Bible:
Filter: String:

OT.filter - esperanto menso:



esperanto@Exodus:5:9 @ Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.

esperanto@Exodus:23:7 @ De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

esperanto@Leviticus:6:3 @ aux se li trovos perditajxon kaj neos tion, aux se li jxuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:

esperanto@Leviticus:6:5 @ aux cxion, pri kio li mensoge jxuris, li repagu per gxia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de gxi; al tiu, kies tio estas, li donu gxin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.

esperanto@Leviticus:19:11 @ Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

esperanto@Leviticus:19:12 @ Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Numbers:23:19 @ Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. CXu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

esperanto@Joshua:7:11 @ Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.

esperanto@Judges:16:10 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.

esperanto@Judges:16:13 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:GXis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo.

esperanto@1Kings:13:18 @ Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.

esperanto@1Kings:22:22 @ Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

esperanto@1Kings:22:23 @ Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

esperanto@2Kings:4:16 @ Kaj li diris:Post unu jaro en cxi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj sxi diris:Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.

esperanto@2Chronicles:18:21 @ Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

esperanto@2Chronicles:18:22 @ Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

esperanto@Job:6:28 @ Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?

esperanto@Job:24:25 @ CXu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?

esperanto@Job:36:4 @ CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.

esperanto@Psalms:7:14 @ Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

esperanto@Psalms:31:18 @ Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.

esperanto@Psalms:34:13 @ Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;

esperanto@Psalms:40:4 @ Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

esperanto@Psalms:52:3 @ Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.

esperanto@Psalms:58:3 @ De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.

esperanto@Psalms:59:12 @ La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.

esperanto@Psalms:78:36 @ Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;

esperanto@Psalms:109:2 @ CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.

esperanto@Psalms:116:11 @ Mi diris en mia konfuzigxo: CXu homo mensogas.

esperanto@Psalms:119:69 @ Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:118 @ Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga.

esperanto@Psalms:120:2 @ Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.

esperanto@Proverbs:6:17 @ Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon,

esperanto@Proverbs:6:19 @ Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.

esperanto@Proverbs:12:22 @ Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema; Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li.

esperanto@Proverbs:14:5 @ Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.

esperanto@Proverbs:17:7 @ Al malsagxulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraux malpli al nobelo mensogado.

esperanto@Proverbs:19:5 @ Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos.

esperanto@Proverbs:19:9 @ Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.

esperanto@Proverbs:19:22 @ Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malricxulo, ol homo mensogema.

esperanto@Proverbs:21:6 @ Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.

esperanto@Proverbs:21:28 @ Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem auxdis, parolos por cxiam.

esperanto@Proverbs:26:28 @ Mensogema lango malamas tiujn, kiujn gxi dispremis; Kaj hipokrita busxo kauxzas pereon.

esperanto@Proverbs:29:12 @ Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.

esperanto@Proverbs:30:6 @ Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.

esperanto@Proverbs:30:8 @ Falsajxon kaj mensogajxon forigu de mi; Malricxecon kaj ricxecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.

esperanto@Isaiah:28:15 @ CXar vi diras:Ni faris interligon kun la morto, kaj kun SXeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, gxi nin ne atingos, cxar mensogon ni faris nia rifugxejo kaj per malvero ni nin kovros.

esperanto@Isaiah:28:17 @ Kaj Mi faros justecon la mezursxnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifugxejon de mensogo, kaj la kasxejon forportos akvo.

esperanto@Isaiah:30:9 @ CXar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas auxskulti instruon de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:32:7 @ La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malricxulojn per vortoj mensogaj, ecx kiam la senhavulo diras pravajxon.

esperanto@Isaiah:57:4 @ Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,

esperanto@Isaiah:57:11 @ Sed kiu kauxzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? cxu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?

esperanto@Isaiah:59:13 @ Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.

esperanto@Jeremiah:3:23 @ Vere, mensogo estis en la altajxoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:5:2 @ Ecx se ili diras:Mi jxuras per la Eternulo-ili tamen jxuras mensoge.

esperanto@Jeremiah:7:4 @ Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi:CXi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:7:8 @ Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

esperanto@Jeremiah:7:9 @ SXtelante, mortigante, adultante, jxurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,

esperanto@Jeremiah:8:8 @ Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj.

esperanto@Jeremiah:9:3 @ Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:14:14 @ Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro.

esperanto@Jeremiah:23:14 @ sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora.

esperanto@Jeremiah:23:32 @ Jen Mi turnos Min kontraux tiujn, kiuj profetas malverajn songxojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogajxoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al cxi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:6 @ Ilia vizio estas senenhava, ilia antauxdiro estas mensogo. Ili diras:La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumigxos.

esperanto@Ezekiel:13:7 @ Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antauxdiron mensogan; vi diras:Tiel parolas la Eternulo-kvankam Mi ne parolis.

esperanto@Ezekiel:13:19 @ Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon.

esperanto@Ezekiel:13:22 @ CXar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-

esperanto@Ezekiel:21:29 @ pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.

esperanto@Ezekiel:22:28 @ GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.

esperanto@Daniel:2:9 @ Se vi ne diros al mi la songxon, tio montros, ke vi havas unu intencon:vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentauxgan respondon, gxis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la songxon, tiam mi konvinkigxos, ke vi povas klarigi al mi ankaux gxian signifon.

esperanto@Hosea:7:1 @ Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.

esperanto@Hosea:7:13 @ Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn.

esperanto@Hosea:10:4 @ Ili parolas vanajn vortojn, jxuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial jugxo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.

esperanto@Hosea:10:13 @ Vi plugas malpiajxon, vi rikoltas malbonagojn, vi mangxas frukton de mensogo; cxar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.

esperanto@Hosea:11:12 @ Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.

esperanto@Hosea:12:1 @ Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.

esperanto@Amos:2:4 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj.

esperanto@Micah:2:11 @ Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.

esperanto@Micah:6:12 @ CXar la ricxuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj gxiaj logxantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia busxo estas falsajxo,

esperanto@Habakkuk:2:3 @ CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.

esperanto@Zephaniah:3:13 @ La restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon, kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.

esperanto@Zechariah:5:3 @ Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la suprajxon de la tuta lando; cxar cxiu, kiu sxtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi, kaj cxiu, kiu jxuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi.

esperanto@Zechariah:8:17 @ ne intencu en via koro malbonon unu kontraux la alia, kaj ne amu mensogan jxuron; cxar cxion cxi tion Mi malamas, diras la Eternulo.

esperanto@Zechariah:10:2 @ La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas pasxtiston.

esperanto@Malachi:3:5 @ Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.


Bible:
Filter: String: