OT.filter - esperanto iris:
esperanto@
Genesis:1:3 @ Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
esperanto@Genesis:1:6 @ Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.
esperanto@Genesis:1:9 @ Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
esperanto@Genesis:1:11 @ Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
esperanto@Genesis:1:14 @ Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
esperanto@Genesis:1:20 @ Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo.
esperanto@Genesis:1:24 @ Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.
esperanto@Genesis:1:26 @ Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
esperanto@Genesis:1:28 @ Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
esperanto@Genesis:1:29 @ Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.
esperanto@Genesis:2:18 @ Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
esperanto@Genesis:2:23 @ Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.
esperanto@Genesis:3:1 @ Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: CXu Dio diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno?
esperanto@Genesis:3:2 @ Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi;
esperanto@Genesis:3:3 @ sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu.
esperanto@Genesis:3:4 @ Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos;
esperanto@Genesis:3:9 @ Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?
esperanto@Genesis:3:10 @ Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min.
esperanto@Genesis:3:11 @ Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi?
esperanto@Genesis:3:12 @ Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis.
esperanto@Genesis:3:13 @ Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.
esperanto@Genesis:3:14 @ Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.
esperanto@Genesis:3:16 @ Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.
esperanto@Genesis:3:17 @ Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.
esperanto@Genesis:3:22 @ Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne.
esperanto@Genesis:4:1 @ Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.
esperanto@Genesis:4:6 @ Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?
esperanto@Genesis:4:9 @ Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; cxu mi estas gardisto de mia frato?
esperanto@Genesis:4:10 @ Kaj Li diris: Kion vi faris? la vocxo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.
esperanto@Genesis:4:13 @ Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.
esperanto@Genesis:4:15 @ Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos vengxite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
esperanto@Genesis:4:16 @ Kaj Kain foriris de antaux la Eternulo, kaj logxigxis en la lando Nod, oriente de Eden.
esperanto@Genesis:4:23 @ Kaj Lemehx diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:
esperanto@Genesis:6:3 @ Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.
esperanto@Genesis:6:7 @ Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.
esperanto@Genesis:6:8 @ Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo.
esperanto@Genesis:6:13 @ Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
esperanto@Genesis:7:1 @ Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.
esperanto@Genesis:7:7 @ Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
esperanto@Genesis:7:13 @ GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
esperanto@Genesis:7:15 @ Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
esperanto@Genesis:7:16 @ Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
esperanto@Genesis:8:15 @ Kaj Dio diris al Noa jene:
esperanto@Genesis:8:18 @ Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li.
esperanto@Genesis:8:19 @ CXiuj bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo.
esperanto@Genesis:8:21 @ Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.
esperanto@Genesis:9:1 @ Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron.
esperanto@Genesis:9:8 @ Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:
esperanto@Genesis:9:10 @ kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero.
esperanto@Genesis:9:12 @ Kaj Dio diris: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
esperanto@Genesis:9:17 @ Kaj Dio diris al Noa: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero.
esperanto@Genesis:9:18 @ Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: SXem, HXam, kaj Jafet; kaj HXam estis la patro de Kanaan.
esperanto@Genesis:9:22 @ Kaj HXam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere.
esperanto@Genesis:9:23 @ Kaj SXem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
esperanto@Genesis:9:25 @ Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj.
esperanto@Genesis:9:26 @ Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de SXem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili;
esperanto@Genesis:10:11 @ El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx,
esperanto@Genesis:11:2 @ Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando SXinar kaj tie eklogxis.
esperanto@Genesis:11:3 @ Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko.
esperanto@Genesis:11:4 @ Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero.
esperanto@Genesis:11:6 @ Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari.
esperanto@Genesis:11:31 @ Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie.
esperanto@Genesis:12:1 @ Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.
esperanto@Genesis:12:4 @ Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el HXaran.
esperanto@Genesis:12:5 @ Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en HXaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.
esperanto@Genesis:12:7 @ Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
esperanto@Genesis:12:9 @ Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al sudo.
esperanto@Genesis:12:10 @ Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la malsato en la lando.
esperanto@Genesis:12:11 @ Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;
esperanto@Genesis:12:18 @ Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke sxi estas via edzino?
esperanto@Genesis:12:19 @ kial vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.
esperanto@Genesis:13:1 @ Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio, kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo.
esperanto@Genesis:13:5 @ Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn kaj bovojn kaj tendojn.
esperanto@Genesis:13:8 @ Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.
esperanto@Genesis:13:11 @ Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartigxis unu de la alia:
esperanto@Genesis:13:14 @ Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;
esperanto@Genesis:13:18 @ Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en HXebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.
esperanto@Genesis:14:7 @ Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar.
esperanto@Genesis:14:8 @ Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo Sidim,
esperanto@Genesis:14:11 @ Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan mangxeblajxon, kaj foriris.
esperanto@Genesis:14:12 @ Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, cxar li logxis en Sodom, kaj ili foriris.
esperanto@Genesis:14:13 @ Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.
esperanto@Genesis:14:17 @ Kaj la regxo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la regxojn, kiuj estis kun li, en la valon SXave, kiu estas Valo de la Regxo.
esperanto@Genesis:14:19 @ Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero;
esperanto@Genesis:14:21 @ Kaj la regxo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi.
esperanto@Genesis:14:22 @ Kaj Abram diris al la regxo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero,
esperanto@Genesis:14:24 @ escepto estos nur tio, kion mangxis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Esxkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton.
esperanto@Genesis:15:1 @ Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.
esperanto@Genesis:15:2 @ Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
esperanto@Genesis:15:3 @ Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.
esperanto@Genesis:15:4 @ Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: CXi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via heredanto.
esperanto@Genesis:15:5 @ Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.
esperanto@Genesis:15:7 @ Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.
esperanto@Genesis:15:8 @ Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi gxin posedos?
esperanto@Genesis:15:9 @ Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.
esperanto@Genesis:15:13 @ Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
esperanto@Genesis:15:17 @ Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.
esperanto@Genesis:16:2 @ Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj.
esperanto@Genesis:16:5 @ Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi.
esperanto@Genesis:16:6 @ Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.
esperanto@Genesis:16:8 @ Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.
esperanto@Genesis:16:9 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Reiru al via sinjorino, kaj humiligxu sub sxiaj manoj.
esperanto@Genesis:16:10 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos gxin kalkuli.
esperanto@Genesis:16:11 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon.
esperanto@Genesis:16:13 @ Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: CXi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas?
esperanto@Genesis:17:1 @ Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.
esperanto@Genesis:17:9 @ Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.
esperanto@Genesis:17:15 @ Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara.
esperanto@Genesis:17:17 @ Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?
esperanto@Genesis:17:18 @ Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux Vi!
esperanto@Genesis:17:19 @ Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
esperanto@Genesis:17:23 @ Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.
esperanto@Genesis:18:3 @ Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
esperanto@Genesis:18:5 @ Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
esperanto@Genesis:18:6 @ Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
esperanto@Genesis:18:9 @ Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen sxi estas en la tendo.
esperanto@Genesis:18:10 @ Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li.
esperanto@Genesis:18:13 @ Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: CXu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis?
esperanto@Genesis:18:15 @ Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.
esperanto@Genesis:18:16 @ Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.
esperanto@Genesis:18:17 @ Kaj la Eternulo diris: CXu mi kasxos antaux Abraham, kion Mi faras?
esperanto@Genesis:18:19 @ CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
esperanto@Genesis:18:20 @ Kaj la Eternulo diris: CXar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,
esperanto@Genesis:18:22 @ Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraux antaux la Eternulo.
esperanto@Genesis:18:23 @ Kaj Abraham alproksimigxis, kaj diris: CXu Vi ankaux pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
esperanto@Genesis:18:26 @ Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.
esperanto@Genesis:18:28 @ eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.
esperanto@Genesis:18:29 @ Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek.
esperanto@Genesis:18:30 @ Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.
esperanto@Genesis:18:31 @ Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.
esperanto@Genesis:18:32 @ Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.
esperanto@Genesis:18:33 @ Kaj la Eternulo foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.
esperanto@Genesis:19:2 @ Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.
esperanto@Genesis:19:5 @ Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu.
esperanto@Genesis:19:6 @ Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon li sxlosis post si.
esperanto@Genesis:19:7 @ Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone!
esperanto@Genesis:19:9 @ Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.
esperanto@Genesis:19:12 @ Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas cxi tie? bofilon, aux viajn filojn aux viajn filinojn, aux cxiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el cxi tiu loko;
esperanto@Genesis:19:14 @ Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton.
esperanto@Genesis:19:17 @ Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.
esperanto@Genesis:19:18 @ Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro!
esperanto@Genesis:19:21 @ Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.
esperanto@Genesis:19:27 @ Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaux la Eternulo;
esperanto@Genesis:19:30 @ Kaj Lot eliris el Coar kaj eklogxis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; cxar li timis logxi en Coar. Kaj li logxis en kaverno, li kaj liaj du filinoj.
esperanto@Genesis:19:31 @ Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero;
esperanto@Genesis:19:34 @ La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
esperanto@Genesis:19:35 @ Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.
esperanto@Genesis:20:2 @ Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: SXi estas mia fratino. Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
esperanto@Genesis:20:3 @ Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.
esperanto@Genesis:20:4 @ Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon?
esperanto@Genesis:20:5 @ Li diris ja al mi: SXi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
esperanto@Genesis:20:6 @ Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.
esperanto@Genesis:20:9 @ Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi.
esperanto@Genesis:20:10 @ Kaj Abimelehx diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
esperanto@Genesis:20:11 @ Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
esperanto@Genesis:20:13 @ Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al sxi: Faru al mi cxi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato.
esperanto@Genesis:20:15 @ Kaj Abimelehx diris: Jen mia lando estas antaux vi; kie placxas al vi, tie logxigxu.
esperanto@Genesis:20:16 @ Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil argxentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaux cxiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaux cxiuj vi estas pravigita.
esperanto@Genesis:21:1 @ Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
esperanto@Genesis:21:2 @ Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
esperanto@Genesis:21:6 @ Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi.
esperanto@Genesis:21:7 @ Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.
esperanto@Genesis:21:10 @ Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
esperanto@Genesis:21:12 @ Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.
esperanto@Genesis:21:14 @ Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba.
esperanto@Genesis:21:16 @ Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori.
esperanto@Genesis:21:17 @ Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas.
esperanto@Genesis:21:19 @ Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.
esperanto@Genesis:21:22 @ Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;
esperanto@Genesis:21:24 @ Kaj Abraham diris: Mi jxuras.
esperanto@Genesis:21:26 @ Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux.
esperanto@Genesis:21:29 @ Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte?
esperanto@Genesis:21:30 @ Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
esperanto@Genesis:21:32 @ Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj.
esperanto@Genesis:22:1 @ Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
esperanto@Genesis:22:2 @ Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
esperanto@Genesis:22:3 @ Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
esperanto@Genesis:22:5 @ Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.
esperanto@Genesis:22:6 @ Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune.
esperanto@Genesis:22:7 @ Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la sxafo por la brulofero?
esperanto@Genesis:22:8 @ Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune.
esperanto@Genesis:22:9 @ Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
esperanto@Genesis:22:11 @ Kaj ekvokis al li angxelo de la Eternulo el la cxielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
esperanto@Genesis:22:12 @ Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
esperanto@Genesis:22:13 @ Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.
esperanto@Genesis:22:16 @ kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
esperanto@Genesis:22:19 @ Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune al Beer-SXeba; kaj Abraham logxis en Beer-SXeba.
esperanto@Genesis:23:3 @ Kaj Abraham levigxis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de HXet jene:
esperanto@Genesis:23:8 @ Kaj li diris al ili jene: Se placxas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi, tiam auxskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Cohxar,
esperanto@Genesis:23:13 @ Kaj li diris al Efron auxdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, auxskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.
esperanto@Genesis:23:20 @ Kaj la kampo kaj la kaverno sur gxi farigxis tomba posedajxo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de HXet.
esperanto@Genesis:24:2 @ Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;
esperanto@Genesis:24:5 @ Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?
esperanto@Genesis:24:6 @ Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
esperanto@Genesis:24:7 @ La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
esperanto@Genesis:24:10 @ Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor.
esperanto@Genesis:24:12 @ Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaux kaj faru favorkorajxon al mia sinjoro Abraham.
esperanto@Genesis:24:16 @ Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris supren.
esperanto@Genesis:24:17 @ Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via krucxo.
esperanto@Genesis:24:18 @ Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki.
esperanto@Genesis:24:19 @ Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki.
esperanto@Genesis:24:21 @ Kaj la viro admiris sxin silente, por konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne.
esperanto@Genesis:24:23 @ Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
esperanto@Genesis:24:24 @ Kaj sxi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun sxi naskis al Nahxor.
esperanto@Genesis:24:25 @ Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton.
esperanto@Genesis:24:27 @ Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
esperanto@Genesis:24:30 @ Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro-tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras cxe la kameloj apud la fonto.
esperanto@Genesis:24:31 @ Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj.
esperanto@Genesis:24:33 @ Kaj estis metita antaux li mangxo; sed li diris: Mi ne mangxos, antaux ol mi diros mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu.
esperanto@Genesis:24:34 @ Kaj li diris: Sklavo de Abraham mi estas.
esperanto@Genesis:24:39 @ Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?
esperanto@Genesis:24:40 @ Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaux kiu mi iradis, sendos Sian angxelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro.
esperanto@Genesis:24:42 @ Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!
esperanto@Genesis:24:45 @ Antaux ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj mi diris al sxi: Volu trinkigi min.
esperanto@Genesis:24:46 @ Kaj rapide sxi deprenis sian krucxon de la sxultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaux viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaux la kamelojn sxi trinkigis.
esperanto@Genesis:24:47 @ Kaj mi demandis sxin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj sxi diris: Filino de Betuel, filo de Nahxor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur sxian nazon kaj la braceletojn sur sxiajn manojn.
esperanto@Genesis:24:50 @ Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan.
esperanto@Genesis:24:51 @ Jen Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
esperanto@Genesis:24:54 @ Kaj mangxis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili levigxis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro.
esperanto@Genesis:24:55 @ Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros.
esperanto@Genesis:24:56 @ Kaj li diris al ili: Ne retenu min, cxar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro.
esperanto@Genesis:24:57 @ Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion sxi diros.
esperanto@Genesis:24:58 @ Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: CXu vi iros kun cxi tiu viro? Kaj sxi diris: Mi iros.
esperanto@Genesis:24:60 @ Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.
esperanto@Genesis:24:61 @ Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.
esperanto@Genesis:24:63 @ Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komencigxis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj.
esperanto@Genesis:24:65 @ Kaj sxi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.
esperanto@Genesis:25:22 @ Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.
esperanto@Genesis:25:23 @ Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
esperanto@Genesis:25:25 @ Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.
esperanto@Genesis:25:26 @ Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.
esperanto@Genesis:25:29 @ Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
esperanto@Genesis:25:30 @ Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
esperanto@Genesis:25:31 @ Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon.
esperanto@Genesis:25:32 @ Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
esperanto@Genesis:25:33 @ Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
esperanto@Genesis:25:34 @ Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.
esperanto@Genesis:26:1 @ Estis malsato en la lando, krom la antauxa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, en Gerar.
esperanto@Genesis:26:2 @ Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.
esperanto@Genesis:26:7 @ Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: SXi estas mia fratino; cxar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, cxar sxi estis belaspekta.
esperanto@Genesis:26:9 @ Tiam Abimelehx vokis Isaakon, kaj diris: Jen, sxi estas ja via edzino; kial do vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: CXar mi pensis, ke eble mi mortos pro sxi.
esperanto@Genesis:26:10 @ Kaj Abimelehx diris: Kion do vi faris al ni! preskaux jam kusxigxis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.
esperanto@Genesis:26:16 @ Tiam Abimelehx diris al Isaak: Foriru de ni, cxar vi farigxis multe pli forta ol ni.
esperanto@Genesis:26:17 @ Kaj Isaak foriris de tie kaj arangxis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li eklogxis.
esperanto@Genesis:26:24 @ Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, cxar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.
esperanto@Genesis:26:26 @ Kaj Abimelehx iris al li el Gerar, kaj ankaux lia amiko Ahxuzat kaj lia militestro Pihxol.
esperanto@Genesis:26:27 @ Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.
esperanto@Genesis:26:28 @ Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
esperanto@Genesis:26:31 @ Kaj ili levigxis frue matene kaj jxuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.
esperanto@Genesis:26:32 @ Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
esperanto@Genesis:27:1 @ Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
esperanto@Genesis:27:2 @ Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos;
esperanto@Genesis:27:5 @ Sed Rebeka auxdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por cxasi cxasajxon kaj alporti.
esperanto@Genesis:27:6 @ Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro diris al via frato Esav jene: