Bible:
Filter: String:

OT.filter - esperanto fermis:



esperanto@Genesis:2:21 @ Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

esperanto@Genesis:4:11 @ Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via mano.

esperanto@Genesis:7:16 @ Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.

esperanto@Genesis:8:6 @ Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris.

esperanto@Genesis:8:13 @ Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero.

esperanto@Genesis:21:19 @ Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.

esperanto@Genesis:41:56 @ La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis cxiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.

esperanto@Genesis:42:27 @ Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

esperanto@Genesis:43:21 @ sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laux gxia plena pezo; tial ni gxin realportis per niaj manoj.

esperanto@Genesis:44:11 @ Kaj rapide cxiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj cxiu malfermis sian sakon.

esperanto@Exodus:2:6 @ SXi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris:GXi estas el la Hebreaj infanoj.

esperanto@Numbers:16:32 @ kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon.

esperanto@Numbers:26:10 @ kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto.

esperanto@Deuteronomy:11:6 @ kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj cxion, kio ekzistis cxe ili, meze de la tuta Izrael.

esperanto@Joshua:2:7 @ La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.

esperanto@Judges:3:23 @ Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin.

esperanto@Judges:3:25 @ Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.

esperanto@Judges:4:19 @ Kaj li diris al sxi:Donu al mi por trinki iom da akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.

esperanto@Judges:11:35 @ Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.

esperanto@Judges:11:36 @ Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj.

esperanto@Judges:19:27 @ Matene levigxis sxia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kusxas antaux la pordo de la domo, kaj sxiaj manoj estas sur la sojlo.

esperanto@1Samuel:3:15 @ Kaj Samuel kusxis gxis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.

esperanto@2Kings:4:35 @ Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.

esperanto@2Kings:6:17 @ Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

esperanto@2Kings:6:20 @ Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.

esperanto@2Kings:9:10 @ Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.

esperanto@2Kings:13:17 @ kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Elisxa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.

esperanto@2Kings:15:16 @ Tiam Menahxem frapis Tifsahxon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj gxian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke gxi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis cxiujn gxiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.

esperanto@Nehemiah:8:5 @ Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis.

esperanto@Job:3:1 @ Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.

esperanto@Job:3:10 @ Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.

esperanto@Job:33:2 @ Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

esperanto@Job:35:16 @ Tial Ijob vante malfermis sian busxon Kaj tre multe parolas malprudente.

esperanto@Job:38:8 @ Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;

esperanto@Psalms:17:10 @ Sian koron ili fermis, Per sia busxo ili parolas fiere.

esperanto@Psalms:35:21 @ Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.

esperanto@Psalms:40:6 @ Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

esperanto@Psalms:77:9 @ CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.

esperanto@Psalms:78:23 @ Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo;

esperanto@Psalms:105:41 @ Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

esperanto@Psalms:109:2 @ CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.

esperanto@Songs:5:6 @ Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturnigxis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin sercxis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.

esperanto@Isaiah:5:14 @ Pro tio SXeol largxigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian fauxkon; kaj mallevigxos tien gxia gloro kaj gxia amaso kaj gxia bruantaro kaj gxia gajularo.

esperanto@Isaiah:10:14 @ kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.

esperanto@Isaiah:29:10 @ CXar la Eternulo versxis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.

esperanto@Isaiah:50:5 @ La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen.

esperanto@Isaiah:53:7 @ Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon.

esperanto@Jeremiah:50:25 @ La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; cxar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la HXaldeoj.

esperanto@Ezekiel:3:2 @ Kaj mi malfermis mian busxon, kaj Li mangxigis al mi tiun skribrulajxon.

esperanto@Ezekiel:33:22 @ Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti.

esperanto@Daniel:10:16 @ Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn.


Bible:
Filter: String: