:8 @ Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.

esperanto@Daniel:1:9 @ Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe la korteganestro.

esperanto@Daniel:1:10 @ Kaj la korteganestro diris al Daniel:Mi timas mian sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas mangxi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizagxoj estas malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:11 @ Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, HXananjan, Misxaelon, kaj Azarjan:

esperanto@Daniel:1:12 @ Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;

esperanto@Daniel:1:13 @ poste montrigxu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon de la regxo; kaj poste agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi vidos.

esperanto@Daniel:1:14 @ Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.

esperanto@Daniel:1:15 @ Post paso de la dek tagoj montrigxis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol cxiuj knaboj, kiuj mangxis la mangxajxon de la regxo.

esperanto@Daniel:1:16 @ Tial la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.

esperanto@Daniel:1:17 @ Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.

esperanto@Daniel:1:18 @ Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:1:19 @ La regxo parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu egala al Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:20 @ Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.

esperanto@Daniel:1:21 @ Daniel estis tie gxis la unua jaro de la regxo Ciro.

esperanto@Daniel:2:1 @ En la dua jaro de la regxado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar songxoj; kaj konfuzigxis lia spirito, kaj li ne povis dormi.

esperanto@Daniel:2:2 @ Kaj la regxo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn, sorcxistojn, kaj HXaldeojn, por ke ili diru al la regxo liajn songxojn. Kaj ili venis kaj starigxis antaux la regxo.

esperanto@Daniel:2:3 @ Kaj la regxo diris al ili:Mi havis songxon, kaj mia spirito maltrankviligxis, dezirante scii, kio estis tiu songxo.

esperanto@Daniel:2:4 @ La HXaldeoj respondis al la regxo en la lingvo Siria:Ho regxo, vivu eterne! diru la songxon al viaj servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:5 @ Sed la regxo respondis kaj diris al la HXaldeoj:La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la songxon kaj gxian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj.

esperanto@Daniel:2:6 @ Sed se vi rakontos al mi la songxon kaj gxian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la songxon kaj gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:7 @ Ili denove respondis:La regxo diru sian songxon al siaj servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:8 @ La regxo diris:Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, cxar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.

esperanto@Daniel:2:9 @ Se vi ne diros al mi la songxon, tio montros, ke vi havas unu intencon:vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentauxgan respondon, gxis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la songxon, tiam mi konvinkigxos, ke vi povas klarigi al mi ankaux gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:10 @ La HXaldeoj respondis al la regxo kaj diris:Ne ekzistas sur la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la regxo; tial neniu regxo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto, aux HXaldeo;

esperanto@Daniel:2:11 @ la afero, kiun la regxo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la regxo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj.

esperanto@Daniel:2:12 @ Tiam la regxo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi cxiujn sagxulojn de Babel.

esperanto@Daniel:2:13 @ Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la sagxuloj, kaj oni volis mortigi ankaux Danielon kaj liajn kamaradojn.

esperanto@Daniel:2:14 @ Tiam Daniel faris sagxan kaj prudentan rediron al Arjohx, la estro de la regxaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la sagxulojn de Babel;

esperanto@Daniel:2:15 @ li demandis Arjohxon, la potenculon de la regxo, dirante:Pro kio eliris de la regxo tia severa ordono? Tiam Arjohx rakontis al Daniel la tutan aferon.

esperanto@Daniel:2:16 @ Daniel iris kaj petis la regxon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la regxo la klarigon.

esperanto@Daniel:2:17 @ Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj HXananja, Misxael, kaj Azarja,

esperanto@Daniel:2:18 @ por ke ili petegu la kompateman Dion de la cxielo malkasxi tiun kasxitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj sagxuloj de Babel.

esperanto@Daniel:2:19 @ Kaj tiam la kasxitajxo malkasxigxis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la cxielo.

esperanto@Daniel:2:20 @ Kaj Daniel ekparolis, kaj diris:Estu benata la nomo de Dio de eterne gxis eterne; cxar al Li apartenas sagxo kaj forto;

esperanto@Daniel:2:21 @ Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj prudenton al la prudentuloj;

esperanto@Daniel:2:22 @ Li malkasxas la profundajxon kaj kasxitajxon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li.

esperanto@Daniel:2:23 @ Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri kio ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la regxo.

esperanto@Daniel:2:24 @ Poste Daniel iris al Arjohx, al kiu la regxo komisiis mortigi la sagxulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel:Ne mortigu la sagxulojn de Babel, konduku min al la regxo, kaj mi diros al la regxo la klarigon.

esperanto@Daniel:2:25 @ Tiam Arjohx tuj enkondukis Danielon al la regxo, kaj diris al cxi tiu tiele:Inter la translogxigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la regxo klarigon.

esperanto@Daniel:2:26 @ Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltsxacar:CXu vi povas sciigi al mi la songxon, kiun mi vidis, kaj gxian signifon?

esperanto@Daniel:2:27 @ Daniel respondis al la regxo kaj diris:La kasxitajxon, pri kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la regxo la sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj;

esperanto@Daniel:2:28 @ sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

esperanto@Daniel:2:29 @ vi, ho regxo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkasxanto de kasxitajxoj montris al vi, kio estos.

esperanto@Daniel:2:30 @ Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne pro tio, ke mi kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por tio, ke la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.

esperanto@Daniel:2:31 @ Vi, ho regxo, havis vizion:jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo gxi staris antaux vi, kaj gxia aspekto estis terura.

esperanto@Daniel:2:32 @ La kapo de tiu statuo estis el pura oro; gxiaj brusto kaj manoj estis el argxento, la ventro kaj femuroj el kupro;

esperanto@Daniel:2:33 @ gxiaj kruroj estis el fero, gxiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo.

esperanto@Daniel:2:34 @ Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.

esperanto@Daniel:2:35 @ Tiam cxio kune frakasigxis:la fero, argilo, kupro, argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

esperanto@Daniel:2:36 @ Tio estas la songxo. Nun ni diros al la regxo la signifon.

esperanto@Daniel:2:37 @ Vi, ho regxo, estas regxo super regxoj, al kiu Dio de la cxielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;

esperanto@Daniel:2:38 @ kaj cxie, kie ajn logxas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo, kaj faris vin reganto super ili cxiuj. Vi estas la ora kapo.

esperanto@Daniel:2:39 @ Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraux tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.

esperanto@Daniel:2:40 @ La kvara regno estos malmola, kiel fero; cxar kiel fero disbatas kaj frakasas cxion, tiel ankaux gxi, simile al cxiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados.

esperanto@Daniel:2:41 @ Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero-tio estos regno de miksita konsisto, kaj gxi enhavos parte la malmolecon de fero, cxar vi vidis feron miksitan kun potargilo.

esperanto@Daniel:2:42 @ Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaux la regno estos parte fortika, parte rompebla.

esperanto@Daniel:2:43 @ Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandigxos inter si, kiel fero ne kunfandigxas kun argilo.

esperanto@Daniel:2:44 @ Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne.

esperanto@Daniel:2:45 @ Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.

esperanto@Daniel:2:46 @ Tiam la regxo Nebukadnecar jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn.

esperanto@Daniel:2:47 @ La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.

esperanto@Daniel:2:48 @ Tiam la regxo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj ricxajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj cxefo super cxiuj sagxuloj de Babel.

esperanto@Daniel:2:49 @ Daniel petis la regxon, kaj cxi tiu starigis SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando Babela; kaj Daniel mem restis cxe la kortego de la regxo.

esperanto@Daniel:3:1 @ La regxo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la largxon de ses ulnoj; kaj li starigis gxin en la valo Dura en la lando Babela.

esperanto@Daniel:3:2 @ Kaj la regxo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:3:3 @ Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la regxo Nebukadnecar starigis; kaj ili starigxis antaux la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.

esperanto@Daniel:3:4 @ Kaj heroldo lauxte proklamis:Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:

esperanto@Daniel:3:5 @ kiam vi auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorklinigxu al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:3:6 @ Kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu tuj estos jxetita en ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:7 @ Tial, kiam cxiuj popoloj ekauxdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorklinigxis al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:3:8 @ En tiu tempo tuj aliris kelkaj HXaldeoj kaj akuzis la Judojn.

esperanto@Daniel:3:9 @ Ili ekparolis, kaj diris al la regxo Nebukadnecar:Ho regxo, vivu eterne!

esperanto@Daniel:3:10 @ Vi, ho regxo, ordonis, ke cxiu homo, kiu auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorklinigxu al la ora statuo;

esperanto@Daniel:3:11 @ kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu estu jxetita en ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:12 @ Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho regxo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun vi starigis.

esperanto@Daniel:3:13 @ Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la regxo.

esperanto@Daniel:3:14 @ Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili:CXu intence vi, ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun mi starigis?

esperanto@Daniel:3:15 @ De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

esperanto@Daniel:3:16 @ SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.

esperanto@Daniel:3:17 @ Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo.

esperanto@Daniel:3:18 @ Kaj se Li ecx tion ne faros, vi tamen sciu, ho regxo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorklinigxos.

esperanto@Daniel:3:19 @ Tiam Nebukadnecar plenigxis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizagxo sxangxigxis pro kolero kontraux SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.

esperanto@Daniel:3:20 @ Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon, kaj jxeti ilin en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:21 @ Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:22 @ Kaj cxar la ordono de la regxo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj jxetis SXadrahxon, Mehxahxon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.

esperanto@Daniel:3:23 @ Kaj tiuj tri viroj, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:24 @ Tiam la regxo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li levigxis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj:CXu ne tri virojn ni jxetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la regxo:Tiel estas, ho regxo.

esperanto@Daniel:3:25 @ Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj.

esperanto@Daniel:3:26 @ Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:Ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.

esperanto@Daniel:3:27 @ Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

esperanto@Daniel:3:28 @ Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.

esperanto@Daniel:3:29 @ Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.

esperanto@Daniel:3:30 @ Kaj la regxo denove tre altigis SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.

esperanto@Daniel:4:1 @ La regxo Nebukadnecar al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero:Kresku via bonstato!

esperanto@Daniel:4:2 @ Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.

esperanto@Daniel:4:3 @ Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia regado estas en cxiuj generacioj.

esperanto@Daniel:4:4 @ Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.

esperanto@Daniel:4:5 @ Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.

esperanto@Daniel:4:6 @ Kaj mi donis ordonon venigi al mi cxiujn sagxulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la songxo.

esperanto@Daniel:4:7 @ Tiam venis la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la songxon, sed ili ne povis klarigi al mi gxian signifon.

esperanto@Daniel:4:8 @ Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltsxacar, laux la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la songxon:

esperanto@Daniel:4:9 @ Ho Beltsxacar, cxefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kasxitajxo vin embarasas:klarigu al mi la vizion de mia songxo kaj gxian signifon.

esperanto@Daniel:4:10 @ La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena:mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;

esperanto@Daniel:4:11 @ tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis la randoj de la tuta tero;

esperanto@Daniel:4:12 @ gxia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur gxi, kaj sur gxi trovigxas mangxajxo por cxiuj; en la ombro sub gxi kasxas sin bestoj de la kampo, kaj sur gxiaj brancxoj sidas birdoj de la cxielo, kaj cxiu karno nutras sin de gxi.

esperanto@Daniel:4:13 @ Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la cxielo,

esperanto@Daniel:4:14 @ kaj per lauxta vocxo li diris:Dehaku cxi tiun arbon, cxirkauxhaku gxiajn brancxojn, deprenu de gxi la foliaron, kaj disjxetu gxiajn fruktojn, por ke forigxu la bestoj, kiuj estas sub gxi, kaj la birdoj forflugu de gxiaj brancxoj.

esperanto@Daniel:4:15 @ Sed gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj kune kun la bestoj gxi nutru sin per la herboj de la tero.

esperanto@Daniel:4:16 @ La homa koro estos prenita for de gxi, kaj gxi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super gxi sep jaroj.

esperanto@Daniel:4:17 @ Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.

esperanto@Daniel:4:18 @ Tian songxon vidis mi, regxo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltsxacar, diru gxian signifon; cxar neniu el la sagxuloj en mia regno povas klarigi gxian signifon, sed vi povas, cxar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.

esperanto@Daniel:4:19 @ Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar, en la dauxro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malgxojigis. La regxo ekparolis, kaj diris:Ho Beltsxacar, ne embarasu vin la songxo kaj gxia signifo. Beltsxacar respondis kaj diris:Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu songxo, kaj por viaj malamantoj estu gxia signifo.

esperanto@Daniel:4:20 @ La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,

esperanto@Daniel:4:21 @ kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj mangxajxo por cxiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies brancxoj sidis birdoj de la cxielo-

esperanto@Daniel:4:22 @ tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la randoj de la tero.

esperanto@Daniel:4:23 @ Kaj ke la regxo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris:Dehaku la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj-

esperanto@Daniel:4:24 @ jen estas la signifo de tio, ho regxo:tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la regxon.

esperanto@Daniel:4:25 @ Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:4:26 @ Kaj ke estas ordonite restigi la cxefan radikon de la arbo-tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la cxielo.

esperanto@Daniel:4:27 @ Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon:liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos longedauxra.

esperanto@Daniel:4:28 @ CXio cxi tio efektivigxis sur la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:4:29 @ Post paso de dek du monatoj, promenante tra la regxa palaco en Babel,

esperanto@Daniel:4:30 @ la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?

esperanto@Daniel:4:31 @ Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi;

esperanto@Daniel:4:32 @ kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:4:33 @ Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo.

esperanto@Daniel:4:34 @ Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.

esperanto@Daniel:4:35 @ CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

esperanto@Daniel:4:36 @ En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto farigxis ankoraux pli granda.

esperanto@Daniel:4:37 @ Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

esperanto@Daniel:5:1 @ La regxo Belsxacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.

esperanto@Daniel:5:2 @ Farigxinte ebria, Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

esperanto@Daniel:5:3 @ Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

esperanto@Daniel:5:4 @ Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj argxentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn.

esperanto@Daniel:5:5 @ En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraux la kandelabro sur la kalkita muro de la regxa salono; kaj la regxo vidis la manon, kiu skribis.

esperanto@Daniel:5:6 @ Tiam sxangxigxis la vizagxaspekto de la regxo, liaj pensoj konfuzigxis, la ligiloj de liaj lumboj malstrecxigxis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapigxadis.

esperanto@Daniel:5:7 @ La regxo lauxtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, HXaldeojn, kaj divenistojn. La regxo ekparolis, kaj diris al la sagxuloj de Babel:Kiu ajn tralegos cxi tiun surskribon kaj klarigos al mi gxian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.

esperanto@Daniel:5:8 @ Tiam venis cxiuj sagxuloj de la regxo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la regxo gxian signifon.

esperanto@Daniel:5:9 @ La regxo Belsxacar forte maltrankviligxis, kaj lia vizagxaspekto sxangxigxis, kaj antaux liaj eminentuloj konfuzigxis.

esperanto@Daniel:5:10 @ CXe tiu okazintajxo, kiu farigxis al la regxo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la regxino. La regxino ekparolis, kaj diris:Ho regxo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne sxangxigxu via vizagxaspekto.

esperanto@Daniel:5:11 @ En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj sagxon, similan al la sagxo de la dioj; kaj la regxo Nebukadnecar, via patro, la regxo mem, via patro, faris lin cxefo de la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj;

esperanto@Daniel:5:12 @ cxar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi songxojn, komentarii sentencojn, kaj malkasxi kasxitajxojn. Tio estas Daniel, al kiu la regxo donis la nomon Beltsxacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.

esperanto@Daniel:5:13 @ Tiam oni alkondukis Danielon antaux la regxon; kaj la regxo ekparolis, kaj diris al Daniel:CXu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la regxo, venigis el Judujo?

esperanto@Daniel:5:14 @ Mi auxdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara sagxo trovigxas en vi.

esperanto@Daniel:5:15 @ Nun estis alkondukitaj al mi la sagxuloj kaj magiistoj, por tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de cxi tiuj vortoj.

esperanto@Daniel:5:16 @ Sed mi auxdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkasxi kasxitajxon. Tial, se vi povas tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.

esperanto@Daniel:5:17 @ Tiam Daniel respondis kaj diris al la regxo:Viaj donacoj restu cxe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la regxo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.

esperanto@Daniel:5:18 @ Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.

esperanto@Daniel:5:19 @ Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.

esperanto@Daniel:5:20 @ Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro;

esperanto@Daniel:5:21 @ kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:5:22 @ Vi, lia filo, ho Belsxacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis cxion tion;

esperanto@Daniel:5:23 @ sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.

esperanto@Daniel:5:24 @ Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita cxi tiu surskribo.

esperanto@Daniel:5:25 @ Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita:MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.

esperanto@Daniel:5:26 @ Jen estas la signifo de la vortoj:MENE:Dio kalkulis la tempon de via regxado kaj metis al gxi finon;

esperanto@Daniel:5:27 @ TEKEL:vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;

esperanto@Daniel:5:28 @ PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.

esperanto@Daniel:5:29 @ Tiam laux ordono de Belsxacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran cxenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.

esperanto@Daniel:5:30 @ En tiu sama nokto Belsxacar, regxo de la HXaldeoj, estis mortigita.

esperanto@Daniel:5:31 @ Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la agxon de sesdek du jaroj.

esperanto@Daniel:6:1 @ Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon;

esperanto@Daniel:6:2 @ kaj super ili tri cxefajn estrojn, inter kiuj estis ankaux Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la regxo ne havu malprofiton.

esperanto@Daniel:6:3 @ Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.

esperanto@Daniel:6:4 @ Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.

esperanto@Daniel:6:5 @ Tiam tiuj homoj diris:Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraux li en la legxoj de lia Dio.

esperanto@Daniel:6:6 @ Kaj tiuj cxefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel:Ho regxo Dario, vivu eterne!

esperanto@Daniel:6:7 @ CXiuj cxefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi regxan dekreton kaj severe ordoni, ke cxiun, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo anstataux de vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj.

esperanto@Daniel:6:8 @ Tial konfirmu, ho regxo, cxi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke gxi ne estu malobeata, kiel legxo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi.

esperanto@Daniel:6:9 @ La regxo Dario subskribis la dekreton.

esperanto@Daniel:6:10 @ Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaux la fenestroj de sia cxambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn cxiutage genuis kaj pregxis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antauxe.

esperanto@Daniel:6:11 @ Tiam tiuj homoj cxirkauxis Danielon, kaj trovis lin pregxanta kaj petanta favorkorecon antaux sia Dio.

esperanto@Daniel:6:12 @ Kaj ili iris, kaj diris al la regxo koncerne la regxan dekreton:CXu vi ne ordonis per dekreto, ke cxiun homon, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo krom vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj? La regxo respondis kaj diris:Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla legxo de Medujo kaj Persujo.

esperanto@Daniel:6:13 @ Tiam ili respondis kaj diris al la regxo:Jen Daniel, kiu estas el la translogxigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho regxo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn cxiutage li pregxas siajn pregxojn.

esperanto@Daniel:6:14 @ Auxdinte tion, la regxo forte afliktigxis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis gxis la subiro de la suno, por liberigi lin.

esperanto@Daniel:6:15 @ Sed tiuj homoj cxirkauxis la regxon, kaj diris al li:Sciu, ho regxo, ke laux la legxoj de Medujo kaj Persujo cxiu malpermeso aux ordono, konfirmita de la regxo, devas resti nesxangxebla.

esperanto@Daniel:6:16 @ Tiam la regxo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj jxetis lin en kavon de leonoj. Sed la regxo diris al Daniel:Via Dio, al kiu vi sencxese servas, savu vin!

esperanto@Daniel:6:17 @ Kaj oni alportis sxtonon kaj metis gxin sur la aperturon de la kavo; kaj la regxo sigelis gxin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne farigxu ia sxangxo koncerne Danielon.

esperanto@Daniel:6:18 @ Poste la regxo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, ecx ne permesis alporti al li mangxajxon; kaj ankaux dormi li ne povis.

esperanto@Daniel:6:19 @ Matene la regxo levigxis cxe la tagigxo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj.

esperanto@Daniel:6:20 @ Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malgxoja vocxo Danielon; kaj ekparolinte, la regxo diris al Daniel:Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! cxu via Dio, al kiu vi sencxese servas, povis savi vin de la leonoj?

esperanto@Daniel:6:21 @ Tiam Daniel respondis al la regxo:Ho regxo, vivu eterne!

esperanto@Daniel:6:22 @ Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.

esperanto@Daniel:6:23 @ Tiam la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.

esperanto@Daniel:6:24 @ Kaj la regxo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj jxeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaux iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraux antaux ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis cxiujn iliajn ostojn.

esperanto@Daniel:6:25 @ Post tio la regxo Dario skribis al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero:Kresku via bonfarto!

esperanto@Daniel:6:26 @ Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.

esperanto@Daniel:6:27 @ Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la cxielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraux leonoj.

esperanto@Daniel:6:28 @ Kaj Daniel havis sukceson dum la regxado de Dario, kaj dum la regxado de Ciro, la Perso.

esperanto@Daniel:7:1 @ En la unua jaro de Belsxacar, regxo de Babel, Daniel havis songxon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun songxon, prezentinte la esencon de la afero.

esperanto@Daniel:7:2 @ Daniel komencis sian rakonton, dirante:Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la cxielo batalas inter si sur granda maro.

esperanto@Daniel:7:3 @ Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.

esperanto@Daniel:7:4 @ La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al gxi.

esperanto@Daniel:7:5 @ Jen ankaux dua besto, simila al urso, staris cxe gxia flanko, kaj tri kojnodentojn gxi havis en sia busxo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al gxi:Levigxu, kaj mangxu multe da karno.

esperanto@Daniel:7:6 @ Poste mi vidis ankoraux unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso gxi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al gxi.

esperanto@Daniel:7:7 @ Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj bestoj kaj havis dek kornojn.

esperanto@Daniel:7:8 @ Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.

esperanto@Daniel:7:9 @ Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro.

esperanto@Daniel:7:10 @ Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.

esperanto@Daniel:7:11 @ Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.

esperanto@Daniel:7:12 @ Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo.

esperanto@Daniel:7:13 @ Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la cxielo iris kvazaux filo de homo, venis al la Antauxtempulo, kaj estis alkondukita al Li.

esperanto@Daniel:7:14 @ Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.

esperanto@Daniel:7:15 @ CXe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.

esperanto@Daniel:7:16 @ Mi aliris al unu el la antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritajxo.

esperanto@Daniel:7:17 @ Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formigxos sur la tero.

esperanto@Daniel:7:18 @ Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.

esperanto@Daniel:7:19 @ Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj;

esperanto@Daniel:7:20 @ kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.

esperanto@Daniel:7:21 @ Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,

esperanto@Daniel:7:22 @ gxis venis la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.

esperanto@Daniel:7:23 @ Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin.

esperanto@Daniel:7:24 @ La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn.

esperanto@Daniel:7:25 @ Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.

esperanto@Daniel:7:26 @ Poste aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermigxo.

esperanto@Daniel:7:27 @ Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

esperanto@Daniel:7:28 @ CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.

esperanto@Daniel:8:1 @ En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.

esperanto@Daniel:8:2 @ Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo SXusxan, kiu trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas cxe la rivero Ulaj.

esperanto@Daniel:8:3 @ Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen unu virsxafo staras cxe la rivero; gxi havas du kornojn, kaj ambaux kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.

esperanto@Daniel:8:4 @ Mi vidis, ke tiu virsxafo kornopusxas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontrauxstari al gxi, kaj neniu povas savi kontraux gxia forto; kaj gxi faras cxion, kion gxi volas, kaj gxi estas granda.

esperanto@Daniel:8:5 @ Dum mi atente gxin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj gxi ne tusxas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.

esperanto@Daniel:8:6 @ Kaj gxi iris al tiu kornohava virsxafo, kiun mi vidis starantan cxe la rivero, kaj jxetis sin sur gxin kun furioza forto;

esperanto@Daniel:8:7 @ kaj mi vidis, ke, alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi, frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto.

esperanto@Daniel:8:8 @ Tiam la virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta, rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la cxielo.

esperanto@Daniel:8:9 @ El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.

esperanto@Daniel:8:10 @ Kaj gxi kreskis gxis la armeo de la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.

esperanto@Daniel:8:11 @ Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.

esperanto@Daniel:8:12 @ Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.

esperanto@Daniel:8:13 @ Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?

esperanto@Daniel:8:14 @ Kaj li diris al mi:GXis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.

esperanto@Daniel:8:15 @ Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro.

esperanto@Daniel:8:16 @ Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.

esperanto@Daniel:8:17 @ Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizagxaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.

esperanto@Daniel:8:18 @ Kiam li parolis al mi, mi kusxis senkonscie sur la tero; sed li ektusxis min kaj starigis min sur mia loko.

esperanto@Daniel:8:19 @ Kaj li diris:Jen mi sciigas al vi, kio estos cxe la fino de la kolero; cxar tio koncernas la finan tempon.

esperanto@Daniel:8:20 @ La virsxafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la regxoj de Medujo kaj Persujo;

esperanto@Daniel:8:21 @ kaj la vila virkapro estas la regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la unua regxo;

esperanto@Daniel:8:22 @ gxi rompigxis, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formigxos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel gxi estis antauxe.

esperanto@Daniel:8:23 @ En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos regxo malmodesta, lerta ruzulo.

esperanto@Daniel:8:24 @ Li farigxos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.

esperanto@Daniel:8:25 @ Kaj pro lia sagxeco liaj ruzajxoj sukcesos en lia mano, kaj li fierigxos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li levigxos kontraux la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.

esperanto@Daniel:8:26 @ La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, cxar gxi rilatas tempon malproksiman.

esperanto@Daniel:8:27 @ Kaj mi, Daniel, senfortigxis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi levigxis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la regxo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.

esperanto@Daniel:9:1 @ En la unua jaro de Dario, filo de Ahxasxverosx, el la gento Meda, kiu farigxis regxo super la regno de la HXaldeoj,

esperanto@Daniel:9:2 @ en la unua jaro de lia regxado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.

esperanto@Daniel:9:3 @ Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.

esperanto@Daniel:9:4 @ Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

esperanto@Daniel:9:5 @ Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;

esperanto@Daniel:9:6 @ ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.

esperanto@Daniel:9:7 @ Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.

esperanto@Daniel:9:8 @ Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

esperanto@Daniel:9:9 @ Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

esperanto@Daniel:9:10 @ kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.

esperanto@Daniel:9:11 @ La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.

esperanto@Daniel:9:12 @ Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.

esperanto@Daniel:9:13 @ Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.

esperanto@Daniel:9:14 @ Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

esperanto@Daniel:9:15 @ Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.

esperanto@Daniel:9:16 @ Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

esperanto@Daniel:9:17 @ Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.

esperanto@Daniel:9:18 @ Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

esperanto@Daniel:9:19 @ Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

esperanto@Daniel:9:20 @ Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;

esperanto@Daniel:9:21 @ dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

esperanto@Daniel:9:22 @ kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.

esperanto@Daniel:9:23 @ CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

esperanto@Daniel:9:24 @ Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.

esperanto@Daniel:9:25 @ Sciu, kaj komprenu:de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, gxis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.

esperanto@Daniel:9:26 @ Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun gxia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj gxia fino estos kiel de inundego; kaj gxis la fino de la milito gxi estos tute dezertigita.

esperanto@Daniel:9:27 @ En la dauxro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos cxesigitaj bucxoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, gxis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

esperanto@Daniel:10:1 @ En la tria jaro de Ciro, regxo de Persujo, vorto estis malkasxita al Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.

esperanto@Daniel:10:2 @ En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.

esperanto@Daniel:10:3 @ Bongustan mangxajxon mi ne mangxis, viando kaj vino ne venis en mian busxon, kaj per oleo mi min ne sxmiris, gxis la fino de la tri semajnoj.

esperanto@Daniel:10:4 @ En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de HXidekel.

esperanto@Daniel:10:5 @ Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis:jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.

esperanto@Daniel:10:6 @ Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj.

esperanto@Daniel:10:7 @ Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kasxi.

esperanto@Daniel:10:8 @ Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizagxaspekto sxangxigxis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.

esperanto@Daniel:10:9 @ Kaj mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizagxaltere.

esperanto@Daniel:10:10 @ Sed jen mano ektusxis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.

esperanto@Daniel:10:11 @ Kaj li diris al mi:Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj starigxu sur via loko, cxar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.

esperanto@Daniel:10:12 @ Li diris al mi:Ne timu, Daniel, cxar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaux via Dio, viaj vortoj estis auxditaj; kaj mi venis laux via peto.

esperanto@Daniel:10:13 @ Sed la protektanto de la Persa regno kontrauxstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, gxis Mihxael, unu el la plej cxefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la regxoj de Persujo.

esperanto@Daniel:10:14 @ Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon estontan.

esperanto@Daniel:10:15 @ Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizagxon al la tero kaj silentis.

esperanto@Daniel:10:16 @ Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn.

esperanto@Daniel:10:17 @ Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?

esperanto@Daniel:10:18 @ Tiam denove ektusxis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.

esperanto@Daniel:10:19 @ Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuragxigxis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min refortigis.

esperanto@Daniel:10:20 @ Tiam li diris:CXu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraux la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.

esperanto@Daniel:10:21 @ Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraux tiuj, krom Mihxael, via protektanto.

esperanto@Daniel:11:1 @ En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min.

esperanto@Daniel:11:2 @ Kaj nun mi sciigos al vi la veron:jen ankoraux tri regxoj estos en Persujo; la kvara superos cxiujn per sia ricxeco; kaj kiam li farigxos forta per sia ricxeco, li ekscitos cxiujn kontraux la regnon Grekan.

esperanto@Daniel:11:3 @ Aperos regxo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros cxion, kion li volos.

esperanto@Daniel:11:4 @ Sed dum lia starado lia regno disrompigxos kaj dividigxos laux la kvar ventoj de la cxielo, kaj gxi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos dissxirita kaj transiros al homoj fremdaj.

esperanto@Daniel:11:5 @ Fortigxos unu el liaj princoj, la regxo suda, kaj farigxos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda.

esperanto@Daniel:11:6 @ Sed post kelke da jaroj ili kunigxos inter si; kaj la filino de la suda regxo venos al la norda regxo, por arangxi la aferon inter ili; sed sxi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaux li kun sia forto ne restos; sxi kaj sxiaj akompanantoj kaj sxia infano kaj sxia kelktempa fortiganto estos transdonitaj.

esperanto@Daniel:11:7 @ Tamen el sxia trunko aperos brancxo, venos kun militistaro, venos al la fortikajxo de la norda regxo, kaj venkos.

esperanto@Daniel:11:8 @ Ankaux iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj argxentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda regxo.

esperanto@Daniel:11:9 @ CXi tiu iros al la regno de la suda regxo, sed revenos en sian landon.

esperanto@Daniel:11:10 @ Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disversxigxos kiel inundo, kaj denove faros militon gxis lia fortikajxo.

esperanto@Daniel:11:11 @ Tiam la suda regxo indignos, eliros kaj militos kontraux li, kontraux la norda regxo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon.

esperanto@Daniel:11:12 @ Li forkondukos tiun homamason, kaj fierigxos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne farigxos pli forta.

esperanto@Daniel:11:13 @ La norda regxo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antauxa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda ricxeco.

esperanto@Daniel:11:14 @ En tiu tempo multaj starigxos kontraux la suda regxo, kaj malkvietaj filoj de via popolo levigxos, por ke plenumigxu la profetajxo, sed ili falos.

esperanto@Daniel:11:15 @ Kaj venos la norda regxo, sxutarangxos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontrauxstari, kaj gxia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti.

esperanto@Daniel:11:16 @ Kaj cxiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontrauxstari al li; li starigxos en la plej bela lando, kaj pereigos gxin per sia mano.

esperanto@Daniel:11:17 @ Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj gxi ne povos kontrauxstari; sed gxi ankaux ne farigxos lia.

esperanto@Daniel:11:18 @ Kaj li direktos sian vizagxon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo cxesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.

esperanto@Daniel:11:19 @ Tiam li denove turnos sin al la fortikajxoj de sia lando; sed li falpusxigxos, falos, kaj oni lin jam ne trovos.

esperanto@Daniel:11:20 @ Sur lia loko starigxos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo.

esperanto@Daniel:11:21 @ Sur lia loko starigxos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la regxan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flatajxoj.

esperanto@Daniel:11:22 @ Kaj la dronigantaj tacxmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaux la princo, kun kiu estis farita la interligo.

esperanto@Daniel:11:23 @ Kaj post la interamikigxo li faros kontraux li malicajxon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj.

esperanto@Daniel:11:24 @ En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptajxon, rabajxon, kaj havajxon li disjxetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraux la fortikigitajn urbojn, sed nur gxis certa tempo.

esperanto@Daniel:11:25 @ Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraux la regxon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda regxo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, cxar estos faritaj atencoj kontraux li.

esperanto@Daniel:11:26 @ Tiuj, kiuj mangxas cxe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disversxigxos, kaj falos multe da mortigitoj.

esperanto@Daniel:11:27 @ Ambaux regxoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj cxe la sama tablo ili parolos malverajxon; sed ili ne sukcesos, cxar la fino estas ankoraux prokrastita gxis certa tempo.

esperanto@Daniel:11:28 @ Li iros returne al sia lando kun granda havajxo, kaj kun intencoj kontraux la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon.

esperanto@Daniel:11:29 @ En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua.

esperanto@Daniel:11:30 @ CXar venos kontraux lin sxipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuragxon; kaj li denove farigxos kolera kontraux la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo.

esperanto@Daniel:11:31 @ Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.

esperanto@Daniel:11:32 @ Tiujn, kiuj malbonagas kontraux la interligo, li allogos per flatajxoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, farigxos kuragxaj kaj komencos agi.

esperanto@Daniel:11:33 @ La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.

esperanto@Daniel:11:34 @ Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aligxos al ili hipokrite.

esperanto@Daniel:11:35 @ Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandigxu, purigxu, kaj blankigxu gxis la fina tempo; cxar estas ankoraux tempo.

esperanto@Daniel:11:36 @ La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.

esperanto@Daniel:11:37 @ Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio.

esperanto@Daniel:11:38 @ Nur la dion de fortikajxoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, argxento, multekostaj sxtonoj, kaj juveloj.

esperanto@Daniel:11:39 @ Kaj li konstruos por la urboj fortikajxojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos cxi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron.

esperanto@Daniel:11:40 @ Fine ekbatalos kontraux li la suda regxo, kaj jxetos sin sur lin la norda regxo kun cxaroj, rajdistoj, kaj multe da sxipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.

esperanto@Daniel:11:41 @ Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; savigxos kontraux lia mano nur jenaj:Edom, Moab, kaj la cxefaj el la Amonidoj.

esperanto@Daniel:11:42 @ Kaj li etendos sian manon kontraux diversajn landojn; ankaux la lando Egipta ne savigxos.

esperanto@Daniel:11:43 @ Kaj li farigxos mastro super la trezoroj de oro, argxento, kaj cxiuj grandvalorajxoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn pasxojn.

esperanto@Daniel:11:44 @ Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn.

esperanto@Daniel:11:45 @ Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.

esperanto@Daniel:12:1 @ En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo; sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos enskribitaj en la libro.

esperanto@Daniel:12:2 @ Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekigxos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.

esperanto@Daniel:12:3 @ Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la cxielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por cxiam kaj eterne.

esperanto@Daniel:12:4 @ Kaj vi, ho Daniel, kasxu la vortojn kaj sigelu la libron gxis la fina tempo; multaj gxin tralegos, kaj multigxos la scio.

esperanto@Daniel:12:5 @ Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.

esperanto@Daniel:12:6 @ Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero:Kiam estos la fino de la mirindajxoj?

esperanto@Daniel:12:7 @ Kaj mi auxskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la cxielo, kaj jxuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finigxos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumigxos cxio cxi tio.

esperanto@Daniel:12:8 @ Mi auxdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris:Ho mia sinjoro, kio estos post tio?

esperanto@Daniel:12:9 @ Kaj li respondis:Iru, Daniel, cxar tio estas kasxita kaj sigelita gxis la fina tempo.

esperanto@Daniel:12:10 @ Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiajxojn, kaj cxiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.

esperanto@Daniel:12:11 @ Kaj de la tempo, kiam cxesigxos la cxiutagaj oferoj kaj farigxos abomeninda ruinigxo, pasos mil ducent nauxdek tagoj.

esperanto@Daniel:12:12 @ Felicxa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!

esperanto@Daniel:12:13 @ Kaj vi, ho Daniel, foriru gxis la fino; kaj ripozu, kaj vi starigxos por via sorto en la fino de la tempoj.


Bible:
Filter: String: