Bible:
Filter: String:

OT.filter - esperanto pardono:



esperanto@Exodus:23:21 @ Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

esperanto@Exodus:32:30 @ La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.

esperanto@Leviticus:1:4 @ Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.

esperanto@Numbers:30:5 @ Sed se sxia patro malpermesos al sxi en la tago, kiam li auxdis, tiam cxiuj sxiaj promesoj kaj cxiuj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al sxi, cxar sxia patro malpermesis al sxi.

esperanto@Numbers:30:8 @ Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

esperanto@Numbers:30:12 @ Sed se sxia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li auxdis; tiam cxio, kio eliris el sxia busxo, sxiaj promesoj kaj la ligoj de sxia animo, ne valoras:sxia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

esperanto@2Chronicles:7:14 @ sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

esperanto@Ezra:9:8 @ Kaj nun antaux momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni savigxintojn kaj permesis al ni alfortikigxi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom revivigxi en nia sklaveco.

esperanto@Psalms:65:3 @ Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.

esperanto@Isaiah:2:9 @ Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.

esperanto@Jeremiah:5:1 @ Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu sercxas la veron-tiam Mi pardonos al gxi.

esperanto@Jeremiah:31:34 @ Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

esperanto@Jeremiah:33:8 @ Kaj Mi purigos ilin de cxiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaux Mi; kaj Mi pardonos cxiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaux Mi kaj defalis de Mi.

esperanto@Jeremiah:50:20 @ En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

esperanto@Ezekiel:16:63 @ por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto, kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:3:17 @ La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.


Bible:
Filter: String: