Bible:
Filter: String:

OT.filter - esperanto vi:



esperanto@Genesis:1:4 @ Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.

esperanto@Genesis:1:10 @ Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.

esperanto@Genesis:1:12 @ Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.

esperanto@Genesis:1:18 @ kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.

esperanto@Genesis:1:20 @ Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo.

esperanto@Genesis:1:21 @ Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.

esperanto@Genesis:1:23 @ Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

esperanto@Genesis:1:24 @ Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.

esperanto@Genesis:1:25 @ Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.

esperanto@Genesis:1:27 @ Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.

esperanto@Genesis:1:28 @ Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.

esperanto@Genesis:1:29 @ Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.

esperanto@Genesis:1:30 @ Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.

esperanto@Genesis:1:31 @ Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

esperanto@Genesis:2:5 @ Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

esperanto@Genesis:2:6 @ Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.

esperanto@Genesis:2:7 @ Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

esperanto@Genesis:2:9 @ Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

esperanto@Genesis:2:10 @ Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.

esperanto@Genesis:2:11 @ La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

esperanto@Genesis:2:12 @ Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

esperanto@Genesis:2:16 @ Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

esperanto@Genesis:2:17 @ sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

esperanto@Genesis:2:19 @ Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

esperanto@Genesis:2:20 @ Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

esperanto@Genesis:2:22 @ Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

esperanto@Genesis:2:23 @ Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

esperanto@Genesis:2:24 @ Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

esperanto@Genesis:3:1 @ Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: CXu Dio diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno?

esperanto@Genesis:3:2 @ Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi;

esperanto@Genesis:3:3 @ sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu.

esperanto@Genesis:3:4 @ Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos;

esperanto@Genesis:3:5 @ sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.

esperanto@Genesis:3:6 @ Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.

esperanto@Genesis:3:9 @ Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?

esperanto@Genesis:3:10 @ Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min.

esperanto@Genesis:3:11 @ Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi?

esperanto@Genesis:3:12 @ Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis.

esperanto@Genesis:3:13 @ Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.

esperanto@Genesis:3:14 @ Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.

esperanto@Genesis:3:15 @ Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

esperanto@Genesis:3:16 @ Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.

esperanto@Genesis:3:17 @ Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.

esperanto@Genesis:3:18 @ Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo.

esperanto@Genesis:3:19 @ En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

esperanto@Genesis:3:20 @ Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj.

esperanto@Genesis:3:22 @ Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne.

esperanto@Genesis:3:24 @ Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

esperanto@Genesis:4:5 @ sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis.

esperanto@Genesis:4:6 @ Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?

esperanto@Genesis:4:7 @ Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kusxos cxe la pordo, kaj vin gxi aspiros, sed vi regu super gxi.

esperanto@Genesis:4:8 @ Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain levigxis kontraux sian fraton Habel kaj mortigis lin.

esperanto@Genesis:4:9 @ Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; cxu mi estas gardisto de mia frato?

esperanto@Genesis:4:10 @ Kaj Li diris: Kion vi faris? la vocxo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.

esperanto@Genesis:4:11 @ Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via mano.

esperanto@Genesis:4:12 @ Kiam vi prilaboros la teron, gxi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.

esperanto@Genesis:4:14 @ Jen Vi forpelas min hodiaux de sur la tero, kaj mi devas min kasxi de antaux Via vizagxo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.

esperanto@Genesis:4:19 @ Kaj Lemehx prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.

esperanto@Genesis:4:24 @ Auxskultu mian vocxon, edzinoj de Lemehx, Atentu mian parolon! CXar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; Se sepoble estos vengxite por Kain, Por Lemehx estos sepdek-sepoble.

esperanto@Genesis:5:2 @ kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskigxo.

esperanto@Genesis:5:3 @ Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskigxis filo laux lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.

esperanto@Genesis:5:4 @ Kaj Adam vivis, post kiam naskigxis al li Set, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:5 @ Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis nauxcent tridek jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:6 @ Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskigxis al li Enosx.

esperanto@Genesis:5:7 @ Kaj Set vivis, post kiam naskigxis al li Enosx, okcent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:8 @ Kaj la tuta vivo de Set estis nauxcent dek du jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:9 @ Kaj Enosx vivis nauxdek jarojn, kaj naskigxis al li Kenan.

esperanto@Genesis:5:10 @ Kaj Enosx vivis, post kiam naskigxis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:11 @ Kaj la tuta vivo de Enosx estis nauxcent kvin jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:12 @ Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Mahalalel.

esperanto@Genesis:5:13 @ Kaj Kenan vivis, post kiam naskigxis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:14 @ Kaj la tuta vivo de Kenan estis nauxcent dek jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:15 @ Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Jared.

esperanto@Genesis:5:16 @ Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskigxis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:17 @ Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent nauxdek kvin jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:18 @ Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskigxis al li HXanohx.

esperanto@Genesis:5:19 @ Kaj Jared vivis, post kiam naskigxis al li HXanohx, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:20 @ Kaj la tuta vivo de Jared estis nauxcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:21 @ Kaj HXanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Metusxelahx.

esperanto@Genesis:5:23 @ Kaj la tuta vivo de HXanohx estis tricent sesdek kvin jaroj.

esperanto@Genesis:5:25 @ Kaj Metusxelahx vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskigxis al li Lemehx.

esperanto@Genesis:5:26 @ Kaj Metusxelahx vivis, post kiam naskigxis al li Lemehx, sepcent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:27 @ Kaj la tuta vivo de Metusxelahx estis nauxcent sesdek naux jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:28 @ Kaj Lemehx vivis cent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filo.

esperanto@Genesis:5:30 @ Kaj Lemehx vivis, post kiam naskigxis al li Noa, kvincent nauxdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:5:31 @ Kaj la tuta vivo de Lemehx estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:5:32 @ Kaj Noa havis la agxon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskigxis SXem, HXam, kaj Jafet.

esperanto@Genesis:6:2 @ tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.

esperanto@Genesis:6:3 @ Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.

esperanto@Genesis:6:5 @ Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;

esperanto@Genesis:6:9 @ Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.

esperanto@Genesis:6:11 @ Kaj la tero malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj.

esperanto@Genesis:6:12 @ Kaj Dio vidis la teron, ke gxi malvirtigxis, cxar cxiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.

esperanto@Genesis:6:14 @ Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne kaj ekstere.

esperanto@Genesis:6:15 @ Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto.

esperanto@Genesis:6:16 @ Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi.

esperanto@Genesis:6:17 @ Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos.

esperanto@Genesis:6:18 @ Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.

esperanto@Genesis:6:19 @ Kaj el cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.

esperanto@Genesis:6:20 @ El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.

esperanto@Genesis:6:21 @ Kaj vi prenu al vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi; kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi.

esperanto@Genesis:7:1 @ Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.

esperanto@Genesis:7:2 @ El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon.

esperanto@Genesis:7:3 @ Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.

esperanto@Genesis:7:4 @ CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis.

esperanto@Genesis:7:6 @ Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.

esperanto@Genesis:7:9 @ po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.

esperanto@Genesis:7:11 @ En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis.

esperanto@Genesis:7:15 @ Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.

esperanto@Genesis:7:16 @ Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.

esperanto@Genesis:7:17 @ Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero.

esperanto@Genesis:7:20 @ Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn.

esperanto@Genesis:7:21 @ Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj.

esperanto@Genesis:7:22 @ CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis.

esperanto@Genesis:7:24 @ Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.

esperanto@Genesis:8:1 @ Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis.

esperanto@Genesis:8:3 @ Kaj iom post iom reforigxis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultigxi post la paso de cent kvindek tagoj.

esperanto@Genesis:8:8 @ Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo sur la tero.

esperanto@Genesis:8:9 @ Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon.

esperanto@Genesis:8:11 @ Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero.

esperanto@Genesis:8:13 @ Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero.

esperanto@Genesis:8:16 @ Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;

esperanto@Genesis:8:17 @ cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj multigxu sur la tero.

esperanto@Genesis:8:19 @ CXiuj bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo.

esperanto@Genesis:8:21 @ Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.

esperanto@Genesis:8:22 @ De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos.

esperanto@Genesis:9:2 @ Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.

esperanto@Genesis:9:3 @ CXio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion.

esperanto@Genesis:9:5 @ Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.

esperanto@Genesis:9:7 @ Kaj vi fruktu kaj multigxu, movigxadu sur la tero kaj multigxu sur gxi.

esperanto@Genesis:9:9 @ Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;

esperanto@Genesis:9:10 @ kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero.

esperanto@Genesis:9:11 @ Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.

esperanto@Genesis:9:12 @ Kaj Dio diris: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:

esperanto@Genesis:9:15 @ kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon.

esperanto@Genesis:9:16 @ Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero.

esperanto@Genesis:9:20 @ Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon.

esperanto@Genesis:9:21 @ Kaj li trinkis el la vino kaj ebriigxis, kaj nudigxis en sia tendo.

esperanto@Genesis:9:22 @ Kaj HXam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere.

esperanto@Genesis:9:23 @ Kaj SXem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.

esperanto@Genesis:9:28 @ Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn.

esperanto@Genesis:9:29 @ Kaj la tuta vivo de Noa estis nauxcent kvindek jaroj, kaj li mortis.

esperanto@Genesis:10:7 @ Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj HXavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; SXeba kaj Dedan.

esperanto@Genesis:10:17 @ kaj la HXividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj

esperanto@Genesis:10:25 @ Kaj al Eber naskigxis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, cxar dum lia vivo dividigxis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.

esperanto@Genesis:10:29 @ kaj Ofir kaj HXavila kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis filoj de Joktan.

esperanto@Genesis:11:2 @ Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando SXinar kaj tie eklogxis.

esperanto@Genesis:11:5 @ Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.

esperanto@Genesis:11:7 @ Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.

esperanto@Genesis:11:10 @ Jen estas la generaciaro de SXem: SXem havis la agxon de cent jaroj, kaj naskigxis al li Arpahxsxad, du jarojn post la diluvo.

esperanto@Genesis:11:11 @ Kaj SXem vivis post la naskigxo de Arpahxsxad kvincent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:12 @ Kaj Arpahxsxad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskigxis al li SXelahx.

esperanto@Genesis:11:13 @ Kaj Arpahxsxad vivis post la naskigxo de SXelahx kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:14 @ Kaj SXelahx vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Eber.

esperanto@Genesis:11:15 @ Kaj SXelahx vivis post la naskigxo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:16 @ Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskigxis al li Peleg.

esperanto@Genesis:11:17 @ Kaj Eber vivis post la naskigxo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:18 @ Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Reu.

esperanto@Genesis:11:19 @ Kaj Peleg vivis post la naskigxo de Reu ducent naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:20 @ Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskigxis al li Serug.

esperanto@Genesis:11:21 @ Kaj Reu vivis post la naskigxo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:22 @ Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Nahxor.

esperanto@Genesis:11:23 @ Kaj Serug vivis post la naskigxo de Nahxor ducent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:24 @ Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li Terahx.

esperanto@Genesis:11:25 @ Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

esperanto@Genesis:11:26 @ Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran.

esperanto@Genesis:11:30 @ Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.

esperanto@Genesis:11:32 @ Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en HXaran.

esperanto@Genesis:12:1 @ Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.

esperanto@Genesis:12:2 @ Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

esperanto@Genesis:12:3 @ Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.

esperanto@Genesis:12:4 @ Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el HXaran.

esperanto@Genesis:12:7 @ Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.

esperanto@Genesis:12:11 @ Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;

esperanto@Genesis:12:12 @ kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva.

esperanto@Genesis:12:13 @ Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi.

esperanto@Genesis:12:14 @ Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela;

esperanto@Genesis:12:15 @ kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono, kaj ili lauxdis sxin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.

esperanto@Genesis:12:16 @ Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.

esperanto@Genesis:12:18 @ Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke sxi estas via edzino?

esperanto@Genesis:12:19 @ kial vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.

esperanto@Genesis:13:5 @ Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn kaj bovojn kaj tendojn.

esperanto@Genesis:13:6 @ Kaj ne suficxis por ili la tero, ke ili logxu kune, cxar ilia havo estis granda kaj ili ne povis logxi kune.

esperanto@Genesis:13:8 @ Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.

esperanto@Genesis:13:9 @ La tuta tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.

esperanto@Genesis:13:10 @ Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.

esperanto@Genesis:13:14 @ Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;

esperanto@Genesis:13:15 @ cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.

esperanto@Genesis:13:16 @ Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron.

esperanto@Genesis:13:17 @ Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi gxin donos.

esperanto@Genesis:14:4 @ Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeligxis.

esperanto@Genesis:14:9 @ kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim, kaj Amrafel, regxo de SXinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar; kvar regxoj kontraux kvin.

esperanto@Genesis:14:13 @ Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.

esperanto@Genesis:14:15 @ Kaj li dividis sin kontraux ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin gxis HXoba, kiu estas maldekstre de Damasko.

esperanto@Genesis:14:16 @ Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon.

esperanto@Genesis:14:18 @ Kaj Melkicedek, regxo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra.

esperanto@Genesis:14:20 @ kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio.

esperanto@Genesis:14:21 @ Kaj la regxo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi.

esperanto@Genesis:14:23 @ ke ecx fadenon aux rimenon de sxuo mi ne prenos el cxio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi ricxigis Abramon;

esperanto@Genesis:15:1 @ Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

esperanto@Genesis:15:2 @ Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

esperanto@Genesis:15:3 @ Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.

esperanto@Genesis:15:4 @ Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: CXi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via heredanto.

esperanto@Genesis:15:5 @ Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

esperanto@Genesis:15:6 @ Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

esperanto@Genesis:15:7 @ Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.

esperanto@Genesis:15:9 @ Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.

esperanto@Genesis:15:11 @ Kaj la rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.

esperanto@Genesis:15:13 @ Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

esperanto@Genesis:15:15 @ Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.

esperanto@Genesis:15:18 @ En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:

esperanto@Genesis:16:1 @ Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.

esperanto@Genesis:16:2 @ Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj.

esperanto@Genesis:16:3 @ Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon.

esperanto@Genesis:16:4 @ Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj.

esperanto@Genesis:16:5 @ Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:16:6 @ Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.

esperanto@Genesis:16:7 @ Kaj trovis sxin angxelo de la Eternulo cxe akva fonto en la dezerto, cxe la fonto sur la vojo al SXur.

esperanto@Genesis:16:8 @ Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.

esperanto@Genesis:16:9 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Reiru al via sinjorino, kaj humiligxu sub sxiaj manoj.

esperanto@Genesis:16:10 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos gxin kalkuli.

esperanto@Genesis:16:11 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon.

esperanto@Genesis:16:13 @ Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: CXi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas?

esperanto@Genesis:16:14 @ Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj Bered.

esperanto@Genesis:16:16 @ Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram.

esperanto@Genesis:17:1 @ Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.

esperanto@Genesis:17:2 @ Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.

esperanto@Genesis:17:3 @ Kaj Abram jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:

esperanto@Genesis:17:4 @ Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.

esperanto@Genesis:17:5 @ Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj.

esperanto@Genesis:17:6 @ Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi.

esperanto@Genesis:17:7 @ Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.

esperanto@Genesis:17:8 @ Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

esperanto@Genesis:17:9 @ Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.

esperanto@Genesis:17:10 @ Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata.

esperanto@Genesis:17:11 @ Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.

esperanto@Genesis:17:12 @ Kaj en la agxo de ok tagoj estu cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.

esperanto@Genesis:17:13 @ Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.

esperanto@Genesis:17:14 @ Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el sia popolo: Mian interligon gxi rompis.

esperanto@Genesis:17:15 @ Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara.

esperanto@Genesis:17:16 @ Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi.

esperanto@Genesis:17:17 @ Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?

esperanto@Genesis:17:18 @ Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux Vi!

esperanto@Genesis:17:19 @ Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.

esperanto@Genesis:17:20 @ Ankaux pri Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.

esperanto@Genesis:17:21 @ Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la venonta jaro.

esperanto@Genesis:17:22 @ Kaj Li cxesis paroli kun li, kaj Dio levigxis for de Abraham.

esperanto@Genesis:17:23 @ Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.

esperanto@Genesis:17:24 @ Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio.

esperanto@Genesis:17:25 @ Kaj lia filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita.

esperanto@Genesis:18:2 @ Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.

esperanto@Genesis:18:3 @ Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.

esperanto@Genesis:18:4 @ Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.

esperanto@Genesis:18:5 @ Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.

esperanto@Genesis:18:7 @ Kaj ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin.

esperanto@Genesis:18:8 @ Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili mangxis.

esperanto@Genesis:18:9 @ Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen sxi estas en la tendo.

esperanto@Genesis:18:10 @ Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li.

esperanto@Genesis:18:11 @ Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.

esperanto@Genesis:18:14 @ CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.

esperanto@Genesis:18:15 @ Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.

esperanto@Genesis:18:16 @ Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.

esperanto@Genesis:18:19 @ CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.

esperanto@Genesis:18:22 @ Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraux antaux la Eternulo.

esperanto@Genesis:18:23 @ Kaj Abraham alproksimigxis, kaj diris: CXu Vi ankaux pereigos virtulon kune kun malvirtulo?

esperanto@Genesis:18:24 @ Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi?

esperanto@Genesis:18:25 @ Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.

esperanto@Genesis:18:26 @ Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.

esperanto@Genesis:18:28 @ eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.

esperanto@Genesis:18:29 @ Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek.

esperanto@Genesis:18:30 @ Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.

esperanto@Genesis:18:31 @ Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.

esperanto@Genesis:18:32 @ Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.

esperanto@Genesis:19:1 @ Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere.

esperanto@Genesis:19:2 @ Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.

esperanto@Genesis:19:5 @ Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu.

esperanto@Genesis:19:8 @ Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.

esperanto@Genesis:19:9 @ Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.

esperanto@Genesis:19:10 @ Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis;

esperanto@Genesis:19:12 @ Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas cxi tie? bofilon, aux viajn filojn aux viajn filinojn, aux cxiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el cxi tiu loko;

esperanto@Genesis:19:14 @ Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton.

esperanto@Genesis:19:15 @ Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.

esperanto@Genesis:19:16 @ Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.

esperanto@Genesis:19:17 @ Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.

esperanto@Genesis:19:19 @ Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus.

esperanto@Genesis:19:20 @ Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva.

esperanto@Genesis:19:21 @ Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.

esperanto@Genesis:19:22 @ Rapide savu vin tien, cxar Mi nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar.

esperanto@Genesis:19:23 @ La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis Coaron.

esperanto@Genesis:19:24 @ Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo.

esperanto@Genesis:19:27 @ Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaux la Eternulo;

esperanto@Genesis:19:28 @ kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.

esperanto@Genesis:19:31 @ Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero;

esperanto@Genesis:19:32 @ tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.

esperanto@Genesis:19:33 @ Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.

esperanto@Genesis:19:34 @ La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.

esperanto@Genesis:19:35 @ Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.

esperanto@Genesis:20:3 @ Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.

esperanto@Genesis:20:4 @ Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon?

esperanto@Genesis:20:6 @ Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.

esperanto@Genesis:20:7 @ Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj.

esperanto@Genesis:20:8 @ Kaj Abimelehx levigxis frue matene, kaj li vokis cxiujn siajn sklavojn kaj rakontis cxion cxi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis.

esperanto@Genesis:20:9 @ Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi.

esperanto@Genesis:20:10 @ Kaj Abimelehx diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?

esperanto@Genesis:20:14 @ Kaj Abimelehx prenis sxafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara.

esperanto@Genesis:20:15 @ Kaj Abimelehx diris: Jen mia lando estas antaux vi; kie placxas al vi, tie logxigxu.

esperanto@Genesis:20:16 @ Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil argxentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaux cxiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaux cxiuj vi estas pravigita.

esperanto@Genesis:20:17 @ Kaj Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.

esperanto@Genesis:21:4 @ Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.

esperanto@Genesis:21:5 @ Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak.

esperanto@Genesis:21:9 @ Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas.

esperanto@Genesis:21:10 @ Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.

esperanto@Genesis:21:12 @ Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.

esperanto@Genesis:21:13 @ Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo.

esperanto@Genesis:21:14 @ Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba.

esperanto@Genesis:21:17 @ Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas.

esperanto@Genesis:21:18 @ Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li.

esperanto@Genesis:21:19 @ Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.

esperanto@Genesis:21:22 @ Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;

esperanto@Genesis:21:23 @ nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo.

esperanto@Genesis:21:26 @ Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux.

esperanto@Genesis:21:29 @ Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte?

esperanto@Genesis:21:32 @ Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj.

esperanto@Genesis:22:1 @ Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.

esperanto@Genesis:22:2 @ Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.

esperanto@Genesis:22:3 @ Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.

esperanto@Genesis:22:4 @ En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.

esperanto@Genesis:22:5 @ Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.

esperanto@Genesis:22:8 @ Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune.

esperanto@Genesis:22:12 @ Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

esperanto@Genesis:22:13 @ Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.

esperanto@Genesis:22:14 @ Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraux nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.

esperanto@Genesis:22:16 @ kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;

esperanto@Genesis:22:17 @ tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

esperanto@Genesis:22:18 @ Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.

esperanto@Genesis:22:19 @ Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune al Beer-SXeba; kaj Abraham logxis en Beer-SXeba.

esperanto@Genesis:22:20 @ Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor:

esperanto@Genesis:22:24 @ Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis: Tebahxon kaj Gahxamon kaj Tahxasxon kaj Maahxan.

esperanto@Genesis:23:1 @ Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.

esperanto@Genesis:23:3 @ Kaj Abraham levigxis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de HXet jene:

esperanto@Genesis:23:4 @ Fremdulo kaj paslogxanto mi estas cxe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi.

esperanto@Genesis:23:6 @ Auxskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.

esperanto@Genesis:23:7 @ Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de HXet.

esperanto@Genesis:23:8 @ Kaj li diris al ili jene: Se placxas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi, tiam auxskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Cohxar,

esperanto@Genesis:23:9 @ ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu gxin al mi inter vi por tomba posedajxo.

esperanto@Genesis:23:11 @ Ne, mia sinjoro, auxskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur gxi, al vi mi donas, antaux la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas gxin al vi; enterigu vian mortintinon.

esperanto@Genesis:23:15 @ Mia sinjoro, auxskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio gxi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.

esperanto@Genesis:24:2 @ Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;

esperanto@Genesis:24:3 @ kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas;

esperanto@Genesis:24:4 @ sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.

esperanto@Genesis:24:5 @ Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?

esperanto@Genesis:24:6 @ Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.

esperanto@Genesis:24:7 @ La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.

esperanto@Genesis:24:8 @ Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien.

esperanto@Genesis:24:10 @ Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor.

esperanto@Genesis:24:11 @ Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por cxerpi akvon.

esperanto@Genesis:24:14 @ kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.

esperanto@Genesis:24:16 @ Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris supren.

esperanto@Genesis:24:17 @ Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via krucxo.

esperanto@Genesis:24:18 @ Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki.

esperanto@Genesis:24:19 @ Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki.

esperanto@Genesis:24:21 @ Kaj la viro admiris sxin silente, por konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne.

esperanto@Genesis:24:22 @ Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.

esperanto@Genesis:24:23 @ Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?

esperanto@Genesis:24:25 @ Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton.

esperanto@Genesis:24:26 @ Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.

esperanto@Genesis:24:29 @ Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto.

esperanto@Genesis:24:30 @ Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro-tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras cxe la kameloj apud la fonto.

esperanto@Genesis:24:31 @ Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj.

esperanto@Genesis:24:32 @ Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furagxon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.

esperanto@Genesis:24:35 @ Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li farigxis granda; kaj Li donis al li sxafojn kaj bovojn kaj argxenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn.

esperanto@Genesis:24:36 @ Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion li havis.

esperanto@Genesis:24:39 @ Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?

esperanto@Genesis:24:40 @ Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaux kiu mi iradis, sendos Sian angxelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro.

esperanto@Genesis:24:41 @ Tiam vi estos libera de mia jxuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne donos al vi, vi estos libera de mia jxuro.

esperanto@Genesis:24:42 @ Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!

esperanto@Genesis:24:43 @ Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por cxerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via krucxo,

esperanto@Genesis:24:44 @ kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos -tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:24:46 @ Kaj rapide sxi deprenis sian krucxon de la sxultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaux viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaux la kamelojn sxi trinkigis.

esperanto@Genesis:24:47 @ Kaj mi demandis sxin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj sxi diris: Filino de Betuel, filo de Nahxor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur sxian nazon kaj la braceletojn sur sxiajn manojn.

esperanto@Genesis:24:49 @ Kaj nun se vi volas fari favorkorajxon kaj gxustajxon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaux diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aux maldekstren.

esperanto@Genesis:24:50 @ Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan.

esperanto@Genesis:24:51 @ Jen Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Genesis:24:54 @ Kaj mangxis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili levigxis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro.

esperanto@Genesis:24:55 @ Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros.

esperanto@Genesis:24:58 @ Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: CXu vi iros kun cxi tiu viro? Kaj sxi diris: Mi iros.

esperanto@Genesis:24:60 @ Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.

esperanto@Genesis:24:61 @ Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.

esperanto@Genesis:24:62 @ Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto- Vidanto; li logxis en la suda lando.

esperanto@Genesis:24:63 @ Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komencigxis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj.

esperanto@Genesis:24:64 @ Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj sxi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.

esperanto@Genesis:24:65 @ Kaj sxi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.

esperanto@Genesis:25:5 @ Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.

esperanto@Genesis:25:6 @ Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.

esperanto@Genesis:25:7 @ Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.

esperanto@Genesis:25:8 @ Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.

esperanto@Genesis:25:9 @ Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la HXetido.

esperanto@Genesis:25:11 @ Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.

esperanto@Genesis:25:12 @ Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;

esperanto@Genesis:25:16 @ Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.

esperanto@Genesis:25:17 @ Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.

esperanto@Genesis:25:18 @ Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.

esperanto@Genesis:25:20 @ Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.

esperanto@Genesis:25:23 @ Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

esperanto@Genesis:25:26 @ Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.

esperanto@Genesis:25:27 @ Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo.

esperanto@Genesis:25:31 @ Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon.

esperanto@Genesis:25:34 @ Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.

esperanto@Genesis:26:2 @ Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.

esperanto@Genesis:26:3 @ Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham.

esperanto@Genesis:26:4 @ Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero;

esperanto@Genesis:26:8 @ Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzigxas kun sia edzino Rebeka.

esperanto@Genesis:26:9 @ Tiam Abimelehx vokis Isaakon, kaj diris: Jen, sxi estas ja via edzino; kial do vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: CXar mi pensis, ke eble mi mortos pro sxi.

esperanto@Genesis:26:10 @ Kaj Abimelehx diris: Kion do vi faris al ni! preskaux jam kusxigxis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.

esperanto@Genesis:26:11 @ Kaj Abimelehx faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tusxos cxi tiun viron aux lian edzinon, tiu mortos.

esperanto@Genesis:26:12 @ Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.

esperanto@Genesis:26:14 @ Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin.

esperanto@Genesis:26:16 @ Tiam Abimelehx diris al Isaak: Foriru de ni, cxar vi farigxis multe pli forta ol ni.

esperanto@Genesis:26:19 @ Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun fresxa akvo.

esperanto@Genesis:26:24 @ Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, cxar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.

esperanto@Genesis:26:27 @ Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.

esperanto@Genesis:26:28 @ Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,

esperanto@Genesis:26:29 @ ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.

esperanto@Genesis:26:31 @ Kaj ili levigxis frue matene kaj jxuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.

esperanto@Genesis:26:32 @ Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.

esperanto@Genesis:26:34 @ Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la HXetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la HXetido.

esperanto@Genesis:27:1 @ Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.

esperanto@Genesis:27:3 @ prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj cxasu por mi cxasajxon;

esperanto@Genesis:27:4 @ kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos.

esperanto@Genesis:27:6 @ Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:

esperanto@Genesis:27:7 @ Alportu al mi cxasajxon kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kaj mi mangxos, kaj mi benos vin antaux la Eternulo antaux mia morto.

esperanto@Genesis:27:8 @ Kaj nun, mia filo, auxskultu mian vocxon, kion mi ordonas al vi:

esperanto@Genesis:27:9 @ iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan mangxajxon por via patro, kian li amas;

esperanto@Genesis:27:10 @ kaj vi alportos al via patro, kaj li mangxos, por ke li benu vin antaux sia morto.

esperanto@Genesis:27:15 @ Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn sxi havis cxe si en la domo, kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob;

esperanto@Genesis:27:18 @ Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?

esperanto@Genesis:27:19 @ Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu levigxi, sidigxu, kaj mangxu mian cxasajxon, por ke via animo min benu.

esperanto@Genesis:27:20 @ Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: CXar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.

esperanto@Genesis:27:21 @ Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimigxu, kaj mi vin palpos, mia filo, cxu tio estas vi, mia filo Esav, aux ne.

esperanto@Genesis:27:24 @ Kaj li diris: CXu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.

esperanto@Genesis:27:25 @ Kaj li diris: Alsxovu al mi, kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alsxovis al li, kaj tiu mangxis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.

esperanto@Genesis:27:27 @ Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;

esperanto@Genesis:27:28 @ Dio donu al vi roson cxielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto.

esperanto@Genesis:27:29 @ Popoloj vin servu, Kaj gentoj klinigxu antaux vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.

esperanto@Genesis:27:31 @ Kaj ankaux li faris bongustan mangxajxon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Levigxu, mia patro, kaj mangxu la cxasajxon de via filo, por ke via animo min benu.

esperanto@Genesis:27:32 @ Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav.

esperanto@Genesis:27:33 @ Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!

esperanto@Genesis:27:35 @ Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.

esperanto@Genesis:27:36 @ Kaj li diris: GXuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: CXu vi ne rezervis por mi benon?

esperanto@Genesis:27:37 @ Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?

esperanto@Genesis:27:38 @ Kaj Esav diris al sia patro: CXu gxi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaux min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per lauxta vocxo.

esperanto@Genesis:27:39 @ Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de logxado Kaj la cxiela roso de supre;

esperanto@Genesis:27:40 @ Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos; Sed kiam vi kontrauxbatalos, Vi dejxetos lian jugon de via kolo.

esperanto@Genesis:27:42 @ Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de sxia pli maljuna filo Esav; tiam sxi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;

esperanto@Genesis:27:43 @ tial nun, mia filo, auxskultu mian vocxon; kaj levigxu, forkuru al mia frato Laban en HXaran;

esperanto@Genesis:27:44 @ kaj logxu cxe li kelkan tempon, gxis kvietigxos la furiozo de via frato;

esperanto@Genesis:27:45 @ gxis la kolero de via frato deturnigxos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaux en unu tago?

esperanto@Genesis:27:46 @ Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la HXetidinoj; se Jakob prenos edzinon el cxi tiuj HXetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?

esperanto@Genesis:28:2 @ Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.

esperanto@Genesis:28:3 @ Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.

esperanto@Genesis:28:4 @ Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.

esperanto@Genesis:28:6 @ Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;

esperanto@Genesis:28:8 @ tiam Esav vidis, ke ne placxas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.

esperanto@Genesis:28:13 @ Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro.

esperanto@Genesis:28:14 @ Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

esperanto@Genesis:28:15 @ Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.

esperanto@Genesis:28:18 @ Kaj Jakob levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj versxis oleon sur gxian supron.

esperanto@Genesis:28:22 @ tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.

esperanto@Genesis:29:1 @ Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj.

esperanto@Genesis:29:2 @ Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da sxafoj kusxas apud gxi; cxar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda sxtono estis sur la aperturo de la puto.

esperanto@Genesis:29:4 @ Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el HXaran.

esperanto@Genesis:29:5 @ Kaj li diris al ili: CXu vi konas Labanon, filon de Nahxor? Kaj ili diris: Ni konas.

esperanto@Genesis:29:10 @ Kaj kiam Jakob ekvidis Rahxelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la sxafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimigxis, derulis la sxtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la sxafojn de Laban, la frato de lia patrino.

esperanto@Genesis:29:14 @ Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li tutan monaton.

esperanto@Genesis:29:15 @ Kaj Laban diris al Jakob: CXu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?

esperanto@Genesis:29:16 @ Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Rahxel.

esperanto@Genesis:29:17 @ La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis belforma kaj belvizagxa.

esperanto@Genesis:29:18 @ Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino.

esperanto@Genesis:29:19 @ Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi.

esperanto@Genesis:29:20 @ Kaj Jakob servis pro Rahxel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, cxar li amis sxin.

esperanto@Genesis:29:24 @ Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.

esperanto@Genesis:29:25 @ Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis?

esperanto@Genesis:29:27 @ Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn.

esperanto@Genesis:29:29 @ Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.

esperanto@Genesis:29:30 @ Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn.

esperanto@Genesis:29:31 @ Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta.

esperanto@Genesis:29:32 @ Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.

esperanto@Genesis:29:34 @ Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.

esperanto@Genesis:30:1 @ Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie mi mortos.

esperanto@Genesis:30:2 @ Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?

esperanto@Genesis:30:3 @ Kaj sxi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al sxi, ke sxi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaux ricevu filojn per sxi.

esperanto@Genesis:30:4 @ Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al sxi.

esperanto@Genesis:30:7 @ Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob.

esperanto@Genesis:30:9 @ Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon.

esperanto@Genesis:30:10 @ Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.

esperanto@Genesis:30:12 @ Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.

esperanto@Genesis:30:13 @ Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.

esperanto@Genesis:30:14 @ Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.

esperanto@Genesis:30:15 @ Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.

esperanto@Genesis:30:16 @ Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto.

esperanto@Genesis:30:17 @ Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon.

esperanto@Genesis:30:18 @ Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar.

esperanto@Genesis:30:20 @ Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun.

esperanto@Genesis:30:26 @ Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; cxar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.

esperanto@Genesis:30:27 @ Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.

esperanto@Genesis:30:28 @ Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi sxuldas al vi, kaj mi donos.

esperanto@Genesis:30:29 @ Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia farigxis via brutaro cxe mi;

esperanto@Genesis:30:30 @ cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo?

esperanto@Genesis:30:31 @ Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn:

esperanto@Genesis:30:32 @ mi pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.

esperanto@Genesis:30:33 @ Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi.

esperanto@Genesis:30:34 @ Kaj Laban diris: GXi estu, kiel vi diris.

esperanto@Genesis:30:35 @ Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.

esperanto@Genesis:30:40 @ Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.

esperanto@Genesis:30:43 @ Kaj tiu homo farigxis eksterordinare ricxa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.

esperanto@Genesis:31:2 @ Kaj Jakob vidis laux la vizagxo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux.

esperanto@Genesis:31:3 @ Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskigxlandon, kaj Mi estos kun vi.

esperanto@Genesis:31:5 @ kaj li diris al ili: Mi vidas laux la vizagxo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux; sed la Dio de mia patro estis kun mi.

esperanto@Genesis:31:6 @ Vi scias, ke per cxiuj miaj fortoj mi servis vian patron.

esperanto@Genesis:31:7 @ Sed via patro trompis min kaj dekfoje sxangxis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon.

esperanto@Genesis:31:8 @ Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis striitajn.

esperanto@Genesis:31:9 @ Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.

esperanto@Genesis:31:10 @ En la tempo, kiam la brutoj pasiigxis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en songxo, ke la virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj.

esperanto@Genesis:31:12 @ Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: cxiuj virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, cxar Mi vidis cxion, kion Laban faras al vi.

esperanto@Genesis:31:13 @ Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi versxis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun levigxu, eliru el cxi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskigxo.

esperanto@Genesis:31:16 @ CXar la tuta ricxo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun cxion, kion Dio al vi diris, faru.

esperanto@Genesis:31:17 @ Jakob levigxis, kaj metis siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la kamelojn.

esperanto@Genesis:31:21 @ Kaj li rapide foriris kune kun cxio, kion li havis. Kaj li transpasis la Riveron kaj direktigxis al la monto Gilead.

esperanto@Genesis:31:24 @ Tiam Dio aperis al Laban la Siriano nokte en la songxo, kaj diris al li: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.

esperanto@Genesis:31:26 @ Kaj Laban diris al Jakob: Kion vi faris? vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaux militkaptitojn!

esperanto@Genesis:31:27 @ Kial vi forkuris sekrete kaj kasxe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo.

esperanto@Genesis:31:28 @ Vi ecx ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsagxe vi agis.

esperanto@Genesis:31:29 @ Mi havas forton en mia mano, por fari al vi malbonon; sed la Dio de via patro hieraux diris al mi jene: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone aux malbone.

esperanto@Genesis:31:30 @ Kaj se vi nun foriris, cxar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi sxtelis miajn diojn?

esperanto@Genesis:31:31 @ Tiam Jakob respondis kaj diris al Laban: Mi timis; mi pensis, ke eble vi forrabos de mi viajn filinojn.

esperanto@Genesis:31:32 @ Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.

esperanto@Genesis:31:33 @ Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Rahxel.

esperanto@Genesis:31:34 @ Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.

esperanto@Genesis:31:35 @ Kaj sxi diris al sia patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas starigxi antaux vi, cxar mi havas la virinan ordinarajxon. Kaj li sercxis kaj ne trovis la domajn diojn.

esperanto@Genesis:31:36 @ Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min?

esperanto@Genesis:31:37 @ Vi trapalpis cxiujn miajn apartenajxojn; kion vi trovis el la apartenajxoj de via domo? elmetu cxi tie antaux miaj parencoj kaj viaj, kaj ili jugxu inter ni ambaux.

esperanto@Genesis:31:38 @ Jam dudek jarojn mi estas cxe vi; viaj sxafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virsxafojn el via brutaro mi ne mangxis;

esperanto@Genesis:31:39 @ kion sovagxaj bestoj dissxiris, tion mi ne alportis al vi: gxi estis mia malprofito; de mi vi postulis cxion, kio estis sxtelita en tago aux sxtelita en nokto;

esperanto@Genesis:31:41 @ Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi sxangxis mian laborpagon dekfoje.

esperanto@Genesis:31:42 @ Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin hieraux.

esperanto@Genesis:31:43 @ Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj cxio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaux al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis?

esperanto@Genesis:31:44 @ Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj gxi estu atesto inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:31:48 @ Laban diris: CXi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial gxi ricevis la nomon Galeed;

esperanto@Genesis:31:49 @ ankaux la nomon Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia.

esperanto@Genesis:31:50 @ Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:31:51 @ Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas cxi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi;

esperanto@Genesis:31:52 @ atesto estu cxi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans cxi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans cxi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono.

esperanto@Genesis:31:54 @ Kaj Jakob oferbucxis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn mangxi panon; kaj ili mangxis panon kaj tradormis la nokton sur la monto.

esperanto@Genesis:31:55 @ Laban levigxis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.

esperanto@Genesis:32:2 @ Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.

esperanto@Genesis:32:4 @ Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi logxis cxe Laban kaj restis tie gxis nun.

esperanto@Genesis:32:5 @ Mi havas bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.

esperanto@Genesis:32:6 @ Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.

esperanto@Genesis:32:7 @ Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktigxis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la sxafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du tacxmentojn;

esperanto@Genesis:32:9 @ Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskigxlokon, kaj Mi faros al vi bonon;

esperanto@Genesis:32:10 @ mi estas tro malgranda por cxiuj favorkorajxoj kaj por la tuta bonajxo, kiun Vi faris al Via sklavo; cxar kun mia bastono mi transiris cxi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du tacxmentojn.

esperanto@Genesis:32:12 @ Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.

esperanto@Genesis:32:13 @ Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:

esperanto@Genesis:32:14 @ ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent sxafinojn kaj dudek virsxafojn,

esperanto@Genesis:32:15 @ tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.

esperanto@Genesis:32:17 @ Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaux vi?

esperanto@Genesis:32:18 @ tiam diru: Al via sklavo Jakob; gxi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaux mem estas post ni.

esperanto@Genesis:32:19 @ Kaj li ordonis ankaux al la dua, ankaux al la tria, ankaux al cxiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.

esperanto@Genesis:32:20 @ Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. CXar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi, kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.

esperanto@Genesis:32:22 @ Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.

esperanto@Genesis:32:23 @ Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.

esperanto@Genesis:32:25 @ Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu.

esperanto@Genesis:32:26 @ Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.

esperanto@Genesis:32:27 @ Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.

esperanto@Genesis:32:28 @ Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

esperanto@Genesis:32:29 @ Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.

esperanto@Genesis:32:30 @ Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.

esperanto@Genesis:32:31 @ La suno levigxis antaux li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.

esperanto@Genesis:33:1 @ Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Rahxel kaj de la du sklavinoj.

esperanto@Genesis:33:2 @ Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj Rahxelon kun Jozef en la fino.

esperanto@Genesis:33:5 @ Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.

esperanto@Genesis:33:6 @ Tiam alproksimigxis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde klinigxis.

esperanto@Genesis:33:9 @ Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu cxe vi.

esperanto@Genesis:33:10 @ Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi montrigxis favora al mi.

esperanto@Genesis:33:11 @ Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.

esperanto@Genesis:33:12 @ Kaj Esav diris: Ni levigxu kaj iru, kaj mi iros apud vi.

esperanto@Genesis:33:15 @ Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:33:17 @ Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

esperanto@Genesis:34:1 @ Dina, la filino de Lea, kiun sxi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.

esperanto@Genesis:34:2 @ Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.

esperanto@Genesis:34:7 @ Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili auxdis, la viroj cxagrenigxis kaj forte kolerigxis, ke li faris malnoblajxon en Izrael, kusxinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.

esperanto@Genesis:34:8 @ HXamor ekparolis al ili, dirante: SXehxem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu sxin al li kiel edzinon.

esperanto@Genesis:34:9 @ Kaj boparencigxu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.

esperanto@Genesis:34:10 @ Kaj logxu kun ni, kaj la lando estos antaux vi; logxu kaj faru negocojn kaj akiru posedajxojn en gxi.

esperanto@Genesis:34:11 @ Kaj SXehxem diris al sxia patro kaj al sxiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos.

esperanto@Genesis:34:12 @ Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.

esperanto@Genesis:34:14 @ kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; cxar tio estus por ni hontindajxo.

esperanto@Genesis:34:15 @ Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos cxe vi cxiun virseksulon.

esperanto@Genesis:34:16 @ Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni logxos kun vi, kaj ni estos unu popolo.

esperanto@Genesis:34:17 @ Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.

esperanto@Genesis:34:22 @ Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas logxi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos cxe ni cxiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.

esperanto@Genesis:34:24 @ Kaj obeis al HXamor kaj al lia filo SXehxem cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidigxis cxiuj virseksuloj, cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.

esperanto@Genesis:34:25 @ En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn.

esperanto@Genesis:34:30 @ Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.

esperanto@Genesis:35:1 @ Kaj Dio diris al Jakob: Levigxu, iru al Bet-El kaj logxu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav.

esperanto@Genesis:35:2 @ Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al cxiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj purigxu kaj sxangxu viajn vestojn.

esperanto@Genesis:35:3 @ Kaj ni levigxu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.

esperanto@Genesis:35:8 @ Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni sxin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Bahxut.

esperanto@Genesis:35:10 @ Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.

esperanto@Genesis:35:11 @ Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multigxu; popolo kaj popolaro farigxos el vi, kaj regxoj eliros el via lumbo.

esperanto@Genesis:35:12 @ Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.

esperanto@Genesis:35:13 @ Kaj Dio forlevigxis de li sur la loko, kie Li parolis kun li.

esperanto@Genesis:35:17 @ Dum sxia akusxigxa suferado la akusxistino diris al sxi: Ne timu, cxar ankaux cxi tiu cxe vi estas filo.

esperanto@Genesis:35:22 @ En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:

esperanto@Genesis:35:23 @ la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Zebulun;

esperanto@Genesis:35:25 @ kaj la filoj de Bilha, sklavino de Rahxel: Dan kaj Naftali;

esperanto@Genesis:35:26 @ kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Asxer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskigxis al li en Mezopotamio.

esperanto@Genesis:35:27 @ Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas HXebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.

esperanto@Genesis:35:28 @ Isaak havis la agxon de cent okdek jaroj.

esperanto@Genesis:35:29 @ Kaj Isaak konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.

esperanto@Genesis:36:2 @ Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la HXetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la HXivido,

esperanto@Genesis:36:7 @ CXar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis logxi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.

esperanto@Genesis:36:12 @ Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj sxi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav.

esperanto@Genesis:36:24 @ Kaj jen estas la infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la varmajn akvojn en la dezerto, kiam li pasxtis la azenojn de sia patro Cibeon.

esperanto@Genesis:36:35 @ Kiam mortis HXusxam, ekregxis anstataux li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit.

esperanto@Genesis:37:4 @ CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.

esperanto@Genesis:37:5 @ Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli.

esperanto@Genesis:37:7 @ ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.

esperanto@Genesis:37:8 @ Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj.

esperanto@Genesis:37:10 @ Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?

esperanto@Genesis:37:11 @ Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.

esperanto@Genesis:37:13 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj pasxtas ja en SXehxem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.

esperanto@Genesis:37:14 @ Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la sxafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de HXebron, kaj tiu venis SXehxemon.

esperanto@Genesis:37:15 @ Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi sercxas?

esperanto@Genesis:37:17 @ Kaj la viro diris: Ili foriris de cxi tie; cxar mi auxdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris sercxi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.

esperanto@Genesis:37:18 @ Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaux ol li alproksimigxis al ili, naskigxis en ili la malbona intenco mortigi lin.

esperanto@Genesis:37:20 @ nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni jxetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovagxa besto lin formangxis; kaj ni vidos, kio farigxos el liaj songxoj.

esperanto@Genesis:37:21 @ Sed tion auxdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.

esperanto@Genesis:37:22 @ Kaj Ruben diris al ili: Ne versxu sangon; jxetu lin en cxi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. CXar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.

esperanto@Genesis:37:25 @ Kiam ili sidigxis, por mangxi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Isxmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromajxojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.

esperanto@Genesis:37:28 @ Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Isxmaelidoj por dudek argxentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.

esperanto@Genesis:37:29 @ Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.

esperanto@Genesis:37:32 @ Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis gxin al sia patro, kaj dirigis: CXi tion ni trovis; rigardu, cxu gxi estas la vesto de via filo aux ne.

esperanto@Genesis:38:2 @ Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata SXua, kaj li prenis sxin kaj envenis al sxi.

esperanto@Genesis:38:8 @ Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedzigxu kun sxi kaj naskigu idaron al via frato.

esperanto@Genesis:38:11 @ Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, gxis grandigxos mia filo SXela. CXar li timis, ke eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj eklogxis en la domo de sia patro.

esperanto@Genesis:38:13 @ Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn sxafojn.

esperanto@Genesis:38:14 @ Tiam sxi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidigxis apud la pordo de Enaim, kiu trovigxas sur la vojo al Timna. CXar sxi vidis, ke SXela grandigxis kaj sxi ne estas donita al li kiel edzino.

esperanto@Genesis:38:15 @ Kaj Jehuda sxin vidis, kaj li pensis, ke sxi estas publikulino, cxar sxi kovris sian vizagxon.

esperanto@Genesis:38:16 @ Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?

esperanto@Genesis:38:17 @ Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed sxi diris: Donu al mi garantiajxon, gxis vi sendos.

esperanto@Genesis:38:18 @ Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li.

esperanto@Genesis:38:19 @ Kaj sxi levigxis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.

esperanto@Genesis:38:20 @ Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiajxon el la manoj de la virino; sed li sxin ne trovis.

esperanto@Genesis:38:22 @ Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi sxin ne trovis, kaj ankaux la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.

esperanto@Genesis:38:23 @ Tiam Jehuda diris: SXi prenu gxin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja cxi tiun kapron, sed vi sxin ne trovis.

esperanto@Genesis:38:24 @ Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu.

esperanto@Genesis:38:25 @ Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono.

esperanto@Genesis:38:27 @ Kiam sxi devis naski, montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.

esperanto@Genesis:38:28 @ Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua.

esperanto@Genesis:38:29 @ Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.

esperanto@Genesis:38:30 @ Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.

esperanto@Genesis:39:3 @ Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke cxion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.

esperanto@Genesis:39:4 @ Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.

esperanto@Genesis:39:5 @ Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super cxio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super cxio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.

esperanto@Genesis:39:6 @ Kaj li lasis cxion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li mangxis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.

esperanto@Genesis:39:9 @ neniu en cxi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, cxar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros cxi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaux Dio?

esperanto@Genesis:39:13 @ Kaj kiam sxi vidis, ke li lasis sian veston en sxia mano kaj forkuris el la domo,

esperanto@Genesis:39:17 @ Kaj sxi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;

esperanto@Genesis:39:19 @ Kiam lia sinjoro auxdis la vortojn de sia edzino, kiujn sxi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo-tiam li forte ekkoleris.

esperanto@Genesis:39:21 @ Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.

esperanto@Genesis:40:1 @ Post tiuj okazintajxoj la vinisto de la regxo de Egiptujo kaj la bakisto kulpigxis antaux sia sinjoro, la regxo de Egiptujo.

esperanto@Genesis:40:2 @ Kaj Faraono kolerigxis kontraux siaj du korteganoj, kontraux la vinistestro kaj kontraux la bakistestro.

esperanto@Genesis:40:4 @ Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.

esperanto@Genesis:40:5 @ Kaj ambaux songxis songxon, cxiu sian apartan songxon en la sama nokto, cxiu kun aparta signifo de la songxo, la vinisto kaj la bakisto de la regxo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.

esperanto@Genesis:40:6 @ Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas cxagrenitaj.

esperanto@Genesis:40:7 @ Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizagxoj estas cxagrenitaj hodiaux?

esperanto@Genesis:40:9 @ Tiam la vinistestro rakontis sian songxon al Jozef, kaj diris al li: En mia songxo mi vidis antaux mi vinbertrunkon;

esperanto@Genesis:40:10 @ la trunko havis tri brancxojn; apenaux gxi ekfloris, tuj aperis sur gxi beraroj kun maturaj beroj;

esperanto@Genesis:40:13 @ post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laux la maniero de antauxe, kiam vi estis lia vinisto.

esperanto@Genesis:40:14 @ Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkorajxon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el cxi tiu domo.

esperanto@Genesis:40:16 @ Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaux havis songxon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;

esperanto@Genesis:40:19 @ post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formangxos de vi vian karnon.

esperanto@Genesis:40:20 @ En la tria tago, tago de naskigxo de Faraono, li faris festenon por cxiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.

esperanto@Genesis:40:21 @ Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;

esperanto@Genesis:40:23 @ Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.

esperanto@Genesis:41:1 @ Post du jaroj Faraono havis songxon, ke jen li staras apud la Rivero.

esperanto@Genesis:41:2 @ Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili pasxtigxas en la kanejo.

esperanto@Genesis:41:3 @ Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili starigxas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.

esperanto@Genesis:41:4 @ Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formangxis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekigxis.

esperanto@Genesis:41:5 @ Kaj li endormigxis kaj denove havis songxon: jen sep spikoj levigxas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj.

esperanto@Genesis:41:7 @ Kaj la maldikaj spikoj englutis la sep spikojn dikajn kaj plenajn. Kaj Faraono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo.

esperanto@Genesis:41:8 @ En la mateno lia spirito afliktigxis; kaj li sendis kaj vokigis cxiujn sorcxistojn de Egiptujo kaj cxiujn gxiajn sagxulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian songxon; sed neniu povis signifoklarigi gxin al Faraono.

esperanto@Genesis:41:9 @ Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaux.

esperanto@Genesis:41:11 @ Kaj ni songxis songxon en unu nokto, mi kaj li; cxiu havis songxon kun aparta signifo.

esperanto@Genesis:41:15 @ Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis songxon, kaj neniu povas gxin klarigi; sed pri vi mi auxdis, ke kiam vi auxdas songxon, vi tuj gxin klarigas.

esperanto@Genesis:41:18 @ kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj pasxtigxis en la kanejo;

esperanto@Genesis:41:19 @ sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;

esperanto@Genesis:41:20 @ kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formangxis la sep antauxajn grasajn bovinojn;

esperanto@Genesis:41:21 @ kaj tiuj enigxis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili enigxis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antauxe. Kaj mi vekigxis.

esperanto@Genesis:41:22 @ Kaj mi vidis en songxo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj;

esperanto@Genesis:41:26 @ La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; gxi estas unu songxo.

esperanto@Genesis:41:27 @ Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.

esperanto@Genesis:41:34 @ Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de cxiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.

esperanto@Genesis:41:36 @ Kaj tiu mangxajxo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.

esperanto@Genesis:41:38 @ Kaj Faraono diris al siaj servantoj: CXu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?

esperanto@Genesis:41:39 @ Kaj Faraono diris al Jozef: CXar Dio sciigis al vi cxion cxi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj sagxulo tia, kiel vi.

esperanto@Genesis:41:40 @ Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.

esperanto@Genesis:41:41 @ Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.

esperanto@Genesis:41:44 @ Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aux sian piedon en la tuta Egipta lando.

esperanto@Genesis:41:46 @ Jozef havis la agxon de tridek jaroj, kiam li starigxis antaux Faraono, la regxo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.

esperanto@Genesis:41:49 @ Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, gxis li cxesis kalkuli, cxar oni ne plu povis kalkuli.

esperanto@Genesis:41:55 @ Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al cxiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.

esperanto@Genesis:42:1 @ Kiam Jakob sciigxis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?

esperanto@Genesis:42:2 @ Kaj li diris: Mi auxdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.

esperanto@Genesis:42:6 @ Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.

esperanto@Genesis:42:7 @ Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.

esperanto@Genesis:42:9 @ Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

esperanto@Genesis:42:10 @ Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon.

esperanto@Genesis:42:11 @ Ni cxiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.

esperanto@Genesis:42:12 @ Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

esperanto@Genesis:42:13 @ Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.

esperanto@Genesis:42:14 @ Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.

esperanto@Genesis:42:15 @ Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato.

esperanto@Genesis:42:16 @ Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne, tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.

esperanto@Genesis:42:18 @ Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.

esperanto@Genesis:42:19 @ Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato.

esperanto@Genesis:42:20 @ Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.

esperanto@Genesis:42:21 @ Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis; por tio venis sur nin cxi tiu sufero.

esperanto@Genesis:42:22 @ Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.

esperanto@Genesis:42:27 @ Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

esperanto@Genesis:42:33 @ Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkigxos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu cxe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;

esperanto@Genesis:42:34 @ kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.

esperanto@Genesis:42:35 @ Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montrigxis, ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timigxis.

esperanto@Genesis:42:36 @ Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!

esperanto@Genesis:42:37 @ Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.

esperanto@Genesis:42:38 @ Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; cxar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfelicxo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:43:3 @ Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

esperanto@Genesis:43:4 @ Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj acxetos por vi panon;

esperanto@Genesis:43:5 @ sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; cxar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

esperanto@Genesis:43:6 @ Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraux fraton?

esperanto@Genesis:43:7 @ Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: CXu via patro ankoraux vivas? cxu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. CXu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?

esperanto@Genesis:43:8 @ Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni levigxos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.

esperanto@Genesis:43:9 @ Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaux via vizagxo, tiam mi estos kulpa antaux vi dum la tuta vivo.

esperanto@Genesis:43:11 @ Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromajxon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.

esperanto@Genesis:43:12 @ Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.

esperanto@Genesis:43:13 @ Kaj vian fraton prenu, kaj levigxu kaj iru returne al tiu homo.

esperanto@Genesis:43:14 @ Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.

esperanto@Genesis:43:15 @ Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaux Benjamenon; kaj ili levigxis kaj iris Egiptujon kaj starigxis antaux Jozef.

esperanto@Genesis:43:16 @ Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj bucxu bruton kaj pretigu; cxar kun mi mangxos tiuj homoj hodiaux tagmeze.

esperanto@Genesis:43:21 @ sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laux gxia plena pezo; tial ni gxin realportis per niaj manoj.

esperanto@Genesis:43:23 @ Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.

esperanto@Genesis:43:24 @ Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis mangxon al iliaj azenoj.

esperanto@Genesis:43:26 @ Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj klinigxis al li gxis la tero.

esperanto@Genesis:43:27 @ Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: CXu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? cxu li vivas ankoraux?

esperanto@Genesis:43:28 @ Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraux. Kaj ili klinigxis kaj jxetis sin antaux li sur la teron.

esperanto@Genesis:43:29 @ Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: CXu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.

esperanto@Genesis:43:31 @ Sed li lavis sian vizagxon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!

esperanto@Genesis:43:34 @ Kaj oni portis al ili mangxajxon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de cxiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriigxis kun li.

esperanto@Genesis:44:4 @ Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraux ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Levigxu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?

esperanto@Genesis:44:5 @ GXi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaux auxguras sur gxi! vi agis malbone!

esperanto@Genesis:44:7 @ Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!

esperanto@Genesis:44:8 @ Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni sxtelus el la domo de via sinjoro argxenton aux oron?

esperanto@Genesis:44:9 @ Tiu el viaj sklavoj, cxe kiu oni gxin trovos, mortu, kaj ankaux ni farigxu sklavoj al mia sinjoro.

esperanto@Genesis:44:10 @ Kaj li diris: GXi estu laux viaj vortoj: tiu, cxe kiu gxi trovigxos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.

esperanto@Genesis:44:11 @ Kaj rapide cxiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj cxiu malfermis sian sakon.

esperanto@Genesis:44:12 @ Kaj li sercxis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo trovigxis en la sako de Benjamen.

esperanto@Genesis:44:15 @ Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! cxu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?

esperanto@Genesis:44:16 @ Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaux tiu, en kies manoj trovigxis la pokalo.

esperanto@Genesis:44:17 @ Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano trovigxis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.

esperanto@Genesis:44:18 @ Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne kolerigxu kontraux via sklavo, cxar vi estas kiel Faraono.

esperanto@Genesis:44:19 @ Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: CXu vi havas patron aux fraton?

esperanto@Genesis:44:21 @ Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.

esperanto@Genesis:44:23 @ Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaux mia vizagxo.

esperanto@Genesis:44:24 @ Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:44:26 @ Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; cxar ni ne povas aperi antaux la vizagxo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.

esperanto@Genesis:44:27 @ Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;

esperanto@Genesis:44:28 @ sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas dissxirita; kaj mi ne vidis lin gxis nun;

esperanto@Genesis:44:29 @ se vi ankaux cxi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfelicxo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:44:30 @ Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,

esperanto@Genesis:44:31 @ tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:44:32 @ CXar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaux mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaux mia patro por cxiam.

esperanto@Genesis:44:33 @ Tial mi, via sklavo, restu anstataux la knabo kiel sklavo cxe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj.

esperanto@Genesis:44:34 @ CXar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfelicxon, kiu trafos mian patron.

esperanto@Genesis:45:1 @ Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj, kiuj staris cxirkaux li, kaj li ekkriis: Elirigu cxiujn for de mi. Kaj neniu restis cxe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.

esperanto@Genesis:45:3 @ Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; cxu mia patro vivas ankoraux? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, cxar ili konfuzigxis antaux li.

esperanto@Genesis:45:4 @ Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.

esperanto@Genesis:45:5 @ Sed nun ne afliktigxu, kaj ne bedauxru, ke vi vendis min cxi tien; cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi.

esperanto@Genesis:45:6 @ CXar nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando, sed ankoraux dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.

esperanto@Genesis:45:7 @ Kaj Dio sendis min antaux vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.

esperanto@Genesis:45:8 @ Sciu do, ne vi sendis min cxi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.

esperanto@Genesis:45:9 @ Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.

esperanto@Genesis:45:10 @ Vi logxos en la lando Gosxen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj sxafoj kaj viaj bovoj, kaj cxio, kion vi havas.

esperanto@Genesis:45:11 @ Kaj mi nutros vin tie, cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo, kaj cxio, kion vi havas.

esperanto@Genesis:45:12 @ Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaux la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia busxo parolas al vi.

esperanto@Genesis:45:13 @ Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj cxion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron cxi tien.

esperanto@Genesis:45:17 @ Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, sxargxu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan;

esperanto@Genesis:45:18 @ kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi cxion bonan en la Egipta lando, kaj vi mangxos la grasajxon de la lando.

esperanto@Genesis:45:19 @ Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu.

esperanto@Genesis:45:20 @ Kaj ne tro zorgu pri viaj ajxoj; cxar cxio bona en la Egipta lando estas al via dispono.

esperanto@Genesis:45:21 @ Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laux la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.

esperanto@Genesis:45:22 @ Al cxiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.

esperanto@Genesis:45:26 @ Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraux, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuzigxis, cxar li ne kredis al ili.

esperanto@Genesis:45:27 @ Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis.

esperanto@Genesis:45:28 @ Kaj Izrael diris: Suficxas, ke mia filo Jozef ankoraux vivas: mi iros kaj vidos lin, antaux ol mi mortos.

esperanto@Genesis:46:1 @ Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.

esperanto@Genesis:46:2 @ Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.

esperanto@Genesis:46:3 @ Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo.

esperanto@Genesis:46:4 @ Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.

esperanto@Genesis:46:5 @ Kaj Jakob levigxis el Beer-SXeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.

esperanto@Genesis:46:11 @ Kaj la filoj de Levi: Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@Genesis:46:17 @ Kaj la filoj de Asxer: Jimna kaj Jisxva kaj Jisxvi kaj Beria, kaj Serahx, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: HXeber kaj Malkiel.

esperanto@Genesis:46:29 @ Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen. Kaj kiam li ekvidis lin, li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.

esperanto@Genesis:46:30 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizagxon, cxar vi vivas ankoraux.

esperanto@Genesis:46:33 @ Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?

esperanto@Genesis:46:34 @ tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco gxis nun, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj; por ke vi enlogxigxu en la lando Gosxen; cxar cxiu pasxtisto estas abomenindajxo por la Egiptoj.

esperanto@Genesis:47:2 @ Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaux Faraono.

esperanto@Genesis:47:3 @ Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj.

esperanto@Genesis:47:4 @ Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por logxi en la lando; cxar ne ekzistas pasxtajxo por la brutoj de viaj sklavoj, cxar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj logxu en la lando Gosxen.

esperanto@Genesis:47:5 @ Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;

esperanto@Genesis:47:6 @ la lando Egipta estas antaux vi; en la plej bona loko de la lando logxigu vian patron kaj viajn fratojn; ili logxu en la lando Gosxen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.

esperanto@Genesis:47:8 @ Faraono diris al Jakob: Kian agxon vi havas?

esperanto@Genesis:47:9 @ Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

esperanto@Genesis:47:12 @ Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.

esperanto@Genesis:47:14 @ Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu trovigxis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni acxetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.

esperanto@Genesis:47:15 @ Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, cxiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaux vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?

esperanto@Genesis:47:16 @ Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.

esperanto@Genesis:47:17 @ Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro cxevaloj, sxafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro cxiuj iliaj brutoj en tiu jaro.

esperanto@Genesis:47:19 @ kial ni pereu antaux viaj okuloj, ni kaj nia tero? acxetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertigxu.

esperanto@Genesis:47:22 @ Nur la teron de la pastroj li ne acxetis; cxar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili mangxadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.

esperanto@Genesis:47:23 @ Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi acxetis vin hodiaux kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.

esperanto@Genesis:47:24 @ Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por mangxi, por vi, por cxio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.

esperanto@Genesis:47:25 @ Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.

esperanto@Genesis:47:26 @ Kaj Jozef faris gxin legxo gxis la hodiauxa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne farigxis proprajxo de Faraono.

esperanto@Genesis:47:28 @ Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la dauxro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.

esperanto@Genesis:47:29 @ Kiam alproksimigxis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkorajxon kaj fidelajxon, ne enterigu min en Egiptujo;

esperanto@Genesis:47:30 @ sed mi kusxu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.

esperanto@Genesis:48:1 @ Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.

esperanto@Genesis:48:2 @ Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito.

esperanto@Genesis:48:4 @ Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon.

esperanto@Genesis:48:5 @ Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskigxis al vi en la lando Egipta antaux mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.

esperanto@Genesis:48:6 @ Sed viaj infanoj, kiuj naskigxos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.

esperanto@Genesis:48:8 @ Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas cxi tiuj?

esperanto@Genesis:48:10 @ La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin.

esperanto@Genesis:48:11 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizagxon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi ecx vian idaron.

esperanto@Genesis:48:12 @ Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj klinigxis antaux li vizagxaltere.

esperanto@Genesis:48:16 @ la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.

esperanto@Genesis:48:17 @ Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne placxis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni gxin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.

esperanto@Genesis:48:18 @ Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, cxar cxi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.

esperanto@Genesis:48:20 @ Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.

esperanto@Genesis:48:21 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.

esperanto@Genesis:48:22 @ Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaux viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.

esperanto@Genesis:49:1 @ Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta.

esperanto@Genesis:49:2 @ Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron.

esperanto@Genesis:49:3 @ Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;

esperanto@Genesis:49:4 @ Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

esperanto@Genesis:49:5 @ Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,

esperanto@Genesis:49:6 @ En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.

esperanto@Genesis:49:7 @ Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.

esperanto@Genesis:49:8 @ Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.

esperanto@Genesis:49:9 @ Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?

esperanto@Genesis:49:11 @ Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.

esperanto@Genesis:49:12 @ Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.

esperanto@Genesis:49:15 @ Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo.

esperanto@Genesis:49:18 @ Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.

esperanto@Genesis:49:25 @ La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.

esperanto@Genesis:49:26 @ La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.

esperanto@Genesis:49:27 @ Benjamen estas lupo karnosxira; Matene li mangxos cxasakiron, Kaj vespere li dividos rabajxon.

esperanto@Genesis:49:29 @ Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektigxas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu trovigxas sur la kampo de Efron la HXetido,

esperanto@Genesis:49:30 @ en la duobla kampa kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham acxetis kune kun la kampo de Efron la HXetido kiel tomban posedajxon.

esperanto@Genesis:50:1 @ Tiam Jozef jxetis sin sur la vizagxon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.

esperanto@Genesis:50:4 @ Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:

esperanto@Genesis:50:5 @ Mia patro jxurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.

esperanto@Genesis:50:6 @ Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li jxurigis vin.

esperanto@Genesis:50:11 @ Kiam la logxantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: GXi estas granda funebro cxe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. GXi estas transe de Jordan.

esperanto@Genesis:50:15 @ Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?

esperanto@Genesis:50:16 @ Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaux sia morto jene:

esperanto@Genesis:50:17 @ Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, cxar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.

esperanto@Genesis:50:18 @ Kaj iris liaj fratoj mem kaj jxetis sin teren antaux li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.

esperanto@Genesis:50:20 @ Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.

esperanto@Genesis:50:21 @ Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.

esperanto@Genesis:50:22 @ Kaj Jozef logxis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.

esperanto@Genesis:50:23 @ Kaj Jozef vidis cxe Efraim infanojn gxis la tria generacio; ankaux la infanoj de Mahxir, filo de Manase, naskigxis sur la genuoj de Jozef.

esperanto@Genesis:50:24 @ Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el cxi tiu lando en la landon, pri kiu Li jxuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.

esperanto@Genesis:50:25 @ Kaj Jozef jxurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie.

esperanto@Exodus:1:2 @ Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;

esperanto@Exodus:1:11 @ Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

esperanto@Exodus:1:14 @ Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

esperanto@Exodus:1:16 @ Li diris:Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la kusxejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu sxin vivi.

esperanto@Exodus:1:17 @ Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.

esperanto@Exodus:1:18 @ Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la akusxistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?

esperanto@Exodus:1:19 @ Tiam la akusxistinoj diris al Faraono:Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:antaux ol venas al ili la akusxistino, ili jam estas naskintaj.

esperanto@Exodus:1:22 @ Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:CXiun filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.

esperanto@Exodus:2:1 @ Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.

esperanto@Exodus:2:2 @ Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.

esperanto@Exodus:2:3 @ Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.

esperanto@Exodus:2:5 @ Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. SXi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.

esperanto@Exodus:2:6 @ SXi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris:GXi estas el la Hebreaj infanoj.

esperanto@Exodus:2:7 @ Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:CXu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi nutru por vi la infanon?

esperanto@Exodus:2:9 @ Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Prenu cxi tiun infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris gxin.

esperanto@Exodus:2:11 @ En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.

esperanto@Exodus:2:12 @ Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo.

esperanto@Exodus:2:13 @ Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon?

esperanto@Exodus:2:14 @ Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.

esperanto@Exodus:2:16 @ La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.

esperanto@Exodus:2:17 @ Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn.

esperanto@Exodus:2:18 @ Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux?

esperanto@Exodus:2:19 @ Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn.

esperanto@Exodus:2:20 @ Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon.

esperanto@Exodus:3:2 @ Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas.

esperanto@Exodus:3:4 @ La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetajxo, kaj diris:Moseo, Moseo! Kaj tiu diris:Jen mi estas.

esperanto@Exodus:3:5 @ Kaj Li diris:Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.

esperanto@Exodus:3:6 @ Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.

esperanto@Exodus:3:7 @ Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn.

esperanto@Exodus:3:8 @ Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

esperanto@Exodus:3:9 @ Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

esperanto@Exodus:3:10 @ Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.

esperanto@Exodus:3:12 @ Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto.

esperanto@Exodus:3:13 @ Kaj Moseo diris al Dio:Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili:La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi:Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?

esperanto@Exodus:3:14 @ Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi.

esperanto@Exodus:3:15 @ Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj.

esperanto@Exodus:3:16 @ Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

esperanto@Exodus:3:17 @ Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Exodus:3:18 @ Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:3:19 @ Sed Mi scias, ke la regxo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano.

esperanto@Exodus:3:20 @ Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per cxiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li lasos vin iri.

esperanto@Exodus:3:21 @ Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.

esperanto@Exodus:3:22 @ CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

esperanto@Exodus:4:1 @ Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo?

esperanto@Exodus:4:2 @ Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon.

esperanto@Exodus:4:4 @ Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en lia mano),

esperanto@Exodus:4:5 @ por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.

esperanto@Exodus:4:6 @ Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo.

esperanto@Exodus:4:7 @ Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno);

esperanto@Exodus:4:8 @ kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo.

esperanto@Exodus:4:9 @ Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.

esperanto@Exodus:4:10 @ Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas nelertan busxon kaj nelertan langon.

esperanto@Exodus:4:11 @ Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?

esperanto@Exodus:4:12 @ Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.

esperanto@Exodus:4:14 @ Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro.

esperanto@Exodus:4:15 @ Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.

esperanto@Exodus:4:16 @ Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos por li anstataux Dio.

esperanto@Exodus:4:17 @ Kaj cxi tiun bastonon prenu en vian manon; per gxi vi faros la signojn.

esperanto@Exodus:4:18 @ Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.

esperanto@Exodus:4:19 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo:Iru, revenu Egiptujon; cxar mortis cxiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.

esperanto@Exodus:4:21 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.

esperanto@Exodus:4:22 @ Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael;

esperanto@Exodus:4:23 @ kaj Mi diras al vi:Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.

esperanto@Exodus:4:25 @ sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fiancxo vi estas por mi.

esperanto@Exodus:4:31 @ Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

esperanto@Exodus:5:4 @ Sed la regxo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de gxiaj laboroj? iru al viaj laboroj.

esperanto@Exodus:5:5 @ Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!

esperanto@Exodus:5:10 @ Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon;

esperanto@Exodus:5:11 @ iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.

esperanto@Exodus:5:13 @ Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.

esperanto@Exodus:5:14 @ Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun?

esperanto@Exodus:5:15 @ La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?

esperanto@Exodus:5:16 @ Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.

esperanto@Exodus:5:17 @ Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:5:18 @ Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.

esperanto@Exodus:5:19 @ Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, cxar estas dirite:Ne malgrandigu la cxiutagan nombron de viaj brikoj.

esperanto@Exodus:5:21 @ Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.

esperanto@Exodus:5:22 @ Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?

esperanto@Exodus:5:23 @ De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

esperanto@Exodus:6:1 @ Sed la Eternulo diris al Moseo:Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; cxar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.

esperanto@Exodus:6:6 @ Tial diru al la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj jugxoj.

esperanto@Exodus:6:7 @ Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.

esperanto@Exodus:6:8 @ Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo.

esperanto@Exodus:6:16 @ Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.

esperanto@Exodus:6:18 @ Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj HXebron kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.

esperanto@Exodus:6:19 @ Kaj la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux ilia naskigxo.

esperanto@Exodus:6:20 @ Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.

esperanto@Exodus:6:25 @ Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj.

esperanto@Exodus:6:29 @ la Eternulo diris al Moseo jene:Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, regxo de Egiptujo, cxion, kion Mi diras al vi.

esperanto@Exodus:7:1 @ Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.

esperanto@Exodus:7:2 @ Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

esperanto@Exodus:7:4 @ Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.

esperanto@Exodus:7:7 @ Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

esperanto@Exodus:7:9 @ Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento.

esperanto@Exodus:7:15 @ Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.

esperanto@Exodus:7:16 @ Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.

esperanto@Exodus:7:17 @ Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon.

esperanto@Exodus:7:19 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj.

esperanto@Exodus:7:20 @ Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.

esperanto@Exodus:7:21 @ Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:7:24 @ Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.

esperanto@Exodus:8:2 @ Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;

esperanto@Exodus:8:3 @ kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;

esperanto@Exodus:8:4 @ kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn viajn servantojn rampos la ranoj.

esperanto@Exodus:8:5 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:8:9 @ Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.

esperanto@Exodus:8:10 @ Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:8:11 @ Kaj forigxos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.

esperanto@Exodus:8:15 @ Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Exodus:8:16 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:8:18 @ Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.

esperanto@Exodus:8:20 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene, kaj starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru servon al Mi.

esperanto@Exodus:8:21 @ CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.

esperanto@Exodus:8:22 @ Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.

esperanto@Exodus:8:23 @ Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos tiu signo.

esperanto@Exodus:8:25 @ Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.

esperanto@Exodus:8:28 @ Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi.

esperanto@Exodus:8:29 @ Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:9:2 @ CXar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,

esperanto@Exodus:9:3 @ jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la sxafoj; estos sur ili tre forta pesto.

esperanto@Exodus:9:7 @ Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.

esperanto@Exodus:9:8 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la cxielo antaux la okuloj de Faraono.

esperanto@Exodus:9:11 @ Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.

esperanto@Exodus:9:13 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

esperanto@Exodus:9:14 @ CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.

esperanto@Exodus:9:15 @ CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;

esperanto@Exodus:9:16 @ sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

esperanto@Exodus:9:17 @ Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.

esperanto@Exodus:9:18 @ Jen morgaux en cxi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun.

esperanto@Exodus:9:19 @ Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.

esperanto@Exodus:9:22 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:9:23 @ Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:9:28 @ Pregxu al la Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.

esperanto@Exodus:9:29 @ Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.

esperanto@Exodus:9:30 @ Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la Eternulon.

esperanto@Exodus:9:31 @ La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, cxar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burgxonojn;

esperanto@Exodus:9:34 @ Kiam Faraono vidis, ke cxesigxis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.

esperanto@Exodus:10:2 @ kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Exodus:10:3 @ Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

esperanto@Exodus:10:4 @ CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;

esperanto@Exodus:10:5 @ kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;

esperanto@Exodus:10:6 @ kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.

esperanto@Exodus:10:7 @ Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?

esperanto@Exodus:10:8 @ Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?

esperanto@Exodus:10:10 @ Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian malbonan intencon?

esperanto@Exodus:10:11 @ Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.

esperanto@Exodus:10:12 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo.

esperanto@Exodus:10:16 @ Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.

esperanto@Exodus:10:17 @ Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.

esperanto@Exodus:10:19 @ Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.

esperanto@Exodus:10:21 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.

esperanto@Exodus:10:23 @ Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.

esperanto@Exodus:10:24 @ Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.

esperanto@Exodus:10:25 @ Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:10:26 @ Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

esperanto@Exodus:10:28 @ Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.

esperanto@Exodus:10:29 @ Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.

esperanto@Exodus:11:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.

esperanto@Exodus:11:2 @ Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.

esperanto@Exodus:11:5 @ Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.

esperanto@Exodus:11:7 @ Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:11:8 @ Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

esperanto@Exodus:11:9 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:12:2 @ CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.

esperanto@Exodus:12:5 @ La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

esperanto@Exodus:12:8 @ Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.

esperanto@Exodus:12:11 @ Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.

esperanto@Exodus:12:13 @ Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:12:14 @ Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.

esperanto@Exodus:12:15 @ Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

esperanto@Exodus:12:16 @ Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

esperanto@Exodus:12:17 @ Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.

esperanto@Exodus:12:19 @ Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.

esperanto@Exodus:12:20 @ Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

esperanto@Exodus:12:21 @ Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon.

esperanto@Exodus:12:22 @ Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.

esperanto@Exodus:12:23 @ Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

esperanto@Exodus:12:24 @ Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne.

esperanto@Exodus:12:25 @ Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.

esperanto@Exodus:12:26 @ Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?

esperanto@Exodus:12:27 @ tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.

esperanto@Exodus:12:30 @ Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.

esperanto@Exodus:12:31 @ Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris:Levigxu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.

esperanto@Exodus:12:32 @ Ankaux viajn sxafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.

esperanto@Exodus:12:37 @ Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.

esperanto@Exodus:12:39 @ Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, cxar gxi ankoraux ne fermentis; cxar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili ecx ne pretigis al si mangxajxon.

esperanto@Exodus:12:44 @ Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.

esperanto@Exodus:12:46 @ En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.

esperanto@Exodus:12:48 @ Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.

esperanto@Exodus:12:49 @ La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.

esperanto@Exodus:13:3 @ Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru cxi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne mangxu fermentajxon.

esperanto@Exodus:13:4 @ Hodiaux vi eliras, en la monato Abib.

esperanto@Exodus:13:5 @ Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato.

esperanto@Exodus:13:7 @ Macoj estu mangxataj dum la sep tagoj, kaj ne vidigxu cxe vi fermentajxo kaj ne vidigxu cxe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.

esperanto@Exodus:13:8 @ Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante:GXi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo.

esperanto@Exodus:13:9 @ Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.

esperanto@Exodus:13:11 @ Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li jxuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos gxin al vi,

esperanto@Exodus:13:12 @ tiam transdonadu cxiun utermalferminton al la Eternulo, kaj cxiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.

esperanto@Exodus:13:13 @ Kaj cxiun unuenaskiton el la azenoj elacxetu per sxafido; kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon; kaj cxiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elacxetu.

esperanto@Exodus:13:14 @ Kaj kiam via filo morgaux vin demandos, dirante:Kio tio estas? tiam diru al li:Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;

esperanto@Exodus:13:15 @ kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo gxis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo cxiun utermalfermintan virseksulon, kaj cxiun unuenaskiton el miaj filoj mi elacxetas.

esperanto@Exodus:13:16 @ Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.

esperanto@Exodus:13:17 @ Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filisxta, kiu estis proksima; cxar Dio diris:Eble la popolo pentos, kiam gxi ekvidos militon, kaj gxi reiros Egiptujon.

esperanto@Exodus:13:19 @ Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, cxar tiu jxurigis la Izraelidojn, dirante:Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi.

esperanto@Exodus:13:20 @ Kaj ili elmovigxis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.

esperanto@Exodus:14:10 @ Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

esperanto@Exodus:14:11 @ Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?

esperanto@Exodus:14:12 @ Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.

esperanto@Exodus:14:13 @ Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.

esperanto@Exodus:14:14 @ La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

esperanto@Exodus:14:15 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.

esperanto@Exodus:14:16 @ Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.

esperanto@Exodus:14:17 @ Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

esperanto@Exodus:14:19 @ Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;

esperanto@Exodus:14:20 @ kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.

esperanto@Exodus:14:26 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn.

esperanto@Exodus:14:30 @ Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

esperanto@Exodus:14:31 @ Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

esperanto@Exodus:15:1 @ Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

esperanto@Exodus:15:3 @ La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

esperanto@Exodus:15:6 @ Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

esperanto@Exodus:15:7 @ Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon.

esperanto@Exodus:15:8 @ De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro.

esperanto@Exodus:15:9 @ La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

esperanto@Exodus:15:10 @ Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.

esperanto@Exodus:15:11 @ Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

esperanto@Exodus:15:12 @ Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.

esperanto@Exodus:15:13 @ Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.

esperanto@Exodus:15:16 @ Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

esperanto@Exodus:15:17 @ Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

esperanto@Exodus:15:20 @ Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

esperanto@Exodus:15:21 @ Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

esperanto@Exodus:15:22 @ Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto SXur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon.

esperanto@Exodus:15:23 @ Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara.

esperanto@Exodus:15:25 @ Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis.

esperanto@Exodus:15:26 @ Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

esperanto@Exodus:16:1 @ Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:16:3 @ Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.

esperanto@Exodus:16:4 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.

esperanto@Exodus:16:6 @ Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:16:7 @ Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni?

esperanto@Exodus:16:8 @ Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

esperanto@Exodus:16:9 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon.

esperanto@Exodus:16:12 @ Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Exodus:16:14 @ Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero.

esperanto@Exodus:16:15 @ Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

esperanto@Exodus:16:16 @ Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo.

esperanto@Exodus:16:18 @ Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi.

esperanto@Exodus:16:23 @ Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno.

esperanto@Exodus:16:25 @ Kaj Moseo diris:Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo.

esperanto@Exodus:16:26 @ Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos.

esperanto@Exodus:16:27 @ En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.

esperanto@Exodus:16:28 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?

esperanto@Exodus:16:29 @ Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.

esperanto@Exodus:16:32 @ Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Plenigu per gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:16:33 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu gxin antaux la Eternulo, por ke gxi estu konservata en viaj generacioj.

esperanto@Exodus:16:34 @ Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi.

esperanto@Exodus:17:1 @ La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

esperanto@Exodus:17:2 @ Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?

esperanto@Exodus:17:3 @ Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?

esperanto@Exodus:17:5 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Preteriru antaux la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la cxefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.

esperanto@Exodus:17:6 @ Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

esperanto@Exodus:17:7 @ Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:CXu la Eternulo estas inter ni, aux ne?

esperanto@Exodus:17:9 @ Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.

esperanto@Exodus:17:11 @ Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.

esperanto@Exodus:18:3 @ kaj sxiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gersxom; cxar la patro diris:Mi estis fremdulo en fremda lando;

esperanto@Exodus:18:4 @ kaj la dua havis la nomon Eliezer, cxar tiu diris:La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraux la glavo de Faraono.

esperanto@Exodus:18:6 @ Kaj li dirigis al Moseo:Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaux via edzino kaj sxiaj du filoj kun sxi.

esperanto@Exodus:18:8 @ Kaj Moseo rakontis al sia bopatro cxion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.

esperanto@Exodus:18:9 @ Jitro gxojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj.

esperanto@Exodus:18:10 @ Kaj Jitro diris:Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj.

esperanto@Exodus:18:14 @ Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero?

esperanto@Exodus:18:17 @ Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras.

esperanto@Exodus:18:18 @ Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.

esperanto@Exodus:18:19 @ Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.

esperanto@Exodus:18:21 @ Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.

esperanto@Exodus:18:22 @ Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

esperanto@Exodus:18:23 @ Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.

esperanto@Exodus:18:25 @ Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj.

esperanto@Exodus:19:4 @ Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

esperanto@Exodus:19:5 @ Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

esperanto@Exodus:19:6 @ Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:19:9 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

esperanto@Exodus:19:12 @ Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita.

esperanto@Exodus:19:13 @ Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.

esperanto@Exodus:19:14 @ Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.

esperanto@Exodus:19:15 @ Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.

esperanto@Exodus:19:18 @ Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

esperanto@Exodus:19:21 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam multaj el ili falus.

esperanto@Exodus:19:23 @ Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.

esperanto@Exodus:19:24 @ Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.

esperanto@Exodus:20:2 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

esperanto@Exodus:20:3 @ Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.

esperanto@Exodus:20:4 @ Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;

esperanto@Exodus:20:5 @ ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

esperanto@Exodus:20:7 @ Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

esperanto@Exodus:20:8 @ Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.

esperanto@Exodus:20:9 @ Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;

esperanto@Exodus:20:10 @ sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;

esperanto@Exodus:20:12 @ Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Exodus:20:16 @ Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

esperanto@Exodus:20:17 @ Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

esperanto@Exodus:20:18 @ Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumigxadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retirigxis kun teruro kaj starigxis malproksime.

esperanto@Exodus:20:19 @ Kaj ili diris al Moseo:Parolu vi kun ni, kaj ni auxskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.

esperanto@Exodus:20:20 @ Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.

esperanto@Exodus:20:22 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo.

esperanto@Exodus:20:23 @ Ne faru antaux Mi diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.

esperanto@Exodus:20:24 @ Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.

esperanto@Exodus:20:25 @ Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos.

esperanto@Exodus:20:26 @ Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.

esperanto@Exodus:21:1 @ Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:

esperanto@Exodus:21:2 @ Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.

esperanto@Exodus:21:7 @ Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj.

esperanto@Exodus:21:10 @ Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi.

esperanto@Exodus:21:13 @ Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.

esperanto@Exodus:21:19 @ se li levigxos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.

esperanto@Exodus:21:20 @ Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;

esperanto@Exodus:21:21 @ sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono.

esperanto@Exodus:21:22 @ Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj.

esperanto@Exodus:21:26 @ Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aux de sia sklavino kaj difektos gxin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.

esperanto@Exodus:21:27 @ Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aux denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.

esperanto@Exodus:21:28 @ Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.

esperanto@Exodus:21:29 @ Sed se la bovo estis kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu.

esperanto@Exodus:21:32 @ Se iun sklavon aux sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti sxtonmortigita.

esperanto@Exodus:21:35 @ Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke gxi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro gxi, kaj ankaux la kadavron ili dividu.

esperanto@Exodus:22:1 @ Se iu sxtelos bovon aux sxafon kaj bucxos gxin aux vendos gxin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar sxafojn pro la sxafo.

esperanto@Exodus:22:4 @ Se la sxtelitajxo, cxu gxi estas bovo, cxu azeno, cxu sxafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.

esperanto@Exodus:22:5 @ Se iu difektos kampon aux vinberejon, lasante sian bruton, ke gxi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonajxo el sia kampo kaj per plejbonajxo el sia vinberejo.

esperanto@Exodus:22:7 @ Se iu donos al sia proksimulo monon aux uzatajxojn, por konservi, kaj ili estos sxtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la sxtelinto estos trovita, li kompensu duoble.

esperanto@Exodus:22:8 @ Se la sxtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj jxuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenajxon de sia proksimulo.

esperanto@Exodus:22:10 @ Se iu donos al sia proksimulo azenon aux bovon aux sxafon aux alian bruton, por konservi, kaj gxi mortos aux estos difektita aux forkaptita, kaj neniu tion vidos,

esperanto@Exodus:22:16 @ Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fiancxinigita, kaj kusxos kun sxi, tiam li donu al sxi doton kaj prenu sxin al si kiel edzinon.

esperanto@Exodus:22:17 @ Se sxia patro ne volos doni sxin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.

esperanto@Exodus:22:18 @ Sorcxistinon ne lasu vivi.

esperanto@Exodus:22:21 @ Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:22:22 @ Vidvinon kaj orfon ne premu.

esperanto@Exodus:22:23 @ Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi auxdos ilian krion;

esperanto@Exodus:22:24 @ kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

esperanto@Exodus:22:25 @ Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malricxulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.

esperanto@Exodus:22:26 @ Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiajxon, tiam antaux la subiro de la suno redonu gxin al li;

esperanto@Exodus:22:28 @ Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.

esperanto@Exodus:22:29 @ Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.

esperanto@Exodus:22:30 @ Tiel same agu kun via bovo kaj via sxafo; sep tagojn gxi restu kun sia patrino, en la oka tago donu gxin al Mi.

esperanto@Exodus:22:31 @ Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, dissxiritan sur la kampo, ne mangxu; al hundo jxetu gxin.

esperanto@Exodus:23:1 @ Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

esperanto@Exodus:23:4 @ Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li.

esperanto@Exodus:23:5 @ Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.

esperanto@Exodus:23:6 @ Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.

esperanto@Exodus:23:7 @ De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.

esperanto@Exodus:23:8 @ Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.

esperanto@Exodus:23:9 @ Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:23:10 @ Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn;

esperanto@Exodus:23:11 @ sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.

esperanto@Exodus:23:12 @ Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.

esperanto@Exodus:23:13 @ Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo.

esperanto@Exodus:23:15 @ La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;

esperanto@Exodus:23:16 @ ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.

esperanto@Exodus:23:17 @ Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Exodus:23:19 @ La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

esperanto@Exodus:23:20 @ Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.

esperanto@Exodus:23:21 @ Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.

esperanto@Exodus:23:22 @ Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.

esperanto@Exodus:23:23 @ Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

esperanto@Exodus:23:25 @ Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.

esperanto@Exodus:23:26 @ Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.

esperanto@Exodus:23:27 @ Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.

esperanto@Exodus:23:28 @ Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi.

esperanto@Exodus:23:29 @ Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.

esperanto@Exodus:23:30 @ Iom post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj posedos la landon.

esperanto@Exodus:23:31 @ Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

esperanto@Exodus:23:33 @ Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.

esperanto@Exodus:24:1 @ Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.

esperanto@Exodus:24:4 @ Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.

esperanto@Exodus:24:5 @ Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.

esperanto@Exodus:24:8 @ Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.

esperanto@Exodus:24:10 @ Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara.

esperanto@Exodus:24:11 @ Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.

esperanto@Exodus:24:12 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.

esperanto@Exodus:24:13 @ Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.

esperanto@Exodus:24:14 @ Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.

esperanto@Exodus:25:3 @ Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro,

esperanto@Exodus:25:5 @ kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,

esperanto@Exodus:25:9 @ Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

esperanto@Exodus:25:16 @ Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.

esperanto@Exodus:25:20 @ Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

esperanto@Exodus:25:21 @ Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.

esperanto@Exodus:25:22 @ Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:25:40 @ Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

esperanto@Exodus:26:3 @ Kvin tapisxoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapisxoj estu ankaux kunigitaj unu kun la alia.

esperanto@Exodus:26:5 @ Kvindek masxojn faru sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn faru sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estas la dua flanko de la kunigxo; la masxoj devas esti reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

esperanto@Exodus:26:6 @ Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo farigxu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:26:9 @ Kaj kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo.

esperanto@Exodus:26:10 @ Kaj faru kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

esperanto@Exodus:26:11 @ Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:26:14 @ Kaj faru kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

esperanto@Exodus:26:26 @ Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

esperanto@Exodus:26:27 @ kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

esperanto@Exodus:26:28 @ Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj sxovigxu de unu fino gxis la alia.

esperanto@Exodus:26:30 @ Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

esperanto@Exodus:26:33 @ Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.

esperanto@Exodus:26:37 @ kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.

esperanto@Exodus:27:1 @ Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj.

esperanto@Exodus:27:8 @ Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

esperanto@Exodus:27:12 @ Sed lauxlargxe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.

esperanto@Exodus:27:13 @ Kaj lauxlargxe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj.

esperanto@Exodus:27:14 @ Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

esperanto@Exodus:27:15 @ Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

esperanto@Exodus:27:18 @ La longo de la korto estu cent ulnoj, la largxo cxie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; cxio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro.

esperanto@Exodus:27:20 @ Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.

esperanto@Exodus:28:1 @ Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.

esperanto@Exodus:28:2 @ Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.

esperanto@Exodus:28:4 @ Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

esperanto@Exodus:28:17 @ Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;

esperanto@Exodus:28:18 @ kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

esperanto@Exodus:28:19 @ kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

esperanto@Exodus:28:20 @ kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.

esperanto@Exodus:28:28 @ Kaj oni alligu la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo.

esperanto@Exodus:28:41 @ Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.

esperanto@Exodus:28:43 @ Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.

esperanto@Exodus:29:1 @ Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn;

esperanto@Exodus:29:3 @ Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn.

esperanto@Exodus:29:10 @ Kaj alvenigu la bovidon antaux la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.

esperanto@Exodus:29:11 @ Kaj bucxu la bovidon antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:29:12 @ Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elversxu cxe la bazo de la altaro.

esperanto@Exodus:29:14 @ Kaj la karnon de la bovido kaj gxian felon kaj gxian malpurajxon forbruligu per fajro ekster la tendaro; gxi estas pekofero.

esperanto@Exodus:29:15 @ Kaj unu virsxafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

esperanto@Exodus:29:16 @ Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe.

esperanto@Exodus:29:17 @ Kaj la virsxafon dishaku en partojn, kaj lavu gxian internajxon kaj gxiajn krurojn, kaj metu ilin sur gxiajn partojn kaj sur gxian kapon.

esperanto@Exodus:29:18 @ Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.

esperanto@Exodus:29:19 @ Kaj prenu la duan virsxafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

esperanto@Exodus:29:20 @ Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu iom el gxia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Exodus:29:22 @ Kaj prenu de la virsxafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, cxar tio estas virsxafo de konsekrado;

esperanto@Exodus:29:26 @ Kaj prenu la brustajxon de la virsxafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estos via parto.

esperanto@Exodus:29:27 @ Kaj sanktigu la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virsxafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj;

esperanto@Exodus:29:30 @ Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataux li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.

esperanto@Exodus:29:31 @ Kaj la virsxafon de konsekrado prenu, kaj kuiru gxian viandon sur sankta loko.

esperanto@Exodus:29:32 @ Kaj Aaron kaj liaj filoj mangxu la viandon de la virsxafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:29:34 @ Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom gxis la mateno, tiam forbruligu la restajxon per fajro; gxi ne estu mangxata, cxar gxi estas sankta.

esperanto@Exodus:29:35 @ Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi cxion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.

esperanto@Exodus:29:36 @ Kaj propekan bovidon oferu cxiutage por senpekigxo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur gxi, kaj oleu gxin, por gxin sanktigi.

esperanto@Exodus:29:38 @ Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam;

esperanto@Exodus:29:40 @ kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.

esperanto@Exodus:29:42 @ cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi.

esperanto@Exodus:30:6 @ Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.

esperanto@Exodus:30:8 @ Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn cxirkaux vespero, li incensu; gxi estu cxiama incensado antaux la Eternulo en viaj generacioj.

esperanto@Exodus:30:10 @ Kaj cxiopardonan oferon Aaron alportos sur gxiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la cxiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur gxi cxiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktajxo antaux la Eternulo.

esperanto@Exodus:30:12 @ Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.

esperanto@Exodus:30:15 @ La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

esperanto@Exodus:30:16 @ Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

esperanto@Exodus:30:20 @ kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo,

esperanto@Exodus:30:23 @ Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,

esperanto@Exodus:30:24 @ kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.

esperanto@Exodus:30:31 @ Kaj al la Izraelidoj diru jene:Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.

esperanto@Exodus:30:32 @ Sur homan karnon gxi ne estu versxata, kaj laux gxia konsisto ne faru ion similan; gxi estas sankta, gxi estu sankta por vi.

esperanto@Exodus:30:34 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio;

esperanto@Exodus:30:36 @ Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el gxi antaux la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktajxo gxi estu por vi.

esperanto@Exodus:30:37 @ Kaj laux la incensajxo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta gxi estu al vi por la Eternulo.

esperanto@Exodus:31:6 @ Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:

esperanto@Exodus:31:11 @ kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.

esperanto@Exodus:31:13 @ Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.

esperanto@Exodus:31:14 @ Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo.

esperanto@Exodus:32:1 @ Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li:Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.

esperanto@Exodus:32:2 @ Tiam diris al ili Aaron:Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi.

esperanto@Exodus:32:4 @ Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:32:5 @ Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaux gxi; kaj Aaron proklamis kaj diris:Morgaux estos festo de la Eternulo.

esperanto@Exodus:32:6 @ Kaj ili levigxis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.

esperanto@Exodus:32:7 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Iru, iru malsupren; cxar malvirtigxis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:32:8 @ Rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorklinigxis al gxi kaj alportis al gxi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:32:9 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Mi vidas cxi tiun popolon, gxi estas popolo malmolnuka.

esperanto@Exodus:32:10 @ Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraux ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.

esperanto@Exodus:32:11 @ Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraux Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?

esperanto@Exodus:32:12 @ Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo.

esperanto@Exodus:32:13 @ Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.

esperanto@Exodus:32:19 @ Kiam li alproksimigxis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forjxetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.

esperanto@Exodus:32:20 @ Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis gxin per fajro kaj disfrakasis gxis pulvoreco kaj dissxutis sur akvo kaj trinkigis gxin al la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:32:21 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Kion faris al vi cxi tiu poplo, ke vi venigis sur gxin grandan pekon?

esperanto@Exodus:32:22 @ Kaj Aaron diris:Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;

esperanto@Exodus:32:23 @ ili diris al mi:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.

esperanto@Exodus:32:24 @ Kaj mi diris al ili:Kiu havas oron, tiu deprenu gxin; kaj ili donis al mi, kaj mi jxetis gxin en fajron, kaj eliris cxi tiu bovido.

esperanto@Exodus:32:25 @ CXar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, cxar Aaron sendisciplinigis gxin gxis honto antaux la malamikoj,

esperanto@Exodus:32:26 @ tial Moseo starigxis cxe la pordego de la tendaro, kaj diris:Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektigxis al li cxiuj idoj de Levi.

esperanto@Exodus:32:28 @ Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago cxirkaux tri mil homoj.

esperanto@Exodus:32:29 @ Kaj Moseo diris:Konsekru vin hodiaux al la Eternulo, cxiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaux beno.

esperanto@Exodus:32:30 @ La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.

esperanto@Exodus:32:32 @ nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.

esperanto@Exodus:32:34 @ Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

esperanto@Exodus:32:35 @ Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.

esperanto@Exodus:33:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru, eliru el cxi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos.

esperanto@Exodus:33:2 @ Kaj Mi sendos antaux vi angxelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn.

esperanto@Exodus:33:3 @ Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; cxar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.

esperanto@Exodus:33:5 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al la Izraelidoj:Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamajxojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.

esperanto@Exodus:33:7 @ Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis gxin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis gxin Tabernaklo de Kunveno; kaj cxiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.

esperanto@Exodus:33:8 @ Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo levigxadis, kaj cxiu starigxadis cxe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, gxis li eniris en la tabernaklon.

esperanto@Exodus:33:9 @ Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, mallevigxadis nuba kolono kaj starigxadis cxe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.

esperanto@Exodus:33:10 @ Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris cxe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo levigxadis kaj adorklinigxadis cxiu cxe la pordo de sia tendo.

esperanto@Exodus:33:11 @ Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizagxon kontraux vizagxo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne forigxadis el la tabernaklo.

esperanto@Exodus:33:12 @ Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku cxi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laux via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.

esperanto@Exodus:33:13 @ Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke cxi tiu popolo estas Via popolo.

esperanto@Exodus:33:14 @ Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon.

esperanto@Exodus:33:15 @ Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie.

esperanto@Exodus:33:16 @ Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero.

esperanto@Exodus:33:17 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.

esperanto@Exodus:33:18 @ Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron.

esperanto@Exodus:33:19 @ Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

esperanto@Exodus:33:20 @ Kaj Li diris:Vi ne povas vidi Mian vizagxon, cxar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.

esperanto@Exodus:33:22 @ Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi sxirmos vin per Mia mano, gxis Mi pasos.

esperanto@Exodus:33:23 @ Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantauxan flankon, sed Mia vizagxo ne estos videbla.

esperanto@Exodus:34:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis.

esperanto@Exodus:34:3 @ Kaj neniu supreniru kun vi, kaj ankaux neniu montrigxu sur la tuta monto; ecx sxafo aux bovo ne pasxtigxu antaux tiu monto.

esperanto@Exodus:34:4 @ Kaj li skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo levigxis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du sxtonajn tabelojn.

esperanto@Exodus:34:5 @ Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo, kaj Moseo starigxis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.

esperanto@Exodus:34:9 @ Kaj li diris:Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, cxar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedajxo.

esperanto@Exodus:34:10 @ Kaj Li diris:Jen Mi faros interligon; antaux via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Mi faros por vi.

esperanto@Exodus:34:11 @ Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn.

esperanto@Exodus:34:12 @ Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi;

esperanto@Exodus:34:14 @ CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.

esperanto@Exodus:34:15 @ Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj,

esperanto@Exodus:34:16 @ kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.

esperanto@Exodus:34:17 @ Diojn fanditajn ne faru al vi.

esperanto@Exodus:34:18 @ La feston de macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, cxar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.

esperanto@Exodus:34:19 @ CXio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; cxiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aux sxafo.

esperanto@Exodus:34:20 @ Utermalferminton el azenoj elacxetu per sxafido:kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elacxetu. Kaj oni ne montrigxu antaux Mi kun malplenaj manoj.

esperanto@Exodus:34:22 @ Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.

esperanto@Exodus:34:23 @ Tri fojojn en la jaro cxiuj viaj virseksuloj aperu antaux la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Exodus:34:24 @ CXar Mi forpelos gentojn antaux vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montrigxi antaux la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.

esperanto@Exodus:34:26 @ La komencajxon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

esperanto@Exodus:34:27 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu al vi cxi tiujn vortojn, cxar laux cxi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.

esperanto@Exodus:34:29 @ Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la hauxto de lia vizagxo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.

esperanto@Exodus:34:30 @ Kaj Aaron kaj cxiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la hauxto de lia vizagxo lumradias; kaj ili timis alproksimigxi al li.

esperanto@Exodus:34:33 @ Kiam Moseo cxesis paroli al ili, li metis sur sian vizagxon kovrotukon.

esperanto@Exodus:34:35 @ Kaj la Izraelidoj vidis, ke la hauxto de la vizagxo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizagxon, gxis li eniris, por paroli kun Li.

esperanto@Exodus:35:1 @ Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:

esperanto@Exodus:35:2 @ Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; cxiu, kiu faros en gxi laboron, estu mortigita.

esperanto@Exodus:35:3 @ Ne bruligu fajron en cxiuj viaj logxejoj en la tago sabata.

esperanto@Exodus:35:5 @ Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron,

esperanto@Exodus:35:7 @ kaj virsxafajn felojn rugxe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,

esperanto@Exodus:35:10 @ Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo:

esperanto@Exodus:35:22 @ Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:35:23 @ Kaj cxiu, cxe kiu trovigxis blua teksajxo, aux purpura, aux rugxa, aux bisino, aux kapra lano, aux sxafaj feloj rugxaj, aux antilopaj feloj, alportis.

esperanto@Exodus:35:24 @ CXiu, kiu oferis argxenton aux kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj cxiu, cxe kiu trovigxis akacia ligno por cxia bezono de la servado, alportis gxin.

esperanto@Exodus:35:25 @ Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon.

esperanto@Exodus:35:26 @ Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon.

esperanto@Exodus:35:29 @ CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:36:6 @ Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.

esperanto@Exodus:36:10 @ Kaj li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaux unu kun la alia.

esperanto@Exodus:36:12 @ Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

esperanto@Exodus:36:13 @ Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.

esperanto@Exodus:36:16 @ Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.

esperanto@Exodus:36:17 @ Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

esperanto@Exodus:36:18 @ Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:36:19 @ Kaj li faris kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

esperanto@Exodus:36:22 @ CXiu tabulo havis du pivotojn, algxustigitajn unu al la alia; tiel li faris cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:36:31 @ Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

esperanto@Exodus:36:32 @ kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

esperanto@Exodus:36:33 @ Kaj li faris mezan riglilon, kiu sxovigxis meze de la tabuloj de unu fino gxis la alia.

esperanto@Exodus:36:38 @ kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

esperanto@Exodus:37:9 @ Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

esperanto@Exodus:38:1 @ Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.

esperanto@Exodus:38:8 @ Kaj li faris la lavujon el kupro kaj gxian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektigxis amase antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:38:12 @ Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:13 @ Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj.

esperanto@Exodus:38:14 @ Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.

esperanto@Exodus:38:15 @ Kaj sur la dua latero, sur ambaux flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.

esperanto@Exodus:38:18 @ Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laborajxo el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo, laux la mezuro de la kurtenoj de la korto.

esperanto@Exodus:38:21 @ Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laux la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

esperanto@Exodus:38:25 @ Kaj la argxento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laux la sankta siklo:

esperanto@Exodus:38:26 @ po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.

esperanto@Exodus:38:28 @ Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili.

esperanto@Exodus:39:10 @ Kaj ili enmetis en gxin kvar vicojn da sxtonoj. La unua vico estis:rubeno, topazo, kaj smeraldo;

esperanto@Exodus:39:11 @ kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

esperanto@Exodus:39:12 @ kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

esperanto@Exodus:39:13 @ kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.

esperanto@Exodus:39:21 @ Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:23 @ Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu.

esperanto@Exodus:39:34 @ kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;

esperanto@Exodus:39:37 @ la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;

esperanto@Exodus:39:43 @ Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

esperanto@Exodus:40:15 @ Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.

esperanto@Exodus:40:23 @ Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:30 @ Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxis tien akvon por sin lavi.

esperanto@Exodus:40:31 @ Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;

esperanto@Exodus:40:35 @ Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

esperanto@Exodus:40:36 @ Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn.

esperanto@Exodus:40:37 @ Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo.

esperanto@Leviticus:1:1 @ La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante:

esperanto@Leviticus:1:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon.

esperanto@Leviticus:1:3 @ Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.

esperanto@Leviticus:1:4 @ Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.

esperanto@Leviticus:1:5 @ Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:1:6 @ Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn.

esperanto@Leviticus:1:7 @ Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.

esperanto@Leviticus:1:8 @ Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.

esperanto@Leviticus:1:9 @ Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:1:10 @ Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan, sendifektan.

esperanto@Leviticus:1:11 @ Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:1:12 @ Kaj oni dishaku gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.

esperanto@Leviticus:1:13 @ Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:1:14 @ Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj.

esperanto@Leviticus:1:15 @ Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro.

esperanto@Leviticus:1:16 @ Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.

esperanto@Leviticus:1:17 @ Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:2:1 @ Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon.

esperanto@Leviticus:2:2 @ Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:2:3 @ Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:2:4 @ Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo.

esperanto@Leviticus:2:5 @ Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta.

esperanto@Leviticus:2:6 @ Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero.

esperanto@Leviticus:2:7 @ Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo.

esperanto@Leviticus:2:8 @ Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro.

esperanto@Leviticus:2:9 @ Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:2:10 @ Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:2:11 @ Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:2:12 @ Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odorajxo.

esperanto@Leviticus:2:13 @ Kaj cxiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun cxiu via ofero alportu salon.

esperanto@Leviticus:2:14 @ Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnajxon el fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktajxoj.

esperanto@Leviticus:2:15 @ Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon; gxi estas farunofero.

esperanto@Leviticus:2:16 @ Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:3:1 @ Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon.

esperanto@Leviticus:3:2 @ Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:3:3 @ Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

esperanto@Leviticus:3:4 @ kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.

esperanto@Leviticus:3:5 @ Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:3:6 @ Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li gxin alportu.

esperanto@Leviticus:3:7 @ Se sxafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu gxin antaux la Eternulon;

esperanto@Leviticus:3:8 @ kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:3:9 @ Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo gxian sebon, la tutan voston, detrancxitan cxe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

esperanto@Leviticus:3:10 @ kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.

esperanto@Leviticus:3:11 @ Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:3:12 @ Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la Eternulon.

esperanto@Leviticus:3:13 @ Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:3:14 @ Kaj li alportu el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

esperanto@Leviticus:3:15 @ kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.

esperanto@Leviticus:3:16 @ Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu por la Eternulo.

esperanto@Leviticus:3:17 @ GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.

esperanto@Leviticus:4:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:4:2 @ Diru al la Izraelidoj jene:Se iu pekos per eraro kontraux la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili;

esperanto@Leviticus:4:3 @ se pastro sanktoleita pekos, jxetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.

esperanto@Leviticus:4:4 @ Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:4:5 @ Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu gxin en la tabernaklon de kunveno.

esperanto@Leviticus:4:6 @ Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaux la Eternulo, antaux la kurteno de la sanktejo.

esperanto@Leviticus:4:7 @ Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:4:8 @ Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el gxi, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

esperanto@Leviticus:4:9 @ kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu,

esperanto@Leviticus:4:10 @ tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj.

esperanto@Leviticus:4:11 @ Kaj la felon de la bovido kaj gxian tutan viandon kun gxia kapo kaj kruroj kaj gxiajn internajxojn kaj malpurajxon,

esperanto@Leviticus:4:12 @ la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni sxutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.

esperanto@Leviticus:4:13 @ Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kasxita antaux la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili farigxos kulpaj;

esperanto@Leviticus:4:14 @ kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu gxin antaux la tabernaklon de kunveno.

esperanto@Leviticus:4:15 @ Kaj la plejagxuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:4:16 @ Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno.

esperanto@Leviticus:4:17 @ Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaux la Eternulo, antaux la kurteno.

esperanto@Leviticus:4:18 @ Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:4:19 @ Kaj gxian tutan sebon li forlevu el gxi kaj bruligu sur la altaro.

esperanto@Leviticus:4:20 @ Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.

esperanto@Leviticus:4:21 @ Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu gxin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; gxi estas propeka ofero de la komunumo.

esperanto@Leviticus:4:22 @ Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li farigxos kulpa;

esperanto@Leviticus:4:23 @ kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan.

esperanto@Leviticus:4:24 @ Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj bucxu gxin sur la loko, sur kiu estas bucxataj bruloferoj antaux la Eternulo; gxi estas propeka ofero.

esperanto@Leviticus:4:25 @ Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro de bruloferoj.

esperanto@Leviticus:4:26 @ Kaj gxian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:4:27 @ Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li farigxos kulpa;

esperanto@Leviticus:4:28 @ kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis.

esperanto@Leviticus:4:29 @ Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li bucxu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.

esperanto@Leviticus:4:30 @ Kaj la pastro prenos iom el gxia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.

esperanto@Leviticus:4:31 @ Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:4:32 @ Se sxafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.

esperanto@Leviticus:4:33 @ Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni bucxas bruloferon.

esperanto@Leviticus:4:34 @ Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj gxian tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.

esperanto@Leviticus:4:35 @ Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:5:1 @ Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto, aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;

esperanto@Leviticus:5:2 @ aux se iu ektusxos ion malpuran, aux kadavrajxon de malpura besto, aux kadavrajxon de malpura bruto, aux kadavrajxon de malpura rampajxo, kaj li tion ne scios, kaj li malpurigxos kaj kulpigxos;

esperanto@Leviticus:5:3 @ aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;

esperanto@Leviticus:5:4 @ aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:

esperanto@Leviticus:5:5 @ se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;

esperanto@Leviticus:5:6 @ kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, sxafinon aux kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.

esperanto@Leviticus:5:7 @ Kaj se li ne estos suficxe bonstata, por alporti sxafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aux du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.

esperanto@Leviticus:5:8 @ Li alportu ilin al la pastro, kaj cxi tiu prezentos antauxe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos gxian kapon cxe la nuko, sed ne apartigos gxin;

esperanto@Leviticus:5:9 @ kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.

esperanto@Leviticus:5:10 @ Kaj el la dua li faros bruloferon laux la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:5:11 @ Se li ne estos suficxe bonstata, por alporti du turtojn aux du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar gxi estas propeka ofero.

esperanto@Leviticus:5:12 @ Kaj li alportu gxin al la pastro, kaj la pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; gxi estas propeka ofero.

esperanto@Leviticus:5:13 @ Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restajxo estu por la pastro, kiel farunofero.

esperanto@Leviticus:5:14 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:5:15 @ Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.

esperanto@Leviticus:5:16 @ Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:5:17 @ Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:

esperanto@Leviticus:5:18 @ tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.

esperanto@Leviticus:5:19 @ GXi estas prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:6:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:6:2 @ Se iu pekos kaj krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,

esperanto@Leviticus:6:3 @ aux se li trovos perditajxon kaj neos tion, aux se li jxuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:

esperanto@Leviticus:6:4 @ tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis, aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la perditajxon, kiun li trovis;

esperanto@Leviticus:6:5 @ aux cxion, pri kio li mensoge jxuris, li repagu per gxia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de gxi; al tiu, kies tio estas, li donu gxin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.

esperanto@Leviticus:6:6 @ Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virsxafon el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.

esperanto@Leviticus:6:7 @ Kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri cxio, kion li faris kaj per kio li kulpigxis.

esperanto@Leviticus:6:8 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:6:9 @ Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante:Jen estas la legxo pri la brulofero:la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, gxis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur gxi.

esperanto@Leviticus:6:10 @ Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu gxin apud la altaron.

esperanto@Leviticus:6:11 @ Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon.

esperanto@Leviticus:6:12 @ Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur gxi kaj ne estingigxu; kaj la pastro bruligu sur gxi lignon cxiumatene, kaj arangxu sur gxi la bruloferon kaj bruligu sur gxi la sebon de la pacoferoj.

esperanto@Leviticus:6:13 @ Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingigxu.

esperanto@Leviticus:6:14 @ Kaj jen estas la legxo pri la farunofero:la filoj de Aaron alportu gxin antaux la Eternulon sur la antauxan parton de la altaro.

esperanto@Leviticus:6:15 @ Kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el gxia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odorajxon, memorajxon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:6:16 @ Kaj la restajxon el gxi mangxu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili gxin mangxu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili gxin mangxu.

esperanto@Leviticus:6:17 @ GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.

esperanto@Leviticus:6:18 @ CXiu virseksulo el la Aaronidoj povas gxin mangxi kiel eternan destinitajxon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; cxiu, kiu ektusxos ilin, devos esti sankta.

esperanto@Leviticus:6:19 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:6:20 @ Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco:dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.

esperanto@Leviticus:6:21 @ Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:6:22 @ Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataux li, plenumos tion; gxi estu eterna legxo antaux la Eternulo; gxi tuta devas esti forbruligata.

esperanto@Leviticus:6:23 @ Kaj cxiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; gxi ne estu mangxata.

esperanto@Leviticus:6:24 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:6:25 @ Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Jen estas la legxo pri la pekofero:sur tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas.

esperanto@Leviticus:6:26 @ La pastro, kiu plenumas la pekoferon, mangxu gxin; sur sankta loko gxi estu mangxata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:6:27 @ CXiu, kiu ektusxos gxian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per gxia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.

esperanto@Leviticus:6:28 @ Kaj la argilan vazon, en kiu gxi estis kuirita, oni disrompu; kaj se gxi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu cxi tiun kaj lavu gxin per akvo.

esperanto@Leviticus:6:29 @ CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; gxi estas plejsanktajxo.

esperanto@Leviticus:6:30 @ Sed cxiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu mangxata:per fajro oni gxin forbruligu.

esperanto@Leviticus:7:1 @ Kaj jen estas la legxo pri la kulpofero:plejsanktajxo gxi estas.

esperanto@Leviticus:7:2 @ Sur la loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la kulpoferon, kaj per gxia sango oni aspergu la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:7:3 @ Kaj gxian tutan sebon oni alportu el gxi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn,

esperanto@Leviticus:7:4 @ kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni gxin apartigu.

esperanto@Leviticus:7:5 @ Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; gxi estas kulpofero.

esperanto@Leviticus:7:6 @ CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; sur sankta loko gxi estu mangxata; gxi estas plejsanktajxo.

esperanto@Leviticus:7:7 @ Kiel por la pekofero, tiel ankaux por la kulpofero estu la sama legxo; al la pastro, kiu pekliberigas per gxi, al li gxi apartenu.

esperanto@Leviticus:7:8 @ Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis.

esperanto@Leviticus:7:9 @ Kaj cxiu farunofero, kiu estas bakita en forno aux pretigita en kaserolo aux sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis gxin.

esperanto@Leviticus:7:10 @ Kaj cxiu farunofero, miksita kun oleo aux seka, apartenu al cxiuj Aaronidoj, al cxiuj egale.

esperanto@Leviticus:7:11 @ Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:

esperanto@Leviticus:7:12 @ se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.

esperanto@Leviticus:7:13 @ Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero.

esperanto@Leviticus:7:14 @ Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu.

esperanto@Leviticus:7:15 @ Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.

esperanto@Leviticus:7:16 @ Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi.

esperanto@Leviticus:7:17 @ Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.

esperanto@Leviticus:7:18 @ Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.

esperanto@Leviticus:7:19 @ La viando, kiu ektusxis ion malpuran, ne estu mangxata, oni gxin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas mangxi cxiu purulo.

esperanto@Leviticus:7:20 @ Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:7:21 @ Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:7:22 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:7:23 @ Diru al la Izraelidoj jene:Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam mangxu.

esperanto@Leviticus:7:24 @ La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas.

esperanto@Leviticus:7:25 @ CXar cxiu, kiu mangxos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la mangxinto ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:7:26 @ Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.

esperanto@Leviticus:7:27 @ CXiu, kiu mangxos ian sangon, ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:7:28 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:7:29 @ Diru al la Izraelidoj jene:Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;

esperanto@Leviticus:7:30 @ propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:7:31 @ Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por liaj filoj.

esperanto@Leviticus:7:32 @ Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro.

esperanto@Leviticus:7:33 @ Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto:

esperanto@Leviticus:7:34 @ cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:7:35 @ Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo,

esperanto@Leviticus:7:36 @ parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna legxo en iliaj generacioj.

esperanto@Leviticus:7:37 @ Tio estas la legxo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero;

esperanto@Leviticus:7:38 @ kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:8:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:8:2 @ Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj.

esperanto@Leviticus:8:3 @ Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:8:4 @ Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:8:5 @ Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.

esperanto@Leviticus:8:6 @ Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.

esperanto@Leviticus:8:7 @ Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.

esperanto@Leviticus:8:8 @ Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo.

esperanto@Leviticus:8:9 @ Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:10 @ Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin.

esperanto@Leviticus:8:11 @ Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sanktesxmiris la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, por sanktigi ilin.

esperanto@Leviticus:8:12 @ Kaj li versxis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li sxmiris lin, por sanktigi lin.

esperanto@Leviticus:8:13 @ Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per hxitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:14 @ Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.

esperanto@Leviticus:8:15 @ Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.

esperanto@Leviticus:8:16 @ Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.

esperanto@Leviticus:8:17 @ Kaj la bovidon kaj gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian malpurajxon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:18 @ Kaj li alkondukis la virsxafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

esperanto@Leviticus:8:19 @ Kaj Moseo gxin bucxis, kaj aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:8:20 @ Kaj la virsxafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason.

esperanto@Leviticus:8:21 @ La internajxojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan sxafon sur la altaro; gxi estis brulofero por agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:22 @ Kaj li alkondukis la duan virsxafon, la virsxafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

esperanto@Leviticus:8:23 @ Kaj li gxin bucxis, kaj Moseo prenis iom el gxia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

esperanto@Leviticus:8:24 @ Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:8:25 @ Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.

esperanto@Leviticus:8:26 @ Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaux la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron.

esperanto@Leviticus:8:27 @ Kaj li metis cxion cxi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:8:28 @ Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero:tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odorajxo; gxi estis fajrofero al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:8:29 @ Kaj Moseo prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo:de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:8:30 @ Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.

esperanto@Leviticus:8:31 @ Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu.

esperanto@Leviticus:8:32 @ Kaj la restajxon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.

esperanto@Leviticus:8:33 @ Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, gxis la tago, en kiu finigxos la tempo de via konsekrado; cxar sep tagojn dauxros via konsekrado.

esperanto@Leviticus:8:34 @ Kiel estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.

esperanto@Leviticus:8:35 @ Kaj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; cxar tiel estas ordonite al mi.

esperanto@Leviticus:8:36 @ Kaj Aaron kaj liaj filoj faris cxion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.

esperanto@Leviticus:9:1 @ En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejagxulojn de Izrael.

esperanto@Leviticus:9:2 @ Kaj li diris al Aaron:Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon.

esperanto@Leviticus:9:3 @ Kaj al la Izraelidoj diru jene:Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj sxafidon jaragxajn, sendifektajn, por brulofero,

esperanto@Leviticus:9:4 @ kaj virbovon kaj virsxafon por pacofero, por fari oferon antaux la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; cxar hodiaux la Eternulo aperos antaux vi.

esperanto@Leviticus:9:5 @ Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:9:6 @ Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:9:7 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.

esperanto@Leviticus:9:8 @ Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.

esperanto@Leviticus:9:9 @ Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro.

esperanto@Leviticus:9:10 @ Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:9:11 @ Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.

esperanto@Leviticus:9:12 @ Kaj li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:9:13 @ Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro.

esperanto@Leviticus:9:14 @ Kaj li lavis la internajxojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.

esperanto@Leviticus:9:15 @ Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj bucxis gxin kaj faris el gxi pekoferon kiel el la antauxa.

esperanto@Leviticus:9:16 @ Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun gxi laux la reguloj.

esperanto@Leviticus:9:17 @ Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.

esperanto@Leviticus:9:18 @ Kaj li bucxis la bovon kaj la sxafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe;

esperanto@Leviticus:9:19 @ kaj la sebojn de la bovo, kaj el la sxafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato.

esperanto@Leviticus:9:20 @ Kaj ili metis la sebojn sur la brustajxojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro.

esperanto@Leviticus:9:21 @ Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.

esperanto@Leviticus:9:22 @ Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.

esperanto@Leviticus:9:23 @ Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.

esperanto@Leviticus:9:24 @ Kaj eliris fajro el antaux la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili gxoje ekkriis kaj falis vizagxaltere.

esperanto@Leviticus:10:1 @ Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.

esperanto@Leviticus:10:2 @ Tiam eliris fajro el antaux la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:10:3 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.

esperanto@Leviticus:10:4 @ Kaj Moseo alvokis Misxaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili:Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron.

esperanto@Leviticus:10:5 @ Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj hxitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.

esperanto@Leviticus:10:6 @ Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar:Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne dissxiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.

esperanto@Leviticus:10:7 @ Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; cxar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laux la vortoj de Moseo.

esperanto@Leviticus:10:8 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:

esperanto@Leviticus:10:9 @ Vinon kaj ebriigajxon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna legxo en viaj generacioj.

esperanto@Leviticus:10:10 @ Por ke vi diferencigu inter sanktajxo kaj ordinarajxo kaj inter malpurajxo kaj purajxo;

esperanto@Leviticus:10:11 @ kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj cxiujn legxojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.

esperanto@Leviticus:10:12 @ Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo.

esperanto@Leviticus:10:13 @ Kaj mangxu gxin sur sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas ordonite al mi.

esperanto@Leviticus:10:14 @ Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:10:15 @ La femuron de levado kaj la brustajxon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitajxo, kiel ordonis la Eternulo.

esperanto@Leviticus:10:16 @ Kaj la kapron propekan Moseo sercxis, sed montrigxis, ke gxi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraux Eleazar kaj kontraux Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:

esperanto@Leviticus:10:17 @ Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:10:18 @ Jen gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.

esperanto@Leviticus:10:19 @ Kaj Aaron diris al Moseo:Jen hodiaux ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaux la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi mangxus hodiaux pekoferon, cxu tio placxus al la Eternulo?

esperanto@Leviticus:10:20 @ Kaj Moseo tion auxdis, kaj tio placxis al li.

esperanto@Leviticus:11:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:

esperanto@Leviticus:11:2 @ Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:

esperanto@Leviticus:11:3 @ cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi.

esperanto@Leviticus:11:4 @ Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

esperanto@Leviticus:11:5 @ kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

esperanto@Leviticus:11:6 @ kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

esperanto@Leviticus:11:7 @ kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi.

esperanto@Leviticus:11:8 @ Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi.

esperanto@Leviticus:11:9 @ Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi.

esperanto@Leviticus:11:10 @ Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi;

esperanto@Leviticus:11:11 @ kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu.

esperanto@Leviticus:11:12 @ CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi.

esperanto@Leviticus:11:13 @ Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon

esperanto@Leviticus:11:14 @ kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco,

esperanto@Leviticus:11:15 @ cxiun korvon kun gxia speco,

esperanto@Leviticus:11:16 @ kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco

esperanto@Leviticus:11:17 @ kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison

esperanto@Leviticus:11:18 @ kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron

esperanto@Leviticus:11:19 @ kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton.

esperanto@Leviticus:11:20 @ CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi.

esperanto@Leviticus:11:21 @ Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.

esperanto@Leviticus:11:22 @ La jenajn el ili vi povas mangxi:la akridon kun gxia speco kaj la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la lokuston kun gxia speco.

esperanto@Leviticus:11:23 @ Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi.

esperanto@Leviticus:11:24 @ Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero;

esperanto@Leviticus:11:25 @ kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:

esperanto@Leviticus:11:26 @ cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura.

esperanto@Leviticus:11:27 @ Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:11:28 @ Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi.

esperanto@Leviticus:11:29 @ Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia speco

esperanto@Leviticus:11:30 @ kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono.

esperanto@Leviticus:11:31 @ Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:11:32 @ Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.

esperanto@Leviticus:11:33 @ Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu.

esperanto@Leviticus:11:34 @ CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.

esperanto@Leviticus:11:35 @ Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.

esperanto@Leviticus:11:36 @ Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura.

esperanto@Leviticus:11:37 @ Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura.

esperanto@Leviticus:11:38 @ Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi.

esperanto@Leviticus:11:39 @ Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:11:40 @ Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:11:41 @ CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata.

esperanto@Leviticus:11:42 @ CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo.

esperanto@Leviticus:11:43 @ Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj.

esperanto@Leviticus:11:44 @ CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.

esperanto@Leviticus:11:45 @ CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta.

esperanto@Leviticus:11:46 @ Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,

esperanto@Leviticus:11:47 @ por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.

esperanto@Leviticus:12:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:12:2 @ Diru al la Izraelidoj jene:Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam sxi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monatajxa suferado sxi estos malpura.

esperanto@Leviticus:12:3 @ Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

esperanto@Leviticus:12:4 @ Tridek tri tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo; nenion sanktan sxi tusxu kaj en la sanktejon sxi ne venu, gxis finigxos la tagoj de sxia purigxo.

esperanto@Leviticus:12:5 @ Se sxi naskos knabineton, tiam sxi estu malpura dum du semajnoj kiel cxe sia monatajxo, kaj sesdek ses tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo.

esperanto@Leviticus:12:6 @ Kaj kiam finigxos la tagoj de sxia purigxo post filo aux filino, sxi alportu jaragxan sxafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aux turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.

esperanto@Leviticus:12:7 @ Kaj li tion alportos antaux la Eternulon kaj pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos de sia sangofluado. Tio estas la legxo pri naskintino, cxu de knabo, cxu de knabino.

esperanto@Leviticus:12:8 @ Kaj se sxi ne estas suficxe bonstata, por alporti sxafidon, tiam sxi prenu du turtojn aux du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos.

esperanto@Leviticus:13:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

esperanto@Leviticus:13:2 @ Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj.

esperanto@Leviticus:13:3 @ Kaj la pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos, kaj deklaros, ke gxi estas malpura.

esperanto@Leviticus:13:4 @ Kaj se gxi estos blanka makulo sur la hauxto de lia korpo, sed gxi ne aspektos pli profunda ol la hauxto, kaj la haroj sur gxi ne farigxis blankaj, tiam la pastro ensxlosu la infektiton por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:5 @ Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo restis en la antauxa stato, kaj ke la infektajxo ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ensxlosu lin por pluaj sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:6 @ Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla kaj gxi ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaru lin pura:gxi estas likeno:li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.

esperanto@Leviticus:13:7 @ Sed se la likeno tre disvastigxis sur la hauxto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:8 @ Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas lepro.

esperanto@Leviticus:13:9 @ Se sur iu homo estos infektajxo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:10 @ Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka sxvelajxo sur la hauxto kaj ke de gxi la haroj farigxis blankaj kaj sur la sxvelajxo estas kruda karno,

esperanto@Leviticus:13:11 @ tiam tio estas malnova lepro sur la hauxto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne ensxlosos lin; cxar li estas malpura.

esperanto@Leviticus:13:12 @ Se la lepro disfloros sur la hauxto kaj la lepro kovros la tutan hauxton de la infektito, de lia kapo gxis la piedoj, cxion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;

esperanto@Leviticus:13:13 @ kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektajxon pura:cxio farigxis blanka, tial gxi estas pura.

esperanto@Leviticus:13:14 @ Sed en la tago, en kiu montrigxos sur li kruda karno, li estos malpura.

esperanto@Leviticus:13:15 @ Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura:gxi estas lepro.

esperanto@Leviticus:13:16 @ Tamen se la kruda karno sxangxigxos kaj farigxos blanka, tiam li venu al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:17 @ Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektajxo aliformigxis en blankajxon, tiam la pastro deklaros la infektajxon pura; li estos pura.

esperanto@Leviticus:13:18 @ Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resanigxos,

esperanto@Leviticus:13:19 @ kaj sur la loko de la absceso estos blanka sxvelajxo aux rugxete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:20 @ Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj gxiaj haroj farigxis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro, gxi ekfloris en la absceso.

esperanto@Leviticus:13:21 @ Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur gxi blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas ne tre rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:22 @ Sed se gxi disvastigxos sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas infektajxo.

esperanto@Leviticus:13:23 @ Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastigxos, gxi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros gxin pura.

esperanto@Leviticus:13:24 @ Aux se sur la hauxto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la karno de la brulvundo aperos makulo rugxete-blanka aux blanka,

esperanto@Leviticus:13:25 @ kaj la pastro gxin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo farigxis blankaj kaj gxi aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam gxi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro deklaros gxin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.

esperanto@Leviticus:13:26 @ Se la pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas malmulte rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:27 @ Kaj la pastro lin rigardos en la sepa tago; se gxi disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.

esperanto@Leviticus:13:28 @ Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastigxis sur la hauxto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam gxi estas sxvelajxo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, cxar gxi estas brulumo de la brulvundo.

esperanto@Leviticus:13:29 @ Se cxe viro aux cxe virino estos infektajxo sur la kapo aux sur la barbo,

esperanto@Leviticus:13:30 @ kaj la pastro rigardos la infektajxon, kaj vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj sur gxi estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aux de la barbo.

esperanto@Leviticus:13:31 @ Sed se la pastro rigardos la infektajxon de la favo, kaj vidos, ke gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto kaj ne estas sur gxi nigraj haroj, tiam la pastro ensxlosos la favo-infektiton por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:32 @ Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis kaj ne estas sur gxi flavetaj haroj kaj la favajxo ne aspektas pli profunda ol la hauxto,

esperanto@Leviticus:13:33 @ tiam oni lin razu, sed la favajxon oni ne razu; kaj la pastro ensxlosos la favulon denove por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:34 @ Kaj la pastro rigardos la favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis sur la hauxto kaj gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.

esperanto@Leviticus:13:35 @ Sed se la favo disvastigxos sur la hauxto, post kiam li estis deklarita pura,

esperanto@Leviticus:13:36 @ kaj la pastro vidos, ke la favo disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ne sercxu flavetajn harojn:li estas malpura.

esperanto@Leviticus:13:37 @ Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur gxi, tiam la favo sanigxis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.

esperanto@Leviticus:13:38 @ Se sur la hauxto de la korpo de iu viro aux virino aperos makuloj, makuloj blankaj,

esperanto@Leviticus:13:39 @ kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la hauxto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam gxi estas likeno, kiu ekfloris sur la hauxto; li estas pura.

esperanto@Leviticus:13:40 @ Se cxe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.

esperanto@Leviticus:13:41 @ Se lia kapo senharigxas sur la antauxa parto, li estas kalvulo; li estas pura.

esperanto@Leviticus:13:42 @ Sed se sur la senharajxo aux sur la kalvajxo estos infektajxo blanke- rugxeta, tiam gxi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharajxo aux sur lia kalvajxo.

esperanto@Leviticus:13:43 @ Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la sxvelajxo de la infektajxo estas blanke-rugxeta sur lia senharajxo aux sur lia kalvajxo, kiel aspektas lepro sur la hauxto de la korpo,

esperanto@Leviticus:13:44 @ tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura:sur lia kapo estas lia infektajxo.

esperanto@Leviticus:13:45 @ Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo, oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura!

esperanto@Leviticus:13:46 @ La tutan tempon, dum la infektajxo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.

esperanto@Leviticus:13:47 @ Kaj se estos infektajxo de lepro sur vesto lana aux sur vesto lina,

esperanto@Leviticus:13:48 @ cxu sur la fundamentajxo, cxu sur la enteksitajxo, el lino aux el lano, cxu sur felo, cxu sur ia felajxo,

esperanto@Leviticus:13:49 @ kaj la infektajxo estos verdeta aux rugxeta sur la vesto aux sur la felo, sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur la felajxo, tiam gxi estas infektajxo de lepro, kaj oni devas montri gxin al la pastro.

esperanto@Leviticus:13:50 @ Kaj la pastro pririgardos la infektitajxon kaj ensxlosos la infektitajxon por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:51 @ Kaj li rigardos la infektitajxon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la vesto, aux sur la fundamentajxo, aux sur la enteksitajxo, aux sur ia felajxo, tiam la infektajxo estas lepro pereiga; gxi estas malpura.

esperanto@Leviticus:13:52 @ Kaj oni forbruligu la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon el lano aux el lino aux cxian felajxon, sur kiu estos la infektajxo; cxar gxi estas lepro pereiga, per fajro oni devas gxin forbruligi.

esperanto@Leviticus:13:53 @ Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo,

esperanto@Leviticus:13:54 @ tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektajxo, kaj li ensxlosos gxin denove por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:13:55 @ Kaj la pastro rigardos la infektajxon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektajxo ne sxangxis sian aspekton kaj la infektajxo ne disvastigxis, tiam gxi estas malpura, per fajro oni gxin forbruligu; gxi estas penetrigxintajxo sur la antauxa aux malantauxa flanko.

esperanto@Leviticus:13:56 @ Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li desxiru gxin de la vesto aux de la felo aux de la fundamentajxo aux de la enteksitajxo.

esperanto@Leviticus:13:57 @ Se gxi denove aperos sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo, tiam gxi estas florantajxo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektajxo.

esperanto@Leviticus:13:58 @ Sed la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon aux cxian felajxon, de kiuj post la lavo forigxos la infektajxo, oni lavu duan fojon, kaj gxi estos pura.

esperanto@Leviticus:13:59 @ Tio estas la legxo pri la infektajxo de lepro sur vesto lana aux lina, cxu sur fundamentajxo, cxu sur enteksitajxo, aux sur ia felajxo, por deklari gxin pura aux malpura.

esperanto@Leviticus:14:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:14:2 @ Jen estas la legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro;

esperanto@Leviticus:14:3 @ kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo,

esperanto@Leviticus:14:4 @ tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon.

esperanto@Leviticus:14:5 @ Kaj la pastro ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.

esperanto@Leviticus:14:6 @ Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo.

esperanto@Leviticus:14:7 @ Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.

esperanto@Leviticus:14:8 @ Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.

esperanto@Leviticus:14:9 @ En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li farigxos pura.

esperanto@Leviticus:14:10 @ Kaj en la oka tago li prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan, jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log’on da oleo.

esperanto@Leviticus:14:11 @ Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:14:12 @ Kaj la pastro prenos unu el la sxafidoj kaj alportos gxin kiel kulpoferon kune kun la log’o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:14:13 @ Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo.

esperanto@Leviticus:14:14 @ Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

esperanto@Leviticus:14:15 @ Kaj la pastro prenos iom el la log’o da oleo kaj versxos sur sian maldekstran manplaton.

esperanto@Leviticus:14:16 @ Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:14:17 @ Kaj el la restajxo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.

esperanto@Leviticus:14:18 @ Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, cxi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:14:19 @ Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li bucxos la bruloferon.

esperanto@Leviticus:14:20 @ Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.

esperanto@Leviticus:14:21 @ Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo;

esperanto@Leviticus:14:22 @ kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.

esperanto@Leviticus:14:23 @ Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon.

esperanto@Leviticus:14:24 @ Kaj la pastro prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log’on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:14:25 @ Kaj li bucxos la sxafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos gxin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

esperanto@Leviticus:14:26 @ Kaj el la oleo la pastro versxos sur sian maldekstran manplaton.

esperanto@Leviticus:14:27 @ Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:14:28 @ Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero.

esperanto@Leviticus:14:29 @ Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:14:30 @ Kaj li faros el unu el la turtoj aux el la kolombidoj, laux la grado de lia bonstato,

esperanto@Leviticus:14:31 @ kiom permesos lia bonstato-el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:14:32 @ Tio estas la legxo pri persono, kiu havas infektajxon de lepro kaj kiu ne estas suficxe bonstata dum sia purigxado.

esperanto@Leviticus:14:33 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

esperanto@Leviticus:14:34 @ Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedajxon, kaj Mi jxetus infektajxon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos,

esperanto@Leviticus:14:35 @ tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektajxo.

esperanto@Leviticus:14:36 @ Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon.

esperanto@Leviticus:14:37 @ Kaj li rigardos la infektajxon, kaj se li vidos, ke estas infektajxo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aux rugxetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la suprajxo de la muro,

esperanto@Leviticus:14:38 @ tiam la pastro eliros el la domo antaux la pordon de la domo, kaj li sxlosos la domon por sep tagoj.

esperanto@Leviticus:14:39 @ Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la muroj de la domo,

esperanto@Leviticus:14:40 @ tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.

esperanto@Leviticus:14:41 @ Kaj la domon oni priskrapu interne cxirkauxe, kaj la kalkajxon, kiun oni deskrapis, oni jxetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.

esperanto@Leviticus:14:42 @ Kaj oni prenu aliajn sxtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj sxtonoj, kaj oni prenu alian kalkajxon kaj kalku la domon.

esperanto@Leviticus:14:43 @ Se la infektajxo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la sxtonojn kaj cxirkauxskrapis la domon kaj kalkis,

esperanto@Leviticus:14:44 @ kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; gxi estas malpura.

esperanto@Leviticus:14:45 @ Kaj oni detruu la domon, gxiajn sxtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkajxon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.

esperanto@Leviticus:14:46 @ Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu gxi estos sxlosita, tiu estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:14:47 @ Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu mangxis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.

esperanto@Leviticus:14:48 @ Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, cxar la infektajxo sanigxis.

esperanto@Leviticus:14:49 @ Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon;

esperanto@Leviticus:14:50 @ kaj li bucxu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;

esperanto@Leviticus:14:51 @ kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la rugxan sxnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo bucxita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.

esperanto@Leviticus:14:52 @ Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la rugxa sxnureto.

esperanto@Leviticus:14:53 @ Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj gxi estos pura.

esperanto@Leviticus:14:54 @ Tio estas la legxo pri cxiu infektajxo de lepro kaj pri favo,

esperanto@Leviticus:14:55 @ kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo,

esperanto@Leviticus:14:56 @ kaj pri sxvelajxo kaj pri likeno kaj pri makulo;

esperanto@Leviticus:14:57 @ por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la legxo pri la lepro.

esperanto@Leviticus:15:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

esperanto@Leviticus:15:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:CXiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.

esperanto@Leviticus:15:3 @ Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo:kiam fluas el lia korpo lia elfluo aux kiam sxtopigxis lia korpo per lia elfluo, gxi estas lia malpureco.

esperanto@Leviticus:15:4 @ CXiu lito, sur kiu kusxos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj cxiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.

esperanto@Leviticus:15:5 @ Kaj se iu ektusxos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:6 @ Kaj se iu sidigxos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:7 @ Kaj kiu ektusxos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:8 @ Se la elfluulo kracxos sur purulon, tiam cxi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:9 @ Kaj cxiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.

esperanto@Leviticus:15:10 @ Kaj cxiu, kiu ektusxos ion, kio estis sub tiu, estos malpura gxis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:11 @ Kaj cxiu, kiun ektusxos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:12 @ Kaj argilan vazon, kiun ektusxos la elfluulo, oni rompu; kaj cxiun lignan vazon oni lavu per akvo.

esperanto@Leviticus:15:13 @ Kaj kiam la elfluulo purigxos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia purigxo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.

esperanto@Leviticus:15:14 @ Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj li venu antaux la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.

esperanto@Leviticus:15:15 @ Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo koncerne lian elfluon.

esperanto@Leviticus:15:16 @ Se cxe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:17 @ Kaj cxiun veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:18 @ Kaj kiam kun virino kusxis viro kun elversxo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:19 @ Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el sxia korpo, tiam sxi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj cxiu, kiu sxin ektusxos, estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:20 @ Kaj cxio, sur kio sxi kusxos dum sia malpureco, estos malpura; kaj cxio, sur kio sxi sidos, estos malpura.

esperanto@Leviticus:15:21 @ Kaj cxiu, kiu ektusxos sxian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:22 @ Kaj cxiu, kiu ektusxos ian objekton, sur kiu sxi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:23 @ Kaj se io estos sur la lito, aux sur objekto, sur kiu sxi sidis, kaj iu tion ektusxos, tiam li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:24 @ Kaj se viro kusxos kun sxi kaj sxia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj cxiu kusxejo, sur kiu li kusxos, estos malpura.

esperanto@Leviticus:15:25 @ Se cxe virino fluos sxia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de sxia monatajxo, aux se sxi havos elfluon krom sia monatajxo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de sxia malpurajxo, simile kiel dum la tempo de sxia monatajxo, sxi estos malpura.

esperanto@Leviticus:15:26 @ CXiu kusxejo, sur kiu sxi kusxos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kusxejo dum sxia monatajxo; kaj cxiu objekto, sur kiu sxi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum sxia monatajxo.

esperanto@Leviticus:15:27 @ Kaj cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Leviticus:15:28 @ Kaj kiam sxi purigxos de sia elfluo, tiam sxi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste sxi estos pura.

esperanto@Leviticus:15:29 @ Kaj en la oka tago sxi prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj sxi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:15:30 @ Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos sxin antaux la Eternulo koncerne la elfluon de sxia malpureco.

esperanto@Leviticus:15:31 @ Tiel antauxgardu la Izraelidojn kontraux ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian logxejon, kiu estas inter ili.

esperanto@Leviticus:15:32 @ Tio estas la legxo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elversxigxon de semo, per kio li farigxas malpura;

esperanto@Leviticus:15:33 @ kaj pri malsanulino pro sia monatajxo; kaj pri havanto de elfluo, cxu tio estas viro, cxu virino; kaj pri viro, kiu kusxos kun malpurulino.

esperanto@Leviticus:16:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaux la Eternulon kaj mortis.

esperanto@Leviticus:16:2 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.

esperanto@Leviticus:16:3 @ Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon:kun bovido por pekofero kaj kun virsxafo por brulofero.

esperanto@Leviticus:16:4 @ Sanktan linan hxitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo:tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin.

esperanto@Leviticus:16:5 @ Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virsxafon por brulofero.

esperanto@Leviticus:16:6 @ Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.

esperanto@Leviticus:16:7 @ Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Leviticus:16:8 @ Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj:unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.

esperanto@Leviticus:16:9 @ Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros gxin kiel pekoferon.

esperanto@Leviticus:16:10 @ Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaux la Eternulo, por fari super gxi pekliberigon kaj forsendi gxin al Azazel en la dezerton.

esperanto@Leviticus:16:11 @ Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj bucxos sian bovidon de pekofero.

esperanto@Leviticus:16:12 @ Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaux la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaux la kurtenon.

esperanto@Leviticus:16:13 @ Kaj li metos la incenson sur la fajron antaux la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu.

esperanto@Leviticus:16:14 @ Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antauxan parton de la fermoplato, kaj antaux la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro.

esperanto@Leviticus:16:15 @ Kaj li bucxos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la fermoplaton kaj antaux la fermoplato.

esperanto@Leviticus:16:16 @ Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpurajxojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en cxiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpurajxoj.

esperanto@Leviticus:16:17 @ Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, gxis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.

esperanto@Leviticus:16:18 @ Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaux la Eternulo, kaj pekliberigos gxin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro cxirkauxe.

esperanto@Leviticus:16:19 @ Kaj li aspergos gxin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos gxin kaj sanktigos gxin de la malpurajxoj de la Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:16:20 @ Kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron;

esperanto@Leviticus:16:21 @ kaj Aaron metos siajn ambaux manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super gxi cxiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj cxiujn iliajn krimojn kaj cxiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos gxin per speciala homo en la dezerton.

esperanto@Leviticus:16:22 @ Kaj la kapro forportos sur si cxiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikigxan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.

esperanto@Leviticus:16:23 @ Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.

esperanto@Leviticus:16:24 @ Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon.

esperanto@Leviticus:16:25 @ Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro.

esperanto@Leviticus:16:26 @ Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

esperanto@Leviticus:16:27 @ Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpurajxon.

esperanto@Leviticus:16:28 @ Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

esperanto@Leviticus:16:29 @ Kaj tio estu por vi eterna legxo:en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi.

esperanto@Leviticus:16:30 @ CXar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de cxiuj viaj pekoj antaux la Eternulo vi farigxos puraj.

esperanto@Leviticus:16:31 @ Sabato de plena ripozo gxi estu por vi; kaj premu viajn animojn; gxi estu legxo por eterne.

esperanto@Leviticus:16:32 @ Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataux sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn.

esperanto@Leviticus:16:33 @ Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos.

esperanto@Leviticus:16:34 @ Kaj tio estu por vi legxo eterna:pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:17:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:17:2 @ Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis:

esperanto@Leviticus:17:3 @ Se iu el la domo de Izrael bucxos bovon aux sxafon aux kapron en la tendaro, aux se li bucxos gxin ekster la tendaro,

esperanto@Leviticus:17:4 @ kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti gxin kiel oferon al la Eternulo, antaux la logxejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango:li versxis sangon, kaj tiu homo ekstermigxos el inter sia popolo.

esperanto@Leviticus:17:5 @ Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn bucxotojn, kiujn ili volas bucxi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaux la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili bucxu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:17:6 @ Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:17:7 @ Ili ne bucxu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malcxaste adoras. Legxo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.

esperanto@Leviticus:17:8 @ Kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, alportos bruloferon aux simplan oferon,

esperanto@Leviticus:17:9 @ kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari gxin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:17:10 @ Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.

esperanto@Leviticus:17:11 @ CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo.

esperanto@Leviticus:17:12 @ Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon.

esperanto@Leviticus:17:13 @ Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.

esperanto@Leviticus:17:14 @ CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos.

esperanto@Leviticus:17:15 @ Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura.

esperanto@Leviticus:17:16 @ Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.

esperanto@Leviticus:18:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:18:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:18:3 @ Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laux iliaj legxoj ne kondutu.

esperanto@Leviticus:18:4 @ Miajn decidojn plenumu kaj Miajn legxojn observu, por konduti laux ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:18:5 @ Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:18:6 @ Neniu alproksimigxu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:18:7 @ La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru:sxi estas via patrino, ne malkovru sxian nudecon.

esperanto@Leviticus:18:8 @ La nudecon de via patredzino ne malkovru:gxi estas la nudeco de via patro.

esperanto@Leviticus:18:9 @ La nudecon de via fratino, filino de via patro aux filino de via patrino, cxu sxi naskigxis en la domo, cxu sxi naskigxis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.

esperanto@Leviticus:18:10 @ La nudecon de filino de via filo aux de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; cxar tio estas via nudeco.

esperanto@Leviticus:18:11 @ La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskigxis de via patro, sxi estas via fratino, ne malkovru sxian nudecon.

esperanto@Leviticus:18:12 @ La nudecon de fratino de via patro ne malkovru:sxi estas korpoparencino de via patro.

esperanto@Leviticus:18:13 @ La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; cxar sxi estas korpoparencino de via patrino.

esperanto@Leviticus:18:14 @ La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimigxu:sxi estas via onklino.

esperanto@Leviticus:18:15 @ La nudecon de via bofilino ne malkovru:sxi estas edzino de via filo, ne malkovru sxian nudecon.

esperanto@Leviticus:18:16 @ La nudecon de edzino de via frato ne malkovru:gxi estas nudeco de via frato.

esperanto@Leviticus:18:17 @ La nudecon de virino kaj de sxia filino ne malkovru:filinon de sxia filo kaj filinon de sxia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon:ili estas korpoparencinoj; tio estas malcxasteco.

esperanto@Leviticus:18:18 @ Kaj virinon kune kun sxia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri sxian nudecon apud sxi, dum sxia vivo.

esperanto@Leviticus:18:19 @ Kaj al virino dum sxia monata malpureco ne alproksimigxu, por malkovri sxian nudecon.

esperanto@Leviticus:18:20 @ Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kusxu pro semo, malpurigxante kun sxi.

esperanto@Leviticus:18:21 @ Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Molehx, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:18:22 @ Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino:tio estas abomenajxo.

esperanto@Leviticus:18:23 @ Kaj kun nenia bruto kusxu, malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antaux bruto, por kunigxi:tio estas fiajxo.

esperanto@Leviticus:18:24 @ Ne malpurigxu per cxio cxi tio; cxar per cxio cxi tio malpurigxis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaux vi.

esperanto@Leviticus:18:25 @ Kaj malpurigxis la tero, kaj Mi postulas respondon pri gxia malbonagado, kaj la tero eljxetas siajn logxantojn.

esperanto@Leviticus:18:26 @ Sed vi observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenajxoj, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi

esperanto@Leviticus:18:27 @ (cxar cxiujn tiujn abomenajxojn faris la homoj de tiu tero, kiuj logxis antaux vi, kaj la tero malpurigxis);

esperanto@Leviticus:18:28 @ por ke la tero ne eljxetu ankaux vin, kiam vi malpurigos gxin, kiel gxi eljxetis la popolon, kiu estis antaux vi.

esperanto@Leviticus:18:29 @ CXar se iu faros ion el cxiuj tiuj abomenajxoj, la farantoj ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:18:30 @ Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laux la abomenindaj legxoj, laux kiuj oni agis antaux vi, kaj por ke vi ne malpurigxu per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:19:2 @ Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:3 @ CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:4 @ Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:5 @ Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon.

esperanto@Leviticus:19:6 @ En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.

esperanto@Leviticus:19:7 @ Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.

esperanto@Leviticus:19:8 @ Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Leviticus:19:9 @ Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.

esperanto@Leviticus:19:10 @ Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:11 @ Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

esperanto@Leviticus:19:12 @ Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:13 @ Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.

esperanto@Leviticus:19:14 @ Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:15 @ Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

esperanto@Leviticus:19:16 @ Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:17 @ Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.

esperanto@Leviticus:19:18 @ Ne faru vengxon kaj ne portu koleron kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:19 @ Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.

esperanto@Leviticus:19:20 @ Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera.

esperanto@Leviticus:19:21 @ Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon.

esperanto@Leviticus:19:22 @ Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.

esperanto@Leviticus:19:23 @ Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.

esperanto@Leviticus:19:24 @ En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:25 @ Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:26 @ Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne antauxdiru sorcxe.

esperanto@Leviticus:19:27 @ Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.

esperanto@Leviticus:19:28 @ Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:29 @ Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.

esperanto@Leviticus:19:30 @ Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:31 @ Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:32 @ Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:19:33 @ Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

esperanto@Leviticus:19:34 @ Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:19:35 @ Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.

esperanto@Leviticus:19:36 @ Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

esperanto@Leviticus:19:37 @ Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:20:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:20:2 @ Al la Izraelidoj diru:CXiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Molehx, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per sxtonoj.

esperanto@Leviticus:20:3 @ Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.

esperanto@Leviticus:20:4 @ Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Molehx, kaj ne mortigos lin:

esperanto@Leviticus:20:5 @ tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj kontraux lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj cxiujn, kiuj malcxastos, imitante lin en la malcxastado por Molehx, el inter ilia popolo.

esperanto@Leviticus:20:6 @ Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.

esperanto@Leviticus:20:7 @ Sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:20:8 @ Kaj observu Miajn legxojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin.

esperanto@Leviticus:20:9 @ CXiu, kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, estu mortigita:sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.

esperanto@Leviticus:20:10 @ Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.

esperanto@Leviticus:20:11 @ Kaj se iu kusxis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaux ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

esperanto@Leviticus:20:12 @ Kaj se iu kusxis kun sia bofilino, ili ambaux estu mortigitaj:abomenajxon ili faris, ilia sango estu sur ili.

esperanto@Leviticus:20:13 @ Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambaux faris:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

esperanto@Leviticus:20:14 @ Kaj se iu prenis virinon kaj sxian patrinon, tio estas malcxastegeco:per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malcxasteco inter vi.

esperanto@Leviticus:20:15 @ Kaj se iu kusxis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaux la bruton mortigu.

esperanto@Leviticus:20:16 @ Kaj se virino alproksimigxis al ia bruto, por sekskunigxi kun gxi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

esperanto@Leviticus:20:17 @ Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aux filinon de sia patrino, kaj li vidis sxian nudecon kaj sxi vidis lian nudecon, tio estas maldecajxo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaux la okuloj de sia popolo:la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.

esperanto@Leviticus:20:18 @ Kaj se iu kusxis kun virino dum sxia malsano kaj malkovris sxian nudecon, li vidatigis sxian elfluejon kaj sxi malkovris la elfluejon de sia sango:ili ambaux estu ekstermitaj el inter sia popolo.

esperanto@Leviticus:20:19 @ Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; cxar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.

esperanto@Leviticus:20:20 @ Kaj se iu kusxis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo:ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj.

esperanto@Leviticus:20:21 @ Kaj se iu prenis la edzinon de sia frato, tio estas malpurajxo:la nudecon de sia frato li malkovris, seninfanaj ili estos.

esperanto@Leviticus:20:22 @ Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne eljxetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie logxi.

esperanto@Leviticus:20:23 @ Kaj ne agu laux la legxoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaux vi, cxar cxion cxi tion ili faris kaj Mi ekabomenis ilin.

esperanto@Leviticus:20:24 @ Kaj Mi diris al vi:Vi heredos ilian landon, kaj Mi gxin donos al vi, por ke vi posedu gxin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.

esperanto@Leviticus:20:25 @ Kaj faru diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per cxio, kio movigxas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin kiel malpurajn.

esperanto@Leviticus:20:26 @ Kaj estu antaux Mi sanktaj, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.

esperanto@Leviticus:20:27 @ Kaj viro aux virino, se ili estos magiistoj aux sorcxistoj, estu mortigitaj; per sxtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.

esperanto@Leviticus:21:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;

esperanto@Leviticus:21:2 @ krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;

esperanto@Leviticus:21:3 @ kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per sxi li povas sin malpurigi.

esperanto@Leviticus:21:4 @ Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.

esperanto@Leviticus:21:5 @ Ili ne faru al si senharajxon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entrancxojn.

esperanto@Leviticus:21:6 @ Sanktaj ili estu antaux sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; cxar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.

esperanto@Leviticus:21:7 @ Virinon malcxastan aux senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpusxitan de sia edzo, ili ne prenu; cxar pastro estas sankta al sia Dio.

esperanto@Leviticus:21:8 @ Tial tenu lin sankte, cxar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.

esperanto@Leviticus:21:9 @ Se filino de pastro senhonorigxis per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron:oni forbruligu sxin per fajro.

esperanto@Leviticus:21:10 @ La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn.

esperanto@Leviticus:21:11 @ Kaj al neniu mortinto li venu; ecx per sia patro aux sia patrino li sin ne malpurigu.

esperanto@Leviticus:21:12 @ Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; cxar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:21:13 @ Edzinon li prenu al si virgulinon.

esperanto@Leviticus:21:14 @ Vidvinon, forpusxitinon, senhonorigitinon, aux malcxastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.

esperanto@Leviticus:21:15 @ Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

esperanto@Leviticus:21:16 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:21:17 @ Diru al Aaron jene:Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplajxon, li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

esperanto@Leviticus:21:18 @ CXar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

esperanto@Leviticus:21:19 @ nek homo, kiu havas rompitan kruron aux rompitan brakon,

esperanto@Leviticus:21:20 @ nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.

esperanto@Leviticus:21:21 @ Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

esperanto@Leviticus:21:22 @ La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.

esperanto@Leviticus:21:23 @ Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimigxu, cxar li havas kriplajxon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, cxar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

esperanto@Leviticus:21:24 @ Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:22:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:22:2 @ Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktajxojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:3 @ Diru al ili:Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux Mi:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:4 @ Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aux elfluon, tiu ne mangxu la sanktajxojn, gxis li purigxos. Kiu ektusxis iun, kiu malpurigxis per mortinto, aux kiu havas elfluon de semo;

esperanto@Leviticus:22:5 @ aux kiu ektusxis ian rampajxon, per kiu li malpurigxis, aux iun homon, de kiu li malpurigxis per ia lia malpurajxo;

esperanto@Leviticus:22:6 @ tiu, ektusxinte tion, estos malpura gxis la vespero, kaj li ne mangxu la sanktajxojn, antaux ol li estos lavinta sian korpon per akvo.

esperanto@Leviticus:22:7 @ Post la subiro de la suno li farigxos pura, kaj tiam li povas mangxi la sanktajxojn, cxar tio estas lia mangxajxo.

esperanto@Leviticus:22:8 @ Kadavrajxon kaj ion, kion dissxiris bestoj, li ne mangxu, por ke li ne malpurigxu per tio:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:9 @ Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en gxi, se ili tion malhonoros:Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

esperanto@Leviticus:22:10 @ Kaj neniu laiko mangxu sanktajxon; logxanto cxe pastro kaj ankaux dungito ne mangxu sanktajxon.

esperanto@Leviticus:22:11 @ Se pastro acxetis homon per sia mono, tiu povas mangxi tion; kaj tiuj, kiuj naskigxis en lia domo, povas mangxi lian panon.

esperanto@Leviticus:22:12 @ Se filino de pastro edzinigxis kun viro laika, sxi ne mangxu el la levataj sanktajxoj.

esperanto@Leviticus:22:13 @ Sed se filino de pastro farigxis vidvino aux eksedzino kaj sxi ne havas infanojn, kaj sxi revenis en la domon de sia patro, kiel sxi estis en sia juneco, tiam sxi povas mangxi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas gxin mangxi.

esperanto@Leviticus:22:14 @ Se iu mangxis sanktajxon per eraro, li aldonu al gxi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktajxon.

esperanto@Leviticus:22:15 @ Ili ne malhonoru la sanktajxojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:16 @ Kaj ili ne sxargxu sur sin la kulpon de la krimo, mangxante siajn sanktajxojn; cxar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

esperanto@Leviticus:22:17 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:22:18 @ Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael aux el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, cxu gxi estas promesitajxo aux cxu gxi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon,

esperanto@Leviticus:22:19 @ tiam, por ke vi akiru placxon, gxi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el sxafoj, aux el kaproj.

esperanto@Leviticus:22:20 @ Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon.

esperanto@Leviticus:22:21 @ Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi.

esperanto@Leviticus:22:22 @ Beston blindan aux difektitan aux kriplan aux absceshavan aux aknohavan aux favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:23 @ Bovon aux sxafon, kiu havas tro longajn aux tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero gxi ne akiros placxon.

esperanto@Leviticus:22:24 @ Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, desxiritan, aux fortrancxitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion.

esperanto@Leviticus:22:25 @ Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili:ili ne akiros al vi placxon.

esperanto@Leviticus:22:26 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:22:27 @ Kiam naskigxos bovido aux sxafido aux kaprido, tiam gxi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue gxi povas akiri placxon kiel fajrofero al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:28 @ Sed nek bovon, nek sxafon bucxu kun gxia ido en unu tago.

esperanto@Leviticus:22:29 @ Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu gxin tiel, ke gxi akiru por vi placxon.

esperanto@Leviticus:22:30 @ En la sama tago oni devas gxin mangxi; ne lasu iom el gxi gxis la mateno:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:31 @ Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:22:32 @ Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin,

esperanto@Leviticus:22:33 @ kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:23:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.

esperanto@Leviticus:23:3 @ Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.

esperanto@Leviticus:23:4 @ Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:

esperanto@Leviticus:23:5 @ en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:6 @ Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.

esperanto@Leviticus:23:7 @ En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:23:8 @ Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:23:9 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:23:10 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.

esperanto@Leviticus:23:11 @ Kaj li skuos la garbon antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago post la festo la pastro gxin skuos.

esperanto@Leviticus:23:12 @ Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan kiel bruloferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:13 @ Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.

esperanto@Leviticus:23:14 @ Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.

esperanto@Leviticus:23:15 @ Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn.

esperanto@Leviticus:23:16 @ GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:17 @ El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:18 @ Kaj alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:19 @ Pretigu ankaux unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel pacoferon.

esperanto@Leviticus:23:20 @ Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro.

esperanto@Leviticus:23:21 @ Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.

esperanto@Leviticus:23:22 @ Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:23:23 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:23:24 @ Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.

esperanto@Leviticus:23:25 @ Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:26 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:23:27 @ Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:28 @ Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:23:29 @ CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.

esperanto@Leviticus:23:30 @ Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo.

esperanto@Leviticus:23:31 @ Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.

esperanto@Leviticus:23:32 @ Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.

esperanto@Leviticus:23:33 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:23:34 @ Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:35 @ En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:23:36 @ Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.

esperanto@Leviticus:23:37 @ Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago;

esperanto@Leviticus:23:38 @ krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:23:39 @ Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.

esperanto@Leviticus:23:40 @ Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.

esperanto@Leviticus:23:41 @ Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin.

esperanto@Leviticus:23:42 @ En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj;

esperanto@Leviticus:23:43 @ por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:23:44 @ Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:24:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:24:2 @ Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.

esperanto@Leviticus:24:3 @ Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron gxin cxiam arangxadu de vespero gxis mateno antaux la Eternulo; tio estu eterna legxo en viaj generacioj.

esperanto@Leviticus:24:4 @ Sur la pure ora kandelabro li arangxadu la lumojn antaux la Eternulo cxiam.

esperanto@Leviticus:24:5 @ Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu cxiu pano;

esperanto@Leviticus:24:6 @ kaj arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo.

esperanto@Leviticus:24:7 @ Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:24:8 @ En cxiu tago sabata oni cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu eterna interligo.

esperanto@Leviticus:24:9 @ Kaj gxi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili mangxu gxin sur sankta loko, cxar tio estas plejsanktajxo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna legxo.

esperanto@Leviticus:24:10 @ Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido;

esperanto@Leviticus:24:11 @ kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis SXelomit, filino de Dibri el la tribo de Daniel.

esperanto@Leviticus:24:12 @ Kaj oni metis lin en malliberejon, gxis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:24:13 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:24:14 @ Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj cxiuj, kiuj auxdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per sxtonoj.

esperanto@Leviticus:24:15 @ Kaj al la Izraelidoj diru jene:CXiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon.

esperanto@Leviticus:24:16 @ Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo. CXu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.

esperanto@Leviticus:24:17 @ Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.

esperanto@Leviticus:24:18 @ Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro gxi:beston pro besto.

esperanto@Leviticus:24:19 @ Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:

esperanto@Leviticus:24:20 @ rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.

esperanto@Leviticus:24:21 @ Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro gxi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.

esperanto@Leviticus:24:22 @ La sama jugxo estu cxe vi cxu por fremdulo, cxu por indigxeno; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:24:23 @ Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Leviticus:25:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante:

esperanto@Leviticus:25:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:25:3 @ Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritrancxu vian vinbergxardenon kaj kolektu iliajn produktajxojn;

esperanto@Leviticus:25:4 @ sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo:vian kampon ne prisemu kaj vian vinbergxardenon ne pritrancxu.

esperanto@Leviticus:25:5 @ Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritrancxitaj brancxoj ne deprenu:tio estu jaro de ripozo por la tero.

esperanto@Leviticus:25:6 @ Kaj la produktajxoj de la sabata tero estu mangxajxo por vi cxiuj:por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunlogxanto, kiuj logxas cxe vi.

esperanto@Leviticus:25:7 @ Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, cxiuj gxiaj produktajxoj estu kiel mangxajxo.

esperanto@Leviticus:25:8 @ Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naux jarojn.

esperanto@Leviticus:25:9 @ Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando.

esperanto@Leviticus:25:10 @ Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por cxiuj gxiaj logxantoj:jubileo gxi estu por vi; kaj revenu cxiu al sia posedajxo, kaj cxiu revenu al sia familio.

esperanto@Leviticus:25:11 @ Jubileo gxi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritrancxitaj vinberbrancxoj.

esperanto@Leviticus:25:12 @ CXar jubileo gxi estas, sankta gxi estu por vi; de la kampo mangxu gxiajn produktajxojn.

esperanto@Leviticus:25:13 @ En tiu jubilea jaro cxiu revenu al sia posedajxo.

esperanto@Leviticus:25:14 @ Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aux se vi acxetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.

esperanto@Leviticus:25:15 @ Laux la kalkulo de la jaroj post la jubileo acxetu de via proksimulo; laux la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.

esperanto@Leviticus:25:16 @ Laux la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; cxar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi.

esperanto@Leviticus:25:17 @ Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:25:18 @ Kaj plenumu Miajn legxojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi logxos en la lando sendangxere.

esperanto@Leviticus:25:19 @ Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi mangxados gxissate, kaj vi logxos sur gxi sendangxere.

esperanto@Leviticus:25:20 @ Kaj se vi diros:Kion ni mangxos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktajxojn?

esperanto@Leviticus:25:21 @ Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj gxi alportos produktajxojn por tri jaroj.

esperanto@Leviticus:25:22 @ Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi mangxos la produktajxojn malnovajn gxis la nauxa jaro; gxis venos la rikolto de gxiaj produktajxoj, vi mangxos malnovajn.

esperanto@Leviticus:25:23 @ Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi.

esperanto@Leviticus:25:24 @ Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.

esperanto@Leviticus:25:25 @ Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la venditajxon de sia frato.

esperanto@Leviticus:25:26 @ Kaj se iu ne trovos por si reacxetanton, sed li mem farigxos suficxe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reacxeti,

esperanto@Leviticus:25:27 @ tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restajxojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado.

esperanto@Leviticus:25:28 @ Sed se li ne havos suficxe, por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi foriru, kaj li revenu al sia posedado.

esperanto@Leviticus:25:29 @ Kaj se iu vendos logxeblan domon en urbo, kiun cxirkauxas muro, tiam gxi estas reacxetebla gxis la fino de jaro post gxia vendo; en la dauxro de jaro gxi estas reacxetebla.

esperanto@Leviticus:25:30 @ Sed se gxi ne estos reacxetita antaux la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo cxirkauxita de muro, restas por cxiam cxe gxia acxetinto en liaj generacioj; gxi ne foriras en jaro jubilea.

esperanto@Leviticus:25:31 @ La domoj en la vilagxoj ne cxirkauxitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reacxeti, kaj en jubilea jaro ili foriras.

esperanto@Leviticus:25:32 @ Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj cxiam havas la rajton de reacxeto.

esperanto@Leviticus:25:33 @ Se iu elacxetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aux la urba posedajxo foriras en la jubilea jaro; cxar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedajxo inter la Izraelidoj.

esperanto@Leviticus:25:34 @ Kaj la kampoj cxirkaux iliaj urboj ne estu vendataj, cxar tio estas ilia porcxiama posedajxo.

esperanto@Leviticus:25:35 @ Se via frato malricxigxos kaj lia brako malfortigxos apud vi, tiam subtenu lin; cxu li estas fremdulo, cxu paslogxanto, li vivu kun vi.

esperanto@Leviticus:25:36 @ Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi.

esperanto@Leviticus:25:37 @ Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li mangxajxon, ne postulu gxian pligrandigon.

esperanto@Leviticus:25:38 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.

esperanto@Leviticus:25:39 @ Kiam malricxigxos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne sxargxu lin per laborado sklava;

esperanto@Leviticus:25:40 @ kiel dungito, kiel paslogxanto li estu cxe vi; gxis la jubilea jaro li servu cxe vi;

esperanto@Leviticus:25:41 @ kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaux liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedajxo de siaj patroj.

esperanto@Leviticus:25:42 @ CXar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.

esperanto@Leviticus:25:43 @ Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.

esperanto@Leviticus:25:44 @ Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi; el ili acxetu sklavon kaj sklavinon.

esperanto@Leviticus:25:45 @ Ankaux el la idoj de la paslogxantoj, kiuj fremdule logxas cxe vi, el ili vi povas acxeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas cxe vi kaj kiuj naskigxis en via lando; ili povas esti via posedajxo.

esperanto@Leviticus:25:46 @ Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

esperanto@Leviticus:25:47 @ Kaj se fremdulo aux paslogxanto cxe vi estos bonstata, kaj via frato malricxigxos antaux li kaj vendos sin al la fremdulo aux paslogxanto cxe vi aux al ido de familio de fremdulo:

esperanto@Leviticus:25:48 @ post la vendo restas al li rajto de elacxeto; iu el liaj fratoj elacxetu lin.

esperanto@Leviticus:25:49 @ Aux lia onklo, aux filo de lia onklo elacxetu lin, aux iu el lia parencaro, el lia familio elacxetu lin; aux se lia stato suficxos, li mem sin elacxetos.

esperanto@Leviticus:25:50 @ Kaj li faru prikalkulon kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li.

esperanto@Leviticus:25:51 @ Se restas ankoraux multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elacxeton pro si el la mono, pro kiu li estis acxetita.

esperanto@Leviticus:25:52 @ Se restas malmulte da jaroj gxis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elacxeton.

esperanto@Leviticus:25:53 @ Kiel lauxjara dungito li estu cxe li, kaj cxi tiu ne regu lin kruele antaux viaj okuloj.

esperanto@Leviticus:25:54 @ Kaj se li ne elacxetigxos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj.

esperanto@Leviticus:25:55 @ CXar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:26:1 @ Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Leviticus:26:2 @ Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:26:3 @ Se vi agos laux Miaj legxoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,

esperanto@Leviticus:26:4 @ tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.

esperanto@Leviticus:26:5 @ Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.

esperanto@Leviticus:26:6 @ Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

esperanto@Leviticus:26:7 @ Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaux vi de glavo.

esperanto@Leviticus:26:8 @ Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaux vi de glavo.

esperanto@Leviticus:26:9 @ Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.

esperanto@Leviticus:26:10 @ Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.

esperanto@Leviticus:26:11 @ Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.

esperanto@Leviticus:26:12 @ Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

esperanto@Leviticus:26:13 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.

esperanto@Leviticus:26:14 @ Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn;

esperanto@Leviticus:26:15 @ kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:

esperanto@Leviticus:26:16 @ tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.

esperanto@Leviticus:26:17 @ Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

esperanto@Leviticus:26:18 @ Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.

esperanto@Leviticus:26:19 @ Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.

esperanto@Leviticus:26:20 @ Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.

esperanto@Leviticus:26:21 @ Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.

esperanto@Leviticus:26:22 @ Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos.

esperanto@Leviticus:26:23 @ Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi:

esperanto@Leviticus:26:24 @ tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.

esperanto@Leviticus:26:25 @ Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.

esperanto@Leviticus:26:26 @ Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.

esperanto@Leviticus:26:27 @ Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min:

esperanto@Leviticus:26:28 @ tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.

esperanto@Leviticus:26:29 @ Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos.

esperanto@Leviticus:26:30 @ Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.

esperanto@Leviticus:26:31 @ Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn.

esperanto@Leviticus:26:32 @ Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.

esperanto@Leviticus:26:33 @ Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.

esperanto@Leviticus:26:34 @ Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.

esperanto@Leviticus:26:35 @ Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi.

esperanto@Leviticus:26:36 @ Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.

esperanto@Leviticus:26:37 @ Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.

esperanto@Leviticus:26:38 @ Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj.

esperanto@Leviticus:26:39 @ Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos.

esperanto@Leviticus:26:40 @ Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.

esperanto@Leviticus:26:41 @ Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

esperanto@Leviticus:26:42 @ tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.

esperanto@Leviticus:26:43 @ La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis.

esperanto@Leviticus:26:44 @ Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Leviticus:26:45 @ Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Leviticus:26:46 @ Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

esperanto@Leviticus:27:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Leviticus:27:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu faros sanktan promeson dedicxi animon laux via taksado al la Eternulo,

esperanto@Leviticus:27:3 @ tiam via taksado devas esti:pro virseksulo en la agxo de dudek jaroj gxis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da argxento laux la sankta siklo.

esperanto@Leviticus:27:4 @ Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.

esperanto@Leviticus:27:5 @ Kaj se tio estos agxulo de kvin jaroj gxis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.

esperanto@Leviticus:27:6 @ Se tio estos agxulo de unu monato gxis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da argxento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da argxento.

esperanto@Leviticus:27:7 @ Kaj se en la agxo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.

esperanto@Leviticus:27:8 @ Kaj se li estas tro malricxa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaux la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.

esperanto@Leviticus:27:9 @ Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam cxio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.

esperanto@Leviticus:27:10 @ Oni ne devas gxin sxangxi nek anstatauxigi gxin, bonan per malbona aux malbonan per bona; se tamen iu anstatauxigos bruton per bruto, tiam gxi kaj ankaux gxia anstatauxigito farigxu konsekrita.

esperanto@Leviticus:27:11 @ Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaux la pastro;

esperanto@Leviticus:27:12 @ kaj la pastro taksos gxin, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel taksos la pastro, tiel gxi estu.

esperanto@Leviticus:27:13 @ Se la promesinto volos gxin elacxeti, li aldonu kvinonon al via takso.

esperanto@Leviticus:27:14 @ Se iu dedicxos sian domon kiel sanktajxon al la Eternulo, tiam la pastro gxin taksu, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel la pastro gxin taksos, tiel gxi restu.

esperanto@Leviticus:27:15 @ Sed se la dedicxinto volos elacxeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj gxi restos lia.

esperanto@Leviticus:27:16 @ Se el sia posedata kampo iu dedicxos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al gxia semitajxo:pro semitajxo en la kvanto de hxomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da argxento.

esperanto@Leviticus:27:17 @ Se de jubilea jaro li dedicxas sian kampon, tiam la afero restu laux via taksado.

esperanto@Leviticus:27:18 @ Sed se post la jubilea jaro li dedicxos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laux la jaroj, kiuj restas gxis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.

esperanto@Leviticus:27:19 @ Se la dedicxinto volos elacxeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laux via taksado, kaj gxi restos lia.

esperanto@Leviticus:27:20 @ Sed se li ne elacxetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam gxi ne estos plu elacxetebla.

esperanto@Leviticus:27:21 @ Kaj tiu kampo, kiam gxi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo prijxurita:gxi farigxos posedajxo de la pastro.

esperanto@Leviticus:27:22 @ Kaj se iu dedicxos al la Eternulo kampon, kiun li acxetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedajxo,

esperanto@Leviticus:27:23 @ tiam la pastro kalkulu al li la takson gxis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritajxon al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:27:24 @ En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni gxin acxetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.

esperanto@Leviticus:27:25 @ CXiu via taksado estu laux la sankta siklo:el dudek geroj konsistu la siklo.

esperanto@Leviticus:27:26 @ Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dedicxu:cxu gxi estas bovo, cxu gxi estas sxafo, gxi apartenas al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:27:27 @ Se gxi estas bruto malpura, tiam oni devas elacxeti gxin laux via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se gxi ne estos elacxetita, oni vendu gxin laux via taksado.

esperanto@Leviticus:27:28 @ Nur cxio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el cxio, kio apartenas al li, cxu gxi estas homo, cxu bruto, cxu posedata kampo, ne estu vendata nek elacxetata. CXio konsekrita estas plejsanktajxo de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:27:29 @ CXiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elacxetita; li devas morti.

esperanto@Leviticus:27:30 @ CXiu dekonajxo el la tero, el la semitajxo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; gxi estas sanktajxo de la Eternulo.

esperanto@Leviticus:27:31 @ Se iu volos elacxeti ion el sia dekonajxo, li aldonu al la valoro kvinonon.

esperanto@Leviticus:27:32 @ Kaj cxiu dekono el la bovoj kaj sxafoj, el cxio, kio pasas sub la bastono de pasxtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo.

esperanto@Leviticus:27:33 @ Oni ne devas esplori, cxu gxi estas bona aux malbona, kaj oni gxin devas ne anstatauxigi; se iu gxin anstatauxigos, tiam gxi kaj gxia anstatauxajxo estu sanktajxoj kaj ne estu elacxetataj.

esperanto@Leviticus:27:34 @ Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.

esperanto@Numbers:1:2 @ Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj, laux la nombro de la nomoj de cxiuj virseksuloj lauxkape.

esperanto@Numbers:1:3 @ De la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, cxiujn, kiuj tauxgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laux iliaj tacxmentoj, vi kaj Aaron.

esperanto@Numbers:1:4 @ Kaj kun vi estu po unu homo el cxiu tribo, homo, kiu estas cxefo en sia patrodomo.

esperanto@Numbers:1:5 @ Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de SXedeur;

esperanto@Numbers:1:17 @ Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laux iliaj nomoj.

esperanto@Numbers:1:20 @ Kaj montrigxis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

esperanto@Numbers:1:21 @ prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.

esperanto@Numbers:1:22 @ La filoj de Simeon laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, kalkulitaj laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,

esperanto@Numbers:1:23 @ prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naux mil tricent.

esperanto@Numbers:1:25 @ prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.

esperanto@Numbers:1:29 @ prezentis en la tribo de Isahxar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.

esperanto@Numbers:1:31 @ prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.

esperanto@Numbers:1:33 @ prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.

esperanto@Numbers:1:37 @ prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.

esperanto@Numbers:1:41 @ prezentis en la tribo de Asxer la nombron de kvardek unu mil kvincent.

esperanto@Numbers:1:43 @ prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.

esperanto@Numbers:1:46 @ la nombro de cxiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.

esperanto@Numbers:1:47 @ Sed la Levidoj laux sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.

esperanto@Numbers:1:49 @ Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:1:50 @ Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj cxion, kio apartenas al gxi; ili portadu la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj ili priservu gxin, kaj cxirkaux la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.

esperanto@Numbers:1:51 @ Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.

esperanto@Numbers:1:53 @ Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.

esperanto@Numbers:2:6 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.

esperanto@Numbers:2:8 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.

esperanto@Numbers:2:9 @ CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la unuaj.

esperanto@Numbers:2:11 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.

esperanto@Numbers:2:13 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent.

esperanto@Numbers:2:15 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.

esperanto@Numbers:2:16 @ CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj.

esperanto@Numbers:2:17 @ Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj.

esperanto@Numbers:2:19 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.

esperanto@Numbers:2:23 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.

esperanto@Numbers:2:24 @ CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.

esperanto@Numbers:2:28 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.

esperanto@Numbers:2:30 @ kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.

esperanto@Numbers:2:31 @ CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmovigxu la lastaj kun siaj standardoj.

esperanto@Numbers:2:32 @ Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laux iliaj patrodomoj. CXiuj kalkulitoj de la tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.

esperanto@Numbers:2:33 @ Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:2:34 @ Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo:tiel ili starigxis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmovigxadis, cxiu laux sia familio, laux sia patrodomo.

esperanto@Numbers:3:4 @ Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

esperanto@Numbers:3:6 @ Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin.

esperanto@Numbers:3:7 @ Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.

esperanto@Numbers:3:8 @ Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.

esperanto@Numbers:3:9 @ Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:3:12 @ Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;

esperanto@Numbers:3:15 @ Prikalkulu la Levidojn laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj; cxiun virseksulon en la agxo de unu monato kaj pli prikalkulu.

esperanto@Numbers:3:17 @ Kaj jenaj estis la filoj de Levi laux iliaj nomoj:Gersxon kaj Kehat kaj Merari.

esperanto@Numbers:3:20 @ Kaj la filoj de Merari laux iliaj familioj:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj.

esperanto@Numbers:3:22 @ Iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.

esperanto@Numbers:3:23 @ La familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la tabernaklo, okcidente.

esperanto@Numbers:3:28 @ Laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.

esperanto@Numbers:3:29 @ La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.

esperanto@Numbers:3:32 @ Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.

esperanto@Numbers:3:34 @ Kaj iliaj kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.

esperanto@Numbers:3:35 @ Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.

esperanto@Numbers:3:39 @ CXiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo, laux iliaj familioj, cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.

esperanto@Numbers:3:40 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prikalkulu cxiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la agxo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.

esperanto@Numbers:3:41 @ Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:3:43 @ Kaj estis cxiuj unuenaskitaj virseksuloj laux la nombro de la nomoj en la agxo de unu monato kaj pli laux la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.

esperanto@Numbers:3:45 @ Prenu la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi:Mi estas la Eternulo.

esperanto@Numbers:3:46 @ Kaj elacxete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,

esperanto@Numbers:3:47 @ prenu po kvin sikloj pro cxiu kapo, laux la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;

esperanto@Numbers:3:49 @ Kaj Moseo prenis la monon de la elacxeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elacxetitaj per la Levidoj.

esperanto@Numbers:3:50 @ De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laux la sankta siklo.

esperanto@Numbers:4:2 @ Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj,

esperanto@Numbers:4:3 @ en la agxo de tridek jaroj kaj pli, gxis la agxo de kvindek jaroj, cxiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:4:5 @ Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per gxi la keston de atesto.

esperanto@Numbers:4:15 @ Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de cxiuj objektoj de la sanktejo cxe la elmovigxo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektusxu la sanktajxon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portajxo de la filoj de Kehat cxe la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:4:18 @ Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;

esperanto@Numbers:4:19 @ sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimigxos al la plejsanktejo:Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin cxiun cxe lia servo kaj cxe lia portotajxo;

esperanto@Numbers:4:23 @ De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj kalkulu ilin, cxiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:4:24 @ Tio estas la laboro de la familioj Gersxonidaj, por servi kaj por porti:

esperanto@Numbers:4:30 @ De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, cxiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:4:35 @ de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:4:36 @ Kaj ilia kalkulita nombro laux iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.

esperanto@Numbers:4:39 @ de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,

esperanto@Numbers:4:43 @ de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,

esperanto@Numbers:4:46 @ CXiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,

esperanto@Numbers:4:47 @ de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,

esperanto@Numbers:4:48 @ ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.

esperanto@Numbers:5:3 @ Kiel virojn, tiel ankaux virinojn elsendu, ekster la tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn, inter kiuj Mi logxas.

esperanto@Numbers:5:6 @ Diru al la Izraelidoj:Se viro aux virino faros ian pekon kontraux homo, farante per tio krimon kontraux la Eternulo, kaj tiu animo kulpigxos,

esperanto@Numbers:5:7 @ tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili kompensu sian kulpon plene kaj aldonu gxian kvinonon, kaj donu al tiu, kontraux kiu ili kulpigxis.

esperanto@Numbers:5:8 @ Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virsxafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.

esperanto@Numbers:5:13 @ kaj iu viro kusxos kun sxi sekskunigxe, kaj tio estos kasxita antaux sxia edzo, cxar sxi malpurigxis kasxe, kaj ne estos atestanto pri sxi kaj sxi ne estos kaptita;

esperanto@Numbers:5:18 @ Kaj la pastro starigos la virinon antaux la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en sxiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de jxaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolcxa, malbeniga.

esperanto@Numbers:5:19 @ Kaj la pastro sxin jxurligos, kaj diros al la virino:Se neniu viro kusxis kun vi kaj se vi ne forflankigxis per malpurigxo kun alia viro anstataux via edzo, tiam restu sendifekta de cxi tiu maldolcxa malbeniga akvo;

esperanto@Numbers:5:20 @ sed se vi forflankigxis kun alia viro anstataux via edzo kaj se vi malpurigxis kaj iu viro kusxis kun vi krom via edzo-

esperanto@Numbers:5:21 @ la pastro jxurligos la virinon per jxuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino:Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al jxuro inter via popolo, farante vian femuron maldikigxinta kaj vian ventron sxvelinta;

esperanto@Numbers:5:22 @ kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!

esperanto@Numbers:5:24 @ Kaj li trinkigos al la virino la maldolcxan malbenigan akvon, kaj eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo.

esperanto@Numbers:5:25 @ Kaj la pastro prenos el la mano de la virino la farunoferon de jxaluzo, kaj li skuos la farunoferon antaux la Eternulo kaj portos gxin al la altaro.

esperanto@Numbers:5:26 @ Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, gxian parton de memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al la virino la akvon.

esperanto@Numbers:5:27 @ Kaj kiam li estos trinkiginta al sxi la akvon, tiam, se sxi malpurigxis kaj pekis kontraux sia edzo, eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo, kaj sxvelos sxia ventro kaj maldikigxos sxia femuro; kaj la virino farigxos malbeno inter sia popolo.

esperanto@Numbers:5:28 @ Sed se la virino ne malpurigxis kaj sxi estas pura, tiam sxi restos sendifekta kaj povos naski infanojn.

esperanto@Numbers:5:29 @ Tio estas la legxo pri la jxaluzo, kiam virino forflankigxos kun alia viro anstataux sia edzo kaj malpurigxos,

esperanto@Numbers:5:30 @ aux kiam viron atakos spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaux la Eternulo, kaj la pastro agu kun sxi laux la tuta tiu legxo.

esperanto@Numbers:6:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson de konsekrigxo, por konsekri sin al la Eternulo,

esperanto@Numbers:6:3 @ tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi.

esperanto@Numbers:6:4 @ Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.

esperanto@Numbers:6:14 @ kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaragxan sxafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaragxan sxafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virsxafon sendifektan kiel pacoferon,

esperanto@Numbers:6:17 @ Kaj el la virsxafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian versxoferon.

esperanto@Numbers:6:19 @ Kaj la pastro prenos la kuiritan sxultron de la virsxafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.

esperanto@Numbers:6:20 @ Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; sanktigita gxi estu por la pastro, krom la brustajxo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.

esperanto@Numbers:6:24 @ La Eternulo vin benu kaj vin gardu;

esperanto@Numbers:6:25 @ La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin;

esperanto@Numbers:6:26 @ La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.

esperanto@Numbers:7:5 @ Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj cxe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al cxiu laux la speco de lia laborado.

esperanto@Numbers:7:6 @ Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.

esperanto@Numbers:7:9 @ Sed al la filoj de Kehat li ne donis, cxar ili havis laboradon sanktan; sur la sxultroj ili devis porti.

esperanto@Numbers:7:15 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:17 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Nahxsxon, filo de Aminadab.

esperanto@Numbers:7:21 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:23 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.

esperanto@Numbers:7:27 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:29 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de HXelon.

esperanto@Numbers:7:33 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:35 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de SXedeur.

esperanto@Numbers:7:36 @ En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, SXelumiel, filo de Curisxadaj.

esperanto@Numbers:7:39 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:41 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de SXelumiel, filo de Curisxadaj.

esperanto@Numbers:7:45 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:47 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.

esperanto@Numbers:7:51 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:53 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elisxama, filo de Amihud.

esperanto@Numbers:7:57 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:59 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.

esperanto@Numbers:7:63 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:65 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.

esperanto@Numbers:7:69 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:71 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

esperanto@Numbers:7:75 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:77 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Ohxran.

esperanto@Numbers:7:81 @ unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;

esperanto@Numbers:7:83 @ kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxira, filo de Enan.

esperanto@Numbers:7:85 @ po cent tridek sikloj da argxento havis cxiu plado, kaj po sepdek cxiu kaliko; la tuta argxento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laux la sankta siklo.

esperanto@Numbers:7:86 @ Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.

esperanto@Numbers:7:87 @ CXiuj brutoj por brulofero estis:dek du bovidoj, dek du virsxafoj, dek du jaragxaj sxafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero.

esperanto@Numbers:7:88 @ Kaj cxiuj brutoj por pacofero estis:dudek kvar bovoj, sesdek virsxafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaragxaj sxafidoj. Tio estis la inauxgura dono de la altaro, post kiam gxi estis sanktoleita.

esperanto@Numbers:8:2 @ Parolu al Aaron, kaj diru al li:Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antauxan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.

esperanto@Numbers:8:6 @ Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.

esperanto@Numbers:8:8 @ Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.

esperanto@Numbers:8:9 @ Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:8:10 @ Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.

esperanto@Numbers:8:11 @ Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaux la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:8:12 @ Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.

esperanto@Numbers:8:13 @ Kaj starigu la Levidojn antaux Aaron kaj antaux liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaux la Eternulo.

esperanto@Numbers:8:14 @ Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.

esperanto@Numbers:8:15 @ Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.

esperanto@Numbers:8:18 @ Kaj Mi prenis la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:8:19 @ Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimigxus al la sanktejo.

esperanto@Numbers:8:20 @ Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:8:21 @ Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaux la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.

esperanto@Numbers:8:22 @ Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaux Aaron kaj antaux liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.

esperanto@Numbers:8:24 @ Jen estas, kio koncernas la Levidojn:de la agxo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:8:25 @ Kaj de la agxo de kvindek jaroj ili retirigxos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.

esperanto@Numbers:8:26 @ Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.

esperanto@Numbers:9:6 @ Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;

esperanto@Numbers:9:8 @ Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

esperanto@Numbers:9:10 @ Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:9:13 @ Sed se iu estas pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu homo.

esperanto@Numbers:9:14 @ Kaj se logxos cxe vi fremdulo, li ankaux faru Paskon al la Eternulo; laux la rito de la Pasko kaj laux gxia regularo li faru:sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indigxeno.

esperanto@Numbers:9:17 @ Kaj kiam levigxadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmovigxadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:9:18 @ Laux la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmovigxadis, kaj laux la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare.

esperanto@Numbers:9:19 @ Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmovigxadis.

esperanto@Numbers:9:20 @ Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis.

esperanto@Numbers:9:21 @ Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis.

esperanto@Numbers:9:22 @ Iufoje du tagojn aux monaton aux pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis.

esperanto@Numbers:9:23 @ Laux la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laux la ordono de la Eternulo ili elmovigxadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

esperanto@Numbers:10:2 @ Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.

esperanto@Numbers:10:3 @ Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:10:4 @ Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.

esperanto@Numbers:10:5 @ Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.

esperanto@Numbers:10:6 @ Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.

esperanto@Numbers:10:8 @ Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi legxo eterna en viaj generacioj.

esperanto@Numbers:10:9 @ Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.

esperanto@Numbers:10:10 @ Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Numbers:10:11 @ En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.

esperanto@Numbers:10:12 @ Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

esperanto@Numbers:10:13 @ Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

esperanto@Numbers:10:14 @ Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab.

esperanto@Numbers:10:17 @ Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.

esperanto@Numbers:10:18 @ Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur.

esperanto@Numbers:10:21 @ Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno.

esperanto@Numbers:10:22 @ Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama, filo de Amihud.

esperanto@Numbers:10:25 @ Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj.

esperanto@Numbers:10:28 @ Tiaj estis la marsxoj de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.

esperanto@Numbers:10:29 @ Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.

esperanto@Numbers:10:31 @ Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;

esperanto@Numbers:10:32 @ se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

esperanto@Numbers:10:35 @ Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo.

esperanto@Numbers:11:4 @ Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?

esperanto@Numbers:11:11 @ Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min?

esperanto@Numbers:11:12 @ CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj?

esperanto@Numbers:11:13 @ Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.

esperanto@Numbers:11:15 @ Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.

esperanto@Numbers:11:16 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejagxuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejagxuloj de la popolo kaj gxiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili starigxu tie kun vi.

esperanto@Numbers:11:17 @ Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.

esperanto@Numbers:11:18 @ Kaj al la popolo diru:Preparigxu por morgaux, kaj vi mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos.

esperanto@Numbers:11:19 @ Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj;

esperanto@Numbers:11:20 @ sed dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo?

esperanto@Numbers:11:21 @ Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato!

esperanto@Numbers:11:23 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:CXu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, aux ne.

esperanto@Numbers:11:24 @ Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejagxuloj de la popolo, kaj li starigis ilin cxirkaux la tabernaklo.

esperanto@Numbers:11:25 @ Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.

esperanto@Numbers:11:26 @ Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-cxar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro.

esperanto@Numbers:11:29 @ Sed Moseo diris al li:CXu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.

esperanto@Numbers:11:31 @ Kaj vento elmovigxis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj jxetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, cxirkaux la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.

esperanto@Numbers:11:33 @ Kiam la viando estis ankoraux inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo.

esperanto@Numbers:12:4 @ Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri.

esperanto@Numbers:12:5 @ Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.

esperanto@Numbers:12:6 @ Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;

esperanto@Numbers:12:8 @ Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?

esperanto@Numbers:12:10 @ Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.

esperanto@Numbers:12:12 @ ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo.

esperanto@Numbers:12:13 @ Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin.

esperanto@Numbers:12:14 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu.

esperanto@Numbers:12:15 @ Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.

esperanto@Numbers:13:2 @ Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu estu eminentulo inter ili.

esperanto@Numbers:13:16 @ Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun, la nomon Josuo.

esperanto@Numbers:13:20 @ kaj kia estas la tero, cxu gxi estas grasa aux malgrasa, cxu estas sur gxi arboj aux ne estas; kaj estu kuragxaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturigxado de vinberoj.

esperanto@Numbers:13:23 @ Kaj ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj.

esperanto@Numbers:13:24 @ Al tiu loko oni donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis tie la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:13:27 @ Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj;

esperanto@Numbers:13:28 @ sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.

esperanto@Numbers:13:30 @ Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaux Moseo, kaj diris:Ni iros, kaj ni ekposedos gxin, cxar ni povas gxin venki.

esperanto@Numbers:13:31 @ Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol ni.

esperanto@Numbers:13:32 @ Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en gxi, estas homoj grandkreskaj;

esperanto@Numbers:13:33 @ kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.

esperanto@Numbers:14:5 @ Tiam Moseo kaj Aaron jxetigxis vizagxaltere antaux la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:14:12 @ Mi frapos gxin per pesto kaj ekstermos gxin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol gxi.

esperanto@Numbers:14:13 @ Sed Moseo diris al la Eternulo:Auxdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis cxi tiun popolon per Via forto,

esperanto@Numbers:14:14 @ kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;

esperanto@Numbers:14:15 @ se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus:

esperanto@Numbers:14:16 @ CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto.

esperanto@Numbers:14:17 @ Nun montrigxu do granda la forto de mia Sinjoro, laux la parolo, kiun Vi diris:

esperanto@Numbers:14:19 @ Ho, pardonu la kulpon de cxi tiu popolo laux Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al cxi tiu popolo de Egiptujo gxis nun.

esperanto@Numbers:14:20 @ Kaj la Eternulo diris:Mi pardonis konforme al via diro;

esperanto@Numbers:14:21 @ sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero,

esperanto@Numbers:14:22 @ cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon,

esperanto@Numbers:14:23 @ ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, kaj cxiuj, kiuj incitis Min, ne vidos gxin.

esperanto@Numbers:14:25 @ Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro.

esperanto@Numbers:14:28 @ Diru al ili:Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi:

esperanto@Numbers:14:29 @ en cxi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el cxiuj viaj kalkulitoj, laux via tuta kalkulo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraux Mi,

esperanto@Numbers:14:30 @ neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

esperanto@Numbers:14:31 @ Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.

esperanto@Numbers:14:32 @ Sed vi-viaj kadavroj falos en cxi tiu dezerto.

esperanto@Numbers:14:33 @ Kaj viaj filoj estos pasxtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malcxastecon, gxis kiam viaj kadavroj konsumigxos en la dezerto.

esperanto@Numbers:14:34 @ Laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro cxiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.

esperanto@Numbers:14:36 @ Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraux li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando-

esperanto@Numbers:14:37 @ tiuj viroj, kiuj disvastigis malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaux la Eternulo.

esperanto@Numbers:14:38 @ Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon.

esperanto@Numbers:14:40 @ Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis.

esperanto@Numbers:14:41 @ Sed Moseo diris:Por kio vi kontrauxagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos.

esperanto@Numbers:14:42 @ Ne iru, cxar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaux viaj malamikoj.

esperanto@Numbers:14:43 @ CXar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi.

esperanto@Numbers:15:2 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon de via logxado, kiun Mi donas al vi,

esperanto@Numbers:15:3 @ kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el malgrandaj:

esperanto@Numbers:15:5 @ kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido.

esperanto@Numbers:15:7 @ Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:15:8 @ Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo,

esperanto@Numbers:15:9 @ tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo;

esperanto@Numbers:15:10 @ kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:15:12 @ Laux la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro.

esperanto@Numbers:15:14 @ Kaj se logxas inter vi fremdulo aux kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras.

esperanto@Numbers:15:15 @ Por la tuta komunumo devas esti unu legxo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; legxo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaux por la fremdulo, estu antaux la Eternulo.

esperanto@Numbers:15:16 @ Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu logxas kun vi.

esperanto@Numbers:15:18 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas,

esperanto@Numbers:15:19 @ kaj vi mangxos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:15:20 @ Kiel unuaajxon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu gxin.

esperanto@Numbers:15:21 @ El la unuaajxoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.

esperanto@Numbers:15:22 @ Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos cxiujn tiujn ordonojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo,

esperanto@Numbers:15:23 @ cxion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj;

esperanto@Numbers:15:24 @ tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo, kun gxia farunofero kaj gxia versxofero laux la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon.

esperanto@Numbers:15:29 @ Kiel por la indigxeno el la Izraelidoj, tiel ankaux por la fremdulo, kiu logxas inter ili, unu legxo estu por vi por tiu, kiu eraris.

esperanto@Numbers:15:32 @ Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata.

esperanto@Numbers:15:33 @ Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo.

esperanto@Numbers:15:39 @ Kaj gxi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros cxiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laux viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malcxaste sekvadas;

esperanto@Numbers:15:40 @ por ke vi memoru kaj plenumu cxiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaux via Dio.

esperanto@Numbers:15:41 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Numbers:16:1 @ Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,

esperanto@Numbers:16:2 @ kaj starigxis antaux Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj;

esperanto@Numbers:16:3 @ kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili:Suficxe por vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?

esperanto@Numbers:16:4 @ Kaj Moseo tion auxdis, kaj jxetis sin vizagxaltere.

esperanto@Numbers:16:6 @ Faru jenon:prenu al vi incensujojn, Korahx kaj lia tuta anaro,

esperanto@Numbers:16:7 @ kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin incenson antaux la Eternulo morgaux; kaj kiun la Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj!

esperanto@Numbers:16:8 @ Kaj Moseo diris al Korahx:Auxskultu do, idoj de Levi:

esperanto@Numbers:16:9 @ cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi?

esperanto@Numbers:16:10 @ Kaj Li alproksimigos vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas ecx pastrecon!

esperanto@Numbers:16:11 @ Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraux li?

esperanto@Numbers:16:13 @ CXu ne suficxas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraux regi super ni?

esperanto@Numbers:16:14 @ Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedajxon el kampoj kaj vinbergxardenoj! cxu vi volas blindigi la okulojn de cxi tiuj homoj? ni ne iros.

esperanto@Numbers:16:15 @ Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo:Ne turnu Vin al ilia ofero; ecx unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.

esperanto@Numbers:16:16 @ Kaj Moseo diris al Korahx:Vi kaj via tuta anaro estu antaux la Eternulo morgaux, vi kaj ili kaj Aaron.

esperanto@Numbers:16:17 @ Kaj prenu cxiu sian incensujon kaj metu sur gxin incenson, kaj alportu antaux la Eternulon cxiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn; ankaux vi kaj Aaron, cxiu sian incensujon.

esperanto@Numbers:16:22 @ Kaj ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:Ho Dio, Dio de la spiritoj de cxia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon?

esperanto@Numbers:16:25 @ Kaj Moseo levigxis kaj iris al Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejagxuloj de Izrael.

esperanto@Numbers:16:26 @ Kaj li diris al la komunumo:Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj.

esperanto@Numbers:16:28 @ Kaj Moseo diris:Per tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari cxiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne faris laux mia koro:

esperanto@Numbers:16:30 @ Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en SXeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj blasfemis kontraux la Eternulo.

esperanto@Numbers:16:33 @ Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.

esperanto@Numbers:16:35 @ Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj gxi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.

esperanto@Numbers:16:38 @ la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; cxar oni alportis ilin antaux la Eternulon, kaj ili sanktigxis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:16:41 @ Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, dirante:Vi mortigis la popolon de la Eternulo.

esperanto@Numbers:16:45 @ Forigxu el inter cxi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili jxetigxis vizagxaltere.

esperanto@Numbers:16:46 @ Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu vian incensujon kaj metu sur gxin fajron de la altaro kaj sxutu sur gxin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu gxin; cxar eliris kolero de antaux la Eternulo, komencigxis la frapado.

esperanto@Numbers:16:48 @ Li starigxis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado cxesigxis.

esperanto@Numbers:17:3 @ Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.

esperanto@Numbers:17:4 @ Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.

esperanto@Numbers:17:5 @ Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi.

esperanto@Numbers:17:8 @ Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.

esperanto@Numbers:17:9 @ Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon.

esperanto@Numbers:18:1 @ Kaj la Eternulo diris al Aaron:Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado.

esperanto@Numbers:18:2 @ Ankaux viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aligxu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos cxe la tabernaklo de atesto.

esperanto@Numbers:18:3 @ Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimigxu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaux vi.

esperanto@Numbers:18:4 @ Ili aligxu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne cxiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimigxu al vi.

esperanto@Numbers:18:6 @ Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:18:7 @ Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en cxio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaux la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimigxos, estu mortigita.

esperanto@Numbers:18:8 @ Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.

esperanto@Numbers:18:9 @ Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.

esperanto@Numbers:18:10 @ Sur la plej sankta loko mangxu tion; cxiu virseksulo povas tion mangxi. Sankta gxi estu por vi.

esperanto@Numbers:18:11 @ Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

esperanto@Numbers:18:12 @ CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.

esperanto@Numbers:18:13 @ La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

esperanto@Numbers:18:14 @ CXio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.

esperanto@Numbers:18:15 @ CXiu utermalferminto el cxiuj vivaj estajxoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaux el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elacxeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaux pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elacxeton.

esperanto@Numbers:18:16 @ Ilia elacxeto estas:post la agxo de unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.

esperanto@Numbers:18:18 @ Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustajxo de skuofero kaj la dekstra femuro, gxi apartenas al vi.

esperanto@Numbers:18:19 @ CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

esperanto@Numbers:18:20 @ Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:18:21 @ Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:18:23 @ Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon.

esperanto@Numbers:18:24 @ CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon.

esperanto@Numbers:18:26 @ Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo.

esperanto@Numbers:18:27 @ Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo.

esperanto@Numbers:18:28 @ Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.

esperanto@Numbers:18:30 @ Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.

esperanto@Numbers:18:31 @ Kaj vi povas tion mangxi sur cxiu loko, vi kaj via domo; cxar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Numbers:18:32 @ Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.

esperanto@Numbers:19:2 @ Jen estas la instrukcio de la legxo, kiun la Eternulo starigis, dirante:Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon rugxan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo.

esperanto@Numbers:19:5 @ Kaj oni forbruligu la bovinon antaux liaj okuloj:gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian sangon kune kun gxia sterko oni forbruligu.

esperanto@Numbers:19:6 @ Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj rugxan lanon kaj jxetu en la brulajxon de la bovino.

esperanto@Numbers:19:9 @ Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu gxin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj gxi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga:tio estas ofero propeka.

esperanto@Numbers:19:10 @ Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura gxis la vespero. Tio estos legxo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili.

esperanto@Numbers:19:14 @ Jen estas la legxo:se homo mortis en tendo, tiam cxiu, kiu venas en la tendon, kaj cxio, kio trovigxas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj.

esperanto@Numbers:19:17 @ Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu sur gxin akvon vivan en vazon;

esperanto@Numbers:19:18 @ kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu gxin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj cxiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tusxinton de la osto aux de la mortigito aux de la mortinto aux de la tombo.

esperanto@Numbers:19:21 @ Kaj tio estu por vi legxo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektusxinto de la puriga akvo estos malpura gxis la vespero.

esperanto@Numbers:20:4 @ Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?

esperanto@Numbers:20:5 @ Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?

esperanto@Numbers:20:6 @ Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaux la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj jxetigxis vizagxaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.

esperanto@Numbers:20:8 @ Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn.

esperanto@Numbers:20:10 @ Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon?

esperanto@Numbers:20:11 @ Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj.

esperanto@Numbers:20:12 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.

esperanto@Numbers:20:14 @ Kaj Moseo sendis senditojn el Kadesx al la regxo de Edom, por diri:Tiel diras via frato Izrael:Vi scias cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis nin;

esperanto@Numbers:20:16 @ kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;

esperanto@Numbers:20:17 @ permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn.

esperanto@Numbers:20:18 @ Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.

esperanto@Numbers:20:19 @ Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.

esperanto@Numbers:20:22 @ Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.

esperanto@Numbers:20:24 @ Aaron alkolektigxu al sia popolo; cxar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon cxe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:20:29 @ Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.

esperanto@Numbers:21:2 @ Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi donos cxi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.

esperanto@Numbers:21:4 @ Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

esperanto@Numbers:21:5 @ Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.

esperanto@Numbers:21:7 @ Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraux la Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo.

esperanto@Numbers:21:8 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos viva.

esperanto@Numbers:21:9 @ Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.

esperanto@Numbers:21:10 @ Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en Obot.

esperanto@Numbers:21:11 @ Kaj ili elmovigxis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraux Moab, en la oriento.

esperanto@Numbers:21:12 @ De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared.

esperanto@Numbers:21:13 @ De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; cxar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.

esperanto@Numbers:21:17 @ Tiam kantis Izrael cxi tiun kanton: Levigxu, puto, ni kantu pri gxi;

esperanto@Numbers:21:22 @ Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn.

esperanto@Numbers:21:29 @ Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon.

esperanto@Numbers:21:32 @ Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis.

esperanto@Numbers:21:34 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

esperanto@Numbers:22:1 @ Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo.

esperanto@Numbers:22:2 @ Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la Amoridoj.

esperanto@Numbers:22:5 @ Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.

esperanto@Numbers:22:6 @ Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.

esperanto@Numbers:22:8 @ Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.

esperanto@Numbers:22:9 @ Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?

esperanto@Numbers:22:11 @ Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.

esperanto@Numbers:22:13 @ Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris al la cxefoj de Balak:Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.

esperanto@Numbers:22:14 @ Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.

esperanto@Numbers:22:17 @ cxar mi tre honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.

esperanto@Numbers:22:19 @ Tamen restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue diros al mi la Eternulo.

esperanto@Numbers:22:20 @ Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.

esperanto@Numbers:22:21 @ Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.

esperanto@Numbers:22:23 @ Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.

esperanto@Numbers:22:24 @ Tiam la angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.

esperanto@Numbers:22:25 @ Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.

esperanto@Numbers:22:27 @ Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.

esperanto@Numbers:22:28 @ Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?

esperanto@Numbers:22:29 @ Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.

esperanto@Numbers:22:30 @ Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.

esperanto@Numbers:22:31 @ Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.

esperanto@Numbers:22:32 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.

esperanto@Numbers:22:33 @ La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.

esperanto@Numbers:22:34 @ Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.

esperanto@Numbers:22:35 @ Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.

esperanto@Numbers:22:36 @ Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.

esperanto@Numbers:22:37 @ Kaj Balak diris al Bileam:Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu efektive mi ne povas honori vin?

esperanto@Numbers:22:38 @ Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.

esperanto@Numbers:22:41 @ En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

esperanto@Numbers:23:1 @ Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.

esperanto@Numbers:23:2 @ Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

esperanto@Numbers:23:3 @ Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altajxon.

esperanto@Numbers:23:4 @ Kaj Dio renkontigxis al Bileam, kaj cxi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

esperanto@Numbers:23:9 @ De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altajxoj mi rigardas lin; Jen la popolo logxas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.

esperanto@Numbers:23:11 @ Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.

esperanto@Numbers:23:13 @ Kaj Balak diris al li:Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.

esperanto@Numbers:23:14 @ Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro.

esperanto@Numbers:23:15 @ Kaj li diris al Balak:Staru cxi tie cxe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.

esperanto@Numbers:23:18 @ Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: Levigxu, Balak, kaj auxskultu; Atentu min, filo de Cipor.

esperanto@Numbers:23:21 @ Li ne vidis pekon cxe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj regxa aklamado estas cxe li.

esperanto@Numbers:23:24 @ Jen la popolo starigxas kiel leonino Kaj levigxas kiel leono; GXi ne kusxigxos, antaux ol gxi mangxos rabakiron Kaj antaux ol gxi trinkos sangon de mortigitoj.

esperanto@Numbers:23:26 @ Sed Bileam respondis kaj diris al Balak:CXu mi ne diris al vi, ke cxion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?

esperanto@Numbers:23:27 @ Kaj Balak diris al Bileam:Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble placxos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.

esperanto@Numbers:23:29 @ Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.

esperanto@Numbers:23:30 @ Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.

esperanto@Numbers:24:1 @ CXar Bileam vidis, ke al la Eternulo placxas beni Izraelon, li ne iris, kiel antauxe, por auxguri, sed li turnis sian vizagxon al la dezerto.

esperanto@Numbers:24:2 @ Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laux siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.

esperanto@Numbers:24:3 @ Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

esperanto@Numbers:24:4 @ Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

esperanto@Numbers:24:5 @ Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj logxejoj, ho Izrael!

esperanto@Numbers:24:9 @ Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

esperanto@Numbers:24:10 @ Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!

esperanto@Numbers:24:11 @ Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.

esperanto@Numbers:24:12 @ Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:

esperanto@Numbers:24:14 @ Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.

esperanto@Numbers:24:15 @ Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

esperanto@Numbers:24:16 @ Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

esperanto@Numbers:24:17 @ Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

esperanto@Numbers:24:20 @ Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.

esperanto@Numbers:24:21 @ Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto;

esperanto@Numbers:24:22 @ Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.

esperanto@Numbers:24:23 @ Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?

esperanto@Numbers:24:25 @ Kaj Bileam levigxis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaux Balak iris sian vojon.

esperanto@Numbers:25:2 @ Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antaux iliaj dioj.

esperanto@Numbers:25:7 @ Kiam tion vidis Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li levigxis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.

esperanto@Numbers:25:8 @ Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaux, la Izraelidon kaj la virinon tra sxia ventro; kaj tiam cxesigxis la punfrapado de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:25:18 @ cxar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.

esperanto@Numbers:26:10 @ kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto.

esperanto@Numbers:26:18 @ Tio estas la familioj de la Gadidoj, laux ilia nombro kvardek mil kvincent.

esperanto@Numbers:26:22 @ Tio estas la familioj de Jehuda, laux ilia nombro sepdek ses mil kvincent.

esperanto@Numbers:26:27 @ Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laux ilia nombro sesdek mil kvincent.

esperanto@Numbers:26:33 @ Kaj Celofhxad, filo de HXefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofhxad estis:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca.

esperanto@Numbers:26:34 @ Tio estas la familioj de Manase, laux ilia nombro kvindek du mil sepcent.

esperanto@Numbers:26:37 @ Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laux ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laux iliaj familioj.

esperanto@Numbers:26:41 @ Tio estas la filoj de Benjamen laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.

esperanto@Numbers:26:44 @ La filoj de Asxer laux iliaj familioj:de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jisxvi, la familio de la Jisxviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj.

esperanto@Numbers:26:47 @ Tio estas la familioj de la filoj de Asxer, laux ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.

esperanto@Numbers:26:50 @ Tio estas la familioj de Naftali laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.

esperanto@Numbers:26:53 @ Al tiuj estu dividita la tero kiel posedajxo laux la nombro de la nomoj.

esperanto@Numbers:26:55 @ Sed per loto oni dividu la teron; laux la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedajxon.

esperanto@Numbers:26:56 @ Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.

esperanto@Numbers:26:57 @ Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.

esperanto@Numbers:26:58 @ Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram.

esperanto@Numbers:26:59 @ Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.

esperanto@Numbers:26:62 @ Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:27:3 @ Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraux la Eternulo en la anaro de Korahx; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.

esperanto@Numbers:27:4 @ Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, cxar li ne havis filon? Donu al ni posedajxon inter la fratoj de nia patro.

esperanto@Numbers:27:13 @ Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron;

esperanto@Numbers:27:14 @ cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.

esperanto@Numbers:27:16 @ La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron,

esperanto@Numbers:27:18 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;

esperanto@Numbers:27:20 @ kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:28:3 @ Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.

esperanto@Numbers:28:7 @ Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo.

esperanto@Numbers:28:11 @ Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;

esperanto@Numbers:28:12 @ kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo;

esperanto@Numbers:28:14 @ Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.

esperanto@Numbers:28:15 @ Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.

esperanto@Numbers:28:17 @ Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.

esperanto@Numbers:28:19 @ kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;

esperanto@Numbers:28:20 @ kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo;

esperanto@Numbers:28:22 @ kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.

esperanto@Numbers:28:25 @ Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

esperanto@Numbers:28:26 @ Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

esperanto@Numbers:28:27 @ kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn;

esperanto@Numbers:28:28 @ kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;

esperanto@Numbers:28:30 @ unu virkapron, por pekliberigi vin.

esperanto@Numbers:28:31 @ Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.

esperanto@Numbers:29:1 @ Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi.

esperanto@Numbers:29:2 @ Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:3 @ kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virsxafo;

esperanto@Numbers:29:5 @ kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;

esperanto@Numbers:29:7 @ Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;

esperanto@Numbers:29:8 @ kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odorajxon:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;

esperanto@Numbers:29:9 @ kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;

esperanto@Numbers:29:11 @ unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

esperanto@Numbers:29:12 @ Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;

esperanto@Numbers:29:13 @ kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu;

esperanto@Numbers:29:14 @ kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj;

esperanto@Numbers:29:16 @ kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:29:17 @ Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:18 @ kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

esperanto@Numbers:29:19 @ kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

esperanto@Numbers:29:20 @ Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:21 @ kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

esperanto@Numbers:29:22 @ kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:29:23 @ Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:24 @ ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

esperanto@Numbers:29:25 @ kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:29:26 @ Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:27 @ kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

esperanto@Numbers:29:28 @ kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:29:29 @ Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:30 @ kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

esperanto@Numbers:29:31 @ kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:29:32 @ Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:33 @ kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

esperanto@Numbers:29:34 @ kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:29:35 @ En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

esperanto@Numbers:29:36 @ kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn;

esperanto@Numbers:29:37 @ ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo;

esperanto@Numbers:29:38 @ kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

esperanto@Numbers:29:39 @ Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitajxoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj versxoferoj kaj viaj pacoferoj.

esperanto@Numbers:30:3 @ Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aux ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco,

esperanto@Numbers:30:9 @ La promeso de vidvino kaj de eksedzino, cxio, per kio sxi ligis sian animon, valoras sur sxi.

esperanto@Numbers:30:10 @ Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aux per jxuro metis ligon sur sian animon,

esperanto@Numbers:31:2 @ Faru vengxon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektigxu al via popolo.

esperanto@Numbers:31:3 @ Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante:Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraux Midjan, por fari vengxon de la Eternulo sur Midjan.

esperanto@Numbers:31:7 @ Kaj ili militis kontraux Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis cxiujn virseksulojn.

esperanto@Numbers:31:8 @ Kaj la regxojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj:Evin, Rekemon, Curon, HXuron, kaj Reban, la kvin regxojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.

esperanto@Numbers:31:9 @ Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis.

esperanto@Numbers:31:15 @ Kaj Moseo diris al ili:Vi lasis vivi cxiujn virinojn!

esperanto@Numbers:31:17 @ Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu.

esperanto@Numbers:31:18 @ Sed cxiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kusxejon de viro, lasu viva por vi.

esperanto@Numbers:31:19 @ Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; cxiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj cxiu, kiu ektusxis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.

esperanto@Numbers:31:24 @ Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj farigxu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

esperanto@Numbers:31:26 @ Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitajxo, kiel de la homoj, tiel ankaux de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.

esperanto@Numbers:31:27 @ Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.

esperanto@Numbers:31:28 @ Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la sxafoj.

esperanto@Numbers:31:30 @ Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la bovoj, el la azenoj, kaj el la sxafoj, el cxiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.

esperanto@Numbers:31:32 @ Kaj la kvanto de la kaptitajxo, krom la rabitajxo, kiun rabis la militistoj, estis:da sxafoj sescent sepdek kvin mil;

esperanto@Numbers:31:35 @ kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro, la nombro de cxiuj estis tridek du mil.

esperanto@Numbers:31:36 @ La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent;

esperanto@Numbers:31:37 @ kaj la tributo por la Eternulo estis el la sxafoj sescent sepdek kvin;

esperanto@Numbers:31:39 @ kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;

esperanto@Numbers:31:42 @ Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis

esperanto@Numbers:31:43 @ (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent,

esperanto@Numbers:31:45 @ kaj da azenoj tridek mil kvincent,

esperanto@Numbers:31:47 @ Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitajxon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Numbers:31:49 @ kaj ili diris al Moseo:Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;

esperanto@Numbers:31:50 @ tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion cxiu el ni trovis, orajn vazojn, cxenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaux la Eternulo.

esperanto@Numbers:31:52 @ Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.

esperanto@Numbers:32:1 @ La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.

esperanto@Numbers:32:4 @ tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.

esperanto@Numbers:32:5 @ Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.

esperanto@Numbers:32:6 @ Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie?

esperanto@Numbers:32:7 @ Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?

esperanto@Numbers:32:8 @ Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon.

esperanto@Numbers:32:9 @ Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.

esperanto@Numbers:32:11 @ Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; cxar ili ne sekvis Min;

esperanto@Numbers:32:12 @ krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min.

esperanto@Numbers:32:14 @ Kaj jen vi levigxis anstataux viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraux plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraux Izrael.

esperanto@Numbers:32:15 @ Se vi deturnigxos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.

esperanto@Numbers:32:20 @ Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon,

esperanto@Numbers:32:21 @ kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si,

esperanto@Numbers:32:22 @ kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo.

esperanto@Numbers:32:23 @ Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.

esperanto@Numbers:32:24 @ Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo.

esperanto@Numbers:32:25 @ Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.

esperanto@Numbers:32:27 @ sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.

esperanto@Numbers:32:29 @ kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon;

esperanto@Numbers:32:30 @ sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedajxon inter vi en la lando Kanaana.

esperanto@Numbers:32:31 @ Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante:Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.

esperanto@Numbers:32:41 @ Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair.

esperanto@Numbers:32:42 @ Kaj Nobahx iris kaj militakiris Kenaton kaj gxiajn vilagxojn, kaj donis al gxi la nomon Nobahx, laux sia nomo.

esperanto@Numbers:33:3 @ el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaux la okuloj de la tuta Egiptujo.

esperanto@Numbers:33:38 @ Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

esperanto@Numbers:33:39 @ Kaj Aaron havis la agxon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor.

esperanto@Numbers:33:51 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

esperanto@Numbers:33:52 @ tiam forpelu de antaux vi cxiujn logxantojn de la lando, kaj detruu cxiujn iliajn figurojn, kaj cxiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj cxiujn iliajn altajxojn ekstermu;

esperanto@Numbers:33:53 @ kaj ekposedu la landon kaj eklogxu en gxi, cxar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu gxin.

esperanto@Numbers:33:54 @ Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedajxo; laux la triboj de viaj patroj prenu al vi posedajxojn.

esperanto@Numbers:33:55 @ Sed se vi ne forpelos de antaux vi la logxantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi logxos.

esperanto@Numbers:33:56 @ Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

esperanto@Numbers:34:2 @ Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando farigxu via posedajxo, la lando Kanaana laux siaj limoj.

esperanto@Numbers:34:3 @ La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;

esperanto@Numbers:34:4 @ kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon;

esperanto@Numbers:34:6 @ Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.

esperanto@Numbers:34:7 @ Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor;

esperanto@Numbers:34:9 @ kaj la limo iros gxis Zifron, kaj gxiaj elstarajxoj iros gxis HXacar- Enan; tio estu por vi la limo norda.

esperanto@Numbers:34:10 @ Kaj la limon orientan vi tiros al vi de HXacar-Enan gxis SXefam;

esperanto@Numbers:34:12 @ kaj pluen la limo iros gxis Jordan, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro. Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe.

esperanto@Numbers:34:13 @ Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante:Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naux triboj kaj al duontribo;

esperanto@Numbers:34:15 @ la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jerihxa Jordan, oriente, sur la flanko de sunlevigxo.

esperanto@Numbers:34:17 @ Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.

esperanto@Numbers:34:18 @ Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando.

esperanto@Numbers:34:19 @ Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;

esperanto@Numbers:35:2 @ Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedajxoj urbojn por logxi; ankaux la kampojn cxirkaux tiuj urboj donu al la Levidoj.

esperanto@Numbers:35:3 @ Kaj la urboj estos por ili por logxi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por cxiuj iliaj bezonoj de la vivo.

esperanto@Numbers:35:4 @ Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe.

esperanto@Numbers:35:6 @ Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifugxo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn.

esperanto@Numbers:35:7 @ La nombro de cxiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj.

esperanto@Numbers:35:8 @ La urbojn, kiujn vi donos el la posedajxoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; cxiu konforme al sia posedajxo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.

esperanto@Numbers:35:10 @ Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

esperanto@Numbers:35:11 @ tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.

esperanto@Numbers:35:12 @ Kaj tiuj urboj estos cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaux ol li staros antaux la komunumo por jugxo.

esperanto@Numbers:35:13 @ Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifugxo estu cxe vi.

esperanto@Numbers:35:23 @ aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:

esperanto@Numbers:35:25 @ kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.

esperanto@Numbers:35:27 @ kaj la vengxanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifugxo kaj la vengxanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;

esperanto@Numbers:35:29 @ Kaj tio estu por vi legxa regulo en viaj generacioj, en cxiuj viaj lokoj de logxado.

esperanto@Numbers:35:33 @ Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.

esperanto@Numbers:35:34 @ Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi logxas kaj en kies mezo Mi restas; cxar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.

esperanto@Numbers:36:3 @ Sed se ili farigxos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedajxo estos forprenita el la posedajxo de niaj patroj, kaj aligxos al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedajxo gxi estos forprenita.

esperanto@Deuteronomy:1:6 @ La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur HXoreb jene:Suficxe vi logxis sur cxi tiu monto;

esperanto@Deuteronomy:1:7 @ turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato.

esperanto@Deuteronomy:1:8 @ Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro post ili.

esperanto@Deuteronomy:1:9 @ Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin;

esperanto@Deuteronomy:1:10 @ la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la cxielo.

esperanto@Deuteronomy:1:11 @ La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi!

esperanto@Deuteronomy:1:12 @ Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon kaj viajn disputojn?

esperanto@Deuteronomy:1:13 @ Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn.

esperanto@Deuteronomy:1:14 @ Kaj vi respondis al mi kaj diris:Bona estas la afero, kiun vi proponis fari.

esperanto@Deuteronomy:1:15 @ Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.

esperanto@Deuteronomy:1:16 @ Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.

esperanto@Deuteronomy:1:17 @ Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

esperanto@Deuteronomy:1:18 @ Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi devas fari.

esperanto@Deuteronomy:1:19 @ Kaj ni foriris de HXoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadesx-Barnea.

esperanto@Deuteronomy:1:20 @ Kaj mi diris al vi:Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;

esperanto@Deuteronomy:1:21 @ vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu gxin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu.

esperanto@Deuteronomy:1:22 @ Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris:Ni sendu antaux ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni.

esperanto@Deuteronomy:1:23 @ Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo;

esperanto@Deuteronomy:1:26 @ Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:1:27 @ kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin;

esperanto@Deuteronomy:1:28 @ kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis.

esperanto@Deuteronomy:1:29 @ Kaj mi diris al vi:Ne tremu kaj ne timu ilin;

esperanto@Deuteronomy:1:30 @ la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj,

esperanto@Deuteronomy:1:31 @ kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko.

esperanto@Deuteronomy:1:32 @ Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion,

esperanto@Deuteronomy:1:33 @ kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.

esperanto@Deuteronomy:1:34 @ Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj jxuris, dirante:

esperanto@Deuteronomy:1:35 @ Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj;

esperanto@Deuteronomy:1:36 @ nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis.

esperanto@Deuteronomy:1:37 @ Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaux ne venos tien;

esperanto@Deuteronomy:1:38 @ Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:1:39 @ Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos gxin, kaj ili ekposedos gxin.

esperanto@Deuteronomy:1:40 @ Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro.

esperanto@Deuteronomy:1:41 @ Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.

esperanto@Deuteronomy:1:42 @ Sed la Eternulo diris al mi:Diru al ili:Ne iru kaj ne batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj.

esperanto@Deuteronomy:1:43 @ Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton.

esperanto@Deuteronomy:1:44 @ Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma.

esperanto@Deuteronomy:1:45 @ Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin.

esperanto@Deuteronomy:1:46 @ Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi logxis.

esperanto@Deuteronomy:2:1 @ Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.

esperanto@Deuteronomy:2:3 @ Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden;

esperanto@Deuteronomy:2:4 @ kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.

esperanto@Deuteronomy:2:5 @ Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.

esperanto@Deuteronomy:2:7 @ cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.

esperanto@Deuteronomy:2:8 @ Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.

esperanto@Deuteronomy:2:9 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:2:12 @ Kaj sur Seir logxis antauxe la HXoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)

esperanto@Deuteronomy:2:13 @ Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.

esperanto@Deuteronomy:2:18 @ Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,

esperanto@Deuteronomy:2:19 @ kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:2:22 @ kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux kiuj Li ekstermis la HXoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj logxis sur ilia loko gxis la nuna tago.

esperanto@Deuteronomy:2:23 @ Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis sur ilia loko.)

esperanto@Deuteronomy:2:24 @ Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li.

esperanto@Deuteronomy:2:25 @ De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.

esperanto@Deuteronomy:2:27 @ Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;

esperanto@Deuteronomy:2:29 @ kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.

esperanto@Deuteronomy:2:30 @ Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.

esperanto@Deuteronomy:2:31 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.

esperanto@Deuteronomy:2:34 @ Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;

esperanto@Deuteronomy:2:37 @ nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Deuteronomy:3:2 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

esperanto@Deuteronomy:3:6 @ Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;

esperanto@Deuteronomy:3:11 @ (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)

esperanto@Deuteronomy:3:14 @ Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.)

esperanto@Deuteronomy:3:18 @ Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi posedu gxin; armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj, cxiuj militkapablaj.

esperanto@Deuteronomy:3:19 @ Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;

esperanto@Deuteronomy:3:20 @ gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:3:21 @ Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du regxoj; tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi trairos.

esperanto@Deuteronomy:3:22 @ Ne timu ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.

esperanto@Deuteronomy:3:24 @ Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?

esperanto@Deuteronomy:3:25 @ Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.

esperanto@Deuteronomy:3:26 @ Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio.

esperanto@Deuteronomy:3:27 @ Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.

esperanto@Deuteronomy:3:28 @ Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.

esperanto@Deuteronomy:4:1 @ Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:4:2 @ Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.

esperanto@Deuteronomy:4:3 @ Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;

esperanto@Deuteronomy:4:4 @ sed vi, kiuj restis aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi cxiuj vivas hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:4:5 @ Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:4:6 @ Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros:Efektive, popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.

esperanto@Deuteronomy:4:8 @ Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?

esperanto@Deuteronomy:4:9 @ Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj

esperanto@Deuteronomy:4:10 @ pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.

esperanto@Deuteronomy:4:11 @ Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.

esperanto@Deuteronomy:4:12 @ Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon.

esperanto@Deuteronomy:4:13 @ Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.

esperanto@Deuteronomy:4:14 @ Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:4:15 @ Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro;

esperanto@Deuteronomy:4:16 @ vi do ne malcxastigxu, kaj ne faru al vi ian skulptajxon, bildon de ia idolo, figuron de viro aux virino,

esperanto@Deuteronomy:4:19 @ Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.

esperanto@Deuteronomy:4:20 @ Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.

esperanto@Deuteronomy:4:21 @ Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon;

esperanto@Deuteronomy:4:22 @ cxar mi mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.

esperanto@Deuteronomy:4:23 @ Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:4:24 @ CXar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.

esperanto@Deuteronomy:4:25 @ Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:

esperanto@Deuteronomy:4:26 @ mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj.

esperanto@Deuteronomy:4:27 @ Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.

esperanto@Deuteronomy:4:28 @ Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritajxo de homaj manoj, ligno kaj sxtono, kiuj ne vidas kaj ne auxdas kaj ne mangxas kaj ne flaras.

esperanto@Deuteronomy:4:29 @ Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:4:30 @ Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon;

esperanto@Deuteronomy:4:31 @ cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li jxuris al ili.

esperanto@Deuteronomy:4:32 @ CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila?

esperanto@Deuteronomy:4:33 @ CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta?

esperanto@Deuteronomy:4:34 @ Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?

esperanto@Deuteronomy:4:35 @ Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.

esperanto@Deuteronomy:4:36 @ El la cxielo Li auxdigis al vi Sian vocxon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi auxdis el meze de la fajro.

esperanto@Deuteronomy:4:37 @ Kaj cxar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizagxo, per Sia granda forto el Egiptujo,

esperanto@Deuteronomy:4:38 @ por forpeli de antaux vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedajxon, kiel nun.

esperanto@Deuteronomy:4:39 @ Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.

esperanto@Deuteronomy:4:40 @ Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por cxiam.

esperanto@Deuteronomy:4:41 @ Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,

esperanto@Deuteronomy:4:42 @ por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:

esperanto@Deuteronomy:4:47 @ kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,

esperanto@Deuteronomy:5:1 @ Kaj Moseo kunvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Auxskultu, ho Izrael, la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaux, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin.

esperanto@Deuteronomy:5:3 @ Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun cxi tie cxiuj vivas.

esperanto@Deuteronomy:5:4 @ Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro;

esperanto@Deuteronomy:5:5 @ mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:

esperanto@Deuteronomy:5:6 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

esperanto@Deuteronomy:5:7 @ Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.

esperanto@Deuteronomy:5:8 @ Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;

esperanto@Deuteronomy:5:9 @ ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

esperanto@Deuteronomy:5:11 @ Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

esperanto@Deuteronomy:5:12 @ Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:5:13 @ Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;

esperanto@Deuteronomy:5:14 @ sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi.

esperanto@Deuteronomy:5:15 @ Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

esperanto@Deuteronomy:5:16 @ Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:5:20 @ Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

esperanto@Deuteronomy:5:21 @ Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

esperanto@Deuteronomy:5:22 @ Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.

esperanto@Deuteronomy:5:23 @ Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj;

esperanto@Deuteronomy:5:24 @ kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta.

esperanto@Deuteronomy:5:26 @ CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

esperanto@Deuteronomy:5:27 @ Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.

esperanto@Deuteronomy:5:28 @ Kaj la Eternulo auxdis la vocxon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi auxdis la vocxon de la vortoj de cxi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas cxio, kion ili diris.

esperanto@Deuteronomy:5:30 @ Iru, diru al ili:Reiru en viajn tendojn.

esperanto@Deuteronomy:5:31 @ Kaj vi cxi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn ordonojn kaj legxojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:5:32 @ Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.

esperanto@Deuteronomy:5:33 @ Laux tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe dauxru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

esperanto@Deuteronomy:6:1 @ Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin;

esperanto@Deuteronomy:6:2 @ por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.

esperanto@Deuteronomy:6:3 @ Auxskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multigxu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Deuteronomy:6:5 @ Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

esperanto@Deuteronomy:6:6 @ Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro;

esperanto@Deuteronomy:6:7 @ kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas;

esperanto@Deuteronomy:6:8 @ kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj;

esperanto@Deuteronomy:6:9 @ kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

esperanto@Deuteronomy:6:10 @ Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,

esperanto@Deuteronomy:6:11 @ kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata:

esperanto@Deuteronomy:6:12 @ tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

esperanto@Deuteronomy:6:13 @ La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo jxuru.

esperanto@Deuteronomy:6:14 @ Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi;

esperanto@Deuteronomy:6:15 @ cxar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraux vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.

esperanto@Deuteronomy:6:16 @ Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.

esperanto@Deuteronomy:6:17 @ Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi.

esperanto@Deuteronomy:6:18 @ Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;

esperanto@Deuteronomy:6:19 @ por ke Li forpelu cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kiel la Eternulo diris.

esperanto@Deuteronomy:6:20 @ Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?

esperanto@Deuteronomy:6:21 @ tiam diru al via filo:Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;

esperanto@Deuteronomy:6:24 @ Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn legxojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone cxiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.

esperanto@Deuteronomy:7:1 @ Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;

esperanto@Deuteronomy:7:2 @ kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.

esperanto@Deuteronomy:7:3 @ Kaj ne boparencigxu kun ili:vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;

esperanto@Deuteronomy:7:4 @ cxar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.

esperanto@Deuteronomy:7:6 @ CXar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.

esperanto@Deuteronomy:7:7 @ Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj;

esperanto@Deuteronomy:7:8 @ sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.

esperanto@Deuteronomy:7:9 @ Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,

esperanto@Deuteronomy:7:11 @ Observu do la ordonojn kaj la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por plenumi ilin.

esperanto@Deuteronomy:7:12 @ Kaj pro tio, ke vi auxskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li jxuris al viaj patroj;

esperanto@Deuteronomy:7:13 @ kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj sxafinoj, sur la tero, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.

esperanto@Deuteronomy:7:14 @ Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.

esperanto@Deuteronomy:7:15 @ Kaj la Eternulo forturnos de vi cxian malsanon, kaj cxiun malbonan epidemiajxon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur cxiujn viajn malamantojn.

esperanto@Deuteronomy:7:16 @ Kaj vi konsumos cxiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, cxar tio estus falilo por vi.

esperanto@Deuteronomy:7:17 @ Eble vi diros en via koro:Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?

esperanto@Deuteronomy:7:18 @ Ne timu ilin:memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo,

esperanto@Deuteronomy:7:19 @ la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel la Eternulo, via Dio, faros al cxiuj popoloj, kiujn vi timas.

esperanto@Deuteronomy:7:20 @ Kaj ankaux krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin, gxis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kasxigxis antaux vi.

esperanto@Deuteronomy:7:21 @ Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.

esperanto@Deuteronomy:7:22 @ Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu kontraux vi la sovagxaj bestoj.

esperanto@Deuteronomy:7:23 @ Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos ekstermitaj.

esperanto@Deuteronomy:7:24 @ Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.

esperanto@Deuteronomy:7:25 @ La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptigxu per tio; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:7:26 @ Kaj ne enportu abomenajxon en vian domon, por ke vi ne anatemigxu kiel gxi; malestimu kaj abomenu gxin, cxar gxi estas anatemajxo.

esperanto@Deuteronomy:8:1 @ CXiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:8:2 @ Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.

esperanto@Deuteronomy:8:3 @ Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas vivi.

esperanto@Deuteronomy:8:4 @ Via vesto ne sentauxgigxis sur vi kaj via piedo ne sxvelis dum cxiuj kvardek jaroj.

esperanto@Deuteronomy:8:5 @ Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.

esperanto@Deuteronomy:8:6 @ Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj kaj timante Lin.

esperanto@Deuteronomy:8:7 @ CXar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,

esperanto@Deuteronomy:8:8 @ en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,

esperanto@Deuteronomy:8:9 @ en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.

esperanto@Deuteronomy:8:10 @ Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:8:11 @ Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux;

esperanto@Deuteronomy:8:12 @ kiam vi mangxos kaj satigxos kaj konstruos bonajn domojn kaj enlogxigxos,

esperanto@Deuteronomy:8:13 @ kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multigxos kaj vi havos multe da argxento kaj oro kaj via tuta havo grandigxos,

esperanto@Deuteronomy:8:14 @ tiam ne altigxu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;

esperanto@Deuteronomy:8:15 @ kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;

esperanto@Deuteronomy:8:16 @ kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.

esperanto@Deuteronomy:8:17 @ Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon;

esperanto@Deuteronomy:8:18 @ sed memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.

esperanto@Deuteronomy:8:19 @ Kaj mi avertas vin hodiaux, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj klinigxos antaux ili, tiam vi pereos;

esperanto@Deuteronomy:8:20 @ simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaux vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:9:1 @ Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,

esperanto@Deuteronomy:9:2 @ popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi auxdis:Kiu povas kontrauxstari al la filoj de Anak?

esperanto@Deuteronomy:9:3 @ Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaux vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaux vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.

esperanto@Deuteronomy:9:4 @ Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaux vi:Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi cxi tiun landon; pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaux vi.

esperanto@Deuteronomy:9:5 @ Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.

esperanto@Deuteronomy:9:6 @ Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka.

esperanto@Deuteronomy:9:7 @ Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, gxis via veno al cxi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:9:8 @ Kaj cxe HXoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraux vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.

esperanto@Deuteronomy:9:9 @ Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj akvon mi ne trinkis:

esperanto@Deuteronomy:9:10 @ tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.

esperanto@Deuteronomy:9:12 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, rapide iru malsupren de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon.

esperanto@Deuteronomy:9:13 @ Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka;

esperanto@Deuteronomy:9:14 @ lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forvisxos ilian nomon el sub la cxielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.

esperanto@Deuteronomy:9:16 @ Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;

esperanto@Deuteronomy:9:17 @ kaj mi prenis la du tabelojn kaj forjxetis ilin el miaj ambaux manoj kaj disrompis ilin antaux viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:9:18 @ Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel antauxe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis kaj akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin;

esperanto@Deuteronomy:9:19 @ cxar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraux vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo auxskultis min ankaux cxi tiun fojon.

esperanto@Deuteronomy:9:21 @ Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis gxin per fajro kaj disbatis gxin, disfrakasante tiel, ke gxi farigxis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi jxetis gxian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.

esperanto@Deuteronomy:9:22 @ Ankaux en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.

esperanto@Deuteronomy:9:23 @ Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante:Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne auxskultis Lian vocxon.

esperanto@Deuteronomy:9:24 @ Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.

esperanto@Deuteronomy:9:25 @ Mi do kusxis antaux la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kusxis; cxar la Eternulo intencis ekstermi vin.

esperanto@Deuteronomy:9:26 @ Kaj mi pregxis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.

esperanto@Deuteronomy:9:27 @ Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn pekojn;

esperanto@Deuteronomy:9:28 @ por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.

esperanto@Deuteronomy:9:29 @ Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.

esperanto@Deuteronomy:10:1 @ En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.

esperanto@Deuteronomy:10:2 @ Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston.

esperanto@Deuteronomy:10:4 @ Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.

esperanto@Deuteronomy:10:7 @ De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu trovigxas torentoj da akvoj.

esperanto@Deuteronomy:10:8 @ En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaux la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, gxis la nuna tago.

esperanto@Deuteronomy:10:9 @ Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedajxon kun siaj fratoj:la Eternulo estas lia heredajxo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)

esperanto@Deuteronomy:10:10 @ Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antauxa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo auxskultis min ankaux tiun fojon:la Eternulo ne volis pereigi vin.

esperanto@Deuteronomy:10:11 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, ekvojiru antaux la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.

esperanto@Deuteronomy:10:12 @ Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;

esperanto@Deuteronomy:10:13 @ ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.

esperanto@Deuteronomy:10:14 @ Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;

esperanto@Deuteronomy:10:15 @ tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.

esperanto@Deuteronomy:10:16 @ Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.

esperanto@Deuteronomy:10:17 @ CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,

esperanto@Deuteronomy:10:18 @ kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.

esperanto@Deuteronomy:10:19 @ Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

esperanto@Deuteronomy:10:20 @ La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluigxu kaj per Lia nomo jxuru.

esperanto@Deuteronomy:10:21 @ Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:10:22 @ En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.

esperanto@Deuteronomy:11:1 @ Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn kaj legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo.

esperanto@Deuteronomy:11:2 @ Kaj sciu hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,

esperanto@Deuteronomy:11:4 @ kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al gxiaj cxevaloj kaj cxaroj, kiujn Li superversxis per la akvo de la Rugxa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin gxis la nuna tago;

esperanto@Deuteronomy:11:5 @ kaj kion Li faris al vi en la dezerto, gxis vi venis al cxi tiu loko;

esperanto@Deuteronomy:11:7 @ Viaj okuloj vidis ja cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.

esperanto@Deuteronomy:11:8 @ Observu do cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke vi fortigxu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin,

esperanto@Deuteronomy:11:9 @ kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Deuteronomy:11:10 @ CXar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman gxardenon.

esperanto@Deuteronomy:11:11 @ La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon;

esperanto@Deuteronomy:11:12 @ lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.

esperanto@Deuteronomy:11:13 @ Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:

esperanto@Deuteronomy:11:14 @ tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.

esperanto@Deuteronomy:11:15 @ Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi mangxos kaj estos sata.

esperanto@Deuteronomy:11:16 @ Gardu vin, ke ne forlogigxu via koro, kaj ke vi ne forflankigxu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne klinigxu antaux ili.

esperanto@Deuteronomy:11:17 @ Alie ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li sxlosos la cxielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktajxojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:11:18 @ Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:11:19 @ Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos;

esperanto@Deuteronomy:11:20 @ kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;

esperanto@Deuteronomy:11:21 @ por ke longigxu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kiel longe estas la cxielo super la tero.

esperanto@Deuteronomy:11:22 @ Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laux cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li:

esperanto@Deuteronomy:11:23 @ tiam la Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.

esperanto@Deuteronomy:11:24 @ CXiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro estos viaj limoj.

esperanto@Deuteronomy:11:25 @ Neniu povos kontrauxstari al vi:timon kaj teruron antaux vi la Eternulo venigos sur cxiun teron, sur kiu vi ekpasxos, kiel Li diris al vi.

esperanto@Deuteronomy:11:26 @ Rigardu, mi proponas al vi hodiaux benon kaj malbenon:

esperanto@Deuteronomy:11:27 @ benon, se vi auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaux;

esperanto@Deuteronomy:11:28 @ kaj malbenon, se vi ne auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankigxos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaux, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.

esperanto@Deuteronomy:11:29 @ Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;

esperanto@Deuteronomy:11:31 @ CXar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi.

esperanto@Deuteronomy:11:32 @ Observu do, ke vi plenumu cxiujn legxojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:12:1 @ Jen estas la legxoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedajxon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero.

esperanto@Deuteronomy:12:2 @ Ekstermu cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

esperanto@Deuteronomy:12:4 @ Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:12:5 @ sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien,

esperanto@Deuteronomy:12:6 @ kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.

esperanto@Deuteronomy:12:7 @ Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:12:9 @ cxar vi nun ankoraux ne venis al la ripozo kaj al la posedajxo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:12:10 @ Sed kiam vi transiros Jordanon kaj eklogxos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe kaj vi logxos sendangxere:

esperanto@Deuteronomy:12:11 @ tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;

esperanto@Deuteronomy:12:12 @ kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

esperanto@Deuteronomy:12:13 @ Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur cxiu loko, kiun vi vidos;

esperanto@Deuteronomy:12:14 @ nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru cxion, kion mi ordonas al vi.

esperanto@Deuteronomy:12:15 @ Tamen, kiom deziros via animo, vi povas bucxi kaj mangxi viandon laux la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en cxiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas mangxi gxin, kiel gazelon aux cervon.

esperanto@Deuteronomy:12:17 @ Vi ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn promesitajxojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;

esperanto@Deuteronomy:12:18 @ sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:12:19 @ Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.

esperanto@Deuteronomy:12:20 @ Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros:Mi mangxos viandon-cxar via animo ekdeziros mangxi viandon:tiam laux la tuta deziro de via animo mangxu viandon.

esperanto@Deuteronomy:12:21 @ Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam bucxu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux la tuta deziro de via animo.

esperanto@Deuteronomy:12:23 @ Nur detenu vin, ke vi ne mangxu la sangon; cxar la sango estas la animo, kaj vi ne devas mangxi la animon kun la viando;

esperanto@Deuteronomy:12:25 @ ne mangxu gxin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:12:26 @ Sed viajn sanktajxojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitajxojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:12:27 @ Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj bucxoferoj estu elversxata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas mangxi.

esperanto@Deuteronomy:12:28 @ Observu kaj obeu cxiujn cxi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj placxa antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:12:29 @ Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaux vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en ilia lando:

esperanto@Deuteronomy:12:30 @ tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne sercxu iliajn diojn, dirante:Kiel cxi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaux faros.

esperanto@Deuteronomy:12:31 @ Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; cxar cxion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.

esperanto@Deuteronomy:12:32 @ CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

esperanto@Deuteronomy:13:1 @ Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi signon aux miraklon,

esperanto@Deuteronomy:13:2 @ kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:

esperanto@Deuteronomy:13:3 @ tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:13:4 @ La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu.

esperanto@Deuteronomy:13:5 @ Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:13:6 @ Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,

esperanto@Deuteronomy:13:7 @ el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi, la proksimaj de vi aux la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando gxis la alia:

esperanto@Deuteronomy:13:8 @ tiam ne konsentu kun li kaj ne auxskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kasxu lin,

esperanto@Deuteronomy:13:9 @ sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.

esperanto@Deuteronomy:13:10 @ Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

esperanto@Deuteronomy:13:11 @ Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

esperanto@Deuteronomy:13:12 @ Se vi auxdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por logxado, ke oni diras:

esperanto@Deuteronomy:13:13 @ Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;

esperanto@Deuteronomy:13:14 @ kaj vi sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montrigxos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenajxo estas farita inter vi:

esperanto@Deuteronomy:13:16 @ Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon, absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna ruino, oni neniam gxin rekonstruu.

esperanto@Deuteronomy:13:17 @ Kaj nenio el la anatemajxo algluigxu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li jxuris al viaj patroj,

esperanto@Deuteronomy:13:18 @ se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, farante placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:14:1 @ Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio:ne faru sur vi entrancxojn kaj ne faru senharajxon super viaj okuloj pro mortinto;

esperanto@Deuteronomy:14:2 @ cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.

esperanto@Deuteronomy:14:4 @ Jen estas la brutoj, kiujn vi povas mangxi:bovo, sxafo, kaj kapro,

esperanto@Deuteronomy:14:6 @ CXian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, tian el la brutoj vi povas mangxi.

esperanto@Deuteronomy:14:7 @ Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distrancxa sulko:la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; cxar ili remacxas macxitajxon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;

esperanto@Deuteronomy:14:8 @ kaj la porkon, cxar gxiaj hufoj estas disfenditaj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi; ilian viandon ne mangxu, kaj ilian kadavron ne ektusxu.

esperanto@Deuteronomy:14:9 @ CXi tiujn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn, vi povas mangxi;

esperanto@Deuteronomy:14:10 @ sed cxiujn, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, ne mangxu:malpura tio estas por vi.

esperanto@Deuteronomy:14:11 @ CXian birdon puran vi povas mangxi.

esperanto@Deuteronomy:14:19 @ Kaj cxia rampajxo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin mangxi.

esperanto@Deuteronomy:14:20 @ CXian puran birdon vi povas mangxi.

esperanto@Deuteronomy:14:21 @ Mangxu nenian kadavrajxon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas gxin doni, ke li gxin mangxu; aux vi povas vendi al alilandulo; cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

esperanto@Deuteronomy:14:22 @ Apartigu dekonajxon el cxiuj produktajxoj de via semado, kiuj venas de la kampo cxiujare.

esperanto@Deuteronomy:14:23 @ Kaj mangxu antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por logxigi tie Sian nomon, dekonajxon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi cxiam la Eternulon, vian Dion.

esperanto@Deuteronomy:14:24 @ Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, cxar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis:

esperanto@Deuteronomy:14:25 @ tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos;

esperanto@Deuteronomy:14:26 @ kaj vi acxetos pro tiu mono cxion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aux malgrandaj brutoj, el vino aux el drinkajxo, aux el cxio, kion postulos via animo; kaj vi mangxos tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio.

esperanto@Deuteronomy:14:27 @ Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi.

esperanto@Deuteronomy:14:28 @ Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonajxon de viaj produktajxoj de tiu jaro kaj metu tion cxe viaj pordegoj;

esperanto@Deuteronomy:14:29 @ kaj venos la Levido-cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi- kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili mangxos kaj satigxos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en cxiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

esperanto@Deuteronomy:15:3 @ De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos cxe via frato, tion via mano forlasu.

esperanto@Deuteronomy:15:4 @ Cetere ne estos cxe vi malricxulo (cxar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon),

esperanto@Deuteronomy:15:5 @ se vi nur obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:15:6 @ CXar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.

esperanto@Deuteronomy:15:7 @ Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux via frato, la malricxulo;

esperanto@Deuteronomy:15:8 @ sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li lauxmezure de lia manko, kio mankos al li.

esperanto@Deuteronomy:15:9 @ Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimigxas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi.

esperanto@Deuteronomy:15:10 @ Donu al li, kaj ne cxagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; cxar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano.

esperanto@Deuteronomy:15:11 @ CXar ne mankos malricxuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene:malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malricxulo en via lando.

esperanto@Deuteronomy:15:12 @ Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aux Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco.

esperanto@Deuteronomy:15:13 @ Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj;

esperanto@Deuteronomy:15:14 @ sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li.

esperanto@Deuteronomy:15:15 @ Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:15:16 @ Kaj se li diros al vi:Mi ne foriros de vi, cxar mi amas vin kaj vian domon-cxar estas al li bone cxe vi:

esperanto@Deuteronomy:15:17 @ tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por cxiam. Ankaux kun via sklavino agu tiel.

esperanto@Deuteronomy:15:18 @ Tio ne sxajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; cxar duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en cxio, kion vi faros.

esperanto@Deuteronomy:15:19 @ CXiun virseksan unuenaskiton, kiu naskigxos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dedicxu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via sxafo.

esperanto@Deuteronomy:15:20 @ Antaux la Eternulo, via Dio, mangxu gxin cxiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio;

esperanto@Deuteronomy:15:21 @ sed se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda, aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu gxin ofere al la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:15:22 @ Sed inter viaj pordegoj vi povas gxin mangxi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon.

esperanto@Deuteronomy:16:1 @ Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto.

esperanto@Deuteronomy:16:2 @ Kaj bucxu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por logxigi tie Sian nomon.

esperanto@Deuteronomy:16:3 @ Ne mangxu kun tio fermentintajxon; dum sep tagoj mangxu kun tio macojn, panon de mizero-cxar rapidece vi eliris el la lando Egipta-por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta.

esperanto@Deuteronomy:16:4 @ Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta limitajxo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno.

esperanto@Deuteronomy:16:5 @ Vi ne povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi;

esperanto@Deuteronomy:16:6 @ nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe la subiro de la suno-tempo de via eliro el Egiptujo.

esperanto@Deuteronomy:16:7 @ Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj.

esperanto@Deuteronomy:16:8 @ Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.

esperanto@Deuteronomy:16:9 @ Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.

esperanto@Deuteronomy:16:10 @ Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:16:11 @ Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

esperanto@Deuteronomy:16:12 @ Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu cxi tiujn legxojn.

esperanto@Deuteronomy:16:13 @ Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via drasxejo kaj el via vinpremejo.

esperanto@Deuteronomy:16:14 @ Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.

esperanto@Deuteronomy:16:15 @ Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.

esperanto@Deuteronomy:16:16 @ Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;

esperanto@Deuteronomy:16:17 @ cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:16:18 @ Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.

esperanto@Deuteronomy:16:20 @ Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:16:21 @ Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;

esperanto@Deuteronomy:16:22 @ kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:17:1 @ Ne oferbucxu al la Eternulo, via Dio, bovon aux sxafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonajxon; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:17:2 @ Se trovigxos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aux virino, kiu faras malbonon antaux la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;

esperanto@Deuteronomy:17:4 @ kaj estos dirite al vi, kaj vi auxdos kaj bone esploros, kaj montrigxos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenajxo estas farita en Izrael:

esperanto@Deuteronomy:17:5 @ tiam elkonduku tiun viron aux tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aux la virinon, kaj jxetu sur ilin sxtonojn, ke ili mortu.

esperanto@Deuteronomy:17:7 @ La mano de la atestantoj estu sur li plej antauxe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:17:8 @ Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:17:9 @ kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon.

esperanto@Deuteronomy:17:10 @ Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi.

esperanto@Deuteronomy:17:11 @ Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren.

esperanto@Deuteronomy:17:12 @ Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.

esperanto@Deuteronomy:17:14 @ Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi, kaj diros:Mi starigos super mi regxon, kiel cxiuj popoloj cxirkaux mi:

esperanto@Deuteronomy:17:15 @ tiam starigu super vi regxon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi regxon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.

esperanto@Deuteronomy:17:16 @ Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo.

esperanto@Deuteronomy:17:18 @ Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj;

esperanto@Deuteronomy:17:19 @ kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin;

esperanto@Deuteronomy:18:1 @ Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredajxon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenajxon ili mangxados.

esperanto@Deuteronomy:18:4 @ la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.

esperanto@Deuteronomy:18:5 @ CXar lin elektis la Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en cxiu tempo.

esperanto@Deuteronomy:18:6 @ Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,

esperanto@Deuteronomy:18:7 @ kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel cxiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaux la Eternulo:

esperanto@Deuteronomy:18:9 @ Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenajxoj de tiuj popoloj:

esperanto@Deuteronomy:18:10 @ ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto,

esperanto@Deuteronomy:18:12 @ cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi.

esperanto@Deuteronomy:18:13 @ Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:18:14 @ cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:18:15 @ Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,

esperanto@Deuteronomy:18:16 @ konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.

esperanto@Deuteronomy:18:18 @ Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.

esperanto@Deuteronomy:18:21 @ Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?

esperanto@Deuteronomy:19:1 @ Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:

esperanto@Deuteronomy:19:2 @ tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:19:3 @ Arangxu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru cxiu mortiginto.

esperanto@Deuteronomy:19:4 @ Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antauxe;

esperanto@Deuteronomy:19:5 @ aux se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;

esperanto@Deuteronomy:19:7 @ Tial mi ordonas al vi, dirante:Tri urbojn apartigu al vi.

esperanto@Deuteronomy:19:8 @ Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn, kiel Li jxuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;

esperanto@Deuteronomy:19:9 @ se cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaux, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laux Liaj vojoj en cxiu tempo:tiam aldonu al vi ankoraux tri urbojn krom tiuj tri;

esperanto@Deuteronomy:19:10 @ por ke ne estu versxata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.

esperanto@Deuteronomy:19:11 @ Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:

esperanto@Deuteronomy:19:13 @ Via okulo ne indulgu lin; forvisxu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.

esperanto@Deuteronomy:19:14 @ Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:19:19 @ tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:19:20 @ Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.

esperanto@Deuteronomy:19:21 @ Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.

esperanto@Deuteronomy:20:1 @ Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

esperanto@Deuteronomy:20:2 @ Kaj kiam vi alproksimigxos al la batalo, tiam elpasxu la pastro kaj parolu al la popolo;

esperanto@Deuteronomy:20:3 @ kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili;

esperanto@Deuteronomy:20:4 @ cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.

esperanto@Deuteronomy:20:6 @ kaj kiu plantis vinbergxardenon kaj ne gxuis gxiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia homo gxuos gxiajn fruktojn;

esperanto@Deuteronomy:20:7 @ kaj kiu fiancxigxis kun virino kaj ne prenis sxin, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia viro sxin prenos.

esperanto@Deuteronomy:20:10 @ Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraux gxi, tiam proponu al gxi pacon.

esperanto@Deuteronomy:20:11 @ Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin.

esperanto@Deuteronomy:20:12 @ Sed se gxi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraux vi, tiam siegxu gxin;

esperanto@Deuteronomy:20:13 @ kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon, tiam mortigu cxiujn gxiajn virseksulojn per glavo;

esperanto@Deuteronomy:20:14 @ nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion, kio estos en la urbo, la tutan militakirajxon prenu al vi, kaj konsumu la militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.

esperanto@Deuteronomy:20:15 @ Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.

esperanto@Deuteronomy:20:16 @ Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al neniu animo;

esperanto@Deuteronomy:20:17 @ sed ekstermu ilin:la HXetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:20:18 @ por ke ili ne instruu al vi fari simile al cxiuj iliaj abomenajxoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:20:19 @ Se vi dum longa tempo siegxos urbon, por militakiri gxin kaj preni gxin, ne ruinigu gxiajn arbojn, levante kontraux ilin hakilon; cxar vi povas mangxi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; cxar cxu arbo de kampo estas homo, ke gxi povus foriri de vi en la fortikajxon?

esperanto@Deuteronomy:20:20 @ Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke gxi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraux la urbo, kiu militas kontraux vi, gxis vi gxin venkos.

esperanto@Deuteronomy:21:1 @ Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:

esperanto@Deuteronomy:21:2 @ tiam eliru viaj plejagxuloj kaj viaj jugxistoj, kaj ili mezuru gxis la urboj, kiuj trovigxas cxirkauxe de la mortigito.

esperanto@Deuteronomy:21:3 @ Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;

esperanto@Deuteronomy:21:4 @ kaj la plejagxuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;

esperanto@Deuteronomy:21:5 @ kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);

esperanto@Deuteronomy:21:6 @ kaj cxiuj plejagxuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,

esperanto@Deuteronomy:21:7 @ kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne versxis cxi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;

esperanto@Deuteronomy:21:8 @ pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.

esperanto@Deuteronomy:21:9 @ Kaj vi elvisxu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru placxantajxon antaux la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:21:10 @ Kiam vi eliros en militon kontraux viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,

esperanto@Deuteronomy:21:11 @ kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos sxin kaj prenos sxin al vi kiel edzinon:

esperanto@Deuteronomy:21:12 @ tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,

esperanto@Deuteronomy:21:13 @ kaj sxi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj sxi logxu en via domo, kaj sxi priploru sian patron kaj sian patrinon en la dauxro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi estos por vi edzino.

esperanto@Deuteronomy:21:14 @ Kaj se sxi ne placxos al vi, tiam forliberigu sxin, kien sxi volas; sed ne vendu sxin pro mono, ne premu sxin per via forto, pro tio, ke vi humiligis sxin.

esperanto@Deuteronomy:21:15 @ Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:

esperanto@Deuteronomy:21:17 @ sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.

esperanto@Deuteronomy:21:21 @ Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

esperanto@Deuteronomy:21:22 @ Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:

esperanto@Deuteronomy:21:23 @ tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; cxar pendigito estas malbenita antaux Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:22:1 @ Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aux lia sxafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.

esperanto@Deuteronomy:22:2 @ Se via frato ne estas proksime de vi aux se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu cxe vi, gxis via frato ilin sercxos, kaj tiam redonu ilin al li.

esperanto@Deuteronomy:22:3 @ Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun cxia perditajxo de via frato, kun cxio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos:vi ne devas forturni vin.

esperanto@Deuteronomy:22:4 @ Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aux lia bovo falis sur la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.

esperanto@Deuteronomy:22:5 @ Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.

esperanto@Deuteronomy:22:6 @ Se vi trovos neston de birdo antaux vi sur la vojo, sur iu arbo aux sur la tero, kun birdidoj aux kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aux sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj;

esperanto@Deuteronomy:22:7 @ la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.

esperanto@Deuteronomy:22:8 @ Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de gxi.

esperanto@Deuteronomy:22:9 @ Ne prisemu vian vinbergxardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbenigxu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinbergxardeno.

esperanto@Deuteronomy:22:11 @ Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.

esperanto@Deuteronomy:22:12 @ Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per kiu vi vin kovras.

esperanto@Deuteronomy:22:14 @ kaj li akuzos sxin kalumnie kaj kurigos pri sxi malbonon famon, kaj diros:CXi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimigxis al sxi kaj ne trovis cxe sxi virgecon:

esperanto@Deuteronomy:22:15 @ tiam la patro de la junulino kaj sxia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejagxuloj de la urbo al la pordego;

esperanto@Deuteronomy:22:16 @ kaj la patro de la junulino diru al la plejagxuloj:Mian filinon mi donis al cxi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis sxin;

esperanto@Deuteronomy:22:17 @ kaj jen li akuzis sxin kalumnie, dirante:Mi ne trovis cxe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaux la plejagxuloj de la urbo.

esperanto@Deuteronomy:22:19 @ kaj ili kondamnu lin al punpago de cent argxentaj moneroj, kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj sxi restu lia edzino, li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.

esperanto@Deuteronomy:22:20 @ Sed se tiu afero estos vera kaj ne trovigxos signoj de virgeco cxe la junulino:

esperanto@Deuteronomy:22:21 @ tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael, malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:22:22 @ Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.

esperanto@Deuteronomy:22:23 @ Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu renkontos sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi:

esperanto@Deuteronomy:22:24 @ tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:22:25 @ Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan junulinon, kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi:tiam oni mortigu sole la viron, kiu kusxis kun sxi;

esperanto@Deuteronomy:22:26 @ sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin;

esperanto@Deuteronomy:22:27 @ li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino eble kriis, sed neniu sxin savis.

esperanto@Deuteronomy:22:28 @ Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fiancxigitan kaj kaptos sxin kaj kusxos kun sxi, kaj oni ilin trovos:

esperanto@Deuteronomy:22:29 @ tiam la viro, kiu kusxis kun sxi, donu al la patro de la junulino kvindek argxentajn monerojn, kaj sxi farigxu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis sxin; li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.

esperanto@Deuteronomy:23:4 @ pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraux vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.

esperanto@Deuteronomy:23:5 @ Sed la Eternulo, via Dio, ne volis auxskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.

esperanto@Deuteronomy:23:6 @ Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.

esperanto@Deuteronomy:23:7 @ Ne abomenu Edomidon, cxar li estas via frato; ne abomenu Egipton, cxar vi estis fremdulo en lia lando.

esperanto@Deuteronomy:23:9 @ Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraux cxio malbona.

esperanto@Deuteronomy:23:10 @ Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintajxo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;

esperanto@Deuteronomy:23:12 @ Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesajxoj.

esperanto@Deuteronomy:23:13 @ Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon;

esperanto@Deuteronomy:23:14 @ cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.

esperanto@Deuteronomy:23:15 @ Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon cxe vi kontraux sia sinjoro;

esperanto@Deuteronomy:23:16 @ kun vi li logxu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie placxos al li; ne premu lin.

esperanto@Deuteronomy:23:18 @ Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:23:19 @ Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.

esperanto@Deuteronomy:23:20 @ Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:23:21 @ Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de vi, kaj estos sur vi peko.

esperanto@Deuteronomy:23:22 @ Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.

esperanto@Deuteronomy:23:23 @ Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via busxo.

esperanto@Deuteronomy:23:24 @ Kiam vi eniros en vinbergxardenon de via proksimulo, vi povas mangxi vinberojn kiom vi volos, gxissate; sed en vian vazon ne metu.

esperanto@Deuteronomy:23:25 @ Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraux la grenkampon de via proksimulo.

esperanto@Deuteronomy:24:1 @ Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo, kaj okazos, ke sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan:tiam li skribu al sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo.

esperanto@Deuteronomy:24:2 @ Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun alia viro;

esperanto@Deuteronomy:24:3 @ kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos sxin el sia domo; aux mortos tiu lasta viro, kiu prenis sxin kiel edzinon:

esperanto@Deuteronomy:24:4 @ tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredajxon.

esperanto@Deuteronomy:24:7 @ Se oni trovos iun, kiu sxtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu sxtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:24:8 @ Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.

esperanto@Deuteronomy:24:9 @ Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.

esperanto@Deuteronomy:24:10 @ Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiajxon;

esperanto@Deuteronomy:24:11 @ staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.

esperanto@Deuteronomy:24:13 @ redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:24:14 @ Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:

esperanto@Deuteronomy:24:15 @ en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.

esperanto@Deuteronomy:24:16 @ Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.

esperanto@Deuteronomy:24:17 @ Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.

esperanto@Deuteronomy:24:18 @ Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.

esperanto@Deuteronomy:24:19 @ Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:24:20 @ Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

esperanto@Deuteronomy:24:21 @ Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

esperanto@Deuteronomy:24:22 @ Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.

esperanto@Deuteronomy:25:3 @ Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaux viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:25:5 @ Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi.

esperanto@Deuteronomy:25:7 @ Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.

esperanto@Deuteronomy:25:9 @ tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la plejagxuloj, kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.

esperanto@Deuteronomy:25:11 @ Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:

esperanto@Deuteronomy:25:12 @ tiam dehaku sxian manon, via okulo ne indulgu sxin.

esperanto@Deuteronomy:25:13 @ Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.

esperanto@Deuteronomy:25:14 @ Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.

esperanto@Deuteronomy:25:15 @ Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:25:16 @ CXar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion, cxiu, kiu faras maljustajxon.

esperanto@Deuteronomy:25:17 @ Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo;

esperanto@Deuteronomy:25:18 @ kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis cxe vi cxiujn, kiuj, malfortigxinte, restis malantauxe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.

esperanto@Deuteronomy:25:19 @ Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon, elvisxu la memoron pri Amalek el sub la cxielo; ne forgesu.

esperanto@Deuteronomy:26:1 @ Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj vi ekposedos gxin kaj enlogxigxos en gxi:

esperanto@Deuteronomy:26:2 @ tiam prenu el la unuaj el cxiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por logxigi tie Sian nomon;

esperanto@Deuteronomy:26:3 @ kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaux antaux la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al niaj patroj, ke Li donos gxin al ni.

esperanto@Deuteronomy:26:4 @ Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos gxin antaux la altaron de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:26:5 @ Kaj vi ekparolos, kaj diros antaux la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enlogxigxis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj farigxis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;

esperanto@Deuteronomy:26:7 @ kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo auxskultis nian vocxon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon;

esperanto@Deuteronomy:26:10 @ kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:26:11 @ Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu logxas inter vi.

esperanto@Deuteronomy:26:12 @ Kiam vi finos la apartigadon de cxiuj dekonajxoj el viaj produktajxoj en la tria jaro, la jaro de la dekonajxoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili mangxu inter viaj pordegoj kaj satigxu:

esperanto@Deuteronomy:26:13 @ tiam diru antaux la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitajxon el la domo, kaj mi donis gxin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laux Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpasxis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;

esperanto@Deuteronomy:26:14 @ mi ne mangxis el gxi en la tagoj de mia malgxojo, kaj mi ne apartigis el gxi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el gxi por mortinto; mi auxskultis la vocxon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al cxio, kion Vi ordonis al mi.

esperanto@Deuteronomy:26:15 @ Ekrigardu el Via sankta logxejo, el la cxielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi jxuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Deuteronomy:26:16 @ En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:26:17 @ Al la Eternulo vi promesis hodiaux, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laux Liaj vojoj kaj observos Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj auxskultos Lian vocxon.

esperanto@Deuteronomy:26:18 @ Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaux, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos cxiujn Liajn ordonojn;

esperanto@Deuteronomy:26:19 @ kaj ke Li starigos vin pli alte ol cxiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.

esperanto@Deuteronomy:27:1 @ Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:27:2 @ Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko;

esperanto@Deuteronomy:27:3 @ kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:27:4 @ Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko.

esperanto@Deuteronomy:27:5 @ Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron.

esperanto@Deuteronomy:27:6 @ El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:27:7 @ kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:27:9 @ Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:27:10 @ Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:27:12 @ CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen.

esperanto@Deuteronomy:27:14 @ Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per lauxta vocxo:

esperanto@Deuteronomy:27:19 @ Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

esperanto@Deuteronomy:28:1 @ Se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol cxiuj popoloj de la tero.

esperanto@Deuteronomy:28:2 @ Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:28:3 @ Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo.

esperanto@Deuteronomy:28:4 @ Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.

esperanto@Deuteronomy:28:5 @ Benita estos via korbo kaj via pastujo.

esperanto@Deuteronomy:28:6 @ Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado.

esperanto@Deuteronomy:28:7 @ La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj levigxos kontraux vin, estos frapitaj antaux vi; per unu vojo ili eliros kontraux vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaux vi.

esperanto@Deuteronomy:28:8 @ La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por cxiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:28:9 @ La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li jxuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laux Liaj vojoj.

esperanto@Deuteronomy:28:10 @ Kaj vidos cxiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin.

esperanto@Deuteronomy:28:11 @ Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.

esperanto@Deuteronomy:28:12 @ La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.

esperanto@Deuteronomy:28:13 @ Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por observi kaj plenumi,

esperanto@Deuteronomy:28:14 @ kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.

esperanto@Deuteronomy:28:15 @ Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin.

esperanto@Deuteronomy:28:16 @ Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo.

esperanto@Deuteronomy:28:17 @ Malbenita estos via korbo kaj via pastujo.

esperanto@Deuteronomy:28:18 @ Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.

esperanto@Deuteronomy:28:19 @ Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado.

esperanto@Deuteronomy:28:20 @ La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.

esperanto@Deuteronomy:28:21 @ La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:28:22 @ La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos.

esperanto@Deuteronomy:28:23 @ Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero.

esperanto@Deuteronomy:28:24 @ Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos.

esperanto@Deuteronomy:28:25 @ Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero.

esperanto@Deuteronomy:28:26 @ Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.

esperanto@Deuteronomy:28:27 @ La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi.

esperanto@Deuteronomy:28:28 @ La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.

esperanto@Deuteronomy:28:29 @ Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos.

esperanto@Deuteronomy:28:30 @ Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn.

esperanto@Deuteronomy:28:31 @ Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.

esperanto@Deuteronomy:28:32 @ Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:28:33 @ La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo.

esperanto@Deuteronomy:28:34 @ Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.

esperanto@Deuteronomy:28:35 @ La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto.

esperanto@Deuteronomy:28:36 @ La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono.

esperanto@Deuteronomy:28:37 @ Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.

esperanto@Deuteronomy:28:38 @ Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj.

esperanto@Deuteronomy:28:39 @ Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj.

esperanto@Deuteronomy:28:40 @ Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj.

esperanto@Deuteronomy:28:41 @ Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon.

esperanto@Deuteronomy:28:42 @ CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj.

esperanto@Deuteronomy:28:43 @ La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte.

esperanto@Deuteronomy:28:44 @ Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.

esperanto@Deuteronomy:28:45 @ Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:28:46 @ Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne;

esperanto@Deuteronomy:28:47 @ pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.

esperanto@Deuteronomy:28:48 @ Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.

esperanto@Deuteronomy:28:49 @ La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,

esperanto@Deuteronomy:28:51 @ Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.

esperanto@Deuteronomy:28:52 @ Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:28:53 @ Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko.

esperanto@Deuteronomy:28:54 @ Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn,

esperanto@Deuteronomy:28:55 @ donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj.

esperanto@Deuteronomy:28:56 @ Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon,

esperanto@Deuteronomy:28:57 @ ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj.

esperanto@Deuteronomy:28:58 @ Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION:

esperanto@Deuteronomy:28:59 @ tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn.

esperanto@Deuteronomy:28:60 @ Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi.

esperanto@Deuteronomy:28:61 @ Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita.

esperanto@Deuteronomy:28:62 @ Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:28:63 @ Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:28:64 @ Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:28:65 @ Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.

esperanto@Deuteronomy:28:66 @ Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo.

esperanto@Deuteronomy:28:67 @ Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.

esperanto@Deuteronomy:28:68 @ Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

esperanto@Deuteronomy:29:2 @ Kaj Moseo vokis al cxiuj Izraelidoj, kaj diris al ili:Vi vidis cxion, kion faris la Eternulo antaux viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al cxiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando,

esperanto@Deuteronomy:29:3 @ tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.

esperanto@Deuteronomy:29:4 @ Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por auxdi, gxis la nuna tago.

esperanto@Deuteronomy:29:5 @ Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentauxgigxis viaj vestoj sur vi, kaj viaj sxuoj ne sentauxgigxis sur via piedo.

esperanto@Deuteronomy:29:6 @ Panon vi ne mangxis, kaj vinon kaj ebriigajxojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.

esperanto@Deuteronomy:29:7 @ Kaj vi venis al cxi tiu loko; kaj eliris Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj Og, regxo de Basxan, kontraux nin milite, kaj ni venkobatis ilin;

esperanto@Deuteronomy:29:9 @ Observu do la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en cxio, kion vi faros.

esperanto@Deuteronomy:29:10 @ Vi cxiuj staras hodiaux antaux la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejagxuloj, kaj viaj oficistoj, cxiuj Izraelidoj;

esperanto@Deuteronomy:29:11 @ viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno gxis la cxerpanto de via akvo;

esperanto@Deuteronomy:29:12 @ por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian jxuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaux,

esperanto@Deuteronomy:29:13 @ por ke Li starigu vin hodiaux kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.

esperanto@Deuteronomy:29:14 @ Kaj ne kun vi solaj mi faras cxi tiun interligon kaj cxi tiun jxuran interkonsenton,

esperanto@Deuteronomy:29:16 @ CXar vi scias, kiel ni logxis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;

esperanto@Deuteronomy:29:17 @ kaj vi vidis iliajn abomenajxojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el sxtono, el argxento kaj el oro, kiujn ili havas.

esperanto@Deuteronomy:29:18 @ Eble trovigxas inter vi viro aux virino aux familio aux tribo, kies koro deturnigxas hodiaux de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble trovigxas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolcxajxon kaj absinton;

esperanto@Deuteronomy:29:22 @ Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos-

esperanto@Deuteronomy:29:26 @ kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:

esperanto@Deuteronomy:29:28 @ kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

esperanto@Deuteronomy:30:1 @ Kaj kiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter cxiuj popoloj, inter kiujn jxetis vin la Eternulo, via Dio;

esperanto@Deuteronomy:30:2 @ kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj auxskultos Lian vocxon konforme al cxio, kion mi ordonas al vi hodiaux, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:

esperanto@Deuteronomy:30:3 @ tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter cxiuj popoloj, inter kiujn disjxetis vin la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:30:4 @ Ecx se vi estus forjxetita gxis la rando de la cxielo, ecx el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.

esperanto@Deuteronomy:30:5 @ Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi gxin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.

esperanto@Deuteronomy:30:6 @ Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.

esperanto@Deuteronomy:30:7 @ Kaj la Eternulo, via Dio, venigos cxiujn cxi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.

esperanto@Deuteronomy:30:8 @ Kaj vi konvertigxos kaj auxskultos la vocxon de la Eternulo, kaj plenumos cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux.

esperanto@Deuteronomy:30:9 @ Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en cxiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; cxar denove la Eternulo gxojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li gxojis pri viaj patroj;

esperanto@Deuteronomy:30:10 @ se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:30:11 @ CXar cxi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaux, ne estas neatingebla por vi, kaj gxi ne estas malproksima.

esperanto@Deuteronomy:30:14 @ Sed tre proksime de vi estas la afero:en via busxo kaj en via koro, por plenumi gxin.

esperanto@Deuteronomy:30:15 @ Rigardu, mi proponis al vi hodiaux la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;

esperanto@Deuteronomy:30:16 @ ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laux Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:30:17 @ Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj servos al ili:

esperanto@Deuteronomy:30:18 @ en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:30:19 @ Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,

esperanto@Deuteronomy:30:20 @ amante la Eternulon, vian Dion, auxskultante Lian vocxon kaj alkrocxante vin al Li; cxar Li estas via vivo kaj via longatempeco de logxado sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.

esperanto@Deuteronomy:31:2 @ Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros cxi tiun Jordanon.

esperanto@Deuteronomy:31:3 @ La Eternulo, via Dio, mem iros antaux vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaux vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaux vi, kiel la Eternulo diris.

esperanto@Deuteronomy:31:5 @ Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laux cxiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.

esperanto@Deuteronomy:31:6 @ Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

esperanto@Deuteronomy:31:7 @ Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.

esperanto@Deuteronomy:31:8 @ Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.

esperanto@Deuteronomy:31:9 @ Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.

esperanto@Deuteronomy:31:11 @ kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antauxlegu cxi tiun instruon antaux la tuta Izrael, antaux iliaj oreloj.

esperanto@Deuteronomy:31:12 @ Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

esperanto@Deuteronomy:31:13 @ Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraux ne sciis, auxdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:31:14 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen alproksimigxis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj starigxu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj starigxis en la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Deuteronomy:31:16 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi.

esperanto@Deuteronomy:31:17 @ Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj?

esperanto@Deuteronomy:31:18 @ Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.

esperanto@Deuteronomy:31:19 @ Kaj nun skribu al vi cxi tiun kanton, kaj instruu gxin al la Izraelidoj; metu gxin en ilian busxon, por ke cxi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.

esperanto@Deuteronomy:31:23 @ Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

esperanto@Deuteronomy:31:25 @ tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:

esperanto@Deuteronomy:31:26 @ Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi estu tie atesto kontraux vi;

esperanto@Deuteronomy:31:27 @ cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto?

esperanto@Deuteronomy:31:28 @ Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la teron.

esperanto@Deuteronomy:31:29 @ CXar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:32:5 @ Ili malbonigxis antaux Li, Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; Generacio malhumila kaj malhonesta.

esperanto@Deuteronomy:32:6 @ CXu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? CXu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? CXu ne Li vin estigis kaj arangxis?

esperanto@Deuteronomy:32:7 @ Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antauxaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.

esperanto@Deuteronomy:32:10 @ Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.

esperanto@Deuteronomy:32:14 @ Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.

esperanto@Deuteronomy:32:15 @ Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

esperanto@Deuteronomy:32:17 @ Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.

esperanto@Deuteronomy:32:18 @ La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.

esperanto@Deuteronomy:32:19 @ Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;

esperanto@Deuteronomy:32:20 @ Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.

esperanto@Deuteronomy:32:32 @ CXar el la vinberbrancxoj de Sodom estas iliaj vinberbrancxoj Kaj el la kampoj de Gomora; Iliaj beroj estas beroj venenaj, Vinberojn maldolcxajn ili havas.

esperanto@Deuteronomy:32:33 @ Galo de drakoj estas ilia vino, Kaj pereiga veneno de aspidoj.

esperanto@Deuteronomy:32:36 @ CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.

esperanto@Deuteronomy:32:38 @ Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj, Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj? Ili levigxu kaj helpu vin, Ili estu sxirmo por vi!

esperanto@Deuteronomy:32:39 @ Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.

esperanto@Deuteronomy:32:40 @ Mi levos al la cxielo Mian manon, Kaj Mi diros:Mi vivas eterne.

esperanto@Deuteronomy:32:46 @ tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

esperanto@Deuteronomy:32:47 @ CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:32:50 @ kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo:

esperanto@Deuteronomy:32:51 @ pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.

esperanto@Deuteronomy:32:52 @ CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

esperanto@Deuteronomy:33:3 @ Vere Li amas la popolojn; CXiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaux Viaj piedoj, Por auxskulti Viajn vortojn.

esperanto@Deuteronomy:33:6 @ Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.

esperanto@Deuteronomy:33:7 @ Kaj cxi tion pri Jehuda li diris: Auxdu, ho Eternulo, la vocxon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraux liaj malamikoj.

esperanto@Deuteronomy:33:8 @ Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;

esperanto@Deuteronomy:33:9 @ Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;

esperanto@Deuteronomy:33:10 @ Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.

esperanto@Deuteronomy:33:11 @ Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj levigxas kontraux lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu relevigxi.

esperanto@Deuteronomy:33:17 @ Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos cxiujn popolojn kune gxis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.

esperanto@Deuteronomy:33:18 @ Kaj pri Zebulun li diris: GXoju, Zebulun, cxe via eliro; Kaj Isahxar, en viaj tendoj.

esperanto@Deuteronomy:33:25 @ Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.

esperanto@Deuteronomy:33:26 @ Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.

esperanto@Deuteronomy:33:27 @ La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.

esperanto@Deuteronomy:33:29 @ Felicxa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La sxildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi pasxados sur iliaj altajxoj.

esperanto@Deuteronomy:34:4 @ Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.

esperanto@Deuteronomy:34:7 @ Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia fresxeco.

esperanto@Deuteronomy:34:10 @ Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizagxon kontraux vizagxo;

esperanto@Joshua:1:2 @ Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:1:3 @ CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.

esperanto@Joshua:1:4 @ De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.

esperanto@Joshua:1:5 @ Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

esperanto@Joshua:1:6 @ Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.

esperanto@Joshua:1:7 @ Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

esperanto@Joshua:1:8 @ CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

esperanto@Joshua:1:9 @ Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

esperanto@Joshua:1:11 @ Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Joshua:1:13 @ Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron;

esperanto@Joshua:1:14 @ viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin,

esperanto@Joshua:1:15 @ gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.

esperanto@Joshua:1:16 @ Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.

esperanto@Joshua:1:17 @ Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.

esperanto@Joshua:1:18 @ CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.

esperanto@Joshua:2:2 @ Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.

esperanto@Joshua:2:3 @ Tiam la regxo de Jerihxo sendis al Rahxab, por diri:Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; cxar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.

esperanto@Joshua:2:4 @ Sed la virino prenis la du virojn kaj kasxis ilin, kaj diris:Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;

esperanto@Joshua:2:5 @ kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, cxar vi kuratingos ilin.

esperanto@Joshua:2:7 @ La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.

esperanto@Joshua:2:9 @ kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;

esperanto@Joshua:2:10 @ cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.

esperanto@Joshua:2:11 @ Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

esperanto@Joshua:2:12 @ Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,

esperanto@Joshua:2:13 @ ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto.

esperanto@Joshua:2:14 @ Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.

esperanto@Joshua:2:16 @ Kaj sxi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.

esperanto@Joshua:2:17 @ Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin:

esperanto@Joshua:2:18 @ jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;

esperanto@Joshua:2:19 @ kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.

esperanto@Joshua:2:20 @ Sed se vi rakontos cxi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin.

esperanto@Joshua:2:21 @ Kaj sxi diris:GXi estu, kiel vi diris. Kaj sxi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj sxi alligis la rugxan sxnuron al la fenestro.

esperanto@Joshua:2:22 @ Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, gxis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj sercxis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.

esperanto@Joshua:2:23 @ Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transigxis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li cxion, kio okazis al ili.

esperanto@Joshua:3:1 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.

esperanto@Joshua:3:3 @ kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.

esperanto@Joshua:3:4 @ Sed inter vi kaj gxi devas esti interspaco de cxirkaux du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu la vojon, laux kiu vi devas iri; cxar vi ne iris laux tiu vojo antauxe.

esperanto@Joshua:3:5 @ Kaj Josuo diris al la popolo:Sanktigu vin, cxar morgaux la Eternulo faros inter vi miraklojn.

esperanto@Joshua:3:7 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.

esperanto@Joshua:3:8 @ Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.

esperanto@Joshua:3:9 @ Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Aliru cxi tien, kaj auxskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:3:10 @ Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:

esperanto@Joshua:3:11 @ jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaux vi Jordanon.

esperanto@Joshua:3:12 @ Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el cxiu tribo.

esperanto@Joshua:3:14 @ Kaj kiam la popolo elmovigxis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaux la popolo,

esperanto@Joshua:4:2 @ Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el cxiu tribo,

esperanto@Joshua:4:3 @ kaj ordonu al ili, dirante:Prenu al vi de cxi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du sxtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos cxi tiun nokton.

esperanto@Joshua:4:4 @ Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo;

esperanto@Joshua:4:5 @ kaj Josuo diris al ili:Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj;

esperanto@Joshua:4:6 @ por ke cxi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj?

esperanto@Joshua:4:7 @ tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.

esperanto@Joshua:4:14 @ En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.

esperanto@Joshua:4:18 @ Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj.

esperanto@Joshua:4:21 @ Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj?

esperanto@Joshua:4:22 @ tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon;

esperanto@Joshua:4:23 @ cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris;

esperanto@Joshua:4:24 @ por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.

esperanto@Joshua:5:1 @ Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.

esperanto@Joshua:5:2 @ En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo:Faru al vi sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.

esperanto@Joshua:5:4 @ Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu Josuo cirkumcidis:la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, cxiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;

esperanto@Joshua:5:9 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.

esperanto@Joshua:5:12 @ Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili mangxis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.

esperanto@Joshua:5:13 @ Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?

esperanto@Joshua:5:14 @ Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?

esperanto@Joshua:5:15 @ Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.

esperanto@Joshua:6:2 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.

esperanto@Joshua:6:5 @ Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen.

esperanto@Joshua:6:10 @ Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.

esperanto@Joshua:6:12 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo.

esperanto@Joshua:6:15 @ En la sepa tago ili levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn.

esperanto@Joshua:6:16 @ Kaj cxe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo:Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon.

esperanto@Joshua:6:17 @ Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis.

esperanto@Joshua:6:18 @ Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo, por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfelicxigu gxin.

esperanto@Joshua:6:21 @ Kaj ili ekstermis per glavo cxion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj sxafojn kaj azenojn.

esperanto@Joshua:6:22 @ Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi.

esperanto@Joshua:6:25 @ Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.

esperanto@Joshua:6:26 @ Kaj en tiu tempo Josuo faris jxuron, dirante:Malbenita antaux la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos cxi tiun urbon Jerihxo. Sur sia unuenaskito li gxin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos gxiajn pordegojn.

esperanto@Joshua:7:2 @ Kaj Josuo sendis virojn el Jerihxo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene:Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.

esperanto@Joshua:7:3 @ Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li:Ne iru la tuta popolo, nur du mil aux tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, cxar ili estas malgrandnombraj.

esperanto@Joshua:7:4 @ Kaj iris tien el la popolo cxirkaux tri mil viroj; sed ili forkuris de antaux la logxantoj de Aj.

esperanto@Joshua:7:6 @ Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.

esperanto@Joshua:7:7 @ Kaj Josuo diris:Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis cxi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?

esperanto@Joshua:7:9 @ Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?

esperanto@Joshua:7:10 @ Tiam la Eternulo diris al Josuo:Levigxu! por kio vi jxetis vin vizagxaltere?

esperanto@Joshua:7:12 @ Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.

esperanto@Joshua:7:13 @ Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.

esperanto@Joshua:7:14 @ Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.

esperanto@Joshua:7:16 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.

esperanto@Joshua:7:19 @ Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.

esperanto@Joshua:7:21 @ Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.

esperanto@Joshua:7:25 @ Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn.

esperanto@Joshua:8:1 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.

esperanto@Joshua:8:2 @ Kaj agu kun Aj kaj kun gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaux la urbo.

esperanto@Joshua:8:3 @ Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,

esperanto@Joshua:8:4 @ kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj.

esperanto@Joshua:8:7 @ Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon.

esperanto@Joshua:8:8 @ Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.

esperanto@Joshua:8:10 @ Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejagxuloj de Izrael antaux la popolo al Aj.

esperanto@Joshua:8:12 @ Kaj li prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.

esperanto@Joshua:8:14 @ Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido malantaux la urbo.

esperanto@Joshua:8:18 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraux Ajon; cxar en vian manon Mi gxin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraux la urbon.

esperanto@Joshua:8:19 @ Kaj la insidanoj rapide levigxis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.

esperanto@Joshua:8:20 @ Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn.

esperanto@Joshua:8:21 @ Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj.

esperanto@Joshua:8:22 @ Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.

esperanto@Joshua:8:23 @ Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.

esperanto@Joshua:8:25 @ Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj.

esperanto@Joshua:8:31 @ kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.

esperanto@Joshua:8:33 @ Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.

esperanto@Joshua:8:35 @ El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.

esperanto@Joshua:9:1 @ Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,

esperanto@Joshua:9:4 @ kaj ili ankaux faris ruzajxon:ili iris kaj provizis sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn;

esperanto@Joshua:9:7 @ Kaj la Izraelidoj diris al la HXividoj:Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?

esperanto@Joshua:9:8 @ Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?

esperanto@Joshua:9:9 @ Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,

esperanto@Joshua:9:11 @ Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.

esperanto@Joshua:9:12 @ CXi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj sximigxis.

esperanto@Joshua:9:13 @ Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.

esperanto@Joshua:9:15 @ Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.

esperanto@Joshua:9:17 @ Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.

esperanto@Joshua:9:20 @ tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili.

esperanto@Joshua:9:21 @ Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili farigxis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.

esperanto@Joshua:9:22 @ Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi logxas apude de ni?

esperanto@Joshua:9:23 @ estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.

esperanto@Joshua:9:24 @ Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.

esperanto@Joshua:9:25 @ Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.

esperanto@Joshua:9:26 @ Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin.

esperanto@Joshua:10:5 @ Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.

esperanto@Joshua:10:6 @ Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxas sur la monto.

esperanto@Joshua:10:8 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin; cxar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaux vi.

esperanto@Joshua:10:16 @ Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda.

esperanto@Joshua:10:17 @ Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.

esperanto@Joshua:10:19 @ sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.

esperanto@Joshua:10:21 @ kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn,

esperanto@Joshua:10:22 @ tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno.

esperanto@Joshua:10:23 @ Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.

esperanto@Joshua:10:24 @ Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.

esperanto@Joshua:10:25 @ Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.

esperanto@Joshua:10:26 @ Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.

esperanto@Joshua:10:28 @ Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

esperanto@Joshua:10:30 @ Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.

esperanto@Joshua:10:32 @ Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna.

esperanto@Joshua:10:35 @ Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx.

esperanto@Joshua:10:37 @ Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi.

esperanto@Joshua:10:39 @ Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.

esperanto@Joshua:10:40 @ Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Joshua:11:3 @ al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.

esperanto@Joshua:11:6 @ Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro.

esperanto@Joshua:11:11 @ Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro.

esperanto@Joshua:11:17 @ de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

esperanto@Joshua:11:19 @ Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.

esperanto@Joshua:11:23 @ Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.

esperanto@Joshua:12:2 @ Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;

esperanto@Joshua:12:7 @ Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj;

esperanto@Joshua:12:8 @ sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj:

esperanto@Joshua:13:1 @ Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.

esperanto@Joshua:13:3 @ komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;

esperanto@Joshua:13:4 @ kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;

esperanto@Joshua:13:6 @ cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.

esperanto@Joshua:13:7 @ Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.

esperanto@Joshua:13:14 @ Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

esperanto@Joshua:13:21 @ kaj cxiuj urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando.

esperanto@Joshua:13:23 @ Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:13:28 @ Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:13:30 @ Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj;

esperanto@Joshua:13:32 @ Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaux Jerihxo, oriente.

esperanto@Joshua:13:33 @ Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

esperanto@Joshua:14:3 @ CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;

esperanto@Joshua:14:4 @ cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.

esperanto@Joshua:14:5 @ Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.

esperanto@Joshua:14:6 @ Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.

esperanto@Joshua:14:7 @ Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia konscienco.

esperanto@Joshua:14:9 @ Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion.

esperanto@Joshua:14:10 @ Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj.

esperanto@Joshua:14:11 @ Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.

esperanto@Joshua:14:12 @ Donu do al mi nun cxi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; cxar vi auxdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Joshua:14:15 @ Kaj la nomo de HXebron antauxe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviligxis de milito.

esperanto@Joshua:15:3 @ Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka

esperanto@Joshua:15:4 @ kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.

esperanto@Joshua:15:6 @ kaj la limo levigxas al Bet-HXogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo levigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.

esperanto@Joshua:15:7 @ Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.

esperanto@Joshua:15:8 @ Kaj la limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom, kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde.

esperanto@Joshua:15:10 @ Kaj la limo turnigxas de Baala okcidenten al la monto SXeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al Bet-SXemesx kaj iras al Timna;

esperanto@Joshua:15:18 @ Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

esperanto@Joshua:15:19 @ Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

esperanto@Joshua:15:32 @ kaj Lebaot kaj SXilhxim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de cxiuj urboj estis dudek naux kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:36 @ kaj SXaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:41 @ kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:44 @ kaj Keila kaj Ahxzib kaj Maresxa:naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:45 @ Ekron kaj gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:46 @ De Ekron gxis la maro cxio, kio estas cxirkaux Asxdod kaj gxiaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:47 @ Asxdod, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj; Gaza, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj, gxis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.

esperanto@Joshua:15:51 @ kaj Gosxen kaj HXolon kaj Gilo:dek unu urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:54 @ kaj HXumta kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron) kaj Cior; naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:57 @ Kain, Gibea kaj Timna:dek urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:59 @ kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:60 @ Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba:du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:62 @ kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:15:63 @ Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:16:3 @ kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro.

esperanto@Joshua:16:4 @ Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.

esperanto@Joshua:16:7 @ Kaj gxi mallevigxas de Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas cxe Jordan.

esperanto@Joshua:16:9 @ kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:17:2 @ Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:17:3 @ Sed Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla, kaj Noa, HXogla, Milka, kaj Tirca.

esperanto@Joshua:17:5 @ Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Basxana, kiu estas transe de Jordan;

esperanto@Joshua:17:6 @ cxar la filinoj de Manase ricevis posedajxon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.

esperanto@Joshua:17:8 @ Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.

esperanto@Joshua:17:12 @ La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.

esperanto@Joshua:17:14 @ Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?

esperanto@Joshua:17:15 @ Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por vi.

esperanto@Joshua:17:17 @ Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon,

esperanto@Joshua:17:18 @ sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.

esperanto@Joshua:18:2 @ Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraux sep triboj, al kiuj ankoraux ne estis disdividita ilia hereda posedajxo.

esperanto@Joshua:18:3 @ Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:GXis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?

esperanto@Joshua:18:4 @ Elektu al vi po tri homoj el cxiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili levigxu kaj trairu la landon kaj priskribu gxin laux gxiaj heredaj partoj kaj venu al mi.

esperanto@Joshua:18:5 @ Kaj dividu gxin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.

esperanto@Joshua:18:6 @ Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi cxi tien; kaj mi faros lotadon cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Joshua:18:7 @ La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.

esperanto@Joshua:18:8 @ Kaj la viroj levigxis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:Iru kaj trairu la landon kaj priskribu gxin kaj revenu al mi, kaj cxi tie mi faros al vi lotadon antaux la Eternulo en SXilo.

esperanto@Joshua:18:9 @ Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis gxin laux la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al SXilo.

esperanto@Joshua:18:10 @ Kaj Josuo faris al ili lotadon en SXilo antaux la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laux iliaj partoj.

esperanto@Joshua:18:12 @ Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo levigxas al la norda flanko de Jerihxo, kaj levigxas sur la monton okcidente, kaj finigxas en la dezerto Bet-Aven.

esperanto@Joshua:18:16 @ Kaj la limo mallevigxas al la fino de la monto, kiu estas antaux la valo de la filo de Hinom, kiu trovigxas en la valo Refaim norde; kaj gxi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj mallevigxas al En-Rogel.

esperanto@Joshua:18:17 @ Kaj gxi turnigxas de norde, kaj eliras al En-SXemesx, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraux la altajxo Adumim; kaj gxi mallevigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.

esperanto@Joshua:18:18 @ Kaj gxi iras preter la stepo norden, kaj mallevigxas sur la stepon.

esperanto@Joshua:18:23 @ kaj Avim kaj Para kaj Ofra

esperanto@Joshua:18:24 @ kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:18:28 @ kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:6 @ kaj Bet-Lebaot kaj SXaruhxen:dek tri urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:7 @ Ain, Rimon kaj Eter kaj Asxan:kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:8 @ Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:9 @ El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

esperanto@Joshua:19:12 @ Kaj gxi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunlevigxo, gxis la limo de Kislot-Tabor; kaj gxi iras al Dabrat, kaj levigxas al Jafia.

esperanto@Joshua:19:13 @ Kaj de tie gxi iras orienten, al la flanko de sunlevigxo, tra Gat- HXefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.

esperanto@Joshua:19:15 @ Kaj Katat, kaj Nahalal kaj SXimron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:16 @ Tio estas la posedajxo de la Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:22 @ Kaj la limo kuntusxigxas al Tabor kaj SXahxacima kaj Bet-SXemesx; kaj ilia limo finigxas cxe Jordan:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:23 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Isahxaridoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:24 @ Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj.

esperanto@Joshua:19:30 @ kaj Uma kaj Afek kaj Rehxob:dudek du urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:31 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:38 @ kaj Jiron kaj Migdal-El, HXorem kaj Bet-Anat kaj Bet-SXemesx:dek naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:39 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Naftaliidoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:48 @ Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

esperanto@Joshua:19:49 @ Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon inter si.

esperanto@Joshua:19:51 @ Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

esperanto@Joshua:20:2 @ Diru al la Izraelidoj jene:Arangxu al vi la urbojn de rifugxo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo,

esperanto@Joshua:20:3 @ por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto pro sango.

esperanto@Joshua:21:1 @ Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,

esperanto@Joshua:21:3 @ Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedajxoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.

esperanto@Joshua:21:4 @ Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.

esperanto@Joshua:21:8 @ Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.

esperanto@Joshua:21:10 @ Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- cxar ilia estis la loto unua-

esperanto@Joshua:21:12 @ Kaj la kampon de la urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel proprajxon.

esperanto@Joshua:21:20 @ Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.

esperanto@Joshua:21:27 @ Kaj al la Gersxonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifugxurbon por mortiginto Golan en Basxan kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Beesxtera kaj gxiajn cxirkauxajxojn:du urbojn.

esperanto@Joshua:21:34 @ Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Karta kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

esperanto@Joshua:21:40 @ La nombro de cxiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laux iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.

esperanto@Joshua:21:41 @ La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.

esperanto@Joshua:21:44 @ Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.

esperanto@Joshua:22:2 @ kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi.

esperanto@Joshua:22:3 @ Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:22:4 @ Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

esperanto@Joshua:22:5 @ Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Joshua:22:8 @ Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.

esperanto@Joshua:22:16 @ Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo?

esperanto@Joshua:22:18 @ Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.

esperanto@Joshua:22:19 @ Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Joshua:22:24 @ Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaux ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?

esperanto@Joshua:22:25 @ kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.

esperanto@Joshua:22:27 @ sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.

esperanto@Joshua:22:28 @ Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.

esperanto@Joshua:22:31 @ Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano de la Eternulo.

esperanto@Joshua:22:33 @ Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.

esperanto@Joshua:23:2 @ Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.

esperanto@Joshua:23:3 @ Kaj vi vidis cxion, kion faris la Eternulo, via Dio, al cxiuj tiuj popoloj antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.

esperanto@Joshua:23:4 @ Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.

esperanto@Joshua:23:5 @ Kaj la Eternulo, via Dio, forpusxos ilin de antaux vi kaj forpelos ilin de antaux vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:6 @ Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu cxion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forklinigxante de gxi dekstren nek maldekstren,

esperanto@Joshua:23:7 @ ne komunikigxante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne jxuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;

esperanto@Joshua:23:8 @ nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu, kiel vi faris gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:23:9 @ Kaj la Eternulo forpelis de antaux vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaux vi gxis la nuna tago.

esperanto@Joshua:23:10 @ Unu el vi forpelas milon; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.

esperanto@Joshua:23:11 @ Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.

esperanto@Joshua:23:12 @ CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:

esperanto@Joshua:23:13 @ tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:14 @ Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.

esperanto@Joshua:23:15 @ Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joshua:23:16 @ Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

esperanto@Joshua:24:1 @ Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.

esperanto@Joshua:24:2 @ Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj.

esperanto@Joshua:24:3 @ Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.

esperanto@Joshua:24:5 @ Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.

esperanto@Joshua:24:6 @ Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per cxaroj kaj rajdantoj gxis la Rugxa Maro.

esperanto@Joshua:24:7 @ Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo.

esperanto@Joshua:24:8 @ Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj logxas transe de Jordan, kaj ili militis kontraux vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaux vi.

esperanto@Joshua:24:9 @ Kaj levigxis Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, kaj militis kontraux Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.

esperanto@Joshua:24:10 @ Sed Mi ne volis auxskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.

esperanto@Joshua:24:11 @ Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo; kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Girgasxidoj, la HXividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.

esperanto@Joshua:24:12 @ Kaj Mi sendis antaux vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du regxojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.

esperanto@Joshua:24:13 @ Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas.

esperanto@Joshua:24:14 @ Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpusxu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.

esperanto@Joshua:24:15 @ Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

esperanto@Joshua:24:16 @ Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;

esperanto@Joshua:24:19 @ Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj.

esperanto@Joshua:24:20 @ Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.

esperanto@Joshua:24:22 @ Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.

esperanto@Joshua:24:23 @ Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Joshua:24:27 @ Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.

esperanto@Joshua:24:31 @ Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis cxiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

esperanto@Judges:1:3 @ Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.

esperanto@Judges:1:14 @ Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

esperanto@Judges:1:15 @ Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

esperanto@Judges:1:19 @ Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn.

esperanto@Judges:1:24 @ Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.

esperanto@Judges:1:25 @ Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.

esperanto@Judges:1:26 @ Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.

esperanto@Judges:1:36 @ Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie levigxas Akrabim, de Sela pli alten.

esperanto@Judges:2:1 @ Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;

esperanto@Judges:2:2 @ sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian vocxon; kial vi tion faris?

esperanto@Judges:2:3 @ Tial Mi diras:Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.

esperanto@Judges:2:4 @ Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris.

esperanto@Judges:2:7 @ Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

esperanto@Judges:2:11 @ Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.

esperanto@Judges:2:12 @ Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.

esperanto@Judges:2:13 @ Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar.

esperanto@Judges:2:14 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.

esperanto@Judges:2:16 @ Kaj la Eternulo starigis jugxistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;

esperanto@Judges:2:18 @ Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:

esperanto@Judges:2:22 @ por elprovi per ili Izraelon, cxu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros gxin, kiel observis iliaj patroj, aux ne.

esperanto@Judges:3:1 @ Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, cxiujn, kiuj ne sciis pri cxiuj militoj kontraux Kanaan;

esperanto@Judges:3:3 @ kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.

esperanto@Judges:3:4 @ Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi, cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.

esperanto@Judges:3:5 @ Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, HXetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj HXividoj kaj Jebusidoj.

esperanto@Judges:3:6 @ Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.

esperanto@Judges:3:7 @ Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.

esperanto@Judges:3:8 @ Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj.

esperanto@Judges:3:9 @ Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.

esperanto@Judges:3:14 @ Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok jaroj.

esperanto@Judges:3:19 @ Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.

esperanto@Judges:3:20 @ Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.

esperanto@Judges:3:24 @ Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.

esperanto@Judges:3:25 @ Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.

esperanto@Judges:3:28 @ Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.

esperanto@Judges:3:29 @ Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.

esperanto@Judges:3:31 @ Post li estis SXamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filisxtoj per bova bastono; kaj li ankaux savis Izraelon.

esperanto@Judges:4:3 @ Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

esperanto@Judges:4:6 @ Kaj sxi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;

esperanto@Judges:4:7 @ kaj al la torento Kisxon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn cxarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.

esperanto@Judges:4:8 @ Tiam diris al sxi Barak:Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.

esperanto@Judges:4:9 @ Kaj sxi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx.

esperanto@Judges:4:10 @ Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.

esperanto@Judges:4:14 @ Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.

esperanto@Judges:4:20 @ Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas.

esperanto@Judges:4:22 @ Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi sercxas. Kaj li venis al sxi, kaj li vidis, ke Sisera kusxas malviva kaj najlo estas en lia tempio.

esperanto@Judges:5:2 @ CXar la cxefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon.

esperanto@Judges:5:4 @ Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.

esperanto@Judges:5:6 @ En la tempo de SXamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj vojetoj.

esperanto@Judges:5:8 @ Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

esperanto@Judges:5:10 @ Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!

esperanto@Judges:5:12 @ Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!

esperanto@Judges:5:14 @ De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.

esperanto@Judges:5:16 @ Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

esperanto@Judges:5:19 @ Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

esperanto@Judges:5:24 @ Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita.

esperanto@Judges:5:30 @ Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

esperanto@Judges:5:31 @ Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

esperanto@Judges:6:4 @ kaj starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon.

esperanto@Judges:6:8 @ tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,

esperanto@Judges:6:9 @ kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;

esperanto@Judges:6:10 @ kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.

esperanto@Judges:6:11 @ Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.

esperanto@Judges:6:12 @ Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo!

esperanto@Judges:6:14 @ Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.

esperanto@Judges:6:16 @ Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.

esperanto@Judges:6:17 @ Kaj li diris al Li:Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;

esperanto@Judges:6:18 @ ne foriru de cxi tie, gxis mi venos al Vi kaj alportos mian oferajxon kaj metos antaux Vin. Kaj Li diris:Mi restos, gxis vi revenos.

esperanto@Judges:6:19 @ Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.

esperanto@Judges:6:20 @ Kaj la angxelo de Dio diris al li:Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur cxi tiun rokon, kaj la brogajxon elversxu. Kaj li faris tiel.

esperanto@Judges:6:21 @ Kaj la angxelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektusxis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la angxelo de la Eternulo foriris de antaux liaj okuloj.

esperanto@Judges:6:22 @ Tiam Gideon vidis, ke tio estis angxelo de la Eternulo; kaj Gideon diris:Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! cxar mi vidis angxelon de la Eternulo, vizagxon kontraux vizagxo.

esperanto@Judges:6:23 @ Sed la Eternulo diris al li:Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.

esperanto@Judges:6:25 @ Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo:Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas cxe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud gxi, dehaku;

esperanto@Judges:6:26 @ kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de cxi tiu roko, laux la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.

esperanto@Judges:6:28 @ Kiam frue matene la urbanoj levigxis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud gxi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro.

esperanto@Judges:6:30 @ Tiam la urbanoj diris al Joasx:Elirigu vian filon; li devas morti, cxar li detruis la altaron de Baal, kaj cxar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud gxi.

esperanto@Judges:6:31 @ Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antaux li:CXu vi bezonas batali por Baal? cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.

esperanto@Judges:6:34 @ Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.

esperanto@Judges:6:35 @ Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaux ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Asxer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.

esperanto@Judges:6:36 @ Kaj Gideon diris al Dio:Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,

esperanto@Judges:6:37 @ en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan lanon:se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.

esperanto@Judges:6:38 @ Kaj tiel farigxis:kiam la morgauxan tagon li matene levigxis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo.

esperanto@Judges:7:1 @ Kaj frue matene levigxis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron cxe la fonto HXarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.

esperanto@Judges:7:2 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.

esperanto@Judges:7:4 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:Ankoraux estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu iru kun vi-tiu devas iri kun vi; kaj cxiu, pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu ne iru kun vi-tiu ne devas iri.

esperanto@Judges:7:7 @ Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.

esperanto@Judges:7:9 @ En tiu nokto la Eternulo diris al li:Levigxu, iru malsupren en la tendaron; cxar Mi transdonas gxin en viajn manojn.

esperanto@Judges:7:10 @ Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,

esperanto@Judges:7:11 @ kaj auxskultu, kion oni parolas; tiam fortigxos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita tacxmenteto de la tendaro.

esperanto@Judges:7:13 @ Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.

esperanto@Judges:7:15 @ Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.

esperanto@Judges:7:16 @ Kaj li dividis la tricent homojn en tri tacxmentojn, kaj donis al cxiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn krucxojn, kun torcxoj interne de la krucxoj.

esperanto@Judges:7:17 @ Kaj li diris al ili:Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaux vi.

esperanto@Judges:7:18 @ Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaux vi blovu per la trumpetoj cxirkaux la tuta tendaro, kaj kriu:Pro la Eternulo kaj pro Gideon!

esperanto@Judges:7:19 @ Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj.

esperanto@Judges:7:20 @ Tiam ekblovis la tri tacxmentoj per la trumpetoj kaj rompis la krucxojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torcxojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis:Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!

esperanto@Judges:7:22 @ Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.

esperanto@Judges:7:25 @ Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon cxe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis cxe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.

esperanto@Judges:8:1 @ Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraux Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.

esperanto@Judges:8:2 @ Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?

esperanto@Judges:8:3 @ En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietigxis ilia kolero kontraux li, kiam li diris tion.

esperanto@Judges:8:6 @ Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

esperanto@Judges:8:7 @ Tiam Gideon diris:Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebahxon kaj Calmunan en miajn manojn, mi drasxos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.

esperanto@Judges:8:10 @ Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

esperanto@Judges:8:15 @ Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

esperanto@Judges:8:18 @ Kaj li diris al Zebahx kaj Calmuna:Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis cxe Tabor? Kaj ili diris:Ili estis tiaj, kiel vi, cxiuj aspektis kiel regxidoj.

esperanto@Judges:8:19 @ Tiam li diris:Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.

esperanto@Judges:8:20 @ Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter:Levigxu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; cxar li timis, cxar li estis ankoraux juna.

esperanto@Judges:8:21 @ Kaj Zebahx kaj Calmuna diris:Levigxu mem kaj frapu nin, cxar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon levigxis kaj mortigis Zebahxon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamajxojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

esperanto@Judges:8:22 @ Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; cxar vi savis nin el la manoj de Midjan.

esperanto@Judges:8:23 @ Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaux mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin.

esperanto@Judges:8:24 @ Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, cxiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, cxar estis afero kun Isxmaelidoj.

esperanto@Judges:8:28 @ Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

esperanto@Judges:8:30 @ Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

esperanto@Judges:8:31 @ Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.

esperanto@Judges:8:33 @ Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.

esperanto@Judges:9:2 @ Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.

esperanto@Judges:9:4 @ Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin.

esperanto@Judges:9:7 @ Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj starigxis sur la supro de la monto Gerizim, kaj lauxte ekkriis, kaj diris al ili:Auxskultu min, logxantoj de SXehxem, kaj auxskultos vin Dio.

esperanto@Judges:9:10 @ Kaj la arboj diris al la figarbo:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:12 @ Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:13 @ Sed la vinberujo diris al ili:CXu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj?

esperanto@Judges:9:14 @ Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni.

esperanto@Judges:9:15 @ Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.

esperanto@Judges:9:16 @ Nun cxu vi agis gxuste kaj juste, regxigante Abimelehxon? kaj cxu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj cxu vi agis kun li konforme al lia merito?

esperanto@Judges:9:17 @ Mia patro batalis pro vi kaj ne sxatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan;

esperanto@Judges:9:18 @ kaj vi levigxis nun kontraux la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu sxtono, kaj Abimelehxon, filon de lia sklavino, vi regxigis super la logxantoj de SXehxem, pro tio, ke li estas via frato.

esperanto@Judges:9:19 @ Se gxuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam gxoju pri Abimelehx, kaj li ankaux gxoju pri vi.

esperanto@Judges:9:21 @ Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj eklogxis tie pro timo antaux sia frato Abimelehx.

esperanto@Judges:9:27 @ Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.

esperanto@Judges:9:29 @ Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.

esperanto@Judges:9:31 @ Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi;

esperanto@Judges:9:32 @ tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo;

esperanto@Judges:9:33 @ kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.

esperanto@Judges:9:34 @ Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj.

esperanto@Judges:9:35 @ Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko.

esperanto@Judges:9:36 @ Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj.

esperanto@Judges:9:38 @ Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi.

esperanto@Judges:9:43 @ Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin.

esperanto@Judges:9:48 @ Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.

esperanto@Judges:9:49 @ Kaj ankaux cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo de SXehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj.

esperanto@Judges:9:51 @ Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.

esperanto@Judges:9:53 @ Tiam iu virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al li la kranion.

esperanto@Judges:9:54 @ Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis.

esperanto@Judges:9:55 @ Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimelehx mortis, kaj ili iris cxiu al sia loko.

esperanto@Judges:10:1 @ Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en SXamir, sur la monto de Efraim.

esperanto@Judges:10:3 @ Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek du jaroj.

esperanto@Judges:10:4 @ Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.

esperanto@Judges:10:10 @ Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.

esperanto@Judges:10:11 @ Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj.

esperanto@Judges:10:12 @ Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;

esperanto@Judges:10:13 @ kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.

esperanto@Judges:10:14 @ Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.

esperanto@Judges:10:15 @ Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux.

esperanto@Judges:10:16 @ Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

esperanto@Judges:11:2 @ Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandigxis, ili forpelis Jiftahxon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; cxar vi estas filo de alia patrino.

esperanto@Judges:11:7 @ Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?

esperanto@Judges:11:8 @ Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj, kaj vi estos cxe ni estro de cxiuj logxantoj de Gilead.

esperanto@Judges:11:9 @ Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Se vi revenigas min, por batali kontraux la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, cxu tiam mi estos via estro?

esperanto@Judges:11:10 @ Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:La Eternulo estu auxskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.

esperanto@Judges:11:12 @ Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux mia lando?

esperanto@Judges:11:17 @ kaj tiam Izrael sendis senditojn al la regxo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la regxo de Edom ne konsentis; ankaux al la regxo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadesx;

esperanto@Judges:11:19 @ Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, regxo de HXesxbon, kaj Izrael diris al li:Permesu al ni trairi vian landon gxis mia loko;

esperanto@Judges:11:23 @ Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaux Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni gxian posedajxon?

esperanto@Judges:11:24 @ Tion, kion posedigas al vi Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.

esperanto@Judges:11:25 @ CXu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj regxo de Moab? cxu tiu malpacis kun Izrael aux militis kontraux li?

esperanto@Judges:11:26 @ De la tempo, kiam Izrael eklogxis en HXesxbon kaj en gxiaj dependajxoj kaj en Aroer kaj en gxiaj dependajxoj, kaj en cxiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?

esperanto@Judges:11:27 @ Mi ne pekis kontraux vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraux mi. La Eternulo, la Jugxanto, jugxu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:30 @ Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,

esperanto@Judges:11:34 @ Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.

esperanto@Judges:11:35 @ Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.

esperanto@Judges:11:36 @ Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj.

esperanto@Judges:11:37 @ Kaj sxi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.

esperanto@Judges:11:38 @ Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis sxin por du monatoj. Kaj sxi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj.

esperanto@Judges:11:39 @ Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,

esperanto@Judges:12:1 @ Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftahx:Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.

esperanto@Judges:12:2 @ Kaj Jiftahx diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.

esperanto@Judges:12:3 @ Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi, por malpaci kontraux mi?

esperanto@Judges:12:4 @ Kaj Jiftahx kolektis cxiujn logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.

esperanto@Judges:12:5 @ Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:CXu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne,

esperanto@Judges:12:6 @ tiam ili diris al li:Diru:SXibolet; li diris:Sibolet, cxar li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin cxe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

esperanto@Judges:12:9 @ Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj.

esperanto@Judges:12:14 @ Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum ok jaroj.

esperanto@Judges:13:3 @ Kaj aperis angxelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al sxi:Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravedigxos kaj naskos filon.

esperanto@Judges:13:4 @ Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran;

esperanto@Judges:13:5 @ cxar jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tusxi lian kapon, cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@Judges:13:6 @ Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene:Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de angxelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.

esperanto@Judges:13:7 @ Kaj li diris al mi:Jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran; cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro gxis la tago de lia morto.

esperanto@Judges:13:8 @ Tiam Manoahx ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Mi petas Vin, ho mia Sinjoro:la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.

esperanto@Judges:13:9 @ Kaj Dio auxskultis la vocxon de Manoahx; kaj la angxelo de Dio venis denove al la virino, kiam sxi estis sur la kampo; kaj Manoahx, sxia edzo, ne estis kun sxi.

esperanto@Judges:13:10 @ La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li:Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.

esperanto@Judges:13:11 @ Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:CXu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.

esperanto@Judges:13:12 @ Kaj Manoahx diris:Se viaj vortoj plenumigxos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?

esperanto@Judges:13:13 @ Kaj la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kontraux cxio, pri kio mi parolis al la virino, sxi sin gardu;

esperanto@Judges:13:14 @ nenion el tio, kio devenas el vinberbrancxo, sxi mangxu, vinon aux ebriigajxon sxi ne trinku, kaj nenion malpuran sxi mangxu; cxion, kion mi ordonis al sxi, sxi plenumu.

esperanto@Judges:13:15 @ Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.

esperanto@Judges:13:16 @ Sed la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kvankam vi retenos min, mi tamen ne mangxos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru gxin al la Eternulo. CXar Manoahx ne sciis, ke tio estas angxelo de la Eternulo.

esperanto@Judges:13:17 @ Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumigxos via vorto.

esperanto@Judges:13:18 @ Sed la angxelo de la Eternulo diris al li:Por kio vi demandas pri mia nomo? gxi estas neordinara.

esperanto@Judges:13:19 @ Kaj Manoahx prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis:

esperanto@Judges:13:20 @ kiam la flamo levigxis de la altaro al la cxielo, tiam la angxelo de la Eternulo levigxis en la flamo de la altaro. Kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis, kaj ili jxetis sin vizagxaltere.

esperanto@Judges:13:21 @ Kaj la angxelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoahx kaj al lia edzino. Tiam Manoahx konvinkigxis, ke tio estis angxelo de la Eternulo.

esperanto@Judges:13:22 @ Kaj Manoahx diris al sia edzino:Ni certe mortos, cxar ni vidis Dion.

esperanto@Judges:13:24 @ Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon SXimsxon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.

esperanto@Judges:14:1 @ SXimsxon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj.

esperanto@Judges:14:2 @ Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris:Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj; nun prenu sxin al mi kiel edzinon.

esperanto@Judges:14:3 @ Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:CXu ne trovigxas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed SXimsxon diris al sia patro:SXin prenu por mi, cxar sxi placxas al mi.

esperanto@Judges:14:5 @ Kaj SXimsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.

esperanto@Judges:14:6 @ Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.

esperanto@Judges:14:7 @ Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.

esperanto@Judges:14:8 @ Post kelka tempo li iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.

esperanto@Judges:14:10 @ Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.

esperanto@Judges:14:11 @ Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.

esperanto@Judges:14:12 @ Kaj SXimsxon diris al ili:Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos gxin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;

esperanto@Judges:14:13 @ sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:Proponu vian enigmon, kaj ni auxskultos.

esperanto@Judges:14:14 @ Kaj li diris al ili: El mangxantajxo devenis mangxatajxo, Kaj el fortajxo devenis dolcxajxo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.

esperanto@Judges:14:15 @ En la sepa tago ili diris al la edzino de SXimsxon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. CXu por senhavigi nin vi invitis nin cxi tien?

esperanto@Judges:14:16 @ Tiam la edzino de SXimsxon ekploris antaux li, kaj diris:Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris gxian solvon. Kaj li diris al sxi:Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj cxu al vi mi gxin diru?

esperanto@Judges:14:18 @ Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno:Kio estas pli dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

esperanto@Judges:14:19 @ Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Asxkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.

esperanto@Judges:15:1 @ Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, SXimsxon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan cxambron. Sed sxia patro ne permesis al li eniri.

esperanto@Judges:15:2 @ Kaj sxia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis sxin, kaj mi donis sxin al via amiko. Jen sxia pli juna fratino estas ja pli bela ol sxi; sxi farigxu via, anstataux tiu.

esperanto@Judges:15:5 @ Kaj li ekbruligis per fajro la torcxojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filisxtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraux ne rikoltitan grenon kaj la vinbergxardenojn kaj la olivarbojn.

esperanto@Judges:15:7 @ Tiam SXimsxon diris al ili:Se vi agas tiel, tiam mi ne cxesos, antaux ol mi faros vengxon kontraux vi.

esperanto@Judges:15:10 @ Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraux nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi SXimsxonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.

esperanto@Judges:15:11 @ Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al SXimsxon:CXu vi ne scias, ke la Filisxtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

esperanto@Judges:15:12 @ Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filisxtoj. Tiam SXimsxon diris al ili:JXuru al mi, ke vi ne mortigos min.

esperanto@Judges:15:13 @ Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj sxnuroj kaj elkondukis lin el la roko.

esperanto@Judges:15:15 @ Kaj li trovis fresxan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis gxin kaj mortigis per gxi mil homojn.

esperanto@Judges:15:18 @ Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!

esperanto@Judges:15:19 @ Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Lehxi, kaj eliris el gxi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li revivigxis. Tial gxi ricevis la nomon gxis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Lehxi.

esperanto@Judges:16:1 @ SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi.

esperanto@Judges:16:3 @ SXimsxon kusxis gxis noktomezo; je noktomezo li levigxis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaux fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn sxultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaux HXebron.

esperanto@Judges:16:4 @ Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; sxia nomo estis Delila.

esperanto@Judges:16:5 @ Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.

esperanto@Judges:16:6 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

esperanto@Judges:16:9 @ Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia cxambro, sxi diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Tiam li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo, kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.

esperanto@Judges:16:10 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.

esperanto@Judges:16:12 @ Tiam Delila prenis novajn sxnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Dume la embuskuloj sidis en alia cxambro. Kaj li desxiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.

esperanto@Judges:16:13 @ Kaj Delila diris al SXimsxon:GXis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo.

esperanto@Judges:16:14 @ Kaj sxi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Kaj li vekigxis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la sxpinajxo.

esperanto@Judges:16:15 @ Tiam sxi diris al li:Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.

esperanto@Judges:16:18 @ Kiam Delila vidis, ke li malkasxis al sxi sian tutan koron, sxi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filisxtoj, dirante:Venu cxi tiun fojon, cxar li malkasxis al mi sian tutan koron. Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj kaj alportis la argxenton en siaj manoj.

esperanto@Judges:16:20 @ Kaj sxi diris:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Li vekigxis de sia dormo, kaj diris:Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.

esperanto@Judges:16:21 @ Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

esperanto@Judges:16:24 @ Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.

esperanto@Judges:16:27 @ Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis cxiuj estroj de la Filisxtoj; kaj sur la tegmento estis cxirkaux tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de SXimsxon.

esperanto@Judges:16:30 @ Kaj SXimsxon diris:Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en gxi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis cxe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.

esperanto@Judges:17:2 @ Li diris al sia patrino:La mil kaj cent argxentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaux miaj oreloj, jen la argxento estas cxe mi; mi prenis gxin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo.

esperanto@Judges:17:3 @ Kaj li redonis la mil kaj cent argxentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dedicxis la argxenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas gxin al vi.

esperanto@Judges:17:5 @ Tiu homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.

esperanto@Judges:17:7 @ Estis junulo el Bet-Lehxem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj logxis tie.

esperanto@Judges:17:9 @ Kaj Mihxa diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:Mi estas Levido el Bet-Lehxem de Jehuda, kaj mi iras, por eklogxi tie, kie mi trovos oportune.

esperanto@Judges:17:10 @ Tiam Mihxa diris al li:Restu cxe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek argxentaj moneroj cxiujare kaj necesajn vestojn kaj mangxajxon. Kaj la Levido iris.

esperanto@Judges:17:11 @ Kaj la Levido konsentis resti cxe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.

esperanto@Judges:17:12 @ Kaj Mihxa konsekris la Levidon, kaj la junulo farigxis por li pastro kaj logxis en la domo de Mihxa.

esperanto@Judges:17:13 @ Kaj Mihxa diris:Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, cxar Levido farigxis por mi pastro.

esperanto@Judges:18:1 @ En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.

esperanto@Judges:18:2 @ Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:18:3 @ Kiam ili estis kun la domanoj de Mihxa, ili rekonis la vocxon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin cxi tien? kaj kion vi faras cxi tie? kaj kion vi bezonas cxi tie?

esperanto@Judges:18:6 @ Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laux la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.

esperanto@Judges:18:7 @ Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laisxon, kaj vidis la popolon, ke gxi tie logxas senzorge, laux la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aux regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.

esperanto@Judges:18:8 @ Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Esxtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili:Kion vi raportos?

esperanto@Judges:18:9 @ Kaj ili diris:Levigxu, kaj ni iru kontraux ilin; cxar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.

esperanto@Judges:18:10 @ Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri dangxero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas gxin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.

esperanto@Judges:18:11 @ Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

esperanto@Judges:18:14 @ Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laisx, diris al siaj fratoj:CXu vi scias, ke en cxi tiuj domoj trovigxas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.

esperanto@Judges:18:15 @ Kaj ili turnigxis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Mihxa, kaj salutis lin.

esperanto@Judges:18:16 @ La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego.

esperanto@Judges:18:17 @ Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.

esperanto@Judges:18:18 @ Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?

esperanto@Judges:18:19 @ Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?

esperanto@Judges:18:23 @ Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa:Kio estas al vi, ke vi faras krion?

esperanto@Judges:18:24 @ Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?

esperanto@Judges:18:25 @ Kaj la Danidoj diris al li:Ne auxdigu vian vocxon antaux ni, cxar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.

esperanto@Judges:18:26 @ Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Mihxa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returnigxis kaj revenis en sian domon.

esperanto@Judges:18:27 @ Sed tiuj prenis tion, kion faris Mihxa, kaj la pastron, kiu estis cxe li; kaj ili venis en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis gxin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.

esperanto@Judges:18:28 @ Kaj estis neniu savanto, cxar gxi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj gxi estis en la valo, kiu trovigxas apud Bet-Rehxob. Ili konstruis la urbon kaj eklogxis en gxi.

esperanto@Judges:18:31 @ Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.

esperanto@Judges:19:1 @ En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.

esperanto@Judges:19:3 @ Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.

esperanto@Judges:19:4 @ Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:19:5 @ En la kvara tago ili levigxis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.

esperanto@Judges:19:6 @ Kaj ili restis, kaj ambaux kune mangxis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro:Mi petas vin, tranoktu kaj gxojigu vian koron.

esperanto@Judges:19:7 @ La viro levigxis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.

esperanto@Judges:19:8 @ En la kvina tago li levigxis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris:Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, gxis finigxos la tago. Kaj ili ambaux mangxis.

esperanto@Judges:19:9 @ Kaj la viro levigxis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li:Jen finigxis la tago kaj farigxas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finigxis, tranoktu cxi tie, ke via koro faru al si gxojon; morgaux frue vi levigxos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.

esperanto@Judges:19:10 @ Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino.

esperanto@Judges:19:15 @ Kaj ili turnigxis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.

esperanto@Judges:19:17 @ Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:Kien vi iras? kaj de kie vi venas?

esperanto@Judges:19:18 @ Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.

esperanto@Judges:19:19 @ Ni havas pajlon kaj mangxajxon por niaj azenoj, ankaux panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.

esperanto@Judges:19:20 @ Kaj la maljunulo diris:Paco estu al vi; cxion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.

esperanto@Judges:19:21 @ Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis mangxajxon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj mangxis kaj trinkis.

esperanto@Judges:19:22 @ Dum ili gxojigadis sian koron, jen la logxantoj de la urbo, homoj malmoralaj, cxirkauxis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.

esperanto@Judges:19:24 @ Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio placxas al vi; sed kun cxi tiu viro ne faru tian abomenindajxon.

esperanto@Judges:19:25 @ Sed la homoj ne volis auxskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis sxin, kaj faris al si amuzon kun sxi dum la tuta nokto, gxis la mateno; kaj ili forliberigis sxin, kiam levigxis la matenrugxo.

esperanto@Judges:19:26 @ Kaj la virino venis antaux la matenigxo, kaj falis antaux la pordo de la domo de tiu homo, kie estis sxia sinjoro; kaj sxi kusxis, gxis farigxis lume.

esperanto@Judges:19:27 @ Matene levigxis sxia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kusxas antaux la pordo de la domo, kaj sxiaj manoj estas sur la sojlo.

esperanto@Judges:19:28 @ Kaj li diris al sxi:Levigxu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis sxin sur la azenon, levigxis, kaj iris al sia loko.

esperanto@Judges:19:30 @ Kaj cxiu, kiu tion vidis, diris:Ne estis kaj ne vidigxis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, gxis nun; atentu tion, konsiligxu, kaj decidu.

esperanto@Judges:20:4 @ Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.

esperanto@Judges:20:5 @ Kaj levigxis kontraux min la logxantoj de Gibea, kaj cxirkauxis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke sxi mortis.

esperanto@Judges:20:7 @ Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru konsiligxon kaj decidon cxi tie.

esperanto@Judges:20:8 @ Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;

esperanto@Judges:20:12 @ Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe vi?

esperanto@Judges:20:16 @ El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej tauxgaj, maldekstruloj; cxiu el ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.

esperanto@Judges:20:18 @ Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

esperanto@Judges:20:19 @ Kaj la Izraelidoj levigxis matene kaj eksiegxis Gibean.

esperanto@Judges:20:28 @ kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

esperanto@Judges:20:33 @ Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.

esperanto@Judges:20:34 @ Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.

esperanto@Judges:20:35 @ Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

esperanto@Judges:20:36 @ La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea.

esperanto@Judges:20:40 @ tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo.

esperanto@Judges:20:41 @ Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis.

esperanto@Judges:20:45 @ Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn.

esperanto@Judges:20:46 @ La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.

esperanto@Judges:20:48 @ Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.

esperanto@Judges:21:2 @ Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris,

esperanto@Judges:21:4 @ La morgauxan tagon la popolo levigxis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.

esperanto@Judges:21:9 @ Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis, ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead.

esperanto@Judges:21:10 @ Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj infanojn.

esperanto@Judges:21:11 @ Kaj tiel agu:cxiun virseksulon, kaj cxiun virinon, kiu ekkonis kusxejon de viro, ekstermu.

esperanto@Judges:21:12 @ Kaj ili trovis inter la logxantoj de Jabesx en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en SXilon, kiu estas en la lando Kanaana.

esperanto@Judges:21:14 @ Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabesx en Gilead; sed ne estis suficxe por ili.

esperanto@Judges:21:16 @ Kaj la plejagxuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.

esperanto@Judges:21:20 @ Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinbergxardenoj;

esperanto@Judges:21:21 @ kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de SXilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinbergxardenoj kaj kaptu al vi cxiu edzinon el la knabinoj de SXilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.

esperanto@Judges:21:22 @ Kaj se venos iliaj patroj aux fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; cxar ni ne prenis por cxiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.

esperanto@Ruth:1:1 @ En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.

esperanto@Ruth:1:2 @ La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

esperanto@Ruth:1:5 @ Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.

esperanto@Ruth:1:6 @ SXi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al gxi panon.

esperanto@Ruth:1:8 @ Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu cxiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;

esperanto@Ruth:1:9 @ la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, cxiu el vi en domo de sia edzo. SXi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris.

esperanto@Ruth:1:10 @ Kaj ili diris al sxi:Ni volas iri kun vi al via popolo.

esperanto@Ruth:1:11 @ Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili?

esperanto@Ruth:1:12 @ Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj ecx se mi naskus filojn:

esperanto@Ruth:1:13 @ cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min.

esperanto@Ruth:1:14 @ Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi.

esperanto@Ruth:1:15 @ Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino.

esperanto@Ruth:1:16 @ Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.

esperanto@Ruth:1:17 @ Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.

esperanto@Ruth:1:18 @ Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi.

esperanto@Ruth:1:21 @ kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?

esperanto@Ruth:2:1 @ Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz.

esperanto@Ruth:2:4 @ Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu!

esperanto@Ruth:2:5 @ Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj:Kiu estas cxi tiu knabino?

esperanto@Ruth:2:6 @ Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;

esperanto@Ruth:2:8 @ Kaj Boaz diris al Rut:CXu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj;

esperanto@Ruth:2:9 @ rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro cxerpas.

esperanto@Ruth:2:10 @ SXi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?

esperanto@Ruth:2:11 @ Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux.

esperanto@Ruth:2:12 @ La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.

esperanto@Ruth:2:13 @ Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.

esperanto@Ruth:2:14 @ Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.

esperanto@Ruth:2:15 @ Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;

esperanto@Ruth:2:16 @ kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin.

esperanto@Ruth:2:18 @ Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.

esperanto@Ruth:2:19 @ SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.

esperanto@Ruth:2:20 @ Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.

esperanto@Ruth:2:21 @ Kaj Rut, la Moabidino, diris:Li ankaux diris al mi:Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.

esperanto@Ruth:2:22 @ Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.

esperanto@Ruth:3:1 @ Naomi, sxia bopatrino, diris al sxi:Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie plibonigxos via stato.

esperanto@Ruth:3:2 @ Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kunigxis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo;

esperanto@Ruth:3:3 @ lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la drasxejon; ne vidigu vin al la viro, antaux ol li finos mangxi kaj trinki;

esperanto@Ruth:3:4 @ kaj kiam li kusxigxos, rimarku la lokon, kie li kusxas, iru tien, malkovru la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.

esperanto@Ruth:3:5 @ Rut respondis al sxi:Kion vi diras al mi, tion mi faros.

esperanto@Ruth:3:7 @ Kiam Boaz estis mangxinta kaj trinkinta kaj gajigxis, li iris por kusxigxi malantaux grenamaso; kaj sxi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxis.

esperanto@Ruth:3:8 @ En la noktomezo la viro ektimigxis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kusxas cxe liaj piedoj.

esperanto@Ruth:3:9 @ Li demandis:Kiu vi estas? Kaj sxi respondis:Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, cxar vi estas savanto.

esperanto@Ruth:3:10 @ Kaj li diris:Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piajxo estas pli granda, ol la unua, cxar vi ne volas iri kun la junuloj, cxu ili estas malricxaj, cxu ricxaj.

esperanto@Ruth:3:11 @ Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi cxion, kion vi petos de mi; cxar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.

esperanto@Ruth:3:13 @ Restu cxi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elacxetos vin, lasu elacxeti vin; sed se li ne volos vin elacxeti, tiam mi vin elacxetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagigxo.

esperanto@Ruth:3:14 @ Kaj sxi kusxis cxe liaj piedoj gxis la tagigxo; sed sxi levigxis, antaux ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris:Mi ne volas, ke iu sciigxu, ke cxi tiu virino estis en mia drasxejo.

esperanto@Ruth:3:15 @ Kaj li diris:Alportu la sxalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu gxin. SXi gxin tenis, kaj li enmezuris en gxin ses mezurilojn da hordeo kaj metis gxin sur sxin, kaj sxi iris en la urbon.

esperanto@Ruth:3:16 @ Kiam sxi alvenis al sia bopatrino, cxi tiu demandis:Kiel la afero iras cxe vi, mia filino? Kaj sxi rakontis al sxi cxion, kion la viro faris al sxi.

esperanto@Ruth:3:17 @ Kaj sxi diris plue:La ses mezurilojn da hordeo li ankaux donis al mi; cxar li diris al mi:Ne revenu malplena al via bopatrino.

esperanto@Ruth:3:18 @ Kaj cxi tiu diris:Restu, mia filino, gxis vi sciigxos, kiel la afero finigxis; cxar tiu homo ne ripozos, gxis la afero estos finita hodiaux.

esperanto@Ruth:4:1 @ Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidigxis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:Alproksimigxu kaj sidigxu cxi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimigxis kaj sidigxis.

esperanto@Ruth:4:2 @ Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:Sidigxu cxi tie. Kaj ili sidigxis.

esperanto@Ruth:4:4 @ kaj mi decidis sciigi vin, dirante:Acxetu en la cxeesto de la logxantoj kaj en la cxeesto de la plejagxuloj de mia popolo. Se vi volas elacxeti, acxetu nun; sed se vi ne volas elacxeti, diru al mi, por ke mi sciu; cxar ne ekzistas iu alia por acxeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris:Mi volas elacxeti.

esperanto@Ruth:4:5 @ Tiam Boaz diris:Samtempe, kiam vi acxetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaux prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo.

esperanto@Ruth:4:6 @ Kaj la parenco diris:Mi ne povas elacxeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredajxon; elacxetu al vi mian acxetotajxon, cxar vere mi ne povas elacxeti.

esperanto@Ruth:4:8 @ La parenco diris al Boaz:Elacxetu al vi; kaj li detiris sian sxuon.

esperanto@Ruth:4:9 @ Kaj Boaz diris al la plejagxuloj kaj al la popolamaso:Hodiaux vi estas atestantoj, ke mi acxetis el la mano de Naomi cxion, kio apartenis al Elimelehx kaj al Kiljon kaj Mahxlon;

esperanto@Ruth:4:10 @ kaj ankaux Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Mahxlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo, por ke la nomo de la mortinto ne estingigxu inter liaj fratoj kaj cxe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaux.

esperanto@Ruth:4:11 @ Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis cxe la pordego, kiel ankaux la plejagxuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Lehxem;

esperanto@Ruth:4:12 @ kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.

esperanto@Ruth:4:14 @ Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael;

esperanto@Ruth:4:15 @ kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.

esperanto@Ruth:4:17 @ Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David.

esperanto@Ruth:4:22 @ al Obed naskigxis Jisxaj, kaj al Jisxaj naskigxis David.

esperanto@1Samuel:1:1 @ Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano.

esperanto@1Samuel:1:2 @ Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn.

esperanto@1Samuel:1:3 @ Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:8 @ Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?

esperanto@1Samuel:1:9 @ Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:11 @ Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.

esperanto@1Samuel:1:13 @ HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.

esperanto@1Samuel:1:14 @ Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi.

esperanto@1Samuel:1:15 @ Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:16 @ Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.

esperanto@1Samuel:1:17 @ Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.

esperanto@1Samuel:1:18 @ Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja.

esperanto@1Samuel:1:19 @ Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin.

esperanto@1Samuel:1:21 @ La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon.

esperanto@1Samuel:1:23 @ Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin.

esperanto@1Samuel:1:24 @ Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna.

esperanto@1Samuel:1:26 @ Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:1:28 @ Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

esperanto@1Samuel:2:1 @ Kaj HXana pregxis kaj diris: GXojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altigxis pro la Eternulo; Largxe malfermigxis mia busxo kontraux miaj malamikoj, CXar mi gxojas pro Via helpo.

esperanto@1Samuel:2:2 @ Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; CXar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.

esperanto@1Samuel:2:3 @ Ne parolu plu fierajxon; Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo; CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.

esperanto@1Samuel:2:6 @ La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas.

esperanto@1Samuel:2:9 @ La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo.

esperanto@1Samuel:2:11 @ Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

esperanto@1Samuel:2:13 @ nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,

esperanto@1Samuel:2:15 @ Ecx antaux la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.

esperanto@1Samuel:2:16 @ Se la homo diris al li:Antauxe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto.

esperanto@1Samuel:2:18 @ Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.

esperanto@1Samuel:2:20 @ Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis:La Eternulo donu al vi idojn de cxi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.

esperanto@1Samuel:2:22 @ Eli estis tre maljuna; li auxdis cxion, kiel agas liaj filoj kun cxiuj Izraelidoj, kaj ke ili kusxas kun la virinoj, kiuj kolektigxas antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@1Samuel:2:23 @ Kaj li diris al ili:Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi auxdas pri viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo.

esperanto@1Samuel:2:24 @ Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:2:27 @ Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li:Tiel diras la Eternulo:Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;

esperanto@1Samuel:2:28 @ kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.

esperanto@1Samuel:2:29 @ Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.

esperanto@1Samuel:2:30 @ Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

esperanto@1Samuel:2:31 @ Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;

esperanto@1Samuel:2:32 @ kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.

esperanto@1Samuel:2:33 @ Sed Mi neniun ekstermos cxe vi de antaux Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumigxu kaj via animo turmentigxu; cxiu, kiu naskigxas en via domo, mortos en la vira agxo.

esperanto@1Samuel:2:34 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj du filoj, sur HXofni kaj Pinehxas:en unu tago ili ambaux mortos.

esperanto@1Samuel:2:36 @ Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj klinigxos antaux li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros:Mi petas, lasu min aligxi al ia el la pastrajxoj, por ke mi povu mangxi pecon da pano.

esperanto@1Samuel:3:1 @ La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaux Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.

esperanto@1Samuel:3:2 @ En tiu tempo unu fojon Eli kusxis sur sia loko (lia vidado komencis malakrigxi, ke li ne povis vidi);

esperanto@1Samuel:3:5 @ Kaj li kuris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis; iru returne kaj kusxigxu. Kaj li iris kaj kusxigxis.

esperanto@1Samuel:3:6 @ Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kusxigxu.

esperanto@1Samuel:3:8 @ Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.

esperanto@1Samuel:3:9 @ Kaj Eli diris al Samuel:Iru, kusxigxu; kaj se vi estos vokata, tiam diru:Parolu, ho Eternulo, cxar Via sklavo auxskultas. Kaj Samuel iris kaj kusxigxis sur sia loko.

esperanto@1Samuel:3:10 @ Kaj venis la Eternulo kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, cxar Via sklavo auxskultas.

esperanto@1Samuel:3:15 @ Kaj Samuel kusxis gxis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.

esperanto@1Samuel:3:17 @ Kaj tiu diris:Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kasxu antaux mi; tion kaj ankoraux pli faru al vi Dio, se vi kasxos antaux mi ion el cxio, kion Li diris al vi.

esperanto@1Samuel:4:2 @ Kaj la Filisxtoj starigis siajn vicojn kontraux Izrael, kaj la batalo vastigxis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filisxtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.

esperanto@1Samuel:4:9 @ Estu kuragxaj kaj viraj, ho Filisxtoj, por ke vi ne farigxu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.

esperanto@1Samuel:4:14 @ Kiam Eli auxdis la kriadon, li diris:Kion signifas cxi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.

esperanto@1Samuel:4:15 @ Eli tiam havis la agxon de nauxdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakrigxis, kaj li ne povis vidi.

esperanto@1Samuel:4:16 @ Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo?

esperanto@1Samuel:4:17 @ Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaux viaj du filoj, HXofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.

esperanto@1Samuel:4:20 @ Kaj dum sxi estis mortanta, la virinoj, kiuj sxin cxirkauxis, diris:Ne timu, cxar vi naskis filon; sed sxi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.

esperanto@1Samuel:5:3 @ Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.

esperanto@1Samuel:5:4 @ Kiam ili en la morgauxa tago matene levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaux manoj dehakitaj kusxas sur la sojlo, nur la torso restis.

esperanto@1Samuel:5:7 @ Kiam la Asxdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris:Ne restu cxe ni la kesto de la Dio de Izrael, cxar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.

esperanto@1Samuel:5:12 @ Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo levigxis gxis la cxielo.

esperanto@1Samuel:6:3 @ Kaj tiuj diris:Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu gxin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resanigxos, kaj ekscios, kial ne forigxas de vi Lia mano.

esperanto@1Samuel:6:4 @ Kaj ili diris:Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris:Laux la nombro de la estroj de la Filisxtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; cxar la sama frapo trafis vin cxiujn kaj viajn estrojn.

esperanto@1Samuel:6:5 @ Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.

esperanto@1Samuel:6:6 @ Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.

esperanto@1Samuel:6:7 @ Nun faru novan cxaron, kaj prenu du sucxigantajn bovinojn, kiuj ankoraux ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la cxaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen.

esperanto@1Samuel:6:8 @ Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu gxin sur la cxaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud gxin, kaj forsendu gxin, ke gxi iru.

esperanto@1Samuel:6:10 @ Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du sucxigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al cxaro, kaj iliajn idojn ili ensxlosis hejme;

esperanto@1Samuel:6:12 @ Kaj la bovinoj direktis sian iradon al la vojo, kiu kondukas al Bet- SXemesx; ili iris nur sur unu vojeto, iris kaj blekis, sed ne forflankigxis dekstren nek maldekstren; kaj la estroj de la Filisxtoj iris post ili gxis la limo de Bet-SXemesx.

esperanto@1Samuel:6:13 @ Kaj la logxantoj de Bet-SXemesx estis rikoltantaj tritikon en la valo; kiam ili levis la okulojn kaj ekvidis la keston, ili ekgxojis pro tio, kion ili vidis.

esperanto@1Samuel:6:14 @ La cxaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-SXemesxano, kaj haltis tie; tie estis granda sxtono. Kaj oni dishakis la lignon de la cxaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:6:15 @ La Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud gxi kaj enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan sxtonon; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx faris bruloferojn kaj bucxis bucxoferojn al la Eternulo en tiu tago.

esperanto@1Samuel:6:16 @ Kaj la kvin estroj de la Filisxtoj vidis, kaj reiris en Ekronon en la sama tago.

esperanto@1Samuel:6:18 @ La oraj musoj, laux la nombro de cxiuj urboj Filisxtaj en la kvin provincoj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaux de la nesxirmitaj vilagxoj, kaj ankaux la granda sxtono, sur kiun oni metis la keston de la Eternulo, estas kasxitaj gxis nun sur la kampo de Josuo, la Bet-SXemesxano.

esperanto@1Samuel:6:19 @ Kaj Li frapis la logxantojn de Bet-SXemesx pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo kvindek mil sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo.

esperanto@1Samuel:6:21 @ Kaj ili sendis senditojn al la logxantoj de Kirjat-Jearim, por diri:La Filisxtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu gxin al vi.

esperanto@1Samuel:7:3 @ Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:7:5 @ Kaj Samuel diris:Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi pregxos por vi al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:7:7 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke la Izraelidoj kolektigxis en Micpa, la estroj de la Filisxtoj elmovigxis kontraux Izraelon. Auxdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaux la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:7:11 @ Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filisxtojn, kaj batis ilin gxis sub Bet-Kar.

esperanto@1Samuel:7:13 @ Tiamaniere la Filisxtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filisxtoj dum la tuta vivo de Samuel.

esperanto@1Samuel:7:14 @ Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filisxtoj prenis de Izrael, de Ekron gxis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filisxtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.

esperanto@1Samuel:7:15 @ Kaj Samuel estis jugxisto de Izrael dum sia tuta vivo.

esperanto@1Samuel:8:5 @ kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj.

esperanto@1Samuel:8:7 @ Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.

esperanto@1Samuel:8:8 @ Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun vi.

esperanto@1Samuel:8:11 @ Kaj li diris:Tiaj estos la rajtoj de la regxo, kiu regxos super vi:viajn filojn li prenos por siaj cxaroj kaj por siaj cxevaloj, kaj ili kurados antaux lia cxaro;

esperanto@1Samuel:8:12 @ kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;

esperanto@1Samuel:8:13 @ kaj viajn filinojn li prenos kiel sxmirajxistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn.

esperanto@1Samuel:8:14 @ Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj.

esperanto@1Samuel:8:15 @ Kaj el viaj semitajxoj kaj vinbergxardenoj li prenos dekonajxon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj.

esperanto@1Samuel:8:16 @ Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj.

esperanto@1Samuel:8:17 @ El viaj sxafoj li prenos dekonon, kaj vi farigxos por li sklavoj.

esperanto@1Samuel:8:18 @ Tiam vi ekkrios pro via regxo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne auxskultos vin.

esperanto@1Samuel:8:22 @ Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru cxiu en sian urbon.

esperanto@1Samuel:9:1 @ Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.

esperanto@1Samuel:9:2 @ Li havis filon, kies nomo estis Saul; cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

esperanto@1Samuel:9:3 @ Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.

esperanto@1Samuel:9:4 @ Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon SXalisxa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon SXaalim, sed tie ne trovigxis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.

esperanto@1Samuel:9:5 @ Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.

esperanto@1Samuel:9:8 @ La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano trovigxas kvarono de argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.

esperanto@1Samuel:9:9 @ (En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)

esperanto@1Samuel:9:10 @ Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.

esperanto@1Samuel:9:11 @ Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:CXu la antauxvidisto estas cxi tie?

esperanto@1Samuel:9:12 @ Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:CXi tie; jen li estas antaux vi; nun rapidu, cxar hodiaux li venis en la urbon, cxar hodiaux la popolo alportas bucxoferon sur la altajxo.

esperanto@1Samuel:9:13 @ Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno, cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj. Iru do, cxar nun vi lin trovos.

esperanto@1Samuel:9:16 @ Morgaux en cxi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj krioj atingis Min.

esperanto@1Samuel:9:17 @ Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li:Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.

esperanto@1Samuel:9:18 @ Saul alproksimigxis al Samuel en la pordego, kaj diris:Diru al mi, mi petas, kie estas cxi tie la domo de la antauxvidisto.

esperanto@1Samuel:9:19 @ Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris:Mi estas la antauxvidisto; iru antaux mi sur la altajxon; vi mangxos kun mi hodiaux, kaj morgaux mi lasos vin for, kaj mi diros al vi cxion, kio estas en via koro.

esperanto@1Samuel:9:20 @ Kaj pri la azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?

esperanto@1Samuel:9:21 @ Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?

esperanto@1Samuel:9:22 @ Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la mangxocxambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de cxirkaux tridek homoj.

esperanto@1Samuel:9:23 @ Kaj Samuel diris al la kuiristo:Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu gxin cxe vi.

esperanto@1Samuel:9:24 @ Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun gxi, kaj metis tion antaux Saulon, kaj Samuel diris:Jen estas, kio restis; metu gxin antaux vin kaj mangxu, cxar gxi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul mangxis kun Samuel en tiu tago.

esperanto@1Samuel:9:26 @ Kaj ili levigxis frue; kaj kiam la matenrugxo levigxis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris:Levigxu, mi lasos vin for. Kaj Saul levigxis, kaj ili eliris ambaux, li kaj Samuel, eksteren.

esperanto@1Samuel:9:27 @ Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul:Diru al la junulo, ke li iru antauxen (kaj tiu iris antauxen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.

esperanto@1Samuel:10:1 @ Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel cxefon super Sia heredajxo.

esperanto@1Samuel:10:2 @ Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?

esperanto@1Samuel:10:3 @ Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.

esperanto@1Samuel:10:4 @ Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.

esperanto@1Samuel:10:5 @ Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.

esperanto@1Samuel:10:6 @ Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo.

esperanto@1Samuel:10:7 @ Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi.

esperanto@1Samuel:10:8 @ Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.

esperanto@1Samuel:10:11 @ Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?

esperanto@1Samuel:10:14 @ Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.

esperanto@1Samuel:10:15 @ Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.

esperanto@1Samuel:10:16 @ Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.

esperanto@1Samuel:10:18 @ Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin.

esperanto@1Samuel:10:19 @ Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.

esperanto@1Samuel:10:21 @ Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis.

esperanto@1Samuel:10:22 @ Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro.

esperanto@1Samuel:10:24 @ Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!

esperanto@1Samuel:11:1 @ Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx en Gilead. Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.

esperanto@1Samuel:11:2 @ Sed Nahxasx la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.

esperanto@1Samuel:11:3 @ Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.

esperanto@1Samuel:11:9 @ Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead:Morgaux venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.

esperanto@1Samuel:11:10 @ Kaj la logxantoj de Jabesx diris:Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel placxos al vi.

esperanto@1Samuel:11:11 @ En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri tacxmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaux ol la tago farigxis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis ecx du kune.

esperanto@1Samuel:12:1 @ Tiam Samuel diris al cxiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian vocxon pri cxio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi regxon.

esperanto@1Samuel:12:2 @ Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago.

esperanto@1Samuel:12:3 @ Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.

esperanto@1Samuel:12:4 @ Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano.

esperanto@1Samuel:12:5 @ Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.

esperanto@1Samuel:12:6 @ Tiam Samuel diris al la popolo:La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.

esperanto@1Samuel:12:7 @ Nun starigxu, kaj mi faru jugxan analizon koncerne vin antaux la Eternulo pri cxiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.

esperanto@1Samuel:12:8 @ Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi tiu loko.

esperanto@1Samuel:12:10 @ Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.

esperanto@1Samuel:12:11 @ Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis eksterdangxeraj.

esperanto@1Samuel:12:12 @ Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi:Ne, regxo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo.

esperanto@1Samuel:12:13 @ Nun jen estas la regxo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis regxon super vi.

esperanto@1Samuel:12:14 @ Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian vocxon kaj ne ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaux la regxo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Samuel:12:15 @ Sed se vi ne obeos la vocxon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraux vi, kiel kontraux viaj patroj.

esperanto@1Samuel:12:16 @ Ecx nun starigxu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaux vi.

esperanto@1Samuel:12:17 @ CXu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la Eternulo, petante por vi regxon.

esperanto@1Samuel:12:19 @ Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Pregxu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni regxon.

esperanto@1Samuel:12:20 @ Sed Samuel diris al la popolo:Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturnigxu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.

esperanto@1Samuel:12:22 @ La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.

esperanto@1Samuel:12:23 @ Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta.

esperanto@1Samuel:12:24 @ Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

esperanto@1Samuel:12:25 @ Sed se vi agos malbone, tiam ambaux, kiel vi, tiel ankaux via regxo, pereos.

esperanto@1Samuel:13:2 @ Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Mihxmasx kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis cxiun al lia tendo.

esperanto@1Samuel:13:3 @ Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion auxdis la Filisxtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante:Auxdu tion la Hebreoj.

esperanto@1Samuel:13:6 @ La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, cxar la popolo perdis la kuragxon, kaj la homoj kasxis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj.

esperanto@1Samuel:13:11 @ Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj kolektigxis en Mihxmasx;

esperanto@1Samuel:13:13 @ Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.

esperanto@1Samuel:13:14 @ Sed nun via regxado ne longe dauxros:la Eternulo elsercxis al Si viron laux Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, cxar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

esperanto@1Samuel:13:15 @ Kaj Samuel levigxis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu trovigxis cxe li, cxirkaux sescent homoj.

esperanto@1Samuel:13:19 @ Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon.

esperanto@1Samuel:13:20 @ Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon.

esperanto@1Samuel:13:22 @ Tial en la tago de la batalo ne trovigxis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed trovigxis nur cxe Saul kaj cxe lia filo Jonatan.

esperanto@1Samuel:14:7 @ Kaj lia armilportisto diris al li:Faru cxion, kion diras al vi via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas.

esperanto@1Samuel:14:9 @ Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;

esperanto@1Samuel:14:12 @ Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.

esperanto@1Samuel:14:16 @ La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn.

esperanto@1Samuel:14:19 @ Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon.

esperanto@1Samuel:14:20 @ Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.

esperanto@1Samuel:14:26 @ Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la jxuron.

esperanto@1Samuel:14:27 @ Sed Jonatan ne auxdis, kiam lia patro jxurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis gxin en la mielcxelaro, kaj almetis sian manon al la busxo, kaj liaj okuloj revigligxis.

esperanto@1Samuel:14:28 @ Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis.

esperanto@1Samuel:14:29 @ Tiam Jonatan diris:Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el cxi tiu mielo.

esperanto@1Samuel:14:30 @ Se la popolo mangxus hodiaux el la militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la Filisxtoj?

esperanto@1Samuel:14:32 @ Kaj la popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la popolo mangxis kune kun la sango.

esperanto@1Samuel:14:33 @ Oni raportis al Saul, dirante:Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj li diris:Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi grandan sxtonon.

esperanto@1Samuel:14:36 @ Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio.

esperanto@1Samuel:14:37 @ Kaj Saul demandis Dion:CXu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.

esperanto@1Samuel:14:38 @ Tiam Saul diris:Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux.

esperanto@1Samuel:14:39 @ CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.

esperanto@1Samuel:14:40 @ Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi.

esperanto@1Samuel:14:43 @ Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu.

esperanto@1Samuel:14:45 @ Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.

esperanto@1Samuel:14:49 @ La filoj de Saul estis:Jonatan kaj Jisxvi kaj Malki-SXua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis:la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Mihxal.

esperanto@1Samuel:14:52 @ Forta estis la milito kontraux la Filisxtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj cxiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.

esperanto@1Samuel:15:1 @ Kaj Samuel diris al Saul:Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel regxon super Lia popolo, super Izrael; auxskultu do la vocxon de la vortoj de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:15:3 @ Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.

esperanto@1Samuel:15:4 @ Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.

esperanto@1Samuel:15:6 @ Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj forigxu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkorajxon al cxiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.

esperanto@1Samuel:15:7 @ Kaj Saul venkobatis Amalekon de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo.

esperanto@1Samuel:15:8 @ Kaj li kaptis Agagon, regxon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.

esperanto@1Samuel:15:9 @ Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.

esperanto@1Samuel:15:12 @ Kaj Samuel levigxis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon.

esperanto@1Samuel:15:15 @ Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.

esperanto@1Samuel:15:16 @ Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru.

esperanto@1Samuel:15:17 @ Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael?

esperanto@1Samuel:15:18 @ Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin.

esperanto@1Samuel:15:19 @ Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo?

esperanto@1Samuel:15:21 @ Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.

esperanto@1Samuel:15:22 @ Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj.

esperanto@1Samuel:15:23 @ CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.

esperanto@1Samuel:15:24 @ Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon.

esperanto@1Samuel:15:26 @ Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; cxar vi malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael.

esperanto@1Samuel:15:28 @ Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.

esperanto@1Samuel:15:30 @ Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Samuel:15:33 @ Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal.

esperanto@1Samuel:15:35 @ Kaj Samuel ne plu vidis Saulon gxis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedauxris, ke Li faris Saulon regxo super Izrael.

esperanto@1Samuel:16:1 @ Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.

esperanto@1Samuel:16:2 @ Kaj Samuel diris:Kiel mi iros? Saul auxdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris:Prenu kun vi bovidinon, kaj diru:Mi venis, por fari bucxoferon al la Eternulo.

esperanto@1Samuel:16:3 @ Kaj invitu Jisxajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.

esperanto@1Samuel:16:4 @ Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Lehxemon. Kun timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:CXu en paco vi venas?

esperanto@1Samuel:16:5 @ Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.

esperanto@1Samuel:16:6 @ Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris:Jen antaux la Eternulo estas Lia sanktoleito.

esperanto@1Samuel:16:7 @ Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

esperanto@1Samuel:16:12 @ Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li.

esperanto@1Samuel:16:13 @ Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.

esperanto@1Samuel:16:15 @ Kaj la servantoj de Saul diris al li:Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;

esperanto@1Samuel:16:16 @ tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elsercxu homon, kiu povoscias ludi harpon:kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam farigxos al vi bone.

esperanto@1Samuel:16:18 @ Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.

esperanto@1Samuel:16:19 @ Kaj Saul sendis senditojn al Jisxaj, kaj dirigis:Sendu al mi vian filon David, kiu estas cxe la sxafoj.

esperanto@1Samuel:16:20 @ Tiam Jisxaj prenis azenon, sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.

esperanto@1Samuel:16:21 @ Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaux li; kaj cxi tiu tre ekamis lin, kaj li farigxis lia armilportisto.

esperanto@1Samuel:16:22 @ Kaj Saul sendis al Jisxaj, por diri:Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi.

esperanto@1Samuel:16:23 @ Kaj cxiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul farigxadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito forigxadis de li.

esperanto@1Samuel:17:2 @ Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektigxis, kaj starigxis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraux la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:17:5 @ Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro.

esperanto@1Samuel:17:7 @ La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaux li iris sxildoportisto.

esperanto@1Samuel:17:8 @ Kaj li starigxis, kaj ekkriis al la tacxmentoj de Izrael, kaj diris al ili:Por kio vi eliris batale? cxu mi ne estas Filisxto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi.

esperanto@1Samuel:17:9 @ Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni.

esperanto@1Samuel:17:10 @ Kaj la Filisxto diris:Mi hontigos hodiaux la tacxmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaux interbatalu.

esperanto@1Samuel:17:12 @ Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Lehxem de Jehuda, kies nomo estis Jisxaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundagxa inter la viroj.

esperanto@1Samuel:17:14 @ David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul.

esperanto@1Samuel:17:15 @ Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por pasxti la sxafojn de sia patro en Bet-Lehxem.

esperanto@1Samuel:17:17 @ Kaj Jisxaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj cxi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj cxi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;

esperanto@1Samuel:17:18 @ kaj cxi tiujn dek fromagxojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.

esperanto@1Samuel:17:19 @ Kaj Saul kaj ili kaj cxiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraux la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:17:20 @ Kaj David levigxis frue matene, lasis la sxafojn al la gardisto, prenis la portotajxon kaj iris, kiel ordonis al li Jisxaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin arangxi kaj oni trumpetis por batalo.

esperanto@1Samuel:17:22 @ David lasis la vazojn, kiujn li portis, cxe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.

esperanto@1Samuel:17:23 @ Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filisxto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filisxtoj kaj komencis paroli kiel antauxe; kaj David tion auxdis.

esperanto@1Samuel:17:24 @ Kaj cxiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis.

esperanto@1Samuel:17:25 @ Kaj la Izraelidoj diris:CXu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la regxo ricxigos per granda ricxeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.

esperanto@1Samuel:17:26 @ Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?

esperanto@1Samuel:17:28 @ Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.

esperanto@1Samuel:17:29 @ Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?

esperanto@1Samuel:17:31 @ Kiam oni auxdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj cxi tiu venigis lin.

esperanto@1Samuel:17:32 @ Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuragxon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraux tiu Filisxto.

esperanto@1Samuel:17:33 @ Sed Saul diris al David:Vi ne povas iri kontraux tiun Filisxton, por batali kontraux li; cxar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.

esperanto@1Samuel:17:34 @ Tiam David diris al Saul:Via sklavo estis cxe sia patro pasxtanto de sxafoj; kaj venadis leono aux urso kaj forportadis sxafon el la sxafaro;

esperanto@1Samuel:17:36 @ Kiel la leonon, tiel ankaux la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.

esperanto@1Samuel:17:37 @ Kaj David diris:La Eternulo, kiu savis min kontraux leono kaj kontraux urso, savos min kontraux cxi tiu Filisxto. Tiam Saul diris al David:Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.

esperanto@1Samuel:17:38 @ Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso.

esperanto@1Samuel:17:39 @ Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, cxar li ne kutimis; sed David diris al Saul:Mi ne povas iri en cxi tio, cxar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si.

esperanto@1Samuel:17:40 @ Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn sxtonojn el la torento, kaj metis ilin en la pasxtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la jxetilo en la mano li iris al la Filisxto.

esperanto@1Samuel:17:41 @ Kaj la Filisxto eliris kaj komencis alproksimigxi al David, kaj lia sxildoportisto iris antaux li.

esperanto@1Samuel:17:42 @ Kiam la Filisxto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malsxatis lin, cxar li estis knabo, rugxvanga kaj belaspekta.

esperanto@1Samuel:17:43 @ Kaj la Filisxto diris al David:CXu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filisxto malbenis Davidon per siaj dioj.

esperanto@1Samuel:17:44 @ Kaj la Filisxto diris al David:Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la kampo.

esperanto@1Samuel:17:45 @ Sed David diris al la Filisxto:Vi iras kontraux min kun glavo, lanco, kaj sxildo; kaj mi iras kontraux vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.

esperanto@1Samuel:17:46 @ Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.

esperanto@1Samuel:17:47 @ Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

esperanto@1Samuel:17:48 @ Kaj kiam la Filisxto levigxis kaj ekiris, por alproksimigxi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraux la Filisxton.

esperanto@1Samuel:17:49 @ Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie sxtonon, jxetis per la jxetilo kaj trafis la Filisxton en lian frunton, kaj la sxtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizagxo sur la teron.

esperanto@1Samuel:17:50 @ Tiamaniere David venkis la Filisxton per la jxetilo kaj per la sxtono, kaj batis la Filisxton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David.

esperanto@1Samuel:17:51 @ David alkuris, starigxis super la Filisxto, prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per gxi lian kapon. Kiam la Filisxtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.

esperanto@1Samuel:17:52 @ Tiam levigxis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filisxtojn gxis la eniro en la valon kaj gxis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filisxtoj sur la vojo al SXaaraim, gxis Gat kaj gxis Ekron.

esperanto@1Samuel:17:54 @ Kaj David prenis la kapon de la Filisxto, kaj alportis gxin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.

esperanto@1Samuel:17:55 @ Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraux la Filisxton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas cxi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi jxuras per via animo, ho regxo, ke mi ne scias.

esperanto@1Samuel:17:57 @ Kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaux Saulon, kaj la kapo de la Filisxto estis en lia mano.

esperanto@1Samuel:17:58 @ Kaj Saul diris al li:Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis:Filo de via sklavo Jisxaj, la Bet-Lehxemano.

esperanto@1Samuel:18:1 @ Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:18:3 @ Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:18:4 @ Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David, ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.

esperanto@1Samuel:18:5 @ Kaj David iradis cxien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio placxis al la tuta popolo kaj ankaux al la servantoj de Saul.

esperanto@1Samuel:18:6 @ Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj.

esperanto@1Samuel:18:7 @ Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.

esperanto@1Samuel:18:8 @ Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne placxis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraux nur la regxeco.

esperanto@1Samuel:18:9 @ De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.

esperanto@1Samuel:18:10 @ En la morgauxa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel cxiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.

esperanto@1Samuel:18:11 @ Kaj Saul jxetis la lancon, kaj pensis:Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.

esperanto@1Samuel:18:12 @ Tiam Saul ektimis Davidon, cxar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.

esperanto@1Samuel:18:14 @ Kaj David estis prudenta en cxiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.

esperanto@1Samuel:18:15 @ Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.

esperanto@1Samuel:18:16 @ Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaux ili.

esperanto@1Samuel:18:17 @ Kaj Saul diris al David:Jen estas mia pliagxa filino Merab, mi donos sxin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuragxa kaj konduku la militojn de la Eternulo. CXar Saul pensis:Mia mano lin ne tusxu, sed li pereu de la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:18:18 @ Sed David diris al Saul:Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi farigxu bofilo de la regxo?

esperanto@1Samuel:18:19 @ Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, sxi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Mehxolatano.

esperanto@1Samuel:18:20 @ Dume Mihxal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero placxis al li.

esperanto@1Samuel:18:21 @ Kaj Saul pensis:Mi donos sxin al li, por ke sxi farigxu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filisxtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino farigxu nun mia bofilo.

esperanto@1Samuel:18:22 @ Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la regxo vin favoras, kaj cxiuj liaj servantoj vin amas; boparencigxu do nun kun la regxo.

esperanto@1Samuel:18:23 @ Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:CXu vi opinias, ke estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo malricxa kaj ne eminenta.

esperanto@1Samuel:18:24 @ Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:Tiajn vortojn diris David.

esperanto@1Samuel:18:25 @ Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La regxo ne deziras alian edzigxan donacon krom cent prepucioj de Filisxtoj, por vengxi al la malamikoj de la regxo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:18:26 @ Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David placxis la afero, ke li boparencigxos kun la regxo. Kaj antaux ol venis la destinita tempo,

esperanto@1Samuel:18:27 @ David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:18:28 @ Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.

esperanto@1Samuel:18:29 @ Tiam Saul ankoraux pli ektimis Davidon, kaj Saul farigxis malamiko de David por cxiam.

esperanto@1Samuel:18:30 @ La estroj de la Filisxtoj eliradis, kaj cxiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol cxiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo farigxis tre glora.

esperanto@1Samuel:19:1 @ Saul diris al sia filo Jonatan kaj al cxiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.

esperanto@1Samuel:19:2 @ Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante:Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaux matene:iru en sekretan lokon kaj kasxu vin.

esperanto@1Samuel:19:3 @ Kaj mi eliros kaj starigxos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.

esperanto@1Samuel:19:4 @ Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li:La regxo ne peku kontraux sia sklavo David, cxar li ne pekis kontraux vi kaj cxar liaj agoj estas tre bonaj por vi;

esperanto@1Samuel:19:5 @ li riskis sian vivon kaj mortigis la Filisxton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi gxojis; kial do vi volas peki kontraux senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkauxze?

esperanto@1Samuel:19:7 @ Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li cxion cxi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaux cxi tiu kiel antauxe.

esperanto@1Samuel:19:8 @ Komencigxis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraux la Filisxtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li.

esperanto@1Samuel:19:9 @ Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.

esperanto@1Samuel:19:10 @ Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikigxis en la muron, kaj David forkuris kaj savigxis en tiu nokto.

esperanto@1Samuel:19:11 @ Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita.

esperanto@1Samuel:19:12 @ Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis.

esperanto@1Samuel:19:14 @ Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana.

esperanto@1Samuel:19:15 @ Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.

esperanto@1Samuel:19:16 @ La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj cxirkaux gxia kapo estas tapisxo el kapra felo.

esperanto@1Samuel:19:17 @ Kaj Saul diris al Mihxal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li savigxu? Kaj Mihxal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, cxar alie mi vin mortigos.

esperanto@1Samuel:19:18 @ Dume David forkuris kaj savigxis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li cxion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.

esperanto@1Samuel:19:19 @ Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.

esperanto@1Samuel:19:20 @ Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaux ekprofetis.

esperanto@1Samuel:19:22 @ Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Sehxu, kaj demandis:Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis:En Najot, en la regiono de Rama.

esperanto@1Samuel:20:1 @ Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian animon?

esperanto@1Samuel:20:2 @ Sed tiu diris al li:Tio certe ne farigxos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun aferon? tio ne farigxos.

esperanto@1Samuel:20:3 @ Tiam David plue jxuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu pasxo.

esperanto@1Samuel:20:4 @ Kaj Jonatan diris al David:Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi.

esperanto@1Samuel:20:5 @ Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis vespero de la tria tago.

esperanto@1Samuel:20:6 @ Se via patro demandos pri mi, tiam diru:David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Lehxem, cxar tie estas cxiujara oferado de la tuta familio.

esperanto@1Samuel:20:7 @ Se li diros:Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li.

esperanto@1Samuel:20:8 @ Faru do favorkorajxon al via sklavo, cxar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaux la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro?

esperanto@1Samuel:20:9 @ Sed Jonatan diris:Neniam tio farigxu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraux vi, kaj mi ne sciigus tion al vi.

esperanto@1Samuel:20:10 @ Kaj David diris al Jonatan:Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?

esperanto@1Samuel:20:11 @ Jonatan diris al David:Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaux eliris sur la kampon.

esperanto@1Samuel:20:12 @ Tiam Jonatan diris al David:La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron gxis postmorgaux, kaj konvinkigxos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkasxos al viaj oreloj-

esperanto@1Samuel:20:13 @ tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro placxos io malbona kontraux vi, tion mi ankaux malkasxos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro.

esperanto@1Samuel:20:14 @ Kaj se mi ankoraux vivos, cxu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu?

esperanto@1Samuel:20:15 @ Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, ecx ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos cxiujn malamikojn de David de sur la tero.

esperanto@1Samuel:20:16 @ Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David.

esperanto@1Samuel:20:17 @ Kaj Jonatan plue jxuris al David pri sia amo al li, cxar li amis lin kiel sian animon.

esperanto@1Samuel:20:18 @ Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.

esperanto@1Samuel:20:19 @ En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kasxis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la sxtono Ezel.

esperanto@1Samuel:20:21 @ Kaj poste mi sendos junulon, dirante:Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo:Jen la sagoj estas antaux vi, prenu ilin kaj venu-tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo.

esperanto@1Samuel:20:22 @ Sed se mi tiel diros al la junulo:Jen la sagoj estas post vi malproksime-tiam foriru, cxar la Eternulo vin forsendas.

esperanto@1Samuel:20:23 @ Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por cxiam.

esperanto@1Samuel:20:24 @ Tiam David kasxis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la regxo sidigxis al tagmangxo;

esperanto@1Samuel:20:25 @ kaj kiam la regxo sidigxis sur sia loko, kiel cxiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan levigxis, kaj Abner sidigxis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita.

esperanto@1Samuel:20:27 @ Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan:Kial la filo de Jisxaj ne venis hieraux nek hodiaux al la tagmangxo?

esperanto@1Samuel:20:28 @ Kaj Jonatan respondis al Saul:David forte petis min, ke li iru Bet- Lehxemon,

esperanto@1Samuel:20:29 @ kaj li diris:Forliberigu min, cxar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la regxo.

esperanto@1Samuel:20:30 @ Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraux Jonatan, kaj li diris al li:Ho, filo de obstina virino! cxu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jisxaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino?

esperanto@1Samuel:20:31 @ CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton.

esperanto@1Samuel:20:33 @ Tiam Saul jxetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke cxe lia patro gxi estas afero decidita, mortigi Davidon.

esperanto@1Samuel:20:34 @ Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de cxe la tablo; kaj li nenion mangxis en tiu dua tago de la monatkomenco; cxar li malgxojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.

esperanto@1Samuel:20:35 @ En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li.

esperanto@1Samuel:20:37 @ Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafjxetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante:La sago kusxas ja post vi malproksime.

esperanto@1Samuel:20:39 @ Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon.

esperanto@1Samuel:20:41 @ Kiam la knabo foriris, David levigxis de la suda flanko, jxetis sin vizagxaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaux kune, sed David pli.

esperanto@1Samuel:20:42 @ Kaj Jonatan diris al David:Iru en paco, kiel ni jxuris ambaux per la nomo de la Eternulo, dirante:La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li levigxis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.

esperanto@1Samuel:21:1 @ Kaj David venis en Nobon al la pastro Ahximelehx, kaj Ahximelehx time eliris renkonte al David, kaj diris al li:Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi?

esperanto@1Samuel:21:2 @ Kaj David respondis al la pastro Ahximelehx:La regxo ion komisiis al mi, kaj diris al mi:Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian.

esperanto@1Samuel:21:3 @ Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aux tion, kio trovigxos.

esperanto@1Samuel:21:4 @ Kaj la pastro respondis al David kaj diris:Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.

esperanto@1Samuel:21:5 @ Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li:Virinoj estas for de ni de hieraux kaj antauxhieraux, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenajxoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, gxi ankoraux hodiaux sanktigxos per la apartenajxoj.

esperanto@1Samuel:21:8 @ Kaj David diris al Ahximelehx:CXu vi ne havas sub via mano lancon aux glavon? cxar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, cxar la afero de la regxo estis urgxa.

esperanto@1Samuel:21:9 @ Tiam la pastro diris:La glavo de Goljat, la Filisxto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen gxi estas, envolvita en vesto, malantaux la efodo. Se vi volas preni gxin al vi, prenu, cxar ne havigxas alia krom cxi tiu. Kaj David diris:Ne ekzistas simila al gxi, donu gxin al mi.

esperanto@1Samuel:21:10 @ Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Ahxisx, regxo de Gat.

esperanto@1Samuel:21:11 @ Kaj la servantoj de Ahxisx diris al li:Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!

esperanto@1Samuel:21:12 @ David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Ahxisxon, la regxon de Gat.

esperanto@1Samuel:21:14 @ Tiam Ahxisx diris al siaj servantoj:Vi vidas ja, ke cxi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?

esperanto@1Samuel:21:15 @ CXu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis cxi tiun, ke li faru frenezajxojn antaux mi? cxu tia povas eniri en mian domon?

esperanto@1Samuel:22:1 @ Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam. Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.

esperanto@1Samuel:22:2 @ Kaj kolektigxis al li cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkaux kvarcent viroj.

esperanto@1Samuel:22:3 @ Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la regxo de Moab:Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti cxe vi, gxis mi ekscios, kion faros al mi Dio.

esperanto@1Samuel:22:4 @ Kaj li alkondukis ilin al la regxo de Moab, kaj ili restis cxe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikajxo.

esperanto@1Samuel:22:5 @ Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron HXeret.

esperanto@1Samuel:22:6 @ Saul auxdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altajxo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj cxiuj liaj servantoj staris apud li.

esperanto@1Samuel:22:7 @ Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Auxskultu, idoj de Benjamen:cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros milestroj kaj centestroj?

esperanto@1Samuel:22:8 @ cxar vi cxiuj faris konspiron kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraux mi, por fari insidon, kiel nun.

esperanto@1Samuel:22:9 @ Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub.

esperanto@1Samuel:22:13 @ Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun?

esperanto@1Samuel:22:14 @ Kaj Ahximelehx respondis al la regxo kaj diris:Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo?

esperanto@1Samuel:22:15 @ cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.

esperanto@1Samuel:22:16 @ Sed la regxo diris:Vi devas morti, Ahximelehx, vi kaj la tuta domo de via patro.

esperanto@1Samuel:22:17 @ Kaj la regxo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, cxar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la regxo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:22:18 @ Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.

esperanto@1Samuel:22:19 @ Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la akrajxo de la glavo.

esperanto@1Samuel:22:20 @ Sed forsavigxis unu filo de Ahximelehx, filo de Ahxitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.

esperanto@1Samuel:22:21 @ Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:22:22 @ Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri cxiuj animoj de via patrodomo.

esperanto@1Samuel:22:23 @ Restu cxe mi, ne timu; cxar kiu sercxos mian animon, tiu sercxos ankaux vian animon; sed vi estos gardata cxe mi.

esperanto@1Samuel:23:1 @ Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filisxtoj militas kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn.

esperanto@1Samuel:23:2 @ Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan.

esperanto@1Samuel:23:3 @ Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la tacxmentoj de la Filisxtoj?

esperanto@1Samuel:23:4 @ Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Levigxu, iru al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn.

esperanto@1Samuel:23:5 @ Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.

esperanto@1Samuel:23:6 @ Kiam Ebjatar, filo de Ahximelehx, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.

esperanto@1Samuel:23:7 @ Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.

esperanto@1Samuel:23:8 @ Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn virojn.

esperanto@1Samuel:23:9 @ Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon.

esperanto@1Samuel:23:10 @ Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.

esperanto@1Samuel:23:11 @ CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos.

esperanto@1Samuel:23:12 @ Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.

esperanto@1Samuel:23:13 @ Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.

esperanto@1Samuel:23:14 @ Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul cxiam sercxis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.

esperanto@1Samuel:23:15 @ David vidis, ke Saul eliris, por sercxi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetajxoj.

esperanto@1Samuel:23:16 @ Kaj levigxis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetajxojn, kaj kuragxigis lin per la nomo de Dio,

esperanto@1Samuel:23:17 @ kaj diris al li:Ne timu, cxar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi regxos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj ecx mia patro Saul tion bone scias.

esperanto@1Samuel:23:18 @ Kaj ili ambaux faris interligon antaux la Eternulo; kaj David restis en la arbetajxaro, kaj Jonatan iris al sia domo.

esperanto@1Samuel:23:19 @ Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kasxas cxe ni en nealirebla loko, inter arbetajxoj, sur la monteto HXahxila, kiu estas sude de la dezerto;

esperanto@1Samuel:23:20 @ kaj nun laux la tuta deziro de via koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la regxo.

esperanto@1Samuel:23:21 @ Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.

esperanto@1Samuel:23:22 @ Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.

esperanto@1Samuel:23:23 @ Kaj rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.

esperanto@1Samuel:23:24 @ Ili levigxis kaj iris en Zifon antaux Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenajxo sude de la dezerto.

esperanto@1Samuel:23:25 @ Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.

esperanto@1Samuel:23:26 @ Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.

esperanto@1Samuel:23:28 @ Tiam Saul cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo.

esperanto@1Samuel:23:29 @ Kaj David levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.

esperanto@1Samuel:24:1 @ Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi.

esperanto@1Samuel:24:2 @ Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.

esperanto@1Samuel:24:3 @ Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.

esperanto@1Samuel:24:4 @ Tiam la homoj de David diris al li:Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi:Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio placxos al vi. Sed David levigxis, kaj nerimarkite detrancxis anguleton de la vesto de Saul.

esperanto@1Samuel:24:5 @ Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detrancxis la vestanguleton de Saul.

esperanto@1Samuel:24:7 @ Kaj David repusxis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili levigxi kontraux Saulon. Kaj Saul levigxis el la kaverno kaj iris sur la vojon.

esperanto@1Samuel:24:8 @ Post tio levigxis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho regxo! Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon al la tero kaj adorklinigxis.

esperanto@1Samuel:24:9 @ Kaj David diris al Saul:Kial vi auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David sercxas malbonon kontraux vi?

esperanto@1Samuel:24:10 @ Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:24:11 @ Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin.

esperanto@1Samuel:24:12 @ La Eternulo jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.

esperanto@1Samuel:24:13 @ Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi.

esperanto@1Samuel:24:14 @ Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.

esperanto@1Samuel:24:15 @ La Eternulo estu jugxanto kaj jugxu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraux via mano.

esperanto@1Samuel:24:16 @ Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj Saul levis sian vocxon kaj ekploris.

esperanto@1Samuel:24:17 @ Kaj li diris al David:Vi estas pli justa ol mi; cxar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.

esperanto@1Samuel:24:18 @ Kaj hodiaux vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; cxar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.

esperanto@1Samuel:24:19 @ Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi.

esperanto@1Samuel:24:20 @ Kaj jen nun mi eksciis, ke vi farigxos regxo, kaj fortikigxos en via mano la regno de Izrael.

esperanto@1Samuel:24:21 @ JXuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.

esperanto@1Samuel:24:22 @ Kaj David jxuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifugxejon.

esperanto@1Samuel:25:1 @ Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis, kaj foriris en la dezerton Paran.

esperanto@1Samuel:25:2 @ Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel.

esperanto@1Samuel:25:3 @ La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.

esperanto@1Samuel:25:4 @ Kiam David auxdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn sxafojn,

esperanto@1Samuel:25:5 @ tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj:Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,

esperanto@1Samuel:25:6 @ kaj diru:Felicxon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al cxio, kio apartenas al vi.

esperanto@1Samuel:25:7 @ Mi auxdis, ke oni tondas al vi la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.

esperanto@1Samuel:25:8 @ Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.

esperanto@1Samuel:25:9 @ Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal cxiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.

esperanto@1Samuel:25:10 @ Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj.

esperanto@1Samuel:25:11 @ CXu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?

esperanto@1Samuel:25:12 @ Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn tiujn vortojn.

esperanto@1Samuel:25:13 @ Tiam David diris al siaj homoj:Zonu cxiu sian glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj ducent restis cxe la armilaro.

esperanto@1Samuel:25:14 @ Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;

esperanto@1Samuel:25:17 @ tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.

esperanto@1Samuel:25:18 @ Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.

esperanto@1Samuel:25:19 @ Kaj sxi diris al siaj servantoj:Iru antaux mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris.

esperanto@1Samuel:25:20 @ Dum sxi estis rajdanta sur la azeno kaj mallevigxanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj mallevigxas renkonte al sxi, kaj sxi renkontigxis kun ili.

esperanto@1Samuel:25:21 @ Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;

esperanto@1Samuel:25:22 @ tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el cxio, kio apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun virseksulon.

esperanto@1Samuel:25:23 @ Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.

esperanto@1Samuel:25:24 @ Kaj sxi jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj diris:Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj auxskultu la vortojn de via sklavino.

esperanto@1Samuel:25:25 @ Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.

esperanto@1Samuel:25:26 @ Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.

esperanto@1Samuel:25:27 @ Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.

esperanto@1Samuel:25:28 @ Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.

esperanto@1Samuel:25:29 @ Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo.

esperanto@1Samuel:25:30 @ Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro cxion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,

esperanto@1Samuel:25:31 @ tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.

esperanto@1Samuel:25:32 @ Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaux al mi renkonte.

esperanto@1Samuel:25:33 @ Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

esperanto@1Samuel:25:34 @ Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, gxis la matenigxo restus cxe Nabal neniu virseksulo.

esperanto@1Samuel:25:35 @ Kaj David prenis el sxia mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi:Iru pace al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian vizagxon.

esperanto@1Samuel:25:36 @ Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion malgrandan nek grandan gxis la matenigxo.

esperanto@1Samuel:25:37 @ Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono.

esperanto@1Samuel:25:39 @ Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:25:40 @ Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al sxi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.

esperanto@1Samuel:25:41 @ Tiam sxi levigxis, kaj klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.

esperanto@1Samuel:25:42 @ Kaj Abigail rapide levigxis kaj ekrajdis sur azeno, kaj sxiaj kvin servantinoj ekiris post sxi, kaj sxi sekvis la senditojn de David kaj farigxis lia edzino.

esperanto@1Samuel:25:43 @ Ankaux Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj edzinoj.

esperanto@1Samuel:25:44 @ Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.

esperanto@1Samuel:26:1 @ Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris:David ja kasxas sin sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto.

esperanto@1Samuel:26:2 @ Tiam Saul levigxis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por sercxi Davidon en la dezerto Zif.

esperanto@1Samuel:26:3 @ Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin sercxi.

esperanto@1Samuel:26:4 @ Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkigxis, ke Saul efektive venis.

esperanto@1Samuel:26:5 @ Tiam David levigxis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kusxis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kusxis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo cxirkaux li.

esperanto@1Samuel:26:6 @ Kaj David ekparolis kaj diris al Ahximelehx la HXetido, kaj al Abisxaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene:Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abisxaj diris:Mi iros kun vi.

esperanto@1Samuel:26:7 @ Kaj David kaj Abisxaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kusxas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kusxas cxirkauxe.

esperanto@1Samuel:26:8 @ Tiam Abisxaj diris al David:Dio transdonis hodiaux vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.

esperanto@1Samuel:26:9 @ Sed David diris al Abisxaj:Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton de la Eternulo?

esperanto@1Samuel:26:10 @ Kaj David diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos, aux li iros en militon kaj pereos.

esperanto@1Samuel:26:12 @ Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekigxis, sed cxiuj dormis; cxar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.

esperanto@1Samuel:26:13 @ Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj starigxis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.

esperanto@1Samuel:26:14 @ Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene:CXu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris:Kiu vi estas, kiu krias kontraux la regxo?

esperanto@1Samuel:26:15 @ Tiam David diris al Abner:CXu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la regxon? cxar venis unu el la popolo, por pereigi la regxon, vian sinjoron.

esperanto@1Samuel:26:16 @ Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la regxo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.

esperanto@1Samuel:26:17 @ Tiam Saul rekonis la vocxon de David, kaj diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj David diris:GXi estas mia vocxo, mia sinjoro, ho regxo.

esperanto@1Samuel:26:19 @ Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj.

esperanto@1Samuel:26:20 @ Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.

esperanto@1Samuel:26:21 @ Tiam Saul diris:Mi pekis; revenu, mia filo David, cxar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaux viaj okuloj hodiaux. Jen mi agis malsagxe kaj tre multe eraris.

esperanto@1Samuel:26:22 @ Kaj David respondis kaj diris:Jen estas la lanco de la regxo; unu el la servantoj venu kaj prenu gxin;

esperanto@1Samuel:26:23 @ kaj la Eternulo repagu al cxiu laux lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaux en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo.

esperanto@1Samuel:26:24 @ Jen, kiel via animo havis hodiaux grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de cxia mizero.

esperanto@1Samuel:26:25 @ Kaj Saul diris al David:Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.

esperanto@1Samuel:27:1 @ Tamen David diris al si mem:Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filisxtoj, por ke Saul cxesu sercxi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi savigxu kontraux lia mano.

esperanto@1Samuel:27:2 @ Kaj David levigxis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Ahxisx, filo de Maohx, regxo de Gat.

esperanto@1Samuel:27:3 @ Kaj David eklogxis cxe Ahxisx en Gat, li kaj liaj viroj, cxiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@1Samuel:27:4 @ Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu sercxis lin.

esperanto@1Samuel:27:5 @ Kaj David diris al Ahxisx:Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi eklogxu tie; por kio via sklavo logxu en via regxa urbo kune kun vi?

esperanto@1Samuel:27:7 @ La nombro de la tagoj, kiujn David tralogxis en la regiono de la Filisxtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj.

esperanto@1Samuel:27:8 @ Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Gesxuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, cxar ili logxis en tiu lando de antikva tempo gxis SXur kaj gxis la lando Egipta.

esperanto@1Samuel:27:9 @ Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Ahxisx.

esperanto@1Samuel:27:10 @ Kiam Ahxisx demandis:CXu vi ne faris hodiaux atakon? David respondis:Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jerahxmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj.

esperanto@1Samuel:27:11 @ Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante:Ili ne parolu kontraux ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li logxis en la regiono de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:27:12 @ Kaj Ahxisx fidis Davidon, dirante:Li faris sin abomeninda antaux sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por cxiam.

esperanto@1Samuel:28:1 @ Okazis en tiu tempo, ke la Filisxtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraux Izrael. Kaj Ahxisx diris al David:Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.

esperanto@1Samuel:28:2 @ Kaj David diris al Ahxisx:Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Ahxisx diris al David:Mi faros vin por cxiam mia kapogardisto.

esperanto@1Samuel:28:5 @ Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filisxtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.

esperanto@1Samuel:28:7 @ Tiam Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi virinon, kiu povoscias auxguri, por ke mi iru al sxi kaj ricevu de sxi informojn. Kaj liaj servantoj diris:Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias auxguri.

esperanto@1Samuel:28:8 @ Tiam Saul sxangxis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris:Auxguru al mi, mi petas, per via auxgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.

esperanto@1Samuel:28:9 @ Sed la virino diris al li:Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorcxistojn kaj la auxguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?

esperanto@1Samuel:28:10 @ Tiam Saul jxuris al sxi per la Eternulo, dirante:Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro cxi tiu afero.

esperanto@1Samuel:28:11 @ Kaj la virino diris:Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris:Samuelon elvoku al mi.

esperanto@1Samuel:28:12 @ Kiam la virino ekvidis Samuelon, sxi ekkriis per lauxta vocxo; kaj la virino diris al Saul:Kial vi min trompis? vi estas ja Saul.

esperanto@1Samuel:28:13 @ Sed la regxo diris al sxi:Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul:Iun dian mi vidis levigxantan el la tero.

esperanto@1Samuel:28:14 @ Kaj li diris al sxi:Kia estas lia aspekto? Kaj sxi diris:Levigxas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizagxo gxis la tero, kaj faris adorsaluton.

esperanto@1Samuel:28:15 @ Tiam Samuel diris al Saul:Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis:Mi estas en tre premita stato; la Filisxtoj militas kontraux mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per songxoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.

esperanto@1Samuel:28:16 @ Sed Samuel diris:Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?

esperanto@1Samuel:28:17 @ Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elsxiros la regnon el viaj manoj kaj donos gxin al via proksimulo David.

esperanto@1Samuel:28:18 @ CXar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraux Amalek, tial cxi tion faris hodiaux la Eternulo al vi;

esperanto@1Samuel:28:19 @ kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaux Izraelon en la manojn de la Filisxtoj; kaj morgaux vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaux la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:28:20 @ Tiam Saul tuj falis laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.

esperanto@1Samuel:28:21 @ Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, sxi diris al li:Jen via sklavino obeis vian vocxon, kaj mi metis en dangxeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;

esperanto@1Samuel:28:22 @ nun mi petas, auxskultu ankaux vi la vocxon de via sklavino, kaj mi metos antaux vin pecon da pano, kaj vi mangxu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.

esperanto@1Samuel:28:23 @ Sed li rifuzis, kaj diris:Mi ne mangxos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaux la virino, li obeis ilian vocxon, levigxis de la tero, kaj sidigxis sur lito.

esperanto@1Samuel:28:24 @ La virino havis en la domo grasigitan bovidon; sxi rapide gxin bucxis, kaj sxi prenis farunon, knedis gxin, kaj bakis el gxi macojn.

esperanto@1Samuel:28:25 @ Kaj sxi alportis tion antaux Saulon kaj antaux liajn servantojn, kaj ili mangxis; kaj en la sama nokto ili levigxis kaj foriris.

esperanto@1Samuel:29:2 @ La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Ahxisx.

esperanto@1Samuel:29:3 @ Kaj la estroj de la Filisxtoj diris:Por kio estas cxi tiuj Hebreoj? Sed Ahxisx respondis al la estroj de la Filisxtoj:Tio estas ja David, servanto de Saul, regxo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aux ecx jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo gxis nun.

esperanto@1Samuel:29:4 @ Sed ekkoleris kontraux li la estroj de la Filisxtoj, kaj la estroj de la Filisxtoj diris al li:Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne farigxu nia kontrauxulo dum la batalo; cxar per kio cxi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?

esperanto@1Samuel:29:5 @ CXu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?

esperanto@1Samuel:29:6 @ Tiam Ahxisx alvokis Davidon, kaj diris al li:Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj placxas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi gxis hodiaux; sed al la estroj vi ne placxas.

esperanto@1Samuel:29:7 @ Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne placxan al la estroj de la Filisxtoj.

esperanto@1Samuel:29:8 @ Sed David diris al Ahxisx:Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi starigxis antaux vi, gxis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraux la malamikoj de mia sinjoro la regxo?

esperanto@1Samuel:29:9 @ Kaj Ahxisx respondis kaj diris al David:Mi scias, ke vi estas bona antaux miaj okuloj, kiel angxelo de Dio; sed la estroj de la Filisxtoj diras:Li ne iru kun ni en la batalon.

esperanto@1Samuel:29:10 @ Levigxu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; levigxu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.

esperanto@1Samuel:29:11 @ Kaj David, li mem kaj liaj viroj, levigxis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filisxtoj; kaj la Filisxtoj direktis sin al Jizreel.

esperanto@1Samuel:30:1 @ Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro.

esperanto@1Samuel:30:2 @ Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.

esperanto@1Samuel:30:3 @ Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.

esperanto@1Samuel:30:4 @ Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian vocxon kaj ekploris, gxis ili jam ne havis forton por plori.

esperanto@1Samuel:30:5 @ La du edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@1Samuel:30:6 @ Kaj al David estis tre malfacile, cxar la popolo intencis sxtonmortigi lin, cxar tre koleris la tuta popolo, cxiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.

esperanto@1Samuel:30:7 @ Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.

esperanto@1Samuel:30:8 @ Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.

esperanto@1Samuel:30:9 @ Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.

esperanto@1Samuel:30:10 @ Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.

esperanto@1Samuel:30:11 @ Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon.

esperanto@1Samuel:30:12 @ Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj ne trinkis akvon.

esperanto@1Samuel:30:13 @ Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar mi malsanigxis antaux tri tagoj.

esperanto@1Samuel:30:15 @ Tiam David diris al li:CXu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:JXuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.

esperanto@1Samuel:30:17 @ Kaj David batis ilin de la mateno gxis la morgauxa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.

esperanto@1Samuel:30:18 @ Kaj David savis cxion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.

esperanto@1Samuel:30:19 @ Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis.

esperanto@1Samuel:30:20 @ Kaj David prenis cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David.

esperanto@1Samuel:30:21 @ Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj cxe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.

esperanto@1Samuel:30:22 @ Tiam kelkaj malbonaj kaj sentauxgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al cxiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.

esperanto@1Samuel:30:23 @ Sed David diris:Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.

esperanto@1Samuel:30:24 @ Kaj kiu auxskultos vin en tiu afero? cxar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis cxe la cxararo; egale devas esti dividite.

esperanto@1Samuel:30:26 @ Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejagxuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;

esperanto@1Samuel:30:31 @ kaj al tiuj, kiuj estis en HXebron, kaj en cxiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.

esperanto@1Samuel:31:3 @ La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.

esperanto@1Samuel:31:4 @ Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

esperanto@1Samuel:31:5 @ Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.

esperanto@1Samuel:31:6 @ Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.

esperanto@1Samuel:31:7 @ Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili.

esperanto@1Samuel:31:8 @ En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.

esperanto@1Samuel:31:12 @ tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-SXan, kaj venis en Jabesxon kaj forbruligis ilin tie.

esperanto@2Samuel:1:1 @ Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,

esperanto@2Samuel:1:2 @ okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis.

esperanto@2Samuel:1:3 @ Kaj David diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.

esperanto@2Samuel:1:4 @ Kaj David diris al li:Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaux Saul kaj lia filo Jonatan mortis.

esperanto@2Samuel:1:5 @ Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?

esperanto@2Samuel:1:6 @ Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin.

esperanto@2Samuel:1:7 @ Kaj li ekrigardis malantauxen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris:Jen mi estas.

esperanto@2Samuel:1:8 @ Kaj li diris al mi:Kiu vi estas? Kaj mi diris al li:Mi estas Amalekido.

esperanto@2Samuel:1:10 @ Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien.

esperanto@2Samuel:1:11 @ Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li.

esperanto@2Samuel:1:13 @ Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:De kie vi estas? Kaj tiu respondis:Mi estas filo de fremdulo Amalekido.

esperanto@2Samuel:1:14 @ Tiam David diris al li:Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:1:15 @ Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:Alproksimigxu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.

esperanto@2Samuel:1:16 @ Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; cxar via busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

esperanto@2Samuel:1:17 @ Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan

esperanto@2Samuel:1:19 @ La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altajxoj! Kiel falis la herooj!

esperanto@2Samuel:1:21 @ Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.

esperanto@2Samuel:1:23 @ Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.

esperanto@2Samuel:1:24 @ Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.

esperanto@2Samuel:1:25 @ Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj.

esperanto@2Samuel:1:26 @ Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.

esperanto@2Samuel:2:1 @ Post tio David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:Eniru. Kaj David diris:Kien mi eniru? Kaj Li respondis:En HXebronon.

esperanto@2Samuel:2:2 @ Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

esperanto@2Samuel:2:3 @ Ankaux siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, cxiun kun lia domo; kaj ili eklogxis en la urboj de HXebron.

esperanto@2Samuel:2:4 @ Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel regxon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la logxantoj de Jabesx en Gilead enterigis Saulon,

esperanto@2Samuel:2:5 @ David sendis senditojn al la logxantoj de Jabesx en Gilead, kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;

esperanto@2Samuel:2:6 @ nun la Eternulo faru al vi favorkorajxon kaj justajxon; kaj mi ankaux repagos al vi tiun bonajxon, kiun vi faris;

esperanto@2Samuel:2:7 @ nun fortigxu viaj manoj, kaj estu kuragxaj; cxar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon super ili.

esperanto@2Samuel:2:10 @ Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li regxis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.

esperanto@2Samuel:2:11 @ La dauxro de la tempo, dum kiu David estis regxo en HXebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.

esperanto@2Samuel:2:13 @ Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontigxis kun ili cxe la akvejo de Gibeon; kaj sidigxis unuj cxe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj cxe la dua flanko de la akvejo.

esperanto@2Samuel:2:14 @ Kaj Abner diris al Joab:La junuloj levigxu, kaj amuzigxu antaux ni. Kaj Joab diris:Ili levigxu.

esperanto@2Samuel:2:15 @ Kaj levigxis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Isx- Bosxet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.

esperanto@2Samuel:2:17 @ Kaj farigxis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaux la servantoj de David.

esperanto@2Samuel:2:19 @ Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankigxante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.

esperanto@2Samuel:2:20 @ Abner turnigxis malantauxen, kaj diris:CXu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis:Mi.

esperanto@2Samuel:2:21 @ Tiam Abner diris al li:Flankenigxu dekstren aux maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.

esperanto@2Samuel:2:22 @ Abner denove diris al Asahel:Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizagxon al via frato Joab?

esperanto@2Samuel:2:24 @ Kaj Joab kaj Abisxaj postkuris Abneron. Kiam la suno mallevigxis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraux Giahx sur la vojo al la dezerto Gibeona.

esperanto@2Samuel:2:26 @ Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris:CXu eterne mangxados la glavo? cxu vi ne scias, kiel maldolcxaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo cxesigi la atakadon de siaj fratoj?

esperanto@2Samuel:2:27 @ Kaj Joab respondis:Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraux matene la popolo cxesus atakadi cxiu sian fraton.

esperanto@2Samuel:2:28 @ Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.

esperanto@2Samuel:2:29 @ Abner kaj liaj viroj marsxis sur la ebenajxo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Mahxanaimon.

esperanto@2Samuel:2:30 @ Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naux viroj kaj Asahel.

esperanto@2Samuel:2:31 @ Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.

esperanto@2Samuel:2:32 @ Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Lehxem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en HXebron.

esperanto@2Samuel:3:1 @ Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la domo de Saul farigxadis cxiam pli malforta.

esperanto@2Samuel:3:2 @ Al David naskigxis filoj en HXebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino;

esperanto@2Samuel:3:4 @ la kvara, Adonija, filo de HXagit; la kvina, SXefatja, filo de Abital;

esperanto@2Samuel:3:5 @ la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. CXi tiuj naskigxis al David en HXebron.

esperanto@2Samuel:3:6 @ Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.

esperanto@2Samuel:3:7 @ Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Isx- Bosxet diris al Abner:Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?

esperanto@2Samuel:3:8 @ Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Isx-Bosxet, kaj li diris:CXu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraux Jehuda faras favorkorajxon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riprocxas al mi hodiaux krimon pro la virino!

esperanto@2Samuel:3:9 @ Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo jxuris al David;

esperanto@2Samuel:3:10 @ por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan gxis Beer-SXeba.

esperanto@2Samuel:3:11 @ Kaj li ne povis plu respondi al Abner ecx unu vorton, cxar li timis lin.

esperanto@2Samuel:3:12 @ Tiam Abner sendis senditojn al David anstataux si, por diri:Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.

esperanto@2Samuel:3:13 @ Kaj tiu diris:Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome:vi ne vidos mian vizagxon, se vi antauxe ne alkondukos al mi Mihxalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizagxon.

esperanto@2Samuel:3:14 @ Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet, filo de Saul, por diri:Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:3:17 @ Kaj Abner ekparolis kun la plejagxuloj de Izrael, dirante:Jam de longe vi volas havi Davidon kiel regxon super vi;

esperanto@2Samuel:3:18 @ nun faru do tion; cxar la Eternulo diris pri David jene:Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filisxtoj kaj el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj.

esperanto@2Samuel:3:19 @ Ankaux al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaux iris, por diri al la oreloj de David en HXebron cxion, kio placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.

esperanto@2Samuel:3:20 @ Kiam Abner venis al David en HXebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.

esperanto@2Samuel:3:21 @ Kaj Abner diris al David:Mi levigxos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la regxo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi regxu super cxio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.

esperanto@2Samuel:3:22 @ Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en HXebron, cxar cxi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco.

esperanto@2Samuel:3:24 @ Tiam Joab venis al la regxo, kaj diris:Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?

esperanto@2Samuel:3:25 @ Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni cxiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii cxion, kion vi faras.

esperanto@2Samuel:3:26 @ Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio.

esperanto@2Samuel:3:28 @ Kiam David poste auxdis pri tio, li diris:Senkulpa estas mi kaj mia regno antaux la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner.

esperanto@2Samuel:3:31 @ Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li:Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la mortintportilon.

esperanto@2Samuel:3:32 @ Kaj oni enterigis Abneron en HXebron; kaj la regxo levis sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.

esperanto@2Samuel:3:33 @ Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: CXu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?

esperanto@2Samuel:3:34 @ Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo.

esperanto@2Samuel:3:35 @ Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante:Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux ion ajn.

esperanto@2Samuel:3:38 @ Kaj la regxo diris al siaj servantoj:CXu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaux en Izrael?

esperanto@2Samuel:4:1 @ Kiam la filo de Saul auxdis, ke mortis Abner en HXebron, tiam liaj manoj mallevigxis kaj la tuta Izrael konsternigxis.

esperanto@2Samuel:4:2 @ Du viroj tacxmentestroj estis cxe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Rehxab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; cxar Beerot ankaux estis kalkulata kiel apartenajxo de la Benjamenidoj.

esperanto@2Samuel:4:4 @ De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama. Lia nomo estis Mefibosxet.

esperanto@2Samuel:4:8 @ Kaj ili alportis la kapon de Isx-Bosxet al David en HXebronon, kaj diris al la regxo:Jen estas la kapo de Isx-Bosxet, filo de Saul, via malamiko, kiu sercxis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la regxo, vengxon hodiaux pro Saul kaj pro lia idaro.

esperanto@2Samuel:4:9 @ Sed David respondis al Rehxab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili:Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el cxiuj malfelicxoj,

esperanto@2Samuel:4:11 @ kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?

esperanto@2Samuel:4:12 @ Kaj David ordonis al la servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en HXebron; kaj la kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en HXebron.

esperanto@2Samuel:5:1 @ Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

esperanto@2Samuel:5:2 @ jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.

esperanto@2Samuel:5:3 @ Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.

esperanto@2Samuel:5:4 @ La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis.

esperanto@2Samuel:5:6 @ Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien.

esperanto@2Samuel:5:7 @ Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

esperanto@2Samuel:5:8 @ Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.

esperanto@2Samuel:5:9 @ Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

esperanto@2Samuel:5:10 @ Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.

esperanto@2Samuel:5:11 @ Kaj HXiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.

esperanto@2Samuel:5:12 @ Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.

esperanto@2Samuel:5:13 @ Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj.

esperanto@2Samuel:5:17 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.

esperanto@2Samuel:5:19 @ Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon.

esperanto@2Samuel:5:20 @ Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

esperanto@2Samuel:5:21 @ Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

esperanto@2Samuel:5:23 @ Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

esperanto@2Samuel:5:24 @ kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:5:25 @ Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

esperanto@2Samuel:6:1 @ Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.

esperanto@2Samuel:6:2 @ Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.

esperanto@2Samuel:6:5 @ Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.

esperanto@2Samuel:6:8 @ Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

esperanto@2Samuel:6:9 @ Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:6:10 @ Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.

esperanto@2Samuel:6:12 @ Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo.

esperanto@2Samuel:6:14 @ Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.

esperanto@2Samuel:6:15 @ Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado.

esperanto@2Samuel:6:16 @ Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

esperanto@2Samuel:6:17 @ Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

esperanto@2Samuel:6:18 @ Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.

esperanto@2Samuel:6:19 @ Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris cxiu al sia domo.

esperanto@2Samuel:6:20 @ Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris:Kiel majesta estis hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!

esperanto@2Samuel:6:21 @ Sed David diris al Mihxal:Antaux la Eternulo, kiu preferis min antaux via patro kaj antaux lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaux la Eternulo mi ludis.

esperanto@2Samuel:6:22 @ Kaj mi senvalorigos min ankoraux pli ol tio, kaj mi humiligos min antaux miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.

esperanto@2Samuel:6:23 @ Kaj Mihxal, la filino de Saul, ne havis infanojn gxis la tago de sxia morto.

esperanto@2Samuel:7:2 @ la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.

esperanto@2Samuel:7:3 @ Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi.

esperanto@2Samuel:7:5 @ Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diris la Eternulo:CXu vi konstruos al Mi domon por Mia logxado?

esperanto@2Samuel:7:7 @ Kien ajn Mi iris kun cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

esperanto@2Samuel:7:8 @ Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin el sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

esperanto@2Samuel:7:9 @ kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

esperanto@2Samuel:7:10 @ kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis gxin, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos gxin, kiel antauxe;

esperanto@2Samuel:7:11 @ kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:12 @ Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.

esperanto@2Samuel:7:15 @ Kaj Mia favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul, kiun Mi forigis antaux vi.

esperanto@2Samuel:7:16 @ Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaux vi; via trono estos fortikigita por eterne.

esperanto@2Samuel:7:17 @ Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

esperanto@2Samuel:7:18 @ Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

esperanto@2Samuel:7:19 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:20 @ Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.

esperanto@2Samuel:7:21 @ Pro Via vorto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri al Via sklavo.

esperanto@2Samuel:7:22 @ Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

esperanto@2Samuel:7:23 @ Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandajxojn por Vi kaj timindajxojn por Via tero, antaux Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de gxiaj popoloj kaj gxiaj dioj?

esperanto@2Samuel:7:24 @ Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke gxi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

esperanto@2Samuel:7:25 @ Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

esperanto@2Samuel:7:26 @ Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaux Vi.

esperanto@2Samuel:7:27 @ CXar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante:Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon.

esperanto@2Samuel:7:28 @ Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo cxi tiun bonajxon.

esperanto@2Samuel:7:29 @ Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

esperanto@2Samuel:8:1 @ Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@2Samuel:8:2 @ Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

esperanto@2Samuel:8:3 @ Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

esperanto@2Samuel:8:4 @ Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

esperanto@2Samuel:8:5 @ La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

esperanto@2Samuel:8:6 @ Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@2Samuel:8:7 @ Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:8:8 @ Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro.

esperanto@2Samuel:8:9 @ Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,

esperanto@2Samuel:8:10 @ tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.

esperanto@2Samuel:8:11 @ Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis:

esperanto@2Samuel:8:12 @ de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba.

esperanto@2Samuel:8:13 @ Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.

esperanto@2Samuel:8:14 @ Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@2Samuel:8:15 @ Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

esperanto@2Samuel:8:18 @ Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

esperanto@2Samuel:9:1 @ Kaj David diris:CXu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan?

esperanto@2Samuel:9:2 @ El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la regxo diris al li:CXu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:5 @ Tiam la regxo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar.

esperanto@2Samuel:9:6 @ Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis. Kaj David diris:Mefibosxet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:7 @ Kaj David diris al li:Ne timu, cxar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi cxiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi mangxados cxiam cxe mia tablo.

esperanto@2Samuel:9:8 @ Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?

esperanto@2Samuel:9:9 @ Kaj la regxo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:CXion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;

esperanto@2Samuel:9:10 @ prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por mangxado; sed Mefibosxet, filo de via sinjoro, mangxados cxiam cxe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.

esperanto@2Samuel:9:11 @ Kaj Ciba diris al la regxo:CXion, kion mia sinjoro la regxo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefibosxet mangxados cxe mia tablo egale al la filoj de la regxo.

esperanto@2Samuel:9:12 @ Mefibosxet havis malgrandan filon, kies nomo estis Mihxa. Kaj cxiuj, kiuj logxis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefibosxet.

esperanto@2Samuel:10:2 @ Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:10:3 @ Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?

esperanto@2Samuel:10:4 @ Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

esperanto@2Samuel:10:5 @ Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

esperanto@2Samuel:10:6 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.

esperanto@2Samuel:10:7 @ Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.

esperanto@2Samuel:10:8 @ Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo.

esperanto@2Samuel:10:9 @ Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;

esperanto@2Samuel:10:11 @ Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.

esperanto@2Samuel:10:14 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:10:15 @ Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko.

esperanto@2Samuel:10:17 @ Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li.

esperanto@2Samuel:10:18 @ Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.

esperanto@2Samuel:10:19 @ Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:11:1 @ Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

esperanto@2Samuel:11:2 @ Okazis, ke vespere David levigxis de sia kusxejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la regxa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.

esperanto@2Samuel:11:3 @ Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke sxi estas Bat-SXeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la HXetido.

esperanto@2Samuel:11:4 @ Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia malpureco, sxi revenis en sian domon.

esperanto@2Samuel:11:5 @ Kaj la virino gravedigxis, kaj sxi sendis, por sciigi Davidon, dirante:Mi gravedigxis.

esperanto@2Samuel:11:6 @ Tiam David sendis al Joab, por diri:Sendu al mi Urijan, la HXetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.

esperanto@2Samuel:11:7 @ Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.

esperanto@2Samuel:11:8 @ Kaj David diris al Urija:Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la regxo, kaj lin sekvis donacoj de la regxo.

esperanto@2Samuel:11:10 @ Kaj oni raportis al David, dirante:Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija:Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?

esperanto@2Samuel:11:11 @ Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.

esperanto@2Samuel:11:12 @ Tiam David diris al Urija:Restu cxi tie ankoraux hodiaux, kaj morgaux mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.

esperanto@2Samuel:11:13 @ Kaj David invitis lin, ke li mangxu kaj trinku cxe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kusxejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.

esperanto@2Samuel:11:14 @ Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.

esperanto@2Samuel:11:16 @ Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.

esperanto@2Samuel:11:17 @ Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.

esperanto@2Samuel:11:18 @ Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.

esperanto@2Samuel:11:19 @ Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,

esperanto@2Samuel:11:20 @ kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?

esperanto@2Samuel:11:21 @ kiu mortigis Abimelehxon, filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la muro? tiam diru:Ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

esperanto@2Samuel:11:22 @ La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por kio sendis lin Joab.

esperanto@2Samuel:11:23 @ Kaj la sendito diris al David:Kiam tiuj homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;

esperanto@2Samuel:11:24 @ tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la regxo, kaj ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

esperanto@2Samuel:11:25 @ Tiam David diris al la sendito:Tiel diru al Joab:Ne afliktigxu pro tio, ke la glavo formangxas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraux la urbo kaj detruu gxin, kaj estu kuragxa.

esperanto@2Samuel:11:27 @ Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.

esperanto@2Samuel:12:1 @ Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;

esperanto@2Samuel:12:2 @ la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da bovoj;

esperanto@2Samuel:12:3 @ kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino.

esperanto@2Samuel:12:4 @ Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li.

esperanto@2Samuel:12:5 @ Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;

esperanto@2Samuel:12:7 @ Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,

esperanto@2Samuel:12:8 @ kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian.

esperanto@2Samuel:12:9 @ Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.

esperanto@2Samuel:12:10 @ Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino.

esperanto@2Samuel:12:11 @ Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno.

esperanto@2Samuel:12:12 @ CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno.

esperanto@2Samuel:12:13 @ Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

esperanto@2Samuel:12:14 @ sed cxar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskigxis al vi, mortos.

esperanto@2Samuel:12:15 @ Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj gxi dangxere malsanigxis.

esperanto@2Samuel:12:16 @ Kaj David ekpregxis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.

esperanto@2Samuel:12:17 @ Kaj ekinsistis super li la plejagxuloj de lia domo, por igi lin levigxi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne mangxis kun ili.

esperanto@2Samuel:12:18 @ En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; cxar ili pensis:Jen dum la infano ankoraux vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.

esperanto@2Samuel:12:19 @ Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj:CXu la infano mortis? Kaj ili respondis:GXi mortis.

esperanto@2Samuel:12:20 @ Tiam David levigxis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj sxangxis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorklinigxis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li mangxis.

esperanto@2Samuel:12:21 @ Tiam diris al li liaj servantoj:Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi levigxis kaj mangxis!

esperanto@2Samuel:12:22 @ Kaj li respondis:Dum la infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis:Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.

esperanto@2Samuel:12:24 @ Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.

esperanto@2Samuel:12:27 @ Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;

esperanto@2Samuel:12:29 @ Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.

esperanto@2Samuel:12:30 @ Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

esperanto@2Samuel:12:31 @ Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:13:1 @ Poste okazis jeno:Absxalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; sxin ekamis Amnon, filo de David.

esperanto@2Samuel:13:2 @ Kaj Amnon suferis multe kaj preskaux malsanigxis pro sia fratino Tamar; cxar sxi estis virgulino, kaj al Amnon sxajnis malfacile fari ion al sxi.

esperanto@2Samuel:13:3 @ Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de SXimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre sagxa.

esperanto@2Samuel:13:4 @ Kaj li diris al li:Kial vi tiel malgrasigxas, ho regxido, kun cxiu tago? cxu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li:Tamaron, fratinon de mia frato Absxalom, mi amas.

esperanto@2Samuel:13:5 @ Tiam Jonadab diris al li:Kusxigxu en vian liton, kaj sxajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li:Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj sxi donu al mi mangxi kaj sxi pretigu antaux mi la mangxajxon, por ke mi vidu kaj mi mangxu el sxiaj manoj.

esperanto@2Samuel:13:6 @ Amnon kusxigxis, kaj sxajnigis sin malsana; kaj venis la regxo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la regxo:Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke sxi pretigu antaux miaj okuloj du kuketojn, por ke mi mangxu el sxiaj manoj.

esperanto@2Samuel:13:7 @ Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri:Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li mangxajxon.

esperanto@2Samuel:13:10 @ Tiam Amnon diris al Tamar:Alportu la mangxajxon en la internan cxambron, por ke mi mangxu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn sxi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan cxambron.

esperanto@2Samuel:13:13 @ Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi farigxus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la regxo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi.

esperanto@2Samuel:13:15 @ Post tio Amnon ekmalamis sxin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al sxi, ol la amo, kiun li antauxe havis por sxi. Kaj Amnon diris al sxi:Levigxu, foriru.

esperanto@2Samuel:13:16 @ Kaj sxi diris al li:Se vi forpelas min, tiam cxi tiu granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi. Sed li ne volis auxskulti sxin.

esperanto@2Samuel:13:18 @ SXi havis sur si diverskoloran veston, cxar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la regxo. Kaj lia servanto elkondukis sxin eksteren kaj sxlosis la pordon post sxi.

esperanto@2Samuel:13:20 @ Kaj diris al sxi sxia frato Absxalom:CXu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktigxu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malgxoja en la domo de sia frato Absxalom.

esperanto@2Samuel:13:21 @ Kiam la regxo David auxdis cxion cxi tion, li tre koleris.

esperanto@2Samuel:13:23 @ Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal- HXacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo.

esperanto@2Samuel:13:24 @ Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo.

esperanto@2Samuel:13:25 @ Sed la regxo diris al Absxalom:Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin.

esperanto@2Samuel:13:26 @ Tiam Absxalom diris:Se ne, tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi?

esperanto@2Samuel:13:28 @ Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.

esperanto@2Samuel:13:29 @ Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.

esperanto@2Samuel:13:30 @ Kiam ili estis ankoraux sur la vojo, al David venis la famo, ke Absxalom mortigis cxiujn filojn de la regxo kaj neniu el ili restis.

esperanto@2Samuel:13:31 @ La regxo levigxis, kaj dissxiris siajn vestojn, kaj kusxigxis sur la tero; kaj cxiuj liaj servantoj staris kun dissxiritaj vestoj.

esperanto@2Samuel:13:32 @ Tiam ekparolis Jonadab, filo de SXimea, frato de David, kaj diris:Mia sinjoro ne diru, ke cxiuj junuloj filoj de la regxo estas mortigitaj; cxar nur Amnon sola mortis; cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.

esperanto@2Samuel:13:34 @ Dume Absxalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantauxa laux la deklivo de la monto.

esperanto@2Samuel:13:35 @ Kaj Jonadab diris al la regxo:Jen la filoj de la regxo venas; kiel via sklavo diris, tiel farigxis.

esperanto@2Samuel:13:36 @ Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.

esperanto@2Samuel:13:37 @ Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.

esperanto@2Samuel:13:39 @ Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom; cxar li konsoligxis pri la morto de Amnon.

esperanto@2Samuel:14:2 @ Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

esperanto@2Samuel:14:4 @ Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo!

esperanto@2Samuel:14:5 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? Kaj sxi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.

esperanto@2Samuel:14:6 @ Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.

esperanto@2Samuel:14:7 @ Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero.

esperanto@2Samuel:14:8 @ Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.

esperanto@2Samuel:14:9 @ Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj.

esperanto@2Samuel:14:10 @ Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux vi, kaj li ne plu tusxos vin.

esperanto@2Samuel:14:11 @ Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron.

esperanto@2Samuel:14:12 @ Kaj la virino diris:Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la regxo. Li diris:Parolu.

esperanto@2Samuel:14:13 @ Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la regxo farigxas kvazaux kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.

esperanto@2Samuel:14:15 @ Nur nun mi venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino;

esperanto@2Samuel:14:16 @ eble la regxo auxskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredajxo de Dio.

esperanto@2Samuel:14:17 @ Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.

esperanto@2Samuel:14:18 @ Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli.

esperanto@2Samuel:14:19 @ Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn.

esperanto@2Samuel:14:20 @ Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

esperanto@2Samuel:14:22 @ Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj dankis la regxon. Kaj Joab diris:Hodiaux via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho regxo, cxar la regxo plenumis la vorton de sia sklavo.

esperanto@2Samuel:14:23 @ Kaj Joab levigxis, kaj iris en Gesxuron, kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:14:24 @ Sed la regxo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizagxon li ne vidu. Kaj Absxalom revenis en sian domon, sed la vizagxon de la regxo li ne vidis.

esperanto@2Samuel:14:27 @ Al Absxalom naskigxis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; sxi estis virino belaspekta.

esperanto@2Samuel:14:28 @ Absxalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizagxon de la regxo li ne vidis.

esperanto@2Samuel:14:31 @ Tiam Joab levigxis, kaj venis al Absxalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?

esperanto@2Samuel:14:32 @ Absxalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu cxi tien, por ke mi sendu vin al la regxo, por demandi, kial mi venis el Gesxur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizagxon de la regxo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.

esperanto@2Samuel:14:33 @ Kaj Joab iris al la regxo, kaj diris al li tion; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon, kiu venis al la regxo, kaj adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo; kaj la regxo kisis Absxalomon.

esperanto@2Samuel:15:1 @ Post tio Absxalom havigis al si cxaron kaj cxevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaux li.

esperanto@2Samuel:15:2 @ Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael,

esperanto@2Samuel:15:3 @ Absxalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo.

esperanto@2Samuel:15:8 @ cxar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.

esperanto@2Samuel:15:9 @ Kaj la regxo diris al li:Iru en paco. Kaj li levigxis, kaj iris HXebronon.

esperanto@2Samuel:15:10 @ Kaj Absxalom sendis esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Absxalom farigxis regxo en HXebron.

esperanto@2Samuel:15:11 @ Kune kun Absxalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante.

esperanto@2Samuel:15:12 @ Kaj Absxalom sendis inviti ankaux Ahxitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la bucxoferojn. Tiam la konspiro plifortigxis, kaj la popolo cxiam pli kaj pli amase iris al Absxalom.

esperanto@2Samuel:15:13 @ Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom.

esperanto@2Samuel:15:14 @ Tiam David diris al cxiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem:Levigxu, kaj ni forkuru, cxar alie ni ne povos savigxi kontraux Absxalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfelicxon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.

esperanto@2Samuel:15:15 @ Kaj la servantoj de la regxo diris al la regxo:Kion ajn elektos nia sinjoro la regxo, ni estas viaj sklavoj.

esperanto@2Samuel:15:16 @ Tiam la regxo kaj lia tuta domo eliris piede, kaj la regxo restigis la dek kromvirinojn, por gardi la domon.

esperanto@2Samuel:15:17 @ Kaj la regxo, kun la tuta popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis cxe malproksima domo.

esperanto@2Samuel:15:18 @ Kaj cxiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj cxiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj cxiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaux la regxo.

esperanto@2Samuel:15:19 @ Kaj la regxo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni? iru returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko.

esperanto@2Samuel:15:20 @ Hieraux vi venis; kaj cxu mi povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi.

esperanto@2Samuel:15:21 @ Sed Itaj respondis al la regxo kaj diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la regxo:nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la regxo, cxu por vivo, cxu por morto, nur tie estos via sklavo.

esperanto@2Samuel:15:22 @ Tiam David diris al Itaj:Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la Gatano, kaj cxiuj liaj viroj, kune kun cxiuj infanoj, kiuj estis kun li.

esperanto@2Samuel:15:24 @ Aperis ankaux Cadok, kune kun cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, gxis preteriris la tuta popolo el la urbo.

esperanto@2Samuel:15:25 @ Kaj la regxo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon;

esperanto@2Samuel:15:26 @ sed se Li diros:Vi ne placxas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel placxas al Li.

esperanto@2Samuel:15:27 @ Kaj la regxo diris al la pastro Cadok:Vi estas antauxvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Ahximaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaux viaj filoj, iru kun vi.

esperanto@2Samuel:15:28 @ Vidu, mi restos sur la ebenajxoj de la dezerto, gxis venos io de vi, por sciigi al mi.

esperanto@2Samuel:15:30 @ Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante.

esperanto@2Samuel:15:31 @ Kiam oni diris al David, ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel.

esperanto@2Samuel:15:32 @ David venis sur la supron, kie oni adorklinigxas al Dio; kaj jen renkonte al li iras HXusxaj, la Arkano; lia vesto estas dissxirita, kaj tero estas sur lia kapo.

esperanto@2Samuel:15:33 @ Kaj David diris al li:Se vi iros kun mi, vi estos por mi sxargxo;

esperanto@2Samuel:15:34 @ sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Absxalom:Mi estos via sklavo, ho regxo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo-tiam vi detruos por mi la konsilon de Ahxitofel.

esperanto@2Samuel:15:35 @ Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj cxion, kion vi auxdos en la domo de la regxo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar.

esperanto@2Samuel:15:36 @ Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Ahximaac cxe Cadok, kaj Jonatan cxe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi cxion, kion vi auxdos.

esperanto@2Samuel:15:37 @ Kaj HXusxaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaux Absxalom venis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:16:1 @ Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.

esperanto@2Samuel:16:2 @ Kaj la regxo diris al Ciba:Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis:La azenoj estas por la domo de la regxo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por mangxi, kaj la vino por trinki por la lacigxintoj en la dezerto.

esperanto@2Samuel:16:3 @ Kaj la regxo diris:Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la regxo:Li sidas en Jerusalem, cxar li diras:Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.

esperanto@2Samuel:16:4 @ Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.

esperanto@2Samuel:16:5 @ Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis.

esperanto@2Samuel:16:6 @ Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David; la tuta popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.

esperanto@2Samuel:16:7 @ Kaj tiel parolis SXimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo!

esperanto@2Samuel:16:8 @ la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo.

esperanto@2Samuel:16:9 @ Tiam Abisxaj, filo de Ceruja, diris al la regxo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la regxon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.

esperanto@2Samuel:16:10 @ Sed la regxo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; cxar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras?

esperanto@2Samuel:16:11 @ Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la Eternulo tion ordonis al li.

esperanto@2Samuel:16:12 @ Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado.

esperanto@2Samuel:16:13 @ Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian vojon. Kaj SXimei iris laux la deklivo de la monto, kontraux li, iris kaj insultis, jxetadis sxtonojn sur lin, kaj sxutadis sur lin teron.

esperanto@2Samuel:16:16 @ Kiam HXusxaj, la Arkano, amiko de David, venis al Absxalom, li diris al Absxalom:Vivu la regxo! vivu la regxo!

esperanto@2Samuel:16:17 @ Kaj Absxalom diris al HXusxaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?

esperanto@2Samuel:16:19 @ Due, kiun mi servos? cxu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.

esperanto@2Samuel:16:20 @ Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.

esperanto@2Samuel:16:21 @ Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.

esperanto@2Samuel:16:22 @ Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:16:23 @ La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.

esperanto@2Samuel:17:1 @ Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto.

esperanto@2Samuel:17:3 @ Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.

esperanto@2Samuel:17:6 @ Kiam HXusxaj venis al Absxalom, Absxalom diris al li:Jen kion diris Ahxitofel; cxu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.

esperanto@2Samuel:17:8 @ Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.

esperanto@2Samuel:17:9 @ Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon,

esperanto@2Samuel:17:10 @ tiam ecx la plej kuragxa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuragxigxos; cxar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.

esperanto@2Samuel:17:11 @ Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer- SXeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.

esperanto@2Samuel:17:12 @ Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos ecx unu.

esperanto@2Samuel:17:16 @ nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon:Ne pasigu cxi tiun nokton sur la ebenajxo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la regxo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li.

esperanto@2Samuel:17:17 @ Jonatan kaj Ahximaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.

esperanto@2Samuel:17:18 @ Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Absxalom; dume ili ambaux rapide iris, kaj venis en Bahxurimon en la domon de unu homo, sur kies korto trovigxis puto, kaj ili malsupreniris tien.

esperanto@2Samuel:17:20 @ Kiam la servantoj de Absxalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Ahximaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili sercxis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.

esperanto@2Samuel:17:21 @ Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la regxo David, kaj diris al David:Levigxu, kaj transiru rapide la akvon, cxar tiel kaj tiel konsilis kontraux vi Ahxitofel.

esperanto@2Samuel:17:22 @ Tiam levigxis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaux la matenigxo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.

esperanto@2Samuel:17:23 @ Kiam Ahxitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, levigxis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

esperanto@2Samuel:17:24 @ Dume David venis en Mahxanaimon, kaj Absxalom transiris Jordanon, li kaj cxiuj viroj de Izrael kun li.

esperanto@2Samuel:17:25 @ Kaj Amasan Absxalom starigis super la militistaro anstataux Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Nahxasx, fratino de Ceruja, patrino de Joab.

esperanto@2Samuel:17:27 @ Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam SXobi, filo de Nahxasx, el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,

esperanto@2Samuel:17:29 @ kaj mielon kaj buteron kaj sxafojn kaj fromagxojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por mangxi; cxar ili diris:La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

esperanto@2Samuel:18:1 @ David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super gxi milestrojn kaj centestrojn.

esperanto@2Samuel:18:2 @ Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abisxaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la regxo diris al la popolo:Mi ankaux iros kun vi.

esperanto@2Samuel:18:3 @ Sed la popolo diris:Ne iru; cxar se ni ecx forkuros, ili ne tre atentos nin; ecx se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.

esperanto@2Samuel:18:4 @ Tiam la regxo diris al ili:Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la regxo starigxis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laux centoj kaj miloj.

esperanto@2Samuel:18:7 @ Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago:falis dudek mil.

esperanto@2Samuel:18:9 @ Kaj Absxalom renkontigxis kun la servantoj de David; Absxalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko, kaj li ekpendis inter la cxielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.

esperanto@2Samuel:18:10 @ Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris:Jen mi vidis Absxalomon, kiu pendas de kverko.

esperanto@2Samuel:18:11 @ Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li:Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek argxentajn monerojn kaj unu zonon.

esperanto@2Samuel:18:12 @ Sed la homo diris al Joab:Se vi donus en miajn manojn ecx mil argxentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraux la filo de la regxo; cxar antaux niaj oreloj la regxo ordonis al vi kaj al Abisxaj kaj al Itaj, dirante:Gardu al mi la junulon Absxalom.

esperanto@2Samuel:18:13 @ Kaj se mi farus falsajxon kontraux mia animo, nenio kasxigxus antaux la regxo, kaj vi starus flanke.

esperanto@2Samuel:18:14 @ Joab diris:Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Absxalom, kiam cxi tiu ankoraux estis vivanta inter la brancxoj de la kverko.

esperanto@2Samuel:18:16 @ Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo cxesis postkuri la Izraelidojn; cxar Joab haltigis la popolon.

esperanto@2Samuel:18:18 @ Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento de Absxalom.

esperanto@2Samuel:18:20 @ Sed Joab diris al li:Ne bona sciiganto vi estos hodiaux; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaux ne sciigu, cxar mortis la filo de la regxo.

esperanto@2Samuel:18:21 @ Kaj Joab diris al Etiopo:Iru, diru al la regxo, kion vi vidis. La Etiopo adorklinigxis antaux Joab kaj ekkuris.

esperanto@2Samuel:18:22 @ Tamen Ahximaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab:Kio ajn estos, permesu ankaux al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.

esperanto@2Samuel:18:24 @ David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.

esperanto@2Samuel:18:26 @ la gardostaranto ekvidis, ke ankoraux alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris:Jen ankoraux iu viro sola kuras. Kaj la regxo diris:Ankaux cxi tiu havas bonan sciigon.

esperanto@2Samuel:18:27 @ La gardostaranto diris:Mi vidas la kuradon de la unua, gxi estas kiel la kurado de Ahximaac, filo de Cadok. Kaj la regxo diris:Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.

esperanto@2Samuel:18:28 @ Kaj Ahximaac ekkriis, kaj diris:Paco al la regxo! Kaj li adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraux mian sinjoron la regxon.

esperanto@2Samuel:18:29 @ Kaj la regxo diris:CXu bone fartas la junulo Absxalom? Ahximaac respondis:Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la regxo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.

esperanto@2Samuel:18:31 @ Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la regxo; la Eternulo hodiaux faris al vi juston kontraux cxiuj, kiuj levigxis kontraux vin.

esperanto@2Samuel:18:32 @ Kaj la regxo diris al la Etiopo:CXu bone fartas la junulo Absxalom? La Etiopo respondis:Kio farigxis al la junulo, tio farigxu al la malamikoj de mia sinjoro la regxo, kaj al cxiuj, kiuj malbonintence levigxis kontraux vin.

esperanto@2Samuel:18:33 @ Tiam la regxo malgxojigxis, kaj li foriris en la superpordegan cxambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis:Mia filo Absxalom, mia filo, mia filo Absxalom! ho, se mi mortus anstataux vi, Absxalom, mia filo, mia filo!

esperanto@2Samuel:19:4 @ Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!

esperanto@2Samuel:19:5 @ Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;

esperanto@2Samuel:19:6 @ cxar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux, ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al vi.

esperanto@2Samuel:19:7 @ Levigxu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; cxar mi jxuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en cxi tiu nokto ne restos ecx unu homo cxe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol cxiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco gxis nun.

esperanto@2Samuel:19:8 @ Tiam la regxo levigxis, kaj sidigxis cxe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante:Jen la regxo sidas cxe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaux la regxon. Sed la Izraelidoj forkuris cxiu en sian tendon.

esperanto@2Samuel:19:9 @ Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!

esperanto@2Samuel:19:10 @ Kaj Absxalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon?

esperanto@2Samuel:19:11 @ Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri:Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda, kaj diru:Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en lian domon?

esperanto@2Samuel:19:12 @ Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la regxo?

esperanto@2Samuel:19:13 @ Kaj al Amasa diru:Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos cxe mi por cxiam militestro anstataux Joab.

esperanto@2Samuel:19:14 @ Kaj li inklinigis la koron de cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la regxo, kaj diris:Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj.

esperanto@2Samuel:19:15 @ Kaj la regxo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la regxo, por akompani la regxon trans Jordanon.

esperanto@2Samuel:19:16 @ Tiam SXimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David.

esperanto@2Samuel:19:17 @ Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaux Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon.

esperanto@2Samuel:19:19 @ Kaj li diris al la regxo:Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la regxo eliris el Jerusalem, kaj la regxo ne metu tion en sian koron.

esperanto@2Samuel:19:20 @ CXar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la regxo.

esperanto@2Samuel:19:22 @ Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?

esperanto@2Samuel:19:23 @ Kaj la regxo diris al SXimei:Vi ne mortos. Kaj la regxo jxuris al li.

esperanto@2Samuel:19:24 @ Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis.

esperanto@2Samuel:19:25 @ Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet?

esperanto@2Samuel:19:26 @ CXi tiu respondis:Mia sinjoro, ho regxo! mia servanto min trompis; cxar via sklavo diris:Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo; cxar via sklavo estas lama.

esperanto@2Samuel:19:27 @ Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi.

esperanto@2Samuel:19:28 @ CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo?

esperanto@2Samuel:19:29 @ Kaj la regxo diris al li:Kial vi parolas ankoraux pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn.

esperanto@2Samuel:19:32 @ Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata.

esperanto@2Samuel:19:33 @ Kaj la regxo diris al Barzilaj:Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem.

esperanto@2Samuel:19:34 @ Sed Barzilaj diris al la regxo:Kiel longe mi havas ankoraux por vivi, ke mi iru kun la regxo Jerusalemon?

esperanto@2Samuel:19:35 @ Mi havas nun la agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo?

esperanto@2Samuel:19:36 @ Iomete iros via sklavo kun la regxo trans Jordanon; por kio la regxo volas rekompenci min per tia rekompenco?

esperanto@2Samuel:19:37 @ Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, cxe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la regxo; kaj faru por li tion, kio placxos al vi.

esperanto@2Samuel:19:38 @ Kaj la regxo diris:Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj cxion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi.

esperanto@2Samuel:19:41 @ Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo, kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li?

esperanto@2Samuel:19:42 @ Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis al ni donacojn?

esperanto@2Samuel:19:43 @ Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

esperanto@2Samuel:20:1 @ Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis SXeba, filo de Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj:iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.

esperanto@2Samuel:20:2 @ Kaj cxiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis SXeban, filon de Bihxri; sed la Judoj restis fidelaj al sia regxo, de Jordan gxis Jerusalem.

esperanto@2Samuel:20:3 @ Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.

esperanto@2Samuel:20:4 @ Kaj la regxo diris al Amasa:Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaux venu cxi tien.

esperanto@2Samuel:20:6 @ Tiam David diris al Abisxaj:Nun SXeba, filo de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj okuloj.

esperanto@2Samuel:20:7 @ Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj cxiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.

esperanto@2Samuel:20:8 @ Kiam ili estis cxe la granda sxtono, kiu trovigxas en Gibeon, Amasa venis antaux ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur gxi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo cxe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.

esperanto@2Samuel:20:9 @ Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.

esperanto@2Samuel:20:11 @ CXe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris:Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.

esperanto@2Samuel:20:12 @ Amasa kusxis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.

esperanto@2Samuel:20:14 @ CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin.

esperanto@2Samuel:20:16 @ Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.

esperanto@2Samuel:20:17 @ Kiam li alproksimigxis al sxi, la virino diris:CXu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj sxi diris al li:Auxskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi auxskultas.

esperanto@2Samuel:20:19 @ Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:20:21 @ ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-SXeba, filo de Bihxri, estas lia nomo-levis sian manon kontraux la regxon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos jxetita al vi trans la muron.

esperanto@2Samuel:20:22 @ Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.

esperanto@2Samuel:20:26 @ ankaux Ira, la Jairano, estis pastro cxe David.

esperanto@2Samuel:21:1 @ Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.

esperanto@2Samuel:21:3 @ Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberigxu, por ke vi benu la heredajxon de la Eternulo?

esperanto@2Samuel:21:4 @ La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi.

esperanto@2Samuel:21:6 @ oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.

esperanto@2Samuel:21:7 @ Sed la regxo indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.

esperanto@2Samuel:21:8 @ Kaj la regxo prenis Armonin kaj Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul, kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.

esperanto@2Samuel:21:10 @ Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis gxin super si cxe la roko, de la komenco de la rikolto gxis ekpluvis sur ilin el la cxielo; kaj sxi ne permesis, ke la birdoj de la cxielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.

esperanto@2Samuel:21:11 @ Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.

esperanto@2Samuel:21:12 @ Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis ilin el la strato de Bet-SXan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.

esperanto@2Samuel:21:15 @ Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis.

esperanto@2Samuel:21:16 @ Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.

esperanto@2Samuel:21:17 @ Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.

esperanto@2Samuel:21:20 @ Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.

esperanto@2Samuel:21:21 @ Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.

esperanto@2Samuel:21:22 @ Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

esperanto@2Samuel:22:1 @ Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.

esperanto@2Samuel:22:4 @ Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

esperanto@2Samuel:22:8 @ Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la cxielo ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

esperanto@2Samuel:22:9 @ Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

esperanto@2Samuel:22:26 @ Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;

esperanto@2Samuel:22:27 @ Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

esperanto@2Samuel:22:28 @ Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.

esperanto@2Samuel:22:29 @ CXar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.

esperanto@2Samuel:22:30 @ CXar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.

esperanto@2Samuel:22:36 @ Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.

esperanto@2Samuel:22:37 @ Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

esperanto@2Samuel:22:39 @ Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

esperanto@2Samuel:22:40 @ Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

esperanto@2Samuel:22:41 @ Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

esperanto@2Samuel:22:44 @ Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu cxefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

esperanto@2Samuel:22:47 @ Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:

esperanto@2Samuel:22:50 @ Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

esperanto@2Samuel:22:51 @ Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

esperanto@2Samuel:23:1 @ Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jisxaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:

esperanto@2Samuel:23:4 @ Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam levigxas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdajxo el la tero.

esperanto@2Samuel:23:8 @ Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David:sidanta en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.

esperanto@2Samuel:23:9 @ Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Ahxohxido, en la nombro de la tri herooj cxe David. Kiam ili mokis la Filisxtojn kaj kolektigxis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,

esperanto@2Samuel:23:10 @ tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri.

esperanto@2Samuel:23:12 @ tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.

esperanto@2Samuel:23:13 @ Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim.

esperanto@2Samuel:23:14 @ David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

esperanto@2Samuel:23:15 @ Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?

esperanto@2Samuel:23:16 @ Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

esperanto@2Samuel:23:17 @ kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

esperanto@2Samuel:23:18 @ Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

esperanto@2Samuel:23:21 @ Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

esperanto@2Samuel:23:22 @ Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

esperanto@2Samuel:23:23 @ Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

esperanto@2Samuel:24:1 @ La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraux la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraux ili, dirante:Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan.

esperanto@2Samuel:24:3 @ Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?

esperanto@2Samuel:24:7 @ Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba.

esperanto@2Samuel:24:9 @ Kaj Joab transdonis al la regxo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.

esperanto@2Samuel:24:10 @ Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.

esperanto@2Samuel:24:11 @ David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante:

esperanto@2Samuel:24:12 @ Iru kaj diru al David:Tiele diris la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

esperanto@2Samuel:24:13 @ Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li:CXu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto.

esperanto@2Samuel:24:14 @ Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

esperanto@2Samuel:24:16 @ Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

esperanto@2Samuel:24:17 @ Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

esperanto@2Samuel:24:18 @ En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

esperanto@2Samuel:24:19 @ Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo.

esperanto@2Samuel:24:20 @ Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis al la regxo vizagxaltere.

esperanto@2Samuel:24:21 @ Kaj Aravna diris:Por kio mia sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis:Por acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

esperanto@2Samuel:24:22 @ Sed Aravna diris al David:Mia sinjoro la regxo prenu kaj alportu oferojn, kiel placxas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la drasxiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.

esperanto@2Samuel:24:23 @ CXion tion donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, favoru vin.

esperanto@2Samuel:24:24 @ Tamen la regxo diris al Aravna:Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da argxento.

esperanto@2Samuel:24:25 @ Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repacigxis kun la lando; kaj cxesigxis la pesto inter la Izraelidoj.

esperanto@1Kings:1:1 @ La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.

esperanto@1Kings:1:2 @ Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme.

esperanto@1Kings:1:3 @ Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo.

esperanto@1Kings:1:4 @ La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.

esperanto@1Kings:1:5 @ Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li.

esperanto@1Kings:1:6 @ Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom.

esperanto@1Kings:1:8 @ Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.

esperanto@1Kings:1:9 @ Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo.

esperanto@1Kings:1:10 @ Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.

esperanto@1Kings:1:11 @ Kaj Natan diris al Bat-SXeba, patrino de Salomono, jene:CXu vi ne auxdis, ke Adonija, filo de HXagit, farigxis regxo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?

esperanto@1Kings:1:12 @ Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.

esperanto@1Kings:1:13 @ Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo?

esperanto@1Kings:1:14 @ Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.

esperanto@1Kings:1:15 @ Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo.

esperanto@1Kings:1:16 @ Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi?

esperanto@1Kings:1:17 @ Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono.

esperanto@1Kings:1:18 @ Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias.

esperanto@1Kings:1:19 @ Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.

esperanto@1Kings:1:20 @ Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li.

esperanto@1Kings:1:23 @ Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere.

esperanto@1Kings:1:24 @ Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono?

esperanto@1Kings:1:25 @ CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija!

esperanto@1Kings:1:26 @ Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.

esperanto@1Kings:1:27 @ CXu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li?

esperanto@1Kings:1:28 @ Tiam la regxo David respondis kaj diris:Voku al mi Bat-SXeban. Kaj sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo.

esperanto@1Kings:1:29 @ Kaj la regxo jxuris kaj diris:Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el cxiuj malfelicxoj,

esperanto@1Kings:1:30 @ kiel mi jxuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante:Via filo Salomono regxos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataux mi-tiel mi faros hodiaux.

esperanto@1Kings:1:31 @ Tiam Bat-SXeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!

esperanto@1Kings:1:32 @ Kaj la regxo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon.

esperanto@1Kings:1:33 @ Kaj la regxo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Gihxonon.

esperanto@1Kings:1:34 @ Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la regxo Salomono!

esperanto@1Kings:1:37 @ Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David.

esperanto@1Kings:1:38 @ Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj kondukis lin en Gihxonon.

esperanto@1Kings:1:39 @ Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono!

esperanto@1Kings:1:41 @ Tion auxdis Adonija, kaj cxiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la mangxadon; kaj auxdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris:Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?

esperanto@1Kings:1:42 @ Kiam li estis ankoraux parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris:Eniru, cxar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.

esperanto@1Kings:1:43 @ Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija:Jes, nia sinjoro la regxo David faris Salomonon regxo;

esperanto@1Kings:1:45 @ kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin regxo en Gihxon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultigxis; tio estas la bruo, kiun vi auxdis.

esperanto@1Kings:1:47 @ Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli nian sinjoron, la regxon David, dirante:Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la kusxejo.

esperanto@1Kings:1:48 @ Kaj ankaux tiele diris la regxo:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.

esperanto@1Kings:1:49 @ Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de Adonija, kaj foriris cxiu sian vojon.

esperanto@1Kings:1:50 @ Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.

esperanto@1Kings:1:52 @ Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono, tiam li mortos.

esperanto@1Kings:1:53 @ Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.

esperanto@1Kings:2:1 @ Kiam por David alproksimigxis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene:

esperanto@1Kings:2:2 @ Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.

esperanto@1Kings:2:3 @ Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;

esperanto@1Kings:2:4 @ por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

esperanto@1Kings:2:5 @ Ankaux vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj versxis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn sxuojn sur siaj piedoj.

esperanto@1Kings:2:6 @ Agu laux via sagxo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en SXeolon.

esperanto@1Kings:2:7 @ Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi, kiam mi forkuris de via frato Absxalom.

esperanto@1Kings:2:8 @ Kaj jen cxe vi estas SXimei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo.

esperanto@1Kings:2:9 @ Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.

esperanto@1Kings:2:10 @ Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.

esperanto@1Kings:2:11 @ La tempo, kiun David regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.

esperanto@1Kings:2:12 @ Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia regxado tre fortikigxis.

esperanto@1Kings:2:13 @ Adonija, filo de HXagit, venis al Bat-SXeba, patrino de Salomono. SXi diris:CXu kun paco vi venas? Kaj li respondis:Kun paco.

esperanto@1Kings:2:14 @ Kaj li diris:Mi havas aferon al vi. SXi respondis:Parolu.

esperanto@1Kings:2:15 @ Kaj li diris:Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi cxiuj Izraelidoj turnis sian vizagxon, ke mi regxu; sed la regxado deturnigxis kaj transiris al mia frato, cxar de la Eternulo gxi estis destinita al li.

esperanto@1Kings:2:16 @ Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj sxi diris al li:Parolu.

esperanto@1Kings:2:17 @ Kaj li diris:Diru, mi petas, al la regxo Salomono (cxar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la SXunemaninon Abisxag kiel edzinon.

esperanto@1Kings:2:18 @ Kaj Bat-SXeba diris:Bone, mi parolos pri vi kun la regxo.

esperanto@1Kings:2:19 @ Kaj Bat-SXeba venis al la regxo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La regxo levigxis renkonte al sxi kaj adorklinigxis antaux sxi kaj sidigxis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la regxo, kaj sxi sidigxis dekstre de li.

esperanto@1Kings:2:20 @ Kaj sxi diris:Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la regxo diris al sxi:Petu, mia patrino, cxar mi ne rifuzos al vi.

esperanto@1Kings:2:21 @ Kaj sxi diris:La SXunemanino Abisxag estu donata kiel edzino al via frato Adonija.

esperanto@1Kings:2:22 @ Tiam respondis la regxo Salomono kaj diris al sia patrino:Kial vi petas la SXunemaninon Abisxag por Adonija? petu por li ankaux la regxecon, cxar li estas mia pli agxa frato-por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.

esperanto@1Kings:2:23 @ Kaj la regxo Salomono jxuris per la Eternulo, dirante:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraux sia vivo Adonija diris tiujn vortojn.

esperanto@1Kings:2:24 @ Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos mortigita.

esperanto@1Kings:2:26 @ Kaj al la pastro Ebjatar la regxo diris:Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, cxar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaux mia patro David, kaj cxar vi suferis cxion, kion suferis mia patro.

esperanto@1Kings:2:31 @ Tiam la regxo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab versxis.

esperanto@1Kings:2:32 @ La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.

esperanto@1Kings:2:33 @ Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo.

esperanto@1Kings:2:36 @ Kaj la regxo sendis por voki SXimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj logxu tie kaj nenien eliru el tie;

esperanto@1Kings:2:37 @ se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo.

esperanto@1Kings:2:38 @ Kaj SXimei diris al la regxo:Bone; kiel diris mia sinjoro la regxo, tiel via servanto faros. Kaj SXimei logxis en Jerusalem multe da tempo.

esperanto@1Kings:2:39 @ Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.

esperanto@1Kings:2:40 @ Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.

esperanto@1Kings:2:42 @ Tiam la regxo sendis, kaj vokigis SXimein, kaj diris al li:Mi jxurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi:Bona estas tio, kion mi auxdis.

esperanto@1Kings:2:43 @ Kial do vi ne observis la jxuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi?

esperanto@1Kings:2:44 @ Kaj la regxo diris al SXimei:Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo.

esperanto@1Kings:2:45 @ Sed la regxo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaux la Eternulo eterne.

esperanto@1Kings:3:1 @ Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.

esperanto@1Kings:3:3 @ Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laux la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altajxoj.

esperanto@1Kings:3:5 @ En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi.

esperanto@1Kings:3:6 @ Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.

esperanto@1Kings:3:7 @ Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.

esperanto@1Kings:3:8 @ Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.

esperanto@1Kings:3:9 @ Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

esperanto@1Kings:3:11 @ Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi,

esperanto@1Kings:3:12 @ tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

esperanto@1Kings:3:13 @ Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.

esperanto@1Kings:3:14 @ Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.

esperanto@1Kings:3:15 @ Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.

esperanto@1Kings:3:16 @ Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.

esperanto@1Kings:3:17 @ Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo.

esperanto@1Kings:3:18 @ En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.

esperanto@1Kings:3:19 @ Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li.

esperanto@1Kings:3:20 @ Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.

esperanto@1Kings:3:21 @ Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.

esperanto@1Kings:3:22 @ Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.

esperanto@1Kings:3:23 @ Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;

esperanto@1Kings:3:25 @ Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.

esperanto@1Kings:3:26 @ Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.

esperanto@1Kings:3:27 @ Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino.

esperanto@1Kings:3:28 @ Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

esperanto@1Kings:4:7 @ Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn.

esperanto@1Kings:4:13 @ Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;

esperanto@1Kings:4:21 @ Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.

esperanto@1Kings:4:22 @ La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno,

esperanto@1Kings:4:24 @ CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.

esperanto@1Kings:4:25 @ Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.

esperanto@1Kings:4:26 @ Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.

esperanto@1Kings:4:27 @ Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.

esperanto@1Kings:4:32 @ Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.

esperanto@1Kings:5:1 @ HXiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro; cxar HXiram estis amiko de David en la tuta tempo.

esperanto@1Kings:5:3 @ Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin cxirkauxis, gxis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.

esperanto@1Kings:5:5 @ Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante:Via filo, kiun Mi sidigos anstataux vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@1Kings:5:6 @ Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.

esperanto@1Kings:5:7 @ Kiam HXiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj diris:Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon sagxan super tiu grandnombra popolo.

esperanto@1Kings:5:8 @ Kaj HXiram sendis al Salomono, por diri:Mi auxskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.

esperanto@1Kings:5:9 @ Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.

esperanto@1Kings:5:13 @ La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.

esperanto@1Kings:5:15 @ Kaj Salomono havis sepdek mil sxargxoportistojn kaj okdek mil montajn sxtonhakistojn,

esperanto@1Kings:6:2 @ Kaj la domo, kiun la regxo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.

esperanto@1Kings:6:3 @ Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.

esperanto@1Kings:6:6 @ La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.

esperanto@1Kings:6:8 @ La pordo de la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.

esperanto@1Kings:6:10 @ Kaj li konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.

esperanto@1Kings:6:12 @ Koncerne la domon, kiun vi konstruas:se vi irados laux Miaj legxoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,

esperanto@1Kings:6:17 @ Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la templo.

esperanto@1Kings:6:18 @ Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.

esperanto@1Kings:6:20 @ La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.

esperanto@1Kings:6:24 @ Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.

esperanto@1Kings:6:25 @ Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj.

esperanto@1Kings:6:31 @ CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.

esperanto@1Kings:6:36 @ Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.

esperanto@1Kings:7:2 @ Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.

esperanto@1Kings:7:3 @ Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.

esperanto@1Kings:7:4 @ Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.

esperanto@1Kings:7:6 @ Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.

esperanto@1Kings:7:12 @ Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.

esperanto@1Kings:7:14 @ Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.

esperanto@1Kings:7:15 @ Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.

esperanto@1Kings:7:16 @ Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.

esperanto@1Kings:7:18 @ Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.

esperanto@1Kings:7:19 @ La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.

esperanto@1Kings:7:20 @ Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.

esperanto@1Kings:7:23 @ Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

esperanto@1Kings:7:24 @ Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi.

esperanto@1Kings:7:25 @ GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

esperanto@1Kings:7:26 @ GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat’ojn.

esperanto@1Kings:7:27 @ Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.

esperanto@1Kings:7:28 @ Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.

esperanto@1Kings:7:30 @ Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj.

esperanto@1Kings:7:31 @ GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.

esperanto@1Kings:7:37 @ Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.

esperanto@1Kings:7:38 @ Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat’oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.

esperanto@1Kings:7:39 @ Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.

esperanto@1Kings:7:42 @ kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;

esperanto@1Kings:7:49 @ kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;

esperanto@1Kings:7:51 @ Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:1 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@1Kings:8:4 @ Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.

esperanto@1Kings:8:5 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@1Kings:8:7 @ CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.

esperanto@1Kings:8:8 @ Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:8:11 @ Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

esperanto@1Kings:8:13 @ tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.

esperanto@1Kings:8:14 @ Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

esperanto@1Kings:8:15 @ Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

esperanto@1Kings:8:16 @ De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

esperanto@1Kings:8:17 @ Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Kings:8:18 @ Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

esperanto@1Kings:8:19 @ tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@1Kings:8:20 @ Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Kings:8:21 @ Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.

esperanto@1Kings:8:23 @ kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

esperanto@1Kings:8:24 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@1Kings:8:25 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaux Mi, kiel vi iradis antaux Mi.

esperanto@1Kings:8:26 @ Nun, ho Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.

esperanto@1Kings:8:27 @ CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

esperanto@1Kings:8:28 @ Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi hodiaux;

esperanto@1Kings:8:29 @ por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

esperanto@1Kings:8:30 @ Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

esperanto@1Kings:8:31 @ Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:32 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

esperanto@1Kings:8:33 @ Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:34 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.

esperanto@1Kings:8:35 @ Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

esperanto@1Kings:8:36 @ tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

esperanto@1Kings:8:38 @ cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:39 @ Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);

esperanto@1Kings:8:40 @ por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

esperanto@1Kings:8:41 @ Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo

esperanto@1Kings:8:42 @ (cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

esperanto@1Kings:8:43 @ Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

esperanto@1Kings:8:44 @ Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@1Kings:8:46 @ Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman;

esperanto@1Kings:8:47 @ sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

esperanto@1Kings:8:48 @ kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@1Kings:8:49 @ tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;

esperanto@1Kings:8:50 @ kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili.

esperanto@1Kings:8:51 @ CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.

esperanto@1Kings:8:52 @ Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi auxdu ilin pri cxio, pri kio ili vokas al Vi.

esperanto@1Kings:8:53 @ CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

esperanto@1Kings:8:54 @ Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo.

esperanto@1Kings:8:61 @ Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.

esperanto@1Kings:8:66 @ En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

esperanto@1Kings:9:3 @ Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.

esperanto@1Kings:9:4 @ Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:

esperanto@1Kings:9:5 @ tiam Mi fortikigos la tronon de via regxado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

esperanto@1Kings:9:6 @ Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:

esperanto@1Kings:9:7 @ tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.

esperanto@1Kings:9:9 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

esperanto@1Kings:9:13 @ Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:9:19 @ kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

esperanto@1Kings:9:20 @ Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:

esperanto@1Kings:9:21 @ iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:9:23 @ La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.

esperanto@1Kings:9:24 @ La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.

esperanto@1Kings:9:26 @ Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.

esperanto@1Kings:10:1 @ Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.

esperanto@1Kings:10:2 @ Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.

esperanto@1Kings:10:3 @ Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

esperanto@1Kings:10:4 @ Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,

esperanto@1Kings:10:5 @ kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

esperanto@1Kings:10:6 @ Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;

esperanto@1Kings:10:7 @ mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.

esperanto@1Kings:10:8 @ Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.

esperanto@1Kings:10:9 @ Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.

esperanto@1Kings:10:12 @ Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:10:19 @ Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

esperanto@1Kings:10:22 @ CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

esperanto@1Kings:10:24 @ Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.

esperanto@1Kings:10:26 @ Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@1Kings:10:29 @ CXiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

esperanto@1Kings:11:1 @ La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,

esperanto@1Kings:11:2 @ el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo.

esperanto@1Kings:11:3 @ Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.

esperanto@1Kings:11:4 @ En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

esperanto@1Kings:11:5 @ Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj.

esperanto@1Kings:11:6 @ Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.

esperanto@1Kings:11:10 @ kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.

esperanto@1Kings:11:11 @ Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj donos gxin al via servanto.

esperanto@1Kings:11:12 @ Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin forsxiros.

esperanto@1Kings:11:13 @ Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

esperanto@1Kings:11:15 @ Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo

esperanto@1Kings:11:16 @ (cxar ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo);

esperanto@1Kings:11:17 @ tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.

esperanto@1Kings:11:18 @ Ili elmovigxis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al li.

esperanto@1Kings:11:21 @ Kiam Hadad auxdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono:Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.

esperanto@1Kings:11:22 @ Faraono diris al li:CXu io mankas al vi cxe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis:Ne, tamen forliberigu min.

esperanto@1Kings:11:24 @ Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.

esperanto@1Kings:11:25 @ Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.

esperanto@1Kings:11:26 @ Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraux la regxon.

esperanto@1Kings:11:27 @ Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu li levis la manon kontraux la regxon:Salomono konstruis Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David.

esperanto@1Kings:11:28 @ Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.

esperanto@1Kings:11:31 @ Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn

esperanto@1Kings:11:32 @ (sed unu tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael);

esperanto@1Kings:11:33 @ pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.

esperanto@1Kings:11:34 @ Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn.

esperanto@1Kings:11:35 @ Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn;

esperanto@1Kings:11:36 @ kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

esperanto@1Kings:11:37 @ Vin Mi prenos, kaj vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo super Izrael.

esperanto@1Kings:11:38 @ Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.

esperanto@1Kings:11:39 @ Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por cxiam.

esperanto@1Kings:11:40 @ Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al SXisxak, regxo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.

esperanto@1Kings:11:43 @ Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

esperanto@1Kings:12:4 @ Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

esperanto@1Kings:12:6 @ Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?

esperanto@1Kings:12:7 @ Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.

esperanto@1Kings:12:9 @ Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

esperanto@1Kings:12:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@1Kings:12:11 @ tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@1Kings:12:14 @ kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@1Kings:12:16 @ Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

esperanto@1Kings:12:19 @ Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

esperanto@1Kings:12:20 @ Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

esperanto@1Kings:12:24 @ Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@1Kings:12:26 @ Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;

esperanto@1Kings:12:28 @ Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.

esperanto@1Kings:12:31 @ Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.

esperanto@1Kings:12:32 @ Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis.

esperanto@1Kings:12:33 @ Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.

esperanto@1Kings:13:2 @ Kaj li vokis al la altaro laux ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskigxos filo, kies nomo estos Josxija, kaj li bucxos sur vi la pastrojn de la altajxoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.

esperanto@1Kings:13:4 @ Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.

esperanto@1Kings:13:6 @ Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.

esperanto@1Kings:13:7 @ Tiam la regxo diris al la homo de Dio:Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per mangxo, kaj mi donos al vi donacon.

esperanto@1Kings:13:8 @ Sed la homo de Dio diris al la regxo:Ecx se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos akvon en cxi tiu loko;

esperanto@1Kings:13:9 @ cxar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.

esperanto@1Kings:13:14 @ kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li:CXu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris:Mi.

esperanto@1Kings:13:16 @ Sed tiu diris:Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos cxe vi akvon en cxi tiu loko;

esperanto@1Kings:13:17 @ cxar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.

esperanto@1Kings:13:18 @ Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.

esperanto@1Kings:13:21 @ Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi malobeis la busxon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,

esperanto@1Kings:13:22 @ sed vi reiris kaj mangxis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne mangxu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.

esperanto@1Kings:13:25 @ Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu logxis la maljuna profeto.

esperanto@1Kings:13:28 @ Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne mangxis la kadavron kaj ne dissxiris la azenon.

esperanto@1Kings:13:29 @ Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis gxin sur la azenon kaj veturigis gxin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.

esperanto@1Kings:13:32 @ CXar plenumigxos la vorto, kiun li eldiris laux ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri cxiuj domoj de altajxoj, kiuj trovigxas en la urboj de Samario.

esperanto@1Kings:14:2 @ Kaj Jerobeam diris al sia edzino:Levigxu kaj aliaspektigxu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en SXilon; tie trovigxas la profeto Ahxija, kiu antauxdiris al mi, ke mi estos regxo super cxi tiu popolo.

esperanto@1Kings:14:3 @ Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj krucxon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo.

esperanto@1Kings:14:4 @ Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; sxi levigxis kaj iris en SXilon kaj venis en la domon de Ahxija. Ahxija ne povis vidi, cxar liaj okuloj cxesis funkcii pro maljuneco.

esperanto@1Kings:14:5 @ Sed la Eternulo diris al Ahxija:Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, cxar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al sxi; kiam sxi venos, sxi prezentos sin kiel alian personon.

esperanto@1Kings:14:6 @ Kaj kiam Ahxija ekauxdis la sonadon de sxiaj piedoj, kiam sxi eniris en la pordon, li diris:Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.

esperanto@1Kings:14:7 @ Iru, diru al Jerobeam:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,

esperanto@1Kings:14:8 @ kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio placxas al Mi;

esperanto@1Kings:14:9 @ kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian dorson:

esperanto@1Kings:14:10 @ tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino.

esperanto@1Kings:14:12 @ Kaj vi levigxu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.

esperanto@1Kings:14:13 @ Kaj priploros lin cxiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; cxar li sola cxe Jerobeam iros en tombon, cxar en li el la tuta domo de Jerobeam trovigxis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.

esperanto@1Kings:14:17 @ Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.

esperanto@1Kings:14:21 @ Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@1Kings:14:25 @ En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon.

esperanto@1Kings:14:30 @ Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo.

esperanto@1Kings:14:31 @ Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.

esperanto@1Kings:15:3 @ Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

esperanto@1Kings:15:4 @ Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;

esperanto@1Kings:15:5 @ pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.

esperanto@1Kings:15:6 @ Kaj milito estis inter Rehxabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.

esperanto@1Kings:15:8 @ Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa.

esperanto@1Kings:15:11 @ Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David.

esperanto@1Kings:15:14 @ Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.

esperanto@1Kings:15:16 @ Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.

esperanto@1Kings:15:19 @ Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.

esperanto@1Kings:15:24 @ Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.

esperanto@1Kings:15:32 @ Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.

esperanto@1Kings:16:2 @ CXar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,

esperanto@1Kings:16:3 @ tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.

esperanto@1Kings:16:11 @ Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.

esperanto@1Kings:16:18 @ Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,

esperanto@1Kings:16:21 @ Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn:duono de la popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la dua duono aligxis al Omri.

esperanto@1Kings:16:31 @ Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.

esperanto@1Kings:17:1 @ Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.

esperanto@1Kings:17:3 @ Foriru de cxi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kasxu vin cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.

esperanto@1Kings:17:4 @ El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.

esperanto@1Kings:17:6 @ Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.

esperanto@1Kings:17:9 @ Levigxu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon.

esperanto@1Kings:17:10 @ Kaj li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.

esperanto@1Kings:17:11 @ Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.

esperanto@1Kings:17:12 @ Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos.

esperanto@1Kings:17:13 @ Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.

esperanto@1Kings:17:17 @ Post tiu okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri.

esperanto@1Kings:17:18 @ Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!

esperanto@1Kings:17:19 @ Kaj li diris al sxi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton.

esperanto@1Kings:17:20 @ Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! cxu ecx al la vidvino, cxe kiu mi logxas, Vi faros malbonon, mortigante sxian filon?

esperanto@1Kings:17:22 @ Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis.

esperanto@1Kings:17:23 @ Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas.

esperanto@1Kings:17:24 @ Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via busxo estas vera.

esperanto@1Kings:18:1 @ Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos pluvon sur la teron.

esperanto@1Kings:18:4 @ kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)

esperanto@1Kings:18:5 @ Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj.

esperanto@1Kings:18:6 @ Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi gxin:Ahxab iris aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia direkto.

esperanto@1Kings:18:7 @ Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:CXu tio estas vi, mia sinjoro Elija?

esperanto@1Kings:18:8 @ Kaj cxi tiu respondis al li:Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.

esperanto@1Kings:18:9 @ Kaj li diris:Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Ahxab, por ke li mortigu min?

esperanto@1Kings:18:10 @ Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.

esperanto@1Kings:18:11 @ Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.

esperanto@1Kings:18:12 @ Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.

esperanto@1Kings:18:13 @ CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?

esperanto@1Kings:18:14 @ Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie! li ja mortigos min.

esperanto@1Kings:18:15 @ Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li.

esperanto@1Kings:18:17 @ Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li:CXu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?

esperanto@1Kings:18:18 @ Sed li respondis:Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn.

esperanto@1Kings:18:19 @ Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.

esperanto@1Kings:18:21 @ Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.

esperanto@1Kings:18:22 @ Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.

esperanto@1Kings:18:24 @ Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.

esperanto@1Kings:18:25 @ Kaj Elija diris al la profetoj de Baal:Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antauxe, cxar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu.

esperanto@1Kings:18:31 @ Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.

esperanto@1Kings:18:36 @ Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.

esperanto@1Kings:18:37 @ Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.

esperanto@1Kings:18:39 @ Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.

esperanto@1Kings:18:40 @ Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.

esperanto@1Kings:18:42 @ Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn.

esperanto@1Kings:18:44 @ En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Ahxab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo.

esperanto@1Kings:19:2 @ Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili.

esperanto@1Kings:19:3 @ Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.

esperanto@1Kings:19:5 @ Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu.

esperanto@1Kings:19:6 @ Li ekrigardis, kaj jen cxe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi.

esperanto@1Kings:19:7 @ Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo.

esperanto@1Kings:19:8 @ Kaj li levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn gxis HXoreb, la monto de Dio.

esperanto@1Kings:19:9 @ Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras cxi tie, Elija?

esperanto@1Kings:19:10 @ Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

esperanto@1Kings:19:13 @ Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris:Kion vi faras cxi tie, Elija?

esperanto@1Kings:19:14 @ Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

esperanto@1Kings:19:15 @ Kaj la Eternulo diris al li:Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu HXazaelon kiel regxon super Sirio;

esperanto@1Kings:19:16 @ kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi.

esperanto@1Kings:19:17 @ Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.

esperanto@1Kings:19:19 @ Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon.

esperanto@1Kings:19:20 @ Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi?

esperanto@1Kings:19:21 @ Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

esperanto@1Kings:20:3 @ kaj dirigis al li:Tiele diras Ben-Hadad:Via argxento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.

esperanto@1Kings:20:4 @ Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi, kaj cxio, kion mi havas.

esperanto@1Kings:20:5 @ La senditoj venis denove, kaj diris:Tiele diras Ben-Hadad:CXar mi sendis al vi, por diri, ke vian argxenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,

esperanto@1Kings:20:6 @ tial morgaux en cxi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili trasercxu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke cxion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.

esperanto@1Kings:20:9 @ Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la regxo:CXion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.

esperanto@1Kings:20:12 @ Kiam Ben-Hadad auxdis tiujn vortojn, dum li kaj la regxoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:Arangxu vin. Kaj ili arangxis sin kontraux la urbo.

esperanto@1Kings:20:13 @ Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@1Kings:20:14 @ Kaj Ahxab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi.

esperanto@1Kings:20:17 @ Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.

esperanto@1Kings:20:18 @ Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.

esperanto@1Kings:20:20 @ Kaj ili batis cxiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, regxo de Sirio, savis sin sur cxevalo kun la rajdistoj.

esperanto@1Kings:20:22 @ Kaj aliris la profeto al la regxo de Izrael, kaj diris al li:Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio iros kontraux vin.

esperanto@1Kings:20:25 @ kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel.

esperanto@1Kings:20:27 @ Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.

esperanto@1Kings:20:28 @ Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@1Kings:20:31 @ Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.

esperanto@1Kings:20:32 @ Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato.

esperanto@1Kings:20:33 @ La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.

esperanto@1Kings:20:34 @ Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

esperanto@1Kings:20:35 @ Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.

esperanto@1Kings:20:36 @ Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.

esperanto@1Kings:20:37 @ Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.

esperanto@1Kings:20:39 @ Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.

esperanto@1Kings:20:40 @ Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la regxo de Izrael diris al li:Tio estas via verdikto, vi mem decidis.

esperanto@1Kings:20:42 @ Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.

esperanto@1Kings:21:1 @ Post tiu historio okazis jeno:Nabot, Jizreelano, havis vinbergxardenon en Jizreel, apud la palaco de Ahxab, regxo de Samario.

esperanto@1Kings:21:2 @ Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante:Donu al mi vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno, cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi per argxento gxian prezon.

esperanto@1Kings:21:3 @ Sed Nabot diris al Ahxab:La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredajxon de miaj patroj.

esperanto@1Kings:21:4 @ Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante:Mi ne donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.

esperanto@1Kings:21:5 @ Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?

esperanto@1Kings:21:6 @ Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon.

esperanto@1Kings:21:7 @ Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano.

esperanto@1Kings:21:10 @ kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.

esperanto@1Kings:21:11 @ Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.

esperanto@1Kings:21:13 @ Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.

esperanto@1Kings:21:15 @ Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.

esperanto@1Kings:21:16 @ Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis, Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi gxin.

esperanto@1Kings:21:18 @ Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin;

esperanto@1Kings:21:19 @ kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon.

esperanto@1Kings:21:20 @ Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

esperanto@1Kings:21:21 @ Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

esperanto@1Kings:21:22 @ Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.

esperanto@1Kings:21:29 @ CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

esperanto@1Kings:22:3 @ La regxo de Izrael diris al siaj servantoj:CXu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni gxin el la manoj de la regxo de Sirio!

esperanto@1Kings:22:4 @ Kaj li diris al Jehosxafat:CXu vi iros kun mi milite kontraux Ramoton en Gilead? Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

esperanto@1Kings:22:7 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

esperanto@1Kings:22:11 @ Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

esperanto@1Kings:22:13 @ La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

esperanto@1Kings:22:14 @ Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.

esperanto@1Kings:22:16 @ Kaj la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Kings:22:17 @ Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

esperanto@1Kings:22:18 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

esperanto@1Kings:22:19 @ Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.

esperanto@1Kings:22:22 @ Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

esperanto@1Kings:22:23 @ Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

esperanto@1Kings:22:24 @ Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

esperanto@1Kings:22:25 @ Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

esperanto@1Kings:22:28 @ Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

esperanto@1Kings:22:30 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.

esperanto@1Kings:22:32 @ Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.

esperanto@1Kings:22:33 @ Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

esperanto@1Kings:22:34 @ Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj pafe trafis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

esperanto@1Kings:22:38 @ Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.

esperanto@1Kings:22:42 @ Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

esperanto@1Kings:22:44 @ Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.

esperanto@1Kings:22:46 @ La lastan kvanton da malcxastistoj, kiuj restis ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.

esperanto@1Kings:22:48 @ Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.

esperanto@1Kings:22:49 @ Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.

esperanto@1Kings:22:50 @ Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

esperanto@2Kings:1:3 @ Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario, kaj diru al ili:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?

esperanto@2Kings:1:4 @ Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.

esperanto@2Kings:1:5 @ Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis?

esperanto@2Kings:1:6 @ Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

esperanto@2Kings:1:7 @ Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?

esperanto@2Kings:1:9 @ Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru.

esperanto@2Kings:1:10 @ Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

esperanto@2Kings:1:11 @ Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide.

esperanto@2Kings:1:12 @ Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

esperanto@2Kings:1:13 @ Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj.

esperanto@2Kings:1:14 @ Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj.

esperanto@2Kings:1:15 @ Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.

esperanto@2Kings:1:16 @ Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

esperanto@2Kings:1:17 @ Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar li ne havis filon.

esperanto@2Kings:2:1 @ Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon, Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.

esperanto@2Kings:2:2 @ Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.

esperanto@2Kings:2:3 @ Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.

esperanto@2Kings:2:4 @ Kaj Elija diris al li:Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.

esperanto@2Kings:2:5 @ Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.

esperanto@2Kings:2:6 @ Kaj Elija diris al li:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.

esperanto@2Kings:2:7 @ Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.

esperanto@2Kings:2:8 @ Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.

esperanto@2Kings:2:9 @ Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.

esperanto@2Kings:2:10 @ Kaj tiu diris:Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.

esperanto@2Kings:2:12 @ Elisxa vidis, kaj ekkriis:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en du pecojn.

esperanto@2Kings:2:13 @ Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.

esperanto@2Kings:2:14 @ Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.

esperanto@2Kings:2:15 @ Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.

esperanto@2Kings:2:16 @ Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj trovigxas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.

esperanto@2Kings:2:17 @ Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.

esperanto@2Kings:2:18 @ Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.

esperanto@2Kings:2:19 @ Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa:Jen do la logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.

esperanto@2Kings:2:24 @ Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn.

esperanto@2Kings:3:4 @ Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun ilia lano.

esperanto@2Kings:3:7 @ Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri:La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

esperanto@2Kings:3:9 @ Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.

esperanto@2Kings:3:11 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.

esperanto@2Kings:3:13 @ Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

esperanto@2Kings:3:14 @ Tiam Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.

esperanto@2Kings:3:17 @ CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.

esperanto@2Kings:3:18 @ Sed cxi tio ne suficxos al la Eternulo; Li transdonos ankaux Moabon en viajn manojn.

esperanto@2Kings:3:19 @ Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj.

esperanto@2Kings:3:21 @ CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.

esperanto@2Kings:3:22 @ Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango.

esperanto@2Kings:3:24 @ Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.

esperanto@2Kings:3:26 @ Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.

esperanto@2Kings:4:1 @ Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.

esperanto@2Kings:4:2 @ Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.

esperanto@2Kings:4:3 @ Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.

esperanto@2Kings:4:4 @ Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.

esperanto@2Kings:4:7 @ Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.

esperanto@2Kings:4:8 @ Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.

esperanto@2Kings:4:13 @ Kaj li diris al li:Diru al sxi:Jen vi prizorgis por ni cxion cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas ion diri al la regxo aux al la militestro? Sed sxi respondis:Mi logxas ja meze de mia popolo.

esperanto@2Kings:4:16 @ Kaj li diris:Post unu jaro en cxi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj sxi diris:Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.

esperanto@2Kings:4:17 @ Sed la virino gravedigxis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al sxi Elisxa.

esperanto@2Kings:4:23 @ Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.

esperanto@2Kings:4:24 @ Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.

esperanto@2Kings:4:25 @ Kaj sxi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio sxin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Gehxazi:Jen estas tiu SXunemanino;

esperanto@2Kings:4:26 @ kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi:Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? SXi diris:Ni fartas bone.

esperanto@2Kings:4:29 @ Kaj li diris al Gehxazi:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizagxon de la knabo.

esperanto@2Kings:4:30 @ Sed la patrino de la knabo diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.

esperanto@2Kings:4:31 @ Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxon de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante:La knabo ne vekigxis.

esperanto@2Kings:4:32 @ Tiam Elisxa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kusxigita sur lia lito.

esperanto@2Kings:4:35 @ Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.

esperanto@2Kings:4:36 @ Tiam li vokis Gehxazin, kaj diris:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj li vokis sxin, kaj sxi venis al li, kaj li diris:Prenu vian filon.

esperanto@2Kings:4:39 @ Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.

esperanto@2Kings:4:40 @ Kaj ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj ekmangxis el la supo, ili ekkriis kaj diris:Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.

esperanto@2Kings:5:6 @ Kaj li alportis al la regxo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite:Kune kun cxi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.

esperanto@2Kings:5:7 @ Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:CXu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.

esperanto@2Kings:5:8 @ Kiam Elisxa, la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael dissxiris siajn vestojn, li sendis al la regxo, por diri:Kial vi dissxiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.

esperanto@2Kings:5:10 @ Kaj Elisxa sendis al li senditon, por diri:Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renovigxos via korpo kaj vi farigxos pura.

esperanto@2Kings:5:12 @ CXu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.

esperanto@2Kings:5:13 @ Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura!

esperanto@2Kings:5:14 @ Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.

esperanto@2Kings:5:15 @ Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom cxe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.

esperanto@2Kings:5:16 @ Sed tiu diris:Kiel vivas la Eternulo, antaux kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis cxe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.

esperanto@2Kings:5:17 @ Tiam Naaman diris:Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; cxar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek bucxoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.

esperanto@2Kings:5:18 @ Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton:kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorklinigxi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorklinigxos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.

esperanto@2Kings:5:20 @ Gehxazi, la junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.

esperanto@2Kings:5:21 @ Kaj Gehxazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la cxaro renkonte al li, kaj diris:CXu la farto estas bona?

esperanto@2Kings:5:25 @ Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris.

esperanto@2Kings:5:26 @ Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?

esperanto@2Kings:5:27 @ La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

esperanto@2Kings:6:1 @ La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;

esperanto@2Kings:6:3 @ Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.

esperanto@2Kings:6:9 @ Tiam la homo de Dio sendis al la regxo de Izrael, por diri:Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, cxar tie staras la Sirianoj.

esperanto@2Kings:6:11 @ Maltrankviligxis la koro de la regxo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili:CXu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la regxo de Izrael?

esperanto@2Kings:6:12 @ Tiam diris unu el liaj servantoj:Ne, mia sinjoro, ho regxo! sed la profeto Elisxa, kiu estas en Izrael, raportas al la regxo de Izrael ecx tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormocxambro.

esperanto@2Kings:6:15 @ Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?

esperanto@2Kings:6:17 @ Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

esperanto@2Kings:6:19 @ Kaj Elisxa diris al ili:GXi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.

esperanto@2Kings:6:20 @ Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.

esperanto@2Kings:6:21 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Elisxa, kiam li ekvidis ilin:CXu mi ne mortigu ilin? cxu mi ne mortigu ilin, mia patro?

esperanto@2Kings:6:22 @ Sed li diris:Ne mortigu; cxu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaux ilin panon kaj akvon; ili mangxu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.

esperanto@2Kings:6:25 @ Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.

esperanto@2Kings:6:26 @ Unu fojon la regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante:Helpu, mia sinjoro, ho regxo!

esperanto@2Kings:6:27 @ Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo?

esperanto@2Kings:6:28 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? SXi respondis:CXi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux.

esperanto@2Kings:6:29 @ Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon.

esperanto@2Kings:6:30 @ Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo.

esperanto@2Kings:6:32 @ Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li, li diris al la plejagxuloj:CXu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li.

esperanto@2Kings:7:2 @ Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la regxo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj tiu diris:Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

esperanto@2Kings:7:4 @ Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos cxi tie, ni ankaux mortos; ni iru do kaj jxetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.

esperanto@2Kings:7:5 @ Kaj ili levigxis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.

esperanto@2Kings:7:7 @ Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.

esperanto@2Kings:7:10 @ Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.

esperanto@2Kings:7:12 @ Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj:Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kasxi sin sur la kampo, pensante:Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.

esperanto@2Kings:7:13 @ Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris:Oni prenu do kvin el la restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aux kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.

esperanto@2Kings:7:15 @ Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo.

esperanto@2Kings:7:19 @ tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj li diris:Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

esperanto@2Kings:8:1 @ Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj.

esperanto@2Kings:8:2 @ Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn.

esperanto@2Kings:8:3 @ Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo.

esperanto@2Kings:8:5 @ Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.

esperanto@2Kings:8:6 @ Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.

esperanto@2Kings:8:8 @ Tiam la regxo diris al HXazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.

esperanto@2Kings:8:9 @ Kaj HXazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:CXu mi resanigxos de cxi tiu malsano?

esperanto@2Kings:8:10 @ Kaj Elisxa diris al li:Iru, diru al li:Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.

esperanto@2Kings:8:12 @ HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.

esperanto@2Kings:8:13 @ HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.

esperanto@2Kings:8:14 @ Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.

esperanto@2Kings:8:15 @ Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.

esperanto@2Kings:8:16 @ En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo.

esperanto@2Kings:8:17 @ Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Kings:8:19 @ Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

esperanto@2Kings:8:21 @ Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.

esperanto@2Kings:8:24 @ Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.

esperanto@2Kings:8:26 @ La agxon de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael.

esperanto@2Kings:8:29 @ Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

esperanto@2Kings:9:1 @ La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.

esperanto@2Kings:9:2 @ Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.

esperanto@2Kings:9:3 @ Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.

esperanto@2Kings:9:5 @ Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.

esperanto@2Kings:9:6 @ Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.

esperanto@2Kings:9:7 @ Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel.

esperanto@2Kings:9:8 @ Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

esperanto@2Kings:9:11 @ Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.

esperanto@2Kings:9:12 @ Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.

esperanto@2Kings:9:13 @ Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo.

esperanto@2Kings:9:15 @ Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.

esperanto@2Kings:9:16 @ Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon.

esperanto@2Kings:9:17 @ La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris:Mi vidas amason. Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili, por ke li demandu, cxu cxio estas en ordo.

esperanto@2Kings:9:18 @ Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis.

esperanto@2Kings:9:19 @ Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.

esperanto@2Kings:9:22 @ Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:CXu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj?

esperanto@2Kings:9:25 @ Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon:

esperanto@2Kings:9:26 @ Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@2Kings:9:27 @ Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.

esperanto@2Kings:9:28 @ Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.

esperanto@2Kings:9:32 @ Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris:Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj.

esperanto@2Kings:9:35 @ Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.

esperanto@2Kings:10:1 @ Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta enhavo:

esperanto@2Kings:10:2 @ Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:

esperanto@2Kings:10:3 @ tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.

esperanto@2Kings:10:4 @ Sed ili tre forte ektimis, kaj diris:Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros?

esperanto@2Kings:10:5 @ Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.

esperanto@2Kings:10:6 @ Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo:Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaux en cxi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da regxidoj estis sepdek homoj cxe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.

esperanto@2Kings:10:9 @ Matene li eliris kaj starigxis, kaj diris al la tuta popolo:Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraux mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis cxiujn cxi tiujn?

esperanto@2Kings:10:11 @ Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.

esperanto@2Kings:10:12 @ Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj,

esperanto@2Kings:10:13 @ Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris:Kiuj vi estas? Ili respondis:Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj de la regxino.

esperanto@2Kings:10:14 @ Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.

esperanto@2Kings:10:15 @ De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.

esperanto@2Kings:10:18 @ Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;

esperanto@2Kings:10:19 @ kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.

esperanto@2Kings:10:23 @ Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.

esperanto@2Kings:10:24 @ Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.

esperanto@2Kings:10:29 @ Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Daniel.

esperanto@2Kings:10:30 @ Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.

esperanto@2Kings:11:1 @ Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.

esperanto@2Kings:11:5 @ Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la regxo;

esperanto@2Kings:11:7 @ Du partoj el vi cxiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon cxe la regxo en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:8 @ Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.

esperanto@2Kings:11:10 @ La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn, kiuj apartenis al la regxo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:12 @ Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis:Vivu la regxo!

esperanto@2Kings:11:14 @ Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono, laux la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

esperanto@2Kings:11:15 @ Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Oni ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:11:20 @ Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa domo.

esperanto@2Kings:11:21 @ La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.

esperanto@2Kings:12:2 @ Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.

esperanto@2Kings:12:5 @ la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.

esperanto@2Kings:12:7 @ la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo.

esperanto@2Kings:12:10 @ CXiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:12:11 @ Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,

esperanto@2Kings:12:12 @ kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.

esperanto@2Kings:12:14 @ sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.

esperanto@2Kings:12:18 @ Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.

esperanto@2Kings:12:20 @ Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.

esperanto@2Kings:12:21 @ Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.

esperanto@2Kings:13:4 @ Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio.

esperanto@2Kings:13:6 @ Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)

esperanto@2Kings:13:7 @ Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.

esperanto@2Kings:13:11 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.

esperanto@2Kings:13:16 @ Kaj li diris al la regxo de Izrael:Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Elisxa metis siajn manojn sur la manojn de la regxo,

esperanto@2Kings:13:17 @ kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Elisxa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.

esperanto@2Kings:13:19 @ Tiam ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn gxis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.

esperanto@2Kings:13:21 @ Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.

esperanto@2Kings:13:22 @ HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz.

esperanto@2Kings:13:23 @ Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.

esperanto@2Kings:14:2 @ Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.

esperanto@2Kings:14:3 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.

esperanto@2Kings:14:9 @ Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.

esperanto@2Kings:14:10 @ Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

esperanto@2Kings:14:14 @ Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

esperanto@2Kings:14:17 @ Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.

esperanto@2Kings:14:20 @ Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.

esperanto@2Kings:14:21 @ Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

esperanto@2Kings:14:23 @ En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, en Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn.

esperanto@2Kings:14:26 @ CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.

esperanto@2Kings:14:27 @ La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.

esperanto@2Kings:15:2 @ Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.

esperanto@2Kings:15:7 @ Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.

esperanto@2Kings:15:12 @ Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael gxis la kvara generacio. Tiel farigxis.

esperanto@2Kings:15:18 @ Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:15:20 @ Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.

esperanto@2Kings:15:23 @ En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn.

esperanto@2Kings:15:25 @ Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

esperanto@2Kings:15:27 @ En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn.

esperanto@2Kings:15:33 @ Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

esperanto@2Kings:15:38 @ Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

esperanto@2Kings:16:2 @ La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.

esperanto@2Kings:16:5 @ Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni.

esperanto@2Kings:16:7 @ Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi.

esperanto@2Kings:16:8 @ Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:16:10 @ La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo.

esperanto@2Kings:16:12 @ Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon

esperanto@2Kings:16:14 @ Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde.

esperanto@2Kings:16:20 @ Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.

esperanto@2Kings:17:13 @ Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.

esperanto@2Kings:17:15 @ kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;

esperanto@2Kings:17:16 @ kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal;

esperanto@2Kings:17:18 @ Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.

esperanto@2Kings:17:19 @ Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.

esperanto@2Kings:17:21 @ CXar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel regxon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.

esperanto@2Kings:17:23 @ gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo, kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago.

esperanto@2Kings:17:26 @ Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando.

esperanto@2Kings:17:27 @ Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando.

esperanto@2Kings:17:33 @ La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.

esperanto@2Kings:17:36 @ sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;

esperanto@2Kings:17:37 @ kaj la legxojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin cxiam, kaj ne timu aliajn diojn;

esperanto@2Kings:17:38 @ kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;

esperanto@2Kings:17:39 @ sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de cxiuj viaj malamikoj.

esperanto@2Kings:17:41 @ Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj ili servis, ankaux iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas gxis la nuna tago.

esperanto@2Kings:18:2 @ Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja.

esperanto@2Kings:18:3 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

esperanto@2Kings:18:7 @ Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.

esperanto@2Kings:18:14 @ Tiam HXizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri:Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio metis sur HXizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro.

esperanto@2Kings:18:15 @ Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.

esperanto@2Kings:18:19 @ Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?

esperanto@2Kings:18:20 @ Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

esperanto@2Kings:18:21 @ Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.

esperanto@2Kings:18:22 @ Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.

esperanto@2Kings:18:23 @ Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?

esperanto@2Kings:18:24 @ Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?

esperanto@2Kings:18:26 @ Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.

esperanto@2Kings:18:27 @ Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?

esperanto@2Kings:18:29 @ Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano.

esperanto@2Kings:18:30 @ Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:18:31 @ Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto,

esperanto@2Kings:18:32 @ gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos.

esperanto@2Kings:18:33 @ CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?

esperanto@2Kings:18:34 @ Kie estas la dioj de HXamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el miaj manoj?

esperanto@2Kings:18:35 @ Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?

esperanto@2Kings:19:4 @ Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.

esperanto@2Kings:19:6 @ Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:19:8 @ Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.

esperanto@2Kings:19:9 @ Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Tiam li denove sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:

esperanto@2Kings:19:10 @ Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@2Kings:19:11 @ Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?

esperanto@2Kings:19:12 @ CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?

esperanto@2Kings:19:14 @ HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.

esperanto@2Kings:19:15 @ Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

esperanto@2Kings:19:16 @ klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.

esperanto@2Kings:19:19 @ Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

esperanto@2Kings:19:20 @ Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio, Mi auxdis.

esperanto@2Kings:19:21 @ Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

esperanto@2Kings:19:22 @ Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!

esperanto@2Kings:19:23 @ Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.

esperanto@2Kings:19:25 @ CXu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

esperanto@2Kings:19:27 @ Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.

esperanto@2Kings:19:28 @ Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

esperanto@2Kings:19:29 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

esperanto@2Kings:19:31 @ CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

esperanto@2Kings:19:34 @ Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

esperanto@2Kings:19:35 @ En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

esperanto@2Kings:19:36 @ Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.

esperanto@2Kings:20:1 @ En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.

esperanto@2Kings:20:2 @ Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante:

esperanto@2Kings:20:3 @ Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

esperanto@2Kings:20:5 @ Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Kings:20:6 @ Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.

esperanto@2Kings:20:9 @ Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:cxu la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi iru returne je dek gradoj?

esperanto@2Kings:20:13 @ Kaj HXizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.

esperanto@2Kings:20:14 @ Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.

esperanto@2Kings:20:15 @ Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

esperanto@2Kings:20:17 @ Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

esperanto@2Kings:20:18 @ Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

esperanto@2Kings:20:19 @ Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.

esperanto@2Kings:21:1 @ La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXefci-Ba.

esperanto@2Kings:21:3 @ Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

esperanto@2Kings:21:7 @ Ankaux la idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,

esperanto@2Kings:21:13 @ Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.

esperanto@2Kings:21:19 @ La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mesxulemet, filino de HXaruc, el Jotba.

esperanto@2Kings:22:1 @ La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.

esperanto@2Kings:22:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek maldekstren.

esperanto@2Kings:22:5 @ kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,

esperanto@2Kings:22:8 @ Kaj la cxefpastro HXilkija diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj HXilkija donis la libron al SXafan, kaj li gxin legis.

esperanto@2Kings:22:9 @ Kaj la skribisto SXafan venis al la regxo kaj alportis al la regxo respondon, kaj diris:Viaj servantoj elsxutis la monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:22:13 @ Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni.

esperanto@2Kings:22:15 @ Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

esperanto@2Kings:22:18 @ Sed koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:

esperanto@2Kings:22:19 @ CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo, kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

esperanto@2Kings:22:20 @ Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

esperanto@2Kings:23:2 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:23:3 @ Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aligxis al la interligo.

esperanto@2Kings:23:7 @ Kaj li detruis la domojn de malcxastistoj, kiuj estis cxe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Asxtar.

esperanto@2Kings:23:16 @ Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.

esperanto@2Kings:23:17 @ Kaj li diris:Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la logxantoj de la urbo diris al li:Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antauxdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.

esperanto@2Kings:23:18 @ Kaj li diris:Lasu lin kusxi, neniu tusxu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario.

esperanto@2Kings:23:21 @ Kaj la regxo ordonis al la tuta popolo, dirante:Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.

esperanto@2Kings:23:24 @ Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn, kiuj montrigxis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro HXilkija trovis en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Kings:23:27 @ Kaj la Eternulo diris:Ankaux Judujon Mi forigos de antaux Mia vizagxo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpusxos cxi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.

esperanto@2Kings:23:29 @ En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.

esperanto@2Kings:23:31 @ La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.

esperanto@2Kings:23:36 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.

esperanto@2Kings:24:3 @ Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris;

esperanto@2Kings:24:8 @ La agxon de dek ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Nehxusxta, filino de Elnatan, el Jerusalem.

esperanto@2Kings:24:18 @ La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.

esperanto@2Kings:24:20 @ CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.

esperanto@2Kings:25:3 @ En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

esperanto@2Kings:25:8 @ En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon.

esperanto@2Kings:25:12 @ Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.

esperanto@2Kings:25:17 @ La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.

esperanto@2Kings:25:19 @ Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.

esperanto@2Kings:25:24 @ Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone.

esperanto@2Kings:25:25 @ Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.

esperanto@2Kings:25:26 @ Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.

esperanto@2Kings:25:27 @ En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la malliberejo;

esperanto@2Kings:25:29 @ kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;

esperanto@2Kings:25:30 @ kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.

esperanto@1Chronicles:1:9 @ La filoj de Kusx:Seba, HXavila, Sabta, Raama, kaj Sabtehxa. La filoj de Raama:SXeba kaj Dedan.

esperanto@1Chronicles:1:15 @ la HXividoj, la Arkidoj, la Sinidoj,

esperanto@1Chronicles:1:19 @ Al Eber naskigxis du filoj:la nomo de unu estis Peleg, cxar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan.

esperanto@1Chronicles:1:23 @ Ofir, HXavila, kaj Jobab. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Joktan.

esperanto@1Chronicles:1:32 @ La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn sxi naskis:Zimran, Joksxan, Medan, Midjan, Jisxbak, kaj SXuahx. Kaj la filoj de Joksxan estis SXeba kaj Dedan.

esperanto@1Chronicles:1:46 @ Kaj HXusxam mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit.

esperanto@1Chronicles:2:1 @ Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun,

esperanto@1Chronicles:2:4 @ Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin.

esperanto@1Chronicles:2:6 @ La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin.

esperanto@1Chronicles:2:14 @ la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,

esperanto@1Chronicles:2:15 @ la sesa estis Ocem, la sepa estis David.

esperanto@1Chronicles:2:21 @ Poste HXecron envenis al la filino de Mahxir, patro de Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon.

esperanto@1Chronicles:2:22 @ Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead.

esperanto@1Chronicles:2:23 @ Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead.

esperanto@1Chronicles:2:26 @ Jerahxmeel havis ankaux alian edzinon, sxia nomo estis Atara; sxi estis la patrino de Onam.

esperanto@1Chronicles:2:34 @ SXesxan ne havis filojn, sed nur filinojn. SXesxan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarhxa;

esperanto@1Chronicles:2:46 @ Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis HXaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj HXaran naskigis Gazezon.

esperanto@1Chronicles:2:48 @ Maahxa, kromvirino de Kaleb, naskis SXeberon kaj Tirhxanan.

esperanto@1Chronicles:2:52 @ SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuhxot.

esperanto@1Chronicles:3:1 @ Jen estas la filoj de David, kiuj naskigxis al li en HXebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Ahxinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

esperanto@1Chronicles:3:3 @ la kvina estis SXefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;

esperanto@1Chronicles:3:9 @ Tio estas cxiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.

esperanto@1Chronicles:3:20 @ ankaux cxi tiuj kvin:HXasxuba, Ohel, Berehxja, HXasadja, kaj Jusxab- HXesed.

esperanto@1Chronicles:4:5 @ Asxhxur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn:HXela kaj Naara.

esperanto@1Chronicles:4:10 @ Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

esperanto@1Chronicles:4:27 @ SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda.

esperanto@1Chronicles:4:31 @ en Bet-Markabot, HXacar-Susim, Bet-Biri, kaj SXaaraim. Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David.

esperanto@1Chronicles:4:32 @ Iliaj vilagxoj estis:Etam, Ain, Rimon, Tohxen, kaj Asxan, kvin urboj;

esperanto@1Chronicles:4:33 @ kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.

esperanto@1Chronicles:4:40 @ kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe.

esperanto@1Chronicles:4:41 @ Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj.

esperanto@1Chronicles:4:42 @ Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei.

esperanto@1Chronicles:4:43 @ Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.

esperanto@1Chronicles:5:9 @ Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.

esperanto@1Chronicles:5:18 @ La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.

esperanto@1Chronicles:5:20 @ Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.

esperanto@1Chronicles:5:21 @ Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.

esperanto@1Chronicles:5:24 @ Kaj jen estas la cxefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jisxei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jahxdiel, viroj potencaj, viroj famaj, cxefoj de siaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:5:25 @ Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malcxaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaux ili;

esperanto@1Chronicles:6:1 @ La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:6:16 @ La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:6:19 @ La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Kaj jen estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj:

esperanto@1Chronicles:6:31 @ Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;

esperanto@1Chronicles:6:38 @ filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.

esperanto@1Chronicles:6:43 @ filo de Jahxat, filo de Gersxon, filo de Levi.

esperanto@1Chronicles:6:47 @ filo de Mahxli, filo de Musxi, filo de Merari, filo de Levi.

esperanto@1Chronicles:6:48 @ Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:6:54 @ Kaj jen estas iliaj logxlokoj, laux iliaj vilagxoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, cxar al ili destinis la loto,

esperanto@1Chronicles:6:56 @ sed la kampon de tiu urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune.

esperanto@1Chronicles:6:64 @ Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antauxurbojn.

esperanto@1Chronicles:7:2 @ La idoj de Tola:Uzi, Refaja, Jeriel, Jahxmaj, Jibsam, kaj SXemuel, cxefoj de patrodomoj de Tola, kuragxaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent.

esperanto@1Chronicles:7:3 @ La idoj de Uzi:Jizrahxja; la idoj de Jizrahxja:Mihxael, Obadja, Joel, kaj Jisxija-kune kvin patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:7:4 @ Kun ili, laux iliaj generacioj, laux iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; cxar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj.

esperanto@1Chronicles:7:7 @ La idoj de Bela:Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri-kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar.

esperanto@1Chronicles:7:14 @ La filoj de Manase:Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; sxi naskis ankaux Mahxiron, la patron de Gilead.

esperanto@1Chronicles:7:15 @ Mahxir prenis edzinon el la domanaro de HXupim kaj SXupim; la nomo de lia fratino estis Maahxa. La nomo de la dua estis Celofhxad. Celofhxad havis nur filinojn.

esperanto@1Chronicles:7:30 @ La filoj de Asxer:Jimna, Jisxva, Jisxvi, Beria; ilia fratino estis Serahx.

esperanto@1Chronicles:7:40 @ CXiuj cxi tiuj estis idoj de Asxer, cxefoj de patrodomoj, elektitaj, kuragxaj militistoj, cxefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.

esperanto@1Chronicles:8:2 @ Nohxa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina.

esperanto@1Chronicles:8:38 @ Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Acel.

esperanto@1Chronicles:8:40 @ La filoj de Ulam estis kuragxaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:cent kvindek. CXiuj cxi tiuj estis el la Benjamenidoj.

esperanto@1Chronicles:9:2 @ La unuaj logxantoj, kiuj logxis en siaj posedajxoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.

esperanto@1Chronicles:9:9 @ kaj iliaj fratoj laux sia deveno, nauxcent kvindek ses. CXiuj cxi tiuj estis cxefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:9:14 @ El la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, el la idoj de Merari;

esperanto@1Chronicles:9:16 @ Obadja, filo de SXemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Berehxja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu logxis en la vilagxoj de la Netofaanoj.

esperanto@1Chronicles:9:18 @ Kaj gxis nun cxe la regxa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.

esperanto@1Chronicles:9:22 @ La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj cxe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laux siaj vilagxoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antauxvidisto, pro ilia fideleco.

esperanto@1Chronicles:9:25 @ Iliaj fratoj estis en siaj vilagxoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili.

esperanto@1Chronicles:9:26 @ CXar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la cxambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:9:27 @ Ili noktadis cxirkaux la domo de Dio, cxar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi cxiumatene.

esperanto@1Chronicles:9:29 @ Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.

esperanto@1Chronicles:9:31 @ Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de SXalum, Korahxido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.

esperanto@1Chronicles:9:32 @ Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por cxiu sabato.

esperanto@1Chronicles:9:33 @ La kantistoj, cxefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la cxambroj, cxar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.

esperanto@1Chronicles:9:34 @ Tio estas la cxefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili logxis en Jerusalem.

esperanto@1Chronicles:9:44 @ Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Bohxru, Isxmael, SXearja, Obadja, kaj HXanan. Tio estis la filoj de Acel.

esperanto@1Chronicles:10:3 @ La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.

esperanto@1Chronicles:10:4 @ Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.

esperanto@1Chronicles:10:5 @ Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis.

esperanto@1Chronicles:10:7 @ Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.

esperanto@1Chronicles:10:8 @ En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.

esperanto@1Chronicles:10:12 @ tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.

esperanto@1Chronicles:10:14 @ sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.

esperanto@1Chronicles:11:1 @ Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno.

esperanto@1Chronicles:11:2 @ Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.

esperanto@1Chronicles:11:3 @ Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

esperanto@1Chronicles:11:4 @ Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando.

esperanto@1Chronicles:11:5 @ Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

esperanto@1Chronicles:11:6 @ Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo.

esperanto@1Chronicles:11:7 @ Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David.

esperanto@1Chronicles:11:9 @ Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

esperanto@1Chronicles:11:10 @ Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:11:11 @ Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.

esperanto@1Chronicles:11:13 @ Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:11:14 @ Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.

esperanto@1Chronicles:11:15 @ Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim.

esperanto@1Chronicles:11:16 @ David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

esperanto@1Chronicles:11:17 @ Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?

esperanto@1Chronicles:11:18 @ Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

esperanto@1Chronicles:11:19 @ kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

esperanto@1Chronicles:11:20 @ Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

esperanto@1Chronicles:11:23 @ Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

esperanto@1Chronicles:11:24 @ Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

esperanto@1Chronicles:11:25 @ Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

esperanto@1Chronicles:11:46 @ Eliel, la Mahxavido, Jeribaj kaj Josxavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,

esperanto@1Chronicles:12:1 @ Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraux kasxita antaux Saul, filo de Kisx; ili ankaux estis inter la herooj, helpantoj en la milito;

esperanto@1Chronicles:12:8 @ El la Gadidoj apartigxis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuragxaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per sxildo kaj lanco; iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:

esperanto@1Chronicles:12:10 @ Misxmana la kvara, Jeremia la kvina,

esperanto@1Chronicles:12:16 @ Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.

esperanto@1Chronicles:12:17 @ Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.

esperanto@1Chronicles:12:18 @ Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jisxaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, cxar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin cxefoj de la militistoj.

esperanto@1Chronicles:12:19 @ Ankaux el la Manaseidoj oni aligxis al David, kiam li iris kun la Filisxtoj milite kontraux Saulon, sed ne helpis al ili; cxar post konsiligxo la estroj de la Filisxtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aligxos al sia sinjoro Saul.

esperanto@1Chronicles:12:21 @ Kaj ili helpis al David kontraux la militistoj, cxar ili cxiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.

esperanto@1Chronicles:12:22 @ CXiutage oni venis pli al David, por helpi al li, gxis kolektigxis granda armeo, kiel armeo de Dio.

esperanto@1Chronicles:12:23 @ Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:

esperanto@1Chronicles:12:26 @ el la Levidoj estis kvar mil sescent;

esperanto@1Chronicles:12:29 @ el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;

esperanto@1Chronicles:12:30 @ el la Efraimidoj dudek mil okcent kuragxaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;

esperanto@1Chronicles:12:31 @ el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon;

esperanto@1Chronicles:12:33 @ el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo;

esperanto@1Chronicles:12:38 @ CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon.

esperanto@1Chronicles:12:39 @ Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili;

esperanto@1Chronicles:12:40 @ ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.

esperanto@1Chronicles:13:1 @ David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj;

esperanto@1Chronicles:13:2 @ kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni;

esperanto@1Chronicles:13:5 @ Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.

esperanto@1Chronicles:13:6 @ Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.

esperanto@1Chronicles:13:8 @ Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

esperanto@1Chronicles:13:11 @ Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

esperanto@1Chronicles:13:12 @ Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?

esperanto@1Chronicles:13:13 @ Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.

esperanto@1Chronicles:14:1 @ HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.

esperanto@1Chronicles:14:2 @ Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.

esperanto@1Chronicles:14:3 @ Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.

esperanto@1Chronicles:14:8 @ Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj li eliris kontraux ilin.

esperanto@1Chronicles:14:10 @ Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.

esperanto@1Chronicles:14:11 @ Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

esperanto@1Chronicles:14:12 @ Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.

esperanto@1Chronicles:14:14 @ Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

esperanto@1Chronicles:14:15 @ kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:14:16 @ Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.

esperanto@1Chronicles:14:17 @ Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.

esperanto@1Chronicles:15:1 @ Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super gxi.

esperanto@1Chronicles:15:2 @ Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.

esperanto@1Chronicles:15:3 @ Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.

esperanto@1Chronicles:15:4 @ Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:

esperanto@1Chronicles:15:11 @ Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, SXemaja, Eliel, kaj Aminadab;

esperanto@1Chronicles:15:12 @ kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;

esperanto@1Chronicles:15:13 @ cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas.

esperanto@1Chronicles:15:14 @ Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@1Chronicles:15:15 @ Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo, sur siaj sxultroj, per stangoj sur ili.

esperanto@1Chronicles:15:16 @ Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.

esperanto@1Chronicles:15:17 @ Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;

esperanto@1Chronicles:15:22 @ Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.

esperanto@1Chronicles:15:25 @ Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.

esperanto@1Chronicles:15:26 @ Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.

esperanto@1Chronicles:15:27 @ David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.

esperanto@1Chronicles:15:29 @ Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

esperanto@1Chronicles:16:1 @ Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion.

esperanto@1Chronicles:16:2 @ Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:16:3 @ Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.

esperanto@1Chronicles:16:4 @ Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael:

esperanto@1Chronicles:16:7 @ Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

esperanto@1Chronicles:16:11 @ Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

esperanto@1Chronicles:16:13 @ Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

esperanto@1Chronicles:16:18 @ Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

esperanto@1Chronicles:16:19 @ Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

esperanto@1Chronicles:16:35 @ Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.

esperanto@1Chronicles:16:43 @ Kaj la tuta popolo disiris cxiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.

esperanto@1Chronicles:17:1 @ Kiam David logxis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj.

esperanto@1Chronicles:17:2 @ Kaj Natan diris al David:CXion, kio estas sur via koro, faru, cxar Dio estas kun vi.

esperanto@1Chronicles:17:4 @ Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi;

esperanto@1Chronicles:17:6 @ Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

esperanto@1Chronicles:17:7 @ Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

esperanto@1Chronicles:17:8 @ kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

esperanto@1Chronicles:17:9 @ kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis gxin tiel, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin, kiel antauxe;

esperanto@1Chronicles:17:10 @ kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:17:11 @ Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.

esperanto@1Chronicles:17:13 @ Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi.

esperanto@1Chronicles:17:15 @ Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

esperanto@1Chronicles:17:16 @ Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

esperanto@1Chronicles:17:17 @ Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto ecx por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.

esperanto@1Chronicles:17:18 @ Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.

esperanto@1Chronicles:17:19 @ Ho Eternulo, por Via servanto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri cxian grandecon.

esperanto@1Chronicles:17:20 @ Ho Eternulo, ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

esperanto@1Chronicles:17:21 @ Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandajxoj kaj timindajxoj, forpelante naciojn antaux Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?

esperanto@1Chronicles:17:22 @ Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

esperanto@1Chronicles:17:23 @ Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, verigxu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

esperanto@1Chronicles:17:24 @ Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaux Vi.

esperanto@1Chronicles:17:25 @ CXar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuragxon pregxi antaux Vi.

esperanto@1Chronicles:17:26 @ Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto cxi tiun bonajxon.

esperanto@1Chronicles:17:27 @ Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.

esperanto@1Chronicles:18:1 @ Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj gxiajn filinurbojn el la manoj de la Filisxtoj.

esperanto@1Chronicles:18:2 @ Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

esperanto@1Chronicles:18:3 @ Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

esperanto@1Chronicles:18:4 @ Kaj David venkoprenis de li mil cxarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

esperanto@1Chronicles:18:5 @ La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

esperanto@1Chronicles:18:6 @ Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@1Chronicles:18:7 @ Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:18:8 @ Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

esperanto@1Chronicles:18:9 @ Kiam Tou, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, regxo de Coba,

esperanto@1Chronicles:18:10 @ tiam li sendis sian filon Hadoram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraux Hadarezer kaj venkobatis lin (cxar Tou estis en milito kontraux Hadarezer); kaj li havis kun si cxiaspecajn vazojn el oro, argxento, kaj kupro.

esperanto@1Chronicles:18:11 @ Ankaux cxi tiujn David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li prenis de cxiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek.

esperanto@1Chronicles:18:13 @ kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

esperanto@1Chronicles:18:14 @ Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj li faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

esperanto@1Chronicles:18:17 @ Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la regxo.

esperanto@1Chronicles:19:2 @ Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, cxar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al HXanun, por lin konsoli.

esperanto@1Chronicles:19:3 @ Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?

esperanto@1Chronicles:19:4 @ Tiam HXanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

esperanto@1Chronicles:19:5 @ Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, cxar la viroj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

esperanto@1Chronicles:19:6 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraux si Davidon, tiam HXanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da argxento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maahxa, kaj el Coba cxarojn kaj rajdistojn.

esperanto@1Chronicles:19:8 @ Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.

esperanto@1Chronicles:19:10 @ Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;

esperanto@1Chronicles:19:12 @ Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;

esperanto@1Chronicles:19:15 @ Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux lia frato Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:19:16 @ Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj SXofahx, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.

esperanto@1Chronicles:19:17 @ Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalarangxigxis kontraux ili; David arangxis batalon kontraux la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.

esperanto@1Chronicles:19:18 @ Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil cxaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaux SXofahxon, la militestron, li mortigis.

esperanto@1Chronicles:19:19 @ Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetigxis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.

esperanto@1Chronicles:20:1 @ Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksiegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis gxin.

esperanto@1Chronicles:20:2 @ Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke gxi enhavas lauxpeze kikaron da oro, kaj estis en gxi multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

esperanto@1Chronicles:20:3 @ Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj drasxiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.

esperanto@1Chronicles:20:6 @ Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.

esperanto@1Chronicles:20:7 @ Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.

esperanto@1Chronicles:20:8 @ Tiuj naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.

esperanto@1Chronicles:21:1 @ Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.

esperanto@1Chronicles:21:2 @ Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-SXeba gxis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.

esperanto@1Chronicles:21:5 @ Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.

esperanto@1Chronicles:21:6 @ La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.

esperanto@1Chronicles:21:8 @ Tiam David diris al Dio:Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; cxar mi agis tre malsagxe.

esperanto@1Chronicles:21:9 @ Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:

esperanto@1Chronicles:21:10 @ Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

esperanto@1Chronicles:21:11 @ Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:

esperanto@1Chronicles:21:12 @ aux dum tri jaroj estos malsato en la lando; aux dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontrauxuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aux dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj angxelo de la Eternulo ekstermados en cxiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.

esperanto@1Chronicles:21:13 @ Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, cxar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

esperanto@1Chronicles:21:15 @ Kaj Dio sendis angxelon al Jerusalem, por fari en gxi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo-ekstermanto:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo staris tiam apud la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@1Chronicles:21:16 @ David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la cxielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejagxuloj, kovritaj per sakajxoj, jxetis sin vizagxaltere.

esperanto@1Chronicles:21:17 @ Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonajxon; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.

esperanto@1Chronicles:21:18 @ La angxelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@1Chronicles:21:19 @ Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:21:20 @ Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la angxelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kasxis. Ornan tiam estis drasxanta tritikon.

esperanto@1Chronicles:21:21 @ Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la drasxejo kaj adorklinigxis antaux David vizagxaltere.

esperanto@1Chronicles:21:22 @ David diris al Ornan:Donu al mi la lokon de la drasxejo, por ke mi konstruu sur gxi altaron al la Eternulo; pro gxia plena prezo donu gxin al mi, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

esperanto@1Chronicles:21:23 @ Kaj Ornan diris al David:Prenu al vi; mia sinjoro la regxo faru tion, kio placxas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la drasxilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; cxion mi fordonas.

esperanto@1Chronicles:21:24 @ Sed la regxo David diris al Ornan:Ne; mi volas acxeti pro plena prezo; cxar mi ne oferportos vian proprajxon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.

esperanto@1Chronicles:21:25 @ Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.

esperanto@1Chronicles:21:26 @ Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la cxielo sur la altaron de la brulofero.

esperanto@1Chronicles:21:28 @ En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.

esperanto@1Chronicles:21:30 @ Sed David ne povis iri antaux gxin por demandi Dion; cxar lin timigis la glavo de la angxelo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:22:1 @ Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

esperanto@1Chronicles:22:2 @ Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio.

esperanto@1Chronicles:22:3 @ Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto;

esperanto@1Chronicles:22:4 @ kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.

esperanto@1Chronicles:22:5 @ Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

esperanto@1Chronicles:22:7 @ Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;

esperanto@1Chronicles:22:8 @ sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron.

esperanto@1Chronicles:22:9 @ Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.

esperanto@1Chronicles:22:11 @ Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.

esperanto@1Chronicles:22:12 @ La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.

esperanto@1Chronicles:22:13 @ Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.

esperanto@1Chronicles:22:14 @ Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

esperanto@1Chronicles:22:15 @ Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj.

esperanto@1Chronicles:22:16 @ La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

esperanto@1Chronicles:22:17 @ Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:

esperanto@1Chronicles:22:18 @ La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo.

esperanto@1Chronicles:22:19 @ Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:23:1 @ David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

esperanto@1Chronicles:23:2 @ Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

esperanto@1Chronicles:23:3 @ Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

esperanto@1Chronicles:23:6 @ Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@1Chronicles:23:11 @ Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

esperanto@1Chronicles:23:14 @ Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

esperanto@1Chronicles:23:17 @ La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.

esperanto@1Chronicles:23:22 @ Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.

esperanto@1Chronicles:23:24 @ Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.

esperanto@1Chronicles:23:25 @ CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.

esperanto@1Chronicles:23:26 @ Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.

esperanto@1Chronicles:23:27 @ Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.

esperanto@1Chronicles:23:32 @ servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:24:2 @ Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.

esperanto@1Chronicles:24:3 @ La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.

esperanto@1Chronicles:24:4 @ Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:24:5 @ Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.

esperanto@1Chronicles:24:6 @ Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.

esperanto@1Chronicles:24:9 @ la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,

esperanto@1Chronicles:24:14 @ la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,

esperanto@1Chronicles:24:20 @ La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja;

esperanto@1Chronicles:24:28 @ cxe Mahxli:Eleazar; li ne havis filojn;

esperanto@1Chronicles:24:30 @ la filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laux iliaj patrodomoj.

esperanto@1Chronicles:24:31 @ Ili ankaux lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaux la regxo David, Cadok, Ahximelehx, kaj la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:cxefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.

esperanto@1Chronicles:25:1 @ David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:

esperanto@1Chronicles:25:2 @ el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.

esperanto@1Chronicles:25:3 @ De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.

esperanto@1Chronicles:25:5 @ CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.

esperanto@1Chronicles:25:6 @ CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

esperanto@1Chronicles:25:8 @ Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.

esperanto@1Chronicles:25:12 @ la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:25:22 @ la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;

esperanto@1Chronicles:26:2 @ Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;

esperanto@1Chronicles:26:3 @ la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj.

esperanto@1Chronicles:26:4 @ Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina,

esperanto@1Chronicles:26:9 @ Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.

esperanto@1Chronicles:26:10 @ HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo),

esperanto@1Chronicles:26:12 @ Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:26:15 @ pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;

esperanto@1Chronicles:26:16 @ pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.

esperanto@1Chronicles:26:17 @ Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.

esperanto@1Chronicles:26:20 @ El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.

esperanto@1Chronicles:26:25 @ Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.

esperanto@1Chronicles:26:26 @ CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.

esperanto@1Chronicles:26:28 @ Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.

esperanto@1Chronicles:26:30 @ El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:26:31 @ El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.

esperanto@1Chronicles:26:32 @ Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:27:1 @ La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:8 @ La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

esperanto@1Chronicles:27:17 @ de la Levidoj:HXasxabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:Cadok;

esperanto@1Chronicles:27:18 @ de la Jehudaidoj:Elihu, el la fratoj de David; de la Isahxaridoj:Omri, filo de Mihxael;

esperanto@1Chronicles:27:23 @ Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo.

esperanto@1Chronicles:27:24 @ Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraux Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la regxo David.

esperanto@1Chronicles:27:25 @ Super la trezoroj de la regxo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilagxoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.

esperanto@1Chronicles:27:27 @ Super la vinbergxardenoj estis SXimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinbergxardenoj estis Zabdi, la SXefamano.

esperanto@1Chronicles:27:28 @ Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-HXanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joasx.

esperanto@1Chronicles:27:31 @ Super la sxafoj estis Jaziz, la Hagarido. CXiuj cxi tiuj estis estroj super la havajxoj, kiujn posedis la regxo David.

esperanto@1Chronicles:27:32 @ Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jehxiel, filo de HXahxmoni, estis cxe la filoj de la regxo.

esperanto@1Chronicles:28:1 @ David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

esperanto@1Chronicles:28:2 @ Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.

esperanto@1Chronicles:28:3 @ Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon.

esperanto@1Chronicles:28:6 @ Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

esperanto@1Chronicles:28:8 @ Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.

esperanto@1Chronicles:28:9 @ Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

esperanto@1Chronicles:28:10 @ Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

esperanto@1Chronicles:28:11 @ Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;

esperanto@1Chronicles:28:12 @ kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj,

esperanto@1Chronicles:28:13 @ koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;

esperanto@1Chronicles:28:20 @ Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:28:21 @ Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.

esperanto@1Chronicles:29:1 @ Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo.

esperanto@1Chronicles:29:7 @ kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.

esperanto@1Chronicles:29:8 @ Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.

esperanto@1Chronicles:29:9 @ Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.

esperanto@1Chronicles:29:10 @ Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.

esperanto@1Chronicles:29:11 @ Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

esperanto@1Chronicles:29:12 @ Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.

esperanto@1Chronicles:29:13 @ Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

esperanto@1Chronicles:29:14 @ CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:15 @ Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.

esperanto@1Chronicles:29:16 @ Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas.

esperanto@1Chronicles:29:17 @ Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:18 @ Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.

esperanto@1Chronicles:29:19 @ Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn.

esperanto@1Chronicles:29:20 @ Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.

esperanto@1Chronicles:29:21 @ Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn, mil virsxafojn, mil sxafidojn, kune kun iliaj versxoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.

esperanto@1Chronicles:29:22 @ Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.

esperanto@1Chronicles:29:23 @ Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.

esperanto@1Chronicles:29:24 @ Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono.

esperanto@1Chronicles:29:26 @ David, filo de Jisxaj, estis regxo super la tuta Izrael.

esperanto@1Chronicles:29:29 @ La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;

esperanto@1Chronicles:29:30 @ lia tuta regxado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj cxiuj regnoj de la landoj.

esperanto@2Chronicles:1:1 @ Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.

esperanto@2Chronicles:1:4 @ Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li arangxis por gxi tendon en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:1:7 @ En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li:Petu, kion Mi donu al vi.

esperanto@2Chronicles:1:8 @ Kaj Salomono diris al Dio:Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li;

esperanto@2Chronicles:1:9 @ nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro David. CXar Vi faris min regxo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,

esperanto@2Chronicles:1:10 @ tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?

esperanto@2Chronicles:1:11 @ Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:

esperanto@2Chronicles:1:12 @ pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.

esperanto@2Chronicles:1:14 @ Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:1:17 @ Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

esperanto@2Chronicles:2:3 @ Kaj Salomono sendis al HXiram, regxo de Tiro, por diri:Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por logxi en gxi;

esperanto@2Chronicles:2:7 @ Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, argxento, kupro, fero, el sxtofo purpura, rugxa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravurajxojn, kune kun la artistoj, kiuj estas cxe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.

esperanto@2Chronicles:2:8 @ Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; cxar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,

esperanto@2Chronicles:2:10 @ Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da drasxita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo.

esperanto@2Chronicles:2:11 @ HXiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin regxo super gxi.

esperanto@2Chronicles:2:12 @ Kaj HXiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.

esperanto@2Chronicles:2:14 @ li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.

esperanto@2Chronicles:2:15 @ Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;

esperanto@2Chronicles:2:16 @ kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos gxin al vi per flosoj sur la maro gxis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:2:17 @ Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.

esperanto@2Chronicles:2:18 @ Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

esperanto@2Chronicles:3:1 @ Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la drasxejo de Ornan, la Jebusido.

esperanto@2Chronicles:3:4 @ la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.

esperanto@2Chronicles:3:9 @ Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn cxambrojn li tegis per oro.

esperanto@2Chronicles:3:11 @ La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo.

esperanto@2Chronicles:3:12 @ Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo.

esperanto@2Chronicles:3:13 @ La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj al la domo.

esperanto@2Chronicles:3:15 @ Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.

esperanto@2Chronicles:4:2 @ Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:4:3 @ Figuroj de bovoj estis sub gxi cxirkauxe, cxiuflanke gxin cxirkauxis; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun gxi.

esperanto@2Chronicles:4:4 @ GXi staris sur dek du bovoj:tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

esperanto@2Chronicles:4:5 @ GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis tri mil bat’ojn.

esperanto@2Chronicles:4:6 @ Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en gxi.

esperanto@2Chronicles:4:7 @ Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laux la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.

esperanto@2Chronicles:4:8 @ Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaux cent orajn aspergajn kalikojn.

esperanto@2Chronicles:4:13 @ kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.

esperanto@2Chronicles:5:1 @ Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj cxiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

esperanto@2Chronicles:5:2 @ Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

esperanto@2Chronicles:5:4 @ Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.

esperanto@2Chronicles:5:5 @ Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.

esperanto@2Chronicles:5:6 @ Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

esperanto@2Chronicles:5:8 @ CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.

esperanto@2Chronicles:5:9 @ Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:5:11 @ Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (cxar cxiuj pastroj, kiuj tie trovigxis, sanktigxis, sen diferenco de la ordoj),

esperanto@2Chronicles:5:12 @ kaj la Levidoj-kantistoj-ili cxiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj-en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;

esperanto@2Chronicles:5:14 @ kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

esperanto@2Chronicles:6:2 @ tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna.

esperanto@2Chronicles:6:3 @ Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

esperanto@2Chronicles:6:4 @ Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

esperanto@2Chronicles:6:6 @ Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:7 @ Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:8 @ Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

esperanto@2Chronicles:6:9 @ tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.

esperanto@2Chronicles:6:10 @ Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@2Chronicles:6:11 @ Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.

esperanto@2Chronicles:6:13 @ (cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),

esperanto@2Chronicles:6:14 @ kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

esperanto@2Chronicles:6:15 @ Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

esperanto@2Chronicles:6:16 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laux Mia instruo, kiel vi iradis antaux Mi.

esperanto@2Chronicles:6:17 @ Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.

esperanto@2Chronicles:6:18 @ CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

esperanto@2Chronicles:6:19 @ Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi,

esperanto@2Chronicles:6:20 @ por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

esperanto@2Chronicles:6:21 @ Kaj auxskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu el la loko de Via logxado, el la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

esperanto@2Chronicles:6:22 @ Se iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:23 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

esperanto@2Chronicles:6:24 @ Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaux Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos antaux Vi en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:25 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:6:26 @ Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

esperanto@2Chronicles:6:27 @ tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

esperanto@2Chronicles:6:29 @ cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiun faros iu homo aux Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos sian malfelicxon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:30 @ auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de la homidoj);

esperanto@2Chronicles:6:31 @ por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laux Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

esperanto@2Chronicles:6:32 @ Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

esperanto@2Chronicles:6:33 @ Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

esperanto@2Chronicles:6:34 @ Kiam Via popolo eliros milite kontraux siajn malamikojn laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al cxi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@2Chronicles:6:36 @ Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aux proksiman;

esperanto@2Chronicles:6:37 @ sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

esperanto@2Chronicles:6:38 @ kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

esperanto@2Chronicles:6:39 @ tiam auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi.

esperanto@2Chronicles:6:40 @ Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la pregxo sur cxi tiu loko.

esperanto@2Chronicles:6:41 @ Kaj nun levigxu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestigxu per savo, kaj Viaj fideluloj gxuu bonon.

esperanto@2Chronicles:6:42 @ Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.

esperanto@2Chronicles:7:1 @ Kiam Salomono finis la pregxadon, mallevigxis fajro el la cxielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

esperanto@2Chronicles:7:2 @ Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:7:3 @ Kaj cxiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo mallevigxis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizagxaltere sur la pavimo, adorklinigxis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

esperanto@2Chronicles:7:6 @ La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la regxo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la lauxdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj cxiuj Izraelidoj staris.

esperanto@2Chronicles:7:7 @ Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.

esperanto@2Chronicles:7:10 @ En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al gxiaj tendoj, gajan kaj gxojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:7:12 @ Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li:Mi auxdis vian pregxon, kaj Mi elektis al Mi cxi tiun lokon kiel domon de oferoj.

esperanto@2Chronicles:7:14 @ sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

esperanto@2Chronicles:7:17 @ Kaj se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al cxio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn legxojn kaj preskribojn:

esperanto@2Chronicles:7:18 @ tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro, reganta super Izrael.

esperanto@2Chronicles:7:19 @ Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos antaux ili:

esperanto@2Chronicles:7:20 @ tiam Mi elsxiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo, kaj Mi faros gxin proverbo kaj mokatajxo inter cxiuj popoloj.

esperanto@2Chronicles:7:22 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux ili kaj servis al ili-pro tio Li venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

esperanto@2Chronicles:8:4 @ Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.

esperanto@2Chronicles:8:6 @ kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

esperanto@2Chronicles:8:7 @ Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:

esperanto@2Chronicles:8:10 @ La nombro de la cxefaj oficistoj, kiujn havis la regxo Salomono, estis ducent kvindek.

esperanto@2Chronicles:8:11 @ La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:8:14 @ Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.

esperanto@2Chronicles:8:15 @ Kaj oni en nenio deklinigxis de la ordono de la regxo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.

esperanto@2Chronicles:8:18 @ Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

esperanto@2Chronicles:9:1 @ Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.

esperanto@2Chronicles:9:2 @ Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

esperanto@2Chronicles:9:3 @ Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,

esperanto@2Chronicles:9:4 @ kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

esperanto@2Chronicles:9:5 @ Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;

esperanto@2Chronicles:9:6 @ mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.

esperanto@2Chronicles:9:7 @ Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.

esperanto@2Chronicles:9:8 @ Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.

esperanto@2Chronicles:9:11 @ Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando.

esperanto@2Chronicles:9:18 @ Kaj ses sxtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

esperanto@2Chronicles:9:21 @ CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

esperanto@2Chronicles:9:23 @ Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron.

esperanto@2Chronicles:9:25 @ Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:9:29 @ La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetajxoj de Ahxija, la SXiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.

esperanto@2Chronicles:9:31 @ Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

esperanto@2Chronicles:10:4 @ Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.

esperanto@2Chronicles:10:6 @ Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?

esperanto@2Chronicles:10:7 @ Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al cxi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.

esperanto@2Chronicles:10:9 @ Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?

esperanto@2Chronicles:10:10 @ Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;

esperanto@2Chronicles:10:11 @ tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@2Chronicles:10:14 @ kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

esperanto@2Chronicles:10:16 @ Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

esperanto@2Chronicles:10:19 @ Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

esperanto@2Chronicles:11:4 @ Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraux Jerobeamon.

esperanto@2Chronicles:11:11 @ Li fortigis tiujn fortikajxojn kaj starigis tie estrojn, arangxis provizejojn de mangxajxoj, oleo, kaj vino.

esperanto@2Chronicles:11:13 @ La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektigxis al li el cxiuj siaj regionoj;

esperanto@2Chronicles:11:14 @ la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:11:15 @ Li starigis cxe si pastrojn por la altajxoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.

esperanto@2Chronicles:11:16 @ Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:11:17 @ Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Rehxabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; cxar ili iradis laux la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.

esperanto@2Chronicles:11:18 @ Rehxabeam prenis al si kiel edzinon Mahxalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abihxail, filino de Eliab, filo de Jisxaj.

esperanto@2Chronicles:11:21 @ Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.

esperanto@2Chronicles:11:23 @ Li agadis prudente; li dissendis cxiujn siajn filojn en cxiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en cxiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.

esperanto@2Chronicles:12:2 @ En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)

esperanto@2Chronicles:12:5 @ Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.

esperanto@2Chronicles:12:7 @ Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiligxis, tiam aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, dirante:Ili humiligxis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elversxigxos sur Jerusalemon per SXisxak;

esperanto@2Chronicles:12:13 @ La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.

esperanto@2Chronicles:12:15 @ La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.

esperanto@2Chronicles:12:16 @ Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abija.

esperanto@2Chronicles:13:3 @ Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.

esperanto@2Chronicles:13:5 @ Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.

esperanto@2Chronicles:13:6 @ Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro.

esperanto@2Chronicles:13:7 @ Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.

esperanto@2Chronicles:13:8 @ Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.

esperanto@2Chronicles:13:9 @ Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.

esperanto@2Chronicles:13:10 @ Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico,

esperanto@2Chronicles:13:11 @ kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.

esperanto@2Chronicles:13:12 @ Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

esperanto@2Chronicles:13:14 @ La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.

esperanto@2Chronicles:13:17 @ Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.

esperanto@2Chronicles:14:1 @ Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.

esperanto@2Chronicles:14:5 @ Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.

esperanto@2Chronicles:14:6 @ Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, cxar la Eternulo donis al li ripozon.

esperanto@2Chronicles:14:7 @ Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.

esperanto@2Chronicles:14:8 @ Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per sxildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj mansxildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; cxiuj ili estis bravaj militistoj.

esperanto@2Chronicles:14:11 @ Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.

esperanto@2Chronicles:14:13 @ Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo.

esperanto@2Chronicles:14:14 @ Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.

esperanto@2Chronicles:15:2 @ Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.

esperanto@2Chronicles:15:4 @ sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili sercxos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.

esperanto@2Chronicles:15:7 @ Sed vi estu kuragxaj, kaj ne faligu viajn manojn; cxar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.

esperanto@2Chronicles:15:8 @ Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:15:9 @ Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.

esperanto@2Chronicles:15:10 @ Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la regxado de Asa.

esperanto@2Chronicles:15:13 @ kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.

esperanto@2Chronicles:15:15 @ Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:15:17 @ Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.

esperanto@2Chronicles:15:19 @ Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.

esperanto@2Chronicles:16:3 @ Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi argxenton kaj oron:neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.

esperanto@2Chronicles:16:4 @ Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj cxiujn provizejojn en la urboj de Naftali.

esperanto@2Chronicles:16:7 @ En tiu tempo venis la antauxvidisto HXanani al Asa, regxo de Judujo, kaj diris al li:CXar vi apogis vin sur la regxo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial savigxis el via mano la militistaro de la regxo de Sirio.

esperanto@2Chronicles:16:8 @ CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;

esperanto@2Chronicles:16:9 @ cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

esperanto@2Chronicles:16:10 @ Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

esperanto@2Chronicles:16:14 @ Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kusxigis lin sur lito plenigita de aromajxoj kaj diversaj lerte preparitaj sxmirajxoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.

esperanto@2Chronicles:17:3 @ Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

esperanto@2Chronicles:17:4 @ sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.

esperanto@2Chronicles:17:5 @ Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.

esperanto@2Chronicles:17:8 @ kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.

esperanto@2Chronicles:17:13 @ Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:17:17 @ CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;

esperanto@2Chronicles:17:18 @ apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.

esperanto@2Chronicles:17:19 @ Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.

esperanto@2Chronicles:18:1 @ Jehosxafat havis multe da ricxeco kaj honoro; kaj li boparencigxis kun Ahxab.

esperanto@2Chronicles:18:2 @ Post kelke da jaroj li veturis al Ahxab en Samarion. Kaj Ahxab bucxis multe da sxafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.

esperanto@2Chronicles:18:3 @ Kaj Ahxab, regxo de Izrael, diris al Jehosxafat, regxo de Judujo:CXu vi iros kun mi kontraux Ramoton en Gilead? Kaj cxi tiu respondis al li:Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.

esperanto@2Chronicles:18:6 @ Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

esperanto@2Chronicles:18:7 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

esperanto@2Chronicles:18:10 @ Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

esperanto@2Chronicles:18:12 @ La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

esperanto@2Chronicles:18:13 @ Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

esperanto@2Chronicles:18:14 @ Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu diris:Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.

esperanto@2Chronicles:18:15 @ Tiam la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:18:16 @ Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

esperanto@2Chronicles:18:17 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

esperanto@2Chronicles:18:18 @ Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.

esperanto@2Chronicles:18:21 @ Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

esperanto@2Chronicles:18:22 @ Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

esperanto@2Chronicles:18:23 @ Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

esperanto@2Chronicles:18:24 @ Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

esperanto@2Chronicles:18:27 @ Sed Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

esperanto@2Chronicles:18:29 @ Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.

esperanto@2Chronicles:18:31 @ Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.

esperanto@2Chronicles:18:32 @ Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

esperanto@2Chronicles:18:33 @ Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj vundis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

esperanto@2Chronicles:18:34 @ Sed la batalo plifortigxis en tiu tago; kaj la regxo de Izrael staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj gxis la vespero, kaj li mortis en la momento de la mallevigxo de la suno.

esperanto@2Chronicles:19:2 @ Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:19:3 @ Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.

esperanto@2Chronicles:19:6 @ Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.

esperanto@2Chronicles:19:7 @ Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

esperanto@2Chronicles:19:8 @ Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:19:10 @ en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.

esperanto@2Chronicles:19:11 @ Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

esperanto@2Chronicles:20:2 @ Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.

esperanto@2Chronicles:20:6 @ Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.

esperanto@2Chronicles:20:7 @ Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam.

esperanto@2Chronicles:20:8 @ Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante:

esperanto@2Chronicles:20:9 @ Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos.

esperanto@2Chronicles:20:10 @ Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-

esperanto@2Chronicles:20:11 @ jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni.

esperanto@2Chronicles:20:12 @ Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.

esperanto@2Chronicles:20:14 @ Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;

esperanto@2Chronicles:20:15 @ kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio.

esperanto@2Chronicles:20:16 @ Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel.

esperanto@2Chronicles:20:17 @ Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.

esperanto@2Chronicles:20:18 @ Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:20:19 @ Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten.

esperanto@2Chronicles:20:20 @ Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

esperanto@2Chronicles:20:24 @ Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis.

esperanto@2Chronicles:20:25 @ Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi.

esperanto@2Chronicles:20:30 @ Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:20:31 @ Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

esperanto@2Chronicles:20:37 @ Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.

esperanto@2Chronicles:21:1 @ Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

esperanto@2Chronicles:21:2 @ Li havis fratojn, filojn de Jehosxafat:Azarja, Jehxiel, Zehxarja, Azarjahu, Mihxael, kaj SXefatja. CXiuj ili estis filoj de Jehosxafat, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:21:5 @ La agxon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:21:7 @ Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

esperanto@2Chronicles:21:9 @ Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun cxiuj siaj cxaroj eliris; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn.

esperanto@2Chronicles:21:12 @ Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Pro tio, ke vi ne iradis laux la vojoj de via patro Jehosxafat, kaj laux la vojoj de Asa, regxo de Judujo,

esperanto@2Chronicles:21:13 @ sed vi iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj malcxastigis Judujon kaj la logxantojn de Jerusalem, kiel malcxastigis la domo de Ahxab, kaj ecx viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis:

esperanto@2Chronicles:21:14 @ pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havajxon;

esperanto@2Chronicles:21:15 @ kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internajxoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internajxoj cxiutage.

esperanto@2Chronicles:21:17 @ kaj ili iris kontraux Judujon kaj penetris en gxin, kaj forprenis la tutan havajxon, kiu trovigxis en la regxa domo, ankaux liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis cxe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoahxaz.

esperanto@2Chronicles:21:20 @ La agxon de tridek du jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la regxoj.

esperanto@2Chronicles:22:2 @ La agxon de kvardek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri.

esperanto@2Chronicles:22:5 @ Ankaux ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon.

esperanto@2Chronicles:22:6 @ Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

esperanto@2Chronicles:22:8 @ Kiam Jehu faris jugxon sur la domo de Ahxab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Ahxazja, kiuj servis al Ahxazja, kaj li mortigis ilin.

esperanto@2Chronicles:22:10 @ Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron de la domo de Jehuda.

esperanto@2Chronicles:23:2 @ kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el cxiuj urboj de Judujo kaj la cxefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:23:3 @ Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la regxo. Kaj Jehojada diris al ili:Jen la filo de la regxo devas regxi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.

esperanto@2Chronicles:23:4 @ Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj cxe la sojloj,

esperanto@2Chronicles:23:6 @ Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; cxi tiuj povas eniri, cxar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:7 @ Kaj la Levidoj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eniros aux eliros.

esperanto@2Chronicles:23:8 @ La Levidoj kaj cxiuj Judoj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, cxar la pastro Jehojada ne forliberigis la lauxvicajn grupojn.

esperanto@2Chronicles:23:9 @ Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, sxildojn, kaj mansxildojn de la regxo David, kiuj estis en la domo de Dio.

esperanto@2Chronicles:23:11 @ Kaj oni elkondukis la regxidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin regxo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la regxo!

esperanto@2Chronicles:23:13 @ Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

esperanto@2Chronicles:23:14 @ Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn; kaj kiu sxin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:23:18 @ Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun gxojo kaj kantoj, laux la preskribo de David.

esperanto@2Chronicles:23:21 @ Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.

esperanto@2Chronicles:24:1 @ La agxon de sep jaroj havis Joasx, kiam li farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- SXeba.

esperanto@2Chronicles:24:2 @ Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.

esperanto@2Chronicles:24:4 @ Post tio Joasx ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:24:5 @ Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.

esperanto@2Chronicles:24:6 @ Tiam la regxo alvokis Jehojadan, ilian cxefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?

esperanto@2Chronicles:24:11 @ Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.

esperanto@2Chronicles:24:12 @ Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:24:14 @ Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.

esperanto@2Chronicles:24:15 @ Jehojada maljunigxis kaj atingis suficxan agxon, kaj li mortis; la agxon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.

esperanto@2Chronicles:24:16 @ Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la regxoj; cxar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.

esperanto@2Chronicles:24:20 @ La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.

esperanto@2Chronicles:24:22 @ Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.

esperanto@2Chronicles:24:25 @ Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj.

esperanto@2Chronicles:25:1 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:25:5 @ Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.

esperanto@2Chronicles:25:7 @ Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho regxo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, cxar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun cxiuj idoj de Efraim;

esperanto@2Chronicles:25:8 @ sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.

esperanto@2Chronicles:25:9 @ Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.

esperanto@2Chronicles:25:11 @ Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;

esperanto@2Chronicles:25:12 @ kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.

esperanto@2Chronicles:25:15 @ Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano?

esperanto@2Chronicles:25:16 @ Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

esperanto@2Chronicles:25:18 @ Tiam Joasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.

esperanto@2Chronicles:25:19 @ Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fierigxis kaj sercxas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

esperanto@2Chronicles:25:24 @ Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de Dio cxe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

esperanto@2Chronicles:25:25 @ Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Joasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.

esperanto@2Chronicles:26:1 @ Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.

esperanto@2Chronicles:26:3 @ La agxon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:26:5 @ Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.

esperanto@2Chronicles:26:10 @ Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.

esperanto@2Chronicles:26:11 @ Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo.

esperanto@2Chronicles:26:13 @ kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la regxo kontraux la malamiko.

esperanto@2Chronicles:26:15 @ Kaj li faris en Jerusalem masxinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili trovigxu sur la turoj kaj sur la anguloj, por jxetadi sagojn kaj grandajn sxtonojn. Kaj lia nomo farigxis fama malproksime, cxar li mirinde arangxis al si helpon, gxis li farigxis potenca.

esperanto@2Chronicles:26:18 @ kaj ili starigxis kontraux la regxo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaux Dio, la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:26:20 @ Kiam sin turnis al li la cxefpastro Azarja kaj cxiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaux li mem rapidis eliri, cxar la Eternulo lin frapis.

esperanto@2Chronicles:27:1 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.

esperanto@2Chronicles:27:8 @ La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:27:9 @ Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.

esperanto@2Chronicles:28:1 @ La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David.

esperanto@2Chronicles:28:8 @ Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion.

esperanto@2Chronicles:28:9 @ Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon.

esperanto@2Chronicles:28:10 @ Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi farigxos ja kulpaj antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@2Chronicles:28:11 @ Auxskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, cxar ekscitigxis kontraux vi la flamo de kolero de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:28:12 @ Tiam levigxis kelkaj el la cxefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehohxanan, Berehxja, filo de Mesxilemot, Jehxizkija, filo de SXalum, kaj Amasa, filo de HXadlaj, kontraux tiuj, kiuj venis el la militistaro,

esperanto@2Chronicles:28:13 @ kaj diris al ili:Ne konduku cxi tien la kaptitojn, cxar novan nian kulpon antaux la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraux Izrael.

esperanto@2Chronicles:28:15 @ Kaj levigxis la viroj, menciitaj laux iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj cxiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitajxo, vestis ilin, donis al ili sxuojn, donis al ili mangxi kaj trinki, sxmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj cxiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jerihxon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

esperanto@2Chronicles:29:1 @ HXizkija farigxis regxo, havante la agxon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zehxarja.

esperanto@2Chronicles:29:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

esperanto@2Chronicles:29:4 @ Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,

esperanto@2Chronicles:29:5 @ kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.

esperanto@2Chronicles:29:6 @ CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.

esperanto@2Chronicles:29:8 @ Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.

esperanto@2Chronicles:29:11 @ Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

esperanto@2Chronicles:29:12 @ Tiam levigxis la Levidoj:Mahxat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kisx, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gersxonidoj:Joahx, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joahx;

esperanto@2Chronicles:29:16 @ Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj cxion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.

esperanto@2Chronicles:29:20 @ La regxo HXizkija levigxis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:21 @ Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virsxafojn, sep sxafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:22 @ Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.

esperanto@2Chronicles:29:25 @ Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.

esperanto@2Chronicles:29:26 @ Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.

esperanto@2Chronicles:29:27 @ Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael.

esperanto@2Chronicles:29:29 @ Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis.

esperanto@2Chronicles:29:30 @ Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

esperanto@2Chronicles:29:31 @ Kaj HXizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku bucxoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis bucxoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.

esperanto@2Chronicles:29:32 @ La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:29:34 @ Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.

esperanto@2Chronicles:30:3 @ cxar ili ne povis fari gxin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en suficxa nombro kaj la popolo ne kolektigxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:30:6 @ Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la regxo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la regxo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la savigxintoj, kiuj restis cxe vi de la mano de la regxoj de Asirio.

esperanto@2Chronicles:30:7 @ Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraux la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.

esperanto@2Chronicles:30:8 @ Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

esperanto@2Chronicles:30:9 @ CXar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon cxe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en cxi tiun landon; cxar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizagxon, se vi revenos al Li.

esperanto@2Chronicles:30:14 @ Kaj ili levigxis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj cxion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj jxetis en la torenton Kidron.

esperanto@2Chronicles:30:15 @ Kaj ili bucxis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:16 @ Kaj ili staris sur siaj postenoj laux la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:30:17 @ CXar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la bucxado de la Paskoj anstataux cxiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:21 @ Kaj la Izraelidoj, kiuj trovigxis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda gxojo; kaj cxiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:30:22 @ Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:30:25 @ Kaj gxojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj logxis en Judujo.

esperanto@2Chronicles:30:26 @ Kaj estis granda gxojo en Jerusalem; cxar de la tempo de Salomono, filo de David, regxo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:30:27 @ Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

esperanto@2Chronicles:31:1 @ Kiam cxio cxi tio finigxis, cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altajxojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, gxis plena ekstermo. Kaj reiris cxiuj Izraelidoj cxiu al sia posedajxo, al siaj urboj.

esperanto@2Chronicles:31:2 @ Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:31:4 @ Kaj li ordonis al la popolo, kiu logxis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:31:8 @ Kiam HXizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.

esperanto@2Chronicles:31:9 @ Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.

esperanto@2Chronicles:31:12 @ Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.

esperanto@2Chronicles:31:14 @ Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto cxe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktajxoj.

esperanto@2Chronicles:31:16 @ (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la agxon de tri jaroj kaj pli, de cxiuj, kiuj iradis cxiutage en la domon de la Eternulo laux siaj oficoj kaj grupoj),

esperanto@2Chronicles:31:17 @ al la registritaj pastroj, laux iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj oficoj kaj grupoj,

esperanto@2Chronicles:31:19 @ Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antauxurbaj kampoj de iliaj urboj, de cxiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al cxiu virseksulo inter la pastroj kaj al cxiu registrito inter la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:31:21 @ Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

esperanto@2Chronicles:32:2 @ Kiam HXizkija vidis, ke Sanhxerib venis kaj intencas militi kontraux Jerusalem,

esperanto@2Chronicles:32:5 @ Kaj li estis kuragxa, kaj li prikonstruis la tutan difektigxintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraux alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da sxildoj.

esperanto@2Chronicles:32:6 @ Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaux la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:

esperanto@2Chronicles:32:8 @ kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigligxis de la vortoj de HXizkija, regxo de Judujo.

esperanto@2Chronicles:32:10 @ Tiele diras Sanhxerib, regxo de Asirio:Kion vi fidas, logxante en la fortikajxo de Jerusalem?

esperanto@2Chronicles:32:11 @ HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio.

esperanto@2Chronicles:32:13 @ CXu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al cxiuj popoloj de la landoj? CXu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?

esperanto@2Chronicles:32:14 @ Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?

esperanto@2Chronicles:32:15 @ HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano.

esperanto@2Chronicles:32:17 @ Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano.

esperanto@2Chronicles:32:22 @ Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe.

esperanto@2Chronicles:32:27 @ HXizkija havis tre multe da ricxeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por argxento kaj oro, por multekostaj sxtonoj, aromajxoj, sxildoj, kaj cxiaj valoraj objektoj,

esperanto@2Chronicles:32:28 @ ankaux provizejojn por la produktajxoj:greno, mosto, oleo, kaj stalojn por cxiaspecaj brutoj, kaj sxafejojn por la sxafoj.

esperanto@2Chronicles:32:29 @ Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da sxafoj kaj bovoj li havis multe, cxar Dio donis al li tre grandan havajxon.

esperanto@2Chronicles:32:30 @ Li, HXizkija, sxtopkovris la supran fonton de Gihxon kaj direktis gxin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj HXizkija havis sukceson en cxiu sia faro.

esperanto@2Chronicles:32:31 @ Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii cxion, kion li havis en sia koro.

esperanto@2Chronicles:32:32 @ La cetera historio de HXizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:32:33 @ Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

esperanto@2Chronicles:33:1 @ La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:33:3 @ Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.

esperanto@2Chronicles:33:7 @ La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;

esperanto@2Chronicles:33:8 @ kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi cxion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, legxojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.

esperanto@2Chronicles:33:14 @ Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Gihxon, en la valo, gxia la enirejo de la Pordego de Fisxoj, cxirkaux Ofel, kaj li faris gxin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo.

esperanto@2Chronicles:33:18 @ La cetera historio de Manase, lia pregxo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, trovigxas en la kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Chronicles:33:19 @ Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.

esperanto@2Chronicles:33:21 @ La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:34:1 @ La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:34:2 @ Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis laux la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren nek maldekstren.

esperanto@2Chronicles:34:3 @ En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.

esperanto@2Chronicles:34:9 @ Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.

esperanto@2Chronicles:34:10 @ Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.

esperanto@2Chronicles:34:12 @ Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj;

esperanto@2Chronicles:34:13 @ super la portistoj, kiel observistoj super cxiuj laboristoj en cxiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.

esperanto@2Chronicles:34:14 @ Kiam ili elprenis la argxenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro HXilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.

esperanto@2Chronicles:34:15 @ Kaj HXilkija ekparolis kaj diris al la skribisto SXafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj HXilkija donis la libron al SXafan.

esperanto@2Chronicles:34:16 @ Kaj SXafan alportis la libron al la regxo, kaj li ankaux raportis al la regxo jene:CXion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.

esperanto@2Chronicles:34:17 @ Oni elsxutis la argxenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis gxin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.

esperanto@2Chronicles:34:21 @ Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; cxar granda estas la kolero de la Eternulo, elversxigxinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro.

esperanto@2Chronicles:34:23 @ Kaj sxi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:

esperanto@2Chronicles:34:26 @ Kaj koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:

esperanto@2Chronicles:34:27 @ CXar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux Dio, kiam vi auxdis Liajn vortojn pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj logxantoj, kaj vi humiligxis antaux Mi, dissxiris viajn vestojn, kaj ploris antaux Mi:tial Mi ankaux auxskultis vin, diras la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:34:28 @ Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn. Kaj ili alportis la respondon al la regxo.

esperanto@2Chronicles:34:30 @ Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:34:31 @ Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

esperanto@2Chronicles:34:32 @ Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:34:33 @ Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

esperanto@2Chronicles:35:2 @ Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:35:3 @ Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, regxo de Izrael; vi ne bezonas porti gxin sur la sxultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.

esperanto@2Chronicles:35:4 @ Arangxu vin laux viaj patrodomoj, laux viaj grupoj, laux la preskribo de David, regxo de Izrael, kaj laux la preskribo de lia filo Salomono.

esperanto@2Chronicles:35:5 @ Kaj staru en la sanktejo laux klasoj, laux la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laux la patrodomaj grupoj de la Levidoj.

esperanto@2Chronicles:35:6 @ Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.

esperanto@2Chronicles:35:7 @ Kaj Josxija donis donace al la filoj de la popolo sxafojn, sxafidojn, kapridojn, cxion por la Paskoj, por cxiuj, kiuj tie trovigxis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havajxo de la regxo.

esperanto@2Chronicles:35:8 @ Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. HXilkija, Zehxarja, kaj Jehxiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent sxafidojn kaj tricent bovojn;

esperanto@2Chronicles:35:9 @ Konanja, SXemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj HXasxabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil sxafidojn kaj kvincent bovojn.

esperanto@2Chronicles:35:10 @ Tiamaniere la servado estis arangxita. Kaj la pastroj starigxis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laux iliaj grupoj, laux la ordono de la regxo.

esperanto@2Chronicles:35:11 @ Kaj ili bucxis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhauxtigis.

esperanto@2Chronicles:35:14 @ Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; cxar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj gxis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.

esperanto@2Chronicles:35:15 @ La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laux la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la regxo, kaj la pordegistoj estis cxe cxiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, cxar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.

esperanto@2Chronicles:35:17 @ Kaj la Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.

esperanto@2Chronicles:35:18 @ Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:35:21 @ Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho regxo de Judujo? ne kontraux vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontrauxstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.

esperanto@2Chronicles:35:24 @ Liaj servantoj deprenis lin de la cxaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Josxija.

esperanto@2Chronicles:35:26 @ La cetera historio de Josxija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,

esperanto@2Chronicles:36:2 @ La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:5 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio.

esperanto@2Chronicles:36:8 @ La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

esperanto@2Chronicles:36:9 @ La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo.

esperanto@2Chronicles:36:11 @ La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Chronicles:36:16 @ Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

esperanto@2Chronicles:36:21 @ por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj.

esperanto@2Chronicles:36:23 @ Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

esperanto@Ezra:1:3 @ Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem.

esperanto@Ezra:1:5 @ Kaj levigxis la cxefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, cxiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem.

esperanto@Ezra:1:11 @ La nombro de cxiuj vazoj oraj kaj argxentaj estis kvin mil kvarcent. CXion cxi tion kunportis SXesxbacar cxe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.

esperanto@Ezra:2:2 @ kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Seraja, Reelaja, Mordehxaj, Bilsxan, Mispar, Bigvaj, Rehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

esperanto@Ezra:2:5 @ de la idoj de Arahx, sepcent sepdek kvin,

esperanto@Ezra:2:7 @ de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Ezra:2:8 @ de la idoj de Zatu, nauxcent kvardek kvin,

esperanto@Ezra:2:14 @ de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses,

esperanto@Ezra:2:15 @ de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar,

esperanto@Ezra:2:20 @ de la idoj de Gibar, nauxdek kvin,

esperanto@Ezra:2:22 @ de la logxantoj de Netofa, kvindek ses,

esperanto@Ezra:2:29 @ de la idoj de Nebo, kvindek du,

esperanto@Ezra:2:30 @ de la idoj de Magbisx, cent kvindek ses,

esperanto@Ezra:2:31 @ de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Ezra:2:33 @ de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin,

esperanto@Ezra:2:34 @ de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,

esperanto@Ezra:2:37 @ de la idoj de Imer, mil kvindek du,

esperanto@Ezra:2:40 @ De la Levidoj:de la idoj de Jesxua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar.

esperanto@Ezra:2:59 @ Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:

esperanto@Ezra:2:60 @ la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du.

esperanto@Ezra:2:62 @ Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.

esperanto@Ezra:2:65 @ krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj.

esperanto@Ezra:2:66 @ Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;

esperanto@Ezra:2:67 @ da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.

esperanto@Ezra:2:69 @ Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min’ojn, kaj da pastraj vestoj cent.

esperanto@Ezra:2:70 @ Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.

esperanto@Ezra:3:2 @ Kaj levigxis Jesxua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur gxi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.

esperanto@Ezra:3:8 @ En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.

esperanto@Ezra:3:9 @ Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.

esperanto@Ezra:3:10 @ Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam starigxis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, regxo de Izrael.

esperanto@Ezra:3:12 @ Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la cxefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, cxe la fondado de cxi tiu templo antaux iliaj okuloj, lauxte ploris; sed multaj lauxte gxojkriis.

esperanto@Ezra:3:13 @ Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la gxojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; cxar la popolo kriis tre lauxte, kaj tiu kriado estis auxdata malproksime.

esperanto@Ezra:4:2 @ tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi, cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon, regxo de Asirio, kiu venigis nin cxi tien.

esperanto@Ezra:4:3 @ Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la regxo Ciro, regxo de Persujo.

esperanto@Ezra:4:11 @ Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:Al la regxo Artahxsxasxt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu.

esperanto@Ezra:4:12 @ Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.

esperanto@Ezra:4:14 @ CXar ni mangxas salon el la regxa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la regxon, tial ni sendas kaj sciigas al la regxo,

esperanto@Ezra:4:15 @ ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kauxzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.

esperanto@Ezra:4:16 @ Ni sciigas al la regxo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.

esperanto@Ezra:4:18 @ La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaux mi;

esperanto@Ezra:4:19 @ kaj mi donis ordonon, ke oni sercxu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi;

esperanto@Ezra:4:22 @ Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskigxu granda malprofito por la regxo.

esperanto@Ezra:5:2 @ Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.

esperanto@Ezra:5:3 @ En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

esperanto@Ezra:5:7 @ la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston:Al la regxo Dario plenan pacon.

esperanto@Ezra:5:8 @ Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.

esperanto@Ezra:5:9 @ Tiam ni demandis tiujn plenagxulojn, kaj diris al ili:Kiu donis al vi la permeson konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?

esperanto@Ezra:5:10 @ Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj cxefoj.

esperanto@Ezra:6:2 @ Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:

esperanto@Ezra:6:4 @ Da vicoj el grandaj sxtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la regxa domo.

esperanto@Ezra:6:9 @ Kaj tiom estos necese da bovoj, sxafoj, aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili cxiutage sen halto,

esperanto@Ezra:6:10 @ por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la cxielo, kaj por ke ili pregxu pri la vivo de la regxo kaj de liaj infanoj.

esperanto@Ezra:6:11 @ De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.

esperanto@Ezra:6:16 @ Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun gxojo la sanktigon de tiu domo de Dio.

esperanto@Ezra:6:18 @ Kaj oni starigis la pastrojn laux iliaj ordoj, kaj la Levidojn laux iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

esperanto@Ezra:6:20 @ CXar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin cxiuj kiel unu homo; kaj ili bucxis Paskajn sxafidojn por cxiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.

esperanto@Ezra:7:7 @ Ankaux kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la regxo Artahxsxast.

esperanto@Ezra:7:8 @ Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo.

esperanto@Ezra:7:9 @ CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li.

esperanto@Ezra:7:13 @ De mi estas ordonite, ke en mia regno cxiu el la popolo de Izrael kaj el gxiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.

esperanto@Ezra:7:14 @ CXar vi estas sendata de la regxo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laux la en via mano trovigxanta legxo de via Dio,

esperanto@Ezra:7:16 @ kaj la tutan argxenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.

esperanto@Ezra:7:17 @ Acxetu tuj pro tiu mono bovojn, sxafojn, kaj sxafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj versxoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem.

esperanto@Ezra:7:18 @ Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera argxento kaj oro, tion laux la volo de via Dio faru.

esperanto@Ezra:7:19 @ Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaux la Dio de Jerusalem.

esperanto@Ezra:7:20 @ Kaj cxion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la regxa trezorejo.

esperanto@Ezra:7:21 @ Kaj de mi, Artahxsxast, la regxo, estas farata ordono al cxiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke cxio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la legxoj de Dio de la cxielo, estu tuj plenumata,

esperanto@Ezra:7:22 @ gxis jena kvanto:argxento gxis cent kikaroj, tritiko gxis cent kor’oj, vino gxis cent bat’oj, ankaux oleo gxis cent bat’oj, kaj salo en kvanto senlima.

esperanto@Ezra:7:24 @ Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.

esperanto@Ezra:7:25 @ Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.

esperanto@Ezra:7:26 @ Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.

esperanto@Ezra:7:28 @ kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.

esperanto@Ezra:8:2 @ el la idoj de Pinehxas:Gersxom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:HXatusx;

esperanto@Ezra:8:3 @ el la idoj de SXehxanja:el la idoj de Parosx:Zehxarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;

esperanto@Ezra:8:4 @ el la idoj de Pahxat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zerahxja, kaj kun li ducent virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:5 @ el la idoj de SXehxanja:la filo de Jahxaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:6 @ el la idoj de Adin:Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:7 @ el la idoj de Elam:Jesxaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:8 @ el la idoj de SXefatja:Zebadja, filo de Mihxael, kaj kun li okdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:9 @ el la idoj de Joab:Obadja, filo de Jehxiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:10 @ el la idoj de SXelomit:la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:11 @ el la idoj de Bebaj:Zehxarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:12 @ el la idoj de Azgad:Johxanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:13 @ el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj:Elifelet, Jeiel, kaj SXemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;

esperanto@Ezra:8:14 @ el la idoj de Bigvaj:Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.

esperanto@Ezra:8:15 @ Kaj mi kolektis ilin cxe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.

esperanto@Ezra:8:17 @ kaj mi donis al ili komision al Ido, la cxefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.

esperanto@Ezra:8:18 @ Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,

esperanto@Ezra:8:20 @ kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; cxiuj ili estis registritaj laux siaj nomoj.

esperanto@Ezra:8:25 @ Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis.

esperanto@Ezra:8:26 @ Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;

esperanto@Ezra:8:28 @ Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.

esperanto@Ezra:8:29 @ Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo.

esperanto@Ezra:8:30 @ Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

esperanto@Ezra:8:31 @ Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo.

esperanto@Ezra:8:33 @ En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.

esperanto@Ezra:9:1 @ Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;

esperanto@Ezra:9:5 @ Kaj cxe la vesperofero mi levigxis de mia aflikto, kaj kun dissxiritaj vestoj kaj tuniko mi starigxis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,

esperanto@Ezra:9:6 @ kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo.

esperanto@Ezra:9:8 @ Kaj nun antaux momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni savigxintojn kaj permesis al ni alfortikigxi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom revivigxi en nia sklaveco.

esperanto@Ezra:9:9 @ Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la regxoj de Persujo, por permesi al ni revivigxi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi gxiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@Ezra:9:10 @ Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? cxar ni forlasis Viajn ordonojn,

esperanto@Ezra:9:11 @ kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi gxin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindajxoj, per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco;

esperanto@Ezra:9:12 @ ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.

esperanto@Ezra:9:13 @ Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,

esperanto@Ezra:9:14 @ cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?

esperanto@Ezra:9:15 @ Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.

esperanto@Ezra:10:1 @ Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris.

esperanto@Ezra:10:3 @ Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.

esperanto@Ezra:10:4 @ Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.

esperanto@Ezra:10:5 @ Tiam Ezra levigxis, kaj jxurigis la cxefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili jxuris.

esperanto@Ezra:10:6 @ Kaj Ezra levigxis de antaux la domo de Dio, kaj iris al la cxambro de Jehohxanan, filo de Eljasxib, kaj eniris tien. Panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis, cxar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.

esperanto@Ezra:10:10 @ Kaj levigxis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.

esperanto@Ezra:10:11 @ Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.

esperanto@Ezra:10:12 @ Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per lauxta vocxo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.

esperanto@Ezra:10:15 @ Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jahxzeja, filo de Tikva, kontrauxstaris tion, kaj Mesxulam, kaj SXabtaj, la Levido, helpis ilin.

esperanto@Ezra:10:17 @ Kaj gxis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri cxiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.

esperanto@Ezra:10:18 @ Kaj trovigxis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jesxua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.

esperanto@Ezra:10:19 @ Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virsxafon kiel kulpoferon.

esperanto@Ezra:10:23 @ kaj el la Levidoj:Jozabad, SXimei, Kelaja (ankaux nomata Kelita), Petahxja, Jehuda, kaj Eliezer;

esperanto@Nehemiah:1:2 @ Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:1:3 @ Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.

esperanto@Nehemiah:1:5 @ Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

esperanto@Nehemiah:1:6 @ Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.

esperanto@Nehemiah:1:7 @ Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.

esperanto@Nehemiah:1:8 @ Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn;

esperanto@Nehemiah:1:9 @ sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian nomon.

esperanto@Nehemiah:1:10 @ Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.

esperanto@Nehemiah:1:11 @ Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)

esperanto@Nehemiah:2:1 @ En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li.

esperanto@Nehemiah:2:2 @ Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,

esperanto@Nehemiah:2:3 @ kaj mi diris al la regxo:La regxo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro?

esperanto@Nehemiah:2:4 @ Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo,

esperanto@Nehemiah:2:5 @ kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui gxin.

esperanto@Nehemiah:2:6 @ Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li):Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.

esperanto@Nehemiah:2:10 @ Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.

esperanto@Nehemiah:2:12 @ mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.

esperanto@Nehemiah:2:15 @ Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.

esperanto@Nehemiah:2:17 @ Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.

esperanto@Nehemiah:2:18 @ Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.

esperanto@Nehemiah:2:19 @ Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?

esperanto@Nehemiah:2:20 @ Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:3:1 @ Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel.

esperanto@Nehemiah:3:15 @ La Pordegon de la Fonto konstruis SXalun, filo de Kol-HXoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis gxin kaj tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaux la muregon cxe la lageto SXelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la sxtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.

esperanto@Nehemiah:3:16 @ Post li konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj.

esperanto@Nehemiah:3:17 @ Post li konstruis la Levidoj:Rehxum, filo de Bani; apude konstruis HXasxabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.

esperanto@Nehemiah:3:20 @ Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.

esperanto@Nehemiah:4:1 @ Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.

esperanto@Nehemiah:4:2 @ Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?

esperanto@Nehemiah:4:4 @ Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;

esperanto@Nehemiah:4:5 @ ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.

esperanto@Nehemiah:4:11 @ Kaj niaj malamikoj diris:Ili ne scios kaj ne vidos, gxis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj cxesigos la laboradon.

esperanto@Nehemiah:4:14 @ Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.

esperanto@Nehemiah:4:16 @ Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis malantaux la tuta domo de Jehuda.

esperanto@Nehemiah:4:18 @ La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.

esperanto@Nehemiah:4:20 @ tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.

esperanto@Nehemiah:4:21 @ Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.

esperanto@Nehemiah:5:2 @ Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.

esperanto@Nehemiah:5:3 @ Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.

esperanto@Nehemiah:5:4 @ Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;

esperanto@Nehemiah:5:5 @ sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.

esperanto@Nehemiah:5:7 @ Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.

esperanto@Nehemiah:5:8 @ Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.

esperanto@Nehemiah:5:9 @ Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?

esperanto@Nehemiah:5:11 @ Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.

esperanto@Nehemiah:5:12 @ Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.

esperanto@Nehemiah:5:15 @ La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

esperanto@Nehemiah:5:17 @ CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.

esperanto@Nehemiah:5:18 @ Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.

esperanto@Nehemiah:6:2 @ tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.

esperanto@Nehemiah:6:3 @ Sed mi sendis al ili senditojn, por diri:Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial cxesigxu la laborado, kiam mi gxin forlasos kaj iros al vi?

esperanto@Nehemiah:6:5 @ Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.

esperanto@Nehemiah:6:6 @ En gxi estis skribite:Inter la nacioj iras la famo, kaj Gesxem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laux tiu famo vi volas esti ilia regxo.

esperanto@Nehemiah:6:7 @ Ankaux profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas regxo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la regxo; venu do, ke ni kune interkonsiligxu.

esperanto@Nehemiah:6:8 @ Sed mi sendis al li, por diri:Nenio farigxis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.

esperanto@Nehemiah:6:10 @ Kaj mi venis en la domon de SXemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin ensxlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni sxlosu la pordojn de la templo; cxar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.

esperanto@Nehemiah:6:11 @ Sed mi diris:CXu tia homo, kiel mi, forkuru? cxu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.

esperanto@Nehemiah:6:15 @ La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.

esperanto@Nehemiah:6:16 @ Kiam tion auxdis cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:7:1 @ Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.

esperanto@Nehemiah:7:5 @ Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:

esperanto@Nehemiah:7:7 @ kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

esperanto@Nehemiah:7:10 @ de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,

esperanto@Nehemiah:7:12 @ de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Nehemiah:7:13 @ de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:20 @ de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:25 @ de la idoj de Gibeon, nauxdek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:33 @ de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,

esperanto@Nehemiah:7:34 @ de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,

esperanto@Nehemiah:7:36 @ de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,

esperanto@Nehemiah:7:40 @ de la idoj de Imer, mil kvindek du,

esperanto@Nehemiah:7:43 @ De la Levidoj:de la idoj de Jesxua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.

esperanto@Nehemiah:7:61 @ Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:

esperanto@Nehemiah:7:64 @ Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.

esperanto@Nehemiah:7:67 @ krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.

esperanto@Nehemiah:7:68 @ Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;

esperanto@Nehemiah:7:69 @ da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.

esperanto@Nehemiah:7:70 @ Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.

esperanto@Nehemiah:7:73 @ Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.

esperanto@Nehemiah:8:2 @ Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.

esperanto@Nehemiah:8:3 @ Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.

esperanto@Nehemiah:8:6 @ Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.

esperanto@Nehemiah:8:7 @ Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.

esperanto@Nehemiah:8:9 @ Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.

esperanto@Nehemiah:8:10 @ Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.

esperanto@Nehemiah:8:11 @ Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju.

esperanto@Nehemiah:8:13 @ En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.

esperanto@Nehemiah:8:14 @ Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato,

esperanto@Nehemiah:9:3 @ Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Nehemiah:9:4 @ Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Nehemiah:9:5 @ Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

esperanto@Nehemiah:9:6 @ Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

esperanto@Nehemiah:9:7 @ Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham,

esperanto@Nehemiah:9:8 @ kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.

esperanto@Nehemiah:9:9 @ Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;

esperanto@Nehemiah:9:10 @ kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.

esperanto@Nehemiah:9:11 @ Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.

esperanto@Nehemiah:9:12 @ Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.

esperanto@Nehemiah:9:13 @ Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

esperanto@Nehemiah:9:14 @ Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.

esperanto@Nehemiah:9:15 @ Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.

esperanto@Nehemiah:9:16 @ Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;

esperanto@Nehemiah:9:17 @ ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

esperanto@Nehemiah:9:18 @ Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,

esperanto@Nehemiah:9:19 @ Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;

esperanto@Nehemiah:9:20 @ kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

esperanto@Nehemiah:9:21 @ Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.

esperanto@Nehemiah:9:22 @ Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

esperanto@Nehemiah:9:23 @ Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

esperanto@Nehemiah:9:24 @ Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo.

esperanto@Nehemiah:9:25 @ Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank’ al Via granda boneco.

esperanto@Nehemiah:9:26 @ Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

esperanto@Nehemiah:9:27 @ Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

esperanto@Nehemiah:9:28 @ Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.

esperanto@Nehemiah:9:29 @ Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.

esperanto@Nehemiah:9:30 @ Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.

esperanto@Nehemiah:9:31 @ Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.

esperanto@Nehemiah:9:32 @ Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

esperanto@Nehemiah:9:33 @ Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

esperanto@Nehemiah:9:34 @ Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.

esperanto@Nehemiah:9:35 @ En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.

esperanto@Nehemiah:9:36 @ Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.

esperanto@Nehemiah:9:37 @ Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

esperanto@Nehemiah:9:38 @ En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

esperanto@Nehemiah:10:9 @ La Levidoj:Jesxua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de HXenadad, Kadmiel;

esperanto@Nehemiah:10:28 @ Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni,

esperanto@Nehemiah:10:34 @ Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.

esperanto@Nehemiah:10:37 @ Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.

esperanto@Nehemiah:10:38 @ Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo.

esperanto@Nehemiah:10:39 @ CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

esperanto@Nehemiah:11:3 @ Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.

esperanto@Nehemiah:11:14 @ kaj iliaj fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.

esperanto@Nehemiah:11:15 @ Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni;

esperanto@Nehemiah:11:16 @ kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj;

esperanto@Nehemiah:11:18 @ La nombro de cxiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.

esperanto@Nehemiah:11:20 @ La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo.

esperanto@Nehemiah:11:22 @ Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio.

esperanto@Nehemiah:11:25 @ Kaj en la vilagxoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda logxis en Kirjat-Arba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Dibon kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Kabceel kaj gxiaj vilagxoj,

esperanto@Nehemiah:11:30 @ en Zanoahx, en Adulam, kaj iliaj vilagxoj, en Lahxisx kaj sur gxiaj kampoj, en Azeka kaj gxiaj cxirkauxajxoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer- SXeba gxis la valo Hinom.

esperanto@Nehemiah:11:36 @ Kaj el la Levidoj parto el Judujo logxis en la regiono de Benjamen.

esperanto@Nehemiah:12:1 @ Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra,

esperanto@Nehemiah:12:8 @ Kaj la Levidoj:Jesxua, Binuj, Kadmiel, SXerebja, Jehuda, Matanja, super la lauxdkantoj, li kaj liaj fratoj;

esperanto@Nehemiah:12:22 @ El la Levidoj estis enskribitaj la cxefoj de patrodomoj en la tempo de Eljasxib, Jojada, Johxanan, kaj Jadua; la pastroj dum la regxado de Dario la Persa.

esperanto@Nehemiah:12:23 @ La Levidoj, cxefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko gxis la tempo de Johxanan, filo de Eljasxib.

esperanto@Nehemiah:12:24 @ La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.

esperanto@Nehemiah:12:25 @ Matanja, Bakbukja, Obadja, Mesxulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj dejxoris en la provizejoj cxe la pordegoj.

esperanto@Nehemiah:12:27 @ CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

esperanto@Nehemiah:12:28 @ Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj,

esperanto@Nehemiah:12:29 @ el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la cxirkauxajxo de Jerusalem.

esperanto@Nehemiah:12:30 @ Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.

esperanto@Nehemiah:12:36 @ kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto.

esperanto@Nehemiah:12:37 @ Apud la Pordego de la Fonto, kontraux gxi, ili iris sur la sxtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj gxis la Pordego de la Akvo oriente.

esperanto@Nehemiah:12:43 @ Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

esperanto@Nehemiah:12:44 @ Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.

esperanto@Nehemiah:12:45 @ Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.

esperanto@Nehemiah:12:46 @ CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.

esperanto@Nehemiah:12:47 @ CXiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.

esperanto@Nehemiah:13:1 @ En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;

esperanto@Nehemiah:13:5 @ arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.

esperanto@Nehemiah:13:10 @ Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo.

esperanto@Nehemiah:13:12 @ Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.

esperanto@Nehemiah:13:13 @ Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.

esperanto@Nehemiah:13:14 @ Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.

esperanto@Nehemiah:13:15 @ En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon, vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la tago, kiam ili vendis mangxajxon.

esperanto@Nehemiah:13:17 @ Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?

esperanto@Nehemiah:13:18 @ Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton!

esperanto@Nehemiah:13:21 @ Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.

esperanto@Nehemiah:13:22 @ Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.

esperanto@Nehemiah:13:23 @ Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;

esperanto@Nehemiah:13:25 @ Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.

esperanto@Nehemiah:13:27 @ Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?

esperanto@Nehemiah:13:29 @ Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.

esperanto@Nehemiah:13:30 @ Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico,

esperanto@Esther:1:5 @ Kiam finigxis tiuj tagoj, la regxo faris por la tuta popolo, kiu trovigxis en la kastelurbo SXusxan, de la grandaj gxis la malgrandaj, festenon septagan sur la gxardena korto de la regxa palaco.

esperanto@Esther:1:7 @ La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo.

esperanto@Esther:1:8 @ La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux la volo de cxiu.

esperanto@Esther:1:9 @ Ankaux la regxino Vasxti faris festenon por la virinoj de la regxa domo de la regxo Ahxasxverosx.

esperanto@Esther:1:10 @ En la sepa tago, kiam la koro de la regxo gajigxis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, HXarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep euxnukoj, kiuj servadis antaux la regxo Ahxasxverosx,

esperanto@Esther:1:14 @ kaj la plej proksimaj al li estis:Karsxena, SXetar, Admata, Tarsxisx, Meres, Marsena, kaj Memuhxan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizagxon de la regxo kaj okupis la unuan lokon en la regno):

esperanto@Esther:1:16 @ Tiam diris Memuhxan antaux la regxo kaj la princoj:La regxino Vasxti estas kulpa, ne sole kontraux la regxo, sed kontraux cxiuj princoj, kaj kontraux cxiuj popoloj, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx;

esperanto@Esther:1:17 @ cxar la ago de la regxino farigxos konata al cxiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti, kaj sxi ne iris.

esperanto@Esther:1:19 @ Se al la regxo placxas, oni elirigu ordonon de la regxo, kaj oni enskribu gxin kiel nemalobeeblan legxon de Persujo kaj Medujo, ke la regxino Vasxti ne venu plu antaux la regxon Ahxasxverosx; kaj sxian regxinecon la regxo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol sxi.

esperanto@Esther:1:20 @ Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.

esperanto@Esther:1:22 @ Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

esperanto@Esther:2:1 @ Post tiu afero, kiam kvietigxis la kolero de la regxo Ahxasxverosx, li rememoris pri Vasxti, kaj pri tio, kion sxi faris kaj kio estis dekretita pri sxi.

esperanto@Esther:2:2 @ Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li:Oni sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;

esperanto@Esther:2:3 @ kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon SXusxan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;

esperanto@Esther:2:7 @ Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa. Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel filinon.

esperanto@Esther:2:8 @ Kiam estis auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon SXusxan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaux Ester estis prenita en la regxan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.

esperanto@Esther:2:9 @ La knabino placxis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al sxi sxiajn beligajxojn kaj sxian destinitajxon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la regxo; kaj li translogxigis sxin kun sxiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.

esperanto@Esther:2:11 @ CXiutage Mordehxaj iradis antaux la korto de la virinejo, por sciigxi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al sxi.

esperanto@Esther:2:12 @ Kiam por cxiu knabino venis la vico iri al la regxo Ahxasxverosx, post kiam dum dek du monatoj estis farata al sxi la beligado destinita por la virinoj (cxar tiel longe dauxris la tempo de ilia beligado:ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromajxoj kaj per aliaj sxmirajxoj),

esperanto@Esther:2:13 @ tiam la knabino eniris al la regxo. CXion, kion sxi diris, oni donis al sxi, por ke sxi iru kun tio el la virinejo en la regxan domon.

esperanto@Esther:2:14 @ Vespere sxi eniris, kaj matene sxi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de SXaasxgaz, regxa euxnuko, gardisto de la kromvirinoj; sxi jam ne plu iris al la regxo, krom en la okazo, se la regxo sxin deziris kaj se sxi estis vokita lauxnome.

esperanto@Esther:2:15 @ Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.

esperanto@Esther:2:17 @ Kaj la regxo ekamis Esteron pli ol cxiujn edzinojn, kaj sxi akiris cxe li simpation kaj favoron pli ol cxiuj virgulinoj; kaj li metis regxan kronon sur sxian kapon kaj faris sxin regxino anstataux Vasxti.

esperanto@Esther:2:23 @ La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaux sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo.

esperanto@Esther:3:2 @ Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere.

esperanto@Esther:3:3 @ La servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, diris al Mordehxaj:Kial vi malobeas la ordonon de la regxo?

esperanto@Esther:3:4 @ CXar ili diradis tion al li cxiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, cxu la vortoj de Mordehxaj konservos sian forton; cxar li diris al ili, ke li estas Judo.

esperanto@Esther:3:5 @ Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero.

esperanto@Esther:3:6 @ Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

esperanto@Esther:3:8 @ Kaj Haman diris al la regxo Ahxasxverosx:Ekzistas unu popolo, disjxetita kaj dissemita inter la popoloj en cxiuj landoj de via regno; iliaj legxoj estas malsimilaj al la legxoj de cxiuj popoloj, kaj la legxojn de la regxo ili ne plenumas; ne decas al la regxo tiel restigi ilin.

esperanto@Esther:3:11 @ Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi.

esperanto@Esther:3:13 @ Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.

esperanto@Esther:4:4 @ Kaj venis la servistinoj de Ester kaj sxiaj euxnukoj, kaj rakontis al sxi. Kaj la regxino forte konsternigxis. Kaj sxi sendis vestojn, por vesti Mordehxajon kaj depreni de li la sakajxon; sed li ne akceptis.

esperanto@Esther:4:11 @ CXiuj servantoj de la regxo kaj la popolo en la landoj de la regxo scias, ke por cxiu viro aux virino, kiu eniris al la regxo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu legxo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la regxo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la regxo jam de tridek tagoj.

esperanto@Esther:4:13 @ tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj.

esperanto@Esther:4:14 @ Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?

esperanto@Esther:4:16 @ Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.

esperanto@Esther:5:2 @ Kiam la regxo ekvidis la regxinon Ester, starantan sur la korto, sxi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la regxo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektusxis la pinton de la sceptro.

esperanto@Esther:5:3 @ Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi, ho regxino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas ecx duono de la regno, gxi estos donita al vi.

esperanto@Esther:5:6 @ Kaj la regxo diris al Ester dum la trinkado de vino:Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

esperanto@Esther:5:9 @ Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj.

esperanto@Esther:5:12 @ Kaj Haman diris:Ecx la regxino Ester invitis kun la regxo al la festeno, kiun sxi faris, neniun krom mi; ankaux por morgaux mi estas invitita al sxi kun la regxo.

esperanto@Esther:5:13 @ Sed cxio cxi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordehxaj sidas cxe la pordego de la regxo.

esperanto@Esther:5:14 @ Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.

esperanto@Esther:6:1 @ En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo.

esperanto@Esther:6:2 @ Kaj tie trovigxis skribite, kiel Mordehxaj raportis pri Bigtan kaj Teresx, la du regxaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.

esperanto@Esther:6:3 @ Tiam la regxo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordehxaj? Kaj la junuloj servistoj de la regxo respondis:Nenio estas farita al li.

esperanto@Esther:6:10 @ Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris.

esperanto@Esther:6:13 @ Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.

esperanto@Esther:7:2 @ Kaj ankaux en la dua tago, dum la trinkado de vino, la regxo diris al Ester:Kion vi petas, ho regxino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

esperanto@Esther:7:3 @ Tiam la regxino Ester respondis kaj diris:Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho regxo, kaj se al la regxo placxas, tiam mia vivo estu donacita al mi laux mia peto, kaj mia popolo laux mia deziro;

esperanto@Esther:7:4 @ cxar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaux estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la regxo.

esperanto@Esther:7:7 @ La regxo levigxis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la gxardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la regxinon Ester, cxar li vidis, ke la regxo destinis por li malbonan sorton.

esperanto@Esther:7:8 @ Kiam la regxo revenis el la palaca gxardeno en la cxambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la regxo diris:Ecx perforti la regxinon li volas cxe mi en la domo! La vorto eliris el la busxo de la regxo, kaj oni kovris al Haman la vizagxon.

esperanto@Esther:7:9 @ HXarbona, unu el la euxnukoj antaux la regxo, diris:Jen ecx la arbo, kiun Haman pretigis por Mordehxaj, kiu parolis bonon por la regxo, staras en la domo de Haman; gxi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la regxo diris:Pendigu lin sur gxi.

esperanto@Esther:7:10 @ Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.

esperanto@Esther:8:4 @ La regxo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester levigxis kaj starigxis antaux la regxo.

esperanto@Esther:8:5 @ Kaj sxi diris:Se al la regxo placxas, kaj se mi trovis favoron antaux li, se la afero sxajnas al li gxusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo;

esperanto@Esther:8:6 @ cxar kiel mi povus vidi la malfelicxon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?

esperanto@Esther:8:8 @ skribu do pri la Judoj en la nomo de la regxo tion, kio placxas al vi, kaj sigelu per la regxa ringo; cxar leteron, skribitan en la nomo de la regxo kaj sigelitan per la regxa ringo, oni ne povas revoki.

esperanto@Esther:8:11 @ ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon,

esperanto@Esther:9:2 @ La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn.

esperanto@Esther:9:4 @ CXar Mordehxaj estis granda en la domo de la regxo, kaj la famo pri li iris tra cxiuj landoj, cxar la viro Mordehxaj farigxadis cxiam pli kaj pli granda.

esperanto@Esther:9:6 @ En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;

esperanto@Esther:9:12 @ Kaj la regxo diris al la regxino Ester:En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaux la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la regxo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraux deziras? tio estos plenumita.

esperanto@Esther:9:16 @ Ankaux la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la regxo, kolektigxis kaj starigxis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaux siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

esperanto@Esther:9:18 @ Sed la Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.

esperanto@Esther:9:21 @ ke ili akceptu por si, ke ili festados cxiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj gxian dek-kvinan tagon,

esperanto@Esther:9:22 @ kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.

esperanto@Esther:9:26 @ Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laux la vorto pur. Tial, konforme al cxiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin,

esperanto@Job:1:1 @ Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.

esperanto@Job:1:3 @ Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

esperanto@Job:1:4 @ Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili, cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili.

esperanto@Job:1:5 @ Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.

esperanto@Job:1:7 @ Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.

esperanto@Job:1:8 @ Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.

esperanto@Job:1:10 @ Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.

esperanto@Job:1:11 @ Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas; Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.

esperanto@Job:1:12 @ Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen cxio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo.

esperanto@Job:1:13 @ Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,

esperanto@Job:1:15 @ superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

esperanto@Job:1:16 @ Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

esperanto@Job:1:17 @ Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

esperanto@Job:1:18 @ Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;

esperanto@Job:1:19 @ kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

esperanto@Job:1:20 @ Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;

esperanto@Job:2:2 @ Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.

esperanto@Job:2:3 @ Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li gxis nun ankoraux estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraux li, por pereigi lin senkulpe.

esperanto@Job:2:4 @ Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.

esperanto@Job:2:5 @ Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo.

esperanto@Job:2:6 @ La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.

esperanto@Job:2:7 @ Satano foriris de antaux la vizagxo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto.

esperanto@Job:2:9 @ Kaj lia edzino diris al li:Vi cxiam ankoraux estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.

esperanto@Job:2:10 @ Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

esperanto@Job:2:12 @ Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.

esperanto@Job:2:13 @ Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li ecx unu vorton; cxar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

esperanto@Job:3:9 @ Mallumigxu la steloj de gxia krepusko; GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;

esperanto@Job:3:11 @ Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senvivigxis post la eliro el la ventro?

esperanto@Job:3:13 @ Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,

esperanto@Job:3:16 @ Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

esperanto@Job:3:20 @ Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,

esperanto@Job:3:22 @ Kiuj ekgxojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?

esperanto@Job:3:25 @ CXar terurajxo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.

esperanto@Job:3:26 @ Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.

esperanto@Job:4:2 @ Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?

esperanto@Job:4:3 @ Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis;

esperanto@Job:4:4 @ Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis;

esperanto@Job:4:5 @ Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis.

esperanto@Job:4:6 @ CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?

esperanto@Job:4:7 @ Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

esperanto@Job:4:8 @ Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;

esperanto@Job:4:13 @ Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,

esperanto@Job:4:16 @ Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:

esperanto@Job:4:17 @ CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto?

esperanto@Job:4:18 @ Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj:

esperanto@Job:4:21 @ La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.

esperanto@Job:5:1 @ Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?

esperanto@Job:5:3 @ Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon.

esperanto@Job:5:11 @ Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite.

esperanto@Job:5:19 @ En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono.

esperanto@Job:5:20 @ En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.

esperanto@Job:5:21 @ Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.

esperanto@Job:5:22 @ Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;

esperanto@Job:5:23 @ CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.

esperanto@Job:5:24 @ Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.

esperanto@Job:5:25 @ Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.

esperanto@Job:5:26 @ En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.

esperanto@Job:5:27 @ Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

esperanto@Job:6:17 @ En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forsxovigxas de sia loko.

esperanto@Job:6:21 @ Nun vi neniigxis; Vi ekvidis terurajxon, kaj ektimis.

esperanto@Job:6:22 @ CXu mi diris:Donu al mi, El via havajxo donacu pro mi,

esperanto@Job:6:25 @ Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

esperanto@Job:6:26 @ CXu vi intencas riprocxi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.

esperanto@Job:6:27 @ Ecx orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.

esperanto@Job:6:28 @ Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?

esperanto@Job:6:29 @ Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

esperanto@Job:7:3 @ Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.

esperanto@Job:7:4 @ Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

esperanto@Job:7:5 @ Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.

esperanto@Job:7:7 @ Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

esperanto@Job:7:8 @ Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.

esperanto@Job:7:12 @ CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?

esperanto@Job:7:14 @ Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj;

esperanto@Job:7:16 @ Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.

esperanto@Job:7:17 @ Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

esperanto@Job:7:18 @ Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente?

esperanto@Job:7:19 @ Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?

esperanto@Job:7:20 @ Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

esperanto@Job:7:21 @ Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.

esperanto@Job:8:2 @ Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

esperanto@Job:8:4 @ Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago.

esperanto@Job:8:5 @ Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,

esperanto@Job:8:6 @ Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

esperanto@Job:8:7 @ Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.

esperanto@Job:8:9 @ CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

esperanto@Job:8:10 @ Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

esperanto@Job:8:18 @ Sed kiam oni elsxiras lin el lia loko, GXi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

esperanto@Job:8:19 @ Tia estas la gxojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.

esperanto@Job:8:20 @ Vidu, Dio ne forpusxas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

esperanto@Job:8:21 @ Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.

esperanto@Job:8:22 @ Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

esperanto@Job:9:3 @ Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

esperanto@Job:9:7 @ Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;

esperanto@Job:9:11 @ Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.

esperanto@Job:9:12 @ Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

esperanto@Job:9:18 @ Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo.

esperanto@Job:9:20 @ Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.

esperanto@Job:9:21 @ Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

esperanto@Job:9:23 @ Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.

esperanto@Job:9:24 @ La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

esperanto@Job:9:25 @ Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;

esperanto@Job:9:28 @ Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

esperanto@Job:9:31 @ Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

esperanto@Job:10:1 @ Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.

esperanto@Job:10:2 @ Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

esperanto@Job:10:3 @ CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

esperanto@Job:10:4 @ CXu Vi havas okulojn karnajn, Kaj cxu Vi rigardas, kiel homo rigardas?

esperanto@Job:10:5 @ CXu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aux cxu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,

esperanto@Job:10:6 @ Ke Vi sercxas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,

esperanto@Job:10:7 @ Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

esperanto@Job:10:8 @ Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas!

esperanto@Job:10:9 @ Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

esperanto@Job:10:10 @ Vi elversxis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromagxon Vi min kundensigis.

esperanto@Job:10:11 @ Per hauxto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.

esperanto@Job:10:12 @ Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.

esperanto@Job:10:13 @ Sed cxi tion Vi kasxis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:

esperanto@Job:10:14 @ Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.

esperanto@Job:10:15 @ Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.

esperanto@Job:10:16 @ Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.

esperanto@Job:10:17 @ Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

esperanto@Job:10:18 @ Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!

esperanto@Job:10:20 @ Mia vivo estas ja mallonga; CXesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigligxu,

esperanto@Job:11:3 @ CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

esperanto@Job:11:4 @ Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

esperanto@Job:11:5 @ Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,

esperanto@Job:11:6 @ Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

esperanto@Job:11:7 @ CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?

esperanto@Job:11:8 @ Tio estas pli alta ol la cxielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol SXeol; Kion vi povas ekscii?

esperanto@Job:11:11 @ CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

esperanto@Job:11:13 @ Se vi arangxas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;

esperanto@Job:11:14 @ Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

esperanto@Job:11:15 @ Tiam vi povos levi vian vizagxon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.

esperanto@Job:11:16 @ Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros gxin kiel forfluintan akvon.

esperanto@Job:11:17 @ Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno.

esperanto@Job:11:18 @ Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco.

esperanto@Job:11:19 @ Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

esperanto@Job:11:20 @ Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

esperanto@Job:12:2 @ Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo.

esperanto@Job:12:3 @ Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

esperanto@Job:12:4 @ Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;

esperanto@Job:12:7 @ Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi;

esperanto@Job:12:8 @ Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro.

esperanto@Job:12:10 @ De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

esperanto@Job:13:1 @ CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis.

esperanto@Job:13:2 @ Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.

esperanto@Job:13:4 @ Tamen vi komentarias malvere, Vi cxiuj estas senutilaj kuracistoj.

esperanto@Job:13:5 @ Ho, se vi silentus, Tio estus sagxeco de via flanko.

esperanto@Job:13:7 @ CXu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsajxon?

esperanto@Job:13:8 @ CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi?

esperanto@Job:13:9 @ CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?

esperanto@Job:13:10 @ Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.

esperanto@Job:13:11 @ CXu Lia majesto ne konfuzas vin? CXu ne falas sur vin timo antaux Li?

esperanto@Job:13:12 @ Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.

esperanto@Job:13:17 @ Auxskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaux viaj oreloj.

esperanto@Job:13:20 @ Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo:

esperanto@Job:13:21 @ Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.

esperanto@Job:13:22 @ Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi.

esperanto@Job:13:24 @ Kial Vi kasxas Vian vizagxon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?

esperanto@Job:13:25 @ CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti?

esperanto@Job:13:26 @ CXar Vi skribas kontraux mi maldolcxajxon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.

esperanto@Job:13:27 @ Vi metis miajn piedojn en sxtipon, Vi observas cxiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;

esperanto@Job:14:1 @ Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

esperanto@Job:14:3 @ Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi!

esperanto@Job:14:5 @ Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

esperanto@Job:14:6 @ Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, GXis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

esperanto@Job:14:12 @ Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado.

esperanto@Job:14:13 @ Ho, se Vi kasxus min en SXeol, Se Vi kasxus min gxis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!

esperanto@Job:14:14 @ Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.

esperanto@Job:14:15 @ Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritajxon de Viaj manoj.

esperanto@Job:14:16 @ Nun Vi kalkulas miajn pasxojn; Ne konservu mian pekon;

esperanto@Job:14:18 @ Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forsxovigxas de sia loko;

esperanto@Job:14:19 @ SXtonojn forlavas la akvo, Kaj gxia disversxigxo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

esperanto@Job:14:20 @ Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.

esperanto@Job:15:3 @ Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.

esperanto@Job:15:4 @ Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio.

esperanto@Job:15:5 @ CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.

esperanto@Job:15:6 @ Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

esperanto@Job:15:7 @ CXu vi naskigxis la unua homo? CXu vi estas kreita pli frue ol la altajxoj?

esperanto@Job:15:8 @ CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon?

esperanto@Job:15:9 @ Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?

esperanto@Job:15:10 @ Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.

esperanto@Job:15:11 @ CXu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?

esperanto@Job:15:12 @ Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,

esperanto@Job:15:13 @ Ke vi direktas kontraux Dion vian koleron, Kaj elirigis el via busxo tiajn vortojn?

esperanto@Job:15:14 @ Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?

esperanto@Job:15:15 @ Vidu, inter Liaj sanktuloj ne cxiuj estas fidindaj, Kaj la cxielo ne estas pura en Liaj okuloj:

esperanto@Job:15:17 @ Mi montros al vi, auxskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,

esperanto@Job:15:20 @ Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kasxita antaux li;

esperanto@Job:15:22 @ Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.

esperanto@Job:15:27 @ Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.

esperanto@Job:15:33 @ Lia nematura bero estos desxirita, kiel cxe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel cxe olivarbo.

esperanto@Job:16:2 @ Mi auxdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi cxiuj estas.

esperanto@Job:16:3 @ CXu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?

esperanto@Job:16:4 @ Mi ankaux povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.

esperanto@Job:16:5 @ Mi fortigus vin per mia busxo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.

esperanto@Job:16:6 @ Se mi parolos, mia doloro ne kvietigxos; Se mi cxesos, kio foriros de mi?

esperanto@Job:16:8 @ Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas.

esperanto@Job:16:12 @ Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.

esperanto@Job:16:16 @ Mia vizagxo sxvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;

esperanto@Job:16:17 @ Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.

esperanto@Job:16:19 @ Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.

esperanto@Job:17:3 @ Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?

esperanto@Job:17:4 @ CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.

esperanto@Job:17:6 @ Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi farigxis homo, al kiu oni kracxas en la vizagxon.

esperanto@Job:17:9 @ Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos.

esperanto@Job:17:10 @ Kaj kiom ajn vi cxiuj revenos, Mi ne trovos inter vi sagxulon.

esperanto@Job:17:11 @ Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.

esperanto@Job:17:14 @ Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.

esperanto@Job:18:2 @ Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

esperanto@Job:18:3 @ Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?

esperanto@Job:18:4 @ Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?

esperanto@Job:18:8 @ CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.

esperanto@Job:19:2 @ GXis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?

esperanto@Job:19:3 @ Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min.

esperanto@Job:19:5 @ Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riprocxas al mi hontindajxon,

esperanto@Job:19:15 @ La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo.

esperanto@Job:19:18 @ Ecx la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi levigxas, ili parolas kontraux mi.

esperanto@Job:19:22 @ Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satigxi de mia karno?

esperanto@Job:19:25 @ Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo.

esperanto@Job:19:26 @ Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;

esperanto@Job:19:27 @ Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.

esperanto@Job:19:28 @ Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraux li la radikon de la afero,

esperanto@Job:19:29 @ Tiam timu glavon; CXar furioza estas la glavo kontraux malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas jugxo.

esperanto@Job:20:2 @ Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.

esperanto@Job:20:4 @ CXu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,

esperanto@Job:20:5 @ Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?

esperanto@Job:20:7 @ Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas?

esperanto@Job:20:8 @ Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.

esperanto@Job:20:9 @ Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.

esperanto@Job:20:16 @ Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos.

esperanto@Job:20:17 @ Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.

esperanto@Job:20:20 @ CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.

esperanto@Job:20:23 @ Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.

esperanto@Job:20:27 @ La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin.

esperanto@Job:21:2 @ Auxskultu mian parolon; Kaj gxi estu anstataux viaj konsoloj.

esperanto@Job:21:5 @ Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la busxon.

esperanto@Job:21:7 @ Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?

esperanto@Job:21:10 @ Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpusxata; Ilia bovino gravedigxas kaj ne abortas.

esperanto@Job:21:14 @ Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;

esperanto@Job:21:20 @ Liaj propraj okuloj vidu lian malfelicxon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.

esperanto@Job:21:23 @ Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;

esperanto@Job:21:27 @ Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;

esperanto@Job:21:28 @ Vi diros:Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu logxis la malpiuloj?

esperanto@Job:21:31 @ Kiu montros antaux lia vizagxo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?

esperanto@Job:21:34 @ Kiel do vi volas konsoli min per vantajxo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malgxustajxojn?

esperanto@Job:22:3 @ CXu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj cxu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?

esperanto@Job:22:4 @ CXu pro timo antaux vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al jugxo?

esperanto@Job:22:5 @ Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.

esperanto@Job:22:6 @ Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn;

esperanto@Job:22:7 @ Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;

esperanto@Job:22:8 @ Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank’ al eminenteco vi logxis sur gxi;

esperanto@Job:22:9 @ Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

esperanto@Job:22:10 @ Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.

esperanto@Job:22:11 @ Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?

esperanto@Job:22:13 @ Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo?

esperanto@Job:22:14 @ La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo.

esperanto@Job:22:15 @ CXu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,

esperanto@Job:22:18 @ Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonajxo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.

esperanto@Job:22:19 @ La virtuloj vidos kaj gxojos; La senkulpulo mokos ilin:

esperanto@Job:22:21 @ Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.

esperanto@Job:22:22 @ Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.

esperanto@Job:22:23 @ Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo.

esperanto@Job:22:25 @ Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta argxento;

esperanto@Job:22:26 @ CXar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizagxon;

esperanto@Job:22:27 @ Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;

esperanto@Job:22:28 @ Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.

esperanto@Job:22:29 @ CXar tiujn, kiuj humiligxis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.

esperanto@Job:22:30 @ Ankaux tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

esperanto@Job:23:3 @ Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!

esperanto@Job:23:9 @ Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.

esperanto@Job:23:11 @ Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.

esperanto@Job:23:12 @ Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

esperanto@Job:23:15 @ Tial mi tremas antaux Lia vizagxo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.

esperanto@Job:23:17 @ CXar mi ne estas neniigita antaux la mallumo, Kaj antaux mia vizagxo Li ne kovris la mallumon.

esperanto@Job:24:1 @ Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

esperanto@Job:24:3 @ Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiajxon la bovon de vidvino.

esperanto@Job:24:6 @ Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinbergxardeno de malpiulo ili kolektas berojn.

esperanto@Job:24:11 @ Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.

esperanto@Job:24:14 @ Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto.

esperanto@Job:24:15 @ La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.

esperanto@Job:24:18 @ Tia homo estas malpeza sur la suprajxo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laux la vojo de vinbergxardenoj.

esperanto@Job:24:21 @ Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.

esperanto@Job:24:22 @ Kiu ecx potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li levigxis.

esperanto@Job:24:24 @ Ili levigxis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel cxiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakigxas.

esperanto@Job:25:3 @ CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo?

esperanto@Job:25:4 @ Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?

esperanto@Job:25:5 @ Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj:

esperanto@Job:26:2 @ Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!

esperanto@Job:26:3 @ Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!

esperanto@Job:26:4 @ Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?

esperanto@Job:26:5 @ La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.

esperanto@Job:26:12 @ Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon.

esperanto@Job:27:2 @ Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

esperanto@Job:27:5 @ Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.

esperanto@Job:27:6 @ Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

esperanto@Job:27:7 @ Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo.

esperanto@Job:27:10 @ CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en cxiu tempo?

esperanto@Job:27:11 @ Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kasxos antaux vi tion, kio estas cxe la Plejpotenculo.

esperanto@Job:27:12 @ Jen vi cxiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavajxon?

esperanto@Job:27:15 @ Tiujn, kiuj restos cxe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.

esperanto@Job:27:17 @ Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la argxenton.

esperanto@Job:28:7 @ La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis.

esperanto@Job:28:10 @ En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo.

esperanto@Job:28:13 @ La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.

esperanto@Job:28:14 @ La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi.

esperanto@Job:28:17 @ Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.

esperanto@Job:28:21 @ Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo.

esperanto@Job:28:24 @ CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo.

esperanto@Job:28:27 @ Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin, Pretigis gxin kaj esploris gxin;

esperanto@Job:28:28 @ Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

esperanto@Job:29:3 @ Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;

esperanto@Job:29:6 @ Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo!

esperanto@Job:29:8 @ Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris;

esperanto@Job:29:11 @ Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min;

esperanto@Job:29:12 @ CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.

esperanto@Job:29:13 @ Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.

esperanto@Job:29:14 @ Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

esperanto@Job:29:24 @ Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis.

esperanto@Job:30:2 @ Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;

esperanto@Job:30:3 @ Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;

esperanto@Job:30:10 @ Ili abomenas min, malproksimigxas de mi, Ne timas kracxi sur mian vizagxon.

esperanto@Job:30:20 @ Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.

esperanto@Job:30:21 @ Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.

esperanto@Job:30:22 @ Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

esperanto@Job:30:23 @ Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

esperanto@Job:30:25 @ CXu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfelicxan tempon? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo?

esperanto@Job:30:28 @ Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi levigxas en la komunumo kaj krias.

esperanto@Job:31:1 @ Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

esperanto@Job:31:4 @ CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn?

esperanto@Job:31:6 @ Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco.

esperanto@Job:31:7 @ Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo:

esperanto@Job:31:9 @ Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko:

esperanto@Job:31:11 @ CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj.

esperanto@Job:31:13 @ CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi?

esperanto@Job:31:14 @ Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?

esperanto@Job:31:16 @ CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

esperanto@Job:31:18 @ CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.

esperanto@Job:31:19 @ Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro,

esperanto@Job:31:21 @ Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,

esperanto@Job:31:26 @ Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,

esperanto@Job:31:29 @ CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?

esperanto@Job:32:1 @ Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

esperanto@Job:32:3 @ kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.

esperanto@Job:32:5 @ Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

esperanto@Job:32:6 @ Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

esperanto@Job:32:11 @ Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon.

esperanto@Job:32:12 @ Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

esperanto@Job:32:13 @ Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo.

esperanto@Job:32:14 @ Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

esperanto@Job:32:19 @ Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

esperanto@Job:32:21 @ Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;

esperanto@Job:33:4 @ La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

esperanto@Job:33:5 @ Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

esperanto@Job:33:6 @ Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.

esperanto@Job:33:7 @ Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

esperanto@Job:33:8 @ Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:

esperanto@Job:33:10 @ Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

esperanto@Job:33:12 @ Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

esperanto@Job:33:13 @ Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

esperanto@Job:33:15 @ En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

esperanto@Job:33:17 @ Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

esperanto@Job:33:18 @ Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

esperanto@Job:33:20 @ Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

esperanto@Job:33:21 @ Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

esperanto@Job:33:22 @ Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

esperanto@Job:33:24 @ Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

esperanto@Job:33:26 @ Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

esperanto@Job:33:28 @ Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

esperanto@Job:33:30 @ Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

esperanto@Job:33:32 @ Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

esperanto@Job:33:33 @ Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.

esperanto@Job:34:2 @ Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

esperanto@Job:34:16 @ Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj.

esperanto@Job:34:17 @ CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon?

esperanto@Job:34:19 @ Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

esperanto@Job:34:21 @ CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

esperanto@Job:34:26 @ Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas;

esperanto@Job:34:29 @ Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

esperanto@Job:34:32 @ Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

esperanto@Job:34:33 @ CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

esperanto@Job:34:36 @ Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj;

esperanto@Job:35:2 @ CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

esperanto@Job:35:3 @ CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

esperanto@Job:35:4 @ Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:

esperanto@Job:35:5 @ Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

esperanto@Job:35:6 @ Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

esperanto@Job:35:7 @ Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?

esperanto@Job:35:8 @ Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

esperanto@Job:35:13 @ Tamen malvere estas, ke Dio ne auxdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.

esperanto@Job:35:14 @ Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.

esperanto@Job:35:15 @ Sed cxar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,

esperanto@Job:36:2 @ Atendu ankoraux iom; mi montros al vi, CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio.

esperanto@Job:36:4 @ CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.

esperanto@Job:36:5 @ Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

esperanto@Job:36:6 @ Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.

esperanto@Job:36:7 @ Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam, Por ke ili estu altaj.

esperanto@Job:36:14 @ Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj.

esperanto@Job:36:16 @ Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.

esperanto@Job:36:17 @ Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune.

esperanto@Job:36:18 @ Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.

esperanto@Job:36:19 @ CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

esperanto@Job:36:21 @ Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero.

esperanto@Job:36:22 @ Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?

esperanto@Job:36:23 @ Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

esperanto@Job:36:24 @ Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.

esperanto@Job:36:25 @ CXiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.

esperanto@Job:36:26 @ Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.

esperanto@Job:37:15 @ CXu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

esperanto@Job:37:16 @ CXu vi komprenas, cxe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?

esperanto@Job:37:17 @ Kiamaniere viaj vestoj varmigxas, Kiam la tero kvietigxas de sude?

esperanto@Job:37:18 @ CXu vi povas etendi kun Li la cxielon, Firman kiel fandita spegulo?

esperanto@Job:38:3 @ Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

esperanto@Job:38:4 @ Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

esperanto@Job:38:5 @ Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron?

esperanto@Job:38:9 @ Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj,

esperanto@Job:38:11 @ Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

esperanto@Job:38:12 @ CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,

esperanto@Job:38:16 @ CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?

esperanto@Job:38:17 @ CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego?

esperanto@Job:38:18 @ CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?

esperanto@Job:38:20 @ Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?

esperanto@Job:38:21 @ CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

esperanto@Job:38:22 @ CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo,

esperanto@Job:38:24 @ Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?

esperanto@Job:38:26 @ Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,

esperanto@Job:38:31 @ CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono?

esperanto@Job:38:32 @ CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj?

esperanto@Job:38:33 @ CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?

esperanto@Job:38:34 @ CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru?

esperanto@Job:38:35 @ CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas?

esperanto@Job:38:39 @ CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,

esperanto@Job:39:1 @ CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj?

esperanto@Job:39:2 @ CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?

esperanto@Job:39:9 @ CXu bubalo volos servi al vi? CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo?

esperanto@Job:39:10 @ CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo? CXu gxi erpos post vi valojn?

esperanto@Job:39:11 @ CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto? Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron?

esperanto@Job:39:12 @ CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?

esperanto@Job:39:13 @ La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;

esperanto@Job:39:18 @ Kiam gxi levigxas alten, GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton.

esperanto@Job:39:19 @ CXu vi donas forton al la cxevalo? CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj?

esperanto@Job:39:20 @ CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido? Terura estas la beleco de gxia ronkado.

esperanto@Job:39:24 @ Kun bruo kaj kolero gxi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile cxe sonado de trumpeto.

esperanto@Job:39:26 @ CXu pro via sagxo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?

esperanto@Job:39:27 @ CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston?

esperanto@Job:39:29 @ De tie gxi elrigardas por si mangxajxon; Malproksime vidas gxiaj okuloj.

esperanto@Job:40:4 @ Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon.

esperanto@Job:40:7 @ Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

esperanto@Job:40:8 @ CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

esperanto@Job:40:9 @ Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li,

esperanto@Job:40:10 @ Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;

esperanto@Job:40:11 @ Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin;

esperanto@Job:40:13 @ Kasxu ilin cxiujn en la tero; Ilian vizagxon kovru per mallumo.

esperanto@Job:40:14 @ Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.

esperanto@Job:40:15 @ Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon gxi mangxas, kiel bovo.

esperanto@Job:40:16 @ Vidu, gxia forto estas en gxiaj lumboj, Kaj gxia fortikeco estas en la muskoloj de gxia ventro.

esperanto@Job:40:23 @ Se la rivero tumultas, gxi ne konfuzigxas; GXi staras trankvile, se ecx Jordan enversxigxus en gxian busxon.

esperanto@Job:41:1 @ CXu vi povas eltiri levjatanon per fisxhoko, Aux ligi per sxnuro gxian langon?

esperanto@Job:41:2 @ CXu vi povas trameti kanon tra gxia nazo Kaj trapiki gxian vangon per pikilo?

esperanto@Job:41:3 @ CXu gxi multe petegos vin, Aux parolos al vi flatajxojn?

esperanto@Job:41:4 @ CXu gxi faros interligon kun vi? CXu vi povas preni gxin kiel porcxiaman sklavon?

esperanto@Job:41:5 @ CXu vi amuzigxos kun gxi kiel kun birdo? Aux cxu vi ligos gxin por viaj knabinoj?

esperanto@Job:41:6 @ CXu kamaradoj gxin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?

esperanto@Job:41:7 @ CXu vi povas plenigi per pikiloj gxian hauxton Kaj per fisxistaj hokoj gxian kapon?

esperanto@Job:41:8 @ Metu sur gxin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj gxin ne plu entreprenos.

esperanto@Job:41:9 @ Vidu, la espero cxiun trompos; Jam ekvidinte gxin, li falos.

esperanto@Job:41:13 @ Kiu povas levi gxian veston? Kiu aliros al gxia paro da makzeloj?

esperanto@Job:41:14 @ Kiu povas malfermi la pordon de gxia vizagxo? Teruro cxirkauxas gxiajn dentojn.

esperanto@Job:42:2 @ Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.

esperanto@Job:42:4 @ Auxskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.

esperanto@Job:42:5 @ Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.

esperanto@Job:42:7 @ Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

esperanto@Job:42:8 @ Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

esperanto@Job:42:10 @ Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe.

esperanto@Job:42:12 @ Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.

esperanto@Job:42:13 @ Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn.

esperanto@Job:42:15 @ Kaj en la tuta lando ne trovigxis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedajxon inter iliaj fratoj.

esperanto@Job:42:16 @ Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio.

esperanto@Job:42:17 @ Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satigxinta de la vivo.

esperanto@Psalms:2:2 @ Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:

esperanto@Psalms:2:7 @ Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

esperanto@Psalms:2:8 @ Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

esperanto@Psalms:2:9 @ Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

esperanto@Psalms:2:12 @ Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

esperanto@Psalms:3:1 @ Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj levigxis kontraux mi!

esperanto@Psalms:3:3 @ Sed Vi, ho Eternulo, estas sxildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

esperanto@Psalms:3:7 @ Levigxu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; CXar Vi frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

esperanto@Psalms:3:8 @ CXe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.

esperanto@Psalms:4:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auxskultu mian pregxon.

esperanto@Psalms:4:2 @ Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata? GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela.

esperanto@Psalms:4:4 @ Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.

esperanto@Psalms:4:6 @ Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

esperanto@Psalms:4:7 @ Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

esperanto@Psalms:4:8 @ Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

esperanto@Psalms:5:1 @ Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn.

esperanto@Psalms:5:2 @ Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas.

esperanto@Psalms:5:3 @ Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

esperanto@Psalms:5:4 @ CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon; Malbonulo ne povas gasti cxe Vi.

esperanto@Psalms:5:5 @ Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon.

esperanto@Psalms:5:6 @ Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.

esperanto@Psalms:5:7 @ Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

esperanto@Psalms:5:8 @ Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.

esperanto@Psalms:5:9 @ CXar ne ekzistas vero en ilia busxo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritas.

esperanto@Psalms:5:10 @ Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi.

esperanto@Psalms:5:11 @ Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.

esperanto@Psalms:5:12 @ CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.

esperanto@Psalms:6:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

esperanto@Psalms:6:3 @ Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

esperanto@Psalms:6:4 @ Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

esperanto@Psalms:6:5 @ CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?

esperanto@Psalms:6:7 @ Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

esperanto@Psalms:7:1 @ Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

esperanto@Psalms:7:5 @ Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

esperanto@Psalms:7:6 @ Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

esperanto@Psalms:7:7 @ Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.

esperanto@Psalms:7:9 @ Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

esperanto@Psalms:8:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.

esperanto@Psalms:8:2 @ Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.

esperanto@Psalms:8:3 @ Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

esperanto@Psalms:8:4 @ Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

esperanto@Psalms:8:5 @ Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

esperanto@Psalms:8:6 @ Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; CXion Vi metis sub liajn piedojn:

esperanto@Psalms:8:9 @ Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

esperanto@Psalms:9:1 @ Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn.

esperanto@Psalms:9:2 @ Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.

esperanto@Psalms:9:3 @ CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi.

esperanto@Psalms:9:4 @ CXar Vi faris por mi jugxon kaj plenumon de legxo; Vi sidigxis sur la trono, Vi justa jugxanto.

esperanto@Psalms:9:5 @ Vi indignis kontraux la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:9:6 @ La malamikoj malaperis, ruinigxis por cxiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.

esperanto@Psalms:9:10 @ Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:9:13 @ Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

esperanto@Psalms:9:14 @ Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi gxoju pro Via savo.

esperanto@Psalms:9:19 @ Levigxu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortigxu; La popoloj estu jugxataj antaux Via vizagxo.

esperanto@Psalms:10:1 @ Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero?

esperanto@Psalms:10:5 @ Li cxiam iras forte laux siaj vojoj; Viaj jugxoj estas tro alte super li; CXiujn siajn malamikojn li forspitas.

esperanto@Psalms:10:8 @ Inside li sidas en la vilagxoj; Kasxe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malricxulon.

esperanto@Psalms:10:11 @ Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

esperanto@Psalms:10:12 @ Levigxu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.

esperanto@Psalms:10:13 @ Por kio malpiulo malsxatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

esperanto@Psalms:10:14 @ Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

esperanto@Psalms:10:17 @ Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

esperanto@Psalms:11:1 @ Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

esperanto@Psalms:11:4 @ La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

esperanto@Psalms:11:6 @ Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

esperanto@Psalms:11:7 @ CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.

esperanto@Psalms:12:1 @ Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, cxar malaperis piuloj Kaj maloftigxis fideluloj inter la homidoj.

esperanto@Psalms:12:7 @ Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.

esperanto@Psalms:13:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?

esperanto@Psalms:13:5 @ Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro gxojas pro Via savo.

esperanto@Psalms:14:1 @ Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

esperanto@Psalms:14:2 @ La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

esperanto@Psalms:14:3 @ CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

esperanto@Psalms:14:6 @ Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.

esperanto@Psalms:15:1 @ Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas logxi sur Via sankta monto?

esperanto@Psalms:15:2 @ Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;

esperanto@Psalms:16:1 @ Verko de David. Gardu min, ho Dio, cxar mi rifugxas cxe Vi.

esperanto@Psalms:16:2 @ Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

esperanto@Psalms:16:4 @ Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne versxos iliajn sangajn versxoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian busxon.

esperanto@Psalms:16:5 @ La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.

esperanto@Psalms:16:8 @ CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

esperanto@Psalms:16:9 @ Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

esperanto@Psalms:16:10 @ CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

esperanto@Psalms:16:11 @ Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

esperanto@Psalms:17:1 @ Pregxo de David. Auxskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia pregxo el ne malsincera busxo.

esperanto@Psalms:17:2 @ De Vi venos mia jugxo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.

esperanto@Psalms:17:3 @ Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.

esperanto@Psalms:17:4 @ Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via busxo, Mi gardis min de vojoj kontrauxlegxaj.

esperanto@Psalms:17:5 @ Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.

esperanto@Psalms:17:6 @ Mi vokas al Vi, cxar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj auxdu mian parolon.

esperanto@Psalms:17:7 @ Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraux la atakantoj.

esperanto@Psalms:17:8 @ Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kasxu min

esperanto@Psalms:17:12 @ Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kasxita loko.

esperanto@Psalms:17:13 @ Levigxu, ho Eternulo, antauxvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraux la malbonulo per Via glavo,

esperanto@Psalms:17:14 @ Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.

esperanto@Psalms:17:15 @ Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

esperanto@Psalms:18:1 @ Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

esperanto@Psalms:18:3 @ Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

esperanto@Psalms:18:7 @ Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

esperanto@Psalms:18:8 @ Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

esperanto@Psalms:18:15 @ Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.

esperanto@Psalms:18:25 @ Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,

esperanto@Psalms:18:26 @ Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

esperanto@Psalms:18:27 @ CXar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.

esperanto@Psalms:18:28 @ CXar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

esperanto@Psalms:18:29 @ CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.

esperanto@Psalms:18:35 @ Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.

esperanto@Psalms:18:36 @ Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

esperanto@Psalms:18:38 @ Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

esperanto@Psalms:18:39 @ Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

esperanto@Psalms:18:40 @ Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

esperanto@Psalms:18:43 @ Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min cxefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

esperanto@Psalms:18:46 @ Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

esperanto@Psalms:18:49 @ Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

esperanto@Psalms:18:50 @ Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

esperanto@Psalms:19:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.

esperanto@Psalms:19:6 @ Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.

esperanto@Psalms:19:11 @ Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

esperanto@Psalms:19:13 @ Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

esperanto@Psalms:19:14 @ Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

esperanto@Psalms:20:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

esperanto@Psalms:20:2 @ Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.

esperanto@Psalms:20:3 @ Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.

esperanto@Psalms:20:4 @ Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

esperanto@Psalms:20:5 @ Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

esperanto@Psalms:21:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

esperanto@Psalms:21:2 @ Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela.

esperanto@Psalms:21:3 @ Vi antauxvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

esperanto@Psalms:21:4 @ Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:21:5 @ Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

esperanto@Psalms:21:6 @ Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo.

esperanto@Psalms:21:8 @ Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

esperanto@Psalms:21:9 @ Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.

esperanto@Psalms:21:10 @ Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.

esperanto@Psalms:21:11 @ CXar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis gxin plenumi.

esperanto@Psalms:21:12 @ Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn.

esperanto@Psalms:21:13 @ Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

esperanto@Psalms:22:1 @ Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

esperanto@Psalms:22:2 @ Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

esperanto@Psalms:22:3 @ Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael.

esperanto@Psalms:22:4 @ Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

esperanto@Psalms:22:5 @ Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

esperanto@Psalms:22:7 @ CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante:

esperanto@Psalms:22:9 @ Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

esperanto@Psalms:22:10 @ Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

esperanto@Psalms:22:15 @ Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

esperanto@Psalms:22:18 @ Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.

esperanto@Psalms:22:19 @ Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min.

esperanto@Psalms:22:22 @ Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

esperanto@Psalms:22:24 @ CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

esperanto@Psalms:22:25 @ Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.

esperanto@Psalms:22:26 @ La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

esperanto@Psalms:22:27 @ Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.

esperanto@Psalms:22:29 @ Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

esperanto@Psalms:23:1 @ Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

esperanto@Psalms:23:2 @ Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

esperanto@Psalms:23:3 @ Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

esperanto@Psalms:23:4 @ Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

esperanto@Psalms:23:5 @ Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

esperanto@Psalms:23:6 @ Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

esperanto@Psalms:24:1 @ Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

esperanto@Psalms:24:6 @ Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela.

esperanto@Psalms:24:7 @ Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

esperanto@Psalms:24:9 @ Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

esperanto@Psalms:25:1 @ De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:25:2 @ Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

esperanto@Psalms:25:3 @ CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

esperanto@Psalms:25:4 @ Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.

esperanto@Psalms:25:5 @ Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

esperanto@Psalms:25:6 @ Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, CXar ili estis de cxiam.

esperanto@Psalms:25:7 @ La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

esperanto@Psalms:25:9 @ Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

esperanto@Psalms:25:11 @ Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.

esperanto@Psalms:25:16 @ Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, CXar mi estas soleca kaj mizera.

esperanto@Psalms:25:20 @ Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas.

esperanto@Psalms:25:21 @ Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

esperanto@Psalms:26:1 @ De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos.

esperanto@Psalms:26:3 @ CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj; Kaj mi marsxas en Via vero.

esperanto@Psalms:26:6 @ Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

esperanto@Psalms:26:7 @ Por auxdigi lauxte gloradon Kaj famigi cxiujn Viajn miraklojn.

esperanto@Psalms:26:8 @ Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

esperanto@Psalms:26:9 @ Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

esperanto@Psalms:27:1 @ De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

esperanto@Psalms:27:3 @ Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

esperanto@Psalms:27:4 @ Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

esperanto@Psalms:27:6 @ Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

esperanto@Psalms:27:8 @ De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.

esperanto@Psalms:27:9 @ Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

esperanto@Psalms:27:11 @ Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn.

esperanto@Psalms:27:13 @ Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!

esperanto@Psalms:27:14 @ Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

esperanto@Psalms:28:1 @ De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.

esperanto@Psalms:28:2 @ Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.

esperanto@Psalms:28:9 @ Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne.

esperanto@Psalms:29:1 @ Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

esperanto@Psalms:29:6 @ Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.

esperanto@Psalms:29:9 @ La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

esperanto@Psalms:30:1 @ Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

esperanto@Psalms:30:2 @ Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

esperanto@Psalms:30:3 @ Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

esperanto@Psalms:30:5 @ CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

esperanto@Psalms:30:7 @ Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.

esperanto@Psalms:30:8 @ Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi pregxis:

esperanto@Psalms:30:9 @ Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron?

esperanto@Psalms:30:11 @ Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

esperanto@Psalms:30:12 @ Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

esperanto@Psalms:31:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.

esperanto@Psalms:31:2 @ Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

esperanto@Psalms:31:3 @ CXar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

esperanto@Psalms:31:4 @ Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraux mi; CXar Vi estas mia fortikajxo.

esperanto@Psalms:31:5 @ En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

esperanto@Psalms:31:7 @ Mi gajas kaj gxojas pro Via favoro; CXar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,

esperanto@Psalms:31:8 @ Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

esperanto@Psalms:31:10 @ CXar mia vivo konsumigxis de malgxojo kaj miaj jaroj de gxemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortigxis.

esperanto@Psalms:31:11 @ Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

esperanto@Psalms:31:13 @ CXar mi auxdas la insultojn de multaj; CXirkauxe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraux mi, Ili intencas pereigi mian vivon.

esperanto@Psalms:31:14 @ Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio.

esperanto@Psalms:31:15 @ En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

esperanto@Psalms:31:16 @ Lumu per Via vizagxo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.

esperanto@Psalms:31:17 @ Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol.

esperanto@Psalms:31:19 @ Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

esperanto@Psalms:31:20 @ Vi kovras ilin per la kovro de Via vizagxo kontraux homaj atencoj, Vi kasxas ilin en tendo kontraux malamikaj langoj.

esperanto@Psalms:31:22 @ Kaj mi diris en mia konfuzigxo: Mi estas forpusxita for de Viaj okuloj; Tamen Vi auxskultis la vocxon de mia pregxo, kiam mi vokis al Vi.

esperanto@Psalms:31:24 @ Estu kuragxaj, kaj forta estu via koro, Vi cxiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

esperanto@Psalms:32:1 @ Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

esperanto@Psalms:32:4 @ CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

esperanto@Psalms:32:5 @ Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

esperanto@Psalms:32:6 @ Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en favora tempo, Por ke cxe la disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

esperanto@Psalms:32:7 @ Vi estas mia sxirmo; Kontraux sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos. Sela.

esperanto@Psalms:32:8 @ Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

esperanto@Psalms:32:9 @ Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la busxon per brido kaj busxpeco, Alie ili ne venos al vi.

esperanto@Psalms:33:13 @ El la cxielo la Eternulo rigardas, Li vidas cxiujn homidojn.

esperanto@Psalms:33:22 @ Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.

esperanto@Psalms:34:1 @ De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

esperanto@Psalms:34:4 @ Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.

esperanto@Psalms:34:5 @ Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto.

esperanto@Psalms:34:6 @ Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

esperanto@Psalms:34:8 @ Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

esperanto@Psalms:34:11 @ Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.

esperanto@Psalms:34:12 @ Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

esperanto@Psalms:34:13 @ Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;

esperanto@Psalms:34:16 @ La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

esperanto@Psalms:35:1 @ De David. Batalu, ho Eternulo, kontraux tiuj, kiuj batalas kontraux mi; Militu kontraux tiuj, kiuj militas kontraux mi.

esperanto@Psalms:35:3 @ Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.

esperanto@Psalms:35:10 @ CXiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malricxulon de lia rabanto?

esperanto@Psalms:35:17 @ Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.

esperanto@Psalms:35:18 @ Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin lauxdos.

esperanto@Psalms:35:20 @ CXar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraux la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.

esperanto@Psalms:35:21 @ Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.

esperanto@Psalms:35:22 @ Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimigxu de mi.

esperanto@Psalms:35:23 @ Vekigxu kaj levigxu, por fari al mi jugxon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.

esperanto@Psalms:35:24 @ Jugxu min laux Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne gxoju pri mi.

esperanto@Psalms:35:28 @ Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj cxiutage pri Via gloro.

esperanto@Psalms:36:1 @ Al la hxorestro. De David, sklavo de la Eternulo. La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaux liaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

esperanto@Psalms:36:2 @ CXar gxi flatas al li en liaj okuloj, GXis lia pekado eltrovigxos kaj li malamigxos.

esperanto@Psalms:36:5 @ Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco, Via vereco gxis la nuboj.

esperanto@Psalms:36:6 @ Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:36:7 @ Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj flugiloj.

esperanto@Psalms:36:8 @ Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas.

esperanto@Psalms:36:9 @ CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

esperanto@Psalms:36:10 @ Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

esperanto@Psalms:36:12 @ Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

esperanto@Psalms:37:1 @ De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

esperanto@Psalms:37:4 @ Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

esperanto@Psalms:37:5 @ Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.

esperanto@Psalms:37:6 @ Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

esperanto@Psalms:37:8 @ Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon.

esperanto@Psalms:37:10 @ Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

esperanto@Psalms:37:12 @ Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.

esperanto@Psalms:37:13 @ Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.

esperanto@Psalms:37:14 @ Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon.

esperanto@Psalms:37:16 @ Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

esperanto@Psalms:37:17 @ CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

esperanto@Psalms:37:18 @ La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.

esperanto@Psalms:37:20 @ CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.

esperanto@Psalms:37:23 @ De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

esperanto@Psalms:37:25 @ Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

esperanto@Psalms:37:27 @ Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.

esperanto@Psalms:37:29 @ La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne.

esperanto@Psalms:37:30 @ La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon.

esperanto@Psalms:37:32 @ Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.

esperanto@Psalms:37:34 @ Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:37:35 @ Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;

esperanto@Psalms:37:39 @ La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

esperanto@Psalms:38:1 @ Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

esperanto@Psalms:38:2 @ CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.

esperanto@Psalms:38:3 @ Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

esperanto@Psalms:38:8 @ Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

esperanto@Psalms:38:9 @ Mia Sinjoro, antaux Vi estas cxiuj miaj deziroj, Kaj mia gxemo ne estas kasxita antaux Vi.

esperanto@Psalms:38:12 @ Kaj insidis kontraux mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas cxiutage.

esperanto@Psalms:38:15 @ Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi auxskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

esperanto@Psalms:38:19 @ Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj.

esperanto@Psalms:39:1 @ Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.

esperanto@Psalms:39:5 @ Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

esperanto@Psalms:39:7 @ Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.

esperanto@Psalms:39:9 @ Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon, CXar Vi tion faris.

esperanto@Psalms:39:10 @ Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.

esperanto@Psalms:39:11 @ Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

esperanto@Psalms:39:12 @ Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.

esperanto@Psalms:39:13 @ Lasu min, ke mi vigligxu, Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.

esperanto@Psalms:40:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion.

esperanto@Psalms:40:3 @ Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

esperanto@Psalms:40:5 @ Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

esperanto@Psalms:40:6 @ Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

esperanto@Psalms:40:8 @ Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

esperanto@Psalms:40:9 @ Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias.

esperanto@Psalms:40:10 @ Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

esperanto@Psalms:40:11 @ Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaux mi, Via boneco kaj Via vereco cxiam min gardu.

esperanto@Psalms:40:12 @ CXar cxirkauxis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

esperanto@Psalms:40:13 @ Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.

esperanto@Psalms:40:16 @ Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; La amantoj de Via helpo diru cxiam: Granda estas la Eternulo.

esperanto@Psalms:40:17 @ Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.

esperanto@Psalms:41:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.

esperanto@Psalms:41:2 @ La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos felicxa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

esperanto@Psalms:41:3 @ La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kusxejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.

esperanto@Psalms:41:4 @ Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, cxar mi pekis antaux Vi.

esperanto@Psalms:41:6 @ Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro sercxas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li gxin disparolas.

esperanto@Psalms:41:8 @ Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos.

esperanto@Psalms:41:9 @ Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.

esperanto@Psalms:41:10 @ Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.

esperanto@Psalms:41:11 @ Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.

esperanto@Psalms:41:12 @ Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaux Via vizagxo por cxiam.

esperanto@Psalms:42:1 @ Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

esperanto@Psalms:42:2 @ Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?

esperanto@Psalms:42:3 @ Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte, CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

esperanto@Psalms:42:5 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

esperanto@Psalms:42:6 @ Malgxojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon, Sur la monto Micar.

esperanto@Psalms:42:7 @ Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

esperanto@Psalms:42:8 @ En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Pregxon al la Dio de mia vivo.

esperanto@Psalms:42:9 @ Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?

esperanto@Psalms:42:10 @ Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

esperanto@Psalms:42:11 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

esperanto@Psalms:43:2 @ CXar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpusxis min? Kial mi iradas malgxoja pro la premado de la malamiko?

esperanto@Psalms:43:3 @ Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

esperanto@Psalms:43:4 @ Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

esperanto@Psalms:43:5 @ Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

esperanto@Psalms:44:1 @ Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

esperanto@Psalms:44:2 @ Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.

esperanto@Psalms:44:3 @ CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.

esperanto@Psalms:44:4 @ Vi estas mia Regxo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.

esperanto@Psalms:44:5 @ Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontrauxbatalantojn.

esperanto@Psalms:44:7 @ Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.

esperanto@Psalms:44:8 @ Dion ni gloros cxiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

esperanto@Psalms:44:9 @ Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

esperanto@Psalms:44:10 @ Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;

esperanto@Psalms:44:11 @ Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin;

esperanto@Psalms:44:12 @ Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;

esperanto@Psalms:44:13 @ Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;

esperanto@Psalms:44:14 @ Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

esperanto@Psalms:44:15 @ CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon,

esperanto@Psalms:44:16 @ Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.

esperanto@Psalms:44:17 @ CXio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo.

esperanto@Psalms:44:18 @ Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.

esperanto@Psalms:44:19 @ Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,

esperanto@Psalms:44:22 @ Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

esperanto@Psalms:44:23 @ Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekigxu, ne forpusxu por cxiam.

esperanto@Psalms:44:24 @ Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?

esperanto@Psalms:44:26 @ Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

esperanto@Psalms:45:2 @ Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.

esperanto@Psalms:45:3 @ Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.

esperanto@Psalms:45:4 @ Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

esperanto@Psalms:45:5 @ Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo.

esperanto@Psalms:45:6 @ Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

esperanto@Psalms:45:7 @ Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

esperanto@Psalms:45:8 @ De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.

esperanto@Psalms:45:9 @ Regxidinoj estas inter viaj karulinoj; CXe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.

esperanto@Psalms:45:10 @ Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

esperanto@Psalms:45:11 @ Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.

esperanto@Psalms:45:12 @ Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.

esperanto@Psalms:45:14 @ En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.

esperanto@Psalms:45:16 @ Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

esperanto@Psalms:45:17 @ Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:48:5 @ Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris.

esperanto@Psalms:48:7 @ Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.

esperanto@Psalms:48:8 @ Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.

esperanto@Psalms:48:9 @ Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.

esperanto@Psalms:48:10 @ Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.

esperanto@Psalms:48:11 @ GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.

esperanto@Psalms:48:13 @ Atentu gxiajn fortikajxojn, Vizitu gxiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.

esperanto@Psalms:49:9 @ Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.

esperanto@Psalms:49:10 @ Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

esperanto@Psalms:49:14 @ Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon.

esperanto@Psalms:49:18 @ CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone,

esperanto@Psalms:49:19 @ Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.

esperanto@Psalms:50:1 @ Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

esperanto@Psalms:50:7 @ Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.

esperanto@Psalms:50:8 @ Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.

esperanto@Psalms:50:9 @ Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:

esperanto@Psalms:50:12 @ Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

esperanto@Psalms:50:13 @ CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?

esperanto@Psalms:50:14 @ Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.

esperanto@Psalms:50:15 @ Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

esperanto@Psalms:50:16 @ Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo,

esperanto@Psalms:50:17 @ Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?

esperanto@Psalms:50:18 @ Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;

esperanto@Psalms:50:19 @ Vian busxon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsajxon;

esperanto@Psalms:50:20 @ Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.

esperanto@Psalms:50:21 @ Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.

esperanto@Psalms:50:22 @ Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

esperanto@Psalms:51:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

esperanto@Psalms:51:4 @ Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

esperanto@Psalms:51:6 @ Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.

esperanto@Psalms:51:8 @ Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.

esperanto@Psalms:51:9 @ Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.

esperanto@Psalms:51:10 @ Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

esperanto@Psalms:51:11 @ Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

esperanto@Psalms:51:12 @ Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.

esperanto@Psalms:51:13 @ Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.

esperanto@Psalms:51:14 @ Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.

esperanto@Psalms:51:15 @ Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron.

esperanto@Psalms:51:16 @ CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.

esperanto@Psalms:51:17 @ Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.

esperanto@Psalms:51:18 @ Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;

esperanto@Psalms:51:19 @ Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

esperanto@Psalms:52:1 @ Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas cxiama.

esperanto@Psalms:52:2 @ Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo gxi trancxas malicon.

esperanto@Psalms:52:3 @ Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.

esperanto@Psalms:52:4 @ Vi amas cxian parolon pereigan, Parolon malican.

esperanto@Psalms:52:5 @ Tial Dio pereigos vin por cxiam, Elsxiros vin el via tendo, Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.

esperanto@Psalms:52:6 @ Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:

esperanto@Psalms:52:7 @ Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan ricxecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

esperanto@Psalms:52:9 @ Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, cxar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

esperanto@Psalms:53:1 @ Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, kaj abomenigxis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

esperanto@Psalms:53:2 @ Dio el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

esperanto@Psalms:53:3 @ CXiu devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.

esperanto@Psalms:53:5 @ Tie ili forte ektimis, kie timindajxo ne ekzistis; CXar Dio disjxetis la ostojn de tiuj, kiuj vin siegxas; Vi hontigis ilin, cxar Dio ilin forpusxis.

esperanto@Psalms:54:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.

esperanto@Psalms:54:3 @ CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.

esperanto@Psalms:54:5 @ Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laux Via vereco ekstermu ilin.

esperanto@Psalms:54:6 @ Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona;

esperanto@Psalms:54:7 @ CXar de cxiuj suferoj Li savis min, Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

esperanto@Psalms:55:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Auxskultu, ho Dio, mian pregxon, Kaj ne kasxu Vin de mia petego.

esperanto@Psalms:55:9 @ Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; CXar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.

esperanto@Psalms:55:13 @ Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,

esperanto@Psalms:55:14 @ Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.

esperanto@Psalms:55:15 @ La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en SXeolon; CXar malbonagado estas en iliaj logxejoj, en ilia mezo.

esperanto@Psalms:55:19 @ Dio auxskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. CXar ili ne sxangxigxas Kaj ili ne timas Dion.

esperanto@Psalms:55:22 @ Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

esperanto@Psalms:55:23 @ Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

esperanto@Psalms:56:1 @ Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, cxar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.

esperanto@Psalms:56:3 @ En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.

esperanto@Psalms:56:8 @ Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.

esperanto@Psalms:56:12 @ Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.

esperanto@Psalms:56:13 @ CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.

esperanto@Psalms:57:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj.

esperanto@Psalms:57:4 @ Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.

esperanto@Psalms:57:5 @ Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

esperanto@Psalms:57:9 @ Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.

esperanto@Psalms:57:10 @ CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.

esperanto@Psalms:57:11 @ Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

esperanto@Psalms:58:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj?

esperanto@Psalms:58:2 @ Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

esperanto@Psalms:58:3 @ De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.

esperanto@Psalms:58:8 @ Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon;

esperanto@Psalms:58:9 @ Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.

esperanto@Psalms:58:10 @ GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

esperanto@Psalms:58:11 @ Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.

esperanto@Psalms:59:1 @ Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.

esperanto@Psalms:59:2 @ Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.

esperanto@Psalms:59:5 @ Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekigxu, por punviziti cxiujn popolojn; Ne indulgu cxiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.

esperanto@Psalms:59:8 @ Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.

esperanto@Psalms:59:9 @ Ho mia forto, al Vi mi min turnas; CXar Dio estas mia rifugxo.

esperanto@Psalms:59:10 @ Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi vengxon sur miaj malamikoj.

esperanto@Psalms:59:11 @ Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.

esperanto@Psalms:59:16 @ Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; CXar Vi estis por mi defendo kaj rifugxo En la tago de mia malfelicxo.

esperanto@Psalms:59:17 @ Ho mia forto, al Vi mi kantos; CXar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.

esperanto@Psalms:60:1 @ Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.

esperanto@Psalms:60:2 @ Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas.

esperanto@Psalms:60:3 @ Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

esperanto@Psalms:60:4 @ Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili gxin levu pro la vero. Sela.

esperanto@Psalms:60:5 @ Por ke liberigxu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

esperanto@Psalms:60:6 @ Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

esperanto@Psalms:60:10 @ CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

esperanto@Psalms:61:1 @ Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon.

esperanto@Psalms:61:2 @ De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

esperanto@Psalms:61:3 @ CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo kontraux malamiko.

esperanto@Psalms:61:4 @ Lasu min logxi eterne en Via tendo, Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

esperanto@Psalms:61:5 @ CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

esperanto@Psalms:61:7 @ Li restu eterne antaux Dio; Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.

esperanto@Psalms:61:8 @ Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn cxiutage.

esperanto@Psalms:62:1 @ Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.

esperanto@Psalms:62:3 @ GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?

esperanto@Psalms:62:8 @ Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

esperanto@Psalms:62:10 @ Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

esperanto@Psalms:62:12 @ Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.

esperanto@Psalms:63:1 @ Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

esperanto@Psalms:63:2 @ Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.

esperanto@Psalms:63:3 @ CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.

esperanto@Psalms:63:4 @ Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.

esperanto@Psalms:63:5 @ Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.

esperanto@Psalms:63:6 @ Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

esperanto@Psalms:63:7 @ CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.

esperanto@Psalms:63:8 @ Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

esperanto@Psalms:64:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Auxdu, ho Dio, mian krion en mia malgxojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.

esperanto@Psalms:64:5 @ Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos?

esperanto@Psalms:64:8 @ Kaj ili falos per sia propra lango; CXiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

esperanto@Psalms:64:10 @ La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.

esperanto@Psalms:65:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

esperanto@Psalms:65:2 @ Al Vi, kiu auxskultas pregxon, Venas cxiu karno.

esperanto@Psalms:65:3 @ Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.

esperanto@Psalms:65:4 @ Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.

esperanto@Psalms:65:5 @ Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

esperanto@Psalms:65:6 @ Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,

esperanto@Psalms:65:7 @ Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.

esperanto@Psalms:65:8 @ Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la logxantoj de la limoj; La lokojn de la sunlevigxo kaj sunsubiro Vi gxojigas.

esperanto@Psalms:65:9 @ Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.

esperanto@Psalms:65:10 @ Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj, Vi ebenigas gxiajn bulojn; Per pluvego Vi gxin moligas, Vi benas gxiajn kreskajxojn.

esperanto@Psalms:65:11 @ Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

esperanto@Psalms:66:3 @ Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.

esperanto@Psalms:66:4 @ La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

esperanto@Psalms:66:7 @ Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.

esperanto@Psalms:66:9 @ Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

esperanto@Psalms:66:10 @ CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

esperanto@Psalms:66:11 @ Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;

esperanto@Psalms:66:12 @ Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

esperanto@Psalms:66:13 @ Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

esperanto@Psalms:66:15 @ Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.

esperanto@Psalms:66:18 @ Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus;

esperanto@Psalms:67:1 @ Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.

esperanto@Psalms:67:2 @ Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.

esperanto@Psalms:67:3 @ Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

esperanto@Psalms:67:4 @ GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

esperanto@Psalms:67:5 @ Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

esperanto@Psalms:68:1 @ Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.

esperanto@Psalms:68:2 @ Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio.

esperanto@Psalms:68:3 @ Sed la virtuloj gxojos, gajos antaux Dio, Kaj triumfos gxojege.

esperanto@Psalms:68:5 @ Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.

esperanto@Psalms:68:7 @ Ho Dio, kiam Vi iris antaux Via popolo, Kiam Vi pasxis en la dezerto, Sela.

esperanto@Psalms:68:8 @ La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.

esperanto@Psalms:68:9 @ Bonfaran pluvon Vi versxis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam gxi perdis la fortojn, Vi gxin vigligis.

esperanto@Psalms:68:10 @ Via gento eklogxis tie; Vi pretigis per Via boneco cxion por la malricxulo, ho Dio.

esperanto@Psalms:68:12 @ Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

esperanto@Psalms:68:13 @ Kiam vi kusxas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento, Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro.

esperanto@Psalms:68:16 @ Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne?

esperanto@Psalms:68:18 @ Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

esperanto@Psalms:68:23 @ Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj.

esperanto@Psalms:68:24 @ Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.

esperanto@Psalms:68:26 @ En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.

esperanto@Psalms:68:28 @ Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

esperanto@Psalms:68:29 @ Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn.

esperanto@Psalms:68:30 @ Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiligxas pro pecoj da argxento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.

esperanto@Psalms:68:35 @ Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

esperanto@Psalms:69:1 @ Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo.

esperanto@Psalms:69:5 @ Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.

esperanto@Psalms:69:6 @ Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael!

esperanto@Psalms:69:7 @ CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon.

esperanto@Psalms:69:9 @ CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

esperanto@Psalms:69:13 @ Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.

esperanto@Psalms:69:14 @ Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo.

esperanto@Psalms:69:16 @ Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi.

esperanto@Psalms:69:17 @ Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min.

esperanto@Psalms:69:19 @ Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.

esperanto@Psalms:69:20 @ Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.

esperanto@Psalms:69:21 @ Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

esperanto@Psalms:69:23 @ Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

esperanto@Psalms:69:24 @ Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.

esperanto@Psalms:69:26 @ CXar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.

esperanto@Psalms:69:27 @ Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.

esperanto@Psalms:69:28 @ Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.

esperanto@Psalms:69:29 @ Sed mi estas malricxa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.

esperanto@Psalms:69:31 @ Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.

esperanto@Psalms:69:32 @ Vidos humiluloj kaj gxojos! Ho sercxantoj de Dio, via koro revivigxu.

esperanto@Psalms:69:34 @ Gloru Lin la cxielo kaj la tero, La maroj, kaj cxio, kio en ili movigxas.

esperanto@Psalms:70:1 @ Al la hxorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.

esperanto@Psalms:70:4 @ Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru cxiam: Granda estas Dio.

esperanto@Psalms:70:5 @ Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.

esperanto@Psalms:71:1 @ Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.

esperanto@Psalms:71:2 @ Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.

esperanto@Psalms:71:3 @ Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

esperanto@Psalms:71:5 @ CXar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.

esperanto@Psalms:71:6 @ Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi cxiam gloros.

esperanto@Psalms:71:7 @ Mirindajxo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifugxejo.

esperanto@Psalms:71:8 @ Mia busxo estas plena de glorado por Vi, CXiutage de Via majesto.

esperanto@Psalms:71:14 @ Kaj mi cxiam fidos Kaj cxiam pligrandigos Vian gloron.

esperanto@Psalms:71:15 @ Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.

esperanto@Psalms:71:16 @ Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.

esperanto@Psalms:71:17 @ Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

esperanto@Psalms:71:18 @ Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.

esperanto@Psalms:71:19 @ Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?

esperanto@Psalms:71:20 @ Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.

esperanto@Psalms:71:21 @ Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.

esperanto@Psalms:71:22 @ Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!

esperanto@Psalms:71:23 @ GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

esperanto@Psalms:71:24 @ Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

esperanto@Psalms:72:1 @ Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.

esperanto@Psalms:72:2 @ Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.

esperanto@Psalms:72:5 @ Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.

esperanto@Psalms:72:6 @ Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

esperanto@Psalms:72:7 @ En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno.

esperanto@Psalms:72:15 @ Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.

esperanto@Psalms:72:20 @ Finigxis la pregxoj de David, filo de Jisxaj.

esperanto@Psalms:73:3 @ CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:73:6 @ Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

esperanto@Psalms:73:12 @ Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!

esperanto@Psalms:73:13 @ Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

esperanto@Psalms:73:15 @ Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

esperanto@Psalms:73:18 @ Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon.

esperanto@Psalms:73:20 @ Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

esperanto@Psalms:73:22 @ Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.

esperanto@Psalms:73:23 @ Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

esperanto@Psalms:73:24 @ Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

esperanto@Psalms:73:25 @ Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

esperanto@Psalms:73:27 @ Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi.

esperanto@Psalms:73:28 @ Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.

esperanto@Psalms:74:1 @ Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?

esperanto@Psalms:74:2 @ Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

esperanto@Psalms:74:3 @ Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.

esperanto@Psalms:74:4 @ Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.

esperanto@Psalms:74:5 @ Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn.

esperanto@Psalms:74:7 @ Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.

esperanto@Psalms:74:9 @ Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.

esperanto@Psalms:74:10 @ Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

esperanto@Psalms:74:11 @ Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.

esperanto@Psalms:74:13 @ Vi dissxiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;

esperanto@Psalms:74:14 @ Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;

esperanto@Psalms:74:15 @ Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.

esperanto@Psalms:74:16 @ Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi arangxis lumon kaj sunon;

esperanto@Psalms:74:17 @ Vi difinis cxiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi arangxis.

esperanto@Psalms:74:18 @ Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon.

esperanto@Psalms:74:19 @ Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.

esperanto@Psalms:74:21 @ La suferanto ne reiru hontigita; Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.

esperanto@Psalms:74:22 @ Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi cxiutage.

esperanto@Psalms:74:23 @ Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante kreskas.

esperanto@Psalms:75:1 @ Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.

esperanto@Psalms:75:4 @ Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;

esperanto@Psalms:75:5 @ Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;

esperanto@Psalms:75:8 @ CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

esperanto@Psalms:75:10 @ Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.

esperanto@Psalms:76:4 @ Vi estas majesta kaj potenca sur la sovagxbestaj montoj.

esperanto@Psalms:76:6 @ De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo.

esperanto@Psalms:76:7 @ Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

esperanto@Psalms:76:8 @ El la cxielo Vi auxdigis jugxon; La tero ektimis kaj eksilentis,

esperanto@Psalms:76:9 @ Kiam Dio levigxis, por jugxi, Por savi cxiujn humilulojn sur la tero. Sela.

esperanto@Psalms:76:10 @ CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

esperanto@Psalms:76:11 @ Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas, alportu donacojn al la Timindulo.

esperanto@Psalms:77:2 @ En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.

esperanto@Psalms:77:4 @ Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.

esperanto@Psalms:77:11 @ Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.

esperanto@Psalms:77:12 @ Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.

esperanto@Psalms:77:13 @ Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

esperanto@Psalms:77:14 @ Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.

esperanto@Psalms:77:15 @ Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.

esperanto@Psalms:77:16 @ Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis.

esperanto@Psalms:77:17 @ Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.

esperanto@Psalms:77:18 @ La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.

esperanto@Psalms:77:19 @ Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

esperanto@Psalms:77:20 @ Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.

esperanto@Psalms:78:1 @ Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.

esperanto@Psalms:78:6 @ Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.

esperanto@Psalms:78:10 @ Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;

esperanto@Psalms:78:20 @ Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

esperanto@Psalms:78:21 @ Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael;

esperanto@Psalms:78:24 @ Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon.

esperanto@Psalms:78:27 @ Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;

esperanto@Psalms:78:44 @ Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.

esperanto@Psalms:78:47 @ Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;

esperanto@Psalms:78:50 @ Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;

esperanto@Psalms:78:56 @ Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis;

esperanto@Psalms:78:64 @ GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris.

esperanto@Psalms:78:65 @ Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.

esperanto@Psalms:78:70 @ Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.

esperanto@Psalms:79:1 @ Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.

esperanto@Psalms:79:2 @ La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

esperanto@Psalms:79:5 @ GXis kiam, ho Eternulo, Vi koleros sencxese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?

esperanto@Psalms:79:6 @ Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;

esperanto@Psalms:79:8 @ Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis.

esperanto@Psalms:79:9 @ Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

esperanto@Psalms:79:10 @ Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj.

esperanto@Psalms:79:11 @ Venu al Vi la gxemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;

esperanto@Psalms:79:12 @ Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

esperanto@Psalms:79:13 @ Kaj ni, Via popolo kaj la sxafoj de Via pasxtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

esperanto@Psalms:80:1 @ Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

esperanto@Psalms:80:2 @ Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.

esperanto@Psalms:80:3 @ Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:4 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot, GXis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo?

esperanto@Psalms:80:5 @ Vi mangxigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

esperanto@Psalms:80:6 @ Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.

esperanto@Psalms:80:7 @ Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:80:8 @ Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis;

esperanto@Psalms:80:9 @ Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;

esperanto@Psalms:80:12 @ Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras?

esperanto@Psalms:80:14 @ Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,

esperanto@Psalms:80:15 @ Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

esperanto@Psalms:80:16 @ GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

esperanto@Psalms:80:17 @ Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.

esperanto@Psalms:80:18 @ Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

esperanto@Psalms:80:19 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

esperanto@Psalms:81:7 @ En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela.

esperanto@Psalms:81:8 @ Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus!

esperanto@Psalms:81:9 @ Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.

esperanto@Psalms:81:10 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos.

esperanto@Psalms:81:16 @ Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

esperanto@Psalms:82:2 @ GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.

esperanto@Psalms:82:3 @ Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.

esperanto@Psalms:82:4 @ Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

esperanto@Psalms:82:6 @ Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;

esperanto@Psalms:82:7 @ Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.

esperanto@Psalms:82:8 @ Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.

esperanto@Psalms:83:1 @ Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

esperanto@Psalms:83:2 @ CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.

esperanto@Psalms:83:3 @ Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj.

esperanto@Psalms:83:5 @ CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi:

esperanto@Psalms:83:15 @ Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

esperanto@Psalms:83:16 @ Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:83:18 @ Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

esperanto@Psalms:84:1 @ Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!

esperanto@Psalms:84:2 @ Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

esperanto@Psalms:84:3 @ Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu gxi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio.

esperanto@Psalms:84:4 @ Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo: Ili lauxdas Vin konstante. Sela.

esperanto@Psalms:84:5 @ Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

esperanto@Psalms:84:9 @ Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.

esperanto@Psalms:84:10 @ CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.

esperanto@Psalms:84:11 @ CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

esperanto@Psalms:84:12 @ Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

esperanto@Psalms:85:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

esperanto@Psalms:85:2 @ Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela.

esperanto@Psalms:85:3 @ Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.

esperanto@Psalms:85:4 @ Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni.

esperanto@Psalms:85:5 @ CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio?

esperanto@Psalms:85:6 @ CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi?

esperanto@Psalms:85:7 @ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.

esperanto@Psalms:86:1 @ Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa.

esperanto@Psalms:86:2 @ Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

esperanto@Psalms:86:3 @ Korfavoru min, ho mia Sinjoro, CXar mi vokas al Vi la tutan tagon.

esperanto@Psalms:86:4 @ GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:86:5 @ CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

esperanto@Psalms:86:7 @ En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi auxskultu min.

esperanto@Psalms:86:8 @ Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

esperanto@Psalms:86:9 @ CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

esperanto@Psalms:86:10 @ CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.

esperanto@Psalms:86:11 @ Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dedicxu mian koron al la respektado de Via nomo.

esperanto@Psalms:86:12 @ Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

esperanto@Psalms:86:13 @ CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.

esperanto@Psalms:86:14 @ Ho Dio, fieruloj levigxis kontraux mi, Kaj anaro da premantoj sercxas mian animon Kaj ne havas Vin antaux si.

esperanto@Psalms:86:15 @ Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

esperanto@Psalms:86:16 @ Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.

esperanto@Psalms:86:17 @ Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontigxu, CXar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

esperanto@Psalms:87:3 @ Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

esperanto@Psalms:87:7 @ Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.

esperanto@Psalms:88:1 @ Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi.

esperanto@Psalms:88:2 @ Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro.

esperanto@Psalms:88:3 @ CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon.

esperanto@Psalms:88:4 @ Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj,

esperanto@Psalms:88:5 @ Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

esperanto@Psalms:88:6 @ Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.

esperanto@Psalms:88:7 @ Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.

esperanto@Psalms:88:8 @ Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri.

esperanto@Psalms:88:9 @ Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.

esperanto@Psalms:88:10 @ CXu por mortintoj Vi faros miraklojn? CXu malvivuloj levigxos kaj gloros Vin? Sela.

esperanto@Psalms:88:11 @ CXu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?

esperanto@Psalms:88:12 @ CXu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?

esperanto@Psalms:88:13 @ Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia pregxo Vin renkontas.

esperanto@Psalms:88:14 @ Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi?

esperanto@Psalms:88:15 @ Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas.

esperanto@Psalms:88:16 @ Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.

esperanto@Psalms:88:18 @ Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

esperanto@Psalms:89:1 @ Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.

esperanto@Psalms:89:2 @ CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco.

esperanto@Psalms:89:3 @ Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi jxuris al David, Mia sklavo:

esperanto@Psalms:89:4 @ Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela.

esperanto@Psalms:89:5 @ Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

esperanto@Psalms:89:8 @ Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas.

esperanto@Psalms:89:9 @ Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

esperanto@Psalms:89:10 @ Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

esperanto@Psalms:89:11 @ Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis.

esperanto@Psalms:89:12 @ La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon.

esperanto@Psalms:89:13 @ Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

esperanto@Psalms:89:14 @ Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo.

esperanto@Psalms:89:15 @ Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas;

esperanto@Psalms:89:16 @ Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.

esperanto@Psalms:89:17 @ CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.

esperanto@Psalms:89:19 @ Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.

esperanto@Psalms:89:20 @ Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.

esperanto@Psalms:89:23 @ Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.

esperanto@Psalms:89:26 @ Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.

esperanto@Psalms:89:35 @ Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;

esperanto@Psalms:89:38 @ Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.

esperanto@Psalms:89:39 @ Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

esperanto@Psalms:89:40 @ Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn.

esperanto@Psalms:89:42 @ Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn.

esperanto@Psalms:89:43 @ Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.

esperanto@Psalms:89:44 @ Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron.

esperanto@Psalms:89:45 @ Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.

esperanto@Psalms:89:46 @ GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

esperanto@Psalms:89:47 @ Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.

esperanto@Psalms:89:48 @ Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela.

esperanto@Psalms:89:49 @ Kie estas Viaj antauxaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi jxuris al David per Via fideleco?

esperanto@Psalms:89:50 @ Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj,

esperanto@Psalms:89:51 @ Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito.

esperanto@Psalms:90:1 @ Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio.

esperanto@Psalms:90:2 @ Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

esperanto@Psalms:90:3 @ Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj.

esperanto@Psalms:90:4 @ CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.

esperanto@Psalms:90:5 @ Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo:

esperanto@Psalms:90:7 @ Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas.

esperanto@Psalms:90:8 @ Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

esperanto@Psalms:90:9 @ CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

esperanto@Psalms:90:10 @ La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

esperanto@Psalms:90:11 @ Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?

esperanto@Psalms:90:13 @ Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn.

esperanto@Psalms:90:14 @ Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo.

esperanto@Psalms:90:15 @ GXojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

esperanto@Psalms:90:16 @ Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.

esperanto@Psalms:91:3 @ CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.

esperanto@Psalms:91:4 @ Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.

esperanto@Psalms:91:7 @ CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos.

esperanto@Psalms:91:8 @ Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:91:9 @ CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.

esperanto@Psalms:91:10 @ Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

esperanto@Psalms:91:11 @ CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.

esperanto@Psalms:91:12 @ Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

esperanto@Psalms:91:13 @ Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.

esperanto@Psalms:91:16 @ Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.

esperanto@Psalms:92:1 @ Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

esperanto@Psalms:92:2 @ Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,

esperanto@Psalms:92:4 @ CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.

esperanto@Psalms:92:5 @ Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.

esperanto@Psalms:92:7 @ Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.

esperanto@Psalms:92:8 @ Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:92:9 @ CXar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras cxiuj malbonaguloj.

esperanto@Psalms:92:10 @ Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per fresxa oleo.

esperanto@Psalms:92:12 @ Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

esperanto@Psalms:93:2 @ De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

esperanto@Psalms:93:5 @ Viaj legxoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.

esperanto@Psalms:94:2 @ Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj.

esperanto@Psalms:94:3 @ Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?

esperanto@Psalms:94:5 @ Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.

esperanto@Psalms:94:6 @ Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas.

esperanto@Psalms:94:7 @ Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

esperanto@Psalms:94:8 @ Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsagxuloj, kiam vi sagxigxos?

esperanto@Psalms:94:9 @ CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

esperanto@Psalms:94:12 @ Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon,

esperanto@Psalms:94:13 @ Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, GXis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

esperanto@Psalms:94:15 @ CXar jugxo revenos al vero, Kaj gxin sekvos cxiuj virtkoruloj.

esperanto@Psalms:94:18 @ Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

esperanto@Psalms:94:19 @ Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

esperanto@Psalms:94:20 @ CXu aligxos al Vi trono de maljusteco, Kiu arangxas maljustajxon en la nomo de la legxo?

esperanto@Psalms:94:21 @ Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

esperanto@Psalms:95:2 @ Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

esperanto@Psalms:95:7 @ CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

esperanto@Psalms:95:8 @ Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

esperanto@Psalms:95:9 @ Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.

esperanto@Psalms:97:4 @ Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.

esperanto@Psalms:97:5 @ Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.

esperanto@Psalms:97:6 @ La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron.

esperanto@Psalms:97:8 @ Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:97:9 @ CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj.

esperanto@Psalms:97:10 @ Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

esperanto@Psalms:97:11 @ Lumo versxigxas sur virtulon, Kaj gxojo sur purkorulojn.

esperanto@Psalms:97:12 @ GXoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

esperanto@Psalms:98:3 @ Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

esperanto@Psalms:99:3 @ Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

esperanto@Psalms:99:4 @ Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.

esperanto@Psalms:99:7 @ El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili.

esperanto@Psalms:99:8 @ Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj.

esperanto@Psalms:100:2 @ Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.

esperanto@Psalms:101:1 @ Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.

esperanto@Psalms:101:2 @ Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

esperanto@Psalms:101:8 @ Fervore mi ekstermos cxiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo cxiujn krimulojn.

esperanto@Psalms:102:1 @ Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi.

esperanto@Psalms:102:2 @ Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min.

esperanto@Psalms:102:10 @ Kauxze de Via kolero kaj indigno; CXar Vi min levis kaj jxetis.

esperanto@Psalms:102:12 @ Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

esperanto@Psalms:102:13 @ Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.

esperanto@Psalms:102:14 @ CXar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn, CXarma estas por ili gxia polvo.

esperanto@Psalms:102:15 @ Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron.

esperanto@Psalms:102:22 @ Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.

esperanto@Psalms:102:24 @ Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.

esperanto@Psalms:102:25 @ En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

esperanto@Psalms:102:26 @ Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.

esperanto@Psalms:102:27 @ Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

esperanto@Psalms:102:28 @ La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.

esperanto@Psalms:103:1 @ De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon.

esperanto@Psalms:103:3 @ Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn;

esperanto@Psalms:103:4 @ Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

esperanto@Psalms:103:5 @ Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

esperanto@Psalms:104:1 @ Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;

esperanto@Psalms:104:2 @ Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon;

esperanto@Psalms:104:6 @ La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;

esperanto@Psalms:104:7 @ De Via minaco gxi kuras, De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas.

esperanto@Psalms:104:8 @ GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi.

esperanto@Psalms:104:9 @ Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos, Por ke gxi ne revenu por kovri la teron.

esperanto@Psalms:104:10 @ Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;

esperanto@Psalms:104:11 @ Ili trinkigas cxiujn kampajn bestojn; Sovagxaj azenoj kvietigas sian soifon.

esperanto@Psalms:104:13 @ Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero.

esperanto@Psalms:104:14 @ Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.

esperanto@Psalms:104:15 @ Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizagxo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.

esperanto@Psalms:104:20 @ Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj;

esperanto@Psalms:104:22 @ Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj.

esperanto@Psalms:104:24 @ Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

esperanto@Psalms:104:26 @ Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu.

esperanto@Psalms:104:27 @ CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo.

esperanto@Psalms:104:28 @ Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo.

esperanto@Psalms:104:29 @ Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

esperanto@Psalms:104:30 @ Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas; Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero.

esperanto@Psalms:104:33 @ Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.

esperanto@Psalms:104:35 @ Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!

esperanto@Psalms:105:4 @ Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

esperanto@Psalms:105:6 @ Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

esperanto@Psalms:105:11 @ Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

esperanto@Psalms:105:19 @ GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.

esperanto@Psalms:105:29 @ Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn.

esperanto@Psalms:105:33 @ Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.

esperanto@Psalms:106:4 @ Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,

esperanto@Psalms:106:5 @ Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

esperanto@Psalms:106:6 @ Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

esperanto@Psalms:106:7 @ Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

esperanto@Psalms:106:8 @ Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

esperanto@Psalms:106:10 @ Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

esperanto@Psalms:106:16 @ Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

esperanto@Psalms:106:18 @ Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

esperanto@Psalms:106:19 @ Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.

esperanto@Psalms:106:28 @ Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.

esperanto@Psalms:106:36 @ Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili.

esperanto@Psalms:106:43 @ Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

esperanto@Psalms:106:47 @ Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

esperanto@Psalms:107:4 @ Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis;

esperanto@Psalms:107:20 @ Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

esperanto@Psalms:107:24 @ Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.

esperanto@Psalms:107:25 @ Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn:

esperanto@Psalms:107:26 @ Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero;

esperanto@Psalms:107:29 @ Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis.

esperanto@Psalms:107:37 @ Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.

esperanto@Psalms:107:42 @ La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon.

esperanto@Psalms:108:1 @ Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.

esperanto@Psalms:108:3 @ Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.

esperanto@Psalms:108:4 @ CXar granda gxis super la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.

esperanto@Psalms:108:5 @ Altigxu super la cxielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.

esperanto@Psalms:108:6 @ Por ke liberigxu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

esperanto@Psalms:108:7 @ Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

esperanto@Psalms:108:11 @ CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

esperanto@Psalms:109:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu.

esperanto@Psalms:109:2 @ CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.

esperanto@Psalms:109:6 @ Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano.

esperanto@Psalms:109:9 @ Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.

esperanto@Psalms:109:12 @ Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj.

esperanto@Psalms:109:13 @ Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.

esperanto@Psalms:109:14 @ La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu.

esperanto@Psalms:109:21 @ Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min.

esperanto@Psalms:109:25 @ Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.

esperanto@Psalms:109:26 @ Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco.

esperanto@Psalms:109:27 @ Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.

esperanto@Psalms:109:28 @ Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos.

esperanto@Psalms:109:29 @ Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston.

esperanto@Psalms:109:31 @ CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.

esperanto@Psalms:110:1 @ Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

esperanto@Psalms:110:2 @ La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.

esperanto@Psalms:110:3 @ En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.

esperanto@Psalms:110:4 @ La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Psalms:110:5 @ La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero.

esperanto@Psalms:112:2 @ Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.

esperanto@Psalms:112:4 @ En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.

esperanto@Psalms:112:6 @ CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.

esperanto@Psalms:112:8 @ Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj.

esperanto@Psalms:112:10 @ La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.

esperanto@Psalms:113:3 @ De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:114:3 @ La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;

esperanto@Psalms:114:5 @ Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

esperanto@Psalms:114:6 @ Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?

esperanto@Psalms:115:1 @ Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

esperanto@Psalms:115:5 @ Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

esperanto@Psalms:115:14 @ La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.

esperanto@Psalms:115:15 @ Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.

esperanto@Psalms:116:3 @ CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis.

esperanto@Psalms:116:6 @ La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.

esperanto@Psalms:116:7 @ Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, CXar la Eternulo faris al vi bonon.

esperanto@Psalms:116:8 @ CXar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpusxigxo.

esperanto@Psalms:116:9 @ Mi irados antaux la Eternulo En la lando de la vivo.

esperanto@Psalms:116:16 @ Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.

esperanto@Psalms:116:17 @ Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

esperanto@Psalms:116:19 @ En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.

esperanto@Psalms:118:15 @ La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn;

esperanto@Psalms:118:17 @ Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

esperanto@Psalms:118:20 @ Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi.

esperanto@Psalms:118:21 @ Mi dankas Vin, CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo.

esperanto@Psalms:118:26 @ Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:118:28 @ Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.

esperanto@Psalms:119:4 @ Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:5 @ Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!

esperanto@Psalms:119:6 @ Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:7 @ Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la jugxojn de Via justeco.

esperanto@Psalms:119:8 @ Viajn legxojn mi observos; Ne forlasu min tute.

esperanto@Psalms:119:9 @ BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laux Viaj vortoj.

esperanto@Psalms:119:10 @ Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj.

esperanto@Psalms:119:11 @ En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi.

esperanto@Psalms:119:12 @ Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:13 @ Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo.

esperanto@Psalms:119:14 @ Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas, Kiel pri granda ricxeco.

esperanto@Psalms:119:15 @ Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.

esperanto@Psalms:119:16 @ Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton.

esperanto@Psalms:119:17 @ GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.

esperanto@Psalms:119:18 @ Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

esperanto@Psalms:119:19 @ Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:20 @ Elturmentigxis mia animo De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj.

esperanto@Psalms:119:21 @ Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

esperanto@Psalms:119:22 @ Forigu de mi honton kaj malhonoron, CXar mi observas Viajn decidojn.

esperanto@Psalms:119:23 @ Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi, Via sklavo meditas pri Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:24 @ Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.

esperanto@Psalms:119:25 @ DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto.

esperanto@Psalms:119:26 @ Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min; Instruu al mi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:27 @ Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

esperanto@Psalms:119:28 @ Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto.

esperanto@Psalms:119:29 @ La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.

esperanto@Psalms:119:30 @ La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:31 @ Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.

esperanto@Psalms:119:32 @ Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj, CXar Vi largxigas mian koron.

esperanto@Psalms:119:33 @ HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj, Kaj mi gxin sekvos gxis la fino.

esperanto@Psalms:119:34 @ Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro.

esperanto@Psalms:119:35 @ Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, CXar en gxi mi havas plezuron.

esperanto@Psalms:119:36 @ Klinu mian koron al Viaj legxoj, Sed ne al profito.

esperanto@Psalms:119:37 @ Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj.

esperanto@Psalms:119:38 @ Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.

esperanto@Psalms:119:39 @ Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; CXar Viaj jugxoj estas bonaj.

esperanto@Psalms:119:40 @ Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.

esperanto@Psalms:119:41 @ VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,

esperanto@Psalms:119:42 @ Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton.

esperanto@Psalms:119:43 @ Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero, CXar mi esperas al Viaj jugxoj.

esperanto@Psalms:119:44 @ Kaj mi konservos Vian instruon CXiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:119:45 @ Kaj mi iros en libereco, CXar mi sercxas Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:46 @ Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj, Kaj mi ne hontos.

esperanto@Psalms:119:47 @ Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.

esperanto@Psalms:119:48 @ Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:49 @ ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.

esperanto@Psalms:119:50 @ CXi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.

esperanto@Psalms:119:51 @ Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis.

esperanto@Psalms:119:52 @ Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoligxas.

esperanto@Psalms:119:53 @ Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian legxon.

esperanto@Psalms:119:54 @ Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.

esperanto@Psalms:119:55 @ Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.

esperanto@Psalms:119:56 @ Tio farigxis al mi, CXar mi observas Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:57 @ HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.

esperanto@Psalms:119:58 @ Mi petegas antaux Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.

esperanto@Psalms:119:59 @ Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:60 @ Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:61 @ Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.

esperanto@Psalms:119:62 @ En la mezo de la nokto mi levigxas, Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj.

esperanto@Psalms:119:63 @ Mi estas kamarado por cxiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:64 @ De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:65 @ TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.

esperanto@Psalms:119:66 @ Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, CXar al Viaj ordonoj mi kredas.

esperanto@Psalms:119:67 @ Antaux ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.

esperanto@Psalms:119:68 @ Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:69 @ Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:70 @ Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.

esperanto@Psalms:119:71 @ Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:72 @ Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo, Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj.

esperanto@Psalms:119:73 @ JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:74 @ Viaj timantoj min vidos kaj gxojos, CXar mi fidis Vian vorton.

esperanto@Psalms:119:75 @ Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.

esperanto@Psalms:119:76 @ Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.

esperanto@Psalms:119:77 @ Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; CXar Via instruo estas mia plezuro.

esperanto@Psalms:119:78 @ Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.

esperanto@Psalms:119:79 @ Turnigxu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:80 @ Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu.

esperanto@Psalms:119:81 @ KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.

esperanto@Psalms:119:82 @ Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?

esperanto@Psalms:119:83 @ CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.

esperanto@Psalms:119:84 @ Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj?

esperanto@Psalms:119:85 @ Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:86 @ CXiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.

esperanto@Psalms:119:87 @ Oni preskaux pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:88 @ Laux Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo.

esperanto@Psalms:119:89 @ LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la cxielo.

esperanto@Psalms:119:90 @ Por cxiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras.

esperanto@Psalms:119:91 @ Laux Viaj legxoj cxio nun staras, CXar cxio estas Viaj sklavoj.

esperanto@Psalms:119:92 @ Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.

esperanto@Psalms:119:93 @ Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas.

esperanto@Psalms:119:94 @ Al Vi mi apartenas; Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:95 @ Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:96 @ CXe cxiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.

esperanto@Psalms:119:97 @ MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri gxi.

esperanto@Psalms:119:98 @ Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam.

esperanto@Psalms:119:99 @ Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado.

esperanto@Psalms:119:100 @ Mi estas pli scianta ol maljunuloj, CXar Viajn ordonojn mi konservas.

esperanto@Psalms:119:101 @ De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.

esperanto@Psalms:119:102 @ De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas.

esperanto@Psalms:119:103 @ Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo!

esperanto@Psalms:119:104 @ De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero.

esperanto@Psalms:119:105 @ NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

esperanto@Psalms:119:106 @ Mi jxuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.

esperanto@Psalms:119:107 @ Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.

esperanto@Psalms:119:108 @ La oferdono de mia busxo placxu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.

esperanto@Psalms:119:109 @ Mia animo estas cxiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.

esperanto@Psalms:119:110 @ La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis.

esperanto@Psalms:119:111 @ Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro.

esperanto@Psalms:119:112 @ Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino.

esperanto@Psalms:119:113 @ SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.

esperanto@Psalms:119:114 @ Vi estas mia sxirmo kaj sxildo; Vian vorton mi fidas.

esperanto@Psalms:119:116 @ Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.

esperanto@Psalms:119:117 @ Fortikigu min, ke mi savigxu, Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj.

esperanto@Psalms:119:118 @ Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga.

esperanto@Psalms:119:119 @ Kiel skorion Vi forjxetas cxiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.

esperanto@Psalms:119:120 @ De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.

esperanto@Psalms:119:122 @ Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.

esperanto@Psalms:119:123 @ Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.

esperanto@Psalms:119:124 @ Agu kun Via sklavo laux Via boneco, Kaj Viajn legxojn instruu al mi.

esperanto@Psalms:119:125 @ Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.

esperanto@Psalms:119:126 @ Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon.

esperanto@Psalms:119:127 @ Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron.

esperanto@Psalms:119:128 @ Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

esperanto@Psalms:119:129 @ PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.

esperanto@Psalms:119:130 @ Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn.

esperanto@Psalms:119:131 @ Mi malfermas mian busxon kaj enspiras, CXar mi deziregas Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:132 @ Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.

esperanto@Psalms:119:133 @ Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

esperanto@Psalms:119:134 @ Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.

esperanto@Psalms:119:135 @ Lumu per Via vizagxo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:136 @ Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

esperanto@Psalms:119:137 @ CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj.

esperanto@Psalms:119:138 @ Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.

esperanto@Psalms:119:139 @ Elturmentis min mia fervoro, CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.

esperanto@Psalms:119:140 @ Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo gxin amas.

esperanto@Psalms:119:141 @ Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.

esperanto@Psalms:119:142 @ Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.

esperanto@Psalms:119:143 @ Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

esperanto@Psalms:119:144 @ La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.

esperanto@Psalms:119:145 @ KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:146 @ Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.

esperanto@Psalms:119:147 @ Antaux la matenrugxo mi vokas; Vian vorton mi fidas.

esperanto@Psalms:119:148 @ Antaux la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekigxas, Por ke mi meditu pri Via vorto.

esperanto@Psalms:119:149 @ Mian vocxon auxskultu, laux Via boneco, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi.

esperanto@Psalms:119:150 @ Alproksimigxas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via legxo.

esperanto@Psalms:119:151 @ Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj cxiuj Viaj ordonoj estas vero.

esperanto@Psalms:119:152 @ De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam.

esperanto@Psalms:119:153 @ RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis.

esperanto@Psalms:119:154 @ Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laux Via vorto lasu min vivi.

esperanto@Psalms:119:155 @ Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:156 @ Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi.

esperanto@Psalms:119:157 @ Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.

esperanto@Psalms:119:158 @ Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis.

esperanto@Psalms:119:159 @ Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi.

esperanto@Psalms:119:160 @ La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco.

esperanto@Psalms:119:161 @ SXIN. Princoj persekutas min senkauxze; Sed Vian vorton timas mia koro.

esperanto@Psalms:119:162 @ Mi gxojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.

esperanto@Psalms:119:163 @ Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.

esperanto@Psalms:119:164 @ Sepfoje cxiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj jugxoj.

esperanto@Psalms:119:165 @ Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpusxigxas.

esperanto@Psalms:119:166 @ Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.

esperanto@Psalms:119:167 @ Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.

esperanto@Psalms:119:168 @ Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, CXar cxiuj miaj vojoj estas antaux Vi.

esperanto@Psalms:119:169 @ TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laux Via vorto klerigu min.

esperanto@Psalms:119:170 @ Mia petego venu al Vi; Laux Via diro savu min.

esperanto@Psalms:119:171 @ Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn.

esperanto@Psalms:119:172 @ Mia lango predikos pri Via vorto, CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj.

esperanto@Psalms:119:173 @ Via mano estu al mi helpo, CXar Viajn ordonojn mi elektis.

esperanto@Psalms:119:174 @ Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.

esperanto@Psalms:119:175 @ Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj jugxoj min helpu.

esperanto@Psalms:119:176 @ Mi erarvagis kiel perdita sxafo; Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

esperanto@Psalms:120:3 @ Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

esperanto@Psalms:121:3 @ Li ne lasos vian piedon falpusxigxi; Via gardanto ne dormetas.

esperanto@Psalms:121:5 @ La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano.

esperanto@Psalms:121:6 @ En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.

esperanto@Psalms:121:7 @ La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon.

esperanto@Psalms:121:8 @ La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

esperanto@Psalms:122:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.

esperanto@Psalms:122:2 @ Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,

esperanto@Psalms:122:3 @ Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis.

esperanto@Psalms:122:5 @ CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David.

esperanto@Psalms:122:6 @ Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.

esperanto@Psalms:122:7 @ Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.

esperanto@Psalms:122:8 @ Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.

esperanto@Psalms:122:9 @ Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

esperanto@Psalms:123:1 @ Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo!

esperanto@Psalms:123:2 @ Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

esperanto@Psalms:124:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,

esperanto@Psalms:124:2 @ Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni:

esperanto@Psalms:124:3 @ Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;

esperanto@Psalms:125:3 @ CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustajxo.

esperanto@Psalms:127:2 @ Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.

esperanto@Psalms:128:2 @ Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi.

esperanto@Psalms:128:3 @ Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo.

esperanto@Psalms:128:5 @ Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo.

esperanto@Psalms:128:6 @ Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!

esperanto@Psalms:129:4 @ La Eternulo estas justa; Li dishakis la sxnurojn de la malvirtuloj.

esperanto@Psalms:129:8 @ Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:130:1 @ Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

esperanto@Psalms:130:2 @ Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.

esperanto@Psalms:130:3 @ Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

esperanto@Psalms:130:4 @ Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

esperanto@Psalms:131:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne levigxas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.

esperanto@Psalms:131:2 @ Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.

esperanto@Psalms:132:1 @ Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn;

esperanto@Psalms:132:6 @ Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.

esperanto@Psalms:132:8 @ Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.

esperanto@Psalms:132:9 @ Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.

esperanto@Psalms:132:10 @ Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito.

esperanto@Psalms:132:11 @ La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

esperanto@Psalms:132:12 @ Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian legxon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaux iliaj filoj eterne sidos sur via trono.

esperanto@Psalms:132:17 @ Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi arangxos lumilon por Mia sanktoleito.

esperanto@Psalms:133:1 @ Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune!

esperanto@Psalms:133:3 @ Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

esperanto@Psalms:134:3 @ El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la cxielo kaj la tero.

esperanto@Psalms:135:7 @ Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

esperanto@Psalms:135:9 @ Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj.

esperanto@Psalms:135:13 @ Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj.

esperanto@Psalms:135:16 @ Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

esperanto@Psalms:135:20 @ Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

esperanto@Psalms:137:5 @ Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano;

esperanto@Psalms:137:6 @ Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

esperanto@Psalms:137:8 @ Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

esperanto@Psalms:137:9 @ Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.

esperanto@Psalms:138:1 @ De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

esperanto@Psalms:138:2 @ Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto.

esperanto@Psalms:138:3 @ En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo.

esperanto@Psalms:138:4 @ Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo.

esperanto@Psalms:138:7 @ Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.

esperanto@Psalms:138:8 @ La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu.

esperanto@Psalms:139:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.

esperanto@Psalms:139:2 @ Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

esperanto@Psalms:139:3 @ Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas.

esperanto@Psalms:139:4 @ CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

esperanto@Psalms:139:5 @ De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon.

esperanto@Psalms:139:7 @ Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo?

esperanto@Psalms:139:8 @ Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas.

esperanto@Psalms:139:10 @ Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.

esperanto@Psalms:139:12 @ Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo.

esperanto@Psalms:139:13 @ CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino.

esperanto@Psalms:139:14 @ Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

esperanto@Psalms:139:15 @ Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

esperanto@Psalms:139:16 @ Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.

esperanto@Psalms:139:17 @ Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!

esperanto@Psalms:139:18 @ Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.

esperanto@Psalms:139:19 @ Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi!

esperanto@Psalms:139:20 @ Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo.

esperanto@Psalms:139:21 @ Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas.

esperanto@Psalms:139:24 @ Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

esperanto@Psalms:140:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo;

esperanto@Psalms:140:3 @ Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.

esperanto@Psalms:140:4 @ Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn.

esperanto@Psalms:140:6 @ Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.

esperanto@Psalms:140:7 @ Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo.

esperanto@Psalms:140:8 @ Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela.

esperanto@Psalms:140:10 @ Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu.

esperanto@Psalms:140:13 @ Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaux Via vizagxo.

esperanto@Psalms:141:1 @ Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi.

esperanto@Psalms:141:2 @ Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

esperanto@Psalms:141:5 @ Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj.

esperanto@Psalms:141:8 @ CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.

esperanto@Psalms:141:10 @ La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj, Dum mi preteriros.

esperanto@Psalms:142:1 @ Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo, Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo.

esperanto@Psalms:142:3 @ Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.

esperanto@Psalms:142:4 @ Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.

esperanto@Psalms:142:5 @ Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifugxejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.

esperanto@Psalms:142:7 @ Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

esperanto@Psalms:143:1 @ Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon, Atentu mian petegon laux Via vereco, Respondu al mi laux Via justeco.

esperanto@Psalms:143:2 @ Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi.

esperanto@Psalms:143:3 @ CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

esperanto@Psalms:143:5 @ Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri cxiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritajxoj de Viaj manoj.

esperanto@Psalms:143:6 @ Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

esperanto@Psalms:143:7 @ Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.

esperanto@Psalms:143:8 @ Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.

esperanto@Psalms:143:9 @ Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifugxas.

esperanto@Psalms:143:10 @ Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

esperanto@Psalms:143:11 @ Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.

esperanto@Psalms:143:12 @ Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu cxiujn premantojn de mia animo, CXar mi estas Via sklavo.

esperanto@Psalms:144:1 @ De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

esperanto@Psalms:144:3 @ Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?

esperanto@Psalms:144:5 @ Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos.

esperanto@Psalms:144:6 @ Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.

esperanto@Psalms:144:7 @ Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,

esperanto@Psalms:144:9 @ Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,

esperanto@Psalms:144:10 @ Kiu donas helpon al la regxoj, Kiu savas Sian sklavon David de dangxera glavo.

esperanto@Psalms:145:1 @ Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:145:2 @ CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

esperanto@Psalms:145:4 @ Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.

esperanto@Psalms:145:5 @ Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

esperanto@Psalms:145:6 @ La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.

esperanto@Psalms:145:7 @ Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.

esperanto@Psalms:145:10 @ Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

esperanto@Psalms:145:11 @ Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,

esperanto@Psalms:145:13 @ Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

esperanto@Psalms:145:15 @ CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.

esperanto@Psalms:145:16 @ Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan.

esperanto@Psalms:145:20 @ La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.

esperanto@Psalms:146:2 @ Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

esperanto@Psalms:146:8 @ La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;

esperanto@Psalms:146:9 @ La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

esperanto@Psalms:146:10 @ La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!

esperanto@Psalms:147:6 @ La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero.

esperanto@Psalms:147:9 @ Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.

esperanto@Psalms:147:12 @ Lauxdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.

esperanto@Psalms:147:13 @ CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.

esperanto@Psalms:147:14 @ Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

esperanto@Proverbs:1:1 @ Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael:

esperanto@Proverbs:1:3 @ Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto;

esperanto@Proverbs:1:5 @ Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,

esperanto@Proverbs:1:8 @ Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino;

esperanto@Proverbs:1:9 @ CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.

esperanto@Proverbs:1:10 @ Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.

esperanto@Proverbs:1:12 @ Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;

esperanto@Proverbs:1:14 @ Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj:

esperanto@Proverbs:1:15 @ Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

esperanto@Proverbs:1:19 @ Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto.

esperanto@Proverbs:1:22 @ GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?

esperanto@Proverbs:1:23 @ Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

esperanto@Proverbs:1:24 @ CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;

esperanto@Proverbs:1:25 @ Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:

esperanto@Proverbs:1:26 @ Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.

esperanto@Proverbs:1:27 @ Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:

esperanto@Proverbs:1:29 @ Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi,

esperanto@Proverbs:1:33 @ Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

esperanto@Proverbs:2:1 @ Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn,

esperanto@Proverbs:2:2 @ Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

esperanto@Proverbs:2:3 @ Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo:

esperanto@Proverbs:2:4 @ Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron:

esperanto@Proverbs:2:5 @ Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.

esperanto@Proverbs:2:7 @ Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.

esperanto@Proverbs:2:9 @ Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj cxiun bonan vojon.

esperanto@Proverbs:2:10 @ CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.

esperanto@Proverbs:2:11 @ Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,

esperanto@Proverbs:2:12 @ Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon,

esperanto@Proverbs:2:16 @ Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

esperanto@Proverbs:2:19 @ CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;

esperanto@Proverbs:2:20 @ Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la pasxosignojn de piuloj.

esperanto@Proverbs:3:1 @ Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.

esperanto@Proverbs:3:2 @ CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.

esperanto@Proverbs:3:3 @ Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

esperanto@Proverbs:3:4 @ Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.

esperanto@Proverbs:3:5 @ Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.

esperanto@Proverbs:3:6 @ Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

esperanto@Proverbs:3:7 @ Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.

esperanto@Proverbs:3:8 @ CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

esperanto@Proverbs:3:9 @ Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:

esperanto@Proverbs:3:10 @ Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

esperanto@Proverbs:3:11 @ La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

esperanto@Proverbs:3:13 @ Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;

esperanto@Proverbs:3:15 @ GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi.

esperanto@Proverbs:3:16 @ Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano.

esperanto@Proverbs:3:18 @ GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

esperanto@Proverbs:3:21 @ Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

esperanto@Proverbs:3:22 @ Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.

esperanto@Proverbs:3:23 @ Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos.

esperanto@Proverbs:3:24 @ Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.

esperanto@Proverbs:3:26 @ CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.

esperanto@Proverbs:3:27 @ Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.

esperanto@Proverbs:3:28 @ Kiam vi havas cxe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaux mi donos.

esperanto@Proverbs:3:29 @ Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo, Kiam li kun konfido logxas cxe vi.

esperanto@Proverbs:3:30 @ Ne malpacu kun iu senkauxze, Se li ne faris al vi malbonon.

esperanto@Proverbs:3:31 @ Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;

esperanto@Proverbs:4:2 @ CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.

esperanto@Proverbs:4:4 @ Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.

esperanto@Proverbs:4:6 @ Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi.

esperanto@Proverbs:4:7 @ La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.

esperanto@Proverbs:4:8 @ SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos.

esperanto@Proverbs:4:9 @ GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi.

esperanto@Proverbs:4:10 @ Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.

esperanto@Proverbs:4:11 @ Mi kondukos vin laux la vojo de sagxo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.

esperanto@Proverbs:4:12 @ Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos.

esperanto@Proverbs:4:13 @ Tenu forte la instruon, ne forlasu gxin; Konservu gxin, cxar gxi estas via vivo.

esperanto@Proverbs:4:15 @ Evitu gxin, ne trapasu gxin; Flankigxu de gxi, kaj preterpasu.

esperanto@Proverbs:4:17 @ CXar ili mangxas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.

esperanto@Proverbs:4:18 @ Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.

esperanto@Proverbs:4:20 @ Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.

esperanto@Proverbs:4:21 @ Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.

esperanto@Proverbs:4:22 @ CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.

esperanto@Proverbs:4:23 @ Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo.

esperanto@Proverbs:4:24 @ Forigu de vi falsemon de la busxo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.

esperanto@Proverbs:4:25 @ Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktigxu rekte antauxen.

esperanto@Proverbs:4:26 @ Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj cxiuj viaj vojoj estu firmaj.

esperanto@Proverbs:4:27 @ Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

esperanto@Proverbs:5:1 @ Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon,

esperanto@Proverbs:5:2 @ Por ke vi konservu prudenton Kaj via busxo tenu scion.

esperanto@Proverbs:5:6 @ SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.

esperanto@Proverbs:5:8 @ Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,

esperanto@Proverbs:5:9 @ Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,

esperanto@Proverbs:5:10 @ Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,

esperanto@Proverbs:5:11 @ GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,

esperanto@Proverbs:5:12 @ Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon!

esperanto@Proverbs:5:15 @ Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.

esperanto@Proverbs:5:16 @ Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.

esperanto@Proverbs:5:17 @ Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.

esperanto@Proverbs:5:18 @ Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco.

esperanto@Proverbs:5:19 @ SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron.

esperanto@Proverbs:5:20 @ Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

esperanto@Proverbs:6:1 @ Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,

esperanto@Proverbs:6:2 @ Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo.

esperanto@Proverbs:6:3 @ Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigligxu, kaj petegu vian proksimulon;

esperanto@Proverbs:6:4 @ Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;

esperanto@Proverbs:6:5 @ Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

esperanto@Proverbs:6:6 @ Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu.

esperanto@Proverbs:6:9 @ GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?

esperanto@Proverbs:6:11 @ Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

esperanto@Proverbs:6:20 @ Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino.

esperanto@Proverbs:6:21 @ Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.

esperanto@Proverbs:6:22 @ Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi.

esperanto@Proverbs:6:23 @ CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,

esperanto@Proverbs:6:24 @ Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino.

esperanto@Proverbs:6:25 @ Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj.

esperanto@Proverbs:6:32 @ Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

esperanto@Proverbs:6:33 @ Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elvisxigxas;

esperanto@Proverbs:6:35 @ Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas ecx multe donaci.

esperanto@Proverbs:7:1 @ Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn.

esperanto@Proverbs:7:2 @ Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.

esperanto@Proverbs:7:3 @ Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.

esperanto@Proverbs:7:4 @ Diru al la sagxo:Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;

esperanto@Proverbs:7:5 @ Por ke vi estu gardata kontraux fremda edzino, Kontraux fremdulino, kies paroloj estas glataj.

esperanto@Proverbs:7:7 @ Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,

esperanto@Proverbs:7:10 @ Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.

esperanto@Proverbs:7:13 @ Kaj sxi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizagxo, kaj diris al li:

esperanto@Proverbs:7:14 @ Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaux mi plenumis mian solenan promeson.

esperanto@Proverbs:7:15 @ Tial mi eliris al vi renkonte, Por sercxi vian vizagxon, kaj mi vin trovis.

esperanto@Proverbs:7:23 @ GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon.

esperanto@Proverbs:7:25 @ Via koro ne flankigxu al sxia vojo, Ne eraru sur sxia irejo;

esperanto@Proverbs:8:4 @ Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia vocxo sin turnas al la homoj:

esperanto@Proverbs:8:35 @ CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.

esperanto@Proverbs:9:2 @ GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.

esperanto@Proverbs:9:5 @ Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis.

esperanto@Proverbs:9:6 @ Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

esperanto@Proverbs:9:8 @ Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos.

esperanto@Proverbs:9:11 @ CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo.

esperanto@Proverbs:9:12 @ Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.

esperanto@Proverbs:9:13 @ Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,

esperanto@Proverbs:9:18 @ Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke sxiaj invititoj estas en la profundoj de SXeol.

esperanto@Proverbs:10:3 @ La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas.

esperanto@Proverbs:10:11 @ La busxo de piulo estas fonto de vivo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.

esperanto@Proverbs:10:13 @ Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo.

esperanto@Proverbs:10:16 @ La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.

esperanto@Proverbs:10:17 @ Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forjxetas atentigon, tiu restas en eraro.

esperanto@Proverbs:10:19 @ CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.

esperanto@Proverbs:10:21 @ La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo.

esperanto@Proverbs:10:26 @ Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.

esperanto@Proverbs:11:3 @ La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.

esperanto@Proverbs:11:9 @ Per la busxo de hipokritulo difektigxas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj savigxas.

esperanto@Proverbs:11:16 @ Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras ricxon.

esperanto@Proverbs:11:18 @ Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.

esperanto@Proverbs:11:19 @ Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.

esperanto@Proverbs:11:21 @ Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.

esperanto@Proverbs:11:22 @ Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.

esperanto@Proverbs:11:23 @ La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.

esperanto@Proverbs:11:28 @ Kiu fidas sian ricxecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.

esperanto@Proverbs:11:30 @ La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas sagxulo.

esperanto@Proverbs:11:31 @ Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!

esperanto@Proverbs:12:3 @ Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos.

esperanto@Proverbs:12:4 @ Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.

esperanto@Proverbs:12:5 @ La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.

esperanto@Proverbs:12:6 @ La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la busxo de virtuloj ilin savas.

esperanto@Proverbs:12:7 @ La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.

esperanto@Proverbs:12:10 @ Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.

esperanto@Proverbs:12:12 @ Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.

esperanto@Proverbs:12:13 @ Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.

esperanto@Proverbs:12:21 @ Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.

esperanto@Proverbs:12:26 @ Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.

esperanto@Proverbs:12:28 @ Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.

esperanto@Proverbs:13:5 @ Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.

esperanto@Proverbs:13:6 @ La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.

esperanto@Proverbs:13:9 @ La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.

esperanto@Proverbs:13:12 @ Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.

esperanto@Proverbs:13:14 @ Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

esperanto@Proverbs:13:21 @ Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.

esperanto@Proverbs:13:22 @ Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.

esperanto@Proverbs:13:25 @ Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

esperanto@Proverbs:14:1 @ Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.

esperanto@Proverbs:14:7 @ Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo.

esperanto@Proverbs:14:9 @ Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.

esperanto@Proverbs:14:11 @ Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.

esperanto@Proverbs:14:19 @ Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo.

esperanto@Proverbs:14:27 @ La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

esperanto@Proverbs:14:30 @ Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.

esperanto@Proverbs:14:32 @ Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.

esperanto@Proverbs:14:34 @ Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.

esperanto@Proverbs:15:1 @ Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.

esperanto@Proverbs:15:3 @ Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

esperanto@Proverbs:15:4 @ Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.

esperanto@Proverbs:15:6 @ En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.

esperanto@Proverbs:15:8 @ Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.

esperanto@Proverbs:15:9 @ Abomenajxo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.

esperanto@Proverbs:15:13 @ GXoja koro faras la vizagxon gxoja; Sed cxe cxagreno de la koro la spirito estas malgaja.

esperanto@Proverbs:15:16 @ Pli bona estas malmulto kun timo antaux la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco cxe gxi.

esperanto@Proverbs:15:18 @ Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.

esperanto@Proverbs:15:19 @ La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.

esperanto@Proverbs:15:24 @ La vojo de la vivo por sagxulo iras supren, Por ke li evitu SXeolon malsupre.

esperanto@Proverbs:15:25 @ La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.

esperanto@Proverbs:15:27 @ Profitemulo malgxojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.

esperanto@Proverbs:15:28 @ La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la busxo de malvirtuloj elfluigas malbonon.

esperanto@Proverbs:15:29 @ La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la pregxon de la virtuloj Li auxskultas.

esperanto@Proverbs:15:31 @ Orelo, kiu auxskultas la instruon de la vivo, Logxos inter sagxuloj.

esperanto@Proverbs:15:33 @ La timo antaux la Eternulo instruas sagxon, Kaj humileco trovigxas antaux honoro.

esperanto@Proverbs:16:3 @ Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.

esperanto@Proverbs:16:4 @ CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono.

esperanto@Proverbs:16:6 @ Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon.

esperanto@Proverbs:16:15 @ Luma vizagxo de regxo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.

esperanto@Proverbs:16:17 @ La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.

esperanto@Proverbs:16:19 @ Pli bone estas esti humila kun malricxuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.

esperanto@Proverbs:16:22 @ Sagxo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsagxuloj estas malsagxeco.

esperanto@Proverbs:16:26 @ Kiu laboras, tiu laboras por si mem; CXar lin devigas lia busxo.

esperanto@Proverbs:17:1 @ Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.

esperanto@Proverbs:17:2 @ Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.

esperanto@Proverbs:17:15 @ Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.

esperanto@Proverbs:17:23 @ Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.

esperanto@Proverbs:17:24 @ Antaux la vizagxo de prudentulo estas sagxo; Sed la okuloj de malsagxulo estas en la fino de la tero.

esperanto@Proverbs:17:26 @ Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.

esperanto@Proverbs:17:27 @ Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.

esperanto@Proverbs:18:3 @ Kiam venas malvirtulo, Venas ankaux malestimo kun honto kaj moko.

esperanto@Proverbs:18:5 @ Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon cxe la jugxo.

esperanto@Proverbs:18:10 @ La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata.

esperanto@Proverbs:18:21 @ Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu gxin amas, tiu mangxos gxiajn fruktojn.

esperanto@Proverbs:18:22 @ Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.

esperanto@Proverbs:18:24 @ Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

esperanto@Proverbs:19:2 @ Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.

esperanto@Proverbs:19:5 @ Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos.

esperanto@Proverbs:19:18 @ Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.

esperanto@Proverbs:19:19 @ Koleranto devas esti punata; CXar se vi lin indulgos, li farigxos ankoraux pli kolerema.

esperanto@Proverbs:19:20 @ Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa.

esperanto@Proverbs:19:23 @ Timo antaux la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.

esperanto@Proverbs:19:25 @ Se vi batos blasfemanton, sensciulo farigxos atenta; Se oni punas sagxulon, li komprenas la instruon.

esperanto@Proverbs:19:28 @ Fripona atestanto mokas jugxon; Kaj la busxo de malvirtuloj englutas maljustajxon.

esperanto@Proverbs:20:1 @ La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.

esperanto@Proverbs:20:7 @ Virtulo iras en sia senpekeco; Felicxaj estas liaj infanoj post li.

esperanto@Proverbs:20:12 @ Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.

esperanto@Proverbs:20:13 @ Ne amu dormon, por ke vi ne malricxigxu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satigxos de pano.

esperanto@Proverbs:20:15 @ Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo.

esperanto@Proverbs:20:22 @ Ne diru:Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.

esperanto@Proverbs:20:26 @ Sagxa regxo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.

esperanto@Proverbs:21:4 @ Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturajxo de malvirtuloj, estas peko.

esperanto@Proverbs:21:7 @ La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; CXar ili ne volis fari justajxon.

esperanto@Proverbs:21:10 @ La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.

esperanto@Proverbs:21:12 @ La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.

esperanto@Proverbs:21:14 @ Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.

esperanto@Proverbs:21:15 @ Farado de justajxo estas gxojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.

esperanto@Proverbs:21:17 @ Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos ricxa.

esperanto@Proverbs:21:18 @ La malvirtulo estos liberiga anstatauxo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.

esperanto@Proverbs:21:21 @ Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.

esperanto@Proverbs:21:26 @ Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.

esperanto@Proverbs:21:27 @ Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!

esperanto@Proverbs:21:29 @ Malvirtulo tenas sian vizagxon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.

esperanto@Proverbs:22:3 @ Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas.

esperanto@Proverbs:22:4 @ Por humileco kaj timo antaux la Eternulo Oni ricevas ricxecon kaj honoron kaj vivon.

esperanto@Proverbs:22:17 @ Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;

esperanto@Proverbs:22:18 @ CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj.

esperanto@Proverbs:22:19 @ Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaux.

esperanto@Proverbs:22:20 @ CXu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,

esperanto@Proverbs:22:21 @ Por sciigi al vi la gxustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?

esperanto@Proverbs:22:25 @ Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.

esperanto@Proverbs:22:27 @ Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litajxon de sub vi.

esperanto@Proverbs:22:28 @ Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.

esperanto@Proverbs:22:29 @ Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.

esperanto@Proverbs:23:1 @ Kiam vi sidigxos, por mangxi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaux vi;

esperanto@Proverbs:23:2 @ Kaj vi metu trancxilon al via gorgxo, Se vi estas avidulo.

esperanto@Proverbs:23:4 @ Ne penu ricxigxi; Forlasu vian pripensadon.

esperanto@Proverbs:23:5 @ CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

esperanto@Proverbs:23:7 @ CXar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaux estas: Mangxu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.

esperanto@Proverbs:23:8 @ La pecon, kiun vi mangxis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.

esperanto@Proverbs:23:9 @ En la orelojn de malsagxulo ne parolu; CXar li malsxatos la sagxecon de viaj vortoj.

esperanto@Proverbs:23:11 @ CXar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraux vi.

esperanto@Proverbs:23:12 @ Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.

esperanto@Proverbs:23:13 @ Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.

esperanto@Proverbs:23:14 @ Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de SXeol.

esperanto@Proverbs:23:15 @ Mia filo, se via koro estos sagxa, Tiam gxojos ankaux mia koro.

esperanto@Proverbs:23:16 @ Kaj mia internajxo gxojos, Kiam viaj lipoj parolos gxustajxon.

esperanto@Proverbs:23:17 @ Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaux la Eternulo cxiutage.

esperanto@Proverbs:23:18 @ CXar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdigxos.

esperanto@Proverbs:23:19 @ Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo.

esperanto@Proverbs:23:20 @ Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj mangxas tro da viando;

esperanto@Proverbs:23:22 @ Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos.

esperanto@Proverbs:23:24 @ Grandan gxojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de sagxulo gxojos pro li.

esperanto@Proverbs:23:25 @ Via patro kaj via patrino gxojos, Kaj via naskintino triumfos.

esperanto@Proverbs:23:26 @ Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj placxu miaj vojoj.

esperanto@Proverbs:23:30 @ CXe tiuj, kiuj sidas malfrue cxe vino, CXe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkajxon.

esperanto@Proverbs:23:31 @ Ne rigardu la vinon, kiel rugxa gxi estas, Kiel gxi brilas en la pokalo, kiel glate gxi eniras:

esperanto@Proverbs:23:32 @ En la fino gxi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.

esperanto@Proverbs:23:33 @ Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn.

esperanto@Proverbs:23:34 @ Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.

esperanto@Proverbs:24:10 @ Se vi montrigxis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.

esperanto@Proverbs:24:12 @ Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj.

esperanto@Proverbs:24:13 @ Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo;

esperanto@Proverbs:24:14 @ Tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi gxin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.

esperanto@Proverbs:24:15 @ Ne insidu, ho malvirtulo, kontraux la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;

esperanto@Proverbs:24:16 @ CXar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen levigxos; Sed malvirtuloj implikigxas en la malfelicxo.

esperanto@Proverbs:24:17 @ Kiam falas via malamiko, ne gxoju, Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu;

esperanto@Proverbs:24:18 @ CXar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne placxos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.

esperanto@Proverbs:24:19 @ Ne koleru kontraux malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;

esperanto@Proverbs:24:20 @ CXar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingigxos.

esperanto@Proverbs:24:24 @ Kiu diras al malvirtulo:Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.

esperanto@Proverbs:24:27 @ Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu cxion sur via kampo; Kaj poste arangxu vian domon.

esperanto@Proverbs:24:28 @ Ne atestu sen kauxzo kontraux via proksimulo; CXu vi trompus per via busxo?

esperanto@Proverbs:24:30 @ Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinbergxardeno de sensagxulo;

esperanto@Proverbs:24:32 @ Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:

esperanto@Proverbs:24:34 @ Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

esperanto@Proverbs:25:1 @ Ankaux cxi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de HXizkija, regxo de Judujo.

esperanto@Proverbs:25:5 @ Forigu malvirtulon de la regxo, Kaj lia trono fortikigxos en justeco.

esperanto@Proverbs:25:6 @ Ne montru vin granda antaux la regxo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne starigxu;

esperanto@Proverbs:25:7 @ CXar pli bone estas, se oni diros al vi:Levigxu cxi tien, Ol se oni malaltigos vin antaux eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.

esperanto@Proverbs:25:8 @ Ne komencu tuj disputi; CXar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?

esperanto@Proverbs:25:9 @ Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkasxu;

esperanto@Proverbs:25:10 @ CXar alie auxdanto vin riprocxos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.

esperanto@Proverbs:25:13 @ Kiel malvarmo de negxo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.

esperanto@Proverbs:25:16 @ Kiam vi trovis mielon, mangxu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne farigxu tro sata kaj ne elvomu gxin.

esperanto@Proverbs:25:17 @ Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; CXar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.

esperanto@Proverbs:25:20 @ Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.

esperanto@Proverbs:25:21 @ Se via malamanto estas malsata, mangxigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;

esperanto@Proverbs:25:22 @ CXar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.

esperanto@Proverbs:25:23 @ Norda vento kauxzas pluvon, Kaj cxagrenita vizagxo kasxatan parolon.

esperanto@Proverbs:25:26 @ Virtulo, kiu falas antaux malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.

esperanto@Proverbs:26:2 @ Kiel birdo forlevigxas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkauxza malbeno ne efektivigxas.

esperanto@Proverbs:26:3 @ Vipo estas por cxevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsagxuloj.

esperanto@Proverbs:26:4 @ Ne respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke vi mem ne farigxu egala al li.

esperanto@Proverbs:26:12 @ CXu vi vidas homon, kiu estas sagxa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.

esperanto@Proverbs:27:1 @ Ne fanfaronu pri la morgauxa tago; CXar vi ne scias, kion naskos la tago.

esperanto@Proverbs:27:2 @ Alia vin lauxdu, sed ne via busxo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.

esperanto@Proverbs:27:4 @ Kolero estas kruelajxo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraux envio?

esperanto@Proverbs:27:10 @ Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.

esperanto@Proverbs:27:12 @ Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas.

esperanto@Proverbs:27:19 @ Kiel en la akvo vizagxo speguligxas al vizagxo, Tiel la koro de homo estas kontraux alia koro.

esperanto@Proverbs:27:22 @ Se vi pistos malsagxulon en pistujo inter griajxo, Lia malsagxeco de li ne apartigxos.

esperanto@Proverbs:27:23 @ Bone konu viajn sxafojn, Atentu viajn brutarojn.

esperanto@Proverbs:27:26 @ SXafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon acxeti kampon.

esperanto@Proverbs:27:27 @ Estas suficxe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.

esperanto@Proverbs:28:1 @ Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

esperanto@Proverbs:28:4 @ Kiuj forlasis la legxojn, tiuj lauxdas malvirtulon; Sed la observantoj de la legxoj indignas kontraux li.

esperanto@Proverbs:28:10 @ Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.

esperanto@Proverbs:28:11 @ Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj; Sed sagxa malricxulo lin tute travidas.

esperanto@Proverbs:28:12 @ Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altigxas malvirtuloj, tiam homoj sin kasxas.

esperanto@Proverbs:28:15 @ Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo.

esperanto@Proverbs:28:16 @ Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.

esperanto@Proverbs:28:18 @ Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos.

esperanto@Proverbs:28:22 @ Homo enviema rapidas al ricxeco, Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas.

esperanto@Proverbs:28:26 @ Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.

esperanto@Proverbs:28:28 @ Kiam malvirtuloj altigxas, homoj kasxigxas; Sed kiam ili pereas, tiam multigxas virtuloj.

esperanto@Proverbs:29:2 @ Kiam altigxas virtuloj, la popolo gxojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo gxemas.

esperanto@Proverbs:29:6 @ Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj gxojas.

esperanto@Proverbs:29:7 @ Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.

esperanto@Proverbs:29:8 @ Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed sagxuloj kvietigas koleron.

esperanto@Proverbs:29:9 @ Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa, Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon.

esperanto@Proverbs:29:10 @ Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.

esperanto@Proverbs:29:12 @ Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.

esperanto@Proverbs:29:16 @ Kiam altigxas malvirtuloj, tiam multigxas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.

esperanto@Proverbs:29:17 @ Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo.

esperanto@Proverbs:29:20 @ CXu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.

esperanto@Proverbs:29:24 @ Kiu dividas kun sxtelisto, tiu malamas sian animon; Li auxdas la jxuron kaj nenion diras.

esperanto@Proverbs:29:27 @ Maljusta homo estas abomenajxo por virtuloj; Kaj kiu iras la gxustan vojon, tiu estas abomenajxo por malvirtulo.

esperanto@Proverbs:30:1 @ Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.

esperanto@Proverbs:30:4 @ Kiu levigxis en la cxielon, kaj mallevigxis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu arangxis cxiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? CXu vi scias?

esperanto@Proverbs:30:6 @ Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.

esperanto@Proverbs:30:7 @ Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaux ol mi mortos:

esperanto@Proverbs:30:10 @ Ne kalumniu sklavon antaux lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne farigxu kulpulo.

esperanto@Proverbs:30:12 @ Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne lavigxis de siaj malpurajxoj;

esperanto@Proverbs:30:19 @ La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de sxipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro cxe virgulino.

esperanto@Proverbs:30:20 @ Tia estas la vojo de virino adultanta: SXi mangxas, visxas la busxon, Kaj diras:Mi faris nenian pekon.

esperanto@Proverbs:30:23 @ Malamatan virinon, kiam sxi edzinigxis, Kaj sklavinon, kiam sxi elpelis sian sinjorinon.

esperanto@Proverbs:30:27 @ La akridoj ne havas regxon, Kaj tamen ili cxiuj eliras en vicoj;

esperanto@Proverbs:30:31 @ Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj regxo, kiun neniu povas kontrauxstari.

esperanto@Proverbs:30:32 @ Se vi agis malsagxe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la busxon.

esperanto@Proverbs:31:3 @ Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de regxoj.

esperanto@Proverbs:31:4 @ Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigajxojn.

esperanto@Proverbs:31:6 @ Donu ebriigajxon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.

esperanto@Proverbs:31:8 @ Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.

esperanto@Proverbs:31:9 @ Malfermu vian busxon, por jugxi juste, Por defendi malricxulon kaj senhavulon.

esperanto@Proverbs:31:10 @ Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj.

esperanto@Proverbs:31:12 @ SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo.

esperanto@Proverbs:31:15 @ SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;

esperanto@Proverbs:31:16 @ SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.

esperanto@Proverbs:31:28 @ Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas; SXia edzo sxin lauxdegas, dirante:

esperanto@Proverbs:31:29 @ Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas cxiujn.

esperanto@Proverbs:31:30 @ CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.

esperanto@Ecclesiastes:1:1 @ Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.

esperanto@Ecclesiastes:1:5 @ Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas.

esperanto@Ecclesiastes:1:8 @ CXiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de auxdado.

esperanto@Ecclesiastes:1:10 @ Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, cxi tio estas nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.

esperanto@Ecclesiastes:1:14 @ Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.

esperanto@Ecclesiastes:2:1 @ Mi diris en mia koro:Lasu, mi elprovos vin per gxojo, kaj vi gxuu bonon; sed jen ankaux cxi tio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:2:2 @ Pri la rido mi diris:GXi estas sensencajxo! kaj pri la gxojo:Kion gxi havigas?

esperanto@Ecclesiastes:2:3 @ Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo.

esperanto@Ecclesiastes:2:4 @ Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn;

esperanto@Ecclesiastes:2:7 @ mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem;

esperanto@Ecclesiastes:2:8 @ mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.

esperanto@Ecclesiastes:2:13 @ Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo.

esperanto@Ecclesiastes:2:17 @ Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:2:21 @ CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono.

esperanto@Ecclesiastes:2:23 @ CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:2:24 @ Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.

esperanto@Ecclesiastes:3:6 @ estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti;

esperanto@Ecclesiastes:3:10 @ Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.

esperanto@Ecclesiastes:3:12 @ Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo.

esperanto@Ecclesiastes:3:16 @ Ankoraux mi vidis sub la suno:en la loko de jugxo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.

esperanto@Ecclesiastes:3:18 @ Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.

esperanto@Ecclesiastes:3:21 @ Kiu scias, cxu la spirito de homidoj levigxas supren, kaj cxu la spirito de bruto mallevigxas malsupren en la teron?

esperanto@Ecclesiastes:3:22 @ Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu plezuron de siaj faroj, cxar tia estas lia sorto; cxar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?

esperanto@Ecclesiastes:4:1 @ Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.

esperanto@Ecclesiastes:4:2 @ Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun;

esperanto@Ecclesiastes:4:3 @ kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:4:4 @ Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:4:6 @ Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:4:7 @ Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:

esperanto@Ecclesiastes:4:15 @ Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno kun la junulo:gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon.

esperanto@Ecclesiastes:5:1 @ Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone.

esperanto@Ecclesiastes:5:2 @ Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.

esperanto@Ecclesiastes:5:4 @ Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.

esperanto@Ecclesiastes:5:5 @ Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.

esperanto@Ecclesiastes:5:6 @ Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?

esperanto@Ecclesiastes:5:7 @ CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.

esperanto@Ecclesiastes:5:8 @ Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.

esperanto@Ecclesiastes:5:11 @ Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin per siaj okuloj?

esperanto@Ecclesiastes:5:13 @ Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro.

esperanto@Ecclesiastes:5:18 @ Jen, kion mi vidis:ke estas bone kaj bele mangxi kaj trinki kaj gxui plezurojn de cxiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; cxar tio estas lia apartenajxo.

esperanto@Ecclesiastes:5:20 @ CXar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li gxojon de lia koro.

esperanto@Ecclesiastes:6:1 @ Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda gxi estas por la homo:

esperanto@Ecclesiastes:6:3 @ Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito.

esperanto@Ecclesiastes:6:5 @ Ecx la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu.

esperanto@Ecclesiastes:6:6 @ Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne gxuus, cxu ne al unu loko cxiuj iros?

esperanto@Ecclesiastes:6:8 @ Kaj kian superecon havas la sagxulo antaux malsagxulo, la inteligenta malricxulo antaux aliaj vivaj estajxoj?

esperanto@Ecclesiastes:6:9 @ Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

esperanto@Ecclesiastes:6:12 @ CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

esperanto@Ecclesiastes:7:2 @ Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.

esperanto@Ecclesiastes:7:3 @ Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.

esperanto@Ecclesiastes:7:9 @ Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.

esperanto@Ecclesiastes:7:10 @ Ne diru:Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus.

esperanto@Ecclesiastes:7:11 @ Bona estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.

esperanto@Ecclesiastes:7:12 @ CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.

esperanto@Ecclesiastes:7:15 @ CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.

esperanto@Ecclesiastes:7:16 @ Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:kial vi devas vin konfuzi?

esperanto@Ecclesiastes:7:17 @ Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta:kial vi devas morti ne en via tempo?

esperanto@Ecclesiastes:7:18 @ Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.

esperanto@Ecclesiastes:7:20 @ CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.

esperanto@Ecclesiastes:7:21 @ Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin:

esperanto@Ecclesiastes:7:22 @ cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.

esperanto@Ecclesiastes:7:23 @ CXion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi:Mi akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi.

esperanto@Ecclesiastes:7:25 @ Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.

esperanto@Ecclesiastes:7:26 @ Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.

esperanto@Ecclesiastes:7:27 @ Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.

esperanto@Ecclesiastes:7:28 @ Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis.

esperanto@Ecclesiastes:7:29 @ Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.

esperanto@Ecclesiastes:8:1 @ Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.

esperanto@Ecclesiastes:8:4 @ CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras?

esperanto@Ecclesiastes:8:7 @ ke li ne scias, kio estos; cxar kiu diros al vi, kiel estos?

esperanto@Ecclesiastes:8:8 @ Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.

esperanto@Ecclesiastes:8:9 @ CXion cxi tion mi vidis, kaj mi atentis cxiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.

esperanto@Ecclesiastes:8:10 @ Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:8:13 @ Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.

esperanto@Ecclesiastes:8:14 @ Ekzistas vantajxo, kiu farigxas sur la tero:ekzistas virtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio farigxas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:8:15 @ Kaj mi eklauxdis la gajecon, cxar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol mangxi, trinki, kaj gaji, kaj ke cxi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:8:16 @ Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni sagxecon, kaj por cxirkauxrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis cxiujn farojn de Dio:

esperanto@Ecclesiastes:8:17 @ tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

esperanto@Ecclesiastes:9:1 @ Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.

esperanto@Ecclesiastes:9:2 @ Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron.

esperanto@Ecclesiastes:9:3 @ CXi tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.

esperanto@Ecclesiastes:9:4 @ CXar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankoraux esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.

esperanto@Ecclesiastes:9:5 @ CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita.

esperanto@Ecclesiastes:9:7 @ Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.

esperanto@Ecclesiastes:9:8 @ En cxiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.

esperanto@Ecclesiastes:9:9 @ GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.

esperanto@Ecclesiastes:9:10 @ Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

esperanto@Ecclesiastes:9:11 @ Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.

esperanto@Ecclesiastes:9:13 @ Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda:

esperanto@Ecclesiastes:9:14 @ estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;

esperanto@Ecclesiastes:9:15 @ sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.

esperanto@Ecclesiastes:9:17 @ La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj.

esperanto@Ecclesiastes:10:4 @ Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.

esperanto@Ecclesiastes:10:5 @ Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux eraro, venanta de la reganto:

esperanto@Ecclesiastes:10:7 @ Mi vidis sklavojn sur cxevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.

esperanto@Ecclesiastes:10:16 @ Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue!

esperanto@Ecclesiastes:10:17 @ Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni!

esperanto@Ecclesiastes:10:19 @ Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio.

esperanto@Ecclesiastes:10:20 @ Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.

esperanto@Ecclesiastes:11:1 @ Elsendu vian panon sur la akvon; cxar post longa tempo vi gxin retrovos.

esperanto@Ecclesiastes:11:2 @ Donu parton al sep, kaj ecx al ok, cxar vi ne scias, cxu ne estos malfelicxo sur la tero.

esperanto@Ecclesiastes:11:5 @ Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formigxas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu cxion faras.

esperanto@Ecclesiastes:11:6 @ Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; cxar vi ne scias, cxu tio aux alio estos pli gxusta, aux cxu ambaux egale estos bonaj.

esperanto@Ecclesiastes:11:7 @ Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.

esperanto@Ecclesiastes:11:8 @ CXar se ecx multajn jarojn homo vivus, li gxoju en ili cxiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, cxar estos multe da ili; cxio, kio venos, estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:11:9 @ GXoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio venigos vin al jugxo.

esperanto@Ecclesiastes:11:10 @ Tial forpelu malgxojon de via koro, kaj forigu malagrablajxon de via korpo; cxar la infaneco kaj la juneco estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:12:1 @ Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;

esperanto@Ecclesiastes:12:3 @ en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj;

esperanto@Ecclesiastes:12:4 @ kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj;

esperanto@Ecclesiastes:12:10 @ Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

esperanto@Songs:1:2 @ Ho, li kisu min per kisoj de sia busxo! CXar via amo estas pli bona, ol vino.

esperanto@Songs:1:3 @ Ho, kiel bonodoras viaj aromajxoj! Via nomo similas al elversxita oleo; Tial la frauxlinoj amas vin.

esperanto@Songs:1:4 @ Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.

esperanto@Songs:1:6 @ Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraux mi; Ili faris min gardistino de la vinbergxardenoj; Mian propran vinbergxardenon mi ne gardis.

esperanto@Songs:1:7 @ Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi pasxtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino CXe la brutaroj de viaj kamaradoj?

esperanto@Songs:1:8 @ Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.

esperanto@Songs:1:9 @ Al la cxevalino en la cxaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.

esperanto@Songs:1:10 @ Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la lacxoj de perloj.

esperanto@Songs:1:11 @ Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun argxentaj enkrustajxoj.

esperanto@Songs:1:14 @ Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinbergxardenoj de En-Gedi.

esperanto@Songs:1:15 @ Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel cxe kolomboj.

esperanto@Songs:1:16 @ Ho, vi estas bela, mia amato, kaj cxarma; Nia lito estas kiel fresxaj herboj;

esperanto@Songs:2:4 @ Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.

esperanto@Songs:2:5 @ Plifortigu min per vinberkuko, Refresxigu min per pomsuko; CXar mi estas malsana de amo.

esperanto@Songs:2:7 @ Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.

esperanto@Songs:2:10 @ Mia amato vokas, li parolas al mi: Levigxu, mia amatino, mia belulino, ho venu;

esperanto@Songs:2:11 @ CXar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;

esperanto@Songs:2:13 @ La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.

esperanto@Songs:2:14 @ Ho mia kolombino, en la krevajxoj de la roko, en la kasxejo de la rokkrutajxo, Montru al mi vian aspekton, auxdigu al mi vian vocxon; CXar via vocxo estas dolcxa, kaj via aspekto estas bela.

esperanto@Songs:2:15 @ Kaptu al ni la sxakalojn, la malgrandajn sxakalojn, La detruantojn de la vinbergxardenoj, Kiam niaj vinbergxardenoj burgxonas.

esperanto@Songs:2:17 @ GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.

esperanto@Songs:3:1 @ Sur mia kusxejo dum la nokto mi sercxis tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

esperanto@Songs:3:2 @ Mi levigxos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi sercxos tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

esperanto@Songs:3:3 @ La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis:CXu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?

esperanto@Songs:3:5 @ Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.

esperanto@Songs:3:10 @ GXiajn kolonojn li konstruis el argxento, La cxarpentajxon el oro, la tegajxon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.

esperanto@Songs:3:11 @ Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la regxon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edzigxofesto, En la tago de la gxojo de lia koro.

esperanto@Songs:4:1 @ Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaux via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

esperanto@Songs:4:2 @ Viaj dentoj estas kiel tondotaj sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili.

esperanto@Songs:4:3 @ Viaj lipoj estas kiel rugxa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaux via vualo.

esperanto@Songs:4:4 @ Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil sxildoj pendas sur gxi, CXiuj sxildoj de la potenculoj.

esperanto@Songs:4:5 @ Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, gxemeloj de gazelino, Kiuj sin pasxtas inter la rozoj.

esperanto@Songs:4:7 @ Via tutajxo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.

esperanto@Songs:4:9 @ Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino; Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu cxeno de sur via kolo.

esperanto@Songs:4:10 @ Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj!

esperanto@Songs:4:11 @ Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fiancxino; Mielo kaj lakto kusxas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon.

esperanto@Songs:4:12 @ Vi estas gxardeno sxlosita, ho mia fratino, mia fiancxino; Vi estas fonto sxlosita, puto sigelita.

esperanto@Songs:4:13 @ Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;

esperanto@Songs:4:15 @ GXardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.

esperanto@Songs:5:1 @ Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.

esperanto@Songs:5:2 @ Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la vocxo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; CXar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.

esperanto@Songs:5:3 @ Mi jam demetis mian hxitonon; kial mi gxin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?

esperanto@Songs:5:5 @ Mi levigxis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidajxo, Sur la riglilo de la seruro.

esperanto@Songs:5:6 @ Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturnigxis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin sercxis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.

esperanto@Songs:5:8 @ Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.

esperanto@Songs:5:9 @ Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele jxurligas nin?

esperanto@Songs:5:12 @ Liaj okuloj estas kiel kolomboj cxe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;

esperanto@Songs:6:1 @ Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturnigxis via amato, Por ke ni lin sercxu kun vi?

esperanto@Songs:6:4 @ Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj tacxmentoj.

esperanto@Songs:6:5 @ Forturnu la okulojn for de mi, CXar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

esperanto@Songs:6:6 @ Viaj dentoj estas kiel aro da sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili.

esperanto@Songs:6:7 @ Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaux via vualo.

esperanto@Songs:6:8 @ Da regxinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj.

esperanto@Songs:6:9 @ Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; SXi estas la sola cxe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis sxin, kaj nomas sxin felicxulino; La regxinoj kaj la kromvirinoj lauxdas sxin, dirante:

esperanto@Songs:6:11 @ Mi iris en la nuksarban gxardenon, Por trarigardi la verdajn kreskajxojn de la valo, Por vidi, cxu la vinbertrunko burgxonas, cxu la granatarboj floras.

esperanto@Songs:6:13 @ Turnigxu, turnigxu, ho SXulamit; Turnigxu, turnigxu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi SXulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la tacxmentoj?

esperanto@Songs:7:1 @ Kiel belaj estas viaj pasxoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel cxenringoj, Majstre ellaboritaj.

esperanto@Songs:7:2 @ Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkajxo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko cxirkauxita de rozoj;

esperanto@Songs:7:3 @ Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, GXemeloj de gazelino;

esperanto@Songs:7:4 @ Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en HXesxbon, cxe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;

esperanto@Songs:7:5 @ Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la regxo, falde kunligita.

esperanto@Songs:7:7 @ Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.

esperanto@Songs:7:8 @ Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj tenigxos je gxiaj brancxoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;

esperanto@Songs:7:9 @ Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitigxas cxarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.

esperanto@Songs:7:11 @ Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enlogxigxu en la vilagxoj.

esperanto@Songs:7:12 @ Frumatene ni iru al la vinbergxardenoj; Ni rigardu, cxu la vinbertrunko jam burgxonis, CXu gxiaj floroj jam malfermigxis, CXu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.

esperanto@Songs:7:13 @ La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo trovigxas delikataj fruktoj cxiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

esperanto@Songs:8:1 @ Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu sucxis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.

esperanto@Songs:8:2 @ Mi gvidus vin, mi enkondukus vin en la domon de mia patrino; Vi instruus min, Kaj mi trinkigus al vi la spicitan vinon kaj la granatsukon.

esperanto@Songs:8:4 @ Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.

esperanto@Songs:8:5 @ Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, Sin apogante sur sia amato? Sub la pomarbo mi vekis vin; Tie, kie via patrino vin naskis, Kie vin naskis via naskintino.

esperanto@Songs:8:6 @ Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; CXar la amo estas forta kiel la morto; La jxaluzo estas nefleksebla kiel SXeol; GXiaj brulajxoj estas brulajxoj de fajro, La flamo de la Eternulo.

esperanto@Songs:8:7 @ Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi gxin; Se homo proponus doni la tutan havajxon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpusxus.

esperanto@Songs:8:10 @ Mi estas muro, kaj miaj mamoj kiel turoj; Mi jam estis al li kiel iu, kiu trovis favoron.

esperanto@Songs:8:11 @ Salomono posedis vinbergxardenon en Baal-Hamon; Li luigis la vinbergxardenon al gardistoj; CXiu devas alporti milon da argxentaj moneroj pro gxiaj fruktoj.

esperanto@Songs:8:12 @ Mia propra vinbergxardeno estas antaux mi. La milon al vi, ho Salomono, Kaj ducent al la gardistoj de gxiaj fruktoj.

esperanto@Songs:8:13 @ Ho vi, logxantino de la gxardenoj, La kamaradoj volas auxskulti vian vocxon; Al mi gxin auxdigu.

esperanto@Isaiah:1:1 @ Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo.

esperanto@Isaiah:1:5 @ Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.

esperanto@Isaiah:1:7 @ Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

esperanto@Isaiah:1:8 @ Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinbergxardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo siegxata.

esperanto@Isaiah:1:11 @ Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.

esperanto@Isaiah:1:12 @ Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton?

esperanto@Isaiah:1:14 @ Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.

esperanto@Isaiah:1:15 @ Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

esperanto@Isaiah:1:16 @ Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.

esperanto@Isaiah:1:17 @ Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.

esperanto@Isaiah:1:18 @ Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.

esperanto@Isaiah:1:19 @ Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero;

esperanto@Isaiah:1:20 @ sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; cxar tiel diris la busxo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:1:21 @ Kiamaniere la fidela urbo farigxis malcxastulino! gxi estis plena de justeco, virto en gxi logxis, sed nun mortigistoj.

esperanto@Isaiah:1:22 @ Via argxento farigxis skorio, via vino miksigxis kun akvo.

esperanto@Isaiah:1:23 @ Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin.

esperanto@Isaiah:1:25 @ Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.

esperanto@Isaiah:1:26 @ Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.

esperanto@Isaiah:1:27 @ Cion elacxetigxos per justeco, kaj gxiaj revenintoj per virto.

esperanto@Isaiah:1:29 @ CXar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la gxardenoj, kiujn vi elektis.

esperanto@Isaiah:1:30 @ CXar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel gxardeno, kiu ne havas akvon.

esperanto@Isaiah:2:1 @ Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.

esperanto@Isaiah:2:6 @ Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj aligxis al infanoj de aligentuloj.

esperanto@Isaiah:2:9 @ Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.

esperanto@Isaiah:2:10 @ Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco.

esperanto@Isaiah:2:11 @ La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

esperanto@Isaiah:2:14 @ kaj super cxiuj altaj montoj, kaj super cxiuj levigxintaj montetoj;

esperanto@Isaiah:2:19 @ Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

esperanto@Isaiah:2:21 @ por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

esperanto@Isaiah:3:3 @ kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.

esperanto@Isaiah:3:6 @ Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino estu sub via mano.

esperanto@Isaiah:3:9 @ La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

esperanto@Isaiah:3:11 @ Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

esperanto@Isaiah:3:12 @ Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

esperanto@Isaiah:3:14 @ La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.

esperanto@Isaiah:3:15 @ Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:3:25 @ Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.

esperanto@Isaiah:4:1 @ En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros:Ni mangxados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.

esperanto@Isaiah:4:2 @ En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitajxo de Izrael.

esperanto@Isaiah:4:3 @ Kaj la restintoj en Cion kaj la retenigxintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, cxiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,

esperanto@Isaiah:5:1 @ Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo;

esperanto@Isaiah:5:2 @ kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis senvalorajn berojn.

esperanto@Isaiah:5:3 @ Nun, ho logxantoj de Jerusalem kaj Judujo, jugxu do inter mi kaj mia vinbergxardeno.

esperanto@Isaiah:5:4 @ Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?

esperanto@Isaiah:5:5 @ Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata.

esperanto@Isaiah:5:7 @ La vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis justecon, sed montrigxis malnoblajxo-bonagojn, sed montrigxis kriindajxo.

esperanto@Isaiah:5:8 @ Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, gxis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

esperanto@Isaiah:5:10 @ CXar dek parceloj da vinbergxardeno donos nur unu bat’on, kaj hxomero da semoj donos nur unu efon.

esperanto@Isaiah:5:11 @ Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!

esperanto@Isaiah:5:12 @ Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

esperanto@Isaiah:5:14 @ Pro tio SXeol largxigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian fauxkon; kaj mallevigxos tien gxia gloro kaj gxia amaso kaj gxia bruantaro kaj gxia gajularo.

esperanto@Isaiah:5:15 @ Klinigxos homo kaj malaltigxos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiligxos.

esperanto@Isaiah:5:19 @ al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu!

esperanto@Isaiah:5:22 @ Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigajxon,

esperanto@Isaiah:5:23 @ kiuj pravigas malvirtulon pro subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!

esperanto@Isaiah:5:25 @ Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

esperanto@Isaiah:6:1 @ En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

esperanto@Isaiah:6:2 @ Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.

esperanto@Isaiah:6:5 @ Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.

esperanto@Isaiah:6:7 @ kaj li ektusxis mian busxon, kaj diris:Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

esperanto@Isaiah:6:9 @ Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.

esperanto@Isaiah:6:10 @ Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

esperanto@Isaiah:7:1 @ En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.

esperanto@Isaiah:7:2 @ Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.

esperanto@Isaiah:7:3 @ Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj,

esperanto@Isaiah:7:4 @ kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.

esperanto@Isaiah:7:5 @ La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras:

esperanto@Isaiah:7:8 @ CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.

esperanto@Isaiah:7:9 @ Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

esperanto@Isaiah:7:11 @ Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre.

esperanto@Isaiah:7:13 @ Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?

esperanto@Isaiah:7:14 @ Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.

esperanto@Isaiah:7:16 @ Sed antaux ol la knabo povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj.

esperanto@Isaiah:7:17 @ La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

esperanto@Isaiah:7:21 @ En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du sxafojn;

esperanto@Isaiah:7:23 @ En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.

esperanto@Isaiah:8:1 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur gxi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaux rabado.

esperanto@Isaiah:8:6 @ Pro tio, ke cxi tiu popolo malsxatis la akvon de SXiloahx, kiu fluas kviete, kaj gxojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:

esperanto@Isaiah:8:7 @ pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn.

esperanto@Isaiah:8:8 @ Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

esperanto@Isaiah:8:9 @ Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos.

esperanto@Isaiah:8:12 @ Ne nomu konspiro cxion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion gxi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru.

esperanto@Isaiah:8:13 @ La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.

esperanto@Isaiah:8:17 @ Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kasxis Sian vizagxon antaux la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li.

esperanto@Isaiah:8:19 @ Kaj se oni diros al vi:Demandu la antauxdiristojn kaj la sorcxistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, cxar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:

esperanto@Isaiah:8:22 @ Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos pusxataj.

esperanto@Isaiah:9:2 @ Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

esperanto@Isaiah:9:3 @ Vi multigis la popolon, Vi grandigis gxian gxojon; ili gxojas antaux Vi, kiel oni gxojas dum la rikolto, kiel oni gxojas cxe dividado de rabakiro.

esperanto@Isaiah:9:4 @ CXar la jugon de ilia sxargxo, la kanon de ilia sxultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan.

esperanto@Isaiah:9:7 @ por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

esperanto@Isaiah:9:12 @ la Sirianojn de antauxe kaj la Filisxtojn de malantauxe; kaj ili formangxos Izraelon per la tuta busxo. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

esperanto@Isaiah:9:16 @ La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

esperanto@Isaiah:9:17 @ Tial la Sinjoro ne gxojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; cxar cxiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj cxiu busxo parolas malnoblajxon. Malgraux cxio cxi tio ne kvietigxis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

esperanto@Isaiah:9:18 @ CXar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj levigxas kolonoj da fumo.

esperanto@Isaiah:9:21 @ Manase estas kontraux Efraim, kaj Efraim kontraux Manase, ambaux kune kontraux Jehuda. Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

esperanto@Isaiah:10:2 @ por forpusxi malricxulojn de la legxo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj farigxu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!

esperanto@Isaiah:10:3 @ Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por sercxi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,

esperanto@Isaiah:10:4 @ por ne fleksigxi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

esperanto@Isaiah:10:13 @ cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

esperanto@Isaiah:10:14 @ kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.

esperanto@Isaiah:10:15 @ CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!

esperanto@Isaiah:10:20 @ En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.

esperanto@Isaiah:10:22 @ CXar se via popolo, ho Izrael, ecx estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertigxos; cxar estas decidita ekstermo per inunda justeco.

esperanto@Isaiah:10:24 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu logxas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraux vin, kiel la Egiptoj;

esperanto@Isaiah:10:26 @ kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn cxe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos gxin, kiel kontraux la Egiptojn.

esperanto@Isaiah:10:27 @ Kaj en tiu tago lia sxargxo estos deprenita de sur viaj sxultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.

esperanto@Isaiah:10:28 @ Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Mihxmasx;

esperanto@Isaiah:10:33 @ Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos brancxojn; la alte levigxintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj.

esperanto@Isaiah:11:6 @ Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.

esperanto@Isaiah:11:7 @ Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon.

esperanto@Isaiah:11:8 @ Kaj sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.

esperanto@Isaiah:11:13 @ Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.

esperanto@Isaiah:11:15 @ Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.

esperanto@Isaiah:12:1 @ En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

esperanto@Isaiah:12:3 @ Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

esperanto@Isaiah:12:4 @ Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

esperanto@Isaiah:12:6 @ GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:13:1 @ Profetajxo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.

esperanto@Isaiah:13:8 @ Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.

esperanto@Isaiah:13:10 @ La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

esperanto@Isaiah:13:12 @ Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.

esperanto@Isaiah:13:17 @ Mi vekos kontraux ilin la Medojn, kiuj ne sxatas argxenton kaj oron ne avidas,

esperanto@Isaiah:13:21 @ Ripozos tie sovagxaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie logxos, kaj virkaproj tie saltados.

esperanto@Isaiah:14:2 @ Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.

esperanto@Isaiah:14:3 @ Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,

esperanto@Isaiah:14:4 @ vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo!

esperanto@Isaiah:14:7 @ Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante.

esperanto@Isaiah:14:8 @ Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.

esperanto@Isaiah:14:9 @ SXeol sube ekskuigxis pro vi, renkontante vin venantan; gxi vekis por vi la mortintojn, cxiujn potenculojn de la tero; gxi levis por vi de iliaj tronoj cxiujn regxojn de la popoloj.

esperanto@Isaiah:14:10 @ Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;

esperanto@Isaiah:14:11 @ en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.

esperanto@Isaiah:14:12 @ Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.

esperanto@Isaiah:14:13 @ Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;

esperanto@Isaiah:14:15 @ Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!

esperanto@Isaiah:14:16 @ Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,

esperanto@Isaiah:14:19 @ sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.

esperanto@Isaiah:14:20 @ Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.

esperanto@Isaiah:14:21 @ Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.

esperanto@Isaiah:14:22 @ Mi levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:14:24 @ JXuris la Eternulo Cebaot, dirante:Kiel Mi intencis, tiel farigxos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektivigxos;

esperanto@Isaiah:14:29 @ Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento.

esperanto@Isaiah:14:30 @ Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita.

esperanto@Isaiah:15:5 @ Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.

esperanto@Isaiah:15:9 @ CXar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.

esperanto@Isaiah:16:3 @ Arangxu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kasxu la elpelitojn, ne malkasxu la vaganton.

esperanto@Isaiah:16:4 @ Miaj elpelitaj Moabidoj logxu cxe vi; estu por ili sxirmo kontraux la rabanto, gxis cxesigxos la premado, finigxos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.

esperanto@Isaiah:16:5 @ Kaj fortikigxos trono per favorkoreco, kaj sur gxi kun justeco en la tendo de David sidos jugxisto, celanta justecon, akcelanta la veron.

esperanto@Isaiah:16:8 @ CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron.

esperanto@Isaiah:16:9 @ Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.

esperanto@Isaiah:16:10 @ Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.

esperanto@Isaiah:17:6 @ Kaj restos tie postrikoltajxo, kiel cxe la skuado de olivarbo:du, tri olivoj sur la supro de alta brancxo, kvar, kvin sur la brancxoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.

esperanto@Isaiah:17:10 @ CXar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantajxojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbrancxon;

esperanto@Isaiah:17:11 @ en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga.

esperanto@Isaiah:18:1 @ Ve al la lando flanke ombrata, kiu trovigxas transe de la riveroj Etiopaj,

esperanto@Isaiah:18:3 @ Vi cxiuj, kiuj trovigxas en la mondo kaj logxas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj auxskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.

esperanto@Isaiah:18:4 @ CXar tiel diris al mi la Eternulo:Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia logxejo, kiel serena varmego cxe hela lumo, kiel rosa nubo cxe varmego de rikolto.

esperanto@Isaiah:18:5 @ CXar antaux la rikolto, kiam la florado finigxis kaj la floro farigxis matura bero, Li detrancxos la brancxojn per trancxiloj kaj deprenos la vinberbrancxojn.

esperanto@Isaiah:18:6 @ CXio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj logxos super gxi en somero, kaj cxiaj bestoj de la tero super gxi vintros.

esperanto@Isaiah:19:5 @ Kaj sekforigxos la akvo el la maro, kaj la rivero senakvigxos kaj sekigxos.

esperanto@Isaiah:19:6 @ Kaj senhavigxos la riveroj, elcxerpigxos kaj sekigxos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.

esperanto@Isaiah:19:11 @ Malsagxaj estas la princoj de Coan; la sagxaj konsilistoj de Faraono farigxis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono:Mi estas filo de sagxuloj, ido de antikvaj regxoj?

esperanto@Isaiah:19:12 @ Kie do nun estas viaj sagxuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.

esperanto@Isaiah:19:16 @ En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; gxi tremos kaj timos antaux la movigxo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super gxi.

esperanto@Isaiah:19:18 @ En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj jxurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.

esperanto@Isaiah:20:2 @ en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakajxon de via lumbo, kaj demetu la sxuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.

esperanto@Isaiah:20:6 @ Kaj en tiu tempo diros la logxantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por sercxi helpon, por savi nin kontraux la regxo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

esperanto@Isaiah:21:2 @ Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis.

esperanto@Isaiah:21:3 @ Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.

esperanto@Isaiah:21:5 @ Preparu tablon, starigu gardostarantojn, mangxu, trinku. Levigxu, princoj, sxmiru la sxildon.

esperanto@Isaiah:21:6 @ CXar tiele diris al mi mia Sinjoro:Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.

esperanto@Isaiah:21:7 @ Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li auxskultis atente, kun granda atento.

esperanto@Isaiah:21:9 @ kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron.

esperanto@Isaiah:21:10 @ Mia drasxajxo, kaj filo de mia garbejo! kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.

esperanto@Isaiah:21:12 @ La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

esperanto@Isaiah:21:14 @ Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, logxantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton;

esperanto@Isaiah:22:1 @ Profetajxo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?

esperanto@Isaiah:22:2 @ Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;

esperanto@Isaiah:22:3 @ cxiuj viaj cxefoj kune forkuris de pafarko; cxiuj, kiujn oni trovis cxe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune cxiuj, kiuj forkuris malproksimen.

esperanto@Isaiah:22:4 @ Tial mi diris:Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.

esperanto@Isaiah:22:5 @ CXar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaux la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.

esperanto@Isaiah:22:6 @ Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis sxildon.

esperanto@Isaiah:22:7 @ Kaj viaj plej bonaj valoj plenigxis de cxaroj, kaj rajdantoj sin arangxis antaux la pordego.

esperanto@Isaiah:22:8 @ Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,

esperanto@Isaiah:22:9 @ kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.

esperanto@Isaiah:22:10 @ Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.

esperanto@Isaiah:22:11 @ Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi ne rigardis.

esperanto@Isaiah:22:13 @ Jen estas gxojo kaj gajeco:oni mortigas bovojn, bucxas sxafojn; oni mangxas viandon kaj trinkas vinon, dirante:Ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.

esperanto@Isaiah:22:14 @ Sed al mia orelo malkasxis la Eternulo Cebaot:CXi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, gxis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:22:16 @ Kion vi havas cxi tie? kaj kiun vi havas cxi tie, ke vi elhakigis al vi cxi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elcxizigas en la roko logxejon por si.

esperanto@Isaiah:22:17 @ Jen la Eternulo forte vin jxetos kaj forte vin kaptos;

esperanto@Isaiah:22:18 @ Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la cxaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!

esperanto@Isaiah:22:19 @ Kaj Mi depusxos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.

esperanto@Isaiah:22:21 @ kaj Mi vestos lin per via hxitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la logxantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.

esperanto@Isaiah:22:22 @ Kaj Mi metos la sxlosilon de la domo de David sur lian sxultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.

esperanto@Isaiah:23:2 @ Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;

esperanto@Isaiah:23:4 @ Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.

esperanto@Isaiah:23:7 @ CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime.

esperanto@Isaiah:23:10 @ Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas.

esperanto@Isaiah:23:12 @ Kaj Li diris:Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Levigxu, transiru al la Kitidoj; sed ankaux tie vi ne havos trankvilecon.

esperanto@Isaiah:23:14 @ Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar detruita estas via potenco.

esperanto@Isaiah:23:16 @ Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.

esperanto@Isaiah:23:17 @ Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalcxastajn donacojn kaj malcxastados kun cxiuj regnoj de la mondo sur la suprajxo de la tero.

esperanto@Isaiah:23:18 @ Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.

esperanto@Isaiah:24:2 @ Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.

esperanto@Isaiah:24:7 @ Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.

esperanto@Isaiah:24:9 @ Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.

esperanto@Isaiah:24:11 @ Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.

esperanto@Isaiah:24:13 @ CXar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj:kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.

esperanto@Isaiah:24:17 @ Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero.

esperanto@Isaiah:24:19 @ Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero.

esperanto@Isaiah:24:20 @ SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.

esperanto@Isaiah:25:1 @ Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi lauxdos Vian nomon; cxar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj farigxis efektivajxoj kaj verajxoj.

esperanto@Isaiah:25:2 @ CXar Vi faris el urbo amason da sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos.

esperanto@Isaiah:25:3 @ Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.

esperanto@Isaiah:25:4 @ CXar Vi farigxis fortikajxo por senhavulo, fortikajxo por malricxulo en lia mizero, rifugxejo kontraux pluvego, ombro kontraux varmego; cxar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraux muron.

esperanto@Isaiah:25:5 @ Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallauxtigita la kantado de la potenculoj.

esperanto@Isaiah:25:6 @ Kaj la Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.

esperanto@Isaiah:25:8 @ Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.

esperanto@Isaiah:25:9 @ Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

esperanto@Isaiah:25:12 @ Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, jxetos sur la teron al la polvo.

esperanto@Isaiah:26:3 @ Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.

esperanto@Isaiah:26:5 @ CXar Li jxetis malsupren logxantojn de la altajxo, urbon alte levigxintan; Li malaltigis gxin, malaltigis gxis la tero, jxetis gxin al la polvo.

esperanto@Isaiah:26:7 @ La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

esperanto@Isaiah:26:8 @ Ecx sur la vojo de Via jugxo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.

esperanto@Isaiah:26:9 @ Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi sercxis Vin matene; cxar dum Via jugxado sur la tero la logxantoj de la mondo lernis justecon.

esperanto@Isaiah:26:10 @ Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:26:11 @ Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian jxaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraux Viaj malamikoj formangxos ilin.

esperanto@Isaiah:26:12 @ Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; cxar ankaux cxiujn niajn aferojn Vi faris por ni.

esperanto@Isaiah:26:13 @ Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.

esperanto@Isaiah:26:14 @ Ili mortis kaj ne revivigxos, ili estas malvivuloj kaj ne relevigxos; cxar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis cxiun memoron pri ili.

esperanto@Isaiah:26:15 @ Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi glorigxis vaste sur cxiuj finoj de la tero.

esperanto@Isaiah:26:16 @ Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili pregxis mallauxte, kiam Vi ilin punis.

esperanto@Isaiah:26:17 @ Kiel gravedulino cxe la alproksimigxo de la naskado turmentigxas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaux Vi, ho Eternulo.

esperanto@Isaiah:26:19 @ Revivigxos Viaj mortintoj, miaj kadavroj relevigxos. Vekigxu kaj gxoju vi, kusxantaj en la tero; cxar roso sur kreskajxoj estas Via roso, kaj la tero eljxetos la mortintojn.

esperanto@Isaiah:26:20 @ Iru, mia popolo, eniru en viajn cxambrojn kaj sxlosu viajn pordojn post vi; kasxu vin por mallonga momento, gxis pasos la kolero.

esperanto@Isaiah:27:2 @ En tiu tago kantu pri gxi, pri la kara vinbergxardeno:

esperanto@Isaiah:27:8 @ Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.

esperanto@Isaiah:27:9 @ Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

esperanto@Isaiah:27:10 @ CXar urbo fortikigita estos solecigita, logxloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie pasxtigxos bovido, tie gxi ripozos kaj formangxos gxiajn kreskajxojn.

esperanto@Isaiah:27:11 @ Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. CXar tio ne estas popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia Farinto gxin ne indulgos.

esperanto@Isaiah:27:12 @ Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero gxis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.

esperanto@Isaiah:28:1 @ Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.

esperanto@Isaiah:28:4 @ Kaj ilia bela majesto farigxos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaux la somero; kiam la vidanto gxin ekvidas, li, apenaux preninte gxin en la manon, tuj gxin englutas.

esperanto@Isaiah:28:7 @ Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto.

esperanto@Isaiah:28:12 @ Tiu, kiu diris al ili:Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis auxskulti.

esperanto@Isaiah:28:14 @ Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.

esperanto@Isaiah:28:15 @ CXar vi diras:Ni faris interligon kun la morto, kaj kun SXeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, gxi nin ne atingos, cxar mensogon ni faris nia rifugxejo kaj per malvero ni nin kovros.

esperanto@Isaiah:28:16 @ Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu.

esperanto@Isaiah:28:18 @ Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun SXeol ne tenigxos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de gxi.

esperanto@Isaiah:28:19 @ CXiufoje, kiam gxi trairos, gxi kaptos vin; cxar cxiutage gxi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun gxi donos.

esperanto@Isaiah:28:21 @ CXar la Eternulo levigxos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.

esperanto@Isaiah:28:22 @ Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortigxu; cxar mi auxdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas nesxangxeble decidita pri la tuta lando.

esperanto@Isaiah:28:25 @ Kiam li ebenigis gxian suprajxon, li dissxutas ja nigelon kaj disjxetas kuminon kaj metas tritikon laux vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton cxe la limoj.

esperanto@Isaiah:29:1 @ Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.

esperanto@Isaiah:29:3 @ Kaj Mi siegxos vin cxirkauxe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraux vi turojn.

esperanto@Isaiah:29:4 @ Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via vocxo estos kiel vocxo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.

esperanto@Isaiah:29:5 @ Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumajxo; kaj tio farigxos subite, neatendite.

esperanto@Isaiah:29:6 @ De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.

esperanto@Isaiah:29:7 @ Kaj kiel songxo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraux Ariel kaj kontraux cxiuj liaj fortikajxoj kaj kiuj premos lin.

esperanto@Isaiah:29:9 @ Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.

esperanto@Isaiah:29:10 @ CXar la Eternulo versxis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.

esperanto@Isaiah:29:11 @ Kaj cxia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion; sed li respondas:Mi ne povas, cxar gxi estas sigelita.

esperanto@Isaiah:29:15 @ Ve al tiuj, kiuj profunde kasxas antaux la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?

esperanto@Isaiah:29:16 @ Ho, via perverseco! CXu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? cxu faritajxo diras pri sia farinto:Li min ne faris? kaj cxu kreitajxo diras pri sia kreinto:Li ne estas kompetenta?

esperanto@Isaiah:29:18 @ Kaj en tiu tago la surduloj auxdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.

esperanto@Isaiah:29:22 @ Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elacxetis Abrahamon:Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizagxo ne paligxos.

esperanto@Isaiah:29:23 @ CXar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.

esperanto@Isaiah:30:3 @ Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.

esperanto@Isaiah:30:5 @ CXiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.

esperanto@Isaiah:30:6 @ Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

esperanto@Isaiah:30:10 @ Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon;

esperanto@Isaiah:30:12 @ Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio:

esperanto@Isaiah:30:13 @ tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.

esperanto@Isaiah:30:14 @ Kaj Li frakasos gxin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en gxiaj rompopecoj ne trovigxos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aux cxerpi akvon el akvujo.

esperanto@Isaiah:30:15 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:Per pento kaj trankvileco vi savigxus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.

esperanto@Isaiah:30:16 @ Vi diris:Ne, ni forkuros sur cxevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.

esperanto@Isaiah:30:17 @ De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi cxiuj forkuros, gxis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.

esperanto@Isaiah:30:18 @ Tial la Eternulo atendos, antaux ol Li vin korfavoros, kaj tial Li levigxos, antaux ol Li vin kompatos; cxar la Eternulo estas Dio de jugxo; felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

esperanto@Isaiah:30:19 @ CXar, ho popolo de Cion, logxantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li auxdos vin, Li respondos al vi.

esperanto@Isaiah:30:20 @ Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kasxigxos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.

esperanto@Isaiah:30:21 @ Kaj kiam vi deklinigxos cxu dekstren, cxu maldekstren, viaj oreloj auxdos vortojn diratajn malantaux vi:Jen estas la vojo, iru laux gxi.

esperanto@Isaiah:30:22 @ Kaj vi rigardos kiel malpuran la argxentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forjxetos ilin kiel malpurajxon, vi diros al ili:For!

esperanto@Isaiah:30:23 @ Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.

esperanto@Isaiah:30:29 @ Kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora gxojo, kiel cxe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.

esperanto@Isaiah:30:30 @ Kaj la Eternulo auxdigos Sian majestan vocxon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj sxtona hajlo.

esperanto@Isaiah:31:2 @ Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj.

esperanto@Isaiah:31:7 @ CXar en tiu tago cxiu forjxetos siajn idolojn argxentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko.

esperanto@Isaiah:31:8 @ Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj farigxos tributo.

esperanto@Isaiah:32:3 @ La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos.

esperanto@Isaiah:32:7 @ La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malricxulojn per vortoj mensogaj, ecx kiam la senhavulo diras pravajxon.

esperanto@Isaiah:32:9 @ Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn.

esperanto@Isaiah:32:10 @ Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.

esperanto@Isaiah:32:11 @ Maltrankviligxu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri dangxero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.

esperanto@Isaiah:32:12 @ Oni ploros pri la abundo, pri la cxarmaj kampoj, pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj.

esperanto@Isaiah:32:17 @ Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam.

esperanto@Isaiah:32:20 @ Felicxaj estas vi, kiuj semas super cxiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.

esperanto@Isaiah:33:1 @ Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.

esperanto@Isaiah:33:2 @ Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako cxiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.

esperanto@Isaiah:33:3 @ De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.

esperanto@Isaiah:33:4 @ Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post gxi, kiel kuras akridoj.

esperanto@Isaiah:33:6 @ Sagxo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiajxo de via estonteco; timo antaux la Eternulo estos lia trezoro.

esperanto@Isaiah:33:10 @ Nun Mi starigxos, diras la Eternulo; nun Mi altigxos, nun Mi levigxos.

esperanto@Isaiah:33:11 @ Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.

esperanto@Isaiah:33:17 @ Viaj okuloj vidos la regxon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.

esperanto@Isaiah:33:18 @ Via koro rememoros la terurajxon:Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj?

esperanto@Isaiah:33:19 @ La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla.

esperanto@Isaiah:33:20 @ Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, logxlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj gxiaj stangoj, kaj neniu el gxiaj sxnuroj dissxirigxos.

esperanto@Isaiah:33:23 @ Viaj sxnuregoj malfortigxis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne strecxas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; ecx lamuloj iros kapti rabajxon.

esperanto@Isaiah:34:4 @ Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.

esperanto@Isaiah:34:10 @ Nek tage nek nokte gxi estingigxos, eterne levigxados gxia fumo; de generacio al generacio gxi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur gxi.

esperanto@Isaiah:34:14 @ Kaj renkontigxos tie sovagxaj katoj kun sovagxaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.

esperanto@Isaiah:34:17 @ Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laux rektosxnuro; ili heredos tion por cxiam, de generacio al generacio ili logxos tie.

esperanto@Isaiah:35:2 @ GXi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al gxi, la beleco de Karmel kaj SXaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.

esperanto@Isaiah:35:4 @ Diru al tiuj, kiuj estas senkuragxigitaj en la koro:Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos vengxo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.

esperanto@Isaiah:35:9 @ Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur gxi, ne trovigxos tie; iros nur savitoj.

esperanto@Isaiah:36:4 @ Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?

esperanto@Isaiah:36:5 @ Mi opinias, ke tio estas nur busxa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

esperanto@Isaiah:36:6 @ Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.

esperanto@Isaiah:36:7 @ Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu.

esperanto@Isaiah:36:8 @ Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?

esperanto@Isaiah:36:9 @ Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?

esperanto@Isaiah:36:11 @ Tiam Eljakim kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.

esperanto@Isaiah:36:12 @ Sed Rabsxake diris:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?

esperanto@Isaiah:36:14 @ Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin; cxar li ne povos savi vin.

esperanto@Isaiah:36:15 @ Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:36:16 @ Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon de sia puto;

esperanto@Isaiah:36:17 @ gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj.

esperanto@Isaiah:36:18 @ HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio?

esperanto@Isaiah:36:19 @ Kie estas la dioj de HXamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj cxu ili savis Samarion el miaj manoj?

esperanto@Isaiah:36:20 @ Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?

esperanto@Isaiah:37:4 @ Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.

esperanto@Isaiah:37:6 @ Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:37:8 @ Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.

esperanto@Isaiah:37:9 @ Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Kiam li tion auxdis, li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:

esperanto@Isaiah:37:10 @ Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.

esperanto@Isaiah:37:11 @ Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruiniginte ilin; cxu vi do savigxos?

esperanto@Isaiah:37:12 @ CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?

esperanto@Isaiah:37:14 @ HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.

esperanto@Isaiah:37:16 @ Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

esperanto@Isaiah:37:17 @ klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu cxiujn vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.

esperanto@Isaiah:37:20 @ Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

esperanto@Isaiah:37:21 @ Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Koncerne tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio,

esperanto@Isaiah:37:22 @ jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

esperanto@Isaiah:37:23 @ Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!

esperanto@Isaiah:37:24 @ Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.

esperanto@Isaiah:37:26 @ CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.

esperanto@Isaiah:37:28 @ Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.

esperanto@Isaiah:37:29 @ Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

esperanto@Isaiah:37:30 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

esperanto@Isaiah:37:32 @ CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

esperanto@Isaiah:37:35 @ Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

esperanto@Isaiah:37:36 @ Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

esperanto@Isaiah:37:37 @ Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.

esperanto@Isaiah:38:1 @ En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.

esperanto@Isaiah:38:2 @ Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo,

esperanto@Isaiah:38:3 @ kaj diris:Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

esperanto@Isaiah:38:5 @ Iru, kaj diru al HXizkija:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.

esperanto@Isaiah:38:6 @ Kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon.

esperanto@Isaiah:38:7 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:

esperanto@Isaiah:38:9 @ Jen estas la skribo de HXizkija, regxo de Judujo, kiam li malsanigxis kaj eliris viva el sia malsano:

esperanto@Isaiah:38:10 @ Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;

esperanto@Isaiah:38:11 @ Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la logxantoj de la vantejo;

esperanto@Isaiah:38:12 @ Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.

esperanto@Isaiah:38:13 @ Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.

esperanto@Isaiah:38:16 @ Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.

esperanto@Isaiah:38:17 @ Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.

esperanto@Isaiah:38:18 @ CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.

esperanto@Isaiah:38:19 @ La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.

esperanto@Isaiah:38:20 @ La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:39:2 @ Kaj HXizkija gxojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.

esperanto@Isaiah:39:3 @ Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.

esperanto@Isaiah:39:4 @ Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

esperanto@Isaiah:39:6 @ Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:39:7 @ Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

esperanto@Isaiah:39:8 @ Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.

esperanto@Isaiah:40:1 @ Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.

esperanto@Isaiah:40:2 @ Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.

esperanto@Isaiah:40:4 @ CXiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo.

esperanto@Isaiah:40:5 @ Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis.

esperanto@Isaiah:40:9 @ Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; lauxtigu potence vian vocxon, ho predikantino de Jerusalem, lauxtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio!

esperanto@Isaiah:40:13 @ Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?

esperanto@Isaiah:40:18 @ Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li?

esperanto@Isaiah:40:21 @ CXu vi ne scias? cxu vi ne auxdis? cxu ne estis dirite al vi antauxlonge? cxu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?

esperanto@Isaiah:40:25 @ Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.

esperanto@Isaiah:40:26 @ Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.

esperanto@Isaiah:40:27 @ Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:Mia vojo estas kasxita antaux la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion?

esperanto@Isaiah:40:28 @ CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.

esperanto@Isaiah:41:5 @ Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimigxis kaj alvenis.

esperanto@Isaiah:41:8 @ Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,

esperanto@Isaiah:41:9 @ vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-

esperanto@Isaiah:41:10 @ ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

esperanto@Isaiah:41:11 @ Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos.

esperanto@Isaiah:41:12 @ Vi sercxos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraux vi; la homoj, kiuj batalas kontraux vi, farigxos neniajxo kaj neekzistajxo.

esperanto@Isaiah:41:13 @ CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

esperanto@Isaiah:41:14 @ Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:41:15 @ Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo.

esperanto@Isaiah:41:16 @ Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:41:17 @ La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.

esperanto@Isaiah:41:20 @ por ke cxiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.

esperanto@Isaiah:41:21 @ Prezentu vian jugxaferon, diras la Eternulo; antauxmetu viajn argumentojn, diras la Regxo de Jakob.

esperanto@Isaiah:41:23 @ Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune.

esperanto@Isaiah:41:24 @ Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi.

esperanto@Isaiah:41:25 @ Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la levigxejo de la suno li proklamas Mian nomon; li pasxas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.

esperanto@Isaiah:41:26 @ Kiu tion diris antauxe, por ke ni sciu? kaj antauxlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu auxdis viajn vortojn.

esperanto@Isaiah:42:6 @ Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,

esperanto@Isaiah:42:9 @ Kio antauxlonge estis profetita, jen gxi plenumigxis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaux ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.

esperanto@Isaiah:42:10 @ Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj.

esperanto@Isaiah:42:11 @ Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.

esperanto@Isaiah:42:14 @ Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos cxion.

esperanto@Isaiah:42:17 @ Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.

esperanto@Isaiah:42:18 @ Auxskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu.

esperanto@Isaiah:42:20 @ Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne auxdas.

esperanto@Isaiah:42:22 @ Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj; ili farigxis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitajxo, kaj neniu diras:Redonu.

esperanto@Isaiah:42:23 @ Kiu el vi atentos cxi tion, komprenos kaj auxskultos por la tempo estonta?

esperanto@Isaiah:43:1 @ Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia.

esperanto@Isaiah:43:2 @ Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

esperanto@Isaiah:43:3 @ CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi.

esperanto@Isaiah:43:4 @ CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo.

esperanto@Isaiah:43:5 @ Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.

esperanto@Isaiah:43:9 @ CXiuj nacioj kolektigxu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni auxdu, kaj diru:Estas vero!

esperanto@Isaiah:43:10 @ Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaux Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.

esperanto@Isaiah:43:12 @ Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio.

esperanto@Isaiah:43:13 @ De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos?

esperanto@Isaiah:43:14 @ Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon.

esperanto@Isaiah:43:15 @ Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo.

esperanto@Isaiah:43:17 @ kiu elirigis cxarojn kaj cxevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj cxiuj kune falis kaj ne levigxos, senfajrigxis, estingigxis kiel mecxo:

esperanto@Isaiah:43:19 @ Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.

esperanto@Isaiah:43:22 @ Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael.

esperanto@Isaiah:43:23 @ Vi ne alportadis al Mi viajn sxafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj bucxoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano.

esperanto@Isaiah:43:24 @ Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.

esperanto@Isaiah:43:25 @ Mi, Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.

esperanto@Isaiah:43:26 @ Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.

esperanto@Isaiah:43:27 @ Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi.

esperanto@Isaiah:44:2 @ Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskigxo:Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jesxurun, kiun Mi elektis.

esperanto@Isaiah:44:3 @ CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

esperanto@Isaiah:44:8 @ Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

esperanto@Isaiah:44:9 @ CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.

esperanto@Isaiah:44:14 @ Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.

esperanto@Isaiah:44:16 @ Parton el gxi li forbruligas en fajro, super parto li mangxas viandon, rostas rostajxon, kaj satigxas; li ankaux varmigas sin, kaj diras:Ha, ha, farigxis al mi varme, mi eksentis fajron!

esperanto@Isaiah:44:17 @ Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio.

esperanto@Isaiah:44:18 @ Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.

esperanto@Isaiah:44:19 @ Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros?

esperanto@Isaiah:44:21 @ Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, cxar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.

esperanto@Isaiah:44:22 @ Mi forvisxis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, cxar Mi savis vin.

esperanto@Isaiah:44:24 @ Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

esperanto@Isaiah:44:27 @ kiu diras al la maro:Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;

esperanto@Isaiah:45:2 @ Mi iros antaux vi kaj ebenigos altajxojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.

esperanto@Isaiah:45:3 @ Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj ricxajxojn kasxitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laux via nomo, Mi, Dio de Izrael.

esperanto@Isaiah:45:4 @ Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laux via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.

esperanto@Isaiah:45:5 @ Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;

esperanto@Isaiah:45:8 @ Gutigu, ho cxielo, de supre, kaj la nuboj versxu virton; malfermigxu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.

esperanto@Isaiah:45:9 @ Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! CXu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritajxo estas malforta?

esperanto@Isaiah:45:10 @ Ve al tiu, kiu diras al la patro:Por kio vi naskigas? kaj al la patrino:Por kio vi turmentas vin per naskado?

esperanto@Isaiah:45:14 @ Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.

esperanto@Isaiah:45:15 @ Vere Vi estas Dio Sin kasxanta, Dio de Izrael, Savanto.

esperanto@Isaiah:45:17 @ Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj gxis eterneco.

esperanto@Isaiah:45:19 @ Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob:Vane vi Min sercxas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justajxon kaj anoncas verajxon.

esperanto@Isaiah:45:20 @ Kolektigxu kaj venu, alproksimigxu kune, cxiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj pregxas al dio, kiu ne povas helpi.

esperanto@Isaiah:45:22 @ Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

esperanto@Isaiah:45:25 @ Per la Eternulo pravigxos kaj glorigxos la tuta idaro de Izrael.

esperanto@Isaiah:46:1 @ Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj.

esperanto@Isaiah:46:2 @ Ili klinigxis kaj falis kune, ne povis savi sian sxargxon, kaj mem iris en malliberecon.

esperanto@Isaiah:46:3 @ Auxskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restajxo de la domo de Izrael, kiuj estas sxargxitaj sur Mi de post via naskigxo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.

esperanto@Isaiah:46:4 @ Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.

esperanto@Isaiah:46:5 @ Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?

esperanto@Isaiah:46:7 @ levas lin sur la sxultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne movigxas de sia loko; ecx se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfelicxo.

esperanto@Isaiah:46:8 @ Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.

esperanto@Isaiah:46:11 @ Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.

esperanto@Isaiah:46:12 @ Auxskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:

esperanto@Isaiah:47:1 @ Iru malsupren kaj sidigxu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidigxu sur la tero, sentronigita filino de la HXaldeoj; cxar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.

esperanto@Isaiah:47:2 @ Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn.

esperanto@Isaiah:47:3 @ Malkovrigxos via nudajxo, kaj montrigxos via honto. Mi faros vengxon, kaj Mi neniun indulgos.

esperanto@Isaiah:47:5 @ Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la HXaldeoj, cxar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.

esperanto@Isaiah:47:6 @ Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;

esperanto@Isaiah:47:7 @ vi diris:Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.

esperanto@Isaiah:47:8 @ Auxskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne farigxos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.

esperanto@Isaiah:47:9 @ Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraux viaj multaj sorcxoj, malgraux la granda forto de viaj magiajxoj.

esperanto@Isaiah:47:10 @ Vi sentis vin sendangxera en via malboneco; vi diris:Neniu min vidas; via sagxeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.

esperanto@Isaiah:47:11 @ Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfelicxo, el kiu vi ne povos vin elacxeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antauxvidis.

esperanto@Isaiah:47:12 @ Restu do cxe viaj magiajxoj, kaj cxe viaj multaj sorcxoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortigxos.

esperanto@Isaiah:47:13 @ Vi lacigxis de la multo de viaj konsiligxoj; nun ili starigxu, la mezurantoj de la cxielo, la esplorantoj de la steloj, la antauxdiristoj laux la luno, kaj ili savu vin kontraux tio, kio trafos vin.

esperanto@Isaiah:47:15 @ Tiaj farigxis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; cxiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.

esperanto@Isaiah:48:1 @ Auxskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj jxuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.

esperanto@Isaiah:48:4 @ CXar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,

esperanto@Isaiah:48:5 @ tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis.

esperanto@Isaiah:48:6 @ Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.

esperanto@Isaiah:48:7 @ Nun ili estas kreitaj, ne antauxlonge; ecx unu tagon antauxe vi ne auxdis pri tio, por ke vi ne diru:Jen, mi sciis pri ili.

esperanto@Isaiah:48:8 @ Vi ne auxdis, vi ne sciis, kaj via orelo antauxe ne estis malfermita; cxar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskigxo oni ja nomas vin nefidindulo.

esperanto@Isaiah:48:9 @ Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.

esperanto@Isaiah:48:10 @ Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis argxento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.

esperanto@Isaiah:48:14 @ Kolektigxu vi cxiuj kaj auxskultu:kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la HXaldeoj.

esperanto@Isaiah:48:17 @ Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laux la vojo, kiun vi devas iri.

esperanto@Isaiah:48:18 @ Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

esperanto@Isaiah:48:19 @ kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel gxiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaux Mi.

esperanto@Isaiah:49:3 @ Kaj Li diris al mi:Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi glorigxos.

esperanto@Isaiah:49:6 @ Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

esperanto@Isaiah:49:7 @ Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.

esperanto@Isaiah:49:8 @ Tiele diras la Eternulo:En la tempo de favoro Mi auxskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedajxojn,

esperanto@Isaiah:49:9 @ por diri al la malliberigitoj:Eliru! al la trovigxantoj en mallumo:Montrigxu! CXe la vojoj ili pasxtigxos, kaj sur cxiuj nudaj montetoj estos ilia pasxtejo.

esperanto@Isaiah:49:10 @ Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

esperanto@Isaiah:49:15 @ CXu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? ecx se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.

esperanto@Isaiah:49:16 @ Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas cxiam antaux Mi.

esperanto@Isaiah:49:17 @ Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.

esperanto@Isaiah:49:18 @ Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj kolektigxis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi cxiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi cxirkauxligos vin per ili kiel fiancxino.

esperanto@Isaiah:49:19 @ CXar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la logxantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj.

esperanto@Isaiah:49:20 @ Viaj malaperintaj infanoj ankoraux diros en viajn orelojn:Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi.

esperanto@Isaiah:49:21 @ Tiam vi diros en via koro:Kiu naskis al mi cxi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?

esperanto@Isaiah:49:22 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj.

esperanto@Isaiah:49:23 @ Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

esperanto@Isaiah:49:25 @ Sed tiele diras la Eternulo:Ecx la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritajxo de la potenculo formalaperos; kaj kontraux viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.

esperanto@Isaiah:49:26 @ Kaj al viaj premantoj Mi mangxigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriigxos de sia propra sango; kaj ekscios cxiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

esperanto@Isaiah:50:1 @ Tiele diras la Eternulo:Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi sxin forpusxis? aux al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpusxita via patrino.

esperanto@Isaiah:50:2 @ Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? CXu Mia mano farigxis tro mallonga, por liberigi? kaj cxu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fisxoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.

esperanto@Isaiah:50:4 @ La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, cxiumatene vekas mian orelon, por ke mi auxskultu kiel instruatoj.

esperanto@Isaiah:50:6 @ Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harsxirantoj; mian vizagxon mi ne kovris kontraux insultoj kaj kracxado.

esperanto@Isaiah:50:7 @ Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.

esperanto@Isaiah:50:8 @ Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.

esperanto@Isaiah:50:9 @ Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.

esperanto@Isaiah:50:10 @ Kiu inter vi timas la Eternulon, auxskultas la vocxon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.

esperanto@Isaiah:50:11 @ Jen vi cxiuj, kiuj ekbruligas fajron, cxirkauxas sin per flamoj, iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio farigxos al vi; en doloro vi kusxos.

esperanto@Isaiah:51:1 @ Auxskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj sercxas la Eternulon:rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.

esperanto@Isaiah:51:2 @ Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.

esperanto@Isaiah:51:3 @ CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado.

esperanto@Isaiah:51:4 @ Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, auxskultu Min; cxar instruo eliros el Mi, kaj Mian legxon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.

esperanto@Isaiah:51:6 @ Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

esperanto@Isaiah:51:7 @ Auxskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro:ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuragxigxu.

esperanto@Isaiah:51:9 @ Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?

esperanto@Isaiah:51:10 @ CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?

esperanto@Isaiah:51:12 @ Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;

esperanto@Isaiah:51:13 @ kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la cxielon kaj fondis la teron; kaj konstante, cxiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?

esperanto@Isaiah:51:15 @ Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:51:16 @ Mi metis Miajn vortojn en vian busxon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por arangxi la cxielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion:Vi estas Mia popolo.

esperanto@Isaiah:51:17 @ Vekigxu, vekigxu, levigxu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la sxauxmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis gxis la fundo.

esperanto@Isaiah:51:18 @ El cxiuj filoj, kiujn sxi naskis, neniu sxin gvidis; el cxiuj filoj, kiujn sxi edukis, neniu tenis sxin je la mano.

esperanto@Isaiah:51:19 @ Tio ambaux vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfelicxo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin?

esperanto@Isaiah:51:20 @ Viaj filoj senfortigxis, kusxis cxe la komenco de cxiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.

esperanto@Isaiah:51:21 @ Tial auxskultu cxi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino:

esperanto@Isaiah:51:22 @ tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon:Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la sxauxmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos gxin;

esperanto@Isaiah:51:23 @ kaj Mi transdonos gxin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo:Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaux teron, kvazaux straton por pasantoj.

esperanto@Isaiah:52:1 @ Vekigxu, vekigxu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; cxar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.

esperanto@Isaiah:52:2 @ Forskuu de vi la polvon, levigxu, sidigxu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.

esperanto@Isaiah:52:3 @ CXar tiele diras la Eternulo:Senpage vi estis vendita, kaj ne per argxento vi estos elacxetita.

esperanto@Isaiah:52:7 @ Kiel cxarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion:Regxas via Dio!

esperanto@Isaiah:52:8 @ Jen eksonis la vocxo de viaj gardostarantoj; ili levas la vocxon kaj kune gxojkrias, cxar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

esperanto@Isaiah:52:10 @ La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

esperanto@Isaiah:52:11 @ Foriru, foriru, eliru el tie, ne tusxu malpurajxon; eliru el gxia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:52:12 @ Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; cxar iros antaux vi la Eternulo, kaj gardos vin malantauxe la Dio de Izrael.

esperanto@Isaiah:52:14 @ Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol cxe cxiu alia kaj lia eksterajxo pli ol cxe iu ajn homo),

esperanto@Isaiah:52:15 @ tiel li saltigos pri si multe da popoloj; regxoj fermos antaux li sian busxon, cxar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne auxdis.

esperanto@Isaiah:53:2 @ CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni.

esperanto@Isaiah:53:3 @ Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

esperanto@Isaiah:53:8 @ De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.

esperanto@Isaiah:53:10 @ Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

esperanto@Isaiah:53:11 @ La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.

esperanto@Isaiah:53:12 @ Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

esperanto@Isaiah:54:1 @ GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:54:2 @ Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapisxojn de viaj logxejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn sxnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.

esperanto@Isaiah:54:3 @ CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj.

esperanto@Isaiah:54:4 @ Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.

esperanto@Isaiah:54:5 @ CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

esperanto@Isaiah:54:6 @ CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio.

esperanto@Isaiah:54:7 @ Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.

esperanto@Isaiah:54:8 @ En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

esperanto@Isaiah:54:9 @ CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.

esperanto@Isaiah:54:10 @ CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto.

esperanto@Isaiah:54:11 @ Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.

esperanto@Isaiah:54:12 @ Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj cxiujn viajn limojn el multekostaj sxtonoj.

esperanto@Isaiah:54:13 @ Kaj cxiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

esperanto@Isaiah:54:14 @ Per vero vi fortikigxos; estu malproksima de premiteco, cxar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, cxar gxi ne alproksimigxos al vi.

esperanto@Isaiah:54:15 @ Certe, oni sin armos kontraux vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraux vi, tiu falos antaux vi.

esperanto@Isaiah:54:17 @ Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:55:1 @ Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.

esperanto@Isaiah:55:2 @ Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.

esperanto@Isaiah:55:3 @ Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.

esperanto@Isaiah:55:5 @ Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

esperanto@Isaiah:55:8 @ CXar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:55:9 @ Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

esperanto@Isaiah:55:12 @ Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj.

esperanto@Isaiah:56:6 @ Kaj la fremdulojn, kiuj aligxis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, cxiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,

esperanto@Isaiah:56:11 @ Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante:

esperanto@Isaiah:56:12 @ Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.

esperanto@Isaiah:57:1 @ La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.

esperanto@Isaiah:57:3 @ Sed venu cxi tien vi, ho filoj de sorcxistino, idoj de adultulo kaj malcxastulino!

esperanto@Isaiah:57:4 @ Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,

esperanto@Isaiah:57:6 @ Inter la glatajxoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi versxis versxoferojn, alportis farunoferojn; cxu Mi povas esti kontenta pri tio?

esperanto@Isaiah:57:7 @ Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kusxejon, vi tien supreniris, por bucxi oferojn.

esperanto@Isaiah:57:8 @ Kaj malantaux la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; cxar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, largxigis vian kusxejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kusxejon, elrigardis por vi oportunan lokon.

esperanto@Isaiah:57:9 @ Oleita vi pilgrimis al la regxo, uzis multe da aromajxoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltigxis gxis SXeol.

esperanto@Isaiah:57:10 @ Pro la multeco de viaj vojoj vi lacigxis, tamen vi ne diris:Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraux vivon en via mano, kaj pro tio vi ne lacigxis.

esperanto@Isaiah:57:11 @ Sed kiu kauxzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? cxu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?

esperanto@Isaiah:57:12 @ Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.

esperanto@Isaiah:57:13 @ Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin cxiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.

esperanto@Isaiah:57:15 @ CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

esperanto@Isaiah:57:17 @ Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laux la vojo de sia koro.

esperanto@Isaiah:57:18 @ Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.

esperanto@Isaiah:57:20 @ Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviligxi kaj kies akvo eljxetas sxlimon kaj koton.

esperanto@Isaiah:58:1 @ Kriu per la tuta gorgxo, ne detenu vin, lauxtigu vian vocxon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo gxian krimon kaj al la domo de Jakob gxiajn pekojn.

esperanto@Isaiah:58:3 @ Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.

esperanto@Isaiah:58:4 @ Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu auxdata via vocxo.

esperanto@Isaiah:58:5 @ CXu tia estas fasto, kiu placxas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakajxon kaj cindron? cxu tion vi nomas fasto kaj tago placxanta al la Eternulo?

esperanto@Isaiah:58:6 @ Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;

esperanto@Isaiah:58:7 @ se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos.

esperanto@Isaiah:58:8 @ Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.

esperanto@Isaiah:58:9 @ Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,

esperanto@Isaiah:58:10 @ kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

esperanto@Isaiah:58:11 @ kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

esperanto@Isaiah:58:12 @ Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.

esperanto@Isaiah:58:13 @ Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros gxin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantajxoj:

esperanto@Isaiah:58:14 @ tiam vi gxuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altajxoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredajxo de via patro Jakob; cxar tion diras la busxo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:59:1 @ Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu.

esperanto@Isaiah:59:2 @ Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu.

esperanto@Isaiah:59:3 @ CXar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via busxo parolas malveron, via lango esprimas maljustajxon.

esperanto@Isaiah:59:5 @ Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneajxon. Kiu mangxas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.

esperanto@Isaiah:59:8 @ Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne trovigxas justeco; siajn vojetojn ili kurbigis al si; cxiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon.

esperanto@Isaiah:59:12 @ CXar multigxis niaj krimoj antaux Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraux ni; cxar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.

esperanto@Isaiah:59:14 @ Kaj forturnigxis malantauxen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni.

esperanto@Isaiah:59:15 @ Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.

esperanto@Isaiah:59:16 @ Kaj Li vidis, ke ne trovigxas viro, kaj Li miris, ke ne trovigxas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.

esperanto@Isaiah:59:17 @ Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de vengxo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.

esperanto@Isaiah:59:21 @ Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo:Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian busxon, ne forigxos de via busxo nek de la busxo de viaj infanoj nek de la busxo de via plua idaro, de nun gxis eterne, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:60:1 @ Levigxu, lumigxu; cxar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

esperanto@Isaiah:60:2 @ CXar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.

esperanto@Isaiah:60:3 @ Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj.

esperanto@Isaiah:60:4 @ Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj ili kolektigxas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.

esperanto@Isaiah:60:5 @ Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi.

esperanto@Isaiah:60:6 @ Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.

esperanto@Isaiah:60:7 @ CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.

esperanto@Isaiah:60:9 @ Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

esperanto@Isaiah:60:10 @ Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.

esperanto@Isaiah:60:11 @ Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn.

esperanto@Isaiah:60:12 @ CXar popolo aux regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.

esperanto@Isaiah:60:13 @ La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kunigxos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.

esperanto@Isaiah:60:14 @ Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Isaiah:60:15 @ Anstataux tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindajxo de la mondo, gxojo de cxiuj generacioj.

esperanto@Isaiah:60:16 @ Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

esperanto@Isaiah:60:17 @ Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

esperanto@Isaiah:60:18 @ Oni ne plu auxdos pri perforto en via lando, pri malfelicxo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn lauxda kanto.

esperanto@Isaiah:60:19 @ La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

esperanto@Isaiah:60:20 @ Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kasxigxos; cxar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finigxos.

esperanto@Isaiah:60:21 @ Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.

esperanto@Isaiah:61:4 @ Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitajxojn de la antauxa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaux multe da generacioj.

esperanto@Isaiah:61:5 @ Starigxos fremduloj kaj pasxtos viajn sxafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj.

esperanto@Isaiah:61:6 @ Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la ricxajxon de popoloj vi mangxos, kaj per ilia gloro vi glorigxos.

esperanto@Isaiah:61:7 @ Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili gxojkantos sur siaj partoj; duoblajxon ili ekposedos en sia lando; gxojo eterna estos cxe ili.

esperanto@Isaiah:61:9 @ Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; cxiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:62:2 @ Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:62:3 @ Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj regxa kapornamo en la manplato de via Dio.

esperanto@Isaiah:62:4 @ Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.

esperanto@Isaiah:62:5 @ Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.

esperanto@Isaiah:62:6 @ Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,

esperanto@Isaiah:62:8 @ La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;

esperanto@Isaiah:62:11 @ Jen la Eternulo auxdigas gxis la fino de la tero:Diru al la filino de Cion:Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.

esperanto@Isaiah:62:12 @ Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.

esperanto@Isaiah:63:2 @ Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo?

esperanto@Isaiah:63:5 @ Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis.

esperanto@Isaiah:63:12 @ Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?

esperanto@Isaiah:63:14 @ Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al gxi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.

esperanto@Isaiah:63:15 @ Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.

esperanto@Isaiah:63:16 @ Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.

esperanto@Isaiah:63:17 @ Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.

esperanto@Isaiah:63:18 @ Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.

esperanto@Isaiah:63:19 @ Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

esperanto@Isaiah:64:1 @ Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj;

esperanto@Isaiah:64:2 @ aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaux Via vizagxo ektremu la popoloj!

esperanto@Isaiah:64:3 @ Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaux Vi ektremis la montoj.

esperanto@Isaiah:64:4 @ Neniam oni tion auxdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.

esperanto@Isaiah:64:5 @ Vi renkontis tiujn, kiuj gxoje faris justajxon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni cxiam estis savataj.

esperanto@Isaiah:64:6 @ Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.

esperanto@Isaiah:64:7 @ Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

esperanto@Isaiah:64:8 @ Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.

esperanto@Isaiah:64:9 @ Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo.

esperanto@Isaiah:64:10 @ Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino.

esperanto@Isaiah:64:11 @ Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj.

esperanto@Isaiah:64:12 @ CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

esperanto@Isaiah:65:3 @ al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj;

esperanto@Isaiah:65:4 @ al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

esperanto@Isaiah:65:5 @ kiuj diras:Iru for, ne alproksimigxu al mi, cxar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.

esperanto@Isaiah:65:7 @ viajn kulpojn kaj kune ankaux la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antauxajn farojn sur ilian bruston.

esperanto@Isaiah:65:8 @ Tiele diras la Eternulo:Kiel se en vinberaro trovigxas mosto, oni diras:Ne difektu gxin, cxar en gxi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu cxiujn.

esperanto@Isaiah:65:11 @ Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, arangxas tablon por la Felicxo, kaj faras versxon por la Destino-

esperanto@Isaiah:65:12 @ vin Mi destinos por la glavo, kaj cxiuj vi genuos por la bucxo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne auxskultis, kaj vi faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.

esperanto@Isaiah:65:13 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Miaj servantoj mangxos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj gxojos, kaj vi hontos;

esperanto@Isaiah:65:14 @ Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.

esperanto@Isaiah:65:15 @ Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.

esperanto@Isaiah:65:18 @ Kaj vi nur gxojos kaj estos gajaj cxiam pri tio, kion Mi kreos; cxar jen Mi kreos Jerusalemon por gxojo kaj gxian popolon por gajeco.

esperanto@Isaiah:65:21 @ Ili konstruos domojn kaj logxos en ili; ili plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

esperanto@Isaiah:65:22 @ Ili ne konstruos, ke alia logxu; ili ne plantos, ke alia mangxu; cxar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj gxis plena malnovigxo.

esperanto@Isaiah:66:1 @ Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?

esperanto@Isaiah:66:5 @ Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.

esperanto@Isaiah:66:8 @ Kiu auxdis ion similan? kiu vidis ion similan? cxu la tero naskas en unu tago? cxu naskigxas popolo per unu fojo, kiel, apenaux eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?

esperanto@Isaiah:66:9 @ CXu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. CXu Mi, kiu pretigis la naskon, mem gxin haltigus? diras via Dio.

esperanto@Isaiah:66:12 @ CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur gxin pacon kiel riveron, kaj la ricxajxon de la popoloj kiel disversxigxintan torenton, por ke vi sucxu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.

esperanto@Isaiah:66:13 @ Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.

esperanto@Isaiah:66:14 @ Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

esperanto@Isaiah:66:17 @ Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:66:18 @ Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.

esperanto@Isaiah:66:19 @ Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

esperanto@Isaiah:66:20 @ Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.

esperanto@Isaiah:66:21 @ Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:66:22 @ CXar kiel la nova cxielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaux Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.

esperanto@Isaiah:66:24 @ Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraux Mi; cxar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingigxos, kaj ili estos abomenindajxo por cxiu karno.

esperanto@Jeremiah:1:3 @ kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.

esperanto@Jeremiah:1:5 @ Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.

esperanto@Jeremiah:1:7 @ Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu.

esperanto@Jeremiah:1:8 @ Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:1:9 @ Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektusxis mian busxon, kaj la Eternulo diris al mi:Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian busxon.

esperanto@Jeremiah:1:10 @ Vidu, Mi starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la regnoj, por elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.

esperanto@Jeremiah:1:11 @ Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris:Mi vidas bastonon maldormantan.

esperanto@Jeremiah:1:12 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Vi vidis bone; cxar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi gxin.

esperanto@Jeremiah:1:13 @ Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas? Kaj mi diris:Mi vidas flame bolantan poton, kaj gxi rigardas de norde.

esperanto@Jeremiah:1:17 @ Kaj vi zonu viajn lumbojn, levigxu, kaj diru al ili cxion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaux ili, por ke Mi ne tremigu vin antaux ili.

esperanto@Jeremiah:1:18 @ Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo, kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux la popolo de la lando.

esperanto@Jeremiah:1:19 @ Ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.

esperanto@Jeremiah:2:2 @ Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.

esperanto@Jeremiah:2:5 @ Tiele diras la Eternulo:Kian maljustajxon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimigxis de Mi kaj sekvis vantajxon kaj mem vantigxis?

esperanto@Jeremiah:2:7 @ Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi mangxu gxiajn fruktojn kaj bonajxojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredajxon vi faris abomenindajxo.

esperanto@Jeremiah:2:8 @ La pastroj ne diris:Kie estas la Eternulo? la legxokompetentuloj ne atentis Min, la pasxtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.

esperanto@Jeremiah:2:9 @ Pro tio Mi ankoraux procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj Mi procesos.

esperanto@Jeremiah:2:13 @ CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

esperanto@Jeremiah:2:16 @ Ecx la filoj de Nof kaj de Tahxpanhxes frakasis vian verton.

esperanto@Jeremiah:2:17 @ Vi jam mem tion faris al vi, cxar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.

esperanto@Jeremiah:2:18 @ Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu por trinki la akvon de Euxfrato?

esperanto@Jeremiah:2:19 @ Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

esperanto@Jeremiah:2:20 @ CXar antaux longe vi rompis vian jugon kaj dissxiris viajn sxnurojn, kaj vi diris:Mi ne plu malbonagos; tamen sur cxiu alta loko kaj sub cxiu verda arbo vi kusxigis vin kiel malcxastistino.

esperanto@Jeremiah:2:21 @ Mi plantis vin kiel bonegan vinberbrancxon, portontan plej gxustajn fruktojn; kiel do vi sxangxigxis cxe Mi je vinberbrancxo sovagxa?

esperanto@Jeremiah:2:22 @ Se vi ecx lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaux Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:2:23 @ Kiel vi povas diri:Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo.

esperanto@Jeremiah:2:25 @ Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorgxon de soifo. Sed vi diras:Ne, mi ne volas, cxar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.

esperanto@Jeremiah:2:27 @ kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin.

esperanto@Jeremiah:2:28 @ Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili levigxu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfelicxo; cxar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.

esperanto@Jeremiah:2:29 @ Kial vi volas disputi kun Mi? vi cxiuj defalis de Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:2:30 @ Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono.

esperanto@Jeremiah:2:31 @ Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?

esperanto@Jeremiah:2:32 @ CXu virgulino forgesas sian ornamon, aux fiancxino sian cxirkauxligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.

esperanto@Jeremiah:2:33 @ Kiel vi beligas vian vojon, por sercxi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimigxis.

esperanto@Jeremiah:2:34 @ Ecx sur viaj baskoj oni trovas sangon de malricxuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur cxiuj tiuj lokoj.

esperanto@Jeremiah:2:35 @ Vi diras:Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon inter ni pro tio, ke vi diras:Mi ne pekis.

esperanto@Jeremiah:2:36 @ Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.

esperanto@Jeremiah:2:37 @ Ankaux el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, cxar la Eternulo forpusxis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.

esperanto@Jeremiah:3:1 @ Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:3:2 @ Levu viajn okulojn al la altajxoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? CXe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malcxastado kaj malbonagoj.

esperanto@Jeremiah:3:3 @ Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.

esperanto@Jeremiah:3:4 @ Tamen vi kriis al Mi:Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!

esperanto@Jeremiah:3:5 @ cxu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por cxiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontrauxstaras.

esperanto@Jeremiah:3:6 @ La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.

esperanto@Jeremiah:3:7 @ Kaj post kiam sxi faris cxion cxi tion, Mi diris:Revenu al Mi; sed sxi ne revenis. Kaj tion vidis sxia perfidema fratino Judujo.

esperanto@Jeremiah:3:8 @ Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.

esperanto@Jeremiah:3:12 @ Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.

esperanto@Jeremiah:3:13 @ Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:3:14 @ Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.

esperanto@Jeremiah:3:15 @ Kaj Mi donos al vi pasxtistojn laux Mia koro, kiuj pasxtos vin kun sciado kaj sagxeco.

esperanto@Jeremiah:3:16 @ Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; gxi ne venos en la koron, oni ne rememoros gxin, oni ne sercxos gxin, oni ne faros gxin denove.

esperanto@Jeremiah:3:18 @ En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:3:19 @ Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

esperanto@Jeremiah:3:20 @ Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:3:21 @ Vocxo estas auxdata sur la altajxoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.

esperanto@Jeremiah:3:22 @ Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, cxar Vi estas la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:4:1 @ Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados,

esperanto@Jeremiah:4:2 @ kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco jxuros:Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaux la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.

esperanto@Jeremiah:4:3 @ CXar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem:Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornajxo.

esperanto@Jeremiah:4:4 @ Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu gxin estingos.

esperanto@Jeremiah:4:7 @ Leono levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili.

esperanto@Jeremiah:4:8 @ Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.

esperanto@Jeremiah:4:9 @ En tiu tago, diras la Eternulo, senvivigxos la koro de la regxo kaj la koro de la princoj, konsternigxos la pastroj, kaj la profetoj konfuzigxos.

esperanto@Jeremiah:4:10 @ Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?

esperanto@Jeremiah:4:13 @ Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.

esperanto@Jeremiah:4:14 @ Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj?

esperanto@Jeremiah:4:18 @ Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.

esperanto@Jeremiah:4:19 @ Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.

esperanto@Jeremiah:4:21 @ Kiel longe ankoraux mi vidos standardon, auxdos sonadon de korno?

esperanto@Jeremiah:4:25 @ Mi rigardas-trovigxas neniu homo, kaj cxiuj birdoj de la cxielo disflugis.

esperanto@Jeremiah:4:30 @ Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Ecx se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi rugxe kolorigos vian vizagxon, vi ornamos vin vane:viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.

esperanto@Jeremiah:4:31 @ CXar Mi auxdas krion kiel de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la mortigantoj.

esperanto@Jeremiah:5:1 @ Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu sercxas la veron-tiam Mi pardonos al gxi.

esperanto@Jeremiah:5:3 @ Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi.

esperanto@Jeremiah:5:7 @ Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj jxuris per ne- dioj. Mi jxurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malcxastejojn.

esperanto@Jeremiah:5:12 @ Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.

esperanto@Jeremiah:5:13 @ Kaj la profetoj estas kiel vento, ne trovigxas en ili la vorto de Dio; tiel farigxu al ili.

esperanto@Jeremiah:5:14 @ Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot:Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian busxon kiel fajron, kaj cxi tiu popolo estos kiel ligno, kiun gxi konsumos.

esperanto@Jeremiah:5:15 @ Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.

esperanto@Jeremiah:5:17 @ GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.

esperanto@Jeremiah:5:18 @ Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.

esperanto@Jeremiah:5:19 @ Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.

esperanto@Jeremiah:5:21 @ Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.

esperanto@Jeremiah:5:22 @ CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.

esperanto@Jeremiah:5:25 @ Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.

esperanto@Jeremiah:5:26 @ CXar inter Mia popolo trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn.

esperanto@Jeremiah:5:28 @ Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.

esperanto@Jeremiah:5:31 @ la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

esperanto@Jeremiah:6:2 @ Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion.

esperanto@Jeremiah:6:4 @ Arangxu militon kontraux sxi; levigxu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! cxar baldaux vesperigxos, etendigxas la ombroj de vespero.

esperanto@Jeremiah:6:5 @ Levigxu, ni iru nokte, kaj ni detruu sxiajn palacojn.

esperanto@Jeremiah:6:8 @ Prudentigxu, ho Jerusalem, por ke ne forigxu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne logxata.

esperanto@Jeremiah:6:9 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Oni kolektu la restajxon de Izrael kiel restajxon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel sxirkolektanto de vinberoj super la korboj.

esperanto@Jeremiah:6:11 @ Tial Mi plenigxis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elversxu gxin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiligxon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaux virino estos kaptita, maljunulo kaj profundagxulo.

esperanto@Jeremiah:6:13 @ CXar cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj gxis la pastroj cxiuj faras malhonestajxon.

esperanto@Jeremiah:6:15 @ CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:6:16 @ Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laux gxi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris:Ni ne iros.

esperanto@Jeremiah:6:17 @ Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante:Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris:Ni ne atentos.

esperanto@Jeremiah:6:20 @ Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el SXeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.

esperanto@Jeremiah:6:22 @ Tiele diras la Eternulo:Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio levigxos de la randoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:6:23 @ Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Cion.

esperanto@Jeremiah:6:24 @ Kiam ni auxdis pri ili, mallevigxis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon.

esperanto@Jeremiah:6:26 @ Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakajxo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolcxe, cxar subite venos sur nin la pereiganto.

esperanto@Jeremiah:6:27 @ Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.

esperanto@Jeremiah:6:29 @ La blovilo bruldifektigxis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto:la malbonuloj ne apartigxis.

esperanto@Jeremiah:7:3 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko.

esperanto@Jeremiah:7:4 @ Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi:CXi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:7:5 @ Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,

esperanto@Jeremiah:7:6 @ se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne versxos senkulpan sangon sur cxi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfelicxo:

esperanto@Jeremiah:7:7 @ tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, cxiam kaj eterne.

esperanto@Jeremiah:7:8 @ Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

esperanto@Jeremiah:7:9 @ SXtelante, mortigante, adultante, jxurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,

esperanto@Jeremiah:7:10 @ vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!

esperanto@Jeremiah:7:11 @ CXu cxi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:7:13 @ Kaj nun, cxar vi faras cxiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno cxiam parolas al vi, kaj vi ne auxskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:

esperanto@Jeremiah:7:14 @ tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al SXilo.

esperanto@Jeremiah:7:15 @ Mi forpusxos vin de antaux Mi, kiel Mi forpusxis cxiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.

esperanto@Jeremiah:7:16 @ Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj pregxon kaj ne klopodu antaux Mi, cxar Mi ne auxskultos vin.

esperanto@Jeremiah:7:17 @ CXu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?

esperanto@Jeremiah:7:18 @ La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo, kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.

esperanto@Jeremiah:7:19 @ Sed cxu Min ili cxagrenas? diras la Eternulo; cxu ne sin mem, por hontigi sian vizagxon?

esperanto@Jeremiah:7:21 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Aldonu viajn bruloferojn al viaj bucxoferoj, kaj mangxu la viandon;

esperanto@Jeremiah:7:22 @ cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;

esperanto@Jeremiah:7:23 @ nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.

esperanto@Jeremiah:7:25 @ De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, gxis la nuna tago Mi sendadis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, cxiutage Mi sendis;

esperanto@Jeremiah:7:27 @ Kaj kiam vi diros al ili cxion cxi tion, ili ne auxskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.

esperanto@Jeremiah:7:29 @ Detondu viajn harojn kaj forjxetu ilin, kantu funebran kanton sur la altajxoj; cxar la Eternulo forrifuzis kaj forpusxis la generacion, kiun Li koleras.

esperanto@Jeremiah:8:2 @ kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero.

esperanto@Jeremiah:8:3 @ Kaj preferos la morton ol la vivon cxiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en cxiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Jeremiah:8:4 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:CXu se oni falis, oni ne levigxas? cxu se oni devojigxis, oni ne volas reveni?

esperanto@Jeremiah:8:8 @ Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj.

esperanto@Jeremiah:8:10 @ Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon.

esperanto@Jeremiah:8:12 @ CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:13 @ Mi plene sxirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbrancxo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.

esperanto@Jeremiah:8:17 @ CXar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorcxligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:8:20 @ Pasis la rikolto, finigxis la somero, sed ni ne ricevis helpon.

esperanto@Jeremiah:9:4 @ Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn.

esperanto@Jeremiah:9:6 @ Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:9:13 @ Kaj la Eternulo diris:Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne auxskultis Mian vocxon kaj ne sekvis gxin,

esperanto@Jeremiah:9:14 @ sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:

esperanto@Jeremiah:9:20 @ Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.

esperanto@Jeremiah:9:25 @ Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos cxiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,

esperanto@Jeremiah:10:1 @ Auxskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael!

esperanto@Jeremiah:10:6 @ Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.

esperanto@Jeremiah:10:7 @ Kiu povas ne timi Vin, ho Regxo de la popoloj? al Vi tio decas, cxar inter cxiuj sagxuloj de la nacioj kaj en cxiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi.

esperanto@Jeremiah:10:10 @ Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

esperanto@Jeremiah:10:15 @ Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.

esperanto@Jeremiah:10:17 @ Forprenu de la tero vian komercajxon, vi, kiu logxas en fortikajxo;

esperanto@Jeremiah:10:24 @ Punu min, ho Eternulo, sed lauxjugxe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.

esperanto@Jeremiah:10:25 @ Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; cxar ili formangxis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian logxejon.

esperanto@Jeremiah:11:4 @ kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;

esperanto@Jeremiah:11:5 @ por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.

esperanto@Jeremiah:11:7 @ CXar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, gxis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante:Auxskultu Mian vocxon.

esperanto@Jeremiah:11:8 @ Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, cxiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin cxion, kio estas dirita en cxi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.

esperanto@Jeremiah:11:10 @ ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:11:13 @ CXar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.

esperanto@Jeremiah:11:14 @ Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj pregxon; cxar Mi ne auxskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfelicxo.

esperanto@Jeremiah:11:15 @ Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi farigxas cxiam pli malbona kaj ankoraux gxojas pri tio?

esperanto@Jeremiah:11:16 @ La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoricxa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis gxin fajro, kaj gxiaj brancxoj difektigxis.

esperanto@Jeremiah:11:17 @ La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.

esperanto@Jeremiah:11:18 @ Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn.

esperanto@Jeremiah:11:19 @ Kaj mi, kiel milda sxafido, kondukata al la bucxo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraux mi, dirante:Ni ekstermu la arbon kun gxiaj fruktoj, ni elhaku gxin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.

esperanto@Jeremiah:11:20 @ Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu jugxas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian vengxon kontraux ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.

esperanto@Jeremiah:11:21 @ Tial tiele diras la Eternulo pri la logxantoj de Anatot, kiuj sercxas vian animon, kaj diras:Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;

esperanto@Jeremiah:11:22 @ tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato.

esperanto@Jeremiah:11:23 @ Kaj neniu restos el ili, cxar Mi venigos malfelicxon sur la logxantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.

esperanto@Jeremiah:12:1 @ Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?

esperanto@Jeremiah:12:2 @ Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.

esperanto@Jeremiah:12:3 @ Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel sxafojn al la bucxo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.

esperanto@Jeremiah:12:4 @ Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.

esperanto@Jeremiah:12:5 @ Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun cxevaloj? se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca, kion vi faros cxe la majesta Jordan?

esperanto@Jeremiah:12:6 @ CXar ecx viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraux vi, krias post vi plenvocxe. Ne fidu ilin, ecx se ili parolos al vi bone.

esperanto@Jeremiah:12:10 @ Multo da pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.

esperanto@Jeremiah:12:13 @ Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:12:16 @ Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo.

esperanto@Jeremiah:13:1 @ Tiele diris al mi la Eternulo:Iru, acxetu al vi tolan zonon kaj metu gxin sur viajn lumbojn, sed en akvon gxin ne metu.

esperanto@Jeremiah:13:4 @ Prenu la zonon, kiun vi acxetis, kiu estas sur viaj lumboj, levigxu kaj iru al Euxfrato, kaj kasxu gxin tie en fendo de roko.

esperanto@Jeremiah:13:6 @ Post longa tempo la Eternulo diris al mi:Levigxu, iru al Euxfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kasxu gxin tie.

esperanto@Jeremiah:13:12 @ Kaj diru al ili cxi tion:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXiu vinkrucxo estos plenigata de vino. Ili diros al vi:CXu ni ne scias, ke cxiu vinkrucxo estos plenigata de vino?

esperanto@Jeremiah:13:13 @ Sed vi diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi plenigos gxis ebrieco cxiujn logxantojn de cxi tiu lando, la regxojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj cxiujn logxantojn de Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:13:15 @ Auxskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, cxar la Eternulo parolas.

esperanto@Jeremiah:13:16 @ Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.

esperanto@Jeremiah:13:17 @ Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:13:18 @ Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo.

esperanto@Jeremiah:13:20 @ Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la pasxtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela sxafaro?

esperanto@Jeremiah:13:21 @ Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraux vi, esti cxefoj kaj ordonantoj. CXu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?

esperanto@Jeremiah:13:22 @ Eble vi diros en via koro:Pro kio trafis min cxi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.

esperanto@Jeremiah:13:23 @ CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono?

esperanto@Jeremiah:13:25 @ Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon.

esperanto@Jeremiah:13:26 @ Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj gxis via vizagxo, kaj montrigxos via hontindajxo,

esperanto@Jeremiah:13:27 @ via adulto, via voluptegeco, viaj malcxastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindajxojn. Ve al vi, ho Jerusalem! cxu vi ne purigxos? kiam do fine?

esperanto@Jeremiah:14:2 @ Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem.

esperanto@Jeremiah:14:4 @ CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.

esperanto@Jeremiah:14:5 @ Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo.

esperanto@Jeremiah:14:7 @ Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.

esperanto@Jeremiah:14:8 @ Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfelicxo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?

esperanto@Jeremiah:14:9 @ Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.

esperanto@Jeremiah:14:13 @ Tiam mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili:Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos cxe vi, cxar veran pacon Mi donos al vi sur cxi tiu loko.

esperanto@Jeremiah:14:14 @ Sed la Eternulo diris al mi:Malverajxon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon, idolajxon, kaj trompajxon de sia koro.

esperanto@Jeremiah:14:17 @ Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.

esperanto@Jeremiah:14:18 @ Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaux la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.

esperanto@Jeremiah:14:19 @ CXu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron.

esperanto@Jeremiah:14:20 @ Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; cxar ni pekis antaux Vi.

esperanto@Jeremiah:14:21 @ Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.

esperanto@Jeremiah:14:22 @ CXu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? cxu la cxielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, cxar Vi faras cxion cxi tion.

esperanto@Jeremiah:15:1 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru.

esperanto@Jeremiah:15:2 @ Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.

esperanto@Jeremiah:15:5 @ CXar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktigxos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?

esperanto@Jeremiah:15:6 @ Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantauxen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi lacigxis de kompatado.

esperanto@Jeremiah:15:8 @ Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.

esperanto@Jeremiah:15:10 @ Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraux kiu cxiu malpacas kaj kiun cxiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen cxiuj min malbenas.

esperanto@Jeremiah:15:11 @ La Eternulo diris:Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraux la malamiko.

esperanto@Jeremiah:15:13 @ Vian ricxajxon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro cxiuj viaj pekoj en cxiuj viaj limoj.

esperanto@Jeremiah:15:14 @ Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; cxar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.

esperanto@Jeremiah:15:15 @ Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj vengxu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.

esperanto@Jeremiah:15:16 @ Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

esperanto@Jeremiah:15:17 @ Mi ne sidis en interkonsiligxo de mokantoj kaj ne gxojis kun ili; mi sidis solece antaux Via mano, cxar Vi plenigis min per indigno.

esperanto@Jeremiah:15:18 @ Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.

esperanto@Jeremiah:15:19 @ Tial tiele diras la Eternulo:Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaux Mi; se el senvalorajxo vi eltiros la valorajxon, vi farigxos kiel Mia busxo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.

esperanto@Jeremiah:15:20 @ Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:15:21 @ Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.

esperanto@Jeremiah:16:2 @ Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur cxi tiu loko.

esperanto@Jeremiah:16:9 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi forigos de cxi tiu loko antaux viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino.

esperanto@Jeremiah:16:10 @ Kiam vi diros al tiu popolo cxiujn cxi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi:Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfelicxon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaux la Eternulo, nia Dio? -

esperanto@Jeremiah:16:11 @ tiam diru al ili:Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorklinigxis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;

esperanto@Jeremiah:16:12 @ kaj vi agas ankoraux pli malbone ol viaj patroj, kaj cxiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne auxskultante Min;

esperanto@Jeremiah:16:13 @ tial Mi eljxetos vin el cxi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, cxar Mi ne donos al vi indulgon.

esperanto@Jeremiah:16:14 @ Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;

esperanto@Jeremiah:16:15 @ sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.

esperanto@Jeremiah:16:17 @ CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.

esperanto@Jeremiah:16:19 @ Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

esperanto@Jeremiah:17:3 @ CXu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj cxiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altajxojn pro la pekoj en cxiuj viaj limoj.

esperanto@Jeremiah:17:4 @ Kaj vi estos elpusxita el la heredajxo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; cxar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, gxi flamos eterne.

esperanto@Jeremiah:17:6 @ Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata.

esperanto@Jeremiah:17:11 @ Perdriko kovas ovojn, kiujn gxi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras ricxecon per rimedoj maljustaj:en la mezo de sia vivo li gxin perdos, kaj en la fino li restos malsagxulo.

esperanto@Jeremiah:17:13 @ Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.

esperanto@Jeremiah:17:14 @ Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro.

esperanto@Jeremiah:17:16 @ Sed mi ne forklinis min de tio, esti pasxtisto laux Via montro; la tagon de malfelicxo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia busxo, tio estis gxusta antaux Via vizagxo.

esperanto@Jeremiah:17:17 @ Ne estu por mi terura, Vi, mia rifugxejo en la tago de mizero!

esperanto@Jeremiah:17:21 @ Tiele diras la Eternulo:Gardu viajn animojn, kaj ne portu sxargxojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem;

esperanto@Jeremiah:17:22 @ kaj ne elportu sxargxon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:17:24 @ Se vi auxskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos sxargxon tra la pordegoj de cxi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en gxi nenian laboron:

esperanto@Jeremiah:17:25 @ tiam tra la pordegoj de cxi tiu urbo irados regxoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj cxevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la logxantoj de Jerusalem, kaj cxi tiu urbo estos logxata eterne.

esperanto@Jeremiah:17:27 @ Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.

esperanto@Jeremiah:18:2 @ Levigxu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi auxdigos al vi Miajn vortojn.

esperanto@Jeremiah:18:6 @ CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:18:11 @ Kaj nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.

esperanto@Jeremiah:18:17 @ Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaux la malamiko; la nukon kaj ne la vizagxon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.

esperanto@Jeremiah:18:20 @ CXu oni devas repagi bonon per malbono? cxar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.

esperanto@Jeremiah:18:21 @ Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

esperanto@Jeremiah:18:22 @ Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn.

esperanto@Jeremiah:18:23 @ Vi, ho Eternulo, scias cxiujn iliajn intencojn kontraux mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaux Vi ne elvisxu; faligu ilin antaux Vi; agu kontraux ili en la tempo de Via kolero.

esperanto@Jeremiah:19:2 @ iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaux la Pordego de Argilajxoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.

esperanto@Jeremiah:19:10 @ Kaj disrompu la krucxon antaux la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;

esperanto@Jeremiah:19:15 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun urbon kaj sur cxiujn gxiajn vilagxojn la tutan malfelicxon, kiun Mi eldiris pri gxi; cxar ili obstinigis sian nukon kaj ne auxskultas Miajn vortojn.

esperanto@Jeremiah:20:3 @ La sekvantan tagon Pasxhxur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li:La Eternulo nomas vin ne Pasxhxur, sed Teruro-cxirkauxe.

esperanto@Jeremiah:20:4 @ CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por cxiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la regxo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.

esperanto@Jeremiah:20:6 @ Kaj vi, Pasxhxur, kaj cxiuj logxantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj cxiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.

esperanto@Jeremiah:20:7 @ Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi farigxis objekto de cxiutaga mokado, cxiu mokas min.

esperanto@Jeremiah:20:9 @ Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.

esperanto@Jeremiah:20:10 @ CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

esperanto@Jeremiah:20:12 @ Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian vengxon sur ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.

esperanto@Jeremiah:20:15 @ Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris:Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan gxojon.

esperanto@Jeremiah:20:18 @ Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?

esperanto@Jeremiah:21:4 @ Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de Babel, kaj kontraux la HXaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo.

esperanto@Jeremiah:21:5 @ Kaj Mi batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.

esperanto@Jeremiah:21:8 @ Kaj al cxi tiu popolo diru:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto:

esperanto@Jeremiah:21:9 @ kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo aux de malsato aux de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la HXaldeoj, kiuj vin siegxas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.

esperanto@Jeremiah:21:10 @ CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.

esperanto@Jeremiah:21:12 @ Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.

esperanto@Jeremiah:21:13 @ Jen Mi iras kontraux vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenajxo, diras la Eternulo, kontraux vin, kiuj diras:Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn logxejojn?

esperanto@Jeremiah:21:14 @ Kaj Mi punos vin laux la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en gxia arbaro, por ke gxi ekstermu gxian tutan cxirkauxajxon.

esperanto@Jeremiah:22:2 @ diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj.

esperanto@Jeremiah:22:3 @ Tiele diras la Eternulo:Faru jugxon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aux vidvinon, kaj sangon senkulpan ne versxu sur cxi tiu loko.

esperanto@Jeremiah:22:4 @ CXar se vi plenumos cxi tiun diron, tiam tra la pordegoj de cxi tiu domo irados regxoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj sur cxevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.

esperanto@Jeremiah:22:5 @ Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo-cxi tiu domo farigxos ruino.

esperanto@Jeremiah:22:6 @ CXar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la regxo de Judujo:Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne logxataj.

esperanto@Jeremiah:22:7 @ Mi starigos kontraux vi ekstermantojn, cxiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj jxetos en fajron.

esperanto@Jeremiah:22:9 @ Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al ili.

esperanto@Jeremiah:22:10 @ Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo.

esperanto@Jeremiah:22:12 @ sed sur la loko, kien oni translogxigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj cxi tiun landon li ne plu vidos.

esperanto@Jeremiah:22:13 @ Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;

esperanto@Jeremiah:22:15 @ CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.

esperanto@Jeremiah:22:17 @ Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, versxadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.

esperanto@Jeremiah:22:20 @ Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Basxan lauxtigu vian vocxon, kaj kriu de Abarim; cxar disbatitaj estas cxiuj viaj amantoj.

esperanto@Jeremiah:22:21 @ Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraux en bona stato, sed vi diris:Mi ne volas auxskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne auxskultis Mian vocxon.

esperanto@Jeremiah:22:22 @ CXiujn viajn pasxtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro cxiuj viaj malbonagoj.

esperanto@Jeremiah:22:23 @ Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!

esperanto@Jeremiah:22:24 @ Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, regxo de Judujo, ecx estus sigelringo sur Mia dekstra mano, ecx de tie Mi vin desxirus.

esperanto@Jeremiah:22:25 @ Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manon de la HXaldeoj.

esperanto@Jeremiah:22:26 @ Kaj Mi jxetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskigxis; kaj tie vi mortos.

esperanto@Jeremiah:22:30 @ Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.

esperanto@Jeremiah:23:2 @ Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la pasxtistoj, kiuj pasxtas Mian popolon:Vi diskurigis Miajn sxafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:5 @ Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero.

esperanto@Jeremiah:23:6 @ En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

esperanto@Jeremiah:23:7 @ Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;

esperanto@Jeremiah:23:8 @ sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

esperanto@Jeremiah:23:9 @ Pri la profetoj. Dissxirigxas en mi mia koro, cxiuj miaj ostoj tremas; mi farigxis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaux la Eternulo kaj antaux Liaj sanktaj vortoj.

esperanto@Jeremiah:23:12 @ Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:13 @ CXe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;

esperanto@Jeremiah:23:14 @ sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora.

esperanto@Jeremiah:23:16 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la busxo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:17 @ Ili diras al Miaj malsxatantoj:La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al cxiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras:Ne trafos vin malfelicxo.

esperanto@Jeremiah:23:18 @ Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj auxdis Lian vorton? kiu auxdis Lian vorton kaj komprenis?

esperanto@Jeremiah:23:20 @ Ne kvietigxos la kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

esperanto@Jeremiah:23:24 @ CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:28 @ Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:33 @ Se cxi tiu popolo aux profeto aux pastro demandos vin, dirante:Kia estas la sxargxo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la sxargxon:Mi forlasos vin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:23:36 @ Kaj la esprimon:SXargxo de la Eternulo, ne plu uzu; cxar por cxiu homo lia vorto farigxos sxargxo, pro tio, ke vi malgxustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:23:37 @ Tiele diru al la profeto:Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo?

esperanto@Jeremiah:23:38 @ Sed se vi diros:SXargxo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo:CXar vi eldiris tiujn vortojn:SXargxo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon:SXargxo de la Eternulo:

esperanto@Jeremiah:23:39 @ tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaux Mia vizagxo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj;

esperanto@Jeremiah:23:40 @ kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesigxos.

esperanto@Jeremiah:24:3 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin mangxi.

esperanto@Jeremiah:25:3 @ De post la dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne auxskultis.

esperanto@Jeremiah:25:4 @ La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.

esperanto@Jeremiah:25:5 @ Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam;

esperanto@Jeremiah:25:6 @ kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.

esperanto@Jeremiah:25:7 @ Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.

esperanto@Jeremiah:25:8 @ Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Pro tio, ke vi ne auxskultis Miajn vortojn,

esperanto@Jeremiah:25:14 @ CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.

esperanto@Jeremiah:25:15 @ CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.

esperanto@Jeremiah:25:26 @ kaj al cxiuj regxoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraux la alia, kaj al cxiuj regnoj de la mondo, kiuj trovigxas sur la tero; kaj la regxo de SXesxahx trinkos post ili.

esperanto@Jeremiah:25:27 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin.

esperanto@Jeremiah:25:28 @ Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki.

esperanto@Jeremiah:25:29 @ CXar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Jeremiah:25:30 @ Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:25:32 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego levigxos de la randoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:25:34 @ Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.

esperanto@Jeremiah:25:35 @ Kaj ne ekzistos forkuro por la pasxtistoj, nek forsavigxo por la regantoj de la sxafaro.

esperanto@Jeremiah:26:2 @ Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri cxiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorklinigxi, cxiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu ecx unu vorton.

esperanto@Jeremiah:26:4 @ Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Se vi ne obeos Min, por agadi laux Mia instruo, kiun Mi donis al vi,

esperanto@Jeremiah:26:5 @ por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis:

esperanto@Jeremiah:26:8 @ Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti!

esperanto@Jeremiah:26:9 @ Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:26:11 @ Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj.

esperanto@Jeremiah:26:12 @ Tiam Jeremia diris al cxiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:La Eternulo sendis min, por profeti kontraux cxi tiu domo kaj cxi tiu urbo cxion, kion vi auxdis.

esperanto@Jeremiah:26:13 @ Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la vocxon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi.

esperanto@Jeremiah:26:14 @ Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa.

esperanto@Jeremiah:26:15 @ Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi sxargxos per senkulpa sango vin kaj cxi tiun urbon kaj gxiajn logxantojn; cxar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn cxiujn tiujn vortojn.

esperanto@Jeremiah:26:17 @ Kaj levigxis kelkaj el la plejagxuloj de la lando, kaj diris al la tuta amaso de la popolo jene:

esperanto@Jeremiah:27:2 @ Tiele diras al mi la Eternulo:Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon;

esperanto@Jeremiah:27:4 @ kaj komisiu al ili, ke ili diru al siaj sinjoroj jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Tiele diru al viaj sinjoroj:

esperanto@Jeremiah:27:7 @ Kaj servos al li cxiuj popoloj, ankaux al lia filo kaj al la filo de lia filo, gxis venos la tempo ankaux por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj regxoj.

esperanto@Jeremiah:27:9 @ Ne auxskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn songxoklarigistojn, nek viajn auxguristojn, nek viajn sorcxistojn, kiuj diras al vi jene:Ne servu al la regxo de Babel.

esperanto@Jeremiah:27:10 @ CXar ili profetas al vi malverajxon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.

esperanto@Jeremiah:27:11 @ Sed tiun popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur gxia tero, diras la Eternulo, por prilaboradi gxin kaj logxi sur gxi.

esperanto@Jeremiah:27:12 @ Kaj al Cidkija, regxo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome:Metu vian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.

esperanto@Jeremiah:27:13 @ Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la regxo de Babel?

esperanto@Jeremiah:27:14 @ Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la regxo de Babel; cxar ili profetas al vi malverajxon.

esperanto@Jeremiah:27:15 @ CXar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi.

esperanto@Jeremiah:27:16 @ Kaj al la pastroj kaj al la tuta cxi tiu popolo mi diris jene:Tiele diras la Eternulo:Ne auxskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene:Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaux estos revenigitaj el Babel; cxar malverajxon ili profetas al vi.

esperanto@Jeremiah:27:17 @ Ne auxskultu ilin; servu al la regxo de Babel, por ke vi vivu; por kio cxi tiu urbo farigxu dezerto?

esperanto@Jeremiah:28:1 @ En tiu sama jaro, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, HXananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaux la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:

esperanto@Jeremiah:28:6 @ kaj la profeto Jeremia diris:Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur cxi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj cxiujn forkondukitojn.

esperanto@Jeremiah:28:7 @ Tamen auxskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:

esperanto@Jeremiah:28:8 @ La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaux mi kaj antaux vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfelicxon, aux peston.

esperanto@Jeremiah:28:13 @ Iru kaj diru al HXananja jene:Tiele diras la Eternulo:Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataux gxi jugon feran.

esperanto@Jeremiah:28:15 @ Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto HXananja:Auxskultu, HXananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al cxi tiu popolo malverajxon.

esperanto@Jeremiah:28:16 @ Pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi forigos vin de sur la tero; en cxi tiu jaro vi mortos, cxar vi parolis kontraux la volo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:29:6 @ prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multigxu tie kaj ne malmultigxu.

esperanto@Jeremiah:29:7 @ Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi translogxigis vin, kaj pregxu por gxi al la Eternulo; cxar cxe gxia bonstato vi ankaux havos bonstaton.

esperanto@Jeremiah:29:8 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn songxojn, kiujn vi songxas;

esperanto@Jeremiah:29:9 @ cxar malverajxon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:29:10 @ CXar tiele diras la Eternulo:Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur cxi tiun lokon.

esperanto@Jeremiah:29:11 @ CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

esperanto@Jeremiah:29:12 @ Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auxskultos vin.

esperanto@Jeremiah:29:13 @ Vi sercxos Min, kaj trovos, se vi sercxos Min per via tuta koro.

esperanto@Jeremiah:29:14 @ Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el cxiuj popoloj kaj de cxiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi translogxigis vin.

esperanto@Jeremiah:29:15 @ Vane vi diras:La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.

esperanto@Jeremiah:29:16 @ CXar tiele diras la Eternulo pri la regxo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu logxas en cxi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;

esperanto@Jeremiah:29:19 @ pro tio, ke ili ne auxskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:29:20 @ Kaj vi, cxiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, auxskultu la vorton de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:29:21 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Ahxab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malverajxon:Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li mortigos ilin antaux viaj okuloj.

esperanto@Jeremiah:29:22 @ Kaj cxe cxiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo farigxos objekto de malbeno, kaj oni dirados:La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Ahxab, kiujn la regxo de Babel rostigis sur fajro-

esperanto@Jeremiah:29:25 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al cxiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo:

esperanto@Jeremiah:29:26 @ La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;

esperanto@Jeremiah:29:27 @ kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto?

esperanto@Jeremiah:29:31 @ Sendu al cxiuj ekzilitoj, por diri:Tiele diras la Eternulo pri SXemaja, la Nehxelamano:Pro tio, ke SXemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malverajxo-

esperanto@Jeremiah:29:32 @ pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:30:2 @ Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Enskribu al vi en libron cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi.

esperanto@Jeremiah:30:6 @ Demandu kaj rigardu, cxu viro naskas? kial do Mi vidas, ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj cxies vizagxoj verdigxis?

esperanto@Jeremiah:30:7 @ Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.

esperanto@Jeremiah:30:8 @ En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn ligilojn Mi dissxiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin.

esperanto@Jeremiah:30:9 @ Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia regxo, kiun Mi restarigos al ili.

esperanto@Jeremiah:30:10 @ Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

esperanto@Jeremiah:30:11 @ CXar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi disjxetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

esperanto@Jeremiah:30:12 @ CXar tiele diras la Eternulo:Dangxera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.

esperanto@Jeremiah:30:13 @ Neniu jugxos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.

esperanto@Jeremiah:30:14 @ CXiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne sercxas; cxar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

esperanto@Jeremiah:30:15 @ Kial vi krias pri via vundo, pri via dangxera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

esperanto@Jeremiah:30:16 @ Tamen cxiuj viaj mangxegantoj estos mangxegitaj; kaj cxiuj viaj premantoj, cxiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj cxiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.

esperanto@Jeremiah:30:17 @ Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; cxar ili nomis vin forpusxitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.

esperanto@Jeremiah:30:22 @ Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

esperanto@Jeremiah:30:24 @ Ne kvietigxos la flama kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

esperanto@Jeremiah:31:2 @ Tiele diras la Eternulo:En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de la glavo; Izrael iras al sia trankviligxo.

esperanto@Jeremiah:31:3 @ De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante:Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

esperanto@Jeremiah:31:4 @ Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.

esperanto@Jeremiah:31:5 @ Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn.

esperanto@Jeremiah:31:6 @ CXar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:31:7 @ CXar tiele diras la Eternulo:Kantu gxojon al Jakob kaj gxojkriu antaux la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru:Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restajxon de Izrael.

esperanto@Jeremiah:31:12 @ Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon.

esperanto@Jeremiah:31:13 @ Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.

esperanto@Jeremiah:31:16 @ Tiele diras la Eternulo:Detenu vian vocxon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; cxar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko.

esperanto@Jeremiah:31:17 @ Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn.

esperanto@Jeremiah:31:18 @ Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.

esperanto@Jeremiah:31:21 @ Starigu al vi gvidajn sxtonojn, arangxu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laux kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en cxi tiujn viajn urbojn.

esperanto@Jeremiah:31:22 @ GXis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? CXar la Eternulo kreis ion novan sur la tero:virino cxirkauxos viron.

esperanto@Jeremiah:31:23 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!

esperanto@Jeremiah:31:24 @ Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj.

esperanto@Jeremiah:31:29 @ En tiu tempo oni ne plu diros:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis;

esperanto@Jeremiah:31:30 @ sed cxiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agacigxos cxe tiu, kiu mangxis la nematurajn vinberojn.

esperanto@Jeremiah:31:32 @ ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;

esperanto@Jeremiah:31:35 @ Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, legxojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot:

esperanto@Jeremiah:32:3 @ Tie malliberigis lin Cidkija, regxo de Judujo, dirante:Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kiu gxin venkoprenos;

esperanto@Jeremiah:32:4 @ kaj Cidkija, regxo de Judujo, ne savigxos el la manoj de la HXaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la regxo de Babel, kies busxo parolos kun lia busxo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;

esperanto@Jeremiah:32:5 @ kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj cxi tiu restos tie, gxis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraux la HXaldeoj, vi ne sukcesos?

esperanto@Jeremiah:32:7 @ Jen HXanamel, filo de via onklo SXalum, iras al vi, por diri:Acxetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, cxar al vi apartenas la rajto de parenco, por acxeti.

esperanto@Jeremiah:32:8 @ Kaj venis al mi HXanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Acxetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto; acxetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:32:10 @ Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la argxenton per pesilo.

esperanto@Jeremiah:32:14 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Prenu cxi tiujn dokumentojn, cxi tiun dokumenton de acxeto, la sigelitan, kaj cxi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konservigxu dum longa tempo.

esperanto@Jeremiah:32:15 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Oni denove acxetos domojn, kampojn, kaj vinbergxardenojn en cxi tiu lando.

esperanto@Jeremiah:32:17 @ Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

esperanto@Jeremiah:32:18 @ Vi faras favorkorajxon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,

esperanto@Jeremiah:32:19 @ granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;

esperanto@Jeremiah:32:20 @ Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta gxis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi estas nune;

esperanto@Jeremiah:32:21 @ kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;

esperanto@Jeremiah:32:22 @ kaj Vi donis al ili cxi tiun landon, pri kiu Vi jxuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;

esperanto@Jeremiah:32:23 @ kaj ili venis kaj ekposedis gxin, tamen ili ne auxskultis Vian vocxon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris cxion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin cxi tiun tutan malfelicxon.

esperanto@Jeremiah:32:24 @ Jen remparoj alproksimigxas al la urbo, por venkopreni gxin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj, kiuj militas kontraux gxi; kion Vi diris, tio farigxas, kaj Vi tion vidas.

esperanto@Jeremiah:32:25 @ Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi:Acxetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj.

esperanto@Jeremiah:32:31 @ CXar nur por Mia kolero kaj por Mia cxagreno ekzistis cxi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis gxin, gxis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpusxi gxin de antaux Mia vizagxo,

esperanto@Jeremiah:32:33 @ Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizagxon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne auxskultis, ne akceptis admonon.

esperanto@Jeremiah:32:36 @ Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri cxi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke gxi estas transdonata en la manon de la regxo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:

esperanto@Jeremiah:32:43 @ Kaj kampoj estos acxetataj en cxi tiu lando, pri kiu vi diras, ke gxi estas dezerta, ke ne trovigxas en gxi homoj nek brutoj, ke gxi estas transdonita en la manojn de la HXaldeoj.

esperanto@Jeremiah:33:3 @ Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.

esperanto@Jeremiah:33:5 @ de tiuj, kiuj venis, por batali kontraux la HXaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; cxar Mi kasxis Mian vizagxon for de cxi tiu urbo pro cxiuj iliaj malbonagoj:

esperanto@Jeremiah:33:10 @ Tiele diras la Eternulo:Sur cxi tiu loko-pri kiu vi diras, ke gxi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj farigxis malplenaj pro foresto de homoj kaj de logxantoj kaj de brutoj-

esperanto@Jeremiah:33:12 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur cxi tiu loko, kiu dezertigxis tiel, ke tie ne trovigxas homo nek bruto, kaj en cxiuj gxiaj urboj denove trovigxos logxejoj de pasxtistoj, kiuj ripozigos tie siajn sxafojn;

esperanto@Jeremiah:33:15 @ En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros jugxon kaj justecon sur la tero.

esperanto@Jeremiah:33:16 @ En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendangxere, kaj oni nomos gxin jene:La Eternulo estas nia justeco.

esperanto@Jeremiah:33:17 @ CXar tiele diras la Eternulo:Ne mankos cxe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:33:18 @ Kaj cxe la pastroj Levidoj neniam mankos antaux Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta bucxoferon.

esperanto@Jeremiah:33:21 @ tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.

esperanto@Jeremiah:33:22 @ Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.

esperanto@Jeremiah:33:24 @ CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili.

esperanto@Jeremiah:33:26 @ tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

esperanto@Jeremiah:34:3 @ kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon.

esperanto@Jeremiah:34:4 @ Tamen auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, regxo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo;

esperanto@Jeremiah:34:5 @ vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antauxaj regxoj, kiuj estis antaux vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! CXar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:34:9 @ ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.

esperanto@Jeremiah:34:10 @ Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.

esperanto@Jeremiah:34:11 @ Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj.

esperanto@Jeremiah:34:13 @ Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante:

esperanto@Jeremiah:34:14 @ En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon.

esperanto@Jeremiah:34:15 @ Nun vi pentis, kaj faris bonon antaux Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaux Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo;

esperanto@Jeremiah:34:16 @ sed vi sxangxigxis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.

esperanto@Jeremiah:34:17 @ Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon cxiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:34:18 @ Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaux Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj:

esperanto@Jeremiah:34:19 @ la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido;

esperanto@Jeremiah:34:21 @ Kaj Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kiu foriris de vi.

esperanto@Jeremiah:35:2 @ Iru en la domon de la Rehxabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj, kaj trinkigu al ili vinon.

esperanto@Jeremiah:35:5 @ Kaj mi starigis antaux la filoj de la domo de la Rehxabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili:Trinku vinon.

esperanto@Jeremiah:35:6 @ Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon, cxar nia patro Jonadab, filo de Rehxab, ordonis al ni, dirante:Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;

esperanto@Jeremiah:35:7 @ kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinbergxardenon ne plantu kaj ne posedu, sed logxu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi logxas fremdule.

esperanto@Jeremiah:35:8 @ Kaj ni obeis la vocxon de nia patro Jonadab, filo de Rehxab, en cxio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,

esperanto@Jeremiah:35:9 @ kaj ne konstruante domojn por nia logxado, kaj ne havante por ni vinbergxardenon, nek kampon, nek semadon;

esperanto@Jeremiah:35:13 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la logxantoj de Jerusalem:CXu vi ne akceptos moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:35:14 @ Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Rehxab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas gxis nun, cxar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:15 @ Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.

esperanto@Jeremiah:35:18 @ Sed al la domo de la Rehxabidoj Jeremia diris:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis cxiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al cxio, kion li rekomendis al vi,

esperanto@Jeremiah:35:19 @ pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Neniam mankos cxe Jonadab, filo de Rehxab, viro, staranta antaux Mi.

esperanto@Jeremiah:36:2 @ Prenu al vi libron-rulajxon, kaj skribu en gxin cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Josxija gxis la nuna tago.

esperanto@Jeremiah:36:6 @ iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.

esperanto@Jeremiah:36:9 @ En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.

esperanto@Jeremiah:36:14 @ Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin, filon de Netanja, filo de SXelemja, filo de Kusxi, por diri:La skribrulajxon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruhx, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulajxon, kaj venis al ili.

esperanto@Jeremiah:36:17 @ Kaj ili demandis Baruhxon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo?

esperanto@Jeremiah:36:19 @ Kaj la eminentuloj diris al Baruhx:Iru kaj kasxigxu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.

esperanto@Jeremiah:36:22 @ La regxo sidis en la vintra domo en la nauxa monato, kaj antaux li brulis fajrujo.

esperanto@Jeremiah:36:28 @ Prenu al vi denove alian skribrulajxon, kaj skribu sur gxi cxiujn antauxajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulajxo, kiun forbruligis Jehojakim, regxo de Judujo.

esperanto@Jeremiah:36:29 @ Kaj pri Jehojakim, regxo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon, dirante:Kial vi skribis sur gxi, ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn?

esperanto@Jeremiah:36:30 @ Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;

esperanto@Jeremiah:37:7 @ Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.

esperanto@Jeremiah:37:9 @ Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros.

esperanto@Jeremiah:37:10 @ CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj, kiu militas kontraux vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro.

esperanto@Jeremiah:37:12 @ tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredajxon inter la popolo.

esperanto@Jeremiah:37:13 @ Sed kiam li estis cxe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de SXelemja, filo de HXananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante:Vi volas transkuri al la HXaldeoj.

esperanto@Jeremiah:37:17 @ la regxo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la regxo sekrete en sia domo demandis lin, dirante:CXu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris:Estas:vi estos transdonita en la manon de la regxo de Babel.

esperanto@Jeremiah:37:18 @ Kaj Jeremia diris al la regxo Cidkija:Per kio mi pekis antaux vi aux antaux viaj servantoj aux antaux cxi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon?

esperanto@Jeremiah:37:19 @ Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la regxo de Babel ne venos kontraux vin kaj kontraux cxi tiun landon?

esperanto@Jeremiah:37:20 @ Nun auxskultu, mia sinjoro, ho regxo, mia petego falu antaux vi:ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie.

esperanto@Jeremiah:38:2 @ Tiele diras la Eternulo:Kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aux de pesto; sed kiu eliros al la HXaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.

esperanto@Jeremiah:38:5 @ Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo.

esperanto@Jeremiah:38:6 @ Tiam ili prenis Jeremian, kaj jxetis lin en la kavon de Malkija, filo de la regxo, kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur sxlimo, kaj Jeremia enigxis en la sxlimon.

esperanto@Jeremiah:38:10 @ Tiam la regxo ordonis al la Etiopo Ebed-Melehx, dirante:Prenu kun vi de cxi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaux ol li mortos.

esperanto@Jeremiah:38:11 @ Kaj Ebed-Melehx prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la regxo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn cxifonojn kaj mallevis ilin per sxnuroj al Jeremia en la kavon.

esperanto@Jeremiah:38:12 @ Kaj la Etiopo Ebed-Melehx diris al Jeremia:Metu la eluzitajn cxifonojn sub viajn akselojn sub la sxnurojn; kaj Jeremia tiel faris.

esperanto@Jeremiah:38:14 @ Kaj la regxo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la regxo diris al Jeremia:Mi demandos de vi ion, kasxu antaux mi nenion.

esperanto@Jeremiah:38:15 @ Kaj Jeremia diris al Cidkija:Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min.

esperanto@Jeremiah:38:16 @ Tiam la regxo Cidkija sekrete jxuris al Jeremia, dirante:Mi jxuras per la Eternulo, kiu kreis al ni cxi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.

esperanto@Jeremiah:38:17 @ Kaj Jeremia diris al Cidkija:Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Se vi eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, via animo restos vivanta, kaj cxi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;

esperanto@Jeremiah:38:18 @ sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, tiam cxi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la HXaldeoj, kaj ili forbruligos gxin per fajro, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj.

esperanto@Jeremiah:38:20 @ Tiam Jeremia diris:Oni ne transdonos vin; auxskultu la vocxon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.

esperanto@Jeremiah:38:21 @ Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi:

esperanto@Jeremiah:38:22 @ Jen cxiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la regxo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la regxo de Babel, kaj ili diros:Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundigxis en koton, kaj tiuj forigxis de vi.

esperanto@Jeremiah:38:23 @ Kaj cxiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la HXaldeoj, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la regxo de Babel, kaj cxi tiu urbo estos forbruligita per fajro.

esperanto@Jeremiah:38:24 @ Kaj Cidkija diris al Jeremia:Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos.

esperanto@Jeremiah:38:25 @ Se la eminentuloj auxdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi:Sciigu al ni, kion vi diris al la regxo, ne kasxu antaux ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la regxo diris al vi:

esperanto@Jeremiah:39:4 @ Kiam ilin ekvidis Cidkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo.

esperanto@Jeremiah:39:10 @ Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn.

esperanto@Jeremiah:39:12 @ Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.

esperanto@Jeremiah:39:14 @ ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.

esperanto@Jeremiah:39:16 @ Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo.

esperanto@Jeremiah:39:17 @ Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.

esperanto@Jeremiah:39:18 @ CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:40:2 @ Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li:La Eternulo, via Dio, eldiris cxi tiun malfelicxon kontraux cxi tiu loko;

esperanto@Jeremiah:40:3 @ kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero.

esperanto@Jeremiah:40:4 @ Kaj nun jen hodiaux mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se placxas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne placxas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaux vi; kien placxas al vi iri, tien iru.

esperanto@Jeremiah:40:5 @ (Dum li ankoraux ne foriris,)Iru al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kiun la regxo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aux kien placxas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li mangxajxon kaj donacon kaj forliberigis lin.

esperanto@Jeremiah:40:7 @ Kiam cxiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel starigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malricxulojn de la lando, kiuj ne estis translogxigitaj en Babelon,

esperanto@Jeremiah:40:9 @ Kaj Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, jxuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante:Ne timu servi al la HXaldeoj, restu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj tiam estos al vi bone.

esperanto@Jeremiah:40:10 @ Mi restas en Micpa, por ke mi povu starigxi antaux la vizagxo de la HXaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis.

esperanto@Jeremiah:40:12 @ Kaj cxiuj tiuj Judoj revenis de cxiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.

esperanto@Jeremiah:40:14 @ Kaj ili diris al li:CXu vi scias, ke Baalis, regxo de la Amonidoj, sendis Isxmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Ahxikam, ne kredis al ili.

esperanto@Jeremiah:40:15 @ Tiam Johxanan, filo de Kareahx, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene:Permesu, ke mi iru kaj mortigu Isxmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke cxiuj Judoj, kiuj kolektigxis al vi, diskuru, kaj la restajxo de la Judoj pereu?

esperanto@Jeremiah:40:16 @ Sed Gedalja, filo de Ahxikam, diris al Johxanan, filo de Kareahx:Ne faru tion, cxar malveron vi parolas pri Isxmael.

esperanto@Jeremiah:41:1 @ En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa.

esperanto@Jeremiah:41:2 @ Kaj levigxis Isxmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando.

esperanto@Jeremiah:41:3 @ Kaj cxiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la HXaldeojn, kiuj tie trovigxis, la militistojn, Isxmael mortigis.

esperanto@Jeremiah:41:5 @ venis viroj el SXehxem, el SXilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj dissxiritaj vestoj, kun trancxoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:41:8 @ Tamen trovigxis inter ili dek homoj, kiuj diris al Isxmael:Ne mortigu nin, cxar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.

esperanto@Jeremiah:41:12 @ kaj ili prenis cxiujn virojn, kaj iris, por batali kontraux Isxmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin cxe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.

esperanto@Jeremiah:41:13 @ Kiam la tuta popolo, kiu estis cxe Isxmael, ekvidis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, gxi ekgxojis.

esperanto@Jeremiah:41:16 @ Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restajxon de la popolo, kiun li revenigis de Isxmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam cxi tiu mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam:virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj euxnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.

esperanto@Jeremiah:42:2 @ kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.

esperanto@Jeremiah:42:3 @ Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.

esperanto@Jeremiah:42:4 @ Kaj la profeto Jeremia diris al ili:Mi auxdis; jen mi pregxos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj cxion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kasxos antaux vi.

esperanto@Jeremiah:42:5 @ Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al cxio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;

esperanto@Jeremiah:42:6 @ cxu estos bone, cxu estos malbone, ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Jeremiah:42:9 @ kaj diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaux Li:

esperanto@Jeremiah:42:10 @ Se vi restos en cxi tiu lando, Mi vin arangxos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; cxar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.

esperanto@Jeremiah:42:11 @ Ne timu la regxon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano.

esperanto@Jeremiah:42:12 @ Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin logxigu sur via tero.

esperanto@Jeremiah:42:13 @ Sed se vi diros:Ni ne volas logxi en cxi tiu lando, kaj vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio,

esperanto@Jeremiah:42:14 @ dirante:Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne auxdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:

esperanto@Jeremiah:42:15 @ tiam auxskultu la vorton de la Eternulo, ho restajxo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizagxon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie eklogxi:

esperanto@Jeremiah:42:16 @ tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.

esperanto@Jeremiah:42:17 @ Tiamaniere cxiuj homoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en Egiptujon, por tie eklogxi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsavigxos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.

esperanto@Jeremiah:42:18 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Kiel elversxigxis Mia kolero kaj indigno sur la logxantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elversxigxos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos cxi tiun lokon.

esperanto@Jeremiah:42:19 @ Pri vi, ho restajxo de Jehuda, la Eternulo parolis:Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaux.

esperanto@Jeremiah:42:20 @ Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.

esperanto@Jeremiah:42:21 @ Kaj mi sciigis al vi hodiaux, sed vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, nek cxion, kun kio Li sendis min al vi;

esperanto@Jeremiah:42:22 @ sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie eklogxi.

esperanto@Jeremiah:43:2 @ tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;

esperanto@Jeremiah:43:3 @ sed nur Baruhx, filo de Nerija, instigas vin kontraux ni, por transdoni nin en la manojn de la HXaldeoj, por ke ili mortigu nin aux translogxigu nin en Babelon.

esperanto@Jeremiah:43:6 @ la virojn, la virinojn, la infanojn, la regxidinojn, kaj cxiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruhxon, filon de Nerija.

esperanto@Jeremiah:43:9 @ Prenu en vian manon grandajn sxtonojn, kaj antaux la okuloj de la Judaj viroj kasxu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu trovigxas cxe la enirejo de la domo de Faraono en Tahxpanhxes;

esperanto@Jeremiah:44:2 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur cxiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu logxas en ili,

esperanto@Jeremiah:44:3 @ pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:44:4 @ Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.

esperanto@Jeremiah:44:6 @ Pro tio elversxigxis Mia indigno kaj kolero, kaj gxi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruinigxis kaj dezertigxis, kiel oni nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:7 @ Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermigxu cxe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj sucxinfanoj en Judujo, por ke nenio restu cxe vi?

esperanto@Jeremiah:44:8 @ Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie logxi, por ke vi ekstermigxu kaj por ke vi farigxu objekto de malbeno kaj de honto inter cxiuj nacioj de la tero?

esperanto@Jeremiah:44:9 @ CXu vi forgesis la malbonajxojn de viaj patroj kaj la malbonajxojn de la regxoj de Judujo, la malbonajxojn de iliaj edzinoj, viajn malbonajxojn, kaj la malbonajxojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem?

esperanto@Jeremiah:44:10 @ Ili ne humiligxis gxis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laux Mia instruo kaj laux Miaj legxoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.

esperanto@Jeremiah:44:11 @ Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin por malfelicxo kaj por ekstermi la tutan Judujon.

esperanto@Jeremiah:44:12 @ Kaj Mi prenos la restajxon de la Judoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en la landon Egiptan, por tie eklogxi, kaj ili cxiuj ekstermigxos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermigxos, de la malgrandaj gxis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.

esperanto@Jeremiah:44:14 @ Kaj neniu savigxos nek restos el la restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por logxi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie logxi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.

esperanto@Jeremiah:44:15 @ Tiam respondis al Jeremia cxiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj cxiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu logxis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:

esperanto@Jeremiah:44:16 @ Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;

esperanto@Jeremiah:44:17 @ sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.

esperanto@Jeremiah:44:20 @ Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri cxiuj el la popolo, kiuj respondis al li:

esperanto@Jeremiah:44:21 @ GXuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj regxoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando-gxuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj gxi atingis Lian koron.

esperanto@Jeremiah:44:22 @ Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:23 @ Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaux la Eternulo kaj ne obeis la vocxon de la Eternulo kaj ne agadis laux Lia instruo, laux Liaj legxoj kaj ordonoj-pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.

esperanto@Jeremiah:44:24 @ Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al cxiuj virinoj:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta!

esperanto@Jeremiah:44:25 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi kaj viaj edzinoj parolis per via busxo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris:Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.

esperanto@Jeremiah:44:26 @ Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta:Jen Mi jxuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la busxo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante:Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:44:27 @ Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj cxiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, gxis ili tute ekstermigxos.

esperanto@Jeremiah:44:28 @ Nur malgranda nombro da homoj, kiuj savigxos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie logxi, ekscios, kies vorto plenumigxas, Mia aux ilia.

esperanto@Jeremiah:44:29 @ Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur cxi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumigxos Miaj vortoj sur vi por malbono:

esperanto@Jeremiah:45:2 @ Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruhx:

esperanto@Jeremiah:45:3 @ Vi diris:Ve al mi! cxar la Eternulo aldonis malgxojon al mia suferado; mi lacigxis de mia gxemado, kaj mi ne trovas ripozon.

esperanto@Jeremiah:45:5 @ kaj vi postulas por vi grandajxon! Ne postulu; cxar jen Mi venigos malbonon sur cxiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur cxiuj lokoj, kien vi iros.

esperanto@Jeremiah:46:4 @ Jungu la cxevalojn kaj surcxevaligu la rajdistojn, starigxu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armajxojn.

esperanto@Jeremiah:46:5 @ Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:46:6 @ Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsavigxos la heroo; norde, cxe la rivero Euxfrato, ili falpusxigxos kaj falos.

esperanto@Jeremiah:46:7 @ Kiu estas tiu, kiu levigxas kiel Nilo kaj kies akvo ondigxas kiel torentoj?

esperanto@Jeremiah:46:8 @ Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj.

esperanto@Jeremiah:46:9 @ Levigxu sur la cxevalojn, kaj kuru rapide sur la cxaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj sxildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj strecxantaj pafarkon.

esperanto@Jeremiah:46:11 @ Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resanigxo.

esperanto@Jeremiah:46:12 @ La nacioj auxdis vian malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; cxar fortulo falpusxigxis kontraux fortulo, kaj ambaux kune falis.

esperanto@Jeremiah:46:14 @ Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Tahxpanhxes, diru:Starigxu kaj pretigxu, cxar la glavo ekstermas vian cxirkauxajxon.

esperanto@Jeremiah:46:15 @ Kial estas forpusxita via fortulo, ne povis stari? cxar la Eternulo lin renversis.

esperanto@Jeremiah:46:16 @ Li multigis la falpusxigxantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras:Levigxu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskigxo, for de la glavo de la tirano.

esperanto@Jeremiah:46:18 @ Kiel Mi vivas, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel cxe la maro.

esperanto@Jeremiah:46:19 @ Pretigu al vi cxion, kio estas necesa por elmigro, ho logxantino, filino de Egiptujo; cxar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en gxi logxos.

esperanto@Jeremiah:46:20 @ Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas jam la bucxonto.

esperanto@Jeremiah:46:21 @ Ankaux gxiaj dungitoj interne de gxi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaux turnis sin malantauxen, kune forkuris, ne povis kontrauxstari; cxar la tago de ilia malfelicxo venis sur ilin, la tempo de ilia puno.

esperanto@Jeremiah:46:25 @ La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras:Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj gxiajn diojn kaj gxiajn regxojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.

esperanto@Jeremiah:46:27 @ Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

esperanto@Jeremiah:46:28 @ Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

esperanto@Jeremiah:47:3 @ Pro la sonado de la hufoj de la fortaj cxevaloj, pro la bruo de la cxaroj, pro la bruego de la radoj la patroj ne atentos siajn infanojn, senforte mallevigxos iliaj manoj;

esperanto@Jeremiah:47:5 @ Kalveco trafos Gazan, pereos Asxkelon kaj la restajxo de ilia valo. Kiel longe ankoraux vi faros al vi trancxojn?

esperanto@Jeremiah:47:6 @ Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietigxos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu.

esperanto@Jeremiah:47:7 @ Sed kiel vi povas kvietigxi? la Eternulo donis al gxi ordonon kontraux Asxkelon kaj kontraux la bordo de la maro; tien Li destinis gxin.

esperanto@Jeremiah:48:2 @ Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.

esperanto@Jeremiah:48:6 @ Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudigxinta arbo en la dezerto.

esperanto@Jeremiah:48:7 @ CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

esperanto@Jeremiah:48:8 @ Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:48:11 @ De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis.

esperanto@Jeremiah:48:14 @ Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?

esperanto@Jeremiah:48:18 @ Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.

esperanto@Jeremiah:48:19 @ Staru cxe la vojo kaj rigardu, ho logxantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsavigxanton, kaj diru:Kio farigxis?

esperanto@Jeremiah:48:26 @ Ebriigu lin, cxar li levigxis kontraux la Eternulo; Moab plauxdos en sia vomajxo, kaj li mem estos objekto de mokado.

esperanto@Jeremiah:48:27 @ CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?

esperanto@Jeremiah:48:32 @ Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinbergxardeno de Sibma; viaj brancxoj etendigxis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.

esperanto@Jeremiah:48:33 @ Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.

esperanto@Jeremiah:48:37 @ CXar cxiu kapo kalvigxis, kaj cxiu barbo estas fortondita, sur cxiuj manoj estas trancxoj, kaj sur la lumboj estas sakajxo.

esperanto@Jeremiah:48:41 @ Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.

esperanto@Jeremiah:48:42 @ Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, cxar li levigxis kontraux la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:48:43 @ Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxanto de Moab, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:48:45 @ Sub la ombro de HXesxbon starigxos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el HXesxbon kaj flamo el la mezo de Sihxon, kaj gxi mangxegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.

esperanto@Jeremiah:48:46 @ Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemosx; cxar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.

esperanto@Jeremiah:49:3 @ Ploregu, ho HXesxbon, cxar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakajxo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; cxar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

esperanto@Jeremiah:49:4 @ Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras:Kiu povas veni al mi?

esperanto@Jeremiah:49:5 @ Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de cxiuj viaj cxirkauxajxoj; kaj vi estos dispelitaj cxiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.

esperanto@Jeremiah:49:9 @ Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos sxtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton.

esperanto@Jeremiah:49:11 @ Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.

esperanto@Jeremiah:49:12 @ CXar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen gxin trinkos; cxu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.

esperanto@Jeremiah:49:14 @ Diron mi auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj:Kolektigxu kaj iru kontraux gxin, kaj levigxu por batalo.

esperanto@Jeremiah:49:15 @ CXar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.

esperanto@Jeremiah:49:16 @ Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu logxas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi ecx arangxus vian neston tiel alte, kiel aglo, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:49:22 @ Jen li levigxos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino cxe la naskodoloroj.

esperanto@Jeremiah:49:23 @ Pri Damasko:Hontigitaj estas HXamat kaj Arpad, cxar, auxdinte malbonan sciigon, ili senkuragxigxis; cxe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviligxi.

esperanto@Jeremiah:49:28 @ Pri Kedar, kaj pri la regnoj de HXacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel: Tiele diras la Eternulo:Levigxu, iru kontraux Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.

esperanto@Jeremiah:49:30 @ Forkuru, forigxu rapide, kasxu vin profunde, ho logxantoj de HXacor, diras la Eternulo; cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraux vi.

esperanto@Jeremiah:49:31 @ Levigxu, iru kontraux popolon trankvilan, kiu sidas en sendangxereco, diras la Eternulo; gxi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.

esperanto@Jeremiah:50:5 @ Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

esperanto@Jeremiah:50:8 @ Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la HXaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaux la sxafoj.

esperanto@Jeremiah:50:11 @ CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,

esperanto@Jeremiah:50:12 @ tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj:dezerto, nelogxata tero, kaj stepo.

esperanto@Jeremiah:50:14 @ Pretigu vin kontraux Babel cxirkauxe, cxiuj strecxantoj de pafarkoj, pafu sur gxin, ne domagxu sagojn; cxar gxi pekis antaux la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:50:15 @ Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe; mallevigxis gxia mano, falis gxia fundamento, detruigxis gxiaj muregoj; cxar tio estas vengxo de la Eternulo; vengxu al gxi; kiel gxi agis, tiel agu kontraux gxi.

esperanto@Jeremiah:50:20 @ En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

esperanto@Jeremiah:50:21 @ Iru kontraux la landon de la maldolcxigantoj, kontraux gxin kaj kontraux la logxantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu cxion post ili, diras la Eternulo, kaj faru cxion tiel, kiel Mi ordonis al vi.

esperanto@Jeremiah:50:24 @ Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaux ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, cxar vi levigxis kontraux la Eternulon.

esperanto@Jeremiah:50:28 @ Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo, nia Dio, pri la vengxo pro Lia templo.

esperanto@Jeremiah:50:29 @ Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:50:31 @ Jen Mi estas kontraux vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; cxar venis via tago, la tempo de via puno.

esperanto@Jeremiah:50:37 @ glavo sur gxiajn cxevalojn kaj sur gxiajn cxarojn, kaj sur cxiujn diversgentajn logxantojn, kiuj estas en gxi, ke ili farigxu kiel virinoj; glavo sur gxiajn trezorojn, ke ili estu disrabitaj.

esperanto@Jeremiah:50:41 @ Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da regxoj levigxas de la randoj de la tero.

esperanto@Jeremiah:50:42 @ Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Babel.

esperanto@Jeremiah:51:1 @ Tiele diras la Eternulo:Jen Mi vekos pereigan venton kontraux Babelon, kaj kontraux gxiajn logxantojn, kiuj levigxis kontraux Min.

esperanto@Jeremiah:51:5 @ CXar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; cxar ilia lando estas plena de kulpoj kontraux la Sanktulo de Izrael.

esperanto@Jeremiah:51:6 @ Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon.

esperanto@Jeremiah:51:7 @ En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron:el gxi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili frenezigxis.

esperanto@Jeremiah:51:9 @ Ni kuracis Babelon, sed gxi ne sanigxis; lasu gxin, kaj ni iru cxiu en sian landon; cxar la jugxo kontraux gxi atingis la cxielon kaj levigxis gxis la nuboj.

esperanto@Jeremiah:51:12 @ Kontraux la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; cxar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la logxantoj de Babel.

esperanto@Jeremiah:51:13 @ Ho vi, kiu logxas cxe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finigxis via avideco.

esperanto@Jeremiah:51:14 @ La Eternulo Cebaot jxuris per Sia animo:Mi plenigos vin de homoj kiel de skaraboj, kaj ili eksonigos kontraux vi triumfan kanton.

esperanto@Jeremiah:51:18 @ Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.

esperanto@Jeremiah:51:20 @ Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn;

esperanto@Jeremiah:51:21 @ Mi frakasis per vi cxevalon kaj gxian rajdanton, Mi frakasis per vi cxaron kaj gxian veturanton;

esperanto@Jeremiah:51:22 @ Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj junulinon;

esperanto@Jeremiah:51:23 @ Mi frakasis per vi pasxtiston kaj lian sxafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungajxon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn.

esperanto@Jeremiah:51:24 @ Kaj Mi repagos al Babel kaj al cxiuj logxantoj de HXaldeujo pro ilia tuta malbono, kiun ili faris en Cion antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:25 @ Jen Mi iras kontraux vin, ho pereiga monto, pereiganto de la tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraux vin, Mi ruljxetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo.

esperanto@Jeremiah:51:26 @ Oni ne prenos el vi angulsxtonon, nek sxtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:30 @ La herooj de Babel cxesis batali, ili restis en la fortikajxoj; malaperis ilia forto, ili farigxis kiel virinoj; gxiaj logxejoj ekbrulis, gxiaj rigliloj estas rompitaj.

esperanto@Jeremiah:51:36 @ Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi jugxos vian aferon kaj Mi faros vengxon pro vi, Mi sekigos gxian maron kaj Mi senakvigos gxian fonton.

esperanto@Jeremiah:51:42 @ Levigxis kontraux Babelon la maro kaj kovris gxin per la multego de siaj ondoj.

esperanto@Jeremiah:51:43 @ GXiaj urboj farigxis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu logxas kaj tra kiu neniu homido trairas.

esperanto@Jeremiah:51:46 @ por ke via koro ne senkuragxigxu kaj vi ne ektimu, kiam oni auxdos la famon en la lando; cxar venos famo en unu jaro, kaj post gxi venos famo en la sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto kontraux alia reganto.

esperanto@Jeremiah:51:47 @ Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la idolojn en Babel, kaj gxia tuta lando estos hontigita, kaj cxiuj gxiaj mortigitoj falos meze de gxi.

esperanto@Jeremiah:51:50 @ Vi, kiuj forsavigxis de glavo, iru, ne haltu; en malproksimeco rememoru la Eternulon, kaj Jerusalem sin levu en via koro.

esperanto@Jeremiah:51:51 @ Ni hontis, kiam ni auxdis la insulton; honto kovris nian vizagxon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:52 @ Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi vizitos gxiajn idolojn, kaj en la tuta lando gxemos morte-vunditoj.

esperanto@Jeremiah:51:53 @ Ecx se Babel levigxus al la cxielo kaj se gxi fortikigus alte sian forton, tamen al gxi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.

esperanto@Jeremiah:51:55 @ cxar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas gxin kun gxia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, auxdigxas ilia malkvieta vocxo.

esperanto@Jeremiah:51:61 @ Kaj Jeremia diris al Seraja:Kiam vi venos en Babelon, tiam rigardu kaj tralegu cxiujn tiujn vortojn,

esperanto@Jeremiah:51:62 @ kaj diru:Ho Eternulo! Vi diris pri cxi tiu loko, ke Vi ekstermos gxin tiel, ke estos en gxi neniu logxanto, nek homo, nek bruto, sed gxi estos eterna dezerto.

esperanto@Jeremiah:51:63 @ Kaj kiam vi finos la legadon de cxi tiu libro, alligu al gxi sxtonon, kaj jxetu gxin en la mezon de Euxfrato;

esperanto@Jeremiah:51:64 @ kaj diru:Tiele dronos Babel, kaj gxi ne relevigxos de la malfelicxo, kiun Mi venigos sur gxin, kaj ili pereos. GXis cxi tie estas la vortoj de Jeremia.

esperanto@Jeremiah:52:1 @ La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.

esperanto@Jeremiah:52:3 @ CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.

esperanto@Jeremiah:52:6 @ En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,

esperanto@Jeremiah:52:12 @ En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon.

esperanto@Jeremiah:52:16 @ Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.

esperanto@Jeremiah:52:20 @ Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.

esperanto@Jeremiah:52:21 @ La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena.

esperanto@Jeremiah:52:22 @ GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj.

esperanto@Jeremiah:52:25 @ Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.

esperanto@Jeremiah:52:30 @ en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj.

esperanto@Jeremiah:52:31 @ En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;

esperanto@Jeremiah:52:33 @ kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo.

esperanto@Jeremiah:52:34 @ Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.

esperanto@Lamentations:1:1 @ Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!

esperanto@Lamentations:1:4 @ La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al festoj; CXiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas; GXiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre maldolcxe.

esperanto@Lamentations:1:7 @ En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu sxin helpas, La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.

esperanto@Lamentations:1:8 @ Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel hontindulino; CXiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili vidas sxian malhonoron; Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.

esperanto@Lamentations:1:10 @ La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

esperanto@Lamentations:1:11 @ SXia tuta popolo gxemas, ili sercxas panon, Ili fordonas siajn grandvalorajxojn pro mangxajxo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi farigxis!

esperanto@Lamentations:1:12 @ Ho vi, cxiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, CXu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo jxetis sur min en la tago de Lia flama kolero.

esperanto@Lamentations:1:14 @ Kunplektigxis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektigxis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas levigxi.

esperanto@Lamentations:1:15 @ La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.

esperanto@Lamentations:1:16 @ Pro tio mi ploras kaj miaj ambaux okuloj abunde fluigas akvon; CXar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, cxar la malamiko venkis.

esperanto@Lamentations:1:18 @ Justa Li estas, la Eternulo, cxar mi malobeis Liajn vortojn. Auxskultu, ho cxiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.

esperanto@Lamentations:1:19 @ Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejagxuloj estas mortantaj en la urbo, Ili sercxas por si panon, por revigligi sian animon.

esperanto@Lamentations:1:21 @ Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.

esperanto@Lamentations:1:22 @ Ilia tuta malboneco venu antaux Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj miaj pekoj; CXar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.

esperanto@Lamentations:2:9 @ Enprofundigxis en la teron gxiaj pordegoj; Li detruis kaj rompis gxiajn riglilojn; GXia regxo kaj gxiaj princoj estas inter la nacioj; La legxoj jam ne ekzistas, kaj gxiaj profetoj ne plu ricevas vizion de la Eternulo.

esperanto@Lamentations:2:10 @ Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.

esperanto@Lamentations:2:12 @ Al siaj patrinoj ili diris:Kie estas pano kaj vino? Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo, Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.

esperanto@Lamentations:2:13 @ Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? CXar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin resanigos?

esperanto@Lamentations:2:14 @ Viaj profetoj profetis al vi malverajxon kaj sensencajxon, Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antauxgardi vin kontraux kaptiteco; Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi elpelon.

esperanto@Lamentations:2:15 @ Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: CXu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de beleco, gxojo de la tuta tero?

esperanto@Lamentations:2:16 @ Malfermegas kontraux vi sian busxon cxiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante:Ni englutis sxin; CXi tiun tagon ni atendis, ni gxin atingis, ni gxin vidas.

esperanto@Lamentations:2:17 @ La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaux longa tempo; Li detruis senindulge, Li gxojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontrauxuloj.

esperanto@Lamentations:2:18 @ Ilia koro krias al la Sinjoro: Ho murego de la filino de Cion, versxu larmojn kiel torento tage kaj nokte; Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.

esperanto@Lamentations:2:19 @ Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu gardoparto; Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de cxiuj stratoj.

esperanto@Lamentations:2:20 @ Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?

esperanto@Lamentations:2:21 @ Surtere sur la stratoj kusxis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, bucxis kaj ne kompatis.

esperanto@Lamentations:2:22 @ Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu savigxis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis mia malamiko.

esperanto@Lamentations:3:1 @ Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.

esperanto@Lamentations:3:23 @ Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco.

esperanto@Lamentations:3:35 @ Kiam oni forklinas la rajton de homo antaux la vizagxo de la Plejaltulo,

esperanto@Lamentations:3:36 @ Kiam oni estas maljusta kontraux homo en lia jugxa afero-CXu la Sinjoro tion ne vidas?

esperanto@Lamentations:3:39 @ Kial murmuras homo vivanta? CXiu murmuru kontraux siaj pekoj.

esperanto@Lamentations:3:42 @ Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.

esperanto@Lamentations:3:43 @ Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.

esperanto@Lamentations:3:44 @ Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la pregxo.

esperanto@Lamentations:3:45 @ Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.

esperanto@Lamentations:3:50 @ GXis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la cxielo.

esperanto@Lamentations:3:53 @ Ili pereigas mian vivon en kavo, ili jxetas sur min sxtonojn.

esperanto@Lamentations:3:54 @ Akvo levigxis kontraux mian kapon, kaj mi diris:Mi tute pereis.

esperanto@Lamentations:3:55 @ Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;

esperanto@Lamentations:3:56 @ Vi auxdis mian vocxon; ne kovru Vian orelon antaux mia vokado pri liberigo.

esperanto@Lamentations:3:57 @ Vi alproksimigxis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris:Ne timu.

esperanto@Lamentations:3:58 @ Vi, ho Sinjoro, defendis mian jugxaferon; Vi liberigis mian vivon.

esperanto@Lamentations:3:59 @ Vi vidis, ho Eternulo, la maljustajxon, kiun mi suferas; jugxu mian aferon.

esperanto@Lamentations:3:60 @ Vi vidis ilian tutan vengxon, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi.

esperanto@Lamentations:3:61 @ Vi auxdis ilian insultadon, ho Eternulo, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi,

esperanto@Lamentations:3:62 @ La parolojn de tiuj, kiuj levigxis kontraux min, kaj iliajn pensojn kontraux mi dum la tuta tago.

esperanto@Lamentations:3:63 @ Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili levigxas; mi cxiam estas ilia rekantajxo.

esperanto@Lamentations:3:65 @ Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.

esperanto@Lamentations:4:7 @ SXiaj princoj estis pli puraj ol negxo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizagxo estis pli rugxa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;

esperanto@Lamentations:4:8 @ Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

esperanto@Lamentations:4:10 @ La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj cxi tiuj farigxis ilia mangxajxo en la mizerego de la filino de mia popolo.

esperanto@Lamentations:4:13 @ Tio farigxis pro la pekoj de gxiaj profetoj, pro la malbonagoj de gxiaj pastroj, Kiuj versxadis en gxi sangon de virtuloj.

esperanto@Lamentations:4:14 @ Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tusxi iliajn vestojn.

esperanto@Lamentations:4:16 @ La vizagxo de la Eternulo ilin disjxetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejagxulojn ili ne kompatis.

esperanto@Lamentations:4:20 @ La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptigxis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.

esperanto@Lamentations:4:21 @ GXoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu logxas en la lando Uc; Ankaux al vi venos la kaliko, vi ebriigxos kaj nudigxos.

esperanto@Lamentations:4:22 @ Finigxis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.

esperanto@Lamentations:5:1 @ Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

esperanto@Lamentations:5:3 @ Ni farigxis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

esperanto@Lamentations:5:9 @ Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.

esperanto@Lamentations:5:11 @ La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.

esperanto@Lamentations:5:19 @ Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,

esperanto@Lamentations:5:20 @ Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne, Forlasis nin por longa tempo?

esperanto@Lamentations:5:21 @ Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa.

esperanto@Lamentations:5:22 @ CXar cxu Vi nin tute forpusxis? Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

esperanto@Ezekiel:1:1 @ En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj cxe la rivero Kebar, malfermigxis la cxielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.

esperanto@Ezekiel:1:2 @ En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la regxo Jehojahxin,

esperanto@Ezekiel:1:4 @ Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

esperanto@Ezekiel:1:5 @ El la mezo vidigxis bildo de kvar kreitajxoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo.

esperanto@Ezekiel:1:6 @ Kaj cxiu havis kvar vizagxojn, kaj cxiu el ili havis kvar flugilojn.

esperanto@Ezekiel:1:7 @ Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro.

esperanto@Ezekiel:1:8 @ Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj cxe iliaj kvar flankoj; cxiuj kvar havis siajn vizagxojn kaj siajn flugilojn.

esperanto@Ezekiel:1:9 @ Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux la direkto de sia vizagxo.

esperanto@Ezekiel:1:10 @ La aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo homa, kaj kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko de cxiuj kvar, kiel vizagxo bova sur la maldekstra flanko de cxiuj kvar, kaj kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar.

esperanto@Ezekiel:1:11 @ Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.

esperanto@Ezekiel:1:12 @ CXiu iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.

esperanto@Ezekiel:1:13 @ La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.

esperanto@Ezekiel:1:15 @ Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj.

esperanto@Ezekiel:1:16 @ La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia.

esperanto@Ezekiel:1:19 @ Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj.

esperanto@Ezekiel:1:20 @ Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

esperanto@Ezekiel:1:21 @ Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

esperanto@Ezekiel:1:24 @ Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis.

esperanto@Ezekiel:1:27 @ Kaj mi vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne kaj cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon cxirkaux de li.

esperanto@Ezekiel:1:28 @ Kiel la aspekto de cxielarko, kiu montrigxas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo cxirkauxe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi jxetis min vizagxaltere, kaj mi auxdis vocxon de parolanto.

esperanto@Ezekiel:2:1 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, starigxu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi.

esperanto@Ezekiel:2:3 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna tago.

esperanto@Ezekiel:2:4 @ La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:2:6 @ Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema.

esperanto@Ezekiel:2:8 @ Kaj vi, ho filo de homo, auxskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian busxon, kaj mangxu tion, kion Mi donos al vi.

esperanto@Ezekiel:2:9 @ Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en gxi estas skribrulajxo.

esperanto@Ezekiel:2:10 @ Kaj Li disvolvis gxin antaux mi, kaj gxi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur gxi estis skribitaj lamentoj, gxemoj, kaj veoj.

esperanto@Ezekiel:3:1 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, mangxu tion, kion vi trovas, mangxu cxi tiun skribrulajxon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:3:3 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, en vian ventron mangxu, kaj vian internajxon plenigu per cxi tiu skribrulajxo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi mangxis, kaj en mia busxo gxi estis dolcxa, kiel mielo.

esperanto@Ezekiel:3:5 @ CXar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;

esperanto@Ezekiel:3:6 @ ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se ecx al ili Mi sendus vin, ecx ili auxskultus vin.

esperanto@Ezekiel:3:7 @ Sed la domo de Izrael ne volos auxskulti vin, cxar ili ne volas auxskulti Min; cxar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.

esperanto@Ezekiel:3:8 @ Jen Mi faris vian vizagxon forta kontraux iliaj vizagxoj kaj vian frunton forta kontraux iliaj fruntoj.

esperanto@Ezekiel:3:9 @ Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaux ili, cxar ili estas domo malobeema.

esperanto@Ezekiel:3:10 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj auxskultu per viaj oreloj.

esperanto@Ezekiel:3:11 @ Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo-tute egale, cxu ili auxskultos aux ne auxskultos.

esperanto@Ezekiel:3:12 @ Kaj levis min la spirito, kaj mi ekauxdis malantaux mi grandan bruon:Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

esperanto@Ezekiel:3:14 @ Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.

esperanto@Ezekiel:3:17 @ Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos vorton el Mia busxo, tiam instruu ilin de Mi.

esperanto@Ezekiel:3:18 @ Kiam Mi diros al la malpiulo:Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraux lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

esperanto@Ezekiel:3:19 @ Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.

esperanto@Ezekiel:3:20 @ Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaux lin falpusxilon, kaj li mortos; cxar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

esperanto@Ezekiel:3:21 @ Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

esperanto@Ezekiel:3:22 @ Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.

esperanto@Ezekiel:3:23 @ Kaj mi levigxis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

esperanto@Ezekiel:3:24 @ Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi:Iru, ensxlosu vin en via domo.

esperanto@Ezekiel:3:25 @ Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin sxnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;

esperanto@Ezekiel:3:26 @ kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutigxos kaj ne estos admonanto por ili; cxar ili estas domo malobeema.

esperanto@Ezekiel:3:27 @ Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian busxon, kaj vi diros al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiu volas auxskulti, tiu auxskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; cxar ili estas domo malobeema.

esperanto@Ezekiel:4:1 @ Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kusxigu gxin antaux vi, kaj desegnu sur gxi urbon, nome Jerusalemon.

esperanto@Ezekiel:4:3 @ Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu gxin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizagxon kontraux gxin; gxi estu sub siegxo, kaj vi siegxu gxin. Tio estu signo por la domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:4:4 @ Kaj vi kusxigxu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur gxin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kusxos sur gxi, vi portos sur vi ilian malpiecon.

esperanto@Ezekiel:4:5 @ La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn:dum tricent nauxdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:4:6 @ Kiam vi tion plenumos, tiam denove kusxigxu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; cxiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.

esperanto@Ezekiel:4:7 @ Kaj kontraux la siegxatan Jerusalemon direktu vian vizagxon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraux gxi.

esperanto@Ezekiel:4:8 @ Kaj jen Mi metos sur vin sxnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, gxis vi finos la tagojn de via siegxado.

esperanto@Ezekiel:4:9 @ Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj sxutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kusxos sur via flanko:dum tricent nauxdek tagoj mangxu gxin.

esperanto@Ezekiel:4:10 @ Kaj vian mangxajxon, kiun vi mangxos, uzu lauxpeze, po dudek sikloj cxiutage; de tempo al tempo mangxu gxin.

esperanto@Ezekiel:4:14 @ Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian busxon.

esperanto@Ezekiel:4:15 @ Kaj Li diris al mi:Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataux ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon.

esperanto@Ezekiel:5:1 @ Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu gxin al vi, kaj pasigu gxin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:

esperanto@Ezekiel:5:3 @ Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu gxin en la randon de via vesto.

esperanto@Ezekiel:5:6 @ Sed gxi agis kontraux Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraux Miaj legxoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas cxirkaux gxi; cxar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili ne sekvis.

esperanto@Ezekiel:5:7 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, cxar Miajn legxojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis ecx laux la justeco de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi,

esperanto@Ezekiel:5:8 @ tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ankaux iros kontraux vin, kaj Mi faros inter vi jugxon antaux la okuloj de la nacioj.

esperanto@Ezekiel:5:9 @ Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:5:10 @ Tial gepatroj mangxos gefilojn inter vi, kaj gefiloj mangxos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraux vi jugxon, kaj Mi disblovos vian tutan restajxon al cxiuj ventoj.

esperanto@Ezekiel:5:11 @ Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per cxiuj viaj abomenindajxoj kaj per cxiuj viaj fiajxoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.

esperanto@Ezekiel:5:12 @ Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj cxirkauxajxoj; kaj trionon Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

esperanto@Ezekiel:5:14 @ Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, antaux la okuloj de cxiu pasanto.

esperanto@Ezekiel:5:15 @ Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.

esperanto@Ezekiel:5:16 @ Kiam Mi jxetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros cxe vi la malsaton cxiam pli granda, kaj Mi rompos cxe vi la panan apogon.

esperanto@Ezekiel:5:17 @ Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovagxajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoversxado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

esperanto@Ezekiel:6:2 @ Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;

esperanto@Ezekiel:6:3 @ kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj:Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altajxojn.

esperanto@Ezekiel:6:4 @ Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaux viaj idoloj.

esperanto@Ezekiel:6:5 @ Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaux iliaj idoloj, kaj Mi disjxetos viajn ostojn cxirkaux viaj altaroj.

esperanto@Ezekiel:6:6 @ En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.

esperanto@Ezekiel:6:7 @ Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:6:8 @ Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu savigxos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disjxetitaj en la landojn.

esperanto@Ezekiel:6:9 @ Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malcxastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:6:11 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plauxdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru:Ve pro cxiuj malbonaj abomenindajxoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto.

esperanto@Ezekiel:6:12 @ Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konservigxis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.

esperanto@Ezekiel:6:13 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kusxos inter siaj idoloj cxirkaux iliaj altaroj sur cxiu alta monteto, sur cxiuj suproj de la montoj, sub cxiu verda arbo, kaj sub cxiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al cxiuj siaj idoloj.

esperanto@Ezekiel:7:3 @ Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:7:4 @ Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:7:6 @ fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas.

esperanto@Ezekiel:7:7 @ Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.

esperanto@Ezekiel:7:8 @ Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:7:9 @ Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.

esperanto@Ezekiel:7:10 @ Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.

esperanto@Ezekiel:7:11 @ La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili.

esperanto@Ezekiel:7:13 @ CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.

esperanto@Ezekiel:7:16 @ Kaj tiuj el ili, kiuj forsavigxos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, cxiuj ili gxemos, cxiu pro siaj malbonagoj.

esperanto@Ezekiel:7:17 @ CXiuj manoj mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo.

esperanto@Ezekiel:7:18 @ Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.

esperanto@Ezekiel:7:19 @ Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.

esperanto@Ezekiel:7:22 @ Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.

esperanto@Ezekiel:7:26 @ Malfelicxo post malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la maljunuloj.

esperanto@Ezekiel:8:1 @ En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejagxuloj de Jehuda sidis antaux mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:8:2 @ Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.

esperanto@Ezekiel:8:3 @ Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la cxielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga jxaluzo.

esperanto@Ezekiel:8:4 @ Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.

esperanto@Ezekiel:8:5 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, cxe la enirejo, staras tiu statuo de jxaluzo.

esperanto@Ezekiel:8:6 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindajxojn, kiujn la domo de Izrael faras cxi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraux denove vidos grandajn abomenindajxojn.

esperanto@Ezekiel:8:7 @ Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.

esperanto@Ezekiel:8:11 @ Kaj antaux ili staras sepdek viroj el la plejagxuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de SXafan, staras meze de ili; kaj cxiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj levigxas densa nubo.

esperanto@Ezekiel:8:12 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.

esperanto@Ezekiel:8:13 @ Kaj Li diris al mi:Vi denove ankoraux vidos grandajn abomenindajxojn, kiujn ili faras.

esperanto@Ezekiel:8:14 @ Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.

esperanto@Ezekiel:8:15 @ Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraux pli grandajn abomenindajxojn ol tiuj.

esperanto@Ezekiel:8:16 @ Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen cxe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras cxirkaux dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizagxo al la oriento, kaj adorklinigxas orienten, al la suno.

esperanto@Ezekiel:8:17 @ Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? cxu ne suficxas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie? ili ankoraux plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizagxo.

esperanto@Ezekiel:9:2 @ Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj cxiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj. Ili venis, kaj starigxis apud la kupra altaro.

esperanto@Ezekiel:9:3 @ Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis de la kerubo, sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj.

esperanto@Ezekiel:9:5 @ Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.

esperanto@Ezekiel:9:6 @ Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.

esperanto@Ezekiel:9:8 @ Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi jxetis min vizagxaltere, ekkriis, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi ekstermos la tutan restajxon de Izrael, elversxante Vian koleron sur Jerusalemon?

esperanto@Ezekiel:9:9 @ Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.

esperanto@Ezekiel:9:11 @ Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj, alportis respondon, dirante:Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.

esperanto@Ezekiel:10:1 @ Kaj mi vidis:jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili.

esperanto@Ezekiel:10:2 @ Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:10:3 @ La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.

esperanto@Ezekiel:10:4 @ Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:10:6 @ Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante:Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj cxi tiu eniris kaj starigxis apud la rado,

esperanto@Ezekiel:10:9 @ Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud cxiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.

esperanto@Ezekiel:10:10 @ Kaj laux aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaux unu rado estus en la alia.

esperanto@Ezekiel:10:11 @ Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis dum la irado.

esperanto@Ezekiel:10:12 @ Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaux la radoj, estis cxirkauxe plenaj de okuloj; cxiuj kvar havis siajn radojn.

esperanto@Ezekiel:10:13 @ La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion auxdi.

esperanto@Ezekiel:10:14 @ CXiu havis kvar vizagxojn:unu vizagxo estis vizagxo de kerubo, la dua vizagxo estis vizagxo de homo, la tria estis vizagxo de leono, kaj la kvara estis vizagxo de aglo.

esperanto@Ezekiel:10:15 @ Kaj levigxis la keruboj. Tio estis tiu kreitajxo, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar.

esperanto@Ezekiel:10:16 @ Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por levigxi de la tero, tiam ankaux la radoj ne deturnigxadis de ili.

esperanto@Ezekiel:10:17 @ Kiam tiuj staris, ili ankaux staris, kaj kiam tiuj levigxis, ili ankaux levigxadis; cxar la spirito de la kreitajxoj estis en ili.

esperanto@Ezekiel:10:19 @ Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.

esperanto@Ezekiel:10:20 @ Tio estis la kreitajxo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael cxe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.

esperanto@Ezekiel:10:21 @ CXiu el ili havis kvar vizagxojn, kaj cxiu havis kvar flugilojn, kaj similajxo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj.

esperanto@Ezekiel:10:22 @ Kaj la aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel tiuj vizagxoj, kiujn mi vidis cxe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. CXiu movigxis laux la direkto de sia vizagxo.

esperanto@Ezekiel:11:1 @ Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen cxe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.

esperanto@Ezekiel:11:3 @ Ili diras:Ankoraux ne baldaux; ni konstruu domojn; gxi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.

esperanto@Ezekiel:11:5 @ Kaj mallevigxis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi:Diru:Tiele diras la Eternulo:Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.

esperanto@Ezekiel:11:6 @ Multajn vi mortigis en cxi tiu urbo, kaj gxiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.

esperanto@Ezekiel:11:7 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en gxi, estas la viando, kaj gxi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el gxi.

esperanto@Ezekiel:11:8 @ Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:11:9 @ Mi elkondukos vin el gxi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi jugxon.

esperanto@Ezekiel:11:10 @ De glavo vi falos; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:11:11 @ La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en gxi kiel viando; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin.

esperanto@Ezekiel:11:12 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies legxojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laux la maniero de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi.

esperanto@Ezekiel:11:13 @ Kiam mi eldiris mian profetajxon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi jxetis min vizagxaltere, kaj ekkriis per lauxta vocxo, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restajxo de Izrael!

esperanto@Ezekiel:11:15 @ Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la logxantoj de Jerusalem:Forigxu de la Eternulo, al ni estas donita cxi tiu lando kiel hereda posedajxo.

esperanto@Ezekiel:11:17 @ Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disjxetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael.

esperanto@Ezekiel:11:19 @ Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili koron karnan,

esperanto@Ezekiel:11:22 @ Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.

esperanto@Ezekiel:11:23 @ Kaj la majesto de la Eternulo levigxis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.

esperanto@Ezekiel:11:24 @ Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en HXaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.

esperanto@Ezekiel:12:2 @ Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema.

esperanto@Ezekiel:12:3 @ Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.

esperanto@Ezekiel:12:4 @ Kaj elportu viajn necesajxojn, kaj necesajxojn de migranto, tage antaux iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaux iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.

esperanto@Ezekiel:12:5 @ Antaux iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra gxi.

esperanto@Ezekiel:12:6 @ Antaux iliaj okuloj metu la necesajxojn sur la sxultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizagxon, por ke vi ne vidu la teron; cxar Mi faris vin antauxsigno por la domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:12:7 @ Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesajxojn mi elportis, kiel necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:12:9 @ Ho filo de homo! cxu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?

esperanto@Ezekiel:12:11 @ Diru:Mi estas via antauxsigno:kiel mi agis, tiel oni agos kun ili:en elhejmigxon, en kaptitecon ili iros.

esperanto@Ezekiel:12:12 @ Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn ajxojn sur la sxultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizagxon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.

esperanto@Ezekiel:12:13 @ Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.

esperanto@Ezekiel:12:18 @ Ho filo de homo! mangxu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun cxagreno kaj zorgoj.

esperanto@Ezekiel:12:20 @ Kaj la logxataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:12:22 @ Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?

esperanto@Ezekiel:12:25 @ CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:3 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!

esperanto@Ezekiel:13:4 @ Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael.

esperanto@Ezekiel:13:5 @ Vi ne eliras al la brecxoj, nek baras baron cxirkaux la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:6 @ Ilia vizio estas senenhava, ilia antauxdiro estas mensogo. Ili diras:La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumigxos.

esperanto@Ezekiel:13:7 @ Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antauxdiron mensogan; vi diras:Tiel parolas la Eternulo-kvankam Mi ne parolis.

esperanto@Ezekiel:13:8 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antauxdiras malverajxon, jen Mi iras kontraux vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:9 @ Kaj Mia mano estos kontraux la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antauxdiras malverajxon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:11 @ diru al tiuj, kiuj sxmiras per maltauxga mortero, ke gxi defalos; estos pluvego, kaj vi, sxtonoj de grandega hajlo, falos sur gxin, kaj forta vento gxin krevigos.

esperanto@Ezekiel:13:12 @ Kaj jen la muro falis; cxu oni ne diros al vi:Kie estas la mortero, per kiu vi sxmiris?

esperanto@Ezekiel:13:14 @ Mi detruos la muron, kiun vi sxmiris per maltauxga mortero, Mi dissxutos gxin sur la teron tiel, ke nudigxos gxia fundamento; kaj gxi disfalos, kaj vi pereos meze de gxi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:15 @ Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj sxmiris gxin per maltauxga mortero, kaj Mi diros al vi:Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj sxmiris gxin.

esperanto@Ezekiel:13:16 @ Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al gxi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:17 @ Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laux elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,

esperanto@Ezekiel:13:18 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub cxiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de cxia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.

esperanto@Ezekiel:13:19 @ Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon.

esperanto@Ezekiel:13:20 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elsxiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.

esperanto@Ezekiel:13:21 @ Kaj Mi dissxiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotajxo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:13:22 @ CXar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-

esperanto@Ezekiel:13:23 @ tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antauxdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:14:3 @ Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?

esperanto@Ezekiel:14:4 @ Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,

esperanto@Ezekiel:14:6 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de cxiuj viaj abomenindajxoj deturnu vian vizagxon.

esperanto@Ezekiel:14:7 @ CXar se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiu logxas cxe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaux sia vizagxo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;

esperanto@Ezekiel:14:8 @ Mi direktos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:14:14 @ Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:14:16 @ kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus, sed la lando farigxus dezerta.

esperanto@Ezekiel:14:18 @ kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus.

esperanto@Ezekiel:14:20 @ kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

esperanto@Ezekiel:14:22 @ tamen restos en gxi restajxo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi venigis sur gxin.

esperanto@Ezekiel:14:23 @ Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris cxion, kion Mi faris kontraux gxi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:15:2 @ Ho filo de homo! por kio tauxgas la ligno de vinberbrancxo inter cxiuj brancxoricxaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?

esperanto@Ezekiel:15:5 @ Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi?

esperanto@Ezekiel:15:6 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi agos kun la logxantoj de Jerusalem.

esperanto@Ezekiel:15:7 @ Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin.

esperanto@Ezekiel:16:3 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem:Via deveno kaj via naskigxlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas HXetidino.

esperanto@Ezekiel:16:4 @ CXe via naskigxo, kiam vi estis naskita, oni ne detrancxis vian umbilikon, oni ankaux ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindajxoj.

esperanto@Ezekiel:16:5 @ Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni eljxetis vin sur la kampon pro abomeno kontraux vi en la tago, kiam vi estis naskita.

esperanto@Ezekiel:16:6 @ Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango:Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango:Vivu.

esperanto@Ezekiel:16:7 @ Mi grandigis vin, kiel kampan kreskajxon; vi farigxis plena kaj granda, vi farigxis tute bela; viaj mamoj formigxis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita.

esperanto@Ezekiel:16:8 @ Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia.

esperanto@Ezekiel:16:9 @ Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi sxmiris vin per oleo.

esperanto@Ezekiel:16:10 @ Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko.

esperanto@Ezekiel:16:11 @ Mi ornamis vin per ornamajxoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolcxenon sur vian kolon.

esperanto@Ezekiel:16:12 @ Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon.

esperanto@Ezekiel:16:13 @ Vi ornamigxis per oro kaj argxento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditajxo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi mangxis; kaj vi farigxis tre kaj tre bela kaj atingis regxecon.

esperanto@Ezekiel:16:14 @ Kaj disvastigxis via renomo inter la nacioj pro via beleco, cxar gxi estis perfekta per la ornamajxo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:16:15 @ Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malcxasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malcxastis kun cxiu pasanto, fordonante vin al li.

esperanto@Ezekiel:16:16 @ Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltajxojn, kaj sur ili vi malcxastis, kiel neniam estis kaj neniam estos.

esperanto@Ezekiel:16:17 @ Vi prenis viajn ornamajxojn el oro kaj el argxento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malcxastis kun ili.

esperanto@Ezekiel:16:18 @ Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili.

esperanto@Ezekiel:16:19 @ Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:16:20 @ Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco?

esperanto@Ezekiel:16:21 @ Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili.

esperanto@Ezekiel:16:22 @ Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.

esperanto@Ezekiel:16:23 @ Kaj post cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo)

esperanto@Ezekiel:16:24 @ vi konstruis al vi malcxastejon, kaj faris al vi fialtajxojn sur cxiu strato.

esperanto@Ezekiel:16:25 @ En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis.

esperanto@Ezekiel:16:26 @ Vi malcxastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malcxastis, kolerigante Min.

esperanto@Ezekiel:16:27 @ Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto.

esperanto@Ezekiel:16:28 @ Kaj vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis.

esperanto@Ezekiel:16:29 @ Vi multigis viajn malcxastajxojn gxis la lando de komercado, HXaldeujo, sed ankaux tio vin ne kontentigis.

esperanto@Ezekiel:16:30 @ Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion, farojn de plej senhonta malcxastistino?

esperanto@Ezekiel:16:31 @ Kiam vi arangxis viajn malcxastejojn cxe la komenco de cxiu vojo kaj faris viajn fialtajxojn sur cxiu strato, vi estis ne kiel malcxastistino, kiu sxatas donacojn;

esperanto@Ezekiel:16:32 @ sed kiel malcxastanta virino, kiu anstataux sia edzo akceptas fremdulojn.

esperanto@Ezekiel:16:33 @ Al cxiuj malcxastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al cxiuj viaj amantoj, kaj vi subacxetas ilin, ke ili de cxiuj flankoj venu malcxasti kun vi.

esperanto@Ezekiel:16:34 @ CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

esperanto@Ezekiel:16:36 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi malsxparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili-

esperanto@Ezekiel:16:37 @ pro tio Mi kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn, kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon.

esperanto@Ezekiel:16:38 @ Kaj Mi jugxos vin laux la jugxoj kontraux adultulinoj kaj kontraux sangoversxantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoversxo kruela kaj severa.

esperanto@Ezekiel:16:39 @ Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita.

esperanto@Ezekiel:16:40 @ Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj.

esperanto@Ezekiel:16:41 @ Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.

esperanto@Ezekiel:16:42 @ Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviligxos sur vi tiel, ke Mi trankviligxos kaj ne plu koleros.

esperanto@Ezekiel:16:43 @ Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:16:44 @ Jen cxiu proverbisto diros pri vi proverbon:Kia la patrino, tia la filino.

esperanto@Ezekiel:16:45 @ Vi estas filino de via patrino, kiu malsxatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malsxatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas HXetidino, kaj via patro estas Amorido.

esperanto@Ezekiel:16:46 @ Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj.

esperanto@Ezekiel:16:47 @ Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj.

esperanto@Ezekiel:16:48 @ Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj.

esperanto@Ezekiel:16:49 @ Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis.

esperanto@Ezekiel:16:50 @ Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.

esperanto@Ezekiel:16:51 @ Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj.

esperanto@Ezekiel:16:52 @ Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.

esperanto@Ezekiel:16:53 @ Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili,

esperanto@Ezekiel:16:54 @ por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion vi faris, estante konsolo por ili.

esperanto@Ezekiel:16:55 @ Viaj fratinoj, Sodom kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj revenos al via antauxa stato.

esperanto@Ezekiel:16:56 @ CXu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via busxo en la tempo de via fiereco,

esperanto@Ezekiel:16:57 @ antaux ol elmontrigxis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, kaj de la filinoj de Filisxtujo, kiuj malestimis vin cxirkauxe?

esperanto@Ezekiel:16:58 @ Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj, diras la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:16:59 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malsxatante la jxuron kaj rompante la interligon.

esperanto@Ezekiel:16:60 @ Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan.

esperanto@Ezekiel:16:61 @ Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo.

esperanto@Ezekiel:16:62 @ Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo;

esperanto@Ezekiel:16:63 @ por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto, kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:17:6 @ Kaj gxi elkreskis kaj farigxis vasta vinberkreskajxo kun malalta trunko; gxiaj flankobrancxoj fleksigxis al gxi malsupren, kaj gxiaj radikoj estis sub gxi; kaj gxi farigxis vinbertrunko kaj elkreskigis brancxojn kaj brancxetojn.

esperanto@Ezekiel:17:7 @ Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la bedoj, kie gxi estis plantita.

esperanto@Ezekiel:17:8 @ Sur bona kampo, apud abunda akvo, gxi estis plantita, por ke gxi elkreskigu brancxojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.

esperanto@Ezekiel:17:12 @ Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;

esperanto@Ezekiel:17:15 @ Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?

esperanto@Ezekiel:17:16 @ Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu regxo, kiu faris lin regxo kaj antaux kiu li malsxatis sian jxuron kaj rompis lian interligon, cxe li, en Babel, li mortos.

esperanto@Ezekiel:17:18 @ Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.

esperanto@Ezekiel:17:19 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon.

esperanto@Ezekiel:17:21 @ Kaj cxiuj liaj forkurintoj el cxiuj liaj tacxmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al cxiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

esperanto@Ezekiel:18:2 @ Kial vi uzas cxe vi en la lando de Izrael cxi tiun proverbon kaj diras:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis?

esperanto@Ezekiel:18:3 @ Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos cxe vi tiun proverbon en Izrael.

esperanto@Ezekiel:18:5 @ Sed se iu estas virta kaj agas lauxlegxe kaj juste;

esperanto@Ezekiel:18:6 @ ne mangxas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimigxas al virino en la tempo de sxia monatajxo;

esperanto@Ezekiel:18:9 @ sekvas Miajn legxojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin gxuste:tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:18:13 @ donas kontraux procentegoj, prenas troprofiton:cxu tia povas vivi? li ne devas vivi:cxar li faras cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

esperanto@Ezekiel:18:14 @ Sed jen li naskigis filon, kiu vidas cxiujn pekojn de sia patro, kiujn cxi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:

esperanto@Ezekiel:18:17 @ de premado de malricxulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn legxojn:li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos.

esperanto@Ezekiel:18:19 @ Vi diros:Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis gxuste kaj juste, observis cxiujn Miajn legxojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.

esperanto@Ezekiel:18:20 @ Tiu animo, kiu pekas, gxi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

esperanto@Ezekiel:18:21 @ Sed se malpiulo deturnas sin de cxiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos cxiujn Miajn legxojn kaj agados gxuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.

esperanto@Ezekiel:18:22 @ CXiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.

esperanto@Ezekiel:18:23 @ CXu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

esperanto@Ezekiel:18:24 @ Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al cxiuj abomenindajxoj, kiujn faras malpiulo:cxu li tiam povas vivi? CXiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.

esperanto@Ezekiel:18:25 @ Vi diros:Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do, ho domo de Izrael:CXu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne, via konduto estas ne gxusta.

esperanto@Ezekiel:18:26 @ Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.

esperanto@Ezekiel:18:27 @ Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.

esperanto@Ezekiel:18:28 @ CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.

esperanto@Ezekiel:18:29 @ La domo de Izrael diros:Ne gxusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. CXu Mia agadmaniero estas ne gxusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne gxusta.

esperanto@Ezekiel:18:30 @ Tial Mi jugxos vin, ho domo de Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.

esperanto@Ezekiel:18:31 @ Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

esperanto@Ezekiel:18:32 @ CXar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

esperanto@Ezekiel:19:1 @ Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;

esperanto@Ezekiel:19:2 @ kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?

esperanto@Ezekiel:19:5 @ Kiam sxi vidis, ke sxia espero malaperis, sxi prenis alian el siaj idoj kaj faris gxin leonido.

esperanto@Ezekiel:19:10 @ Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskajxo, plantita apud akvo, fruktoricxa kaj brancxoricxa pro la abundo de akvo.

esperanto@Ezekiel:19:11 @ Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj brancxoj.

esperanto@Ezekiel:20:1 @ En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidigxis antaux mi.

esperanto@Ezekiel:20:3 @ Ho filo de homo, parolu al la plejagxuloj de Izrael, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:20:4 @ Se vi volas jugxi ilin, se vi volas jugxi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindajxojn de iliaj patroj,

esperanto@Ezekiel:20:5 @ kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris:Mi estas la Eternulo, via Dio-

esperanto@Ezekiel:20:7 @ Kaj Mi diris al ili:CXiu el vi forjxetu la fiajxojn, kiuj estas antaux liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo:Mi, la Eternulo, estas via Dio.

esperanto@Ezekiel:20:11 @ Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.

esperanto@Ezekiel:20:13 @ Sed la domo de Izrael ribelis kontraux Mi en la dezerto:ili ne sekvis Miajn legxojn, kaj ili malsxatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.

esperanto@Ezekiel:20:15 @ Mi levis kontraux ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj;

esperanto@Ezekiel:20:16 @ pro tio, ke ili malsxatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn legxojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; cxar ilia koro sekvis iliajn idolojn.

esperanto@Ezekiel:20:18 @ Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto:Ne sekvu la legxojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj.

esperanto@Ezekiel:20:19 @ Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn legxojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin;

esperanto@Ezekiel:20:20 @ kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.

esperanto@Ezekiel:20:21 @ Sed la infanoj malobeis Min:Miajn legxojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elversxi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.

esperanto@Ezekiel:20:23 @ Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disjxetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn

esperanto@Ezekiel:20:25 @ Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj arangxojn, per kiuj ili ne povas vivi;

esperanto@Ezekiel:20:27 @ Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraux Mi:

esperanto@Ezekiel:20:28 @ Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn.

esperanto@Ezekiel:20:29 @ Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago.

esperanto@Ezekiel:20:30 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malcxaste sekvas iliajn abomenindajxojn;

esperanto@Ezekiel:20:31 @ alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per cxiuj viaj idoloj gxis la nuna tempo; cxu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj.

esperanto@Ezekiel:20:32 @ Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras:Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al sxtonoj-tio ne efektivigxos.

esperanto@Ezekiel:20:33 @ Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elversxado de kolero Mi regxos super vi;

esperanto@Ezekiel:20:34 @ kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elversxado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disjxetitaj;

esperanto@Ezekiel:20:35 @ kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizagxon kontraux vizagxo.

esperanto@Ezekiel:20:36 @ Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:20:37 @ Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo;

esperanto@Ezekiel:20:38 @ kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraux Mi, el la lando de ilia logxado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:20:39 @ Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne auxskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj.

esperanto@Ezekiel:20:40 @ CXar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, cxiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaajxojn de viaj donoj, kun cxio, kion vi dedicxas al Mi.

esperanto@Ezekiel:20:41 @ Mi akceptos vin favore cxe la agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj.

esperanto@Ezekiel:20:42 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos gxin al viaj patroj.

esperanto@Ezekiel:20:43 @ Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj cxiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaux vi mem kontraux cxiuj malbonagoj, kiujn vi faris.

esperanto@Ezekiel:20:44 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:20:46 @ Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo.

esperanto@Ezekiel:20:47 @ Kaj diru al la suda arbaro:Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo.

esperanto@Ezekiel:20:48 @ Kaj cxiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.

esperanto@Ezekiel:21:2 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Jerusalem, prediku pri la sanktajxoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.

esperanto@Ezekiel:21:3 @ Kaj diru al la lando de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, Mi eltiros Mian glavon el gxia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.

esperanto@Ezekiel:21:4 @ CXar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraux cxiun karnon de la sudo gxia la nordo.

esperanto@Ezekiel:21:6 @ Kaj vi, ho filo de homo, gxemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolcxe gxemu antaux iliaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:21:7 @ Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:21:12 @ Kriu kaj ploru, ho filo de homo, cxar gxi iras kontraux Mian popolon, kontraux cxiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.

esperanto@Ezekiel:21:14 @ Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; cxar la glavo duobligxos, ecx triobligxos; gxi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado gxi estas, kiu penetros al ili en la cxambrojn.

esperanto@Ezekiel:21:16 @ Kolektigxu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizagxo sin tiras.

esperanto@Ezekiel:21:19 @ Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la regxo de Babel; ambaux devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la cxefa vojo, elektu urbon.

esperanto@Ezekiel:21:21 @ CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.

esperanto@Ezekiel:21:24 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en cxiuj viaj agoj-pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.

esperanto@Ezekiel:21:25 @ Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-

esperanto@Ezekiel:21:28 @ Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru:Glavo, glavo estas nudigita por bucxado, akrigita por ekstermado, ke gxi brilu;

esperanto@Ezekiel:21:29 @ pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.

esperanto@Ezekiel:21:30 @ Remetu gxin en gxian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskigxo, Mi jugxos vin.

esperanto@Ezekiel:21:31 @ Kaj Mi elversxos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.

esperanto@Ezekiel:21:32 @ Vi farigxos mangxajxo por la fajro; via sango elversxigxos en la lando; oni ne rememoros vin; cxar Mi, la Eternulo, tion diris.

esperanto@Ezekiel:22:2 @ CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?

esperanto@Ezekiel:22:4 @ Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.

esperanto@Ezekiel:22:5 @ Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.

esperanto@Ezekiel:22:6 @ Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia potenco, estis cxe vi, por versxi sangon.

esperanto@Ezekiel:22:7 @ Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.

esperanto@Ezekiel:22:8 @ Miajn sanktajxojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.

esperanto@Ezekiel:22:9 @ Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.

esperanto@Ezekiel:22:10 @ Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.

esperanto@Ezekiel:22:11 @ Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

esperanto@Ezekiel:22:12 @ Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:22:13 @ Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la versxado de sango, kiu estis meze de vi.

esperanto@Ezekiel:22:14 @ CXu via koro rezistos, kaj cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.

esperanto@Ezekiel:22:15 @ Kaj Mi disjxetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.

esperanto@Ezekiel:22:16 @ Kaj vi humiligos vin antaux la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:22:19 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi cxiuj farigxis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.

esperanto@Ezekiel:22:20 @ Kiel oni kolektas argxenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kusxigos, kaj fandos vin.

esperanto@Ezekiel:22:21 @ Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandigxos en gxi.

esperanto@Ezekiel:22:22 @ Kiel fandigxas argxento en la forno, tiel vi fandigxos en gxi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elversxis sur vin Mian koleron.

esperanto@Ezekiel:22:24 @ Ho filo de homo, diru al gxi:Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.

esperanto@Ezekiel:22:25 @ La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.

esperanto@Ezekiel:22:28 @ GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.

esperanto@Ezekiel:22:30 @ Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.

esperanto@Ezekiel:23:2 @ Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.

esperanto@Ezekiel:23:3 @ Kaj ili malcxastis en Egiptujo, en sia juneco ili malcxastis; tie premigxis ilia brusto, kaj tie palpigxis iliaj virgaj mamoj.

esperanto@Ezekiel:23:8 @ Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon.

esperanto@Ezekiel:23:9 @ Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion.

esperanto@Ezekiel:23:10 @ Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo.

esperanto@Ezekiel:23:11 @ Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia malcxastado estis ankoraux pli granda, ol la malcxastado de sxia fratino.

esperanto@Ezekiel:23:13 @ Mi vidis, ke sxi malpurigxis, kaj ke ambaux havas la saman konduton.

esperanto@Ezekiel:23:14 @ Sed cxi tiu malcxastis ankoraux pli. Kiam sxi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de HXaldeoj, kolore pentritajn,

esperanto@Ezekiel:23:16 @ tiam sxi volupte ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili senditojn en HXaldeujon.

esperanto@Ezekiel:23:20 @ Kaj sxi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de cxevaloj.

esperanto@Ezekiel:23:21 @ Kaj vi ripetis la malcxastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.

esperanto@Ezekiel:23:22 @ Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi instigos kontraux vin viajn amistojn, de kiuj via animo tedigxis, kaj Mi venigos ilin sur vin de cxirkauxe:

esperanto@Ezekiel:23:24 @ Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin laux sia maniero.

esperanto@Ezekiel:23:25 @ Kaj Mi direktos kontraux vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detrancxos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restajxo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restajxo estos ekstermita per fajro.

esperanto@Ezekiel:23:26 @ Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamajxojn.

esperanto@Ezekiel:23:27 @ Kaj Mi faros finon al via malcxastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.

esperanto@Ezekiel:23:28 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tedigxis.

esperanto@Ezekiel:23:29 @ Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malcxastajxoj.

esperanto@Ezekiel:23:30 @ Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malcxastis laux la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.

esperanto@Ezekiel:23:31 @ Vi iris laux la vojo de via fratino, tial Mi donos sxian kalikon en vian manon.

esperanto@Ezekiel:23:32 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.

esperanto@Ezekiel:23:33 @ Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.

esperanto@Ezekiel:23:34 @ Kaj vi eltrinkos gxin gxisfunde, kaj vi cxirkauxlekos gxiajn rompopecetojn, kaj vi dissxiros vian bruston; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:23:35 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forjxetis Min malantaux vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malcxastajxoj.

esperanto@Ezekiel:23:36 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! cxu vi volas jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindajxojn?

esperanto@Ezekiel:23:40 @ Ili ankaux sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamajxoj,

esperanto@Ezekiel:23:41 @ kaj sidigxis sur luksa lito, antaux kiu estis arangxita tablo, kaj sur gxin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon.

esperanto@Ezekiel:23:45 @ Sed la homoj virtaj jugxos ilin laux la jugxo kontraux adultulinoj kaj laux la jugxo kontraux sangoversxantinoj; cxar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.

esperanto@Ezekiel:23:48 @ Kaj Mi faros finon al la malcxastado en la lando, kaj tio estos averto por cxiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malcxastado.

esperanto@Ezekiel:23:49 @ Kaj oni metos vian malcxastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:24:2 @ Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de cxi tiu tago, gxuste de cxi tiu tago; la regxo de Babel atingis Jerusalemon gxuste en cxi tiu tago.

esperanto@Ezekiel:24:5 @ Prenu plej bonan sxafajxon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaux la ostoj kuirigxu en gxi.

esperanto@Ezekiel:24:6 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne elektu lote.

esperanto@Ezekiel:24:9 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo! Mi ankaux arangxos grandan brulolignaron.

esperanto@Ezekiel:24:10 @ Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke ecx la ostoj brulu.

esperanto@Ezekiel:24:13 @ En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.

esperanto@Ezekiel:24:14 @ Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laux via konduto kaj laux viaj agoj Mi jugxos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:24:16 @ Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn.

esperanto@Ezekiel:24:17 @ GXemu mallauxte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn sxuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian busxon, kaj ne mangxu panon de funebrantoj.

esperanto@Ezekiel:24:19 @ Kaj la popolo diris al mi:CXu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras?

esperanto@Ezekiel:24:21 @ Diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la gxuon de viaj okuloj, kaj la cxarmajxon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.

esperanto@Ezekiel:24:22 @ Kaj vi agos, kiel mi agis:vian busxon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne mangxos.

esperanto@Ezekiel:24:23 @ Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj sxuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumigxados pro viaj malbonagoj kaj gxemados unu al alia.

esperanto@Ezekiel:24:24 @ Kaj Jehxezkel estos por vi antauxsigno:cxion, kion li faris, vi ankaux faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:24:25 @ Kaj koncerne vin, ho filo de homo:en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la gxojon de ilia beleco, la gxuon de iliaj okuloj, la cxarmajxon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn-

esperanto@Ezekiel:24:26 @ en tiu tago venos al vi forsavigxinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj;

esperanto@Ezekiel:24:27 @ en tiu tago malfermigxos via busxo antaux la forsavigxinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antauxsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:25:2 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;

esperanto@Ezekiel:25:3 @ kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-

esperanto@Ezekiel:25:4 @ pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.

esperanto@Ezekiel:25:5 @ Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:25:6 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael-

esperanto@Ezekiel:25:7 @ pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:26:3 @ pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraux vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.

esperanto@Ezekiel:26:8 @ Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraux vi bastionojn, li sxutarangxos cxirkaux vi remparojn, kaj starigos kontraux vi siajn sxildojn;

esperanto@Ezekiel:26:9 @ kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraux viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj.

esperanto@Ezekiel:26:10 @ Pro la multo de siaj cxevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj cxaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.

esperanto@Ezekiel:26:11 @ Per la hufoj de siaj cxevaloj li dispremos cxiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li jxetos sur la teron.

esperanto@Ezekiel:26:12 @ Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercajxojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn sxtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili jxetos en la akvon.

esperanto@Ezekiel:26:13 @ Mi cxesigos la lauxtan sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos auxdata.

esperanto@Ezekiel:26:14 @ Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:26:15 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro:Vere, de la bruo de via falado, de la gxemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.

esperanto@Ezekiel:26:16 @ Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.

esperanto@Ezekiel:26:17 @ Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono!

esperanto@Ezekiel:26:18 @ Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo.

esperanto@Ezekiel:26:19 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,

esperanto@Ezekiel:26:20 @ tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.

esperanto@Ezekiel:26:21 @ Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:27:2 @ Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;

esperanto@Ezekiel:27:3 @ kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!

esperanto@Ezekiel:27:4 @ En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.

esperanto@Ezekiel:27:5 @ El cipresoj de Senir ili konstruis por vi cxiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.

esperanto@Ezekiel:27:6 @ El kverkoj de Basxan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj.

esperanto@Ezekiel:27:7 @ El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaux via standardo; blua kaj purpura sxtofo de la insuloj de Elisxa estis viaj kovrotukoj.

esperanto@Ezekiel:27:8 @ La logxantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj sxipgvidistoj.

esperanto@Ezekiel:27:9 @ La plejagxuloj de Gebal kaj gxiaj kompetentuloj estis cxe vi kalfatristoj; cxiaj sxipoj de la maro kaj iliaj sxipistoj estis cxe vi, por servi al via komercado.

esperanto@Ezekiel:27:10 @ Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis cxe vi siajn sxildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.

esperanto@Ezekiel:27:11 @ La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj cxirkauxe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn sxildojn ili pendigis cxirkauxe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.

esperanto@Ezekiel:27:12 @ Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj; argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via komercejo.

esperanto@Ezekiel:27:13 @ Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi, alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.

esperanto@Ezekiel:27:14 @ El Togarma oni alportadis al via komercejo cxevalojn, rajdocxevalojn, kaj mulojn.

esperanto@Ezekiel:27:15 @ La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.

esperanto@Ezekiel:27:16 @ Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritajxoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn sxtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.

esperanto@Ezekiel:27:17 @ Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.

esperanto@Ezekiel:27:18 @ Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon.

esperanto@Ezekiel:27:19 @ Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon.

esperanto@Ezekiel:27:20 @ Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.

esperanto@Ezekiel:27:21 @ Arabujo kaj cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn, sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj.

esperanto@Ezekiel:27:22 @ La komercistoj el SXeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.

esperanto@Ezekiel:27:23 @ HXaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el SXeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;

esperanto@Ezekiel:27:24 @ ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj.

esperanto@Ezekiel:27:25 @ SXipoj el Tarsxisx estis la cxefaj en via komercado; kaj vi farigxis tre ricxa kaj honorata sur la maro.

esperanto@Ezekiel:27:26 @ Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.

esperanto@Ezekiel:27:27 @ Viaj ricxajxoj, viaj komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.

esperanto@Ezekiel:27:28 @ De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj cxirkauxajxoj.

esperanto@Ezekiel:27:30 @ kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;

esperanto@Ezekiel:27:31 @ kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron.

esperanto@Ezekiel:27:32 @ Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?

esperanto@Ezekiel:27:33 @ Kiam viaj komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi ricxigadis la regxojn de la tero.

esperanto@Ezekiel:27:34 @ Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto.

esperanto@Ezekiel:27:35 @ CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo.

esperanto@Ezekiel:27:36 @ La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

esperanto@Ezekiel:28:2 @ Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

esperanto@Ezekiel:28:3 @ kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

esperanto@Ezekiel:28:4 @ kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon;

esperanto@Ezekiel:28:5 @ kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

esperanto@Ezekiel:28:6 @ pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

esperanto@Ezekiel:28:7 @ tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.

esperanto@Ezekiel:28:8 @ En pereon ili pusxos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj.

esperanto@Ezekiel:28:9 @ CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

esperanto@Ezekiel:28:10 @ Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:28:12 @ Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.

esperanto@Ezekiel:28:13 @ Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.

esperanto@Ezekiel:28:14 @ Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.

esperanto@Ezekiel:28:15 @ Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.

esperanto@Ezekiel:28:16 @ Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.

esperanto@Ezekiel:28:17 @ De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.

esperanto@Ezekiel:28:18 @ Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.

esperanto@Ezekiel:28:19 @ CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

esperanto@Ezekiel:28:21 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Cidon, kaj profetu pri gxi,

esperanto@Ezekiel:28:22 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon.

esperanto@Ezekiel:28:26 @ Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

esperanto@Ezekiel:29:2 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.

esperanto@Ezekiel:29:3 @ Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

esperanto@Ezekiel:29:4 @ Mi metos hokojn en vian busxon, Mi alkrocxos la fisxojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun cxiuj fisxoj de viaj riveroj, kiuj estas alkrocxitaj al via skvamaro.

esperanto@Ezekiel:29:5 @ Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

esperanto@Ezekiel:29:7 @ kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendigxis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompigxis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.

esperanto@Ezekiel:29:8 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos cxe vi la homojn kaj la brutojn.

esperanto@Ezekiel:29:10 @ Tial jen Mi iras kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol gxis Sevene, gxis la limo de Etiopujo.

esperanto@Ezekiel:29:18 @ Ho filo de homo! Nebukadnecar, regxo de Babel, sxargxis sian militistaron per granda laboro kontraux Tiro, tiel, ke cxiuj kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la laboro, kiun li faris antaux gxi.

esperanto@Ezekiel:29:21 @ En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:30:17 @ La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.

esperanto@Ezekiel:31:2 @ Ho filo de homo, diru al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo:Al kiu vi similigas vin en via grandeco?

esperanto@Ezekiel:31:5 @ Tial gxi farigxis pli alta ol cxiuj arboj de la kampo; gxi ricevis multe da brancxoj, kaj gxiaj brancxoj longigxis, cxar gxi havis multe da akvo, por disetendigxi.

esperanto@Ezekiel:31:6 @ Sur gxiaj brancxoj havis siajn nestojn cxiaj birdoj de la cxielo, sub gxiaj brancxoj naskis idojn cxiaj bestoj de la kampo, kaj sub gxia ombro logxis cxiaj grandaj popoloj.

esperanto@Ezekiel:31:7 @ Kaj gxi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj brancxoj, cxar gxiaj radikoj trovigxis apud abunda akvo.

esperanto@Ezekiel:31:8 @ La cedroj en la gxardeno de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi per sia beleco.

esperanto@Ezekiel:31:9 @ Mi faris gxin bela per la multo de gxiaj brancxoj; kaj cxiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la gxardeno de Dio, enviis gxin.

esperanto@Ezekiel:31:10 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke gxi tro altigxis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj gxia koro fierigxis pro gxia alteco -

esperanto@Ezekiel:31:14 @ por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

esperanto@Ezekiel:31:18 @ Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:32:2 @ Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.

esperanto@Ezekiel:32:3 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.

esperanto@Ezekiel:32:4 @ Kaj Mi jxetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin jxetos, kaj Mi sidigos sur vi cxiajn birdojn de la cxielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.

esperanto@Ezekiel:32:5 @ Mi disjxetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavrajxo.

esperanto@Ezekiel:32:6 @ La landon de via nagxado Mi malsekigos per via sango gxis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.

esperanto@Ezekiel:32:7 @ Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.

esperanto@Ezekiel:32:8 @ CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:32:9 @ Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.

esperanto@Ezekiel:32:10 @ Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.

esperanto@Ezekiel:32:11 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La glavo de la regxo de Babel venos sur vin.

esperanto@Ezekiel:32:12 @ Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; cxiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj gxia tuta homomulto estos ekstermita.

esperanto@Ezekiel:32:15 @ Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos cxion, kion gxi havis, kiam Mi mortigos cxiujn, kiuj logxas en gxi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:32:17 @ En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

esperanto@Ezekiel:32:19 @ CXu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kusxu kun la necirkumciditoj.

esperanto@Ezekiel:32:23 @ GXiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj gxia homomulto estas cxirkaux gxia tombo; cxiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

esperanto@Ezekiel:32:24 @ Tie estas Elam kaj gxia tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

esperanto@Ezekiel:32:25 @ Meze de mortigitoj estas donita kusxejo al gxi kun gxia tuta homomulto; cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.

esperanto@Ezekiel:32:26 @ Tie estas Mesxehx kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

esperanto@Ezekiel:32:27 @ Ili ne kusxas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en SXeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, cxar kiel fortuloj ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

esperanto@Ezekiel:32:28 @ Kaj vi ankaux estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kusxos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.

esperanto@Ezekiel:32:31 @ Ilin Faraono vidos, kaj li konsoligxos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:32:32 @ CXar Mi jxetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:33:2 @ Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili:Se Mi venigos glavon kontraux iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin cxe si kiel observanton;

esperanto@Ezekiel:33:3 @ kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;

esperanto@Ezekiel:33:5 @ li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon.

esperanto@Ezekiel:33:6 @ Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.

esperanto@Ezekiel:33:7 @ Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos el Mia busxo vorton, avertu ilin en Mia nomo.

esperanto@Ezekiel:33:8 @ Kiam Mi diros pri la malvirtulo:Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraux lia konduto:tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

esperanto@Ezekiel:33:9 @ Sed se vi avertis la malvirtulon kontraux lia konduto, ke li deturnu sin de gxi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto:tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.

esperanto@Ezekiel:33:10 @ Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael:Vi diras:Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumigxas; kiel do ni povas vivi?

esperanto@Ezekiel:33:11 @ Diru do al ili:Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael?

esperanto@Ezekiel:33:12 @ Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo:La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun gxi.

esperanto@Ezekiel:33:13 @ Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon:tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris.

esperanto@Ezekiel:33:14 @ Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte;

esperanto@Ezekiel:33:15 @ se la malvirtulo redonos la garantiajxon, repagos la rabitajxon, agados laux la legxoj de la vivo, ne farante malbonagojn:tiam li restos vivanta kaj ne mortos.

esperanto@Ezekiel:33:16 @ CXiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj:li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta.

esperanto@Ezekiel:33:17 @ Dume la filoj de via popolo diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne gxusta.

esperanto@Ezekiel:33:18 @ Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili;

esperanto@Ezekiel:33:19 @ kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta.

esperanto@Ezekiel:33:20 @ Kaj vi diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! CXiun el vi Mi jugxas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:33:21 @ En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsavigxinto el Jerusalem, kaj diris:La urbo estas disbatita.

esperanto@Ezekiel:33:22 @ Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti.

esperanto@Ezekiel:33:24 @ Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo.

esperanto@Ezekiel:33:25 @ Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi mangxas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi versxas; kaj tamen vi volas posedi la landon?

esperanto@Ezekiel:33:26 @ Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindajxon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon?

esperanto@Ezekiel:33:27 @ Diru al ili jenon:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj trovigxas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel mangxajxon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikajxoj kaj en kavernoj, mortos de pesto.

esperanto@Ezekiel:33:30 @ Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi cxe la muroj kaj cxe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene:Iru, kaj auxskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo!

esperanto@Ezekiel:33:31 @ Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidigxas antaux vi, kaj auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; cxar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj busxoj, kaj ilia koro celas nur profiton.

esperanto@Ezekiel:33:32 @ Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela vocxo kaj bone kantanta; ili auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin.

esperanto@Ezekiel:34:3 @ La grasajxon vi mangxas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan sxafon vi bucxas; sed la sxafojn vi ne pasxtas.

esperanto@Ezekiel:34:4 @ La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandagxas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne sercxas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele.

esperanto@Ezekiel:34:8 @ Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo:pro tio, ke Miaj sxafoj farigxis rabatajxo, kaj pro foresto de pasxtisto Miaj sxafoj farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj pasxistoj ne sercxis Miajn sxafojn, kaj la pasxtistoj pasxtis sin mem, sed Miajn sxafojn ili ne pasxtis -

esperanto@Ezekiel:34:17 @ Kaj pri vi, ho Miaj sxafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo, al virsxafoj kaj virkaproj.

esperanto@Ezekiel:34:18 @ CXu ne suficxas al vi, ke vi pasxtigxas sur bona pasxtejo? la restajxon sur via pasxtejo vi dispremas per viaj piedoj! CXu ne suficxas, ke vi trinkas puran akvon? la restajxon vi movmalklarigas per viaj piedoj!

esperanto@Ezekiel:34:19 @ Kaj Miaj sxafoj devas mangxi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.

esperanto@Ezekiel:34:21 @ CXar vi pusxas per la flanko kaj per la sxultro kaj frapas per viaj kornoj cxiujn malfortajn, gxis vi forpelas ilin eksteren,

esperanto@Ezekiel:34:23 @ Kaj Mi starigos super ili unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto.

esperanto@Ezekiel:34:24 @ Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.

esperanto@Ezekiel:34:27 @ Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.

esperanto@Ezekiel:34:31 @ Kaj vi, homoj, estas Miaj sxafoj, la sxafoj de Mia pasxtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:35:2 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la monto Seir, kaj profetu pri gxi;

esperanto@Ezekiel:35:3 @ kaj diru al gxi:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj faros vin absoluta dezerto.

esperanto@Ezekiel:35:4 @ Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:35:5 @ CXar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfelicxo, kiam iliaj malbonagoj finigxis:

esperanto@Ezekiel:35:6 @ tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga vengxo vin persekutos; cxar vi ne malamis sangon, tial sanga vengxo vin persekutos.

esperanto@Ezekiel:35:8 @ Mi plenigos gxiajn altajxojn de mortigitoj:sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en cxiuj viaj terfendoj kusxos falintoj, mortigitaj de glavo.

esperanto@Ezekiel:35:9 @ Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos logxataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:35:10 @ Pro tio, ke vi diris:Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo:

esperanto@Ezekiel:35:11 @ tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraux ili; kaj oni ekkonos Min cxe ili, kiam Mi jugxos vin.

esperanto@Ezekiel:35:12 @ Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.

esperanto@Ezekiel:35:13 @ Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis.

esperanto@Ezekiel:35:14 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero gxojos, Mi faros vin dezerto.

esperanto@Ezekiel:35:15 @ Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:1 @ Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!

esperanto@Ezekiel:36:2 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;

esperanto@Ezekiel:36:3 @ tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,

esperanto@Ezekiel:36:6 @ tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;

esperanto@Ezekiel:36:7 @ tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;

esperanto@Ezekiel:36:8 @ sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.

esperanto@Ezekiel:36:9 @ CXar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizagxon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;

esperanto@Ezekiel:36:10 @ kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;

esperanto@Ezekiel:36:11 @ Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multigxos kaj fruktoricxigxos; kaj Mi faros vin logxataj, kiel en via antauxa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:12 @ Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.

esperanto@Ezekiel:36:13 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke oni diras al vi:Vi formangxas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-

esperanto@Ezekiel:36:14 @ pro tio vi nun ne plu mangxos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:15 @ Kaj Mi ne plu auxdigos kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:36:17 @ Ho filo de homo! la domo de Izrael, logxante sur sia tero, malpurigis gxin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpurajxo de virino dum sxia monatajxo estis antaux Mi ilia konduto.

esperanto@Ezekiel:36:20 @ Kaj ili aligxis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:CXu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?

esperanto@Ezekiel:36:22 @ Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.

esperanto@Ezekiel:36:23 @ Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:36:24 @ Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.

esperanto@Ezekiel:36:25 @ Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.

esperanto@Ezekiel:36:26 @ Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.

esperanto@Ezekiel:36:27 @ Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

esperanto@Ezekiel:36:28 @ Kaj vi logxos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

esperanto@Ezekiel:36:29 @ Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.

esperanto@Ezekiel:36:30 @ Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktajxojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaux la nacioj honton pri malsato.

esperanto@Ezekiel:36:31 @ Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:36:32 @ Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!

esperanto@Ezekiel:36:33 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tempo, kiam Mi purigos vin de cxiuj viaj malbonagoj kaj logxatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,

esperanto@Ezekiel:36:36 @ Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos cxirkaux vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitajxon, priplantis la dezertigitajxon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

esperanto@Ezekiel:36:37 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos cxe ili la homojn kiel sxafojn.

esperanto@Ezekiel:37:3 @ Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxu revivigxos cxi tiuj ostoj? Mi respondis:Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.

esperanto@Ezekiel:37:5 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al cxi tiuj ostoj:Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi revivigxos;

esperanto@Ezekiel:37:6 @ kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos cxirkaux vi karnon, Mi kovros vin per hauxto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi revivigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:37:8 @ Kaj mi vidis:jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj hauxto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.

esperanto@Ezekiel:37:9 @ Kaj Li diris al mi:Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur cxi tiujn mortigitojn, por ke ili revivigxu.

esperanto@Ezekiel:37:10 @ Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.

esperanto@Ezekiel:37:12 @ Tial profetu, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.

esperanto@Ezekiel:37:13 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo.

esperanto@Ezekiel:37:14 @ Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi revivigxos, kaj Mi arangxos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:37:16 @ Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur gxi:De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aligxintaj al li. Poste prenu ankoraux unu lignon, kaj skribu sur gxi:De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aligxis al li.

esperanto@Ezekiel:37:17 @ Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili farigxu unu en via mano.

esperanto@Ezekiel:37:18 @ Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin:CXu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas cxe vi?

esperanto@Ezekiel:37:20 @ Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaux iliaj okuloj.

esperanto@Ezekiel:37:22 @ Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu regxo estos regxo por ili cxiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.

esperanto@Ezekiel:37:24 @ Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos.

esperanto@Ezekiel:37:25 @ Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.

esperanto@Ezekiel:38:2 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Gog, en la lando Magog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal, kaj profetu pri li;

esperanto@Ezekiel:38:3 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.

esperanto@Ezekiel:38:4 @ Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;

esperanto@Ezekiel:38:6 @ Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi.

esperanto@Ezekiel:38:7 @ Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.

esperanto@Ezekiel:38:8 @ Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.

esperanto@Ezekiel:38:9 @ Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.

esperanto@Ezekiel:38:10 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.

esperanto@Ezekiel:38:11 @ Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;

esperanto@Ezekiel:38:13 @ SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?

esperanto@Ezekiel:38:14 @ Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere?

esperanto@Ezekiel:38:15 @ Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;

esperanto@Ezekiel:38:16 @ kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog.

esperanto@Ezekiel:38:17 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.

esperanto@Ezekiel:38:18 @ En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno.

esperanto@Ezekiel:39:1 @ Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.

esperanto@Ezekiel:39:2 @ Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.

esperanto@Ezekiel:39:3 @ Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano.

esperanto@Ezekiel:39:4 @ Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al cxiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

esperanto@Ezekiel:39:5 @ Sur la kampo vi falos; cxar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:15 @ Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos cxe gxi signon, gxis la enterigantoj enterigos gxin en la Valo de la Homomulto de Gog.

esperanto@Ezekiel:39:17 @ Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon.

esperanto@Ezekiel:39:18 @ Karnon de fortuloj vi mangxos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virsxafoj, sxafidoj, kaproj, kaj bovoj, cxiuj bone grasigitaj.

esperanto@Ezekiel:39:19 @ Kaj vi mangxos grasajxon gxissate, kaj vi trinkos sangon gxisebrie de Mia bucxofero, kiun Mi bucxis por vi.

esperanto@Ezekiel:39:20 @ Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:21 @ Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj cxiuj nacioj vidos Mian jugxon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin.

esperanto@Ezekiel:39:23 @ Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kasxis Mian vizagxon antaux ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili cxiuj falis de glavo.

esperanto@Ezekiel:39:24 @ Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kasxis antaux ili Mian vizagxon.

esperanto@Ezekiel:39:29 @ Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:40:1 @ En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, gxuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.

esperanto@Ezekiel:40:2 @ En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaux konstruajxoj de urbo.

esperanto@Ezekiel:40:3 @ Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan sxnureton kaj mezurstangon, kaj li staris cxe pordego.

esperanto@Ezekiel:40:4 @ Kaj tiu viro ekparolis al mi:Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, auxskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro cxion, kion mi montros al vi; cxar vi estas venigita cxi tien, por ke mi tion montru al vi. CXion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:40:5 @ Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo cxirkauxe, kaj en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlargxo por cxiu ulno; kaj li mezuris sur tiu konstruajxo unu stangon lauxlargxe kaj unu stangon lauxalte.

esperanto@Ezekiel:40:7 @ Kaj en la flankaj cxambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da largxo, kaj inter la cxambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaux unu stangon.

esperanto@Ezekiel:40:10 @ Da flankaj cxambretoj cxe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; cxiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaux la ambauxflankaj kolonoj havis unu mezuron.

esperanto@Ezekiel:40:12 @ La spaco antaux la cxambretoj estis po unu ulno sur ambaux flankoj, kaj la cxambretoj havis po ses ulnoj sur ambaux flankoj.

esperanto@Ezekiel:40:13 @ Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu cxambreto gxis la tegmento de la dua cxambreto, dudek kvin ulnojn lauxlargxe; unu pordo estis kontraux la alia pordo.

esperanto@Ezekiel:40:15 @ Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:17 @ Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis cxambrojn kaj pavimon, faritan cxirkauxe cxe la korto; tridek cxambroj estis sur la pavimo.

esperanto@Ezekiel:40:18 @ La pavimo estis flanke de la pordegoj; lauxlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte.

esperanto@Ezekiel:40:21 @ Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri; kaj gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da largxo.

esperanto@Ezekiel:40:22 @ GXiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep sxtupoj oni levigxadis sur gxin; kaj antaux gxi estis gxia vestiblo.

esperanto@Ezekiel:40:25 @ Kaj fenestrojn kaj vestiblojn cxirkauxe gxi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la largxo dudek kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:26 @ Kaj por supreniri gxi havis sep sxtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaux ili, kaj palmornamojn gxiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.

esperanto@Ezekiel:40:29 @ Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:30 @ Kaj la portikoj cxirkauxe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:31 @ Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok sxtupoj por levigxo.

esperanto@Ezekiel:40:33 @ Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:34 @ Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

esperanto@Ezekiel:40:36 @ GXi havis cxambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.

esperanto@Ezekiel:40:37 @ Kaj gxiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

esperanto@Ezekiel:40:42 @ Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el cxirkauxhakitaj sxtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la largxon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kusxigadis la ilojn, per kiuj oni bucxadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.

esperanto@Ezekiel:40:43 @ Kaj listeloj, havantaj la largxon de unu manplato, estis cxe la muroj de la domo cxirkauxe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.

esperanto@Ezekiel:40:44 @ Ekstere de la interna pordego estis cxambroj por kantistoj, cxe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizagxa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta cxambro, estis turnita norden.

esperanto@Ezekiel:40:46 @ kaj la cxambro, kiu estas turnita per sia vizagxa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon cxe la altaro:tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimigxi al la Eternulo, por servi al Li.

esperanto@Ezekiel:40:47 @ Kaj li mezuris la korton:gxi havis la longon de cent ulnoj kaj la largxon de cent ulnoj, gxi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaux la domo.

esperanto@Ezekiel:40:48 @ Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris cxe kolono de la portiko kvin ulnojn cxe unu flanko kaj kvin ulnojn cxe la dua flanko; kaj la largxo de la pordego estis tri ulnoj cxe unu flanko kaj tri ulnoj cxe la dua flanko.

esperanto@Ezekiel:40:49 @ La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.

esperanto@Ezekiel:41:2 @ La largxo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la largxon de kvin ulnoj cxe unu flanko kaj kvin ulnoj cxe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la largxon, dudek ulnojn.

esperanto@Ezekiel:41:5 @ Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:6 @ Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limigxis per la muro, kiu estis cxe la domo por la galerioj cxirkauxe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.

esperanto@Ezekiel:41:7 @ Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke, kaj supre la domo estis pli largxa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.

esperanto@Ezekiel:41:8 @ Kaj mi vidis cxe la domo cxirkauxe altajxon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la largxon de tuta stango de ses ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:9 @ La largxo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.

esperanto@Ezekiel:41:11 @ Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la largxo de la libera loko estis kvin ulnoj cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:41:12 @ La konstruajxo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la largxon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruajxo havis la largxon de kvin ulnoj cxiuflanke, kaj gxia longo estis nauxdek ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:13 @ Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruajxo kaj gxiaj muroj havis ankaux la longon de cent ulnoj.

esperanto@Ezekiel:41:14 @ Kaj la largxo de la antauxa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaux cent ulnojn.

esperanto@Ezekiel:41:18 @ Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj cxiu kerubo havis du vizagxojn.

esperanto@Ezekiel:41:19 @ Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:41:21 @ La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria.

esperanto@Ezekiel:41:22 @ La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; gxiaj anguloj kaj cxiuj gxiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi:CXi tio estas la tablo, kiu staras antaux la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:41:24 @ CXiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaux estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua.

esperanto@Ezekiel:41:25 @ Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, trovigxis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaux la portiko ekstere estis ligna podio.

esperanto@Ezekiel:42:2 @ GXia longo gxis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la largxo kvindek ulnoj.

esperanto@Ezekiel:42:3 @ Kontraux la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraux la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietagxe.

esperanto@Ezekiel:42:6 @ CXar ili estis trietagxaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.

esperanto@Ezekiel:42:7 @ Kaj la muro ekster la oficaj cxambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaux la cxambroj la longon de kvindek ulnoj.

esperanto@Ezekiel:42:8 @ CXar la longo de la cxambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaux la templo estis cent ulnoj.

esperanto@Ezekiel:42:16 @ Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:42:17 @ Li mezuris la nordan flankon, ankaux kvincent mezurajn stangojn cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:42:18 @ La sudan flankon li mezuris, ankaux kvincent mezurajn stangojn.

esperanto@Ezekiel:42:19 @ Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaux mezuris kvincent mezurajn stangojn.

esperanto@Ezekiel:42:20 @ De kvar flankoj li mezuris; la muro cxirkauxe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da largxo, por apartigi la sanktajxon de la nesanktajxo.

esperanto@Ezekiel:43:3 @ Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

esperanto@Ezekiel:43:5 @ Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

esperanto@Ezekiel:43:6 @ Kaj mi auxdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.

esperanto@Ezekiel:43:10 @ Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael cxi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al gxia arangxo.

esperanto@Ezekiel:43:15 @ Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj.

esperanto@Ezekiel:43:19 @ Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimigxos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.

esperanto@Ezekiel:43:20 @ Kaj prenu iom el gxia sango, kaj sxprucigu sur gxiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo kaj sur la listelon cxirkauxe; kaj per tio vi gxin purigos kaj pekliberigos.

esperanto@Ezekiel:43:21 @ Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu gxin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.

esperanto@Ezekiel:43:22 @ Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.

esperanto@Ezekiel:43:23 @ Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virsxafon el la sxafoj;

esperanto@Ezekiel:43:25 @ Dum sep tagoj alportu cxiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virsxafo el la sxafoj, sendifektajn.

esperanto@Ezekiel:43:27 @ Kiam finigxos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:44:4 @ Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi jxetis min vizagxaltere.

esperanto@Ezekiel:44:5 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj auxskultu per viaj oreloj cxion, kion Mi diras al vi pri cxiuj legxoj de la domo de la Eternulo kaj pri cxiuj gxiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj cxiujn elirojn el la sanktejo.

esperanto@Ezekiel:44:6 @ Kaj diru al la malobeema domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxaj estu por vi cxiuj viaj abomenindajxoj, ho domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:44:7 @ Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasajxon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per cxiuj viaj abomenindajxoj.

esperanto@Ezekiel:44:8 @ Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo.

esperanto@Ezekiel:44:10 @ Sed la Levidoj, kiuj malproksimigxis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.

esperanto@Ezekiel:44:11 @ Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon cxe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili bucxados por la popolo la bruloferon kaj bucxoferon, kaj ili staros antaux la homoj, por servi ilin.

esperanto@Ezekiel:44:12 @ Pro tio, ke ili servis ilin antaux iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj.

esperanto@Ezekiel:44:14 @ Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por cxiuj laboroj en gxi, kaj por cxio, kio estas farata en gxi.

esperanto@Ezekiel:44:15 @ Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimigxadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaux Mi, por alporti al Mi grasajxon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:44:16 @ Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimigxadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaux Mi la servan oficon.

esperanto@Ezekiel:44:18 @ Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en sxvito.

esperanto@Ezekiel:44:19 @ Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj cxambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj.

esperanto@Ezekiel:44:21 @ Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.

esperanto@Ezekiel:44:22 @ Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu.

esperanto@Ezekiel:44:27 @ Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:44:30 @ Kaj la unuaajxo el cxio unuenaskita, kaj cxiaj oferdonoj el cxiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaajxon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.

esperanto@Ezekiel:45:1 @ Kiam vi lote dividos la teron en heredajxojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la largxon de dek mil; tiu loko estu sankta en cxiuj siaj limoj cxirkauxe.

esperanto@Ezekiel:45:2 @ El gxi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj cxiuflanke, kaj kvindek ulnoj cxirkauxe kiel libera placo por gxi.

esperanto@Ezekiel:45:3 @ Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktajxo.

esperanto@Ezekiel:45:4 @ La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimigxas al la Eternulo, por servi al Li; gxi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.

esperanto@Ezekiel:45:5 @ Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da largxo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek cxambroj estu tie ilia posedajxo.

esperanto@Ezekiel:45:6 @ Kaj kiel posedajxon de la urbo apartigu kvin mil da largxo kaj dudek kvin mil da longo kontraux la sankta terpeco:gxi apartenu al la tuta domo de Izrael.

esperanto@Ezekiel:45:9 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, cxesigu vian persekutadon kontraux Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:45:10 @ GXusta pesilo, gxusta sxutmezurilo, kaj gxusta versxmezurilo estu cxe vi.

esperanto@Ezekiel:45:11 @ La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de hxomero kaj la efo ankaux dekonon de hxomero:laux la hxomero oni fiksu ilian amplekson.

esperanto@Ezekiel:45:12 @ La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min’o.

esperanto@Ezekiel:45:13 @ Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi:sesono de efo el hxomero da tritiko, kaj sesono de efo el hxomero da hordeo.

esperanto@Ezekiel:45:18 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.

esperanto@Ezekiel:45:21 @ En la dek-kvara tago de la unua monato estu cxe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas mangxi macojn.

esperanto@Ezekiel:45:23 @ Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virsxafoj sendifektaj cxiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon cxiutage.

esperanto@Ezekiel:45:24 @ Kaj da farunofero li alportos po unu efo por cxiu bovo, kaj po unu efo por cxiu virsxafo, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:45:25 @ En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj:tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.

esperanto@Ezekiel:46:4 @ La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos:ses sendifektaj sxafidoj kaj unu sendifekta virsxafo;

esperanto@Ezekiel:46:5 @ kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:6 @ En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses sxafidoj kaj sendifekta virsxafo;

esperanto@Ezekiel:46:7 @ kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:11 @ En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

esperanto@Ezekiel:46:19 @ Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj cxambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon cxe la rando okcidente.

esperanto@Ezekiel:46:21 @ Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en cxiu angulo de la korto trovigxas ankoraux korto.

esperanto@Ezekiel:46:22 @ En la kvar anguloj de la korto trovigxis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la largxon de tridek; la saman mezuron havis cxiuj kvar kortetoj.

esperanto@Ezekiel:46:24 @ Kaj li diris al mi:Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.

esperanto@Ezekiel:47:1 @ Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.

esperanto@Ezekiel:47:3 @ Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezursxnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la maleoloj.

esperanto@Ezekiel:47:5 @ Kiam li mezuris ankoraux mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; cxar la akvo estis tro alta, oni devis gxin transnagxi, sed transiri la torenton oni ne povis.

esperanto@Ezekiel:47:6 @ Kaj li diris al mi:CXu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.

esperanto@Ezekiel:47:7 @ Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj.

esperanto@Ezekiel:47:8 @ Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo.

esperanto@Ezekiel:47:9 @ Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento.

esperanto@Ezekiel:47:13 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas la limoj, laux kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael:al Jozef duoblan parton.

esperanto@Ezekiel:47:14 @ Kaj dividu gxin al cxiuj egale; cxar per levo de la mano Mi promesis doni gxin al viaj patroj, tial cxi tiu tero farigxos via hereda posedajxo.

esperanto@Ezekiel:47:16 @ tra HXamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de HXamat, gxis HXacer-Tihxon, kiu trovigxas cxe la limo de HXavran.

esperanto@Ezekiel:47:21 @ Kaj dividu inter vi cxi tiun landon laux la triboj de Izrael.

esperanto@Ezekiel:47:22 @ Kaj dividu gxin lote al vi, kaj ankaux al la fremduloj, kiuj logxas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indigxenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedajxon inter la triboj de Izrael.

esperanto@Ezekiel:48:8 @ Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando gxis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la largxon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando gxis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.

esperanto@Ezekiel:48:9 @ La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil.

esperanto@Ezekiel:48:10 @ Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la largxon de dek mil, orienten la largxon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en gxia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:48:11 @ GXi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.

esperanto@Ezekiel:48:12 @ Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktajxo, apud la limo de la Levidoj.

esperanto@Ezekiel:48:13 @ Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da largxo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la largxo estos dek mil.

esperanto@Ezekiel:48:15 @ La ceteraj kvin mil da largxo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenajxo de la urbo, kiel logxatejo kaj antauxurbo; kaj la urbo estos en la mezo.

esperanto@Ezekiel:48:16 @ Jen estas gxiaj dimensioj:la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.

esperanto@Ezekiel:48:17 @ La antauxurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.

esperanto@Ezekiel:48:18 @ Koncerne la ceteran parton de la longo kontraux la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu trovigxas kontraux la sankta terpeco, gxiaj produktajxoj devas servi kiel mangxajxo por la laboristoj de la urbo.

esperanto@Ezekiel:48:20 @ La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraux dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedajxon de la urbo.

esperanto@Ezekiel:48:21 @ Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedajxo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraux tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.

esperanto@Ezekiel:48:22 @ Kio trovigxas inter la apartenajxo de la Levidoj kaj la apartenajxo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.

esperanto@Ezekiel:48:29 @ Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedajxon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:48:30 @ Kaj jen estas la randoj de la urbo:sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;

esperanto@Ezekiel:48:31 @ kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laux la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde:unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.

esperanto@Ezekiel:48:32 @ Ankaux sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Daniel.

esperanto@Ezekiel:48:33 @ Ankaux sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isahxar, unu Pordego de Zebulun.

esperanto@Ezekiel:48:34 @ Ankaux sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn gxi havas tri:unu Pordego de Gad, unu Pordego de Asxer, unu Pordego de Naftali.

esperanto@Daniel:1:4 @ knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean.

esperanto@Daniel:1:5 @ Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:8 @ Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.

esperanto@Daniel:1:10 @ Kaj la korteganestro diris al Daniel:Mi timas mian sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas mangxi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizagxoj estas malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:12 @ Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;

esperanto@Daniel:1:13 @ poste montrigxu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon de la regxo; kaj poste agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi vidos.

esperanto@Daniel:1:16 @ Tial la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.

esperanto@Daniel:1:17 @ Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.

esperanto@Daniel:1:19 @ La regxo parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu egala al Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaux la regxo.

esperanto@Daniel:1:20 @ Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.

esperanto@Daniel:2:1 @ En la dua jaro de la regxado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar songxoj; kaj konfuzigxis lia spirito, kaj li ne povis dormi.

esperanto@Daniel:2:3 @ Kaj la regxo diris al ili:Mi havis songxon, kaj mia spirito maltrankviligxis, dezirante scii, kio estis tiu songxo.

esperanto@Daniel:2:4 @ La HXaldeoj respondis al la regxo en la lingvo Siria:Ho regxo, vivu eterne! diru la songxon al viaj servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:5 @ Sed la regxo respondis kaj diris al la HXaldeoj:La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la songxon kaj gxian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj.

esperanto@Daniel:2:6 @ Sed se vi rakontos al mi la songxon kaj gxian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la songxon kaj gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:8 @ La regxo diris:Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, cxar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.

esperanto@Daniel:2:9 @ Se vi ne diros al mi la songxon, tio montros, ke vi havas unu intencon:vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentauxgan respondon, gxis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la songxon, tiam mi konvinkigxos, ke vi povas klarigi al mi ankaux gxian signifon.

esperanto@Daniel:2:11 @ la afero, kiun la regxo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la regxo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj.

esperanto@Daniel:2:19 @ Kaj tiam la kasxitajxo malkasxigxis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la cxielo.

esperanto@Daniel:2:23 @ Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri kio ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la regxo.

esperanto@Daniel:2:25 @ Tiam Arjohx tuj enkondukis Danielon al la regxo, kaj diris al cxi tiu tiele:Inter la translogxigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la regxo klarigon.

esperanto@Daniel:2:26 @ Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltsxacar:CXu vi povas sciigi al mi la songxon, kiun mi vidis, kaj gxian signifon?

esperanto@Daniel:2:28 @ sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

esperanto@Daniel:2:29 @ vi, ho regxo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkasxanto de kasxitajxoj montris al vi, kio estos.

esperanto@Daniel:2:30 @ Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne pro tio, ke mi kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por tio, ke la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.

esperanto@Daniel:2:31 @ Vi, ho regxo, havis vizion:jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo gxi staris antaux vi, kaj gxia aspekto estis terura.

esperanto@Daniel:2:34 @ Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.

esperanto@Daniel:2:37 @ Vi, ho regxo, estas regxo super regxoj, al kiu Dio de la cxielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;

esperanto@Daniel:2:38 @ kaj cxie, kie ajn logxas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo, kaj faris vin reganto super ili cxiuj. Vi estas la ora kapo.

esperanto@Daniel:2:39 @ Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraux tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.

esperanto@Daniel:2:41 @ Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero-tio estos regno de miksita konsisto, kaj gxi enhavos parte la malmolecon de fero, cxar vi vidis feron miksitan kun potargilo.

esperanto@Daniel:2:43 @ Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandigxos inter si, kiel fero ne kunfandigxas kun argilo.

esperanto@Daniel:2:45 @ Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.

esperanto@Daniel:2:46 @ Tiam la regxo Nebukadnecar jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn.

esperanto@Daniel:2:47 @ La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.

esperanto@Daniel:3:1 @ La regxo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la largxon de ses ulnoj; kaj li starigis gxin en la valo Dura en la lando Babela.

esperanto@Daniel:3:4 @ Kaj heroldo lauxte proklamis:Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:

esperanto@Daniel:3:5 @ kiam vi auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorklinigxu al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:3:9 @ Ili ekparolis, kaj diris al la regxo Nebukadnecar:Ho regxo, vivu eterne!

esperanto@Daniel:3:10 @ Vi, ho regxo, ordonis, ke cxiu homo, kiu auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorklinigxu al la ora statuo;

esperanto@Daniel:3:12 @ Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho regxo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun vi starigis.

esperanto@Daniel:3:13 @ Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la regxo.

esperanto@Daniel:3:14 @ Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili:CXu intence vi, ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun mi starigis?

esperanto@Daniel:3:15 @ De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

esperanto@Daniel:3:16 @ SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.

esperanto@Daniel:3:17 @ Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo.

esperanto@Daniel:3:18 @ Kaj se Li ecx tion ne faros, vi tamen sciu, ho regxo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorklinigxos.

esperanto@Daniel:3:19 @ Tiam Nebukadnecar plenigxis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizagxo sxangxigxis pro kolero kontraux SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.

esperanto@Daniel:3:21 @ Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:23 @ Kaj tiuj tri viroj, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

esperanto@Daniel:3:24 @ Tiam la regxo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li levigxis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj:CXu ne tri virojn ni jxetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la regxo:Tiel estas, ho regxo.

esperanto@Daniel:3:25 @ Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj.

esperanto@Daniel:3:27 @ Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

esperanto@Daniel:3:28 @ Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.

esperanto@Daniel:3:29 @ Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.

esperanto@Daniel:4:1 @ La regxo Nebukadnecar al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero:Kresku via bonstato!

esperanto@Daniel:4:4 @ Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.

esperanto@Daniel:4:5 @ Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.

esperanto@Daniel:4:7 @ Tiam venis la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la songxon, sed ili ne povis klarigi al mi gxian signifon.

esperanto@Daniel:4:9 @ Ho Beltsxacar, cxefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kasxitajxo vin embarasas:klarigu al mi la vizion de mia songxo kaj gxian signifon.

esperanto@Daniel:4:10 @ La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena:mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;

esperanto@Daniel:4:11 @ tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis la randoj de la tuta tero;

esperanto@Daniel:4:12 @ gxia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur gxi, kaj sur gxi trovigxas mangxajxo por cxiuj; en la ombro sub gxi kasxas sin bestoj de la kampo, kaj sur gxiaj brancxoj sidas birdoj de la cxielo, kaj cxiu karno nutras sin de gxi.

esperanto@Daniel:4:13 @ Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la cxielo,

esperanto@Daniel:4:17 @ Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.

esperanto@Daniel:4:18 @ Tian songxon vidis mi, regxo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltsxacar, diru gxian signifon; cxar neniu el la sagxuloj en mia regno povas klarigi gxian signifon, sed vi povas, cxar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.

esperanto@Daniel:4:19 @ Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar, en la dauxro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malgxojigis. La regxo ekparolis, kaj diris:Ho Beltsxacar, ne embarasu vin la songxo kaj gxia signifo. Beltsxacar respondis kaj diris:Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu songxo, kaj por viaj malamantoj estu gxia signifo.

esperanto@Daniel:4:20 @ La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la cxielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,

esperanto@Daniel:4:22 @ tio estas vi, ho regxo altigxinta; via grandeco kreskis kaj atingis gxis la cxielo, kaj via potenco gxis la randoj de la tero.

esperanto@Daniel:4:23 @ Kaj ke la regxo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris:Dehaku la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj-

esperanto@Daniel:4:25 @ Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:4:26 @ Kaj ke estas ordonite restigi la cxefan radikon de la arbo-tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la cxielo.

esperanto@Daniel:4:27 @ Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon:liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos longedauxra.

esperanto@Daniel:4:28 @ CXio cxi tio efektivigxis sur la regxo Nebukadnecar.

esperanto@Daniel:4:31 @ Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi;

esperanto@Daniel:4:32 @ kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:4:34 @ Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.

esperanto@Daniel:4:35 @ CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

esperanto@Daniel:4:36 @ En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto farigxis ankoraux pli granda.

esperanto@Daniel:5:2 @ Farigxinte ebria, Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

esperanto@Daniel:5:3 @ Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

esperanto@Daniel:5:4 @ Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj argxentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn.

esperanto@Daniel:5:5 @ En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraux la kandelabro sur la kalkita muro de la regxa salono; kaj la regxo vidis la manon, kiu skribis.

esperanto@Daniel:5:6 @ Tiam sxangxigxis la vizagxaspekto de la regxo, liaj pensoj konfuzigxis, la ligiloj de liaj lumboj malstrecxigxis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapigxadis.

esperanto@Daniel:5:8 @ Tiam venis cxiuj sagxuloj de la regxo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la regxo gxian signifon.

esperanto@Daniel:5:9 @ La regxo Belsxacar forte maltrankviligxis, kaj lia vizagxaspekto sxangxigxis, kaj antaux liaj eminentuloj konfuzigxis.

esperanto@Daniel:5:10 @ CXe tiu okazintajxo, kiu farigxis al la regxo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la regxino. La regxino ekparolis, kaj diris:Ho regxo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne sxangxigxu via vizagxaspekto.

esperanto@Daniel:5:11 @ En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj sagxon, similan al la sagxo de la dioj; kaj la regxo Nebukadnecar, via patro, la regxo mem, via patro, faris lin cxefo de la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj;

esperanto@Daniel:5:12 @ cxar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi songxojn, komentarii sentencojn, kaj malkasxi kasxitajxojn. Tio estas Daniel, al kiu la regxo donis la nomon Beltsxacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.

esperanto@Daniel:5:13 @ Tiam oni alkondukis Danielon antaux la regxon; kaj la regxo ekparolis, kaj diris al Daniel:CXu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la regxo, venigis el Judujo?

esperanto@Daniel:5:14 @ Mi auxdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara sagxo trovigxas en vi.

esperanto@Daniel:5:15 @ Nun estis alkondukitaj al mi la sagxuloj kaj magiistoj, por tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de cxi tiuj vortoj.

esperanto@Daniel:5:16 @ Sed mi auxdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkasxi kasxitajxon. Tial, se vi povas tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.

esperanto@Daniel:5:17 @ Tiam Daniel respondis kaj diris al la regxo:Viaj donacoj restu cxe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la regxo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.

esperanto@Daniel:5:18 @ Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.

esperanto@Daniel:5:19 @ Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.

esperanto@Daniel:5:21 @ kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

esperanto@Daniel:5:22 @ Vi, lia filo, ho Belsxacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis cxion tion;

esperanto@Daniel:5:23 @ sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.

esperanto@Daniel:5:26 @ Jen estas la signifo de la vortoj:MENE:Dio kalkulis la tempon de via regxado kaj metis al gxi finon;

esperanto@Daniel:5:27 @ TEKEL:vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;

esperanto@Daniel:5:28 @ PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.

esperanto@Daniel:5:31 @ Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la agxon de sesdek du jaroj.

esperanto@Daniel:6:3 @ Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.

esperanto@Daniel:6:4 @ Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.

esperanto@Daniel:6:5 @ Tiam tiuj homoj diris:Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraux li en la legxoj de lia Dio.

esperanto@Daniel:6:6 @ Kaj tiuj cxefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel:Ho regxo Dario, vivu eterne!

esperanto@Daniel:6:7 @ CXiuj cxefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi regxan dekreton kaj severe ordoni, ke cxiun, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo anstataux de vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj.

esperanto@Daniel:6:11 @ Tiam tiuj homoj cxirkauxis Danielon, kaj trovis lin pregxanta kaj petanta favorkorecon antaux sia Dio.

esperanto@Daniel:6:12 @ Kaj ili iris, kaj diris al la regxo koncerne la regxan dekreton:CXu vi ne ordonis per dekreto, ke cxiun homon, kiu en la dauxro de tridek tagoj petos ion de ia dio aux homo krom vi, ho regxo, oni jxetu en kavon de leonoj? La regxo respondis kaj diris:Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla legxo de Medujo kaj Persujo.

esperanto@Daniel:6:13 @ Tiam ili respondis kaj diris al la regxo:Jen Daniel, kiu estas el la translogxigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho regxo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn cxiutage li pregxas siajn pregxojn.

esperanto@Daniel:6:14 @ Auxdinte tion, la regxo forte afliktigxis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis gxis la subiro de la suno, por liberigi lin.

esperanto@Daniel:6:16 @ Tiam la regxo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj jxetis lin en kavon de leonoj. Sed la regxo diris al Daniel:Via Dio, al kiu vi sencxese servas, savu vin!

esperanto@Daniel:6:18 @ Poste la regxo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, ecx ne permesis alporti al li mangxajxon; kaj ankaux dormi li ne povis.

esperanto@Daniel:6:19 @ Matene la regxo levigxis cxe la tagigxo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj.

esperanto@Daniel:6:20 @ Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malgxoja vocxo Danielon; kaj ekparolinte, la regxo diris al Daniel:Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! cxu via Dio, al kiu vi sencxese servas, povis savi vin de la leonoj?

esperanto@Daniel:6:21 @ Tiam Daniel respondis al la regxo:Ho regxo, vivu eterne!

esperanto@Daniel:6:22 @ Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.

esperanto@Daniel:6:23 @ Tiam la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.

esperanto@Daniel:6:24 @ Kaj la regxo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj jxeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaux iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraux antaux ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis cxiujn iliajn ostojn.

esperanto@Daniel:6:25 @ Post tio la regxo Dario skribis al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero:Kresku via bonfarto!

esperanto@Daniel:6:26 @ Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.

esperanto@Daniel:6:27 @ Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la cxielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraux leonoj.

esperanto@Daniel:6:28 @ Kaj Daniel havis sukceson dum la regxado de Dario, kaj dum la regxado de Ciro, la Perso.

esperanto@Daniel:7:1 @ En la unua jaro de Belsxacar, regxo de Babel, Daniel havis songxon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun songxon, prezentinte la esencon de la afero.

esperanto@Daniel:7:2 @ Daniel komencis sian rakonton, dirante:Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la cxielo batalas inter si sur granda maro.

esperanto@Daniel:7:4 @ La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al gxi.

esperanto@Daniel:7:5 @ Jen ankaux dua besto, simila al urso, staris cxe gxia flanko, kaj tri kojnodentojn gxi havis en sia busxo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al gxi:Levigxu, kaj mangxu multe da karno.

esperanto@Daniel:7:6 @ Poste mi vidis ankoraux unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso gxi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al gxi.

esperanto@Daniel:7:7 @ Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj bestoj kaj havis dek kornojn.

esperanto@Daniel:7:9 @ Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro.

esperanto@Daniel:7:10 @ Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.

esperanto@Daniel:7:11 @ Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.

esperanto@Daniel:7:12 @ Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo.

esperanto@Daniel:7:13 @ Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la cxielo iris kvazaux filo de homo, venis al la Antauxtempulo, kaj estis alkondukita al Li.

esperanto@Daniel:7:15 @ CXe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.

esperanto@Daniel:7:19 @ Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj;

esperanto@Daniel:7:20 @ kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.

esperanto@Daniel:7:21 @ Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,

esperanto@Daniel:7:28 @ CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.

esperanto@Daniel:8:1 @ En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.

esperanto@Daniel:8:2 @ Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo SXusxan, kiu trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas cxe la rivero Ulaj.

esperanto@Daniel:8:3 @ Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen unu virsxafo staras cxe la rivero; gxi havas du kornojn, kaj ambaux kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.

esperanto@Daniel:8:4 @ Mi vidis, ke tiu virsxafo kornopusxas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontrauxstari al gxi, kaj neniu povas savi kontraux gxia forto; kaj gxi faras cxion, kion gxi volas, kaj gxi estas granda.

esperanto@Daniel:8:5 @ Dum mi atente gxin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj gxi ne tusxas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.

esperanto@Daniel:8:6 @ Kaj gxi iris al tiu kornohava virsxafo, kiun mi vidis starantan cxe la rivero, kaj jxetis sin sur gxin kun furioza forto;

esperanto@Daniel:8:7 @ kaj mi vidis, ke, alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi, frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto.

esperanto@Daniel:8:8 @ Tiam la virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta, rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la cxielo.

esperanto@Daniel:8:11 @ Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.

esperanto@Daniel:8:15 @ Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro.

esperanto@Daniel:8:16 @ Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.

esperanto@Daniel:8:17 @ Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizagxaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.

esperanto@Daniel:8:19 @ Kaj li diris:Jen mi sciigas al vi, kio estos cxe la fino de la kolero; cxar tio koncernas la finan tempon.

esperanto@Daniel:8:20 @ La virsxafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la regxoj de Medujo kaj Persujo;

esperanto@Daniel:8:21 @ kaj la vila virkapro estas la regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la unua regxo;

esperanto@Daniel:8:25 @ Kaj pro lia sagxeco liaj ruzajxoj sukcesos en lia mano, kaj li fierigxos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li levigxos kontraux la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.

esperanto@Daniel:8:26 @ La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, cxar gxi rilatas tempon malproksiman.

esperanto@Daniel:8:27 @ Kaj mi, Daniel, senfortigxis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi levigxis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la regxo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.

esperanto@Daniel:9:3 @ Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.

esperanto@Daniel:9:4 @ Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

esperanto@Daniel:9:5 @ Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;

esperanto@Daniel:9:6 @ ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.

esperanto@Daniel:9:7 @ Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.

esperanto@Daniel:9:8 @ Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

esperanto@Daniel:9:11 @ La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.

esperanto@Daniel:9:13 @ Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.

esperanto@Daniel:9:14 @ Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

esperanto@Daniel:9:15 @ Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.

esperanto@Daniel:9:16 @ Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

esperanto@Daniel:9:17 @ Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.

esperanto@Daniel:9:18 @ Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

esperanto@Daniel:9:19 @ Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

esperanto@Daniel:9:21 @ dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

esperanto@Daniel:9:22 @ kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.

esperanto@Daniel:9:23 @ CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

esperanto@Daniel:9:24 @ Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.

esperanto@Daniel:10:1 @ En la tria jaro de Ciro, regxo de Persujo, vorto estis malkasxita al Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.

esperanto@Daniel:10:3 @ Bongustan mangxajxon mi ne mangxis, viando kaj vino ne venis en mian busxon, kaj per oleo mi min ne sxmiris, gxis la fino de la tri semajnoj.

esperanto@Daniel:10:5 @ Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis:jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.

esperanto@Daniel:10:6 @ Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj.

esperanto@Daniel:10:7 @ Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kasxi.

esperanto@Daniel:10:8 @ Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizagxaspekto sxangxigxis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.

esperanto@Daniel:10:9 @ Kaj mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizagxaltere.

esperanto@Daniel:10:10 @ Sed jen mano ektusxis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.

esperanto@Daniel:10:11 @ Kaj li diris al mi:Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj starigxu sur via loko, cxar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.

esperanto@Daniel:10:12 @ Li diris al mi:Ne timu, Daniel, cxar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaux via Dio, viaj vortoj estis auxditaj; kaj mi venis laux via peto.

esperanto@Daniel:10:14 @ Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon estontan.

esperanto@Daniel:10:15 @ Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizagxon al la tero kaj silentis.

esperanto@Daniel:10:16 @ Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn.

esperanto@Daniel:10:19 @ Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuragxigxis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min refortigis.

esperanto@Daniel:10:20 @ Tiam li diris:CXu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraux la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.

esperanto@Daniel:10:21 @ Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraux tiuj, krom Mihxael, via protektanto.

esperanto@Daniel:11:2 @ Kaj nun mi sciigos al vi la veron:jen ankoraux tri regxoj estos en Persujo; la kvara superos cxiujn per sia ricxeco; kaj kiam li farigxos forta per sia ricxeco, li ekscitos cxiujn kontraux la regnon Grekan.

esperanto@Daniel:11:4 @ Sed dum lia starado lia regno disrompigxos kaj dividigxos laux la kvar ventoj de la cxielo, kaj gxi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos dissxirita kaj transiros al homoj fremdaj.

esperanto@Daniel:11:14 @ En tiu tempo multaj starigxos kontraux la suda regxo, kaj malkvietaj filoj de via popolo levigxos, por ke plenumigxu la profetajxo, sed ili falos.

esperanto@Daniel:11:17 @ Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj gxi ne povos kontrauxstari; sed gxi ankaux ne farigxos lia.

esperanto@Daniel:11:18 @ Kaj li direktos sian vizagxon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo cxesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.

esperanto@Daniel:11:21 @ Sur lia loko starigxos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la regxan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flatajxoj.

esperanto@Daniel:11:37 @ Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio.

esperanto@Daniel:11:41 @ Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; savigxos kontraux lia mano nur jenaj:Edom, Moab, kaj la cxefaj el la Amonidoj.

esperanto@Daniel:11:42 @ Kaj li etendos sian manon kontraux diversajn landojn; ankaux la lando Egipta ne savigxos.

esperanto@Daniel:12:1 @ En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo; sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos enskribitaj en la libro.

esperanto@Daniel:12:2 @ Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekigxos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.

esperanto@Daniel:12:3 @ Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la cxielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por cxiam kaj eterne.

esperanto@Daniel:12:4 @ Kaj vi, ho Daniel, kasxu la vortojn kaj sigelu la libron gxis la fina tempo; multaj gxin tralegos, kaj multigxos la scio.

esperanto@Daniel:12:6 @ Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero:Kiam estos la fino de la mirindajxoj?

esperanto@Daniel:12:7 @ Kaj mi auxskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la cxielo, kaj jxuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finigxos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumigxos cxio cxi tio.

esperanto@Daniel:12:10 @ Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiajxojn, kaj cxiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.

esperanto@Daniel:12:12 @ Felicxa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!

esperanto@Daniel:12:13 @ Kaj vi, ho Daniel, foriru gxis la fino; kaj ripozu, kaj vi starigxos por via sorto en la fino de la tempoj.

esperanto@Hosea:1:2 @ Kiam la Eternulo komencis paroli al Hosxea, la Eternulo diris al Hosxea:Iru, prenu al vi edzinon malcxastulinon kaj naskigu infanojn malcxastajn, cxar la lando malcxastigxis for de la Eternulo.

esperanto@Hosea:1:9 @ Kaj Li diris:Donu al li la nomon Lo-Ami; cxar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.

esperanto@Hosea:1:10 @ Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Hosea:2:1 @ Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.

esperanto@Hosea:2:2 @ Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

esperanto@Hosea:2:6 @ Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.

esperanto@Hosea:2:12 @ Mi dezertigos sxiajn vinbertrunkojn kaj sxiajn figarbojn, pri kiuj sxi diras:Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin mangxos.

esperanto@Hosea:2:15 @ kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

esperanto@Hosea:2:19 @ Mi fiancxigxos kun vi por cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.

esperanto@Hosea:2:20 @ Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

esperanto@Hosea:2:23 @ Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.

esperanto@Hosea:3:1 @ Kaj la Eternulo diris al mi plue:Iru, kaj komencu amajxon kun virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.

esperanto@Hosea:3:2 @ Kaj mi akiris sxin al mi per dek kvin argxentaj moneroj kaj hxomero kaj duono da hordeo.

esperanto@Hosea:3:3 @ Kaj mi diris al sxi:Longan tempon restu cxe mi; ne malcxastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.

esperanto@Hosea:3:5 @ poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

esperanto@Hosea:4:4 @ Sed neniu malpacu, neniu riprocxu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.

esperanto@Hosea:4:5 @ Vi falos meze de la tago, kaj ankaux la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.

esperanto@Hosea:4:6 @ Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.

esperanto@Hosea:4:11 @ Malcxastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.

esperanto@Hosea:4:13 @ Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, cxar bona estas ilia ombro. Tial malcxastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.

esperanto@Hosea:4:14 @ CXu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malcxastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartigxas kune kun la malcxastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?

esperanto@Hosea:4:15 @ Se malcxastas vi, ho Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru:Kiel vivas la Eternulo.

esperanto@Hosea:4:16 @ CXar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; cxu nun la Eternulo povas pasxti ilin, kiel sxafidon sur vasta pasxtejo?

esperanto@Hosea:5:1 @ Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.

esperanto@Hosea:5:3 @ Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi:vi nun malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis.

esperanto@Hosea:5:5 @ La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.

esperanto@Hosea:5:8 @ Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!

esperanto@Hosea:5:11 @ Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.

esperanto@Hosea:5:13 @ Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

esperanto@Hosea:5:14 @ CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

esperanto@Hosea:5:15 @ Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros:

esperanto@Hosea:6:2 @ Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li.

esperanto@Hosea:6:4 @ Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.

esperanto@Hosea:6:5 @ Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.

esperanto@Hosea:6:10 @ En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.

esperanto@Hosea:7:2 @ Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.

esperanto@Hosea:7:5 @ Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.

esperanto@Hosea:7:13 @ Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn.

esperanto@Hosea:8:1 @ Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.

esperanto@Hosea:8:2 @ Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.

esperanto@Hosea:8:5 @ Forpusxita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraux ili Mia kolero; kiel longe ankoraux ili ne povos purigxi?

esperanto@Hosea:8:6 @ CXar gxi estas faritajxo de Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos la bovido de Samario.

esperanto@Hosea:8:13 @ La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.

esperanto@Hosea:9:1 @ Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.

esperanto@Hosea:9:2 @ Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.

esperanto@Hosea:9:4 @ Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo.

esperanto@Hosea:9:5 @ Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?

esperanto@Hosea:9:6 @ CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.

esperanto@Hosea:9:7 @ Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

esperanto@Hosea:9:10 @ Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.

esperanto@Hosea:9:13 @ Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.

esperanto@Hosea:9:14 @ Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.

esperanto@Hosea:10:1 @ Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multigxis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.

esperanto@Hosea:10:2 @ Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.

esperanto@Hosea:10:5 @ Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi.

esperanto@Hosea:10:6 @ La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.

esperanto@Hosea:10:9 @ Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni levigxis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.

esperanto@Hosea:10:11 @ Efraim estas kiel bovido dresita, amanta drasxi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.

esperanto@Hosea:10:12 @ Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotajxon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, gxis Li venos kaj versxos sur vin justecon.

esperanto@Hosea:10:13 @ Vi plugas malpiajxon, vi rikoltas malbonagojn, vi mangxas frukton de mensogo; cxar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.

esperanto@Hosea:10:14 @ Sed farigxos tumulto en via popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.

esperanto@Hosea:10:15 @ Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.

esperanto@Hosea:11:8 @ Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato.

esperanto@Hosea:11:9 @ Mi ne agos laux Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; cxar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.

esperanto@Hosea:12:3 @ Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.

esperanto@Hosea:12:6 @ Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu cxiam vian Dion.

esperanto@Hosea:12:9 @ Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraux denove logxigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.

esperanto@Hosea:12:10 @ Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.

esperanto@Hosea:12:12 @ Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.

esperanto@Hosea:13:2 @ Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.

esperanto@Hosea:13:4 @ Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.

esperanto@Hosea:13:5 @ Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.

esperanto@Hosea:13:6 @ Kiam ili havis pasxtejon, ili satigxis; kaj kiam ili satigxis, tiam fierigxis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.

esperanto@Hosea:13:9 @ Vi pereigis vin, ho Izrael, cxar via savo estas nur en Mi.

esperanto@Hosea:13:10 @ Kie estas via regxo? li savu vin en cxiuj viaj urboj. Kie estas viaj jugxistoj, pri kiuj vi diris:Donu al mi regxon kaj estrojn?

esperanto@Hosea:13:11 @ Mi donis al vi regxon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.

esperanto@Hosea:13:12 @ Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.

esperanto@Hosea:13:14 @ El SXeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho SXeol? Sed la konsolo estas ankoraux kasxita antaux Miaj okuloj.

esperanto@Hosea:14:1 @ Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj.

esperanto@Hosea:14:2 @ Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

esperanto@Hosea:14:3 @ Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

esperanto@Hosea:14:7 @ Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.

esperanto@Hosea:14:8 @ Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.

esperanto@Hosea:14:9 @ Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.

esperanto@Joel:1:2 @ Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj logxantoj de la lando! CXu estis cxi tio en via tempo, aux en la tempo de viaj patroj?

esperanto@Joel:1:3 @ Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.

esperanto@Joel:1:5 @ Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.

esperanto@Joel:1:7 @ GXi dezertigis mian vinberujon, cxirkauxsxiris mian figarbon, tute sensxeligis gxin kaj forjxetis; blankigxis gxiaj brancxoj.

esperanto@Joel:1:9 @ For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.

esperanto@Joel:1:11 @ Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.

esperanto@Joel:1:12 @ Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj.

esperanto@Joel:1:13 @ Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj.

esperanto@Joel:1:14 @ Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:

esperanto@Joel:1:19 @ Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo.

esperanto@Joel:1:20 @ Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

esperanto@Joel:2:3 @ Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi.

esperanto@Joel:2:6 @ Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas.

esperanto@Joel:2:8 @ Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj.

esperanto@Joel:2:12 @ Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras:Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado;

esperanto@Joel:2:13 @ dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.

esperanto@Joel:2:14 @ Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.

esperanto@Joel:2:16 @ Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.

esperanto@Joel:2:17 @ Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?

esperanto@Joel:2:19 @ Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.

esperanto@Joel:2:20 @ Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono.

esperanto@Joel:2:22 @ Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon.

esperanto@Joel:2:23 @ Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe.

esperanto@Joel:2:25 @ Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.

esperanto@Joel:2:26 @ Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

esperanto@Joel:2:27 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

esperanto@Joel:2:28 @ Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn.

esperanto@Joel:2:29 @ Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.

esperanto@Joel:2:32 @ Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos; cxar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaux por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.

esperanto@Joel:3:2 @ Mi kolektos cxiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehosxafat; kaj tie Mi faros super ili jugxon pro Mia popolo kaj Mia heredajxo Izrael, kiun ili disjxetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;

esperanto@Joel:3:3 @ kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.

esperanto@Joel:3:4 @ Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj cxiuj distriktoj Filisxtaj? cxu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaux turnos vian repagon sur vian kapon.

esperanto@Joel:3:5 @ Mian argxenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valorajxojn vi transportis en viajn templojn,

esperanto@Joel:3:6 @ kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj;

esperanto@Joel:3:7 @ sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon;

esperanto@Joel:3:8 @ kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la SXebaanoj, al popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris.

esperanto@Joel:3:9 @ Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru.

esperanto@Joel:3:10 @ Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta.

esperanto@Joel:3:11 @ Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.

esperanto@Joel:3:12 @ La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj.

esperanto@Joel:3:13 @ Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco.

esperanto@Joel:3:17 @ Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.

esperanto@Joel:3:19 @ Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.

esperanto@Amos:1:1 @ Vortoj de Amos, pasxtisto el Tekoa, kiujn li lauxvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, du jarojn antaux la tertremo.

esperanto@Amos:1:14 @ Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.

esperanto@Amos:2:4 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj.

esperanto@Amos:2:6 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj.

esperanto@Amos:2:8 @ Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

esperanto@Amos:2:10 @ Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.

esperanto@Amos:2:11 @ El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.

esperanto@Amos:2:12 @ Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis:Ne profetu.

esperanto@Amos:2:13 @ Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.

esperanto@Amos:2:14 @ Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;

esperanto@Amos:2:15 @ la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;

esperanto@Amos:3:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:

esperanto@Amos:3:2 @ nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.

esperanto@Amos:3:5 @ CXu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? cxu kaptilo levigxas de la tero, se nenio kaptigxis per gxi?

esperanto@Amos:3:11 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malamiko aperos kaj cxirkauxos la landon, kaj li desxiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.

esperanto@Amos:3:12 @ Tiele diras la Eternulo:Kiel pasxtisto savas el la busxo de leono du krurojn aux parton de orelo, tiel savigxos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kusxejo.

esperanto@Amos:3:15 @ Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

esperanto@Amos:4:2 @ La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.

esperanto@Amos:4:3 @ Kaj tra brecxoj vi eliros, cxiu aparte, kaj estos jxetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:4 @ Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi; alportu viajn oferojn cxiumatene kaj vian dekonajxon en cxiu tria tago.

esperanto@Amos:4:5 @ Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Amos:4:6 @ Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en cxiuj viaj urboj kaj mankon de pano en cxiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:7 @ Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.

esperanto@Amos:4:8 @ Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:9 @ Mi frapis vin per brulsekigxo kaj velkigxo de la greno; viajn multajn gxardenojn, vinbergxardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formangxis rauxpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:10 @ Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:11 @ Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:4:12 @ Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.

esperanto@Amos:5:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.

esperanto@Amos:5:2 @ Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.

esperanto@Amos:5:4 @ CXar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael:Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.

esperanto@Amos:5:5 @ Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-SXeba; cxar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El farigxos senvalora.

esperanto@Amos:5:6 @ Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.

esperanto@Amos:5:7 @ La jugxon vi faras vermuto, kaj la veron vi jxetas sur la teron.

esperanto@Amos:5:11 @ Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.

esperanto@Amos:5:12 @ CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.

esperanto@Amos:5:14 @ Sercxu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.

esperanto@Amos:5:17 @ Kaj en cxiuj vinbergxardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:5:18 @ Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.

esperanto@Amos:5:21 @ Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.

esperanto@Amos:5:22 @ Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.

esperanto@Amos:5:23 @ Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas auxskulti.

esperanto@Amos:5:25 @ CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?

esperanto@Amos:5:26 @ Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.

esperanto@Amos:5:27 @ Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

esperanto@Amos:6:2 @ Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan HXamat, poste iru al Gat de la Filisxtoj:cxu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, cxu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?

esperanto@Amos:6:4 @ kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;

esperanto@Amos:6:5 @ kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;

esperanto@Amos:6:6 @ kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, sxmiras sin per la plej bonaj oleajxoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:

esperanto@Amos:6:10 @ Kaj prenos ilin ilia amiko aux kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas cxe la domo:CXu estas ankoraux iu cxe vi? Kaj cxi tiu respondos:Neniu plu. Kaj tiu diros:Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.

esperanto@Amos:6:12 @ CXu kuras cxevaloj sur roko? cxu oni povas plugi gxin per bovoj? Vi tamen faris la jugxon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.

esperanto@Amos:6:13 @ Vi gxojas pro senvalorajxoj; vi diras:CXu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?

esperanto@Amos:6:14 @ Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraux vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de HXamat gxis la torento de la stepo.

esperanto@Amos:7:1 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.

esperanto@Amos:7:4 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.

esperanto@Amos:7:7 @ Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.

esperanto@Amos:7:8 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;

esperanto@Amos:7:10 @ Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;

esperanto@Amos:7:12 @ Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;

esperanto@Amos:7:16 @ Kaj nun auxskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;

esperanto@Amos:7:17 @ tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

esperanto@Amos:8:1 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.

esperanto@Amos:8:2 @ Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin.

esperanto@Amos:8:4 @ Auxskultu cxi tion, vi, kiuj penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,

esperanto@Amos:8:8 @ CXu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros cxiuj gxiaj logxantoj? GXi tuta ekskuigxos kiel lago, gxi levigxos kaj mallevigxos kiel la Rivero de Egiptujo.

esperanto@Amos:8:10 @ Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.

esperanto@Amos:8:14 @ kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-SXeba! ili falos, kaj ne plu relevigxos.

esperanto@Amos:9:1 @ Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.

esperanto@Amos:9:5 @ La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektusxas landon, kaj gxi tiam fandigxas, kaj cxiuj logxantoj ploras; gxi tuta ekskuigxas kiel lago, mallevigxas kiel la Rivero de Egiptujo.

esperanto@Amos:9:7 @ CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?

esperanto@Amos:9:11 @ En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva,

esperanto@Amos:9:13 @ Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj.

esperanto@Amos:9:14 @ Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

esperanto@Amos:9:15 @ Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

esperanto@Obadiah:1:1 @ Vizio de Obadja. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Levigxu, ni iru milite kontraux lin.

esperanto@Obadiah:1:2 @ Vidu, Mi faris vin malgranda inter la nacioj; vi estas tre malestimata.

esperanto@Obadiah:1:3 @ La fiereco de via koro delogis vin; logxante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depusxos min sur la teron?

esperanto@Obadiah:1:4 @ Sed se vi ecx levigxus tiel alte, kiel aglo, aux se vi arangxus vian neston inter la steloj, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

esperanto@Obadiah:1:5 @ CXu sxtelistoj venis al vi, aux noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili sxtelus nur tiom, kiom suficxus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn.

esperanto@Obadiah:1:7 @ Al la limo vin pusxis cxiuj viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin viaj amikoj; la mangxantoj de via pano metis sub vin kaptilon, kiun vi ecx ne rimarkis.

esperanto@Obadiah:1:9 @ Ektimos viaj kuragxuloj, ho Teman, por ke cxiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo.

esperanto@Obadiah:1:10 @ Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por cxiam.

esperanto@Obadiah:1:11 @ En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili.

esperanto@Obadiah:1:12 @ Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.

esperanto@Obadiah:1:13 @ Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo.

esperanto@Obadiah:1:14 @ Vi devus ne stari cxe la vojdisigxo, por ekstermi iliajn forsavigxintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfelicxo.

esperanto@Obadiah:1:15 @ CXar proksima estas la tago de la Eternulo kontraux cxiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.

esperanto@Obadiah:1:16 @ CXar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos cxiam cxiuj nacioj; ili trinkos, trinkos gxisfunde, gxis ili farigxos kiel tute ne ekzistintaj.

esperanto@Obadiah:1:17 @ Sed sur la monto Cion estos savigxo, kaj gxi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.

esperanto@Jonah:1:2 @ Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraux gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min.

esperanto@Jonah:1:3 @ Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo.

esperanto@Jonah:1:5 @ La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj trovigxis en la sxipo, oni jxetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj endormigxis.

esperanto@Jonah:1:6 @ Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.

esperanto@Jonah:1:8 @ Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis cxi tiu malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?

esperanto@Jonah:1:10 @ Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? CXar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili.

esperanto@Jonah:1:11 @ Kaj ili diris al li:Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietigxu por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli malkvieta.

esperanto@Jonah:1:12 @ Li respondis al ili:Prenu min, kaj jxetu min en la maron; tiam la maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi trafis vin cxi tiu granda ventego.

esperanto@Jonah:1:13 @ La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili.

esperanto@Jonah:1:14 @ Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas.

esperanto@Jonah:2:2 @ Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon.

esperanto@Jonah:2:3 @ Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min cxirkauxis; CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.

esperanto@Jonah:2:4 @ Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.

esperanto@Jonah:2:6 @ Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.

esperanto@Jonah:2:7 @ Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.

esperanto@Jonah:2:9 @ Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.

esperanto@Jonah:3:2 @ Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.

esperanto@Jonah:3:3 @ Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.

esperanto@Jonah:3:6 @ Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.

esperanto@Jonah:3:10 @ Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

esperanto@Jonah:4:2 @ Kaj li ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraux en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarsxisxon, cxar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedauxras malbonon.

esperanto@Jonah:4:3 @ Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; cxar pli bone por mi estas morti, ol vivi.

esperanto@Jonah:4:4 @ La Eternulo diris:CXu vi havas grandan cxagrenon?

esperanto@Jonah:4:5 @ Jona eliris el la urbo, sidigxis oriente de la urbo, faris al si tie lauxbon, kaj sidigxis sub gxi en la ombro, gxis li vidos, kio estos kun la urbo.

esperanto@Jonah:4:7 @ Sed kiam levigxis la matenrugxo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj gxi forvelkis.

esperanto@Jonah:4:8 @ Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortigxis kaj petis por si morton; li diris:Pli bone por mi estas morti, ol vivi.

esperanto@Jonah:4:9 @ Tiam Dio diris al Jona:CXu vi havas grandan cxagrenon pro la hedero? Li respondis:Mi havas grandan cxagrenon, ecx gxis deziro al morto.

esperanto@Jonah:4:10 @ La Eternulo tiam diris:Vi domagxas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis;

esperanto@Jonah:4:11 @ kaj cxu Mi povus ne domagxi Nineven, la grandan urbon, en kiu trovigxas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?

esperanto@Micah:1:1 @ Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Mihxa, la Moresxetano, en la tempo de Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.

esperanto@Micah:1:2 @ Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.

esperanto@Micah:1:6 @ Tial Mi faros Samarion sxtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disjxetos gxiajn sxtonojn en la valon kaj nudigos gxiajn fundamentojn.

esperanto@Micah:1:10 @ Ne diru tion en Gat, ne ploru lauxte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.

esperanto@Micah:1:11 @ Foriru, ho logxantino de SXafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la logxantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti.

esperanto@Micah:1:13 @ Jungu al la cxaro kurcxevalojn, ho logxantino de Lahxisx; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, cxar cxe vi oni trovis la krimojn de Izrael.

esperanto@Micah:1:14 @ Tial vi sendos donacojn en Moresxet-Gaton; sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de Izrael.

esperanto@Micah:1:15 @ Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.

esperanto@Micah:1:16 @ Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; largxigu vian kalvon kiel aglo, cxar ili estos forkaptitaj for de vi.

esperanto@Micah:2:2 @ Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon.

esperanto@Micah:2:3 @ Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.

esperanto@Micah:2:4 @ En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante:Ni estas tute ruinigitaj; la posedajxo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!

esperanto@Micah:2:5 @ Tial oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.

esperanto@Micah:2:6 @ Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.

esperanto@Micah:2:8 @ Sed Mia popolo levigxis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaux ili revenus de batalo.

esperanto@Micah:2:9 @ La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj logxejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por cxiam Mian ornamon.

esperanto@Micah:2:10 @ Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.

esperanto@Micah:2:11 @ Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.

esperanto@Micah:2:12 @ Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

esperanto@Micah:2:13 @ Murrompanto iros antaux ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el gxi; ilia regxo iros antaux ili, kaj la Eternulo estos ilia antauxgvidanto.

esperanto@Micah:3:1 @ Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;

esperanto@Micah:3:2 @ tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi desxiras de ili ilian hauxton kaj la karnon de iliaj ostoj.

esperanto@Micah:3:4 @ tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.

esperanto@Micah:3:6 @ Tial estos cxe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antauxdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumigxos super ili la tago.

esperanto@Micah:3:7 @ Hontos tiuj viziistoj, mokindaj farigxos la antauxdiristoj, kaj ili cxiuj fermos sian busxon; cxar ili ne havas respondon de Dio.

esperanto@Micah:3:12 @ Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.

esperanto@Micah:4:4 @ Sed cxiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; cxar la busxo de la Eternulo Cebaot tion diris.

esperanto@Micah:4:8 @ Kaj vi, ho turo de la grego, fortikajxo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antauxa regxado, la regno de la filino de Jerusalem.

esperanto@Micah:4:9 @ Kial vi nun ploras tiel lauxte? CXu vi ne havas regxon? cxu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon?

esperanto@Micah:4:10 @ Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; cxar nun vi eliros el la urbo kaj logxos sur la kampo kaj venos gxis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.

esperanto@Micah:4:11 @ Nun kolektigxis kontraux vi multe da nacioj, kiuj diras:GXi malsanktigxu, kun gxuo ni rigardu Cionon!

esperanto@Micah:4:13 @ Levigxu kaj drasxu, ho filino de Cion, cxar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritajxon, kaj ilian havajxon al la Sinjoro de la tuta tero.

esperanto@Micah:5:1 @ Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael.

esperanto@Micah:5:2 @ Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

esperanto@Micah:5:8 @ Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

esperanto@Micah:5:9 @ Levigxos via mano super viaj kontrauxuloj, kaj cxiuj viaj malamikoj ekstermigxos.

esperanto@Micah:5:10 @ En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn cxevalojn cxe vi kaj pereigos viajn cxarojn;

esperanto@Micah:5:11 @ Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos cxiujn viajn fortikajxojn;

esperanto@Micah:5:12 @ Mi ekstermos cxe vi la sorcxistojn, kaj vi ne plu havos auxguristojn;

esperanto@Micah:5:13 @ Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj;

esperanto@Micah:5:14 @ Mi elsxiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn.

esperanto@Micah:6:1 @ Auxskultu, kion diras la Eternulo:Levigxu, havu jugxan disputon kun la montoj, kaj la montetoj auxdu vian vocxon.

esperanto@Micah:6:2 @ Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.

esperanto@Micah:6:3 @ Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustajxon? respondu al Mi.

esperanto@Micah:6:4 @ Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elacxetis, kaj Mi sendis antaux vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.

esperanto@Micah:6:5 @ Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, regxo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de SXitim gxis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.

esperanto@Micah:6:6 @ Kun kio mi povas starigxi antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj bovidoj?

esperanto@Micah:6:8 @ Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

esperanto@Micah:6:9 @ La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj sagxuloj timas Vian nomon. Humiligxu antaux la puno, kaj antaux Tiu, kiu gxin destinis.

esperanto@Micah:6:13 @ tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.

esperanto@Micah:6:14 @ Vi mangxos, sed ne farigxos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kasxos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.

esperanto@Micah:6:15 @ Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne sxmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.

esperanto@Micah:6:16 @ Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo de Ahxab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn logxantojn mokatajxo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.

esperanto@Micah:7:1 @ Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.

esperanto@Micah:7:2 @ Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.

esperanto@Micah:7:3 @ Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.

esperanto@Micah:7:4 @ La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.

esperanto@Micah:7:5 @ Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo;

esperanto@Micah:7:8 @ Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.

esperanto@Micah:7:9 @ La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.

esperanto@Micah:7:10 @ Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.

esperanto@Micah:7:11 @ En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la legxo disvastigxos malproksime.

esperanto@Micah:7:12 @ En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.

esperanto@Micah:7:14 @ Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.

esperanto@Micah:7:15 @ Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindajxojn.

esperanto@Micah:7:16 @ La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos.

esperanto@Micah:7:17 @ Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.

esperanto@Micah:7:18 @ Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?

esperanto@Micah:7:20 @ Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

esperanto@Nahum:1:1 @ Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.

esperanto@Nahum:1:4 @ Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.

esperanto@Nahum:1:9 @ Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.

esperanto@Nahum:1:11 @ El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.

esperanto@Nahum:1:12 @ Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.

esperanto@Nahum:1:13 @ Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi dissxiros viajn ligilojn.

esperanto@Nahum:1:14 @ Sed pri vi la Eternulo decidis:Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi farigxis senvalora.

esperanto@Nahum:1:15 @ Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.

esperanto@Nahum:2:1 @ Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.

esperanto@Nahum:2:2 @ CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.

esperanto@Nahum:2:7 @ Decidita estas gxia kapto kaj forkonduko, kaj gxiaj sklavinoj gxemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.

esperanto@Nahum:2:10 @ Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

esperanto@Nahum:2:13 @ Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn cxarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi cxesigos sur la tero vian dissxiradon, kaj oni ne plu auxdos la vocxon de viaj sendatoj.

esperanto@Nahum:3:1 @ Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas cxesigi la rabadon!

esperanto@Nahum:3:2 @ Oni auxdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas cxaro;

esperanto@Nahum:3:3 @ movigxas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpusxigxas sur ili.

esperanto@Nahum:3:5 @ Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos gxis via vizagxo la randojn de via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian malhonoron.

esperanto@Nahum:3:6 @ Mi jxetos sur vin abomenindajxojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokatajxo.

esperanto@Nahum:3:7 @ CXiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros:Ruinigita estas Nineve; kiu bedauxros gxin? kie mi povas sercxi por vi konsolantojn?

esperanto@Nahum:3:8 @ CXu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu trovigxas inter riveroj, estas cxirkauxata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro?

esperanto@Nahum:3:9 @ Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis gxia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;

esperanto@Nahum:3:11 @ Tiel ankaux vi ebriigxos kaj kasxos vin kaj sercxos defendon kontraux la malamikoj.

esperanto@Nahum:3:12 @ CXiuj viaj fortikajxoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la busxon de mangxonto.

esperanto@Nahum:3:13 @ Jen via popolo estas cxe vi kiel virinoj; al viaj malamikoj largxe malfermigxos la pordegoj de via lando; fajro ekstermos viajn riglilojn.

esperanto@Nahum:3:14 @ Provizu al vi akvon por la tempo de siegxo; fortigu viajn fortikajxojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn.

esperanto@Nahum:3:15 @ Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formangxos vin kiel skarabo, se vi ecx estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.

esperanto@Nahum:3:16 @ Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la cxielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.

esperanto@Nahum:3:17 @ Viaj tacxmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj tacxmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kasxas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.

esperanto@Nahum:3:18 @ Dormas viaj pasxtistoj, ho regxo de Asirio, kusxas viaj fortuloj; via popolo estas disjxetita sur la montoj, kaj trovigxas neniu, kiu gxin kolektus.

esperanto@Nahum:3:19 @ Ne resanigxas via vundo, doloriga estas via ulcero; cxiu, kiu auxdas la sciigon pri vi, aplauxdas pri vi; cxar kiun ne trafis sencxese via malboneco?

esperanto@Habakkuk:1:1 @ Profetajxo, kiun lauxvizie eldiris la profeto HXabakuk.

esperanto@Habakkuk:1:2 @ GXis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri perfortajxo, kaj Vi ne helpos?

esperanto@Habakkuk:1:3 @ Kial Vi devigas min vidi maljustajxon, rigardi mizerajxon? Rabado kaj perfortado estas antaux mi, levigxas disputoj kaj malpaco.

esperanto@Habakkuk:1:4 @ Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de jugxo estas malgxustaj.

esperanto@Habakkuk:1:5 @ Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

esperanto@Habakkuk:1:12 @ Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.

esperanto@Habakkuk:1:13 @ Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?

esperanto@Habakkuk:1:14 @ Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel rampajxoj, kiuj ne havas reganton?

esperanto@Habakkuk:2:1 @ Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riprocxo kontraux mi.

esperanto@Habakkuk:2:2 @ Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris:Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.

esperanto@Habakkuk:2:3 @ CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.

esperanto@Habakkuk:2:4 @ Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.

esperanto@Habakkuk:2:5 @ La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn.

esperanto@Habakkuk:2:7 @ Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo.

esperanto@Habakkuk:2:8 @ CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

esperanto@Habakkuk:2:10 @ Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.

esperanto@Habakkuk:2:15 @ Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!

esperanto@Habakkuk:2:16 @ Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.

esperanto@Habakkuk:2:17 @ CXar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.

esperanto@Habakkuk:2:19 @ Ve al tiu, kiu diras al ligno:Levigxu, kaj al muta sxtono:Vekigxu! CXu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton.

esperanto@Habakkuk:3:2 @ Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.

esperanto@Habakkuk:3:7 @ En mizera stato mi vidis la tendojn de Kusxan; Skuigxis la tapisxoj de la lando Midjan.

esperanto@Habakkuk:3:8 @ CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?

esperanto@Habakkuk:3:9 @ Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al jxura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.

esperanto@Habakkuk:3:10 @ Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

esperanto@Habakkuk:3:11 @ La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.

esperanto@Habakkuk:3:12 @ Kun kolero Vi pasxas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.

esperanto@Habakkuk:3:13 @ Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.

esperanto@Habakkuk:3:14 @ Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj tacxmentestroj, Kiam ili sin jxetis ventege, por dispeli min kun gxojo, Kvazaux englutante mizerulon kasxe.

esperanto@Habakkuk:3:15 @ Vi pasxis kun Viaj cxevaloj tra la maro, Tra la sxlimo de granda akvo.

esperanto@Habakkuk:3:16 @ Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo, Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.

esperanto@Habakkuk:3:17 @ Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj:

esperanto@Zephaniah:1:7 @ Silentu antaux la Sinjoro, la Eternulo, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; cxar la Eternulo pretigis bucxoferon kaj destinis la invitotojn.

esperanto@Zephaniah:1:13 @ Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj iliaj domoj farigxos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos en ili, ili plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.

esperanto@Zephaniah:1:18 @ Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.

esperanto@Zephaniah:2:2 @ antaux ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumajxo), antaux ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaux ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:2:3 @ Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:2:5 @ Ve al tiuj, kiuj logxas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu logxanto.

esperanto@Zephaniah:2:9 @ Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

esperanto@Zephaniah:2:12 @ Ankaux vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.

esperanto@Zephaniah:2:15 @ Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.

esperanto@Zephaniah:3:6 @ Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie trovigxas jam neniu homo, neniu logxanto.

esperanto@Zephaniah:3:8 @ Tial atendu Min, diras la Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.

esperanto@Zephaniah:3:11 @ En tiu tempo vi ne plu hontos pri cxiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraux Mi; cxar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.

esperanto@Zephaniah:3:12 @ Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malricxan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.

esperanto@Zephaniah:3:13 @ La restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon, kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.

esperanto@Zephaniah:3:15 @ La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon.

esperanto@Zephaniah:3:16 @ En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortigxu.

esperanto@Zephaniah:3:17 @ La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi.

esperanto@Zephaniah:3:18 @ La sentauxgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.

esperanto@Zephaniah:3:19 @ Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin.

esperanto@Zephaniah:3:20 @ En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.

esperanto@Haggai:1:4 @ CXu por vi mem estas nun la gxusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj?

esperanto@Haggai:1:5 @ Nun tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton:

esperanto@Haggai:1:6 @ vi semas multe, sed enportas malmulte; vi mangxas, sed ne gxissate; vi trinkas, sed ne gxisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.

esperanto@Haggai:1:7 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton.

esperanto@Haggai:1:9 @ Vi atendis multon, sed montrigxis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras cxiu al sia domo.

esperanto@Haggai:1:10 @ Pro tio la cxielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktajxojn.

esperanto@Haggai:1:13 @ Kaj HXagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene:Mi estas kun vi, diras la Eternulo.

esperanto@Haggai:1:14 @ Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio,

esperanto@Haggai:2:3 @ Kiu restis inter vi, kiu vidis cxi tiun domon en gxia antauxa belegeco? kaj kion vi vidas en gxi nun? cxu gxi ne aperas antaux viaj okuloj kiel nenio?

esperanto@Haggai:2:4 @ Sed estu kuragxa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuragxa, ho cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuragxa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Haggai:2:5 @ Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.

esperanto@Haggai:2:12 @ Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne.

esperanto@Haggai:2:16 @ kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;

esperanto@Haggai:2:17 @ Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.

esperanto@Haggai:2:19 @ cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

esperanto@Haggai:2:23 @ En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de SXealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; cxar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Zechariah:1:2 @ Forte koleris la Eternulo kontraux viaj patroj.

esperanto@Zechariah:1:3 @ Diru do al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Zechariah:1:4 @ Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.

esperanto@Zechariah:1:5 @ Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne?

esperanto@Zechariah:1:6 @ Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

esperanto@Zechariah:1:8 @ Mi vidis en la nokto:jen viro sidas sur rugxa cxevalo, kaj li trovigxas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li trovigxas cxevaloj rugxaj, brunaj, kaj blankaj.

esperanto@Zechariah:1:9 @ Mi demandis:Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la angxelo, kiu parolis kun mi, diris al mi:Mi montros al vi, kiuj ili estas.

esperanto@Zechariah:1:10 @ Kaj la viro, kiu trovigxis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris:Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron.

esperanto@Zechariah:1:11 @ Kaj ili mem ekparolis al la angxelo de la Eternulo, kiu trovigxis inter la mirtoj, kaj diris:Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.

esperanto@Zechariah:1:12 @ Tiam ekparolis la angxelo de la Eternulo kaj diris:Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?

esperanto@Zechariah:1:18 @ Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis:jen estas kvar kornoj.

esperanto@Zechariah:1:21 @ Mi diris:Kion ili intencas fari? Li respondis jene:Tiuj kornoj disjxetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas cxi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraux la logxantojn de Judujo, por disjxeti ilin.

esperanto@Zechariah:2:1 @ Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezursxnuron.

esperanto@Zechariah:2:2 @ Mi demandis:Kien vi iras? Kaj li respondis al mi:Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel largxa kaj kiel longa gxi estas.

esperanto@Zechariah:2:6 @ He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; cxar kiel la kvar ventojn de la cxielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.

esperanto@Zechariah:2:7 @ He, Cion, kiu logxas cxe la filino de Babel, savigxu!

esperanto@Zechariah:2:8 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Post la glorigxo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; cxar kiu tusxas vin, tiu tusxas la pupilon de Lia okulo.

esperanto@Zechariah:2:9 @ Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili farigxos rabajxo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.

esperanto@Zechariah:2:10 @ GXoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; cxar jen Mi iras, por eklogxi meze de vi, diras la Eternulo.

esperanto@Zechariah:2:11 @ Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

esperanto@Zechariah:2:13 @ CXiu karno silentu antaux la Eternulo, cxar Li levigxis el Sia sankta logxejo.

esperanto@Zechariah:3:2 @ Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; gxi estas ja brulsxtipo, savita el la fajro.

esperanto@Zechariah:3:4 @ CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.

esperanto@Zechariah:3:7 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se vi irados laux Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras cxi tie.

esperanto@Zechariah:3:8 @ Auxskultu, ho cxefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, cxar ili komprenas misterajn signojn:jen Mi venigos Mian servanton-markoton.

esperanto@Zechariah:3:9 @ CXar vidu la sxtonon, kiun Mi metis antaux Josuon:sur cxi tiu sola sxtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur gxi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de cxi tiu lando en unu tago.

esperanto@Zechariah:3:10 @ En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbrancxon kaj sub figarbon.

esperanto@Zechariah:4:2 @ Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon gxi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur gxi, kaj po sep tubetoj trovigxas sur la lucernoj supre de gxi.

esperanto@Zechariah:4:3 @ Kaj du olivarboj trovigxas super gxi:unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de gxi.

esperanto@Zechariah:4:5 @ La angxelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris:CXu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro.

esperanto@Zechariah:4:7 @ Kiu vi estas, ho granda monto? antaux Zerubabel vi farigxos ebenajxo; kaj li metos la unuan sxtonon sub komuna vokado:Felicxo, felicxo al gxi!

esperanto@Zechariah:4:9 @ La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankaux finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

esperanto@Zechariah:4:12 @ Kaj mi parolis ankoraux kaj diris al li:Kion signifas la du brancxoj de olivarboj, kiuj trovigxas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?

esperanto@Zechariah:4:13 @ Li respondis al mi kaj diris:CXu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro.

esperanto@Zechariah:5:1 @ Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulajxon.

esperanto@Zechariah:5:2 @ Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulajxon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la largxon de dek ulnoj.

esperanto@Zechariah:5:5 @ La angxelo, kiu parolis kun mi, elpasxis, kaj diris al mi:Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas.

esperanto@Zechariah:5:7 @ Kaj jen levigxis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo.

esperanto@Zechariah:5:9 @ Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la cxielon.

esperanto@Zechariah:6:1 @ Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen kvar cxaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj.

esperanto@Zechariah:6:2 @ La unua cxaro havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn nigrajn,

esperanto@Zechariah:6:3 @ la tria cxaro havis cxevalojn blankajn, kaj la kvara cxaro havis cxevalojn makulitajn kaj brunajn.

esperanto@Zechariah:6:8 @ Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene:Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.

esperanto@Zechariah:6:12 @ kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.

esperanto@Zechariah:6:15 @ Kaj malproksime logxantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la vocxon de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Zechariah:7:3 @ kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene:CXu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?

esperanto@Zechariah:7:5 @ Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi?

esperanto@Zechariah:7:6 @ Kaj kiam vi mangxas kaj trinkas, cxu ne por vi mem vi mangxas kaj trinkas?

esperanto@Zechariah:7:10 @ vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malricxulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraux via frato.

esperanto@Zechariah:7:14 @ Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman landon ili faris dezerto.

esperanto@Zechariah:8:9 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Fortigu viajn manojn, vi, kiuj auxdas en cxi tiuj tagoj cxi tiujn vortojn el la busxo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.

esperanto@Zechariah:8:10 @ CXar antaux cxi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaux la malamiko; kaj Mi permesis al cxiuj homoj ataki unu la alian.

esperanto@Zechariah:8:12 @ cxar estos semo de paco:la vinberbrancxo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktajxojn, la cxielo donos sian roson, kaj cxion cxi tion Mi posedigos al la restintoj de cxi tiu popolo.

esperanto@Zechariah:8:13 @ Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi farigxos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortigxu.

esperanto@Zechariah:8:14 @ CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne fordecidis tion,

esperanto@Zechariah:8:16 @ Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari:parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan jugxon faru en viaj pordegoj;

esperanto@Zechariah:8:17 @ ne intencu en via koro malbonon unu kontraux la alia, kaj ne amu mensogan jxuron; cxar cxion cxi tion Mi malamas, diras la Eternulo.

esperanto@Zechariah:8:19 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:La fastotago de la kvara monato kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda gxojo kaj gajeco kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon.

esperanto@Zechariah:8:23 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.

esperanto@Zechariah:9:5 @ Asxkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaux Ekron, cxar gxia fido kovrigxos per honto; pereos la regxo de Gaza, kaj Asxkelon ne plu estos logxata.

esperanto@Zechariah:9:9 @ GXoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

esperanto@Zechariah:9:11 @ Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.

esperanto@Zechariah:9:12 @ Reiru al la fortikajxo, vi, ligitaj de espero! cxar hodiaux Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble.

esperanto@Zechariah:9:13 @ Mi strecxos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraux viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo.

esperanto@Zechariah:9:15 @ La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

esperanto@Zechariah:9:17 @ CXar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

esperanto@Zechariah:10:2 @ La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas pasxtiston.

esperanto@Zechariah:10:3 @ Kontraux la pasxtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antauxirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian sxafaron, la domon de Jehuda, kaj faros gxin kiel ornamita cxevalo en batalo.

esperanto@Zechariah:10:7 @ Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj gxojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.

esperanto@Zechariah:10:9 @ Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos.

esperanto@Zechariah:10:10 @ Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne trovigxos suficxe da loko por ili.

esperanto@Zechariah:11:1 @ Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn.

esperanto@Zechariah:11:9 @ Kaj mi diris:Mi vin ne pasxtos:la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj mangxu unu la karnon de la alia.

esperanto@Zechariah:11:12 @ Kaj mi diris al ili:Se placxas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek argxentajn monerojn.

esperanto@Zechariah:11:15 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi ankoraux la ilaron de pasxtisto malsagxa;

esperanto@Zechariah:11:16 @ cxar jen Mi starigos sur la tero pasxtiston, kiu ne sercxos la sxafojn perdigxintajn, ne zorgos pri la junaj, ne kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed mangxos la viandon de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn.

esperanto@Zechariah:11:17 @ Ve al la malsagxa pasxtisto, kiu forlasas la sxafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekigxos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.

esperanto@Zechariah:12:7 @ Kaj antauxe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la logxantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo.

esperanto@Zechariah:12:8 @ En tiu tempo la Eternulo defendos la logxantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel angxelo de la Eternulo antaux ili.

esperanto@Zechariah:12:10 @ Sed sur la domon de David kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito.

esperanto@Zechariah:12:12 @ Ploros la lando, cxiu familio aparte:la familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;

esperanto@Zechariah:12:13 @ la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la SXimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;

esperanto@Zechariah:13:1 @ En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.

esperanto@Zechariah:13:3 @ Se iu tiam diros profetajxon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li:Vi ne devas vivi, cxar vi parolis malverajxon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos.

esperanto@Zechariah:13:4 @ En tiu tempo cxiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi;

esperanto@Zechariah:13:5 @ sed cxiu diros:Mi ne estas profeto, mi estas terkultivisto, cxar al la tero mi alkutimigxis de mia infaneco.

esperanto@Zechariah:13:6 @ Se oni diros al li:Kio estas cxi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos:Oni batis min en la domo de miaj amantoj.

esperanto@Zechariah:13:7 @ Ho glavo, levigxu kontraux Mian pasxtiston kaj kontraux Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la pasxtiston, por ke diskuru la sxafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.

esperanto@Zechariah:14:1 @ Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havajxon meze de vi.

esperanto@Zechariah:14:2 @ Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo.

esperanto@Zechariah:14:4 @ Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden.

esperanto@Zechariah:14:5 @ Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, cxar la intermonta valo atingos gxis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, regxo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun cxiuj sanktuloj.

esperanto@Zechariah:14:8 @ En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro.

esperanto@Zechariah:14:10 @ La tuta lando farigxos ebenajxo, de Geba gxis Rimon, sude de Jerusalem; cxi tiu altigxos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen gxis la loko de la unua pordego, gxis la Pordego Angula, kaj de la turo de HXananel gxis la regxaj vinpremejoj.

esperanto@Zechariah:14:13 @ En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj cxiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj levigxos lia mano kontraux lian proksimulon.

esperanto@Malachi:1:2 @ Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,

esperanto@Malachi:1:5 @ Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.

esperanto@Malachi:1:6 @ Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon?

esperanto@Malachi:1:7 @ Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.

esperanto@Malachi:1:8 @ Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:1:9 @ Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:1:10 @ Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.

esperanto@Malachi:1:11 @ CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:1:12 @ Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas senvalora.

esperanto@Malachi:1:13 @ Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.

esperanto@Malachi:1:14 @ Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

esperanto@Malachi:2:1 @ Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:

esperanto@Malachi:2:2 @ Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.

esperanto@Malachi:2:3 @ Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.

esperanto@Malachi:2:4 @ Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:2:5 @ Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.

esperanto@Malachi:2:6 @ Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko.

esperanto@Malachi:2:7 @ CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:2:8 @ Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:2:9 @ Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.

esperanto@Malachi:2:13 @ Ankaux tion vi faras:vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj gxemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.

esperanto@Malachi:2:14 @ Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.

esperanto@Malachi:2:15 @ Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.

esperanto@Malachi:2:16 @ Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

esperanto@Malachi:2:17 @ Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:CXiu malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aux:Kie estas la Dio de justeco?

esperanto@Malachi:3:1 @ Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:3:3 @ Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.

esperanto@Malachi:3:5 @ Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:3:6 @ CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.

esperanto@Malachi:3:7 @ De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj legxoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:En kio ni devas reveni?

esperanto@Malachi:3:8 @ CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj.

esperanto@Malachi:3:9 @ Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo.

esperanto@Malachi:3:10 @ Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.

esperanto@Malachi:3:11 @ Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:3:12 @ Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:3:13 @ Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi?

esperanto@Malachi:3:14 @ Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?

esperanto@Malachi:3:18 @ Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.

esperanto@Malachi:4:2 @ Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

esperanto@Malachi:4:3 @ Kaj vi piedpremos la malpiulojn, cxar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi arangxos, diras la Eternulo Cebaot.

esperanto@Malachi:4:5 @ Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo;

esperanto@Matthew:1:1 @ La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.


Bible:
Filter: String: