Bible:
Filter: String:

OT.filter - esperanto sagxa:



esperanto@Genesis:41:33 @ Kaj nun Faraono elsercxu homon kompetentan kaj sagxan kaj estrigu lin super la Egipta lando;

esperanto@Exodus:28:3 @ Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.

esperanto@Deuteronomy:1:13 @ Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn.

esperanto@Deuteronomy:1:15 @ Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.

esperanto@Deuteronomy:4:6 @ Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.

esperanto@Judges:5:29 @ La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi, Kaj sxi mem al si respondas:

esperanto@2Samuel:13:3 @ Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de SXimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre sagxa.

esperanto@2Samuel:14:2 @ Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

esperanto@2Samuel:14:20 @ Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

esperanto@2Samuel:20:16 @ Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.

esperanto@2Samuel:20:22 @ Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.

esperanto@1Kings:2:3 @ Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;

esperanto@1Kings:2:9 @ Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.

esperanto@1Kings:3:12 @ tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

esperanto@1Kings:4:31 @ Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe.

esperanto@1Kings:5:7 @ Kiam HXiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj diris:Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon sagxan super tiu grandnombra popolo.

esperanto@1Chronicles:26:14 @ Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;

esperanto@2Chronicles:2:12 @ Kaj HXiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.

esperanto@2Chronicles:2:13 @ Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron HXuram;

esperanto@Ezra:8:18 @ Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,

esperanto@Job:9:4 @ Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

esperanto@Job:12:17 @ Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

esperanto@Job:34:10 @ Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

esperanto@Job:34:34 @ Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:

esperanto@Job:38:37 @ Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo,

esperanto@Psalms:49:3 @ Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon.

esperanto@Psalms:74:18 @ Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon.

esperanto@Psalms:90:12 @ Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron.

esperanto@Psalms:107:43 @ Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.

esperanto@Psalms:119:98 @ Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam.

esperanto@Psalms:119:99 @ Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado.

esperanto@Proverbs:3:7 @ Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.

esperanto@Proverbs:6:32 @ Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

esperanto@Proverbs:9:6 @ Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

esperanto@Proverbs:9:13 @ Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,

esperanto@Proverbs:10:1 @ Sentencoj de Salomono. Sagxa filo estas gxojo por sia patro, Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino.

esperanto@Proverbs:10:5 @ Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo sagxa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.

esperanto@Proverbs:10:8 @ Kiu havas sagxan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.

esperanto@Proverbs:10:10 @ Kiu grimacas per la okulo, tiu kauxzas suferon; Kaj kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.

esperanto@Proverbs:10:19 @ CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.

esperanto@Proverbs:12:23 @ Sagxa homo kasxas scion; Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon.

esperanto@Proverbs:13:1 @ Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.

esperanto@Proverbs:13:20 @ Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

esperanto@Proverbs:14:1 @ Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.

esperanto@Proverbs:14:7 @ Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo.

esperanto@Proverbs:14:17 @ Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.

esperanto@Proverbs:14:35 @ Favoron de la regxo havas sklavo sagxa; Sed kontraux malbonkonduta li koleras.

esperanto@Proverbs:15:20 @ Sagxa filo gxojigas la patron; Sed homo malsagxa estas malhonoro por sia patrino.

esperanto@Proverbs:16:14 @ Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni.

esperanto@Proverbs:17:2 @ Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.

esperanto@Proverbs:17:18 @ Homo malsagxa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.

esperanto@Proverbs:17:25 @ Filo malsagxa estas cxagreno por sia patro, Kaj malgxojo por sia patrino.

esperanto@Proverbs:17:27 @ Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.

esperanto@Proverbs:18:1 @ Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo.

esperanto@Proverbs:19:13 @ Pereo por sia patro estas malsagxa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.

esperanto@Proverbs:19:14 @ Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo.

esperanto@Proverbs:19:20 @ Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa.

esperanto@Proverbs:20:5 @ Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo sagxa gxin elcxerpos.

esperanto@Proverbs:20:26 @ Sagxa regxo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.

esperanto@Proverbs:21:11 @ Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo farigxas pli sagxa; Kaj kiam oni instruas sagxulon, li akiras prudenton.

esperanto@Proverbs:21:20 @ CXarma trezoro kaj oleo estas en la domo de sagxulo; Sed homo malsagxa cxion englutas.

esperanto@Proverbs:23:15 @ Mia filo, se via koro estos sagxa, Tiam gxojos ankaux mia koro.

esperanto@Proverbs:23:19 @ Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo.

esperanto@Proverbs:24:5 @ Homo sagxa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.

esperanto@Proverbs:25:12 @ Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.

esperanto@Proverbs:26:11 @ Kiel hundo revenas al sia vomitajxo, Tiel malsagxulo ripetas sian malsagxajxon.

esperanto@Proverbs:26:12 @ CXu vi vidas homon, kiu estas sagxa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.

esperanto@Proverbs:26:16 @ Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli sagxa, Ol sep veraj sagxuloj.

esperanto@Proverbs:27:11 @ Estu sagxa, mia filo, kaj gxojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.

esperanto@Proverbs:28:11 @ Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj; Sed sagxa malricxulo lin tute travidas.

esperanto@Proverbs:28:26 @ Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.

esperanto@Proverbs:29:9 @ Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa, Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon.

esperanto@Proverbs:30:24 @ Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre sagxaj:

esperanto@Ecclesiastes:2:15 @ Kaj mi diris en mia koro:Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:2:19 @ Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:4:13 @ Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion.

esperanto@Ecclesiastes:9:13 @ Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda:

esperanto@Ecclesiastes:9:15 @ sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.

esperanto@Ecclesiastes:10:1 @ Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo.

esperanto@Ecclesiastes:10:13 @ La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo.

esperanto@Isaiah:10:13 @ cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

esperanto@Isaiah:19:11 @ Malsagxaj estas la princoj de Coan; la sagxaj konsilistoj de Faraono farigxis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono:Mi estas filo de sagxuloj, ido de antikvaj regxoj?

esperanto@Isaiah:31:2 @ Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj.

esperanto@Jeremiah:4:22 @ CXar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsagxaj infanoj, ili ne komprenas; sagxaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.

esperanto@Jeremiah:5:21 @ Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.

esperanto@Jeremiah:9:12 @ CXu ekzistas homo sagxa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la busxo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra gxi?

esperanto@Ezekiel:28:3 @ kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

esperanto@Daniel:1:4 @ knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean.

esperanto@Daniel:1:17 @ Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.

esperanto@Daniel:1:20 @ Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.

esperanto@Daniel:2:14 @ Tiam Daniel faris sagxan kaj prudentan rediron al Arjohx, la estro de la regxaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la sagxulojn de Babel;

esperanto@Daniel:2:30 @ Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne pro tio, ke mi kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por tio, ke la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.

esperanto@Hosea:9:7 @ Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

esperanto@Hosea:13:13 @ Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensagxa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskigxantaj infanoj.

esperanto@Hosea:14:9 @ Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.

esperanto@Zechariah:9:2 @ kaj pri HXamat, kiu havas sian limon apud gxi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre sagxaj.

esperanto@Zechariah:11:15 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi ankoraux la ilaron de pasxtisto malsagxa;

esperanto@Zechariah:11:17 @ Ve al la malsagxa pasxtisto, kiu forlasas la sxafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekigxos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.


Bible:
Filter: String: